Aleksander Korzhenkov. HomaranoHomarano

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — 2a eldono, korektita. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. — 360 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; Vol. 8). — ISBN 978-609-95087-4-0. — Prezo: 27 eŭroj.

Enhavtabelo

Aleksander Korĵenkov. Antaŭparolo
Aleksander Korĵenkov. Pri la dua eldono
Dankesprimoj
Prologo: Letero de L. L. Zamenhof al Alfred Michaux
Ĉapitro 1. Vojaĝo inter la nomoj
Ĉapitro 2. Vera trezoro de oficista saĝo
Ĉapitro 3. Antaŭ ni estas malfermita vojo…
Ĉapitro 4. En serĉado de “nekaptebla io”
Ĉapitro 5. La Unua Libro kaj la sekvo…
Ĉapitro 6. La naskiĝo, la vivo kaj la morto de “(La) Esperantisto”
Ĉapitro 7. Ĉu esti aŭ ne esti?..
Ĉapitro 8. La unua mesaĝo el ekzilo
Ĉapitro 9. La dua mesaĝo el ekzilo
Ĉapitro 10. La sorto komencas esti pli favora…
Ĉapitro 11. Preĝo sub la verda standardo
Ĉapitro 12. Mi estas homo…
Ĉapitro 13. Konsiliĝu neniam kun lingvistoj…
Ĉapitro 14. Verkoj, kiuj honorigas la homaron
Ĉapitro 15. Ĉiu lando plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj…
Ĉapitro 16. Ho, mia kor', ne batu maltrankvile…
Notoj
Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
Walter Żelazny. Zamenhof, ne nur “naiva revanto”
Carlo Minnaja. Supera biografio de Zamenhof
Esenca bibliografio
Nomindekso
Serio Scio
Enhavtabelo


Antaŭparolo

Aŭtuno 1978… Tiam mi estis dudekjara studento en Tjumeno (nord-okcidenta Azio), kaj miaj haroj estis densaj kaj malgrizaj… Antaŭ du jaroj mi eklernis Esperanton kaj eĉ partoprenis du somerajn tendarojn. Evidente, tio estis konsiderata kiel bona bazo, por ke mi mem faru prelegon pri nia kara lingvo. “Ba, senprobleme, ja mi bonege konas ĝin”, – mi pensis (hodiaŭ mi malpli alte taksas mian lingvokonon) kaj konsentis. Sed anstataŭ senprepare babili pri la dek ses reguloj kaj pri samtiom da miaj korespondamikoj en Bulgario, Hungario kaj Japanio, mi ekhavis genian ideon – mi legu iomete pri la temo kaj mi mirigu ĉiujn per miaj brilaj scioj.

En nia biblioteko studenta mi eklegis enciklopedion, poste alian… Poste mi venis al la legejo de la ĉefa publika biblioteko de la regiono, kaj mi sentis ĉiam pli klare, ke io ne estas en ordo. Sed kio?.. Ne la lingvo. Ĝi ja estis en ordo, “artefarita internacia helplingvo”, facile lernebla, logika ktp. Sed la aŭtoro… Eĉ la nomo, tute surprize, estis ne la kutima Ludoviko, sed jen Lazarj, jen Ludvik, jen Ludvig, jen Ludovik… Aŭ la inicialoj: L.M., L.L., L. Kaj kial “Varsovia kuracisto”, sed ne simple “polo”? Aŭ, eble ne polo?.. La urbaj legejoj ne donis solvon. Sed nia Esperanto-klubo posedis etan bibliotekon, en kiu estis, interalie, kelkaj kajeroj de Literatura Foiro, unu el ili kun artikolo de N.Z. Maimon pri la jidlingvaj studoj de Zamenhof. Tio senvualigis almenaŭ la mistereton pri la nacia aparteno de la lingvoaŭtoro.

Tiam mi ne sciis, ke mi nur ripetis la vojon de la Waringhiena “simplanima Franco”, kiu ne povis kompreni, kiel unu sola persono (kvankam kun multaj nomoj) povas esti samtempe ruslandano, varsoviano, hebreo kaj, aldone, kun Litovujo kiel sia patrolando. Sed ĉar eĉ la nomon Waringhien, al kiu la simplanimulo adresis sin, tiutempe mi apenaŭ konis, kaj ĉar lian eseon Unu komplikita historio mi povis traĝui nur jarojn post la unua biblioteka fosado, mi komencis, iom post iom, kolekti mian propran zamenhofologian biblioteketon, kaj hodiaŭ mi aldonas al ĝi mian modestan kontribuon.

