Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.


La aŭtoroPri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo 
en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Eseo de Walter Żelazny

Mi ne ofte konsultas PIVon. Ekzemple, ĝis nun mi komprenis kio estas inteligencio kaj intelektulo. Sed post la kontrolo en PIV mi ne komprenas. Do inteligencio laŭ PIV estas:

1. Klaso de la intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo de 19a jc. 2. Tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso.

Laŭ tiu difino ne eblas havi inteligencion en la Oficiala Movado. Unue, ne ĉiuj intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo estis esperantistoj; ni diru, ke estis male… Due, ĉar Esperantio ne estas nacio, ĝi laŭ la difino ne povas havi tiun parton, kiu strebas al libera pensado. La difino de la inteligencio en PIV estas pli malpli esperantigita vortumo de la franca intelligentsia laŭ vortaroj de Larousse, kiuj faras referencon, ke tiu vorto devenas de la rusa.

Kiam Dostojevskij, Gercen aŭ Bakunin vivis okcidente, neniu sciis ke ili estas inteligencio. Post la Granda Oktobra Revolucio, pere de la blankuloj venintaj al Parizo, la francoj konatiĝis kun la koncepto inteligencio, kiun ni hodiaŭ trovas en PIV. Ĉu vere ne ekzistas pli kurta vojo de la inteligencio al PIV? Ĉu vere, laŭ la kriterioj de la PIVa difino, la lasta inteligencio en Eŭropo — tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso — restis nun nur en Belorusio?

Iom pli bone aspektas la PIVa difino de plebo. Unue etimologia referenco:

1. En Romo, la plej grandnombra k malalta klaso …

poste la nuntempa:

2. La pli malaltranga parto el popolo, el socio ks.

La plebo povas ekzisti en la Oficiala Movado, tion permesas PIV — la pli malaltranga parto el socio. Sed ne la plej malaltranga parto. Sed venas alia problemo, en kiu senco oni povas diri en la Oficiala Movado pri la socio? De la sociologia vidpunkto ni ne estas socio, prefere io inter diasporo kaj kvazaŭ-socio, preskaŭ apud-socio.

Feliĉe PIV havas alian koncepton, nome intelekto, de kiu ĝi strange ne derivas inteligencion. Ne gravas. Intelektulo estas Zamenhofa vorto kaj intelektularo jam PIVa. Laŭ PIV intelektulo estas “homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto”. Sed kio estas intelekto? “Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili”.


Iom da rimarkoj pri moralaj valoroj

Mi ne opinias ke la Esperanta inteligencio, intelektularo kaj plebo diferencas en la morala senco. Inter intelektuloj oni trovas kanajlojn, same kiel inter la plebanoj. Inter intelektuloj oni trovas morale rigorajn homojn, ankaŭ inter la plebanoj. Se la distingo ekzistas, ĝi fontas el la malsamaj sociaj roloj. Laŭ PIV la inteligencio havas eĉ nenion komunan kun intelektularo. La unua batalas pri la sendependa libera penso, la dua kapablas pensi.

Laŭ la difino, kiun mi konas en la slavaj lingvoj, ĉefe en la rusa, ne eblas rekte distingi inter la sendependa libera penso kaj kapablo pensi.

Penso bezonas liberecon, kaj tion verŝajne ne komprenis francaj intelektuloj — inter ili meritplena Waringhien — kiuj posedis tian kapablon pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili, ke ili forgesis ligi la rilaton inter la penso kaj la libereco.

Ĉar la intelektuloj ĉefe pensas (foje sciencumas, poezias kaj verkas), la plebo ĉefe sekvas ilin en la pensado; estas do normale, ke certaj intelektuloj celas kapti atenton de la plebo. Tiuj intelektuloj fariĝas politikistoj kaj apogas sian cerbon je amasoj, ilia penso signifas nur tiom kiom la politika forto de la plebo, kiu apogas ĝin. La separado de la intelektuloj disde politikistoj komenciĝis dum la Franca Revolucio, la divorcan verdikton anoncis la Ruslanda Revolucio.

Rolo de la inteligencio estas komentarii la socion, eĉ en la libera socio. La tekniko sapumadi la okulojn de la plebo estas tiom perfekta, ke en la demokrataj landoj oni komencas eĉ dubi, ĉu iu elekto inter du politikistoj, kiuj startas je la prezidenteca posteno ne estas nur afero de la mono kaj soci-tekniko manipuladi la opinion, sen trapasi la jurajn limojn, ofte formale malfrue pretas por haltigi la manipuladon.

Kial en Esperantujo devas esti alimaniere? Kontraŭe, estas eĉ pli terure. Ne mankas mono ĉe kandidatoj, ne mankas soci-teknikoj sapumi la okulojn, mankas la inteligencio, kaj se tia manifestiĝas, oni likvidas ĝin. Ĉio ĉi okazas mikroskale, en etaj dimensioj, praktike ne eksplikeblaj kaj ne montreblaj al la plebo.


“Pracelanoj” aŭ “raŭmistoj”

Se oni konsideras pracelanojn (la Fina Venko) aŭ raŭmistojn (la Interna Ideo), iliaj metodoj agi estas tiom diferencaj, ke ĝuste ili kaŭzis ŝanĝon de la prioritatoj de la celoj. Tio, kio estis kohera koncepte komence de la 20a jc. (tiam la Fina Venko estis biologie ligita kun la Interna Ideo), fine de la 20a jc. ne plu havas sencon. La Fina Venko fariĝis eksporta varo, kiun oni ne povas vendi, la Interna Ideo fariĝis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne vendas.

Por la pracelanoj ne gravas ke morgaŭ estos diluvo, gravas, ke hodiaŭ ili trovis la solvon de la mondaj lingvaj problemoj, sed bedaŭrinde la mondo ne komprenas ilin, sed eble… se ni ankoraŭ rekomencos alimaniere… per Kampanjo 2000!

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio. Ĝi estas valoro en si mem kaj postulas de la ekstera mondo je la nomo de larĝe komprenita humanismo, en tio homaranismo, sian lokon en nuntempa mondo. Homo ne povas vivi ekster socio, aŭ (kio estas pli evidenta post certaj sociologiaj trovaĵoj) li vivas en kelkaj socioj samtempe. Ĉiu vivas en iu makrosocio, ekzemple en ŝtato, sed samtempe en sia komunumo, en sia etno, kiun li kunkreas, en iu diasporo (ideologie li vivas en la nacio).

Praktike inter la pracelanoj kaj raŭmistoj estas la sama diferenco kiel inter la koncepto de la franca jakobena ŝtato-nacio kaj libera sindeklaro de la individuo pri sia identeco. En Francio ĉiuj manifestiĝoj de la individueco estas parto de la privata vivo (lia religio, esperantismo, aŭ tio ke li opinias sin vasko). Pri ĉio zorgas la ŝtato, por la individuo estas loko en la socio, kondiĉe ke li submetis sin al la kultura modelo de la laika, jakobena, unusole francetna koncepto, sen esceptoj. Kompreneble neniu malpermesas deklari sin bretono, sed tio havas neniun juran, politikan aŭ kulturan konsekvencon. Do li povas esti bretono en sia hejmo, forirante ĝin li estas franco. Ekzemple, ukraino kiu ricevis francan ŝtatanecon ne plu havas siajn kulturajn radikojn en Kievo, sed lia historio komenciĝas kune kun la Gaŭloj. La raŭmistoj ne akceptas tian koncepton.

Alivorte, por la pracelanoj ĉiuj esperantistoj estas esperantistoj, sed la pli bonaj esperantistoj estas la finvenkistoj. Pli malpli tiun doktrinon havas UEA. Estas ĝi, kiu lanĉis la Manifeston de Prago kaj esperantigon de la islama mondo. De la Esperanta plebo ĝi atendas financan apogon, ideologian lojalecon, varbadon kaj nenion pli.

Por la raŭmistoj oni ne povas meti esperantismon en la sferon de nur privata vivo de individuo. Vole-nevole ĉiu civitano de koncerna ŝtato pagas imposton, kaj mi volas ke tiun parton de la imposto, kiun la ŝtato utiligas por siaj ŝtat-naciismaj celoj, oni uzu ĝuste por Esperanto. Mi rajtas al publika manifestiĝo de mia esperanteco. Mian esperantistecon oni rekonu kiel civilizan unuon ekzistantan inter aliaj, oni ĝin rekonu jure, tiusence, kiel jure oni agnoskas vaskojn en Hispanio (ne en Francio), kiel jure oni agnoskas certajn religiajn movadojn, respektante ilian pacifismon kaj ne metante iliajn partizanojn en la armeon, kiel jure oni agnoskas rajton de kanadaj eskimoj al sia propra edukado kaj teritorio ktp.

La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj estas novaĵo en la juro, politiko kaj sociologio, ties neceson ĝustamomente sentis raŭmistoj. Ili komprenis, ke la movado, bazita sur la partia organiza skemo, kiel UEA, forĵetas el siaj strukturoj la plej valorajn intelektulojn, kiuj pli bone sentas sin elemento de la diaspora lingva minoritato ĉie en la mondo kaj celas kreadi la federalajn modelojn.

Sed tio ne estas tipe kaj nur raŭmista. La koncepto estas larĝa kaj eble raŭmistoj nur la unuaj esprimis la ideon kaj lanĉis ĝin en la formo de la Manifesto. Similan vojon pasis OSIEK kaj multaj aliaj Esperanto-centroj. La tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj ŝtataj strukturoj, ili rapide malfortiĝas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondiĝo rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laŭ alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaŭrinde. Ankaŭ en nia movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed mi ne kuraĝas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas, aŭ akuzi kelkajn pri frenezaj konceptoj.

Pro tio mi ne bezonas, ke iu piramida strukturo voku min por subskribo de iu manifesto kun kiu mi ne identiĝas. Mi postulas pli ol la Finan Venkon. Mi postulas, ke oni rekonu mian esperantecon. Mi havas nur unu vivon, kaj mia Esperanto havas sian valoron por mia vivo, kiu daŭros post mia morto en la kultura kontinueco kaj dimensio de mia reala vivo hodiaŭ. Tio ne ekskluzivas la Finan Venkon, sed la Fina Venko rekte ne koncernas min. Estas komprenebla afero, ke dum la pionira periodo la plej grava demando estis la Fina Venko. Hodiaŭ ni scias, ke ne okazos la Fina Venko. Sed la ideo havis pozitivan influon al Esperanto, ĝi metis Esperanton al nova dimensio intelekta kaj kultura, ni diru raŭmisma. La unua jarcento de Esperanto estis lingvistika, la dua jarcento estos soci-kultura, aŭ ĝi tute ne estos! Pro tio mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci-intelektaj kondutoj. Miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de tio, kion devas fari la Esperanta inteligencio (PIVe neekzistanta difino 3 estas difinenda eble tiel: “Tiu parto de esperantistaro, kiu strebas al sendependa libera penso opozicie al la Esperanta plebo, kiu estas sendependa, libera, sed ne pensanta”).


Scii kion verki, kaj ne verki kion oni scias

Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia ĉefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eĉ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia ĉefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprezu lian talenton de la intelektulo.

Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo (finfine ne lingvisto) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj — unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.

Edmond Privat scipovis perfekte gardi ĝustajn proporciojn: kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.


Aplikistoj, aŭ la unua stratulino kun principoj
inter monaĥinoj kaj samtempe la unua monaĥino
inter la stratulinoj kun principoj

Kelkaj deziras, ke ĉio, kion ni konas en la scienco, estu tuj esprimebla en Esperanto. Do ili kreas grandajn terminarojn pri akvofaladoj aŭ pri la horloĝindustrio en Burkina Faso. Ili kreas verkojn en Esperanto pri la influo de la turniĝoj de Marso ĉirkaŭ sia akso je la seksa vivo de pingvenoj. Kompreneble neniu esperantisto povas kontroli, ĉu tiu verko respondas al konceptaĵoj kaj estigo de la rilatoj inter ili. La aŭtoro estas la sola fakulo pri tio en la tuta Esperantio. La aplikistoj argumentas: “Vidu, en Esperanto oni esprimas ĉion, kion konas la scienco”. Sed la regulo estas, ke oni esperantigas iun ajnan produkton de cerbumado, plej ofte kun kapablo pensi konceptaĵojn sen estigi rilatojn inter ili.

Tia estas konsiderinda plimulto de niaj esperantaj eldonaĵoj, eldonitaj proprakoste. Serioza eldonisto ne akceptas eldoni ion ajn. Mi persone preferas, ke esperantisto ricevu Nobel-premion en sia fako. Poste li ĉiam trovos manieron esprimi sian teorion en Esperanto… La problemo estas, kiu komprenos?


Eĉ Nobel-premio ne gvidos al la Fina Venko
sed nob(e)le konfirmos nian ekziston

Ne nur grandaj rekonitaj lingvoj ricevas la literaturan Nobel-premion. Ĝin ricevis la islanda, kaj eĉ la lingvo sen ŝtato, nome la okcitana, dank' al la poezio de Mistral. Sed la Nobel-premio al Mistral, kaj per tio al la renaskiĝanta okcitana kulturo ne helpis al la Okcitanoj defendi sian kulturon. La Francoj (pli ĝuste, la Parizanoj) sukcesis ĝuste post la Nobel-Premio al Mistral preskaŭ tute detrui la okcitanajn kulturon kaj lingvon, kiuj estis unu el la plej signifaj trezoroj de la mondaj kulturo kaj literaturo en la tempo de la trobadoroj… Kiu protestis? Ĉu francaj esperantistoj? Kaj la franca registraro faris tion en la respekto de la Homaj Rajtoj, ĝuste je la nomo de la franca naciisma ŝtato-nacio. Kaj tiel denove devu al la raŭma spirito.

Ja io mankas en la koncepto de la Homaj Rajtoj, se ties patrujo povas sen ajna konsekvenco detruadi tutajn spacojn kulturajn kaj etnajn. Sed ĉu pri tio konscias la francaj esperantistoj? Ili plimulte devenas de la fabriko jakobena, t.e. de la strukturoj de la nacia edukado, kie ili laboras. Kaj la nacia edukado metas en la kapojn unu lingvon, unu kulturon universalan, kondiĉe ke la francan.

Malfacile estus pensi, ke iu Maria Curie verkos en Esperanto pri nova speco de radioj kaj ricevos Nobel-premion. Ni revenas al la sama punkto. Oni verku ne nur tion kion oni scias, sed oni sciu kion verki. Mi havas nenion kontraŭ la aplikistoj, sed ne tie kuŝas niaj prioritatoj… Eĉ Mistral ricevis la Nobel-premion ne ĉefe ĉar li verkis en la okcitana, sed ĉar li diris en la okcitana tion, kion aliaj ne sukcesis esprimi en aliaj lingvoj.


La unua reviziisto de interlingvo

Verŝajne la unua reviziisto de la koncepto de interlingvo estis Zamenhof. Studoj pri Volapuko montras, ke jam en la volapuka movado oni parolis pri la Interna Ideo. La reviziismo de Zamenhof celis revizii ĉefe la leksikan kaj fonetikan konceptojn de Volapuko, fakte krei novan kvaliton interlingvistikan. Sen Volapuko kaj ties interna ideo ne naskiĝus Esperanto. Ni ne forgesu tion. Eble iusence aliajn reviziistojn oni povus meti al la skolo de IALA (naturalismaj tendencoj, ekz-e, Interlingua), tio estas krei interlingvon sur la alia soci-lingvistika koncepto ol Esperanto. Tiuj pruvoj en socia senco estis praktike sensignifaj, tamen ne-neglektindaj en la interlingvistiko.


Reformistoj aŭ la infana malsano de interlingvismo

Reformistoj ne estas reviziistoj. Unu el cent ekzemploj estas Ido. Estas du tipoj de reformistoj:

1) sociaj: ili pensas ke eta reformo de Esperanto faciligos ĝian sukceson. Tiele oni proksimigis Idon al la franca; fakte oni povas diri, ke Ido estas “la idiomo por omni” de la franca lingvo. Tiutempe eble Ido havis teorie fortan politikan kaj socian motivojn. Se la franca hodiaŭ havus la saman prestiĝon kiel la angla-usona, eble efektive Ido estus hodiaŭ tiu fama langue aŭiliaire internationale. Bedaŭrinde, la prestiĝo de lingvo venas de ties ligoj kun la ekonomia, politika kaj kultura povoj, nur iom de demografia faktoro (la ĉina, la plej uzata, ne estas internacia). La unuaj idistoj kalkulis je la helplingvo de la franca lingvo. Ili eraris ne lingvistike, sed politike. La eraro estis la troa ligo al la franca mem en ties internacia komunika rolo, sen antaŭvidi la falon de la franca meze de la 20a jc. Tio atendas la anglan en la sekva generacio. Proksimiĝas la venko de la hispana, eĉ en “la faŭko de la leono”, tio estas en Usono mem!

2) alia tipo estas riparistoj: ili pensas, ekz-e, ke se oni ŝanĝus la manieron skribi la ĉapelitajn literojn aŭ likvidus ilin, tiam Esperanto progresus. Jam ja idistoj tion faris, ĉu ili progresis?


Iltis-istoj aŭ riĉigi Esperantan leksikon

Alia grupo, forte manifestinta sian koncepton, estas ligita kun tiel nomata Praga skolo kaj Iltis-eldonejo. Ili pensas ke Esperanto estas mizera leksike, ke ĝi posedas tro da mal-vortoj, ke ekz-e malmola ne signifas dura, kaj ke prefere knabino estu linda ol beleta. Ke la belarta lingvo meritas estetikan, leksikan riĉecon.

Ofte mi konsentas kun tia argumentado, tamen tio dependas ne de la lingvo mem, sed de ties socia uzo. Mi povus diri en la pola frazon, leksike riĉegan, kiu fakte estus en la pola korekta lingvo, sed ne komprenebla por alia polo. Intelektulo komprenos ĝin, plebano ne komprenos. Sed tiu intelektulo ankaŭ silente pensos pri mi en sia kapo: “kial tiu idioto parolas kun plebano per tia lingvaĵo”. Jam en la Biblio oni diris ke pli bone esti sana ol malsana kaj riĉa ol malriĉa. Ĉu vere la homo ne pli multe profitus, kiam li estus pli sana ol kranka aŭ pli riĉa ol povra? Claude Piron donis la respondon en La Bona Lingvo.


Pseŭdopolitikistoj

Kvankam neniam ili diros, ke ili politikumas, ili efektive politikumas. Esperantistoj estas neŭtralaj pri politiko, sed ne-neŭtralaj pri la lingvo-problemoj. Tiun sintenon mi taksas hipokrita, por ne diri ridinda! Eble estas ankoraŭ pli terure, ke ili ne vidas rektan ligon inter politiko kaj lingvo, kiu ekzistas en politiko de preskaŭ ĉiu lando, plej forte ĝuste en Francio. Ili donas impreson scii, kio estas aparte la graveda virino kaj aparte la seksumado, sed ne scii, ke inter tiuj du fenomenoj okazas ligo. La pseŭdopolitikistoj jam estis kritikitaj lige kun faŝismo kaj stalinismo. Tiu periodo feliĉe finiĝis, sed la pseŭdopolitikistoj restis.

En Francio ĉiuj estas Francoj, eĉ se ili estas Bretonoj, Baskoj, Katalunoj, Alzacanoj ktp. La ŝtato ne rekonas etnan diferencecon de siaj loĝantoj. Konsekvence ĝi rekonas nenion, kio ne estas kulture franca aŭ simple franca. Kiel Francio rekonu Esperanton, se ĝi detruas proprajn aŭtoktonajn lingvojn? Kial francaj esperantistoj regule ne protestas? Ili rajtas al tio, ili vivas en la demokrata ŝtato, neniu ilin punos pro la protestoj. Verŝajne ili pensas, ke la afero ne koncernas ilin. Eble ne, sed tiam ili ne parolu pri la Fina Venko, kaj kritiki raŭmismon de tia pozicio, kvankam ĉiam ebla, samtempe estas sensenca. Do ili prefere trinku kafon kaj kongresu.

Tiu tendenco pri la neŭtraleco eĉ pri neŭtralaj aferoj, el kiu rezultas la lingva justeco pere de Esperanto, estas grava malsano de la tuta Oficiala Movado. La plej freŝa estas la Manifesto de Prago, kiun subskribis pli ol 10 mil personoj. Por ŝpari miajn nervojn mi ĝin ne komentu! Tamen mi rajtas demandi, kia estus rezulto de tiu manifesto, se ĝin subskribus 100 miloj aŭ 100 milionoj da homoj? La sama! Estus honeste diri, okaze de la fiera informado pri la amasa subskribado de la Manifesto de Prago, ke ion similan, nome peticion al UN, lanĉis en la sesdekaj jaroj la stabo de Lapenna, kaj tiam ĝin subskribis ĉ. unu miliono da individuoj kaj preskaŭ kvar mil organizoj, sed ĝi donis neniun rezulton. Tion oni devas klare skribi en la organo. Al kiu oni sapumas okulojn! La esperanta plebo havas kurtan memoron, sed ne intelektuloj — jen ekzemplo de la manipulado.


Monda turismo

Ekzistas du tipoj de monda turismo en Esperantujo. La unua tipo estas okcidenteŭropa, kiu havas monon, sed bezonas aldone prestiĝon, tiun do li ĉiam trovos kiam li veturos de Luksemburgo al Mongolio. Mongoliano vojaĝanta al Luksemburgo ne nur ne trovos prestiĝon, sed renkontos problemojn jam en unua tago de la vojaĝo, kiam por trambileto li pagos du dolarojn. Por iom egaligi la ŝancojn servas la Monda Turismo. Ĝi servas ankaŭ por organizi amasvojaĝojn de la malriĉaj landoj al la riĉaj. Dum du semajnoj esperantaj krokodiloj promesas kaj eĉ strebas lerni Esperanton, sed post la reveno de la vojaĝo ili rigardas hejme usonajn filmojn en siaj naciaj lingvoj pensante ke jam la temp' está komenci.


Literaturo (kia verko?)

Pli ol ortodoksaj Judoj kiuj atendas Mesion, esperantistoj atendas la ĉefverkon. En nia historio oni jam kelkfoje anoncis la ĉefverkon, sed poste okazis, ke ankoraŭ oni devas iom atendi.

Mi revas iam legi, ke oni tradukis en plurajn naciajn lingvojn La infanan rason de William Auld. Ke UEA eldonis ĝin en la serio Oriento-Okcidento en 30 lingvoj. Aldone kun kritika analizo de la tradukaĵoj. Mi estus la unua, kiu aĉetus 50 ekzemplerojn! Jen unu el la plej gravaj mankoj propagandi la lingvon. Praktike mi havas nenion por montri al miaj kolegoj profesoroj. Nenion! La Infana Raso en dek, aŭ dudek aŭ tridek naciaj lingvoj. Ĉu ion similan povas lanĉi La Ondo de EsperantoLiteratura Foiro aŭ kune? Des pli, ke oni parolas pri eventuala literatura Nobel-premio al nia literaturo.

Mi ne komprenas la blindan ununuran direkton de naciaj lingvoj al Esperanto. Feliĉe, Esperanto ankoraŭ ne krevis de ĉiuj naciaj antologioj. Cerxe nia literaturo ne kapablas naski novan Dostojevskij, Márquez aŭ Haszek. La tuta 19-jarcenta literaturo estis naciisma, pri la amo al sia popolo, eble eĉ en bona senco de la vorto. La tuta verkaro de Dostojevskij estas finfine demando pri la rolo de la inteligencio en Rusujo; la tuta verko de Mann — la sama demando por Germanio! Poste okazis Gulagoj kaj Koncentrejoj, tamen siatempe la nacia demando estis ĝusta, sed la plebo ne povis ĝin kompreni. La nuna literatura tendenco, almenaŭ en Eŭropo, varias inter prozo, poezio kaj eseo kaj finis feliĉe pri la naciaj demandoj. Tiaj estas verkoj de Czeslaw Milosz, Iosif Brodskij aŭ Umberto Eco. Tiu lasta preskaŭ povus verki en Esperanto, sed li ne verkas. Tamen li donis al Esperanto pli da internacia prestiĝo ol la ĝisnuna esperanta literaturo. Eniri en la universalan literaturon kiel iam Gogol hodiaŭ ne eblas. Ne nur per Esperanto, per neniu lingvo. La tempo de la literaturo finiĝis. Feliĉe la klasikuloj postlasis sufiĉe da verkoj.


Pedagogio (sed nur cibernetika, orientig-kleriga)

Oni opinias, ke dank' al Esperanto oni povas akceli scipovon de aliaj lingvoj, ĉefe eŭropaj. Estas pri tio klaraj pruvoj. Problemo estas, ke de la pedagogi-lingvistika vidpunkto oni povas same fari per Ido, Interlingua, kaj aliaj “artefaritaj” lingvoj. Kial ĝuste Esperanto? Ĉar Esperanto posedas certan socian valoron, kiun ne posedas aliaj artefaritaj lingvoj.

Mia konato, bedaŭrinte jam forpasinta, profesoro pri lingvistiko ĉe Varsovia universitato Tadeusz Michalski, ripetadis: post la tuta interlingvistika periodo preskaŭ ĉiu inteligenta doktoriĝonto povas krei korektan artefaritan lingvon. Sed nur geniulo povas ĝin meti en la socian uzon. Li mem sciis Esperanton, sed li ne vidis eblecon utiligi ĝin kiel intelektulo, alia aktivado ne interesis lin. Unu el la korifeoj de la moderna lingvistiko Jan Baudouin de Courtenay sciis Esperanton, sed li ne sciis utiligi ĝin. Oni povas fari liston de unuagradaj intelektuloj, kiuj scipovis Esperanton, sed ne scipovis utiligi ĝin.

Cibernetikaj pedagogoj ŝajnus diri: se Esperanto estas bona por orientiga pedagogio ĝi estas ankaŭ bona en si mem. Jen tie kaŝiĝas konvinko, ke per tiutipa pedagogio oni valorigus Esperanton ekster Esperantio. Kion mi riproĉu al ili? Certe nenion!


Malegaleco. Neniu kulpas, sed neniu povas havi la kvietan konscion!

Ne ekzistas en la mondo alia socio, kie la vivnivela malegaleco estus tiom drasta kiom en Esperantio. Se ni prenas esperantistaron kiel tuton, la vivnivel-diferencoj inter la statistika okcidenteŭropa esperantisto kaj ties amiko en Siberio aŭ Togolando estas la sama kiel inter tiuj, kiuj devas fari distancon de kvincent kilometroj, sed la unua per aŭtomobilo, la alia per biciklo. Kompreneble — diros la unuaj — mia aŭtomobilo kostis, mi ne ricevis ĝin senpage. Ĝi povas en la vojo panei, mi devos pagi riparon, mi devas aldone aĉeti benzinon, finfine pli sane estas bicikli ktp. Laŭ la okcidenteŭropaj kriterioj (ekz-e, en Eŭropa Unio) la vivnivela diferenco inter plebo kaj meza klaso ne povas esti pli granda ol 1 : 4, se ne, ĝi produktas revolucian socian atmosferon kaj konsekvence ribelon.

Ni honeste komparu la statistikan vivnivelon en Eŭropa Komunumo kaj Bulgario, Ukrainio, Rusujo, kie vivas ne malpli da Esperantistoj ol en la Eŭropa Unio. Kaj nun ni komparu la ŝancojn esperantumadi de Svedo kaj Albano. Mi scias, ke tiuj vortoj estas dolorigaj por okcidentaj esperantistoj sed, bedaŭrinde, ili estas evidentaj. Pro tio mi ripetas: neniu kulpas, sed neniu povas havi kvietan konscion!

Zamenhof estis relative malriĉa kompare kun tiutempaj okulistoj varsoviaj. Li kuracis multajn homojn senpage. Se ni volas havi esperantistojn en la malriĉaj landoj ni devas ankaŭ priservi ilin, kiel Zamenhof la malriĉajn. Pro tio mi ne povas kompreni ĉiujn paŝojn por konkeri per Esperanto la Trian Mondon, precipe, la islaman mondon (tio estas aparta problemo). Se malriĉaj esperantistoj ne havos eblon aĉeti esperantajn produktojn (ĉefe librojn) kaj profiti iusence de la turismo esperanta, ili ne partoprenos nian kulturon, ili estos nur objekto de niaj koloraj fotoj.


Ĉu helpo aŭ terura turmento?

Esperanto estas eŭropa fenomeno; universala tiom, kiom Eŭropo estas universala, sed de tago al tago malpli. Eble la mondo bezonas Esperanton, sed certe ni eŭropanoj, kun la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. La plej terura idearo ligita kun la Fina Venko estas agado por la Tria Mondo. Oni pensas, dum Esperanto ne venkis en Eŭropo kaj Norda Ameriko, provi Afrikon aŭ la islaman mondon. Por realigi tiun marŝon oni bezonas monon.

Unue ĉiu esperantisto bezonas iun vivnivelon. Se la vivnivelo en la koncerna lando ne superas pokape 1000 usonajn dolarojn jare, propagandi tie Esperanton estas hipokriteco. En la Tria Mondo la lokaj elitoj estas edukitaj en Eŭropo kaj ĉefoj de la politika vivo scias, kio estas Esperanto. Ĉiukaze, Esperanto ne fariĝu ankoraŭ unu armilo de la eŭropa imperiismo, kaj certe tiel ĝi povas esti opiniata en certaj islamaj landoj. Prefere ne helpi ol malbone helpi.

Nia tasko estas helpi al ĉiu esperantisto, ĉu Vjetnama aŭ Sudana, ĉu Malagasa aŭ Nikaragva. UEA pretas eĉ pagi por kelkaj la kotizojn. Absurde, ja la kotizo valoras en certaj landoj unumonatan salajron. Kiu okcidentano pagus kotizon en la valoro de sia unumonata salajro? Prefere oni tuj metu la monon de la Fondaĵo Canuto al elspezoj de UEA (dekalkulante —SA), finfine estus la samo. Oni diras, ke pro tio certaj esperantistoj el malriĉaj landoj ĝuas la membrecon en la oficiala Movado. Mi komprenas, ke oni povas ĝui legi, vojaĝi, sed ĉu ĝui membriĝi? La koncepto de la ĝuo estas relativa. Kaj ankoraŭ pli relativa, se oni ne ĝuas, sed se iu ĝuigas onin … pri membreco. Vera paradizo! Estas ankaŭ alia ebleco, ĉu la kotizsistemo ne estas erara?


Se oni bezonas monon, oni reformu la strukturojn

Mi esperantiĝis antaŭ 25 jaroj — sufiĉa tempo por rimarki ŝanĝojn en la mondo kaj en Esperantio. Unu sola afero kiu ne ŝanĝiĝis estas la strukturoj de la oficiala Movado. Ĉiam la sama politike versala eksmoda koncepto neniel respondanta al la movada realeco, kopianta blinde la modelojn de la politika mondo laŭ la landlimoj ofte aranĝitaj per la rilato de fortoj, neglektanta tutajn popolojn, ekzemple, Katalunojn.

La mondo ŝanĝiĝas, ekonomio serĉas novajn eblecojn. Okazas tutmondiĝo de la merkatoj, laborfortoj kaj mono. Dum unu jaro oni povus grave pligrandigi la kapitalon de UEA per vendo de la sidejo en Roterdamo, aĉeto de nova sidejo en Prago aŭ Budapeŝto, per malcentrigo de la laboro kaj per malaltigo de salajroj de oficistoj. Kial oni gajnu la nederlandan salajron, se eblas per duono de la sama mono fari same ĉion kaj digne vivi en Krakovo, Zagrebo aŭ Karolovaro. Kial oni kolektas monon por la sidejo en Nov-Jorko? Se tiel gajnita mono devas esti elspezita por la esperantigo de la islamaj landoj, prefere oni disdonu tiun monon al malriĉaj esperantistoj, ekzemple, en islamaj landoj. Mi supozas, ke se UEA havus dekoble pli grandan kapitalon, la mono donus neniun alian rezulton ol dungon de dekoble pli da oficistoj. Nenio pli. Pro tio ĉiutaga alvoko pri varbado… Oni devas fini tiun konstantan senhontan almozpetadon sub la preteksto de la varbado de novaj membroj. Ja ni scias, ke ŝanĝinte la kotizsistemon oni povus havi 50 mil membrojn. Sed tiam ne eltenus la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo.

Ĉi tie mi trovas paradokson: malkreskas nombro da Esperantistoj en riĉaj landoj kaj kreskas en la malriĉaj. UEA sciu, ke tio estas konstanta procezo, almenaŭ dum la jaroj de la konstruado de la Eŭropa Unio. Riĉaj iĝas iomete pli povraj, kaj povraj iĝas iomete pli riĉaj. Iam ili teorie devos egaliĝi. Tio okazas ne pro tio, ke la riĉaj disdonas monon al la povraj. La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procezojn; la protekta socia sistemo de la riĉaj eŭropaj ŝtatoj bremsas la ekonomian evoluon. Pro tio al la kaso de UEA venas malpli da mono. Ĉu vere oni ne trovos homojn pretajn labori en Orienta Eŭropo kontraŭ duono de la nederlanda (eĉ modesta) salajro? Mi pretas doni liston de kompetentaj kandidatoj (kiu ne entenas min).

Do, ĉu bone aŭ malbone? Bone ĉar la nombro kreskas, malbone ĉar la mono malkreskas! Do pri kio temas? Se oni ne scias pri kio temas, temas pri mono.


Propono n-ro 245

Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por Esperanto mi konstruus Esperantion. Tiel kiel judoj konstruis kibucojn. Mi elektus Hungarion, Kroation aŭ Litovion. Mi restu en Hungario, kiun mi proponas, sen eniri detalojn, ne forgesante ke ĉio estas relativa, ĉar:

— ĝi situas en la centro de Eŭropo, posedas faman metropolon;

— ĝi posedas relative multajn esperantistojn, nombre kaj ĉefe kvalite;

— Esperanto estas ligita korpe kun tiu lando (la hungara periodo), eble la plej grava por Esperanto, ne forgesante pri interlingvistiko;

— ĝia lingva situacio en Eŭropo (de la esperanta vidpunkto) estas la plej interesa;

— ĝi estas nek tro granda (kiel Rusujo), nek tro eta (kiel San Marino);

— ĝi havas stabilan reĝimon, dignan vivnivelon;

— Hungaroj ĝuas Esperanton pli ol, ekzemple, francoj aŭ poloj;

— Hungario baldaŭ fariĝos membro de Eŭropa Unio.

Mi metus tien la ĉefajn E-Instituciojn, kune kun SAT kaj CO. Sed tio estus tro por Esperantistaro, ĉar tiuj kiuj loĝas en Bruselo volas tion fari en Eŭropa Komunumo, kaj tiuj kiuj loĝas en Nov-Jorko volas tion fari por la tuta mondo! Riĉaj ambicioj, sed nenio pli! Kaj tiuj kiuj loĝas en Litomiŝlo nur apogu tiujn, kiuj loĝas en Bruselo kaj Nov-Jorko.

Kompreneble konstruo de Esperantio ne devus esti konstruo de iu ŝtato. Ĝi estus simple demando pri iu Esperanta Spaco. Anstataŭ paroli kun ĉiuj politikistoj de la mondo, oni parolu kun la hungaraj politikistoj, sciencistoj, artistoj. Se Esperanto venkus nur en unu lando, ekzemple per la oficialigo en la lerneja sistemo, tio estus preskaŭ duono de la Fina Venko. La dua duono venkos poste per si mem! Kiu kuraĝus diri, ke Propono n-ro 245 estas pli aŭ malpli serioza ol tiu pri la konkero per Esperanto de la islama mondo aŭ Kampanjo 2000?

Fine, oni ne forgesu, ke baldaŭ eniros la Eŭropan Union Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando, eble ankoraŭ aliaj landoj, kaj tiam okazos la vera Babelturo en la pintoj de la eŭropaj organizoj. Kial strategia buroo de UEA restu en Nov-Jorko, sed ne preparu terenon en Varsovio, Prago aŭ Budapeŝto?


Lupo inter plebanoj

Ni ne havas intelektulojn. Se oni kuraĝus diri, ke tiaj estas, temas pri tiuj, kiuj jam ricevis la bacilon de Esperanto kaj faris karieron ekster la oficiala Movado. Esperantio povas pagi kelkajn oficistojn, sed neniun seriozan intelektan laboron! De tempo al tempo intelektuloj faras ion senpage por Esperanto: tia estis tuta serio de la interlingvistikaj studoj, sed plej ofte lige kun la universitata okupo de koncernulo(j), pagita per institucioj neesperantaj, kiuj en la kazo de konkreta esplorado servis ankaŭ por Esperanto. Feliĉe, tion en la lastaj jaroj oni rekonis en la oficiala Movado kiel pozitivaĵon. Mi memoras, ke iam pri la PSEK-aj seminarioj aŭ pri la Manifesto de Raŭmo estis malpermesite mencii ion ajn en la organo.

Tiun esperantologian kaj interlingvistikan intelektan laboron la oficiala Movado ricevis senpage. Simile estas pri la esperantologiaj studoj en la Universitato ELTE en Budapeŝto, en CDELI kaj aliaj lokoj.

Sed estas diverstipaj intelektuloj, unu el ili ekzemple skribis:

“Malfaciliĝanta situacio ekonomia ĉie tra la mondo ne povas pasi senspure en nia movado, kie same sentiĝas pli febla libro-merkato. Truditaj ŝparoj trafas ĉiam unue la superfluon kaj la lukson. Kiel nobla hobio Esperanto apartenas al ĉi superflua lukso”.
Se mi ne eraras, la unuan fojon pri la nobla hobio parolis Kalocsay, certe ne en la subteksto de la superflua lukso, tian Kalocsay ne posedis… Mi danku al s-ro Haupenthal, kiu prilumis nin pri la nuna monda krizo kaj Esperanto. Esperanto naskiĝis ne nur en krizo, sed en mizero. Kelkaj ĉefverkoj, ekzemple, Metropoliteno de Varankin aŭ poezio de Deŝkin naskiĝis ne en la superflua lukso, sed:
Min ne ornamas laŭra krono,
Kaj ofte trafis min malbono,
Eĉ malliberejo kaj ekzil'.
Nun mi ekscias, ke la monda ekonomio povas influi Esperanton. Kiusence? La krizo trafas ĉiujn egale, sed pli egale la malriĉajn. Kaj kie, en Germanio aŭ Usono? Ne nur en Esperantujo oni vendas malpli da libroj. Oni produktas pli kaj pli, ĉiam kun pli kaj pli malgranda eldonkvanto kaj vendas malpli. Tia estas la monda tendenco.

Estas malfacile paroli pri la influo de la ekonomia krizo al Esperanto. S-ro Haupenthal rimarku, ke la kresko de la vivnivelo en Hungario, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ne pligrandigis tie aĉetadon de E-libroj! Male, oni rimarkis la regreson de la oficiala kaj ne oficiala Movadoj tie, kvankam la vivnivelo kreskis. En eksa Soveta Unio la demokratigo de la politika vivo, sed ne kresko de la vivnivelo, liberigis E-fortojn.


Pro kio Kabe kabeis?

Kabe kabeis ne pro la monda ekonomia krizo, nek pro manko de la superflua lukso. Simple li faris ĉion, kion li povis fari en Esperantio, kaj la ceteron lasis al la plebo. Esperantajn amik(in)ojn li ne trovis, nek intelektulojn; li kabeis, kiel kabeis miloj da esperantistoj. Kaj ne ekzistas pli terura kaj tragika afero por Esperantio, ol kabeado de Kabe'oj. Feliĉe ne ĉiam, aŭ ĉefe ne pro ekonomiaj kaŭzoj. Tamen se iu traktas Esperanton superflua lukso, estas normale ke tri aŭ kvar mil usonaj dolaroj pomonate ne sufiĉas por la nobla hobio.


Projekto de analizo n-ro 1

Se mi jam havus kaj devus perdi iom da mono por la Fina Venko mi pagus unue kelkajn specialistojn pri sociologio kaj politikologio kaj starigus jenajn demandojn:

— Ĉu ekzistas tipa esperantisto aŭ tipo esperanta?

— Kiom longe restas esperantisto en la oficiala Movado, kiam li/ŝi restas ĝismorte en la oficiala Movado, kiam li/ŝi kabeas, pro kio?

— Kiel li/ŝi eksciis pri Esperanto?

— Kia estas la esperantistaro profesie, okupe, vivnivele?

— Pro kio oni restas en Esperantujo (kredas la Finan Venkon, estas raŭmisto, ĝuas Esperanton pro turismo, UK-oj ktp)?

— Kia mondkoncepto ligas lin/ŝin kun Esperanto (pacbatalo, anarkiismo, kristanismo, mondcivitaneco)?

— Ĉu la financa politiko de UEA estas ĝusta?

— Kiel informi pri Esperanto en la epoko de komputila kaj interreta periodo?

— Kia estas la reala nombro de Esperantistoj, kiom da ili restas ekster la oficiala Movado?

— Pro kio la nombro de Esperantistoj stagnas de 80 jaroj. (Se ĝi ne stagnas, UEA devus havi ne 20 mil, sed 200 mil membrojn.)

— Kiel aspektas la financa malegaleco en Esperantio?

— Ĉu esperantistoj nur verkas, ĉu ili ankaŭ ion legas?

— En kiuj landoj Esperanto estas la plej populara, pro kio? Ĉu en Hungario, Litovio pro lingvaj baroj, ĉu en Germanio pro alternativa vivo, ĉu en Kubo pro la fenestro al la mondo, ĉu en Bulgario pro Dimitrov?

— Ĉar ne eblas subvencii la tutan mondon, ĉu ne valorus trovi unu ŝtaton kiu donus juran valorigon por Esperanto? (Ne forgesu ke prof. Frank komencis de San Marino).

— Kio ŝanĝiĝos en la mondo post la Fina Venko? Ĉu tiam via vivo estos pli feliĉa? Ĉu la Fina Venko permesos al vi realigi ion alian, kion?

— Ĉu UK ne estas por vi unu semajno en la jaro, kiam vi sentas vin kiel en la esperanta patrujo?

— Ĉu varbado havas sencon?

— Kiuj estas dumvivaj esperantistoj? Per kiuj metodoj ilin selekti de la goja socio?

— Kiel malcentrigi la oficialan Movadon, kiujn strukturajn ŝanĝojn necesas fari por ŝpari monon?

— Kial en la lastaj 30 jaroj la plej brilaj atingaĵoj por Esperanto sukcesis ekster la oficiala Movado: PIV, interlingvistiko, sociolingvistiko (ligitaj kun CDELI, ELTE, PSEK, KCE, OSIEK), Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto, laste La Ondo de Esperanto, eldona kaj informa politiko de HEA, la orientig-kleriga pedagogio, AIS, la politiko de Iltis-eldonejo, la sukceso de Esperanto en PEN?

Kompreneble, tiu listo estas unu el eblaj nekompletaj ekzemploj de la demandaro. Oni devus komenci de teoriaj premisoj, bone fiksi celojn de la esploro, metodojn ktp kaj komenci scii, kio estas la oficiala Movado. Sciante tion mi pli bone komprenus nian rolon post la jaro 2000! Jen la plej necesa projekto, realigebla, sen kiu ajna plua planado estas vana.

Sen la esploroj oni povas starigi ankaŭ esperantajn planojn surbaze de astrologio, kaj mi vetas, ke tuj pretos kunlabori deko da specialistoj!


Min ne tre koncernas la “fina venko”, se paroli vere

Se en la pionira periodo de la Esperanto la plej moda aktivado estis plibonigi la lingvon (reformismo), nun venas stranga modo plibonigi ideologiojn. En Esperanto (1998: 7-8) Mark Fettes skribis, ke li faris enketon, je kiu respondis okcento da demanditoj. Fettes diras, ke plimulto da ili “atribuis elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA”. Poste ni ekscias, ke “post sesjara okupiĝo pri tiuj rilatoj, mi eĉ pli aprezas kaj dividas tiun sintenon”. Kaj poste sekvas vortoj, kiujn mi jam ne povas kompreni:
En la internacia ĥorego, la voĉo de UEA agordiĝas al io malofta: al pozitiva socia fakto.
Kiu povus vicigi pozitivajn sociajn faktojn? En la sociaj sciencoj ekzistas koncepto pri la sociaj faktoj, sed sen iu ajn morala (aksiologia) valoro. Kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj. Nur religiaj sistemoj kaj ideologioj diras, kio estas bona kaj malbona.

Sociologoj ne diras, kio estas bona aŭ malbona. Ĉu s-ro Fettes ne tro rapidis kun la konkludoj, ke “UEA, kontraste, reprezentas funkciantan sistemon de homa interkompreno, jam malfermitan al ĉiuj kiuj volas ĝin sperti”? Ĉu tio signifas, ke jam 20 mil UEAanoj spertas “funkciantan sistemon de homa interkompreno”? Sed pro kio ne volas sperti ĝin ceteraj kelkaj miliardoj da homoj? Kaj pro kio mi, Walter Żelazny, kiu scipovas Esperanton kaj scias iom pri la movado, ties kulturo, literaturo, ideologio, pro kio mi ne volas konsenti kun s-ro Fettes? Ĉu mi estas tiom malica, aŭ mi simple alimaniere analizas nian socion kaj la mondan socion? Ĉu mi rajtas al tio aŭ ne?

Ĉiam mi timis ideologojn, kiuj konas la pozitivan socian fakton, ĉar ekde sia ekrego ili devigas akcepti sian pozitivan socian fakton — tio estas unu el la fundamentaj konkludoj de sociaj sciencoj, kiuj avertas kontraŭ tiuj sociaj solvoj kaj iliaj profetoj. Ankaŭ mi povus prepari sociologian enketon je kiu respondos okcento de respondintoj, sed ili konkludos kiel William Auld: “min ne tre koncernas la fina venko, se paroli vere”.

Tio estas tre simpla afero, kaj sufiĉas iom scii pri la soci-teknikoj esplori la opinion por havi tian rezulton. Pro tio sociologiaj esploroj devas esti kompleksaj, teorie kaj praktike ellaboritaj, preparitaj fare de specialistoj, kaj metitaj por la kritiko al alia grupo de specialistoj kune kun la publika diskuto.


Esperanta populismo aŭ la diabla cirko

Opinio de iuj esperantistoj ne estas sociologia studo pri la Movado. La studo devas havi teoriajn premisojn, do tion kion ni volas scii. La teoriaj studoj ne demandas esperantistojn, ĉu ili preferas esti ruĝaj aŭ mortaj aŭ ĉu ili atribuos elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA. Tio estas enketado pri opinioj. La sociologia studo respondas aŭ ne je hipotezaj modeloj de la socio, respektive movado.

Por ekscii tion la enketado devus havi milojn da demandoj. Pro tio la arto bone sociologii estas limigi la nombron de la demandoj, sed ne limigi la nombron de la respondoj, kaj aldone, ĝi devas sin apogi ĉefe sur la jam ekzistantaj dokumentoj, arĥivoj, intervjuoj ktp… Sed tio estas bazo de la esploro. Ni bone scias, kion politikistoj pensas pri opinioj, ili simple neglektas ilin. Kaj ni scias, ke ili pravas. Ja estas bezonataj kaj la opinioj kaj la profundaj studoj. Saĝaj strategoj eltiras konkludojn el bonaj studoj kaj opinion ili lasas al plebo. Ili apogas sin je sciencistoj, sed ne kunlaboras kun sciencistoj. Sciencisto devas esti sendependa, kiel intelektulo.

Laŭ mia hipotezo, sur la pinto de la oficiala Movado estas ĉirkaŭ 50 personoj, kiuj ligis sian psikologian lukson kun financa lukso kaj ĉion ĉi kun Esperanto. Esperanto donas al ili la socian prestiĝon.

Ĉio estas relativa, sed estrarano de UEA almenaŭ unu fojon jare sidos apud diplomatoj, ministroj kaj aliaj gravuloj antaŭ 3000 esperantistoj. Li estas tiam en paradizo. Por tiu momento valoras vivi kaj peni (aŭ ŝajnigi penon) dum la tuta jaro. 3000 esperantistaj plebanoj ĝuos tiun atmosferon kaj ĉiuj estos kontentaj.

Ili ĉiuj produktas neniun intelektan laboron, tamen ili regas. Ili esperantumadas, ili gvidas la oficialan Movadon. Ili donas al la movado la plej facilan esperon. La populistan! Ili trovas respondon al ĉiuj mondaj problemoj per Esperanto. Se homoj estas malriĉaj, ili lernu Esperanton; se estas militoj, oni enkonduku Esperanton; se homoj malsanas, ili kuracu sin per Esperanto. Ĉiuj eblaj scenaroj de la socia vivo trovas solvon per Esperanto. Ĉu vi volas pruvon?

Multaj aliaj volas reformi la politikon aŭ socian ordon, sed ne proponas ion kio ŝanĝas la vivrealon de nuntempuloj: UEA kontraste … (M.Fettes, samloke).
Jen la klasika ekzemplo de la populismo.

Oni devas esti absolute naiva por kontraŭstarigi UEA-on al ĉiuj, kiuj “volas reformi la politikon aŭ socian ordon”. Kia manko de modesteco, bona gusto, eble eĉ eduko. Kaj tiuj konstatoj koncernas ekzemple ankaŭ la mondfaman lingviston Jan Baudouin de Courtenay (ne gravas kio li estis, gravas ke li ne estis finvenkisto) kaj poeton Julian Tuwim.

Mi volus scii, kion fari por ke el la Movado ne foriru tiaj homoj. Mi rimarkis, ke eble 99% da varbitoj post ioma tempo komprenas ke la Fina Venko estas iluzio kaj foriras de la Movado. Ili ne scios, ke la Movado enhavis ne nur noblajn kartojn, sed ankaŭ makulitajn de tiuj kiuj pretis kunlabori kun faŝistoj aŭ stalinistoj por savi nian Lingvon. Tian savon nia Lingvo ne bezonas, ĉar oni ĝin mortigas kune kun la plej fidelaj esperantistoj, kaj ne kolaborantoj. Ili gvidas la Movadon al memmortigo, sed poste ŝanĝas haŭton kaj funkcias en la nova politika ordo.

Sed ankaŭ en la paca periodo kiam naskiĝas nova penso en Esperantio, ekzemple kiel PSEK kaj PEA en 1985, la Movado estas preta utiligi la polican forton por fari la ordon. Kiu memoras pri tio, kiu tiris konkludojn.


Lapenna kaj la plebo

Oni povas riproĉi multon al Ivo Lapenna pro la aŭtokrateco, sed ne la trompon de la morala sinteno. Li gvidis la movadon en la periodo, kiam antaŭ ĉiuj socioj estis ebla nur elekto inter la stalinismo kaj makartismo. Nur en tiu senco oni devas kompreni la koncepton de la neŭtraleco de Lapenna. Se iuj tiras aliajn konkludojn ili nenion komprenis.

Ĉu okazis puĉo? De la sociologia vidpunkto problemo estas pli komplika ol de la formala, jura. Se jure kalkuli la voĉojn, al Lapenna mankis iomete. Sed unue oni devas klare diri, ke ne ĉiuj komitatanoj el la “socialismaj” landoj estis demokratie elektitaj. En la praktiko kelkaj elektis sin mem. Pravigitaj per proceduroj nekontroleblaj de UEA, ekde la kunsido de la Komitato ili jam estis demokratoj. Sed ankaŭ tion ni lasu.

Tiutempe la movado sentis tro streĉan moralan disciplinon ene de UEA kaj ĉefe tion sentis proprahaŭte la oficistoj de UEA. La ĉefo petis pli, kaj ili ne ĉiam komprenis, kion kaj kiucele li petas. En la periodo de la hamburgaj eventoj (1974) pli kaj pli foriradis la divido je la mondo unuflanke stalinisma aliflanke makartisma. La Vjetnama milito ŝanĝis en Usono rilaton al komunismo: se iuj volis esti komunistoj, ili estu. Moskvo komprenis, ke ekzistas baroj eksporti la revolucion, ĝi tro kostas, do se usonaj aŭ francaj laboristoj volas resti sub la ekspluatado de kapitalistoj, ili restu.


La plebo eniras salonojn kaj TEI (Tradicia Esperanto-Ideologio) finfine bone fartas.

Homo de la digna konduto, premita per la morala rigoro, sciencisto kaj stratego, batalanto kontraŭ faŝismo, stalinismo kaj makartismo, homo de la interna disciplino… jam en la sepdekaj jaroj ŝajnis eksmoda.

Lapenna foriris. Oni bezonis novan vizaĝon, prefere pli junan, kial ne usonan, kial ne profesoran, saman kiel Lapenna, sed pli bonan. En la sepdekaj jaroj oni forgesis pri faŝismo kaj komunismo. La nova generacio ne spertis militon. Okcidente konstante kreskas la vivnivelo, ĝi pliboniĝas ankaŭ en la “socialismaj” landoj dank' al okcidentaj pruntoj. Komenciĝis paradizo eĉ en UEA. La plebo bezonas sian reprezentanton. Komenciĝis en UEA lapennismo sen Lapenna. La novaj estroj diris: certe Lapenna en certa tempo pravis, sed ni faros pli bone. Kaj faris. Sed tio estas same kiel vodko sen alkoholo aŭ virtuala seksumado. Sen firma aŭtoritato morala, scienca, politika, kultura ni nomu tiaman esperantan periodon la tempo de la esperanta plebo.

La fama malstreĉigo de la monda politika situacio malfermis pordon al la orienta Eŭropo ankaŭ por esperantistoj. La plej bona tipo estis la okcidenta esperantisto en la malfermitaj salonoj de la orienta Eŭropo, al kiu statistika orientano havis fermitajn pordojn. Sed ĉiuj estis kontentaj. La oficistoj de UEA komencis sian oran periodon. Kaj ab ovo, la plebon oni petis varbi, propagandi… La intelektuloj fariĝis politikistoj, kaj dum la plebo varbis kaj propagandis, ili eniradis la salonojn de la granda mondo. Malfermiĝis kabinetoj de plej altaj ŝtataj funkciuloj, ju pli oriente, des pli alte. Sed en tiu tempo oni proponis neniun novan strategion, neniun novan penson. Oni cenzuris pli ol Lapenna, la organo ne publikigis opiniojn, diskutojn, ĉio estis klara. Ili uzis la politikan policon por prepari la UK-on en Varsovio (1987), mensogis sur ĉiu paŝo.

Ne mirindas, ke en tiu periodo aperis multaj ekstermovadaj iniciatoj kaj ĝuste intelekte ili estis la plej danĝeraj por UEA (ne por komunismo). Oni ne povis plu toleri tiun bufonadon. UEA reagis. La malamiko n-ro Unu Lapenna malaperis, sed aperis novaj hidroj, inter ili la raŭmistoj kaj PSEK. Komenciĝas batalo kontraŭ ili. Malnovaj metodoj, prisilento, cenzurado kaj mensogo.

Nuna nova generacio feliĉe scipovas rimarki kaj paroli, ĉar prisilento, cenzuro kaj mensogo malaperadas. Mi ne konas s-ron Sikosek, sed mi lin citu, li bone komprenis la movadan atmosferon de tiu epoko, en kiu oni volis trovi alternativon al la tradicia movado, al lapennismo sen Lapenna:

Interesa signo estas ankaŭ la netoleremo kontraŭ herezoj. Bela ekzemplo: la “kontraŭ-raŭmismo” de UEA- prezidinto Tonkin … Tio estas la plej akra riproĉo kiun TEI-ano povas eldiri: “Raŭmistoj ne volas disvastigi Esperanton”. Fakte, la Manifesto de Raŭmo eksplicite jesas disvastigon … Sed skeptikon kontraŭ la “fina venko” — tian blasfemon — TEI-ano eble pardonus al neesperantisto, sed ne al “batalanto el la propra tendaro”. (Esperanto. 1996: 7—8)
La komunismo falis kaj la ludo finiĝis. Restis la salono en Nov-Jorko. Intertempe kun la helpo de tiama UEA oni sukcesis detrui tutan generacion de la esperantaj studentoj de dekkelkaj polaj universitatoj, kiuj PSEK-umadis, kiuj kune kun la epoko de Solidareco prenis povon en PEA. Kaj poste oni demandas pro kio la Movado stagnas, pro kio homoj kabeas? Kaj denove varbi, propagandi…


Konklude

Esperantio ne havas inteligencion, do strebado al sendependa libera penso estas vana en Esperantio, ĉar kie regas blinda ideologio tie ne trovas lokon la libera penso, kiu ĉiam estis la motoro de la historio, scienco kaj arto. La intelektaj debatoj ne okazas, kaj se jes aŭ tuta plebo diskutas pri ĉio ajn (finfine ili pagis kotizon, do ili rajtas) kaj post la diskutado, de kiu ne eblas eltiri konkludojn, la oficistoj decidas.

Kompreneble oni faras esplorojn de la oficiala Movado. Estis tuta debato teoria pri la sociologio lanĉita de PSEK kaj PEA (ĝis kiam oni ne balais la tutan junan PEA-stabon antaŭ la Jubilea UK). Mi ne volas tute neglekti la faritajn seriozajn studojn, kaj mi certigas ĉiujn esploristojn, ke mi konas iliajn kontribuojn. Ŝajnas al mi, ke ili ne superas la nivelon de la ekscio pri certaj opinioj de certaj esperantistoj. Ne estas ilia kulpo, ĉar tio ne estas laboro por unu sola homo. Mankas kompleksa programo, kiun povus prilabori nur stabo de specialistoj.

Politikaj partioj, ekonomiaj entreprenoj, kulturaj establoj apogas sin je ekspertizoj kaj kontraŭekspertizoj por fiksi strategion. Bedaŭrinde ne en Esperantio.

Kio okazus, se la esploroj montrus, ke la tradicia varbado havas neniun sencon, ĉar la varbitoj rapide foriras el la oficiala Movado? En la kazo de “Projekto de analizo n-ro 1” laŭ mia provizora kalkulo, oni devus elspezi el la buĝeto de UEA (ĉar UEA monopoligas esperantistan monon!) minimume kvin mil dolarojn.

Sed la esperanta plebo kaj ties ĉefoj opinios, ke tio estas forĵeto de la mono en rubujon, kaj poste oni decidos forĵeti tiun monon en alian rubujon, kun pli nobla preteksto, ekzemple por la Tria Mondo. (Ne gravas, ke tio donos neniun rezulton. Tio trankviligos niajn korojn: ni elspezis por la Nobla Celo kaj ne por stultaj esploroj.) Sed se mi diros, ke mi estas por la Tria Mondo, kondiĉe ke CO UEA troviĝu en Lomé, oni prenos min por psiĥe neekvilibrita homo. Do Esperanto al Togolando jes, sed ne CO. Kial? Ili diros: Kion fari, ni scias pli bone ol ekspertoj, estas ni kiuj varbas, ne ekspertoj.

Sed kio okazus, se la rezulto de la esploroj montrus, ke la ĉefa rezono esti por Esperanto estas ĝuste ties kulturo? Valoro en si mem. Tiam ni scius kiucele peti monon de la esperantistaro, kaj kiel elspezi la monon. Poste oni malfermu la debaton pri la valoro de Esperanto por respondi la demandon: ĉu ni estas politika-ideologia Movado (la manifesto de Prago) aŭ kultura movado, kiu rajtas al sia loko en la homara socio?

Se ni estas politika-ideologia movado, tiam dekomence la afero estas fuŝita. Oni ne povas diri A… sen fini alfabeton. Tiam la esperantaj radikaluloj pravas. Se ni estas la kultura movado, tiam la raŭmistoj pravas. En tiu perspektivo la nuntempa UEA estas nur internacia klubo de homoj, kiuj pagas kotizon, elektas sian prezidanton, metas monon al la kluba banko, UK-umas kaj vivas per la iluzioj, ke UEA ŝanĝos la vivrealon de nuntempuloj.

Ĉu kelkdeko da esperantaj intelektuloj ne estas la lastaj esperantistoj en la historio de la homaro? Se jes, cetero apartenas al la plebo. Kun la konataj rezultoj, al la Fina Venko. Intertempe mi tamen donas al malsata panon, al malsana kuracilon, poste mi karesos mian katon kaj mi legos tiun poemon:

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo
— ankaŭ kun la stelo sur standardo…
esperante, ke antaŭ la Fina Venko, PIV trovos pli ĝustan difinon de la esperanta inteligencio.

Walter Żelazny


Notoj

1. Oficiala Movado.
En la tuta mondo ĉiuj fenomenoj dividiĝas je oficialaj kaj ne oficialaj. Oficialaj estas tiuj, kiuj posedas laŭ ili la legitimilon fari ion, kontraŭe al tiuj, kiuj faras ion, eble pli bone, sed ne oficiale. Oficiala estas ĝenerale pli granda, pli riĉa, pli serioza, kaj havas sufiĉan povon por deklari sin (eĉ ne oficiale) “oficiala”. Oficiala ne estas kontraŭo de maloficiala; prefere “maloficiala” devus esti disidenta, kvankam hodiaŭ oni ne plu uzas tiun adjektivon, sed temas pri tio.

2. Mi klare diras pri la rusa, ne sovetia. Pli precize, la rusa de antaŭ la Revolucio.

3. Multaj povas senti sin ofenditaj kaj peti de mi ekzemplojn. Mi parolas pri tiuj, kiuj opinias: se hodiaŭ la mondo vokos nin por solvi la mondajn lingvo-problemojn, ni ne havas sufiĉe da fak-vortaroj! Unue, la mondo ne vokos nin, kaj kiam ĝi vokos jam estos pretaj fak-vortaroj; kaj se ĝi vokos sen vortaroj, ĝi faros ĉion por ke Esperanto havu ĝustajn vortarojn. Tia estas “logiko” de tiu problemo.

La Ondo de Esperanto. 2000. №N 2,3,4,5.

Reagoj al la eseo


Fine! Mi komprenis la raŭmismon!

Plej ofte pri la raŭmismo parolas Giorgio Silfer, kiu kvazaŭ monopoligus interpretadon de ĝi. Eĉ se li pravas (kvankam neniu monopolo estas senrezerve prava), liaj belstilaj klarigoj pri la afero restas kompreneblaj ne por ĉiuj — verŝajne, ĉar la aferoj memkompreneblaj por li mem, ne same kompreneblas por neinicitoj. Bone klarigi, kio ĝi estas, devas alia(j) homo(j), por ke ĉiu laiko decidu ĉu aliĝi al la sketo kaj ĉu ĝi ĝenerale estas bezonata.

Walter Żelazny, unu el la ideologoj de la raŭmismo, kaj samtempe ne blinda disĉiplo de Silfer, finfine sukcesis en La Ondo de Esperantotiel priskribi la ismon, ke ĉiu ordinara esperantisto povu kompreni kio ĝi estas. Do, la ĉefa ideo estas formulita tre simple:

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio.
Kaj de tiu vidpunkto la raŭmistoj kritikas (ĝis plena neo) la tradician (“finvenkisman”) E-movadon kaj ties instituciojn — unuavice UEA. Kaj tio estas klarigata tiel, ke tiu tradicia E-movado estas taŭga por “plebo”, kaj ili, raŭmistoj, estas ja “inteligencio” inter esperantistoj.

Certe, la lasta aserto estas tro forta kaj iom ofenda por malsamopiniuloj. Mi, ekzemple, aroge opinias min inteligentulo, kaj pro tio ke forte kredas ke sen strebo al la Fina Venko (ĝuste tiel, majuskle), sendepende de tio ĉu kaj en kia formo ĝi efektivigeblas, la lingvo esperanto kaj E-komunumo estas bezonata por neniu kaj tute ne vivkapabla, malgraŭ ajnaj kulturaj valoroj. Laŭ mia opinio, en Esperantio ĝenerale ne ekzistas plebo, kaj la ĉefa trajto de la verda popolo estas, ke ĝi plene konsistas el, almenaŭ potencialaj, inteligentuloj. Tiurilate, malgraŭ ĉiuj pravaj asertoj de la raŭmistoj, pro sia konduto ili ĉiuj aperas antaŭ la plejparto el la esperantistaro kiel simplaj snoboj.

Certaj asertoj kaj proponoj de Żelazny (pri tio, ke Esperanto estas pure Eŭropa fenomeno, ke ion bonan por Esperanto ĝenerale portos transmeto de la movadaj institucioj al la Orienta Eŭropo ktp.) estas nur ridindaj kaj delonge pruvitaj malveraj. La aliaj, kiel esplorprogramo de esperantista socio, estas nepre konsiderindaj.

Sed jen estas la afero: la ĉefa patoso de la raŭmisto estas ja tutegale kritiko de UEA! Se raŭmismo estus reale la sola vera strategio, por ties adeptoj la sorto de la “oficiala” movado estus tute egala… Des pli, ke ili ne volas rimarki, ke la reala praktiko de la tradicia movado estas ne malpli, se ne pli raŭmisma (en la senco de strebo progresigi E-kulturon, komunumon ktp.), ol de la raŭmismaj instancoj. Do, la raŭmistoj, kion pruvas tre klara artikolo de Żelazny, fakte estas ne pli ol marĝena — pro snobeco de la partoprenantoj — parto de la “tradicia” kaj “oficiala” Esperantio!

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №5.


UEA: fascine diversa homgrupo

Mi detale legis la unuan parton de la eseo de Walter Żelazny en La Ondo, sed (kvankam admirante la stilon kaj pretendojn de la verko) poste laciĝis pro la supraĵa, nigra-blanka, pracela-raŭmista, oficiala-neoficiala, ktp-a dupolusa retoriko de la aŭtoro, kaj nur rapide trafoliumis la reston. Tipaj por la postmoderna epoko estas intelektuloj, kiuj preferas polemiki anstataŭ dialogi. Stimulaj ili eble estas (Derrida estas fama ekzemplo), sed samtempe kaj samkiale misgvidaj, aparte por la kondiĉoj de Esperantujo, kies ekzisto kaj estonteco dependas de dialogado.

Mi ankaŭ sentas ian kompaton por homoj, kiuj interpretas ĉion movadecan kiel provon “konkeri” aliajn, trudi Esperanton aŭ ideologion kontraŭ la volo de la ceteraj homoj. Kian angoran bildon pri la mondo ili devas posedi por povi tiel reagi — ekzemple al la Manifesto de Prago (kiu nenie deskribas la internan kulturon de Esperanto aŭ postulas, ke ĉiuj konsideru sin movadanoj), aŭ al la novaj provoj trovi radikojn por Esperanto en diversaj islamaj socioj (kompreneble tiaj radikoj jam ekzistas delonge en Irano kaj Pakistano, sed kial kompliki la bildon per faktoj?).

Mi mem estas intelektulo, laŭ ĉiuj kriterioj. Mi ne sentas min elkludita el UEA, a.k.k. la Oficiala Movado; mi vidas en ĝi fascine diversan homgrupon, kiu daŭrigas valoregan kulturan kaj organizan tradicion, kompreneble kun multaj misoj kaj mankoj, kiel ĉio efektiva (ne nur surpapera).

Tiuj homoj kaj tiu tradicio pli profitos el mia kunlaboro (kaj deinterna kritikado), ol el deekstera kritikado kiu baziĝas sur trosimpligoj.

Mark Fettes (Kanado)

La Ondo de Esperanto. 2000. №5.


Al la indekso pri la historio