Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 2 (100)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Michel Duc Goninaz)

Sur la kovrilpaĝo estas la Esperantisto de la Jaro, Michel Duc Goninaz, kies respondoj malfermas la jubilean kajeron de La Ondo. (La fotaĵon sendis Roy McCoy, CO UEA)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

LINGVO

BELETRO

CIVILIZO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Leterkesto

Ĉi tiu estas la centa Ondo, kiun ni eldonis post la refondo. Ni kore dankas ĉiujn, kiuj gratulis nin okaze de la “jubileo”. Nia revuo aperas por vi, kaj tial ne la redakcio, sed la legantoj malfermas la jubilean kajeron.

Halina kaj Aleksander


Vi faras multe pli ol nur revuon. Vi faras kulturon — vi flegas kulturon per via aktivado por renaskiĝo de eŭropa kulturo sur tomboplaco de kulturoj prusa, litova, juda, germana. Via apero en ĉi eŭropa kaj epoka trapasejo en Eŭropa Lingvojaro estas omena.

Post la vizito al Zamenhofa semajnfino sur Pregola bordo mi revenis al Vilno kun volumo el Dostojevskij-serio, eldonata de vi. Dum antaŭnovjaraj festotagoj mi akiris el Minsko analogan volumon en lingvo bjelarusa — eldonita en kvanto de nur 1000 ekzempleroj. Komparo de ambaŭ atestas, kia estas Esperanto — ne nur vivanta, sed ankaŭ vivonta.

Valdo Banaitis (Litovio)


Mi varme gratulas al la eldonanto-administranto kaj al la redaktoro pro la atingo de la centa numero de La Ondo de Esperanto! Mi sincere admiras vian laboron, kies frukto estas tiu ĉi interesa, vigle redaktata revuo, kies abonanto mi fieras esti ekde la unua numero. Inter Esperanto-revuoj La Ondo estas modela kaj ĝian ĉiun numeron mi legas de la komenco ĝis la fino. Iel ĝi memorigas min pri mia plej ŝatata revuo en la 80-aj jaroj, nome Hungara Vivo.

Mi deziras al La Ondo bonan duan jarcenton!

Osmo Buller (Finnlando)


Mi gratulas Vin por Via jubileo okaze de la eldono de la centa kajero de LOdE en la nuna serio kaj deziras al Vi sukceson kaj ĝojon en Via laboro.

La kajeroj de LOdE ĉiam ege plaĉas al mi, ĉar ili estas valora forumo de progresemaj Esperantistoj kaj informas pri la plej diversaj temoj, problemoj kaj aktivadoj en la Esperanto-movado. Samtempe helpas iniciati la diskutojn pri ili.

Ankaŭ Via kreskanta ĉeesto en la interreto estas avantaĝa, ĉar Vi povas sekvi la ŝanĝojn de la strukturo de komunikado en la mondo. Ĝi estus evidente la unika vojo, garantii ankaŭ estonte la “forumon LOdE”.

Hans-Burkhard Dietterle (Germanio)


Al la Ondo mi sendas mian gratulon okaze de ĝia centa kajero, kun bondeziroj por la vojo al la ducenta.

Michel Duc Goninaz (Francio)


Dankegon pro via revuo ĉiam kun tre interesa enhavo. La Ondo de Esperanto estas fakta atesto, ke espero ankoraŭ ne forlasis tutmondan esperantistaron. Sen via laboro nia espero ne estos tiel ŝirmita. Ni deziras al vi, ke vi ankoraŭ longajn jarojn sana kaj kontenta ĝuu fruktojn de via laboro.

Jadviga Wasiuk kun esperantistoj el Pelplin (Pollando)


Estos granda honoro se mi havos okazon rakonti pri niaj Zamenhofaj Tagoj sur la paĝoj de La Ondo de Esperanto en la 100a numero de tiu ĉi revuo. Nome de ĉiuj bjalistokanoj mi deziras al vi multe da legantoj kaj fortoj dum la laboro, por ke via revuo ankoraŭ longe ekzistu kaj restu same interesa.

Ela Karczewska (Pollando)


Mi tute hazarde “renkontis” La Ondon antaŭ tri jaroj, kaj tuj amikiĝis kun ĝi. Mi trovas ĝin ĉiam interesa, informplena, esperiga, distra. Dankon pro la farita laboro kaj bondezirojn ĉe la estontaj klopodoj!

Breandan O' Mearain (Norda Irlando)


Mi elkore gratulas La Ondon pro la atingo de la centa kajero februare 2003. La Ondo de Esperanto estas tre grava kaj legebla informilo, kiu multe kontribuas al la evoluo de la Esperanto-kulturo. Mi ĉiam legas ĝin kun ĝuo, kaj deziras al ĝi la ducentobliĝon.

Dr. Seán Ó Riain (Irlando)
Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio


En la nomo de nia Esperanto-Rondo Starto en Starogard Gdański mi gratulas vin okaze de la jubilea centa kajero de La Ondo de Esperanto! Mi opinias, ke La Ondo estas solide redaktata. Bona Esperanto-laboro! Mi deziras al redaktoraro multe da fortoj, sano kaj pacienco por daŭrigi la laboron kaj atingi denove la jubilean, ducentan, kajeron de pli kaj pli konata kaj ŝatata revuo — La Ondo de Esperanto!

Zbigniew Tylkowski (Pollando)


Ĉion bonan kaj prosperon al La Ondo de Esperanto. Ĝi estu en la nova jaro same interesa, informplena kaj vigla. Pligrandiĝu la kvanto da abonantoj de LOdE!

Tatjana Vŝivceva, Timofej Vŝivcev (Ruslando)


Vian revuon mi abonas kaj legas preskaŭ de la komenco de ties renaskiĝo. Mi opinias la revuon interesa, intelekte altnivela, kvankam mi konscias, ke ĝi povus esti ankoraŭ pli bona, sed bedaŭrinde la merkataj leĝoj bremsas tion. Ĉio ĉi atestas ke la redaktoroj de La Ondo de Esperanto apartenas al la ĵurnalisma talenta elito. La revuo, kaj tio estas ties plej granda merito kaj glorinda ago, estas objektiva. Ĝi prezentas realecon de Esperantio, ties diversajn ideologiajn, strategiajn kaj organizajn problemojn. Ĝi ne timas elvoki danĝerajn temojn, polemikojn kaj opiniojn, foje ne popularajn, sed certe necesajn por nia kulturo.

Estas tute escepte, ke mi laŭdas revuojn, sed certe mi donas mian apogon kaj laŭdon ĉefe al du tiaj: al Literatura Foiro, kiu ĵus festis sian 200an numeron kaj al La Ondo de Esperanto, kiu festas sian 100an numeron. Sukcesojn!

Prof. d-ro Walter Żelazny (Francio)
Konsulo de la Civito


Michel Duc GoninazMi estas kontenta ĝenerale…

Michel Duc Goninaz, 69-jara docento pri la rusa lingvo en la Universitato de Provenco (Aikso-Marsejlo), la Esperantisto de la Jaro 2002, afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

MDG: Surprize, kompreneble. Ne nur mi ne sciis, ke mi estis proponita por tiu honora titolo — kio certe normalas laŭstatute — sed mi eĉ ne memoris pri ĝia ekzisto. Avertita de Halina Gorecka telefone, mi provis maski mian surprizon per ŝerco (“Nur de la jaro? Kial ne de la jarcento?”)… Mi ĝis nun ofte respondis al intervjuoj, ke mi estas esperantisto de la jaro 1946, kaj nun mi devas esti la esperantisto de la jaro 2002. Sed, diable, tiu jaro jam estas for!

Krome atingis min la informo pri Liro-2002. Mi tre ĝojas, ke mia traduko de Sologub plaĉis al la juĝkomisiono.

LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis la Novan PIV, kies reviziadon vi gvidis dum pli ol jardeko. Ĉu vi mem estas kontenta pri la rezulto de via laborego?

MDG: En aprilo 2002 mi estis kontenta, ke la laboro finiĝis. En julio mi estis kontenta, ke la vortaro aperis. Pri la rezulto mi povas trankvile diri, ke mi estas kontenta ĝenerale, sed malkontenta pri diversaj detaloj. Sed mi ne volas senigi la recenzistojn je iliaj laŭrajtaj malkontentoj.

LOdE: Ĉu en Esperantujo leksikografoj havas pli da respondeco pri la lingvo ol la aŭtoroj de nacilingvaj vortaroj? Ja en Esperantujo mankas lernejoj, universitatoj, tagĵurnaloj, teatroj, televido kaj aliaj institucioj kiuj evoluigas la lingvon.

MDG: Fari komparon kun nacilingvaj vortaroj estas malfacile, ĉar la rolo de vortaroj povas tre varii de unu lingvokomunumo al alia. Koncerne nian lingvon, certe mankas al ĝi vasta ĉiuflanka kaj ĉiutaga uzado. Sed la lingvouzon kaj la leksikon evoluigas ĉiuj lingvouzantoj, precipe la verkistoj, ĵurnalistoj, fakuloj. Oni ne troigu la rolon de leksikografoj en tiu evoluo. La tre interesa artikolo de Sten Johansson en la maja Ondo montras, ke la esperantouzantoj ne adoptas blinde ĉion, kio troviĝas en PIV aŭ aliloke. Sed evidente la leksikografoj havas gravan respondecon pri la normigo kaj la unuecigo de la lingvouzo. Mi provis speguli la uzadon kaj samtempe ne kaŝi miajn preferojn. Tiu dialektika rilato povas esti konflikta, sed ĝi devas esti ankaŭ fruktodona.

LOdE: Kaj kio pri nia Akademio?

MDG: Decidojn ĝi publikigis lastan fojon en 1990, kaj ilia utilo montriĝis dubinda. La lastaj seriozaj verkoj de la Akademio estas la 8-a Oficiala Aldono kaj la Baza Radikaro Oficiala, publikigitaj en 1975.

LOdE: Se vi havus eblecon enPIVigi nur unu vorton, kiu vorto ĝi estus?

MDG: Aikido.

LOdE: Ĉu Esperanto bezonas krom PIV unulingvan vortaron por lernantoj?

MDG: Ekzistas vortaro malpli ampleksa, malpli kosta kaj pli facile manipulebla ol PIV: la Plena Vortaro, kiu ankaŭ bezonas drastan renovigon. Sed evidente oni povas, eble eĉ devas, kompili pli simplan vortaron por kutimigi la novajn esperantistojn al la uzado de vortaro unulingva.

LOdE: Kelkaj kredas, ke komputilaj vortaroj baldaŭ anstataŭos la nunajn presitajn vortarojn. Ĉu vi same opinias?

MDG: Ne (almenaŭ se mi ĝuste komprenas la vortojn baldaŭ kaj anstataŭi). Sed mi evidente pledas por KD-a eldono de PIV.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

MDG: Se mi estus elektanto, mi respektus la sekretecon de la voĉdono kaj do ne respondus al tiu demando. Sed, ĉar mi ne estas elektanto, mi ne vidis la plenan liston de la 18 proponitoj kaj sekve ne povas elekti inter ĉiuj. Tamen mi ne volas forĵongli vian demandon.

Estas vere, ke la nova PIV estas la evento de la jaro 2002. Tial mi opinias, ke dua persono devus esti menciita egale kun mi kiel respondeculo de tiu evento: mia kolego Klaŭdo Roŭ, sen kiu la nova PIV ne ekzistus aŭ ne estus tia, kia ĝi estas.

Liaj meritoj cetere ne limiĝas al lia gravega rolo en la redaktado de PIV. Li estas kunaŭtoro de grava esperantlingva libro pri likenoj, preskaŭ 900-paĝa, kiun nepre devas konsulti ĉiu serioza likenologo (ĉu vi konas alian esperantlingvan libron, kiun akiras precipe “neesperantistoj”?) Li estas redaktoro de plurlingva botanika revuo, en kiu aperas esperantlingvaj resumoj de ĉiuj artikoloj. El la 60 fakuloj de lia Instituto li estas la sola, kiu verkas nur en siaj du lingvoj, Esperanto kaj la franca. Tio signifas, ke li ĉiam rifuzas verki artikolojn anglalingvajn malgraŭ la premoj de liaj estroj (francaj!). Ĉu oni konscias pri tio en Esperantujo?

Sed la rezultoj de la voĉdonado montris, ke oni povas atenti ne nur PIV-on kaj la jaron 2002. En tiu ĉi vidpunkto mi evidente aldonus mian voĉon al tiuj, kiujn ricevis Ilona Koutny, kies laboro lingvoscienca, leksikografia kaj pedagogia, estas impona.

LOdE: Tradicia demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

MDG: Ĉi tiu demando ne plu aktualas, ĉar mi emeritiĝis. Sed, dum preskaŭ tridek jaroj, la instruado de Esperanto okupis kvaronon aŭ trionon de mia oficiala labortempo en la universitato.

LOdE: Ĉi tiu intervjuo aperos en la centa kajero de “La Ondo de Esperanto”. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

MDG: Ĝenerale pozitivan. Sed LOdE ŝajnas al mi iom tro movadeca. Multaj informoj pri esperantistaj aranĝoj estas legeblaj aliloke. Mi bone komprenas, ke ĝi ne povas esti nur beletra, sed ĝi povus pli bone plenumi sian rolon de “socikultura revuo”.

Tiun deziron mi dividas kun Alen Kris, laŭ lia artikolo en la numero de januaro 2002.

LOdE: Neevitebla demando — viaj planoj?

MDG: Tuja projekto, jam plenumata, estas la korektado de la eraroj de la nova PIV por dua, probable baldaŭa, eldono. Aliaj eventualaĵoj (renovigo de PV, tradukoj kc) estas ne tiel certaj, ĉar nenio pli malcertas ol la morgaŭo. Kaj estas tiel agrable vivi senplane…

LOdE: Fine, ankoraŭ unu tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

MDG: En barko senpilota kaj Duonvoĉe. La trian mi elektos lastamomente ĵus antaŭ la forveturo, ekkonsciante, ke vere min atendas insulo neloĝata. Do, probable Hetajro dancas.


Infanoj atendataj en la nordo

Du jarojn post la grandega Infana Kongreseto en Zagrebo, okazos denove IIK. La 35a Internacia Infana Kongreseto realiĝos 26 jul ĝis 2 aŭg 2003 en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Gotenburgo. Loĝigo okazos en seso da lignaj dometoj, en ĉambroj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas manĝsalonon kaj kunvenejon. Ĉiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjöm (eta balbut-lago), kie eblas naĝi.

La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn. Apude troviĝas farmbienoj kun ĉevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Ĝi estas trankvila loko, sed ne tute izolita. La loĝigo estos konvena sed modesta. Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn.

Ekskurs-planoj estas en preparo.

Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj skeĉumado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvoludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por ĉiu kvino da infanoj, kun almenaŭ unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj.

La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, tri manĝoj tage kaj programo de la vespero de 26 jul ĝis la mateno de 2 aŭg. Ĝi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 149 eŭroj al la Centra Oficejo de UEA, kies alvendato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso.

Ni akceptas nur infanojn, kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el Esperanto-familioj aŭ lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK. Estas je dispono nur kvardek lokoj.

Kontakt-adresoj:

Stefan MacGill Adreso: Pannonia u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario. Rete: stefan.macgill@galamb.net.

Centra Oficejo de UEA Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@uea.org.


Premioj por neeŭropanoj

Ĉar nek Esperanto nek GazKomoj sciigis, kiuj ricevis en 2002 premion Deguchi kaj subvencion Cigno, La Ondo demandis en la diskutlisto de la Komitato de UEA, kial UEA ne sufiĉe diskonigas la ricevintojn de siaj plej grava premio kaj plej granda subvencio. Fine, danke al Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong, ni konas la nomojn.

Premion Deguchi kunricevis Ma Youngtae kaj Lee Jung-ki.

Ma Youngtae multajn jarojn aktive kontribuis al la korea Esperanto-movado; fondis kaj daŭre aktivigas ret-radion en Esperanto; instruis Esperanton en oficiala kurso ĉe Danguk Universitaro; gvidas retan kaj telefonan kurson de Esperanto.

Lee Jung-ki, nuna prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, multajn jarojn aktive partoprenis la korean Esperanto-movadon. Instruas Esperanton en Danguk Universitato. Li fondis Seulan Esperanto-Kulturcentron kaj gvidis kurson pli ol 110 foje.

Subvencion Cigno ricevis Amerika Komisiono de UEA pro disvastigado de Esperanto tra Ameriko kaj kunligado de esperantistoj en tiu kontinento.

Gratulon al la premiitoj kaj al la komisiono de UEA! Min miretigis, ke subvencio Cigno, kiun Sezonoj ricevis en 2001 (pro tio mi iomete konas la aferon) estas donita ne por farota, sed pro fariita laboro, kaj ke ĝin rajtas ricevi UEA mem. Sed eble la regularo ŝanĝiĝis.

AlKo


Adoptu lernejanon

Asocio “Zinduka”, kiu prizorgas en Njamusŭo/Nyamuswa la agadon de la eŭropa asocio “Changamano”, okaze de la komenciĝo de la lernojaro (13 jan en Tanzanujo) aranĝas ceremonion, dum kiu la prezidanto de la provinca registaro transdonos al la lernejanoj la lernejan materialon akiritan per eŭropa helpo, interalie de esperantistoj.

La ceremonio celas enplekti la lokan loĝantaron por memorigi ilin pri la ĝisnuna help-agado, kaj por instigi ilin pripensi, ke infanoj estas ilia riĉo. Pro tio oni devas helpi ĉi tiujn infanojn, kiuj sen helpo ne povus viziti lernejon, kaj oni devas kompreni ke la ekstera helpo estas nur provizora kaj iam ĝi ĉesos.

Inter la transdonota materialo estas 30 ekz-oj de Jifunze lugha ya Kiesperanto, laŭ la promeso farita al esperantistoj, kiuj adoptis infanon en la kadro de la projekto “Adoptu lernejanon: Lernejoj por evoluo en Tanzanujo”.

Renato Corsetti


AIS-kurso en Sibiu

Kadre de la internacia kaj internacilingva katedro pri informadiko, kiun estras AIS-senatano OProf. Quednau, en la Universitato Lucian Blaga en Sibiu/Hermannstadt (Rumanio) okazis gastdocenta kurso enkonduka al datenprilaborado kaj Interreto. Dum la semajnfino 14–15 dec 2002 prezentis ĝin Reinhard Fössmeier, ano de la menciita katedro, el Munkeno (Germanio). La kurso okazis en la Internacia Lingvo (ILo, Esperanto); la komenco estis ripetita en la germana lingvo por studantoj de tiu lingvo, kiuj ne komprenas ILon.
Reinhard Foessmeier lekcias en Sibiu
Pro la bona surloka organizado eblis prezenti 12 lecionojn. Kvardeko da studentoj oferis sian liberan semajnfinon por partopreni, kaj duono el ili submetiĝis al fina ekzameno, en kiu la plimulto sukcesis kun bonaj aŭ tre bonaj rezultoj. Partoj de la kurso estas disponeblaj en la retpaĝaro de AIS.

La ekzamen-atesto de la kurso valoras por la loka studado en Sibiu, sed ankaŭ por eventuala (plu-)studado ĉe AIS. AIS okazigos sian sekvan studadsesion (SUS 26) kun fin-ekzamenoj en la unua semajno de septembro en San-Marino kaj la apuda itala urbo Rimini.

Reinhard Fössmeier
inform-ofico de AIS


Familia festo en Bjalistoko

En Bjalistoka Esperanto-Societo nun agas 66 personoj. Interalie, ni decidis, ke la decembra naskiĝdatreveno de Ludoviko por ĉiam restu familieca festotago de la tuta urbo. Por kuraĝigi la urbanojn partopreni — la programo okazis parte Esperante parte pole.

13–15 dec 2002 festis la Z-Tagojn bjalistokanoj kaj niaj gastoj (por 51 latvaj gastoj ni luis la tutan junularan rifuĝejon).

Dum la unua vespero regis aŭtoroj de du ĉi-jaraj (2002) libroj. Dank' al la helpo de BES Tadeo Sidoruk eldonis sian libron Infaneco en Siberio pri milita sorto de sia familio. Ni estis feliĉaj pro la sukcesa eldono de Bjalistoka Esperanto-Gvidlibro. Kiel la unua uzis ĝin Mara Timermane por plani la programon de la lasta restadtago en Bjalistoko.

Sabate, en la Esperanto-Centro, Jolanta Rogowska el la Podlaĥia Muzeo rakontis pri la bjalistoka Esperanto-movado en la intermilita tempo. Arkivistoj trovis hazarde novaĵojn pri la Reala Gimnazio kaj antaŭanoncis pliriĉigon de informoj pri la lernanto Ludoviko Zamenhof.

Elżbieta Karczewska kuraĝigis al la Esperanta agado en la parolado “Se vi bezonas monon, lernu la anglan; se geamikojn, lernu Esperanton”. Jarek Parzyszek belege kaj interese rakontis pri Esperanto-literaturo.

Nekredeble bongustan bigoson kuiris Nina Pietuchowska — sekretariino de Fondaĵo Zamenhof; polaj kaj eksterlandaj manĝemuloj rakontas pri ĝi legendojn jam hodiaŭ.

Tagmeze oni metis florojn kaj bruligis kandelojn apud la monumento de Ludoviko. Partoprenis ankaŭ reprezentanto de la urbestro. Poste ĉiuj bruligis torĉojn kiel simbolajn lumetojn de paco, kiun portas la ideo de Esperanto. Kantante en Esperanto ni iris en la belegan barokan preĝejon urbocentran, kie Leszek Dobrowolski sukcese dum la diservo okupis la lokon de anĝelaj korusoj kantante psalmojn en Esperanto.

Arta Esperanto-programo estis prezentita en la kafejo Fama, en kiu 200 personoj ricevis pecojn de naskiĝtorto, kafon, teon, sukon… Infanoj, studentoj, plenkreskuloj koncertis kaj aplaŭdis aliajn. Post la aranĝo oni longe restis en la kafejo. Malfrua intervjuo de la loka televido estis la pinta punkto de la programo.

Lastatage oni veturis buse tra verdaj pulmoj de Pollando, laŭ la vojo de moskeoj, malgrandaj ortodoksaj preĝejetoj, katolikaj preĝejoj kaj klostroj. En arbaro ni renkontiĝis kun kapreolinetoj, sur kampo kun uroj.

En surlima restoracio ni festis la nomtagon de Nina kaj gustumis kristnaskajn dolĉaĵojn de Gerardo el Erlangeno. Poste en la salono de konsilantaro gastigis nin la urbestro de Supraśl kaj la prezidanto de Asocio de Amikoj de Supraśl.

Mi varme ekridas al la nekonata vendistino de iu vendejo, kiu diras: “Mi spektis vin en la televido. Vi rakontis pri Esperanto…”

Ela Karczewska
Bialystok. Zamenhofa Festo 2002
Bjalistoko. Nina Pietuchowska kaj Jarek Parzyszek antaŭ la monumento Zamenhof je la “familia” Tago de Zamenhof.


Frostaj Tagoj en Krakovo

12–15 dec 2002 Krakova Societo Esperanto organizis jubileajn 20ajn Esperantajn Tagojn. Malgraŭ frosta vetero, la himnon kaj salutparoladon de Lidia Ligęza aŭskultis pli ol 80 personoj. La programo estis varia kaj riĉa.

Marian Kostecki prelegis pri historio de Esperantaj Tagoj en Krakovo kaj kune kun d-ro Włodzimierz Opoka rakontis pri eminenta scienculo Odo Bujwid — multjara prezidanto de Krakova Societo Esperanto. Georgo Handzlik raportis pri la kongreso en Fortaleza kaj fascinis aŭskultantojn rakontante pri diversaj aspektoj de la vivo de brazilanoj. Teresa Nemere ilustris siajn japanajn impresojn per lumbildoj. Ilona Koutny postulis interalie plibonigon de lingvonivelo kaj esperantologia scienco.

Pastro Józef Zielonka, animzorganto de esperantistoj, rakontis pri katolika kaj ekumena Esperanto-movado. Andrzej Kołpanowicz helpe de lumbildoj montris la faman “reĝan vojon” en Krakovo. Danuta Wysoczańska ekspoziciis akvarelojn, kaj Andreo Sochacki — fotojn el lastaj Esperanto-aranĝoj.

Bele kantis korusoj Kamea kaj Najbarinoj. Igor Wasilewski, Lunatiko, enkondukis aŭskultantojn en hipnotan ritmon de Esperanta tekno.

Varmajn aplaŭdojn vekis kanzonoj de Georgo Handzlik plenumitaj de la aŭtoro mem, kanzonrecitalo de Jadwiga Dzięgielewska, al kiu akompanis Grażyna Nazarko, kaj recitalo de fama majstro de klasika gitaro — Jan Oberbek. Valoras mencii grupeton de junulinoj el Staszów kun mallonga poezia programo kaj “amikan vesperon” de Andrzej Feuer.

Sur la sceno de esperantista teatro Areno estis prezentataj du spektakloj, dediĉitaj al Maria Skłodowska-Curie, respektive de Anna Ramza-Radłowska kaj Jadwiga Gibczyńska.

Dimanĉe la sankta meso en la ĉarma preĝejeto de Sankta Adalberto, meto de florkrono ĉe la memortabulo omaĝe al la Majstro kaj komuna fotado finis ĉi tiuj tagojn plenaj de travivaĵoj.

La Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton, estis ankaŭ stampita insigno.

Andrzej Kołpanowicz


Lodza aktivado

Meze de decembro en Lodza Liceo “Ludoviko Zamenhof” okazas tradicia Tago de Patrono.

Lodzo: Tago de patrono13 dec 2002 feste ornamitan gimnastikan salonon plenigis gastoj — lernantoj de kelkaj Lodzaj lernejoj, kuratoroj el Kleriga Oficejo, instruistoj, membroj de kvartala konsilantaro kaj esperantistoj. Honora gasto estis Roman Dobrzyński el Varsovio. La feston organizis kaj gvidis Jan Szałowski, instruisto de historio en la lernejo.

Junuloj kantis kaj deklamis en Esperanto. Poste okazis finalo de lasta parto de konkurso “Scio pri Esperanto kaj Ludoviko Zamenhof”. Sekvis prelego de Roman Dobrzyński kaj montrado de lia filmo Ludovikoj en Brazilo. La filmo rakontas pri brazila vilaĝo Bona Espero en kiu funkcias lernejo por infanoj. La lernejon gvidas esperantistoj, kaj dank' al ili senhejmaj infanoj povas trovi en Bona Espero hejmon kaj edukadon. Post la filmo junaj esperantistoj kaj Roman Dobrzyński vizitis du klasojn kaj respondis al demandoj pri Esperanto.

Sekvatage varsoviaj kaj lodzaj esperantistoj organizis ago-tagon. Junuloj el Lodza filio de PEA kaj el Varsovia Vento ĉe la ĉefa lodza strato Piotrkowska disdonis flugfoliojn pri internacia lingvo, interparolis kun junaj homoj kaj rakontis pri Esperanto.

Robert Kamiński


Gastama akvokastelo

La 19a Internacia Festivalo bonvenigis pli ol 200 esperantistojn el 24 landoj en la germana akvokastelo Gemen, najbarece kun urbo Borken en Nordvestfalio. La kastelo, nuntempe modernigita, ekkonstruita en la 13a jarcento estas impona konstruaĵo, en kiu vidiĝas diversaj epokoj. En ĝiaj salonoj okazis kunvenoj, prelegoj kaj diskutoj pri la kadra temo “Religioj kaj konfliktoj”.

Dum la prelegoj la IF-anoj konatiĝis ne nur kun diversaj religiaj konceptoj, sed ankaŭ multon eksciis pri ilia influo al homa vivo kaj kulturo. Ne mankis prelegoj pri ĝeneralklerigaj temoj.

IF estas la tutmonda Esperanto-kongreso en miniaturo: ĉiutage paralele okazis 5-6 programeroj, interalie, paroliga Esperanto-kurso kaj kurseto pri briĝo, danca ateliero kaj Jumeino-gimnastiko, konkurso de legemuloj kaj origami-paperfaldado, porinfana programo, ekskursoj tra Borken kaj tuttaga ekskurso al romiepokaj Xanten kaj Kevelaer, kaj multo alia.

Dum la distraj vesperoj de IF varmajn aplaŭdojn meritis folklora grupo de Gemen, fama Kajto el Nederlando, rusa bardo M.Bronŝtejn, komponistino E.Puĥova el Ĉeĥio, hispana teknomuzikisto Solotronik. Iam ĝis frua mateno fluis konversacioj en la tradicia Esperanto-gastejo, Knajpo. En kasteloj dum baloj oni dancas. Nian novjaran balon inaŭguris majesta polonezo. Arte ornamita Silvestra bufedo, dancado kaj gaja rido venigis nin al la Nova 2003 jaro.

Rapide pasis unusemajna restado. Venis la lasta tago kaj la plejmulto forveturis, sed restis entuziasmuloj, kiuj scivolemis pri la temo de la sekva IF. La Jubilea 20a Internacia Festivalo estos dediĉita al Ruslando, do ni provis skize prezenti nian landon per prelegoj, diapozitivoj, rusaj kantoj, al kio aldoniĝis la rusdevenaj manĝoj “soljanka”, “pelmeni” (kun iom da vodko por apetito).

Tatjana Loskutova
Foto de Stijn Peeraerts
Melinde van Damme, Isis Tilmont, Karen kaj Liesbet Peeraerts dum la silvestra balo de IF. (Fotis Stijn Peeraerts)


“Esperanto kun multa plezuro”

Tiel tekstis la titolpaĝa anonco de artikolo en la regiona gazeto Märkische Zeitung/Gransee-Zeitung, kiu raportis pri la unua Novjara Renkontiĝo. La redaktoro evidente bone kaptis la celon kaj etoson de la kunveno.

Entute 49 homoj el 7 landoj partoprenis en tiu unua Novjara Renkontiĝo, kiun EsperantoLand organizis de 28 dec 2002 ĝis 2 jan 2003 en Fürstenberg/Havelá norde de Berlino. La plimulto de la partoprenantoj estis mezaĝuloj — deko da unuopuloj kaj naŭ familioj kun sume 13 infanoj; krome ĝuis la renkontiĝon ankaŭ dudek- kaj sepdekjaruloj.

En la programo troviĝis dekkvino da prelegoj kaj laborgrupoj, komunaj promenoj kaj ekskurso per ĉevalĉaro. Vespere okazis interkona kaj luda vesperoj, oni povis popoldanci kaj ni komune festis la silvestran nokton. La partoprenantoj multe ĝuis la agrablan etoson de la renkontiĝo kaj la eblecon renkontiĝi kaj babili interalie kun kelkaj Esperanto-parolantoj, kiuj dum pluraj jaroj ne videblis en Esperantujo.

La 2a Novjara Renkontiĝo okazos de 28 dec 2003 ĝis 2 jan 2004.

Verŝajne la organizantoj elektos lokon proksime de la nederlanda kaj belga landlimo de Germanio por faciligi la alveturadon el tiuj regionoj kaj el Luksemburgio kaj Francio.

Lu Wunsch-Rolshoven


22a Ĉeĥa-Saksa Tago

La tradicia 22a Ĉeĥa-Saksa Tago ligita al Zamenhofa omaĝo kaj adventa vigilio okazis 7 dec 2002 en la Urba Muzeo en Ústí nad Labem en ĉeesto de pli ol 40 partoprenantoj el la Ĉeĥa Respubliko, Germanio, Slovakio kaj Luksemburgio.

En la antaŭtagmeza matineo prelegis prof. Jaroslav Mráz pri “Oksforda filozofo el Luční Chvojno” G. Ritschel, kunlaborinto de Komenio. Inĝ. Josef Vojáček, PhD. raportis pri la sukcesa enkonduko de Esperanto en la instruprogramon de la Pedagogia fakultato de la Universitato en Brno. Prof. RNDr. Vlastimil Novobilský, CSc. parolis pri la vivo kaj verko de Josef Vondroušek (lian tradukon de “Morto de Arĥimedes” el Apokrifoj de Karel Čapek prezentis Věra Novobilská, rememorojn de la filino pri sia patro disponigis Milada Vondroušková). Sekvis prezento de la materialo “Homekologio — plenumanto de la Zamenhof-testamento” (Jaroslav Karhan el Olomouc) kaj rememoro pri la forpasintaj membroj de EK en Ústí n.L., Hilda Kořínková kaj Václav Vanc, el kies video-kreado estis prezentita specimeno.

En la posttagmeza koncerto eksonis arioj, kantoj kaj versoj en la prezento de Kateřina Kudlíková, Helena Janíčková, Blaha Dvořáková, Věra Novobilská, Miroslav Smyčka kaj Jiří Endršt.

Popularan komunan kantadon de ĉeĥaj kristanskaj kantoj pianakompanis V. Novobilský. Sekvis regalo de la partoprenantoj per specimenaj kristnaskaj dolĉaĵoj, tombolo kaj amika kunesto.

-van-


Esperantistoj kunmanifestaciis

12 jan la berlina Maldekstra Forumo partoprenis la tradician berlinan manifestacion omaĝe al Rosa Lŭemburg kaj Karl Liebknecht. La Maldekstra Forumo apartenis ĉi-jare al la subskribintoj de la manifestaci-alvoko.

La du revoluciuloj, murditaj de kontraŭrevoluciaj fortoj en 1919, estas rememorataj pro sia konsekvenca kaj dekomenca kontraŭstaro al la 1a mondmilito. Precipe en ĉi tiu jaro — fronte al la de Usono preparata milito kontraŭ Irako — elstaris la motivoj de paco kaj militkontraŭstaro ĉe la manifestaciantoj. Partoprenis 80 mil personoj antaŭ la tombo kaj 15 mil en manifestacio ekirinta de Frankfurter Tor.

Kvin esperantistoj portis grandan slogantukon kaj disdonis plurajn centojn da Esperanto-flugfolioj. Ili poste diskutis la historian rolon de Liebknecht kaj Lŭemburg en la Esperanto-Kulturdomo en la distrikto Lichtenberg.

Gary Mickle


Bonvolu reeĥi

25 feb 2003 esperantistoj de norda ruslanda marhaveno Murmansk celebros la 15an datrevenon de la fondo de sia Esperanto-klubo Murmano.

Ni tre dezirus ke reeĥu: la iniciatinto de la Esperanto-kurso en Murmansk en la jaro 1988 Dmitrij Lysenko, nia kursgvidantino Elvira Gacenko, kiu dum du semajnoj instruis nin, nia unua prezidanto Dmitrij Bubnov, la dua — Anatolij Lytch, forveturintaj partoprenintoj de la fonda kunveno kaj niaj amikoj. Estus bone renkontiĝi en Murmansk.

Skribu rete (masiukas@mail.ru aŭ masiukas@online.ru) aŭ poŝte (183012 Murmansk, prospekt Lenina 101-26, Ruslando) al la nuna prezidanto, Masiukas Aleksandras Julius.

Aleksas Masiukas


Berlino: Omaĝe al Varankin

Evidente estas speciala rilato inter la rusa verkisto Vladimir Varankin kaj Berlino. En lia famkonata romano Metropoliteno troviĝas granda nombro da priskriboj de lokoj, kiuj ĝis hodiaŭ estas troveblaj en la urbo. Por honorigi la grandan verkiston la Esperanto-Ligo Berlin invitis al prezento de elektitaj partoj el la romano.

11 nov 2002, unu tagon antaŭ la 100-jara naskiĝtago de Varankin kunvenis berlinaj Esperantistoj en la kafejo Multikulti por partopreni malkutiman spektaklon. Ne okazis simpla legado de tekstoj, sed per la afabla helpo de Fritz Wollenberg ekzistis la ebleco montri sur televida ekrano historiajn fotojn kaj filmojn. Paralele al la legado de la teksto estis videblaj la bildoj, kiujn Varankin siatempe vidis kaj genie priskribis: pufanta lokomotivo alproksimiĝanta sur digo, vigla trafiko en la stratoj, grandaj truoj en la tero sur kies fundo estas metataj la metropolitenaj reloj, politikaj manifestacioj kaj sovaĝaj bestoj en la zoologia ĝardeno.

La tekston, elektitan de Roland Schnell, prezentis dudeko da diversaj parolantoj, kiuj transprenis la rolojn de la figuroj en la romano. Kiam Varankin en la romano menciis akordeonon, aŭdeblis la akordeono de Aleksandr Danko, rusdevena muzikisto, kiu loĝas kaj laboras en Berlin. Kiam parolis en la romano la inĝeniero Berg pri la konstruado de metropoliteno, estis aŭdebla la voĉo de la reala inĝeniero Peter Kühnel, kies laboro estas la plibonigo de la trafika situacio de la urbo.

Por prezenti la situacion en Moskvo estis elektitaj du tipaj partoj. Dialogo kun la edzino ne nur prilumis, kial la juna inĝeniero Zorin kaptis la eblecon fuĝi el la griza Moskvo al la brilanta Berlino, sed supozeble baziĝas sur biografiaj faktoj de la aŭtoro.

La politikan situacion en la komunista lando sub la kreskanta influo de Stalin montris emocia kunveno de la partia grupo, kiu profete montras kial fervoraj komunistoj povis esti akuzataj pro fikciaj krimoj. Finfine Varankin estis viktimo de tendenco, kiun li priskribis.

Mallonga paŭzo ebligis gustumi originalajn rusajn produktojn, interalie peljmeni so smetanoj, veran rusan bieron kaj veran rusan teon. Poste Gerd Bussing rakontis pri la vivo kaj verko de Vladimir Varankin kaj instigis diskuton pri stilaj demandoj.

La neforgesebla evento indis la penon de la preparo. Multaj ĉeestantoj esprimis sian dankon kaj eĉ tiuj, kiuj lastminute eksciis, ke ili devus transpreni la legadon, estis kontentaj kaj pretis ripeti la tuton dum alia okazo aŭ aliloke.

Roland Schnell

Okaze de la 1a de majo Roland Schnell produktis broŝuron kun tiu parto de Metropoliteno, kiu rilatas al la tiel nomata Blutmai en 1929. En la broŝuro troviĝas la originala teksto en Esperanto, germana traduko kaj aliaj germanlingvaj tekstoj, kiuj priskribas la historian fonon de la okazaĵoj. Krome estas fotoj kaj biografio de Varankin en la germana. Reduktita versio estis dissendita kiel speciala numero de la revuo LEA/G Magazino al la membroj de la Libera Esperanto-Asocio en somero 2002.
Foto de Maria Mickle
Sur la foto: (de maldekstre) Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell kaj Peter Kühnel — kvar el tiuj, kiuj rolis laŭ la teksto de Metropoliteno (Fotis Maria Mickle).


Venelin MitevVenelin Mitev jubileas

16 dec 2002, okaze de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, sofiaj esperantistoj invitis en la ĉefurban Bibliotekon pli ol cent ĵurnalistojn, verkistojn, tradukistojn kaj eldonistojn por festi la 60-jariĝon de la Esperanto-poeto Venelin Mitev kaj la aperon de lia nova libro.

Julian Modest prezentis la bulgarlingvan poemaron de Mitev Eksploditaj Sonĝoj, en kiu estas ankaŭ tradukoj el la poezio de William Auld, Marjorie Boulton, Kalman Kalocsay, Tibor Sekelj, Giorgio Silfer, Eli Urbanová kaj Edwin de Kock. Sekvis vigla kaj tre interesa diskuto pri la verkaro de la jubileulo, aŭtoro de du libroj en Esperanto kaj du en la bulgara. Esperantisto de 1958, li verkis centojn da poemoj, artikolojn kaj eseojn, publikigitajn en multaj bulgaraj kaj eksterlandaj Esperanto-revuoj. Krom al kaj el Esperanto, li tradukas belartan literaturon el la rusa kaj la franca.

“Unikeco estas signo de artisto, kaj la voĉo de Mitev ŝajnas al mi propre rekonebla kaj aŭskultinda”, skribas pri li William Auld en la antaŭparolo de Somero Cigana.

Jam pli ol 37 jarojn Venelin Mitev laboras kiel ĵurnalisto. Li estis korespondanto de la Bulgara Informagentejo (BTA) en Moskvo kaj Parizo, ĉefredaktoro de la plej populara ĉiusemajna revuo Paraleli kaj de Bulgara Esperantisto, vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, fondinto kaj direktoro de eldonejo Pres-Esperanto, kaj nun ĉefredaktoro de la luksa porvirina revuo “Za ĵenata”.

La solenaĵo estis bonega okazo informi malrekte, do ne altrude grandan influhavan bulgaran intelektularon pri Esperanto.

Petko Arnaudov


Kurte

“Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron!” en Esperanto, inter entute 62 lingvoj, deziris la Papo al la kunvenintoj en la Placo de Sankta Petro, inter kiuj estis videbla (kaj aŭdebla!) grupo de esperantistoj kun granda Esperanto-slogano. (AlKo)

28 dec 2002 komisiono pri edukado en hispana parlamento pritraktis la eblon enkonduki Esperanton kiel devigan lernobjekton en la unuaj du jaroj de elementa edukado, kaj kiel elekteblan lernobjekton por la cetero de elementa edukado kaj por gimnazio. (SCE)

La zagreba taggazeto Jutarnji list anoncis, ke la 12-jara Stefani Strunjak per voĉdonado de legantoj iĝis la Zagrebanino de la Jaro; ŝi famiĝis tutlande ricevinte la ĉefpremion en la Esperanto-branĉo de la fabelkonkurso de la finna Päätalo-instituto. Ankaŭ la duan lokon okupis aktiva zagreba esperantistino, la 83-jara s-ino Sava. (Nun)

La 7a versio de populara retfoliumilo Netscape ebligas elekton de Esperanto inter diversaj lingvoj en la menuero “Preferoj”. (GS de SAT-Amikaro)

Itala esperantisto Giorgio Bronzetti, iniciatinto de informagentejo Disvastigokaj lanĉinto de Allarme lingua (komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj), ricevis 14 dec 2002 kulturan premion de la plej prestiĝa lingvodefenda itala institucio Accademia della Crusca. (Germain Pirlot)

Sur la ondoj de la nacia radio RTNC (D.R. Kongo) okazas du fojojn semajne (lunde kaj vendrede) Esperanto-programoj po 30 minutoj. (GS de SAT-Amikaro)

1 dec 2002 pere de la TV-stacio de la Brazila Parlamento okazis unuhora programo pri Esperanto sub aŭspicio de neregistara organizaĵo Planeda Unuiĝo. (Esperanto)

La adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj, administrata de Derk Ederveen, je 1 jan 2003 entenas 3216 adresojn de 2203 personoj el 97 landoj. (SCE)

7 dec esperantistoj en Singapuro kunvenis por revigligi Singapuran Esperanto-Asocion kaj disvastigon de Esperanto en tiu lando; oni elektis novan estraron de SEA, kiun nun prezidas Yong Tek Kong. SEA planas inviti UK kaj funkciigi Esperanto-kurson. (SEA)

En biblioteko de Ĉina Esperanto-Ligo estas ĉ. 8 mil libroj. (Esperanto)

Daniel Muhlemann, Perla Martinelli kaj Dieter Rooke kandidatas por Komitato de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. (Heroldo de Esperanto)

27–30 dec 2002 en Noste okazis la 10a Togolanda Esperanto-kongreso, en kiu Raoul Hounnake kaj Didier Agbolo estas elektitaj kiel prezidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj. (Afrika Agado)


Giorgio SilferLa gazetoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo

Intervjuo kun d-ro Giorgio Silfer

LOdE: Lastatempe kelkaj revuoj decidis aperi ne papere, sed rete, ekzemple El Popola Ĉinio (2000) kaj Eventoj (2002). Pro tio iuj rapide konkludis, ke tian sorton havos la tuta Esperanta gazetaro. Lige kun tiu pesimisma prognozo ni petis d-ron Giorgio Silfer, unu el la plej profundaj konantoj ne nur pri la Esperanto-kulturo, sed ankaŭ pri la Esperanto-merkato, komenti la nunan staton kaj perspektivon de nia gazetaro.

GiS: Fakte la du menciitaj kazoj estas kompareblaj nek inter si, nek kun la ĝenerala evoluo.

El Popola Ĉinio estis la Esperanto-varianto de ŝtata revuo, kun multaj laborfortoj kaj rimedoj, kiu ĉesis malgraŭ supozita bonfarto: okaze de ĝia jubileo, nur Heroldo de Esperanto vidis la ŝvebantan danĝeron, ekzemple. Kiam la ŝtata eldonejo ĉesigis ĝin, naskiĝis la reta varianto, en formo de efektiva retejo. Kaj ĝi plu ekzistas, tamen kun malpli da legantoj ol la reala revuo.

Eventoj mortis dufoje: kaj reale kaj virtuale — ĝi aperos nek papere nek rete. Kaj ĝi havis nek la tradicion nek la prestiĝon nek la forton nek la merkaton nek la valoron de El Popola Ĉinio. Ĝi mortis unuavice pro la eraroj de sia eldonisto. Restos Ret-Info, sed ĝi ne estas retgazeto: temas pri novaĵagentejo (kun kreskanta konkurenco de aliaj agentejoj).

Do nur rilate al El Popola Ĉinio indas paroli pri la aludita evoluo.

LOdE: Kiujn erarojn faris la eldoninto de Eventoj, ja laŭ lia “adiaŭa mesaĝo” tiu informilo ĉesis, ĉar “la antaŭa rolo de Eventoj estas plenumita”.

GiS: Ĉiuj eraroj (produktaj kaj merkatikaj) devenis el du fundamentaj miskomprenoj de la eldonisto. Ankoraŭ nun li ne komprenas la diferencon inter informado kaj komunikado, kaj ne kapablas plene distingi inter novaĵagentejo kaj gazeto. La formulon “rolo plenumita, celo trafita” mi jam aŭdis kiel metaforon pri fiasko aŭ bankroto, ekzemple ĉe Gastejo Edmond Privat.

LOdE: Szilvási en la sama teksto atentigas ke la eldonantoj de la paperaj Esperanto-gazetoj “devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la telekomunika revolucio”. Ĉu iuj el niaj eldonantoj, laŭ vi, jam analizis kaj aplikis la rezulton de sia analizado?

GiS: Ekster Esperantio, post unua efervesko, kun strebo al plena reprodukto reta, la eldonistoj iom post iom retiriĝas: ja la reta varianto de ĵurnalo kaŭzas rapidan falon de pagitaj reklamoj.

En Esperantio, kie la gazetoj ne vivas per reklamo, kaj nur minoritato vivas per abonoj (la plejmulton, inkluzive de la UEA-organo, savas la deviga membrokotizado), oni ĵus eniris tiun unuan fazon de efervesko.

Ĉe LF-koop ni renkontas la opinion, ke interreto ne igas la paperajn periodaĵojn superfluaj; analoge, televido ne mortigis kinon, sed eĉ financas ĝian ekziston. La simpla duobligo aŭ eĉ anstataŭigo de gazeto per reta varianto estus do merkatika eraro, en la nuna Esperantio. Efektive la sperto de El Popola Ĉinio pravigas tiun opinion. Necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj. Literatura Foiro estis eble la unua Esperanto-revuo redaktata kaj enpaĝigata en unu lando, kun preso kaj ekspedo en alia(j), sed telematike en konekto. La samo okazas (ekde 2000) kun Heroldo de Esperanto. Kaj la novaĵagentejo Heroldo komunikas (certagrade laŭtparolilo por ambaŭ) neniam estis la reta versio de HdE.

Konklude, en Esperantio ekzistas tri vojoj: tiu de LF-koop, tiu de El Popola Ĉinio, tiu de Eventoj. Ili fontas el tri malsamaj analizoj. LF-koop ne kreas retajn variantojn, sed apogas la paperan produkton per la reta rimedo. La ĉina eldonejo ĉesigis la paperan varianton kaj startigis la retejon — kaj tiel El Popola Ĉinio fariĝis ege malpli legata, simple. La hungara eldonejo diskonigis retan varianton (ne retejon), kaj fine ĉesigis ĉion, reale kaj virtuale. Monato, La Ondo de Esperanto kaj nun la organo de UEA imitis Eventojn — ĉu ili reanalizos sian strategion?

LOdE: En la “Granda Mondo” ĵurnaloj sukcese eltenis la sturmon de la retaj gazetoj kaj novaĵservoj. Kiel la esperantistaj informgazetoj — kiuj, malkiel ĵurnaloj, aperas, kun escepto de Heroldo de Esperanto, nur unu fojon monate (eĉ dumonate), kaj poste plurajn tagojn daŭras la poŝta liverado — povas konkurenci kun la reta informado?

GiS: En komunikado, rapideco estas nur unu el la faktoroj de sukceso. Necesas ankaŭ la talentoj selekti, trafe apudigi, grafike prezenti, analizi, komentarii, doni voĉon al la kontraŭparto. Tiajn la reto ne donas per si mem.

Certe la reta informado en la nuna Esperantio helpas rompi la muron de la cenzuro, sed tio ne sufiĉas por sukcesa konkurenco, kies kerno restas la kvalito (antaŭ ol la prezo). Alimaniere, kiel vi klarigas ke la monata La Ondo gajnas abonojn, dum la same monata (kaj eĉ kolora) Esperanto malgajnas?

LOdE: Pri tiuj revuoj: antaŭ nelonge en retforumo kelkaj miris, ke La Ondo havas senpagan retan version, sed UEA enretigas nur du artikolojn. Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado, jene klarigis:

“Kial Sezonoj povas oferti senpagan retaliron al la teksto de ĉiu kajero de La Ondo de Esperanto kaj UEA ne povas? Eble la kialo estas, ke UEA, diference de Sezonoj ne estas komerca entrepreno, sed socia organizo — do, siaspeca kooperativo de kunlaboremaj esperantistoj? Kaj ja la realo de la lastaj jardekoj pruvas, ke privataj entreprenoj estas pli efikaj. Eble vere el tio sekvas, ke iam estonte ankaŭ UEA malaperos — kiel parto de la disfalinta social-orientita mondo kaj ĉiuj servoj estos prezentataj al esperantistoj nur de komercaj Esperanto-centroj, similaj al Sezonoj kaj Esperantotur”. Kion vi pensas pri tio?

GiS: La respondo de Grigorjevskij estas mallogika: ja ĝuste kiam establo havas sociajn (eventuale socialajn) celojn, ĝi devus disponigi senpage servojn… Sed fakte UEA estas asocio, do ĝi vendas al siaj membroj asociajn (mis)servojn kontraŭ la pago de kotizo — tia estas ĝia profilo de multegaj jaroj.

Rilate al la komercaj Esperanto-centroj, ĝuste la kazoj de la mortinta Eventoj kaj de la bankrotinta Esperantotur ŝajnas tre misaŭguraj…

La enretigo de gazeto donas rezulton (sukcesan aŭ male) laŭ la celoj de la redakcio. Se la celo estas propagandi naciŝtaton, la elekto farita de El Popola Ĉinio signifas: ni zorgu pri la bildo de Popola Ĉinio unuavice inter la rete kuplitaj esperantistoj (do potenciala larĝigo de la merkato en Norda Ameriko kaj aŭtomata redukto de la tradicia publiko en Eŭropo, formita per la papera varianto). Eventoj dum kelkaj jaroj utilis kiel rimedo por la ambicioj de Szilvási interne al Esperantio; nun li komprenis ke estas tempo redimensiigi siajn ambiciojn kaj, precipe, ke liaj vivenspezoj dependas de la Esperanto-kursoj al kiuj relative amase aliĝas hungaroj (almenaŭ ĝis nova dekreto de la registaro) — kaj li detruis la ludilon. La Ondo de Esperanto retformate utilas ĉefe por larĝigi la merkatan potencialon ne de siaj legantoj, sed de la klientaro de Sezonoj, kiu produktas ne nur gazeton.

Resume: apud la kvalito de la produkto (kiun la reto ne povas per si mem krei) gravas la celo de la gazeto — tiel longe kiel ĝi estas unuavice reklamilo aŭ propagandilo de alio ol la revuo mem, havas sencon la reta varianto (komprenata kiel duoblaĵo de la papera, kaj ne kiel nova, aparta retpaĝaro).

LOdE: Ni forlasu la retan aspekton kaj pritraktu la paperan. Ĝi ja evoluas. Kiel kaj kien? Kiujn pozitivajn kaj negativajn ekzemplojn pri la evoluo de nia gazetaro vi povas doni?

GiS: La periodaĵoj restas la ĉefa portanto de nia kulturo. Se sur tri tabloj oni stakus la tutan libraron, la tutan gazetaron kaj la ceteron (diskojn, kasedojn, filmojn) surmerkatigitajn dum unu jaro en Esperantio, oni tuj konstatus la gravecon de la rolo de la periodaĵoj. Ni restas ĵurnalisme orientita popolo, kun propraj specifecoj.

Pli kaj pli gravas la diferenco inter asociaj organoj kaj sendependaj gazetoj: la unuaj povas permesi al si vivi neglekte pri la merkato, ĉar la koncerna asocio devige provizas la legantojn; la duaj devas vivi el la propra kapablo allogi klientojn. La rezulto estas, ke por la sendependaj okazas kvazaŭ natura selekto, kie rezistas la plej trafe redaktataj, dum la asociaj povas enteni praktike kion ajn. Kvazaŭ en Esperantio la gazetaro konsistus precipe el ekleziaj bultenoj kaj partiaj organoj, kaj nur minoritato rigardus al la merkato. Sed lige kun la regreso de la eklezio(j) kaj la velko de la partio(j) ankaŭ la ne sendependa gazetaro devas evolui — aŭ morti.

Sana evoluo de la landaj organoj estus la translandigo: nome, apud grafika pliboniĝo (kiel okazis lastatempe en Brazilo kaj Francio), servi publikon ne laŭ ŝtataj sed laŭ lingvoareaj limoj. Ne ĉiam tio estus realigebla: pli facile havi grandan, plejparte germanlingvan revuon por publiko kiu kutimas al federismaj socioj, ol franclingvan taŭgan kaj en Parizio kaj en Romandio, ekzemple. La interlandaj organoj devus ekserĉi legantojn sen membrokarto: ekz. Sennaciulo garantius sian estontecon, se ĝi evoluus al speco de Monato maldekstren orientita, kaj Esperanto fariĝus interesa se ĝi ne estus plu tiel memreferenca.

Evitinda (sed ne ĉiam evitita) eraro estas la kombino de diversaj lingvoniveloj en la sama revuo: por komencantoj ekzistu didaktikaj gazetoj, dum la ceteraj zorgu esti interesaj, kaj ne subnormalaj!

LOdE: Kaj kiel komentarii la fakton, ke tute mankas parte anglalingva gazeto pri niaj lingvo kaj kulturo, komparebla al la rolo de L'espérantiste en la franclingva epoko?

GiS: Mi ne pensus pri la endormiĝo de La Brita Esperantisto, sed pri la manko de informaj gazetoj etnolingvaj pri la atingoj de esperanto kiel socia kaj kultura fenomeno. En tiu kunteksto la manko de anglalingva revuo estas des pli rimarkinda.

Mi ĝojus, se almenaŭ la Esperanta Civito stimulus la ekeston de revuoj en gravaj, plurnaciaj idiomoj, redaktataj de Esperantianoj, kiuj okupiĝus pri ĉiuj aspektoj de planlingvistiko, unuavice esperantologio, sed ankaŭ lingva inventado, literaturaj planlingvoj, piĝinismoj kaj kreolismoj, sekretaj kaj sanktaj lingvoj, kontaktologio ktp. Revuoj kun popularscienca, ne strikte akademia nivelo, inspiritaj de aktualaĵoj kaj kun bona grafiko. Revuoj por lingvemuloj: ili okupus spacon, kiun preskaŭ neniu okupas.

LOdE: Ĉu via espero pri la rolo de la Esperanta Civito bazas sin jam sur konkretaj faktoj, aŭ estas nur la rezulto de ideologia elekto?

GiS: Ideologia elekto tamen povas esti tre konkreta fakto, se ĝi rezultas el konkreta analizo!

En 2002 kreskis la distanco inter Esperantujo kiel asociaro kun komuna celo kaj Esperantio kiel socio kun komuna destino.

La unua montras ne kaŝeblajn simptomojn de regreso. Ne nur pro la falo de la membrokvanto: cento aŭ milo da perditaj kotizoj ne signifas aŭtomate malkreskon, kiel sama kvanto da pliaj pagoj ne sufiĉus por paroli pri progreso. Temus ambaŭkaze pri guto en la monda oceano. La vera regreso situas en la velko de la tradiciaj strukturoj, kiuj ne plu respondas al la realo de la nuna epoko.

La dua realaĵo montras signojn de febla maturiĝo. La esperantistoj estas ĝenerale pli malriĉaj, en la unua kiel en la tria mondo (la dua eĉ perdiĝis inter ili) — pro la krizoj ekster Eŭropo (ekz-e, Argentino), pro la kreskanta senlaboreco ĉie, pro la pensioj devige pli malaltaj ol la salajroj. Se en tia kunteksto (al kiu aldoniĝas militaj riskoj) firmiĝus la sentoj de transnacia solidareco, mi ĝojus paroli pri kvalita kresko de la Esperanto-socio.

Raŭmismo, kaj la Esperanta Civito kiel ĝia konsekvenca apliko, kontribuas en tiu direkto: ĉar demokratio estas esenca en la kvalita kresko de Esperantio.

Mi klare perceptas ke la Esperanto-parolantoj havas pli kaj pli da bezonoj kiel socio, kaj ke la asociaro ne povos kontentigi ilin. Se la Civito kapablos — bone. Ĉar se Ĝi ne kapablos, kiu kapablos?


Vide el Bruselo

Al libera edukadkomerco

En Bruselo politikistoj komencas flustri pri nova “komerca” problemo inter Usono kaj neanglalingvaj landoj en Eŭropo: edukado. Dum la pasinta jardeko, eksportistoj de triagrada edukado en Aŭstralio, Britio kaj Usono profitegis de la kreskanta graveco de la angla lingvo por parolantoj de aliaj lingvoj.

“Lingva malegaleco pligrandigis enspezon perlaboritan far anglalingvaj landoj de neanglaparolantaj studentoj, kiuj aĉetas anglalingvan triagradan edukadon, — diras Marko Naoki Lins el la Eŭropa Komunikadcentro. — La ekonomiaj kaj sociaj konsekvencoj estis vundaj al neanglalingvaj edukado-sistemoj, institutoj, grupoj kaj individuoj”.

Ĵus antaŭ la falo de la berlina muro, en 1989, pli ol 366 mil alilandaj studentoj aliĝis al usonaj universitatoj. Hodiaŭ 583 mil neusonaj studentoj estas registritaj en la usonaj universitataj terenoj reprezentante la kvinan plej grandan servsektoran eksporton por la usona ekonomio. “Estus tre utile, se la Eŭropa Komisiono aŭ la nacia registaro de iu EU-lando financus studon pri la ekonomiaj konsekvencoj de la lingva problemo en EU. La rezultoj de tia studaĵo, montranta la verajn kostojn de la lingva problemo, estus ŝokaj, — diras András Lukács, kiu laboras por medioprotektado en Hungario. — Mi ne kritikas la sloganon de EU, ke lingvoj malfermas pordojn”. Li tamen konstatas ke la denaskaj anglalingvanoj, precipe britoj kaj usonanoj, ĝenerale ŝparas lingvolernadon.
 
Lando
Alilandaj studentoj
Enspezo (mlrd eŭroj)
Usono
583.000
12.0
Britio
220.000
4.4
Aŭstralio
157.296
2.3

“La loĝantoj de ĉiuj aliaj EU-landoj devas lerni la anglan, kaj tio kaŭzas multajn problemojn al tiuj, kiuj ne parolas ĝin denaske. Tio estas ankaŭ ekonomie tre malavantaĝa por la koncerna lando. Se oni konsideras la tiel uzatan tempon — entute almenaŭ unu jaro plentempe dediĉita al lingvolernado por ĉiu persono — kaj kalkulas, kiom da alia laboro oni povus fari dum tiu tempo anstataŭe, kaj kiom tio rezultus por la nacia ekonomio, tiam oni ricevas enorman monsumon, — daŭrigas Lukács. — Tio ja kontraŭas la bazajn principojn de EU pri libera merkato”. Lukács rekomendas ke UEA oficiale plendu al la departemento de Konkurado de la Eŭropa Komisiono.

“Pro la altireco de preskaŭ-denaska kaj perfektaj anglalingvaj lertoj en la eŭropa labormerkato, anglaparolantaj landoj ankaŭ povas vendi triagradan edukadon je konsiderinde pli alta prezo ol al siaj propraj naciuloj. Ĉar preskaŭ 90 procentoj da lernantoj en Eŭropa Unio estas instruataj pri la angla en la lernejo, la ebla merkato por anglaparolantaj provizantoj de triagrada edukado estas vaste supera ol tiu de neanglaparolantaj provizantoj”, — diras Lins.

La subita movo al la angla havas negativajn konsekvencojn kondukantajn al pli malaltaj niveloj de instruado kaj lernado, pli altaj kostoj por trejnado de instruistoj, pligrandigita ekskludo de malpli favoritaj grupoj de triagrada edukado. Angligitaj programoj de triagrada edukado en neanglaparolantaj landoj daŭre estas vidataj de studentoj kaj dungitoj kiel malpli kvalitaj ol tiuj programoj provizataj de la “realaj” anglaparolantaj universitatoj.

“Neanglaparolantaj registaroj malsukcesis ĝis nun evoluigi planojn por triagrada edukado kiuj traktos aŭ eĉ analizos la efikojn de lingvo-malegaleco. Oni faris neniujn studojn rilate al la ekonomia kaj socia prezo. La uzo de neŭtralaj, nenaciaj kaj facile lerneblaj lingvoj, kiel Esperanto, por internacia edukado ankaŭ ne estas konsiderita”, — diras Lins. Li timas ke se, premite de Monda Komerco-Organizo, la Eŭropa Komisiono efektivigos liberigon de komerco en triagrada edukado en EU, neanglaparolantaj triagradaj edukinstitutoj frontos longan periodon de dominado far anglalingvo-provizantoj simile al aliaj komercaj sektoroj.

Dafydd ap Fergus
Foto kompleze de Europa Komisiono
Sur la foto: Usono kaj Britio volas ke pli da pagipovaj eŭropaj studentoj studu ĉe multekostaj anglalingvaj universitatoj. (Foto kompleze de la Eŭropa Komisiono)


Vortoj de komitatano Z

Laŭdoj spicitaj de ĉagreno

La centa numero de La Ondo de Esperanto estas taŭga okazo por rigardi, kiel ĝi situas en nia gazetaro. Multajn kolegojn, kun kiuj eblus sencohave kompari ĝin, ĝi ne havas. En strikta senco ĝi estas la unusola “internacia sendependa magazino en Esperanto”, kiel ĝi mem subtitolas sin. Sojle de ĝia centnumeriĝo mortis Eventoj, kiu similis al ĝi rilate sendependecon. Eventoj tamen estis novaĵbulteno kaj ne magazino, kiu laŭ PIV estas “perioda revuo, ĝenerale ilustrita, k enhavanta artikolojn pri tre diversaj temoj”.

Alia gazeto kun tradicioj de sendependeco, Heroldo de Esperanto, ne plu povas pretendi tian epiteton, ĉar tiom unutona laŭtparolilo de la Esperanta Civito ĝi fariĝis. Ne gravas, ĉu ĝi formale havas tian rolon — ankaŭ tiurilate enigmas la klarigoj de la civitestroj.

La difinon de PIV plenumas kompreneble Monato, kiun PIV eĉ mencias kiel ekzemplon. Ĝi tamen estas alispeca ol nia jubileulo, ĉar ĝi evitas movadajn temojn, donante tamen spacon al librorecenzoj kaj originalaj beletraĵoj.

Esperanto de UEA iam havis magazinecajn trajtojn, sed artikoloj sen rilato al Esperanto malaperis el ĝi antaŭ kvardeko da jaroj, kiam UEA lanĉis Monda Kulturo, kiu ne vivis longe. Novan provon UEA ne iniciatis kaj la evoluo de Kontakto faris ĝin malpli bezonata kaj finance neebla. Post apogeo sub Francisco Veuthey Kontakto nun spertas krizon de identeco, el kiu ĝi je mia miro klopodas eliri per temaj numeroj, kiujn Veuthey forlasis ĝuste por allogi pli da legantoj. Kontakto tamen ne estas larĝgama magazino kaj ankaŭ ĝi evitas movadajn temojn.

Restas nur Heroldo kaj Esperanto. Ilia dependeco en si mem ne estas negativa, same kiel sendependeco ne sinonimas kun kvalito. La Civito kaj UEA kompreneble bezonas gazetojn por sia informado. Gazetoj kiel organoj ligas la membrojn kun sia organizaĵo kaj taŭge redaktataj plenumas gravan rolon por interna demokratio. Tial la deklaroj de la redaktoro de Esperanto, ke li estas absolute sendependa en sia funkcio, estas maltrankviligaj, ĉar finfine Esperanto ja devas esti revuo de UEA.

Mi jam plendis pri manko de kritiko pri la politiko, agado kaj funkciado de UEA en ĝia revuo. La kvalifikon de kritiko ankaŭ ne meritas la tendencaj kaj ofte skandalemaj komentoj kaj intence misgvidaj interpretoj pri UEA en Heroldo, por kiu siavice kritiko pri la Civito estas tabuo. Ambaŭ revuoj klopodas luli la leganton en falsa kredo pri novaj sukcesoj kaj pri praveco de ĉio entreprenita. Neeviteble trudas sin komparo kun la sukcespropagando en la kolapsinta reala socialismo. Tiurilate La Ondo distingiĝas je sia favoro. Ne nur pri UEA kaj la Civito, sed pri la movado ĝenerale, aperas en ĝi interesaj komentoj kaj observoj, inter si ofte kontraŭdiraj, kiel nature okazas en aŭtentika diskuto. Kiel informanto pri UEA ĝi lastatempe pruviĝis pli rapida kaj fidinda ol Esperanto. Espereble pli da aktivuloj de UEA malkovros tion kaj ekabonos al La Ondo!

La kvalito de ĉiu gazeto decide dependas de la redaktoro(j). La Ondo estas en kompetentaj manoj. Ĝia redaktoro meritas sian titolon, dum kutime liaj kolegoj fakte estas kompilantoj. Bona redaktoro ankaŭ laboras kun vizio, kiun lia/ŝia gazeto spiras. Domaĝe en niaj rondoj malmultas gazetoj, ĉe kiuj oni sentas identecon kaj animon. Ĉe La Ondo ni sentas ilin kaj tio estas la granda merito de ĝia redaktoro.

Esperanto-gazeto devas havi bonan lingvaĵon. La Ondo bone trapasas ankaŭ tiun ekzamenon. Ankaŭ pri Heroldo mi ne plendas sed jes pri Esperanto post la foriro de la lingve konscia kaj kompetenta István Ertl. Tio estas ĉagrena, ĉar leganto de la revuo de UEA devas povi fidi je ĝia senriproĉeco lingva. Se UEA ankoraŭ povas influi sian revuon, ĝi intervenu almenaŭ pri tiu punkto. Inter ĉiuj revuoj Esperanto plej multe influas la evoluon de nia lingvo. Ĝi influu ĝin bone.

Tro da laŭdoj al La Ondo? Certe ne, ĉar ĝi simple estas bona. Nur ke ĝia jubileo igis min refoje pensi pri la malkontentiga nivelo de nia gazetaro…

Komitatano Z


Alikanto aŭ Alakanto

En la novembra Ondo, Gary Mickle en sia artikolo Lingvonaciismo sub falsa etikedo ne bone scias pri geografiaj nomoj de Hispanio. En 1936 generalo Franco kun aliaj generaloj ribelis kontraŭ la hispana Respubliko, leĝe konstituita, kun helpo de armeoj de Mussolini kaj de Hitler.

Kiam en 1939 la generalo venkis, inter multaj diktatorecaj ordonoj estis malpermesi la katalunan lingvon en Valencio, Balearoj kaj Katalunio. Tiam ankaŭ estis ŝanĝitaj ĉiuj katalunaj geografiaj nomoj. Ekzemple, Lleida estis Lérida; Girona estis Gerona; Eivissa estis Ibiza; Sant Boi estis Sant Baudilio; Alacant estis Alicante; ktp. Do oni povas diri ke Alicante estas geografia nomo de la Franko-reĝimo. Mi opinias ke la Esperanta nomo devas esti Alakanto.

Mia propra nomo estas Martí, sed ĝis la morto de diktatoro Franco en miaj dokumentoj estis devige la nomo Martín.

Aldone mi volas diri ke en 1939 hispanaj faŝistoj bruligis sur strato la katalunajn kaj Esperantajn librojn de la grupo Stelo de Paco.

Martí Guerrero i Cots (Katalunio)

Ni fermas la diskuton pri la propraj nomoj en Katalunio.


Pri Dis'a kovrilo

En La Ondo de Esperanto 12/2002 Aleksej Birjulin recenzis mian romanon “Dis!”. Interalie li prave kritikis la bildon de ĝia kovrilo. Mi volas nur informi, ke tiu bildo de la eldonejo estas aldonita kontraŭ mia volo.

Sten Johansson (Svedio)


Goncalo NevesLa Benjameno de nobela familio

Studo de Gonçalo Neves pri la vorto ambaŭ

Gonçalo Neves post la memekzilo en Idolando (vidu lian artikolon kaj Idan poemon en LOdE. 2002: 4) kaj vagado tra Regno de Interlingvua, revenas al Esperanto kun freŝaj fortoj, renovigita entuziasmo kaj nova eseo. Ni kore bonvenigas la malkabeintan kolegon.

1. Ĉu la vorto ambaŭ estas adjektivo?

En baldaŭ presota recenzo pri PIV2, Jorge Camacho skribis i.a.: “la adjektivo ambaŭ ne finiĝas per la fundamenta a de ĉiuj adjektivoj.” Interlinie oni do legu, ke la vorto ambaŭ (kvankam fundamenta kaj zamenhofa) estas erara, kaj anstataŭ ĝi estus uzinda la formo ambaj, a-finaĵa kiel “ĉiuj adjektivoj”. La saman opinion (eble vortumitan iom alie) oni renkontas iam-tiam en artikoloj tra nia gazetaro.

Mi tute ne konsentas. Laŭ mi la vorto ambaŭ neniel estas adjektiva aŭ eĉ adjektiveca, kaj tial ĝi neniel devus alpreni la a-finaĵon. Por komprenigi tion, mi trarigardos la komunajn trajtojn de “ĉiuj adjektivoj” kaj esploros, ĉu ilin laŭas la vorto ambaŭ. Se mi bone kalkulas kaj rezonas, la adjektivoj en Esperanto havas almenaŭ jenajn sep komunajn trajtojn:

a) Ĉiu adjektivo uzeblas kun la artikolo, kaj singulare kaj plurale, se la kunteksto nur tion allasas: la bela knabino, la belaj knabinoj. La vorto ambaŭ neniam uzeblas kun la artikolo, kia ajn estas la kunteksto: ambaŭ knabinoj1.

b) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj singulare, kaj plurale: la bela knabino, la belaj knabinoj. La vorto ambaŭ uzeblas nur plurale: ambaŭ knabinoj.

c) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj antaŭ, kaj post la koncerna substantivo, depende de la stil-efekto: la bela knabino, la knabino bela. La vorto ambaŭ uzeblas nur antaŭ la koncerna substantivo: ambaŭ knabinoj.

ĉ) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj epitete (la bela knabino, la knabino bela) kaj predikative (la knabino estas bela). La vorto ambaŭ uzeblas nur epitete: ambaŭ knabinoj.

d) Ĉiu adjektivo uzeblas por respondi la demandon kia?: Kia estas la knabino? — La knabino estas bela. La vorto ambaŭ neniam uzeblas por respondi la demandon kia?

e) Ĉiu adjektivo kvalifikas substantivon, aŭ alivorte, ĝi esprimas ideon pri kvalito aŭ rilato, kiun la parolanto opinias apartenanta — definitive aŭ provizore — al iu aŭ io. La vorto ambaŭ neniel kvalifikas substantivon: ĝi nur esprimas ĝian nombron kaj la manieron, kiel la parolanto rigardas tiun nombron.

f) Ĉiu adjektivo uzeblas en kiu ajn momento kaj kunteksto, tute egale, ĉu la parolanto jam menciis la koncernan substantivon aŭ ne. La vorto ambaŭ uzeblas nur ĉe substantivoj jam menciitaj de la parolanto: en la ĝardeno kuris du belaj knabinoj; ambaŭ [t.e. la du knabinoj, kiujn mi ĵus menciis] haltis, kiam mi alvenis.

Se la vorto ambaŭ prezentas neniun el la supre diritaj trajtoj adjektivaj, se ĝi tial tute ne estas adjektivo, kio do ĝi estas kaj kion ĝi propre signifas? Eble iom nin helpos historia trarigardo.

2. Historio de la vorto ambaŭ

a) En Praesperanto ekzistis vorto samrola kiel la nuna ambaŭ. Temis pri baj (el la germana beide). Ĝi aperas en fabelo de Andersen, kiun Zamenhof tradukis el germana versio en 1881 (WARINGHIEN, pĝ. 33):
“Ful-ći rudźo e ful-ći fiaro debá kini la princaŭ. Fej po baj estu mettassaj i magnaj ardźaj irioj”.
En la nuna Esperanto la supraj frazoj sonas jene (WARINGHIEN, pĝ. 32):
“Tiun-ĉi rozon kaj tiun-ĉi najtingalon devadis ricevi la princino. Tial ili ambaŭ estis metitaj en grandajn arĝentajn kestojn”.
b) Inter 1882 kaj 1887 io tamen okazis. Malaperis la praformo baj, kaj neniu vorto ĝin anstataŭis. En la Unua Libro (1887) aperas ĉiuj nunaj -vortoj, escepte de ambaŭ kaj kvazaŭ. Kial?

Post 1882 Zamenhof faris plurajn tranĉojn kaj reduktojn en la praversio de la lingvo, kun la celo ĝin laŭigi al minimumaj gramatiko kaj vortostoko. La vortojn ambaŭ kaj kvazaŭ li ne opiniis esencaj kaj nepraj. Anstataŭ la unua oni povus ja diri ĉiuj du aŭ simile, kaj la duan oni povus surogati per la esprimo kiel se. Kaj ĝuste tion faris Zamenhof kaj la aliaj aŭtoroj dum la luljaroj de Esperanto. Jen ekzemple kiel elturniĝis Grabowski en sia epokfara traduko La neĝa blovado, presita en 1888 (pvz 1987, pĝ. 278):

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; […] Fine ŝi konsentis: en certigita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron […]. Ŝia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo.
c) La publika apero de ambaŭ kaj kvazaŭ okazis nur en 1889, kiam Zamenhof ilin metis en sian faman vortaran duopon: Plena Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Internacia-Germana (pvz 1889, pĝ. 769, 775, 833). En tiuj vortaroj oni ja povas legi:
Оба ambaŭ (pvz 1991, pĝ. 136)
Будто kvazaŭ (pvz 1991, pĝ. 86)

ambaŭ beide (pvz 1991, pĝ. 204)
kvazaŭ gleichsam alsob. (pvz 1991, pĝ. 220)

d) Malgraŭ la vortara sankcio de Zamenhof, la neologismo ambaŭ ne tuj enradikiĝis. Ĝia unua publika apero ekstervortara okazis nur post unu jaro, en septembro 1890, el la traduka plumo de Zamenhof kaj sur la paĝoj de la unua gazeto esperantista, kie ĝi ludis la rolon de prefikso:
La malgranda virineto de l' maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo […] (ANDERSEN 1890, pĝ. 47)
La supra ekzemplo estas tre kurioza, ĉar en la sama frazo Zamenhof decidis alpreni la neologismon ambaŭ kaj ignori ĝian samaĝan kuzon kvazaŭ, uzante, anstataŭ ĉi lasta, la esprimon kiel se.

e) Kelkajn monatojn poste, en januaro 1891, ni ĉeestas la unuan publikan aperon de ambaŭ kiel vorto memstara, ekster la rolo prefiksa, kaj denove el la traduka plumo de Zamenhof:

En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas.
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, — neniun li vidas.

En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris — kozako alvenis.

[…]

Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.

[…]

En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj

(MICKIEWICZ, pĝ. 3)

Jen do kiel nia kara ambaŭ enrampis en la lingvon: unue, prefikse-timide, partoprenante en la doloro de marvirineto, kiu memvole formetis sian voston, kun la celo akiri la amon de homa princo; due, aperte kaj memstare, atestante la kokron de vojevodedzino. Tiel sukan kaj pipran premieron certe ĝuis neniu alia el niaj vortoj!

f) Malgraŭ la supraj ekzemploj, la vorto ambaŭ ne akiris tujan popularecon inter la malmultaj adeptoj, kiuj tiam prove-palpe uzis la lingvon en kurtaj tradukoj. Ŝajnas, ke iom pli vastan konatecon la vorto ambaŭ ekĝuis nur post la zamenhofa traduko de La Batalo de l' vivo, el Charles Dickens, aperinta felietone sur la paĝoj de La Esperantisto inter februaro kaj novembro-decembro 1891, ĉar tiu teksto, estante la unua iom ampleksa esperanta traduko de grava literatura verko, rapide fariĝis propaganda vojmontrilo kaj epokfara modelo. En tiu teksto Zamenhof plurfoje uzis la vorton ambaŭ memstare, ĉiam antaŭmetante al ĝi la artikolon, sed tiun kunartikolan uzadon li baldaŭ rezignos kaj poste rifuzos.

Same kunartikolan uzon ree prezentas la traduka plumo de Zamenhof en januaro 1982, en teksto kiu ankaŭ famiĝis:

Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝofon, kiun oni povas al si prezenti; […]

[…] la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. […]

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belaj koloroj. (ANDERSEN 1892, pĝ. 9–10)

Ŝajnas do, ke Andersen kaj nia ambaŭ ĉiam… kunamblis!

g) En aŭgusto 1893 la vorton ambaŭ eble unuafoje ekuzas alia aŭtoro ol Zamenhof. Jen kiel ĝi sonas el la traduka plumo de la portugalo Jayme Heinlein Ferreira:

Ĝi estas la legendo, […] kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento “Beni el Vedaroj” unu matenon, kiam ni promenadis ambaŭ sur la bordo de la maro. (BACHILLER, pĝ. 119)
h) En sia Universala Vortaro (1894) Zamenhof donas jenajn tradukojn: “ambaŭ l'un e l'autre | both | beide | оба | obaj.” (pvz 1991, pĝ. 244). Tiujn tradukojn li senŝanĝe elmetos en la Fundamento de Esperanto, presita en 1905. (ZAMENHOF, 1963, pĝ. 141)

ĥ) Boirac, en sia Plena Vortaro Esperanto-esperanta kaj esperanto-franca (1909), donas jenan klarigon kaj tradukon: “AMBAŬ | du kune, duopaj; — ambaŭflanke, ambaŭmane, ambaŭdekstra. | tous le deŭ.” (BOIRAC, pĝ. 17)

i) Kabe, en sia Vortaro de Esperanto (1910), jene difinas: “Ambaŭ. Unu kaj alia: Mi renkontis la amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.” (BEIN, pĝ. 7)

j) Dekok jarojn post la Universala Vortaro (Oficiala Gazeto, IV, 1911, pĝ. 221), Zamenhof denove preterlasas la gramatikan kategorion de ambaŭ, sed ĝian signifon klare difinas: «“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj.» (ZAMENHOF 1936, pĝ. 72)

ĵ) En 1923 aperas la unua volumo de la fama Enciklopedia Vortaro de Wüster, kiu ankaŭ prisilentas la gramatikan kategorion de ambaŭ, ripetante la supran difinon de Zamenhof: “ambaŭf (ĉiuj du, meist ohne Geschlechtwort), (alle) beide, alle zwei.” (WÜSTER, pĝ. 38)

k) Ankaŭ Grosjean-Maupin, en sia Plena Vortaro de Esperanto (1933), ignoras la gramatikan kategorion de ambaŭ kaj proponas jenan difinon: “*Ambaŭ. Du kune, du same, duopaj: mi k mia frato estas ~ esperantistoj; ~ manoj, okuloj; oni devas fari diferencon inter la ~ kazojz; ~dekstra (uzanta ~ manojn kiel dekstran); ~flanka; ~flanke de la pordo staras statuoj; ~tranĉa glavoz. Rim. Uzo de la artikolo apud ambaŭ estas senutila k malkonsilinda.” (GROSJEAN-MAUPIN, pĝ. 31)

l) En sia Plena Gramatiko de Esperanto; Vorto kaj frazo (1935) Kalocsay kaj Waringhien unuafoje difinas la gramatikan kategorion de nia vorto: “Kiam temas nur pri du aferoj, oni uzas anstataŭ ĉiuj la nevarian pronomon ambaŭ, kiu, kvazaŭnomo, montras nur personojn: ambaŭ samtempe abdikis, kaj, reprezentanto, povas montri homojn, bestojn, aĵojn: kiun vi prenas el la du ĉapeloj? — Ambaŭ!” (KALOCSAY; WARINGHIEN, pĝ. 85)

m) En sia Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto (1969) Setälä proponas iom nuancitan difinon: “ambaŭ: du similaj kune: ambaŭ infanoj = la filo kaj la filino. ” (SETÄLÄ, pĝ. 19)

n) En 1970, en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Waringhien proponas jenan difinon (pĝ. 38): «*ambaŭ. I. Nevaria pron. k adj., signifanta “ĉiuj du”, “la du kune kiel tutaĵo”: ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas? — Jes, ~ vivasz; al vi klopodojn k al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ~ estas vanajz; en unu tago ili ~ mortosx; pli bone estas iri senfila en la ĉielon, ol se ~, la patro k la filo, iras en la inferonz. II. Pref. samsence uzata: ~flanke de ŝi staris statuojz; ~tranĉa glavox; ~dekstra viro (uzanta la du manojn egale); kolekti fruktojn ~mane». Tiu difino restis netuŝita en la nova versio de PIV, presita en 2002.

o) En sia Gramatiko de Esperanto (1988) ankaŭ Malovec prisilentas la gramatikan kategorion de la fama vorto kaj pri ĝi diras nur ke: “Anstataŭ ĈIUJ DU oni uzas AMBAŬ (Ili ambaŭ foriris).” (MALOVEC, pĝ. 36)

p) En sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Wennergren prezentas la ĝis nun plej detalan, trafan kaj dokumentitan pritrakton de nia vorto (WENNERGREN, 2000):

«Ambaŭ = “ĉiuj du”. Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj, kiam estas precize du.

Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. (vidu ĉi-antaŭe ĉe tabelvortoj je U). Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, niili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto.

Ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon. Ambaŭ estas difinilo, kaj do ne povas esti uzata kune kun la.

Ambaŭ frazoj estas bonaj! (LR.61) Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.

La pli maljuna (filino) estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. (FE.11) = ĉiuj du (la filino kaj la patrino) estis tiel malagrablaj…

Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj. (OV.538)

Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. (Rt.10)

Zamenhof foje uzis ambaŭ anstataŭ du (sen la signifo de ĉiuj): Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj. (Rz.13) Ĝi (la rivero) inundis siajn ambaŭ bordojn. (Kr1.12) Oni vidas, ke ambaŭ tiam povas aperi kun difinilo (la, siajn…). Zamenhof poste skribis, ke tia uzo estas malbona (Lingvaj Respondoj pĝ. 64). Oni do uzu ĉiam du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ siajn bordojn.

Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas korekte uzata».

El la supra citaĵo oni povas konstati, ke Wennergren ne ĉirkaŭiras la gramatikan kategorion de ambaŭ; anstataŭe li kuraĝe lanĉas la interesan terminon difinilo, kiun li glosas jene: “Difiniloj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero. La plej grava difinilo estas la difina artikolo la. Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu.”

3. Kio do estas la vorto ambaŭ?

La analoj supre cititaj montras, ke ordinare niaj gramatikistoj evitas klasifiki la vorton ambaŭ. Tiun klasifikon mi trovis nur trifoje:

a) En 1935 Kalocsay kaj Waringhien nomas ĝin “nevaria pronomo”.

b) En 1970 Waringhien nomas ĝin “nevaria pronomo kaj adjektivo”.

c) En 2000 Wennergren nomas ĝin “difinilo”, kaj metas ĝin en la saman kategorion kiel la artikolon, kelkajn tabelvortojn, la posedajn pronomojn kaj la vorton unu.

Mi opinias, ke la PIV-a difino de Waringhien iom komplikas la aferon, ĉar ĝi unuafoje prezentas la vorton ambaŭ ne nur kiel pronomon, sed ankaŭ kiel adjektivon. Tiu klasifiko estas laŭ mi erara.

Kiel mi montris supre, da adjektiveco la vorto ambaŭ havas neniom. En ĝi manifestiĝas absolute neniu el la sep trajtoj adjektivaj supre skizitaj. Ĝi estas propre pronomo, aŭ se specifi kaj harfendi, ĝi estas numerala pronomo, signifanta: ĉiuj du ĵus menciitaj. Kaj ĉar pronomoj en Esperanto propran kaj specifan finaĵon ne havas (jen: tiu, mi, ĉio), ankaŭ tian ne bezonas la pronomo ambaŭ, kiu tre bone fartas kun sia vosto diftonga.

Se la latino kaj kelkaj latinidoj fleksias la vortojn, kiuj respondas al nia ambaŭ, tio estas afero, kiu Esperanton tute ne tuŝas.

Restas la demando, kial nia vorto ambaŭ, same kial ĝiaj 16 parencoj diversrolaj, havas la kuriozan ŝajnfinaĵon -aŭ. Sed tio estas municio por alia artikolo, kiu baldaŭ sekvos la nunan. Ĝis tiam la leganto estas petata atendi kaj pacienci.

ambaŭmane subskribas
Gonçalo Neves


Bibliografio konsultita

ANDERSEN, H. C.: La novaj vestoj de la reĝo. Trad. L.L. Zamenhof. En: La Esperantisto 3. 1892: 1, pĝ. 9–12.

ANDERSEN, H. C.: La virineto de l' maro. Trad. L.L. Zamenhof. En: La Esperantisto 1. 1890: 9, pĝ. 45–48.

BACHILLER, Cervera: La naskiĝo de la tabako. Araba legendo. Trad. Jayme Heinlein Ferreia. En: La Esperantisto 4. 1893: 8 (44), pĝ. 119–121.

BEIN, Kazimierz (KABE): Vortaro de Esperanto. 2a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984.

BOIRAC, Emile: Plena vortaro Esperanto-esperanta kaj esperanto-franca. Unua parto. Dijon: Darantiere, 1909.

GROSJEAN-MAUPIN, E.: Plena Vortaro de Esperanto de Esperanto. 9a eld. Kun suplemento kompilita de G. Waringhien. Paris: SAT, 1980.

KALOCSAY, K.; WARINGHIEN, G.: Plena Analiza Gramatiko. 5a eld. Rotterdam: UEA, 1985.

MALOVEC, Miroslav: Gramatiko de Esperanto. Třebíč, 1988.

MICKIEWICZ, A.: La vojevodo. Trad. L. Z-f. En: La Esperantisto 2. 1891: 1, pĝ. 3.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. kromkajero 3: ludovikaj biografietoj. kioto: ludovikito, 1987.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. kromkajero 5: ludovikaj vortaroj el la 19-a jarcento. kioto: ludovikito, 1991.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. originalaro 1. unua etapo de esperanto: 1878–1895. kioto: ludovikito, 1989.

SETÄLÄ, Vilho: Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto. 2 eld. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1974.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Red. Gaston Waringhien. Repres. 2a eld. SAT, 1981.

WARINGHIEN, Gaston: Lingvo kaj vivo. Esperantologiaj eseoj. 2a eld. Rotterdam: UEA, 1989.

WENNERGREN, Bertilo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. www.bertilow. com/pmeg/menuo.php. Versio 11.0 (3 jul 2002).

WÜSTER, Eugen: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Unua parto. Leipzig: Ferninand Hirt & Sohn, 1923.

ZAMENHOF, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eld. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1963.

ZAMENHOF, L.L.: Lingvaj Respondoj. (Plena kolekto). 3a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1936.


Notoj

1. Zamenhof skribis (Oficiala Gazeto, IV, 1911, pĝ. 221): «Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ” [i.a. en la traduko el Dickens: La batalo de l' vivo, 1891], tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo». Kaj verdire tiu erara uzo kunartikola neniam enradikiĝis. (ZAMENHOF 1936, pĝ. 72)

2. Mi skribis eble, ĉar mi ne trarigardis la tutan literaturon inter februaro 1891 kaj aŭgusto 1893.


La kolero de Demir baba

Novelo de Julian Modest

Mi sidis kun Koljo Kumaricata en lia korto, sub la ombro de la olda pirarbo. Sur eta tablo, antaŭ ni, estis telero da bongusta blanka fromaĝo, ŝutita per ruĝa pipro, verŝita per heliantoleo kaj botelo da lia aroma hejma brando.

Koljo verŝis iom da brando en la glasetojn kaj rigardis al la strato. Estis friska aprila antaŭvespero. Sur la strato ne videblis homoj. En la najbara korto floris du prunarbetoj kaj inter ili staris blanka unuetaĝa domo.

Dum la lastaj tagoj Koljo Kumaricata rapidis prepari novan ekspozicion kaj invitis min vidi liajn grafikaĵojn. En la pentrista laborejo, tra la vitra pordo, videblis lia granda litografa presmaŝino, simila al nigra kuŝanta bubalo. Ĉirkaŭ la presmaŝino, sur la kalkitaj muroj, pendis kelkaj grafikaĵoj. Mi ankoraŭfoje trarigardis ilin. Estis du bulgaraj monaĥejoj, strato el malnova Sofio kaj ĉe ĝi iu olda konstruaĵo.

— Kumarica, — demandis mi, — kiel nomiĝas tiu grafikaĵo, tie dekstre de la presmaŝino?

— Ĉu tiu? — li alrigardis al la laborejo. — Tio ĉi estas mahometana monaĥejo Demir baba. Mi pentris ĝin, kiam mi laboris en urbo Isperih…

Li trinkis iom el la brulgusta brando kaj en liaj helbluaj okuloj ekludis petolemaj flametoj. Malrapide, melodie Kumaricata komencis rakonti kaj nesenteble gvidis min foren, foren ien, en Danuban valon, en mondon de mirakloj kaj beleco.

— Kiam mi eklaboris en Isperih, nenion mi estis aŭdinta pri malnova mahometana monaĥejo Demir baba kaj miaj kolegoj decidis montri ĝin al mi. Iun dimanĉon ni iris tien kaj io forta tiris min al ĝi. Mi ne scias kial, sed mi eksentis profundan emocion kaj tuj mi decidis pentri ĝin.

Ĉi deziro ne lasis min trankvila. Tage mi kvazaŭ vidus ĝin kaj ofte nokte mi sonĝis ĝin, sed longe mi prokrastis la pentradon. Iun tagon mi ne eltenis kaj mi ekiris al la malnova, forlasita monaĥejo. Mi estis sola kaj portis nur paperon kaj krajonojn. Mi proksimiĝis al ĝi kaj kvazaŭ trovus min en alia mondo. Regis profunda mistera silento. Estis printempo kiel nun kaj aŭdiĝis nur susuro de freŝaj arbfolioj. Alte, supre inter la du deklivoj, kie kuŝis la monaĥejo, vastiĝis blua kaj senlima firmamento. De ie malproksime alflugis tenera melodio.

Pri Demir baba mi sciis preskaŭ nenion. Miaj amikoj rakontis nur unu legendon kaj menciis, ke bulgare Demir baba signifas Feran patron. Mi pentris absorbita kaj tute ne rimarkis, ke ĉirkaŭ mi iĝis mallume kaj obskure. La firmamento de helblua iĝis plumbgriza kaj ĝi ekpremis min kiel peza kaserolkovrilo. La arboj, kiuj antaŭ horo, estis senmovaj kaj helverdaj, nun kvazaŭ ankaŭ malheliĝus. Mi aŭdis terurajn nekompreneblajn sonojn. Io ĉirkaŭ mi muĝis, grincis aŭ profunde peze spiris. Kvazaŭ la tuta naturo ekribelus kaj post sekundoj ĉi tie komenciĝos terura ŝtormo, kiu forblovos min.

Mi ne scias kial, sed mi ektimis. Mi estis sola ĉi tie kaj mia febla krio certe dronos en abismo de vento, polvo kaj obskuro. Nevidebla fera pugno premis min kaj mi ne povis moviĝi, nek enspiri. Mi ekpenis foriri de la loko, kie mi staris. Ege malrapide kaj turmente, sur zigzaga eta pado, mi grimpis sur la deklivo por eliri el tiu ĉi profunda kaj obskura kaldrono. Miaj piedoj pezis kiel obusoj kaj miaj muskoloj tremis. Per la lastaj fortoj mi rampis kaj mi ne sciis ĉu sukcese mi eskapus el la valo. Mia gorĝo sekis kiel senakva puto kaj mi ŝvitis kiel subtorenta pluvo. Kia estis ĉi miraklo, kiu suĉis miajn fortojn? Neniam dum la vivo mi travivis tian teruron.

Mi estis tridekjara kaj unuan fojon min minacis nevidebla danĝero. Mi sentis min eta kiel pajlero. La vento povus preni min kaj levi alten, en la ĉielon. Min neniu vidos plu, nek iu aŭdos ion pri mi. Mi ne scias kiel mi revenis hejmen. Nenion mi memoris. Dum longa tempo en mia koro kiel vipero nestis la timo. Ĉiam, kiam mi rememoris mian travivaĵon, ŝajnis al mi, ke tie, tiam, ĉe forlasita mahometana monaĥejo Demir baba estis ia nevidebla kaj terura forto, tre minaca kaj potenca. Ŝajne tiam mi vere aŭdis profundan spiron kaj mi sentis ĉirkaŭ mi iun koleron, similan al mara ŝtormo dum senstela kaj fatala nokto.

Post semajno en Isperih mi aŭdis, ke en tiu tago, kiam mi pentris la monaĥejon, iu ŝtelis el ĝi la sanktajn ŝuojn de Demir baba. Mi ne tre atentis tiun ĉi famon, sed ŝajne la aliaj homoj serioze maltrankviliĝis. Mi al neniu diris, ke ĝuste tiam hazarde mi estis tie. Tiam mi neniun vidis, nek eniri, nek eliri el la olda forlasita monaĥejo. Jes, krom mi, neniu estis tie. Al neniu mi rakontis kion mi sentis, kiam la monaĥejo dronis en obskuro kaj la vento komencis minace sibli en la arbobranĉoj. Mi kaŝis la nefinitan pentraĵon kaj decidis ĝin forgesi.

La loĝantoj de la urbo tamen ne povis trankviliĝi. Ili miris kaj ne komprenis: kiu kaj kial ŝtelis la sanktajn ŝuojn de Demir baba. Tio neniam okazis ĉi tie, kie la homoj estis honestaj kaj kvietaj. Malmultaj okazintaĵoj ĝenis ilian vivon kaj la ŝtelo de la ŝuoj estis evento, tre stranga kaj neordinara. Verŝajne tial tiom arde ili ĝin pridiskutis.

Por mi la vivo fluis kiel ĉiam. Foje tamen en la fabriko, kie mi laboris, hazarde mi aŭdis konversacion, kiu forte min impresis.

Frumatene juna kudristino, kies nomo estis Ŝirin, tre emocie rakontis ion al siaj koleginoj, kiuj aŭskultis ŝin gape. Mi ekstaris apud ili kaj alrigardis Ŝirin, kies grandaj okuloj nun similis al diafanaj bluaj gutoj.

— Jes, — ŝi ripetis per tremanta voĉo. — Hieraŭ nokte, en mia sonĝo, aperis Demir baba, alta, forta, korpulenta…

En ies virinaj rigardoj ekbrilis dubo kaj suspekto, sed Ŝirin daŭrigis:

— Li ekstaris antaŭ mi kaj firme diris: “Ŝirin, sciu, se tiu, kiu ŝtelis miajn ŝuojn, ne redonos ilin, vi ĉiuj pereos pro soifo. Sekiĝos fontoj kaj putoj kaj eterne ne estos akvo ĉi tie”.

Mi aŭskultis Ŝirin, rigardis ŝiajn larĝe malfermitajn okulojn kaj por mia granda miro, denove mi eksentis la konatajn frostotremojn sur mia dorso kaj la saman svenon, kiu min obsedis en la tago, kiam mi pentris la malnovan monaĥejon. Mi deziris svingi mane kaj ekiri, sed iu nekonata forto min katenis kaj mi ne povis malproksimiĝi.

La sonĝo de Ŝirin fulme disvastiĝis tra la urbeto. La homoj rakontis kaj trarakontis ĝin unu al alia. Ĉu oni kredis aŭ ne kredis — mi ne sciis, sed ĉi mirinda sonĝo longe vagis de homo al homo. Baldaŭ streĉeco ekobsedis la loĝantojn. En ĉi tiu regiono la akvo ne abundis kaj se la somero estos senpluva, oni vere povus perei.

La tagoj pasis, sed ne pluvis. Komenciĝis terura, turmenta sekeco. La fontoj kaj putoj sekiĝis. La homoj velkis kaj eksimilis al kadukaj ombroj. La grundo fendiĝis. Ĉie aperis grandaj kaj profundaj breĉoj, similaj al malhelaj okulkavoj. Ĉio iĝis flava. La ebenaĵo estis kiel senlima forno, kiu eligis ardaĵon kaj lafon. Ni lekis niajn fenditajn lipojn kaj esperplene strabis la vitrecan firmamenton, sed vane. Dum semajnoj eĉ nubeto ne videblis. Eta blovo ne movis la sekajn arbfoliojn. Mi ne povis kaŝi min de la ardaĵo. Post la reveno de la laborejo, mi eniris en la krepuskan ĉambron kaj senmova kuŝis en la lito. Mi opiniis, ke nur tiel mi evitas la varmon.

Iun tagon tamen mi decidis preni la nefinitan pentraĵon kaj iri al la malnova monaĥejo. Eble tie, en la valo, ne estos tiom da varmo. Tre malfacile kaj pene mi atingis la monaĥejon. Laca, ŝvita, elĉerpita, polvokovrita mi sidis sur ŝtono por iom ripozi. Nepostlonge io igis min ekstari kaj eniri en la monaĥejon. Ankaŭ nun la peza kverka pordo ne estis ŝlosita. Lante mi malfermis ĝin kaj dolore ĝi ekgrincis. De la krepusko, kiu regis interne, malrapide elnaĝis la ŝuoj de Demir baba. Silente kaj kviete ili staris tie, kie estis ĉiam. Ĉu mi sonĝis? Mi ne povis kredi miajn okulojn. Jes, ili estis la sanktaj ŝuoj de Demir baba. Tiu, kiu ŝtelis ilin, eble pripensis, kaŝe venis kaj remetis ilin sur la lokon, kie ĉiam ili estis en la mahometana monaĥejo.

Facilanime mi elspiris. Obsedis min varma ĝojo. Ekbrilis lumo en mia koro. Mi deziris tuj ekkuri al la urbo kaj al ĉiuj diri, ke la sanktaj ŝuoj de Demir baba denove estas en la monaĥejo. Kiam mi ekiris eksteren, ĝoja kaj entuziasmigita, subite ekpluvis. Pezaj, friskaj gutoj frapis mian kapon, ĉemizon, pantalonon. Neniam dum mia vivo, mi estis tiel feliĉa. La pluvo plifortiĝis. Mi deziris salti, krii, kanti. Energio, forto plenigis mian bruston. Kvazaŭ mi kapablus flugi. Eĉ arbon mi kapablus elradikigi. Nun mi sentis min la plej forta kaj potenca homo en la mondo. En tiu ĉi tago mi ekkredis je sonĝoj kaj mirakloj.

Koljo Kumaricata denove ekridetis per sia sincera infaneca rideto kaj ruzete alrigardis min.

— Ja, vi estas pentristo kaj devas kredi je mirakloj, — mi rimarkis.

Sur la kalkita muro en la pentrista laborejo pendis la grafikaĵo de monaĥejo Demir baba. Mi kontempladis ĝin kaj ne povis deŝiri mian rigardon de ĝi. El la grafikaĵo vere radiis ia mirakla forto kaj lumo.


La granda stepo

de Sergio Pokrovskij

Jacques PaganelKontinentoj kaj maroj

De mia infanaĝo mi memoras efektan pecon el romano de Jules Verne:
— Ho maro, maro! — ripetadis Paganel. — Jen kie plej bone manifestiĝas la potenco de la homo. La ŝipo estas vera ĉaro de la civilizo! Se la terglobo estus unu kontinentego, ni en la 19ª jarcento ne konus eĉ ties milonon. Rigardu, kio okazas pri la interno de la grandaj kontinentoj — en la Siberiaj stepoj, en la ebenaĵoj de la Centra Azio, en la dezertoj Afrikaj, en la prerioj Amerikaj, sur la vasto Aŭstralia, en la glaciaj solejoj polusaj. La homo apenaŭ aŭdacas aperi tie. La plej maltima retiriĝas, la plej kuraĝa pereas. Oni ne povas avanci tien: la komunikaj ebloj ne sufiĉas. La varmego, la malsanoj, la sovaĝeco de la indiĝenoj prezentas nesuperigeblajn barojn. Dudek mejloj dezertaj pli disigas homojn ol kvincent mejloj oceanaj. La loĝantoj de kontraŭaj bordoj sin rigardas najbaroj, dum homoj inter kiuj sterniĝas arbaro fremdas unuj al la aliaj… Britujo kvazaŭ limas Aŭstralion; sed konsideru Egiptujon: ĝi ŝajnas esti je milionkilometra distanco disde Senegalio. Pekino aperas kvazaŭ antipodo de Peterburgo. Niatempe la maron oni transiras pli facile ol malplejan dezerteton, kaj ĝuste dank' al ĝi, laŭ trafa diro de usona sciencisto, parenciĝis la kvin mondopartoj.
Tion Jules Verne skribis en 1867–1868; tipaj ideoj de eŭropano de la 19ª jc, kiuj grandparte vivas ankaŭ nune. La kontinento estas imagata kiel senstruktura konglomeraĵo da ĉiaj ajnaĵoj; proksimume tia, kia mi imagas Afrikon (kaj eble, egale malprave).

Eŭrazio

Mi loĝas en Novosibirsko, en la centro de la kontinento, mezvoje inter Moskvo kaj Pekino: 2810 km de Moskvo; 2975 km ĝis Pekino. Trajne la vojo prenas po 3–4 diurnojn, proksimume semajnon entute. Tutcerte la mara ne estas la plej mallonga vojo por mi.

Koncerne la strukturon de la Eŭrazia kontinento, ĝi estas tre klara. De la nordo suden estas latitudaj zonoj: tundro, tajgo, stepo (kelkloke limanta dezertojn); la montara zono, trans kiu estas marborda regiono.

Eŭropo estas iom speciala duoninsulo marĝena, tiom maldika kaj traronĝita per marlangoj (internaj maroj), ke la mara influo superregas la kontinentan; tamen antaŭ la Romia konkero ĝia norda (rilate al la montara Alpa zono) parto ja estis laŭregula tajgo.

Interalie, ĝuste tian tajga-stepan landaron origine indikis la greka nomo “Eŭropo”. T.e. regionoj favoraj al civilizo, kiel Greklando, Egiptio kaj Azio; dum Eŭropo por la antikvaj grekoj antaŭromiaj estis svaga nocio, kies rolon por la Eŭropaj samtempanoj de Jules Verne ludis Siberio. Kaj probablas, ke se antikva greko vidus Siberion, ĝuste ĝin li nomus “Eŭropo” — pli volonte ol la sentajgigitan, nune moderklimatan Francion.


Eŭrazio laŭbasene

Mi estas sudano kaj okcidentano: mi loĝas en la sudokcidenta parto de Siberio. Kio do estas Siberio?

Laŭ ambaŭ PIVoj — “Parto de Azio de Uralo ĝis Pacifiko…” Do, la PIVoj sekvas simplan tradicion, kiu atentas precipe la grundon geologian. La tradicio germana-rusa konsideras ankaŭ la akvon.

Siberio estas “nur” la Azia parto de la akvokolekta baseno de la Arkta oceano; tial ĝi ne atingas Pacifikon, kies Azia akvokolekta baseno estas la Orienta Azio. Sude de Siberio estas tio, kion mi volonte nomus “Interna Azio” — la baseno de senelfluaj riveroj kaj internaj lagoj (Aralo, Balkaŝo, Kaspio ktp). Bedaŭrinde en la tradicia geografio tiun terminon oni ofte rezervas por la Ĉinia parto de la Interna Azio.

Do, Siberio estas deklivo al la Arkta oceano; la riveroj fluas meridiane-norden; ekde Uralo, en orienta Eŭropo, la pli grandaj riveroj fluas meridiane-suden (Volgo, Dono, Dnepro); dum la Stepo sterniĝas latitude.

La civilizoj fikshejmaj laŭis la riverojn — do, en la koncerna parto de Eŭrazio, laŭ la direkto longituda. La saman riveran vojon (kaj sekve, meridianan direkton) uzis la vikingaj bandoj. Ĥazario ĉe la malsupra Volgo kaj la Kieva Regno estiĝis ĉe interkruciĝo de tiuj du direktoj.


Nomadoj kaj civilizoj

Mapo
La Granda Stepo sterniĝas tra la kontinento kiel granda interna maro, de Manĉurio ĝis Hungario, de Usurio ĝis Danubo. Kaj ĝis la estiĝo de Ruslanda Imperio, la stepo estis regno de nomadoj.

Oni malmulte interesiĝas pri la nomadoj, preferante pli proksiman historion de la “civilizoj”, kiuj lastaj postlasis multe da imponaj monumentoj, de la piramidoj ĝis la Granda Muro. Verdire, la utilo de la piramidoj estas tre dubinda; ankaŭ la Granda Muro, konstruita kiel ŝirmo kontraŭ invadoj de nomadoj (prahunoj) estis sensencaĵo: Ĉinio malhavis sufiĉe da homaj kaj materiaj risurcoj por teni tie defendantojn, kaj fortikaĵo sen defendantoj ne estas serioza barilo. Tial la Muro neniam estis io plia ol impona markilo de la sud-orienta limo de la Granda Stepo.

Simile, malprudentuloj pli admiras iujn Skotlandajn kastelojn, ol la samtempajn feltajn jurtojn de la mezepokaj mongoloj (kompreneble, kiel ekologie pura produkto tiuj lastaj jam delonge forputris). Sed eksterdube, la felta jurto, seka kaj varma, estis multe pli komforta loĝejo ol la ŝima kastelo, sen bona hejtado, sen vitroj en la fenestretoj ktp.
Mongola migrado
Antaŭ ŝanĝo de loko mongoloj povis elekti: malmunti jurtojn aŭ transporti ilin sur ĉaroj.

La antikvuloj vivis kaj kreis ne por impresi nin, sed por siaj bezonoj ĉi-tagaj. La monumentoj kiuj pleje nin impresas estas, tiusence, malsaĝe malŝparitaj heroaĵoj. Tamen eksterdube, estis ankaŭ pli valoraj atingoj teĥnikaj kaj civilizaj, kiujn ni profitas. Ĉu la homaro ion ŝuldas al la stepanoj?


La tri epokfaraj eltrovoj

Fakte ne la absurdaj muroj kaj piramidoj, sed tri aliaj atingoj determinis la kurson de la antikva historio: la bronzo; la malsovaĝigo de la ĉevalo; kaj la fero. Nu, unu el la tri — la duan — faris la stepanoj.

La bronzaj iloj ebligis estiĝon de klasa socio kaj civilizo: estiĝis eblo ke homo produktu pli ol necesas por lia propra vivteno, t.e. ke oni povu lin ekspluati kaj ke lia laboro servu por vivteno de neproduktantaj socianoj. Tiel, antaŭ proksimume 5 jarmiloj, estiĝis la civilizoj egipta kaj sumera.

La malsovaĝigo de la ĉevalo okazis pli-malpli samtempe, tamen dum jarcentoj ĝi restis en la limoj de la Granda Stepo, inter Karpato, Uralo kaj Kazaĥio. Tamen ĉirkaŭ 3,5 jarmiloj antaŭ nun la stepanoj akiris modernajn batalhakilojn, kaj kombininte ilin kun la avantaĝoj de la ĉevalo rapide konkeris vastajn teritoriojn en Turano, Irano kaj Hindio oriente, Anatolio kaj Balkanio sude, la tuta Eŭropo ĝis Irlando okcidente. Tre probablas ke ĝuste tiuj hordoj patrismaj arkeologie konataj laŭ siaj batalhakiloj, kulto suna kaj al ĝi parenca kulto ĉevala disvastigis la lingvojn hindeŭropajn en la konkeritaj regionoj, kies pli antikvajn civilizojn patrinismajn kaj lunkultajn ili neniigis.

Ne ĉiujn antikvajn civilizojn ili tamen konkeris, kaj kelkajn spurojn de tiu transira epoko ni vidas en Biblio. Ekz-e, la Mesio estus venonta ne sur iu blanka ĉevalo, konvena por tia granda reĝo, sed sur la antikva azeno, kiun solan konis la antikvaj civilizoj mezopotamiaj. Tiu tradicio transvivis en la orienta kristanismo, tiel ke en la Moskva Regno la patriarko je la Palmodimanĉo venadis rajdante sur azeno kiun piede kondukis la caro; ironie, samtempe en la okcidento la azeno estis rajdbesto de aŭtodafeoj…

Similan malŝaton pri posta enkonduko de la fero prezentas Readmono 27:5 — “kaj konstruu tie altaron al la Eternulo … el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron”. Tio pruvas ke la koncerna teksto estiĝis sufiĉe proksime al la komenco de la ferepoko, kiam la fero ankoraŭ estis perceptata kiel fremda novaĵo; tamen certe kiam ĝi jam estis sufiĉe konata, do ne tiom antikve, kiel pretendas la teksto mem — pli malfrue ol en la bronzepoka Iliado.

Inter pli malfruaj inventoj de la stepanoj (cetere, ligitaj al rajdado) menciindas la pantalono, la jako, la piedingoj, la sabro. La romianoj rezistis la barbaran pantalonon ĝisfine, kaj la sutanoj de la kristanaj pastroj eĉ nun aspektas kvazaŭ alternativa vesto.


La ĉarmo de la stepo

La anoj fikshejmaj opinias, ke la stepanoj revas pri tio, kiel konkeri ilian landon kaj ekloĝi tie. La stepanoj havas kontraŭe simetrian ideon. La mito pri la pia kaj purkora nomado Habelo kaj pri la fia kamparano Kaino klare prezentas la nomadan ideon.

Nun en la epoko kiam la fikshejmaj kainidoj regas la mondon, ni ne bezonas prezenti ilian vidpunkton. Tamen en la pli fruaj epokoj, kiam la nomada vivo ja estis reala alternativo, estis homoj kiuj preferis pli facilan kaj liberan vivon nomadan.

Historiisto Prisko rakontas en sia Historio pri konversacio kiun li havis ĉe la kortego de Atilo dum sia vojaĝo kun Romia ambasado (ĉ. la jaro 449ª):

Foje aliris min homo, kiun mi opiniis esti huno, ĉar li estis hune vestita, kaj salutis min greklingve. Mi miris: kial li scipovas la grekan? Li ridetis kaj respondis:

— Ĉar mi estas greko. Iam mi estis negocisto en la urbo Viminacio ĉe Danubo. Tie mi vivis longe kaj edziĝis al riĉulino. Tamen mi ĉion perdis, kiam la barbaroj venkoprenis la urbon. Kiel riĉulo mi iĝis predo de Onegezio mem. Poste mi min distingigis per kuraĝo en bataloj kontraŭ romianoj kaj kontraŭ la akaciroj. Tiam, laŭ la leĝoj de la barbaroj mi transdonis al mia sinjoro ĉion akiritan en la milito, ree iĝis libera. Mi edziĝis al barbarino, havas infanojn, manĝas ĉe la tablo de Onegezio, kaj prosperas pli bone ol antaŭe. Ĉar ĉe la hunoj oni vivas sen klopodoj post kiam milito estingiĝas. Oni profitas siajn posedaĵojn, kaj neniu enmiksiĝas en oniajn aferojn. Tute alie estas ĉe la romianoj. Antaŭ ĉio, multege da ili pereas dum militoj — tial, ke zorgon pri sia vivo ili devas komisii al aliaj, ĉar al ili estas malpermesite posedi armilojn pro la timo antaŭ uzurpantoj. Kaj tiuj, kiuj armilojn posedas, suferas pro malkapablo de la militestroj. Kiam venas paco, komenciĝas malfeliĉoj ankoraŭ pliaj ol la militaj. Impostoj estas kolektataj senkompate, kaj la kanajloj diverse misuzas sian povon. La reguloj ne same devigas ĉiujn. Riĉulo rompas ilin senpune, dum malriĉulon kiu ne povas aranĝi siajn aferojn trafas puno severega — krom se la ulo sukcesos morti antaŭe. La procesoj daŭras senfine, kaj kostas multege. Kaj plej malbone, necesas pagi por ricevi juston — la tribunalo ja ne komencos procedi sen antaŭpago al la juĝisto kaj liaj subuloj.

Kurioze, du jarcentojn pli frue preskaŭ identan frazon raportas ĉina oficisto Hoŭ Ing pri popolanoj de limregiono amase fuĝantaj en la Stepon: “La nomadoj vivas gaje”. Krom plia socia libero, brutobredado en la stepo postulis malpli grandan penadon ol terkulturado. Rememoron pri tio konservas la pastoraloj pri la feliĉaj gepaŝtistoj.

Kial do ĉiuj terkulturistoj ne fuĝis el sia penega vivo kaj ne iĝis paŝtistoj? Parte tion klarigas inercio; sed precipe, la fakto ke paŝtista vivo postulis konsiderinde pli grandajn areojn.

Ekz-e, komence de la kristana erao la loĝantaro de Ĉinio atingis 59 milionojn da homoj; en la prahuna regno, kiun la ĉinoj devis agnoski egala potenco, estis ĉ. 300 mil enloĝantoj; kaj la Stepo ne povis vivteni konsiderinde pli grandan loĝantaron. Ekonomio limigis la nombron de la nomadoj, samkiel la medio limigas ajnan populacion biologian. La nomadaj socioj restadis stabilaj dum tutaj jarcentoj, sed fojfoje okazis eksplodoj kaj erupcioj. Kial? Teorioj estas multaj, unu el ili rekomendas serĉi kaŭzojn supre. T.e. en la aero.


Eŭrazio laŭaere

Du areoj de alta atmosfera premo formas la klimaton de la norda duonglobo: Inter tiuj du pintoj situas valo de malpli granda premo, kaj laŭ tiu valo la Atlantikaj ciklonoj portas la akvon en la kontinenton, orienten, ĝis Altajo, Sajano kaj Bajkalo; ankaŭ ĉi tien en Novosibirskon. Se mi volas scii, kian veteron ni havos post 2–3 tagoj, mi informiĝas pri la hodiaŭa vetero en Omsko; se min interesas la vetero sekvasemajna, mi rigardas al Jekaterinburgo.

La polusa aerturo estas stabila, dum la transtropikan influas la transtropika varmego, varianta i.a. laŭ la intenso de la suna radiado.

1. Dum la periodoj de sunkvieto la ciklonoj pasas sude, super Mediteraneo, la Nigra maro, Norda Kaŭkazio kaj Kazaĥio. En la dezertoj aperas herbo, Balkaŝo kaj Aralo pleniĝas je akvo. Male, ŝrumpas kaj malaltiĝas Kaspio, ricevanta preskaŭ tutan sian akvon el Volgo kies baseno situas en la Rusa ebenaĵo.

2. Kresko de la suna aktiveco movas la transtropikan maksimumon norden, kio ŝovas la Atlantikajn ciklonojn super la Mezan Eŭropon kaj Siberion. La stepoj, Balkaŝo kaj Aralo komencas sekiĝi, dum Volgo kaj Kaspio pleniĝas je akvo.

3. Ĉe la pleja suna aktiveco la ciklonoj ŝoviĝas ankoraŭ pli norden, super Skotlandon, Skandinavion kaj tundron. La stepo dezertiĝas, la tajgo ŝrumpas norden.

En la epokoj de la skribita historio tiuj variantoj realiĝis jene.

En la 4ª–3ª jc a.K. validis (1). Tiam la nivelo de Kaspio estis je 8 m pli malalta ol nun.

Poste la ciklonoj moviĝas norden, super la tajgon (2); en la 1ª–3ª jc la stepo sekiĝas. Kaspio leviĝis je 4 m.

En la 4ª jc la ciklonoj denove ŝoviĝis suden, kaj la stepo reekfloris. Tio daŭris ĝis la mezo de 13ª jc, kun nelonga sekiĝo en la 9ª jc.

En 13ª–14ª jc nova ŝovo norden (2); Kaspio leviĝis je 8 m pli alten ol nun. La stepo denove sekiĝis. Poste la ciklonoj ŝoviĝis ankoraŭ pli norden (3), poste — en la 18ª–19ª jc — revenis en la arbarojn, en la 20ª jc denove ŝoviĝis norden. Nun ili ŝajnas reveni en la mezan zonon.

Kompreneble, la brutaro bezonas herbon; la herbo, akvon; la nomadoj, brutaron.

Ambaŭ ŝanĝoj: sekiĝo de la stepo aŭ ĝia ekfloro, ŝanĝas la ekvilibron kaj kaŭzas migradon.

Daŭrigota


Notoj

1. Verne J. Les Enfants du capitaine Grant. Parto 2, ĉap. 3., pĝ. 253.

2. Usurio. Rivero (897 km) en la orientazia Ruslando, plejparte laŭ la limo kun Ĉinio, dekstra alfluanto de Amuro (enfluejo ĉe Ĥabarovsko). [La nomo — laŭ Japana-Esperanto Vortaro de Miyamoto Masao, 1982; en la Poŝatlaso de la Mondo — Usuro]. Ĉine Wusuli.


Eldonado en Esperantujo: jaro 2002

Revuo de Aleksander Korĵenkov

Resumante la libroproduktadon en Esperantujo, mi, same kiel iam Vilmos Benczik en Hungara Vivo, ĉiujare ĉerpas informojn el rubriko Laste Aperis de la revuo Esperanto. Ĝi enhavas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA en Roterdamo ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.

Kvankam la Libroservo de UEA vendas ne ĉiujn Esperantajn librojn (ve, kiel eldonisto mi scias tion) tiu statistiko estas fidinda kvalite, se oni prenas, ekzemple, jardekon, sed ne unu jaron, dum kiu UEA povis ricevi plurajn malnovajn librojn, kiujn ĝi iukiale ne surmerkatigis pli frue.

Antaŭ du jaroj mi aperigis ampleksan komentarion pri la unua jardeko da statistikado, ĉi-foje enestas nur malmultaj klarigoj.


Malpli multe, sed pli dike

En la pasinta jaro surmerkatiĝis 174 libroj. Tio estas senteble sub la averaĝa kvanto, sed la suma paĝonombro iomete superas la averaĝan, kvankam ĝi ne atingas la pasintjaran — entute, 95 eldonejoj havigis al ni 26 mil 451 paĝojn. Al tiu “dikeco” ne laste kontribuis la ĉefa libroevento de la jaro; kompreneble, temas pri la enmondiĝo de la Nova PIV.
 
 
1991
1992
1999
2000
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
Nombro de libroj en/pri Esperanto
222
205
208
235
2107
222
174
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
26.091
25.789
24.460
25.869
251.276
31.520
26.451
Nombro de la eldonintoj
118
126
117
110
650
109
 95
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131
103
120
109
*120.3
142
152
Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR)
16.1
15.9
18.6
20.8
*18.08/8,22
€11,2
€11.6
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto
36
36
28
22
296
32
43
Originala beletro
30
34
23
22
258
21
18
Traduka beletro
44
31
46
72
458
57
18
Planlingvistiko kaj esperantologio
25
27
19
19
229
26
19
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
27
18
32
30
241
21
42
Politiko, historio, filozofio
21
17
9
30
166
22
11
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
18
13
25
13
182
17
8
Religio
8
12
13
10
105
6
10
Aliaj temoj
13
17
13
17
172
20
4

Ĉu vi parolas france?

Dum la du lastaj jaroj la unuan lokon laŭkvante okupis Libro-Mondo pro la surmerkatigo de pluraj numeroj de La Epoko el la komenco de la 1990aj jaroj. Ĉi-jare plej multajn titolojn liveras japana eldonejo Riveroj; sed neniu el ili estis eldonita ĉi-jarmile: unu libro aperis en 1995, tri en 1996, kvar en 1997, du en 1998, tri en 1999, kaj unu en 2000 — sume, 14. Same, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵaneiro, eldonis siajn porkomencantajn libretojn plejparte antaŭ kelkaj jaroj, sed nur en 2002 UEA mendis ilin, supozeble ĉar la Universala kongreso okazis en Brazilo.

Tamen Libro-Mondo malfermas la laŭpaĝan liston danke al la reeldonitaj (en 1993!) franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, kiuj aperis en La Sentinelle en la jaroj 1920aj. Ĉar en pluraj artikoloj Privat menciis Esperanton (ekzemple, en 1922 pro la traktado en la Ligo de Nacioj), UEA ekvendis tiujn kvin artikolarojn. Libro-Mondo kuneldonis ilin kun Arĥivaro de E.Privat, do ankaŭ tiu svisa “eldonejo” aperas en la furorlisto.

Ĉar pliaj sep artikolaroj de Privat el la sama gazeto estas registritaj jam en la januara Laste Aperis 2003, la du kuneldonintoj verŝajne ne havos seriozajn rivalojn ankaŭ ĉi-jare, kvankam ilin povos legi nur tiuj, kiuj komprenas la francan lingvon.

2002. Libroj

Riveroj (Japanio) 14
A.E.R.J. (Brazilo) 9
UEA (Nederlando) 7
Libro-Mondo (Pollando) 6
JELK (Japanio) 6
A.Mekys (Litovio) 6
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 5
Edition Iltis (Germanio) 5
T.Chmielik (Pollando) 4
Eld. S-to Esperanto (Svedio)4

2002. Paĝoj

Libro-Mondo 2072
Riveroj 2071
Arĥivaro E.Privat 1980
SAT (Francio) 1265
Japana Esperanto-Instituto (Japanio) 1101
UEA 1011
FEL (Belgio) 794
JELK 754
L'Harmattan (Francio) 706
A.Kerbel (Israelo) 691
Iom zorgigas, ke neniu libro de Ĉina Esperanto-Eldonejo “laste aperis” en 2002. Sed ankoraŭ ĈEE estas inter la ses eldonejoj, kiuj en la lastaj 12 jaroj averaĝe eldonis almenaŭ unu libron ĉiusezone, kaj tiun liston fermas Sezonoj kun matematika pruvo de sia titolo: 12 × 4 = 48. Ĝis nun la 24 libroj de Ludovikito, kiu ne eldonas jam kvin jarojn, paĝonombre superas ĉiujn.

1991–2002. Libroj

UEA 89
Libro-Mondo 82
Fonto (Brazilo) 63
FEL 62
ĈEE (Ĉinio) 49
Sezonoj (Ruslando) 48
UFE (Francio) 41
Impeto (Ruslando) 40
Pro Esperanto (Aŭstrio) 38
Bero (Usono) 36

1991–2002. Paĝoj

Ludovikito (Japanio) 11047
ĈEE 9715
UEA 9448
Fonto 9210
FEL 8745
Sezonoj 7772
UFE 5730
Impeto 5685
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 5491
Magyar Államvasut. (Hungario) 5285

Ekstereŭropaj landoj supre

2002. Libroj

Japanio 25
Brazilo 20
Pollando 15
Germanio 14
Francio 13
Litovio 13
Nederlando 8
Svedio 7
Svislando 7
Belgio 6

2002. Paĝoj

Japanio 4390
Pollando 3275
Francio 3167
Svislando 2343
Brazilo 2183
Germanio 1547
Litovio 1339
Belgio 1240
Ruslando 1234
Nederlando 1218
Pro la menciitaj broŝuroj el la jaroj 1990aj Japanio kaj Brazilo rolas ĉi-jare kiel la plej libroproduktintaj landoj. Tamen Laste Aperis registris neniun libron el Ĉinio, Koreio kaj Britio, sed 13 el Litovio kaj 5 el Israelo, kiuj mankis en 2001. Nur 4 libroj venis el Ruslando (15 antaŭ unu jaro), kaj nur 1 el Italio (6). Sed la resuma tabelo ne ŝanĝiĝis libre kaj nur unuloke ŝanĝiĝis paĝe, ĉar la tempo glatigas la fluktuadon.

1991–2002. Libroj

Germanio 245
Francio 220
Pollando 186
Nederlando 172
Brazilo 148
Ruslando 130
Japanio 128
Italio 103
Hungario 101
Usono 96

1991–2002. Paĝoj

Germanio 30.442
Francio 28.288
Japanio 26.077
Brazilo 20.965
Ruslando 17.726
Nederlando 16.651
Hungario 15.668
Pollando 14.853
Italio 13.803
Belgio 12.565
Bonan legadon!

La kovriloTiu Ĉaŭdefona novembro…

Ĉu vere originala…? Jen demando kiu hantas ĉe pluraj titoloj de la Esperanta beletro, de Szathmári ĝis Nemere, ĉe verkoj ofte pli altrangaj ol la nepretenda krimromaneto Tiu toskana septembro de Corrado Tavanti. Tamen, kial ne omaĝi al la centa numer-reveno de La Ondo senvualigante la misteron minoran de ĉi svisa-hungara toskanaĵo?

Leginte la tre plaĉan Varmas en Romo de Tavanti (kiun stile glatigis Henri Vatré) en 1987, mi proponis al Vilmos Benczik, la tiama kaj lasta eldonrespondeculo de Hungara Esperanto-Asocio, ke HEA eldonu hungaran tradukon. (Aŭ ĉu Benczik lanĉis tiun ideon, petante min traduki? Mi ne memoras.) Mia hungarigo Hőség Rómában aperis do en 100 mil ekzempleroj en 1988 kaj bone ekvendiĝis… tamen, fine ĉ. 90 miloj iris al papermuelejo, ĉar intertempe la konjunkturego por tia leĝera literaturo en la hungara libromerkato ĉesis.

Kiel ajn, Tavanti devis ricevi tantiemon: ne enorman, sed ja malneglektindan. Nur ke en tiuj pratempoj forintoj ne estis libere konverteblaj en svisajn frankojn. Tial Tavanti preferis la solvon ke la tantiemo restu en Hungario por kovri la kostojn de eldono, fare de HEA, de pliaj Tavanti-verkoj en Esperanto.

Koincide, novembron kaj decembron 1988 mi pasigis kun stipendio ĉe Kultura Centro Esperantista, en La Chaux-de-Fonds. Tavanti vivis (ĝis la morto en 1995) en la apuda urbeto Le Locle. Aperis nature ke mi konatiĝu kun mia tradukito. Mi ekvizitis lin regule, certe dekon da fojoj, kaj li, homo kun labila sano, tre ĝojis ke mi povas helpi ĉe liaj planoj. Montriĝis ke liaj pretaj kaj duonpretaj manuskriptoj estas itallingvaj, kaj ke lia Esperanta lingvokono estas nur meznivela. (Ni interparolis france.)

Laŭ lia invito, dum mia restado en KCE mi elitaligis lian pretan romanon La ragazza del parco, kiun li senrezulte estis proponinta al eldonejoj en Italio. En Esperanto la romano baptiĝis Tiu toskana septembro, iom resone je Varmas en Romo.

Tavanti legis kaj, iom korektadinte, aprobis mian tradukon. Ni proponis ĝin al Benczik por eldono ĉe HEA, sub la nomo de Tavanti, “tradukita el la itala de István Ertl”. Tamen, Benczik insistis ke ne havas sencon publikigi tradukon. Eble li pensis ke tradukiteco de dua Tavanti-romano levus dubojn pri la originaleco de la unua, aŭ li ambiciis pligrandigi la serion de leĝeraj Esperanto-romanoj originalaj, imponan en la 80-aj jaroj. Siavice, Tavanti insistis ke, se la romano aperu kiel originalo, mi devas menciiĝi kiel kunaŭtoro. Malvolonte sed flatite, mi akceptis.

Konklude: iom advokate oni povas diri ke la romano estas originala. Ĝian Esperantan tekston kreis la du homoj kies nomo aperas sur la kovrilo, kaj ĝi neniam estis publikigita en alia lingvo… Por plia defendo, eblas citi titolojn de almenaŭ Szathmári, Nemere kaj de Seabra kiuj estas, se ne alies tradukoj, almenaŭ memtradukoj de libroj kiuj pli frue aperis aŭ verkiĝis alilingve. Sed, fakte, apenaŭ necesas defendi Tiu toskana septembro, venditan je pli ol mil ekzempleroj. Simple, legu kaj ĝuu, je la sano de la jubileanta La Ondo de Esperanto.

István Ertl

Noto

La nova PIV uzas la LF-isman “Ĉaŭdefono”, eble prave, se konsideri ke KCE intertempe estis akaparita de la Silferanoj. 

La kovrilo de la libroEsperanta Antikristo ekster la Verda Infero

Lastatempe, kiam disputoj en kaj pri la movado trapasas ĉiujn tolereblajn limojn por simplaj esperantistoj, kiam niaj samideanoj ŝmiras unu la alian per koto kaj ridindigas ĉiel, kun neimagebla obstino kaj ardo, oni povus ekhavi impreson pri la mizerego de Esperanto en la nunaj mondo kaj tempo.

Ĝis nun oni uzadis la vortojn “pola infero” por nomi tion, kio okazas sur la politika scenejo de Pollando, sed mi pensas, ke iom post iom ni dronas en ia speco de la “verda infero”, kiu prenas ĉion plej malbonan el la “inferaj” kutimoj de poloj, nome plenan malrekonon de alies kapabloj kaj sukcesoj, ĉian kaj ĉiaman kontraŭbataladon de ĉiuj aliaj, kiuj havas malsamajn konceptojn kaj ideojn, konscian dismuntadon de la unueco de movado, kiu tamen malfortiĝas kaj daŭre perdas novajn adeptojn, jam lacajn pro insultoj, mokoj, ofendoj, kaj ankaŭ freneze malsanan grandulan manion ĉe kelkaj, kiuj uzurpas al si ĉiopovon kaj besserwisser-ismon egalan al la Eternulo mem.

En tiuj stultaj interbataloj, klaĉoj, kalumnioj ni perdas el la okuloj tion, kio pleje gravas. Kiel membro de EVA longe mi pensis pri tio, kio plej grava okazis en Esperanto-literaturo pasintjare. Oni povas diri modeste, ke novaj verkoj aperadis kiel ĉiam, sed mankis vera furoraĵo, nu eble Maskerado ĉirkaŭ la morto trovis laŭtan reeĥon.

Kaj subite, meze de decembro, kiel tondro el la serena, vintra ĉielo falis novaĵo, kiun tute preteraŭdis niaj batalemaj kaj facile ardiĝemaj samideanoj.

La mallongdaŭra filmo de Adam Gluziński La Antikristo akiris la unuan premion en la 44a Internacia Festivalo de la Dokumentaj kaj Mallongdaŭraj Filmoj en Bilbao. Tiun ĉi premion oni rekonas samtempe kiel oficialan kandidatigon al la premio Oscar por la plej bona mallongdaŭra filmo. La Antikristo ricevis ankaŭ Specialan distingon de la Ĵurio en la Internacia Festivalo de Juna Kino en Torino.

La scenaro de la filmo baziĝas sur la rakonto de Endre Tóth, Lappar, la Antikristo (cetere la Esperantan titolon oni ripetadis en ĉiuj komunikoj kaj raportoj). Ĝi rakontas historion de kvar knaboj, kiuj vagas sencele tra sovaĝaj kaj malpermesataj lokoj. Ilia gvidanto estas la plej aĝa Safran. Li obeigas al si la ceterajn kaj devigas ilin al ĉiam pli danĝeraj ludoj, kiuj devus pruvi al la kolegoj, ke li estas Antikristo. Ĉiu ludoprovo plifirmigas ĉe li tiun sensencan imagon. Konvinkita pri sia diabla povo li ordonas enterigi sin, kredante ke li liberigos sin. Kiam tiu provo finiĝas malsukcese, la aliaj — vidante ke li perdis la tutan demonecon, ke li estas senpova kaj senhelpa — ŝtonumas lin. Estas ilia venĝo pro la antaŭaj turmentoj. Tiom pri tiu stranga kaj tragika historio, kiu formas enhavon de la filmo. Kiel substrekas ĉiuj kritikistoj, plej forte impresas la bildoj de Marek Grajczak.

Majstre ludas kvar junaj aktoroj Dariusz Maciuk, Marcin Załuski, Tomasz Szcześniak kaj Adam Witkowski.

La scenaron skribis la reĝisoro mem. Adam Gluziński trovis la tradukon de la samtitola rakonto de Endre Tóth en Literatura na swiecie (= Monda Literaturo) n-ro 8/9, 1989. Tradukis ĝin en la polan Wojciech Usakiewicz.

En la Jublilea Jaro 1987 Wojciech Usakiewicz proponis ĝin al la redakcio de tiu prestiĝa revuo, kies celo estas konigi al la poloj la plej gravajn verkojn kaj eventojn en la nacilingvaj literaturoj de la tuta mondo. Ne mirinde, ke ankaŭ Esperanta literaturo interesis la redakcion de Literatura na swiecie. Aperis tiam rakontoj de Endre Tóth, poemoj de William Auld, Albert Goodheir, Kris Long kaj Baldur Ragnarsson. La tuton kompletigis tre bonaj eseoj pri la historio de Esperantaj poezio kaj prozo el la plumo de Wojciech Usakiewicz kaj Kris Long. Ili pritraktis ne nur la plej gravajn verkojn kaj aŭtorojn, sed malkovris ankaŭ perspektivojn kaj ŝancojn de tiu fenomeno, kiu estas originala literaturo en Esperanto. Mi, subskribinto, poligis la eseon de Vilmos Benczik, El la teorio de Esperanta literaturo.

Adam Gluziński havas 32 jarojn. Li finis la Filman Lernejon en Lodzo. Lia unua mallongdaŭra filmo el 1997 Pokuszenie (Tento) ricevis Specialan Premion en la festivalo de mallongdaŭraj filmoj en Sieno. Ĝi reprezentas ankaŭ la Lodzan Filman Lernejon en la konkurso por studenta Oscar en Los Anĝeleso, kaj estis unu el tri filmoj, kiuj ricevis la ĉefan premion en la Internacia Film-Festivalo en Karlovaro. La sekva filmo Jakub (Jakobo) ricevis Ĉefan Premion de Cinefondation en la Film-festivalo en Kanno (unu jaron poste).

Lappar, la Antikristo estas lia tria filmo. Produktis ĝin filmstudio Index en Lodzo kaj Redakcio de Artistaj Prezentadoj, Kultura Publicistiko kaj Teatro en la dua programo de la pola televido (TVP2). La filmo estas kolora kaj daŭras 28 minutojn.

Estus do necese rememorigi almenaŭ kelkvorte la aŭtoron, kiu malbridis la tutan internacian tumulton, tiel agrablan por ni. Endre Tóth vivis en la jaroj 1931–1981. Li skribis rakontojn Esperante kaj hungarlingve. Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodinta mino. Kiel plenkreskulo li studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio kaj poste laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Esperanton li eklernis en 1960 aŭ 1965. Li debutis per originalaj noveloj en Hungara Vivo. Li ankaŭ premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Lia novelaro Lappar, la Antikristo aperis postmorte en 1982. Samjare ĝi ricevis premion La verko de la jaro de LF-Koop.

Endre Tóth skribis iam: “Mi estas konko, sed mi ne deziras esti juvelo”. Tamen la sorto ofte estas spitema. La filmo de Gluziński briligis ĝuste la juvelon.

Estus necese havigi al tiu ĉi filmo la Esperantan version kaj honorigi aplaŭde Adamon Gluziński dum iu UK, kie nepre okazu la premiero de lia filmo antaŭ la verdlingva publiko.

Tomasz Chmielik


ABC de Esperanto

Rømmesmo, Jon. Esperanto ABC. — Oslo: Esperantoforlaget, 2001. — 32 paĝoj, il.

La porinfana libreto de Jon Rømmesmo kaj prezentas al infano literojn de la Esperanta alfabeto kaj — samtempe — donas iom da imago pri interkulturaj aferoj. Tiel, ekzemple, alkoj kutime “atakas anglan aŭton”, belgoj estas bonaj bakistoj, ĉiliaj knabinoj preferas ĉokoladon kaj ĉerizojn, hungaroj havas helajn harojn (!) ktp.

Ĉi tia prezento estas interesa ideo, laŭ mi, sufiĉe utila por konatigi infanon kun fremdaj landonomoj, iliaj popoloj kaj iom da iliaj tradicioj. Ricevinte tiajn amuzajn impresojn pri “rumanaj rajdantoj” kaj “nigruloj el Niĝerio” infano post ioma tempo eble havos plian emon por studi pri aliaj landoj kaj kulturoj pli profunde kaj serioze.

Ĉiukaze jen ni havas interesan ekzemplon de la eldono por internaciaj infanoj, kiuj kreskas en esperantistaj familioj kaj kies gepatroj edukas ilin en Esperanto, krom alia(j) lingvo(j), certe.

Ĝia nomo estas Esperanto ABC, ĝin pretigis norvega entrepreno kun originala nomo Eldonejo Esperanto. Ĝia internacia etoso senteblas sur preskaŭ ĉiu paĝo: “Italo invitis irananon, izraelanon, islandanon kaj indianon al itala insulo”, “aŭstraliano aŭskultas radion el Eŭropo” ktp.

Per ĝi oni povas ankaŭ lerni internaciigitajn nomojn: Eva kaj Edvardo, Gilberto, Helena, Jakobina kaj Jakobo, Ĵeromo, Lina, Marteno, Olavo, Paŭla kaj aliaj estas rolantoj en la libreto.

Precipe al mi plaĉis infanaj kantetoj fine de ABC: provizitaj per tekstoj kaj muziknotoj ili povas fariĝi amuza tempokupo por vi kaj via fil(in)eto, evoluigos ŝian aŭ lian muzik-kapablon kaj samtempe donos unu plian stimulon por uzi la internacian lingvon.

Sed, kiel en preskaŭ ĉiu libro (krom, eble, nur Sanktaj Skriboj), estas io kritikinda ankaŭ en ABC.

Se ni parolas pri internacieco, cetere, aspektas strange ke la koko “kikerikas”, sed ne “kokerikas” kiel bonkonduta esperantista koko. Leganto de ĉi tiu recenzo jam povis rimarki ankoraŭ unu “malkoheraĵon”: ja ni konas loĝantojn de Israelo kiel israelanojn (aŭ eĉ israelidojn — konkreta elekto dependas de la lingvopuremo de la parolanto aŭ sencofaceto, kiun oni enmetas en ĉi tiun vorton), sed certe ne “izraelanojn”.

Alia afero kritikinda estas preskvalito: foje perdiĝas partoj de tutaj vortoj, kio ne estas agrabla, precipe se via infaneto provas legi la libreton mem kaj ĉiufoje stumblas ĉe tiaj fuŝaĵoj.

Kion mi plej malŝatis pri la libreto estas ilustraĵoj: kvazaŭinfanaj, ili evidente estas faritaj per komputilo kaj ilia kvalito estas tiom malalta, ke mi trovas eĉ ne spuron de iu ajn arteco en grafika aspekto de la libro.

Espereble Eldonejo Esperanto notos mian kritikon kaj kritikojn de aliaj legintoj kaj korektos la aferon en (eventuala) re-eldono aŭ en aliaj siaj eldonoj.

Entute la libro lasas bonan impreson — ne nur al infanoj, cetere: miaj amikoj-esperantistoj (plejparte komencantoj) multe amuziĝis legante ĝin, do mi taksus ĝin kiel bonegan aldonlegaĵon por lernantoj de iu elementa (ankaŭ kanta-luda) kurso.

Oleg Izjumenko


La kovriloĈu heroo — aŭ koto?

Dostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Blankaj noktoj / Trad. el la rusa Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 448 pĝ. — (Elektitaj verkoj de Dostojevskij en Esperanto, Vol. 1; Rusa literaturo, Vol. 8).

Jen ses noveloj (ĝis centpaĝaj) verkitaj antaŭ la grandaj romanoj. Blankaj noktoj donas nomon al la libro pro titolo tuj rekonebla, ĉar la plej grava verko, Malriĉaj homoj, povus ja esti Povraj… (se vi, kiel mi, tradukis antaŭ longe la titolojn!), Sozio povus esti Duoblulo, Noticoj el la keloNotoj el sub tero… Sed jen versioj tuj definitivaj.

La libro venas kun (mal)rekomendo de Nabokov, ke Sozio estas “la plej bona verko de Dostojevskij” (t.e. la malplej malbona?) ĉar ĝi fontas el Gogol. Nabokov ja adoris Gogol, sed taksis Dostojevskij nura ĵurnalisto, kiu danku sian famon al mistiko.

Nu, Malriĉaj homoj rebatas la Palton de Gogol, la Palton “el kiu ni ĉiuj eliris”, laŭ iam fama kritikisto Belinskij. Dum Noticoj el la kelo rebatas ion alian, pli aktuale politikan (pri tio poste). La noveloj do radikas en socia kaj historia kunteksto.

Palto: ne supozu la rusan titolon samradika! Gogol verkis amrakonton, rolas viro kaj (ruslingve) ina vesto “yyyyyy”. “Pelerino”, ĉu? Tro malpeza, sed ja io tia necesus. Malriĉaj homoj temas pri geviroj, ne viro kaj mantelo: rebatas Makar Devuŝkin, amanto de Barbara aŭ Banjo (“Barbinjon” mi neniam aŭdis), kiun li nomas Panjo.

Nu, Devuŝkin rebatas al la Palta Baŝmaĉkin, benita virga viro al iu kiu fontas el ŝuo (aŭ eĉ pantoflo?), kies nomo kaj patronomo sugestas la “parnasan” radikon kak. Benito Virgin kontraŭ Kakio Pantoflin, ĉu? La rusaj nomoj donas pluan spicon kiu mankas (neeviteble?) en traduko (kaj eĉ en la notoj).

Mi esperas, ke mi ne ĉikanas. Nomoj rolas grave (sed pli kaŝe) en la grandaj romanoj. Lev Myŝkin (Idioto) ne tuj orelfrapas kiel Devuŝkin, sed sugestas Leonon Musin…

Mi elektas pli detale priparoli la Noticojn el la kelo — ĉar ĉefrolas sennomulo! Kaj ĉar jen transira novelo, kiu skizas temojn de la romanoj; ne plu junaĝa verko, sed el post la punlabora sperto (Noticoj el la Mortodomo). Sen mistiko tamen, eĉ mistiko ne ligita kun eklezio. Aŭ ĉu? Cenzuro laŭdire forstrekis ĉion pri Kristo (do nenio pia, supozeble) — sed ĉu ankaŭ ĉion mistikan? Ni vidos… (Dostojevskij neniam rekonstruis.)

Laŭ George Steiner, kritikisto fifama pri troigoj, Noticoj estas “romantika kritiko de pura racio”, “brila solvo de la problemo pri filozofia enhavo en literatura formo”, “summa komparebla kun Pascal, Blake, Kierkegaard kaj Nietsche”… Sufiĉe da reklamo!

Noticoj konsistas el du partoj, monologo(j) kaj rakonto, du skizoj de konsterna sinteno.

Ni ensaltas ies pensokirlon. Sentenco ŝprucas post sentenco, li “konscie ĉerpas akvon per kribrilo” (“tro da konscio estas malsano”), ĝuas dentodoloron (kaj ŝercas grincante per dentoj), ĝuas propran humiligon (jen ŝlosila vorto!), senhonta homo kompare kun senpera (normale stulta); inteligenta homo kiu — nur babilas, dum senpera homo aktivas plej trankvile…

Homo ŝatas konstrui — sed ankaŭ detruon, ĥaoson, ĉar timas atingi la celon. Konscion kreas nur suferoj; post duoble du nenio restas, dum konscio draŝas vin, vivigas. Ktp. Penskirloj naskas pluajn kirlojn.

Resume: la homo estas senfine perversa kreito, ĉiam preta konduti spite, nepre nenia “pianklavo” kalkuleble efika; jen sentas sin supera, jen sopiras malgraŭvole “esti kiel ĉiuj”.

La dua parto montras fanfarone embarasajn scenojn kun iamaj samlernejanoj. Plej embarase por la malheroo, ke putino al kiu li predikas (“kvazaŭ laŭlibre” — ŝiaj vortoj) decidas tamen trakti lian alparolon senblaga, kvankam post ŝia rimarko li elverŝas tri pluajn paĝojn.

Krom tiam li estas jen muso, jen muŝo, ne homo. Sed jen li ricevas respondan rigardon — kaj tuj forkuras. Amon kiu fontas el kompato, el konstato ke li estas mem malfeliĉa — ne, tion li ne povas akcepti. Li sentas sin supera — kaj samtempe hontas. “Ekzemple mi malamegis mian vizaĝon, mi trovis ĝin hontinda…”

La dua parto havas gvidmotivon, bildon de malseka neĝo. Malseka, flava, falas nun, hieraŭ, antaŭ kelkaj tagoj. Malseka neĝo memorigis la rakonton. Transirvetero. Ĉu sekvos vintro — aŭ printempo? Sen spuro de sezono en la teksto! Do temas pri interna vetero, ĉu? La homo mem degelas, “grandega flava makulo” aperas ĉe la pantalongenuo. Se vortoj estas (laŭ Kafka) “hakiloj kontraŭ mi-glacio”, la kelano eluzas tiajn…

Neeltenebla homo, ĉu? Babilas kontraŭ si kaj kontraŭ ĉiuj… Ĉu tute mankas pozitivaj trajtoj? Nu, Dostojevskij certe havas seriozan celon, kiel supre: montri ke la “rozaj okulvitroj” de raciaj homoj misvidas homnaturon, do misgvidas.

Krom kelo kaj malseka neĝo rolas tria bildo, la “kristala palaco”. Temas certe pri londona konstruaĵo, kiun Dostojevskij vidis, certe ankaŭ pri esprimo en la romano de Ĉernyŝevskij kiun Dostojevskij rebatas, kiu siavice fontas (laŭ noto) el Fourier. Sed ĉu ĝi sugestas ankaŭ la “internan kastelon” de Sankta Teresa (el Avila)? “Kristala, neniam detruebla, al kiu oni ne povos eĉ kaŝe montri la langon…” Sankta Teresa imagis l' animon interna kastelo aŭ multĉambra palaco…

La kristalpalaca ĉapitro lasas kaprompan impreson. Ne surprize, se cenzuro tranĉis ĝuste tie. Jen “velku la brako se ĝi brikon alportos”, jen “mi koleris… ĉar la domo ankoraŭ ne ekzistas”; jen ĝi estas idealo, jen perfidas idealon. Sed kies idealon? Komence “vi kredas je la kristala palaco”, sed ĝuste vi perfidis mian idealon — ĉu?

Neeltenebla homo. Kion li proponas kontraŭ konkurenca socio, grega konduto, sukcesadorado? Nur internan vivon? Nur eblecon de interna vivo? Nu, disvolvas tion “nek solvi nek forkuri, sed substreki la konfliktojn kiuj difinas ĝin”, laŭ Rowan Williams, la nova anglikana ĉefepiskopo, kiu multe verkis pri dudekjarcenta rusa teologio; “la mio kiu sen perforto kaj sen maltrankvilo rilatas” nomeblas animo, invitas, fidas nekonaton, forestantan Alian… Kaj Dostojevskij skribis en taglibro samtempe kun Noticoj (aprilo 1864) ke “Post Kristo klaras, ke la plej supera evoluo de persono estas neniigi sian «mion» sindone, doni ĝin al ĉiuj senrezerve”.

“Ni estas mortnaskitoj”, tekstas preskaŭ fine — kaj jen kerna religia vero. Religio avertas homojn pri kaŝitaj eblecoj, avertas ke ni vivas nur parte. Pretendojn de la kelano esti pli proksima al “la vera vivo” (nek socie grega, nek “el libroj”!) eblas kredi aŭ ne, sed tiu fundamenta konscio restas.

Nastasja Filipovna en La Idioto, alia ĝena homo, eble ne hazarde nomiĝas Releviĝo. Ĉu konkludi, ke la homo en la kelo, senradika super tero, radikas malgraŭ ĉio en konscio pri homaj eblecoj, sub tero povus renaskiĝi, rekreski?

Rimarku, ke Noticoj estas la noveltitolo, ne Notoj. Notico: PIVa vorto, ekzemple biografia noto en libro. Do io flanka, ne la vera verko, sed prie, pri la vivo de l' aŭtoro.

Pri “humiligoj” multe temas. Stranga vorto. Ĉu humiligo homon igas humila? Evidente ne, laŭ Noticoj. Nu, la kelano invitas homojn, humiligi lin — jen eble alia afero. Kaj laŭ PIV humiligo jen “inspiras” al iu humilon, jen “trudas”, fiere malaltigas.

Humilo, humiligo: malsamaj radikoj en la rusa. Sed simila konfuzo ekzemple en la angla (do koncepta pli ol lingva problemo), kiu povus kaŭzi stumblojn poste, en La Idioto.

Humilo. El humo, ĉu? Hum-ilo. Fekunda tero por estonta kresko. Ĉar iu tretis vin en koton. Koto, kaĉo pro malseka neĝo. La putino kiel “mato por purigi botojn de aliaj”…

Retrovi la signifon de humilo. Eĉ el hu-milo. Ne nur supera religia virto, pri kiu oni malmodeste fanfaronas, sed ĝuste: oni tretas vin en koton…

La kelano bedaŭrinde humiligas la putinon mem, intence, trude: “memori pri la humiligo purigos ŝin, relevos…” Neeltenebla homo! Inviti proprajn humiligojn oni eble rajtas, sed trudi mem — ho ne!

Fine ni pensu pri ni. Ĉu nia lingvo estas frukto de 19-jarcenta raciismo? Ĉu ni okupas ĉambron en kristala palaco? Aŭ ĉu jam nur kelon, internan kastelon, templon, kies posedantoj laŭ konsumsociaj moroj aspektas absurdaj?

Kaj ĉu pli interesas nin celado ol celo? La celo — nur “duoble du”, “komenco de morto”? Tiklaj demandoj — sed tralego ĝuste tiajn flustras. Laŭ la kelano ŝakludanto pli ŝatas la celadon ol la celon. Unualege tio sonas banale, forgeso de venkito. Sed mencio de Nabokov pripensigas. Ĉu temas pri ŝakludoj? Aŭ enigmoj, problemoj?

Nabokov ja komponis ŝakproblemojn (kaj eminentis ankaŭ pri papilioj — simboloj de transformo!). “Komplika kaj sterila arto” “kun tre malproksima rilato al ŝakludado mem”, “muzika, poezia kaj matematika”, sorĉa pro la logaj miskomencoj, “falsaj spuroj” ktp (laŭ la angla teksto de “Parolu, Memoro” / “Aliaj Bordoj”). En problemo “ne luktas vere nigraj kontraŭ blankaj, sed verkisto kontraŭ solvemulo — kiel en romano aŭtoro kontraŭ la mondo”.

Mi antaŭe opiniis Dostojevskij tro multvorta verkisto. Noticoj ŝanĝis tiun opinion. “Nin, la homojn de la kelo, oni devas bridi. Kvankam la homo de la kelo kapablas silente pasigi en la kelo kvardek jarojn, se li elkeliĝis kaj ekparolis, li parolas, parolas, parolas…”

Pritraktante la verkon anstataŭ ties lingvon, mi esperas ke mi montras grandan estimon al ĝia traduko. (Sola dubo, ĉu vere necesas “tremeri” — kun gloso nur l' unuan fojon — se la lingvo eltenis jarcenton sen ĝi.) Kiam “fave vila bojhundaĉo” resendas al la flava malseka neĝo, la teksto jam komencis vivi propran vivon. Bone, ĉar necesos multfoje relegi!

Kris Long

P.S. Skizinte la recenzon, mi foliumis forĵetitajn librojn survoje kaj tuj trovis du citojn kiuj montras la Noticojn aktualaj.

El poemaro de Jean Cocteau, en Dialogoj (kun la nekonata Sinjoro en ni):

Kaj se vi ne obeos al ordono, malobei, vi restos sklavoj de duoble du faras kvar, kio ridigas miajn anĝelojn, kaj vi ne povos esti konstruanto de la templo, sed nur konstrui tristan kazernon kie vivas la mortintoj.
Kaj el biografio pri psikiatro:
Mistikulo kaj grupo dependas unu de alia, sed rilatas nepre konflikte. Grupo bezonas gardi koheron, identon — sed tio malhelpas kreskon. Grupa kresko postulas elstaran individuon. Mistikulo simile ne povas disvolvi talenton kaj trafi la celon sen grupo. Li devas konformi al grupaj normoj, helpi la grupon atingi celon — sed samtempe pridubi, eĉ detrui la regulojn de la grupo, kaj tio minacas koheron. Alivorte, grupo malfacile bridas mistikulon.

La diskokovriloIn-Spir'

Benin, Morice. In-Spir'. — Donneville: Vinilkosmo, 2001.

Dank' al la vivo, de-temp-al-tempe blovas iu freŝa, saniga vento sur ĉiun kulturan agadon — kaj ne povus esti maltiel ene de nia Movado! Tian blovon ni sentas nun, per la aŭdado de In-Spir', KD-albumo de Morice Benin!

Per sia bela, profund(ating)a voĉo, Benin prezentas Muzikon, kiu bone fratiĝas al la spirito de nia kara lingvo. Efektive sonas al ni tute amike esprimoj kiel “la landoj ekzistas ne”, kaj “la mondon ŝanĝi povas vi… inspir'” kaj ankoraŭ “demando nin perturbas, / kiu nin rapide turbas: / kion faras ni sur Tero?” Kaj, el tiaj, multaj aliaj. Cetere, la propra vortkombino In-Spir' estas plej trafe uzita, kaj lingve kaj poezie!

Eĉ ŝajnas, ke temas pri originale verkitaj kanto-tekstoj, tiel altnivelaj kaj naturaj estas la tradukoj el la franclingvaj originaloj, far Georges Lagrange, Roel Haveman, Bernard Legeay, Arnaud Lagrange, Rikardo Cash, Brigitte & Thierry Faverial kaj Ĵak Le Puil (kiuj “preskaŭ reverkis”, laŭ Benin mem!). Ĉio plus la originaleco de la komponaĵoj kaj la altniveleco de la muzikaranĝoj kaj de la instrumento-ludado, en tre signifaj partoprenoj!

Kaj jen la rezulto: KD-albumo, kiu ne povas manki al la diskoteko de amantoj de Esperanta Muziko, de Esperanta Kulturo, enhavanta erojn jen de nedirebla tenero, jen de piklamena trafeco; jen de pratoneca mildo, jen de morgaŭo-plena poezio. Plezuro kiu krome lumigas; amuzo, kiu ankaŭ avertas; revo, kiu tamen vekas!

Estas feliĉige, feliĉege, stari inter la “bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo”, kiu povas rekte ĝui tian kodiskon — kaj tiajn aliajn!

Fortaleza, La 6an de januaro 2003.

Tarcísio Lima (Sizjo)


VinjetoLa kvina Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2002 la kvinan Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. En la konkurso partoprenis 61 fotoverkoj de 21 aŭtoroj el 10 landoj: Aŭstrio, Finnlando, Francio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovakio, Svedio, Ukrainio.

15 jan 2003 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Amikinoj”.

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Michal Brodnansky (Slovakio) pro “Dolĉa gratifiko”.

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto): Roland Larsson (Svedio) pro “Provrajdantoj”.

Laŭdaj mencioj:

Marc Gassion-Jolivet (Francio) pro “Kuniĝo de turoj”.

Robert Kamiński (Pollando) pro “Vojo al …”.

Malte Markheden (Svedio) pro “La boatejo” kaj “Vintro en la parko”.

Albert Reiner (Aŭstrio) pro ciklo da fotoj.

Priesperantaj fotoj

Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ 50 eŭroj): Robert Kamiński (Pollando) pro “Junaj fungetoj”.

Laŭdaj mencioj:

Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Sukceson al Esperanto, malgraŭ ĉio!”

Vladimír Surovček (Slovakio) pro “Busto de Zamenhof”.

Laŭ la Regularo de la Konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2004 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!

Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Ĉi tie estas nur 3 el la 61 fotaĵoj, senditaj al la kvina fotokonkurso de La Ondo de Esperanto.
Klaku por vidi la fotojn.

Malte Markheden (Svedio)
“Vintro en la parko”.

Roland Larsson (Svedio)
“Provrajdantoj”.

Marc Gassion-Joliuet (Francio)
“Kuniĝo de turoj”.


Gazetoj

Literatura Foiro. 2002. №200

Per la 200a numero de Literatura Foiro kompletiĝis la 33a jarkolekto de la revuo, “sen kiu nek nia lingvo nek nia Esperantio estus la samaj”, kiel skribas en LF-200 la ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski en sia saluto al la fondintoj de La Patrolo kaj LF, al la antaŭaj ĉefredaktoroj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, al la kunlaborantoj, perantoj kaj legantoj.

Literatura Foiro hodiaŭ estas la plej longe senĉese aperanta kultura revuo en esperanto, kiu strebas firmigi nian lingvon kiel kulturlingvon. Ĉi-jare la Zamenhofaj festotagoj en Sofio kaj Vraco estis enfokusigitaj al la 200a numero de Literatura Foiro. 16 dec en la Urba Biblioteko de Sofio okazis promocio de la jubilea numero. 17 dec en Vraco, la urbo kie nun situas la redakcio de LF, ankaŭ okazis promocio de la 200a numero de LF.

LF-200 enhavas, kiel kutime, riĉan enhavon, kiu sekvas la eventojn en la literatura, kultura kaj socia vivo ne nur de la esperantista mikrosocio sed ankaŭ de la makrosocio.

Giorgio Silfer traduke adaptis la poemon La pupo el ĉifonoj de Gabriel Garcìa Marquez, kiu aperas uverture. Carlo Minnaja esploras la unuan jaron de kelkaj literaturaj revuoj.

Du poemoj de Marie-France Conde-Rey kaj rakonto de Massimo Acciai estas en la rubrikoj pri originala esperanta literaturo. En la PEN-rubriko gastas la nederlanda verkistino Mariet Meester, per sia teksto Oblomov kiel virino, prezentita en Ohrido dum la 68a Mondkongreso de PEN Klubo Internacia pasintan septembron. Sabira Ståhlberg malkovras Gustaf John Ramstedt, celebratan scienciston sed forgesitan samideanon, kiu meritas esti inter la elektitaj por la leksikono pri la cent plej eminentaj esperantistoj de la pasinta jarcento nun preparata kaj eldonota de LF-koop.

En LF 200 aperas la dua parto de la eseo Haecker, la pensulo pri Eŭropo, per kiu Vinko Ošlak konatigas la legantojn kun unu el la elstaraj personecoj de la 20a jarcento. Prof. Walter Żelazny esploras kiucele estis kreita la Esperanta Civito. En la decembra numero finiĝas la eseo de Dimitar Haĝiev pri la efiko de la leĝo de ekonomio en esperanto, kaj André Cherpillod artikolas pri la etimologio de la vorto urso. Radosław Nowakowski interludas pri avangardo, Milena Makaveeva recenzas la novan kompaktdiskon de Persone, Sen. Kim Uson rakontas pri la koreaj tradiciaj kutimoj por festi la novjaran tagon.

HeKo


Pri Esperantologio kaj Akademio

Heroldo de Esperanto, numero 17, alveninta ĉe mi hieraŭ, enhavas noticon pri la akademio kun la rubriko “Akademia kalmo”. Tie oni povas legi: “… ne plu aperis Esperantologio.” Mi dezirus fari al tiu notico la sekvajn rimarkigojn.

La revuo Esperantologio / Esperanto Studies ne estas organo de la Akademio de Esperanto. Ĝia redakta komitato enhavas dek naŭ membrojn el kiuj dek tri estas membroj de la akademio. Do forta persona ligo, sed neniu oficiala.

La unua kajero aperis en 1999, la dua en 2001. Mi nun havas materialon por preskaŭ plenigi la trian kajeron. La ritmo de unu kajero ĉiun duan jaron estas iom malpli ol mi atendis je la fondado. Kiu do estas la limiga faktoro? Ĉu mono? Ne. Ĉu la labortempo de la redaktoro? Ankaŭ ne, fakte. La limiga faktoro estas la alfluo de altkvalitaj manuskriptoj. Ne estas dezirinde malaltigi la nivelon. Kaj mi povas aldoni ke Paul Neergaard eldonis dum dek du jaroj (1949-1961) ses kajerojn de Esperantologio. Eble la ritmo de unu kajero ĉiun duan jaron estas historia konstanto de tia revuo.

Christer Kiselman


Ricevitaj libroj

Adoru: Ekumena diserva libro / Red. Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. — Freiburg: Ponto, 2001. — 1472 pĝ. — [Donaco de Ulrich Matthias].

Pasierb, Janusz. La Katedralo en Pelplin'o: Kolorilus. gvidlibro / Trad. el la pola Edward Kozyra. — Pelplin: Eldonejo de Pelplin'a Diocezo “Bernardinum”, 2002. — 32 pĝ., il. — [Donaco de Jadwiga Wasiuk].

Nia kantareto: Kun muziknotoj. — Malbork: Kastelo, [2001]. — 36 pĝ., il. — [Donaco de Edward Kozyra].

Pałka, Józef. Malbork, la turisma urbo: Koloril. gvidlibro / Trad. el la pola Edward Kozyra. — Malbork: Urząd Miasta Malborka, s.d. — 12 pĝ. — [Donaco de Edward Kozyra].

1a Balta Esperanto-Forumo: Memorlibro / Komp. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 12 pĝ. — [Donaco de Sezonoj].

Parun, Vesna. La Bluoj: Elektitaj poemoj. En la kroata kaj Esperanto. / Trad. el la kroata Lucija Borčić. — Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1999. — 142 pĝ. — (Kolekto IKS; vol. 2). — [Recenzoekzemplero de IKS].

Stahuljak, Višnja. Krepuskoj: Elektitaj poemoj / Trad. el la kroata Zora Heide. — Zagreb: Internacia Kultura Servo, 2001. — 126 pĝ. — (Kolekto IKS; vol. 4). — [Recenzoekzemplero de IKS].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto. 2003/1;
Esperanto aktuell. 2002/6;
Esperantolehti. 2002/6;
Heroldo de Esperanto. 2002/15;
Internaciisto. 2002/6, 2003/1;
KAE-Informilo. 2003/41;
Komencanto. 2002/5,6;
Kontakto. 2002/6;
La Gazeto. 2002/103;
La Movado. 2002/12;
La Ondo de Esperanto. 2003/1;
La Revuo Orienta. 2002/12;
Levilkarto. 2002/4;
Literatura Foiro. 2002/200;
Lodza Informilo. 2002/1,2-3;
Monato. 2002/11,12;
REGo. 2002/6;
SAT-Amikaro. 2002/574.

Mozaiko

Ni ricevis 39 solvojn de Hej, muziko, sonu! el la novembra Ondo. Nur unu el ili estas erara.

La ĝustajn respondojn sendis: Ludoviko De Doncker (Belgio — ĝuste solvis, sed ne nomis la ŝlosilvorton), Les Burridge, Edmund Grimley Evans, Norman Ingle, Malcolm Jones, Douglas Kershaw, Alwyn Kind, Nial Makiligin, Roy Threadgold, Vilĉjo Walker, Ken Wilson (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Johan'Luko Tortel (Francio), Hans-Burkhard Dietterle, Dieter Dungert, Gunter Ebert (Germanio), Evgenij Kostygov (Kazaĥstano), Antanas Grincevičius (Litovio), Jean-Marie Ries (Luksemburgio), Dorota Burchardt, Zbigniew Czupkałło, Antoni Dorosz, Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando), Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Sergej Manzurov, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk, Franĉeska Skorodumova, Oleg Vasiljev (Ruslando), Eric Castell, Roland Larsson, Tore Johansson (Svedio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio)

La libropremion lote gajnis Johan'Luko Tortel. Ni gratulas!

La solvo: tamburisto (1. tamtamo; 2. klarneto; 3. trombono; 4. kontrabaso; 5. trumpeto; 6. klariono; 7. akordiono; 8. saksofono; 9. fagoto; 10. buŝharmoniko.)


Valentin Melnikov

Ŝi foriris

Ŝi forlasis subite
min en tiu maten'.
Ŝia verda peruko
restis sur la kusen'.
Lasis ŝi en banĉambro
sur la glata kahel'
ceramikan dentaron
kun la tuta makzel'.
Ŝi ne prenis la ungojn,
kaj sur tabla angul'
kuŝas la okulvitroj
kaj la vitra okul'.
Restis sur la tapiŝo,
forgesitaj en hast',
du protezoj de kruroj
kaj du manoj el plast',
brovoj kaj okulharoj
laŭ la moda fason',
la oreloj kaj lipoj,
mamoj el silikon'.

Sur la lito sidante,
pensas mi en stupor':
ja se restis ĉi tio —
kio do iris for?


Japana krucenigmo

Premu ĉi tie por vidi la krucenigmon

En la japanaj krucenigmoj kaŝas sin ne vortoj, sed bildoj. La tasko estas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo. Ekzemple, numeraloj 6, 3, 8 montras, ke en ĉi tiu linio estas tri grupoj, konsistantaj: la unua — el ses, la dua — el tri, la tria — el ok kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaŭ unu malplena kvadrato.

Kompilis Larisa Jakovleva

Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 apr 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Bonŝancon!


Spritaj splitoj kaj preskeraroj

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto

Nek sufiĉe nek necese

Ni ja ne estas sufiĉe fakita por solvi tiun problemon. (Valencia Luno, 1992, jan)

Libero: ĉu ion el onet'?

“Buller kaj kompanio” (…) ĝuste helpis eviti oficejan paralizon: mi mem, ekzemple, instigis amikon Ionel Onet interesiĝi pri laboro en nia liberoservo. (http://groups.yahoo. com/group/esper-inform/message/968)

Ekumene

Estimataj samdianoj (retmesaĝo de Miyosi Etuo, 29 jan. 2000)

Ledon ĉi tie, Ledon tie, Ledon ĉie

La programo de la Forumo en Vraca enhavis ankaŭ koncertojn, promocion de la Premio La Verko de la Jaro… sinprezenton de esperantaj ledonejoj kaj gazetoj, viziton al la urba muzeo… (Heroldo Komunikas. 7 jun 2000)

Menuo HELPO: Sanga krespo

HELPO-Foundation estas evoluprogramo, kies bazaj ideoj krespas el la principoj de rektaj interhomaj kontakto kaj helpo, kaj de profunda kompreno pri si mem kaj intersango kun aliaj. (Letero de Tübingen Esperanto-grupo)

Menuo UEA: Sovaĝa porko

Kara William, la Jarlibro nepre aperos. Neniu pensis ne aprigi ĝin. (Renato Corsetti, retmesaĝo 6 okt 2002, Temo: La Jarlibro estas dissendita)

Ĉiam eblas pli kloake

Kion vi sugestus por pliefekigi la reciprokan kontribuon de UEA kaj REU? (Moskva Gazeto. 1992: 2)

Kolektis István Ertl


Anoncetoj

En fama ripozurbo Jalta (Ukrainio) estas multaj bonaj tablotenisistoj: infanoj, studento, plenkreskuloj, inter kiuj ankaŭ majstroj kaj kandidatoj al majstroj. Ili intencas lerni esperanton, korespondi, viziti sekvasomere la 15an internacian tablotenisan konkuron en Hungario. La instruisto serĉas kontaktojn kun diverslandaj tablotenisistoj ĉi-cele.

Rete: espero@yalta.crimea.ua


Estona esperantisto dum 35 jaroj, korespondus pri Esperanto-problemoj, kolektas poŝtmarkojn kaj telefonkartojn.

Endel Pajula Adreso: 73502, Järvamaa, Ambla, Estonio.


En mia lernejo ni intencas festi la patrinlingvotagon de Unesko (21 feb.) Estos kantoj, dancoj, poemoj, informiloj ktp dum la vespero, kaj ni invitas lernantojn kaj gepatrojn el aliaj lernejoj. La lingvoj estos franca, germana, itala, hispana, ĉina, nederlanda, guĝerata, pola kaj Esperanto. Mi havos inform-tabulojn pri pola, angla kaj Esperanto. Estos tre utila por mi se vi povus sendi al mi mallongan e-poŝtan mesaĝon, leteron aŭ poŝtkarton kaj en Esperanto kaj en via patrinlingvo (Elizabeth Stanley):

Adreso: Esperanto Club, Sir Thomas Rich's School, Oakleaze, Longlevens, Gloucester GL2 OLF England.
Rete: elistaros@hotmail.com.


Pola esperantisto, kiu interesiĝas pri monda politiko kaj lingvoj, kolektas proverbojn kaj spritaĵojn, volas korespondi kun spertaj esperantistoj (ne komencantoj), kiuj estas toleremaj kaj ŝatas skribi kaj ricevadi longajn leterojn.

Jerzy Gralak Adreso: al. Waszyngtona 37/76, PL 04-015 Warszawa, Pollando.


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
Rete: ljubcho@bitex.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
Rete: mbelosev@public.srce.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: ritavalc@takas.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 2 (100)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (1500 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (900 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (525 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (300 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 7 rubloj 50 kopekoj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo