Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 7 (129)

Foto de Dalia Pileckiene


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

CIVILIZO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO. № 38


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Hodiaŭ estas la 27a de junio. Dato grava por ni, ja ĝuste antaŭ kvar jaroj, la 27an de junio 2001, je la 17a horo, post tritaga trajnvojaĝo ni venis al Kaliningrado.

La urbon ni jam konis, sed la establiĝo ne estis facila. Necesis solvi aferojn pri la loĝejo, pasportoj, mebloj, lernejo por la filo, presejo, poŝto, establi kontaktojn necesajn por normala funkciado de nia eta entrepreno.

Kvankam la paŭzo inter la sepa kaj oka-naŭa kajeroj de La Ondo estas ne monata, sed oksemajna, ni preskaŭ ne kredas, ke antaŭ kvar jaroj ni sukcesis fari ĉion tiel rapide, ke la aper-ritmo de la revuo ne rompiĝis.

Eble por la revuo la urboŝanĝo estis pli facila ol por aliaj agad-kampoj. En la urbo sen organizita movado ni baldaŭ komprenis, ke ni devos dediĉi tempon, energion kaj monon por revivigi Esperanton. Dekoj da artikoloj, pluraj radiaj kaj televidaj elsendoj, pagitaj reklamoj, prelegoj kaj personaj kontaktoj fine vekis intereson pri Esperanto, kaj aperis dezirantoj lerni ĝin. Ĉiujare je la Zamenhofa Tago en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando ni kaj niaj amikoj el la najbaraj landoj resumas nian agadon kaj nian kunlaboron, kiu daŭras ankaŭ en la Baltaj Esperanto-Forumoj kaj en la reto.

Ĉi tie, en eta ruslanda insulo en la Eŭropa Unio, ni sentas nin parto de la internacia komunumo esperantista, kaj la kunlaboro kaj interhelpo estas por ni pli ol vortoj. Ni sentas ĝin ĉiutage, kaj neniu el niaj eldonaj kaj movadaj projektoj estus realigebla sen helpo de niaj amikoj en multaj landoj. En ĉiuj laste vizititaj landoj — precipe en Pollando kaj Litovio, sed ankaŭ en Anglio, Skotlando, Svedio, Germanio, Finnlando kaj Katalunio — ni ĉiam trovis komprenemon kaj helpemon, pro kiuj ni kore dankas al ĉiuj niaj amikoj.

Temas ne nur pri morala, sed pri ĉia helpo kaj helpemo. La Ondo ne povus pluvivi, se la abonantaro ne kreskus de 372 abonantoj en 2001 al 525 en 2004. Ĝi paneus pro malnoviĝo de la aparataro, se amikoj el pluraj landoj ne kontribuus al la fondaĵo Ilaro. Kaj ni neniam forgesas, ke nia transloĝiĝo estus preskaŭ neebla sen la subvencio Cigno de UEA, kies estraranoj kaj oficistoj dum nia “prusa periodo” plurfoje trovis tempon (kiun ili ne havas) por helpi nin.

Ankaŭ ni lasas neniu peton senresponda, kaj ne pensas pri tempomanko irante al renkontiĝoj, kursoj kaj kongresoj. Ni laboras, por ke nia revuo, niaj libroj, niaj konkursoj kaj niaj renkontiĝoj estu pli interesaj por vi.

En tio plej gravas viaj konsiloj, helpo kaj kritiko. Ni volonte akceptos ilin letere kaj en la kunveno de legantoj, kiu okazos la 28an de julio en Vilno, kadre de la 90a Universala Kongreso de Esperanto. Cetere, ankaŭ ĉi tiun kunvenon ni ne povus organizi sen niaj amikoj, kiuj malavare kontribuis al kvesta kampanjeto. Dankon kaj bonvenon!

HaGo, AlKo

Sur la kovrilpaĝo: “Ĉu vere vi kreis la Internacian Lingvon? Nekredeble…” — miras Dalia Pileckienė, unu el la plej aktivaj organizantoj de la Vilna UK. 


Nova retejo por raporto kaj informo

1 jun 2005 panama esperantisto Roberto Pérez-Franco fondis novan retejon por kolekti novaĵojn el la tuta mondo. Kalle Kniivilä intervjuis lin por Libera Folio kaj afable permesis aperigi la intervjuon en La Ondo.

LF: Kiam kaj kial vi fondis la retejon?

RPF: Raporto.info (http://raporto.info/) estis diskonigita 1 jun nokte; mi komencis pretigi ĝin unu semajnon antaŭe. Mi fondis ĝin sentante, ke mankas en Esperantujo informejo dediĉita al ĝeneralaj novaĵoj kien ĉiu ajn esperantisto povu iri ne nur por legi sed ankaŭ por rekte raporti al la mondo la okazaĵojn, kiuj gravas por li. Dum pli ol unu jaro, mi publikigas (http://www.radioarkivo.org/) radi-elsendojn Panama Raporto, pri landaj novaĵoj. Tiel mi komprenis, ke multaj homoj tra la mondo interesiĝas pri tiaj novaĵoj, eĉ se ili nenion aŭdis antaŭe pri tiu lando. Jen la amikiga kaj informiva povo de Esperanto kaj interreto.

LF: Kiuj estas la celoj de Raporto.info?

RPF: Ĝia ĉefa celo estas prezenti novaĵojn rekte raportitajn de esperantistoj por esperantistoj, pri ĉiuj temoj, kiujn ili taksas gravaj. Neniu diros al vi, kio gravas kaj kio ne gravas. Mi pensas, ke la kuna uzo de interreto kaj Esperanto ebligas al homoj interkomunikiĝi pli libere kaj efike ol iam ajn antaŭe, kaj mi esperas ke Raporto.info fariĝos la interreta informocentro preferata de esperantistoj por koni kaj konigi ĉion, kio okazas en la mondo. Kiam io grava okazas en lia regiono, ĉiu esperantisto povas sendi raporton! Se iu raporto ne tute pravas, alia esperantisto povas meti komentarion, ĉar malveron oni kontraŭas per vero pli efike ol per silento aŭ cenzuro.

LF: Ĉu via retejo konkurencas kun iuj jam ekzistantaj esperantaj retejoj?

RPF: Ne rekte. Raporto.info plenigas niĉon, kiu estis preskaŭ vaka ĝis hodiaŭ: la prezentado de raportoj pri ĉiuj temoj (precipe nemovadaj novaĵoj), ĉiutage raportitaj rekte de legantoj por aliaj legantoj. Aliaj retejoj koncentriĝas pri novaĵoj nur unulandaj, aŭ nur movadaj, aŭ nur internaciaj; ofte en tiuj retejoj malmultaj raportas kaj multaj legas. Raporto.info kovras ĉiujn temojn kaj ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto. Do, ĝi estas nova propono kaj ne rekte konkurencas kontraŭ la niĉo de iu alia retejo. Estas eta zono kie Raporto kaj Ĝangalo ja konkurencos iel: internaciaj novaĵoj. Sed eĉ tiel, estas bone por Esperantujo havi iomete da bonkora kaj amikeca konkurenco, ĉu ne? Eĉ tie la propono de Raporto estas nova: ke esperantisto el la regiono kie la novaĵo okazis rekte raportu ĝin, se eblas laŭ sia persona kono.

