Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2000

1855 (Antaŭ 145 jaroj) Naskiĝis Louis de Beaufront, Théophile Cart.

1860 (140) Naskiĝis barono Menu de Ménil (la komponinto de la muziko por La Espero).

1865 (Antaŭ 135 jaroj) Naskiĝis Leo Belmont, Aleksandr Saĥarov.

1880 (Antaŭ 120 jaroj) Naskiĝis Gabriel Chavet, Aleksandr Postnikov.

1890 (Antaŭ 110 jaroj) Naskiĝis Vasilij Jeroŝenko. Forpasis Leopold Einstein.

1895 (Antaŭ 105 jaroj) Naskiĝis Andreo Cseh, Grigorij Demidjuk, Ferenc Szilágyi. Ekaperis Lingvo Internacia. Ĉesis aperi La Esperantisto.

1900 (Antaŭ 100 jaroj) Naskiĝis Nikolaj Nekrasov. Fondiĝis la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia. Aperis Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de Zamenhof.
Ruslanda Esperantisto
1905 (Antaŭ 95 jaroj) Naskiĝis Frans van Dooren (Dorno), Isaj Dratwer, Henrik Seppik. La unua Universala Kongreso (Boulogne-sur-Mer). Akcepto de la Deklaracio pri esperantismo. Elekto de la Lingva Komitato. Ekaperis La Brita Esperantisto, Esperanto, Ruslanda Esperantisto.

1910 (Antaŭ 90 jaroj) Naskiĝis Nikolao Kurzens. Fondiĝis Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La unua kongreso de UEA (Augsburg). La unua Ruslanda Kongreso Esperantista (Sankt-Peterburgo).
UEA
1915 (Antaŭ 85 jaroj) Naskiĝis Clelia Conterno-Guglielminetti, Poul Thorsen. La plej malgranda UK (163 partoprenantoj en San Francisco).

1920 (Antaŭ 80 jaroj) Naskiĝis Karolo Piĉ, Eli Urbanová. Forpasis Hector Hodler. Ekaperis Esperanto triumfonta (nun Heroldo de Esperanto) kaj Esperanta Finnlando. Aperis Vivo de Zamenhof (E.Privat).
Esperanto Triumfonta
1925 (Antaŭ 75 jaroj) Naskiĝis Louis Beaucaire, Bernard Golden. Rekorda individua membraro de UEA (9424 membroj). La unua poŝtmarko en Esperanto. Akcepto de Esperanto en telegrafio. Pafekzekuto de Aleksandr Postnikov.

1930 (Antaŭ 70 jaroj) Naskiĝis André Cherpillod, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Reinhard Selten. Forpasis Hippolyte Sebert. Aperis Plena vortaro de Esperanto (E.Grosjean-Maupin). Fondiĝis EKRELO kaj Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (nun IEI). Skismo en SAT.

1935 (Antaŭ 65 jaroj) Aperis Plena Gramatiko de Esperanto (K.Kalocsay, G.Waringhien). Forpasis Louis de Beaufront, Gaston Moch.

1940 (Antaŭ 60 jaroj) Naskiĝis Ĵak le Puil.

1945 (Antaŭ 55 jaroj) Naskiĝis Vilmos Benczik, Tazio Carlevaro, Reinhard Haupenthal.

1950 (Antaŭ 50 jaroj) Komenciĝis Belartaj konkursoj de UEA. Fondiĝis Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Aperis Retoriko (I.Lapenna). Ekaperis El Popola Ĉinio. Forpasis Cezaro Rossetti.

1955 (Antaŭ 45 jaroj) La sidejo de UEA translokiĝis al Roterdamo. Ekaperis Norda Prismo kaj La Nica Literatura Revuo.

1960 (Antaŭ 40 jaroj) Fondiĝis Hungaria E- Asocio. Forpasis Giorgio Canuto, Stellan Engholm.

1965 (Antaŭ 35 jaroj) La unua UK en Azio (Tokio). Ekaperis Der Esperantist.
LF
1970 (Antaŭ 30 jaroj) Fondiĝis Monda Turismo. Aperis PIV. Ekaperis Literatura Foiro kaj Internacia Pedagogia Revuo. La aŭstria prezidento Franz Jonas faris E-paroladon en UK-55 (Vieno). Forpasis Ernfrid Malmgren.

1975 (Antaŭ 25 jaroj) Aperis Neologisme (Lorjak) kaj Hamburgo en retrospektivo (I.Lapenna). Unuafoja aljuĝo de Trofeo Fyne (al Sveda E-Federacio).

1980 (Antaŭ 20 jaroj) Manifesto de Raumo. Fondiĝis LF-koop. Ekaperis Fonto k Monato. Aperis PAG. Forpasis Ljudmila Jevsejeva.
Monato
1985 (Antaŭ 15 jaroj) UNESCO akceptis rezolucion pri Esperanto. Fondiĝis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.

1990 (Antaŭ 10 jaroj) La 1a Afrika E-Kongreso (Togolando). Fondiĝis E-Asocio de Rumanio. Ekaperis Rok-Gazet'. Fidel Castro nomis sin “soldato de Esperanto”. Forpasis Neil Salvesen, Paul Ariste, Armand Su.

1995 (Antaŭ 5 jaroj) Aperis Mazi en Gondolando kaj Komputika leksikono (S.Pokrovskij). Forpasis Karolo Piĉ, Edward Symoens, Jean Thierry.

La Ondo de Esperanto. 2000. №1 (63).


Al la indekso pri la historio