Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

MEM ne povis esti manipulata de Moskvo

Vladimir Samodaj

Eble ne estas kutime, ke reago al aperinta materialo pli grandas ol la originala verko mem. Tamen la redakcio konsentis laŭeble plene aperigi la respondon de Vladimir Samodaj, kiu estas — verŝajne — la plej titoloza inter niaj ĝisnunaj aŭtoroj: vicprezidanto de la Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj, senŝanĝa vicprezidanto de ASE, prezidanto de la restarigita SEU… konata ankaŭ per aperigo de esperantaj suplementoj de Moscow News, redaktoro de kies araba eldono li estis dum jaroj. Krome, per tiu publikigo ni markas la 60-jariĝon de Vladimir Samodaj, kiun li festas ĉi-junie.


Kun granda intereso mi tralegis la artikolon MEM estis manipulata de Moskvo de Aleksandr Ĥarjkovskij (LOdE. 1994. No 5-6). Nun mi, dank' al s-ro Ĥarjkovskij, almenaŭ scios kia aĉulo mi estas. Mi senrezerve kredus al tiuj valoraj informoj, se mi ne scius la aferon de iom alia flanko, elinterne, kaj se ne estus al mi konata la delonga hobio de s-ro Ĥarjkovskij miksi-konfuzi faktojn kaj prezenti tiujn miksaĵojn kiel aŭtentikan veron.

En la fragmento MEM kaj la pacmovadoj (P.20) li skribas:

“Post kelkaj jaroj li (Anton Balague) kaj sovetiaj MEManoj atingis la celon — la partiaj subvencioj ebligis eldoni Pacon, organon de MEM en USSR kaj ties satelitoj en Eŭropo, eldoni propagandan literaturon, organizi konferencojn de MEM”.
La unua sovetia numero de Paco estis eldonita en 1968, dek kvin jarojn post la fondo de MEM. Por eldoni ĝin membroj de la Komisiono por internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj — ĉefe E.Bokarev, K.Gusev kaj S.Podkaminer — longe persvadis la estrojn de SSOD. Finfine efektivigi la eldonon finance helpis la sovetia Pacfonduso, eble laŭ indiko de CK KPSU - tion mi ne scias, nur povas supozi. Kaj vere estis nekompreneble, kial Soveta Unio ne eldonas Pacon, se ĝin eldonadis, krom la socialismlandaj MEM-sekcioj, ankaŭ Aŭstrio, Francio, Britio, Japanio kaj ceteraj “eŭropaj satelitoj” de USSR. La “propaganda literaturo”, vere, estis eldonata — mizeraspekte, kontraŭstare, en la presejo de SSOD — laŭ la propra iniciato kaj laborfortoj de Konstantin Gusev. Se la partio subvencius tiujn eldonaĵojn, ili aspektus multe pli bone, kaj tiu laboro nepre estus pagata.

La sovetiaj numeroj de Paco vere aspektis bone, estis eldonataj en tipografio (dum la jaroj 1968–76 aperis nur kvar numeroj), tamen tiun laboron la esperantistoj faris ne laŭ ies ordono. Mi persone kompilis unu, la plej ampleksan en la historio de Pacoj numeron — kvaroblan, kaj eĉ restis iom da materialoj por la sekva numero. La SSOD-anoj ne enmiksiĝis en ĝian enhavon, krom unu okazo: ili aldonis kelkajn materialojn, kiam mi forestis en iu oficvojaĝo. Nur unu postulo estis — aldoni al la preparataj numeroj de Paco kaj la bultenoj Por la Paco du ekzemplerojn de la ruslingvaj materialoj por aprobo de la cenzuro kun la indiko: “La E-tradukoj identas kun la ruslingvaj materialoj” kun subskribo de la preparinto.

Kio koncernas la konferencojn de MEM, ili neniam estis organizitaj en USSR, sed preskaŭ ĉiam pasis enkadre de la UK-oj.

