Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 4 (102)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Biblioteko Hodler en Roterdamo (Ziko Sikosek)

Sur la kovrilpaĝo estas unu el la ĉambroj de Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo. (Sendis Ziko Marcus Sikosek.)

ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

Kvankam kutime ĉi tie aperas komentario de Alen Kris pri socia aktualaĵo, ni decidis dediĉi la aprilan kolumnon al nia revuo, ĉar la 102a estas por La Ondo grava numero. Sed ĵaŭde, jam tajpinte la unuajn frazojn, mi aŭdis ke bomboj falis sur Bagdadon.

Alen Kris ja esprimis sian opinion pri la (tiutempe okazonta, sed ja klare neevitebla) milito en sia recenzo (pensinstigaj estas kaj la libro kaj la recenzo), kaj mi devis forigi la entajpitajn vortojn zakusko kaj Kaliningrado, kiujn mi prenis el NPIV, kaj ekverki la redakcian komentarion pri la iraka ekspedicio de Bush.

Ĉu ekverki?.. Plurfoje mi kaj Alen Kris en niaj senfinaj babiladoj revenis al la konversacio inter Nerĵin kaj Spiridon el la 68a ĉapitro de En la unua rondo de Aleksandr Solĵenicin. Kaj ŝajnas, ke tiu “socia eksperimento” sub prizona ŝtuparo, nun povas esti interesa por niaj legantoj, eĉ se la fama sentenco de Spiridon xxx xxx xxx xxx apenaŭ povas soni en Esperanto same poezie kaj rigore kiel en la rusa. Krome, mankas la loko. Do nur fragmente kaj improvize:

— … ja se oni ne povas esti certa pri sia praveco — ĉu oni povas aŭ ne povas enmiksiĝi? Same estas en ĉiu milito: al ni ŝajnas ke ni pravas, sed al ili ŝajnas ke ili pravas. Ĉu estas kredeble, ke la homo sur la tero komprenu: kiu pravas? kiu malpravas? Kiu povas diri tion?

— Ja mi diros al vi! — volonte reeĥis Spiridon, kies vizaĝo sereniĝis, tiel volonte, kvazaŭ oni demandus lin, kiu deĵoranto posteniĝos matene. — Mi diros al vi: luphundo pravas, sed kanibalo — ne!

— Kio-kio-kio? — Nerĵin senspiriĝis pro la simpleco kaj forto de la solvo.

— Jen tio, — kun feroca certeco respondis Spiridon, per la tuta korpo turninte sin al Nerĵin: — Luphundo pravas, sed kanibalo — ne.

Klininte sin, li varme spiris el siaj lipharoj al la vizaĝo de Nerĵin:

— Glebĉjo, se nun oni dirus al mi: jen flugas aviadilo, kaj en ĝi estas atombombo. Ĉu vi volas, ke ĝi vin kiel hundon malvivigos subŝtupare, kaj neniigos vian tutan familion, kaj ankoraŭ milionon da homoj, sed kune kun ili ĝi la Lipharan Patron kaj ties tutan establaĵon tute elradikigos, por ke la popolo ne plu suferadu en koncentrejoj, en kolĥozoj, en arbohakado? — Spiridon streĉiĝis, subtenante per siaj larĝaj ŝultroj ne nur la ŝtuparon, kvazaŭ jam falantan sur lin, sed kun ĝi ankaŭ la tegmenton, kaj la tutan Moskvon. — Glebĉjo, ĉu vi kredas? Mi ne plu havas paciencon! neniom da pacienco restis en mi! mi ja dirus, — li turnis la kapon al la aviadilo: — Ho, vi! ho! ĵetu! detruu!

Jes, mankas loko (kaj kopirajto) por pli longa fragmento. Sed neniam mankas Lipharaj Patroj: Jozefo, Adolfo, Sadamo… Nun bomboj falas sur Bagdadon…

Sed kio pri 102? Tre simple: la lasta Ondo, eldonita de Saĥarov en 1917, havis la numeron 100–101. Li eldonus pli multe, se la reĝimo, baldaŭ poste ekgvidita de la Liphara Patro Jozefo, ne malebligus al li tion. Sed ni daŭrigas!

22 mar 2003

Aleksander Korĵenkov


Ziko Marcus SikosekSimple mankas spaco

Nia gasto: Ziko Marcus Sikosek

En la marta Kurte ni informis, ke Biblioteko Hector Hodler (BHH), ĉe la CO de UEA en Roterdamo, havas ekde februaro oficiston, kiu ĉefe okupiĝas pri BHH kaj UEA-Arkivo; temas pri la 30-jara germana historiisto Ziko Marcus Sikosek. La nova roterdama bibliotekisto afable konsentis respondi al niaj demandoj.


LOdE: Ĉi tiu informo estis iom surpriza, ĉar ni ofte legas, ke necesas ŝpari, interalie, per redukto de la oficistoj en Roterdamo.

ZMS: Vi pravas, kaj eĉ pli surpriza la afero estas se oni scias, ke preskaŭ ĉiam en la historio de BHH mankis bibliotekisto — kio validas fakte por la plej multaj Esperanto-bibliotekoj. Precipe por la neŝtataj. Sed UEA sentis fine la urĝon profunde okupiĝi pri la kolekto, kaj la privata Esperantic Studies Foundation (ESF) el Norda Ameriko mendis raporton pri la stato kaj la eventualaj estontecoj.

LOdE: Kial ĝuste vin oni elektis?

ZMS: Pri tio vi devus fakte demandi miajn superulojn. Eble scioj pri la Esperanto-historio estis faktoro. Sed krome, nuntempe tre malfacilas dungi en Nederlando homon el lando ekster EU, tio estis certe konsiderata.

LOdE: Verŝajne nur tre malmultaj el niaj legantoj iam ajn vizitis la bibliotekon. Kiel ĝi aspektas?

ZMS: Nia Biblioteko Hector Hodler, kiu origine apartenis al Svisa Esperanto-Societo, poste pere de Hector Hodler fariĝis posedaĵo de UEA. En ĝi estas ĉ. 20 mil libroj, sen gazetoj, fotoj, afiŝoj, manuskriptoj… Ĝi nun okupas tri ĉambrojn en la Centra Oficejo en Roterdamo. Aldoniĝas arkivaj materialoj en kelkaj aliaj ĉambroj. Por trovi sian vojon indas havi kelkpaĝan gvidilon, kiun mi nun verkas.

LOdE: Kiuj estas la ĉefaj problemoj de BHH?

ZMS: La manko de katalogo malfaciligas la laboron, kvankam danke al la viena Trovanto ni tamen trovas niajn librojn. Bonŝance nia sistemo — jaro plus titolo — funkcias sufiĉe bone. Rilate al la gazetoj fariĝis bona laboro de i.a. la volontulo Bart Ruig, sed restas ankoraŭ multe da neregistritaj kaj neordigitaj gazetoj. Eble la plej granda problemo estas la loko mem, pli precize: la fundamento de la konstruaĵo, kiu ne estis celita por peza libraro. Cetere simple mankas spaco.

LOdE: Ĉu multaj personoj dum la lasta tempo pruntis librojn, kaj kiuj libroj estas plej ofte pruntataj?

ZMS: Librojn oni ne rajtas prunti, nur legi surloke kaj fari fotokopiojn. Oni diris al mi ke proksimume unu aŭ du fojojn monate homo mendas fotokopiojn, sed laŭ mia impreso oni aŭdis pri mia instaliĝo, kaj sekve plimultiĝis la petoj.

Ŝajnas ke niaj vizitantoj legas ĝuste la klasikajn konsultilojn, kiel la Enciklopedion kaj Esperanto en perspektivo. Krom tio oni havas la plej diversajn interesiĝojn, pri iu malgranda revueto komence de la 20a jarcento, informo el frua UEA-Jarlibro, unua eldono de io… BHH bonŝance estas sufiĉe kompleta.

LOdE: Laŭ la Jarlibro (interalie, korektu en la 72a paĝo, la paĝoindikon en referenco al BHH — estu “vd. p. 21.”) ekzistas almenaŭ kelkaj bibliotekoj, kvante kompareblaj kun la Hodlera. Ĉu vi povas kompari ankaŭ la servojn de tiuj bibliotekoj?

ZMS: Pri la aliaj bibliotekoj mi povas diri malmulton, krom ke mi ankoraŭ devas pristudi tion, ankaŭ por mia ESF-raporto. Krom BHH kompreneble la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno apartenas al la plej grandaj kolektoj, krome CDELI en Svislando, la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj M.C. Butler, la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio.

LOdE: Ĉu ekzistas interbiblioteka kunlaboro en Esperantujo?

ZMS: Pri tia kunlaboro ekzistis pluraj iniciatoj en la pasinteco, ekzemple TEBA, faka asocio pri bibliotekaj aferoj, kiu bedaŭrinde iam formortis. Sed mi havas nun kontakton kun multaj Esperanto-bibliotekistoj, kaj esperas eki diskuton kun rezultoj. Plej dezirinda estas kunlaboro pri elektronika superkatalogo de ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj.

LOdE: Kutime oni pensas, ke bibliotekistoj tre multe legas. Kiujn interesajn librojn vi legis en BHH ekde via eklaboro?

ZMS: Fakte, bibliotekistoj, librovendistoj kaj aliaj libroprofesiuloj havas multe da libroj en la manoj, sed malofte havas tempon por legi.

Foje vespere mi trafoliumas ekzemplerojn de la Revuo Esperanto, kio utilas ankaŭ por mia laboro: lerni kiam kio okazis, ankaŭ rilate al la biblioteko. Ekzemple, ni scias nur proksimume kiam fondiĝis BHH, kaj kiam Hodler aĉetis ĝin, sed ne tute precize. Tion mi provas eltrovi.

LOdE: Kiel statas pri via propra libro, Esperanto sen mitoj? Kiajn reagojn vi ricevis post la unua eldono?

ZMS: Mi liveris ĉion al la eldonejo, Flandra Esperanto-Ligo, kaj supozas ke nuntempe la dua eldono estas en la presejo. La reagoj? Iom min surprizis la granda interesiĝo. Malgranda parto de la reagoj estis tre negativa, foje iom stranga: “Sikosek perfidis la internan ideon” aŭ simile. Sed la plej multaj homoj skribis aŭ: Mi tre ĝojis pri la libro, nur malŝatas la iel fatalisman sintenon, aŭ: Ĝuste la ideoj kaj kritikoj, kiajn mi simile mem jam havas delonge.

Ŝajnas ke ĉiuj legantoj almenaŭ trovis ion interesan, ĉu por informado-laboro, ĉu simple por lerni pli pri la Esperanto-komunumo.

LOdE: Kiel malsamos la dua de la unua eldono?

ZMS: Lingvaj pliglatigoj, reordigoj, novaj informoj sur kelkdek novaj paĝoj, kaj ilustraĵoj.

LOdE: Kaj kion novan vi havas en la komputilo?

ZMS: Ĉu libron? Nu, mi preparas interalie libreton pri la temo “informado”, pri la praktika agado. Sed pasinte mi ne trovis la tempon por plia polurado.


UEA malvenkis kontraŭ Komisiono antaŭ la Eŭropa Mediatoro

“Surbaze de la enketoj de la Mediatoro pri ĉi tiu plendo, ŝajne ne estis malbona administrado de la Eŭropa Komisiono. Pro tio la Mediatoro fermas la kazon. La Prezidento de la Eŭropa Komisiono estos ankaŭ informita pri ĉi tiu decido”, — skribas Jakobo Sojderman (Jacob Sderman), Eŭropa Mediatoro, al Renato Corsetti.

Dum preskaŭ unu jaro la Eŭropa Mediatoro esploris: ĉu la Eŭropa Komisiono lingve diskriminacias. Nun UEA malgajnis antaŭ la Eŭropa Mediatoro sian plendon kontraŭ la Eŭropa Komisiono.

“La plendanto plendis nome de la Universala Esperanto-Asocio pri la asertita lingva diskriminacio de kelkaj eŭropaj organizoj, financitaj parte aŭ tute de la Eŭropa Komisiono, kiuj en iliaj dunganoncoj postulas «English mother tongue» aŭ «English native speakers», — klarigas la Mediatoro, — rezulte, miloj da homoj ŝajnas esti diskriminaciitaj; kvankam ili havas bonan konon de la angla, ili ne povas esti dungitaj”.

“Ĉiuj dunganoncoj por postenoj kiuj estas oficiale aŭ maloficiale rezervitaj al «denaskuloj» estas kaj diskriminaciaj kaj neakcepteblaj laŭ komunumaj reguloj pri la libera movado de laboristoj, — agnoskas la Komisiono en sia respondo al la Eŭropa Mediatoro. — Tamen, postulo por «perfekta scio» ne povas esti konsiderata, principe, kiel kontraŭ la komunuma leĝaro”. Pli kaj pli da eŭropaj organizoj uzas la frazon “perfect English” ĉar ili konscias pri la juraj malfacilaĵoj ligitaj al la uzado de la frazo “English mother tongue” en dunganoncoj.

La Eŭropa Mediatoro akceptis la argumentojn de la Eŭropa Komisiono. “Cetere, la Komisiono informis ke sur bazo de la informoj senditaj de UEA en julio 2002 rilate al la listo de dunganoncoj, ligitaj al la belga ŝtato, kiuj ŝajnis esti diskriminaciaj, ĝi registris ĉi tiun informon kiel formalan plendon kaj la belgaj respondeculoj estus kontaktitaj ĉi-rilate”, — ĝojas Sojderman.

La plena teksto de la decido legeblas esperante kaj angle ĉe:

http://www.lingvo.org/xx/3/267

Komunikadcentro


La Civito kaj milito

Deklaro de la Konsulo pri la baldaŭa milito

La Esperanta Civito, kiel politika subjekto esprimita de la Esperantlingva komunumo,

rememorinte, ke la hodiaŭaj totalismaj reĝimoj, kiel tiu de Sadam Husejn, estas tiel danĝeraj kiel la hieraŭaj, ekzemple tiuj de Hitler aŭ Stalin, kontraŭ la libero kaj la feliĉo de la popoloj, kaj ke ili estas nature malamikaj al komunumo kiel la Esperantlingva, portanta la valorojn de libera komunikado, paca kunekzistado, respekto por la etnolingvaj minoritatoj kaj por la Homa digno;

emfazinte, ke milito estas eksa rimedo, kiu solvas la problemojn de politiko tiel malbone kiel sklavismo povus solvi la problemojn de ekonomiko, kaj ke samtempe pacifismo estas sterila rimedo, se ĝi ne taksas prioritata la respekton por la rajtoj de la popoloj kaj de la Homo;

konstatinte, ke la politika delegitimigo de Ligo de Nacioj, fare de la agresa strategio de pluraj totalismaj potencoj (nome Germanio, Japanio, Italio kaj Sovetunio en la 1930aj), preludis al la dua mondmilito;

zorgante pro la fakto ke la sama procezo de delegitimigo startis kontraŭ UN, eĉ fare de potencoj kun longa demokratia tradicio, nome la anglosaksaj;

invitas ĉiun Esperantianon reaserti sian kosmopolitan identecon, super la falsaj patriotismoj kaj trans la novaj geopolitikaj dividoj, kiuj povus esti aparte doloraj kaj nocaj al la rilatoj inter diversaj civilizoj;

rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn je la servo de la interpopola dialogo, kontraŭ la etna kaj religia maltolero, por la disvastigo de kulturo de paco.

