Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Stalin kontraŭ Marr: la sekvoj por Esperanto

Antaŭparolo de Ulrich Lins

La gazeto Pravda donis al siaj legantoj en majo/junio 1950 nekutiman legaĵon: aron da artikoloj pri la situacio de la sovetia lingvoscienco. Surprize, ili kritikis ĝistiaman papon, la lingviston Nikolaj Marr (1864–1934). Baldaŭ sekvis eĉ pli granda surprizo, nome kiam neniu alia ol Stalin mem enmiksiĝis en la lingvistikan diskuton kaj — apogis la kritikantojn de Marr.

La kontribuo de Stalin akiris famon pro tio, ke la ĉefpotenculo de Soveta Unio post longa tempo reaŭdigis sin kiel teoriisto kaj ke li kiel temon elektis ĝuste la lingvistikon. Multe da atento trovis, ke Stalin malaprobis la tezojn de Marr pri la klasa karaktero de lingvo kaj eltiris la lingvon el la skemo de bazo kaj superstrukturo [Noto 1].

Ankaŭ la esperantistoj atente registris la elpaŝon de Stalin. Oni sciis, ke en Soveta Unio delonge ne plu ekzistis Esperanto-movado. Ĉar en 1949/50 en la t.n. popoldemokratioj de orienta Eŭropo komenciĝis malfavora tempo por Esperanto, ne ŝajnis aŭdace vidi ligon inter tio kaj la anatemo kontraŭ Marr, des pli ĉar estis onidiroj, ke Marr favore rilatis al Esperanto.

Preskaŭ samtempe kun la diskuto en Pravda aperis Retoriko de Ivo Lapenna. En ĝi Marr estis menciita kiel “granda rusa lingvisto, historiisto kaj etnologo” kaj aprobe citita lia tezo, ke la evolulinio de la homaro kondukas de multlingveco al unulingveco. La franco Lucien Laurat komence de 1951 precizigis en Sennaciulo, ke Marr simpatiis kun Esperanto kaj ke sekve la eldiroj de Stalin helpas klarigi la malfavoron renkontatan de la esperantistoj en orienta Eŭropo [Noto 2]. Baldaŭ poste Laurat aperigis franclingvan libreton, en kiu li provis ilustri la kuntekston, klarigante la intervenon de Stalin per tio, ke la t.n. jafetida teorio de Marr ne plu respondas al la interesoj de la grandrusa imperiismo [Noto 3].

Reagis ankaŭ, diversmaniere, esperantistoj en orienta Eŭropo. La hungaro Pál Balkányi, ne komunisto, ĉerpis esperon el la prognozo de Stalin pri estonta eksternacia mondlingvo kaj asertis, ke Esperanto estas “provo” de tiu mondlingvo. La komunistaj esperantistoj en Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio estis pli singardaj: ili publikigis traduke eltiraĵojn el la artikoloj de Stalin en siaj organoj, sed preferis silenti pri tio, kion ili signifas por la esperantistoj. Vigle, kvankam nepublike, reagis la varsovia esperantisto Antoni Czubrynski. Ĵus eksciinte, ke dissolviĝis pluraj lokaj grupoj de esperantistoj en Pollando, li sin turnis al la prezidanto de UEA, Ernfrid Malmgren, kun la postulo, ke UEA publike reagu je Stalin.

Malmgren timis, ke per tia paŝo UEA eĉ pli malfaciligus la pozicion de la esperantistoj en orienta Eŭropo, sed li cedis al sia estrara kolego Lapenna, kiu entuziasme pledis por la ideo de komuna deklaro de UEA kaj SAT kaj mem verkis ĝian tekston. Meze de 1952 la revuoj Esperanto kaj Sennaciulo aperigis la Nefermitan Leteron al Stalin. La internacia movado tiamaniere unuafoje alprenis klaran starpunkton kontraŭ politika reĝimo persekutanta la Esperanto-movadon. Sole pro tio la dokumento havas historian meriton.

Aliflanke, ne eblas pretervidi la malfortojn de la Nefermita Letero. Ĝi atentigas pri la negativa efiko je la movado “en la lastaj monatoj”, sed tute silentas pri tio, ke delonge ne aŭdiĝis la sovetiaj esperantistoj. Superflue, ĝi eniras longetan diskuton pri tio, ĉu lingvo estas klasa aŭ ne. Plej strange, citinte la profetaĵon de Stalin pri estonta mondlingvo, la letero daŭrigas: “…koncerne vian starpunkton rilate al la Internacia Lingvo…”, kredigante, ke Stalin esprimis opinion pri Esperanto. Mankas klara distingo inter la revo pri universala lingvo, proklamita de Karl Kautsky kaj laŭ la bezonoj buŝe subtenata ankaŭ de Stalin, kaj la modeste funkcianta internacia planlingvo Esperanto, kiun neniu marksista teoriisto iam bonvolis favore konsideri.

La letero de UEA kaj SAT do ne kontribuis al teoria klareco. Ĝi trotaksis la efikon de la diskuto en Pravda, ĉar jam antaŭe klare validis la kontraŭesperanta linio en orienta Eŭropo, kie necesis ĉiukampe sin adapti al la sovetia modelo. La Nefermita Letero tamen pli proksimiĝis al la esenco de la afero, kiam ĝi atentigis pri la kontraŭdiro, ke Stalin jen profetas universalan lingvon, jen gloras la rusan kiel progreseman internacian lingvon. Fakte, Stalin malfrue klopodis krei novan harmonion inter teorio kaj praktiko. Li pravigis la elstaran rolon de la rusa lingvo kaj kulturo en Soveta Unio kaj denuncis Marr, kies teorio estis internaciisma. Kvankam li ripetis antaŭajn profetaĵojn pri la kunfandiĝo de nacioj kaj lingvoj, li ŝovis ĝian realiĝon en tiel foran estontecon, ke nuliĝis ĉia rilato al la nuntempo.

Esperanton, kiel dirite, Stalin ne menciis. Ke ĝi daŭre ne havas lokon en la sovetiaj kondiĉoj, implicite klarigis la lingvistoj lin subtenantaj. Ekzemple, ili kondamnis la postulon de Marr, ke “la homaro proksimiĝanta al ekonomia unueco kaj al senklasa socio ne povas ne apliki artefaritajn, science ellaboritajn metodojn por la rapidigo de tiu monda procezo”. Ĝuste tio estis postulo, kiun sovetiaj esperantistoj en la tridekaj jaroj uzis por pravigi sian agadon. La rilaton al Esperanto rekte montris orientgermana komentanto de la lingvistika verko de Stalin, atentigante ke la estonta mondlingvo “ne estos Esperanto…, sed nova vivanta lingvo, kiun kreos la popolamasoj de la socialismaj nacioj en sia komuna laboro pri la disvolvo de la komunisma socio”. Simile, franca adepto de Stalin, Maxime Rodinson, en polemiko kontraŭ la verketo de Laurat ridindigis la atendojn de la esperantistoj (ke la lingva unuiĝo povus antaŭi la revolucion) kiel utopion de burĝaj kosmopolitoj [Noto 4]. Bulgaraj esperantistoj ne reagis je Stalin, sed ili jam antaŭe avertis kontraŭ la iluzio, ke Esperanto “povas esti la estonta lingvo de la homaro (t.e. de la komunismo)”.

Tamen, en tute neatendita maniero la elpaŝo de Stalin havis grandan signifon por Esperanto. Estas konate, ke Stalin konkludis per jenaj, aplombaj vortoj: “La marksismo estas malamiko de ĉia dogmismo.” Tiu ĉi formulo perfekte taŭgis por maski la ĉefan deziron de Stalin: forigi la malharmonion inter la internaciisma tradicio de socialismo kaj la reala soveti-grandrusa ŝovinismo, sed ĝi ankaŭ malrapide ebligis en diversaj kampoj inkluzive de lingvistiko “senstalinismiĝon”, precipe post la morto de Stalin en marto 1953.

Inter tiuj, kiuj profitis de tiu evoluo, estis la esperantistoj en orienta Eŭropo. Jam en aŭgusto 1952, duonan jaron antaŭ la morto de Stalin, la ĉeĥo Rudolf Burda klopodis rekuraĝigi siajn samideanojn per citaĵoj de Stalin. Laŭ li, ĉar Stalin diris, ke neniu nacia lingvo povas iĝi internacia, oni ne plu rajtas kondamni Esperanton kiel burĝan aŭ kosmopolitan kaj propagandi la “socialistan” rusan lingvon. La germano Ludwig Schödl simile asertis, ke frazoj kiel “lingvo de la progreso” originis ĉe Marr kaj tial nun estas anakronismaj. La fondinto de MEM, Anton Balague, ridindigis tiujn, kiuj, anstataŭ kompreni la tujan utilon de Esperanto kiel interpopola ligilo, “volas atendi la evoluon kaj kunfandiĝon de la lingvoj, por uzi ilin kiel 'ponton'”.

Tiaspeca, ofte aŭdaca interpreto de Stalin helpis al la reviviĝo de la Esperanto-movado en orienta Eŭropo kaj, finfine, en Soveta Unio mem. Sed ankaŭ ekster la sovetia influsfero ankoraŭ iom daŭris la diskuto pri Stalin, Marr kaj ilia rilato al Esperanto. Lapenna, kiel unue en Retoriko, plue prezentis Marr kiel amikon de Esperanto, ekzemple en sia pleda parolado ĉe Unesko en Montevideo en decembro 1954 [Noto 5]. Tio ne lasis trankvila la germandevenan usonanon William Solzbacher: En 1957 li komencis aperigi en American Esperanto Magazine longan artikolserion, kiu portis la provokan titolon Ĉarlatana lingvoscienco. La tuto estis forta atako kontraŭ la marksista-leninista-lapenista hipotezo, ke la evoluo iras “de multlingveco al unulingveco”. Solzbacher nomis la tezojn de Marr absurdaj kaj esprimis kontenton, ke Soveta Unio forĵetis ilin; sekve, laŭ li malutilas al la esperanto-movado, ke Lapenna en sia verko Retoriko laŭdas Marr kaj subtenas la utopian kredon pri malapero de naciaj lingvoj. Solzbacher atentigis, ke Marr ne tre entuziasmis pri Esperanto kaj ke Lapenna facilanime sin bazis sur malnova broŝureto provanta interpreti la teorion de Marr kiel utilan por la esperantistoj [Noto 6]. Krome, li kritikis la Nefermitan Leteron pro neprecizaĵoj kaj maltrafo de la vera temo.

Lapenna estis ekstreme vundita pro tiu polemiko — ne nur ĉar Solzbacher listigis aron da eraroj en la verkoj de Lapenna, sed ankaŭ pro tio, ke li, Lapenna, estis metita en la saman vicon kun la ĉarlatanaj lingvistoj Stalin kaj Marr. La afero akiris tre tiklan dimension pro la fakto, ke American Esperanto Magazine tiutempe troviĝis en la manoj de la esperantista makartiisto George Connor, kiu vidis UEA subfosata de komunismo kaj aparte dissemis suspekton kontraŭ ĝia ĝenerala sekretario. Lapenna tial fulmotondre reagis. En Belarto, suplemento al la revuo Esperanto, en aprilo 1958 aperis 12-paĝa kontraŭpolemiko de Lapenna: Kelkaj lingvistikaj demandoj. Okaze de la politika burleskaĵo kaj lingvoscienca ĉarlatanaĵo de d-ro W.Solzbacher. Lapenna neis, ke li iam alvokis por batalo kontraŭ naciaj lingvoj, kaj nomis la Nefermitan Leteron “energia kontraŭstalinisma starpunkto” [Noto 7]. La provon de Solzbacher klarigi la historian-politikan fonon de la lingvistika kontribuo de Stalin, tamen, Lapenna ignoris.

En 1958 aperis la dua eldono de Retoriko. En ĝi malaperis la epiteto “granda” rilate al Marr, kaj Lapenna ankaŭ ne plu parolis pri ties “profundaj sciencaj esploroj”. Sed li ankoraŭ donis multe da spaco al Marr; piednote Lapenna deklaris, ke, kvankam li ne povas akcepti ĉiujn tezojn de Marr, li neniel aprobas la atakojn kaj insultojn de Stalin.

Kelkaj recenzantoj de Retoriko kritikis la elstarigon de Marr [Noto 8], sed poste ne daŭris la diskuto. Por la esperantistoj estis pli grave, ke renaskiĝis la movado en orienta Eŭropo kaj ke oni jam ne plu por ĝia ekzisto-rajto devis klopodi perforte, kvankam por la propra bono, misinterpreti Stalin aŭ apogi sin je teoriisto, al kiu Esperanto estis fremda.

Ulrich Lins vic-prezidanto de UEA


NOTOJ

1. La signifon de la interveno de Stalin mi provis pli detale analizi en La danĝera lingvo, p. 449–459, 466–475. Oni bonvolu konsulti tiun libron por pliaj fontindikoj.

2. Krizo de la lingvoscienco en Sovetio // Sennaciulo. 1951. №1, p. 5; vd. ankaŭ Laurat L. Rimarkoj pri pralingvo tuthomara // Esperanto. 1951, p. 209–211.

3. Laurat L. Staline, la linguistique et l'impérialisme russe. Paris, 1951.

4. Robinson M. Quand M.Laurat fait de la linguistique // La nouvelle critique. 1951. №29, p. 58.

5. Esperanto. 1955, p.54.

6. Andreev A.P. Revolucio en la lingvoscienco. Jafetida lingvoteorio de akademiano N.Marr. Leipzig, 1929.

7. Lapenna asertis en 1980, ke post Hamburgo la Nefermita Letero “bedaŭrinde plu estas aktuala, eble eĉ pli aktuala ol en la tempo, kiam ĝi estis verkita” // Horizonto. 1980, p. 55.

8. Skarup P. en Internacia Pedagogia Revuo. 1959, №1, p. 80–81; Ciliga P. en Franca Esperantisto. 1959, p. 92.

Antaŭparolo de Ulrich Lins el la libro
Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco / Tradukis Aleksander Korĵenkov.
Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — p.3–6.


Al la indekso pri la historio