Vilmos BenczikVilmos Benczik

Libroeldonado sen mitoj

 

Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke tio povas havi iom da utilo. Se ne alian utilon, do tion, ke tiamaniere eblos eviti naskiĝon de mitoj pozitivaj kaj negativaj.

Atentu, ke temas ne pri la literatura aŭ didaktika valoro de la eldonaĵoj de HEA, sed pri la problemoj de la eldonado kaj vendado de libroj.

Esperanto en la mola diktaturo

La plej trafa vorto, kiu karakterizis tiun situacion, estas librosoifo. Ekde la mezo de la 1960aj jaroj, paralele kun la iompostioma moliĝo de la diktaturo, la interesiĝo por Esperanto vigliĝis, la nombro de la esperantistoj kreskis, sed legaĵoj mankis. Libroeldonado estis praktike ŝtata monopolo; eĉ okaze de la 51a UK en Budapeŝto (1966) rezulte de neproporcie grandaj klopodoj povis aperi nur du esperantlingvaj libroj: La tragedio de l' homo kaj Ora duopo.

La librosoifon de hungaraj esperantistoj principe oni povus kontentigi per du eblaj manieroj: enlanda libroproduktado kaj libroimporto. Libroimporton malebligis du cirkonstancoj. La importon el soclandoj (Socialismaj landoj) draste limigis tiu cirkonstanco, ke libroeldonado en tiuj landoj estis same ŝtata monopolo, tial nur sporade aperis esperantlingva libro tie kaj tie. La importon el la ceteraj landoj bremsis eĉ du kaŭzoj:

1. La socialismaj ŝtatoj daŭre timis pri enfiltriĝo de nesocialismaj ideoj, kaj tial per burokrataj rimedoj daŭre malhelpis importadon de kulturaj varoj el nesocialismaj landoj;

2. la prezniveloj de soclandoj kaj okcidentaj landoj estis treege malsamaj: ekzemple, libro de la eldonejo Stafeto dum la sesdekaj jaroj kostis en Hungario ĉ. dudekoblon de samampleksa hungarlingva libro – tiamaniere evidente mankis vasta aĉetpovo por tiuj libroj.

Kiel supre jam estis aludite, la enlandan libroeldonadon longe malebligis malpermesoj politikaj kaj ekonomiaj. Ĉi lastaj post 1968 komencis mildiĝi, ĉar pro la krizo de la centrisma ekonomia direktado la politika gvidantaro de la lando decidis fari kelkajn timemajn paŝetojn al merkata ekonomio: tio siavice rezultigis ankaŭ ioman moliĝon de diktaturo.

Dank' al tiuj cirkonstancoj povis okazi, ke en 1975 Tibor Vaskó, sekretario de HEA, akiris malgrandan uzitan presmaŝinon (iu alta ŝtata oficejo ricevis novan, kaj la malnovan ĝi ne plu bezonis). Per tiu maŝino HEA pretigis presaĵojn (teknikajn priskribojn kaj similaĵojn) por diversaj entreprenoj, kaj per tio ĝi enspezis signifajn sumojn – signifajn almenaŭ kompare al la ĝistiamaj rimedoj fontantaj el kotizoj kaj el la magra subvencio, ricevita de la ŝtato.

La eldonado komenciĝas

La akirita presmaŝino – primitiva, trivita, ĉiutage paneanta, tamen: vera presmaŝino! – memevidente naskis la ideon produkti esperantlingvajn librojn, eĉ se komence en tre modesta teknika kvalito. Restis nur ricevi prespermeson ĉe la cenzura oficejo, sed dank' al la daŭra moliĝo de la diktaturo solviĝis ankaŭ tio. Komence la oficejo volis postuli hungaran tradukon de ĉiu eldonota libro, sed post iom da argumentado flanke de mi la oficistoj lasis sin persvadi, ke tio tamen ne necesas.

La uverturo de la eldona agado estis kvarlibra serio: Koko krias jam! de Ferenc Szilágyi, la poemaro Kvaropo (de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti), la esearo de Lajos Tárkony De paĝo al paĝo, kaj kolekto de unuaktaĵoj de Julio Baghy sub la titolo En maskobalo. Kiel videble, ĉiuj kvar libroj estis originale verkitaj en Esperanto, kaj ĉiuj kvar libroj estis represoj. Ne hazarde. La celo de la eldonpolitiko ekde la komenco estis akceli la kulturan integriĝon de la hungara esperantistaro en la internacian movadon, kaj tiun celon plej bone servis la akirebligo de la jam kanoniĝintaj pintaj verkoj de la Esperanta literaturo. Tio, ke represi estas pli facile, ol prepari novajn verkojn, rolis nur kiel duaranga vidpunkto.

Libroj de HEA

Ŝlosila punkto de la tuta projekto estis la realisma organizado de la vendado. Tio ne estis facila afero, almenaŭ pro du kaŭzoj. Unue pro tio, ke komence eblis kalkuli nur pri la hungarlanda merkato (pere de UEA ni povis vendi nur kelkajn dekojn da ekzempleroj el ĉiu titolo); kaj due pro tio, ĉar la hungara publiko kutimiĝis al la forte subvenciitaj malaltaj prezoj de la hungarlingvaj libroj. La starto tamen sukcesis tre bone: la unuajn kvar librojn eblis aboni kune (ni nomis tion “Libroserio 1”), ĉ. por 60% de la kuna prezo de la kvar libroj – kaj dum nur tri monatoj kolektiĝis ĉ. 900 abonantoj (kun antaŭpagoj)! Mi emfazas, ke nur en Hungario! La tiama hungara esperantistaro meritas ĉian laŭdon, ja manke de ia ajn subvencio la prezo de tiuj libroj superis ĉ. trioble la prezon de similampleksaj hungarlingvaj libroj. Tiu starto bazis la esperon, ke ni povos funkciigi libroeldonan entreprenon, kiu kapablos finance vivteni sin mem. Kaj tiel fariĝis.

En Hungario formiĝis solida libromerkato. HEA funkciigis ĉiutage plentempe malfermitan librovendejon en Budapeŝto, kies oferto daŭre vastiĝis dank' al tio, ke per interŝanĝoj venis al Hungario amaso da alilande eldonitaj Esperantaj libroj. Kompreneble tiu libroservo liveris ankaŭ poŝte; menditaj libroj alvenis al la mendinto ĝenerale ene de unu semajno.

Kiel vendi al Sovetunio?

Post la enlanda vendado la plej grandan parton de la Esperantaj libroj, eldonitaj en Hungario, englutis la sovetunia merkato.

Sovetunio estis merkato ekstreme grava por la hungarlanda Esperanta libroeldonado, pro pluraj kialoj.

Unue pro la normala Esperanta solidareco: havigi al sovetuniaj esperantistoj librojn, per kiuj ili povas intime ligiĝi al la internacia Esperanta kulturo. Tio gravis ĉefe, ĉar tiuj malmultaj Esperantaj libroj, kiuj povis aperi en Sovetunio, estis tradukaĵoj aŭ de klasikaĵoj el sovetuniaj lingvoj, aŭ tradukaĵoj de politikaj broŝuroj – ĉiukaze ili havis nete endogenan karakteron.

Due, tiu vendado estis gravega ankaŭ el financa vidpunkto, ja sovetuniaj esperantistoj estis multnombraj kaj soifaj je libroj. La vendado al sovetuniaj esperantistoj ebligis al ni atingi eldonkvantojn, kiuj grave superis la tiam kutimajn ciferojn de la tutmonda Esperanta libroeldonado, kaj dank' al tio la produktokostoj por unu ekzemplero malpliiĝis. Tiamaniere ankaŭ aliaj aĉetantoj de hungarlandaj Esperantaj eldonaĵoj profitis el la vendado al Sovetunio.

Tamen realigi tiun vendadon ne estis simpla afero. Malhelpoj amasis, ilin oni povas klasifiki je tri grupoj: valutaj, cenzuraj kaj burokratiaj. El ili la plej gravaj estis valutaj malhelpoj (tiujn en la nuna internaciiĝanta mondo junaj legantoj apenaŭ povas kompreni). Loĝantoj de la landoj de la soctendaro estis nepagipovaj ne nur al kapitalismaj landoj, sed ankaŭ al socialismaj. Socvalutoj eĉ inter si ne estis libere ŝanĝeblaj. Cenzuraj malhelpoj ankaŭ ekzistis, ja soclandoj almenaŭ formale cenzuris ankaŭ sendaĵojn, kiuj venis el alia soclando; tamen, certe mapli rigore ol tiujn, kiuj devenis el kapitalismaj landoj.

Danke al sinoferaj perantoj

La vendado al Sovetunio komenciĝis dank' al la kunlaboro de kelkaj sinoferaj lokaj esperantistoj, inter kiuj la plej agema estis Johannes Palu el Estonio. Oni notu, ke en Sovetunio tia agado estis strikte malpermesita, do niaj perantoj entreprenis konsiderindan riskon.

Signifis plian problemon la sorto de la kolektita mono, kiun ne eblis simple transsendi al Hungario. La problemo solviĝis dank' al la klopodoj de unu el la tiamaj vicprezidantoj de HEA, kiu havis altan funkcion en la Ministerio de Eksteraj Rilatoj (dum kelka tempo li estis ambasadoro en Belgio). La rubloj kolektitaj de la perantoj estis portitaj al la hungara ambasadejo en Moskvo, kaj post certa tempo la forinta ekvivalento aperis en la Budapeŝta bankokonto de HEA, kaj ĝi povis esti investita en la produktadon de pliaj Esperantaj libroj.

Tiu peranta sistemo funkciis, tamen ĝi ne estis ideala, almenaŭ pro du kaŭzoj. Unue pro tio, ke ĝi ofendis la validajn sovetuniajn kaj hungarajn leĝojn en almenaŭ deko da punktoj, do la risko estis tro granda. Due pro tio, ĉar la vendoprezoj, kiujn aplikis la perantoj, estis konformaj al la hungarlandaj prezoj – kaj tiuj superis du-trioble la kutimajn (forte subvenciitajn) libroprezojn en Sovetunio. Tiu proporcio validis ankaŭ por salajroj, do la hungaraj Esperantaj libroj montriĝis tre multekostaj por la averaĝa aĉetpovo de sovetuniaj esperantistoj.

La solvo trovita

Sovetunio subvenciis ne nur sian propran libroeldonadon, sed ankaŭ la libroimporton. La ŝtata libroeksporta/importa entrepreno Meĵkniga (Meĵdunarodnaja kniga = Internacia libro, malfondita en marto 2013) zorge kribris (unuavice laŭ ideologiaj vidpunktoj) kaj kvante limigis importitajn librojn, sed la vendoprezon de tiuj, kiujn ĝi decidis importi, ĝi konformigis al la kutima preznivelo de libroj, eldonitaj en Sovetunio. Tiun fakton mi spertis jam pli frue, ĉar kiel instruisto de la rusa lingvo mi ofte veturis al Sovetunio, kaj multekostajn hungarajn librojn (vortarojn, enciklopediojn ktp.) mi aĉetis duonpreze en la internacia librovendejo de Moskvo.

Межкнига

La celo do estis, ke Esperantaj libroj iru al Sovetunio per la oficialaj kanaloj. Al la hungara ŝtata libroeksporta/importa firmao Kultúra ĉiujare ni faris oferton (kun detalaj priskriboj pri la libroj), kiun ĝi pludonis al la sovetunia Meĵkniga, sed tiu lasta persiste rifuzis mendi ion ajn. Post kelkjara malsukceso mi decidis fari provon: mi formulis la priskribojn de la ofertataj libroj ruslingve (ĝis tiam laŭ la deziro de Kultúra la priskriboj estis en la hungara, kaj la firmao ilin tradukis al la rusa) en la kutima propaganda-patosa stilo de la sovetunia gazetaro. Ekzemple La verda koro de Julio Baghy ricevis tian priskribon: “La romaneto de la granda Esperanta verkisto-realisto priskribas la heroan batalon de la Ruĝa Armeo kontraŭ la imperiismaj invadantoj dum la civila milito”. Kaj la efiko estis mirakla: Meĵkniga mendis tiam (kaj ankoraŭ dum pluraj jaroj poste, ĝis 1990) grandan kvanton el la hungaraj Esperantaj libroj, kaj ĝi vendis ilin en la sovetuniaj librovendejoj por ĉ. la triono de tiu prezo, kiun ĝi mem pagis por ili.

Tio tamen ne faris superflua la laboron de la perantoj, pro du kaŭzoj; unue, ĉar la importokvanto ne povis kontentigi ĉiujn aĉetemulojn, kaj due, ĉar Meĵkniga dividis la menditajn kvantojn inter la sovetaj respublikoj proporcie al ties loĝantaro. Tio rezultigis, ke ekzemple Turkmenio (kie vivis eble dek esperantistoj) ricevis trioble pli grandan kvanton ol Estonio kun miloj da esperantistoj. La nevenditajn kvantojn Meĵkniga jarfine resendis al Hungario. Dank' al la sagaco de la sovetuniaj esperantistoj tiu resendita kvanto neniam superis dek procentojn de la tuto – Esperantaj libroj kuŝantaj sur la bretoj de la librovendejo de Alma-Ato aŭ Frunze per privataj klopodoj trovis la vojon al la esperantistoj en Latvio aŭ Ukrainio.

Entute, dum 1976-90 HEA eldonis 138 librojn en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 21.429 en la suma eldonkvanto 368.948 ekzempleroj.

Libroj de HEA

Kelkaj Esperantaj libroj de István Nemere estis aĉetataj (eble, ankaŭ legataj)
en Sovetunio eĉ pli amase ol en Hungario.

La suba tabelo, eltirita el la kompleta plurpaĝa tabelo, donas imagon pri la dimensioj de la eldona kaj librovenda aktivado en Hungario. La vendonombroj al Sovetunio entenas nur la vendojn per Meĵkniga, sed krome ankaŭ niaj perantoj vendis foje la saman kvanton, kiel Meĵkniga.

Kvaropo 1977 2000 2000 (0)
25 jaroj 1978 2500 2500 (200)
Gárdonyi G. La steloj de Eger 1980  10000  8755 (1215)
Baza literatura krestomatio 1982 3000 3000 (520)
Gvidlibro por supera ekzameno (4a eld.) 1983 2000 2000 (520)
Lienhardt A. Amuza legolibro en Esperanto 1984 2860 2860 (1920)
Nemere I. Febro 1984 1500 1500 (1060)
Seppik H. La tuta Esperanto 1985 2530 2115 (1317)

La Ondo de Esperanto, 2014, №7 (237).


Vilmos Benczik