Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Disigitaj amikoj

La lasta korespondo inter Demidjuk, Nekrasov kaj Lanti

Studo de Ulrich Lins

La jaro 1996 markas duoblan datrevenon: Antaŭ 75 jaroj, komence de aŭgusto 1921, en Prago fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la monda organizaĵo de la laboristaj esperantistoj. Nur du monatojn pli frue, en junio 1921, en Petrogrado estis fondita ankaŭ Sovetlanda Esperantista Unuiĝo, poste nomata Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kiu dum kelkaj jaroj disponigis al SAT grandan nombron da membroj, entuziasme uzantaj Esperanton kiel ilon por koresponda kontakto kun ekstersovetiaj laboristoj.

La vojo al kunlaboro inter SAT kaj SEU ne estis glata. La fondinto de SAT, Eŭgeno Lanti, en aŭgusto 1922 vojaĝis al Moskvo por persone informiĝi pri la situacio de la sovetia movado kaj esplori la kondiĉojn de kunlaboro. Li konatiĝis tie kun Ernest Drezen [Noto 1], la gvidanto de SEU, kaj kun Grigorij Demidjuk [Noto 2] kaj Nikolaj Nekrasov [Noto 3], kiuj ne fidis la revoluciecon de Drezen kaj celis rektan ligiĝon de la sovetiaj esperantistoj al SAT, ne tra SEU. De tiu vizito datiĝas amikeco inter Lanti, Demidjuk kaj Nekrasov. La du lastaj, sekvante konsilon de Lanti, en 1923 cedis al la ne plu rompebla potenco de Drezen kaj akceptis SEU kiel organizaĵon necesan en la sovetiaj kondiĉoj. La komplikan procedon, kiu kondukis al la proksimiĝo inter SAT kaj SEU, mi klopodis detale prezenti en alia artikolo [Noto 4]. Sufiĉu tie ĉi, ke mi ripetu mian konkludon, ke sekve de la kompromiso atingita inter la ĝisostaj revoluciuloj Demidjuk kaj Nekrasov, unuflanke, kaj la ambicia pragmatisto Drezen aliflanke povis evolui tre fruktodona kunlaboro inter la ekstersovetiaj SAT-anoj kaj la esperantistoj en Soveta Unio. La dudekaj jaroj tial estis por SAT kvazaŭ oraj jaroj.

Ni ne troigas atribuante la sukceson de tiu kunagado grandparte al la amikaj rilatoj inter la parizano Lanti kaj la moskvanoj Demidjuk kaj Nekrasov. Temis pri ligoj, kiujn krom idea parenceco — komuna al ili estis la revo pri anarki-komunisma mondordo — karakterizis sentoj de forta persona simpatio. En majo 1923 Demidjuk skribis al Lanti: “Viaj leteroj ĉiam faras al ni la tagon de l' ricevo festa tago.” Kiam Lanti en 1928 post kvin jaroj, dum la kongreso en G|oteborg, revidis Nekrasov, li notis: “Li dikiĝis, havas burĝan ventron kaj tamen restas por mi tre simpatia homo. Li tiom amike premis miajn manojn kaj en lia rigardo kuŝas ia milda bonkoreco.” [Noto 5]

Pli grava faktoro por la prospero de SAT tamen estis la politika-ideologia kadro. Dum kelkaj jaroj ĝi estis favora, ĉar Komintern aŭ pli ĝuste la sovetia gvidantaro opiniis la kunlaboron de komunistoj kaj alipartiaj laboristoj utila aŭ almenaŭ uzebla por la propraj interesoj. De tio profitis SAT kiel supertendenca organizaĵo de diverslandaj laboristaj esperantistoj. Sed ankaŭ por ĝi la situacio komencis rapide ŝanĝiĝi, kiam Stalin definitive subigis la mondrevolucian entuziasmon al la konstruado de socialismo en unu lando, sia Soveta Unio, kaj kiam sekve de la pli kritika rigardo en eksterlando al la evoluo de la sovetia socialismo la reĝimo timis la malutilan influon de individuaj translimaj kontaktoj je la ordinara civitano.

En 1929, dum la SAT-kongreso en Leipzig, aperis nuboj de skismo. Drezen eldiris tie vortojn, kiujn Lanti devis kompreni minaco al la unueco de SAT. Drezen kaj ankaŭ Demidjuk kritikis la broŝuron de Lanti La laborista esperantismo kiel provon trudi al SAT la sennaciismon kiel sendependan, implicite “nesovetiisman”, ideologion. Drezen tamen ne kondukis sian kritikon al ekstremo. Li finis sian elpaŝon en Leipzig per pacemaj vortoj. Lanti estis surprizita kaj demande turnis sin al Demidjuk. Ties respondo estis, laŭ Lanti: “Nu, vian politikan linion ni devas ja kontraŭbatali; sed ni ne povas fari tion tre akre, tial ke en la fundo de nia koro ni estas unue e-istoj” [Noto 6].

La jaro 1930 plifortigis la konfliktan potencialon en la laborista movado ĝenerale kaj ankaŭ en la Esperanta. Komunistoj, malkovrante la ekziston de esperantistaj “socialfaŝistoj”, transprenis la povon en Germana Laborista Esperanto-Asocio, kiu post SEU estis la plej forta nacia kolono de SAT. Tio estis en aprilo. Du monatojn poste sekvis eĉ pli granda bato: La sovetia popolkomisaro pri financoj malpermesis pluajn transpagojn el la bonhavo de SAT en Moskvo. Al SAT minacis bankroto, ĉar ne plu eblis disponi pri la kotizoj de ĝiaj sovetiaj membroj.

Demidjuk skribis el Moskvo trankviligajn leterojn, kaj SAT ankoraŭ esperis, ke la blokado estas nur dumtempa. En tiu animstato komence de aŭgusto 1930 en Londono kolektiĝis la partoprenantoj de la Deka SAT-Kongreso. Ili sopire atendis la venon de sovetia delegacio. Sed ĝi ne aperis. Anstataŭe en la dua kongresa tago alvenis telegramo de SEU, kiu en kruda lingvaĵo kulpigis la gvidantojn de SAT pri skismiga agado.

La pluajn etapojn al la skismo ni ne bezonas rakonti tie ĉi [Noto 7]. Gravas konsciigi al si, ke Londono markas la finon de la multjara kunlaboro inter SAT kaj SEU. En ĉiuj deklaroj kaj agoj de nun sentiĝis tiel forta politika premo, ke ne plu eblis uzi kiel kontraŭpezon la komunan esperantistecon. Sen ia signo de kompromisemo SEU vokis al batalo kontraŭ “ĉikanantoj kaj subfosantoj” (tiel en la telegramo), do por forigo de la gvidantoj de SAT. La situacio ne plu allasis la kunagadon en organizaĵo, kiu rezistis submetiĝon al la aktualaj politikaj gvidlinioj de la stalina reĝimo.

Kion tio signifis por la amikaj rilatoj inter Demidjuk, Nekrasov kaj Lanti? En la arkivo de SAT konserviĝis kelkaj leteroj, kiujn mi volas ĉi-sekve unuafoje publikigi [Noto 8]. Ili ĵetas iom da lumo sur la fonon de la menciitaj okazaĵoj kaj precipe ilustras la malesperan, tragikan lukton kontraŭ pereo de la komuna entrepreno SAT, kiun la leter-skribintoj dum ok jaroj fekundigis per sia amikeco.

En Londono Lanti ricevis la jenan letereton:

Moskvo, la 2-an de aŭgusto 1930
Kara K-do Lanti,

la batalo kondukis vin kaj certe ankaŭ min al ekstrema grado. Al mia lasta letero vi ne respondas. Tio montras ke vi ne plu konsideras min inda je tio. Do — adiaŭo post la longjara konateco? Se jes — do akceptu mian manpremon por la antaŭa kunbatalado. Mi multon lernis ĉe vi kaj mi ne deziras forgesi tion. Kaj nome ĉe vi mi lernis batali… Ne kun sento facila mi skribas ĉi liniojn: ja estas pli ĝoje trovi amikon, ol perdi lin.

Via Demidjuk

La amarajn sentojn de Demidjuk ni pli bone komprenas, se ni memoras, ke pli frue, en letero de la 12a de januaro 1923, li atestis al Lanti, ke ni lernis ĉe vi forigi la neŭtralismon [Noto 9].

Lanti tuj respondis, ankoraŭ dum la kongreso:
 

London, 8-VIII-30
Kara K-do Dem
Do, vi deklaras malkaŝe la militon — k kiel pretekston vi ne trovas pli bonan ol tiun, ke mi ne trovis vian lastan leteron al Parizo “inda je respondo”. Se vi iomete pripensus, vi bone komprenus, ke tio ne povas pravigi vian militdeklaron antaŭ miaj okuloj. Kiam alvenis via letero, mi jam prepariĝis por vojaĝi al Londono, kie mi volis esti kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, k sekve ne havis tempon. Vi devas bone scii, ke la zorgoj ne mankis al mi. Estus preferinde, K-do, diri al mi tute malkaŝe la veran motivon.

Se mi instruis al vi “batali”, mi bedaŭras, ke mi ne instruis al vi venki. La Londona batalo estas ja malvenko por viaj kunbatalantoj. Mi diris, ke mi “bedaŭras”; jes, malvenko nia estus bonakceptita de mi. Tia batalado pli k pli naŭzas min k mi preferus elspezi mian energion, tempon k monon por pli interesa k fruktodona laboro. Sed mi ne forlasas K-dojn dum la batalado. Vi diris, ke mi ne respondis vian leteron; sed jam de monatoj mi vane atendas de vi respondon al mia demando pri Guinef [Noto 10]… Mi nun ne esperas, ke vi donos al mi sciigojn pri la vere miriga telegramo, kiun vi aŭ Drezen sendis al nia X-a. Ĉu vi volas imiti la Zinovjevan manieron [Noto 11]? Elpensu ion pli valoran, pli originalan…

Nu, vi “perdis amikon” k mi komprenas per tio, ke vi ne plu volas havi amikajn rilatojn kun mi. Estu laŭ via bontrovo, sed eksciu, ke en mia koro vi ankoraŭ okupas lokon.

Via E. Lanti

Laŭ tiu letero ŝajnas, ke Lanti, sub freŝa impreso de la telegramo, ankoraŭ ŝanceliĝis kiel prijuĝi la situacion kaj la sintenon de Demidjuk. Tiu rapide skribis refoje — du poŝtkartojn. Kvankam ili verŝajne perdiĝis, ni povas supozi, ke ilia enhavo moderige influis al Lanti. Li nome responde skribis al Demidjuk longan leteron, kun la dato de la 27a de aŭgusto 1930.
 
Kara K-do Demidjuk,

Post la Kongreso mi vojaĝis al Edinburgo, kie mi restis dum kelka tempo k revenis Parizon nur antaŭ tri tagoj. Du viaj poŝtkartoj atendis min k al ili mi ne volas prokrasti la respondon. Mi notas kontente, ke mi eraris pri la ĝusta signifo de via letereto, ricevita en Londono. Se ĝi ne signifis malkaŝan militdeklaron, mi tre ĝojas. Sed tio ne forigas la fakton, ke la C.K. de S.E.U. batalas kontraŭ la Direkcion de SAT per plej senbazaj k nelojalaj akuzoj. Vi bone scias, ekzemple, ke la Komfrakcio [Noto 12] mem kulpas en tio, ke aperis la artikolo de Revo [Noto 13]. Se Batta ne estus postulanta laŭ ultimata maniero la senŝanĝan aperigon de sia artikolo [Noto 14], neniam tiu de Revo trovus lokon sur la pĝ. de S-ulo [Noto 15]. Al la Kongresantoj mi petis, ke oni rajtigu min forĵeti tiajn artikolojn k mi ricevis tiun rajton. Sekve vi povas esti tute trankvila tiurilate.

Mi ja tralegis atente la n-ojn 6–7, 8–9 de via Bulteno, en kiuj troviĝas tezoj de Drezen [Noto 16]. Mi devas al vi konfesi, ke tia legado ne lasis al mi klaran bildon pri la situacio de nia afero ĉe vi. Kio ĉefe frapis min, estas la konstato, ke en la tuta tezaro oni vane serĉas la nomon SAT k eĉ aludon al ĝi. Konkludon el tio mi ne tiras; sed mi cerbumas…

Ĉio estas iom mistera k iel kontraŭdira ĉe vi, t.e. en Sovetio. Ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj Guinef skribis al mi longajn leterojn, ne ĉiam ortodoksajn; tiatempe li do estis skribema; sed jen subite li ĉesas skribi eĉ vorton k klarigas tion per sia neskribemo!(???)

Mi ne scias, kion vi decidis kun Bässler k Richter [Noto 17], kiuj veturis al Moskvo anstataŭ al Londono. Ĉu la saĝo k la vera intereso al komunismo gvidis al la decidoj? Mi esperu. Vi opinias, ke nun mi eraras en la gvidado de SAT. Povas esti, almenaŭ rilate al Sovetio. Sed vi grave eraras, opiniante, ke mi povas nun aliel gvidi konsidere la tutan SAT-anaron. Vole nevole oni devas konstati, ke la komunistaj partioj en multaj landoj (por ne diri en ĉiuj) perdis grandan influon. La natura k logika rezulto el tio estas, ke la komunisma influo ne povas esti tiom granda en SAT, kiom antaŭ 7, 6, aŭ malpli da jaroj. Kaj la atakado de la kompartianoj kontraŭ la Direkcion havas kiel praktikan rezulton plifortigi la influon de la social-demokratoj. Ĉu vi kredas, ke tion mi deziras? Estu certa, ke tiu fakto estas eĉ por mi pli ĉagrena ol la malicaj atakadoj de fanatikaj kompartianoj mem. Sed mi kredas, ke mi perdas la tempon, tiel argumentante kun vi. Mia sola espero — tre malgranda — estas, ke Komintern finfine ŝanĝos sian taktikon, ĉe la konstato, ke ĝi kaŭzas nur ruinojn k disfalojn en la partioj kaj organizoj.

Kun miro ni notis, ke vi decidis ekpresigi tradukon de Nekrasov [Noto 18], prefere ol tiujn verkojn, kiuj jam delonge atendas. Ekzemple anglaj K-doj severe riproĉis, ke ne ankoraŭ aperis la geografia skizo de Horrabin [Noto 19]. Sed, tio ne tre gravas; ni ja komisiis, ke vi presigu ion ajn. Sed urĝas, ke ni povu pruvi per faktoj al la social-demokratoj k komunistaj opoziciuloj, kiuj moke atakas nin per asertoj, ke ni neniam ricevos kopekon el Moskvo. Bonvolu noti, ke nuntempe en SAT, sekve de la stulta agado de l' komfrakcianoj, ni devas esti tre singardaj antaŭ Jonas [Noto 20], Sproeck [Noto 21], Revo k.a.

Mi ne volas fini tiun eble tro rapide skribitan leteron, ne dirante mian ĝojon, ke vi deziras konservi min kiel amikon. Estu certa, ke la batoj, kiujn mi devis direkti al vi, pli vundis min mem ol eble vin. En Londono mi povus rebate al kelkaj viaj diroj konigi la veran motivon, de vi konfesitan en iu via letero, pri nepresiĝo de Kosmopolita Ideo en Moskvo [Noto 22]. Tion mi tamen ne faris. Sed se vi ligas tiom intime vian politikon al tiu de Drezen, mi estas devigata bati, tial ke mi bone scias, laŭ viaj informoj mem, ke ĉiam li estis kaŝa aŭ malkaŝa malamiko de SAT. Vi ne forgesu, ke mi konsilis al vi k al Nekrasov aliĝi al SEU por en ĝia kadro malhelpi la planojn de Drezen. Sed vi tiom ligiĝis al SEU per via laboro, ke ĝi fariĝis al vi kredeble pli kara ol SAT. Estas ja psikologia fakto, ke la oferoj faritaj ligas pli ol la profitoj, k vi ja pli multe oferis por SEU ol por SAT.

Nu, mi tamen devas ĉesigi mian babiladon, tial ke aliaj leteroj postulas respondon. Kion ajn oni decidu en Moskvo, oni tie ne povos mortigi SAT-on. Tio estu mia fina vorto antaŭ ol premi al vi la manojn [Noto 23].

PS. — iujn n-ojn de via Bulteno por ĉi tiu jaro mi ricevis. Sed mi ricevis nur 1 n-on de Internacia Lingvo [Noto 24]. Ne havante nun ĉemane tiun ekz-on (mi pruntedonis al ruslingvano, kiu ne redonis), mi ne povas diri, kiu estas ĝia n-o. Kompreneble [Noto 25] en Londono oni tiom disputis, ke ne restis tempo por pozitiva laboro. Nenio estas decidita pri la Lit. Komisiono. Se vi ne decidis fari skismon, nu, aranĝu, ke Hohlov [Noto 26], Nekrasov, vi k eble Polakov [Noto 27] aŭ iu alia konsistigu tiun Komisionon.

Notinde, Lanti je tiu tempo malgraŭ sia konata kritikemo ne perdis siajn esperojn pri Soveta Unio — aŭ li taktike rekonfirmis ilin por (re)gajni Demidjuk kiel aliancanon en la lukto kontraŭ Drezen. Por tiu celo Lanti varbis tre intense, sen konsidero al la danĝero, kiun tio devis havi por Demidjuk. Ĉu tiu ankoraŭfoje respondis, ni ne scias, ĉar la dosiero ne entenas pluajn korespondaĵojn inter Lanti kaj Demidjuk. Dum iom da tempo, fine de 1930, komence de 1931, ili “korespondis” en la formo de polemikaj gazet-artikoloj. Apenaŭ valoras citi el ili, ĉar la enhavo troe estis diktita de eksteraj cirkonstancoj, kiujn Lanti malmulte komprenis kaj Demidjuk time konsciis. Lanti plue provis argumenti, kvazaŭ temus pri ordinara disputo inter malsamopiniantoj, kaj, ne antaŭvidante la embarason, en kiun li per tio metis Demidjuk, publike memorigis pri ties batalo kontraŭ Drezen en 1922/23 kaj trisemajna prizon-restado komence de 1924 [Noto 28].

Sed ja konserviĝis postaj dokumentoj, kiuj montras, ke la triopo malgraŭ ĉio klopodis savi sian amikecon. Preskaŭ unu jaron post la Londona Kongreso, la 17an de julio 1931, Nekrasov skribis leteron al Richard Lerchner [Noto 29], la gvidanto de la administra oficejo de SAT en Leipzig. En tiu letero li ŝovas la ĉefan kulpon pro la streĉiteco al la “tre reakcia kaj kontraŭrevolucia ideo” de Lanti pri sennaciismo kaj esprimas la esperon, ke en la tuj okazonta kongreso en Amsterdam oni forigos Lanti el la Direkcio kaj korektos liajn “fuŝaĵojn”. Nekrasov plue skribas al Lerchner: “[Noto …] konfesu ke Lanti venis ĝis logika absurdo. Estas ridinde kiam li eltrenas nun el polvo la malpuran pantalonon de Dr. [Drezen], havantan pli ol dekjaran malnovecon. Kie estas la sobreco de Lanti, kiam li konservadis dum multaj jaroj tiun ĉi relikvon sanktan, ne montrante ĝin al la mondo?” Nekrasov montras sin disŝirita en siaj sentoj pri Lanti: “Ankoraŭ nun mi konservas mian malnovan amon al Lanti, sed kiam mi vidas liajn nunajn agaĉojn, mi kordolore pli kaj pli senreviĝas.”

La komunista opozicio ne sukcesis forigi la gvidantaron de SAT kaj tial post la Amsterdama Kongreso intensigis la preparojn por memstara, pure sovetiema organizaĵo [Noto 30]. Lanti daŭrigis siajn provojn kontakti kun malnovaj amikoj en Soveta Unio, sed nun sciis, ke li devas agi tre singarde. Tial li uzis la perajn servojn de Vilmos Bleier [Noto 31], la gvidanto de la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto. Kiel ni konkludas el la ĉi-suba letero, Lanti petis al Bleier restarigi lian kontakton kun Nekrasov.
 

Moskvo, 18 aprilo 1932.
Tre ŝatata k-do Bleier!

Via aparta letereto, en kiu vi komunikis al mi la peton de unu certa persono interrilatigi min kun li, faris al mi grandan impreson. Siatempe li lasis mian leteron sen respondo kaj mi jam estis konsideranta nian korespondon definitive interrompita. Tiun mian opinion plicertigis la fakto, ke niaj vidpunktoj pli kaj pli disiĝis inter si. Sed nun pasis jam pli ol du jaroj — kaj kiu scias? — eble ni denove povos trovi la vojon por tiu kunlaborado, kiu forte amikigis nin iam antaŭ dek jaroj. Ĉu oni povas korekti tiun grandiozan katastrofon, kiu okazis? Tio estas apenaŭ kredebla. Tamen mi volonte cedas mian senton kontraŭ la racio kaj mi esprimas mian pretecon aŭdi denove lian voĉon kaj respondi al li kun sama sincereco. Mi tre petas vin peri al li tiun ĉi mian respondon.

Via N. Nekrasov

Kaj Lanti respondis. Lia letero, en kies kopio mankas alparola kaj fina salutoj kaj subskribo, estas skribita la 4an de majo 1932; ankaŭ ĝin verŝajne peris Bleier.
 
La “certa persono”, pri kiu vi parolis en via letero de la 18-IV, dankas pro tio, ke vi konsentas ne tute perdi kontakton kun li. Sendube perdiĝis unu el liaj leteroj k pro tio vi ŝajne havas motivon por plendi pro nerespondo al via lasta letero. Sed verdire tiu perdo ne tre domaĝas, tial ke estas tre dube ĉu tiu letero estus efikinta sur vin. Eksciu, ke ne povas temi pri tio, ĉu via nova vidpunkto estas ĝusta k la malnova de la nenomebla persono malĝusta. La demando estas: ĉu en esperantista asocio devas superregi partipolitika … ortodokso? — k ĉu devas ekzisti “brigado” por unue admoni la herezulojn? — k se ili persistas — — — Nu, vi ja scias. La nenomeblulo ne havas la esperon, ke oni baldaŭ povos restarigi unuecon en la lab.esp.movado. Li eĉ konfesas, ke la “grandioza katastrofo” pri kiu vi parolas, neniel surprizis lin: verdire li nemalofte miris pro tio, ke ĝi ne okazis pli frue!… Sed li malgraŭ ĉio restas ĉiam preta fari ĉion eblan por ke en pli favoraj cirkonstancoj normalaj rilatoj reestiĝu inter Sovetio k — — ĝiaj plej bonaj amikoj. Sinceruloj k honestuloj en Moskvo devas scii, ke la nenomebla persono estus preta rezigni pri siaj propraj ideoj, se tio sufiĉus por savi la unuecon. Sed li ne plu estis la mastro super tiuj ideoj, kiam ili jam “infektis” relative multajn cerbojn. Kaj vere, ĉu ne estas iom ridinda la fakto, ke tiaj “herezaĵoj” estas tiom timataj en Sovetio? Ĉu do ili povus endanĝerigi la sukceson de la “kvinjaraj planoj”?!! Ni lasu tion… Notu nur, kara K-do, malgraŭ ĉio, ke viaj sciigoj, konsiloj, sugestoj estos ĉiam bonvenaj k atentataj.

Kaj nun, ĉu estas maldiskrete demandi: kie estas Demidjuk? Oni asertas, ke li estas en malliberejo; ĉu vere, k se jes, kial? Kaj kial la nomo de Drezen malaperis el inter tiuj de la redakcia komitato de via Nova Etapo[Noto 32]? — kiun mi ankoraŭ ne vidis. Respondu laŭvole, laŭpove, nur havu la certon, ke mi deziras al vi ĉion bonan, eĉ se vi opinias necese daŭrigi viajn tute malĝustajn kaj maljustajn atakojn.

La Nenomeblulo.

Surprizas la akreco, per kiu Lanti reagis je la tre persona mesaĝo de Nekrasov, kiun oni povas kompreni kiel malesperan helpokrion en la ĉiam pli sufokaj kondiĉoj de Soveta Unio. Lanti ankoraŭ kroĉiĝis al la kredo, ke homoj kiel Nekrasov povos ion fari kontraŭ tiuj cirkonstancoj. Sed la letero de Lanti sonas ankaŭ pli rezignacie ol lia lasta komuniko al Demidjuk — ne mirige, kiam ni konstatas, ke atingis lin onidiroj pri ties arestiĝo. Efektive, Demidjuk estis arestita (la duan fojon post 1924) la 28an de oktobro 1931. Kondamnita al trijara mallibereco, li liberiĝis la 16an de aŭgusto 1932 [Noto 33]. Ŝajnas, ke poste li ne plu multe aktivis en SEU. Li, same kiel Nekrasov, ne plu kuraĝis kontakti kun Lanti eĉ nur laŭ ĉirkaŭvojo. Tiel definitive rompiĝis multjara amikeco.

Fine de 1932 Lanti demetis siajn funkciojn en SAT. Li esperis, ke tio helpos “faciligi la rekuniĝon de ĉiuj fortoj en SAT”, sed samtempe insistis pri sia rajto plue “herezumi”. Uzante tiun rajton, li nun malkaŝis sian plenan seniluziiĝon pri Soveta Unio. En letero de la 30a de junio 1933 li konfesis, ke li “tute perdis la kredon en tio, ke Sovetio estas ankoraŭ revolucieca faktoro en la batalo de l' proletaro por sia emancipiĝo” [Noto 34]. Komence de aprilo 1934 Lanti ankaŭ publike evidentigis sian elreviĝon — en kongresa parolado antaŭ nederlandlingvaj laboristaj esperantistoj [Noto 35]. Kaj komence de 1935 li eĉ fondis propran tribunon por senvualigi la mitojn, kiuj regis ekster Soveta Unio pri la kondiĉoj en Stalinio: la revuon Herezulo [Noto 36]. Sam-jare aperis la libreto Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, kiun Lanti verkis kun la helpo de Robert Guiheneuf (pseŭdonime Ivon).

En 1936 Lanti forlasis Eŭropon por mondvojaĝo. Surŝipe li memoris la vortojn de Demidjuk en Leipzig en 1929, cititajn ĉi-supre, kaj nun pli milde juĝis ankaŭ la agojn de Drezen: “Kiam oni konas la situacion en Sovetio, oni povas esti indulga eĉ al Drezen.” [Noto 37] Ne plu reveninte al Eŭropo, Lanti mortigis sin en januaro 1947 en Meksiko. Ĝis sia morto li restis en nescio pri tio, kio okazis al liaj malnovaj amikoj Demidjuk kaj Nekrasov. Dum preskaŭ du jardekoj densa nebulo kovris la Esperanto-movadon en Soveta Unio. Nur post 1956 oni iom post iom eksciis pri la teruraj persekutoj, kiujn suferis la sovetiaj esperantistoj en 1937/38. Detaloj pri ilia sorto iĝis konataj eĉ nur en la fino de la 80aj jaroj. Ni nun scias, ke Demidjuk estis arestita, la trian fojon, la 10an de marto 1938, Nekrasov unu tagon poste [Noto 38]. La stalina persekut-aparato akuzis ilin pro la membreco en “kontraŭrevolucia spion-terorista organizaĵo, SAT”. La 4an de oktobro de la sama jaro Nekrasov estis mortpafita [Noto 39]. Demidjuk estis unu el la malmultaj gvidaj sovetiaj esperantistoj, kiuj transvivis la persekutojn. Li estis kondamnita al okjara mallibereco, sed estis efektive liberigita nur en 1955. Ne plu havante kuraĝon repreni la kontakton kun SAT, li mortis, 90jara, la 6an de novembro 1985 [Noto 40].


NOTOJ

1. Pri li vd. Kuznecov S. Drezen, lia verko, lia epoko, en la kvara eldono de Drezen E. Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Moskvo, 1991. P.3–40.

2. Nask. 1895, Demidjuk lernis Esperanton en 1909; jam en 1914/15 kontribuis al La Ondo de Esperanto. Ekde 1923 li estis unu el la gvidaj agantoj en SEU, okupiĝante ĉefe pri organizaj, i.a. eldonaj, aferoj. Laŭprofesie li estis min-inĝeniero.

3. Nask. 1900, Nekrasov lernis Esperanton en 1915. Li estis ĵurnalisto kaj en la movado dediĉis sin unuavice al literatura agado. Li verkis originalajn poemojn kaj studojn pri la Esperanta literaturo kaj multe tradukis el la rusa.

4. Lins U. Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko. La proksimiĝo de la sovetia Esperanto-movado al SAT // Sennacieca Revuo. 1987. ŝ115. P.35–52.

5. Borsboom E. Vivo de Lanti. Parizo, 1976. P.82–83. — Laŭ A.Ĥarjkovskij, Demidjuk iam ricevis inviton de Lanti veni al Parizo kaj labori en la tiea oficejo de SAT; persona komuniko de 8 aŭg. 1990. Fakte, al Francio en aprilo 1929 venis la fratino de Demidjuk, Aleksandra; amikino de Georges Salan, ŝi mortis en Nimes en aŭgusto 1930 pro ftizo.

6. Letero al parizaj gek-doj, oktobro 1936; en Leteroj de E.Lanti. Paris, 1940, P.129.

7. Lins U. La danĝera lingvo. Gerlingen, 1988 (2a eld. Moskvo, 1990). P.266 kaj sekve.

8. Partetojn mi jam citis en la verkoj indikitaj en piednotoj 4 kaj 7.

9. Lins, Drezen… (Noto 4), P.41.

10. Robert Guiheneuf, franco, laŭprofesie lignaĵisto, fonda membro de SAT (n-ro 54), vivis ekde 1923 en Soveta Unio, povis kun siaj rusa edzino kaj filo reveni al Francio komence de 1934. Li multe kontribuis al la seniluziigo de Lanti pri la sovetia reĝimo. (Vd. Borsboom, Vivo de Lanti, p. 29, 136; kaj miajn artikolojn indikitajn en piednotoj 4 kaj 36.) Per tezo pri li antaŭ nelonge doktoriĝis en Parizo la nepo Hervé Guiheneuf: Un ouvrier intellectuel d' origine anarchiste en URSS: Le cas d' Yvon (Robert Guiheneuf 1899–1986).

11. Grigorij Zinovjev (1883–1936), de 1919 ĝis 1926 prezidanto de Komunista Internacio, en novembro 1927 kune kun Lev Trockij elpelita el la Partio, en 1936 ekzekutita post publika proceso. Lanti ĉi tie aludas verŝajne al la slogano de Zinovjev pri “bolŝevistigo” de la komunistaj partioj, t.e. ilia senkondiĉa subiĝo al Soveta Unio.

12. Frakcio de komunistaj SAT-anoj.

13. Lora L. (Revo). Ĉirkaŭ la traktor-afero // Sennaciulo. 1930. №303. P.483. — La origina nomo de Lucien Laurat (1898–1973) estis Otto Maschl; konata sub la pseŭdonimo Revo. De 1923 ĝis 1927 li vivis en Moskvo. Distanciĝinte de komunismo, li estis aparte elmetita al akuzoj pri renegateco. En la artikolo li i.a. postulis, ke, antaŭ ol SAT decidu pri kongreso en Moskvo, ĝi devus ricevi garantion pri libera eniro de ĉiuj aliĝintoj en Sovetan Union.

14. Batta [József kaj Margit]. Por la dua traktoro // Sennaciulo. 1930. №299. P. 446–447. — Temis pri kampanjo inter esperantistoj por mondonacoj, kiuj ebligu la aĉeton de traktoroj por la sovetia industrio. József Batta, nask. 1900, estis aktivulo en la hungara laborista Esperanto-movado. En 1925 li devis forlasi Hungarion kaj de tiam vivis en Aŭstrio, Germanio kaj Soveta Unio, kie en 1938 li estis mortpafita. La edzino Margit (1901–1988) restis ĝis 1946 en koncentrejo kaj poste povis reveni al Hungario.

15. Sennaciulo, la organo de SAT.

16. Drezen E. Socialisma konstruado kaj la taskoj de SEU. Tezoj de raporto por la V-a kongreso de SEU, 1930 j. // Bulteno de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio. 1930. No 6–7. P.85–88. — Artikolo de Drezen, La vojoj de SEU — organizo kaj evoluo, en la sekva numero estas esence daŭrigo de la Tezoj.

17. Otto Bässler (1897–1981) kaj F.C.Richter estis komunistaj esperantistoj en Leipzig, kiuj 7 aŭg. 1930 partoprenis kunsidon de SEU, kies ĉefa temo estis: kiel forigi la kontraŭrevoluciulon Lanti; kp. La danĝera lingvo, P.267–269. Ili kun Drezen kaj Batta apartenis al la unuaj, kiujn SAT eksigis en 1931.

18. Temas pri lia (brila) traduko de Eŭgeno Onegin de Puŝkin. La libro, presita en Moskvo, aperis en la unua duono de 1931, formale kiel eldonaĵo de SAT, kun lok-indiko Paris-Leipzig-Moskva. Vd. ankaŭ Protokolaro pri la XIa Kongreso en Amsterdamo, 2–7 aŭgusto 1931. Paris, 1931. P.92–93.

19. La libro (Horrabin J.-F. Skizo de ekonomia geografio) fine aperis en 1938, presita ne en Moskvo.

20. Franz Jonas (1899–1974), de 1951 ĝis 1965 urbestro de Vieno kaj ekde 1965 Federacia Prezidanto de Aŭstrio, kiel socialdemokrata esperantisto estis ĉiam skeptika pri SAT; kp. La danĝera lingvo. P.276.

21. Adolf Sproeck (1890–1978) estis de 1922 ĝis 1927 redaktoro de Der Arbeiter-Esperantist, meze de 1930 kunfondis (nekomunistan) Socialistan Esperanto-Asocion, post la milito dum multaj jaroj prezidanto de Berlina Esperanto-Ligo.

22. Temas pri Esperanta traduko de la germanlingva libro de Theodor Hartwig Der kosmopolitische Gedanke (Ludwigsburg, 1924); ĝi neniam aperis. La manuskripto estis sendita al Moskvo jam en marto 1929. La Kontrol-Komitato de SAT poste tamen malkaŝis la kialon de nepresado: “Demidjuk mem konfesas en sia let. de 26.9.30, ke li posedas la manuskriptojn […], sed pretekstas […], ke, Kosmop. Ideo ne trovos propagandan efikon en Sovetio!” (Protokolaro…. Amsterdamo, P.109)

23. Tiujn ĉi kvin vortojn Lanti tajpis solaj en apartan linion. En la originalo verŝajne ĉi-loke sekvas lia subskribo.

24. La teoria organo de SEU, ruslingve Meĵdunarodnyj Jazyk. En 1930 aperis (en kvar kajeroj) la kutimaj ses numeroj, tamen kun malfruo.

25. Ekde tie ĉi ĝis la fino Lanti skribis mane.

26. Nikolaj Hohlov (1891–1953) estis unu el la pli konataj rusaj Esperanto-poetoj.

27. Valentin Poljakov (1896–1938) estis redakciano de La Nova Epoko; vd. piednoton 4. Ankaŭ li estis viktimo de la Purigoj.

28. Demidjuk G. Kial Lanti atakas personojn? // Internaciisto. 1930. №2. P.13; E.L. Kial Demidjuk defendas personojn? // Sennaciulo. 1930. №323. P.86–87; Demidjuk G. Kial?…. // Internaciisto. 1930. №6. P.45–46; E.L. Kial Demidjuk reviziis. // Sennaciulo. 1930. №324. P.94–95, №325. P.102–103; E.L. La idea rifuĝejo de Demidjuk. // Sennaciulo. 1930. №327. P.118–119.

29. Richard Lerchner (1886–1960), kunfondinto de SAT, de 1923 ĝis 1933 estris la oficejon en Leipzig. En 1927 li estis membro de delegacio de eksterlandaj esperantistoj, invitita al Moskvo okaze de la deka datreveno de la Oktobra Revolucio.

30. Ĝi estis fondita en Berlino en aŭgusto 1932 sub la nomo Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE).

31. Vilmos Bleier (1903–1940) estis ligita al SAT, sed membrecon malpermesis la hungara registaro.

32. La Nova Etapo aperis en 1932–33 en Moskvo kiel organo de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj. Nekrasov estis la respondeca redaktoro, Demidjuk ekde n-ro 5–6 vicredaktoro. Drezen nek en la unua nek en postaj numeroj estas listigita inter la anoj de la Redakcia Konsilantaro, sed li kontribuis al n-roj 2 kaj 4 de la revuo.

33. La informojn pri tiuj ĉi kaj la subaj datoj bonvolis doni al mi Nikolaj Stepanov, Moskvo.

34. Letero al J.V.M. [=Jan Willem Minke], Amsterdamo; en Leteroj de E.Lanti. P.64.

35. La parolado (farita en Antverpeno) aperis broŝurforme: Absolutismo. Paris; Amsterdam, 1934.

36. Por detaloj vd. mian artikolon Lanti antaŭ Silone kaj Orwell. Fruaj provoj malkovri la karakteron de stalinismo // Sennacieca Revuo. 1990. №118. P.1–15.

37. Vd. piednoton 6.

38. Demidjuk laŭ propra diro aŭdis Nekrasov krii en apuda ĉelo; komuniko de A.Ĥarkovskij ricevita 5 feb. 1991.

39. NikSt. Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico? // Sennaciulo. 1990. №1016. P.19.

40. Demidjuk ĉeestis kunvenojn de la Moskva Klubo. Li malmulte korespondis, sed akceptis la eksterlandajn esplorantojn Eduard Borsboom kaj Detlev Blanke. Ĝojigis lin, ke japanoj en 1967 represis lian tradukon de Ŝtato kaj revolucio de Lenin, unue eldonitan de SAT en 1926.

La Ondo de Esperanto. 1996. №3, 4–5 (28, 29–30).


Al la indekso pri la historio