La Konsulo
Prof. Dr. Walter Żelazny


Balkanaj problemoj

Disvastigado de Esperanto ne eblas sen vasta instruado de Esperanto. Esperanto-movado en la Balkanaj landoj suferas mankon de kapablaj instruistoj. Sub la cirkonstancoj de daŭra politika kaj ekonomia krizo ne eblas solvi tiun problemon sen helpo de amikoj el pli riĉaj landoj. Tial UEA fondis Balkanan Komisionon kaj malfermis konton Balkano por kolektado de monkontribuoj helpe al balkanlandaj esperantistoj.

La unua okazo por doni kaj uzi tian helpon estas Somera Esperanto-Lernejo kun metodika seminario por Esperanto-instruistoj kaj kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Ĝi okazos en la lasta semajno de junio 2003, en Ĉaĉak.

Poste sekvos serio de ĉiujaraj porinstruistaj trejnseminarioj kiujn la Balkana Komisiono organizos kunlabore kun ILEI.

Amikoj de balkanlandaj esperantistoj povas helpi ĉi tiun projekton per enpagoj al la konto Balkano ĉe UEA, aŭ pagante kotizon aŭ vojaĝkostojn rekte por iu sia amiko.

La helpo povas esti eĉ pli vasta. Eble via Esperanto-organizaĵo deziros ĝemeliĝi kun iu Balkana Esperanto-societo aŭ fariĝi ĝia patrono kaj tiel helpi ĝian agadon kaj kreskon. Aŭ ni povas organizi komunan projekton financeblan el diversaj Eŭropaj fondaĵoj, ekzemple “Balkanaj Pacdialogoj”, aŭ “Infana Parlamento”.

Ĉiu helpo kaj kunlaborpropono bonvenos.

Pliaj informoj ĉe la kunordiganto de Balkana Komisiono radp@ptt.yu.

Radojica Petrović


Interparoli kun Zamenhof

Antaŭ kelkaj semajnoj, Luis Guillermo Restrepo Rivas (Kolombio) atentigis pri okazonta konferenco de Unesko pri la temo “Kiuj estas la grandaj homoj en la historio de Eŭropo?” kaj pri tiurilata enketo de amasinformiloj el ses eŭropaj landoj (Hispanio, Francio, Germanio, Britio, Italio, Pollando, i.a. la gazetoj El País, Le Monde, la franca-germana televidkanalo Arte…).

Ne malmultaj esperantistoj pozitive reagis al lia sugesto respondi “L.L. Zamenhof” al la demando “ Se vi povus paroli unu horon kun iu fama homo kiu reprezentas vian ideon pri eŭropa identeco, kiun vi elektos?” Malgraŭ ne grava disvastigo de tiu informo en la Esperanto-medio, Zamenhof atingis eksterordinaran rangon ĉar li estas la tria el la kvin unuaj elektitaj eŭropaj eminentuloj. Antaŭ li estis unue Jorge Semprún (hispana verkisto kaj eksministro), due Jacques Delors (franca politikisto). Post li, ĉe la kvara loko, Daniel Cohn-Bendit (germana-franca politikisto) kaj fine Joschka Fischer (la germana eksterlanda ministro).

Henri Masson



La rektorejo en Sibiu

AIS fondis departementon kun la universitato de Sibiu-Hermannstadt

La 13a Rumana studadsesio de AIS komenciĝis vendrede, 21 feb 2003, per la solena inaŭguro de la nova Departemento Akademia Internacia pri Scienc-Revizio, Universitat-Pedagogio kaj Eŭrologio de la fakultato pri filologio kaj teatro de la Universitato Lucian Blaga en Sibiu (ULBS). En la Granda Aŭlo de la universitato multaj eminentuloj salutis, gratulis kaj bondeziris al la komuna iniciato de ULBS kaj AIS, interalie: Prof. Dr. Dr. h. c. Dumitru Ciocoi-Popp, rektoro de ULBS; Prof. Dr. Pamfil Matei, dekano de la fakultato pri filologio kaj teatro; Prof. Dr. Dr. h. c. mult. Helmar Frank, prezidanto de AIS kaj de la nova departemento, honora senatano kaj honora doktoro de ULBS; ses pliaj senatanoj de AIS; Dr. Dr. h. c. Christoph Klein, episkopo; reprezentantoj de la Germana konsulejo de Sibiu/Hermannstadt; reprezentantoj de pluraj universitatoj kaj altlernejoj.

Poste rektoro prof. Ciocoi-Popp kaj prezidanto prof. Frank subskribis la fondo-dokumenton por la nova departemento, en kiu sciencistoj de AIS esploros kaj instruos kadre de ULBS. Precipa laborlingvo estos la Internacia Lingvo Esperanto, por kursoj servos ankaŭ la Germana.

La solenaĵon sekvis dutaga scienca prelegaro, kiu en tri sekcioj traktis temojn el la laborkampoj de la fondita departemento. La kontribuoj okazis en la lingvoj Internacia, rumana kaj germana.

Dum la du lastaj konferencaj tagoj, 2003-02-24/25, okazis jenaj kursoj por studentoj, parte de ULBS, parte alvojaĝintaj el Pollando:

ADoc. Dr. Maria Butan: ILo por sciencistoj;

EProf. Alicia Lewanderska-Quednau: De tradicia kulturo al kulturpolitiko en Nova Eŭropo;

OProf. Dr. Günter Lobin: Eŭrologio;

OProf. Hans Dietrich Quednau: Datenbanken;

OProf. Reinhard Fössmeier: Enkonduko en la daten-prilaboradon kaj la Interreton (parto 2, Interreto).

Enkonduka kurso pri Esperanto okazis jam komence de la konferenco.

Pliaj konferencoj de AIS ĉi-jare okazos: paske dum IJF en Savona (IT); septembre en Rimini/San-Marino; septembre en Karlovo (BG); septembre/ oktobre en Sibiu-Hermannstadt (RO).

Reinhard Fössmeier
inform-ofico de AIS


Adoru kantante!

En 2001 aperis, post kvinjara laboro de la tri aŭtoroj Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger kaj Adolf Burkhardt, la ekumena liturgia libro ADORU, 1 472 paĝoj sur elegante fajna papero, profesie produktita. Post unu jaro, la libro ricevis la FAME-premion de Aalen. Tamen la aŭtoroj kaj la muzika kunlaboranto, eklezia muzik-direktoro Ernst Leuze (konata orgenisto kaj dirigento) opiniis, ke ne sufiĉas havi tian libron sur bretaro. Por ke ĝia enhavo vivu, necesas kunvenoj.

Tial, jam la duan fojon, ĉirkaŭ la karnavala tempo (27 feb – 2 mar), internacia grupo de kantemuloj vojaĝis al Centre Culturel St. Thomas en norda Strasburgo, kelkajn paŝojn for de la Eŭropaj institucioj. Kvar tagojn la internacia lingvo parole kaj kante plenigis studo-salonon, kapelon kaj manĝejon.

D-ro Petr Chrdle prelegis pri sia eldonista agado kaj donis fakan aprecon pri la ekumena verko, same pri la posta mini-diskedo OekuRom, kiu surhavas krom multaj aliaj tekstoj, la muzikon de ADORU. Ĉefan allogon tamen prezentis la fakto, ke ne nur ĉiuj aŭtoroj ĉeestis por doni enkondukojn kaj klarigojn, sed ke Ernst Leuze prezentis specimenojn de giganta verko kiun li finis antaŭ nelonge: originalaj piano-komponaĵoj pri ĉiu melodio el ADORU.

Sed en Strasburgo oni foruzas sian tempon ne nur por muziko. Komuna vizito al la arkitekturaj juveloj de la historia urbo kondukis al la fama katedralo, al la pitoreskaj anguloj de “La Petite France”.

Lokan alzacan koloron aldonis vespera vizito al malnova bier-restoracio najbare de la Kultura Centro, plenplena de gajaj homoj, kun la alzaca nomo “Sandkischt” (sablo-kesto). Neniel ĝenis, ke paralele en la sama centro kunsidis fakuloj pri la moderna greka lingvo el tuta Eŭropo. La franca lingvo ja ne plu pretendas esti la sola klera lingvo de la mondo.

Post la sukceso nunjara, jam estis antaŭmendita la periodo ekde la cindra merkredo 2004 por simila seminario — por ĉiuj kiuj maltrafis la nunan ŝancon.

Adolf Burkhardt


Berlina Kalendaro

Komence de la jaro 2003, dum kiu oni festas en Berlino la fondon de la unua Esperanto-grupo en la urbo, ekzistas senteblaj kaj montreblaj objektoj.

Andreas Emmerich, prezidanto de GEA, kun la Kalendaro (Roland Schnell)Du tekstojn akceptis la renoma eldonaĵo Berlin Kalender, en kiu la kultura asocio “Luisenstädtischer Bildungsverein” diskonigas rimarkindajn okazaĵojn el la historio de la germana ĉefurbo. 8 feb 2003 ekzemplero de la Berlina Kalendaro estis solene transdonita al Andreas Emmerich, prezidanto de GEA.

La germanlingvaj artikoloj pri Esperanto, verkitaj de la estro de la jubilea komitato, Fritz Wollenberg, estas ligitaj al monatoj. En novembro la legantoj ricevas informojn pri la fondo de la Esperanto-grupo Berlin, kaj en februaro estas prezentitaj malmulte konataj faktoj pri la reĝisoro kaj verkisto Jan Fetke, konata kiel Jean Forge.

En kunlaboro kun la Pola Instituto, kiu sidas apud Alexanderplatz kaj estas financata de la pola registaro, Esperanto-Ligo Berlin sukcesis realigi simpozion pri la rolo de Jan Fethke por la pola kinematografia kulturo.

Roland Schnell


Kvinpetalo en 2002

La agadraporto de Kvinpetalo por la jaro 2002 estis prezentita 22 feb 2003 al la Ĝenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot (kiu proprietas Kvinpetalon) de la prezidanto, Georges Lagrange. Sube sekvas resumo de lia raporto.

La membronombro ne multe evoluis kaj restas ĉirkaŭ 300, inter kiuj 202 dumvivaj membroj, enskribitaj dum la 18 jaroj de la ekzisto de Kvinpetalo; tamen el tiuj 25 jam mortis.

Okazis 14 staĝoj/kursoj, en kiuj partoprenis 219 gastoj. La kutimaj kursgvidantoj estis denove M. Dussenty kaj Th. Pinet (piedmigrado), J. Turbillon (kursoj unua-kaj-duagradaj), Ph. Pellicier (botaniko), E. Borsboom (literaturo), A. Plutniak (jogo). Kurson por komencantoj unuafoje gvidis A.-S. Markov. J.Dumoulin denove preparis analizon de franclingvaj tekstoj por la ekzameno “Altaj Studoj”, dum kiu partoprenantoj povis ekkonscii pri la malfacileco de tiu ekzameno. Marjorie Boulton donis prelegserion pri diversaj temoj, interalie pri katoj kaj la laŭmoda Harry Potter. Anna Löwenstein prezentis sian romanon La Ŝtona Urbo. Unuafoje gvidis kursojn Serge Sire kiu estas konata ĉefe kiel karikaturisto, sed ankaŭ amplekse laboris pri la nova PIV. Li instruis pri bildostrioj kiuj interesis ĉiujn partoprenantojn, eĉ la nedesegnantojn. Krome li organizis (kun Georges Lagrange) teatrostaĝon. Dum la Zamenhofa Semajno en decembro Th. Pinet prezentis la vivon kaj verkojn de “Valo”.

Dum la jaro 15 kandidatoj sukcese trapasis la ekzamenon je la unua nivelo, 5 je la dua kaj 2 tiun de “kapableco kun pedagogio”.

La plej grava evento en 2002 estis la transformado de la nova domo “Jeannine Vincent”, kiu ebligas tranoktadon (entute nun) de ĉirkaŭ 30 personoj. La tiurilataj laboroj estis multekostaj kaj SYM ricevis donacojn kaj pruntojn por helpi kun la ekipado.

Sukcesaj vendoj de la libroservo de SYM dum la staĝoj alportis bonan profiton, speciale la brokantaĵoj.

La nunaj administrantoj de Kvinpetalo, post preskaŭ 20 jaroj da laboro en la centro, deziras transdoni la laboron al nova skipo. Ideale estus trovi relative junajn pensiulojn, pli-malpli finance sendependajn. Senpaga loĝado en la nova domo estas havebla.

Helga Rapley


Simpozio pri interkultura komunikado

La Akademio de Esperanto, kunlabore kun profesoroj Sture Allén kaj Sven-Göran Malmgren de la Gotenburga Universitato, planas aranĝi simpozion pri interkultura komunikado en Gotenburgo, Svedio, 2–3 aŭg 2003.

Lingvoj: Esperanto kaj la angla.

Loko: Gotenburga Universitato, Instituto de la sveda lingvo, Renströmsgatan 6, Gotenburgo, Svedio. La lekcioj okazos en la salono “Lilla hörsalen” en la domo “Humanisten”.

La sekvaj personoj estas invititaj lekcii ĉe la simpozio kaj konfirmis sian partoprenon:

Sture Allén, profesoro pri komputika lingvistiko 1972–1993 ĉe la Gotenburga Universitato; membro de la Sveda Akademio; ties ĉiama sekretario 1986–1999.

Lars-Gunnar Andersson, profesoro pri la sveda lingvo. Gotenburga Universitato.

Detlev Blanke, dr. habil., Universitato Humboldt, Berlino.

Renato Corsetti, profesoro pri psikopedagogio de lingvoj kaj komunikado; ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto. Universitato de Romo “La Sapienza”.

Probal Dasgupta, profesoro pri aplika lingvistiko; Dekano de la Humanisma skolo; Vic-prezidanto de la Akademio de Esperanto. Universitato de Hyderabad.

Ilona Koutny, dr.; membro de la Akademio de Esperanto. Universitato Adam Mickiewicz, Poznań.

Jouko Lindstedt, profesoro pri slavaj lingvoj; membro de la Akademio de Esperanto.

Sven-Göran Malmgren, profesoro pri la sveda lingvo. Gotenburga Universitato.

Christer Kiselman


Ago-Tago en la naskiĝurbo de Esperanto

Varsovia Vento organizis 16 feb la unuan ĉi-jaran Ago-Tagon en la historia centro de Varsovio, dum kelkaj horoj disdonante flugfoliojn kaj respondante al demandoj pri Esperanto.

Dum la ago-tempo la klubanoj sukcesis interparoli kun 180 personoj. Ĉiu aganta klubano posedis apartan identigilon kun Esperanto-signo, nomo de la klubo kaj nomo de la aganto.

La sukceso de la Ago-Tago entuziasmigis la klubanojn: unue, ĉar la promenantoj plejparte volonte babilis pri la problemo de la lingvo internacia; due, ĉar la sorto preparis por ni vere sunan kaj preskaŭ printempe varman veteron en la ankoraŭ neĝkovrita urbo.

Similajn agojn la klubo planas organizi ĉiumonate, ekde majo ankaŭ kun surstrata ekspozicio de la libroj, lernolibroj, gazetoj. Kaj fine de la jaro ni planas Ago-Semajnon en Zakopane (sude de Pollando), dum kiu ni laŭeble informos pri Esperanto dum tuta semajno en gaja etoso de internacia rondo!

Raporto pri la Ago-Tago de Varsovia Vento estis bone akceptita de la varsovia esperantistaro. Kelkaj membroj de la varsovia filio de PEA eĉ promesis en marto aktive partopreni nian sekvan surstratan informadon pri Esperanto.

Ireneusz Bobrzak

Varsovia Vento ago-tagas
Sur la foto: anoj de Varsovia Vento en la centro de Varsovio.

Thierry Saladin prelegasBretonia semajnfino

Eĉ la ĉielo de pluvema Bretonio sennubiĝis 22–23 feb okaze de semajnfina Esperanto-kurso en Saint-Aignan de Grande Lieu. Iuj el la venintaj instruistoj plendis pro la multenombreco de iliaj grupoj… Ankaŭ nekutimaĵo, ĉu ne? Mi havis 12 lernantinojn. Kiam la urbestro de Saint-Aignan enpaŝis nian klasĉambron kaj jam elbuŝigis la kutiman “gesinjoroj”, li tuj korektis sin: vi ja estas gesinjoroj nur pro via instruisto.

Tamen ne l' afableco de altranguloj, nek ia statistiko gravas, sed la nombro de dezirantoj plulerni la lingvon. En la koridoro de nia kursejo aŭdeblis viglaj voĉoj de la plej etaj lernantoj. Ili sonigis Esperanton senriproĉe: des pli juna oni estas, ju pli facilas elparoli nekartavan R kaj aŭdeblan H.

Thierry Saladin komparadis Esperantan frazkonstruon al tiu en la franca por ke liaj lernantoj libere ĝuu la pli liberan Esperantan vortordon kaj evitu ĉian falsan amikecon dum tradukekzercoj. Nina Korĵenevskaja paroligis spertulojn. Philibert Freslon instruis al la neniam kaj neniom lernintoj.

Mia lernintinaro estis sufiĉe diversnivela, kaj tio necesigis disgrupiĝon kaj oftan regrupiĝon. Kutime instruistoj timetas diversnivelecon. Por mi ĝi estas helpego. Endas organizi interagadon kaj intersubtenon en la klasĉambro por ke ne la instruisto korektu neeviteblajn parolerarojn, sed la erarinto mem, kiun helpu la kunlernantoj, kaze de nepovo. Dum la leciono la instruisto ne nur ĉesigas instrui portempe, sed eĉ iĝas ombro. Li nur silente ĉirkaŭiras disrondete sidantajn lernantojn kaj aŭskultas ilian interparoladon.

Dum la semajnfino funkciis libroservo. Apude kaj sendepende de ĝi dismetis siajn librojn verkisto, poeto kaj tradukisto Christian Rivière.

Vespere Thierry Saladin prelegis pri la nova projekto de sia asocio “Socia retaŭgigo per Esperanto” diskonigi la lingvon pere de novidea surveturila glubendo. Estis prelegonta ankaŭ Nina Korĵenevskaja, sed la elbruliĝinta lampeto de la lumbildaparato kondamnis la rusan realisman pentroarton de la 19a jarcento al mallumo de nekonateco. Anstataŭe la prezidanto de Esperanto-44, Luc Gouverneur, proponis al la ĉeestantoj interŝanĝi impresojn pri lastatempe legitaj libroj. La longa daŭro kaj vigleco de la disputo montris ke oni ankoraŭ legas librojn.

Yenovk Lazian


Jarĉefkunveno en Nurenbergo

15 mar 2003 okazis jarĉefkunveno de la Esperanto-Grupo Nurenbergo en la restoracio Platnersanlage. Post mallonga omaĝo al la mortintaj gesamideanoj la unua prezidantino Anny Hartwig resumis la aktivadon dum la lasta jaro.

Ekzemple, Pit Kreiner prezentis Esperanton ĉe la skoltoj en Coburg al partoprenintoj el sep landoj. Niajn inform-vesperojn en junio kaj septembro kune partoprenis dek interesuloj. Inter ili estis pedagogo de Willstätter-gimnazio. Danke al li komence de februaro okazis projekt-tagoj ĉe tiu ĉi gimnazio, kie Michael Scherm kaj Helmut Sebastian prezentis Esperanton.

Novembre raportisto de radio-stacio N1 vizitis la grup-vesperon por poste raporti pri Esperanto.

Kelkaj lingvoamikoj partoprenis en diversaj aranĝoj. La grupo bonvenigis gastojn el diversaj landoj, interalie el Armenio, Benino, Ĉeĥio, Francio, Rumanio, Ruslando, Litovio kaj Usono. Ni montris al ili la vidindaĵojn de la urbo.

Krome la grupo ankaŭ lastjare denove partoprenis kun propra urbgvidado en Esperanto al la “urb-delogoj”.

Finfine la prezidanto dankis Ester Keil-Grosser pro ŝia aktiva Esperanto-agado, ĉar ŝi pro personaj kialoj ne daŭrigos sian laboron en la estraro. Ester Keil en 1980–89 estis la unua prezidantino de la grupo Nurenbergo, en 1989–99 la kasistino. En 1985–2002 ŝi gvidis antaŭtagmezan lernorondon.

La grupo ankaŭ estis aktiva ĉe la interreto. Pro tio la partoprenintoj dankis al Frank Kasper, kiu prizorgas la interretan prezenton de la grupo.

Post la kasraporto kaj diskuto pri la raportoj okazis elektado. La sekva estraro elektiĝis: unua prezidantino Anny Hartwig (Nurenbergo), dua prezidanto Helmut Sebastian (Hessdorf), kasistino Erna Herrmann (Hof), sekretario Frank Kasper (Nurenbergo).

Frank Kasper


Lernejoj por evoluo

Centre d'Education et Formation Integree, CEFI, estas lernejo elementa kaj duagrada en la kongolanda urbo Uvira, apud la limo de Burundio. Ĝin fondis en 1993 Matthieu Kisose Kasha, kiel oficialan neregistaran organizaĵon. Liaj klopodoj estas mirindaj en tiu regiono turmentata de militoj.

Same mirindaj estas la klopodoj de Namutema Wabasobe Athanase, fidela esperantisto, kiu loĝas en Kiliba, urbeto je 17 km for de Uvira. Namutema ricevis biciklon per Agado Espero de UEA kaj per la helpado de siaj korespondantoj Ru kaj Katrin Bossong, Nederlando. Tio permesas al li veturi dufoje semajne al Uvira por instrui Esperanton en la unuagradaj kaj duagradaj klasoj.

En la 5a kaj 6a klasoj de la elementa lernejo 49 infanoj lernas Esperanton. En la duagrada lernejo 85 lernantoj okupiĝas pri Esperanto dum kvar lecionoj de 50 minutoj.

Iliaj bezonoj: Korespondado kun esperantistoj en la tuta mondo. Ĝemelado kun Esperanto-kluboj en la tuta mondo. Kurso Cours Ferez, revuoj, mondmapo, globo, piedpilko.

Adreso: B.P.3484, Bujumbura, Burundi

Rete: cefi.org@caramail.com

Afrika Komisiono de UEA


Esperanto sonas sursceneje en Oulu

(Nun) La Urba Teatro de Oulu en Norda Finnlando surscenigis la furoran romanon Populara muziko el Vittula de la sveda aŭtoro Mikael Niemi pri la vivo de du junuloj en nordsveda kampara vilaĝo en la 1960aj kaj 1970aj jaroj. La romano vendiĝis en Svedio en 750 mil ekzempleroj kaj ĝi estas tradukita al multaj lingvoj.

Ankaŭ Esperanto estas parolata en ĝi: vizitanta afrika pastro predikas Esperante kun unu el la ĉefroluloj kiel interpretisto. S-ro Allan Mehtonen, delegito de UEA en Oulu, “reĝisoris” la aktorojn pri la Esperanta elparolo. La premiero okazis la 21an de februaro.

Osmo Buller


Unuafoje trans Uralo

Ĉi-jare la 15a festivalo EoLA (Esperanto — Lingvo Arta) unuafoje transiris Uralon kaj okazis 5–9 mar en Siberio.

Novosibirsko akceptis gastojn el Irkutsko, Moskvo, Peterburgo, Novokuznecko, Tomsko, Tjumeno. Entute partoprenis 53 homoj, plejparte siberianoj.

En la kanta konkurso partoprenis 10 gekantistoj, por la teatra konkurso estis preparitaj 6 teatraĵoj. Okazis konkurso de deklamado kaj konkurso de manlaboraĵoj. Pro la partopreno de multaj infanoj, oni decidis premii junajn partoprenantojn kaj speciale por ili oni elpensis EoLetA-n.

EoLA-15. Konstatin Hlizin kantas
La rezulto de EoLA-15:

Kanta konkurso: 1. Konstantin Ĥlizov; 2. Eljvira Nizamijeva, Maria Belenko, Anĵela Saviĉeva-Belenko; 3. Nina Turko.

Teatra konkurso: 1. Winnie-la-Pu; 2. Malgranda marvirineto; 3. Ŝi.

Ajna distro: Novokuznecka Esperanto-klubo.

Literatura konkurso (deklamado): Anastasija Jemeljanova.

EoLetA

1. Originala plenumado de kanto Karteta dometo: Oksana Baskova, Maria Moskvina, Svetlana Ŝajdulina, Zuljfia Ŝajdulina.

2. Verkoj (Ljuba Paseĉnikova).

La plej bonaj roloj: Maria Belenko, Liza Korŝukova (Malgranda marvirineto); Alla Jaĥina (Ŝi).

Urbo de majstroj: Mansur Mamkin, Svetlana Kuzej, Ljuba Paseĉnikova.

Pro sia aktiva partopreno premion ricevis Mansur Mamkin el Tjumeno. Li helpis okazigi solenan malfermon, teatrumis en kelkaj skeĉoj kaj montris orientan lukton en la japana ĉambro.

Prezentado de diversaj ĉambroj (hispana, rusa, franca, angla, germana, japana) estis io nova en EoLA, ĉar ĉiuj organizantoj estas studentoj de fakultato de fremdaj lingvoj, kaj ili interesiĝas pri lingvoj kaj diversaj landoj. La festivalon partoprenis fama krasnojarska ensemblo Sakura. Konstantin Malasaev el Tomsko, fama pro siaj pantomimaĵoj ridigis ĉiujn antaŭtage de la virinfesto. Televidaj kompanioj trifoje montris nin kaj rakontis pri Esperanto.

Katerina Arbekova
prezidanto de Novosibirska Esperanto-klubo


Peterburgo rejuniĝas

Februare en Peterburgo okazis intensa Esperanto-kurso por revigligi la junularan movadon en la norda ĉefurbo de Ruslando. Reklamado okazis pere de afiŝoj, rete kaj en studenta gazeto Gaudeamus kun speciala atento al studentoj kaj lernejanoj. Ĝuste ili konsistigis la plejparton de la aliĝintoj, entute 33 personoj.

Por instruado estis invitita juna kaj energia Eŭgeno Gaus el Litovio. La lecionoj estis farataj laŭ la rekta metodo, tute sen la rusa lingvo. La kurso okazis en la klubejo de la Espero, kaj la enspezo permesis almenaŭ parte kovri la ŝuldon de nia klubo por luado.

La kurso atingis sian celon, ĉar multaj kursanoj deziras daŭrigi la studadon de Esperanto kaj plu partopreni en la movado. Por ili estas organizita progresiga kurso kaj serio da prelegoj.

Ni kore dankas al Renato Corsetti kaj Trevor Steele, laŭ kies decido UEA subvenciis nian projekton. Per la subvencio de UEA ni povis aĉeti novan skribtabulon, skraptapiŝeton por la enirpordo kaj aliajn necesaĵojn.

Boris Kondratjev


Melodiaj telefonoj

En la retpaĝaro de REJM aperis subpaĝo kun popularaj Esperantaj kantoj kaj melodioj. Laŭ reagoj, la plej populara inter la 31 melodioj nun estas nia himno, La Espero.

La melodiojn kompilas Aleksej Kuznecov, kiu laboras en MTS, la plej populara ruslanda liveranto de GSM-formataj poŝtelefonaj servoj. La melodioj haveblas en formatoj de Nokia, Siemens, Alcatel kaj Ericsson. Baldaŭ aperos instrukcioj pri enigo de kodoj en diversajn modelojn de telefonoj.

Interalie, multaj modernaj telefonoj donas eblecon agordi certan melodion por ĉiu eventuala telefonnumero, de kiu oni povas vin voki. Do agordu iun esperantaĵon por ĉiuj esperantistoj en via kontaktlisto.

Vi povas preni melodiojn aŭ proponi novajn ĉe

www.tejo.org/rejm/melodioj.php

Slavik Ivanov


Patro nia …

En fama Jerusalema preĝejo “Pater Noster” en Israelo, kiun vizitas multege da pilgrimantoj, troviĝas dekoj da tabuloj kun la teksto de la konata preĝo “Patro nia” en diversaj lingvoj. Ili jam pendas sur ĉiuj liberaj lokoj interne, sur eksteraj muroj kaj sur muroj, kiuj ĉirkaŭas la preĝejon. En malgranda korto sur suna muro apud franclingva tabulo troviĝas tabulo kun la Esperanta teksto. Laŭ la ZEO-listo de Hugo Röllinger la tabulo ekzistas de 1966.

Robert Kamiński


Demando al komisaro

(Nun). 7 mar 2003 gastis en Maribor (Slovenio) komisaro por larĝigo de EU Gunter Verheugen kun slovena ministro Janez Potočnik kadre de publika tribuno pri EU. Zlatko Tišljar, sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio, starigis du demandojn al la komisaro: “Kial EU ne analizis evoluon de lingva politiko en eksJugoslavio kaj Sovetunio por eviti erarojn de tiuj landoj?” kaj “Kial EU-politikistoj kapitulacis sub la premo de EU-burokratoj kaj klopodas enkonduki la anglan lingvon?” Tiŝljar menciis, ke necesas evoluigi eŭropan identecon per neŭtrala lingvo, kia la latina aŭ Esperanto.

Komisaro Verheugen respondis, ke EU ne estas komparebla kun Sovetunio kaj eksJugoslavio kaj ke ĝi ne estas ŝtato. Krome, en EU ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj kaj oni devas zorgi pri konservo de naciaj lingvoj. “La lingvo ne estas nur kulturo, sed ankaŭ nia naturo!” En interparolo kun ministro Potočnik, tiu ĉi diris, ke li bone komprenis la demandojn, sed ke publiko kutime negative reagas al ĉiu ideo pri komuna eŭropa lingvo. Tial politikistoj ne ŝatas subteni ĝin.

Zlatko Tišljar


Kredito por Esperanto

Kroata Esperanto-Ligo aĉetis propran ejon en Zagreb, en Str. Vodnikova 9, proksime de Botanika Ĝardeno. Por la ejo de 83 m2 Komerca banko Raiffeisenbank Austria d.d. Zagreb aprobis krediton al KEL.

La ĉefa bazo de la investo estas la kongresa gajno de la 86a UK. Pri la aĉeto per pruntoj kaj donacoj helpis pluraj membroj kaj amikoj de KEL.

Prezidanto de KEL akademiano Dalibor Brozović subskribis la kontrakton pri la aĉeto 17 mar 2003. La kontrakton subskribis ankaŭ Boris Di Costanzo, prezidanto de Esperanto-Societo Rijeka nome de la kunaĉetanto. La Rijeka societo posedas propran junularan restadejon en Kostrena apud Rijeka.

Tiel post plurmonata traktado pri la aĉeto finiĝis la klopodoj asekuri estontecon de Esperanto en Kroatio.

Spomenka Štimec


Por ĉinaj studentoj

En la jaro 2002 pli ol 3 mil studentoj en ĉinaj altlernejoj rekte kontaktis Esperanton per partopreno en prelegoj kaj kursoj. Tamen pro kelkaj kialoj (ekz-e, manko de Esperanto-instruistoj) nur iom pli ol 1000 aliĝintoj lernas nian lingvon. Nun Esperanto oficiale estas nedeviga studobjekto en 11 ĉinaj universitatoj aŭ kolegioj, interalie en Heifei Industria Universitato, Beijing Lingva Universitato, Beijing Unuigita Universitato k.a.

En tiuj altlernejoj oni povis akiri studpoentojn inter 1 kaj 6. Esperanto-kursoj kaj prelegoj pri Esperanto okazis ankaŭ en aliaj universitatoj.

Krom ĉinoj Esperanton instruis ankaŭ kelkaj alilandaj esperantistoj, kiuj laboras en la ĉinaj altlernejoj, interalie: prof. Bak Giwan kaj lia edzino Kim Jongmi (Koreio), kaj Paul Desailly (Aŭstralio).

Wu Guojiang



 

Venu al Valamo

Belega naturo, bonhumoraj kaj bonkoraj homoj, travivaĵoj pere de Esperanto atendas vin en orienta Finnlando 14–18 jul 2003. Dum Esperantokursoj en Popola Instituto de Valamo povas lerni la internacian lingvon en ĉiuj niveloj. Spertuloj povas helpi la novulojn. Ĉiutage estos instruado ĉirkaŭ 5 horojn: Tiuj, kiuj ne ankoraŭ konas la lingvon komencas de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion kaj vi kiuj jam scipovas la lingvon povos diskuti, aktori, legi artikolojn kaj resumi ilin, aŭskulti prelegetojn. Je via dispono estos tri instruistoj. Posttagmeze kaj vespere estos aranĝataj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo. Vespere estos komuna programo kun prelegetoj, kunkantado, kunludado, muzikado, saŭnumado, manĝado. Ĉio tio en trankvila etoso de la monaĥejo: laŭvole eblos al vi viziti ortodoksan diservon en belegaj preĝejoj en la areo.

Instruos Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino, Carola Antskog kaj Tiina Oittinen el Finnlando.

Prezoj de la kursosemajno inter 203–273 eŭroj depende de tranoktado.

Pliajn informojn petu ĉe Tiina Oittinen, sekretario de EAF: Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando, sekretario@esperanto.fi kaj Carola Antskog, sekciestro de ILEI en Finnlando: Dragfjärdsvägen 690, 25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi.

Tiina Oittinen


Veturi Esperante

Ankoraŭ oni povas vidi surstrate aŭtomobilojn Espero, kiujn produktis Daewoo en la jaroj 1990aj, kaj inter centmiloj da aĉetintoj estis ankaŭ esperantistoj. Sed tian popularecon en la mondo kaj en Esperantujo apenaŭ havos la sporta aŭtomobilo Panoz Esperante. Ja nur malmultaj el ni povas pagi 89 mil 950 usonajn dolarojn. Sed almenaŭ oni povas vidu ĝin rete: http://www.panozauto.com/

Kurte

La magistrato de Bolzano/Bozen, ĉefurbo de Suda Tirolo (Italio), danke al pli ol 400 subskriboj kolektitaj de Karl Behmann, decidis nomi straton en kvartalo Piani Via Esperanto-Strasse.(Heroldo de Esperanto)

Hungara Verkista Asocio kaj Hungaria Esperanto-Asocio komune inaŭguris en Budapeŝto memortabulon sur la domo, kie 20 jarojn vivis la hungara kaj Esperanta poeto Adalberto Huleŝ. (Esperanto)

La retejo de Sveda Esperanto-Federacio — www.esperanto.se — registris vizitanton numero 5 000 000 dum la nokto 18-19 mar 2003. (Nun)

Brazila parfumindustrio O Boticário lanĉis porviran parfumon Arbo.(Brazila Esperantisto)

Usona entrepreno Nisus Inc. en antaŭprezento de sia tute reskribita vortprilabora programo Nisus Writer — kiu ricevos la nomon Nisus X — montras la unikodajn eblecojn de la programo ankaŭ montrante tekston en Esperanto, apud eŭropaj kaj ekstereŭropaj lingvoj. (Nun)

Lotumiĝis la gajnintoj en la konkurso, per kiu TEJO-aktuale festis sian 100an numeron: la novan T-ĉemizon de TEJO ricevos Anna-Laura H. Wickström, Francio, kaj Kapinga Ntumba, Zimbabvo. (TEJO-Aktuale)

Preskaŭ 100 gestudentoj el Eŭropo, Afriko kaj Azio partoprenis la Internacian Pedagogian Kurson, kiu okazis en ISTK-AIS klerigejo en Bydgoszcz, Pollando 31 jan – 9 feb 2003. (Augusto Casquero)

15–16 mar en Harbino (Nordorienta Ĉinio) sukcese okazis la 3a Esperanto-kunloĝado, en kiu partoprenis 58 esperantistoj el diversaj urboj de Ĉinio. (Nun)

Chuck Smith, iniciatinto de la Esperanto-versio de Vikipedio, estas la nova plentempa TEJO-volontulo en Roterdamo. (Esperanto)

La biblioteko de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno havas 3815 librojn; dum la pasinta jaro ĝi ricevis 85 novajn librojn. (Litova Stelo)

La ĵurio decidis ne aljuĝi premion Delfí Dalmau (artikolo pri lingva temo), “ĉar neniu el la tekstoj atingis la necesajn poentojn”. (Kataluna Esperantisto)

Koresponda Servo Mondskala, prizorgata de François Xavier Gilbert en 2002 peris sume 219 petojn; en 2001 estis 332 petoj. (Esperanto)



Kampulo Marej

 

Fragmento el “La taglibro de verkisto”
de Fjodor Dostojevskij


Sed mi pensas, ke ĉi tiujn professions de foi estas tre enue legi, kaj tial mi rakontu anekdoton, eĉ ne anekdoton, sed nur tre malnovan rememoron, kiun mi ial volas rakonti ĝuste ĉi tie kaj nun, konklude de nia traktaĵo pri la popolo. Tiam mi havis nur naŭ jarojn… sed ne, mi prefere komencu de la tempo, kiam mi havis dudek naŭ jarojn.

Estis la dua tago de la Paska Semajno. La aero estis varma, la ĉielo estis blua, la suno estis alta, “varma”, hela, sed mia animo estis tre malgaja. Mi vagis sencele post la barakoj, mi rigardis kaj kalkulis la palisojn en la fortika prizona palisaro, sed mi eĉ ne volis kalkuli ilin, kvankam tio estis kutima por mi. Jam la duan tagon en la prizono “estis festo”; oni ne kondukis la bagnulojn al laboroj, ebriuloj estis multegaj, en ĉiuj anguloj ĉiuminute komenciĝis insultoj kaj kvereloj. Sonis abomenaj, fiaj kanzonoj; oni ludis kartojn sub tabullitoj; sur tabullitoj jam kuŝis kelkaj bagnuloj, duonmorte draŝitaj de siaj kamaradoj pro troa batalemo, kovritaj per ŝafpeltaj paltoj, ĝis reviviĝo kaj rekonsciiĝo; jam kelkfoje tranĉiloj estis prenitaj — ĉio ĉi, dum la du festaj tagoj, elturmentis kaj malsanigis min. Mi neniam povis sen abomeno elporti la ebrian popolan diboĉadon, precipe en ĉi tiu loko. En ĉi tiuj tagoj eĉ estroj ne venis en la prizonon, ne faris priserĉadon, ne serĉis drinkaĵon, komprenante, ke unu fojon en la jaro oni devas permesi festadon eĉ al tiuj elĵetuloj, kaj ke sen tio estus eĉ pli malbone. Finfine en mia koro ekflamis malico. Mi hazarde renkontiĝis kun polo M-cki, politika arestito; li ĵetis al mi malgajan rigardon, liaj okuloj fulmis, kaj liaj lipoj ektremis: “Je hais ces brigands!” — li mallaŭte diris, grincante la dentojn, kaj preteriris min. Mi revenis en mian barakon, kvankam antaŭ kvarona horo mi forkuris el ĝi, kiel frenezulo, kiam ses fortaj viroj samtempe ĵetis sin sur ebrian tataron Gazin por bridi lin kaj komencis lin bati; ili batis lin absurde senkompate, eĉ kamelon oni povus mortigi per tia batado; sed ili sciis, ke ĉi tiun Heraklon oni ne povas facile mortigi, do ili batis lin sen timi pri lia vivo. Reveninte, mi rimarkis ke fine de la barako, sur angula tabullito, sub ŝafpelta palto, senkonscie kuŝas Gazin, preskaŭ ne montrante vivsignojn; ĉiuj senvorte preteriris lin. Kvankam ĉiuj firme esperis, ke li rekonsciiĝos morgaŭ matene, ”sed ja pro tia draŝado ĉio povos okazi, kaj eble la homo mortos”. Mi venis al mia loko, apud fenestro kun metala krado, kaj kuŝiĝis sur la dorson, metinte la manojn sub la kapon kaj ferminte la okulojn. Mi ŝatis tiel kuŝadi: ja oni ne kroĉiĝas al la dormanto, kaj en tia stato eblas revi kaj pensi. Sed mi ne povis revi; mia koro batis maltrankvile, kaj en miaj oreloj resonis la vortoj de M-cki: “Je hais ces brigands!” Cetere, kial mi priskribu tiamajn impresojn; ankaŭ nun mi foje sonĝas tiun tempon, kaj mi ne havas pli turmentajn sonĝojn. Eble oni rimarkis, ke ĝis hodiaŭ mi preskaŭ neniam parolis publike pri mia vivo dum la bagnado; antaŭ dek kvin jaroj mi verkis “Noticojn el la domo de Morto”, uzante elpensitan rakontanton, krimulon, juĝitan pro murdo de sia edzino. Mi povas aldoni, ke de tiam tre multaj pensas kaj eĉ nun firme kredas, ke mi estis sendita al bagnado pro murdo de mia edzino.

Iom post iom mi efektive forgesis ĉion realan kaj nerimarkeble sinkis en rememorojn. Dum mia kvarjara bagnado mi senĉese rememoris mian tutan pasintecon kaj, ŝajne, denove revivis mian vivon en rememoroj. Tiuj rememoroj aperis mem, malofte mi elvokis ilin propravole. Ili kutime komenciĝis de iu punkto, streketo, foje nerimarkebla, kaj poste iom post iom ili kreskis ĝis kompleta bildo, ĝis forta kaj kompleta impreso. Mi analizis tiujn impresojn, mi donis novajn detalojn al ĉio delonge pasinta kaj, ĉefe, mi senĉese korektis la pasintecon, kaj tio estis mia sola tiutempa amuziĝo. Tiufoje en mia memoro ial subite aperis ordinara momento el mia frua infanaĝo, kiam mi havis nur naŭ jarojn — tiun momenton, ŝajne, mi tute forgesis; sed tiam mi precipe ŝatis rememorojn de mia frua infanaĝo. En mia memoro aperis aŭgusto en nia vilaĝo. Tiu tago estis seka kaj suna, sed iom malvarma kaj venta; la somero proksimiĝis al la fino, kaj necesis baldaŭ veturi al Moskvo por denove enui tie la tutan vintron dum francaj lecionoj, kaj mi tre bedaŭris pro la forveturo el la vilaĝo. Mi iris post la draŝejon, iris malsupren al ravino kaj, supreniris al Losk — tiel ni nomis densan arbustaron inter la ravino kaj posta bosko. Mi venis al la plej densaj arbustoj kaj aŭdis, ke proksime, post tridek paŝoj, sur kampeto, plugas sola kampulo. Mi sciis, ke li iras supren kaj lia ĉevalo peze tiras la plugilon, kaj al mi kelkfoje venis lia instiga krio: “Hoto! Hot!” Mi konis preskaŭ ĉiujn niajn servutulojn, sed mi ne sciis, kiu el ili nun plugas; kaj tio ne interesis min, mi estis plene absorbita de mia afero. Ankaŭ mi laboris: mi estis derompanta juglandan vergon por bati ranojn. Juglandaj vergoj estas tre belaj, sed tre rompiĝemaj, multe malpli fortikaj ol la betulaj. Interesas min ankaŭ diversaj muŝetoj kaj skaraboj, mi kolektas ilin, kelkaj el ili estas tre belaj. Mi ŝatas ankaŭ malgrandajn, rapidajn ruĝa-flavajn lacertojn kun nigraj punktoj, sed serpentojn mi timas. Tamen serpentoj estas multe malpli oftaj ol lacertoj. Ĉi tie ne estas multaj fungoj; por pluki fungojn necesas iri al la betularo, kaj mi estas ironta tien. En mia vivo mi nenion ŝatis pli ol la arbaron kun fungoj kaj beroj, kun insektoj kaj birdetoj, erinacoj kaj sciuroj, kun mia ŝatata malseka odoro de putrintaj folioj. Eĉ nun, skribante ĉi tion, mi sentas la odoron de nia vilaĝa betularo: ĉi tiuj impresoj restas por la tuta vivo. Subite, tra profunda silento, mi tre klare aŭdis krion: “Lupo kuras!” Mi ekkriis kaj, terure timigite, plenvoĉe kriegante, elkuris sur la kampeton, rekte al la pluganta kampulo.

Li estis nia servutulo Marej. Mi ne scias, ĉu tiu nomo estas reala, sed ĉiuj nomis lin Marej. Li estis proksimume kvindekjara, forta, sufiĉe alta, kun multe da grizo en la granda bruna barbo. Mi konis lin, sed ĝis nun mi preskaŭ neniam interparolis kun li. Li eĉ haltigis sian etan ĉevalinon, aŭdinte mian krion, kaj kiam mi alkurinte kaptis per unu mano lian plugilon, kaj per la alia — lian manikon, li rimarkis mian timon.

— Lupo kuras! — mi kriis, anhelante. Li skue levis la kapon kaj nevole ĉirkaŭrigardis, dum unu momento preskaŭ kredante min.

— Kie estas la lupo?

— Iu kriis… Iu ĵus kriis: “Lupo kuras”… — mi balbutis.

— Ne diru, ne diru, neniu lupo, vi misaŭdis; vidu! Neniu lupo ĉi tie povas esti! — li balbutis, kuraĝigante min. Sed mi tutkorpe tremis kaj pli forte kroĉis lian senkoluman kaftanon kaj, verŝajne, mi estis tre pala. Li rigardis al mi kun malkvieta rideto, evidente timante kaj alarmite pro mi.

— Aj, aj! Vidu, kiel vi ektimis! — li balancis sian kapon. — Sufiĉe, karulo. Aj, etulo!

Li etendis sian brakon kaj subite mankaresis mian vangon.

— Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. — Sed mi ne krucosignis min; la anguloj de miaj lipoj tremetis, kaj tio, ŝajne, precipe mirigis lin. Li delikate tuŝis miajn tremetantajn lipojn per sia dika, termakulita, nigraunga fingro.

— Aj, vidu ja, — li mienis al mi per iom patrineca kaj longa rideto, — Dio, kio ja okazas, vidu, aj, aj!

Mi finfine komprenis, ke ĉi tie estas neniu lupo kaj ke mi misaŭdis la krion: “Lupo kuras”. Kvankam la krio estis tre klara, sed tiaj krioj (ne nur pri lupoj) jam unu aŭ du fojojn halucinis min, kaj mi sciis tion. (Post la paso de mia infanaĝo, ĉesis ankaŭ tiaj halucinoj.)

— Do, mi iros, — mi diris, demande kaj timide rigardante al li.

— Do, iru, kaj mi rigardos al vi. Ja mi ne donos vin al lupo! — li aldonis, plu patrinece ridetante al mi, — Kristo estas kun vi, iru do, — li krucosignis min per sia mano kaj poste krucosignis sin. Mi ekiris, retrorigardante je ĉiu deka paŝo. Dum mi iris, Marej plu staris kun sia ĉevalineto kaj rigardis al mi, balancante sian kapon, kiam mi retrorigardis. Mi konfesas, ke mi iom hontis antaŭ li pro mia timo, sed mi iris, ankoraŭ tre timante la lupon, ĝis kiam mi supreniris al la rando de la ravino, kie estis la plej proksima garbejo; tie la timo tuj forsaltis de mi, kaj de ie subite sin ĵetis al mi nia korthundo Volĉok. Kun Volĉok mi tute rekuraĝiĝis kaj lastfoje returnis min al Marej, mi ne plu povis klare vidi lian vizaĝon, sed mi sentis, ke li plu same tenere ridetas al mi kaj balancas sian kapon. Mi mansvingis al li, ankaŭ li mansvingis al mi kaj irigis sian ĉevalineton.

— Hoto, hot! — denove aŭdiĝis lia malproksima krio, kaj la ĉevalineto denove ektiris sian plugilon.

Ĉio ĉi subite aperis en mia memoro, tute senkaŭze, sed mirinde precize kaj detale. Mi subite rekonsciiĝis kaj sidiĝis sur mia ligna lito kaj, mi memoras, ke sur mia vizaĝo ankoraŭ estis dolĉa rideto de la rememoro. Dum unu plia minuto mi plu rememoris.

Reveninte hejmen post la renkontiĝo kun Marej, mi al neniu rakontis mian “aventuron”. Ĉu vere estis aventuro? Ankaŭ lin mi tiam tre baldaŭ forgesis. Renkontiĝante kun li poste, mi neniam eĉ alparolis lin, ne nur pri la lupo, sed pri nenio alia, sed nun, post dudek jaroj, en Siberio, mi subite rememoris tiun tutan renkontiĝon tre klare, ĝis la plej eta detalo. Do, ĝi kuŝis en mia animo nerimarkite, mem, sen mia deziro, kaj ĝi subite reaperis en mia memoro en la plej necesa momento; reaperis la tenera kaj patrineca rideto de la malriĉa servutulo, liaj signoj de kruco, lia kapobalancado, lia “Vidu, kiel vi ektimis, etulo!” kaj precipe lia dika termakulita fingro, per kiu li tuŝis miajn tremetantajn lipojn delikate kaj kun timida tenero. Certe, ĉiu kuraĝigus timigitan infanon, sed tiam, dum nia soleca renkontiĝo, okazis io kvazaŭ tute alia, kaj se mi estus lia propra filo, li ne povus rigardi al mi per rigardo, radianta je pli hela amo. Sed ĉu iu devigis lin? Li estis nia propra servutulo, kaj mi estis por li sinjorido; neniu ekscius, kiel li karesis min kaj neniu rekompencus lin pro tio. Ĉu eble li tre amis malgrandajn infanojn? Tiaj homoj ekzistas. La renkontiĝo estis soleca, en senhoma kampo, kaj eble nur Dio vidis de supre, per kiel profunda kaj hela homa sento kaj per kiel delikata, preskaŭ virina tenero povas esti plenigita la koro de kruda, beste malklera rusa servuta kampulo, tiam ankoraŭ nek esperanta, nek aspiranta sian liberiĝon. Diru, ĉu ne pri tio pensis Konstantin Aksakov, parolante pri la alta klernivelo de nia popolo?

Mi memoras ke, forlasinte mian lignan liton kaj ĉirkaŭrigardinte, mi subite eksentis, ke mi povas rigardi al tiuj malfeliĉuloj per tute aliaj okuloj, kaj ke subite, pro iu miraklo, el mia koro tute malaperis la tuta malamo kaj malico. Mi ekiris, atente rigardante la renkontatajn vizaĝojn. Jen por eterne ekzilita kampulo kun la razita kapo kaj kun brulstampoj sur la vizaĝo sible kriaĉas sian ebrian kanton — sed eble li estas la sama kiel Marej, mi ja ne povas enrigardi en lian koron. Samvespere mi ankoraŭfoje renkontiĝis kun M-cki. Malfeliĉulo! Ja li certe ne povus rememori iun ajn Marejon, kaj li ne povus rigardi al tiuj homoj alimaniere ol kun la vortoj: “Je hais ces brigands!”. Ne, la poloj tiam pli suferis ol ni.

Februaro 1876

Tradukis Aleksander Korĵenkov
 

Notoj

1. professions de foi. simbolo de la kredo (fr.).

2. Je hais ces brigands! Mi abomenas ĉi tiujn rabistojn! (fr.).

3. … elpensitan rakontanton. La Noticoj estis eldonitaj en 1860–62 kiel posteuma kajero de Aleksandr Petroviĉ Gorjanĉikov.

4. Aksakov, Konstantin Sergejeviĉ (1817–1860). Rusa poeto, kritikisto, dramaturgo, filologo, historiisto, teoriisto de “slavofilismo”. Temas pri lia eseo Pri la moderna homo, el artikolaro Frata helpo, kompilita kaj eldonita de la Slava Komitato, kun bonfara celo (por helpi la Balkanajn slavojn en tiutempa milito).


Vide el Bruselo

Angla ekspansio en baltaj landoj

Foto kompleze de la Europa Komisiono
Venontjare la baltaj landoj eniros la Eŭropan Union. Preparante la vojon, teamo de latvaj kaj litovaj lingvistoj inventas novajn tradukojn por anglalingvaj vortoj.

En Latvio, lando kun 2.5 milionoj da loĝantoj, estas jarcenta tradicio de intelektuloj kiuj anstataŭigas vortojn pruntitajn el la plej fortaj lingvoj per enlandaj vortoj. Antaŭe estis la germana kaj rusa lingvoj, kiuj minacis la latvan per superŝuto de fremdaj vortoj. En 1988, por protekti la latvan kontraŭ la rusa, Latvio restarigis la unuarangan rolon de la latva lingvo. “La Leĝo pri la Ŝtata Lingvo estis adoptita la 9an de decembro 1999, — klarigas Ina Druviete kaj Baiba Kangere de la Latva Instituto. — La respekto de la Leĝo estas observita de la Lingva Centro de la Ministerio de Justeco”.

En Litovio la situacio estas simila. Pri la pureco de la lingvo zorgas Ŝtata Komisiono pri la Litova Lingvo. “La litova lingvo ne emas adopti fremdajn vortojn. Kompreneble en ĝi ekzistas internaciaj vortoj kiel advokatas, autobusas kaj telefonas, — klarigas Petras Čeliauskas, redaktoro de Litova Stelo. — Por multaj terminoj lingvistoj trovas aŭ kreas litovajn vortojn. Ekzemple, ekzistas futbolas, sed basketbalo nomiĝas krepsinis kaj handbalo estas rankinis”. La Ŝtata Komisiono pri la Litova Lingvo strikte kontrolas la lingvon de parolistoj kaj ĵurnalistoj. “Tamen ekspansio de la angla lingvo estas forte sentata. Post la membriĝo en EU, la influo de la angla plifortiĝos, kvankam oficialaj instancoj deklaras pretecon defendi rajtojn de la litova lingvo”, — opinias Čeliauskas.

Hodiaŭ por la litova kaj latva la granda minaco fariĝas la lingvo de George Bush, Tony Blair, CNN, MTV kaj BBC. Laŭ lingvaj puristoj, vi ne estas bona latvo, se vi skribas komputer anstataŭ dators. Ankaŭ CD-ROM kaj Internet ne taŭgas por bonaj latvoj. La korektaj vortoj estas lasamatmina (legilo) kaj Datortiklsinternet (interreto). Spite al tiuj lingvaj konsiloj, lingvaj puristoj timas, ke la latva kaj litova perdas la batalon kontraŭ la angla. Dum la pasinta jardeko, registaroj en ambaŭ landoj entreprenis agojn kontraŭ la uzo de la rusa lingvo. Hodiaŭ, politikistoj pli kaj pli konscias ke la angla, forte apogita per la televido, kinejo, muziko, scienco, interreto, kaj ankaŭ per la eniro en la Eŭropan Union, jam ĝisfunde penetras en la baltajn lingvojn.

“Dum 50 jaroj nia lingvo vivis malantaŭ la Fera Kurteno, kaj malproksime al la angla. Ni ne bezonis traduki vortojn kiujn ni neniam uzis”, — klarigas Peteris Udris, ĉefterminologo ĉe la Latva Traduk- kaj Terminologcentro. Kune kun 57 aliaj lingvistoj kaj tradukistoj, li jam kreis 51 mil novajn vortojn, kiuj devos esti aprobitaj de registara komisiono, por prepari la malgrandan landon al Eŭropo. Plej granda problemo nun estas traduki 80 mil paĝojn da eŭropaj leĝotekstoj kaj dokumentoj, kiuj pli kaj pli estas originale skribitaj nur en la angla. Kaj nur post jaroj da klopodo, malgranda elcentaĵo de la 51 mil novaj puraj latvaj vortoj eniros la ĉiutagan lingvon parolatan de homoj sub la premo de la angla.

Dafydd ap Fergus


Vortoj de Komitatano Z

Ĉu TEJO plu estas bezonata?

Demisioj de estraranoj fariĝis dubinda tradicio en TEJO. La antaŭlastan estraron forlasis du membroj meze de sia oficperiodo. En februaro ĉi-jare demisiis ĝia talenta membro Hokan Lundberg, kiu respondecis pri informado. En publika deklaro li klarigis, ke lia ago estis protesto kontraŭ la sinteno de la estraro de UEA al TEJO. Konkrete temis pri nepreteco de UEA salajri oficiston por TEJO. Laŭ Lundberg la ĝenerala direktoro promesis al la TEJO-estraro en januaro, ke baldaŭ dungota nova oficisto estus parte je dispono de TEJO. Poste li neis esti dirinta tiel, kio estis la guto, kiu igis la galon transverŝiĝi ĉe Lundberg.

Tiu incidento estas simptomo de kaoso, kiu regas en la gvidado de UEA. Precipe ĝia prezidanto disŝutas belajn vortojn kaj promesojn ankaŭ je la adreso de TEJO. Pensi pri ilia praktika plenumebleco — kio plej ofte signifas, ĉu haveblas mono — ne estas lia kutimo. Propran oficiston TEJO postulas jam de kelka tempo. Se la estraro de UEA estus honesta kaj prudenta, ĝi respondus dekomence, ke tio ne eblas finance. Se ĝi estus ankaŭ kuraĝa, ĝi aldonus, ke pagatan prizorganton multe pli urĝe bezonas vico da aliaj taskoj, ofte de longe neglektataj. Honesto, prudento kaj kuraĝo tamen ne estas trajtoj de populismaj regantoj. Per belaj paroloj la gvidantoj de UEA vekis falsajn esperojn ĉe siaj TEJO-kolegoj. Kiam la realo montriĝis, tiuj ĉi prave ekkoleris kaj UEA ree rikoltis negativan publikecon.

Sed por kio TEJO postulas oficiston? Ĝi mem apenaŭ povas indiki alian celon por la posteno ol serĉado de subvencioj, ĉefe ĉe eŭropaj instancoj. Laŭ TEJO tio estas moderna kaj profesieca stilo de agado, sed tio fakte estas nenio krom aventurismo, kiu kompareblas kun spekulacia investado en borso kun la risko perdi ĉion. Tion la komitato de UEA jam kelkfoje malpermesis postulante, ke UEA ĉiam investu nur en sekuraj celoj.

De dudeko da jaroj TEJO ĝuas la privilegion ricevi subvenciojn de eŭropaj junularaj instancoj. Tio tamen influis negative ĝian rilaton kun la membroj. La ekstera mono faris TEJOn malpli dependa de ili. Por la financoj de UEA ekstera mono havis bagatelan signifon, ĉar UEA ege malofte ricevis ĝin. Sekve ĝi ĉiam dependis de siaj membroj, pro kio ĝi daŭre devis zorgi pri ilia varbado kaj pri servoj por ili. Ju pli bone ĝi tion faris, des pli da rimedoj por sia agado ĝi gajnis. En TEJO-rondoj oni priridas tion kiel ion malmodernan, sed la rezulto de la ridoj estas, ke la individua membraro de TEJO duoniĝis en lastaj kelkaj jaroj. Kun apenaŭ 400 membroj TEJO ne plu konsistigas vere senteblan porcion en UEA.

La malgrandiĝo de TEJO estas nur statistika esprimo de ĝia ŝrumpanta signifo. Iam ĝi estis avangardo de la movado. El ĝia sino aperis elstaraj ideaj mejloŝtonoj kiel la Deklaracio de Tyresö en 1969 kaj la Manifesto de Raŭmo en 1980. En la 80-aj jaroj TEJO estingiĝis kiel fonto de novigaj ideaj impulsoj por la movado kaj aparte por UEA. En la tempoj de Lapenna TEJO prezentis veran opozicion kontraŭ li kaj fine liveris en Tonkin lian posteulon. Anstataŭ opozicii la nuna TEJO provizas UEA per laŭtaj postuloj pri mono. Inter tiu spirita degenero de TEJO kaj ĝia kroĉiĝo al Bruselaj burooj certe estas ligo. La gvidantaro de TEJO burokratiiĝis mense kaj komencis vidi ankaŭ en UEA nur monfonduson, kun la nura diferenco, ke al Bruselo ĝi petas kaj al UEA ĝi postulas.

Feliĉe la junulara Esperanto-vivo ekster TEJO estas relative vigla. Ĝi ne bezonas TEJOn kaj ne suferus, se TEJO eĉ malaperus tia, kia ĝi nun estas. Nun TEJO ankaŭ al UEA neniom utilas. Ĉu ĝi do fariĝis nebezonata? Evidente almenaŭ nenecesa.

Komitatano Z


Sur la ondo de emocioj

En la intervjuo de Marko Naoki Lins kun Renato Corsetti (LOdE-101) svarmas svago, blago kaj disvago, nubo kaj nebulo, tiom karakterizaj pri la retoriko de la UEA-prezidanto. Asertoj kiel “La ideo translokiĝi kun la Centra Oficejo al Bruselo laŭ mi vaste kaptis la koron de ĉiuj esperantistoj” baziĝas sur subjektivaj impresoj kaj memsugestiaj sinluloj. La tuta intervjuo estus longe komentebla, sed sufiĉu prii unu punkton:

Demandite pri la “sinteno de UEA depost 2004” (cetere, laŭ la kunteksto devus esti “de post 2003”) al la Brusela Komunikcentro, Corsetti respondas:

Ni kompreneble ĉiam obeos la decidon de la komitato, kiu en Gotenburgo devos redecidi pri la afero. Mia impreso estas ke la komitatanoj sur la ondo de emocioj certe decidos pozitive.
Imagu ke ĉefministro estas demandata pri atendebla parlamenta decido rilate la venontjaran buĝeton. Imagu ke li respondas jene: “Mia impreso estas ke la parlamentanoj sur la ondo de emocioj certe decidos pozitive”. Per unu frazo, tia homo samtempe pridubus la juĝkapablan prudenton de popola elektitaro, kaj, potenciale influive, antaŭjuĝus ties decidon. Ĉu oni tiam mirus pri postuloj ke tia ĉefministro demisiu?

István Ertl (Belgio)


Kaliningrado: ne la kvina, sed la sesa, aŭ?

En la 99a Ondo vi komunikis, ke Kaliningrado estas la kvina urbo en la mondo kie okazis gastigado de Pollanda diplomatia reprezentejo okaze de la Zamenhofa Tago.

Similaj aranĝoj okazis dufoje en Bruselo, nome en 1977 kaj 1978. Tiuj gastigadoj en Bruselo estis dankindaj al la tiama Pollanda ambasadoro, sed ĉefe al s-ino Ada Sikorska (la edzino de Fighiera), kiu tiutempe loĝis en Belgio kaj redaktis la gazeton Heroldo de Esperanto. En 1977 la ambasadoro invitis la Esperanto-aktivulojn de Bruselo, kaj estis preta bonvenigi aliajn, sed la sukceso estis tiom, ke la salonego en la ambasadejo ne povis enhavi ĉiujn venintojn. Pro tiu impona sukceso la Pollanda ambasadoro en 1978 luis ampleksan salonon kaj disponigis monon por kultura programo: ankaŭ la partoprenantaro estis rimarkinde granda kaj ĝi povis, interalie, ĝui prelegon de UEA-direktoro, Victor Sadler. Bedaŭrinde, en la posta jaro estis alia ambasadoro, kaj li ne havis la saman favoran sintenon, kaj rezulte la bela iniciato malaperis.

Ne estus mirinde, se montriĝus ekzisti pliaj ekzemploj de tia favora sinteno. Estas nur bedaŭrinde, ke ili ĝis nun estas nur izolaj kazoj, kaj ke ili ne iĝis iu daŭra fenomeno, per kiu Pollando fakte povus konigi pli ĝenerale sian faman filon kaj lingvon, kiun li lanĉis.

Wim M.A. De Smet (Belgio)


Klarigo pri la Leksikono

Mi kore dankas pro via recenzo pri mia Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj (LOdE-99), kiu, mi sincere diru, estas objektiva el vidpunkto de recenzisto. Sed, vi starigis kelkajn demandojn, kiuj restas neresponditaj, kaj povas iomete konfuzi la legantojn kaj uzantojn. Tial, eble, mi ŝuldas klarigon (senkonsidere ĉu vi publikigos ĝin aŭ ne).

Mi devas precizigi la ligon inter la Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj de Gjivoje kaj mia libro. La leksikono de Gjivoje menciis ĉirkaŭ 400 kroatiajn esperantistojn (inter ĉirkaŭ 1000 jugoslavoj), kaj mia leksikono sumas pli ol 1000 nomojn. Ankaŭ la fotoj plinombriĝis.

Eble iam aperonta dua eldono devos enhavi enkondukon pri la Esperanto-movado en Kroatio, ĉar sen tia enkonduko estas malfacile kompreni la periodojn kaj gravecon de plurloke menciitaj detaloj. Ekzemplo de Koller, K. tion bone montras. Kroata Esperantisto estis la unua Esperanto-gazeto en Kroatio (1909–1911), sed tion la leganto ne povas scii sen pli profunda kono de la movada historio. Tial mi konsentas, ke iuj precizigoj devus ekzisti.

Pri manko de la naskiĝdatoj kaj aliaj detaloj mi povas diri nur tion, ke mi provis konservi tion, kio estis atingebla. Pro la sama kaŭzo ne eblis unuecigi la biografiojn. Sed unuecigi ilin signifus pri ĉiu persono diri koncize la samon, sen mencii ĉion kion ni scias pri li aŭ ŝi. Tio ne estis celo de la libro kaj laboro kiun mi entreprenis. Ĝia celo estis konservi por postaj esplorantoj tion, kion Gjivoje, mi kaj aliaj sesdek kunlaborantoj sukcesis kribri el treege neorganizita historia materialo.

Kial Ivo Lapenna formigris el Jugoslavio, ĝis nun ne estas precize konata afero. Certe temas pri politikaj kaŭzoj. Tamen, pri tiu temo cirkulas nur flustroj. Mi ne estas certa ĉu Ivo Lapenna mem iam ajn diris precize, pro kio li elmigris. Pri lia edzino Birthe ekzistas mencio en lia biografio, ĉar pri du aliaj ekzistas apartaj biografi(et)oj.

Pri la lingvaj kaj stilaj strangaĵoj mi konsentas. Estis uzita materialo ricevita de pluraj personoj, sen fari necesajn korektojn kaj revizion. Tiu manko de la libro certe estos forigita en la dua eldono. En la unua ĝi ne estis farita, nur ĉar mi decidis rapide eldoni la libron por prezenti ĝin en la 5a kongreso de kroataj esperantistoj en Rijeka, kio neniel pravigas la fuŝojn.

Mi petas la legantaron ne seniluziiĝi pro la mankoj, ĉar la libro ne kontentigis miajn unuajn dezirojn kaj celojn. Tamen, mi opinias ĝin riĉa fonto da informoj, kiuj sen ĝia apero perdiĝus senrevene. Tial min ege ĝojigis via resuma frazo pri la utileco kaj uzebleco de la libro.

Josip Pleadin (Kroatio)


Kio estas Cseh-metodo?

Internacia Esperanto-Instituto (Hago, Nederlando) eldonis en februaro 2003 libron Vivo de Andreo Cseh de Ed Borsboom. La direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, ĉi-sube prezentas lian instrumetodon, kiu famigis Andreon Cseh en Esperantujo.

La Cseh-metodo estas sistemo por lerni la lingvon Esperanto kaj ĝin iniciatis Andreo Cseh (1895–1979). Li donis la nomon al metodo, kiu fariĝis vaste konata en Esperantujo.

Cseh-metodo estas kombinaĵo de la gramatika kaj la rekta metodoj kaj konformiĝas al la specialaj ecoj, kiujn la lingvo Esperanto havas. Dum en naciaj lingvoj la gramatiko estas plurfoje konfuziga labirinto, en Esperanto ĝi estas tiom klara, ke ne necesas eviti ĝian instruadon. Andreo Cseh, do, ordigis la instruitajn gramatikaĵojn en sistema gradigita sinsekvo kaj instruis ilin. Lia klopodo celis ne nur prezenti la gramatikajn elementojn kaj regulojn, sed ankaŭ klarigi ilin.

Ne mirigas, ke Andreo Cseh ne prezentis en siaj kursoj gramatikan terminaron. Li nur uzis la diversajn elementojn de la lingvo kaj konsideris, ke tia etapo de pli profunda analizo kaj lernado de la koncerna gramatika vorttrezoro estas tasko farebla ne en iu porkomencanta kurso.

En la Cseh-metodo ne estas komparoj inter la reguloj de Esperanto kaj la aliaj lingvoj, sed la instruisto montras la kutiman sinsekvon de la gramatikaĵoj en la frazoj en Esperanto.

Oni klopodas konduki la lernantojn al tio, ke ili mem eltrovu la solvon de la gramatikaj problemoj kaj ke ili mem konstatu la regulojn. La efiko de tiu procedo estas, ke la lernanto streĉas sian atenton kaj pensadon, ĝojas pro sia eltrovo kaj tiu travivaĵo utile servas la komprenon kaj memoron.

La rekta metodo donas grandan avantaĝon, nome, la tujan paroladon, la instigon pensi en la lernata lingvo, bonan kaj facilan perceptadon, ktp. La tuta kurso okazas sub la devizo “paroligu la lernantojn!”. Cseh kutimis diri, ke li gvidis “konversaciojn”, ne “kursojn”. Tial la lernantoj devas paroli pli multe ol la instruisto mem.

Grave estas, ke en la kursoj laŭ Cseh-metodo la naciaj lingvoj ne ludas rolon en la klasĉambro. La instruisto instruas rekte en Esperanto jam en la unua renkontiĝo kaj per tio la kursanoj lernas pensi rekte en la lernata lingvo. La lecionoj estas tiel konstruitaj, ke la vortoprovizo necesa por posta klarigado estas jam pli frue enkondukita.

Kapti la atenton de la lernantaro, jen la ĉefa tasko de la instruisto! Ĝi estas la plej grava kondiĉo por la sukceso. Por ne skribi sur akvon, sed ĉizi sur ŝtonon, Andreo Cseh ligis ĉiun instruaĵon al agrabla, amuza travivaĵo. Tiel la instruitaĵon oni fiksas kaj tenas en la memoro pli firme.

Atilio Orellana Rojas


PORTOS: la proceso paŭzas

En la afero de la sekto, nomanta sin “Poeziigita unuiĝo por ellaboro de teorio de socia feliĉo” (la plena nomo okupas duonpaĝon, eĉ la siglo — plenan linion), ĝis nun ne estas metita lasta punkto.

Oni scias (LOdE. 2000: 8-9,12; 2001:1), ke ili parte financis la kongreson de SAT en Moskvo (2000) kaj per tio gajnis ardan subtenon de la nuna REU-prezidanto, Gudskov. Tamen neniu alia esperantisto en Ruslando subtenis ilin, malgraŭ provo lanĉi malpure demagogian defendokampanjon por “honestaj esperantistoj” (Esperanto por la sekto estis nur unu el multaj metodoj por balastigi la menson de viktimoj, ke tiuj ne povu pensi memstare; neniu el la gvidantoj kapablas diri eĉ simplan frazon en Esperanto sen eraroj).

La juĝproceso estis kelkfoje prokrastata. En julio 2002 la ĉefaj aktivulinoj, Irina Derguzova kaj Tatjana Lomakina, ricevis respektive 8 kaj 6 jarojn de mallibero — pro fondo kaj gvido de kontraŭleĝa armita grupo, atencoj kontraŭ personeco kaj civitanaj rajtoj, kaj turmentado de neplenaĝuloj.

Tamen la reala gvidanto, Jurij Davydov, ĉiel strebas eviti justan punon. Dekomence li asertis, ke la tuton organizis lia edzino (Derguzova), sed li mem nenion scias kaj nur laboris kiel balaisto. Poste medicina ekspertizo subite deklaris lin kaj lian kunulon Jevgenij Privalov mense malsanaj, do nejuĝeblaj — sed neniu el “rajtodefendantoj” demandis sin, kiamaniere mensmalsanulo ricevis oficialan permeson por havi kelkdek pafilojn. (Plejparto el multegaj pafiloj, konfiskitaj de la sekto, ja estis oficiale registritaj — tio estis la ĉefa kaj preskaŭ sola argumento de la defendantoj de la “bonfara societo”.) Nun, supozeble, Davydov komprenis, ke multjara deviga kuracado kontraŭ skizofrenio ne multe pli bonas ol prizono — do liaj advokatoj strebas forigi la diagnozon: 11 mar estas anoncita neceso de nova ekspertizo, pro tio la proceso paŭzas ĝis 15 apr.

Feliĉe, gazetaro ne plu mencias Esperanton lige kun tiu koterio. Ĵurnalistoj, ŝajne, perdis intereson al la afero.

Valentin Melnikov (Ruslando)


La diferenco estas alia

Krom bela kaj ĝisfunda analizo pri la Esperanta gazetaro (Intervjuo kun d-ro Giorgio Silfer, LOdE-100), ŝajnas al ni, ke en ĝi io ekscesas, eble pro neceso trovi ĉiukoste diferencojn. Ekzemple, estas dirate ke establo kiel UEA ne havas “sociajn (eventuale socialajn) celojn” ĉar ĝi “vendas al siaj membroj asociajn (mis)servojn”. Tio nin tro krizigas, ĉar la laborsindikatoj, al kiuj ni apartenas, ne estas sociaj (socialaj) pro tio ke ili distribuas membrokarton kontraŭ pago, kaj pluajn eventualajn servojn ili, kvankam modere, pagigas. Eĉ profesiaj asocioj, en kiu iuj el ni partoprenas, ne povas nomiĝi sociaj (socialaj); kaj eĉ ne niaj eklezioj pro tio, ke se tiuj ĉi servojn ne “vendas”, tio estas nur ŝajna, ĉar ili fakte akceptas la necesan monon alikaze aŭ de aliaj fideluloj. Do eĉ tiuj ĉi ne estas sociaj (socialaj)!

Ni scivolas: ĉu la Instancoj de la Civito vivas kaj funkcias nur per aero? Ĉu bonfarantoj kaj sindediĉo de funkciuloj ne estas kaŝita kosto? Al ni ŝajnas, ke la diferenco inter sociaj (socialaj) asocioj kaj ne tiaj troveblas, eventuale, en aliaj karakterizoj.

Zecchin Armando kun Luciano Mantaut
por Vercela areto (Italio)


Prefere legu Zamenhof

Moya, Giordano. Esperantismo: Prelegoj kaj eseoj. — Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2002. — 238 paĝoj.

Se por esti esperantisto oni devus serioze kredi la ideojn kiujn predikas s-ro Moya, mi ne kredas, ke mi en la reala vivo iam renkontis esperantiston. En la reto similaj ideoj pri la unika mondsava misio de nia lingvo estas propagataj de kelkaj unuopuloj, kiuj kutime per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron.

S-ro Moya estas kataluno. Li naskiĝis en 1913. Dum la hispana interna milito meze de la 1930-aj jaroj li apartenis al vegetarana kaj pacisma frakcio de la anarkiistoj. Pliajn detalojn pri lia neesperantista vivo mi bedaŭrinde ne sukcesis eltrovi, sed tiujn supozeble provizus alia libro verkita de li, La homa vivaventuro. Krome de sub lia plumo aperis la verkoj Esperanto en prospektivo, Survoje al universala civilizacio, multaj gazetaj artikoloj kaj prelegoj.

Ĝuste el prelegoj faritaj dum la jaroj 1969–1999 grandparte konsistas la verko Esperantismo. En la antaŭparolo la aŭtoro atentigas, ke liaj pensoj dum tiu tridekjara periodo variis. Eble jes, sed varion, aŭ almenaŭ iun evoluon de la pensoj ne estas aparte facile rimarki. De la unua ĝis la lasta la prelegoj estas saturitaj de fervore arda entuziasmo por la mondon savonta ideo de la esperantismo. Leganto ne plene konvinkita pri la Apokalipsa akreco de la monda situacio kaj la panacea solvo proponata de la esperantismo facile povus trovi kelkajn fragmentojn sennuancaj aŭ eĉ fanatikaj.

Por kontroli, ĉu viaj amikoj estas aŭtentaj subtenantoj de la esperantismo, vi povus demandi, ĉu ili senhezite aprobas ekzemple la sekvajn asertojn el la verko de s-ro Moya:

La blinda irado de la historiaj fortoj aŭ faktoroj tendencas alporti trian mondan militon kaj oni nur povas haltigi ĝin, agante per Esperanto. (p. 34)

La mesaĝo de Esperanto fariĝas nuntempe la precipa faktoro por unuigi spirite la homaron. (p. 78)

Sendube unu el la faktoroj plej gravaj por atingi pli bonan civilizacion [tiele] estas la disvastigo de la lingvo internacia Esperanto... (p. 82)

La kernan ideon de la libro bone resumas la jena citaĵo:
Esperanto kaj la esperantismo, la ideo de Zamenhof, devas fariĝi la precipa rimedo por enkonduki novan civilizacion. [tiele] Ni esperantistoj devas konscii, ke <…> (n)ia celado estas la plej grava en tiu ĉi kriza tempo… (p 73)
Seriozaj verkoj pri la idea flanko de la Esperanto-movado ne abundas, kaj eklegante la libron mi esperis ĉerpi el ĝi se ne novajn pensojn, do almenaŭ ian resumon de la sufiĉe diversaj argumentoj, kiujn la uzantoj de nia lingvo elpensis por pravigi sian ŝajne sensencan okupiĝon pri la stranga artefarita komunikilo. Io tia tamen tute mankas en la verko, kiu esence estas patose finvenkisma provo reformuli la “internan ideon”. Per diversaj vortoj la aŭtoro diras la saman aferon ree kaj ree, sed la ripetado de la pensoj ne igas ilin pli veraj, nur pli banalaj.

Mankas en la libro kredeblaj argumentoj kiuj montrus, ke Esperanto efektive estas tiu magia bastono, kiu igos la popolojn kolektiĝi en unu granda rondo familia. Pli-malpli mankas ankaŭ praktikaj proponoj al tiuj, kiuj eventuale volus ion entrepreni por antaŭenigi la homaran unuiĝon. La aŭtoro pledas por propre esperanta, homaranisma kulturo, sed kion tiu kulturo devus enhavi kaj kiel ĝiaj ĉefverkoj diferencus de la nuna esperanta literaturo li ne diras.

La verko Esperantismo estas por mi klara pruvo pri tio, ke ia ideologio komuna por ĉiuj esperantistoj nek ekzistas, nek povas ekzisti. Feliĉe.

La esenco kaj estonteco de Esperanto troviĝas en tio, ke ĝi estas lingvo libera, lingvo propra al tiuj kiuj ĝin deziras alproprigi. Neniu ŝtato, instanco aŭ individuo povas dikti al la uzantoj de nia lingvo iujn moralajn devojn, kiel volas fari s-ro Moya, kaj tio estas bona, ĉar se por unuiĝo de la homaro necesus totalisma ideologio, pli bone ne unuiĝi.

Pri homara unuiĝo pli sobre kaj pli konkrete verkis en sia tempo Zamenhof, kaj tion li faris en senriproĉa lingvaĵo. Prefere legu lin. Zamenhof verŝajne komentus la libron de s-ro Moya same kiel sian propran unuan skizon pri la homaranismo: “Donante tro gravan kaj tro tujan rolon al lingvo neŭtrala, la afero faras impreson de io tro utopia kaj kontraŭnatura”. (Letero al Émile Javal, 1906)

La libro de s-ro Moya estas bone presita sur altkvalita papero. La kovrilo kun puzleroj kaj verdaj steloj bone aspektos en propagandaj ekspozicioj.

Kalle Kniivilä

Noto de la aŭtoro: Pli entuziasman recenzon dezirantoj povos trovi en Kajeroj el la Sudo de oktobro 2002.


Argumentoj de morala ordo

Raportoj el Japanio. Tiel ili travivis la militojn/ Komp. Saiki Akira. — Ena: Saiki Akira, 2002. — 184 paĝoj.

Unu el miaj recenzitoj foje esprimis indignon pri mia maniero fari recenzon: neniu reklamo, sed multe da lernista moraligado. Se li almenaŭ estus paginta la reklamon.

Tiu ĉi speciala malamo de moraligado meritus aludi precipan delikatecon de la percepto, praktike ĝi pace najbaras kun plej tolerema konsumismo. Io ajn egalas ion ajn en nia postmodernisma epoko. La principo ŝajnas bone konveni al la stato de la menso, kiu ne eltenas pli ol trideksekundan streĉon. Akceptante kiel fakton tiun modestecon de spirito mi tamen arogas apelacii al certa anima plivigliĝo. (Mi esperas, ke mi neniun ofendis per mia rimarko.)

Japano Akira Saiki kompilis kaj eldonis “Raportojn el Vjetnamio” — verkojn de vjetnamaj esperantistoj pri la milito. La eldonisto tute ne pretendas rikolti monon per sia libreto, do li ne bezonas flatan reklamon kaj evidente ne malkontentos, se oni uzos ĝin kiel pretekston por pli ĝeneralaj konsideroj. Akira Saiki estas impresita per la heroeco de la popola rezisto al Usono kaj neniel komentas la tekstojn. La komuna bildo tamen ne estas tro simplista:

Onĉjo Ho Chi Minh atente prizorgis ĉion. La popolanoj regule posedis nutraĵon, vestaĵon. Li ankoraŭ pensis pri siaj dorlotaj “genepoj”, prizorgis pri ilia studado.
Onĉjo Ho kiom estas vastega via kor'/ Enbrakigas la tutan mondon kaj ĉiujn specojn de homoj!
La plej abomena el idoladmiroj — idoligo de ĉefa persono stariĝas post tiuj ĉi entuziasmaj linioj. Maljunulo en Ruslando aŭ en Germanio rememorus similajn voĉojn… Voĉo el Suda Vjetnamio ne estas tiel unisona:
La urbanoj tre timis (temas pri la veno de la komunista armeo).
Ĝustatempa paralelo: ie oni kriis mortante: “Vivu, Ho Chi Minh!”, ie aliloke oni kriis en la sama situacio: “Vivu, Stalin!”

Do, ni ne estu simplistoj. La nordo de Vjetnamio emanigis totalismon, kaj Usono ja havis argumentojn de morala ordo por helpi la “pupojn” de la sudo. La problemo estas en la apliko de helpo. Unu sola aĵo tute kaj plene subtranĉas ĉiun probablan moralismon de la usonanoj. Ili bombardis la nordon kaj mortigis centojn da miloj da pacaj homoj.

La hodiaŭa situacio ĉirkaŭ Irako estas ankoraŭ pli subtranĉa. Ne temas pri ekstera totalisma minaco. La lando volas neniun helpon. Kiel diris Anatol France, estas granda problemo: ĉu fari al iu bonon, se tiu ĝin ne deziras. La usonaj aŭtoritatoj klopodas ĉirkaŭ la ĥemiaj armiloj de la diktatoro. Laŭ ili tio estas sufiĉa preteksto por bombardi la landon. Do, ni citu el la libro de Saiki:

Laŭ la enketo de Vjetnama Ministerio de Laboro oni havas ĉirkaŭ milionon da viktimoj de toksitoj de dioksio (ĥemia armilo uzita de Usono kontraŭ la loĝantaro).
Kaj tamen. Se mi devus elekti ĉu vivi en Usono, ĉu en Irako, mi preferus Usonon. Mi konjektas, ke se Saddam povus, li estus pli senindulga ol la usona prezidento. Kaj la fia usona plutokratio ŝajnas al mi malpli abomena ol la iraka personkulto. Sed la aktualo starigas limojn al ĉiu “se”. Aktuale Saddam estas viktimo, kaj Bush — agresanto. Kaj ĉefe ne Saddam, sed la tuta popolo de Irako. Kaj tio estas la lasta kaj decida argumento.
Subite, plorinda kaj terura vidaĵo surprizis min. Aro da ratoj estis eltiranta pecojn da intestoj el la ventroj de kadavroj.

Sur la ŝoseo, kadavroj nerekoneblaj, korpaj pecoj, brustoj, gamboj, kapoj, brakoj … Ankoraŭ kadavroj, pecoj de homa karno…

Tiuspeca filantropio ne povas ne naski rezistadon. Kaj kiel oni diras en la libro de Saiki:
Longa rezistado nepre triumfos.
La rezistado jam estas fakte (feliĉe eĉ antaŭ la komenco de la bombardado) — en Eŭropo, Aŭstralio, Ameriko. Ne estas dubo, la libro de Saiki kontribuos al tiu ĉi eksterpostmodernista eligo de l' energio.

Alen Kris


Ne nur bona ideo…

Kvankam la membraro de TEJO preskaŭ katastrofe ŝrumpas, senĉese progresas la plej konata servo de TEJO — Pasporta Servo.

Ankaŭ ĉi-jare la adreslibro havas rekordan nombron da adresoj — 1286, je 55 pli multe ol en la antaŭa eldono. PS-2003 aperis akurate je la komenco de la jaro, kaj ĝi jam atingis siajn membrojn.

Pasporta Servo estas servo de la Esperanto-movado por Esperanto-parolantoj. Ĝiaj membroj havas la eblon ricevi senpagan gastadon. Ĉiu kiu posedas propran ekzempleron de la adreslibro de gastigantoj estas membro … Membreco en Pasporta Servo ne estas ligita al iu ajn alia membreco.

La membroj ĉi-jare povas gasti en 80 landoj, inkluzive de la ekzotikaj Antigvo-Barbudo kaj Grenado.

Plej facile oni trovos senpagan tranoktejon ĉe esperantistoj de Francio kaj Germanio. Sube estas la unua landodeko:

Francio 106
Germanio 105
Ukrainio 86
Pollando 77
Ruslando 76
Brazilo 59
Usono 54
Britio 46
Bulgario 42
Nederlando 37
Tamen la plej pasportservema urbo en la mondo estas ukrainia urbo Poltavo, kun 21 gastigantoj. (Poltavo estas en NPIV, sed ne en la Jarlibro de UEA.) Jen la listo de la urboj:
Poltavo (Ukrainio) 21
Teherano (Irano) 18
Parizo (Francio) 15
Kievo (Ukrainio) 13
Lomeo (Togolando) 13
Cheboksary (Ruslando) 12
Multan (Pakistano) 11
Kaŭno (Litovio) 10
Sofio (Bulgario) 9
Xinxiang (Ĉinio) 9
Krakovo (Pollando) 9
La kompilanto, Derk Ederveen, atentigas, ke la graveco de PS estas ne nur rekta, ĉar ĝi estas

… unu el la plej konkretaj ekzemploj al ekstera publiko, ke Esperanto utilas kaj funkcias. Ĝi montras al homoj ke Esperanto ne nur estas bona ideo, sed ke lernado de la lingvo estas profita kaj interesa, ĉar oni povas facile uzi la lingvon per malmultekosta vojaĝado. Ju pli granda Pasporta Servo, des pli efika la varbado kaj informado.

AlKo


La verko de la jaro 2002

La bato de Lena Karpunina (eldonis FEL), La fermika konko de Julian Modest (Al-fab-et-o), Krias la silento de Istvan Nemere (Bero), Mondoj de tridek aŭtoroj (Kleks), La tago kiam Jesuo perfidis Judason de Manuel de Seabra (IEMW) kaj Tilla de Spomenka Štimec (Edistudio) estas la kandidataj libroj por la Premio la Verko de la Jaro 2002.

La titolojn en la kandidata listo proponas la membroj de la Esperanta PEN-Centro, kaj la premion mem asignas referendume la legantoj de revuo Literatura Foiro.

La voĉdonilo aperis en la februara numero de Literatura Foiro. Eblas voĉdoni ankaŭ rete. La rezulto de la voĉdono aperos en la junua numero de Literatura Foiro.

HeKo


Liro-2003

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2003.

Liro-2003 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Fjodor Tjutĉev
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Человек в футляре de Anton Ĉeĥov
5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County de Mark Twain
En ĉiu el la branĉoj 1, 2, 3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2003 (RU-236039 Kaliningrad, p. k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov 2003.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario poŝte kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono, aŭ rete (sezonoj@gazinter.net). La tekstoj estas elŝuteblaj en: http://Esperanto.Org/Ondo.

La laŭreatoj de Liro-2003 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2003. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Sukcesojn!


Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №201

Bela infana desegnaĵo, kun buntaj koloroj prezentas la vintran sezonon, kiam aperis la numero 201 de Literatura Foiro en 2003.

La revuo revenas al la polaj eventoj de la 1980aj. Aperas faksimile kaj tradukite en esperanton la oficiala letero de la Varsovia Ĉefurba Oficejo, per kiu almenaŭ morale nuligiĝas la decido de 17 okt 1985 pri eksigo de la tiama Ĉefa Estraro de PEA kaj la ekfunkcio de kuratora, komisara Estraro de PEA, kontrolita de eksaparatĉikoj. La revuo notas: “La Estraro de UEA akceptas politikan intervenon en la movadon kaj prisilentas ĝis nun la eventojn kaj sian rolon.” Kronologio de la okazaĵoj kompletigas la temon pri la polaj eventoj de la 1980aj.

Pollando ĉeestas en la februara numero de LF per ankoraŭ unu artikolo, de Zofia Banet-Fornalowa, pri prof. Odo Bujwid, mondkonata mikrobiologo, prezidinto de LKK de la 8a UK en Krakovo (1912), defendanto de polaj juddevenaj esperantistoj dum la nazia periodo kaj unu el la kvar komitatanoj voĉdonintaj kontraŭ la okazigo de la 25a UK en Kolonjo (1933).

Giorgio Silfer prezentas la iniciatoron de esperantio laŭ la hebrea enciklopedio.

La centjara naskiĝa datreveno de la proleta poeto Asen Grigorov estas okazo reaperigi lian poemon Mia kanto verkita jam en 1930. En la numero la legantoj trovos tri rakontojn de Zhang Xuesong, Gbeglo Koffi kaj Johan Hammond Rosbach, ankaŭ recenzon de Venelin Mitev pri la poemaro Cetercetere de Jarlo Martelmonto.

En la PEN-rubrikoj aperas intervjuo de Sabira Ståhlberg kun Lucina Kathmann, vicprezidantino de PEN-Klubo Internacia kaj la prelego Mia espero estas la kunpartigita memoro de Michel Thomas-Penette prezentita dum PEN-konferenco en Rumanio.

La teatro denove trovas lokon en LF, per la satiro Dialogo kun la glotologo de Giorgio Silfer kaj artikolo de Gunnar Gällmo pri Alfred Nobel kiel silentigita teatra aŭtoro.

