Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Jouko LindstedtLa justa solvo

La eseo de Ziko Sikosek La Jarcento de Esperanto (LOdE. 2000: 12) vekis retan polemikon en Bja-listo. Ni publikigas, kun la permeso de la aŭtoro, reagon de d-ro Lindstedt, kiu estas, same kiel aliaj du personoj, La Esperantisto de la jaro 2000.
Ofte mi malsamopinias kun Ziko Sikosek, kaj mi timas, ke li iĝis kvazaŭ kaptita de sia propra rolo de la “prezidanto de la opozicio”, de la ĉefa kritikanto de la movado; al mi ŝajnas, ke la kontraŭulo, la tradicia Esperanto-ideologio TEI, kiun li tiom ŝatas ataki, estas efektive konstruita de li mem. Sed estus neprudente simple preteratenti lian kritikon, ĉar li konas bone la historion de la Esperanto-movado kaj strebas al analizoj senantaŭjuĝaj.

Ziko skribas:

Oni povas defendi la tezon, ke ĉio jam tiam estis dirita kaj ke apenaŭ io nova poste aperis en Esperantio. Niaj ĉefaj trajtoj:
1. La tri-ŝtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la “monda lingvo-problemo” kaŭzas malfeliĉon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj; due oni povas solvi la lingvo-problemon “kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj” (Ivo Lapenna); trie la solvo estas ĝuste esperanto.
Mi ŝatus subdividi la porEsperantan argumentadon iom alimaniere: unue, Esperanto estas justa solvo, ĉar ĝi ne estas la propra lingvo de iu ajn nacio aŭ ŝtato; due, Esperanto estas racia solvo, ĉar ĝi estas — relative! — facila.

La dua argumento konfesinde fariĝis malforta en la nuna mondo, ĉar temas ne nur pri tio, kiel facile oni povas lerni certan lingvon, sed ankaŭ per tio, kion oni atingas per tiu lernoinvesto: kvankam la angla lingvo postulas pli da lernoinvesto (tempon k.a.) ol Esperanto, oni povas atingi per la angla tiom multoblan informaron kaj kontaktaron, ke tiumaniere kalkulite ĝi fakte estas multe pli racia elekto kiel lernota lingvo — nun kaj en la senpere antaŭvidebla estonteco.

La argumento pri justeco estas tute valida, kaj tion oni vidas ankaŭ per tio, ke oni ofte uzas ĝin por la angla. Ekzemple, multaj finnlingvaj finnoj preferus uzi la anglan kun la svedoj anstataŭ la sveda, ĉar tiumaniere neniu en la komuniksituacio parolus sian gepatran lingvon. La nova granda finna-sveda-dana-norvega banko Nordea (en Finnlando Merita, en Svedujo Nordbanken, en Norvegujo Christiania) decidis ŝanĝi la internan lingvon for de la sveda al la angla, kaj unu el la argumentoj estis ĝuste la interna justeco. Se oni uzas tiun argumenton rutine por la angla, evidente ni ne estas frenezuloj uzante ĝin por Esperanto. Ni nur postulas, ke la argumento validu ankaŭ en la rilatoj kun la landoj anglalingvaj.

Krome, laŭ mi la Esperanto-ideologio, ankaŭ la tradicia, havas ankaŭ trian parton, ne menciitan de Ziko. La esperantistoj sentas kiel sian devon antaŭenigi internaciajn toleremon kaj egalecon, kaj lige kun tio ili kredas, ke la Esperanta kulturo estas la embrio de la venonta vere tutmonda kulturo. Tiumaniere Esperanto estas identec-forma per tute alia maniero, ol la angla.

Tiu “tria motivo”, por kiu la tradicia nomo estas “interna ideo”, estas certe parto de la tradicia Esperanto-ideologio. (“Interna ideo” kompreneble estas termino miskomprenata kaj eĉ primokata; eble ni devus simple paroli pri “la tria motivo” ĝis iu trovos pli bonan priskriban nomon.) La ĉi-supra formulo fare de Ziko simple ne estas adekvata kaj sufiĉa por priskribi TEI; ĝi respondas nur al la certa fluo en la “ekstera politiko” de la movado post la dua mondmilito, sed neniam kovris la tutan idean mem-difinon de la Esperantaj movado kaj komunumo.

Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraŭ kontraŭas tiu-uzan anglan kaj postulas
“defendi” la naciajn lingvojn, ĉu la kontraŭ-internaciemuloj ne fariĝas aŭtomate niaj alianculoj?
Tie Ziko laŭ mi rezignas sian analizemon — kiuj estas “la internaciemuloj”?

Estas vere, ke naskiĝis nova generacio de “internaciemuloj” en certaj okcidentaj socioj, sed ilin interesas ĉefe la blankula, teknike evoluinta okcidenta mondo; maltoleremo, antaŭjuĝoj kaj perforta rasismo tute ne malaperis.

Estas vere, ke multaj “internaciemuloj” uzas la anglan, sed ne estas vere, ke ili ĉiam vidas tion kiel tute senprobleman evoluon. Mi konas multajn homojn, kiuj opinias, ke ekzemple la uzo de la finna en la universitata instruado kaj scienco postulas defendadon, kvankam ili ne estas esperantistoj nek verŝajne trovas nian lingvon solvo realigebla.

Mi mem uzas la anglan ĉiutage en miaj profesiaj kontaktoj, publikigis science ĉefe nur en la angla, konstante konsilas al doktoriĝantoj eldoni en la angla kaj pli bone lerni tiun lingvon. Samtempe mi estas ĉiutaga hejma uzanto de Esperanto, miaj Esperant-lingvaj TTT-paĝoj estas pli vizitataj ol la anglalingvaj, kaj nia familio vojaĝas eksterlanden preskaŭ nur al Esperantaj renkontiĝoj.

La problemo en la argumentado de Ziko estas, ke ĝi kvazaŭ sugestus, ke homo kiel mi estas interne nekonsekvenca aŭ kontraŭdira. Tute male, mi sentas min mense sana, vivanta kaj en la realo kaj en la eventualo, kiel la homo devas fari.

Ziko prenas kiel realan alternativon, ke pro la poluado oni estontece limigos certajn transportmanierojn. Iu ekonomiisto povus konsideri lin tiukampe “idealisto” — ĉar “kompreneble” ĉiuj homoj deziras nur pli da aŭtomobiloj kaj pli da malmultekostaj flugoj, alia alternativo estus idealisma ĥimero. Ziko tamen akceptas la alternativon, ke la racio venkos tiukampe. Kial ne ankaŭ lingve? Kaj eĉ se ni ne povas esti certaj pri tio, kial honti pro la valoroj kiujn ni jam kreis per Esperanto?

Jouko Lindstedt (Finnlando)

La Ondo de Esperanto. 2001. № 1 (75)


Al la indekso pri la historio