Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?

Raporto de Anna Margareta Ritamäki el “La Ondo de Esperanto”

Somero en Esperantujo — sed debata frosto en UEA mi titolis mian prezidantan kolumnon en Esperanta Finnlando 2003/3. Spekulinte pri eventuale neintenca sufoko de la debato per komfortigcelaj redaktoraj kaj vicprezidantaj vortoj, mi finis la kolumnon per miaj komitatanaj — ankaŭ komfortigcelaj — vortoj:

Se UEA ne kuraĝas montri sian doloron ni membroj fremdiĝas. Se ni ne konas la situacion ni ne povas doni nian varmon kaj subtenon. Kiam la komitato kunsidos en Gotenburgo mi provos kontribui al pli varma klimato en UEA, honesta kaj malferma. Mi sopiras al nova printempo, al freŝa spiro, al fido pri stabila tutmonda asocio kaj ĝuoplena partopreno en ritmo de somero en Esperantujo.

Nun mi konstatas, kun ioma hezitemo, ke la debata klimato en UEA iom varmiĝis inter Fortalezo kaj Gotenburgo. Tio ne sentiĝis en ĉiuj kunsidoj — aparte ne en evento, kiun mi renomus “Estraro evitas respondi” — sed ioma agnosko pri la malfacilaĵoj senteblis.

La estrara raporto estis pli klara kaj eksplicita. Baze ĝi kontentigis eĉ la plej laŭtajn kritikantojn de la pasinta jaro, ankaŭ min. Mia ĉefa kritiko rilatis al la laborplano, kies laborkampoj informado, instruado kaj utiligado estis emfazitaj, dum la same esencaj labordirektoj plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo ne estis elstarigitaj. Tiu tendenco ripetiĝis en la dujara pritakso de la laborplano de UEA 2001–2010 Al lingva demokratio.

La spezokontoj esprimis dolorajn faktojn. Pasintjare “la situacio en la CO” kaŭzis pli da elspezoj por estraraj vojaĝkostoj kaj por dungitoj. Pro la falinta membronombro la kotizaj enspezoj limiĝis al 210 mil eŭroj, 40 mil sub la buĝetita nivelo. Pri la nuna jaro konstateblis komputilaj kaj homfortaj problemoj pro kiuj pliakutiĝis la perturboj en la administrado.

Inter la kvarhoraj plenkunsidoj sabate kaj vendrede eblis intense diskuti kaj antaŭprepari la finajn decidojn en almenaŭ naŭ kunsidoj de la ok temaj subkomitatoj, kiujn ĉi-jare prezidis neestraranoj. Mi partoprenis en tri subkomitatoj, kiujn ligis komuna zorgo pri stabileco: financo kaj administrado, junularo kaj informado.

Aparte atentinda estis la skriba raporto de la Oficeja Komisiono funkciinta de aŭgusto 2001 ĝis aprilo 2003. Ni ricevis konkludojn pri la nuna stato de la domo en Roterdamo. La taksoj pri ĝia valoro kaj fortikeco kulminis en la decido investi ĝis 300 mil eŭrojn por riparo kaj plibonigo de la domo. Klaras ke la CO de UEA restos en Roterdamo.

Alia leginda dokumento estis “Propono de TEJO rilate al oficeja modernigo, investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto”, kiun la Estraro de UEA transdonis al la Komitato por pritrakto. TEJO per sia propono sukcesis levi sian situacion al unu el la ĉeftemoj de la plej alta organo de UEA. La Estraro estis petita prepari analizon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de eventuala akiro de propra jura personeco por TEJO kaj la manieroj tion realigi “kun minimuma ŝanĝiĝo de la nunaj rilatoj inter TEJO kaj UEA”. Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, komisiitaj de la TEJO-komitato, klarigis ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, nur bezonas eblecojn respondece regi siajn proprajn aferojn. Ŝanĝo de la statuso de TEJO postulas ŝanĝon de la statuto de UEA. Krome la Komitato petis ke parto de la tempo de ekzistanta plentempa oficisto estu dediĉita al la specifaj bezonoj de la junulara sekcio.

Dum la subkomitataj diskutoj estis viglaj kaj ofte koncentriĝis je esencaj temoj, la fina plenkunsido ripetis bedaŭrindajn trajtojn de la pasintjara tendenco al silentigo. Komence de la kunsido je la pritrakto de la buĝeto mi proponis altigon de la buĝetitaj kostoj per 100 mil eŭroj al 550 mil, kio egalas al la realaj kostoj de la pasinta jaro. Mi argumentis, ke konscia dediĉo de mono de la kapitalo estas motivita cele al stabiligo de la administrado kaj reakiro de la fido de la membraro. La sintenon de la ceteraj partoprenantoj en la subkomitataj diskutoj pri la temo klarigis Edvige Tantin-Ackerman — “Ne estas mono.” — sekve de kiu Renée Triolle proponis ĉesigi la diskuton. 32 komitatanoj ne volis aŭdi pliajn argumentojn antaŭ la voĉdono. Do mia klarigo pri la ekzisto de pli ol 2 milionoj da kapitala mono neniam estis esprimita. La buĝeto estis akceptita per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.

Pri la Brusela Komunikadcentro pluraj komitatanoj longe diskutis kvazaŭ konkurencante pri la plej elokventa esprimo pri ĝia graveco. Nun, kiam temis pri deziroj, ne konkretaj decidoj — BKC estu financata, sed ne de UEA — neniu proponis ĉesigi la diskuton.

La bazan kotizon ni altigis per kvar eŭroj al 54 laŭ revizora rekomendo.

Krome la Komitato traktis plurajn aliajn temojn.

Ni interalie rekomendas realigon de du kandidatiĝoj al Unesko, UEA por pacpremio Felix Houpheouet-Boigny kaj la tradicio de la Universalaj Kongresoj por agnosko kiel kultura heredaĵo. Ni akceptis dokumenton “Eldona agado de UEA”, elektis ses novajn honorajn membrojn kaj Flory Witdoeckt kiel novan komitatanon C.

La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!

Anna Margareta Ritamäki
Komitatano A, Finnlando

La Ondo de Esperanto. 2003. № 8-9 (106-107).


Al la indekso pri la historio