Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ziko Marcus SikosekSimple mankas spaco

Nia gasto: Ziko Marcus Sikosek

Biblioteko Hector Hodler (BHH), ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, havas ekde februaro 2003 oficiston, kiu ĉefe okupiĝas pri BHH kaj UEA-Arkivo; temas pri la 30-jara germana historiisto Ziko Marcus Sikosek. La nova roterdama bibliotekisto afable konsentis respondi al niaj demandoj.


LOdE: Ĉi tiu informo estis iom surpriza, ĉar ni ofte legas, ke necesas ŝpari, interalie, per redukto de la oficistoj en Roterdamo.

ZMS: Vi pravas, kaj eĉ pli surpriza la afero estas se oni scias, ke preskaŭ ĉiam en la historio de BHH mankis bibliotekisto — kio validas fakte por la plej multaj Esperanto-bibliotekoj. Precipe por la neŝtataj. Sed UEA sentis fine la urĝon profunde okupiĝi pri la kolekto, kaj la privata Esperantic Studies Foundation (ESF) el Norda Ameriko mendis raporton pri la stato kaj la eventualaj estontecoj.

LOdE: Kial ĝuste vin oni elektis?

ZMS: Pri tio vi devus fakte demandi miajn superulojn. Eble scioj pri la Esperanto-historio estis faktoro. Sed krome, nuntempe tre malfacilas dungi en Nederlando homon el lando ekster EU, tio estis certe konsiderata.

LOdE: Verŝajne nur tre malmultaj el niaj legantoj iam ajn vizitis la bibliotekon. Kiel ĝi aspektas?

ZMS: Nia Biblioteko Hector Hodler, kiu origine apartenis al Svisa Esperanto-Societo, poste pere de Hector Hodler fariĝis posedaĵo de UEA. En ĝi estas ĉ. 20 mil libroj, sen gazetoj, fotoj, afiŝoj, manuskriptoj… Ĝi nun okupas tri ĉambrojn en la Centra Oficejo en Roterdamo. Aldoniĝas arkivaj materialoj en kelkaj aliaj ĉambroj. Por trovi sian vojon indas havi kelkpaĝan gvidilon, kiun mi nun verkas.

LOdE: Kiuj estas la ĉefaj problemoj de BHH?

ZMS: La manko de katalogo malfaciligas la laboron, kvankam danke al la viena Trovanto ni tamen trovas niajn librojn. Bonŝance nia sistemo — jaro plus titolo — funkcias sufiĉe bone. Rilate al la gazetoj fariĝis bona laboro de i.a. la volontulo Bart Ruig, sed restas ankoraŭ multe da neregistritaj kaj neordigitaj gazetoj. Eble la plej granda problemo estas la loko mem, pli precize: la fundamento de la konstruaĵo, kiu ne estis celita por peza libraro. Cetere simple mankas spaco.

LOdE: Ĉu multaj personoj dum la lasta tempo pruntis librojn, kaj kiuj libroj estas plej ofte pruntataj?

ZMS: Librojn oni ne rajtas prunti, nur legi surloke kaj fari fotokopiojn. Oni diris al mi ke proksimume unu aŭ du fojojn monate homo mendas fotokopiojn, sed laŭ mia impreso oni aŭdis pri mia instaliĝo, kaj sekve plimultiĝis la petoj.

Ŝajnas ke niaj vizitantoj legas ĝuste la klasikajn konsultilojn, kiel la Enciklopedion kaj Esperanto en perspektivo. Krom tio oni havas la plej diversajn interesiĝojn, pri iu malgranda revueto komence de la 20a jarcento, informo el frua UEA-Jarlibro, unua eldono de io… BHH bonŝance estas sufiĉe kompleta.

LOdE: Laŭ la Jarlibro (interalie, korektu en la 72a paĝo, la paĝoindikon en referenco al BHH — estu “vd. p. 21.”) ekzistas almenaŭ kelkaj bibliotekoj, kvante kompareblaj kun la Hodlera. Ĉu vi povas kompari ankaŭ la servojn de tiuj bibliotekoj?

ZMS: Pri la aliaj bibliotekoj mi povas diri malmulton, krom ke mi ankoraŭ devas pristudi tion, ankaŭ por mia ESF-raporto. Krom BHH kompreneble la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno apartenas al la plej grandaj kolektoj, krome CDELI en Svislando, la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj M.C. Butler, la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio.

LOdE: Ĉu ekzistas interbiblioteka kunlaboro en Esperantujo?

ZMS: Pri tia kunlaboro ekzistis pluraj iniciatoj en la pasinteco, ekzemple TEBA, faka asocio pri bibliotekaj aferoj, kiu bedaŭrinde iam formortis. Sed mi havas nun kontakton kun multaj Esperanto-bibliotekistoj, kaj esperas eki diskuton kun rezultoj. Plej dezirinda estas kunlaboro pri elektronika superkatalogo de ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj.

LOdE: Kutime oni pensas, ke bibliotekistoj tre multe legas. Kiujn interesajn librojn vi legis en BHH ekde via eklaboro?

ZMS: Fakte, bibliotekistoj, librovendistoj kaj aliaj libroprofesiuloj havas multe da libroj en la manoj, sed malofte havas tempon por legi.

Foje vespere mi trafoliumas ekzemplerojn de la Revuo Esperanto, kio utilas ankaŭ por mia laboro: lerni kiam kio okazis, ankaŭ rilate al la biblioteko. Ekzemple, ni scias nur proksimume kiam fondiĝis BHH, kaj kiam Hodler aĉetis ĝin, sed ne tute precize. Tion mi provas eltrovi.

LOdE: Kiel statas pri via propra libro, Esperanto sen mitoj? Kiajn reagojn vi ricevis post la unua eldono?

ZMS: Mi liveris ĉion al la eldonejo, Flandra Esperanto-Ligo, kaj supozas ke nuntempe la dua eldono estas en la presejo. La reagoj? Iom min surprizis la granda interesiĝo. Malgranda parto de la reagoj estis tre negativa, foje iom stranga: “Sikosek perfidis la internan ideon” aŭ simile. Sed la plej multaj homoj skribis aŭ: Mi tre ĝojis pri la libro, nur malŝatas la iel fatalisman sintenon, aŭ: Ĝuste la ideoj kaj kritikoj, kiajn mi simile mem jam havas delonge.

Ŝajnas ke ĉiuj legantoj almenaŭ trovis ion interesan, ĉu por informado-laboro, ĉu simple por lerni pli pri la Esperanto-komunumo.

LOdE: Kiel malsamos la dua de la unua eldono?

ZMS: Lingvaj pliglatigoj, reordigoj, novaj informoj sur kelkdek novaj paĝoj, kaj ilustraĵoj.

LOdE: Kaj kion novan vi havas en la komputilo?

ZMS: Ĉu libron? Nu, mi preparas interalie libreton pri la temo “informado”, pri la praktika agado. Sed pasinte mi ne trovis la tempon por plia polurado.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 4 (102).


Al la indekso pri la historio