Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2004). Oni rajtas represi ĝin plene aŭ parte kun nepra indiko de la fonto. Post la aperigo bonvolu sendi ekzempleron de la eldonaĵo al nia redakcia adreso (236039, Kaliningrad, ab. ja 1248, Ruslando).


Zbigniew RomaniukNekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio

Studo de Zbigniew Romaniuk

Zbigniew Romaniuk, 40-jara historiisto el Brańsk, urbeto apud Bjalistoko, preparanta doktoran disertacion pri historio en Universitato en Bjalistoko, lastjare estis distingita per premio Zygmunt Gloger. Pri lia agado — renovigado de la juda tombejo en Brańsk — aperis dokumenta filmo Shtetl de Marian Marzyński (Usono, 1996) kaj samtitola libro de Eva Hoffman (Londono, 1998). Romaniuk estas aŭtoro de dekoj da sciencaj artikoloj kaj de kelkaj libroj. Li okupiĝas ĉefe pri la historio de judoj en la 19a jarcento kaj pri la regiona historio de Podlahio.

En la kvaraj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko (13 dec 2003) li prelegis pri siaj esploroj pri la familio Zamenhof. Ni prezentas, kun afabla permeso de la aŭtoro, resumon de tiu prelego.


Ŝajnas, ke ni jam scias ĉion pri Ludoviko Zamenhof kaj lia familio. Tamen evidentiĝas, ke ni scias ne ĉion, kaj en arkivoj troveblas ankoraŭ multaj surprizoj. Multajn nekonatajn detalojn mi trovis en la civilaj aktoj en Bjalistoko kaj en la kolekto de la historia arkivejo en Grodno.

La avo de Ludoviko Zamenhof — Fajwel, nomata ankaŭ Fabiano Wolfowicz — meze de la 19a jarcento venis el Grodno al Tykocin (ne troveblas dokumentoj ke li naskiĝis en Tykocin), malgranda urbeto apud Bjalistoko. Estas sciate, ke li estis lingvoinstruisto, sub la influo de Haskala-skolo.

La familio Zamenhof verŝajne en 1858 translokiĝis de Tykocin en Bjalistokon, sed laŭ la dokumentoj ili ankoraŭ en 1865 apartenis al la hebrea komunumo de Tykocin. De la sekva jaro ili jam apartenis al la bjalistoka kahalo. El la civilaj aktoj estas sciate ke Fajwel, kiu forpasis 28 mar 1861 en la aĝo de 60 jaroj, havis du filojn: Josel Wolf kaj Mordche (Mordehaj, Mordka). Josel, profesia komercisto, proksimume en 1857 edziĝis al Sora Ickovna Wiernicka. De la sekva jaro ili loĝis en Bjalistoko, kie naskiĝis iliaj 7 infanoj.

La dua filo de Fajwel — Mordche (Mordka) — edziĝis kun Liba Rochla (tiu dua antaŭnomo estis ĝis nun nekonata) el la familio Sofer. Dum la restado en Bjalistoko en la oficaj aferoj ŝi uzis la antaŭnomon Rozalia, kiu verŝajne devenas de Rochla (Rachela). Al tiu paro naskiĝis en Bjalistoko 8 infanoj: Lejzer (15 dec 1859 – 14 apr 1917), Fejgla aŭ Fagel (12 apr 1862 – 31 jul 1866), Gitla (24 aŭg 1864 – forpasis en la 1930aj jaroj), Sora Dwora (25 nov 1866 – forpasis en la 1930aj jaroj), Fabian (aŭtuno 1868 – 4 dec 1933), Hersz (maj/jun 1870 – forpasis 24 jul 1870), Grzegorz (6 okt 1871 – 1932), Mina (28 nov 1872 – 20 jan 1873).

En Varsovio naskiĝis ankoraŭ tri infanoj, do entute en la familio naskiĝis dek unu infanoj, el kiuj tri forpasis en tre frua infanaĝo. Tiuj informoj iom diferencas de la informoj, kiujn prezentis la biografoj de Ludoviko. Estas interese, ke la naskiĝ- kaj forpasdokumentoj el la jaroj 1858–1862 prezentas diversajn, rusigitajn formojn de la familia nomo: Zaminof, Zamenow aŭ Zamenof. Nur de la jaro 1862 konsekvence estas uzata la formo: Zamengof aŭ Zamenhof. Tiu informo ludas gravan rolon por gvidi la pliajn esplorojn.

Pli detala analizo de la aktoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla. Alia interesa fakto estas, ke printempe 1862 Marko Zamenhof deklaris sian profesion librotenisto. La mencio pri li kiel instruisto aperas iom malpli frue — jam en la sama jaro.

Kelkaj nekonataj faktoj el la vivo de Zamenhofoj estis malkovritaj surbaze de la aktoj de la Ŝtata Arkivejo de Historio de Bjelorusio en Grodno.

Markon koncernas la noto en la dokumentoj de la ruslandaj sekretservoj pri la instruisto Zamenhof el Bjalistoko, kiu skribadis denuncleterojn al la caraj oficistoj. Unu el la denuncoj, anonima, koncernis alvenintan al Bjalistoko el Varsovio hebrean instruiston — Bernard Wildenbaum, kiun oni akuzis pro la uzado de polaj naciaj vestoj. La polico en la esplorado suspektis, ke tiun anonimaĵon verkis Zamenhof, ĉar li gvidis tiutempe konkurencan lernejon por knabinoj kaj jam pli frue skribis diversajn denuncleterojn.

Zamenhof efektive tiutempe kunposedis la lernejon por judaj knabinoj. En 1866 en ĝi estis 63 lernantinoj. Pluraj polaj biografoj skribas ke Marko Zamenhof estis instruisto de la bjalistoka gimnazio (reala lernejo). Ĝis nun mi ne sukcesis trovi konfirmon de tiu ĉi informo en la konservitaj dokumentoj. Se li instruis en tiu gimnazio, verŝajne tio estis nur mallonga epizodo, kiu verŝajne okazis post la “Januara Insurekcio” (do en 1864). Eventuala dungo de Zamenhof estus ligita kun la maldungo de multaj poloj, kio okazis post 1863. Tiam ruslandaj aŭtoritatoj maldungis multajn poldevenajn instruistojn.

Oni opinias ke en 1873 la familio Zamenhof forlasis Bjalistokon. Tamen nerespondita estas la demando pri la vera kaŭzo de la translokiĝo de Zamenhofoj en Varsovion, kie Marko sendube avancis kiel instruisto de la germana lingvo en la Veterinara Instituto kaj en la reala lernejo, estante tiutempe nur unu el inter tri (!) hebreoj, kiuj rajtis instrui en la varsoviaj ŝtataj lernejoj (Jevrejskaja Enciklopedija, vol. VII, kol. 666). Pro kio la provinca instruisto ricevis tiel gravan oficon? Poste li fariĝis ŝtata cenzuristo de la tekstoj en la lingvoj hebrea kaj jida kaj tiujn funkciojn ricevis nur la plej fidindaj personoj. Samtempe tio estis avanco en la oficista hierarkio.

Laŭ Z.Weinstein Marko Zamenhof estis sekreta konsilanto (Reflektor, 1931, № 29, paĝo 3). Verŝajne Weinstein eraris, ĉar la sekreta konsilanto estis tre alta, tria rango en la oficista ranglisto, kiu egalis al la rango de generalo en la armeo. Zamenhof verŝajne havis la 9an rangon “titola konsilanto”, kio egalas al la oficira rango en nia armeo. Pruvas tiun fakton la rememoroj laŭ kiuj Marko, kun fiero, portis la spadon.

Tia rapida avanco en la burokrata sistemo certe ne estis hazarda. La plej malgrandan distingon, pli frue antaŭis la detala, sekreta esplorado, pri la laŭleĝa agado de la distingoto. La “ŝlosilo” al tiuj okulfrapaj avancoj troviĝas verŝajne en la okazintaĵoj el la jaro 1862 kaj la tiama observado pri li, fare de la cara polico. Ĉu li tiam decidis pri sia konstanta kunlaboro kun la reĝimo? Malpli fruaj faktoj montras, ke tio estas tre verŝajna.

Marko Zamenhof respondecis pri la cenzurado de la juda revuo Hacefira. Post la momento, kiam en 1888 li preterlasis en tiu revuo la artikolon pri la vingustumado, pri la cenzurado de Hacefira respondecis alia judo, devenanta el Bjalistoko — Chaim Zelig Słonimski (lia nepo Antoni estis fama pollingva poeto), ekscenzuristo el Żytomierz. En la revuo Hacefira oni skribis ke la cenzuristo Zamenhof estis en la plenumado de siaj devoj tre strikta kaj severa.

La cenzurista “eraro” de Marko estis prezentata kiel grava kaŭzo de la financaj problemoj de la familio de Ludoviko, kiu kaŭzis lian translokiĝon al Grodno en oktobro 1893. Sed tio okazis 5 jarojn post la punigo de Marko. Ŝajnas ke la kialoj de la financaj problemoj de la familio estis iom pli kompleksaj. Memorindas ke komence de la naŭdekaj jaroj de la 19a jc. tri filoj de Marko komencis sian multekostan, universitatan edukadon: Fabian — farmacion, Grzegorz (Henriko) kaj Leono — medicinon. Verŝajne estis bezonata ankaŭ la doto por edziniĝanta Gitla.

Helpon bezonis ankaŭ Ludoviko.

Antaŭ unu jaro mi trovis dokumentojn, kiuj tre ekinteresis esperantistojn. Laŭ ili Lejzer (Lazaro) Zamenhof, kiu estis tre malbona lernanto, forlasis la bjalistokan gimnazion kaj fuĝis al Grodno, kie li planis ŝanĝi sian konfesion. Sed poste en la naskiĝregistro de la judaj loĝantoj de Bjalistoko en la jaro 1860 mi trovis la informon, kiu min tre surprizis. Sur la paĝo 18 mi trovis la naskiĝdokumenton kaj la cirkumciddokumenton de la dua Lejzer, “filo de Josel Fajveloviĉ Zaminof (!) el Tykocin kaj Sora Ickovna”, do — kuzo de Lejzer, konata kiel Ludoviko, la filo de Marko.

La ekziston de samnoma persono preskaŭ samaĝa kun Ludoviko ĝis nun neniu suspektis. Estas interese: kion faris la samnomulo? Kiajn rilatojn inter si ili havis? Ja ili estis samaĝuloj (inter ili estis nur 10-monata aĝodiferenco), proksimaj kuzoj kaj frekventis la saman realan lernejon. Kial Ludoviko kaj lia familio ne menciadis la duan Lazaron?

Sed la originaleco de la naskiĝdokumento de la dua Lazaro vekas kelkajn dubojn. Ĝi estas skribita rande de la paĝo per alia skribmaniero, kiu aperas en la registroj fine de la 60aj kaj komence de la 70aj jaroj de la 19a jc., krome kun ripetita numero. Tiu enskribo estis farita verŝajne laŭ decido de la urbaj aŭtoritatoj.

Tamen en la aktuala stato de la afero, la ekziston de la dua Lazaro Zamenhof oni devas opinii pruvita. Do plej verŝajne Lazaron Joseleviĉ (la filon de Josef Volf) ne Lazaron Markoviĉ (la filon de Marko) Zamenhof koncernis la historio pri la forlaso de la lernejo kaj de la petdeklaro pri la ŝanĝo de la konfesio en 1875. Akceptante tian interpreton ni evitos konflikton kun aliaj dokumentoj.

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. Zamenhofoj dungis du (!) servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.

Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?

En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Malmultaj scias ke li estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F.Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” (Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2). Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ 8 nov 1897 li jam loĝis en Varsovio.

En 2009 ni festos la 150an naskiĝdatrevenon de la kreinto de Esperanto kaj pli frue en 2007 — la 90an datrevenon de lia forpaso. Tiuj datrevenoj estas bona okazo por verki pli aktualan biografion de Zamenhof, kiu baziĝu je la dokumentoj, ĉar certe ne nur la bjalistokan kaj grodnan ĉapitrojn de la vivo de Zamenhof oni povas pli profunde esplori.

Mi opinias, ke dank' al la novaj, retrovotaj dokumentoj, la vivo de Zamenhof estos por ni eĉ pli interesa.

Tradukis el la pola Jarosław Parzyszek
(Fondumo Zamenhof, Bjalistoko)


Notoj

1. La infanoj de Josel Wolf Zamenhof estis: Chajka aŭ Chinka (1858–1862), Lejzer (1860), Fajwel aŭ Fabian (1863), Jankiel (1864), Rebeka (1867), Frejda aŭ Fryderyka (1868–1870) kaj Salomon (1870).

2. Precipe kun la dokumentoj el la varsovia lernejo, laŭ kiuj Ludoviko lernis tiutempe en Varsovio kaj apartenis al la plej bonaj lernantoj (Noto de la tradukinto).

La Ondo de Esperanto. 2004. № 2 (112).


Al la indekso pri la historio | Al la ĉefa enirpaĝo