Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Stan KeableKlasbatalo — kontraŭ ĉia naciismo

Nia gasto: Stan Keable

La junia Ondo informis pri la 14a konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK). Ĝia nova prezidanto, 57-jara brita inspektoro de loĝejoj Stan Keable, hodiaŭ estas nia gasto.

LOdE: Bonvolu iomete rakonti pri IKEK.

SK: IKEK estis fondita meze de la 1970aj jaroj far Aŭstraj komunistoj — maljunaj laboristaj esperantistoj — kun subteno de ilia Komunista Partio. Ĝia gazeto Internaciisto prenis sian titolon de gazeto de la por-Kominternaj kamaradoj ĉirkaŭ Ernesto Drezen, kiu gazeto preparis la faman skismon de 1931 en SAT. La naskiĝo de IKEK ricevis malvarman bonvenon de la Esperanto-movado en la tielnomataj socialismaj landoj tiutempe, sed ĝi ankoraŭ vivas.

LOdE: Kio instigis vin kandidatiĝi por la prezidanteco en la Kolektivo?

SK: Mi opinias, ke komunistoj povas roli grave en ĉiuj sociaj movadoj, inkluzive de la esperanta. Ankaŭ, ke nur la laboristaro, organizita ĉirkaŭ komunisma programo, kapablos gvidi la homaron el la kapitalisma infero. Nun, post la eraroj, krimoj kaj malvenkoj, estas tempo por repenso pri ĉio, kaj esperanto ŝajnas al mi taŭga lingvo por tia diskutado. Miaj gepatroj, Bill kaj Gladys Keable, rolis grave en la antaŭulo de IKEK — Internacio de Proletaj Esperantistoj, tragedia produkto de la SAT-skismo. Post la morto de mia patrino en 1972, mi transprenis respondecon pri Esperanto-Grupo de la Komunista Partio de Granda Britio, sub la gvidado de mia patro, dum kelkaj jaroj. En 1985–2000 mi bedaŭrinde kabeis pro pezaj komunistaj respondecoj en Britio, kiujn mi surdorsigis dum tre malfacila periodo. Weekly Worker, estas frukto de tiu laboro kaj gazeto de mia partio — Komunista Partio de Granda Britio (www.cpgb.org.uk).

LOdE: Kiujn ĉefajn problemojn vi frontis en IKEK post la prezidantiĝo?

SK: La ĉefa forto — kaj malforto — de IKEK estas ĝia gazeto. La organizaĵo ekzistas ĉirkaŭ la gazeto, sed la gazeto aperas nur ses fojojn en la jaro — nesufiĉe por aktualaj raportoj kaj debatoj, ĉu pri la kontraŭkapitalisma movado, ĉu pri la esperanta movado. Fakte, la organizaĵo estas iom nebula, ĉar ne ekzistas distingo inter membro kaj abonanto de Internaciisto. Mi provos trovi vojon al pli ofta gazeto kaj pli vigla organizaĵo. La malfermeco estas bona — ĉiuj maldekstraj politikaj tendencoj estas bonvenaj — sed ni devas pensi pri pli difinita membreco, kun devoj kaj rajtoj, por fariĝi pli efika.

LOdE: Kiun lokon kaj rolon devas havi IKEK en Esperantujo?

SK: La esperanto-movadon ni plene partoprenu, strebante defendi, kreskigi, evoluigi kaj demokratiigi diversajn organizaĵojn, farante ilin pli efikaj. Bedaŭrinde, la 14a IKEK-konferenco ne detale pritraktis konkretajn aktualajn demandojn pri la konflikto en UEA, pri la streboj fari SATon pli efika, aŭ pri la meritoj de la pli nova Esperanta Civito, sed laŭ mia sinteno, komunistoj laboru pozitive en ĉiuj. Ni havas apartan kapablon, per taŭga argumentado kaj laboro, restarigi la naturan ligon, pri kiu parolis Zamenhof, inter la laboristaro kaj la internacia lingvo.

LOdE: Ni revenu al la Konferenco. Kion diras ĝiaj rezolucioj?

SK: Per sia ĉefrezolucio la konferenco defendis la koncepton de internacia klasbatalo, kiel la malo de ĉia naciismo — “kio kondukas la laboristaron je la flanko de sia samnacia ekspluatanto, kontraŭ la laboristaro de ĉiuj aliaj nacioj”. Tiu sinteno havos aktualan signifon je la julia kongreso de SAT kiam la laboristaj esperantistoj debatos proponon forviŝi klasbatalon de siaj celoj. Mi alvokas komunistojn aliĝi al SAT, ĉeesti ties kongreson, partopreni tiun kaj aliajn debatojn kaj helpi ĝin trovi vojon al efika kontribuo al la klasbatalo.

La dua konferenca rezolucio “Dimitrov kaj esperanto” agnoskis la pozitivan rilaton al esperanto de Georgi Dimitrov, kiu bremsis en Bulgario la kontraŭesperantajn Stalinajn malpermesojn kaj persekutojn. La rezolucio instigas nin labori “en la amasaj organizaĵoj”. Komunistoj ne tenas sin aparte, sekteme pure, sed plene partoprenas, ekzemple, la sindikatojn, la kontraŭkapitalisman movadon, la sociajn forumojn. La rezolucio difinas taskon “ligi la komunistajn ideojn kun la esperanto-movado” kaj labori “por la maldekstriĝo de la esperanto-movado, ligante ĝin kun la komunismaj ideoj kaj la batalo por socia kaj lingva egalrajteco”.

LOdE: Kio ankoraŭ pri la Konferenco?

SK: La konferenco, kun nur tri tagoj por diskutado, forpuŝinte turismajn aferojn, ne malŝparis multon da tempo diskutante organizajn taskojn. Ankaŭ la temaron pri la esperanto-movado ni ne prioritatis. Ni komencis malferman diskutadon pri komunismaj demandoj. Prelegoj pri “Kuba revolucio” (k-dino Mayra Nuñez) kaj “Komunisma movado en Bulgario” (k-do Dimitar Haĝiev) donis elirpunktojn por interŝanĝoj pri la karaktero de Sovetunio kaj pri ĝia disfalo, pri burokrata aŭ demokrata centrismo, pri la malpermeso de diverstendencaj frakcioj en la bolŝevika partio ekde 1920, pri la karaktero de la Kuba revolucio, pri la skismemo en la komunisma movado (oni parolis pri 14 komunistaj partioj en Bulgario), kaj pri la streboj al komunista-socialista unueco en Bulgario, ankaŭ en Britio — kaj espereble en Eŭropo — pere de la Socialista Alianco. Tiujn kaj multajn aliajn temojn ni daŭre diskutos en la kolumnoj de Internaciisto. Per la malferma diskutado ni strebos klarigi, kio estas la praktika komunisma programo, kaj la praktikaj taskoj de ni, komunistaj esperantistoj.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 7 (105).


Al la indekso pri la historio