LF: Kiel via retejo kaj ĝiaj celoj diferencas de Ĝangalo?

RPF: Laŭ mia kompreno, Ĝangalo celas esti pli profesia kaj internacia informejo, kaj Raporto celas esti pli malfermita kaj persone vivanta raportejo. Permesu al mi klarigi tion per anekdoto: en februaro 2003 mi sendis al Ĝangalo novaĵon pri kvar indiĝenaj tribestroj murditaj en Panamo, ĉar mi taksis tiun novaĵon grava por mia lando kaj la homaj rajtoj de la indiĝenoj. Oni respondis al mi, ke Ĝangalo ne publikigos tiun novaĵon en sia novaĵa sekcio, ĉar temas pri loka novaĵo, sen grava internacia intereso. Tiam mi sentis, ke en Esperantujo mankas informejo, kien oni povus meti iun ajn novaĵon, kiun oni sentas grava el sia landa aŭ persona perspektivo, eĉ se tiu novaĵo ne gravas por ĉiuj. Tiel, Raporto kaj Ĝangalo estas malegalaj. Mi multe respektas la teamon de Ĝangalo kaj gratulas ilin pro ilia laboro.

LF: Kiajn kunlaborantojn vi serĉas?

RPF: Ĉiaj kunlaborantoj estas bonvenaj. Nia retejo estas malfermita por ĉiuj novaĵoj serioze skribitaj pri ajna temo. Precipe, ni serĉas raportantojn: homojn kiuj, laŭ siaj kapablo kaj volo, sendu al ni raportojn pri novaĵoj (ne nur el siaj landoj) kiujn ili taksas gravaj. Alia maniero raporti estas resumi, kiam eblas, gravajn novaĵojn el internaciaj informiloj por mencii ilin en Raporto. Por ĉiu raportanto ni pretigos konton, kaj ili povos poste raporti kiam ajn ili volos. Sed ne nur kiel raportanto eblas helpi nin. Ni bezonas, ekzemple, la unufojan kunlaboron de spertulo pri RSS, kiu helpos nin pri teknikaj aferoj. Ankaŭ helpus se sperta esperantisto kontrolus la lingvan kvaliton de tekstoj kaj rimarkigus korektindaĵojn al ni, aŭ se iu donus al ni konsilon pri kiel plibonigi la grafikan aranĝon de la retejo.

LF: Ĉu estas planoj pri teknika evoluigo de la retejo?

RPF: Jes ja. La retejo estas ĵus komencita, laŭ multaj perspektivoj, kaj ĉiam restos daŭre evoluanta retejo. Oni plibonigos la grafikan aranĝon kaj aperigos pli da bildoj, kaj eĉ aŭtomate montros novaĵojn rekte el landaj blogoj. Sed mi bezonas helpon por fari tiujn plibonigojn: la projekton mi iniciatis, sed mi scias tre bone ke ĝi estas pli granda ol miaj teknika, arta kaj lingva kapabloj. Mi faros ĉion tiel bone kiel mi povas, sed mi restas malferma por ricevi lingvan kaj teknikan helpojn de spertuloj por plibonigi tiun, nian komunan retejon. Raporto.info estas ne persona, sed komuna projekto.

LF: Kiom da kunlaborantoj vi havas nun?

RPF: Jam dum la unuaj tri tagoj raportistiĝis ses homoj, inkluzive de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Sed mi kredas, ke baldaŭ ni havos dekojn pli.

LF: Kiel evoluis la kvanto da vizitoj?

RPF: Dum la tri tagoj post la publikiĝo, la retejo ricevis averaĝe 120 vizitojn ĉiutage el mirinda nombro da diversaj landoj. Ankoraŭ ne facilas vidi evoluon en la nombro de vizitoj, ĉar pasis nur tri plenaj tagoj post la prezento de la retejo kaj jam venis semajnfino. Sed vendrede, la nombro estis 140 vizitoj en unu tago! Eble la nombro kreskos plu kiam homoj diskonigos la ekziston de la retejo al siaj amikoj, kaj kiam ĝia retadreso aperos en la revuo Esperanto.


HodorkovskijJukos: necesas fidindaj reguloj

31 maj 2005 juĝistino Irina Kolesnikova de la kortumo Meŝĉanskij (Moskvo) prezentis la verdiktojn kontraŭ Miĥail B. Ĥodorkovskij (MBK) kaj Platon Lebedev de la naftokompanio Jukos. Ili ricevis po 9 jarojn en gulago pro imposta fraŭdo ktp.

Kontraŭ la verdikto protestis diversaj grupoj kaj homoj: la ruslanda NRO por defendi la Homajn Rajtojn Memorial, Amnestio Internacia, multaj parlamentanoj de pluraj landoj, usona prezidento Bush. La ŝak-ĉampiono Kasparov kaj multaj aliaj manifestaciis je la 16a de majo; lernantoj vivantaj en tiu lernejo en Podmoskovnij (orfoj kaj socialaj orfoj), kiun fondis kaj financas MBK, timas, ke ili perdas sian estontecon. Ne protestis la germana ĉefministro, Schröder. La advokatoj de MBK apelacios kontraŭ la verdikto.

Estiĝo de Jukos kaj de similaj oligarĥaj entreprenoj

Ni komencu je la perestrojko. Fine de la 1980aj jaroj la sovetia ŝtato donis al ĉiuj civitanoj t.n. voŭĉerojn por ke ĉiu havu proprecon je la komunaj entreprenoj. Sed mankis plano kiamaniere ŝanĝi la konstruon de la soveta ekonomio.

Kelkaj homoj, ekzemple, el la Kaliningrada Sciencprodukta Firmao, surbaze de akcepto de la Komsomola organizaĵo ne nur havis monon — por amase aĉeti la voŭĉerojn de la nescianta popolo — sed ankaŭ la ideon kiel aspektos la ekonomio post la perestrojko. Unu el ili estis Miĥail Ĥodorkovskij, kiu engaĝis sin, aĉetante voŭĉerojn unue de fosfat-fabriko Apatit kaj poste de la nafto-industrio kaj transformis la malmodernajn entreprenojn en modernajn.

Tiamaniere iom post iom estiĝis Jukos; komence de 2004 unu el la plej grandaj entreprenoj de naftoproduktado en Ruslando.

La alproprigon de la komsomola mono eble oni povas nomi ŝtelado — sed tiamaniere pliriĉigis sin dekoj da ruzaj kaj sagacaj junuloj — la t.n. Novaj Rusoj. Kaj la ĉefa problemo estis, ke Gorbaĉov komencis la perestrojkon, sed zorgis nek por justa kaj diafana procedo, nek por tuja ŝtata kontrolo de la ekonomio.

Ekologia kaj sociala sinteno de Jukos

Dank' al la kunagado kun okcidentaj bankoj kaj pli grave de eksterlandaj nafto-specialistoj la entrepreno iĝis bonkvalita; ĝi plibonigis la metodojn de la produktado kaj riparadas la naturmediajn poluojn ĉirkaŭ la naftofontoj (el la soveta periodo). Ekzemple, en la Tomska regiono la akompananta tergaso, kiu antaŭe estis bruligata, nun estas kolektata kaj uzata por produkti elektran energion.

Jukos kaj MBK subtenas sciencajn kaj socialajn aferojn, konstruas kaj subtenas malsanulejon; subtenas la t.n. “Malferman Socion”, kiu celas komprenigi la rusojn pri demokratio kaj moderna ekonomio.

MBK enmiksiĝas en la politikon — Putin rebatas

Jukos iĝis “kazo” kiam la fondinto finance subtenis la rusan demokration; do, malpli grandajn partiojn, por ke la registaro estu pli bone kontrolata. Sed la prezidento Putin, ne ŝatas tian “glasnoston”; kaj eble ankaŭ ne ŝatas, ke Jukos iĝis internacia entrepreno, ĉar pluraj specialistaj estroj venas el eksterlando. Putin demonstras ekzemplon, ke neniu tuŝu kaj kritiku la reganton.

Tute formale oni akuzis Ĥodorkovskij, ke li kaj Jukos ne pagis sufiĉe da impostoj en la jaroj 1999 ĝis 2002 kaj metis lin aŭtune 2003 en malliberejon. Komence de 2004 la firmao estis atakita, ke ili devus pagi kromajn impostojn; tio intertempe amasiĝas al pli ol 20 mlrd USD. Kompreneble, la firmao ne tuj akceptis tion, ĉar ili pagis jam impostojn samgrade kiel la aliaj nafto-firmaoj. Tamen, finfine iu juĝejo decidis ke la postulo de la impost-oficejo estis ĝusta, kaj do pagenda. Oni nek donis sufiĉe da tempo por interveni, nek por organizi la pagon de tiom granda sumo. Sekve la prokuratoro “arestis” la kontojn de Jukos kaj poste ankaŭ de filia entrepreno en Tomsk. Je la jarfino 2004 en nekredebla maniero okazis aŭkcio de unu el la plej valoraj filioj Juganskneftegaz; komenco de la ŝtata naftogiganto Rosneftj.

Jukos kaj la junularo

Por junuloj gravas interesaj laborlokoj. Ekzemple, en la regiono de Tomsk, ĉ. 70% de la ekonomio dependas de la nafto-produktado. Ĉ. 1 miliono da homoj dependas de Jukos, laboristoj kun siaj familioj, sed ankaŭ aliaj entreprenoj kiuj konstruas domojn, vendas varojn, ktp… Jukos donacis al kamparanoj fuelon, kiam ili bezonis ĝin por semi; pluraj socialaj projektoj vivas dank' al Jukos; universitatoj ricevas fondusojn. Tion mi ankaŭ aŭdis de junuloj en Ruslando kaj Kazaĥstano.

Ekonomia ordo-politiko

Laŭ mia opinio, necesas bona ekvilibro inter la ŝtataj kaj la privataj interesoj, kaj necesas fidindaj reguloj. Ekzemple, oni ne “ŝanĝu la regulojn dum la ludo”; kiel diris unu el miaj rusaj intervjuitoj. Jam la nuna ludado montras al eblaj investoroj, ke sekureco en Ruslando dependas de “bona konduto”. Ĉiu ŝtato bezonas impostojn. Jukos pagis same kiel la aliaj firmaoj. Ja la ŝtato rajtas kontroli ĉu la pagado okazas laŭ la leĝoj; sed en kazo de Jukos la imposta ministerio ordonis krompagi neadekvate altegajn impostojn, kiuj, inkluzive de la neadekvata barado de la kontoj premis la firmaon al la rando de ekzisto — kaj tiel damaĝas la ekonomion kaj malhelpas pluan evoluon. Bona regado bezonas dividon de tri sendependaj povoj. NRO Transparency International publikigas indeksojn de korupteco: Ruslando je loko 90 de 146.

D-ro Manfred Westermayer (Germanio) 


Christian RiviereDisigo

Novelo de Christian Rivière

Sesan matene. Ja baldaŭ oni disigos ilin. La strataj lumoj stelaras sur la malseka asfalto. Jam ŝuŝas la radoj de la unuaj stirantoj al la ĝisvespera oficado, anonimaj malantaŭ la lampoj de siaj veturiloj.

Li fakte estas publika homo. Li estas videbla, alparolebla, vizitebla, eble la plej konata de la kvartalo. Sed neniu rigardas lin, neniu parolas al li, neniu respondas al liaj alvokoj. Krom ŝi kiu alridetas lin, ŝajne protekte.

Li kuŝas sur la trotuaro en la aŭtuna frisketo, apenaŭ ŝirmita de kaduka kartono, kovrilo tro mallonga por noktoj tro longaj. Lia jako estas laca, ŝirita, flikenda. Ĝi aldoniĝas al du aliaj jakoj sube, same ŝiritaj. Sed la truoj neniel vidalvidas, tiel ke la protekto sufiĉe efikas.

Li nun ne plu dormas. Lia menso vagadas sub la akra lumo de la granda panelo. Restas apenaŭ unu horo ĝis oni definitive disigos ilin. Ne unuafoje tio okazas, sed ĉiufoje la sama melankolio premas, konata singulto streĉas lian gorĝon.

En la panelo, ŝi kuŝas lascive, plej leĝere vestita. Nur dupeca puntaĵo el fajna silko punca. Ŝajne ŝi ne sentas la malvarmon. Ŝi nimfas sur la karmezina veluro de sofo, la kapon apogitan sur sia mano. Ambaŭ tolaj pecoj substrekas, per subtila angulo, la ondecon de ŝia korpo, la amforan konvekson de la koksoj post la talia valo.

Ili dormas kune de du semajnoj, pli ĝuste ŝi zorgas super lia dormo. Ili paralelas en la nokto. Ŝi supre en lumo kaj varmo. Li asfalte en malhelo kaj humido.

Bildo de Serge SireŜi daŭre voras liajn pensojn, loĝas liajn sonĝojn. Ŝi deziron vekas tra lia menso, distilas tra liaj membroj. Lia fantazio transflugas la panelon al ŝia nesto pluma-silka en varmeto hejta. Lia tuta korpo serene sinkas en ŝian sofon, ŝian korpon, ŝian dolĉon. Pasie susura, ŝi lante felisas super li, lipinvite, langospite, pintdefie. Ŝiaj lulaj cicoj karese skias sur lia korpo, postlasante spurojn de delikata parfumo. Ŝi voluptas el ĉiuj poroj de sia satena haŭto. Braĝokula deziro flagras, kvazaŭ erupcio de torida lafo el vulkano tondra. Ambaŭ lumoj ŝiaj nun sovaĝe rampas super li en terura roro de motoro, sed ŝi traf-reflekse turnas la stirilon, gruzgrince bremsas, eliras el la aŭto, ŝajne kolere en sia dupeco, bela kiel neniam ĝis nun, klakfermas la pordon, impete alpaŝas, kliniĝas super li…

— Ej amiko! Vi devus glirumi aliloke. Mi ekvidis vin nur lastsekunde. Apenaŭ ne vin dispremis sub mia rado. Kiel mi tiukaze povus averti vian vidvinon? Sed mi ne havas tempon malŝparindan en babilado. Pardonu, nun mi devas labori; se vi povus eĉ iomete malproksimiĝi de la panelo… dankon!

La reklam-deĵoristo malriglas la klap-vitraĵon de la panelo. Subite disfalas ŝrumpe la giganta afiŝo, kiun li senkompate elĉifas. Ŝia korpo senplende tordiĝas. Ŝin li forĵetas en la kamioneton.

— Finita la reklam-kampanjo pri la inaj subvestaĵoj! Jen por ĉi semajno vidsatiga aĉetinstigo por kazeozaj jogurtoj.

Ankoraŭ duonkonscia pro la subita ekplonĝo en dormon, li ŝraŭbmove frotetas siajn palpebrojn, lante alrigardas super sin, al la panelo, tien kie pufvanga kaj pezmama grasulino, rekte el plasta poto, triumfe glutfrandas per raba fingro, ian glukozan produktaĵon. Antaŭ sia rulkorbo, sur aleo de granda magazeno, ŝi subite ne plu povis sin deteni, eĉ ne kapablis atendi ĝis la kaso por manĝi la jogurton.

Sepan matene. Oni ĵus disigis ilin. La multnombraj lumoj stelaras sur la malseka ŝoseo. Daŭre ŝuŝas la pneŭoj sur l' asfalto. La stirantoj ĉeestis la atencon, sed neniu reagis kontraŭ la disigo, anonime indiferentis malantaŭ la lampoj kaj glacoj de siaj veturiloj.

Laŭda mencio en Liro-2004


Udmurtio en la mapo de RuslandoIom pri Udmurtio

Eseo de Bronislav Ĉupin

Udmurtio situas okcidente de Uralo, inter la rivero Kama kaj ties dekstra alfluanto Vjatka. Teritorio: 42,1 mil km² — pli ol Belgio, Nederlando, aŭ Svislando.

Udmurtio estas subŝtato de Ruslanda Federacio kaj havas oficialan nomon Udmurta Respubliko. Okcidente kaj norde ĝi havas limon kun Kirova regiono, oriente kun la Perma, sud-oriente kun Respubliko Baŝkortostano, sude kaj sud-okcidente kun Respubliko Tatarstano. Longeco de la teritorio de nordo ĝis sudo estas 297,5 km, de okcidento ĝis oriento 200 km. La ĉefurbo de Udmurtio estas Iĵevsk kun 632,1 mil loĝantoj.

Udmurtio estas en la orienta parto de la Rusa ebenaĵo kaj konsistas el vico de altaĵoj kaj malaltaj plataĵoj. La plej alta punkto de Udmurtio estas 332 metrojn super marnivelo, la plej malalta 56 metrojn. En nordo de la respubliko kreskas piceaj kaj piceaj-abiaj arbaroj. Tilioj kaj ulmoj estas maloftaj kaj ĉeestas nur en kopsoj. En ĝia centra parto kaj okcidente estas pinaj arbaroj kaj marĉoj. En sudaj arbaroj krom piceoj, abioj kaj tilioj oni povas vidi kverkojn, acerojn, avelujojn.

Oni nomas Udmurtion “Fonta regiono”, pro tio ke en ĝi komenciĝas Kama, Vjatka kaj centoj da aliaj riveroj kaj riveretoj.

La klimato de Udmurtio estas modere kontinenta kun longa, malvarma kaj neĝabunda vintro, varma somero kaj bone esprimitaj printempo kaj aŭtuno. La plej malvarma monato estas januaro, kiam la averaĝa temperaturo en nord-oriento estas –15,2°C, en sudo –14,2°C. La plej varma monato estas julio kun +18,5°C.

La natur-klimataj kondiĉoj de Udmurtio ebligas disvolvi diversflankan agrikulturon, produkti nutraĵojn kaj materialojn por industrio.

UdmurtioEl grajnaj kulturoj oni kultivas precipe avenon kaj hordeon. Tritiko ne havas gravan lokon. Grava nutra kaj teknika kulturo estas terpomo. El teknikaj kulturoj oni kultivas linon. Legomojn en Udmurtio oni komencis laŭplane kultivi ekde 1965. Oni kultivas brasikon, betojn, karotojn, kukumojn, tomatojn, verdaĵojn.

Estas bone disvolvita bestobredado por produkti viandaĵojn kaj laktaĵojn kaj birdobredado.

La ĉefa industrio en Udmurtio tradicie estas metalurgio, maŝinkonstruado, aparatkonstruado. Dominas tiuj du lastaj. Oni produktas aŭtojn, motorciklojn, sportajn kaj ĉasistajn pafilojn, aparatojn por diversaj komunikiloj.

La superan kleron oni povas ricevi en du universitatoj (unu el kiuj havas teknikan direkton), agrikultura kaj medicina akademioj, pedagogia instituto kaj kelkaj privataj universitatoj kaj lernejoj. En Iĵevsk kaj aliaj urboj de la respubliko estas muzeoj, inter kiuj aparte menciindas domo-muzeo de Pjotr Ĉajkovskij en lia naskiĝurbo Votkinsk kaj muzeo de elstara armilisto Miĥail Kalaŝnikov solene malfermita en Iĵevsk pasint-jare antaŭ lia 85a naskiĝdatreveno.

En Iĵevsk estas kvar teatroj, cirko, funkcias kelkaj televidaj kompanioj kaj radiostacioj.

En la respubliko estas pli ol dudek etno-kulturaj societoj de naciaj malplimultoj.

Ne estas sur Tero tiu popolo, kiu ne havus siajn legendojn, fabelojn. Ankaŭ udmurta popolo havas tiujn. Kaj surbaze de folkloro oni kreas artaĵojn, disvolviĝas aplika arto kaj metioj.

Historio

Kiel bazo por formado de antikvaj udmurtoj servis aŭtoĥtonaj gentoj inter Volgo kaj Kama. La fontoj de etnogenezo rilatas al ananja arkeologia kulturo (8–3 jc a.K.).

En la dua duono de la unua jarmilo p.K. formiĝis antikva udmurta etnolingva gento en la baseno de la malsupra kaj meza fluo de la rivero Vjatka kaj ties alfluantoj.

Unuaj informoj pri udmurtoj estas sciataj el mezepokaj kronikoj arabaj (12a jc), rusaj (14a jc) kaj okcidenteŭropaj (16a jc) fontoj. La titolo mem “udmord” unuafoje estis publikigita de N.P. Riĉkov en 1770. La aliĝo de udmurtoj al Ruslando okazis en 1558. Tamen la procezo estis longdaŭra kaj tre ne simpla.

Post 1920, kiam Udmurtio ricevis ŝtatecon, komenciĝis disvolviĝo en ĉiuj sferoj de socia vivo. Bedaŭrinde, “udmurta renesanco” daŭris ne longe. Jam la “naskiĝo” mem de soveta potenco evidentiĝis por udmurtoj malfacila, aparte dum periodo de la kolektivigo, de “nova servuto”, — perforta deformado de la tuta vivmaniero de la popolo, kies absoluta plimulto estis kamparanoj. Poste venis terura periodo de persekutoj, la dua mondmilito, malsato, ruinoj. Inter la udmurtoj aperis apatio, perdo de orientiloj de disvolviĝo, malvero je estonto, erozio de kulturo. Estis subfosita morala kaj fizika sano de la nacio…

En fino de la 1980aj jaroj renaskiĝis movado de udmurtoj, elvokita de plifortigo de nacia memkonscienco, de liberigo de soci-politika vivo en la lando. Iniciatis ĝin “Klubo de udmurta kulturo”, surbaze de kiu aperis societo de udmurta kulturo. En 1990 estis fondita junulara organizaĵo “Ŝundy” (“Suno”). En 1991 estis fondita asocio “Udmurt keneŝ” (“Udmurta kunveno”).

Loĝantaro

Udmurtio havas 1 milionon 570 mil 300 loĝantojn (laŭ la censo 2002). En la respubliko loĝas reprezentantoj de pli ol 170 naciecoj. Vidu sube la loĝantaron de Udmurtio (en miloj da loĝantoj)

La foton Invojho disponigis speciale por chi tiu artikolo
 
 1989
%
 2002
%
Rusoj
945
 58,9%
944
 60,1%
Udmurtoj
497
30,9%
461
29,3%
Tataroj
110
6,9%
109
6,9%
Ukrainoj
14
0,9%
12
0,8%
Mareoj
10
0,6%
8
0,5%
Baŝkiroj
5
0,3%
4
0,3%
Bjelorusoj
4
0,2%
3
0,2%
Ĉuvaŝoj
3
0,2%
3
0,2%
Germanoj
3
0,2%
2
0,1%
Aliaj nacioj 
15
0,9%
24
1,6%
Entute
1606
100%
1570
100%

Plimulto da udmurtoj loĝas en vilaĝoj. En urboj ili konsistigas 19,8%, en vilaĝoj — 56,5%.

La udmurta lingvo

La udmurta lingvo estas nacia lingvo de udmurtoj kaj besermjanoj. Ĝi apartenas al perma branĉo de finno-ugra grupo de urala lingva familio. Ĝi formiĝis post la disfalo de perma lingvo-fundamento je apartaj lingvoj rezulte de interna evolua disvolvo en 9–16 jc. Laŭ siaj fonetikaj, leksikaj kaj gramatikaj specifaĵoj la udmurta lingvo estas proksima al la komi-perma kaj komi-zirjana lingvoj. En skribaj dokumentoj de 14–19 jc la udmurta lingvo estis konata kiel la votjaka lingvo. Laŭ la censo 1989 la udmurtan lingvon parolas 637 mil homoj, el kiuj 461 mil loĝas en Udmurtio.

En nordo de Udmurtio kaj en Kirova provinco loĝas besermjanoj, oficiale agnoskitaj kiel malmultnombra, tamen plenvalora kaj egalrajta ruslanda popolo. Laŭ la censo 2002 la nombro de besermjanoj entute estas 3 mil personoj.

Pri la deveno de besermjanoj sciencistoj daŭre disputas. Plej verŝajne ili havas komunan originon kun udmurtoj kun forta tjurka influo en la periodo de la ŝtato de volgaj bulgaroj, kiu faris besermjanojn iom similaj al ĉuvaŝoj en la lingvo kaj en tradiciaj vestoj. Hodiaŭaj besermjanoj praktike ne distingiĝas de udmurtoj, krom per sia dialekto.

En la alfabeto de la udmurta lingvo estas 38 literoj (12 vokaloj, 24 konsonantoj, 2 senvokaloj — “ъ” kaj “ь”). Distinga fonologia specialeco estas ekzisto de specifaj sonoj signataj per literoj “ӧ”, “ӝ”, “ӟ”, “ӵ”. Konsonantoj “д, з, л, н, с, т” povas esti prononcataj mole kaj malmole. Vokaloj “а, й, о, у, ы, э” indikas malmolecon de konsonantoj, kaj la vokaloj “е, ё, и, ю, я” indikas molecon de tiuj.

La akcento en la udmurta lingvo estas je la lasta silabo, escepte de verboj en la dua persono en singularo de imperativo kaj de verboj kun neaj partikuloj. Substantivoj ŝanĝiĝas laŭ 15 kazoj.

En 1775 en Peterburgo estis publikigita la unua scienca gramatiko de la udmurta lingvo. En 1920–1950 la formado de la udmurta literatura lingvo estis finita. Gravan rolon en tiu formado ludis verkoj de udmurtaj verkistoj Kuzebaj Gerd, Kedra Mitrej, Miĥail Konovalov, Miĥail Petrov k.a.
La foton Invojho disponigis speciale por chi tiu artikolo

Religio

La antikvan religion de la udmurtoj karakterizas komplikeco. Pri tio atestas panteono, specifaj kultservantoj, specialaj lokoj por preĝadoj, detale ellaboritaj ritoj kun strikte reglamentitaj kultaj ritaroj.

Udmurtoj omaĝis grandan kvanton (ĉ. 40) da dioj, spiritoj kaj mitaj estaĵoj: Inmar — Dio de Ĉielo, Kyldysin — la Kreanto, Dio de Tero, Kuazj — Dio de Aero kaj de Vetero; estis respektataj ankaŭ koboldo Njulesmurt, nikso Vumurt, malica feo Palesmurt k.a.

La ortodoksa kredo inter la udmurtoj komencis disvastiĝi ekde 12 jc. Komence de 20 jc. plimulto da udmurtoj estis oficiale konsiderataj kiel ortodoksaj kristanoj, kvankam la kristanismo ne estis definitive akceptita kaj komprenita flanke de udmurtoj pro la perforta baptado kaj pro nescio de la liturgia slava lingvo. Pluvivis paganismo.

Fine de la 1990aj jaroj elkreskis religia movado. Al komenco de 1998 en la respubliko agis 196 religiaj unuiĝoj, prezentantaj 21 konfesiojn, inter kiuj plej gravas ortodoksa kristanismo kaj islamo.

Eminentaj udmurtoj

Kuzebaj, Gerd (denaska nomo Kuzjma Ĉajnikov) (1898–1937), udmurta poeto, prozisto, dramaturgo, kritikisto, lingvisto, folkloristo, etnografo, pedagogo, metodisto, socia aganto.

Aŝalĉi, Oki (denaska nomo Akilina Vekŝina) (1898–1973), udmurta poetino, okulisto, emerita kuracisto de Udmurta Respubliko. Tradukis en la udmurtan lingvon versojn de Puŝkin kaj Heine.

Vereŝĉagin, Grigorij Jegoroviĉ (1851–1930), la unua udmurta verkisto (poeto, prozisto, dramaturgo), sciencisto (etnografo, folkloristo, lingvisto), instruisto kaj kleriganto, ortodoksa misiisto kaj pastro.

Korepanov, German Afanasjeviĉ (1924–1985), udmurta komponisto, klasikulo de udmurta muziko. La aŭtoro de la unua udmurta opero Natalj kaj de la unua simfonia komponaĵo.

Korepanov-Kamskij, Gennadij Miĥajloviĉ (1929–), udmurta komponisto, kantisto (tenoro), socia kaj ŝtata aganto. La aŭtoro de la unua udmurta opereto Ljubuŝka kaj de la unua udmurta baleto Italmas.

Atamanov, Miĥail Gavriloviĉ (1945–), lingvisto, d-ro de filologio, referanto de Iĵevska kaj Udmurta eparĥio, diakono, tradukinto de Biblio en la udmurtan lingvon.

Kulakova, Galina Aleksejevna (1942–), unu el elstaraj skiistinoj en la mondo. Merita sportmajstro, merita trejnisto, kvarfoja olimpika ĉampiono, naŭfoja mondĉampiono.


Nostalgio? Historio? Merkato?

El Malproksima Helo: K-disko. — Moskva: Muzprom-MO,2003. — (Oraj kantoj, №4).

Tiujn kantojn mi aŭdis eble kelkcentfoje.

Tiam kantis kaj muzikis chiuj. Sur la foto la redaktoro de La Ondo (live) kaj la recenzanto (dekstre) gitaras kaj kunkantas kun Andrej Pechjonkin en la tendaro OrSEJT-24 (apud Tjumeno, 1982). Cetere, la fotilo kaptis ilin kanti ... volapukeEkde la 1970aj jaroj de la pasinta jarcento ili sonis en diversspecaj kaj diversnivelaj plenumoj — kaj en elementaj kursoj, kiam komencantoj, ankoraŭ la lingvon ne plene posedantaj, diligente pepis “Revis mi pri forir'”, rigardante siajn manskribitajn kantaretojn, kaj en profesinivela plenumo de Leonid Borisov. Ili sonis kaj ĉe lignofajroj en tendaretoj kun akompano de neagordebla gitaro malseka pro pluvo, kaj en kulturpalacoj dum imponaj belartaj konkursoj de esperantistoj. Ili estis kantataj ne ĉiam ĝuste laŭ muziko, la tekstoj ne ĉiam estis senriproĉaj lingve, sed ili estis ĉiam sincere kantataj.

Tiuj kantoj ne povis ne aperi sur muzika disko. Ili estas parto de la nialanda movado, parto de la tendara kulturo, parto de la historio. Kaj ili ja aperis.

En la disko estas 24 tiaj kantoj en plenumo de ok artistoj kun trankvila akompanado de du gitaroj. Trankvila — ne signifas malrapida aŭ pigra, mi klopodis trovi pli konvenan terminon.

Ankaŭ la kantado estas ĝusta, preskaŭ senriproĉa. Mi diras tion, komparante kun la nivelo de belartaj konkursoj (ekzemple, la siberia Smeralda stelo, aŭ OrSEJTa Oriento), en kies juĝ-komisionoj mi estis.

Sed la trankvileco iel donas impreson, ke la disko prezentas ne kantojn, ne muzikajn komponaĵojn, sed montras specimenojn de ili. Similan stilon oni trovas, ekzemple, en muzikdiska aldono al libro de G.Shneerson American song, (ruslingva eldono de Sovetskij kompozitor, Moskvo, 1977) aŭ en British and American Songs de Cyril Pustan, (diskoj de Cityvox, broŝuro de Publisher House of Art Foundation, Budapest, 1974). Sed la du nomitaj eldonaĵoj estas pli instru-esploraj muzikmontriloj ol la artaj.

Do, paradokse, la pli alta kvalito kreis ioman perdon de la animo, sincereco kaj impeto — perdon de la etoso, bone kaj prave priskribita de Irina Gonĉarova en la artikolo, aldonita al la disko.

Koncerne la aranĝon de la disko, oni povas konstati, ke la eldonistoj kvazaŭ rapidus elpuŝi la diskon, kaj preskaŭ ne redaktis la faktan materialon. Temas pri miksa stilo de la titolado de la aŭtoroj, tradukintoj kaj komponintoj. Eble mi estas tro skrupula, sed la neĝusta citado de la aŭtoroj k.s. estis jam nebona tradicio. Rapida apero de la serio Tendaraj kantoj (SEJM-REJM) lanĉis tiun kutimon.

La apero de la disko estas ne nur kultura evento. Ĝi certagrade respegulas parton de nia Esperanto-historio. (“Ni ne verkas la historion, ni nur priskribas ĝin” — I.Krank.) Ĉu ne indus indiki, kiam unue eksonis la kanto, kiu plenumis ĝin, kiun konkurson ĝi gajnis? Bonan ekzemplon al tio donis Glebo Malcev kun sia koterio (Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo. Buĥtismo. PPP, kiun mi recenzis en LOdE. 118–119).

Estus utile aldoni la tekstojn. Eble la tekstoj estas ne tre ĝustaj en la lingva aŭ poezia aspektoj? Eblas longe disputi pri la aŭtenteco, sed mi donu nur unu ekzemplon.

Dum pluraj jaroj niajn kursanojn (en Tomsk) oni instruis: “En malproksimo hela vokas nin blu' ĉiela”. La tajpitan tekston ni ne havis, sed en Kiel verki kaj traduki poemojn de Kalocsay (Budapest: HEA, 1979) ni jam legis pri poetiko en esperanto kaj ties rimado kaj sciis pri evitendeco de la radikrimoj (abortaj rimoj).

Krome ni de la unua leciono aŭdis, ke Esperanto estas lingvo logika. “Malproksimo hela” estas logike, lingve kaj rime tute korekta, ĉar en la sekva verso estas “blu' ĉiela”, male al ia abstrakta “bluĉielo”. Mi konfesas, ke mi eĉ nun ne vidis la aŭtentan tekston de L.Novikova. Tamen la unua en la listo de la disko estas “El Malproksima helo”.

Tamen la redukto de “o” en la senakcenta pozicio estas kutimo de la t.n. “Rusa Esperanto”, menciita de pluraj esploristoj, ekzemple de E.Bokarev (Fonemo kaj sono en Esperanto en sovetunia eldono de Paco, 1974). En la kantado tio estas parte rimarkebla.

Aliflanke oni ial fuŝe aŭ tute ne indikas la aŭtorojn de la muziko (1, 10, 12, 22, 24), de originalaj tekstoj (15). Pri Radio verda estas plena miksaĵo — la muzikon komponis S.Miĥajlin, kaj V.Sapoĵnikov verkis la tekston. Pri la muziko de Krokodilo estas indikite: “laŭ Ĉ.Ĉaplin”. Kial nur “laŭ”? Ja ĝi estas konata melodio el la filmo Modern Times (1936), verkita ĝuste de Chaplin.

Ankaŭ la skribado de propraj nomoj ne estas konsekvenca, ekzemple: Ĉ.Ĉaplin (esperantigita), H.W.Holmes (originala).

Absolute fuŝa estas la nomo “Amazonka”. La sud-amerika rivero (rio Amazonas) en Esperanto estas “Amazono”. Neniu argumento pruvos alian solvon. Estas enigmo: kial oni ne korektis tion? Dank' al la bonaj instruistoj en nia regiono eĉ komencantoj ĉiam kantis ĝuste. La disko estas pli ol kolekto da kantoj, ĝi povas esti ankaŭ instruilo (Per kanto al Esperanto). Ĉu la eldonistoj tion antaŭvidis?

Pli zorga redaktado ĝenerala, teknika, lingva; filtrado kaj kolektado de historiaj faktoj postulas tempon. Fortiĝas la impreso, ke la eldonintoj rapidis lanĉi la diskon pro postuloj de la merkato.

Aleksej Birjulin

Tiam kantis kaj muzikis ĉiuj… Sur la apuda foto la redaktoro de La Ondo (live) kaj la recenzanto (dekstre) gitaras kaj kunkantas kun Andrej Peĉjonkin en la tendaro OrSEJT-24 (apud Tjumeno, 1982). Cetere, la fotilo kaptis ilin kanti … volapuke. 


Neniom vitra, tute diamanta

Francis, John. La Kastelo de Vitro: Romano / Ilustris Francisco L. Veuthey. — Rotterdam: UEA, 2004. — 197 paĝoj.

Memoru vian junaĝon… Ĉu vi konis, aŭ eble eĉ enestis, misteran domon, aŭ alian konstruaĵon, aŭ eble sekretan lokon, pri kiu via fantazio povis imagi ĉiajn magiajn eventojn? Eble en tiu domo loĝis sorĉist(in)o, aŭ eble en ĝi estis pordo kondukanta al alia mondo, mondo kiun nur vi povus renkonti.

En mia junaĝo tiel estis, kaj en tiu de mia fratino. La mistera neloĝata domo, laŭaspekte iom kaduka, en kiu laŭdire la fantomoj vagadis. Mi mem ne kuraĝis esplori tie, sed mia pli aĝa fratino ja, ŝi kun unu-du amikinoj. Kaj ŝi verkis rakonton por mi, por distri kaj samtempe timetigi kaj min, kaj sin mem. Kiom da rakontoj kaj romanoj tiaj jam estas verkitaj, kaj tute sendube verkotaj, ankaŭ de tre talentaj kaj mondkonataj aŭtoroj! Ankaŭ de ne tre talentaj verkistoj, kia mi. (La mia neniam estis eldonita, kaj pro tio miaj amikoj dankas min!) Kio distingas ilin, unu de alia, estas ke malgraŭ la simileco de la ĉefintrigo, la detaloj ĉiam malsimilas, kaj la leganto ĉiam estas logata en la landon de fantazioj, kie ĉio eblas, kaj el kie oni fine sukcesas eliri.

Por John Francis tiu lando estas la Mondo nomata Reva, kaj lia romano komenciĝas jam en siaj unuaj linioj, tiel:

Kiam Stela konstatis ke temas pri magio, ŝi ekscite kuris laŭ la rivera bordo por sciigi Erneston … “Ernesto, mi trovis ion vere mirindan”, ŝi kriis, “pordon al — al alia mondo. Ĝi devas esti tempoĉifo”, ŝi aldonis, sciante ke li ŝatas tiajn esprimojn.
John Francis jam estas tre bone konata en nia imagata lando “Esperantujo” pro sia verktalento. En ĉi tiu, sia unua porinfana romano, li kreas por ni la landon de niaj revoj, kies detaloj varias laŭ niaj propraj revoj, tiuj prarevoj kiuj okupas la mensojn de imagemuloj de multaj jarcentoj: drakoj, kavaliroj, sorĉistoj, magia vojo inter la tero kaj la luno…

El la manpleneto da tute malsimilaj aventuroj, kiujn spertas la du infanoj en Reva, min plej allogas la dua, tiu en kiu Pikolo, intima amiko de la gereĝoj, enamiĝis al la Luno. La infanoj devas trovi metodon per kiu li povos renkonti sian amatinon. Kaj ili sukcesas krei luntapiŝon, per kiu Pikolo povas supreniri al, kaj reveni de tiu lia revatino, ekstaze.

Infanoj volas aŭskulti pli ol nur aventurojn, ili volas povi imagi sin mem kiel partoprenantojn en la aventuroj, kaj ĉi-rilate John Francis elstaras. Li sukcesas krei la etoson tiom necesan por ke oni povu kredi la ekziston de tiu magia mondo.

Sufiĉe da detaloj por ebligi propran imagplenigon de la epizodo; sed ne tiom da detaloj ke oni ne povas rekrei tiun mondon laŭ onia propra inklino. Ĉio ĉi metas lian verkon en la literaturan gamon — ne nur rakonto, sed vera literaturo. Jes, mi scias ke recenzistoj sentas ian devon laŭdi ĉiun nialingvan novan verkon, parte ĉar gemoj tiom maloftas, ke oni devas kontentiĝi per vitraj imitaĵoj. Sed mi preferas nomi vitran bidon vitra, kaj veran diamanton diamanto. Pri ĉi tiu gemo mi ne havas dubon: neniom vitra, tute diamanta.

Donald Broadribb


Kore kaj roke

Afrika artisto ĵus forpelita el Germanio

Denis Rock Tamba naskiĝis en Kinshasa, la ĉefurbo de Kongo (Eks-Zairio) la 15an de septembro 1963. De kiam li naskiĝis kaj dum lia tuta infaneco li estis mergiĝanta en muziko.

En 1983 Denis Rock fariĝis studento kaj frekventis universitaton kaj samtempe komencis ludi muzikon kaj ekverkis kantojn ĉefe en la angla.

En 1985 li eklernis Esperanton helpe de Zhou Mack en Lukala kaj tuj ekverkis Esperanto-kantojn. Tiam li fondis kun studentaj amikoj (Roger Ngoma, Donnat Bitazi kaj Zhou Mack Tufuene) la muzikbandon The 3 Rolls. En 1987 alvenis en la bandon Louison Yambuka. Ili precipe ludis regeon. Bedaŭrinde el tiu epoko ekzistas neniu registraĵo. Ekde kiam ili estis en universitato, la diktatoro Mobutu premis manifestaciojn per pafiloj kaj sendis la studentojn en bagnon aŭ armeon. Kiam la studentoj kontraŭstaris la diktaturon, la universitato fermiĝis. La situacio fariĝis neeltenebla tial inter multaj aliaj Denis Rock decidis fuĝi el tiama Zairio.

Denis Rock venis en Germanion en 1988, sed li havis tie neniun rajton (nek studi, nek labori), tamen li sukcesis fari muzikon. Li vojaĝis ankaŭ en aliajn eŭropajn landojn — Belgio, Nederlando kaj Francio — kaj ludis en diversaj muzikgrupoj.

En 1993 Denis Rock renkontis hazarde Louison Yambuka en Germanio kaj dank' al tiu renkonto naskiĝis la bando Afrika Espero.

En 1994 estis starigita de Denis Rock alia bando, The Black Survivors, kaj li ekloĝis en Kopenhago (Danlando). Dank' al tio li povis partopreni la festivalon KEF en 1996 kun la bandoj Afrika Espero kaj The Black Survivors.

Dank' al la renkonto en KEF en Kopenhago kun la respondeculo de EUROKKA, en la posta jaro Afrika Espero surbendigis Esperanto-kanton kiu aperis en la dua volumo de Vinilkosmo-Kompil'. En 1997 Denis Rock muzikis kaj verkis la kantojn de Qba.

En 2002 Denis Rock eldonis la soloalbumon surkasede kvintitolitan Afrika Nokto. En 2003 li starigis novan bandon La Rolls kun sudamerika amiko Jorge Jimenez kaj eldonis la unuan KD-albumon Sunradio (disko disponebla ĉe Vinilkosmo). Ankaŭ estas kunlaboro kun la dana bando Esperanto-Desperado, al kiu Denis Rock kontribuis per du muzikoj en la dua albumo Hotel Desperado.

18 maj 2005 Denis estis forpelita el Germanio kun multaj aliaj konganoj, kaj resendita al Kongo, kvankam li loĝis en Germanio dum 16 jaroj kaj havas 14-jaran filon kun germanino. Denis Rock jam cerbumas kiel alfronti la situacion en Kongo kaj jam pripensas novajn projektojn.

Mi finu tiun artikolon per propraj vortoj de Denis Rock Tamba: «…muziko ne havas limojn kaj unuigas la mondon en la paco. Ke vivu la amo kaj la paco!»

Dume vi povas subteni lin solidare aŭskultante lian muzikon!

Flo


Malpli da mitoj pri Antoni Grabowski

Banet-Fornalowa, Zofia. Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto. — 2a eld. — Czeladź: Hejme, 2002. — 158 paĝoj, il.

Antoni GrabowskiFine de aprilo mi sukcesis voĉdonigi artikolon pri Antoni Grabowski por la internacia projekto “Traduko de Semajno” kadre de la tutmonda libera reta enciklopedio Vikipedio. La artikolo gajnis la voĉdonon kaj rezulte estis tradukita fare de volontulaj tradukistoj al 29 lingvoj, kio iĝis ĉi-jara rekordo en la projekto.

Post kiam la afero iĝis konata, oni proponis al mi recenzi la libron de Banet-Fornalowa. Ricevinte la libron, mi tre bedaŭris, ke la eventoj ne okazis inverse: unue la libro, poste la vikipedia artikolo! Ni povintus proponi por la traduko multe pli riĉan tekston! Mi jam multe plibonigis la rusan version de la enciklopedia artikolo per la faktoj, ĉerpitaj en la libro de la pola historiistino.

La libro, kiun mi ricevis, estas jam la dua eldono. Verkis ĝin, kio gravas, profesia historiisto Banet-Fornalowa, kiu antaŭe pliriĉigis esperantistan sciaron per esploroj pri Esperanto-teatro. La aŭtorino atente kolektis grandan materialon por la libro: en ĝi estas pli ol 20 ilustraj paĝoj (fotoj, titol-paĝoj de libroj k.s.), genealogia arbo de familio Grabowski kaj, kio plej forte impresis min, kolekto de tekstoj pri Grabowski el diversaj epokoj.

La teksto de Banet-Fornalowa okupas precize duonon de la libro, la resta duono de la libro estas interesega artikolaro, en kiu, i.a., eblas trovi:

La supra listo ne estas plena. Tia granda vario de diversaj aŭtoroj, diversaj vidpunktoj, diverse emfazitaj faktoj donas belan, tre reliefan bildon de unu el la plej famaj pioniroj de nia movado.

Recenzo ne estus recenzo, se mi nur laŭdus la libron. Evidenta eraro estas mencio de “teksila fabriko de Paŭuŝin kaj Derbjeniev” (pĝ. 22). Kvankam mi nenie trovis mencion de precize tiu fabriko, evidente temas pri relative oftaj rusaj familinomoj Палушин kaj Дербенёв kies Esperanta transskribo povus esti pli preciza kaj eleganta en la formo: Paluŝin kaj Derbenev.

Ĝenerale la “ruslanda” periodo de la vivo de Grabowski povus esti pli interese priskribita, se la aŭtoro provus kontakti la plu ekzistantan Esperanto-societon en Ivanovo, kies membroj eble povus trovi menciojn de la fabriko, kie laboris Grabowski, eble ĝiajn fotojn, eble la domon, kie la eminentulo loĝis, ktp.

Sendube la libro de Banet-Fornalowa pri Antoni Grabowski estas nepre havinda por ĉiu esperantisto: eĉ se ne en persona biblioteko, do almenaŭ en la biblioteko de la loka klubo.

Slavik Ivanov


Mi povas helpi

Laucius, Jeronimas. Se vi tristas / Tradukis el la litova lingvo Gediminas Degėsys; Ilustris Aušra Čapskytė. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2004. — 96 paĝoj, il. — 1000 ekz.

“Se vi tristas, mi povas helpi. Kiu eldiris ĉi frazon? … Ĉu tio estas nur iluzia eĥo?”

Per tiu multpromesa frazo komenciĝas nova libro de Jeronimas Laucius. Unuavide ĉi verko estas aro de konsiloj dediĉitaj al temo, kiun klare montras la titolo — tristo. Temo sendube aktuala por nia ĉiam pli freneziĝanta mondo de la moderna homo de la “urba” civilizacio kun galopanta vivritmo, stresoj kaj trostreĉoj emociaj kaj psikaj akompanataj de sento de soleco, senespero kaj ankaŭ de tristo.

Serĉante eliron el tiu fatala rondo iuj konsoliĝas per drogoj kaj alkoholo kaj aliaj sin turnas al t.n. animsavanta literaturo al kiu mi, laŭ obstina kutimo de racio ĉion klasifiki, alkalkulas la libron. Bretoj de librovendejoj plenplenas per tiaspecaj eldonaĵoj en kiuj strangmaniere kunfandiĝas populara psikologio, elementoj de mistikismo kaj aŭtoraj elpensaĵoj. Ja, kion fari? Homoj ĉiam kaj ĉie aspiras al unu celo — esti feliĉaj. Jes, ĉiuj aspiras sed nur malmultaj kuraĝas konsili al aliaj kion fari. Kion proponas la aŭtoro? Revenu pense en la infanaĝon, akceptu la vivon kiel donacon dediĉitan nur al vi, liberigu la animon el koleremo kaj envio kaj meditu nur pri bono kaj afablo, kredu ke la homo estas kreita por feliĉo, igu feliĉa iun alian, akceptu vivon kiel ludon… Jen nur kelkaj eroj.

Ial min obsedas impreso ke ion similan mi jam aŭdis ie; ĉu vi ne? nenio mirinda — tiom da aŭtoroj tiom da fojoj sin turnis al la temo, ke konsili ion novan preskaŭ neeble. Tiutemaj libroj diferenciĝas ne per ideoj sed per kapablo de aŭtoro ilin esprimi. Ĉu tiuj iom naivaj konsiloj indas ĉu ne, ne eblas juĝi senprove. La sola mezurilo de ilia efikeco estas propra sperto. Kio estas sensenca babilado por unu, por alia povas esti ĝusta vojo al savo el abismo de l' despero.

La tekston akompanas bonegaj desegnaĵoj de Aušra Čapskytė plenaj de simbolismo kaj mistero, kiuj tamen almenaŭ por mi ŝajnas pli tristigaj ol ĝojigaj. Ununura manko de la libro estas foresto de informo pri la aŭtoro. Sen tio ĝi aspektas iom nefinfarita.

Nikolaj Penĉukov


Ridu kun poloj

Du amikoj en drinkejo:
— Vidu, ĉi tiu knabino interesiĝas pri mi.
— Kiel vi tion rimarkis?
— Ŝi rigardis al mi kaj tuj ridetis…
— Kiam mi ekvidis vin la unuan fojon, mi ridegis dum duonhoro!

— Sinjoro doktoro, kio ĝi estas? La trian tagon sinsekve mi ne volas labori.
— Ĝi estas merkredo.

— Mi scias ke tio estas formalaĵo, — diris junulo al la patro de sia amikino, — sed mi petas manon de via filino.
— Kiu diris al vi, ke tio estas formalaĵo? — nervoziĝis la patro.
— Ginekologo…

Tradukis el la pola lingvo esperantistoj el Olsztyn 


Foto de l' monato


Fotis Jevgenij Pavlov (Kaliningrado)

Por vidi la foton en pli bona kvalito bonvolu musklaki ĝin. 


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 7 (129)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo