Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

La lingvojaro — ĉu sukceso?

La Eŭropa Jaro de Lingvoj (EJL) estis realigita en Eŭropo dum 2001, en iuj landoj kun granda fervoro kaj entuziasmo, en aliaj landoj tiom kiom minimume postulis la oficaj devoj de iuj taskigitaj ŝtatoficistoj. Ankaŭ ni esperantistoj envolviĝis, sed ĉu sukcese? Nun venis la tempo por retrorigardo.

Konsilio de Eŭropo (KdE) decidis pri la jaro en 1999. Samjare, en la Berlina UK, dum la konkludo de la Nitobe-simpozio Bojan Brezigar, la prezidanto de Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj menciis la jaron kiel ŝancon krom por sia asocio ankaŭ por la esperantistoj. “Daŭrigu vian agadon por via lingvo kaj viaj idealoj, sed vi ne povas atendi sukceson se vi provos akceptigi Esperanton kiel minoritatan lingvon”, — li konsilis. Tiam organizita reago de la esperantistoj mankis, sed en julio 2000 komenciĝis modesta prepariĝo en nova retlisto jaro-de-lingvoj-2001. Intertempe ankaŭ la Eŭropa Unio (EU) decidis enkonduki la temjaron kune kun KdE.

Ekaperis informoj en la E-gazetaro kaj iom post iom la agado ekhavis kvazaŭoficialan statuson en UEA. Mi estis nomumita EJL-komisiito de Eŭropa E-Unio. La tiama vicprezidanto de UEA Renato Corsetti verkis cirkuleron al la landaj asocioj kun la instigo kunagadi kaj alvokis pintkunsideton pri Eŭropa agado en Roterdamo. EJL almenaŭ principe troviĝis inter la prioritataj agaderoj.

Pli ol 70 esperantistoj kunagadis retliste, kaj multaj pliaj kunorganizis. Abundis en Esperantujo landaj kongresoj, lingvofestivaloj, seminarioj, debatoj interretaj kaj kunsidaj ligitaj al EJL.

En la diversaj eŭropaj organoj oni nun plenumas la devigan pritaksan fazon kaj planas postsekvajn agadojn. KdE-oficistoj surbaze de enketoj kaj reagoj pricerbumas, ĉu la jaro sukcesis atentigi la ĝeneralan publikon pri la riĉa lingva heredaĵo de nia kontinento. EU-oficistoj atendas raporton de sendependa pritaksejo pri la demando, ĉu ĝi sukcesis instigi al plia lingvolernado. La Komitato de Ministroj de KdE jam decidis nomi la 26an de septembro kiel ĉiujaran eŭropan lingvotagon. En EU oni pripensas kiel evoluigi la edukajn programojn por ke ili reale kuraĝigu al plia lingvolernado.

Vi, la leganto de tiu ĉi artikolo, estas ano de la ĝenerala publiko, kiun laŭ la deklaroj la lingvojara mesaĝo atingu. Specife se vi loĝas en Eŭropo vi estas tute kompetenta taksi la ĝeneralan sukceson de la jaro, el via persona vidpunkto: Ĉu vi mem rimarkis ke 2001 estis lingvojaro? Ĉu vi eksciis tion pere de Esperanto? Ĉu vi vidis iajn rezultojn ekster Esperantujo? Eble vi eĉ estis mem kontribuanto al la EJL-realigo.

Mia impreso estas ke la esperantistoj faris multon por la diskonigo de la ideoj, kiujn la temjaro celis antaŭenigi. Motivigis nin la iaspeca rekono de nia agadtereno, ĉar finfine eŭropaj institucioj interesiĝis pri la lingvaj temoj. Ni povis kadre de oficiala eŭropa jaro pluagadi por lingvolernado kaj lingva egaleco.

Respondinte la pritaksan enketon de KdE mi metis belajn krucojn por ĉiuj eŭropaj landoj, kie UEA havas landajn asociojn. Ni esperantistoj faris grandan kontribuon al la jaro. Pluraj E-asocioj eluzis la okazon provizitan de la jaro por kontakti ŝtatajn instancojn. Esperantistoj partoprenis oficialajn lingvojarajn seminariojn, debatojn kaj aliajn aranĝojn kaj ankaŭ iuj niaj aranĝoj aperis en la oficialaj EJL-kalendaroj, kiel ekzemple en Kroatujo, kie la UK estis listigita de la kroata landa organizanto kiel lingvojara konferenco.

Sveda E-Federacio estis reprezentita en la Eŭropa malfermo en Lund en februaro. Disdoniĝis specialaj lingvojaraj informiloj kun la Manifesto de Prago kaj la konstato ke Esperanto malfermas pordojn. Kun tiuj samaj informiloj enteke mi vojaĝis al Helsinko por ĉeesti la landan malfermon nome de E-Asocio en Finnlando. En pluraj landoj okazis simile.

Estis vero, kiel ankaŭ la komisionanino de EU respondeca pri edukado, Vivianne Reading, konstatis en respondo al la sveda EU-parlamentanino Cecilia Malmström: malmultis la subvencipetoj de E-asocioj. Elektante la 200 subvencieblajn lingvojarajn projektojn inter 1 310 subvencipetoj la komisiono ne trovis taŭgajn prezentitajn de esperantistoj. La administra preteco prepari tiajn petojn kaj plenumi tiajn projektojn ne estas sufiĉa en Esperantujo.

Pri niaj sukcesoj kaj malsukcesoj respondecas ni mem. Kiam ni kuraĝas kunagadi ni ankaŭ povas ricevi subtenon. Jen kelkaj sukcesoj:

En Bruselo flandraj esperantistoj subtenite de la ĵurnalisto Dafydd ap Fergus, konata kiel kolumnisto de La Ondo de Esperanto, atentigis pri lingva diskriminacio. Tio vekis intereson ankaŭ de amaskomunikiloj. Tiu agado daŭros en la nova Brusela oficejo.

En Hungarujo László Gados verkis plurajn tekstojn al sciencaj revuoj kaj estis intervjuita pri la ideoj esprimitaj en la kajero Brilu ĉiuj lingvoj samrajte! La kajero, kiu aperis almenaŭ hungare, Esperante, france kaj germane, prezentas Esperanton kiel savilon por la gepatraj lingvoj.

En la Eŭropa Junulara Centro de KdE okazis seminario de TEJO “La lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj” en aprilo. Dum ĝi junaj esperantistoj kaj aliaj aktivuloj trejniĝis pri okazigo de lingvaj festivaloj. Tiuj festivaloj okazadis iniciate de esperantistoj en pluraj urboj, kaj tiu agado daŭros. Kunordigas ilin Jekaterina Jevlampieva kiel komisiito de TEJO.

8 maj junaj E-lernantoj kunvenis en la Eŭropa parlamentejo en Strasburgo por partopreni Euroscolan. Ili dum unu tago agadis kvazaŭ EU-parlamentanoj voĉdonante kaj rezoluciante. Dum la lingvojaro la diskutata temo estis lingvolernado. Ĉi-jare E-delegacio partoprenos dufoje, 19 mar kaj 17 apr.

Anna Margareta Ritamäki
Komisiito de EEU pri EJL

26 sep 2001. Helsinki
La studenta organizaĵo AEGEE organizis unu de la 200 projektoj, kiuj ricevis lingvojaran EU-subvencion. En pluraj urboj dum la lingvotago (26 sep) okazis lingvofoiroj. Surbilde Anna Ritamäki, Riitta Hämäläinen kaj Patrik Austin en Helsinko.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 3 (89) 


Al la indekso pri la historio