Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto

INTERLINGVISTIKO, PLANLINGVISTIKO, ESPERANTOLOGIO

Dulichenko. En la serchado de la mondolingvoAleksandr Duliĉenko. En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj (2006)
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
Serio Scio. Volumo 7
160 paĝoj. Bindita. Prezo: 15 eŭroj

Profesoro Aleksandr Duliĉenko (Tartua Universitato, Estonio) donis al la libro ĉi tiun preskaŭ Drezenan titolon por emfazi, ke interlingvistiko konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo. Jam delonge ne aperis ĝisdata libro pri la historio de internacia lingva komunikado, teoriaj problemoj de interlingvistiko, evoluo de lingvoprojektado kaj prezento de la plej interesaj planlingvoj. La libro estas verkita en la rusa lingvo. Ĝin tradukis en Esperanton Aleksander Korĵenkov.

Pliaj informoj pri la libro kaj pri ĝia aŭtoro (kaj unu ĉapitro en la formato pdf)

Kálmán Kalocsay. Sendemandaj respondoj (1992)
28 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1,5 eŭroj

Sendemandaj respondoj estas parto de la esearo de Kalocsay Lingvo, stilo, formo. Ĉi enhavas jenajn artikolojn: La difina artikolo, “Iu” kaj “ia”, Kvazaŭ, Duoblaj konsonantoj, Konjunktivo, Iom pri la vortsekvo, Virinaj nomoj, “Ata” kaj “ita”, Kunmetitaj verboformoj, Edziĝi, enamiĝi, Mirinda, Kutimi, De, depost, ekde, deĉe, deper, Ci.

Sergio Pokrovskij. Lingvaj respondoj (1999)
Serio Scio. Volumo 3
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj

Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, respondis al demandoj de legantoj de “Ruslanda Esperantisto”. Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Fine, ĉe “Ruslanda Esperantisto” aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij “Lingvaj Respondoj” en la serio “Scio”. Preparante la respondojn al la reeldono, la aŭtoro reviziis la tekston.

La 80-paĝa libro enhavas 10 eseojn:

  • La artikolo
  • Medialo, refleksivo, pasivo
  • La transskribaj problemoj
  • “Ties” kaj “ĝia”
  • La landnoma problemo
  • Niaj karaj ĉapeloj
  • Kiel skribi mian nomon?
  • Sekso kaj intelekto
  • La aspektoj
  • “Da” kaj “de”

Recenzo de Alexander Shlafer

Александр Корженков. Краткая грамматика эсперанто (1997)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

La ruslingva gramatiko de Aleksander Korĵenkov enhavas bazajn klarigojn pri la ĉefaj gramatikaj elementoj de Esperanto: alfabeto, prononco, vortospecoj, vortfarado kaj aliaj. Tiu ĉi kompendieto estas destinita por kursanoj, kursfinintoj kaj ĉiuj ruslingvanoj, kiuj intencas lerni Esperanton. Ĝi estas bonege uzebla en instruado kaj ĉe prepariĝo por elementa lingvo-ekzameno.

L.-L. Zamenhof. Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (1994)
Serio Scio. Volumo 1
56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia estis preparita de Zamenhof por la kongreso de la Franca asocio por la akcelado de sciencoj (Parizo, 1900). Zamenhof subskribis sian eseon per la pseŭdonimo Unuel.
Dum kelkaj jaroj, multaj esperantistoj opiniis, ke per la nomo Unuel sin kaŝis Louis de Beaufront, kiu tralegis la tekston de Esenco kaj estonteco en la menciita kongreso. Nur post dek jaroj L.L.Zamenhof konfesis en la 6a Universala Kongreso (Washington, 1910), ke li mem estas la aŭtoro de tiu ĉi eseo.

L.-L. Zamenhof. Lingvaj respondoj (1992)
56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

«Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro…»
(L. Zamenhof. El la antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj)

La tuta teksto de la Lingvaj Respondoj estas konsultebla en la reto. 


ESPERANTO: HISTORIO, KOMUNUMO, KULTURO, MOVADO

1a Balta Esperanto-Forumo: Memorlibreto (2002)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
12 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Kongreslibreto pri la unua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazis en Kaliningrado somere 2002.

Auld (Gimelli)Auld, William. 75 jaroj (1999)
Redaktis Aleksander Korĵenkov
56 paĝoj. Prezo: 4 eŭroj

Maloftas en nia literaturo rememoroj — eĉ Zamenhof ne postlasis rememorojn pri siaj infaneco, amikoj, enamiĝoj ktp., dum en la granda mondo tiu ĝenro estas tre ŝatata. Kaj la nemultaj eldonitaj rememoroj seniluziigas; ekzemple, Hans Jakob bone priskribas sian laboron ĉe UEA, sed lia vivo privata restas por ni kaŝita. Tial 75 jaroj de William Auld estas grava ne nur por vidi la personecon de la plej elstara el la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ kiel ekzemplo, kiun sekvu niaj aliaj eminentuloj.

La vivo de Auld bildiĝas antaŭ ni: deveno kaj lernejaj jaroj de Bill; liaj hobioj; flugarmea servo en la mondmilito; esperantistiĝo; vivo familia; konatiĝo kun Meta; amikoj kaj libroj; pritakso de la nuna stato de Esperantujo. Krom la aŭtobiografion, la libro enhavas antaŭparolon, 17 fotojn el la arkivo de Auld, poemojn kiujn li mem elektis, kaj utilan bibliografion.

Recenzo de Andrej Peĉonkin

Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio (4a eld. 2005)
Kompilis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
32 paĝoj. Vinktita. Prezo: 4,50 eŭroj

La kvara eldono de la Bibliografio enhavas bibliografian priskribon de 594 volumoj en/pri Esperanto kaj interlingvistiko, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio, kiuj estas konservataj en la Kolektiva Esperanto-Biblioteko (Jekaterinburg-Krasnojarsk) kaj en La Biblioteko de La Ondo (Kaliningrado).

Al seriozaj kolektantoj ni volonte sendos la Bibliografion en la formato doc aŭ pdf.

Aleksej Birjulin. Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado (1984)
Serio Movadaj kajeroj. Volumo 2
8 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

La eseo de Aleksej Birjulin estis verkita en 1982, kaj ĝi estis plurfoje buŝe prezentita de la aŭtoro. La prezenton ĉiam sekvis arda priparolo, eble ĉar parton de la publiko konsistigis la kritikataj “aktivuloj”. Dum la jaroj, pasintaj post la eldono de la eseo, en nia parolkomunumo aperis novaj fenomenoj, kelkaj pli fruaj tendencoj malgraviĝis, tamen la eseo de Birjulin estas grava ne nur historie.

Ernest Drezen. Historiaj studoj (1992)
167 paĝoj. Bindita. Jaketo. Prezo: 8 eŭroj

La Historiaj studoj estas eldonitaj okaze de la centjara naskiĝdatreveno de Ernest Drezen. La volumo enhavas tri konatajn studojn de Drezen:
  • Analiza historio de Esperanto-movado (1931)
  • Zamenhof (1929)
  • En batalo por SEU (1932, tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)

La editoro zorge kontrolis kaj reĝustigis la eldirojn de Zamenhof, Privat k.a., kiujn Drezen ofte miscitis aŭ kripligis. Estas korektitaj faktaj eraroj (datoj, nomoj, titoloj) kaj la plej krudaj eraroj, kiuj ĉiupaĝe makulis la lepsikajn eldonojn de la Analiza historio kaj Zamenhof.

Korzhenkov. Dek librojDek libroj (2010)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
32 paĝoj. Vinktita. Serio Nia trezoro; Volumo 1. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: La Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, Plena Vortaro de Esperanto, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Plena Gramatiko de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en Perspektivo, Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La tekstojn verkis Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Carlo Minnaja. Ĉiuj tekstoj (escepte de unu) unue aperis en la rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto en 2008.

La libron kuneldonis Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio.

Korzhenkov. Dek gazetojDek gazetoj (2010)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
32 paĝoj. Vinktita. Serio Nia trezoro; Volumo 2. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de dek gravaj Esperanto-gazetoj: La Esperantisto, Lingvo Internacia, Esperanto, La Revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato. La tekstojn verkis István Ertl, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Stella Meester. Ĉiuj tekstoj unue aperis en la rubriko Nia trezoro en La Ondo de Esperanto en 2009.

La libron kuneldonis Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio.

Du eseoj (1983)
Serio Movadaj kajeroj. Volumo 1
11 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Per tiu modesta multobligaĵo komenciĝis nia eldona agado. La kajereto enhavas du tekstojn:
  • Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andrej Peĉjonkin. Uralaj renkontiĝoj
  • Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de la Urala Esperanto-Komitato

Eŭropo-Azio'91 (1991)
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Eŭropo-Azio'92 (1992)
18 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Eŭropo-Azio'93 (1993)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Eŭropo-Azio'97 (1997)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

La kvar “kongreslibretoj” entenas, krom la programoj de la internaciaj aranĝoj, ankaŭ enkondukojn pri la respektivaj ĉeftemoj, informojn pri la akceptintaj urboj, aliajn materialojn.

Gorecka kaj Korzhenkov. Esperanto en RuslandoHalina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Esperanto en Ruslando (2000)
Serio Scio. Volumo 4
40 paĝoj. Prezo: 4 eŭroj

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov plurfoje prelegis pri la historio de Esperanto en Ruslando. Sojle de la 73a Kongreso de SAT (Moskvo, 15-23 jul 2000) la teksto de la prelegociklo (kvar prelegoj) aperis broŝurforme.
  • Antaŭparolo: En la imperio / La komenco / En la du ĉefurboj / Post la fermo de la Ligo
  • En la lando de l' venkinta proletaro: Tumultaj jaroj / La landa asocio fondita / SEU kaj SAT / Skismo / Spiona organizo
  • Post la dua mondmilito: Renaskiĝo / Inter vortoj kaj faroj / En kaj ekster la domo de la amikeco / Glasnosto, perestrojko kaj Esperanto
  • En la sendependa Ruslando: Disiĝi por kuniĝi / Ne nur asocie / Post la unuiĝo
  • Notoj
  • Biografietoj (pli ol 40 personoj)
  • Bibliografio

Recenzo de Ziko Marcus Sikosek

Gorecka kaj Korĵenkov. Nia diligenta kolegaro Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj (2018)
Serio Scio, №10
320 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 30 eŭroj

La enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) prezentas ducent eminentajn esperantistojn ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Malkiel en la Enciklopedio de Esperanto (eldonita antaŭ pli ol 80 jaroj) en NDK ĉiu artikolo sekvas la saman skemon. Ĉiun artikolon garnas bibliografioj kaj fotoportretoj. Librofine oni trovas utilajn tabelojn. La 320-paĝan enciklopedion verkis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, la eldonanto kaj redaktanto de la populara sendependa gazeto La Ondo de Esperanto.

Detalaj informoj pri NDK

Korzhenkov. Historio de EsperantoAleksander Korĵenkov. Historio de Esperanto (2005)
Serio Scio. Volumo 5
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

La libro konsistas el 11 ĉapitroj:
  • La iniciatoro de Esperanto
  • La unuaj jaroj
  • La franca periodo
  • Du gravaj jaroj: 1905–1906
  • Ido-skismo
  • Serĉante organizan solvon
  • Antaŭ internaciaj institucioj
  • La neŭtrala movado inter la du mondmilitoj
  • For la neŭtralismon!
  • Post la dua mondmilito
  • Post la falo de la Berlina Muro

Pli pri la libro

Recenzoj de Carlo Minnaja kaj de Andreas Künzli

Korzhenkov. HomaranoAleksander Korĵenkov. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof (2009, 2a eld. 2011)
Serio Scio. Volumo 8
360 paĝoj, bindita. Prezo: 27 eŭroj

Dum pli ol okdek jaroj la ĉefa biografio de Zamenhof estis la plurfoje reeldonita romaneto Vivo de Zamenhof de Edmond Privat (1920). Kelkaj postaj verkoj estis malpli sukcesaj. En la jaro de la 150-jariĝo de la iniciatoro de Esperanto aperis tute nova biografio.
En bibliotekoj kaj arkivoj (en Peterburgo, Moskvo, Grodno, Kaŭno) kaj en malmulte konataj presaĵoj la aŭtoro trovis interesajn informojn, kiuj mankis en la pli frue eldonitaj zamenhofologiaj verkoj. Homarano estas la plej plena, ĝisdata kaj sistema prezento de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof. La libron Homarano kuneldonis Sezonoj (Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (Litovio).
La unua eldono rapide elĉerpiĝis, kaj du jarojn post ĝi aperis la dua eldono korektita kaj ampleksigita.

La enhavtabelo.
Recenzo de Walter Żelazny (1a eldono)
Recenzo de Jean-Luc Tortel (2a eldono)

Aleksander Korzhenkov. ZamenhofAleksander Korĵenkov. Zamenhof: Biografia skizo (2010)
Serio Scio. Volumo 9
64 paĝoj, Vinktita. Prezo: 6 eŭroj

Ĉi tiu biografia skizo baziĝas sur la materialo de la jam elĉerpita Homarano (2009) de la sama aŭtoro. Kvankam Zamenhof estas primare destinita por eldono de nacilingvaj versioj (la angla versio aperis en Nov-Jorko somere 2010), ĝi estos interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj tralegis Homaranon, ĉar ĝi enhavas kelkajn faktojn (ekzemple, pri Mark Zamenhof), kiujn la aŭtoro trovis en arkivoj post la eldono de Homarano. La Esperanta versio ne plene koincidas kun la teksto por tradukado al la naciaj lingvoj, ĉar la esperantistoj ne bezonas, ekzemple, informojn pri la lingva strukturo de Esperanto, kiuj estas necesaj por la nacilingva legantaro. La libron kuneldonis Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio.

Ĉi tiu libroj jam aperis en la angla kaj slovaka tradukoj.

Recenzo de Carlo Minnaja.

Korzhenkov. Unu Ringo ilin regasAleksander Korĵenkov. Unu Ringo ilin regas: John Ronald Reuel Tolkien en Esperanto (2008)
Serio Sed ne el katedro. Volumo 4
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Unu Ringo ilin regas estas eseo de Aleksander Korĵenkov pri la projekto Tolkien en Esperanto. Kiel prelego, ĝi estis plurfoje prezentita en diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Unu el fruaj versioj de la teksto aperis en Lingva Arto, jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (Rotterdam: UEA, 1999, pĝ. 92–100).

La eseo de Korĵenkov estas interesa ne nur por la ŝatantoj de Tolkien, sed ankaŭ por tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta tradukarto kaj pri la verkaro de William Auld, kies traduko de La Mastro de l' Ringoj estis reeldonita en 2007.

Ruslanda Esperantista Jarlibreto. 1995 (1995)
Kompilis Halina Gorecka
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Ruslanda Esperantista Jarlibreto. 1996 (1996)
Kompilis Halina Gorecka
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

En 1995 kaj 1996 Ruslanda Esperantisto produktis du jarlibretojn, kiujn ricevis ĉiuj membrojn de la landa asocio REU. La libretoj enhavas multajn utilajn adresojn.

Urala bibliografio: 1986 (1988)
Kompilis Halina Gorecka
12 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

La broŝuro mencias priesperantajn materialojn en la urala gazetaro kaj kontribuaĵojn de uralaj esperantistoj en la Esperanta gazetaro.

Kongresaj paroladojL. Zamenhof. Kongresaj paroladoj (1995, 2a eld. 2015)
Serio Scio. Volumo 2
64 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj

Ĉiu kongresa parolado de Ludoviko Zamenhof havis apartan temon, kaj kelkaj paroladoj havas ne nur historian signifon, sed estas certagrade aktualaj ankaŭ nun, ekzemple, lia parolado en la unua Ruslanda Esperantista Kongreso (Sankt-Peterburgo, 1910), kiun Ivo Lapenna nomis “plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto”. En ĉi tiu krestomatia parolado estas emfazitaj la instrua kaj eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Entute en tiu ĉi kolekto estas dek unu paroladoj.

La libro elĉepriĝis kelkajn jarojn post la eldono. En 2015 aperis la dua eldono, kiu aĉeteblas papere kaj elektronike.

Detalaj informoj pri la libro.

Zamenhof. Mi estas homoL.-L. Zamenhof. Mi estas homo (2006)
Kompilis, enkondukis kaj komentis Aleksander Korĵenkov
Serio Scio. Volumo 6
288 paĝoj. Bindita. Prezo: 24 eŭroj

En Mi estas homo (MEH) estas 77 Zamenhofaj verkoj (traktaĵoj, artikoloj, paroladoj, leteroj) interesaj ideologie. Kvankam preskaŭ ĉiujn tekstojn eldonis diverstempe Ludovikito, estas malfacile serĉi ilin inter pluraj volumoj, kaj — bedaŭrinde sed neignoreble — ne ĉiu esperantisto povas aĉeti la tutan serion da libroj, kiu kostas sume pli ol mil eŭrojn. Krome, Esperantaj tradukoj de kelkaj el fruaj ruslingvaj verkoj cionismaj kaj hilelismaj de Zamenhof enhavis erar(et)ojn, kiujn redaktoroj ne rimarkis antaŭ la eldono de MEH. La libro aperis en la jaro de la centjariĝo de la Interna Ideo de Esperanto en la serio Scio.

Pli pri MEH
Letero de L.-L.Zamenhof al la anoj de BILU
Recenzo de Walter Żelazny


LIVER-KONDIĈOJ

Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj. Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas sendokostojn.

La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:

  • 4–10 ekzempleroj 33%
  • 11–20 ekzempleroj 40%
  • Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso: sezonoj@kanet.ru
UEA-konto: avko-u

Komenco