Samloke s-ro Ĥarjkovskij skribas:

“La movadon gvidis vicprezidanto de SSOD M.Pesljak, kiu plenumis ordonojn de Valentin Ivanov, kiu kuratoris esperantistojn en la tre influa internacia departemento de CK KPSU. Pesljak postulis, ke la MEManoj en la socialisma bloko sekvu la partian linion, obeu la ordonojn de la partio kaj limigu la kvanton de esperantistoj.”
Mi dezirus, ke s-ro Ĥarjkovskij klarigu, kiamaniere M.Pesljak povus efektivigi tiun gvidadon? Kiamaniere li povus postuli de eksterlandanoj plenumon de “la ordonoj de la partio”? M.Pesljak eĉ al ni, sovetianoj, nenion povis ordoni, ĉar ni ne estis liaj subuloj. La menciita Komisiono — kaj poste Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE) — estis libervolaj sociaj organizaĵoj, kaj se esperantistoj ne opiniis necesa ion fari, neniu rajtis ilin devigi. SSOD devis helpi al la Komisiono (ASE) efektivigi la eksterlandajn ligojn, tre ofte ĝi bremsis la strebojn de esperantistoj, sed ne havis rajton ordoni, des pli ordoni al esperantistoj eksterlandaj. Kaj la vortoj de s-ro Ĥarjkovskij pri tio ke “Aleksiev aspektis pli kaj pli kiel sovetia marioneto” (p.22) estas kruda mensogo, ĉar tio principe ne estis ebla, ja ankaŭ Aleksiev ne estis subulo de Sovetunio.

Mi kelkfoje priparolis kun s-ro Aleksiev niajn problemojn. Mia impreso estas jena: Nikola Aleksiev ne povis esti ies ajn marioneto. Kaj kiamaniere li povus “indigne riproĉi” (p.22) al d-rino Szabo-Felso, se ŝi estis en Hamburgo, sed li — en Sofio? Kiamaniere M.Isaev povis ĉeesti tiun riproĉon? Ĉu estis “oni” tiel stultaj, por sendi al la kongreso sovetian delegacion kape kun prof. Isajev por elekti “indan prezidanton de UEA”, se prof. Isajev eĉ ne estis membro de ĝia Komitato, do havis absolute nenian influon? Ĉu li povus provi fari tion pere de la komitatanoj el la socialismaj landoj, kiuj konsistigis en la Komitato malplimulton? Nur kondiĉe, se ili ĉiuj kune volonte konsentus tion fari, ja postuli tion de ili li ne rajtis. Kiamaniere “Nikola Aleksiev, prezidanto de MEM” povis ion ajn “ordoni” al d-rino Szabo-Felso (p.22), se ŝi neniamaniere al li subiĝis? Kaj ĉu vere s-ro Aleksiev estis tia malsaĝa por “riproĉi” al ŝi tion, kion ŝi ne povus fari eĉ se ŝi dezirus?

Ni revenu al la paĝo 21, al la fragmento “Kiu mendis la muzikon?” La aŭtoro skribas:

“La sovetiaj aktivuloj de MEM antaŭ esperantistaj aranĝoj estis instrukciataj en la Domo de Amikeco en Moskvo pri la metodoj de propagando. Iliaj vojaĝoj estis pagataj de CK KPSU, kaj kiu pagas la muzikistojn, tiu mendas la muzikon”.
Verŝajne mi estas aŭ tro stulta, aŭ havas tro mizeran memoron, aŭ tro mensogemas, sed mi persone ne memoras iun ajn instrukcion pri la “metodoj de propagando”. Kutime oni invitis iun prelegiston, kiu rakontis pri tiumomenta internacia situacio, oni avertis kontraŭ eblecoj subiĝi al provokoj kaj pro tio rekomendis ne vagadi en la eksterlanda urbo sola. Kaj pagis la vojaĝojn nur al la tiel nomata “oficiala delegitaro”, konsistanta el du-tri personoj — unuavice la prezidanto Isajev plus unu-du aliaj prezidianoj, ne CK KPSU, sed SSOD, kiu havis en sia buĝeto iom da mono speciale por tiaj delegitaroj kaj kiun ĝi parte uzis por aliaj celoj.

Ĥarjkovskij skribas

“Mi mem partoprenis en 1976 similan konsultiĝon de esperantistoj el socialismaj landoj en Moskvo. La raportoj sonis kvazaŭ ĝi estus ne esperantista, sed kompartia konferenco”.
Pri tio mi povas diri, ke la afero estis natura, ĉar la reprezentantoj estis samideanoj ne nur kiel esperantistoj, sed ankaŭ kiel loĝantoj de samideologiaj landoj, havantaj similajn, eble eĉ komunajn problemojn.

