Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo?

Intervjuo al Giorgio Silfer

LOdE: La redakcia artikolo en LOdE. 2000: 12, pri eventuala reformo de la povostrukturo en UEA (precipe de la Komitato), vekis interesajn komentariojn. Unu el ili estas mallonga eseo de Giorgio Silfer “Federalismo aŭ krizo: Kolonjo 1933 pezas ĝis nun”. (Heroldo de Esperanto. 2001: №1). Ĉu d-ro Silfer bonvolas resumi siajn tezojn?

GS: Estas oportune premisi, ke mia interesiĝo pri UEA estas esence historiografia. La asocio fondita de Hodler en Ĝenevo (1908) konsistis nur el individuaj membroj. En 1933 Ĝenevo interkonsentis kun Parizo (centralo de la landaj societoj) pri kunfandiĝo. Laŭ tiu interkonsento UEA havu kaj individuajn kaj asociajn (nuntempe oni diras: aligitajn) membrojn. La ĉefa instanco estu elektata de la reprezentantoj de la landaj societoj (A-komitatanoj), plus malgranda kvoto elektita de la delegita reto (B-komitatanoj). Ĉi tiu strukturo daŭras jam preskaŭ 70 jarojn, kun unusola modifo: ekde la 1980aj la menciitan kvoton elektas ne la delegita reto, sed la tuta individua membraro. En mia mallonga eseo mi esprimis miron, ĉar la svisaj gvidantoj de UEA en 1933 ne klopodis enkonduki pli federan strukturon, sed akceptis plenan centralismon. Kio interalie kondukis, en Stokholmo 1934, al la elimino de tiuj svisoj, unuavice Edmond Privat, eliranta prezidanto. Mi klarigis tion per la fakto ke la organiza modelo de “armeo konkeronta la mondon” pli kongruas kun la ideo de “fina venko”, dum la federismo pli kongruas kun raŭmismo.

LOdE: Bonvolu klarigi la diferencon inter la du organizaj konceptoj.

GS: En federa organizo mankas la “tegmentismo”: la centro estas konsiderata ne kiel gvida, sed kiel subsidua por siaj federitoj. Tio ĝenerale influas la labormetodon: ne plu laŭ vertikala akso, sed prefere laŭ horizontala. Kaj tio influas la reprezentosistemon: la Komitato havus du branĉojn — en unu (pariteta) la landaj asocioj estus ĉiuj reprezentataj po unu aŭ du komitatanoj; en alia (proporcia) la individua membraro rekte elektus siajn komitatanojn, proporcie al la kvanto da IM en la unuopaj landoj. Tiu ĉi estas precize la sistemo antaŭvidita por la naskiĝonta Esperanta Civito: ĝi plej garantias kaj kolektivojn kaj individuojn.

LOdE: Vi aludis al la Civito, kies konstitucio estas promulgota en Sabloneto (Italio), 2 jun 2001. Kiel funkcios ĝia reprezenta mekanismo?

GS: Ni vidu la apudan skemon. La Parlamento havas du branĉojn: Forumo kaj Senato. La paktintaj establoj nomumas unuope la proprajn delegitojn en la Forumo, kie ili havas po unu voĉo. La individuaj civitanoj elektas, ĉiun kvinan jaron, per ĝenerala kaj sekreta baloto la membrojn de la Senato (entute 19): la ĉefkandidato de la gajninta listo fariĝos la Konsulo (la dua kandidato de la listo fariĝos vickonsulo). La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn decidojn pere de “registaro” nomata Kapitulo. La decidoj de la Forumo devontigas la establojn, sed ne la individuojn (krom se la establoj konformigas siajn statutojn), dum la decidoj de la Senato devontigas la individuojn.

LOdE: La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, deklaris ke la Esperanta Civito povos peti aliĝon al UEA kiel faka asocio…

GS: La Civito ne estos faka asocio, sed konsorcio de multaj establoj celanta esti subjekto de internacia juro. Eventuale ĝi petos aliĝon tie, kie kunsidas aliaj subjektoj de internacia juro. Aliflanke, ĉiuj E-establoj (supernaciaj, landskalaj, lokaj, fakaj ktp) principe rajtas aliĝi al la Pakto, kaj sekve iliaj membroj (aŭ abonantoj) rajtas peti la civitanecon.

LOdE: Ĉu la aliĝo al la Pakto estas multekosta?

GS: La aliĝo estas finance senkosta. Ĝi tamen implicas moralan elekton: la memkonscio pri sia Esperanta identeco, do senti sin apartenanta al senŝtata diaspora lingva grupo, konforme al la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 1996).

LOdE: Ĉu la Esperanta Civito ne riskas esti (strukture federisma) duoblaĵo de UEA?

GS: Tute ne. UEA estas internacia neregistara organizo kiu strebas disvastigi lingvon kaj defendi lingvajn rajtojn (kvankam ĝi ne defendas la cititan Deklaracion de Barcelono: tion faras nur la Pakto, ĉar Esperanta PEN-Centro aliĝis al la Pakto kaj mem iniciatis la Deklaracion, kune kun la tuta PEN-Klubo Internacia kaj amaso da aliaj lingvoinstitucioj, sen UEA). La Civito estos subjekto de internacia juro strebanta defendi la rajtojn de siaj civitanoj. Laŭ la projekto de Karolovaro, la Civito ne strebos havi internacian libroservon aŭ universalan kongreson: ĝi strebos starigi alispecajn kulturajn, socialajn kaj administrajn servojn por siaj civitanoj. Somerumejo por E-infanoj aŭ ripozdomo por maljunaj E-lingvanoj, ekzemple, estus servoj pli kongruaj al la celoj de la Civito ol al tiuj de UEA. Kaj ambaŭ realaĵoj povos kunekzisti. Same povos kunekzisti la Civito kaj SAT: verdire ili estas inter si pli similaj, ĉar ambaŭ estas/os PERlingvaj pli ol PORlingvaj realaĵoj — simple la laborista E-movado praktikas la klasbatalon (almenaŭ teorie), dum la Civito ne naskiĝos sur klasbatala fundamento.

LOdE: Ĉu vi ne antaŭvidas ke ankaŭ UEA iam povos havi federisman strukturon?

GS: Teorie tio eblas, sed ekzistas tro multaj obstakloj. Unuavice, la tempoj: reformi (kaj eĉ radikale!) la statuton okupus plurajn jarojn. Due, la internaj ekvilibroj estas tro malstabilaj: UEA ne havas estraron kun tre fortaj personecoj (la lasta estis Humphrey Tonkin, estrarano ĝis 1989); en la 1990aj jaroj iom post iom la fakaj asocioj levis la kapon, kompare kun la landaj asocioj — ekde 1994 kun estrarano pri faka agado, ekde 1998 kun la t.n. strategia forumo… nun ili ŝajnas ree sinki, laŭ la ĝenerala membrokrizo. La landaj asocioj mem estas kelkdeko, sed nur kelkaj el ili (ĉiuj en Eŭropo, escepte de Japanio kaj Brazilo) sume kovras pli ol du trionojn de la aligita membraro: ĉu ili konsentus egali (eĉ pli ol nun) al nombre sensignifaj partneroj? Trie, ĉiu reformo kuntrenus pli-malpli drastajn ŝanĝojn ĉe la personaro: ĉu sen rezistoj? Kiel ajn, ekzistas limdato, eĉ morta linio, kiel dirus la angloj: kiam la individua membraro konsistos plejparte el okcidenteŭropaj emeritoj, UEA ne estos plu memreformebla. Detalan statistikon mi ne konas, sed mi perceptas ke la tempo laboras kontraŭ ia sukcesa perestrojko de tiu asocio.

LOdE: Kio okazas tiam? Ĉu tiaj asocioj mortas?

GS: Ne nepre, kaj ne tuj. Simple ili ne havas plu internan forton por naĝi en la makrosocio, sed nur por flosi. Eventualaj ŝanĝoj dependos nur de eksteraj makrosociaj novaĵoj, ne de internaj mikrosociaj premoj. Por Esperantio ĝenerale la enkonduko de interreto povus esti unu el tiuj eksteraj makrosociaj novaĵoj. Interalie la Esperanta Civito estis teorie pensebla, sed praktike nerealigebla antaŭ la disvastiĝo de interreto.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 3 (77) 


Al la indekso pri la historio