Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Adiaŭ esperantistoj! Vivu Esperanto!

de Halina Gorecka

Antaŭ 90 jaroj Esperanto en Ruslando ricevis ŝancon regule atingi preskaŭ centmil-personan publikon.

Ruslandaj aŭtoritatoj longe ne permesis eldoni en Ruslando gazeton en/pri Esperanto. Nur en 1905 Ilja Ostrovskij sukcesis ricevi permeson por la gazeto Esperanto, kies unua numero estis presita en Peterburgo kun asisto de Aleksandr Asnes.

Tamen tiu asisto ne estis sufiĉa, kaj Ostrovskij, eldoninte tri kajerojn, rezignis pri plueldonado kaj akuzis Asnes-on pri “perfido”, ĉar tiu ekredaktis en aprilo 1905 Ruslandan Esperantiston, kiel organon de la peterburga societo Espero (kiun Asnes prezidis). Sed la eldonado de RE ne estis glata pro inerteco de ĉefurbaj kunlaborantoj, kaj pro opozicio de la esperantistoj de “la dua ĉefurbo” — Moskvo.

Tiutempe disvolviĝis la kleriga agado de Vilhelm Bitner. Tiu eksa oficiro havis vastajn konojn pri scienco kaj kulturo, kaj ekde 1890 li kunlaboris en la rusa revuo Priroda i Ljudi (Naturo kaj Homoj). Post multaj penoj en 1902 Bitner iĝis redaktoro kaj eldonanto de la popular-scienca revuo Vestnik Znanija (Вестник знания = Heroldo de Scio). La revuo aperis en Peterburgo ĉiumonate sur 160 paĝoj, ĝi estis riĉe ilustrita kaj havis elstarajn kunlaborantojn, inkluzive de Tolstoj. El la vidpunkto politika VZ estis tre liberala, kaj la cenzuro ofte forigis materialojn el la revuo, kelkfoje eĉ tutaj kajeroj estis neniigitaj.

Iom post iom la kvanto de la abonantoj proksimiĝis al 100 mil, kaj dise en Ruslando fondiĝis societoj de amikoj de VZ.

Bitner konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. En 1907 li enketis la abonantojn de VZ pri enkonduko de konstanta Esperanto-fako. Kvankam la rezulto ne estis esperiga, peterburgaj esperantistoj certigis lin, ke post la enkonduko de fako, ĝi tuj ricevos vastan subtenon.

Plian kuraĝigon Bitner ricevis de Asnes, kiu persvadis Bitner-on lanĉi ne fakon, sed apartan revuon en Esperanto. Asnes promesis, ke li ĉesigos Ruslandan Esperantiston kaj ke ĉiuj kunlaborantoj de RE transiros al la nova revuo.

Bitner konsentis.

La novan revuon oni nomis Espero. Ĝi aperis kiel senpaga 48-paĝa suplemento al VZ, kaj ĝin senpage ricevis 100 mil abonantoj de VZ — instruistoj, kuracistoj, sciencistoj, studentoj kaj alitavolaj kleruloj — tre taŭga medio por la ideo de Esperanto.

Bitner aranĝis la laboron profesie. Li establis redaktan komitaton por lingve konrtroli la tekstojn, ĉar “praktiko montris, ke inteligentaj esperantistoj malmultas, kaj neniu artikolo de kiu ajn ĝi estu verkita aŭ tradukita ne povas esti publikigita sen ĝia korektado”. Alia nenormalaĵo de la esperanta gazetaro estis, laŭ Bitner, manko de financa kompenso. Li proklamis, ke liaj kunlaborantoj ricevos honorarion. Sed eĉ tio ne savis la situacion.

Malkonkordo inter la esperantistoj kaj ilia nedeziro plenumi la laborpromesojn prokrastis la unuan kajeron de Espero ĝis februaro.

En la editorialo Bitner emfazis, ke Espero

“prenas kiel sian celon la kulturan unuiĝon de la mondo sur la fundamento de konscio de l' frateco kaj de celado al progreso de la tuta homaro”.
Entute en 1908 aperis 12 numeroj en 9 kajeroj (kunigitaj estis 6-8 kaj 10-11) sur 478 paĝoj, Konciza esperanta-rusa vortaro, traduko de Poemo pri la militiro de Igorj kaj Plena esperanta-rusa vortaro de Asnes. Entute pli ol 600 paĝoj da valora materialo: artikoloj, eseoj pri sociaj, politikaj, moralaj, filozofiaj temoj, beletro tradukita el diversaj lingvoj, polemikaĵoj de la legantoj, revuoj de kultura vivo, kroniko esperantista kaj propagandaj artikoloj pri Esperanto. La materialojn abunde garnis ilustraĵoj: vinjetoj, bildoj, reproduktitaj art-pentraĵoj, portretoj ktp.
[Bildo el Vestik Znanija]
Kaj tiu grandioza projekto — atinginta sen investo de esperantista kapitalo cent mil klerulojn ruslandajn — devis ĉesi. Esperantistoj ne plenumis la promesojn, kaj kontribuis plejparte per ignorado kaj denuncoj.

Bitner skribis amare:

“Malgaje estas vidi homon, kiu post granda vico de senfruktaj penoj devas konfesi sian senpovecon, sian eraron. Ankoraŭ pli malgaja estas, tamen, stato de tiu, kiu konfesas la viveblecon de la mem afero, ĝian majeston, grandegan socialan, eĉ komunehoman signifon kaj estas devigita rifuzi de laboro sur tiu ĉi areno nur tial, ke ĝi okazis en manoj de uzurpuloj, kapablaj pereigi nur la mem ideon, sed ne movigi ĝin antaŭen.

En tiu ĉi stato okazis mi post kiam, inspiriĝinte de l' ideo de sana esperantismo, mi ekintencis eldonadi Esperon, kiel organon de tiu idea esperantismo…”

kaj konkludis la malsalutan artikolon per:
“La ideo de l' esperantismo fariĝadis en miaj okuloj ĉiam pli kaj pli vasta, kaj ĝiaj idealoj ŝajnis al ni meritantaj seriozan propagandon. Sed en la unua renkonto kun supozataj portantoj de ili mi konvinkiĝis, ke tiuj ĉi idealoj en ili ankoraŭ ne ekzistas… Mi kiel estis kun mia varmega kredo en kulturan mision de Esperanto, tiel kun ĝi restis. Sed la fakto de neceseco de ĉesigo de Espero pro foresto de ideaj, sufiĉe kleraj esperantistoj, bone sciantaj la lingvon kaj dezirantaj labori, estas, laŭ mia opinio, forta ekbato por la ideo de l' esperantismo en Rusujo…

Adiaŭ, esperantistoj, nenion farintaj por la ideo de l' esperantismo, kaj vivu Esperanto, kiel simbolo de unuiĝo de l' homaro sur la areno de paca movado al ĝenerala feliĉo!”

La bato estis forta. La ŝanco perdita. Dekmiloj da ruslandaj kleruloj por ĉiam ricevis negativan bildon pri esperantistoj.

Tamen centoj da interesitoj akceptis Esperanton, kaj La Ondo de Esperanto, ekeldonita de Aleksandr Saĥarov en 1909 en Moskvo, povis esperi je ilia subteno.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1998. №6 (44).


Al la indekso pri la historio