Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Walter ZelaznySurvoje al la balotoj por la Eŭropa Parlamento

La ĉi-monata enveno de 15 novaj ŝtatoj, kaj precipe de deko da pliaj lingvoj, en Eŭropan Union kaŭzis zorgon pro la respekto pri la multlingvismo en la EU-Parlamento. Efektive ne eblas tuj (ĉu iam?) garantii senperan interpretadon kaj tradukadon laŭ ĉiuj lingvoj, inkluzive inter la malta kaj la estona. La problemon pristudis specifa raporto pri multlingvismo en EU, kies referanto estis deputito Gianfranco Dell'Alba, de la Transnacia Radikala Partio, en marto 2004. Dell'Alba, kohere kun la programo de sia partio kaj lojale al promeso farita interalie al delegacio de la Esperanta Civito en decembro 2003, enmetis paragrafon kiu mencias esperanton kiel pivotan lingvon, helpe al la interpretistoj de kaj al minoraj idiomoj.

Du kristandemokrataj deputitoj el Germanio (interalie la parlamenta vicprezidanto, Ingo Friedrich) proponis forigi tiun paragrafon argumentante ke “esperanto ne havas kulturon”. Se, kiel sagace rimarkis “Heroldo de Esperanto”, ili estus dirintaj ke la utiligo de esperanto estas interesa, sed tute ne realigebla ideo, ĉar mankas la oficialaj EU-terminaroj en tiu lingvo (eĉ la latina fartas pli bone, tiurilate), kaj do neniu scias ĉu, ekzemple, “butero” signifas ĝuste tion kion signifas “beurre” (ja en EU-burokrata lingvo ĝi ne nepre signifas tion, kion ordinara franclingvano supozas) — la diskuto estus rapide fermita. Sed la germanaj kristandemokratoj (el kiuj ĝuste Friedrich omaĝis per oficiala salutmesaĝo la pasintjaran Germanan Esperanto-Kongreson…) ne argumentis teknike, kaj ekestis politika debato. En la komisiono pri konstituciaj aferoj la foriga amendo estis aprobita pro unu voĉo (14 kontraŭ 12: se estus 13 kontraŭ 13, ĝi ne pasus), kio montris absolutan novaĵon: duono de la EU-parlamento favoras esperanton, konsiderante ĝin eĉ kulturlingvo.

En la aŭlo, la radikaluloj proponis siavice aldonan amendon, nome la saman paragrafon kiun la komisiono elsarkis. Ripetiĝis la ĝenerala apogo de la maldekstro, precipe de la socialista grupo, kvankam ankaŭ el la dekstro venis voĉoj poraj. La amendo, subskribita amase de la radikalaj, verdaj kaj EED-parlamentanoj, ne estis aprobita, denove kun mallarĝa plimulto.

La tagon de la voĉdono mi renkontis en Strasburgo la radikalajn deputitojn, kune kun delegacio de la verda listo, majoritata en la Civita Senato. Mi interparolis precipe kun Marco Cappato kaj Gianfranco Dell'Alba. Ili mem estis certagrade mirigitaj pro la eĥo kiun havis, ĉe la parlamentaj gekolegoj, l'affaire espéranto. La klarigo tamen estas simpla. Vidalvide al la evoluo de Eŭropa Unio, precipe al la projekto de konstitucia traktato, manifestiĝas pli kaj pli da rezisto. Kelkaj politikaj fortoj akceptas la drivon al fakta unulingvismo, aksita sur la angla lingvo; aliaj rifuzas ĝin kaj rifuĝas en antieŭropismon; pliaj, kiel la lastaj amendintoj, elektis esperanton kiel unu el la rimedoj por rezisti al la nuna evoluo kaj modifi ĝin.

La debato estas evidente pli vasta ol pure lingva. Ĉu Eŭropo strukturiĝos federisme (laŭ la signifo kiun Edmond Privat kaj la Esperanta Civito donas al tiu vorto) aŭ ŝtatar-suverene? La projekto de konstitucia traktato inklinas al la dua. Ekzemple ĝi forigas ĉiun elementon de pariteteco el la Eŭropa Konsilio, kiu funkcios eĉ pli proporcie ol la Parlamento. Tiu projekto ne plaĉas al mi, kaj ne plaĉas al la Civita Senato; ĝis tioma grado ke, en la koncerna senatokonsulto, mi rimarkis eĉ akcentojn de antieŭropismo, en la verda-ruĝa majoritato pli ol en la blanka opozicio. El tiu konsulto fontos baldaŭ deklaro (vi legos ĝin unuavice en HeKo, la oficiala Civita organo), kun kelkaj atentigoj kaj rekomendoj al ĉiuj Esperantianoj; evidente ne al ĉiuj esperantistoj, ĉar mi neniam arogis al mi la rajton prezidi aŭ direktori la tutan esperantistaron…

Eblas tamen jam diri, ke okaze de la EU-balotoj en junio 2004 la koncernataj Esperantianoj devus atenti, la programo de la diversaj partioj enhavas ankaŭ la sekvajn punktojn:

a) subtenon al la perspektivo de transnacia federisma subjekto pli forta ol la suverenaj membroŝtatoj;
b) malaprobon pri la projekto de Konstitucia Traktato en sia nuna formo;
c) lingvopolitikon kiu respektas la principojn de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj;
d) agnoskon pri la utilo de esperanto kaj de ĝia kulturo en la konstruo de aŭtenta transnacia civitismo.
La venontaj kvin jaroj estos aparte gravaj por la progreso de Orienta Eŭropo, nome la mondoparto kie pli dense loĝas la esperanta popolo. Ankaŭ tial necesas aparte atenti pri la efiko de la balotoj en junio.

Walter Żelazny

La Ondo de Esperanto. 2004. № 5 (115).


Al la indekso pri la historio | Al la ĉefa enirpaĝo