Pri la judeco de Podkaminer, Ĥarjkovskij kaj ceteraj. Mi ne povas nei, ke en nia lando estis certa malfido al hebreoj, sed mi neniam aŭdis oficialajn alvokojn al tiu malfido. Tamen diversaj onidiroj kaj nedeklarataj baroj ekzistis. Do la sama sinteno, supozeble, povis esti ankaŭ en SSOD. Tie mi neniam similajn eldirojn aŭdis. Ne aŭdis mi ankaŭ pri la “judeco” de Tonkin. Pri tiuj temoj s-ro Ĥarjkovskij estas informita pli bone.

Nun pri tio, kio okazis kun Podkaminer en Sofio (pp.21–22).

“Por la elekto de la Internacia Komitato de MEM estis prezentita listo kompilita de M. Pesljak en Moskvo…”
Necesas precizigi: la listo de la sovetiaj reprezentantoj en MEM. Eble ĝin kompilis Pesljak, almenaŭ kun li tio estis priparolita, evidente ne sen konsultiĝo kun M.Isaev. Mi nenion pri ĝi sciis. Mi mem tre miris, kiam Podkaminer ne estis nomita kaj inter la sep nomoj de sovetianoj sonis mia nomo. Poste mi parolis pri tio kun N.Aleksiev. Li diris, ke la gvidantaro de MEM volis protesti, sed Podkaminer mem petis ne fari tion.

Ĥarjkovskij skribas, kvazaŭ mi ion klarigis al li pri la “nacia bilanco” (kial balanco?) Eble, sed mi tion ne memoras. Tamen pri la “juda bilanco” ne povis temi absolute. Simple por ĉiu landa sekcio en la Internacia Komitato estis difinita limigita kvanto de reprezentantoj. La judecon de Ĥarjkovskij, de Podkaminer des pli mi aludi ne povis, ĉar tio min neniam interesis. S-ron Podkaminer mi tiutempe kaj ĝis lia morto konsideris la unua esperantisto de nia lando. Do tiu aserto de Ĥarjkovskij estas ordinara miskompreno.

Krome, se Ĥarjkovskij min prezentas kiel “kontraŭjudiston”, mi povas aldoni alian fakton: kiam dum la “liberiĝa” konferenco de ASE en 1989, en kiu la konferencanoj rompis kun SSOD kaj refondis SEU, oni elektis min prezidanto kaj proponis ke mi mem kandidatigu la vicprezidantojn, do inter kvin personoj mi nomis du hebreojn. Krome, li povas aludi, ke tiuj hebreoj estis Aroloviĉ kaj Kolker — nome tiuj, kiuj subskribis la leteron por forpeli la israelajn cionistojn el la kongreso, do miaj delongaj kunaĉuloj (p.23, la lasta kolumno).

En la fragmento “En la suna Bulgario” (p.22) Ĥarjkovskij skribas: “Samodaj ordonis al ni proteste foriri…”

Ankaŭ tio estas miskompreno, ĉar la vortoj Samodaj kaj ordonis estas nekunigeblaj. Dum la tuta vivo mi neniam ion ajn al iu ajn ordonis, eĉ kiam estris la araban redakcion aŭ prezidantis SEU. La ordonemo estas absolute fremda al mia karaktero, kaj mi konstante evitadis gvidajn postenojn (ne ĉiam sukcese), ĉar malŝategas esti estro. La posteno de vicprezidanto de ASE, kiun mi okupis sufiĉe longe, tute ne postulis de mi “ordonadon” kaj ne donis al mi tiajn rajtojn.

Samloke: “V.Samodaj, kiu venis al Varna aparte (li eĉ loĝis aparte, plene pagite de SSOD)…”

Tiu aserto estas parte ĝusta. Mia veno al la kongreso estis plene pagita de SSOD, ankaŭ la loĝado. Mi loĝis ne sola, sed duope kun iu (mi ne memoras), malgraŭ ke mi, homo ermitema kaj solema, ĉiam preferas loĝi sola. Tamen ni veturis ne aparte, sed kune kun ĉiuj, kaj la aparta delegitaro estis afero tute formala. Tio estis la ununura okazo, kiam mi veturis al la kongreso je la kosto de SSOD dum 24 jaroj de mia laborado en la Komisiono kaj ASE (18 jaroj kiel vicprezidanto).

Mi trafis en la “oficialan delegitaron” (dupersonan: Kameŝkov kaj mi) nur pro tio, ke Bulgario estis socialisma lando, ĉar veturis al la kongreso tri grupoj (preskaŭ 100 personoj) kaj la aliaj meritaj personoj, kiuj veturadis kiel oficialaj delegitoj al aliaj kongresoj, gvidis la grupojn. SSOD neniam en aliaj okazoj enigis min en delegitarojn, ĉar ne fidis al mi (mi havas plurajn atestojn pri tio), kaj proprakoste mi veturi ne povis, ĉar mi ne havis por tio monon. Ili ne fidis al mi unuavice pro tio ke mi ne estis partiano, pro tio ke mi tro pledis por la bezonoj de esperantistoj, por aliĝo al UEA, por eldonado de E-revuo, pro tio ke mi ofte kritikadis la agojn de la respondecaj sekretarioj kaj SSOD entute, donante al ili tro da nedezirata laboro. Sed toleris ili min en tiu posteno, ĉar mi tre multe aktivis en la sfero de publikado (post la foriro de K.Gusev mi estris la eldonan fakon). Eblus fari multe pli, se la SSOD-anoj ne bremsus tiun agadon. En la epoko de L.Ŝanina estis faritaj provoj min “detronigi”.

Interalie, foje en SSOD mi renkontis iaman mian kunlerninton, kiu laboris kiel instruktoro de CK KPSU kaj ankaŭ kuratoris la araban fakon de SSOD. Li diris al mi: “La gvidantoj de SSOD suspektas, ke vi estas malamiko de la popolo. Jen antaŭnelonge unu via esperantisto fuĝis al Usono. Oni opinias, ke vi povas esti sub la influo de similaj personoj.”

Mi ne havis pretekston ne kredi al li. Cetere, la aludita fuĝinto estis s-ro Ĥarjkovskij.

Pri la surbendigo mi povas diri nenion (p.23, la fragmento “Kongresa magnetofona servo”). La parolo povis okazi. Ankaŭ al mi A.Berjoza minacis: “Memoru, ke mi scias ĉiun vorton, kiun vi eldiras en viaj SEJM-aj tendaroj” kaj simile. Li mem konfesis al mi, ke li ne transdonis miajn dokumentojn por veturi al unu el la kongresoj, ĉar mi ne estis partiano, do li opiniis neinda ke mi veturu. Tamen pri la puŝado mi forte dubas. Mi ne imagas tiajn stultajn agojn de tiom da personoj, kiuj laŭ sia laboro devus esti saĝaj.

Pri la “letero por forpeli la israelajn cionistojn el la kongreso” mi nenion memoras. Tute sincere mi tion diras: ne memoras ĉu ĝi ekzistis, ĉu ne ekzistis.

Ankaŭ pri la “kunveno de moskvaj esperantistoj en SSOD por kondamni min (s-ron Ĥarjkovskij) kiel perfidulon” mi ne memoras. Vere, en tiu jaro (1981) mi dum du monatoj laboris en Irako…

Mi ne deziris mencii pri la persona miskompreno inter s-ro Ĥarjkovskij kaj mi, ĉar ĝi ne havas seriozan signifon. Tamen mi klarigos la aferon.

S-ro Ĥarjkovskij akuzas min, kvazaŭ mi perfidus lin aŭ farus ion alian malbonan, rezulte de kio li ne estis elektita en la Prezidion de ASE. La afero okazis jene: kiam dum unu el la preparkunsidoj de la fonda konferenco de ASE estis priparolata konsisto de la Prezidio kaj sonis la nomo de s-ro Ĥarjkovskij, mi proponis ne enigi lin en la liston de kandidatoj pro lia troa babilemo kaj malrespekto al ĝustaj faktoj. Mi opiniis, ke en la Prezidio oni devas serioze strategie kaj taktike pridiskuti siajn problemojn, sed ne perdi vane tempon en pribabilo de flankaj, etaj detaloj, kiel tion tre ŝatis fari s-ro Ĥarjkovskij. La propono estis akceptita. Ekde tiam s-ro Ĥarjkovskij tre malŝatas mian personon kaj disvastigas pri mi sian opinion.

Mi scias, ke mia konscienco estas pura, kaj ĝi ne estos pli malpura, se iu malpure pri mi pensos.

Vladimir Samodaj (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1995. №2 (21).


Al la indekso pri la historio