Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2008. №1 (159)

Fotis Olga Shipovalenko

Sur la kovrilpaĝo estas vintra foto de Olga Ŝipovalenko (Kaliningrado).


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

NIA GASTO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario

Mi devas diri “adiaŭ” al tiu libera tono en kiu mi skribis miajn ĉi-tieajn komentojn pri la interna politiko de Ruslando. Ne pro prudenta egoismo, sed por ne krei problemojn al la redaktoro. Certe, la tuta lando ne atingis ankoraŭ la gradon de monolitiĝo de Ĉeĉenio (99% por la prezidenta partio dum la decembraj elektoj), sed la tendenco sin deklaras senvariante. La ŝtato streĉe laboris kun la ĉeĉenoj por igi ilin tiom dankemaj. Nun oni sentas ĝian zorgan atenton kreski universale — space kaj branĉe kaj atingi la kvaliton de aŭtenta totaleco. La denaska lojalismo de miaj samcivitanoj ne prezentas, cetere, iun realan embarason al la administra gildo. Evidente, en impeto de memidentiĝo la arketipoj de la nacio ŝtonigas la vojon al projekta futuro. Ni nomu ilin do ontologiaj futuristoj.

— La rusa popolo ne ŝatas jurosciencon kaj ne fetiĉadoras homajn rajtojn — ĝi amas sian elektiton, post kiu ĝi sentas la Dian manon. Nur unu karismulo — patro de la nacio — havas sufiĉan forton por unuigi la homamason en unu socian tuton kapablan al sencigita ago. — Tiel komentas (plenaprobe) la situon la organo del verkista unio, Literatura Gazeto.

Tiu tre tipa nun frazo lakoniĝas en la slogano pri nacia ĉefo-gvidanto. La futurismo manifestas longajn radikojn kaj deklaras sin komplete tradicia. Temas pri “eterna spirit-ontologia nacia vertikalo”, kiu nepre restariĝas post kiaj ajn metamorfozoj. Temas pri Plano de Putin. Ekzistas do certa plano, kiun la ĉefo kaŝis ĵaluze dum la ok jaroj de sia prezidenteco. Nun ekstreme gravas ke la nacio unuiĝu por doni vivon al tiu projekto. La “Unuigita Ruslando” kun ĉiuj siaj junulaj, maljunulaj kaj de nun jam infanulaj filioj jam sakramentis la Planon. Konforme al la etoso del momento ĝi sekvis la principon de mistereco de la inico. Havis lokon Akto de Kredo. Ĉar la fidela ne rezonas kaj ne hezitas, sed kredas kaj plenumas…

Skribinte ĉi-supron mi ne rompis, laŭespere, la promesitan lojalecon. Simple mi iom citis popularajn sloganojn sen iu atenco al karikaturo. En la ĉi-subo, eble, mi estu pli originala, sed neniom pli malamika al niaj vertikalaj sanktaĵoj.

Inter la ceteraj sanktaj atributoj de nia granda afero oni havas la jenan. Ĉiuj herooj de karisma naturo realigis siajn heroaĵojn en la eskorto de entuziasmuloj kies kredo projektis vertikalon ne el tera, sed el etera substanco. Al tia eskorto ne gravis la administra rango de sia elektito. Kaj la profeta elektito, laŭnorme, ne neglektis konsideri tiuaspektajn kvalitojn de sia eskorto. Ja, kiel oni diras, la reĝon faras la sekvantaro. La sekvantaro de nia karismulo, kiun li adoptis solene kaj publike, havas fluan administran historion. Ĝi ŝanĝis plurfoje kaj krute siajn politikajn principojn, sed neniam ĝi ŝanĝis la etikajn: esti ĉiam plej proksima al tiu, kiu nun plejpotencas.

Eble iom tre marĉeca grundo por la piedestalo de karisma gloro.

Alen Kris


Leonard Orban (Foto de Audvida Departemento de EK)Mi estas kontraŭ 
ununura lingvo en Eŭropo

Babilado kun EU-Komisionano pri multlingvismo

Dafydd ab Iago skribas el Bruselo

En la novembra Ondo ni esploris la mankantan subtenon de altrangaj politikistoj de la Eŭropa Unio al Esperanto kaj vidis, ke ankaŭ la nova EU-respondeculo pri multlingvismo, Leonard Orban, estas tre skeptika pri la neŭtrala pontlingvo. Intervjuita de la Brusela korespondanto de La Ondo de Esperanto, Orban ripetas la negativajn respondojn ricevitajn de esperantistoj eĉ dum la tempo de nur ses oficialaj lingvoj en 1958. La verda propono restas la sama: enkonduko de la internacia helplingvo por faciligi kaj rapidigi dialogon, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiu eŭropano. Sed je ĉiu pligrandiĝo EU preferis aldoni novajn naciajn lingvojn.

Ĉu tamen estas ebleco por Esperanto en la nova Eŭropo? Aŭ, pli modeste: ĉu troveblas EU-mono por Esperanto-projekto? La komisionano pri multlingvismo Orban povus respondi tiun demandon kaj povus doni direkton al la lingva politiko de la Komisiono. Orban eĉ povus forigi la makulon de artefariteco, en “seriozaj” kaj “eŭropaj” medioj pri nia kara lingvo. Ĉu Esperanto rajtas ricevi financan subtenon de EU-programoj same kiel la oficialaj EU-lingvoj? “Teorie jes, sed mi ne povas respondi tiun demandon”, — Orban diris al mi.

Sed detalan kaj lertan respondon donis al mi oficisto en la kabineto de Orban. “Ĉiuj lingvoj de la mondo estas allaseblaj sub la lingva programo de la Tutviva Lernadprogramo. Tamen Esperanto estas tre aparta, kompleksa kaj malfacila kazo. Ni ĝin ne promocias, ĉar komprenado de aliaj kulturoj venas de la lernado de tiuj lingvoj, kiuj donas esprimon de tiuj kulturoj”, — diris la fidata oficisto de Orban, sekvante la oficialan sintenon de la Komisiono laŭ la piednoto de la Nova Kadrostrategio por Multlingvismo el la jaro 2005. Bedaŭrinde, tiuj homoj, kaj eĉ ne Orban, direktas la politikon pri la disdono de EU-subtenoj al Esperanto-projekto.

Ĉi-sube La Ondo de Esperanto interparolas kun la EU-respondeculo pri lingvaj aferoj, Leonard Orban.

Ĉu vi pensas ke lingvoj kiel Esperanto povas esti la solvo por Eŭropo?

Ne. Mi estas kontraŭ komuna lingvo (“lingua franca”). Ni havas tiom da lingvoj. Tio estas nia riĉeco kaj ni devas uzi la lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas alian lingvon ĉar ni jam havas multajn. Ni jam havas tre riĉajn lingvojn.

Mi jam aŭdis Esperanton plurajn fojojn. Kompreneble, mi ne povas ĝin paroli. Gravas ke ni promocias la lingvojn parolatajn en la Unio. Tio signifas la oficialajn lingvojn, sed ankaŭ la aliajn. Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki.

Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon. Ni estas fieraj pri nia heredaĵo reprezentita per granda nombro de kulturoj kaj lingvoj. Ni volas ne nur pluteni ĉi tiun riĉecon sed ankaŭ promocii ĝin.

Post la pligrandiĝo de EU en 2004, la lingvonombro duobliĝis, sed la buĝeto por multlingvismo kreskis nur je 20%. Ĉu tio indikas mankon de apogo al multlingvismo?

Ni devas esti tre praktikaj, kaj ni plutenas la kostojn je certa nivelo. Pro tio ni tiel insistas pri novaj teknologioj por sekurigi la longedaŭran subteneblon de la nuna lingva reĝimo. En la proksima kaj fora estonteco la nombro da lingvoj kreskos ĝis 30 aŭ pli. Ni devas trovi vojojn, ne nur je manaĝera nivelo, sed ankaŭ teknologie, por sekurigi la subteneblon kaj pluteni la kostojn je akceptebla nivelo.

Ni devas esti tre singardemaj pri elspezado de la mono. Estas pli kaj pli da petoj pri multlingvismo, kvankam, kompreneble, estas voĉoj kiuj diras, ke estus pli bone havi komunan lingvon kaj ke tio simpligus aferojn. Tio ne estas vera. Estas grandega plimulto por multlingvismo je nacia nivelo.

Kiom kostus nova lingvo, ekzemple la kroata?

Estas tre malfacile tion kalkuli. La tuta multlingva buĝeto kostas por civitano ĉirkaŭ 2,40 eŭrojn. Estas ĉirkaŭ unu elcento de la EU-buĝeto, aŭ unu miliardo da eŭroj. Tamen estas tre malfacile diri, kiom kostas unu aparta lingvo, precipe kiam ni parolas pri novaj lingvoj. Ni dungas homojn je konstanta bazo. Ni ne povas kalkuli eĉ por la Komisiono, sen mencii la Parlamenton, Konsilion kaj aliajn instancojn.

Ĉu estas ŝanĝoj rilate al multlingvismo kaj lingva politiko en la nova Traktato de la Eŭropa Unio?

Ni havas novan artikolon 2. La Unio respektos sian riĉan kulturan kaj lingvan diversecon. Tio estas klara kaj tre grava principo de la Unio.

Sed kion tiu principo signifas en la praktiko? Ĉu ĝi povas haltigi agadojn, kiuj minacas specifan lingvon?

Ne, sed utilas havi tian tipon de politika principo. Mi ne estas jura spertulo. Ni havas EU-programojn, kiuj enkadrigas promociadon de regionaj kaj malpli uzataj lingvoj. Sed estas tro frue paroli, kion ni proponos en la venonta strategio. Ni pripensas kiel emfazi la promociadon de la lingva diverseco. Estas bonaj bazoj por promocii kaj fortigi niajn multlingvajn politikulojn. Tamen ni devas ankaŭ konsideri la principon de la suvereneco de Membro-Ŝtatoj.

Multaj dunganoncoj de internaciaj kaj eŭropaj firmaoj indikas, kiel kvalifikon, ke la kandidato estu “denaska parolanto de la angla”. Ĉu tio estas malbona aŭ kontraŭleĝa laŭ via opinio?

La angla ne sufiĉas. Tio ne estas kontraŭ la angla. Por ekhavi bonan laborpostenon en Rumanio, oni devas scii fremdajn lingvojn. Kun nur unu lingvo vi ne havas konkurencan avantaĝon. Pli kaj pli da homoj, kiuj parolas diversajn lingvojn, havas pli da ŝancoj. 

Jaroslaw Czubinski (Fotis HaGo)Iĝi veraj ambasadoroj de bona volo

Intervjuo kun Jarosław Czubiński

Jarosław Czubiński, ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, estas bone konata de partoprenantoj de la kaliningradaj Zamenhofaj Semajnfinoj. Amiko de Esperanto, li estas unu el la kvin laŭreatoj de la diplomo de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo pro "granda kontribuo al promociado de Esperanto en Baltio kaj en Kaliningrada regiono". Nun, fine de sia kaliningrada deĵoro, same kiel antaŭ kvar jaroj, li respondas demandojn de La Ondo.

Vi laboras en Kaliningrado jam ses jarojn. Kutime diplomatoj ne oficas tiom longe en la sama loko…

Ankaŭ mi sentas, ke mia restado en Kaliningrado estas tro longa. Iusence mi estas "viktimo" aŭ "garantiulo" de bonaj kaliningradaj-polaj rilatoj. Mi substrekas la pozitivan signifon de tiuj vortoj. Mia alveno estis ligita kun la enkonduko de la nova viza regularo. En 2004 post la aliĝo de Pollando al EU la reguloj ŝanĝiĝis. Nun Pollando aliĝas al la Ŝengena zono, kaj mi devas plu resti ĉi tie, por ke la konsulejo trapasu la transiran periodon sen gravaj problemoj.

Kiujn komplikaĵojn spertis la konsulejo pro tiuj ŝanĝoj?

Granda defio estis stabiligo de la vizaj proceduroj kaj de aliro de niaj vizitantoj al tiuj demandoj dum momentoj de ŝanĝiĝo. Ke ni sukcesis, montras tio, ke jam nun, antaŭ la eniro en Ŝengenion, ni donas pli ol 500 Ŝengenajn vizojn ĉiutage — unu el plej grandaj nombroj inter ĉiuj konsulejoj de EU-landoj.

Kion Vi povas mencii kiel sukcesojn kaj malsukcesojn en Via laboro en Ruslando?

Reciproka malkovro estas sukceso. Malkovro de apudlimaj regionoj kaj de Pollando ĝenerale por vizitado de kaliningradanoj kaj ruslandanoj el aliaj regionoj. Statistiko konfirmas tion. Pasintjare 40% da ĉiuj vizitoj al Pollando el eksUSSR pasis tra Kaliningrada regiono. Mi povas ripeti la vortojn de la Kaliningrada guberniestro, Georgij Boos, ke Kaliningrado kaj la regiono estas loko de renkontiĝoj.

Se hodiaŭ ne eblas realigi ion, estonte eblos reveni al la sama temo. Tial mi ne konstatas definitivajn malsukcesojn. Restas, ekzemple, problemo pri transirado de la limo, kiu tuŝas ankaŭ esperantistojn, kiuj deziras veni ĝustatempe al renkontiĝoj kaj kongresoj. Sed foje oni devas longe atendi ĉe la limo. Ni deziras, ke tiu proceduro estu pli agrabla.

Kia estis Kaliningrado antaŭ ses jaroj? Kiel ĝi ŝanĝiĝis?

Mi ne povas juĝi objektive, ĉar ankaŭ mi estas kaliningradano kaj ne bone rimarkas, kiel evoluas la urbo, same kiel gepatroj ne rimarkas kiel kreskas iliaj infanoj. Sed miaj polaj gastoj diras, ke Kaliningrado rapide evoluas. En januaro 2002 mia impreso estis, ke nokto daŭras la tutan diurnon. Estis mallume pro malmultaj stratlampoj. Kvazaŭ insuloj da lumo estis vitrinoj de kelkaj vendejoj. Nun la urbo tage kaj nokte estas lumigata, diverskolora kaj bela.

Alia afero, kiun atentas la urbanoj, estas vojoj kaj trotuaroj. Kiel kaliningradano, mi kun ĝojo asertas, ke vivi en la urbo iĝis pli facile, la vivkvalito altiĝis. Ne nur pro klopodoj de la urbestraro, kiu efektivigas tiujn ŝanĝojn, sed ankaŭ pro la loĝantaro, kiu postulas, ke la urbo evoluu ĝuste tiudirekten. En Kaliningrado koincidas deziroj de la loĝantoj kaj agoj de la urbestraro. Mi gratulas!

Via familio restas en Varsovio. Ĉu Vi ofte renkontiĝas kun la edzino kaj filinoj?

Bedaŭrinde, malpli ofte ol ni deziras. Mallonge la familio estis kun mi. Poste la edzino revenis al Varsovio, kie ŝi havas bonan laboron, kaj la filinoj tiam vizitis lernejon. Nun ili studas en la Varsovia universitato slavajn lingvojn, unuavice, la bjelorusan, ukrainan kaj rusan.

Simile estis komence de la 1990aj jaroj, kiam mi oficis en nia ambasado en Minsko. Tiam la infanoj estis etaj kaj vidis min en Varsovio nur du fojojn jare, kaj ili aŭtomate nomis min "onklo". Nun estas alia situacio, ni povas interkomunikiĝi rete, uzante kameraon. Krome, duonvoje inter Varsovio kaj Kaliningrado — en unu la plej belaj regionoj de Pollando, Varmio kaj Mazuroj — ni luis domon, kaj tie okazas renkontoj en vasta rondo, ĉar ĉiuj niaj amikoj scias pri la domo. Iufoje por mi ne sufiĉas loko, ĉar ĉiuj havas ŝlosilojn. Tia situacio donas al mi pli da tempo por laboro kaj vivo en Kaliningrado. Nia familio estas firma.

Jaroslaw Czubinski interparolas kun Halina Gorecka (Fotis AlKo)

En 2009 la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko. Tiu decido estis malfacile akceptita, ĉar laŭ kelkaj Bjalistoko ne taŭgas kiel kongresurbo. Kion vi pensas pri tio?

La urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, persone batalis por ke la kongreso en la jaro de la 150-jariĝo de Zamenhof okazu en Bjalistoko. Kiam la decido estis akceptita, li sendis mesaĝon al siaj oficistoj kun tri latinaj vortoj: "Veni, vidi, vici!"

Sendube, el la vidpunkto de aliaj polaj urboj kaj regionoj, Bjalistoko situas ĉe la orienta limo de Pollando, aŭ, kiel iuj diras, en Pollando B, la dua kategorio. Sed la urbo havas tiom da avantaĝoj, ke feliĉe aperis tiuj, kiuj rimarkis ilin.

Unue, en Bjalistoko la Eŭropa Unio ne nur finiĝas, ĝi ankaŭ komenciĝas tie. Bjalistoko do estas vizitkarto de EU. Due, estas bone, ke la urbo aprecas la grandegan rolon de Zamenhof, kiu penis spirite unuigi la popolojn de la mondo. Kaj trie, se tiu ĉi kongreso okazus ne en Bjalistoko, mi, kiel polo, ne komprenus tion. Ĉiu urbo havas malmultajn personojn pri kiuj ĝi fieras. Zamenhof por Bjalistoko estas persono, sur kiu oni povas bazi sian estontecon. Ĝuste tiel okazas. Ke urboficistoj lernas Esperanton, diras pri perspektivo. Mi gratulas la urbestron kaj la loĝantojn de Bjalistoko.

Mi certas, ĉar mi konas ĉi tiun bonan turisman regionon, ke la urbo eltenos la malfacilan organizan periodon, kaj ĉiuj kongresanoj estos kontentaj, eĉ se la kongresejo estos granda tendo. Antaŭ unu jaro en Varsovio pasis tre grava renkonto de pintaj reprezentantoj de la EU-ŝtatoj, kaj ili renkontiĝis en tendo. Neniun tio ĝenas.

Se temas pri trafiko kaj vojoj, nun Pollando intence uzas eblecojn kiujn donas la aliĝo al EU, interalie por evoluigi la infrastrukturon de ĉiu regiono, ankaŭ de Bjalistoko. Mi, kiel varsoviano, scias, ke baldaŭ oni povos atingi Bjalistokon duoble pli rapide ol nun.

Kiel esperantistoj povas partopreni en dialogo inter Pollando kaj Ruslando, ankaŭ en la procedo de la unuiĝo de Eŭropo?

Esperantistoj pli rapide ol la aliaj trovis la lingvon de dialogo, kaj tio estas la plej rekta respondo al tiu tre komplika demando. Sendepende de sia nacieco, esperantistoj kapablas interparoli kaj kompreni unu aliajn; eble tia estas estonteco, kiu atendas nin. Por ĉiuj la ĉefa problemo estas komenci interparoli kaj veni al konkludoj. Esperantistoj atingas tion pli facile, nomante per la sama vorto la saman fakton aŭ eventon. El tiu vidpunkto esperantistoj havas potencialon por iĝi veraj ambasadoroj de bona volo.

Tiu ĉi ambasadora rolo iugrade jam realiĝas. Mi bone memoras la Zamenhofajn Tagojn en nia konsulejo, kiujn vi kaj ni kunorganizis. Mi ĝojos, se reprezentejo de la lando de Zamenhof ankaŭ en la estonteco daŭrigos la komunajn agadojn. Ni konstatas ankaŭ, ke esperantistoj sendepende de siaj loĝ-lando kaj nacieco, danke al sia universala aliro al la vivo, ne rimarkas la limojn, kion pruvas La Ondo, presanta la revuon en Pollando kaj la librojn en Litovio. Bonega ekzemplo de translima kunlaboro inter najbaroj, kiujn ligas la lingvo Esperanto.

La esperantista partopreno en la Ekonomiaj Forumoj en Krynica estas la ĝusta direkto, en kiu necesas labori, t. e. montri praktikajn elementojn de la utilo, kiun sekvigas kono kaj unuigo de ĉiuj surbaze de kono de Esperanto.

Mi povas certigi, ke kaliningradaj esperantistoj havos neniujn problemojn ricevi polajn vizojn. Eĉ pli, ni strebos fari tiel, ke la konsuleja kotizo prefere estu elspezata ne por vizaj formalaĵoj sed dum la restado en Pollando.

Fine, pri Viaj planoj…

Ŝercadire, kiel konsulo, kies lando en la proksimaj tagoj eniras la Ŝengenan zonon, mi revas ĝisvivi la Novan Jaron. Aranĝi ĉiujn aranĝendajn vizojn por kaliningradanoj…

Mi esperas reveni al Varsovio somere 2008. Se ĝis tiu tempo vi okazigos en Kaliningrado esperantistan eventon, mi invitos uzi la eblecojn de la konsulejo. Kalkulu pri subteno de la konsulejo de Pollando kiel lando de Zamenhof. Kvankam li estas homo de la tuta mondo.

Bonvolu transdoni al la esperantistoj miajn gratulojn okaze de la Kristnasko, Novjarfesto kaj Zamenhofa Festo! 


Jaro 2007: niaj atingoj kaj fiaskoj

En la decembra Ondo komenciĝis serio de ekspres-enketoj. La unua demando celis eldonistojn, kiuj respondis pri eldonotaj libroj. La dua demando, sendita al dek kvin diverstendencaj esperantistoj, tekstis: "Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en la jaro 2007 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?" Naŭ demanditoj respondis.


Renato CorsettiLa plej pozitiva: La UK kaj IJK en Azio, kiuj kune kun la Azia kongreso, montras al ni, kiom forta estas la Esperanto-movado en Azio. Bonŝance Esperanto ne plu estas nur eŭropaĵo.

La plej malpozitiva: La eksternorma interesiĝo de esperantistoj pri stultaĵoj (kion skribis difinita reta bulteno hieraŭ vespere, kaj kion respondis difinita monda organizaĵo) aŭ pri historiaĵoj. Estas orgio de historio en la movado, kiu en ekonomie evoluintaj landoj transformiĝas de movado de batalantoj al movado de eks-batalantoj. Gravas kion faris esperantistoj en la pasinteco nur se ni pretas fari same.

Renato Corsetti (Italio)
Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio 


Probal DasguptaMi taksas kiel la plej pozitivan la aperon de Historio por malfermi estontecon: ĉina-japana-korea komuna mezlerneja lernolibro pri la moderna historio de la tri landoj. Mi estas certa, ke io simila estus verkebla en eŭropaj aŭ sudaziaj medioj — kaj ke verki ĝin devigus al simila 42-kapa verkantaro vere plenkreski.

Al mi persone la plej negativa fakto en 2007 restas io jam konstatita antaŭ kelkaj jaroj — ke la esperantigita finna klasikaĵo Sep fratoj fariĝas legebla por mi nur, se mi en 2005 vojaĝas al Finnlando, persone prunteprenas la libron de amiko, kaj legas ĝin. La libro restas elĉerpita; pro kopirajtaj problemoj tiun tradukon ne eblas reeldoni; neniu kuraĝas entrepreni duan tradukon post tiel brila pioniraĵo. Mi ĝuis ĝin; ĉu la libro restos ankoraŭ longe nealirebla al aliaj?

Probal Dasgupta (Barato)
Prezidanto de UEA


La plej pozitiva evento en 2007 estas la apero de Beletra Almanako, ĉar tio kio bremsas la eldonadon de esperantaj literaturaĵoj ankaŭ bremsas la disvolviĝon de Esperanto. Pro la sama kialo, la malevento estas la malapero de Fonto. Esperanto ne plu vivos sen bunta kaj abunda literatura produktaĵo.

Madeleine de Zilah (Francio)
Kunredaktisto de La Gazeto


Slavik IvanovMi taksas pozitiva la grandan altnivelan konferencon, kiu okazis la 13an de aprilo en Ruslanda akademio pri edukado. Kvankam rezulte de tiu konferenco Esperanto ne estis enkondukita kiel studobjekto en mezlernejoj, oni almenaŭ ekparolis pri tio iom serioze. Antaŭe neniuj esploroj pri tio estis farataj, kaj "fremda lingvo" jam delonge en ruslanda edukado iĝis sinonima al "angla lingvo". Mi pensas, ke Ruslando subtaksas sian influon al la monda elekto de internacia lingvo.

Alia, pli "esperantuja", pozitiva novaĵo estis por mi la nova iniciato de la krea grupo E@I, kiu planas fari retan informejon, kiu provizore havas la nomon Esperanto aktuale. Tiu informejo provizados pretajn materialojn (ĉefe novaĵojn) pri Esperanto kaj la mondo parolanta en tiu lingvo; ekzistos multaj lingvaj versioj kun laŭebla (do eble elekta kaj "alproprigita", facile farebla) traduko de tiuj materialoj. Tiel povas okazi plenigo de la nuna vakuo pri informado pri Esperanto en multaj naciaj lingvoj.

Mi iom longe pensis kaj ne rememoris ion vere negativan. Negative impresis min la antaŭnelonga novaĵo pri nuligo de oficialaj rilatoj inter ILEI kaj UNESCO. Krome, mi atendis ion pli impresan de vizitita somera E-renkontiĝo, sed mi ne nomu tiun eventon, ĉar eble kulpas ne la evento, sed mi mem.

Slavik Ivanov (Ruslando)
Redaktanto de Esperanto-novosti.info


Hori YasuoMi respondas, sed tute persone, pri la atingoj:

Kongreso: Kompreneble la UK en Jokohamo. Mi estas ĝoja, ke multaj alte taksis ne nur la kongreson sed ankaŭ Japanion mem, menciante, ke Japanio estas bela kaj pura. Iu eĉ diris, ke ŝi vivis en Japanio kvazaŭ en bela sonĝo.

Renkontiĝo: La 7a Internacia Himalaja Renkontiĝo estis la plej bela por mi, renkonti karajn nepalajn amikojn kaj grimpante monton en Lantang-Regiono altan 3300 metrojn. La vetero estis bela kaj ĉiutage mi ĝuis la belan pejzaĝon.