La ĵusa forpaso de Lou Harrison estas la temo de la artikolo de Perla Martinelli pri la aŭtoro de la unua kompakta disko en nia lingvo. Daniele Vitali kritikas la filmon La du turoj en la kino-rubriko. Radosław Nowakowski meditas pri Branĉoj.

En Dua letero al slovenoj Vinko Ošlak esprimas kiel li ne kontraŭstaras la konstruon de moskeo apud preĝejo.

En la numero estas ankaŭ la voĉdonilo por la Premio La Verko de la Jaro 2002, por kiu kandidatas ses prozaj libroj.

HeKo


Ricevitaj libroj

Pleadin, Josip. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. — Đurđevac: Grafokom, 2002. — 179 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

De Jong, Rejna. Suno kaj ombroj: Poemaro originale verkita en Esperanto. — Antverpeno: FEL, 2002. — 75 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Lagerlöf, Selma. La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson / Trad. el la sveda Sten Johansson. — Chapecó: Fonto, 2002. — 614 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Degėsys, Gediminas. Lernolibro de Esperanto (= Esperanto kalbos vadovėlis). — Kaunas: AB spaustuvė “Aušra”, 2001. — 119 pĝ. — [Donaco de la aŭtoro].

Dambrauskas-Jakštas, Adomas. Svajo tojas: apybraiža apie esperanto kalbos kūrėją Liudviką Zamenhofą. — Kaunas: Varpas, 2002. 94 pĝ. + 8 pĝ. (il.) — [Donaco de LEA].

Lamberti, Vitaliani. Vienas balsas visam pasauliui / Trad. el la itala Inga Tuliševkaitė, Algimantas Gudaitis. Vilnius: Alma Littera, 2002. 448 pĝ. + 16 pĝ. (fotoj). — [Donaco de LEA].

Čeliaskas, Petras. Litovio dum jarcentoj: Ilustrita historia skizo. — Kaunas: Varpas, 2002. 144 pĝ., il. — [Donaco de LEA].

Raportoj el Vjetnamio. Tiel ili travivis la militojn: En Esperanto kaj la japana lingvo / Komp. Saiki Akira. Ena: Saiki Akira, 2002. — 192 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Pasporta Servo 2003: La adreslibro de gastigantoj sub aŭspicioj de TEJO / Kompilis Derk Ederveen. — Rotterdam: TEJO, [2002]. — 211 pĝ., il. — [Membroekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2002/320;
Esperanto. 2003/2;
Esperanto-nyt. 2002/2;
Fonto. 2003/265,266;
Heroldo de Esperanto. 2003/2,3;
Informilo por Interlingvistoj. 2002/3;
Internacia Pedagogia Revuo. 2002/3, 2003/1;
Juna Amiko. 2002/3;
KAE-Informilo. 2002/40;
Kataluna Esperantisto. 2002/324;
Kontakto. 2003/1;
La KancerKliniko. 2003/105;
La Movado. 2003/623,624;
La Ondo de Esperanto. 2003/3;
La Revuo Orienta. 2003/2;
Le Monde de l'Espéranto. 2003/538;
Le Travailleur Espérantiste. 2002/264;
Levilkarto. 2003/1;
Literatura Foiro. 2003/201;
Litova Stelo. 2003/1;
Monato. 2003/2;
Pola Esperantisto. 2003/1;
Progreso. 2003/326;
REGo. 2003/1;
SAT-Amikaro. 2003/576;
Sennaciulo. 2003/1,2;
Starto. 2002/3,4;
Vekilo. 2003/1
Venezuela Stelo. 2002/71.

M O Z A I K O

Entute venis 29 respondoj por la januara krucvortenigmo. Nur unu el ili estas erara.

Ĝuste respondis: Albert Reiner (Aŭstrio); Les Burridge, Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Alwyn Kind, Vilĉjo Walker (Britio); Sylvia Hämäläinen, Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle, Dieter Dungert, Hans Jaeger (Germanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Bård Hekland, Ester Olsen (Norvegio); Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Sergej Manzurov, Nikolaj Neĉajev, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov (Ruslando); Eric Castell (Svedio).

La libropremion lote gajnis Svetlana Konjaŝova. Ni gratulas ŝin!

La ĝusta solvo: 1. Torent'; 2. Kutimo; 3. Trikot'; 4. Teraso; 5. Minora; 6. Kontor'; 7. Stablo; 8. Mantro; 9. Mokton'; 10. Barbir'; 11. Eterna; 12. Fadeno. Ŝlosilvortoj: ermito kaj banano.


13 skaraboj

[Premu por vidi la bildon]

Bonvolu trovi en la literkaoso la nomojn de 13 skaraboj. Ĉiu litero uzatas nur unufoje en unu vorto. La vortoj etendiĝas ajndirekte (vertikale kaj horizontale). Vidu la ekzemplon pri lukano.

Kompilis Viktor Alikin

Sendu viajn solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 jun 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.



 

Foje okazis

Ne per ekstera, sed per ena…

Bildo de Gennadij Shlepchenko
Konatoj de fama usona aŭtoindustriisto Henry Ford (1863–1947) multfoje konsilis al li, ke li konstruu por sia firmao pompajn oficejojn, kiuj simbolus grandiozajn industriajn kaj financajn sukcesojn.

Ford obstine rifuzis tion, respondante:

— Mi deziras akiri famon per aŭtoj, sed ne per konstruaĵoj, en kiuj oni produktas ilin.

Adaptis kaj ilustris Gennadij Ŝlepĉenko


Spritaj splitoj kaj preskeraroj

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto
La tria parto
La kvara parto

Informado: Fuŝas bastonuloj

Hideg opinias ke ĵurnalistoj konsideras Esperanton kiel stranga hobio pro la apero de stanguloj.
(Protokolo de seminario pri informado: Poprad, 1992)

Finna vervo

La vesperan programon pigrigis P.R., loka kantisto.
(Esperantolehti. 1992: 5)

Turnopunkto en estra vivo

Mezaĝo de la prezidanto.
(Helmut Brath // Forumo. 1992: 73)

Malpetole

Senbube riĉa estis la agado en la madrida kunveno.
(Boletín. 1993: 1)

Nupta plezuro?

La paroprenantoj de la kunveno forveturis hejmen esperoplenaj…
(La Verda Kolombo. 1993: 2)

Ni semas kaj semas

Mi kuris la tutan Japanlandon (…) por prelegi kaj fondi entute 120 lokajn filinojn.
(Sumi Yukawa // Monda Forumo. 1992: 4)

Reguligo de kontoj

KASISTOSANGO
(Titolo en JEN [= Jongeren Esperanto-Nieuws]. 1993: maj/jun)

Spita sputo memorinda

M.R. Štefanik rangis kiel divizia generalo de la franca armeo kaj kraĉis la 4-an de majo 1919 en Vajnory ĉe Bratislava.
(Informilo: monata gazeto de handikapuloj, 1993: jun)

Kolektis István Ertl


La Praktiko: Rubriktitolo
Pasint-jare ni komencis aperigi ŝercojn el La Praktiko — “gazeto kiu instruas kaj amuzas”. Vidu, kiel la revuo de la Internacia Cseh-Instituto amuzis siajn legantojn antaŭ 70 jaroj. (Ĉiuj ŝercoj estas plukitaj el la kolekto 1933.)

La nomo

— Kiel oni nomas vian patron, mia etulo?

— Paĉjo!

— Sed kio estas lia alia nomo? Kiel kutimas nomi lin via patrino?

— Vi idioto!


En lernejo

Instruisto: Karlo, diru al mi la verbon “oscedi” en la estonta tempo!

Lernanto: Dormi!


Praktike

— Per kio okupas sin via patro?

— Li faras spegulojn.

— Kaj via patrino?

— Ŝi rigardas sin en ili.


La mastrino aĉetas

— Mi petas termometron.

— Ĉu vi deziras laŭ Celsius aŭ laŭ Reaumur?

— Kio estas la diferenco?

— Laŭ Celsius la akvo ekbolas ĉe cent gradoj, laŭ Reaumur ĉe okdek gradoj.

— Tiam mi petas la lastan, ĉar mi almenaŭ povos ŝpari iom da gaso.


En la juĝejo

Juĝisto: Kion vi faris kiam vi vidis, ke viaj najbaroj batas sin per du seĝoj?

Atestanto: Mi rigardis.

Juĝisto: Kial?

Atestanto: Ĉar ne estis tria seĝo.


En lernejo

— Aŭskultu, infanoj! La posteuloj de Mahometo estas nomataj “kalifoj”. Kaj kiel oni nomas la landon, en kiu ili regis?

— Kalifornio!


En ŝipekskurso

Edzino: Diru, karulo, se la ŝipo rompiĝus, kiun vi savus unue, ĉu min aŭ la infanojn?

Edzo: Min mem.


La ŝajnoj

— La konduktoro en la tramo tiel rigardis al vi, kvazaŭ vi ne havus bileton.

— Kaj mi tiel rigardis al li, kvazaŭ mi havus bileton.


Edzoj inter si

— Terura afero estas, se la virino neniam scias, kion ŝi volas.

— Feliĉa homo! Sed la mia bedaŭrinde ĉiam scias.


En la kafejo

— Kelnero, portu glason da biero; mi atendas unu sinjorinon.

— Ĉu helan aŭ malhelan?

— Tio ne estas via afero!


Senkulpiga cirkonstanco

— Vi forŝtelis la saksofonon de via najbaro, kvankam vi eĉ ne povas ludi ĝin.

— Jes, sinjoro juĝisto, sed ankaŭ li ne povas.


Kritiko

— Via nova dramo ne estas malbona. Nur ĉe la fino la ĉefheroo devus sin ne venenigi, sed mortpafi.

— Kial?

— Por ke la publiko vekiĝu.


La diplomato

— Vi ŝajnas esti hodiaŭ en ne tre bona humoro.

— Jes, vere. Sciu, ke mia edzino preparas sin al forvojaĝo kaj se ŝi vidus, ke mi estas bonhumora, ŝi restos ĉi tie.


Pedagogio

— Oni devas neniam bati la infanojn. Mi havas kvar filojn, mi komprenas la aferon.

— Kvar knaboj? Kaj vi neniam batas ilin?

— Nu, nu, tre malofte, sed ankaŭ tiam nur por justa sindefendo.


En la tramo

— Kiom da jaroj vi havas, knabeto?

— Baldaŭ kvin.

— Kiam?

— Kiam ni estos ekster la tramo. 


Leterkesto

Mi volas danki pro via bonega revuo. Ĝi estas la sola Esperanto-revuo kiun mi regule legas, kaj tamen mi sentas min sufiĉe informata. Do laŭdon al vi!

Kai Salvesen (Norvegio)


Certe mi entuziasmas pri gramatiko, sed la artikolo de Gonçalo Neves pri la vorto ambaŭ estas nekredeble sorĉa. Kia klarega klarigo! Mi mem neniam dubis, ke la vorto estas pronomo, eble pro la influo de la angla lingvo. Mi avide atendas pluajn artikolojn de la verkisto, ankaŭ pli da informo pri “praEsperanto”. Mi samopinias kun Michel Duc Goninaz pri la movadeca enhavo de La Ondo.

Alwyn Kind (Britio)


Hieraŭ mi ricevis la jubilean numeron de la Ondo. Dankon.

Kiel kelkjara abonanto kaj leganto de via (pli ĝuste, nia) revuo, mi aliĝas al la anaro de gratulantoj kaj ankaŭ tre sincere gratulas vian ĝisnunan laboron, altege taksatan en Esperantujo. Samtempe, mi deziras al vi multe da sano, forto kaj kontento por tiu fruktodona Esperanto-agado, kaj al la Ondo mi deziras grandan aron da abonantoj.

Marian Łaba (Pollando)


Mi volas aldoni mian voĉon al la multaj laŭdoj de via revuo: ĝi estas vere interesa, donante informojn primovadajn, sed ĉefe artikolojn de eminentaj esperantistoj. Dank' al ili mi havas orientiĝon pri aktualaj problemoj en nia Esperanto-movado.

La jubilea numero superas (laŭ mia modesta rekono) ĉiujn antaŭajn. Tre plaĉis al mi la novelo de Julian Modest Demir baba kaj la studo de Gonçalo Neves pri la vorto ambaŭ. Tio estas belega leciono pri la Esperanto-gramatiko. Mi senpacience atendas la promesitan sekvan artikolon.

Bożena Pietrzyk (Pollando)


Senĉapelisto povas ĝoji: eĉ la verdeska pensulo Geogro Handzlik ne uzis la literojn Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŭ.

REU havas REGo-n. Eble necesus REU-n nomi REGU, des pli ke Gudskov prezidantas.

Komitatano Z estas kvazaŭ Zorro. Ankaŭ li timas esti rekonata.

Kion povus signifi finkeli?

Sergei Pahomov (Ruslando)


Anoncetoj

Ruslanda esperantisto en julio-aŭgusto 2003 entreprenos vojaĝon per remboato en la Balta Maro: Sankt-Peterburg – Kotka – Hanko – Turku. Li startos en Sankt-Peterburg 22–24 jul 2003 kaj planas veni al Turku post unu monato. Li deziras dumvoje renkontiĝi kun esperantistoj de finnlandaj marurboj. Ĉu iu povos helpi organizi lokigon de la boato en Turku aŭ inter Turku kaj Vaasa, aŭ ĉe Alandaj insuloj, por vintro. Li daŭrigos la vojaĝon en 2004.

Viktor Zaĥarov Adreso: RU-169711 Ruslando, Respubliko Komi, Usinsk, a/k 109 Rete: vic@usinsk.ru, wtr@zmail.ru.


Estas serĉata materialo pri esperantista aktivado en Königsberg kaj en tiu parto de Orienta Prusujo, kiu nun estas Kaliningrada regiono, por verki resuman artikolon por la rusa gazetaro.

Halina Gorecka: Adreso: RU-236039, Kaliningrad, ab. ja 1248, Ruslando Rete: sezonoj@gazinter.net.


Ni proponas senpagan Biblian Studkurson. Se mankas al vi Biblio, ni senpage provizos Biblion.

Internacia Biblio-Misio: Adreso: 50 Wissage Road, Lichfield, WS13 6SW, Anglio.


Nekrologe

La 2an de februaro 2003 pro koratako en Lafayette (Indiano, Usono) forpasis

Lou Harrison (1917–2003)

fama usona komponisto, muzika avangardisto kaj esperantisto, aŭtoro de Koro-Sutro kun Esperanto-teksto.


La 3an de marto 2003 en aŭtomobila akcidento pereis

Gilbert kaj Symilde Ledon

Symilde estis komitatano kaj ĉefdelegito de UEA en Brazilo, dum Gilbert, talenta verkisto, aktive kunlaboris en Esperanto-gazetoj. En la pasinteco Symilde estis Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, kaj Gilbert redaktoro de Brazila Esperantisto.


La 14an de marto 2003 forpasis pro kancero

Hans ten Hagen (1932–2003)

dum du periodoj komitatano A de UEA kaj membro de ĝia Financa Komisiono. En la Eŭropa Esperanto-Unio li reprezentis la landan asocion kaj plenumis la taskon de estrarano pri financoj.


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
Rete: ljubcho@bitex.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
Rete: mbelosev@public.srce.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: ritavalc@takas.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 4 (102)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2003:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo