Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto


Internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ekde marto 2004 ĝis julio 2005 enhavis specialan kvarpaĝan aldonon kun la titolo Eŭropa Bulteno. Per tio reviviĝis la Eŭropa Bulteno, kiu ĉesis aperi en 2002 post la eksiĝo de Umberto Broccatelli kiel prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Entute aperis 15 numeroj, kiujn redaktis Dafydd ap Fergus, Marko Naoki Lins kaj Vesna Obradović.

Ekde aŭtuno 2005 Eŭropa Bulteno estos eldonata nur elektronike.



La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU