ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO

LERNOLIBROJ KAJ VORTAROJ

Бронислав Чупин. Эсперанто. Калык куспо кылъя учебник (2000)
Tradukis el la rusa Aleksandr Laptev
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 4 eŭroj

Udmurtoj estas aŭtoktonaj loĝantoj de Udmurtio. Ekde la mezo de la 16a jarcento Udmurtio estas en Ruslando. El ĉ. 750 mil udmurtoj 496 mil loĝas en Udmurta Respubliko (ĉefurbo Iĵevsk). La udmurta lingvo apartenas al la perma branĉo de la finn-ugra lingvofamilio; ĝia skribsistemo estas cirilida. La plimulto de la kredantaj udmurtoj estas rus-ortodoksaj.

La unuan lernolibron por udmurtoj verkis ruslingve konata aktivulo kaj E-instruisto Bronislav Ĉupin; ĝin tradukis en la udmurtan lingvon ĵurnalisto kaj esperantisto Aleksandr Laptev. Ĝi estas eldonita dank' al subvencio de FAME-Fondaĵo (Germanio).

Ĉi tiu lernolibro estas aktualigita kaj perfektigita versio de la gazeta kurso de Bronislav Ĉupin, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj en junulara udmurtlingva gazeto Ĝoĉbur (Saluton). La okdekpaĝa libro enhavas 20 lecionojn kun multaj poeziaĵetoj.

Lilia Fabretto. Esperanto simple (1998)
Tradukis kaj adaptis Bronislav Ĉupin
56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Esperanto simple estas populara kurslibro de Lilia Fabretto, eldonita de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio. En 1996 la aŭtorino kaj TEVA donis konsenton pri eldono de la rusa traduko, kiun faris Bronislav Ĉupin.

Esperanto simple ne celas kompletan alproprigon de la lingvo, sed ĉefe konatiĝon kun la lingvostrukturo. La kursmaterialo estas dividita en 7 lecionojn. La bela volumeto krom la lecionoj enhavas ŝlosilon de la ekzercoj, liston da afiksoj, utilajn tabelojn, Esperantan-rusan vortareton kaj utilan adresaron. La libro konservis ĉiujn bildojn, kiujn faris por la originala eldono Bruno Nascimben.

Александр Корженков. Эсперанто-русский словарь (1997, 2a eld. 1998, 3a eld. 2000)
32 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

La vortaro de Aleksander Korĵenkov entenas ĉirkaŭ 2 mil vortojn. Ĝi estas destinita por kursanoj, kursfinintoj kaj ĉiuj, kiuj intencas lerni Esperanton. Tri eldonoj aperis dum kvar jaroj.
La bazo de la vortaro estas 706 radikoj de la unuaj kvin oftec-grupoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, al kiuj estas aldonita la leksika materialo de la elementa kurso de la Urala Esperantista Societo. Krome, la vortaro enhavas iom da novaj vortoj, lastatempe vaste uzataj en la parolo, literaturo kaj en la popularaj gazetoj Esperanto, Heroldo de Esperanto, Monato kaj Ruslanda Esperantisto, sed ankoraŭ ne registritaj en la ekzistantaj Esperanto-rusaj vortaroj.

Златко Тышляр, Иван Шполярец, Споменка Штимец, Роже Эмбер. Эсперанто: Учебник международного языка. Загребский метод (2003)
Перевод с эсперанто Александра Корженкова
72 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj

Internacia lernolibro de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo estas aplikebla en kursoj kun instruisto, en korespondaj kursoj kaj por memlernantoj. La lernolibro enhavas 12 lecionojn kun originalaj ilustraĵoj, kantojn, gramatikajn tabelojn, du vortarojn, bazajn informojn pri Esperanto kaj ŝlosilon por ekzercoj.

Ĝi estas verŝajne la plej populara moderna lernolibro de Esperanto — jam aperis 9 kroataj eldonoj, po 3 eldonoj por germanoj kaj slovenoj, po 2 eldonoj por italoj, katalunoj kaj francoj, kaj ankoraŭ 21 nacilingvaj eldonoj. La rusa versio estas jam la 28a nacia eldono de la Zagreba Metodo.


SCIENCO KAJ TEKNIKO

Komputika Leksikono de Sergio PokrovskijSergio Pokrovskij. Komputika leksikono (1995)
368 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 15 eŭroj

Mirinda verko, admirinda aŭtoro! Jen la unua impreso post trafoliumo de Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij.
Stefan Maul (Internacia Ĵurnalisto. 1995. №4)

Ĉi tiu verko estas elstara ekzemplo de zorge preparita, zorge preslegita leksikono. Verko nepre imitenda!
Donald Broadribb (Esperanto sub la Suda Kruco. 1995, №6)

Jen evento en la panoramo de esperantlingvaj sciencaj eldonaĵoj… Ĉi tiu laboraĵo relanĉas la internan kreivon de la internacia lingvo.
Maŭro La Torre (Esperanto. 1995. №12)

La verko estas valora konsultlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri komputiko.
Paul Peeraerts (Monato. 1995. №12)

Intervjuo kun la aŭtoro kaj recenzo.


TRADUKOJ EL ESPERANTO

Масаюки Саёндзи. Восточная Медицина.
Самоучитель по нетрадиционным методам массажа (1992)
Перевод Ирины Черновой
144 paĝoj. Ilustrita. Bindita. Prezo: 7,5 eŭroj

Traduko de Orienta speciala diina masaĝo de Masayuki Saionji.

Бруно Фогельманн. Новый реализм (1992)
Перевод Бориса Колкера и Андрея Парфентьева
176 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 7,5 eŭroj

Traduko de La nova realismo de Bruno Vogelmann.

Ульрих Маттиас. Христианство и эсперанто (2002)
Перевод с эсперанто
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 6 eŭroj

Traduko de La nova latino de la eklezio de Ulrich Matthias.

DIVERSAJ

Aleksander Korĵenkov. Anton Ĉeĥov en Esperanto (2005)
Serio Sed ne el katedro. Volumo 1
19 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Aleksander Korĵenkov. Fjodor Dostojevskij en Esperanto (2005)
Serio Sed ne el katedro. Volumo 2
19 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

La du broŝuroj prezentas la vivon kaj kreadon de, respektive, Anton Ĉeĥov kaj Fjodor Dostojevskij, kun aparta konsidero de problemoj, kiujn frontis tradukantoj al Esperanto. Utilaj helpiloj por la atentaj legantoj de Blankaj noktoj kaj Ĉeriza ĝardeno.
Al seriozaj esplorantoj ni pretas sendi la tekstojn elektronike en la formato pdf.

Iosif Stalin. Marksismo kaj lingvoscienco (1992)
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
Enkonduko de d-ro Ulrich Lins
44 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Oni ne konas pli grandan efikon de gazetartikolo ol de Pri la marksismo en la lingvoscienco de Stalin. La tuta Sovetunio ĝis studadis. Lernejanoj, studentoj, partianoj, komsomolanoj, instruistoj k.a. devis teni ekzamenon pri ĝiaj tezoj.
Tiu ĉi eseo kaj kelkaj aliaj sambroŝuraj lingvistikaj kontribuoj de la “Korifeo de la sciencoj”, ekzemple la konata Respondo al kamarado Ĥolopov suplementas La danĝeran lingvon de Ulrich Lins, kies eseo Stalin kontraŭ Marr: La sekvoj por Esperanto malfermas la kolekton.

Maksimov M.Sub la gvido de la Glora Militestro (1991)
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
8 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

Tiu ĉi kajereto rakontas pri kelkaj malmulte konataj faktoj pri la vivo de Kim Il Sung — la Granda Gvidoro de Norda Koreio.

FAKSIMILAJ REPRESOJ

Verdaj fajreroj (1908/1992)
Poemoj de Roman Frenkel
43 paĝoj. Vinktita. Jaketo. Prezo: 3 eŭroj

Superforta ambicio (1913/1992)
Originala novelo de Aleksandr Saĥarov
52 paĝoj. Vinktita. Jaketo. Prezo: 3 eŭroj

La premiito (1913/1992)
Originala novelo de Herschel S. Hall
24 paĝoj. Vinktita. Jaketo. Prezo: 1,5 eŭroj

Tra la loko ensorĉita (1913/1992)
Originala novelo de Ivan Ŝirjajev
16 paĝoj. Vinktita. Jaketo. Prezo: 1,5 eŭroj

Zorgo pri la konservado de la valoroj de Esperanto instigis nin reeldoni gravajn verkojn, kiaj Metropoliteno de Varankin, Historiaj studoj de Drezen kaj kelkaj verkoj de Zamenhof. Krome estas faksimile reproduktitaj kvar broŝuroj, eldonitaj en Ruslando antaŭ la revolucio de 1917.

LIVER-KONDIĈOJ

Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj. Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas sendokostojn.

La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:

Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso: sezonoj@kanet.ru
UEA-konto: avko-u
Komenco