Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 3 (137)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Kristina Smigun

Kristina Šmigun en Torino

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Aktuala komentario

La vintraj olimpikaj ludoj vigle provokas meditojn pri vojoj de l' socia progreso. Kreskas muskoloza karno, kreskas tiel evidente, ke depost la muskoloj ne videblas foje homo, kies rolo naniĝas paralele. Fakte ni havas jam version de la fama “Formulo-1” kun ĝia lukto de motoroj. Nur ne teknikaj burooj konkurencas, batalas kemiaj kaj biologiaj laboratorioj. Certe, ŝatanto de “Formulo-1” diros al mi prave, ke la piloto ne estas lasta ero de la tuto. Tamen li ne povos ne konsenti ke la motoro pli valoras.

Tamen ni pasie ŝatas la konkuron, se pere de maŝino — kial ne? — Jes. Sed ĉu la statistika moralo ne adoptu la ideon liberigi do la homon de la funkcio de motoro? Ja tio estus vere humana afero. Povraj atletoj! La ecoj de ilia biologia maso ne kompareblas kun la karakterizoj de plastoj kaj metaloj. La albumina korpo estas tiom delikata substanco! La statistiko konas, kiom da sportuloj mortas survoje al sukceso, kaj kiom pli kurta iĝas la vivo de tiuj, kiuj restis vivi.

La antikvaj romanoj multe ŝatis sporton. Ili ŝategis siajn amfiteatrojn, kie bravaj gladiatoroj demonstris plej dramajn kaj drastajn konkurojn. Iam poste la kristana moralismo stigmatizis tiun sportaman pasion. Probable la moderna kristanaro povus rememori moralajn motivojn de tiuj, kiuj ekvidis homon en gladiatoro. Pri la komunuza civiliza moralo mi forte dubas. La vorto “toleremo” estas skribita sur ĝia standardo, kaj tiu toleremo alvokas la nunan gladiatoron toleri sian perean aliiĝon kaj nin — toleri, ke homon, kiel kulinaran kokidon, oni kreskigas por rekordo.

Iam mi jam menciis neforgeseblan markizon, kiu postulis siatempe la rajton turmenti, ankaŭ tiun de mortigi. “Ni ne devas, — li diris, — ignori la naturan inklinon de ĉiu al detruo”. De Sade estis sendube maksimalisto. Sed sendube li nur disvolvis tiun humanisman ideon, ke nenio homa estu al ni fremda. Kaj almenaŭ la markizo supozis formalan egalecon. Ĉiu riskas, ĉiu mortigeblas. Forestis la kategorio de gladiatoro. Nia moderna moralo estas pli elasta kaj malpli ĝenerala. Se troviĝas stultulo, ĝi supozas, kiu konsentas sin kripligi por nia amuzo, ni salutu lin (ŝin), ni aplaŭdu lin, ni admiru lin. Ĉar tio estas lia (ŝia) bona volo.

Tiaj malignaj ekpensoj venenas la mielan barelon de mia olimpika entuziasmo, do mi stagnas perplekse antaŭ la ekrano… minuton… kaj malŝaltas la televidilon.

Alen Kris


Jose VergaraNova ŝanco por movada alekstera lingvopolitiko

de José Antonio Vergara

La tutmonda, viva karaktero de nia afero esprimiĝis ĉi-jare per la preskaŭ samtempa ĉeesto de Esperanto-aktivuloj en tri lokoj en Afriko, Sudameriko kaj Azio, kadre de la 6a Monda Socia Forumo (MSF). Temas pri senprecedenca ŝanco por altiri la atenton de socikonsciaj homoj pri la lingva aspekto de la nuna monda situacio.

La procezo de la MSF, kiu ĉiujare kunvenigas sub la slogano “alia mondo eblas” dekmilojn da homoj, naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj post internacia alvoko de diversaj neregistaraj organizaĵoj kaj sociaj movadoj, cele al la okazigo de malferma diskutevento de la tutmonda civila socio pri la komunaj problemoj de la homaro, iel kontrasta al la Monda Ekonomia Forumo kiu ĉiujare kunvenigas nur la potenculojn (ŝtatestrojn kaj grandentreprenistojn) en Davos, Svislando.

Laŭ ties Principoĉarto, la MSF “estas malferma renkontiĝejo por pripensado, demokrata debato pri ideoj, proponstarigado, libera interŝanĝo de spertoj kaj kunligado por efika agado, de grupoj kaj movadoj de la civila socio (…) kiuj klopodas konstrui tutplanedan socion orientitan al fruktodonaj rilatoj inter la homoj kaj inter ili kaj la Tero”. Ĝi “estas plurisma, diverseca, nekonfesia, neregistara kaj nepartia spaco, kiu malcentre, rete kunligas instancojn kaj movadojn engaĝiĝintajn en konkretaj agadoj el loka ĝis internacia niveloj, por konstrui alian mondon”. Fronte al la nunaj minacoj de malpaco, ekologia krizaro, pliprofundigo de la breĉo inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, kultura unuformigo (MakDonaldigo) de la mondo kaj malfortiĝo de la demokratia vivo de la socioj, la alimondisma movado de movadoj kaj ties MSF senperforte celas alternativan, solidaran tutmondiĝon de la homaj rajtoj, socia justo kaj funda demokratio.

Nesurprize, kelkiuj tuj rimarkis ke estas forta ligo inter tio kaj la longa strebado de la Esperanto-movado subtene al lingva demokratio, lingva ekologio, lingvaj homaj rajtoj, rajto je komunikado kaj kultura diverseco. La bunte foira, amasa, dialoga kaj debata ecoj de la MSF montriĝis taŭgaj por plurmaniere videbligi niajn ideojn, spertojn kaj proponojn. Tial persiste agadis kelkaj Esperanto-aktivuloj per budoj, surstrata marŝado, atelieroj kaj paneloj, ne nur ĉe ĉiuj ĝisnunaj (Porto-Alegro, Brazilo en 2001, 2002, 2003, 2005 kaj Mumbai, Barato en 2004) sed ankaŭ ĉe kontinentaj, regionaj, landaj kaj eĉ lokaj Sociaj Forumoj okazigitaj tra la mondo (ekzemple: Eŭropa 2004 en Parizo, Azia 2003 en Hajderabado kaj Ĉilia 2004).

MSF en BamakoPrepare al la 6a MSF 2006, unuafoje okazigota multcentre en Bamako (Malio), Caracas (Venezuelo) kaj Karachi (Pakistano), mi prelegis en la Vilna UK kaj komencis kontakti esperantistojn el Afriko, Venezuelo, Pakistano kaj Barato, por instigo kaj kunordigo. Helpate de Osmo Buller, Renato Corsetti kaj Manfred Westermayer mi lanĉis alvokon por financa subteno al la vojaĝkostoj de niaj afrikaj samideanoj pretaj veni al Bamako. Siaflanke aliaj homoj sin preparis por la eventoj. Apartan mencion meritas Francisko Simonnet, akademiano kaj fondinto de la asocio Libero por la lingvoj, kiu pretiĝis veni al ĉiuj tri sinsekvaj okazoj kiel volontulo-interpretisto de la tradukreto Babels, lanĉita por “solvi” la lingvan baron en la MSF mem.

En Bamako (19–23 jan 2006), inter pli ol 30 mil partoprenantoj, agadis kvin afrikaj esperantistoj: nome François Hounsounou (Benino), Antoine Kouablan (Ebura Bordo), Adjé Adjévi (Togolando), Drissa Flayoro kaj Keita Bamusa (Malio). Ili funkciigis informan budon, alparolis multajn forumanojn pri la rilato inter Esperanto kaj la alimondismaj valoroj, disdonis informilojn kaj okazigis kunlabore kun Francisko Simonnet atelieron “Afriko kaj la mondo estas plurlingvaj. Kiom da lingvoj afrikanoj devas paroli?”, dum kiu oni Esperant-lingve emfazis la nunan problemaron de lingvaj diskriminacio kaj mortigo kaj la egalrajtigan rolon kiun Esperanto povus havi, kun posta traduko en la francan kaj en la bambaran, la etnolingvon de Malio. Ekestis intereso pri nia afero flanke de maliaj ĵurnalistoj kaj de multaj partoprenantoj el diversaj landoj kaj mondopartoj. La prezidanto de UEA elokvente diris, ke temas pri “unu el la plej belaj paĝoj de la agado (…) en Afriko [ĉar] la unuan fojon vi elpaŝis publike por Esperanto en internacia medio”. Similajn spertojn travivis la esperantistoj agantaj dum la versio en Caracas (80 mil partoprenantoj, 24–29 jan 2006), nome la anoj de la kooperativo Esperanto-Amikaro de Caracas (Juan Negrete k.a.), Francisko Simonnet kaj Vilhelmo Lutermano, ĉefrolulo de Monda Asembleo Socia kaj Le Monde Diplomatique en Esperanto. Ili starigis informan budon kaj okazigis aranĝojn lige al la kutimaj temaj aksoj de la MSF (demokratio, komunikado, ktp). Feliĉe, oni akceptis mian sugeston okazigi prelegon pri la detruaj minacoj kontraŭ la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj, grava temo pri kiu spertas la fratoj Jorge kaj Esteban Mosonyi, antropologoj-lingvistoj kaj esperantofonoj el Caracas mem. Ankaŭ estis intervjuoj pri Esperanto por televidaj kaj radiaj stacioj.
SF - Pakistano
Pro la ĵusa tertremo en Pakistano, la MSF de Karachi estis prokrastita, ĝis la fino de marto, sed por simbole ligiĝi al Bamako kaj Caracas oni okazigis la duan landan SF en Lahore, kiun sukcese partoprenis Pakistana Esperanto-Asocio gvidate de sia prezidanto Shabbir Ahmad Sial. Li kaj Jawaid Eahsan entuziasme reagis al mia instigo tuj komprenante la gravecon de la afero, kaj feliĉe ilia ĝisnuna sperto estas ege bona. Kun la kunlaboro de d-ro Giridhar Rao (Barato), oni okazigos ĉe tiu MSF gravajn atelierojn pri lingva demokratio kaj tutmondiĝo.

Jen nova, intelekte stimula sulko por fosi kaj semi la praktikan Zamenhofan idealon helpi la homojn interkomunikiĝi kaj refratiĝi.


Vide el Bruselo

Ĉu EU malfermis la pordojn en 2004?

En Strasburgo kaj Bruselo oni serioze priparolas la eblecon, ke novaj EU-civitanoj finfine povu labori ĉie en Eŭropo. En majo 2004 nur Britio, Irlando kaj Svedio komplete malfermis siajn labormerkatojn por EU-civitanoj el la novaj Membro-Ŝtatoj. Aliaj landoj, timante alfluon de laboristoj, enkondukis kvotojn kaj laborpermesojn por tiuj homoj. Nur al maltanoj kaj kipranoj oni permesis labori en la riĉa Okcidenta Eŭropo sen laborpermeso.

Nun la Eŭropa Komisiono denove provas konvinki la registarojn en la malnovaj Membro-Ŝtatoj forigi la neceson ekhavi laborpermeson. La argumento estas sufiĉe simpla: ni ĉiuj estas eŭropanoj kaj devas havi la samajn ŝancojn. Kial okcidenteŭropanoj rajtas labori en la novaj Membro-Ŝtatoj se ties civitanoj ne havas la samajn rajtojn?

Studoj montras ke ne ekestis granda movado de malriĉaj centr- kaj orient-eŭropanoj al la Okcidenta Eŭropo post 1 maj 2004. Eĉ male: novaj laboristoj, ofte junaj kaj inteligentaj, helpis krei aliajn laborpostenojn kaj firmaojn. Lastmonate, tiu bona ekonomia efiko konvinkis ankaŭ Finnlandon forigi la bezonon je laborpermeso por ĉiuj EU-civitanoj.

Restas do ok malnovaj Membro-Ŝtatoj kiuj ankoraŭ povos diskriminacii ĝis 2011.

“Statistikoj, ĉefe el Britio, Irlando kaj Svedio, montras ke movadoj de laboristoj de la novaj Membro-Ŝtatoj estis mastrumeblaj kaj pozitivaj, — diris Patrick Weil, direktoro de la franca registara esplorinstituto CNRS. — En Svedio, laboristoj el la novaj Membro-Ŝtatoj pligrandigis la aktivan populacion per nur 0.07% inter majo kaj decembro 2004. En Italio la kvoto de 79 mil novaj eŭropaj civitanoj en 2005 ne estis plenumita Italio allogis nur 48 mil enmigrantojn el tiuj landoj”.

Io komencas ŝanĝiĝi en la mensoj de politikistoj en la Okcidenta Eŭropo. Eĉ francaj, germanaj kaj nederlandaj socialistoj, havantaj tre fortajn ligojn kun sindikatoj, pripensas la aferon. Protekti laborlokojn en la Okcidenta Eŭropo ne devas signifi diskriminacii homojn el la novaj Membro-Ŝtatoj.

“Ni bezonas zorgan taksadon de restriktado pri la movado de laboristoj el la novaj Membro-Ŝtatoj de EU. Estas tre tikla kaj grava afero”, — diris la vicprezidanto de la socialista grupo en la Eŭropa Parlamento Jan Marinus Wiersma.

Ankaŭ en Belgio, unu el la plej “eŭropemaj” landoj, oni pripensas. Kvankam la koncerna ministro Peter Van Velthoven ne volas priparoli la problemon de la laborpermeso, premo de la Eŭropa Komisiono, aliaj EU-registaroj kaj de eŭropaj sindikatoj, ŝajnas iom post iom efiki.

Dafydd ap Fergus


Britio: ĉu la ĉina superos la hispanan?

Brita fakĵurnalisto pri edukado, Julie Henry, la 22an de januaro en la renoma ĵurnalo Sunday Telegraph, publikigis artikolon pri kresko de la nombro da tiuj, kiuj elektas la ĉinan lingvon en la brita abiturienta ekzamen-sistemo.

La ĉina lingvo, kies populareco en Britio inunde kreskas dum la lastaj jaroj, jam devancis la rusan kaj povos defii eĉ la francan por la pinta rango en la abiturientaj ekzamenoj.

La statistiko de Edexcel (la plej grava ekzamen-instanco en Britio) montras, ke dum 2001–2005 la nombro da ekzamenotoj pri la ĉina altiĝis je preskaŭ 50% kaj atingis 2062 kandidatojn lastajare, nur iom malpli ol por la hispana (2561 kandidatoj). Se ĉi tiu tendenco daŭros, la ĉina lingvo superos la hispanan ene de la tri proksimaj jaroj.

Estis kresko ankaŭ en la mez-licea nivelo GCSE, kie ĉ. 4000 kandidatoj faros ĉi-somere la ekzamenon de Edexcel aparte destinitan por studentoj neĉinaj. Ŝtataj kaj privataj lernejoj hastas ekinstrui la lingvon, kiun parolas 870 milionoj da homoj, pro la kreskanta graveco de Ĉinio en la mondo.

“Ni rimarkis, ke tre kreskas la nombro da lernejoj, kiuj entuziasme deziras instrui la mandarenan, — diris Mary Stiansy, la direktoro pri edukado ĉe la Brita Konsilio (registara instanco respondeca pri internaciaj kulturaj aferoj). — La studentoj kaj instruistoj ĉiam pli bone komprenas la kreskantan ekonomian potencon de Ĉinio”.

Pasintsemajne la kolegio Brighton anoncis sian intencon devige instrui ĉi tiun lingvon al ĉiuj lernantoj malpli ol 14-jaraj. Tamen ĝin antaŭis la ŝtata lernejo Kignston en la londona havenkvartalo Docklands — tie oni jam dum kvin jaroj devige studas la ĉinan.

Joan Deslandes, lernejestrino kaj lingvoinstruistino, enkondukis la ĉinan por doni al la lernantoj de ĉi tiu pluretna lernejo ŝancon dekomence lerni la novan lingvon. “Ĉi tion premisas la progreso de Ĉinio kaj la verŝajna pligraviĝo de la ĉina kiel la komerca mondlingvo, — ŝi diris. — Krome, ĝi donas al nia lernejo gravan internacian perspektivon, kaj niaj pliaĝaj lernantoj havas la eblecon staĝi en lernejoj en Ĉinio”.

Laŭ s-ino Deslandes, precipe la knaboj ĝuas la defion lerni la tute alian skribsistemon. La 15-jara Thomas Gregan, unu el la 45 lernejanoj studantaj la ĉinan prepare al la ŝtatekzameno GCSE, diris: “Nur mencio pri tio, ke mi studas la ĉinan, kaŭzas vertiĝon. Eĉ la baza kono donas al mi avantaĝon”.

En februaro lingvoinstruistoj kaj lernejestroj el pli ol cent lernejoj kunvenos en la kolegio Wellington, privata lernejo en Berkshire apud Londono, por konferenco “Kial ĉiuj britaj lernejoj devos instrui la ĉinan”. La konferencon subtenas la ambasado de Ĉinio kaj la Brita Konsilio. Anthony Seldon, la estro de la kolegio Wellington, diris: “Mi esperas enkonduki la ĉinan lingvon jam ekde ĉi-septembro. Ĉinio estos la ĉefa mond-potenco en la 21a jarcento, kaj la kapablo paroli la ĉinan donas multajn eblojn trovi bonajn laborpostenojn”.

La intereso pri la ĉina kontrastas al la ĝenerala malkresko de la nombro da ekzamenoj pri fremdaj lingvoj, kiu falis je 15% post kiam en 2003 la registaro faris fremdlingvan ekzamenon GCSE libere elektebla, ne deviga.

Tradukis el la angla kaj resumis David Kelso


La Vintro-Ovo sur poŝtmarko

La juvelisto kaj oraĵisto Carl Fabergé (Karl Faberĵe, 1846–1920) en Peterburgo fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento produktis en siaj laborejoj entute 50 unikajn pasko-ovojn kiel donacojn menditajn de ruslandaj caroj kaj nobeloj.

La majstroj kaj submajstroj uzis emajlon, oron, arĝenton kaj gemojn por realigi la dezirojn de la altrangaj klientoj kaj por pruvi sian propran majstrecon. La ovojn oni povis malfermi kaj ili enhavis multajn malgrandajn sed valoregajn surprizojn. Doni ovon kaj tri kisojn en Pasko estas malnova ortodoksa kutimo, pro kiu oni daŭre donacas ovojn pli malpli valorajn, ĉu manĝeblajn aŭ ne, al siaj konatoj kaj familianoj en Pasko. Origine ovo estis simbolo de reviviĝo kaj resurekto.

Laŭ Postia sinulle, magazino de la Finna Poŝto, kiu estas la ĉefa fonto de ĉi tiu artikolo, la plej fama el la ovoj de Fabergé estas la tiel nomata Vintro-Ovo, kiun en 1913 planis finnlanda juvelistino Alma Pihl (1888–1976) por la ruslanda imperiestro Nikolao II kaj lia patrino Maria Fjodorovna.

En malvarmega vintrotago Alma rigardis la delikatajn filigranojn, kiujn frostego desegnis sur la fenestra vitro de ŝia laborejo. Ili jam inspiris ŝin krei kvardekon da arĝentaj ornamaĵoj por la svedo Emanuel Nobel, kaj nun ŝi deziris provi la saman teknikon por la cara ovo.

La travidebla ŝelo de la ovo estis farata el maldika minerala kristalo kaj ornamita per 3 mil malgrandaj diamantoj. La ŝelo vertikale malfermiĝas, aperigante florkorbeton el plateno kun blankaj anemonoj el nefrito, grenatetoj kaj diamantetoj sur orfadena bazo. Tiutempe la ovo kostis la tutan jarsalajron de la ruslanda ĉefministro, sed en la aŭkcio Christie's en 2002 ĝi estis vendita je 9,6 milionoj da dolaroj al anonima aĉetanto.

Post la ruslanda revolucio kaj la morto de Fabergé, Alma Pihl kun sia familio ricevis permeson enmigri Finnlandon, la landon de ŝia patro. Ŝi fariĝis instruistino pri desegnado kaj arto en malgranda finna urbeto. Neniam ŝi al siaj gelernantoj rakontis pri sia pasinteco. Ili memoras ŝin nur kiel modestan, civilizitan varmkorulinon. Ŝi ne vivis sufiĉe longe por scii, ke pro la Vintro-Ovo ŝi fariĝis internacia famulino. En 1980 okazis en Helsinki ekspozicio pri la majstroverkoj de Fabergé, ĉu per veraj objektoj ĉu per fotoj pruntedonitaj de la familianoj de la majstroj. Tiam disvastiĝis la sciigo, ke la majoritato de la valoraĵoj estis planitaj kaj faritaj de finnlandanoj loĝantaj en Peterburgo. En la tempo de Fabergé Finnlando ja estis parto de Ruslando sed sendependiĝis en 1917.

En 2006 la finnlanda poŝtmarko fariĝas 150-jara. La unua jubilea marko aperis en ducent mil ekzempleroj jam en oktobro 2005. Ĝi montras partojn de la Vintro-Ovo. Per speciala franca tekniko la markoj estis ornamitaj per 99,9-procenta arĝenta kaj 22-karata ora folioj.

La markoj vendiĝas sur nigra folieto, kie videblas la tuta Vintro-Ovo.

Raita Pyhälä


Julio BaghyLa grupfeino

de Julio Baghy

Tri landlimoj kaj ankoraŭ ses semajnoj kuŝis inter mi kaj la persona konatiĝo kun ŝi, tamen ŝia bonfamo jam atingis min kaj trifoje mi havis la honoron vidi ŝin sidanta ĉe la dekstra flanko de tri malsamaj sinjoroj.

La unua estis verkisto-kolego. Aŭdante pri mia baldaŭa vizito en tiu urbo tuj li entuziasme komencis paroli pri la nepriskribebla anima ĉarmo de la “grupa feineto”, pri fraŭlino — ni nomu ŝin — Rika Akir.

— Kara amiko, — li diris montrante al mi foton pri grupo, en kies mezo li ridetis afable al la fotografisto, — rigardu ŝin! Neniu virino komprenis min tiel bone kiel ŝi.

Tiu ĉi rimarko estis superflua, ĉar la intima proksimeco estis okulfrapa. Tamen mi subpremis rideton, ĉar mia kolego estis tro juna por aserti ion ajn pri virinoj.

La dua estis vojaĝanta kursgvidanto. Informante min pri la cirkonstancoj kaj homoj de la vizitota urbo li montris al mi foton, espozitan dum lia ĉeesto. Surprizite mi konstatis, ke la sama virineto sidas ĉe lia dekstra flanko. Eĉ la intima proksimeco estis la sama.

— Kiu estas ŝi? — kaj mi scivole atendis la respondon.

— Kara samideano, neniu virino komprenis min tiel bone kiel ŝi.

Iom mire mi palpebrumis al li. Nu, li jam ŝajnis esti sufiĉe matura por ne troigi. Kion fari? Mi kredis.

La tria estis eminenta mondvojaĝanto. Post kiam lia oficiala digno jam satiĝis per tiu efiko, kiun mia mieno montris al li dum pozplena blufado pri lia graveco, subite li afabliĝis kaj bonvolis interesiĝi pri miaj planoj. Ĉe la mencio de tiu vizitota urbo liaj okuloj strange ekbrilis kaj el inter 3478 fotoj li elektis unu kaj etendis al mi. Ĉu mi priskribu? Superflue! Sama grupo, sama virineto ĉe lia dekstra flanko kaj eĉ la sama intima proksimeco.

En tiu ĉi okazo mi ne demandis, sed montrante ŝian bildon mi faris rimarkon.

— Mi povus veti, ke neniu virino komprenis vin tiel bone kiel ŝi.

— De kiu vi scias? — kaj se la malfermita buŝo ne estus kontraŭ la oficiala digno, certe li ne estus ĝeninta sin por disigi la lipojn pro surpriziteco.

— Nu, kara sinjoro, mi studis iam la fiziognomion, — mi mensogetis ridetante kaj tiu ĉi ruza aserto pruviĝis fiŝista hoketo, kiun la eminenta pozulo tuj englutis. Li elverŝis sian tutan koron kaj finis jene:

— Efektive, fraŭlino Rika Akir estas unu el la plej mirindaj virinetoj, kiun mi renkontis en la vivo.

Mi ne havis rajton dubi pri liaj multnombraj renkontoj, tamen tiu ĉi komprenema mirinda virineto incitis mian fantazion. Tute certe ankaŭ min ŝi komprenos. Sed kiamaniere ŝi faros tion?

La sorto ne lasis min longe cerbumadi. Jam ĉe la stacidomo de tiu urbo mi sentis ŝian sondan rigardon, per kiu ŝi klopodis kirli en mia maljuna vulpa koro, kiam ŝi transdonis kelkajn florojn. Ŝia sintenado estis tro modesta por ne rimarki ŝin. Ŝiaj okuloj ronde streĉiĝis, ia naiva admiro kaj muta sindonemo aperis en ili.

— Al nia eminenta amiko, — ŝi flustris kaj tuj retiriĝis por pli senĝene manovri malantaŭ la dorsoj de la aliaj.

Mi povas ĵure aserti, ke ŝi tre lerte faris tion kaj se la sorto ne estus avertinta min trifoje, tute certe mia koro estus brulvundita. Sed tiel… tiel mi tuj sentis kompaton al ŝiaj viktimoj. Vira solidareco vekiĝis en mi kaj mi pensis pri venĝo. Nu, se vi deziras komedion, mi emas ludi roleton, mi pensis kaj por momento mia rigardo kroĉiĝis al la ŝia. Tiel arte ŝi ruĝiĝis, ke vere mi estis embarasita kaj mi faris tri gramatikajn erarojn en mia salutparolo.

Dum la promeno en la urbon la geamikoj iom post iom malaperis. Kelkaj rapidis por labori en la oficejoj, aliaj kuris hejmen por prepari la tagmanĝon. Por kuiri min restis sole ŝi: fraŭlino Rika Akir.

— Se vi permesos, mi gvidos vin, — ŝi flustris apenaŭ aŭdeble kaj obstine rigardis la pintojn de siaj ŝuetoj.

— Mi estos tre danka, fraŭlino.

Ni ekiris. Intence mi restis muta. Mi scivolis pri la komenco de la “komprena komedio”. Stratoj, placoj, monumentoj, famaj domoj kaj fine la urba parko. Mia vorttrezoro kuntiriĝis je nura vorto: jes. La venĝemo pro miaj oferitaj ŝafkoraj fratoj bolis en mi. Nu, grupa feineto, komprenu min, se vi povas kaj… kaj ĉe iu benko en la parko ŝi komencis provi sian ŝlosilon al mia koro.

— Se ankaŭ al vi plaĉas, ni povos ripozi iom.

— Volonte.

Post deca paŭzo ŝi ekparolis kun melankolia tono de Ibsen-dramoj.

— Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin.

— Jes?

— Jes… Silenta kaj profunda kiel la intermonta lago, sur kies fundo kaŝitaj trezoroj kuŝas.

Laŭdinde bela frazo, sed mi povas veti, ke neniu konas min tia. Do, la unua provo malsukcesis, sed eble ŝi ŝanĝos la ŝlosilon… Kaj tre lerte ŝi ŝanĝis ĝin.

— Kiu povas kompreni la poeton, se ne mi? — Kaj ŝi facile ĝemetis. — Ho, viaj poemoj! En tiuj vi vivas… kaj ankaŭ mi vivas en ili.

— Ĉu vi estas kolegino?

— Ho ne! — ŝiaj lipoj dolore kurbiĝis. — Sed en viaj poemoj resonas miaj pensoj. Tial mi povas bone kompreni vin.

Nu, fine! Mi jam sciis, kiu ŝlosilo faris miraklon ĉe mia juna kolego. Je Dio, ĝi estas bonega kaptilo! Malica penso zigzagis en mia kapo.

— Ĉu vi ŝatas la poemojn?

— Ho, jes! Tre! — Subite ŝia animbora rigardo trafis min. — Precipe la viajn! Ho, kiel bone mi konas ilin!

— Ĉu?

— Absolute. En ili renaskiĝas mia memo.

— Nu bone! Mi deklamos al vi poemon.

— Ho, faru, faru! Kia honoro por mi! Kiel envius min la aliaj pro tiu ĉi arta ĝuo.

Kaj mi verve deklamis “Ho, mia kor', ne batu maltrankvile” ktp. Ĉe la fino de la dua strofo ŝia maneto jam delikate peziĝis sur mian manon.

— Ĉu ĝi plaĉis al vi?

— Tre! Tre! Nur via inspirita animo povis krei tian belan… tian sorĉan…

— Eraro, fraŭlino! — kaj kruele mi ridetis. — Ĝi estas verkita de nia Majstro mem kaj eĉ la esperantistaj suĉinfanoj konas ĝin.

Tiel finiĝis nia unua skermo. La saman vesperon la loka societo decidis inviti min por gvidi kelksemajnan kurson.

Dum ĉiu kursa horo ŝi sidis kontraŭ mi kaj ekstaze entuziasmadis pri la tuja kompreno, dum mi ŝvitis por enfuneligi kelkajn regulojn en la obstinan kapon de iu komencanto. Foje post kursa horo nia vojo kondukis al sama direkto.

— Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin, — ŝi komencis.

— Jes?

— Jes… Vigla, temperamenta kiel la stepa aglo en via lando.

Nu, tiu ĉi frazo iomete tiklis mian ridemon, sed pro ĝentileco mi konsentis.

— Kaj kiel mirinde vi instruas… Neniu povas tiel bone pritaksi la pedagogian talenton kiel mi.

— Ĉu vi estas instruistino?

— Ne, sed mi ĉiam volis esti… kaj mi multe okupis min pri pedagogiaj problemoj… Ho, la pedagogio… Mia idealo!

— Ĉu interesas vin mia instruado?

— Ho, tre, treege! La metodo, per kiu vi instruas, povis naskiĝi nur en tia psiĥologa animo, kian havas vi. Vi donas vivon al la vortoj kaj la vivaj vortoj ekĝermas tuj post la transplantado… Ho, kia metodo!

— Ĉu ne? Ĝi estas interesa.

— Tute originala!

— Eraro, fraŭlino! Mi instruas laŭ la Ĉe-metodo.

Tiel finiĝis la dua skermo, sed almenaŭ mi havis la okazon sperti la ŝlosilon, kiu malfermis la koron de la kursgvidanta kolego.

Iun vesperon oni petis min rakonti epizodojn el mia vivo. Do mi babilis pri miaj vojaĝoj tra tri kontinentoj. Fraŭlino Rika Akir videble vigliĝis, ŝiaj okuloj vetbrilis kun la elektra lampo kaj ŝi baldaŭ serĉis okazon gratuli al mi.

— Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin.

— Jes?

— Jes… migranta libro de saĝuloj, en kiu troviĝas ne sole la okazaĵoj, sed ankaŭ la spirita rezulto… Kiel mi envias vin!

— Ĉu?

— Jes… Se mi povus rakonti similajn… mi certe rakontus tiajn, kiuj efikus eĉ kapturne.

— Ĉu vi ŝatas la kapturnajn historiojn?

— Ho, tre! Pli ol treege!

— Nu, bone! Mi plenumas vian deziron kaj mi rakontos ion kapturnan pri Japanujo.

— Hah, Japanujo, Nippon… mi tre ŝatas la nipponojn.

La interna diableto denove pikadis min kaj mi rakontis laŭ mia plej bonvola memorpovo.

— Ho, kiel bele vi povas rakonti… Sentrinke senmanĝe mi povus aŭskulti vin…

— Ĉu plaĉis al vi?

— Ho, tre! Nur vi, sole vi povas tiel interese fabeli!

— Mi dankas la komplimenton, sed la kapturniga nun sekvos… Tiun modere interesan historion mi ĉerpis el la vojaĝa raporto de s-ro Scherer. Pro tio ĝi estis tiel kapturniga.

Bildo de Serge SireKaj tiel finiĝis la tria turniro, post kiu fraŭlino Rika fine deklaris, ke mi estas la plej nekomprenebla viro en la mondo. Tamen de tiu ĉi tago paco regis inter ni.

Ĉu paco? Kiu semas venĝon, rikoltas revenĝon. Post semajno okaze de la finiĝinta kurso oni fotografis la grupon kaj en la lasta momento ĉe mia dekstra flanko mi rimarkis ŝin en intima proksimeco. Ŝi afable ridetis kaj dum mi devis senvorte pozi laŭ komando de la fotografisto, ŝi petole okulumante flute flustris:

— Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin kaj kredu al mi, neniu komprenas vin tiel bone kiel mi.

Kaj mi… mi pensis pri tio, kiomfoje ŝi devos ankoraŭ flustri la saman frazon ĝis fine la apudsidanto komprenos ŝin?!

Baghy, Julio. Verdaj donkiĥotoj. Budapest, 1933.

Samideanoj. Kaliningrado, 2006

Noto

la vojaĝa raporto de s-ro Scherer. En 1930–1932 usonano Joseph R. Scherer (1901–1967) kiel delegito de ICK mondvojaĝis tra 41 landoj kaj faris 322 paroladojn pri Esperanto. Liaj vojaĝraportoj aperadis en Heroldo de Esperanto kaj en 1933 estis eldonitaj libroforme kiel Ĉirkaŭ la Mondon kun la Verda Stelo.

La diulo

de Akutagawa Ryunosuke

Karaj legantoj!

Nun mi loĝas en la urbo Osako. Tial mi rakontu pri tiu urbo.

Antaŭ longa tempo unu viro venis al Osako serĉi laboron. Mi ne scias lian nomon. Li eklaboris kiel enloĝanta servisto por prepari manĝojn, kaj estis konata per la nomo Gonsuke.

Nu, Gonsuke vizitis laborperejon, kaj petis la ĉefkomizon, kiu tenis pipon en la buŝo, jene:

— Sinjoro Ĉefkomizo. Sciu, mi deziras fariĝi diulo. Do bonvolu peri al mi servon utilan por tio.

Pro miro, la ĉefkomizo restis silenta dum momento.

— Ĉu vi ne aŭdas, sinjoro? Mi deziras fariĝi diulo. Do bonvolu peri al mi servon utilan por tio, — ripetis Gonsuke.

— Mi bedaŭras, sed… — Nur tiam la ĉefkomizo rekomencis fumi per la pipo kiel kutime. — Ni ankoraŭ neniam peris tian servon kiu utilas por esti diulo. Do turni vin al alia laborperejo, mi petas.

Gonsuke aspektis videble malkontenta. Li antaŭenŝovis sin sur la genuoj, kaj provis logikumi:

— Tio ne sonas prave, sinjoro. Kion ni vidas skribita sur la butika kurteno? “Ĉia laboro perata”. Ĉia! Tio signifas, ke vi devas akcepti ajnan laborpeton, ĉu ne? Aŭ vi montras sur la kurteno mensogon?

Prave li akuzas. Li ja rajtas plendi kolere.

— Ne, ne. Ni ne montras mensogon. Se vi nepre petas, ke ni trovu servon utilan por esti diulo, do bonvolu viziti nin morgaŭ denove. Dume ni klopodos serĉi taŭgan servon.

La ĉefkomizo akceptis la peton de Gonsuke nur por portempe elturniĝi. Li tamen havis nenian ideon pri tio, kia servo utilos por la petita afero. Post la foriro de la gasto li tuj rapidis al kuracisto loĝanta najbare. Li klarigis al tiu pri la ĝena laborpetanto, kaj demandis zorgeme:

— Kian ideon vi havas, sinjoro kuracisto? Kia servo estas plej taŭga por trejni sin por esti diulo?

Ankaŭ la kuracisto ŝajnis embarasita antaŭ la demando. Li enpensiĝis kun la brakoj krucitaj kaj kun la okuloj vagantaj sur la pinoj en la korto. Tiam, neatendite, deflanke enŝovis sian nazon la edzino de la kuracisto. Ŝi havis tiel ruzan karakteron, ke oni alnomis ŝin “maljuna vulpino”.

— Lasu lin al ni, — ŝi diris. — Mi promesas fari lin perfekta diulo, tutcerte en du-tri jaroj.

— Ĉu vere, sinjorino? Tre bonan solvon vi donas al mi! Mi do kore petas vin. Mi ja divenis, ke la diulo kaj la kuracisto havas ian intiman rilaton.

Tute naiva por suspekti, la ĉefkomizo foriris kun granda kontento, ripete kaj ripete riverencante.

La kuracisto, kiu forokulis lin kun grimaco, nun turnis sin al sia edzino:

— Kian stultaĵon vi eldiris! Kiel do vi elturniĝos, se tiu kampulo fine ekplendos, ke jaroj kaj jaroj vane forpasis sen ke li fariĝu diulo?

Tamen kontraŭ lia riproĉo la edzino tute ne emis pardonpeti, sed male eĉ refutis kun rikano:

— Vi ne intervenu, mia kara. Se oni estus tiel naive honesta kiel vi, oni ne povus vivteni sin en ĉi tia malfacila mondo!

Nu, en la sekva mateno, konforme al la promeso, la kampulo Gonsuke vizitis la kuraciston kune kun la ĉefkomizo. Ĉar tio estis la unuafoja vizito al la dunginto, li estis ceremonie vestita per emblemporta haoro, sed malgraŭ tio li aspektis pura kampulo. Verŝajne tio estis ekster la atendo de la kuracisto. Li scivole rigardis ties vizaĝon, kvazaŭ vidante moskodoran beston importitan el la fora Hindio.

— Vi deziras esti diulo, mi aŭdis, — li demandis scivoleme. — Kio kondukis vin al tia stulta deziro?

— Sen certa kialo, mi diru. Kiam mi vidis la Kastelon de Osako, mi enpensiĝis: Eĉ tia eminentulo kiel Grandsinjoro Hideyosi iam devas morti. Ia ajn riĉo kaj prospero estas tute vanta por homo, ĉiuokaze.

— Vi do plenumos ian ajn laboron, — senprokraste intervenis la ruza kuracistedzino, — se tio garantios al vi, ke vi iĝos diulo?

— Jes, mi plenumos ian ajn laboron, se mi povos iĝi diulo!

— Do, servu ĉe mi dum dudek jaroj. Post dudek jaroj mi certe instruos al vi, kiel fariĝi diulo.

— Ĉu vere, sinjorino? Mi elkore dankas vin pro via afableco.

— Sed vi devas konsenti, ke dum la 20 jaroj vi tute ne ricevos salajron.

— Jes, sinjorino. Mi konsentas.

Kaj en la daŭro de dudek jaroj Gonsuke servadis ĉe la kuracisto. Li ĉerpis akvon, dishakis hejtlignojn, preparis manĝojn, pribalais la korton, kaj, kiam la kuracisto eliris, li sekvis lin kun la medikamentujo surdorse… Sed li neniam postulis salajron. Tian bonegan serviston oni neniam povus trovi eĉ serĉante tra la tuta lando.

Kaj, kiam pasis la dudek jaroj, Gonsuke sidiĝis antaŭ la mastro, denove vestita per emblemporta haoro same kiel ĉe la unua vizito al la kuracisto. Post ĝentila dankesprimo pro la dudek-jara dungiĝo, li ekdiris:

— Nu, sinjoro. Ĉu vi bonvolas instrui al mi, laŭ la delonga promeso, la sanktan arton de senmorteco?

La vortoj de Gonsuke multe embarasis la kuraciston. Du jardekojn li laborigis la viron eĉ sen pagi salajron… Li ja neniel povis konfesi nun, ke li ne scipovas pri la artoj de la diulo. Ne scianta kiel respondi, li bruske flankenturnis sin kun la vortoj:

— La artojn de la diulo scias mia edzino. Do petu ŝin pri la afero.

La edzino tamen restis ne ĝenata.

— Nun mi instruos al vi la artojn de la diulo, — ŝi diris aplombe. — Por tio, tamen, vi devas fari ion ajn laŭ mia ordono, kiel ajn malfacila tio estos. Se ne, vi tuj ricevos punon. Vi ne nur perdos la ŝancon fariĝi diulo, sed devos servi al ni pluajn 20 jarojn sen salajro.

— Jes, sinjorino. Mi estas preta fari ion ajn malfacilan.

Kun granda espero li atendis ordonon de la virino.

— Grimpu sur tiun pinon, — ŝi ordonis.

Bildo de Maria SokolovaŜi ne sciis, kompreneble, la arton fariĝi diulo. Ŝi do intencis ordoni al Gonsuke ion ekstreme malfacilan, kion li neniel povos plenumi. Per tio ŝi povos laborigi lin ankoraŭ pluajn 20 jarojn sensalajre… Sed Gonsuke tuj obeis ŝin kaj grimpis sur la arbon en la korto.

— Pli supren! Grimpu ankoraŭ pli supren!

Staranta sur verando, la virino suprenrigardis al la servisto sur la arbo. La haoro de Gonsuke nun flirtis ĉe la plej alta pinto de la granda pino.

— Nun liberigu vian dekstran manon.

Gonsuke iom post iom liberigis la dekstran manon, dum per la maldekstra li firme tenis dikan branĉon de la pino.

— Kaj nun ankaŭ la maldekstran!

— Hej, mia kara! — La kuracisto fine aperis sur la verandon kun maltrankvila mieno. — Se li liberigus la maldekstran manon, la kampulo falus de la arbo. Malsupre sur la tero troviĝas granda ŝtono. Li certe perdos sian vivon!

— Vi ne bezonas interveni! Nur lasu al mi ĉion… Nu, Gonsuke, liberigu ankaŭ la maldekstran!

Dum ŝiaj vortoj ankoraŭ ne finiĝis, Gonsuke kuraĝe forlasis la branĉon en la maldekstra mano. Nun ambaŭ manoj estis liberaj. Ne povis esti, ke li restos sen fali. En momento lia korpo, la haoro kiun li portis, foriĝis de la arbopinto. Kaj tamen, je granda miro, la korpo ne falis, sed staris firme, kvazaŭ marioneto, en la aero de la taglumo!

— Multajn dankojn, gesinjoroj! Dank' al vi mi fariĝis vera diulo!

Gonsuke riverencis ĝentile, tretis sur la blua ĉielo per trankvilaj paŝoj, kaj iom post iom leviĝis supren en la altan nubaron.

Kio okazis poste al la kuracisto kaj lia edzino? Neniu scias pri tio. Sed la pino en la korto postrestis tie ankoraŭ longtempe. Mi aŭdis, ke poste Yodoya Tatugoro enplantigis en sia korto la arbegon dikan je kvar plenaj ĉirkaŭ- brakoj, por aprezi la neĝan pejzaĝon kun la pino.

(Marto 1921)

Tradukis el la japana Konisi Gaku

Notoj

1. diulo. Asketo, kiu akiris senmortecon kaj supernaturajn povojn.

2. antaŭenŝovis sin sur la genuoj. Li sidis surgenue sur tatamo de la akceptejo.

3. butika kurteno. Kurteneto pendanta ĉe la enirejo de iuj butikoj aŭ restoracioj, sur kiu estas la nomo aŭ frapfrazo de la butiko.

4. emblemporta haoro. Ceremonia kimono por viro surhavas emblemon de la familio.

5. la fora Hindio. En tiu tempo Hindio estis simbolo de la plej fora mondparto.

6. Toyotomi Hideyosi (1536–1598) unuigis la landon en la tempo de interbatalantaj daimioj. Li rekonstruigis la Kastelon de Osako en 1585.

7. Yodoya Tatugoro. Riĉega komercisto en Osako dum la frua Edo-epoko.


Tamen pensostimula

Intimaj temoj en la Esperanto-beletro: Prelegoj / Komp., enkond. Petr Chrdle; Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 104 pĝ.

Petro Chrdle en la prefaco skribas, ke ne estis tradicio eldoni prelegkolekton de OSIEK-konferencoj, tamen pluraj kontribuoj meritas publikon — tial li multe klopodis por aperigi ĉi kolekton.

Christian Declerck (Intimeco en beletro) rezonas (iom palavre) — kio signifas “intima”, kaj revuas originalan Esperanto-literaturon koncerne trakton de intimeco, listigas kelkdek verkojn kun mencio de ties ĉefaj trajtoj; dekon da plej signifaj romanoj li esploras pli detale (tre utilaj paĝoj!).

En la sekva eseo Declerck daŭrigas sian esploron rilate al biografioj. Gravas lia atentigo pri “aŭtobiografia miskompreno”: multaj legantoj kredas ke “la personoj kiuj ludas rolon en libro povas esti neniu alia ol la aŭtoro”. La saman miskomprenon menciis jam Puŝkin (Eŭgeno Onegin, 1: LVI), sed dum preskaŭ 200 jaroj fakte nenio ŝanĝiĝis… Poste, jam forgesinte pri intimeco, Declerck meditas — kio necesas por ke iu verko apartenu al beletro kaj kial necesas recenzado kaj literaturscienco. Plue li instruas — kia devas esti bona recenzo, kion ĝi traktu kaj atentu. Ankaŭ ĉion ĉi akompanas pluraj ekzemploj kaj detalaj klarigoj.

Gerrit Berveling, konata fakulo, rakontas pri Intimaj rilatoj en la Biblio. Li traktas fakte konatajn rakontojn, tamen analizas kaj sistemigas ilin tiel, ke la leganto vidu: kiom malsama estas la biblia traktado de intimaj rilatoj — disde la kutima nun. Estas rilatoj, sed preskaŭ tute mankas la sentoj! Temas fakte nur pri proprietaj rajtoj, heredo ktp. Pripensinda estas la rezonado pri rolo de virinoj en bibliaj eventoj. Ĉio altnivelas, tamen estus pli bone, se Berveling ne penus, laŭ sia kutimo, pravigi samseksemon. Kelkaj lastaj paĝoj estas interesaj nur al fervoraj kristanoj.

Vlastimil Kočvara rakontas pri Karel Hynek Mácha, spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio. Tiun samtempulon de Puŝkin kaj Mickiewicz — kiu samkiel ili fakte kreis tutan nacian poezion kaj la lingvon mem — oni apenaŭ konas ekster lia patrolando. Legante la rakonton, oni povas mem kompari ĉion kun la samtempaj okazaĵoj en la rusa, pola kaj aliaj kulturoj, paraleligi respektivajn ĉefverkojn. Por mi, post longa traduklaboro super Eŭgeno Onegin, estis treege interese kompari la originalon kaj du Esperanto-tradukojn de la ĉefa poemego de Mácha Majo. Verdire, fine mi komprenis, kial la ĉefverko de la ĉeĥa poezio restas nekonata eksterlande: ambaŭ cititaj tradukoj estas nur pala ombro de la originalo…

Miroslav Malovec prezentas informriĉan biografion de Eli Urbanová. Kiu konas tiun nomon (ĉu ekzistas iu sperta esperantisto, kiu ne konas?) — al tiu ne necesas klarigi, kial ŝia biografio aperis en la prelegaro pri intimaj temoj… Mem Eli kurte parolas pri si — kiel ĉiam, ŝoke sincere — sub la titolo Ĉion kulpas viroj.

Maria Butan en La atendo, riĉa je emocioj rezonas pri la signifoj de la vorto “atendi” kaj analizas plurajn ekzemplojn de diverstipa atendado en beletro. Interese, kvankam ne rekte rilatas la temon de la kolekto.

Jean-Luc Tortel meditas, Ĉu aŭtobiografioj estas literaturo?, skizas historion de apero de aŭtobiografia ĝenro, sed baldaŭ transiras al la demando — kio estas beletro ĝenerale.

Fine, Eugene de Zilah rifuzis doni tekston de sia prelego — ĉar tiu ne ekzistis, li ĉiam parolas duonekspromte (mi bone komprenas tian sintenon, ĉar mem agas same) — do sekvas du liaj proksimtemaj eseoj, jam aperintaj en La Gazeto. En la “memintervjuo” pri sia libro Kaj kiu pravas… EdZ plejparte eksplikas sian mondkoncepton. En Tri teroroj li montras esencon de teroro, la konatajn ties specojn — “ruĝa” desuba, “blanka” desupra kaj “nigra” horizontala, instigas fiksi la limojn de la esperantisma toleremo, nomata “neŭtraleco”, ĉar “toleremo” ne estas la tolero de ĉio ajn. Multo estas pensiga, sed ne kun ĉio eblas konsenti — ekzemple, kiam li inkludas en terorisman agadon ankaŭ polican punon al drinkinta aŭtostiristo.

Ilustraĵoj de Pavel Rak daŭrigas la serion de bildoj, aperintaj en Rapide pasis la temp' de Eli Urbanová — ĉarmaj erotikaj desegnaĵoj en specifa rekonebla maniero, tute ne simila al la kutima “jun-amika” stilo de Pavel. Pri la bildo sur pĝ. 57 mi ne sukcesis diveni: kies kromaj brakoj tie videblas…

Do la libro ne tute kohera, ne plene konforma al la deklarita temo, tamen utila kaj pensostimula.

Valentin Melnikov


Samideanoj - la kovrilo de Serge SireSamideanoj: Legu, lernu kaj ridu

“Mi ŝatus legi en Esperanto, bonvolu doni al mi ion”, — petas foje kursfinintoj. Tiu banala demando estas iom embarasa. Pli ol unu fojon mi konstatis, ke lego- kaj lerno-libroj kapablis kaŭzi legoimunon, eĉ se kelkaj ŝatas ilin. Tial mi devis kribri nian bibliotekon por serĉi verkojn legindajn.

Mi notis la pozitivajn (kaj negativajn) reagojn de legemuloj, kaj tiuj reagoj rivelis kelkajn interesajn detalojn pri la preferataj legaĵoj: (1) La plej ŝatata speco estas kelkpaĝa novelo. Tuj fronti romanon, eĉ interesan, kuraĝas nur malmultaj. (2) La lingvaĵo prefere ne estu adaptita, kaj la tekstojn garnu neniuj ekzercoj, kiuj necesas por progresiga kurso, ne por hejma legado. (3) Noveloj humuraj, detektivaj, scienc-fikciaj kaj fantastaj kutime estas legataj pli volonte ol la verkoj realismaj.

Tial Sezonoj decidis eldoni por novaj esperantistoj libroserion Legu kaj lernu. La unua volumo, Vivo kaj morto de Wiederboren (1998) enhavis dek du humurajn novelojn, verkitajn originale en Esperanto.

Wiederboren estis elĉerpita baldaŭ post la eldono, sed pro aliaj projektoj la dua volumo en Legu kaj lernu aperis nur sep jarojn post la unua. Ankaŭ ĝi enhavas satirojn kaj humuraĵojn, ĉi-foje — pri Esperanto kaj pri esperantistoj.

Kun helpo de Sten Johansson kaj Valentin Melnikov (dankon al ambaŭ!) estis baze elektitaj 50 tekstoj, kiuj ampleksus pli ol 200 paĝojn — estas agrable ke ni multe ridas pri ni, ja la popola maksimo diras, ke “nur tiu popolo estas granda, kiu kapablas ridi pri si mem”. Fine restis en la 80-paĝa kolekto 27 verketoj de 21 aŭtoroj klasikaj kaj modernaj, de Devjatnin, Baghy kaj Schwartz ĝis Štimec, Camacho kaj Steele.

Do, mendu la libron en via kutima libroservo kaj — legu kaj lernu!

Aleksander Korĵenkov


Ricevitaj libroj

Andrejev, Leonid. Judas Iskariota: Novelo / Tradukis el la rusa N.Zueva. — Елец: Елецкий гос. ун-т, 2005. — 74 pĝ.; 100 ekz. — [Donaco de N.Zueva].

Browne, Peter. Trilingva Landlim' = Frontera Trilingüe = Trilingual Borderland: [Poemaro] / Il. S.Sire. — Thaumiers: La Kancerkliniko, 2005. — 32 pĝ., il. — (La KromKancerKliniko, №20). — [Donaco de LKK].

Bunin, Ivan. Mallongaj rakontoj / Tradukis el la rusa V.Danilov, O.Ditjatkina, G.Gluĥov, D.Ivaniŝĉenko, A.Petrov, S.Rassoĥin, N.Zueva. — Елец: Елецкий гос. ун-т, 2005. — 31 pĝ.; 100 ekz. — [Donaco de N.Zueva].

Intimaj temoj en la Esperanto-beletro: Prelegokolekto de la kontribuoj prezentitaj dum la samtema Internacia Esperanto-konferenco, Prago, 2003 / Komp., enkond. Petr Chrdle; Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. — 104 pĝ.

Lins, Ulrich. Pavojingoji kalba. Esperantininkų persekiojimai / Tradukis el Esperanto Vytautas Rinkevičius. Vilnius: Eldona instituto pri sciencaj kaj enciklopediaj libroj, 2005. — 462 pĝ., il.; 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Litovaj popolkantoj: Kun muziknotoj / Kompilis A.Skiezgelas; Tradukis el la litova P.Űeliauskas, L.Kalvelis, P.Lapienė, A.Poška, A.Skiezgelas, V.Šilas. — Klaipėda: Ars Tektonika; Kaunas: LitEA, 2005. — 32 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Lukoševičius, Telesforas. Pradinis Esperanto kalbos kursas = Elementa Esperanto-kurso. — Panevėžys: Revo, 1999. — 88 pĝ.; 500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Sire, Serge. Revenis mi: Bildlibro. — Thaumiers: La Kancerkliniko, 2005. — 28 pĝ., il. — (La KancerKlinikoKrestomatio, №5). — [Donaco de LKK].

Лебрен, Виктор. Лев Толстой (чуловек, писатель, реформатор) / Перевод с эсперанто Б.Зозули — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 2005. — 209 pĝ. — [Donaco de Boris Zozulja]. 


Ridetoj el Pollando

Senĉese oni povas rigardi al:
(a) fajro, (b) akvo, (c) virino kiu parkumas aŭton.

Vespere iu telefonas al gaso-servo:
— Matene mi enŝaltis gasforneton sed gaso ne fajras.
— Sed ĉu vi, avinjo, bruligis alumeton?
— Ho ne, mi tuj bruligos …

— Ĉu vi havas la idealon de la virino?
— Mi havis.
— Ĉu havis? Sed kio okazis?
— Mi edziĝis kun la idealo.

— K… kki… kkie e.. ess… sttas le… le… leernejo p..p..p..por bb ba.. ball.. balbutantoj? — balbutanto demandis preterpasanton.
— Kiucele vi serĉas tiun lernejon, ja vi tiel bone balbutas?

Tradukis el la pola lingvo Geesperantistoj el Olsztyn


Laŭ spuroj de Ludoviko tra Bjalistoko

Sekvi la spurojn de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko estas facile kaj malfacile. Pro la militoj la centra parto de la urbo treege ŝanĝiĝis. Restis ĉi tie nur malmulte de iamaj originalaj konstruaĵoj.
La domo de Zamenhof
La malgranda, ligna, verdkolora naskiĝdomo de Ludoviko ĉe la stratoj Verda (nun Zamenhofa) kaj Blanka estis difektita dum la Dua Mondmilito. Oni detruis ĝin meze de la 1950aj jaroj por liberigi spacon por moderna “socialisma” blokdomo. Sur la muro de la najbara loĝdomo en 1959 estis pendigita memortabulo pri naskiĝloko de la kreinto de Esperanto. Ĉe iama strato Verda, same kiel ĉe aliaj najbaraj stratoj, ne plu restas domoj el la periodo 1859–1873 kiam tie loĝis la familio Zamenhof.

Post la Dua Mondmilito dum la rekonstruado de la urbo la tuta kvartalo ŝanĝis sian aspekton. Staranta centre nuntempa urbodomo — kiu fakte neniam servis kiel la vera urbodomo sed ludis rolon de komerca centro — post la Dua Mondmilito rericevis sian iaman aspekton kaj iĝis muzeo. Antaŭ jaroj apud ĝi sur la foirplaco dum bazaraj tagoj Ludoviketo havis eblecon aŭskulti diversajn lingvojn, observi miskomprenojn kaj malfacilaĵojn dum komercado pro manko de komuna lingvo. Ĉu vere ĉi tie en Bjalistoko, sur la urbodoma placo naskiĝis la ideo de la internacia lingvo? Eble jes, ĉar tiam la urbo estis multnacia, multkultura kaj multlingva.
La iama foirplaco (Jan Podziewski)
Ne multaj konstruaĵoj memoras la tempon de la juna Zamenhof. Ĉe la foirplaco Kościuszko certe memoras tion paroĥa preĝejo el la 18a jarcento, same kiel apuda rifuĝejo nomata populare “hospitalo”. Kontraŭ ili estas monaĥejo de fratinoj de mizerikordo de Sanktaj Vincento kaj Paŭlo.

De ĉi tie estas vere proksime al iama Reala Gimnazio (nun la 6a Liceo) ĉe la strato Varsovia 8. En la malnova, impona konstruaĵo el la komenco de la 19a jarcento funkciis publika gimnazio, en kiu laboris la patro de Ludoviko kaj kiun frekventis Ludoviko Zamenhof filo de Marko kun preskaŭ samaĝa Ludoviko Zamenhof filo de kuzo de Marko. Sur la muro de la lernejo ekde la jaro 1987 troviĝas memortabulo omaĝe al la kreinto de Esperanto.

Bjalistoka esperantistaro longe ne sukcesis honorigi la Majstron per la monumento. Finfine, en la jaro 1972, sur la skvaro ĉe la stratoj Malmeda, Białówny kaj Spółdzielcza oni starigis monumenton laŭ la projekto de J. Kucz. De tiu loko la plej fama bjalistokano de la 20a jarcento rigardas al la loko de sia naskiĝo.

La plej granda monumento al Zamenhof estas Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Waszyngtona 17. En ĝi unu el aŭditorioj estis nomita Salono Esperanto. La ĉambro por relertigado de infanoj ekipita per specialaj iloj por fizika ekzercado portas la nomon Lidia — filino de Ludoviko.

En la Kliniko okazos la festa malfermo kaj la fermo de la kvara Balta Esperanto-Forumo.

Se vi volas pli bone kaj pli detale ekkoni mian urbon kaj ĝian atmosferon — venu ĉi tien kaj partoprenu la kvaran Forumon.

Nina Pietuchowska
sekretariino de Fondaĵo Zamenhof
estraranino de Bjalistoka Esperanto-Societo


SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 3 (137)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2006:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo