Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Lasta ekflamo de S.E.U.

Rememoras Nikolaj Danovskij

Ni komencis nian agadon en Moskvo laÅ­ certa beno de la Centra Komitato de KPSU. Pri ni okupiĝis instruktoro de la scienca fako de CK KPSU Prodĉenko, kiu nun estas koresponda membro de la Akademio de Sciencoj. Mi sendis al li leteron, kaj li petis min veni por interparolo. Mi venis, kaj Prodĉenko informis, ke al CK venis pli ol unu mil leteroj pri la revivigo de Esperanto, kaj nun ili havas kelkajn aktujojn kun tiuj leteroj, tamen dume li povas entrepreni nenion, ĉar tiu ĉi afero bezonas principan decidon. Li diris, interalie, ke pri la sama temo ĵus venis letero de E.Bokarev. "Kiu Bokarev?" ā€” mi demandis. "Li estas vicdirektoro de la instituto pri lingvoscienco de la Akademio".

Mi tuj iris al la instituto, trafis la konferencan salonon, kie estis defendata ies disertacio, kaj demandis la plej proksiman personon pri Bokarev, kaj tiu respondis, ke li estas prezidanto de la scienca konsilio. En paŭzo mi proksimiĝis al Bokarev kaj diris en Esperanto: "Permesu al mi premi vian noblan manon, ĉar vi raportis perfekte!". Li rigardis min kaj respondis: "Ni ja estas jam konataj, ni kune estis en Leningrad".

Komenciĝis regulaj kunvenoj, komence en la instituto de lingvoscienco, poste en la universitato, moskva instituto pri aŭtomobilaj vojoj (MADI) kaj fine ĉe Je.Saljnikov en la kulturdomo de medicinistoj.

Komence de 1956, kiam Bokarev ripozis en sanatorio ekster Moskvo, M.Paŝĉenko ricevis el la koda fako de la Konsilio de ministroj dokumenton pri kio, ke la statuto de SEU ne estis abolita, kaj ĝi validas ĝis nun ā€” por la restarigo de SEU necesis nur: ekzemplero de la statuto, protokolo de la refonda kunveno kaj petskribo al la administra fako de la urbestraro (Mossovet) por ricevi la sigelilon.

Mi tuj telefonis al Prodĉenko: "Ni volas kunveni kaj deziras restarigi SEU". Li konsentis: "Bonvolu kunveni kaj restariĝi". Estis kurioze, ke CK de KPSU donas al mi, senpartiulo, sian instrukcion! Mi transdonis tiun buŝan instrukcion al Paŝĉenko, kiu estis konata partiano, membro de ministra kolegio kaj direktoro de buroo pri konstruado, kaj tiu organizo havis en Moskvo sian klubejon Idealo, en la strato Durov. Kaj ni decidis fari tie nian restarigan kunvenon la 5an de majo 1956.

Ni dissendis invitilojn al la kunveno, mi preparis raporton (post la kunveno ĝi estas konservata ĉe mi), kaj kunvenis proksimume 150 personoj, perfektaj esperantistoj kun la plej alta grado de la lingvoscio ā€” tiaj en Moskvo jam ne estas. Mi faris la ĉefan raporton, kiu estis aklame akceptita.

La kunveno elektis la organizan komitaton de SEU en la sekva konsisto: E.Bokarev (prezidanto), N.Danovskij, S.Podkaminer, P.Ŝumilov (tri vicprezidantoj), G.Sevak, M.Paŝĉenko (membroj), I.Ĥoves (redaktoro) kaj S.Saryĉev (sekretario). Ĉiuj estis moskvanoj, krom Sevak kaj Podkaminer.

Post tiu kunveno ni faris la protokolon, sendis petskribon al la administra fako de la urbestraro, ricevis tie permeson por fari angulan stampon kaj rondan sigelilon ā€” restis nur problemo pri la konfida papero por ricevi tion, sed Paŝĉenko tiun problemon solvis kaj ricevis la stampilon kaj sigelilon.

En la kunveno ĉeestis iuj studentoj de la moskva universitato. Ili sukcesis transdoni al eksterlando informon pri tiu ĉi kunveno, kaj venis du salutleteroj el Svedio kaj Islando.

Iamaniere tiuj leteroj trafis al la sekretario de la moskva regiona partia organizaĵo, kies nomo estis Aleksandr Nikolajeviĉ Nikiforov (memoru tiun nomon, kiu gravas por nia historio!).

Li invitis al si Paŝĉenko:

ā€” Kiun subteran organizaĵon vi kreis?

ā€” Ĉio estas farita laÅ­leĝe, - respondis Paŝĉenko. ā€” La organizaĵo ne estas subtera. Jen estas la presita statuto, protokolo kun la decido de la kunveno k.t.p. Kion vi ankoraÅ­ bezonas?

ā€” Ĉu en la regiona partia komitato estis decido, ke vi restarigu tiun tutunian organizaĵon?

ā€” Ĉu ĝi estas bezonata? Ja ni ricevis aprobon de la Centra komitato!

ā€” Jes, necesas permeso de la regiona komitato. Bonvolu doni al mi viajn stampilon kaj sigelilon!

Paŝĉenko redonis ilin. Nikiforov plu insistis:

ā€” Kiom da partianoj ĉeestis en la kunveno?

ā€” Kvardek du.

ā€” Donu al mi la liston de la ĉeestintaj partianoj!

Kaj, evidente pere de la urba partia komitato, Nikiforov sukcesis fari partiajn skoldojn al ĉiuj kvardek du partianoj kiel al la iniciatintoj de agoj, nebenitaj de la partiaj organoj.

Kaj per tio ĉio finiĝis. Eĉ Bokarev kaj Podkaminer, kiuj ne ĉeestis la kunvenon, ricevis partiajn skoldojn. Kaj la moskvaj esperantistoj-partianoj rapide forlasis Esperanton por ne plu havi aferojn kun tiu "spiona elpensaĵo".

Jen la konciza rakonto. Mi volas skribi ĉion pli detale kaj nomi tion Lasta ekflamo de SEU.

Nikolaj Danovskij


NOTOJ

1. Bokarev, Jevgenij Aleksejeviĉ (1904ā€“1971). Lingvisto, profesoro, interlingvisto. Vicdirektoro de la Instituto pri lingvoscienco de la Akademio de sciencoj de USSR. E-isto de 1918, membro de CK SEU, membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj ĉe SSOD (Unio de sovetiaj amikec-societoj kun eksteraj landoj). Ĉefa aÅ­toro de la Rusa-Esperanta (1966) kaj de la Esperanta-rusa (1974, posteume) vortaroj.

2. Saljnikov, Jevgenij Trofimoviĉ (1907ā€“1979). Medicinisto. E-isto de 1922. Vicprezidanto de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, prezidanto de la Moskva internacia Esperanto-klubo. Redaktoro de Ligilo kaj de Esperanto v Sovetskoj Peĉati (post Saryĉev kaj Sevastjanov).

3. Paŝĉenko, MiÄ„ail Fjodoroviĉ (1901ā€“199?). Partopreninto en la Ruslanda interna milito, industria administranto. E-isto de la 1920aj jaroj. Membro de CK SEU, estrarano de ASE.

4. Podkaminer, Semjon Naumoviĉ (1901ā€“1982). Sciencisto, kolonelo, socia aganto. E-isto de 1920. Membro de CK SEU, prezidanto de la Junulara sekcio de SEU, vicprezidanto de ASE, vicprezidanto de MEM, prezidanto de la sovetia MEM-sekcio, prezidanto de la komisiono pri internaciaj ligoj de esperantistoj ĉe la Leningrada filio de SSOD. Honora membro de UEA.

5. Ŝumilov, Pavel Nestoroviĉ (1897ā€“1972). Komandanto en la Ruĝa Armeo. Membro de CK SEU. Ĝenerala sekretario de SEU post E.-W.Drezen. Pasigis 18 jarojn en sovetiaj koncentrejoj.

6. Sevak, Gurgen Grigorjeviĉ (1904ā€“1981). Lingvisto. Membro de la Akademio de sciencoj de Armenio. E-isto de 1921. Membro de la Akademio de Esperanto. Kunfondinto de IAREV. Prezidanto de la Esperanto-komisiono ĉe la Armena unio de la amikec-societoj. Estrarano de ASE.

7. Ĥoves, Isaak Borisoviĉ (1901ā€“1968). Redaktoro de la enciklopedia eldonejo en Moskvo. Tradukinto de pluraj verkoj el la rusa literaturo, kelkaj el ili aperis en la 1960aj jaroj.

8. Saryĉev, Sergej Vasiljeviĉ (1891ā€“1960). E-isto ekde 1910. Iniciatoro kaj la unua redaktoro de Esperanto v Sovetskoj Peĉati.

Spektro. 1993. ā„–2.


Al la indekso pri la historio