Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Tra scienca analizo al novaj perspektivoj

Intervjuo kun Ilona Koutny

Fine de septembro la unuaj gestudentoj finis la Interlingvistikajn Studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, Pollando, kaj defendis siajn diplomverkojn. D-rino Ilona Koutny, kiu gvidas la Studojn, hodiaŭ respondas al niaj demandoj.

LO Kiun statuson havas la Studoj?

IK Temas pri postdiplomaj studoj, kiuj realiĝas en la formo de eksteraj studoj. La surloka sesio okazas nur unufoje dum la semestro dum unu semajno da intensa studado, kaj intertempe la partoprenantoj pretiĝas hejme, havante retkontakton kun la prelegantoj por konsultiĝo. La studado daŭras dum ses semestroj, ĉe kies fino oni defendas diplomolaboraĵon kaj ricevas atestilon de postdiplomaj studoj pri interlingvistiko.

LO Kion oni studas?

IK Oni povas dividi la studobjektojn en tri grupojn:

1. Bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, kies celo estas doni bazojn por la lingvistikaj komparoj inter Esperanto kaj aliaj etnaj kaj planlingvoj, trovi kvazaŭ-universalajn trajtojn kaj diferencojn inter Esperanto kaj aliaj lingvoj.

2. Esperantaj gramatiko, literaturo, historio kaj kulturo.

3. Komunikado kaj interlingvistiko traktas diversajn alirojn kaj formojn de komunikado (informteoria, biologia, nelingva komunikado), amaskomunikadon, socipsikologiajn aspektojn, retan komunikadon, internacian komunikadon kun problemoj kaj eblaj solvoj (de multlingveco tra maŝina tradukado ĝis bataloj por enkonduki Esperanton), kaj la rolon de planlingvoj en tiu procezo.

La specialiĝoj ebligas metodikan trejnadon de instruistoj en la tria jaro.

Profesoroj, konataj ekspertoj de sia tereno gvidas la gestudentojn tra la temoj. La internacia partoprenantaro multe helpas al la multflanka analizo de la problemoj.

Kvankam la ĉefa celo de la studoj estas la universitatnivela prezento de esperantologio kaj interlingvistiko en ĝenerallingvistika kadro, sed la kunveno de entuziasma diversnacia grupo donas eblecojn al pli neformalaj kunestoj dum la vesperoj kaj la postkursa semajnfino.

LO Kiel sukcesis la unua studgrupo?

IK La komenco ĉiam estas malfacila. Komencis malgranda grupo kaj eĉ pli malgranda finis. Mi ŝatus mencii la pionirojn: Lenĉe Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de Baghy; Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, analizis la Esperanto-lingvan tradukon de La Mastro de la Ringoj de Tolkien, kaj Peter Zilvar same el Germanio komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj Esperantaj kaj etnolingvaj kaj el ili kunmetis vortliston por la proponata Eŭropa lingvoatestilo. Aliaj 4 gestudantoj intencas finekzameniĝi en februaro.

LO En kio estas tiuj studoj pli ol aliaj universitataj kursoj? Kaj entute kial studi interlingvistikon?

IK Niaj studoj similas al aliaj universitataj studoj pri filologio. Ili estas multe pli ol lingvokurso, ja bona lingvoscio estas baza postulo por la studoj, kaj multe pli vasta ol kurso pri interlingvistiko. Ili celas esperantistojn, kiuj konsciiĝis pri la graveco de profesiiĝo ankaŭ pri Esperanto. Tiujn, kiuj volas akiri firmajn bazojn anstataŭ hobia uzado kaj naiva argumentado pri la facileco kaj malsimileco de Esperanto. Por plenumi certajn funkciojn — de instruisto, tradukisto, ktp. — oni devas havi laŭplanan kompletan trejnadon kaj dokumenton pri studoj.

Ofte okazas, ke entuziasma esperantisto, post baza kurso, komencas mem instrui kun malperfekta lingvouzo kaj mankoj en la Esperanto-kulturo, ne havante iun ajn sperton pri lingvoinstruado, aŭ ekverkas vortaron aŭ proponas siajn servojn al diversaj instancoj. Kaj ni miras, ke oni ne ĉiam prenas nin serioze!

LO Ĉu la nova grupo jam ekstudis?

IK Jes, dum la sama semajno (23–27 sep), kiam la unuaj diplomiĝis, 23 novaj gestudentoj komencis siajn studojn. La Interlingvistikaj Studoj allogis interesitojn ne nur el Pollando kaj apudaj landoj (Germanio, Litovio, Ruslando), sed ankaŭ el Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj eĉ el Irano. Ses el inter ili partoprenas dank' al la stipendioj de Esperantic Studies Foundation kaj unu dank' al la stipendio de s-ino Mila van der Horst-Kolińska.

LO Kiuj instruis?

IK La internacia studentaro ĝuis prelegojn de internacia profesoraro. Kun prof. John Wells ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo Mattos prezentis originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo de Lidia Ligęza kaj de Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor enkondukis en la multkoloran Esperanto-kulturon kun la kontribuo de Zofia Banet-Fornalowa pri Esperanto-teatro kaj de Judit Schiller pri Esperanto-filmarto. La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura kunteksto laŭ mia instigo.

LO Ĉu la Studoj helpas aŭ malhelpas al via ĉefa laboro?

IK Mia ĉefa tasko en UAM estas instruado de la hungaraj lingvo kaj lingvistiko en la Hungara fako, kaj mia esplorkampo rilatas al la analizo de la hungara lingvo cele al parolsintezo, pri tiu ĉi temo nun mi verkas disertaĵon. Nu, jes, mi devus dediĉi pli da tempo al tiu ĉi kampo, sed mi ĉiam interesiĝis pri multaj aferoj kaj provis realigi samtempe plurajn planojn. La agado pri esperantologio jam delonge estas organika parto de mia vivo.

LO Efektive. Mi scias, ke vi redaktis kun prof. Szerdahelyi la ampleksan Hungaran-Esperantan vortaron, kaj nun mi vidas antaŭ mi vian ĵus aperintan verkon: Angla-Esperanta-Hungara etVortaro pri Lernado kaj Laboro kun ekzercoj.

IK Jam delonge interesas min la problemo, kiel bone grupigi la vortojn, esprimojn por priskribi la mondon kaj samtempe doni utilan ilon por lingvoinstruado. Jam instruante en la Esperanto-fako de ELTE mi pretigis laŭtemajn vortlistojn por konversaciigi kaj rolludigi la progresantojn.

Ĉi-jare pretiĝante al Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) mi decidis kunmeti libroforme la unuajn du temojn. Mi grupigis la vortojn de lernado kaj laboro ĉirkaŭ la plej oftaj nocioj (lernejo, instruisto, lernanto, ktp.) en substantivaj, verbaj kaj adjektivaj grupoj kaj aldonis leksikajn kaj komunikajn ekzercojn. Aliaj temoj kaj lingvoparoj sekvos en la serio de Celtrafo…

La vortaro pruviĝis konvena por la partoprenantoj de NASK, ĝi donis eblecon ankaŭ por la interkulturaj komparoj, kiuj estis la ĉefa celo de la nuna NASK.

Ĉi-kampe ni, esperantistoj, havas grandajn spertojn — neesploritajn rezervojn por montri al la mondo. Mi ŝatus gvidi esplorojn en interkultura komunikado — jam kun la helpo de miaj gestudentoj.

LO Sukcesojn en ĉiuj viaj aferoj!

UAM: Profesoroj kaj studantoj

La Ondo de Esperanto. 2002. № 11 (97).


Al la indekso pri la historio