Kelkaj dekomencaj klarigoj verŝajne estas necesaj por preventi demandojn, kiuj eble aperos dum la legado de ĉi tiu libro.

Mia unua koncepto estis verki dokumentan romanon kun multaj tekstoj tiutempaj kaj kun nur malmultaj komentoj inter la tekstoj. Sed kolegoj konvinkis min ŝanĝi la planon kaj plimultigi mian propran kontribuon. Al tiuj, kiuj volas pli bone konatiĝi kun la verkoj de Zamenhof mem, mi rekomendas legi la Zamenhofan kolekton Mi estas homo (MEH), kiu entenas liajn plej gravajn tekstojn pri temoj nelingvaj.

Kvankam en ĉi tiu libro estas malpli da citaĵoj ol planite, mi preferis, ke laŭeble parolu Zamenhof mem, liaj samtempuloj kaj aliaj zamenhofologoj, sed ne mi rerakontu iliajn vortojn. La Zamenhofaj citaĵoj estas prenitaj plejparte el MEH kaj el la trivoluma Originalaro.

Unu teksto el MEH aperas ĉi tie kiel prologo – ĝi estas letero, kiun Zamenhof skribis la 21an de februaro 1905 al Alfred Michaux. Antaŭ ol eklegi la libron mem, bonvolu tre atente tralegi ĉi tiun leteron kaj poste, dum la legado, tenu en la memoro la vortojn de Zamenhof: «kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”». Ĉi tiu interna batalado inter diversaj idealoj kaj diversaj celadoj turmentadis Zamenhofon dum lia tuta vivo, kaj en ĝi oni devas serĉi la ŝlosilon al ĉiuj gravaj turnoj en la Zamenhofa vivo.

Por malpezigi la legadon mi enmetis kelkajn “leĝerajn” fragmentojn, ekzemple, el la rememoroj de Devjatnin. Ili havas malmulte da fakta valoro (kaj multe da eraroj), sed ili bone transdonas la etoson, la impresojn, la spiriton de la epoko. Simple, ne legu ilin, se vi serĉas nur faktojn.

Estus tre facile fari ĉi tiun libron pli ampleksa per pli detala priskribado de la historia fono. Sed Homarano estas libro pri Zamenhof, ne pri la historio de Ruslando aŭ Pollando, nek pri liatempaj judaj sociaj doktrinoj. En la libro estas traktataj nur tiuj “ekstertemaj” eventoj kaj tendencoj, kiuj estas bezonataj por kompreno de la vivo kaj ideoj de Zamenhof. Ĝi ankaŭ ne estas libro pri la lingvo Esperanto, kaj mankas en ĝi klarigo pri la strukturo de la Internacia Lingvo, kiun supozeble konas ĉiu leganto esperantista.

En la teksto mi klopodis laŭeble sekvi la Zamenhofan lingvo-uzon. Nur en unu kazo mi ne sekvis lin. Laŭ konsilo de israelaj amikoj, mi diferencigas la uzadon de la vortoj “judo” (la nuntempa popolo, al kiu apartenas ankaŭ Zamenhof) kaj “hebreo” (la antikva popolo), sed, kompreneble, la Esperantlingvaj citaĵoj de Zamenhof restas en la origina formo. Estas konsekvence uzata la artikolo antaŭ la nomo de lia doktrino – la homaranismo.

Mi uzis multajn verkojn bone konatajn, sed kelkaj el la konsultitaj tekstoj ĝis nun ne estis konataj en Esperantujo. Mi prenis ilin en bibliotekoj kaj arkivoj de Grodno, Kaŭno, Peterburgo kaj Moskvo; kelkajn informojn mi ricevis de zamenhofologoj kaj historiistoj.

La datoj de la Ruslandaj eventoj estas indikitaj laŭ la Julia kalendaro, kiu malfruis de la Gregoria je 12 tagoj en la 19a jarcento kaj je 13 tagoj en la 20a (kaj en la 21a) jarcento. La plej gravaj datoj estas prezentitaj en ambaŭ kalendaroj. La eksterruslandaj eventoj (kongresoj k.a.) estas datitaj Gregorie.

En la librofinaj Notoj estas indikitaj la fontoj de la citaĵoj (krom tiuj, en kiuj la fonto estas nemiskomprenebla). La Notoj enhavas ankaŭ precizigojn, komentojn kaj malpli gravajn informojn, kiuj senbezone balastus la ĉeftekston, sed kiuj povos esti interesaj por kelkaj el la legantoj. La vivokronologio entenas nur la plej gravajn datojn.

Ĉi tiu libro estis pretigata en la kondiĉoj de forta tempopremo, ĉar ĝi devis nepre aperi antaŭ la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Pro tio mi ne sukcesis sendi la tekston al ekstereldoneja fakulo por kontrolado. Korektojn, atentigojn, komentojn kaj proponojn bonvolu sendi poŝte (RU-236039, Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete (sezonoj@mail.ru).

Kaliningrado,
la 15an de junio 2009.

Aleksander Korĵenkov


Pri la dua eldono

La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto estis prezentita la unua eldono de ĉi tiu libro. Laŭ la kutimo de tiaj ceremonietoj, ĉeestantaj kongresanoj gratulis kaj deziris rapidan disvendiĝon de la libro kaj baldaŭan reeldonon. Aŭskultante ilin, mi kontente kapjesis kaj ridetis, sed kun iom da skeptiko interne: ja mi bone scias, ke en Esperantujo oni konsideras bona rezulto disvendiĝon de libro dum du-tri jaroj…

Mirinde, sed la bondeziroj realiĝis! Jam ses monatojn post la Bjalistoka prezentado (Mi devas konfesi, ke ĉi tiun kunvenon mi memoras ankaŭ pro la malapero de miaj plej bonaj okulvitroj; tio kaŭzis al mi plurajn problemojn en mia esplorvojaĝo post la unutaga ĉeesto en la Bjalistoka Kongreso.) nia stoko komplete elĉerpiĝis – jen plezuro por la aŭtoro-eldonisto-librovendisto! Kaj, pli grave, tio estas signo de la daŭra intereso de nia legantaro pri Zamenhof kaj ties ideoj! Pri tiu intereso atestas ankaŭ multaj entuziasmaj reagoj voĉaj kaj skribaj, ricevitaj post la eldono, pro kiuj mi dankas al ĉiuj reagintoj.

Unu jaron post la eldono de Homarano aperis ĝia japana traduko, prizorgita de plurdekpersona traduk-teamo. Intertempe, laŭ mendo de Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu decidis eldoni modernan biografion de Zamenhof en lingvoj naciaj, mi verkis resumon de Homarano, kaj la 15an de decembro 2009, je la tago de la 150-jariĝo de Zamenhof, en la retejo de ESF aperis ĝia angla versio Zamenhof: The Life, Works, and Ideas of the Author of Esperanto, tradukita de Ian Richmond. Baldaŭ poste la angla teksto estis eldonita libroforme, kaj en junio 2010 ĝi aperis ankaŭ en Esperanto kun la titolo Zamenhof: Biografia skizo.

Tamen tiuj, kiuj ne sukcesis aĉeti Homaranon kaj kiujn ne kontentigis la mallonga Biografia skizo, petis reeldonon. Kaj kiam tiujn petojn kompletigis mendoj de libroservoj, ni kapitulacis. Do la dua eldono aperas en 2011, sed ne, laŭ nia plano, en 2017 – la jaro de la centa mortodatreveno de Zamenhof.

Kvankam ni havis je dispono unu jaron ĝis la reeldono, tio estis tro malmulta tempo pro laciga kaj temporaba pendolado inter Kaliningrado kaj Moskvo; kaj post la necesa instaliĝo en Moskvo ni ne plu povis konsulti niajn bibliotekon kaj arkivon en Kaliningrado. Krome ni devis ĉiumonate eldoni La Ondon de Esperanto kaj fari amason da pliaj aferoj. Sed malgraŭ la komplikitaj cirkonstancoj, ni faris nian plejeblon, kaj la dua eldono estas pli ol simpla reeldono.

Unue, danke al multaj libervolaj helpantoj, en ĝi estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kiuj makulis la unuan eldonon. Koran dankon! Sed korektante la erarojn, mi tute ne korektis la koncepton – Homarano plu restas libro pri Zamenhof, pri liaj vivo, verkoj kaj ideoj, kaj mi plu klopodis ne deflankiĝi al akcesoraj temoj politikaj kaj historiaj, krom (nemultaj) kazoj, kiam deflankiĝoj estis neeviteblaj por kompreno de iuj epizodoj.

Due, la nuna eldono, malgraŭ la iom pli densa enpaĝigo, estas je 40 paĝoj pli ampleksa ol la antaŭa. Ĝi ampleksiĝis, interalie, pro nova materialo, trovita de mi en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Peterburgo), pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, kies vivo en la unua eldono estis ne tute ĝuste prezentita pro mia trofido al la antaŭaj zamenhofologiaj studoj. Mi ankaŭ profitis utiligi la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds (ambaŭ en 2009), kaj, plej laste, la surdiskan kolekton de la kvar PVZ-eroj, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne suksesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj, imite al kelkaj Ludovikitaj volumoj, du recenzojn.

Ne ĉio, kion mi intencis fari antaŭ la reeldono, planita por 2017, estas realigita, sed mi estas kontenta pri la rezulto de mia laboro en la malfavoraj kondiĉoj de la okazonta, okazanta kaj okazinta transloĝiĝo. Ĉi tiu rezulto ne estus atingebla sen la konstanta helpo de mia edzino, Halina Gorecka, kiu, spite al siaj tre gravaj sanproblemoj, abnegacie dediĉis centojn da horoj al plurfoja provlegado kaj kontrolado de la teksto.

Kiel aŭtoro kaj eldonisto de ĉi tiu libro, kaj ankaŭ kiel admiranto de Zamenhof, mi esperas, ke ankaŭ la dua eldono ĝuos sukceson ĉe la legantoj.

Moskvo,
la 10an de junio 2011.

Aleksander Korĵenkov


Mi kore dankas al Esperanto Studies Foundation (ESF) pro subvencio, kiu helpis la aperigon de ĉi tiu libro,

kaj al ĉiuj personoj, kiuj diversmaniere helpis min en la kolektado de informoj kaj en la verkado de la libro, speciale al:

Fjodor Ignatoviĉ, Aleksandr Koroljov, Igorj Safonov (Belorusio),

Petr Chrdle, Miroslav Malovec (Ĉeĥio),

Detlev Blanke, Ulrich Lins, Felix Zesch (Germanio),

Tsvi Sadan, Josef Ŝemer (Israelo),

Hamada Kunisada, Syôzi Nobuyuki (Japanio),

Povilas Jegorovas, Gleb Malcev, Vytautas Šilas (Litovio),

Roy McCoy, Ionel Oneţ (Nederlando),

Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, Elżbieta Frenszkowska, Paweł Janowczyk, Elżbieta Karczewska, Jarosław Parzyszek, Zbigniew Romaniuk (Pollando),

Ergard Budagjan, Oksana Burkina, Halina Gorecka, Maksim Griŝin, Aleksej Korĵenkov, Tatjana Korĵenkova, Natalja Patruŝeva, Andrej Peĉonkin, Anatolij Sidorov, Viktor Zaĥarov (Ruslando),

Christer Kiselman (Svedio),

Andreas Künzli (Svislando),

Valerij Lobincev (Ukrainio),

Humphrey Tonkin (Usono),

kaj ankaŭ al la institucioj, kiuj afable permesis al mi labori kun malnovaj eldonaĵoj kaj dokumentoj:

Nacia Historia Arkivo de Belorusio en Grodno
(direktoro Tatjana Afanasjeva),

Kaŭna Regiona Arkivo, Litovio
(direktoro Gintaras Dručkus),

Ruslanda Ŝtata Biblioteko, Moskvo
(direktoro Viktor Fjodorov),

Centra Historia Arkivo de Moskvo
(direktoro Jelena Boldina),

Ruslanda Nacia Biblioteko, Sankt-Peterburgo
(direktoro Vladimir Zajcev).

Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo, Sankt-Peterburgo
(direktoro Aleksandr Sokolov)

Aleksander Korĵenkov


Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859

3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝis ilia unua filo Lejzer (Lazarj).

1869

Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.

1870

Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.

1873

Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).

1874

Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.

1878

5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.

1879

Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.

1880

Pretigas gramatikon de la jida lingvo.

1881

1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas.
Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.
Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo Universala.
Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.

1882

Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.
Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.
26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.
Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.

1883

18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.
18 (30) nov: Letero al la anoj de la juda socialisma grupo Bilu.

1884

Jarfino: Fino de la universitataj studoj.

1885

Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.
Majo-novembro: Kuracisto en Varsovio (Muranowska 34). Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.
Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.

1886

Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.
Julio: Okulkuracisto en Varsovio (Muranowska 40).
Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.

1887

18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik.
21 maj (2 jun): Permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.
14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.
9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.
Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.

1888

Januaro: Dua Libro de l' lingvo internacia.
30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof.
12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri Presaferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.
3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.

1889

Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.
1 sep: La unua numero de La Esperantisto.
Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.
1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.

1890

25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.
Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).
Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.
Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.

1891

Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.

1892

19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.

1893

Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario.
Aŭgusto: Universala Vortaro.
Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.

1894

Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto sian projekton pri reformoj en Esperanto.
Aŭgusto-septembro: Ekzercaro kaj Hamleto (Ŝekspiro).
15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto.

1895

15 aŭg: La lasta (1895, №5-6) numero de Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.

1896

Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.

1897

Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).

1898

Januaro: Fondo de Société pour la Propagation de l'Espéranto kaj de la revuo L'Espérantiste.

1900

3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.

1901

Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.
6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.

1902

Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.

1903

Novembro: Fundamenta Krestomatio.

1904

16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.

1905

9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.
Julio: Fundamento de Esperanto.
29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.
5–12 aŭg: La 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.

1906

Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.
Marto: Homaranismo.
27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo.
Septembro: La unua numero de La Revuo.
15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.

1907

12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo.
15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.
30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.
La Revizoro (Gogol).

1908

18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.
16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno.
Ifigenio en Taŭrido (Goeto), La rabistoj (Ŝillero), Georgo Dandin (Moliero).

1909

5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.

1910

20–25 apr: La 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.
14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono.
Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.

1911

26–29 jul: Kongreso de rasoj en Londono.
20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.

1912

11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.

1913

Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).
24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.

1914

30 jun. Rifuzas aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio.
1 aŭg: Germanio deklaras militon al Ruslando. Zamenhof kaj lia edzino estas haltigitaj en Kolonjo survoje al la (neokazinta) 10a UK en Parizo.
15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.
18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.
Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.

1915

3 mar: Fintraduko de la Malnova Testamento.
Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.
Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.
Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.

1917

15 feb: La lasta versio de la homaranismo.
Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.
14 apr: Morto.
16 apr: Entombigo.


Esenca bibliografio

DE ZAMENHOF

Zamenhof L. L. Originala verkaro / Komp. J. Dietterle. Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1929.

Leteroj de L.-L. Zamenhof. La tragedio de lia vivo rivelita en lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj. 2 volumoj / Komp., koment. G. Waringhien. Paris: SAT, 1948.

Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 3 volumoj / [Komp. Itô Kanzi]. Kioto: Ludovikito, 1989–1991.

Zamenhof L.-L. Mi estas homo / Komp., koment. A. Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj, 2006.

Zamenhofajn verkojn (inkluzive de tradukoj kaj lerniloj) entenas ankaŭ la 58-voluma Plena Verkaro de L. L. Zamenhof, sed plejparte en ĝi estas alia literatura, historia kaj zamenhofologia materialo.

PRI ZAMENHOF

Aymonier C. Lazaro-Ludoviko Zamenhof. Paris: Office Central Espérantiste, 1918.

Banet-Fornalowa Z. La familio Zamenhof. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2000.

Bennett I. Lidja Zamenhof. Coatbridge: Kardo, 1992.

Berdichevsky N. Zamenhof kaj Esperanto. Jerusalem: Sivron, 1986.

Boulton M. Zamenhof, aŭtoro de Esperanto. La Laguna: J. Régulo, 1962.

Caubel A. Nekonato: la Zamenhofa homaranismo. Beauville: Laŭte, 1998.

Centassi R., Masson H. La homo, kiu defiis Babelon / Trad. el la fr. G. Lagrange, P. Combot. Paris: L'Harmattan, 2001.

Cherpillod A. L. L. Zamenhof: Datoj, faktoj, lokoj. Courgenard: A. Cherpillod, 1997.

Cherpillod A. Les trois rêves humanistes du docteur Zamenhof. Courgenard: La Blanchetière, 2007.

Cherpillod A. Zamenhof kaj judismo. Courgenard: A. Cherpillod, 1997.

Chiti-Batelli A. Zamenhof, hodiaŭ. Rotterdam: UEA, 1999.

Dambrauskas-Jakštas A. Svajotojas: Apybraiža apie esperanto kalbos kūreją Liudviką Zamenhofą. Kaunas: Varpas, 2002.

Dobrowolski S., Rogowska J. Białostoczanin Ludwik Zamenhof i jego dzieło = Bjalistokano Ludoviko Zamenhof kaj lia verkaro / Trad. el la pola A. Zejdler. Białystok: Muzeum Historyczne. Oddział Państwowego Muzeum w Białymstoku, 1999.

Dobrzyński R. La Zamenhof-strato. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. Kaunas: Ryto varpas, 2003.

Dratwer I. Lidja Zamenhof: Vivo kaj agado. Antverpeno: TK; La Laguna: J. Régulo, 1980.

Drezen E. Zamenhof. Leipzig: SAT, 1929.

Edelbaum H. Halina dokumento pri la studentaj jaroj de L. L. Zamenhof. Tokio: Ĵuntaro Iŭaŝita, 1977.

Francini W. Doutor Esperanto. São Paulo: Esperanto-Asocio de São Paulo, 1973.

Gishron J. La Babela turo kaj Zamenhof. Jerusalem: Sivron, 1994.

Gishron J. Lingvo kaj religio: Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L. L. Zamenhof. Jerusalem: Sivron, 1986.

Glück J. Zamenhof: Memorparolado. Berlin: Haase, 1922.

Gomes Braga I. Zamenhof. Lisboa: Nia Stelo, 1959.

Haupenthal R. Albert Schramm (1880–1937) kaj lia korespondo kun Lazaro L. Zamenhof (1859–1917). Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1985.

Haupenthal R. Die Wien-Aufenthalte von Lazar Markoviĉ Zamenhof (1859–1917) und seine ophthalmologischen Studien bei Ernst Fuchs (1851–1930). Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009.

Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887). Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Malaucène: Edition Iltis, 2000.

Heller W. Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto / Trad. el la angla B. Westerhoff. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007.

Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1969.

Holzhaus A. Granda Galerio Zamenhofa. Vol. 1: 952 bildoj (fotoj kaj reproduktaĵoj). Helsinki: Fondumo Esperanto, 1973.

Holzhaus A. Granda Galerio Zamenhofa. Vol. 2: 501 bildoj (fotoj kaj reproduktaĵoj). Helsinki: Fondumo Esperanto, 1978.

Homarane: Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 1, numero 1 / Red. B. Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2010.

[Itô Kanzi]. Ludovikito. Historieto de Esperanto. Tokio: Libroteko Tokio, 1998.

Kongresinto. Boulogne 1905. Testo kaj triumfo / Antaŭpar. P. Boulet. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1965.

Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009.

Korĵenkov A. Zamenhof: Biografia skizo. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010.

Kraśko R. Ludoviko Zamenhof – la kreinto de Esperanto; Leyk J. Sociologia karakterizo de la Esperanto-movado; Żelazny W. Doktrino de Zamenhof: Eseoj. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio, 1983.

Künzli A. L. L. Zamenhof (1859–1917): Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. Wiesbaden: Harrassowitz, 2010.

La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio / Komp. T. Jung, A. Oberrotman. Kolonjo-Horrem: Esperanto Triumfonta, 1921.

Lamberti V. Una voce per il mondo. Lejzer Zamenhof, il creatore dell' Esperanto. Milano: Mursia, 1991.

López Luna A. Zamenhof: iniciador del Esperanto. Buenos Aires: Vertiente, 1948.

Maimon N. Z. La kaŝita vivo de Zamenhof. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1978.

Memorlibro eldonita okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof / Red. I. Lapenna. Londono: CED, 1960.

Murgin C. Progresemaj momentoj en la ideologio de L. L. Zamenhof: Kolekto de studoj. Sofio: Bulgara Esperantista Asocio, 1985.

Nordenstorm L., Lörnemark C. Doktor Zamenhof och det internationella språket: En bok om esperanto och dess upphovsman. Göteborg: Bokförlaget LiteraTuro, 2007.

Pereira de Souza D. Homaranismo: La interna ideo: Modesta komentario pri la interna ideo de Esperanto laŭ la kreinto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof. Rio de Janeiro: Societo Lorenz, 1994.

Plena verkaro de L. L. Zamenhof / [Komp. Itô Kanzi]. 58 volumoj. Tokio: Libroteko Tokio, 1973–2004.

Privat E. Vivo de Zamenhof. London: Brita Esperanto-Asocio, 1920.

Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono: Aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, Bjalistoko, 2009 / Red. C. Kiselman. Rotterdam: UEA, 2010.

Ribot A. Aŭtografoj de D-ro L. L. Zamenhof. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1965.

Romaniuk Z. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku = Gesinjoroj Zamenhof survoje al Bjalistoko kaj en la urbo. Brańsk: Zbigniew Romaniuk, 2009.

Romaniuk Z., Wiśniewski T. Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamanhofie, jego rodzinie i początkach esperanta = Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / Trad. el la pola P. Wierzbowski. Łódź: Księży Młyn, 2009.

Sirk H. La homaranismo de Zamenhof: La Ido-krizo. Wien: Aŭstria Esperanto-Movado, 2002.

Skalická J. Kongresaj paroladoj de L. L. Zamenhof kiel manifesto de esperantistmo. Toruń: Flamo, 2002.

Skalická J. Politikaj kaj religiaj ideoj de Zamenhof. Toruń: Flamo, 2004.

Sobolewski W. Itinero je la nomo de Zamenhof / Trad. el la pola J. P. Bieliński. Bydgoszcz: Centralny Ośrodek Informacji Turystycznej. Oddział w Bydgoszczy, 1987.

Spiridoviĉ E. Genia lingvisto venkita de etburĝeco: Fundamentaj momentoj en la lingva teorio de Zamenhof / Trad. el la rusa N-ulo. Kioto: L'Omnibuso, 1976.

Šupichová J. L. L. Zamenhof. Praha: Orbis, 1947.

Thien H. La vivo de D.ro L. L. Zamenhof en bildoj. [s.l.]: [T. Henk], [1984].

Tsukasa Kobayashi. L. L. Zamenhof. Tokyo: Hara Shobo, 2005. 299 p.

Van Kleef C. La Homaranismo de D-ro L. L. Zamenhof: Historia enketo pri la naskiĝo kaj la evoluo de la Zamenhofa Homaranismo / Trad. el la ned. C. Ribot. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1965.

Waringhien G. 1887 kaj la sekvo…: Eseoj IV. Antverpeno; La Laguna: Stafeto, 1980.

Waringhien G. Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: J. Régulo, 1959.

Wiesenfeld E. Galerio de Zamenhofoj. Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1925.

Wiśniewski T. Ludwik Zamenhof. Białystok: Krajowa Agencja Wydawnicza, 1987.

Ziółkowska M. Doktor Esperanto = Doktoro Esperanto. Warszawa: Wiedza Powszechna, 1959.

Zozulja B. Soci-politikaj konceptoj de L. L. Zamenhof. Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 1997.

Ĉi-supre estas nur la ĉefaj libroj pri Zamenhof (la unuaj eldonoj) en Esperanto kaj kelkaj nacilingvaj verkoj pri li, ne tradukitaj en Esperanton. Ne estas listigitaj reeldonoj, tradukoj de Esperantaj libroj, verkoj lingvistikaj, malgravaj broŝuroj k.s. La aŭtoro de ĉi tiu libro dum pluraj jaroj laboras pri kompilado de Zamenhofa kaj zamenhofologia bibliografioj. Kunlaborantoj estas serĉataj.

En nia retejo estas legeblaj ankaŭ:

Artikolo de la aŭtoro el La Ondo de Esperanto
Recenzo de Walter Żelazny


Hejmo