Korzhenkov - Homarano

Aleksander Korĵenkov

HOMARANO

Ĉapitro 14

Verkoj, kiuj honorigas la homaron



Kvankam la situacio de la Zamenhofa familio normaliĝis, la vivo ne estis senzorga. La revoluciaj eventoj en la jaroj 1905–1907 tuŝis ankaŭ Varsovion. Pro strikoj poŝto malbone funkciis, en la stratoj estis tumultoj, la administracio enkondukis la “militan staton” kaj malfaciligis okazigon de societaj kunvenoj, ankaŭ de la esperantistaj. Tamen Zamenhof plendis ne pri tio, sed pri ŝanĝiĝo de la interhomaj rilatoj:

Por mi persone la plej malagrabla estas nur tio, ke mi nun en Varsovio tute jam ne vidas homojn: mi vidas nur rusojn, polojn, hebreojn k.t.p., kaj ĉiuj sin reciproke malamas kaj ĉiu pensas nur pri sia nacio. La plej malfeliĉa estas la situacio de la hebreoj, ĉar la rusoj postulas ke ili estu rusoj, kaj la poloj postulas ke ili estu poloj. En nia regno ĉiuj universitatoj estas fermitaj; en nia urbo eĉ la gimnazioj estas preskaŭ tute sen lernantoj, ĉar la poloj postulas, ke ĉiu (eĉ ne polo) lernu ĉion nur en lingvo pola. Mia filo devis en tiu ĉi jaro jam fini la gimnazion; sed ne dezirante ke li miksu sin en la bataladon de la nacioj mi devis tute elpreni lin el la gimnazio kaj nun li “pendas en la aero”.[1]

Venenis lian vivon konfliktoj inter la esperantistaj gvidantoj kaj atakoj idistaj, tamen sojle de la 50-jara naskiĝdato de sia frato, Leono povis informi la esperantistaron:

Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, ĉar lian tutan tagon okupas lia profesio kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraŭ lia granda laborado kaj malgraŭ la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaŭras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi ĉion, kion li volus plenumi.[2]

Antaŭ ol sekvi la esperantistan agadon de Doktoro Esperanto, ni haltu iomete ĉe lia vivo ĉiutaga, uzante rememorojn de liaj samtempuloj, kiuj foje eraris pri datoj kaj faktoj, sed sincere priskribis la cirkonstancojn.

Preskaŭ ĉiuj, kiuj unuafoje vidis lin, miris pro lia tute nerimarkinda kaj ordinara eksteraĵo, ŝajne tute ne konvena al la glora aŭtoro de la internacia lingvo, kiun ekuzis dekmiloj da homoj en Eŭropo kaj ekster ĝi. Laŭ la rememoroj de Emilian Loth[3] kaj de aliaj samtempuloj, kaj per liaj fotoj, oni povas facile imagi lian aspekton.

Li estis malalta, ĉiam nigre vestita, kun malhela kaj maldensa hararo kun granda kalvaĵo, sed kun granda brune-griza barbo. Li rigardis per la malhelaj okuloj[4], kovritaj per oraj okulvitroj, kiujn li neniam demetis. Li parolis milde kaj mallaŭte. Liaj movoj estis malrapidaj, li multe fumis kaj ne faris impreson de homo forta, sana kaj prospera. Li ŝajnis pli maljuna ol li estis – ni jam citis liajn vortojn, ke ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, li sentis sin kiel homo 60-jara, kaj ankaŭ Isidore Harris, kiu intervjuis Zamenhofon por la anglalingva juda gazeto Jewish Chronicle priskribis lin kiel homon, “kiu havas la aĝon de 48 jaroj, sed aspektas kaj sentas sin dudek jarojn pli aĝa”[5].

Dum preskaŭ dudek jaroj li loĝis kaj laboris en sia kelkĉambra apartamento en la dua etaĝo (en la unua etaĝo, laŭ la eŭropa kalkulmaniero) de la kvaretaĝa ruĝbrika domo №9 en la strato Dzika.

Laŭ Anatolo Koĥ, Zamenhof estis la sola Varsovia okulisto, “kiu dediĉis unu tagon semajne por senpaga akcepto de malriĉaj malsanuloj […] kaj tiutage lia loĝejo estis sieĝata de malriĉuloj”[6]. Li akceptis pacientojn dufoje en la tago: antaŭtagmeze kaj posttagmeze inter la kvara kaj sesa horoj. Ĉar multaj deziris viziti la malmultekostan okulistejon, en lia atendejo ĉiam estis multaj homoj, kiuj povis dum la atendado foliumi la elmetitajn Esperanto-gazetojn. Zamenhof ne fermis la akceptejon je la oficiala fino de sia laboro – Kabe rakontis pri sia unua vizito, ke li venis tuj post la sesa horo, sed, ĉar la atendejo estis ankoraŭ plena, li devis pacience atendi preskaŭ unu horon ĝis la lasta paciento forlasis la kabineton.

Nu, ĉar ni menciis la rememorojn de Kabe pri lia unua vizito al Zamenhof, ni citu lian kuriozan komenton pri la kutimo de Zamenhof, kiun notis neniu alia samtempulo:

Je la 8a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adiaŭis kaj foriris. Mi ankoraŭ ne sciis tiam, ke nia Majstro ĉiam kaj ĉie oscedas vespere, mi tion eksciis nur poste kaj mi trankviliĝis. “Bone”, pensis mi, “ne mi estis la kulpo”. Sed tute konsolita mi min eksentis nur dum la Dresdena kongreso: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je “das ewig Weibliche” [la eterna virineco (germane).], oscedis vespere, parolante kun fraŭlino Hedwig Reicher![7]

Pri alia trajto Zamenhofa, distriĝemo, Carlo Bourlet skribis al Michaŭ fine de la antaŭkongresa restado de la geedzoj Zamenhof en Parizo:

Tiu povra Zamenhof estas neegaleble distrita! Vi devos atente lin observi, sen tio li ĉion perdos: sian edzinon, sian ĉapelon, siajn gantojn; li ĉiam alvenos duonhore malfrue.[8]

Nu, oscedemo kaj distriĝemo estas preskaŭ ĉarmaj trajtoj, kiam temas pri sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, sed la hezitemo de Zamenhof en krizaj situacioj kaj lia strebado ofendi neniun ofte nervozigis tiujn, kiuj devis kune kun li decidi pri gravaj aferoj. Ni vidis, ke dum la Ido-krizo pro la Zamenhofaj necerteco kaj hezitemo Boirac intencis forlasi la gvidon de LK, kaj la Ido-gvidantoj pro lia perplekseco ne sciis, kion ili faru. Ĉi tiu trajto maltaŭgigis lin kiel gvidanton, sed longe li ne povis formeti la respondecon de siaj ŝultroj kaj devis malgraŭvole, en maniero hezitema, cedema kaj ŝanĝiĝema fari proponojn kaj decidojn. En la supre citita letero Carlo Bourlet skribis al Michaux pri tio: “Li konsultas ĉiujn por havi opinion. Mi timas, ke li neniam havos unu”.[9]

Ankaŭ Louis de Beaufront menciis tion al Michaux en sia propra stilo sinlaŭda:

… nia kara Majtsro estas geniulo tre cedema, tro cedema, kiu neniam povis klare respondeci kaj ludi la rolon de estro. Oni tion sentis tiel bone, ke oni eĉ diris, ke li konsentas pri ĉio kaj ke sen L'Espérantiste oni delikate estus lin eksiginta kiel senutilulon.[10]

Liaj labortagoj estis de lundo ĝis vendredo. Laŭ la klarigo de lia bonevo Max Levite, li respektis la ŝabaton:

En sabato kaj festotagoj li ne akceptis pacientojn, tamen en la hejma vivo ne estis granda diferenco inter labortago kaj festotago. En la kuirejo oni ne apartigis laktecajn manĝaĵojn disde viandaj, sed porkaĵo kaj malkoŝeraĵo forestis de lia tablo.[11]

Dum sia libertempo li laboris pri la homaranismo kaj pri Esperanto, respondante korespondaĵojn, verkante kaj tradukante. Parton de la “kancelaria laboro” faris lia edzino. Dum la laboro neniu rajtis lin malhelpi, kaj nur kelkaj feliĉuloj, ekzemple, la ĵus menciita bonevo[12], kiu (samkiel la plej juna Zamenhofa filino Lidia) penis ricevi de sia fama onklo diverslandajn poŝtmarkojn, povis observi, ke “dum sia laboro li multege fumis kaj promenadis en la ĉambro, murmurante kaj kantetante popolajn melodiojn”[13]. Sed liaj propraj infanoj rajtis viziti la sanktejon nur en specialaj okazoj. Lia filo Adamo rakontis:

Kiam mi tro brue ludis kun mia fratino aŭ tro laŭte ploris (tio ja povas okazi al ĉiu infano), la patrino atentigadis nin per admono: “Silentu infanoj, vi ja scias, ke la patro skribas, kaj vi malhelpas al li!” Ni ne tre bone komprenis, kion skribas la patro, sed ni efektive povis multfoje konvinkiĝi, ke li preskaŭ ĉiam estas okupita apud sia skribotablo, ŝarĝita de multaj dikaj libroj. La laborĉambro de la patro estis konsiderata kiel sanktejo, kiun oni rajtis viziti nur kun speciala permeso kaj en specialaj okazoj. Tamen ĉiuvespere ni rajtis tien eniri por diri al la patro “bonan nokton.” Tio estis la unuaj Esperantaj vortoj, kiujn ni konis, kaj pri tio ni estis tre fieraj, pensante, ke ni uzas lingvon parolatan nur de grandaj personoj, aŭ nur de tre saĝaj infanoj.

Mi ĉiam konservas en mia memoro la bildon de la patro okupita kaj laboranta. Nur dum la tagmanĝo kaj vespermanĝo ni havis okazon iom babili kun li. Li estis preskaŭ ĉiam serioza, sed tamen tre bonkora kaj afabla. Estis granda ĝojo por ni, se ni povis elvoki rideton sur lia vizaĝo. Kiam ni estis kulpaj de ia infana malsaĝeco, la patrino foje minacis, ke ŝi diros pri tio al la patro, kaj kvankam ni sciis, ke li ne krios kaj eble eĉ ne koleros, ŝajnis al ni hontinda, se la patro ekscius pri nia malsaĝeco. Li havis speciale konvinkantan manieron paroli kun ni pri la principoj de bona agado, donante ekzemplojn el la fabeloj aŭ el sia propra vivo. La mensogon li konsideris kiel la plej gravan malvirton, kiu ĉiam finiĝas per honto.

Kvankam li estis tre tolerema por la eraroj de aliaj homoj, li tamen postulis en nia edukado, ke ĉiu kulpo estu punata. La punon li konsideris kiel tute naturan agon de justeco, sed neniam kiel venĝon, por kiu li ĉiam sentis abomenon. Jam la ĉagreno pri la malbona ago povis esti sufiĉa puno. La konscio pri ĉagreno, kiun nia malbona agado kaŭzis al la gepatroj, estis ankaŭ kvazaŭ morala puno al ni. Se la kulpo estis pli granda, ekzemple se okazis, ke ni malobeis al la patrino (al la patro ni obeis ĉiam), sekvis puno pli granda – la starigo en la angulon de la ĉambro. Oni devis resti tie ĝis la permeso forlasi la punlokon. Tiam ni petis pardonon, promesis ne plu esti malobeema. Nun sekvis la kiso kaj la kulpo estis pardonita, kvazaŭ laŭ regularo.[14]

Foje li revenis al siaj judaj okupoj, kaj li trovis tempon por netigi sian junaĝan projekton pri la jida lingvo – la lingvo de la pacientoj de lia okulistejo. Lia studo Pri la jida gramatiko kaj la reformo de la jida lingvo kun la pseŭdonimo “Doktoro X” aperis en 1909 en la jidlingva revuo Lebn un Visnŝaft (Vivo kaj scienco) en Vilno.

 

En la dua ĉapitro ni interrompis la rakonton pri lia patro. Poste ĝis la fino de sia kariero li laboris nur kiel instruisto de la germana lingvo en la Varsovia reala lernejo kun 900-rubla jarsalajro[15], el kiu li ĝis la fino de la servado pagis monpunon al la venkintoj en la juĝproceso pro la verdikto el la 1890a jaro.

Li ĉesis labori la 1an de marto 1903 en la 66-jara aĝo. Li estis Ruslanda ŝtatoficisto dum 35 jaroj (dum du jaroj, komence de sia Varsovia vivo, li estis ekster la ŝtata servo).

Krom la ofico la socian pozicion de ŝtatoficisto determinis ankaŭ lia rango. La Ruslanda rangtabelo estis establita de Petro la Granda en 1722. Ĝi enhavis 14 rangojn civilajn, armeajn, marajn, ekleziajn kaj kortegajn. Ĝi estis kelkfoje reviziita kaj fine de la 19a jarcento ĝi iom perdis sian gravecon, tamen oni ne povas neglekti ĝin.

En la Adresoj-Kalendaroj estis kutime (sed ne nepre) menciataj ankaŭ la rangoj. Ĝis 1891 la rango de Mark Fabianoviĉ Zamenhof ne estis menciata, ĉar ĝi estis malalta. En la eldono 1891 ni legas ke li estis kolegia asesoro: la 8a rango, ekvivalenta ĝis 1884 al la armea majoro, sed ekde la reformo de 1884 al la armea kapitano. Do, Marko Zamenhof estis nobelo, unu el nur miliono da membroj de la plej alta Ruslanda socia grupo (socia stato). Li estis oficiale nomata “via alta moŝto”. En la sama rango, kolegia asesoro, li restas ankaŭ en la eldono de 1892.

Lia rango ŝajnas en ordo, ĉar por ricevi ĝin oni kutime devus pasigi 12–16 jarojn da senriproĉa servado postuniversitata. Kaj Zamenhof plenumis la universitatan ekzamenon en 1875 – ĝuste antaŭ 16 jaroj.

Por atingi la sekvan rangon li devintus senriproĉe labori por la Ruslanda ŝtato dum kvar jaroj. Sed eble li iĝis kolegia asesoro iom pli frue, ĉar jam en la Adreso-Kalendaro 1893 ni legas, ke Zamenhof estas jam kolegia konsilisto, do ŝtatoficisto de la 6a rango. Ĝi estis sufiĉe alta rango, ekvivalenta al kolonelo. Ne estas konate, pro kio li de la 8a rango promociiĝis tuj al la 6a, sen esti kortega konsilisto, do oficisto de la 7a rango ekvivalenta al subkolonelo. Nur, eble ĉar la 7a rango estis malofta; ĝin havis, ekzemple, profesoroj de la ŝtataj universitatoj. Por promociiĝi al la 5a rango, la kortega konsilisto devis senriproĉe labori dum kvin jaroj.

Sed jam post tri jaroj en la Adreso-Kalendaro 1896 la patro de D-ro Esperanto estas menciita kun la alta ŝtatoficista rango ŝtata konsilisto, kiu ekvivalentis al la ne plu ekzistantaj armea rango brigadira kaj mar-armea komandoro, do inter kolonelo kaj generalo. Ĝi havis unikan alparol-formon “via nobla moŝto” (ваше высокородие) – la lastan antaŭ la generala “via ekscelenco”. Ĝin havis, ekzemple, vicguberniestroj, urbestroj, departementestroj en ministerioj kaj tiuj, kiuj longe, fervore kaj senriproĉe servis la ŝtaton en sia posteno. Eble Zamenhof estis la sola juda gimnazia instruisto en Ruslando kun ĉi tiu alta rango.

Post la ordenoj de S-ta Stanislao de la 3a grado (1881; vd. p. 42) kaj de S-ta Anna de la 3a grado (1888; vd. p. 50) la 1an de januaro 1899 li ricevis la ordenon de S-ta Stanislao de la 2a grado kaj portis ĝin sur la kolo[16]. Malnova foto[17] montras, ke Marko Zamenhof ricevis ankaŭ la medalon “Omaĝe al la regado de Imperiestro Aleksandro III”. Kiel membro de la ordeno de S-ta Stanislao, Marko Zamenhof okupiĝis pri filantropio, kaj oni povas legi, ke, ekzemple, je Pasko 1901 li oferis monon al Nikolaa kaj Maria orfejoj por rusortodoksaj orfaj infanoj[18].

La 70-jara vivo de la ŝtata konsilisto Marko Zamenhof finiĝis la 30an de novembro 1907[19]. Lia rango estas menciita sur lia tomboŝtono en Varsovio.

 

Fine de sia vivo Marko Zamenhof, profitinte tion, ke ĉiuj liaj gefiloj loĝis en Varsovio, komencis okazigi en sia hejmo sabatajn familiajn kunvenojn (al kiuj ankaŭ amikoj estis invitataj), kaj post lia morto lia plej aĝa filo daŭrigis la tradicion. Wanda Frenkel, la estonta edzino de Adamo Zamenhof, partoprenis la kunvenojn kun siaj gepatroj – amikoj de la Zamenhofoj. Ŝi jene priskribis la sabatajn vesperojn (kiuj okazis vendrede, ĉar la judoj ekfestas la ŝabaton je la vendreda vespero):

La Majstro ĉiam ĉeestis kvankam li estis tre laca post la tuttaga kuracista laboro, kaj lin atendis post la foriro de la gastoj ankoraŭ nokta laboro por lia kara Esperanto. Tiuj vesperoj estis tre bruemaj; la pliaĝaj babilis, ridis, la infanoj laŭte amuzis sin. La Majstro kutime sidis en ia angulo de la salono kaj mallaŭte interparolis pri diversaj gravaj aferoj (medicino, filozofio k.t.p.) aŭ promenadis tien kaj reen kun manoj laŭ sia kutima maniero kunplektitaj post la dorso. Iufoje, sed malofte, li ludis kartojn; tiu kartludo nomiĝis “okulo”[20]. Li ludis tre trankvile, neniam ekscitiĝis.[21]

Laŭ ŝiaj rememoroj, kiam Adamo kaj Sofia estis gimnazianoj, kaj Lidia ankoraŭ eta knabino, sinjorino Zamenhof kutimis pasigi la someron en la apudvarsovia vilaĝo Miedzeszyn. “La Majstro venis tien ĉiun dimanĉon kaj dediĉis la tutan tagon al sia familio por promeni kune en arbaro aŭ sidi en ĝardeno antaŭ la domo en kuŝseĝo, kun la tuta familio ĉirkaŭ li”[22].

La pliboniĝinta financa stato ebligis al Zamenhof rebonigi sian sanon dum kelkaj someraj semajnoj en germanaj banurboj: Bad Reinerz (nun: Duszniki-Zdrój en Pollando), Bad Nauheim, Bad Kissingen, Bad Salzbrunn (nun: Szczawno-Zdrój en Pollando), Bad Neuenahr.

De tempo al tempo li vizitis kunvenojn en la klubejo de la Pola Esperanto-Societo; okaze de alilandaj gastoj (ekzemple, de Edmond Privat en 1912) ĉeestis la tuta Zamenhofa familio. Fojfoje li akceptis invitojn de Varsoviaj esperantistoj kaj partoprenis kun siaj familianoj ekskursojn, ekzemple, vaporŝipe tra Vistulo. Sed liaj rilatoj kun la esperantistoj de Varsovio ne estis perfektaj, ĉar, laŭ lia opinio, la Varsoviaj esperantistoj estis “la plej akraj malamikoj de la homaranismo” (vd. p. 222). Tiamajn naciajn sentojn inter esperantistoj priskribis en Pola Esperantisto ankaŭ Felikso Zamenhof kiel “pezan, dolorigan rememoron”:

La “neŭtrala lingva fundamento” komencas ŝanceliĝadi… Germano ne volas stari sur ĝi apud polo, polo – apud germano kaj ruso, kristano apud judo… ktp…

<…> Ni kunvenis arete en ies loĝejo. Kompreneble estis kelkaj malfruiĝintaj. Inter ili S-ro Nauman (ruso!), fervora kaj talenta esperantisto. Dume ni interparolis. Jen flanke mi ekaŭdis grandan veon:

– Nauman?!.. li estas ja ruso!.. ĉu ni laboros kun li?..

Mi neniam forgesos tiun ĉi kunsidon…

Mala kompreno de la ideo. Ŝovinismo, belaj sed vanaj vortoj sonas kiel malplena sonorilo. Homa malsaĝo frostigas la entuziasmon. Malgajiĝas la koro de nia ĉefo.[23]

 

Ni revenu al la esperantista agado de “La Majstro”.

Lia laboro ĉe Hachette donis konsiderindan enspezon, sed tiu dependis ne tiom de la tempo, kiun li dediĉis al la laboro, kiom de la debito de la libroj, kiujn li aprobis aŭ verkis mem. Ĉar en Bulonjo li estis devigita deklari, ke li ĉesigos la aprobadon, necesis rearanĝi la kontrakton kun Hachette.

Hachette ŝanĝis la kontrakton tiel, ke Zamenhof ricevu ĉiujare almenaŭ 5000 frankojn, sendepende de la farita laboro. Tiu kontrakto estis finance tre favora: ĝi certigis al Zamenhof regulan enspezon, kiu egalvalorus la jaran salajron de licea profesoro en Parizo. Tamen Zamenhof ne estis kontenta pri kelkaj nefinancaj punktoj, kiuj ŝajnis al li sklavigaj. Unue, al li ne plaĉis, ke Hachette ricevus post tri jaroj la rajton proprainiciate ĉesigi la kontrakton, avertinte lin ses monatojn antaŭe, sed li ne havis tian rajton. Due, li ne plu ricevus procentaĵon de la verkoj de aliaj aŭtoroj, ĉar la aprobado ne plu validis. Trie, li mem devus zorgi, ke neniu reeldonu liajn verkojn, kiujn Hachette eldonis. Dum kelkmonata letera interŝanĝo la solvo ne estis atingita, eble ĉar Hachette ne volis havi tempe senliman kontrakton, postulitan de Zamenhof, kiu teorie ebligus al tiu fari nenion, sed ricevadi konstantan salajron. Do, la malnova kontrakto restis valida, krom tio, ke Zamenhof ne plu donis novajn aprobojn.

Ĉar la malnova kontrakto ne antaŭvidis la deziritan minimuman sumon, Bourlet interkonsentis kun Hachette pri lanĉo de nova revuo, kies konstanta kunlaboranto Zamenhof ricevu po unu franko kontraŭ ĉiu linio presita en ĝi. Tio estis ege bona propono, kiun li ne povis rifuzi, ĉar sufiĉus al li sendi ĉiumonate po 10 paĝojn de iu ajn traduko, laŭ lia elekto, por ricevi 4800 frankojn jare kaj havi garantiitan vivnivelon.

Sed tio estis profitiga ankaŭ por la esperantistoj, kiuj ekhavis la unuan veran literaturan gazeton. La unua numero de La Revuo aperis la 1an de septembro 1906 kun la subtitolo “Internacia monata literatura gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof, Aŭtoro de la lingvo Esperanto”. Bourlet direktis ĝin, kaj ĝia redaktoro estis Félicien Menu de Ménil (la komponinto de la Esperanta himno La Espero). Sur la unuaj dek kvar paĝoj de la unua numero estis presita komenco de La revizoro de Gogol en la traduko de Zamenhof.

Hachette eldonis ok plenajn jarkolektojn de La Revuo (de septembro ĝis aŭgusto), la lasta numero aperis en aŭgusto 1914. Ĉiumonataj 48-paĝaj numeroj havigis suman amplekson de 576 paĝoj jare (kelkfoje aldoniĝis 4–8 pliaj paĝoj). Ilin akompanis rozkoloraj paĝoj kun reklamoj, kiuj mankas en la binditaj kolektoj. Dum la ok jaroj aperis 96 numeroj sur entute 6144 paĝoj.

Malkiel La Esperantisto kaj Lingvo Internacia ĉi tiu revuo ne havis financajn problemojn kaj aperis bonkvalite kaj akurate. En ĝi Zamenhof ne devis zorgi pri tedaj administraj kaj redaktoraj aferoj, nek verki bagatelaĵojn kaj primovadajn komentojn. La Revuo estis fondita por ke li povu aperigi siajn tradukojn, ja post la Ŝekspira Hamleto dum pli ol unu jardeko li ne okupiĝis pri tradukado.

La listo de liaj tradukoj[24] estas tre impona (la ciferoj referencas al la jarkolektoj). Plej grave, La Revuo publikigis fragmentojn el la Zamenhofa traduko de la Biblio – la plej legata verko en la mondo: La Predikanto (1), La Psalmaro (2), Genezo (4,5), Eliro (5), Levidoj (6), Nombroj (6,7), Readmono (7,8).

Aliaj prozaj tradukoj de Zamenhof aperis en ĉi tiu gazeto: La najtingalo (2), La infano en la tombo (2), Fluganta kofro (8) de Andersen; Marta (3,4) de Orzeszko; La gimnazio (4) de Ŝalom Alejĥem; La Rabeno de Baĥaraĥ (8) de Heine.

Okulfrapas en la unuaj tri jarkolektoj la nombro da teatraĵoj, kiuj pro la parola lingvo aparte gravis por la evoluo de Esperanto, ankoraŭ tro skriba tiuepoke: La revizoro (1) de Gogol; Ifigenio en Taŭrido (2) de Goeto; Georgo Dandin (2,3) de Moliero; La rabistoj (1,2) de Ŝillero.

Krome en La Revuo aperis ankaŭ liaj kongresaj paroladoj (1,2,3,5,6), Respondoj (1,2), kaj Proverbaro Esperanta (4).

Ĉio ĉi poste aperis (kaj reaperis) libroforme, kaj Bourlet atingis la konsenton de Hachette pri tio, ke ĉe libroforma eldono de la tradukoj, aperintaj en La Revuo, Zamenhof ricevadu sian kutiman 20-procentan tantiemon.

En La Revuo[25] kunlaboris ankaŭ Antoni Grabowski, Kabe, Henri Vallienne, Émile Boirac, Edmond Privat, Frederic Pujulà i Vallès, Marie Hankel… Eĉ nun, cent jarojn poste, en Esperanto ne estas revuo simile solida kaj altnivela. Ĉu pro tio, ke mankas al ni ne nur Zamenhof, sed ankaŭ Bourlet, pri kiu la aŭtoro de Esperanto diris: “Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de la plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo”[26]?

Laŭkontrakte ligita kun Hachette, Zamenhof devis ĉiufoje peti permeson por kontribui aliloke, kaj ekster Hachette kaj La Revuo aperis malmultaj liaj tekstoj, ekzemple: lia antaŭparolo al la Jarlibro de Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio (1909) – malofta verketo ligita kun lia profesio:

La medicino apartenas al tiuj sciencoj kaj profesioj, kiuj pli ol ĉiuj aliaj havas karakteron pure “homan”. La kuracisto havas antaŭ si ĉiam nur homon, kiu bezonas lian helpon kaj lin ne interesas, al kiu gento aŭ lando la kuracisto apartenas. Ne sole fremdlanduloj, sed ofte eĉ rekte militantaj malamikoj de lia nacio turnas sin konfide al kuracisto, kaj li ne havas la rajton rifuzi aŭ eĉ gradigi sian helpon pro ia nacia simpatio aŭ antipatio.

Tial ordinare en nenia alia klaso da homoj la idealoj pure homaj trovas tiom multe da partianoj, kiom inter la kuracistoj. Kaj la plej fundamenta el tiuj idealoj, la reciproka kompreniĝado inter la homoj, trovis ĉiam multe da amikoj inter la kuracistoj.

Multaj malsanuloj ofte spertas sur si mem, kiel grava ĝi estus, ke medicina helpo konu neniajn lingvajn barojn. Forigon de tiuj baroj celas la Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, kies fondiĝon ni ĝoje salutas. La asocio alportos grandan utilon al la medicina scienco, al la kuracistoj kaj al la malsanuloj.[27]

 

La Revuo (kaj Lingvo Internacia) abunde informis pri la Universalaj Kongresoj, kiujn li kun sia edzino ĉiujare partoprenis. Ambaŭ gazetoj aperigis ankaŭ liajn kongresajn paroladojn, kiuj, laŭ Gaston Waringhien, estas “emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj ne multaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”[28].

Post la unua – la plej emocia – Bulonja parolado (1905), li kutime prenis iun apartan temon. En Ĝenevo (1906) li volis prezenti la homaranismon, sed pro la kontraŭstaro de la Parizaj movadestroj, li prezentis nur la enkondukan parton.

Ekparolinte en la komenco pri la revolucio en Ruslando, “kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo”, li alvokis la esperantistojn labori pli energie, dum “la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela”. Sed por efika batalado oni devas antaŭ ĉio bone kompreni la internan ideon de la esperantismo, kaj li provis klarigi ĝin, ke krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la Deklaracio (“esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas”) la esperantismo havas ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean.

Ne nominte Beaufront-on, kiu ĉeestis la kongreson, Zamenhof draste kritikis lian tezon: “Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!”

Ho, kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”

Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.[29]

Sed tiun nebulan difinon, uzatan de preskaŭ ĉiuj humanismaj movadoj, li ne rajtis precizigi. La mutilita parolado donis al la kongresanoj komprenon pri la du kontraŭaj lingvosociaj tendencoj en la esperantistaro, sed la celo de la idea esperantismo restis malklara.

En la malfermo de la 3a Universala Kongreso (Kembriĝo, la 12–17an de aŭgusto 1907) Zamenhof parolis pri la esenco kaj la celo de la kongresoj. Sian retorikan demandon: “Por kio do ni kunvenas?” li jene respondis:

ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.[30]

Ĉi tiu ideo manifestiĝas per la verda standardo, kiu “estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado”, kaj la devizo de la ideaj esperantistoj estis skribita sur la verda standardo:

Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.[31]

Li atentigis, ke ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al la kongresoj, kaj, post la elokventaj frazoj pri la interna ideo kaj verda standardo, li donis tute konkretajn ekzemplojn: internaciaj monsistemo, horsistemo kaj kalendaro, kaj aranĝo de festoj intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la festoj gentaj kaj ekleziaj. La patoso revenis en la lastafraza vivuo:

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo![32]

Post la kongreso, la 19an de aŭgusto li faris publikan paroladon en la Londona urbodomo Guildhall. Li provis respondi du akuzojn: unue, la esperantistoj estas kontraŭ lingva plibonigo; due, la esperantistoj estas malbonaj patriotoj.

La unuan akuzon li apenaŭ refutis kaj nur kritikis reformemulojn. Responde al la dua akuzo li dividis la patriotismon je du kategorioj. La pseŭdopatriotismo aŭ genta ŝovinismo predikas amon al sia popolo kaj malamon al ĉio alia, esperantistoj vere ne estas patriotoj laŭ tiu koncepto. Sed “la esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si”. Kaj li parolis pri sia patrujo – multenacia Litvo (kiun li nomis Litovujo):

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj – aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis![33]

La 4an Universalan Kongreson gastigis Dresdeno, kaj ĝia Alta Protektanto estis Frederiko Aŭgusto III, la reĝo de Saksio. Pro la Ido-skismo Zamenhof dediĉis sian paroladon al la stabileco kaj evoluo de Esperanto, speciale al la rolo de la Lingva Komitato. Sed li kontribuis al la kongreso ankaŭ sian tradukon de Ifigenio en Taŭrido de Goeto, kiun prezentis profesia trupo, gvidata de la fama germana aktoro Emanuel Reicher, kies filino Hedwig speciale venis el Usono por provludi kaj prezenti la rolon de Ifigenio. La altnivela spektaklo konvinkis la publikon pri la ebloj de la lingvo multe pli ol la teoriaj argumentoj en la malferma parolado.

Boirac, kiu dum la Ido-skismo plej akre spertis la neeblecon de normala funkciado de la tro granda LK, proponis elekti la superan organon de LK en la formo de la Akademio. Koresponde kaj en Dresdeno estis elektitaj 12 akademianoj: Boirac, Cart, Moch, de Saussure (franclingvaj); Ellis, Wackrill (anglalingvaj); Kabe, Grabowski (pollingvaj); Mybs (germanlingva); Villanueva (hispanlingva); Jevstifejev (ruslingva); Nylén (svedlingva). Krome estis elektitaj kvar sekcioj: gramatiko (Grabowski), komuna vortaro (Cart), teknika vortaro (de Saussure), internaj aferoj (Moch). Boirac konservis la prezidantecon. Laŭ la nova regularo la anoj de LK estas elektataj de LK mem, el la kandidat-listo, proponata de la Akademio.

Zamenhof post la kongreso verkis por la Akademio cirkuleron Pri Neologismoj por “esplori la tutan lingvon kaj unu fojon por ĉiam forigi el ĝi ĉion kio en la daŭro de 22-jara publika uzado montriĝis kiel efektiva malbonaĵo”[34], sed ĉar Boirac kaj Sebert ne aprobis la projekton de la lingvoaŭtoro, li reprenis ĝin.

La Akademio ricevis la unuan taskon: kompili aldonon al la Universala Vortaro. En julio 1909 la Unua Oficiala Aldono aperis ĉe la Centra Oficejo en Parizo. Ĝi enhavis 864 radikojn kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola lingvoj. Kiel la bazo por la elektado servis listo de 2126 vortoj uzitaj de Zamenhof sed ne registritaj en la Universala Vortaro. Estis oficialigitaj nur tiuj radikoj, por kiuj voĉdonis pli ol 2/3 da LKanoj.

Por voĉdonado Boirac prezentis ankaŭ 15 reformajn proponojn[35] en la spirito de la reformaj ideoj de Zamenhof, sed neniu el ili estis akceptita, krom du ĝeneralaĵoj: starigi regulojn por elekto de novaj radikoj kaj starigi derivregulojn.

 

Alia grava evento en Dresdeno estis la unua kunveno de UEA (Universala Esperanto-Asocio), fondita 28 apr 1908 en Ĝenevo kun Harold Bolingbroke Mudie kiel la prezidanto, kaj Hector Hodler kiel la vicprezidanto kaj la redaktoro de la revuo Esperanto.

Antaŭ plu promeni de kongreso al kongreso, ni vidu la situacion, kiu kreiĝis en Esperantujo post la Ido-skismo. Klare distingiĝis kelkaj grupoj kun propraj tendencoj.

Generalo Sebert (Centra Oficejo, Oficiala Gazeto Esperantista) kaj Bourlet (la Pariza grupo, Hachette, La Revuo), kun modera subteno de Zamenhof, reguligis la esperantistan agadon, zorgante pri la kongresoj, elektoj, kotizoj kaj strebante fondi lozan federacion de landaj asocioj.

Cart kaj liaj kunuloj en SFPE, PES kaj Lingvo Internacia opiniis, ke internacia organizo ne necesas, ĉar la Lingva Komitato estas sufiĉa, kaj pri la propagando zorgu la landaj asocioj. Li kontraŭis ankaŭ federaciigon de SFPE, kiu estis la plej forta esperantista asocio en la mondo kun ĉirkaŭ dek mil membroj.

Mudie, Hodler kaj aliaj gvidantoj de UEA opiniis necesa demokratian reorganizon laŭ la modelo de sia asocio, kvankam ili komprenis, ke la lingva institucio devas funkcii aparte de la movadaj.

Michaux deziris starigi unuecan asocion kun demokratie elektita parlamento, kiu mem elektos la Lingvan Komitaton.

Inter la esperantistaj partioj daŭris senĉesa konkurado, kiun Zamenhof nomis “interna milito”. Plej akre kaj malagrable kondutis Cart, kiu aperigis propranome, pseŭdonime (Trique, Trac, Verama) kaj helpe de siaj kunlaborantoj (precipe de Fréchas, redaktoro de Le Monde Espérantiste) negativan materialon kaj kalumniojn (eĉ en idistaj gazetoj!) pri siaj kontraŭuloj: Bourlet, Boirac, Chavet, Grosjean-Maupin, Sebert, Warnier k. a. Plej forte estis atakata Sebert kaj ties kunlaborantoj.

Daŭris la konflikto kun la idistoj.

Zamenhof malaprobis la agadmanieron de Cart kaj liaj helpantoj, sed li montris sian kompromisemon, eĉ skribante al Cart:

Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremo kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega![36]

La 5an Universalan Kongreson en Barcelono inter la 5a kaj 11a de septembro 1909 protektis la plej alta el la ĝisnunaj Altaj Protektantoj – la reĝo de Hispanio, Alfonso XIII. Sed ĉi tiu protekto kaj la postkongresa proklamo de Zamenhof kiel komandoro de la ordeno de Izabela la Katolika[37] fare de la reĝo malagrable impresis tiujn, kiuj simpatiis kun la viktimoj de la ribelo, okazinta fine de julio.

En la postribela periodo la eksterkongreseja etoso estis pli funebra ol festa. Malkiel en Ĝenevo, kie Zamenhof senambigue parolis pri la Ruslanda Revolucio, en Barcelono li ne tuŝis la temon de la ribelo, kaj lia Barcelona parolado[38] estis la plej mallonga el ĉiuj liaj kongresaj paroladoj, kaj ĝi enhavis nenion esence gravan. Same formala estis lia parolado en la kunveno de UEA.

Okaze de la Barcelona kongreso en Tutmonda Esperantisto (Kataluna Esperantisto) aperis la antaŭlasta Zamenhofa poemo Pluvo:[39]

Pluvo

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senĉese, senfine, senhalte,
El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
Are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
Murmurado penetras mistera,
Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
Kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro…
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
En mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
Rememore en mi reviviĝis,
Aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos,
Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
Kion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
Al la freŝo la koro min tiras.

La 6a Universala Kongreso unuafoje okazis ekster Eŭropo (Vaŝingtono, la 14–20an de aŭgusto 1910) kun nur 357 partoprenantoj, el kiuj 83 eŭropanoj. Ankaŭ Zamenhof unuafoje forlasis Eŭropon kaj trovis sin tie, kie li antaŭ preskaŭ tri jardekoj volis kunvenigi la judojn. Li ekparolis tre patose:

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.[40]

– sed daŭrigis pli trankvile. Ĉar Esperanto estis malmulte konata en Usono, li respondis antaŭ la kunvenintoj la demandon: “Ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana?” Li diris, ke en sia Esenco kaj estonteco li jam respondis tion, kaj nun li nur resumis la tekston kaj traktis detale nur la agadmanieron de aŭtoritata (inter)registara komitato, eventuale fondota por studi la demandon. Li estis optimisma:

Se iam la esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto decidos fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povos esti nur ekstreme malgrandaj, neniam rompos la kontinuecon kun tio, kion ni ĝis nun havis, kaj neniam senvalorigos tion, kion ni ĝis nun faris, faras, aŭ poste faros.[41]

Post Vaŝingtono Zamenhof kunlabore kun Sebert verkis aldonon al la kongresa regularo. Laŭ ĝi ĉiuj kongresaj decidoj estus devigaj por la esperantistaj institucioj kaj personoj oficialaj; ĉiuj kongresanoj rajtus partopreni kongresajn diskutojn, sed voĉdoni rajtus nur “la regule elektitaj delegitoj de esperantistaj grupoj kaj societoj” kun pli ol 25 membroj, kotizintaj al la Centra Oficejo – la Rajtigitaj Delegitoj.

Al ĉi tiu projekto (krom omaĝo al la 80-jariĝo de Schleyer) li dediĉis sian kongresan paroladon en la 7a kongreso (Antverpeno, la 20–27an de aŭgusto 1911). La Rajtigitaj Delegitoj estis elektitaj antaŭ la kongreso de la diversaj societoj, reprezentantaj 26 mil esperantistojn. La kreon de la Rajtigitaj Delegitoj aprobis, per 1062 voĉoj kontraŭ 19, la Rajtigitaj Delegitoj mem. Ekde tiam ordinaraj kongresanoj perdis la voĉdonrajton en la Universalaj Kongresoj.

En Antverpeno definitiviĝis “oficialaj esperantistaj institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj”: Lingva Komitato, Esperantista Centra Oficejo, Universalaj Kongresoj (pli ĝuste, la Konstanta Kongresa Komitato), kaj Rajtigitaj Delegitoj.

La kongreso diskutis tri proponojn pri la organizado de la esperantistaro. Laŭ la unua, neniu internacia organizaĵo estis necesa. Laŭ la dua propono, prezentita de Bolingbroke Mudie, UEA pretis proponi siajn servojn al la tuta esperantistaro kaj deklaris sin preta malfondiĝi por faciligi fondon de nova internacia asocio. Michaux denove proponis fondi Internacian Komitaton, kiu anstataŭu ĉiujn nunajn internaciajn organizaĵojn kaj fariĝu la sola aŭtoritato, kiu povu respondi ĉiun demandon, kiu interesas la tutan esperantistaron. Kiel kutime, anstataŭ fari decidon, oni starigis komisionon, kiu “entombigis” la proponojn.

Reveninte el Antverpeno, Michaux la 8an de septembro 1911 kunvenigis la Bulonjan grupon kaj voĉdonigis ĝian likvidon proteste kontraŭ la maldemokrata regado de senrajtaj estroj kaj kontraŭ la fuŝa traktado de la organiza problemo en la kongreso. Estis malfondita unu el la plej grandaj esperantistaj grupoj en la mondo kun 850 membroj. Michaux forlasis kaj la movadon kaj la lingvon, favore al sia propra projekto Romanal, kiun li publikigis sub la pseŭdonimo A. M. Boningue jam en 1909. En la sama jaro forlasis Esperanton Kabe, vicprezidanto de la Akademio, vortaristo kaj tradukanto, elektita en 1908 de la legantoj de La Revuo kiel la plej bona stilisto-literaturisto en Esperanto. Komence de 1912 idistiĝis Gaston Moch, fondinto kaj honora prezidanto de la Pariza Grupo, kaj direktoro de la kvara sekcio de la Akademio.

En la aprila kajero de Esperanto (1912) Hodler aperigis artikolon Kion devas scii la esperantistaro? Hodler kritikis la sistemon de la Rajtigitaj Delegitoj kaj la Centran Oficejon kun ties direktoro Sebert; li alvokis ne pagi al la Centra Oficejo. Hodler kaj Cart (kiu represis la artikolon en Lingvo Internacia) rifuzis aperigi la respondon de Sebert respektive en Esperanto kaj en Lingvo Internacia. Zamenhof subtenis la Centran Oficejon per sia artikolo Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo. Defendinte sian koncepton pri la organiza problemo, kiun oni akceptis en Antverpeno, Zamenhof skribis en la fino:

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj[42]

Zamenhof plenumis sian promeson. En la 8a Universala Kongreso (Krakovo, la 11–18an de aŭgusto 1912), dediĉita al la kvaron-jarcenta jubileo de Esperanto, li anoncis en sia tradicia parolado: “La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi”[43] kaj klarigis la kaŭzon de sia decido:

La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto.
<…>
Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata.[44]

La kongresoj, pri kiuj li ofte parolis kiel pri festoj, estis tre lacigaj por li. Lia frato Leono skribis, ke jam dum la unuaj kongresoj li estis malsana je arteriosklerozo kaj ĉiu kongreso plimalbonigis lian sanstaton. La ĉeesto dum la kongresoj estis por li “ne ĝojiga triumfo, sed doloriga devo”. Ni citu Leonon:

“Ĉiu kongreso”, diradis li, “donas al mi grandegan kontentigon kaj pruvon pri la venko de nia ideo, sed samtempe ĉiu el ili forprenas de mi kelkajn jarojn de vivo”.[45]

Ne estis troigo. Multege da nerva energio postulis de li la du unuaj kongresoj, kiam li multe suferis pro la diktatoremo de la movadgvidantoj. Post Ĝenevo Zamenhof devis skribi al la ĉeforganizanto Schneeberger (posta prezidanto de la Akademio de Ido) senkulpiĝan leteron, ĉar li forgesis danki lin pro la kongreso: “En la lastaj tagoj de la kongreso mi sentis min ne tute sana kaj tiel laca, ke mi eĉ ne memoras, ĉu mi diris al Vi adiaŭ”.[46]

La jubilea kongreso en Krakovo ne estis escepto.

Antaŭ la kongreso, eksciinte, ke la Loka Kongresa Komitato planas honori lin en Krakovo, li la 14an de februaro petis ne fari tion, ĉar dum la du lastaj jaroj en Pollando aperis artikoloj kontraŭ Esperanto, esence malsimilaj al kontraŭesperantaj artikoloj en aliaj landoj:

Ankaŭ en aliaj landoj de tempo al tempo aperas artikoloj kontraŭ Esperanto, sed ili kontraŭbatalas nur la ideon aŭ la lingvon; sed ĉe ni tiaj artikoloj estas ordinare bazitaj nur sur pli aŭ malpli maskita malamo kontraŭ mia persono. Estas vero, ke mi al neniu faris ian malbonon; sed mi estas hebreo kaj naskiĝis en Litovujo.[47]

Li sciis, ke la honorado de lia persono incitos “senbezone multajn homojn”, kiuj ne akceptas Esperanton, elpensitan de litvako. Permesinte nomi sin “filo de pola lando”, li petis, ke oni ne nomu lin “polo”, por ke polaj naciistoj ne diru, ke, por akcepti honorojn, li metis sur sin maskon de popolo, al kiu li ne apartenas, kaj skribis fine:

Ĉar, por eviti ian malĝustan paŝon, Vi eble bezonas scii, al kiu popolo mi mem alkalkulas min, mi sciigas Vin, ke laŭ mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de “homaranismo” (ne miksu kun “kosmopolitismo”); laŭ mia deveno mi alkalkulas min al la gento hebrea.[48]

Sed post la Krakova kongreso li estis atakita de siaj samgentanoj pro la kongresa epizodo, en kiu li laŭdire montris sin asimiliĝinto. Avraĥam Ĥomet jene rememoris tiun epizodon:

En la 8-a UK estis kelkaj judoj, kaj ni decidis rajtigi unu el ni, s-anon Kvitner, instruiston de la hebrea lingvo, saluti la UK-on en la nomo de la juda popolo. La sekretario de la UK, d-ro Rosenstock, tamen ne permesis tion. Lia kialo estis, ke “judoj ne estas nacio”. Nia delegacio turnis sin al d-ro Zamenhof, kiu loĝis en la Franca Hotelo en Krakovo. Li akceptis nin tre ĝentile, aŭskultis nian plendon, trankviligis nin kaj klarigis, ke la kontraŭuloj de Esperanto, la anoj de la lingvo Volapük, uzas antisemitajn argumentojn kontraŭ Esperanto, ĉar la kreinto de Esperanto estas judo. D-ro Zamenhof petis: “Ne tuŝu dum la UK la judan problemon, ĉar de tio nur suferos la movado”. Li asertis, ke li estas nacia judo, ke li pruvis ĝin tradukante judajn klasikajn verkojn esperanten. Li tre petis nin: “ne parolu pri tio, ke la kreinto de Esperanto estas judo, ĉar oni batalas kontraŭ la movado per la argumento, ke Esperanto estas juda kreitaĵo.” Ni obeis lian peton kaj la 8-a UK malfermiĝis sen la juda saluto.[49]

Ĉi tion rimarkis judaj ĵurnalistoj. Usona juda esperantisto Binjamin Volfrajĥ sendis al Zamenhof du prikongresajn artikolojn: La juda demando en kongreso de Esperanto de Dov Ber Boroĥov (Di Varhajt: Novjorko, la 15an de septembro 1912) kaj Skandalo ĉe Esperantista kongreso (sen subskribo de la aŭtoro, Togblat: Lvov, la 16an de aŭgusto 1912).[50]

Zamenhof sendis al Di Varhajt sian respondon, kiu aperis la 29an de oktobro 1912. Li nomis abomeninda mensogo la aserton, ke li diris en Krakovo, ke li hontas pri sia judeco. Zamenhof skribis:

Ĉiuj esperantistoj en la mondo scias tre bone, ke mi estas judo, ĉar kvankam mi ne krias pri tio ŝovinisme en ĉiu paŝo, mi tamen neniam kaŝis tion. La esperantistoj scias, ke mi tradukis verkojn el la jida lingvo, ili scias, ke jam pli ol tri jarojn mi dediĉas mian tutan liberan tempon al la traduko de la Biblio el la hebrea originalo; ili scias, ke mi loĝas ĉiam en la strikte juda parto de Varsovio (en kiu multaj judoj hontas loĝi), ke mi daŭre presigis miajn verkojn en juda presejo, k.t.p. Ĉu tiel agas homo, kiu hontas pri sia deveno kaj kiu klopodas kaŝi sian judecon?[51]

Li klarigis, ke li konsilis al la judaj esperantistoj ne elekti reprezentanton de la juda popolo, ĉar kontraŭ tio protestos kaj skandalos eĉ ne aliaj popoloj, sed la judoj mem, ĉar multaj judoj (precipe la okcidenteŭropaj) ne volas esti konsiderataj aparta popolo. Li do konsilis, ke, se ili decidos havi judan reprezentanton, tiu estu reprezentanto ne de la “juda popolo”, sed de “jidparolantoj”, aŭ de “tiuj judoj, kiuj konsideras sin kiel apartan popolon”. Sed li tute malkonfesis la vortojn, kiujn oni atribuis al li: “por ne malutili al Esperanto mi devas kaŝi mian judecon”.[52]

Boroĥov en sia Respondo al respondo en Di Varhajt atentigis, ke li tute ne skribis tiujn vortojn (supozeble, Zamenhof citis laŭmemore). Krome, li citis el Kurier Lwówski la vortojn de la kuracisto kaj ĵurnalisto Szczepan Mykołajski, vicprezidanto de la kongreso, ke Zamenhof “forlasas la gvidadon de la esperantista movado, ĉar li scias, ke lia judeco damaĝas al Esperanto”.

 

Nek la poloj, nek la judoj, nek la esperantistoj deziris kompreni kaj akcepti liajn homaranismajn ideojn, kies sola adepto li estis. Tio ĉagrenis lin, kaj lian koron varmigis nur la konscio pri prospero de Esperanto, kromrezulto de lia homar-unuiga laborado. Je la jubilea jaro 1912 la Centra Oficejo havis informojn pri 1455 Esperanto-grupoj (1199 en Eŭropo) kaj 1837 libroj, inkluzive de 456 lernolibroj en 31 lingvoj.

En Francio oni sukcesis kunigi en unu asocio individuojn kaj grupojn, kaj je la 1a de januaro 1912 en SFPE membris 10 federacioj, 167 grupoj kaj pli ol 8 mil membroj.

Fondiĝis asocio Esperanto ĉe la lernejoj, kiu dum la jaro registris 371 kursojn en Francio, inter ili 46 en lernejoj. André Michelin, estro de la fama firmao de pneŭmatikoj, asignis 20 mil frankojn por Esperanta tradukkonkurso, kaj en 1913 la ĉefpremion gajnis studento Gaston Lelarge. Pli frue, fine de 1908 okazis alia grava evento: Pierre Corret defendis ĉe medicina fakultato en Parizo sian doktoriĝan tezon Utileco kaj ebleco de adopto de internacia helplingvo en medicino.

Esperanto floris en Parizo. La Pariza Grupo kun pli ol 1000 membroj havis sekciojn en urbaj kvartaloj kaj fakojn. En 1910 en Parizo okazis 117 kursoj de Esperanto. La 12an tagon de ĉiu monato okazis komuna vespermanĝo en Hôtel Moderne, kutime kun eksterlanda gasto. Fondiĝis eĉ monduma grupo por esperantistaj aristokratoj. En 1913 okazis la unua framasona inica ceremonio en Esperanto. Parizanoj estis pretigantaj la 10an Universalan Kongreson.

Kvankam malpli aktive ol en Francio, Esperanto progresis en Belgio, Britio, Germanio, Svedio, Svislando. Ĝi ekevoluis ankaŭ en Ruslando, kie en la unua jardeko de Esperanto estis pli da esperantistoj ol en la tuta cetera mondo, sed kie poste sekvis jardeko da stagnado. Zamenhof mem povis konstati tion en aprilo 1910 en Sankt-Peterburgo, kiam li faris en la unua Ruslanda Esperantista Kongreso sian paroladon pri la instrua kaj eduka signifo de la esperantistaj kongresoj.


Notoj

1. Orig 2, p. 1709–1710.

2. PVZ K3, p. 36–37.

3. Loth E. Rememoroj pri Zamenhof // Pola Esperantisto, 1959, №6, p. 4.

4. Maksim Krjukov en sia artikolo pri la renkontiĝo kun Zamenhof en la jaro 1907 (Sennaciulo, 1930, №288, p. 313–314) priskribas, en iom fantazia maniero, sian mutan “interparolon” kun Zamenhof. Li skribas, ke Zamenhof havis bluajn okulojn.

5. MEH, p. 246. [Harris eraris, tiutempe Zamenhof estis 47-jara.]

6. PVZ K3, p. 86

7. PVZ K3, p. 111.

8. La preparado de la bulonja kongreso… p. 218.

9. Samloke.

10. Samloke, p. 20.

11. LKVZ, p. 36.

12. Levite ĝuis favoron de Zamenhof, ĉar tiu ne nur donis al li poŝtmarkojn, sed eĉ pruntis al li sian propran frakon je tre grava okazo:

Lastfoje mi parolis kun Lazaro Zamenhof en la fino de Novembro 1908. Jam tiam komenciĝis ĉe li la arteriosklerozo. Pro tiu malsano li ne povis tiam akcepti mian peton ĉeesti mian edziĝfeston en Vilno je la unua de Decembro 1908. Sed mia kara onklino Klara anstataŭis lin. Post la edziĝo mi transloĝiĝis kun mia edzino en Palestinon. Por la edziĝ-ceremonio mi survestis lian frakon, kiun li pruntedonis al mi. Memkompreneble, mi formetis de ĝi la insignon de la Franca Legiono de Honoro, kiun li ricevis de la Franca registaro. (PVZ K3, p. 88–89)

13. PVZ K3, p. 88.

14. PVZ K3, p. 50–51.

15. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521.

16. Варшавский дневник, 5 января 1899, с. 1.

17. Universo, 1910–1911, p. 170.

18. Suplemento al Варшавский дневник, 20 марта 1901, с. 3.

19. Laŭ la tombosurskribo (Jagodzińska A. Pomiędzy. Akulturacja Żydów Warszawy w drugiej połowie XIX wieku. Wrocław: Wydawnictwo Uniwersytetu Wrocławskiego, 2008, p. 192.) M. F. Zamenhof mortis la 30an de novembro 1907, sed en la letero al Sebert datita je la 30a de novembro, Zamenhof skribis: “Hieraŭ subite mortis mia patro” (Orig 3, p. 2001). La juda diurnomarkado ne identas kun la kristana, kaj la diurno nur parte koincidas. Same, la “familiaj sabataj vesperoj” okazis vendrede.

20. Temas pri la populara ludo очко, nomata ankaŭ Dudek unu; ĝi estas Ruslanda (kun nur 36 ludkartoj) versio de Blackjack.

21. PVZ K3, p. 90–91.

22. PVZ K3, p. 92.

23. PVZ K3, p. 48.

24. Legu pli detale en la eseo La tradukplano de Zamenhof (Waringhien G. Kaj la ceter' – nur literaturo. Antverpeno: TK; La Laguna: J. Régulo, 1983, p. 149–156).

25. Pri La Revuo aperis pluraj studoj kaj artikoloj, interalie, de Vilmos Benczik (Hungara Vivo, 1986, №4, p. 134–135), Carlo Minnaja (Literatura Foiro, 2002, №200, p. 285–288), Giorgio Silfer (Literatura Foiro, 2006, №224, p. 285–289), kaj Halina Gorecka (La Ondo de Esperanto, 2009, №2, p. 18).

26. Orig 3, p. 2602.

27. T.E.K.A.-Jarlibro. 1909. I. vol. Kötzschenbroda-Dresden: Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio, 1909, p. 7. – Ĉi tiu teksto ne estis publikigita de Dietterle, Holzhaus kaj Itô Kanzi. Ĝi estis retrovita cent jarojn poste de Haupenthal kaj publikigita en La Ondo de Esperanto, 2010, №12, p. 16.

28. Waringhien G. 1887 kaj la sekvo… Antverpeno: TK; La Laguna: J. Régulo, 1980, p. 20.

29. MEH, p. 171.

30. MEH, p. 181.

31. MEH, p. 182.

32. MEH, p. 184.

33. MEH, p. 186.

34. Orig 3, p. 2226–2231.

35. La unuaj proponoj estis ŝanĝoj de la Fundamento (1. Forigo de la supersignitaj literoj; 2. Forigo de la artikolo; 3. Pluralo per “-i”; 4. Forigo de la akuzativo; 5. Nedeklinaciata adjektivo; 6. Forigo de la refleksivo “si”; 7. Seksigo de la triapersona plurala pronomo: “ili”, “iŝi”, “iĝi”.).

La ceteraj estis enkondukeblaj kiel neologismoj, laŭ la maniero skizita de Zamenhof (8. Aposteriorigo de la tabelvortoj; 9. Novaj afiksoj: “aĉ”, “al”, “atr”, “end”, “esm”, “if”, “ism”, “iv”, “iz”, “jer”, “oz”, “ur”, “mis”, “retro”; 10. Forigo de “-aŭ” ĉe adverboj; 11. Forigo de “-aŭ” ĉe la prepozicioj; 12. Enkonduko de la prepozicioj: “anter”, “sob”, “di”, “par”; 13. Anstataŭigo de “kaj” kaj “aŭ”; 14. Modifo de radikoj finiĝantaj per ŝajnaj aŭ internaciaj sufiksoj; 15. Starigo de derivreguloj).

36. Orig 3, p. 2323.

37. Orig 3, p. 2303.

38. Tiutempajn eventojn en Barcelono kaj la enhavon de la Zamenhofa parolado priskribis Robert Lloancy en Kongresa enigmo aŭ enigma kongreso? (Fonto, 1987, №75, p. 23–33) kaj poste, iom malpli amplekse en Kion kaŝas la kongresparoladoj de la Majstro (Literatura Foiro, 1994, №148, p. 83–90).

39. Waringhien opiniis, ke la unua strofo estas malĝuste presita, ĉar “la ceteraj strofoj konsistas nome el versoj de, alterne, kvar kaj tri anapestoj, kun ĉiam ina finaĵo. […] Evidente mankas en la unua verso, komence, du silaboj kaj en la dua, unu komenca; krome la tria verso devus finiĝi per senakcenta silabo” (LkV, p. 278), kaj supozis, ke la originalo estis jena:

Kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senĉesiĝe, senfine, senhalte!
El ĉiel al la ter', el ĉiel' al la tero
Are gutoj frapiĝas resalte.

Sed por la rusa orelo la Zamenhofa strofo sonas pli bone ol la supozita Waringhiena versio. Ŝajnas, ke Waringhien ne bone konis la rusan versfaradon, kiun Zamenhof devis perfekte absorbi en la gimnazio.

40. Orig 3, p. 2363–2364.

41. Orig 3, p. 2371.

42. Orig 3, p. 2530.

43. Orig 3, p. 2543.

44. Orig 3, p. 2543, 2544.

45. PVZ K3, p. 99.

46. Orig 2, p. 1801a.

47. MEH, p. 199.

48. MEH, p. 200.

49. Israela Esperantisto, 1977, №60, p. 4.

50. Esperantaj tradukoj (de Doron Modan) de ambaŭ artikoloj kaj de la Respondo al respondo de Ber (aŭtente: Dov) Boroĥov en Di Varhajt estis represitaj en Israela Esperantisto, 2004, №140 kun enkonduko de Boris Kolker. Legu en MEH, p. 200–201, 277–278.

51. MEH, p. 201.

52. Samloke.


Hejmo