Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Tiu Ĉaŭdefona novembro…

Ĉu vere originala…? Jen demando kiu hantas ĉe pluraj titoloj de la Esperanta beletro, de Szathmári ĝis Nemere, ĉe verkoj ofte pli altrangaj ol la nepretenda krimromaneto Tiu toskana septembro de Corrado Tavanti. Tamen, kial ne omaĝi al la centa numer-reveno de La Ondo senvualigante la misteron minoran de ĉi svisa-hungara toskanaĵo?

Leginte la tre plaĉan Varmas en Romo de Tavanti (kiun stile glatigis Henri Vatré) en 1987, mi proponis al Vilmos Benczik, la tiama kaj lasta eldonrespondeculo de Hungara Esperanto-Asocio, ke HEA eldonu hungaran tradukon. (Aŭ ĉu Benczik lanĉis tiun ideon, petante min traduki? Mi ne memoras.) Mia hungarigo Hőség Rómában aperis do en 100 mil ekzempleroj en 1988 kaj bone ekvendiĝis… tamen, fine ĉ. 90 miloj iris al papermuelejo, ĉar intertempe la konjunkturego por tia leĝera literaturo en la hungara libromerkato ĉesis.

Kiel ajn, Tavanti devis ricevi tantiemon: ne enorman, sed ja malneglektindan. Nur ke en tiuj pratempoj forintoj ne estis libere konverteblaj en svisajn frankojn. Tial Tavanti preferis la solvon ke la tantiemo restu en Hungario por kovri la kostojn de eldono, fare de HEA, de pliaj Tavanti-verkoj en Esperanto.

Koincide, novembron kaj decembron 1988 mi pasigis kun stipendio ĉe Kultura Centro Esperantista, en La Chaux-de-Fonds. Tavanti vivis (ĝis la morto en 1995) en la apuda urbeto Le Locle. Aperis nature ke mi konatiĝu kun mia tradukito. Mi ekvizitis lin regule, certe dekon da fojoj, kaj li, homo kun labila sano, tre ĝojis ke mi povas helpi ĉe liaj planoj. Montriĝis ke liaj pretaj kaj duonpretaj manuskriptoj estas itallingvaj, kaj ke lia Esperanta lingvokono estas nur meznivela. (Ni interparolis france.)

Laŭ lia invito, dum mia restado en KCE mi elitaligis lian pretan romanon La ragazza del parco, kiun li senrezulte estis proponinta al eldonejoj en Italio. En Esperanto la romano baptiĝis Tiu toskana septembro, iom resone je Varmas en Romo.

Tavanti legis kaj, iom korektadinte, aprobis mian tradukon. Ni proponis ĝin al Benczik por eldono ĉe HEA, sub la nomo de Tavanti, “tradukita el la itala de István Ertl”. Tamen, Benczik insistis ke ne havas sencon publikigi tradukon. Eble li pensis ke tradukiteco de dua Tavanti-romano levus dubojn pri la originaleco de la unua, aŭ li ambiciis pligrandigi la serion de leĝeraj Esperanto-romanoj originalaj, imponan en la 80-aj jaroj. Siavice, Tavanti insistis ke, se la romano aperu kiel originalo, mi devas menciiĝi kiel kunaŭtoro. Malvolonte sed flatite, mi akceptis.

Konklude: iom advokate oni povas diri ke la romano estas originala. Ĝian Esperantan tekston kreis la du homoj kies nomo aperas sur la kovrilo, kaj ĝi neniam estis publikigita en alia lingvo… Por plia defendo, eblas citi titolojn de almenaŭ Szathmári, Nemere kaj de Seabra kiuj estas, se ne alies tradukoj, almenaŭ memtradukoj de libroj kiuj pli frue aperis aŭ verkiĝis alilingve. Sed, fakte, apenaŭ necesas defendi Tiu toskana septembro, venditan je pli ol mil ekzempleroj. Simple, legu kaj ĝuu, je la sano de la jubileanta La Ondo de Esperanto.

István Ertl


Noto

La nova PIV uzas la LF-isman “Ĉaŭdefono”, eble prave, se konsideri ke KCE intertempe estis akaparita de la Silferanoj.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).


Al la indekso pri la historio