Libroj: La subajn mi eldonis.

Raportoj el Japanio 10. Mi komencis verki raportojn pri Japanio en 1992 kaj la unua libro eldoniĝis en 1998. Poste ĉiujare mi eldonis novan libron en la serio, kaj ĉi-jare ĝi atingis la 10an numeron.

Vivoj tra la mondo. Post Monatoj tra la mondo ni povis eldoni la duan en la serio Tra la mondo, rete kolektinte raportojn el 11 landoj.

Esperanto kaj mi. Kiel prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, mi kredas, ke la movado progresis, formante pli da solidareco en Azio. Rezulte de tio, mi povis kolekti 180 eseojn el 17 landoj kun la temo "Esperanto kaj mi". Tio estas belega rezulto, kaj mi fieras pri tio.

Hori Jasuo (Japanio)
Prezidanto de KAEM


Jakvo SchramLa plej malbona afero estis la morto de Jules Verstraeten el Antverpena La Verda Stelo. Li estis Esperantisto ĝisoste, kiu dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Li donacis milojn kaj milojn da eŭroj al Esperanto (neŭtrala movado) kaj samtempe laboregis ĝis la plej lasta tago kiel simpla, modesta homo por ke revuoj kiel Monato kaj aliaj atingu la abonantaron. Se ĉielo ekzistas, li nun parolas kiel plej kara amiko kun Zamenhof.

SAT estas kleriga kaj instrua asocio, kiu elektis Esperanton kiel laborlingvon. Kaj per tio ni tuj venas al plej negativa punkto. Dum multaj jaroj depost kiam mi agadas en SAT, mi devas, kun granda bedaŭro, konstati ke la ĝenerala esperantisto fakte apenaŭ aprezas, ke laborista kaj progresema asocio kia SAT estas, uzas la lingvon kiu ne estas ligita al iu nacio, do iun sennacian lingvon. Kun bedaŭro mi ĉiam konstatas, ke multaj homoj, ĉekape la loka E-grupeto el La Ĉaŭdefono (Civito aŭ io simila) facilanime kritikas SAT, sed apenaŭ scias kia laboro okazas en la asocio. Nu pigreco en penso kaj preno de informado estas libereco kiun ni devas respekti, ĉu?

Kiel dirite, ne estante Esperanto-asocio sed eduka kaj kleriga, la plej pozitiva afero estis la fondiĝo de nova eldonkooperativo ene de SAT. Kreita de grupo da junaj aktivuloj, kiuj decidis revivigi unu el la gravaj celoj de SAT, eldoni kvalitajn librojn, broŝurojn, ktp. Dua afero estas kreado de forta kaj laborpreta redakta skipo kiu malŝarĝos nian ĝeneralan sekretarion pri la tasko de redaktado, kiam li, post longa sindediĉo al SAT povos ĝui emeritiĝon ek de 2009. Same grava estis la SAT-Kongreso, kiu ne, kiel iu profesoro deklaris, estis la lasta kongreso de SAT, sed la lasta okazinta ĝis nun, kie partoprenis pluraj junaj homoj, kiuj montris sin pretaj transpreni la torĉon de la maljunaj aktivuloj. La SAT-Kongreso en Parizo montris, ke la rolo de SAT certe ne jam finiĝis, sed male ke inter nun kaj 10 jaroj ni denove havos SAT, kiu ludos signifan rolon eble ne en Esperantio, sed certe en la mondo de la laboristaro, kiu pretos meti paŝon al lernado de universala lingvo kaj konscios pri la problemoj, kiujn la nuna tro kapitalista mondo alportas al la homaro.

Jakvo Schram (Belgio)
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT


Giorgio SilferPozitive

— La progreso de esperanto kadre de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, specife danke al la rolo de Kultura Centro Esperantista per la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

— La akiro de jura personeco fare de TEJO, kaj ĝia bona financa situacio.

— La demokratiaj elektoj (tri listoj, entute 35 kandidatoj por 19 postenoj) kaj la starto de la dua mandato de la Senato de la Esperanta Civito, kun solena inaŭguro en la EU-parlamentejo en Bruselo.

— La unua Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (kun eventoj en Budapeŝto, Milano, Vieno).

— La demarŝoj de la Esperanta Civito ĉe Monda Socia Forumo, Kampanjo por la mortopuna moratorio kaj batalo kontraŭ grapolbomboj (en ĉi-lasta partoprenas ankaŭ SAT).

Negative

— La deklasigo de ILEI en ĝiaj rilatoj kun Unesko.

— La malforteco de TEJO rilate al la kontinueco de siaj gvidaj organoj.

— La manko de kandidatoj por la Komitato de UEA (nur 5 kandidatoj por 7 postenoj, malgraŭ kvinmilo da membroj) kaj la sovetieca elektosistemo por la Estraro de UEA.

— La strategio de UEA en Afriko, malgraŭ admonoj kaj protestoj de Hans Bakker al Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

Giorgio Silfer (Eŭropo)
Konsulo de la Esperanta Civito


Spomenka StimecLa plej granda evento en 2007 okazis en Jokohamo: renkontiĝo kun poetoj japana kaj Esperantaj, al kiu japanoj invitis faman japanan poeton Tanikawa Shuntaro. La evento allogis kvindekon da civitanoj de Jokohamo al UK kaj TV-teamon. Imitinde!

El mia vidpunkto, la plej nesukcesa estis la laboro de la Elekta Komisiono de UEA.

Spomenka Štimec (Kroatio)
Sekretario de KEL 


Wu GuojiangMi opinias, ke invit-projekto de Japana Esperanto-Instituto por la 92a UK en Jokohamo estas la plej pozitiva Esperanto-evento en la jaro 2007. Ĝi sukcese partoprenigis en UK 20 elstarajn esperantistojn, kiuj havas problemojn pri kotizo kaj vizo en evoluantaj landoj de Azio, kaj efike kaj iniciateme antaŭenpuŝis la azian movadon. Ĝi modele kreis kaj prezentis bonan sperton kuraĝigi esperantistojn, grandigi aliĝ-landojn kaj veki atenton kaj intereson de neesperantistoj al Esperanto. Ĝi havas gravan signifon por okazigo de la venontaj UK-oj.

Mi ne povas elekti la plej negativan Esperanto-eventon en la jaro 2007, sed ŝajnas al mi, ke estas bedaŭrinde, ke esperantistoj el Afriko ne aperis en la Jokohama UK. Tio estas nesufiĉa por UK nomata monda kongreso.

Wu Guojiang (Ĉinio)
UEA-komisiito pri ĝemelurboj 


En Pollando, do nenie

Komentario de Zbigniew Galor

Alfred Jarry — kunkreanto de la teatro de absurdo — komencis sian plej faman dramon per frazo: “La historio okazas en Pollando, do nenie”.

Pasis jam pli ol cent jaroj, kaj la frazo de Ubu reĝo konstante ŝajnas freŝa. Ĉar, ĉu oni povas tiom facile elpensi duan tian landon, kie ĉiutaga porcio da sensencaĵoj kaj absurdaj paradoksoj estus pli granda, ol povas aperi en eĉ la plej heroa imago? Fine, temas pri lando, kie naskiĝis Sławomir Mrożek kaj du ĝemelaj fratoj-politikistoj: Lech kaj Jarosław Kaczyński.

Ĉu la lando, kiu kuŝas nenie, povas esti antaŭvidebla kaj elkalkulebla? Ne, ne povas ekzisti tia. En ĝi ĉio povas okazi. Pro tio — ho, sankta paradokso — ĉion oni centprocente povas … antaŭvidi. Ankaŭ la rezulton de la regado de la fratoj Lech kaj Jarosław Kaczyński, ekzemple, tiel, kiel en 2006 skribis Komitatano Z:

“Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos nur post kelkaj jaroj”.
LOdE, 2006, №12
En absurda lando “nenie” tiuj ĉi vortoj perdas sian pezon. Tio okazas ankaŭ sur fono de akra opinio de Wałęsa pri la fratoj, kiuj estis ankaŭ membroj de lia registaro. Li, antaŭ la balotado, publike priskribis J&L Kaczyński kiel ruinigantojn de ĉio, pri kio ili okupiĝas. Tiu imago rapide disvastiĝis inter la poloj kiel konvinko, ke la ĝemeloj rapide kompromitiĝos. Do ilia fino estis atendata — ekskluzive far iliaj apogantoj — jam en momento de ilia elekto.

La rimarko de Komitatano Z, pri ekhonto de poloj kaj pri postkelkjara ŝanĝo-ŝanco estas pli proksima al psikologio de kafejaj sorĉistoj ol al rigardo, kiu rimarkas sociajn procezojn okazantajn en Pollando.

Dum la balotado en 2005 la partion PiS (Leĝo kaj Justeco — partio de la fratoj Kaczyński) unuavice apogis loĝantoj de pli malriĉaj, malgrandaj kaj mezaj urboj, malaltedukitaj homoj, ankaŭ sud-orientaj vilaĝaj partoj de Pollando. Al socia bazo de venkintoj apartenis ankaŭ dogme religia tutlanda katolika komunumo Radio Maryja gvidata far pastro Rydzyk — kun ĉefe emeritaj virinoj. Pro populareco de specifa kapkovrilo inter ili, ĉi tiu grupo ricevis la politikan nomon “mohajraj ĉapuloj” (moherowe berety).

Ankaŭ de aliaj lokoj en Pollando devenis homoj, pri kiuj oni skribas “viktimoj de transformado”. Iliajn bezonojn kaj atendojn antaŭ balotado plej bone rimarkis nur unu el la ĉefaj partioj — la partio de Kaczyński. Se iĝis akceptebla priridadi la konduton de ambaŭ fratoj-politikistoj, tiam primokadi ilian socian bazon atestis pri nekompreno de la fenomeno, kiu certigis potencon al ili kaj krome estis neetika.

Sen komenti pri la politika aktivado de fratoj Kaczyński, pro ilia regado certe Pollando por multaj eksterlandanoj kaj poloj iĝis pli konkreta. Aŭ almenaŭ iĝis pli facile trovebla.

Jarosław Kaczyński: “Nun, putino, ni!”

Sintenon al potenco de ambaŭ fratoj kaj iliaj apogantoj esprimas fama frazo de J. Kaczyński, kiu kritikante la socian kontrakton de la Ronda Tablo, substrekis, ke venis ilia vico ekhavi ŝtatan potencon kaj publike diris: “Nun, putino, ni!”

(Pole: “Teraz, k…a, my!” En gazetaro ĝi funkcias ankaŭ kiel mallongigo: TKM. Nun, post rifuzo de la origina vulgarismo estas uzata kiel — TM.)

Por ke la fenomeno de PiS-registaro ne restu nur en la lando de absurdoj, plej bone estas referenci al la nuntempa pollanda historio. En ĝi duoble grava estis la jaro 1989. En tiu ĉi jaro okazis kunsidoj de la Ronda Tablo kaj falis la Berlina Murego, kio estas traktata kiel komenco de pollanda transformado. Rezulte de la Ronda Tablo okazis paca transpreno de ŝtata potenco pere de la opozicia Solidareco, kies simbolo restis Lech Wałęsa. Post dek kvin jaroj (en la jaro sukcesa por la fratoj Kaczyński en la elektoj prezidenta kaj parlamenta) la procezo de transformado dividis polojn je profitantoj kaj malvenkintoj.

Teresa Trojańska la nefavoran, kaj eĉ malamikan rilaton de la fratoj Kaczyński al la Ronda Tablo klarigas en sia libro My (Ni) sur marĝeno de intervjuo kun J. Kaczyński. La kaŭzon ŝi trovas en la kontraŭdiro inter la grandegaj politikaj ambicioj de la ĝemeloj kaj ilia malgranda rolo dum la rondtablaj kunvenoj, same — dum la strikoj en la jaro 1980 kaj la kreado de Solidareco.

Laŭ Kaczyński, la rondtabla kontrakto perdis sian historian signifon, ĉar baze de la kontrakto formiĝis nova elito, kiu konsistas el la malnova komunisma “nomenklaturo” kaj el nova “postsolidareca” grupo, kiuj akiris pozicion de posedantoj. Do, oni devas trairi al la sekva etapo. Tiucele oni bezonas “plirapidigon”, t.e.: rompon de malnovaj paktoj, malkomunismigon de Pollando; kaj malliberigon de generalo Jaruzelski kaj eĉ uzi kontraŭ li la plej altan punon, se evidentiĝus, ke li la militan staton enkondukis por sia propra uzo, ne kiel defendon kontraŭ la soveta interveno. Do, principe la samajn premisojn kiel PiS havis la unua partio kreita far fratoj Kaczyński — PC (Porozumienie Centrum — Interkonsento Centro), kiu rapide falis en la jaro 1993.

Sherca bildo el la pollanda revuo WprostNe malhelpu, ni ĝuste nun regas

Tre favora por la regado de PiS estis la tre bona stato de la pollanda ekonomio. Oni povas paradokse diri, ke la plej granda ekonomia atingo de la pasinta Kaczyński-registaro estas tio, ke ĝi … tute ne okupiĝis pri la ekonomio. Ĝi profitis bonan konjunkturon. La pollanda ekonomio evoluis kun averaĝa 20%-a rapideco jare sur la ondo de tutmonda prospero. Tio estis rezulto i.a. de pli fruaj investoj. Tamen PiS lasis la situacion nefavora. Tiu ĉi partio realigis i.a. la unuan post 1989 transakcion de reaĉeto de privatigita Banko de Medioprotektado: la ŝtato aĉetis tri kvaronojn de ĝiaj akcioj, uzante tiucele monon el la impostoj de la civitanoj.

La koalicio de PiS kun partioj antaŭe ne akceptataj en rolo de oficialaj kunlaborantoj (Samoobrona kaj LPR), elvokis grandan kritikon. La fratoj Kaczyński traktis la kritikajn voĉojn kiel personan atakon. La tiaman situacion, en kiu okazis grandaj kvereloj, kiujn mencias Komitatano Z, bone esprimas satira bildo: grandaj pordoj al salonego de parlamento kaj surskribo pendigita sur klinko: “Ne malhelpu — ni ĝuste nun regas”.

Privatigado kaj pakto

Post la jaroj de privatigado poloj, laŭ diversaj opinisondadoj, diris ne al la “forŝtelado de nacia havaĵo”. Esprimo de tiuj ĉi sintenoj renkontiĝis en politiko de PiS kun ideologio pri batalo kontraŭ la “pakto” kaj korupto. Pakto rilatis al: sekretaj servoj, politikistoj (speciale maldekstraj), elituloj de negoco, reprezentantoj de amaskomunikado, membroj de mafio. Dujara regado de PiS kaŭzis, en la realo, malrapidigon de privatigado, sed ne ĝian nuligon.

Malgraŭ tio, kompare kun intencoj de PO (Platforma Obywatelska — Civitana Partio), la politiko de fratoj Kaczyński ĉi-rilate prezentiĝas kiel sufiĉe zorgema. Kaj la partio ĵus venkinta en sia programo, titolita Polska Obywatelska (Civitana Pollando), anoncas privatigadon de ĉio ankoraŭ ebla; i.a. de hospitaloj kaj lernejoj. Temas ankaŭ pri elektro, akvo, gaso, komunikado kaj multaj aliaj branĉoj, traktataj en la civilizita mondo kiel komunaj havaĵoj, kiuj ne povas esti gvidataj per simpla ekonomia kalkulado kaj senleĝeco de libera merkato.

Lech Kaczyński: “Forfikiĝu, maljunulo”

La ĉefaj socialaj kaj laboristaj problemoj ne estis solvitaj dum la lastaj du jaroj. La ekonomia kresko kaj la pli malgranda senlaboreco (13%) dum la regado de PiS ne plibonigis la situacion de la laborantaj homoj. Dum la lastaj jaroj la efikeco de laboro kreskis je 43%, sed salajroj je 7%. Dek jarojn antaŭe 4% de poloj vivis sub la vivminimumo. Hodiaŭ — ĉ. 13%. Ĉiu oka homo vivas en ekstrema malriĉeco, kaj 60% sub la sociala minimumo.

Plimalgrandiĝo de senlaboreco estas ne merito de la registaro de PiS, sed rezulto de amasa elmigrado. Tiu ĉi registaro okupiĝis ne pri plej gravaj sociaj problemoj sed pri politika revizio, malkomunismigo, pliakrigo de sinteno kontraŭ abortigo. La estraro uzis nur socialan retorikon, kaŭzis plifortigon de premo kontraŭ laboristoj kaj sindikatanoj. Spertis tion i.a. strikantaj kuracistoj, instruistoj, flegistinoj.

Vortojn “Forfikiĝu, maljunulo” diris Lech Kaczyński en 2002 post publika renkontiĝo en Varsovio, kiam unu el partoprenantoj kelkfoje ripetis al li, ke politikistoj forkuras de partio al la partio, “kiel ratoj”. Jam kiel prezidanto de Pollando la saman sintenon, sed pli ĝentilforme, li prezentis al strikantaj antaŭ lia sidejo reprezentantoj de diversaj profesioj, kiuj postulis plialtigon de siaj salajroj.

Demokratio kaj ekstera politiko

Tiuj poloj, kiuj en la demokratio (post 1989) estis malsataj, ekaŭdis de PiS, ke estos pli malmulte da demokratio, sed pli multe da pano. Kaj multaj elektis tion. Sed evidentiĝis, ke ideo de “solidareca ŝtato” (t.e.: ŝtato helpanta al malfortaj kaj malriĉaj) apartenas nur al “politika novparolo”, kiu permesis turni la socian atenton de la transpreno de sekvaj instrumentoj de potenco (tribunaloj, kontrolaj instancoj) far PiS kaj de limigado de liberecoj sindikataj kaj civitanaj (ekzemple, malpermeso por marŝo de toleremo).

Nun preskaŭ 60% de poloj protestas kontraŭ la usonaj “rakedaj instalaĵoj” kaj militaj bazoj, same kiel kontraŭ engaĝiĝo en “malpuraj” militoj en Irako kaj Afganistano.

Genuanta pozicio antaŭ Usono. Rekompensanta minusvaloron — malsana supereco antaŭ Rusio. Blinda amo al elektita, konservema flanko de pola historio, al naciaj malvenkoj kaj malsukcesoj. Timo kontraŭ malfermita Eŭropo. Nekapableco komuniki kun “la aliaj”, nur — kun “la samaj”. Revivigitaj stereotipoj de “polo-katoliko” kaj “patrino-polino”.

Danke al PiS plifortiĝis malnovaj polaj kompleksoj. Denove oni povis vidi, ke — laŭ certa absurda esprimo — la ĉerkoj (de Piłsudski kaj Dmowski — simboloj de sendependeco kaj naciismo) regas Pollandon.


Rezulte de la parlamentaj elektoj, kiuj okazis en Pollando en oktobro 2007, plej multe da voĉoj ricevis Platforma Obywatelska (Civitana Partio) kies gvidanto estas Donald Tusk: 41,51%. PiS, la partio de la fratoj Kaczyński, estas la dua: 32,11%. Du partioj, kiuj ankaŭ formis PiS-registaron, Samoobrona (Memdefendo) kaj LPR (Ligo de Polaj Familioj) ricevis 1,53% kaj 1,30% kaj ne eniris al la parlamento.

Voĉdonis 53,86% de ĉiuj poloj rajtigitaj baloti. 


Birke DockholmNeatenditaj trajtoj

Koreaj studentoj el la vidpunkto de germana instruistino

de Birke Dockhorn

Mi verŝajne ne erare pensas, ke multaj havas bildon pri aziaj studentoj en la kapo, kiu montras ilin ĉefe studemaj, afablaj, trankvilaj, ridetemaj, modestaj, retenemaj kaj nediskutemaj.

Dum tri kaj duona jaroj kiel instruistino por la germana en la Hankuk-Universitato por Fremdaj Lingvoj de Seulo mi havis tempon observi la konduton de miaj koreaj studentoj, kaj pli ol unu fojon mi tre surpriziĝis kaj devis revizii miajn antaŭajn imagojn. Ĉi tie mi ŝatus prezenti kelkajn impresojn.

Pravas, ke la plej multaj el miaj koreaj studentoj estas afablaj. Ili estas edukitaj al nepra salutado, al ĝentileco kaj al estimo rilate al la instruisto. Kompare al germanaj studentoj ili malpli ofte rekte plendas pri io. Ili ankaŭ malofte diskutadas kun mi. Tiu nediskutemo fakte ofte gvidas en la klasĉambro al la fifamaj koŝmaraj situacioj, kiujn ĉiu lingvoinstruisto timas pri aziaj studentoj: Starigu demandon antaŭ la tuta klaso kaj ĉiuj silente rigardas vin; kelkaj afable, kelkaj timeme, kelkaj tute seninteresite. Por la instruisto tio estas nekredeble pena, ĉar bona lingvoinstruado ja dependas de vigla klasĉambra etoso kaj de certagrada parolemo de la studentoj.

Indas demandi pri la kialoj de tiu retenemo. Unu ne subtaksenda kialo estas, ke la studentoj tre ofte simple ne komprenas la demandon kaj timas diri ion ajn en la germana. Tio montriĝas, kiam mi rekte vokas la nomojn de la studentoj. Finfine, post longa recertiĝo ĉe la najbaroj pri la enhavo de la demando, mi ricevas mian respondon, kvankam ankoraŭ malvolontan kaj necertan. Ni rigardu tion ankoraŭ iom pli profunde: Ili timas diri ion malĝustan antaŭ mi kaj antaŭ aliaj studentoj, kiuj eble estas pli junaj. Je tiu punkto la aĝo envolviĝas. Mi ja laboras en konfuceanisma lando. La sama pensmaniero, en kiu radikas la estimo de la instruisto, nome de la pli aĝa, kiu neniam eraras, tiu sama pensmaniero diras, ke oni mem ne faru erarojn antaŭ la malpli aĝa. Kaptilo por la eksterlanda lingvoinstruisto, kiu volas instigi al libera sinesprimado kaj al la kompreno, ke eraroj necesas en la lernoproceso.

Tria kialo estas socia. Mi povas erari, sed laŭ mia impreso la koreaj lernantoj ne lernas esprimi sian propran opinion. Ili ankaŭ ne interesiĝas pri aktualaj temoj, ili eĉ ne provas starigi propran opinion kaj esprimi ĝin. Tio ofte surprizas min, ĉar mi preskaŭ ĉiam havas opinion, se mi estas bone informita pri iu temo (kaj ankaŭ, se ne).

Esprimo de opinioj kaj diskutemo en koreaj klasĉambroj do ofte tre dependas de la klaso, en kiu oni instruas: la aĝo de la gestudentoj, la fakto, kiel bone ili konas unu la alian, ilia lingvonivelo. Se oni kiel instruisto komprenas tion, oni almenaŭ ne bezonas dubi pri la propraj kapabloj.

Ekzistas tamen situacioj, en kiuj koreaj studentoj diskutadas kaj ankaŭ havas tre klaran opinion, kiun esprimi ili ne hezitas. Temas pri la noto en la fino de la semestro. Ili ofte faras ion, kion mi neniam atendus kaj kio al mi por ĉiam detruis la bildon de la retenema kaj modesta korea studento: ili petegas pli bonan noton. Koreaj kaj eksterlandaj instruistoj ricevas regule post la fino de la semestro telefonalvokojn kaj retmesaĝojn, en kiuj gestudentoj insistas pri pli bona noto ol tiu, kiun ili ricevis. La plej bona reago al tio estas afabla klarigo pri la kialo por la noto kaj cetera ignoro de pliaj petegoj.

Al tio rilatas alia bildo, kiun oni kutime havas pri koreaj studentoj kaj kiu detruiĝis por mi ĉi tie: la studemo.

Oni ne vere povas diri, ke studentoj ĉi tie ne estas diligentaj. Tio estus tro ĝenerala kaj pro tio malprava. Pli korekte mi ŝatus vortigi: Plejmulto el miaj studentoj de la germana laŭ mia opinio ne estas diligentaj ĝuste pri sia studfako. Kaj oni ne miksu diligenton kaj fortostreĉon.

Inter miaj studentoj troviĝas multaj, kiuj pri la germana ne tre bone laboras. Ili eble interesiĝas pri la enhavo de la lecionoj, kaj ili ja tre interesiĝas pri bona noto en la fino, sed malmultaj havas imagon, kiel kaj kiom oni devas labori por akiri tian bonan rezulton. Por akiri bonan noton laŭ mia kompreno necesas kunlaborado jam dum la lecionoj mem. Multaj studentoj tamen pensas, ke simpla ĉeesto kaj aŭskultado en la leciono sen aktiva kunlaboro sufiĉas (jen ni revenas al la problemo, kiun mi menciis antaŭe pri sinesprimado en la klasĉambro). Krome necesas regule fari hejmtaskojn kaj ripeti la lernitajn aferojn hejme. Tiu farado de hejmtaskoj kaj lernado hejme laŭ mia impreso en plej multaj okazoj simple ne okazas.

Kompreneble indas rigardi pli zorge la kialojn ankaŭ por tio. Entute en Koreujo oni dum la studado plej ofte ne prepariĝas al laboro, sed studas por ricevi universitatan diplomon — prefere de bona universitato. Krome multaj studentoj preferus studi la anglan aŭ ion alian anstataŭ la germanan. Aldone la germana estas tre fora lingvo, kaj kontaktoj al germanoj kaj sekve al la eblo praktiki la lingvon estas tre maloftaj. Post la studado estas malfacile trovi laborlokon per la germana. Do, de kie venu la vera motiviĝo? Kelkaj, kiuj iam volos veturi al germanlingva lando, havas ĝin. Certagradan motiviĝon donas ankaŭ la noto, se oni ne decidas mistaksi sin mem kaj persekuti la instruiston pri pli bona noto. Fakte multaj gestudentoj lernegas por la ekzamenoj, kiuj okazas meze kaj fine de la semestro. Sed ili komencas lernegi du tagojn antaŭe. Mankas al ili taŭgaj laborteknikoj kaj la ĝusta sinteno al studado. “Diligente studi” ja ofte signifas “longe studi” aŭ “fortostreĉe studi”, ne nepre “efike studi”.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekzercis en la klaso la strukturon “Kiam mi ….; tiam mi ..”.. Ofte venis la frazo “Kiam mi estis en la lernejo, tiam mi ĉiam estis lacega”. Tio diras multon. Jam dum la lerneja tempo nepras, ke infanoj iru al privataj lernejoj por ripeti kaj antaŭlerni aferojn de la klasĉambro. Tiu kromlernado ne nur lacigas koreajn lernantojn, sed ankaŭ pigrigas ilin, ĉar ili jam konas la aferojn poste en la lernejo. Krome ĝi forprenas de ili la kapablon mem decidi, kion ili devas lerni kaj kiumaniere atingi tiun celon. Alia kromefiko estas, ke post tiom da malfacilegaj jaroj finfine almenaŭ en la unua studojaro la studentoj volas vivi, ne denove suferi.

Sed kiel ajn mi analizas kaj komprenemas — fakto estas, ke al miaj gestudentoj mankas interesiĝo pri enhavoj, kaj taŭgaj laborteknikoj kaj konscio por efike studi. Mi evidente havas tute diversajn alirojn kaj ideojn pri studado. Fine oni povus ja demandi, kial tamen indas por mi instrui ĉi tie, se tiom da bonaj bildoj pri la alia kulturo disfalis? Nu, mi ŝatas malkonstrui antaŭjuĝojn pozitivajn kaj negativajn. Ĉiam indas rigardi iom pli profunde malantaŭ la unuan impreson. Kaj antaŭ ĉio en la ĉiutago tamen la afabla flanko de koreaj studentoj plej rimarkeblas. Estas plezuro renkonti ilin, kaj kun iom da komprenemo pri ilia situacio oni sukcesas ellogi aliajn neatenditajn flankojn: ilian kreemon kaj humuron.


Birke Dockhorn studis koreologion, la anglan lingvon, germanan lingvistikon kaj instruadon de la germana al eksterlandanoj en la Humboldt-Universitato de Berlino. 1994 ĝis 1995 ŝi intense lernis la korean lingvon en la Centro por Fremdaj Lingvoj de la Yonsei-Universitato.

En 2000 ŝi magistriĝis en Berlino kaj ekde 2001 laboris en la koreologia sekcio de la Universitato de Tübingen. En 2003 ŝi eklaboris en la Universitato de Aŭgsburgo en la sekcio “Germana kiel fremda lingvo”, interalie ŝi tie gvidis seminarion pri Esperanto.

En 2004 ŝi venis al Koreujo kaj eklaboris en la Hankuk-Universitato pri fremdaj lingvoj. Ŝi instruas tie la germanan lingvon al gestudentoj de ĉiuj jaroj, krome en la instituto por interpretado kaj tradukado. 


Fotis Chris RushtonBarlaston: kio okazas?

Aperis lastatempe en la esperanta gazetaro kaj aliloke raportoj pri la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio en Barlaston, sude de la mezangla urbo Stoke-on-Trent. La sidejo, konsistanta ĉefe el oficejo kaj el la esperanta Biblioteko Butler, estas malfermita de Renato Corsetti, tiama UEA-prezidanto, en septembro 2002. Ĝi situas sur la tereno de Wedgwood Memorial College, fondita antaŭ pli ol 60 jaroj, en kiu jam de pli ol 40 jaroj okazas esperantaj kursoj kaj seminarioj.

Ĉi-jare, kiam la estrino de la kolegio elposteniĝis, la magistrato de la urbo Stoke-on-Trent, al kiu apartenas la tereno, decidis — malgraŭ promesoj — ne tuj varbi novan estron. Anstataŭe, ĝi anoncis esploron pri la estonteco de la kolegio. Uzantoj de la kolegio, inkluzive de esperantistoj, timis, ke la konsilantaro intencas vendi la terenon (certe altvaloran) kaj ĉesigi ĉian tiean edukan agadon.

Substrekendas, ke la magistrato neniam anoncis, ke ĝi intencas fermi la kolegion. Raportoj, kiuj sugestas, ke la kolegio fermiĝos, ke Esperanto-Asocio de Britio senhejmiĝos, malveras. Aliflanke ne eblas nei, ke EAB trairas necertan periodon — tamen periodon, dum kiu, kunlabore kun aliaj interesatoj, ĝi multflanke aktivas por atentigi pri la plusoj de la nuna kolegio kaj por proponi strategiojn, per kiuj la estonteco de la kolegio — kaj kune tiu de la sidejo de EAB — estos garantiata.

La konsilantaro publikigos sian raporton verŝajne en januaro. Intertempe vanas provi prognozi la konkludojn; cetere senutilas riproĉi al EAB, ke ĝi estus povinta pli fari (eĉ ke ĝi ne devintus translokiĝi al Barlaston). Direblas tamen, ke tiuj, kiuj intime enplektiĝis en la diskutoj kaj debatoj pri la kolegio, ne estas tute senesperaj: povas esti, ke fine eblos kompromiso, kiu permesos la pluan ekziston de la kolegio.

EAB havas 99-jaran lukontrakton kun la magistrato de la urbo. Eĉ se — kaj jen granda se-o — la kolegio estus fermita, la magistrato estus devigita aŭ trovi por EAB alian hejmon, aŭ je granda prezo kompensi ĝin. EAB ne estos en financa danĝero pro la afero.

Paul Gubbins, John Wells


[Legu pli fruajn paĝojn.]

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (10)

Unio kun Brandenburgo

Post la morto de Albreĥto (1568) la situacio en Pruslando komplikiĝis. Psike malsana filo de Albreĥto — Albreĥto Frederiko (1553–1618) — ne kapablis regi la landon. Li vivis solece en la kastelo Fishchausen. Kun la konsento de la pollanda reĝo, princoj-elektantoj Brandenburgaj el la dinastio Hohenzollern estis regentoj de Pruslando. Post la morto de Albreĥto Frederiko en 1618 ĉesis la Pruslanda branĉo de Hohenzollern-oj. Tiutempa regento, Johann Sigismund (1572–1619), la edzo de la plej aĝa filino de la princo, ricevis la princan titolon de la unuigita ŝtato Brandenburgio-Pruslando.

La kunigita ŝtato enhavis Brandenburgan princlandon, gravan ŝtaton de la Sankta Roma Imperio, kaj Prusan princlandon, vasalon de la pola reĝo. La ŝtatestro preferis nomi sin princo-elektanto (Kurfürsten), la loĝantaro de Pruslando konsideris la polan reĝon supera instanco.

Por la nova ŝtato gravis liberiĝi el la pola dependeco. Tion sukcesis atingi en 1657 granda princo-elektanto Frederiko-Vilhelmo. La lerta politikisto eluzis la polan-svedan konflikton. Ricevinte subtenon de Svedujo, li proklamis suverenecon de Pruslando. Malfortiĝinta dum militoj Pollando devis akcepti tion. Tiamaniere Brandenburga-Pruslanda ŝtato iĝis plene unueca kaj sendependa, kvankam ambaŭ partojn disigis pola teritorio.

Granda ruslanda ambasado

En 1695 la armeo de la ruslanda caro Petro I (1672–1725) kaptis turkan fortikaĵon Azov. Petro decidis direkti ambasadon al la Rom-Germana imperiestro, reĝoj de Britio kaj Danlando, papo, princo de Brandenburgo, kaj al Venecia respubliko. La celo de Petro estis viziti multajn eŭropajn landojn por akiri novajn konojn pri ŝipkonstruado, navigado, kaj artilerio. La oficiala celo esprimita en lia ukazo estis “konfirmo de malnovaj amikecoj kaj amoj, komuna por la tuta kristana mondo malfortigo de la malamikoj de kristanismo, turka sultano, krimea ĥano kun ĉiuj muzulmanaj hordoj kaj daŭra pliigo de la kristana hegemonio”. La caro vojaĝis inkognite, kio ebligis libere moviĝi, kontakti privatulojn, senbare lerni. Aliflanke, li povis senprotokole interparoli kun ŝtatestroj kaj diskuti politikajn problemojn. La vojo pasis tra Livonio, Kurlando kaj Pruslando, evitante Pollandon, kie tiutempe estis senreĝeco.

La Brandenburga princo Frederiko III (1657–1713) ricevis peton nur pri transiro de lia lando, sed Frederiko decidis persone saluti la ambasadon en Kenigsbergo. Li sendis komisiiton al Memel por renkonti la ambasadon. Malgraŭ bona preparo la renkonto pasis tute alimaniere. Petro kun kelkaj proksimuloj surŝipiĝis en Libava kaj mare venis al la pruslanda haveno Pillau (nun Baltijsk).

17 maj 1697 Petro I venis al Kenigsbergo kaj ekloĝis en Kneiphoff. La princo interparolis kun Petro inter kvar okuloj. Atendante la ambasadon, kiu vojaĝis surtere, Petro ne deziris perdi la tempon kaj komencis lerni artilerion; lia instruisto, kolonelo von Sternfeld, donis ateston al Petro Miĥajlov (sub tiu nomo la caro vojaĝis), ke “li, en mallonga tempo, por ĉies miro, montris tiajn sukcesojn kaj akiris tiajn konojn, ke ĉie li estos rekonita kiel akurata, singarda, lerta, kuraĝa kaj aŭdaca pafmajstro”.

La veninta ambasado estis lukse akceptita. Uzante la okazon, Frederiko deziris defendkontrakti kun Ruslando, sed Petro rezignis la proponon timante ŝanĝi rilatojn inter Ruslando kaj eŭropaj landoj antaŭ la fino de la milito kontraŭ Turkio. Estis aranĝita amikeckontrakto pri libera komercado ambaŭflanka, pri malakcepto de ribeluloj kaj malamikoj, pri permeso por rusoj veturantaj studcele al Germanio trapasi la teritorion de la princo, kaj pri permeso por la komercistoj de la princo vojaĝi tra Ruslando al Persujo kaj Ĉinujo. Krome, Petro buŝe konsentis subteni pretendojn de Frederiko je reĝa krono.

Petro pasigis en Pruslando pli da tempo ol planite, atendante la elekton de nova pola reĝo. Ricevinte bonajn novaĵojn el Pollando (venkis la partio de saksa princo Frederiko Aŭgusto) li pluvojaĝis. Post la reveno de la Granda Ambasado, sur la insulo Kotlin, apud Peterburgo, komenciĝis konstruado de fortikaĵoj. La projekto, persone konfirmita de la caro, estis farita laŭ la modelo de la fortikaĵo Friedrichsburg, kiun Petro ekzamenis apud Kenigsbergo. En la jaro de la 300a datreveno de la ambasado unu el la kaliningradaj stratoj ricevis la nomon “Kajo de Petro la Granda”. En la renovigita Reĝa Pordego estas funkciigita ekspozicio pri tiu evento.

Regho Frederiko IPrusa reĝlando

Sub la regado de Frederiko III la Brandenburga-Prusa princlando aneksis aliajn germanajn landetojn. La teritorio de la princlando superis kelkajn reĝlandojn. Titolo de princo-elektanto ŝajnis nesufiĉa al Frederiko III. Por promocii sian statuson li ekrilatis kun la imperiestro Leopoldo, kies filo Karlo celis la hispanan tronon. Por kontraŭstari alian pretendanton li bezonis soldatojn. Ĝuste soldatoj iĝis necesa pago por la aspirata titolo. La nova reĝo estis kronita en la Kenigsberga kastelo 18 jan 1701 kiel Frederiko I, reĝo en Pruslando.

Amasaj malsanoj estis oftaj. Precipe kruela estis la pesto, kiu venis en 1700 kaj daŭris dek jarojn, forpreninte la vivojn de preskaŭ triono de la loĝantaro. La dua reĝo Frederiko-Vilhelmo (1688– 1740) unuavice funkciigis internan migradon: pli bonstataj regionoj “delegis” siajn loĝantojn al Insterburg, Tilsit, Ragnit. Poste venis migrantoj el aliaj regionoj germanaj.

La plej konata estis la kazo de Salcburgo. Arkiepiskopo de Salcburgo 31 okt 1731 dekretis al ĉiuj luteranoj pli ol 12-jaraĝaj dum ok tagoj forlasi la landon. En la responda dekreto 2 feb 1732 la pruslanda reĝo deklaris la persekutatojn siaj ŝtatanoj kaj invitis ilin ekloĝi en Pruslando. Migrantoj ricevis teron, brutojn kaj laborilojn. Gumbinnen iĝis centro de migrado; eĉ estis diskutita la ideo nomi ĝin Nov-Salcburgo.

Daŭrigota 


El Mia jarcento

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam ses ĉapitroj el Mia jarcento aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la sepan.

1908

Tio estas kutimo en nia familio, la patro kunprenas la filon. Jam mia avo, kiu estis ĉe la fervojoj kaj sindikate organizita, kunprenis sian unuenaskiton okaze de publikaj paroladoj de Wilhelm Liebknecht en Hasenheide. Kaj mia patro, kiu ankaŭ estis ĉe la fervojoj kaj partiano, enigis en mian cerbon la kvazaŭ profetan frazon de la grandmanifestacioj, kiuj dum la regado de Bismarck estis malpermesitaj: “La anekso de Alzaco-Loreno alportos al ni ne la pacon, sed la militon”.

Nun li kunprenis min, la naŭ- aŭ dek-jaran bubeton, kiam la filo de Wilhelm, Karl Liebknecht, parolis, aŭ subĉiele aŭ, kiam tio estis malpermesita, en plenfumigitaj drinkejoj. Li veturis kun mi ankaŭ al Spandau, ĉar tie Liebknecht kandidatiĝis por la balotoj. Kaj en la jaro kvin mi eĉ rajtis per fervojo veturi al Lepsiko, ĉar patro estis lokomotivkondukisto kaj ricevis senkostajn biletojn, ĉar tiam parolis Karl Liebknecht en la Roka Kelo de Plagwitz pri la granda striko en la Rura regiono, pri kiu raportis ĉiuj gazetoj tiutempe. Sed li ne nur parolis pri ministoj kaj agitis kontraŭ la prusaj kamparaj kaj industriaj junkroj, sed li ankaŭ profete diskonigis la ĝeneralan strikon kiel la estontan batalilon de la proletaj amasoj. Li parolis libere kaj prenis la vortojn el la aero. Kaj jam li estis ĉe la revolucio en Ruslando kaj sangmakulita carismo.

Intertempe foje estis aplaŭdoj, kaj fine unuanima rezolucio, en kiu la delegitoj — mia patro asertis, ke certe estis pli ol du miloj — solidaris sin kun la heroaj batalantoj en la Rura regiono kaj en Ruslando.

Eble eĉ tri miloj amasiĝis en la Roka kelo. Mi ja vidis pli ol mia patro, ĉar mi sidis sur ties ŝultroj, kiel li faris, kiam Wilhelm Liebknecht aŭ Bebel parolis pri la situacio de la laboristoj. Tio ja estis kutimo ĉe ni. Ĉiukaze mi kiel bubeto ne nur vidis, sed ankaŭ aŭdis kamaradon Liebknecht, ĉiam levita, kvazaŭ el altega observejo. Li estis oratoro por la amaso. Liaj vortoj neniam elĉerpiĝis. Speciale li ŝatis agiti por la junularo. Sur libera kampo mi aŭdis lin voki super miloj da kapoj: “Kiu posedas la junularon, tiu posedas la armeon!” Ĉiukaze mi ektimegis sur la ŝultroj de mia patro, kiam kamarado Liebknecht stertoris al ni: “La militarismo estas la brutala plenumanto kaj sangfera protekta barilo de l' kapitalismo!”

Mi ja memoras eĉ hodiaŭ, ke mi tutsimple timegis, kiam li parolis pri la interna malamiko, kontraŭ kiu necesas batali. Probable pro tio mi urĝe bezonis piseti kaj glitis jen kaj jen sur la ŝultroj de mia patro. Sed mia patro ne rimarkis mian bezonon, ĉar li estis entuziasmigita. Sed tiam mi ne plu povis reteni min sur mia alta posteno. Kaj jen okazis en la jaro sep, ke mi tra la pantalono plenpisis la nukon de mia patro. Nelonge post tio kamarado Liebknecht estis arestita kaj devis, ĉar la plej supera tribunalo estis kondamninta lin pro la batalverko kontraŭ la militarismo, pun-sidi en la fortikaĵo de Glatz la tutan jaron 1908 kaj pli.

Sed post kiam mi pripisetis en plej urĝa bezono la dorson de mia patro, tiu deprenis min de siaj ŝultroj kaj ankoraŭ dum la manifestacio, kiam kamarado Liebknecht agitis por la junularo, li trabatis min tiel, ke mi longe poste sentis lian manon. Kaj tial, nur tial, mi iris al la loka konskripta oficejo, kiam ĉio ekis, kaj anoncis min libervole, eĉ estis dekorita pro braveco, kaj fine post du vundiĝoj ĉe Arras kaj Verdun mi estis suboficiro, kvankam mi, eĉ kiel rotestro en Flandrio, certis, ke kamarado Liebknecht, kiun kelkaj de miaj kamaradoj poste, multe pli poste mortpafis same kiel kamaradinon Rosa kaj ĵetis unu el la kadavroj eĉ en la enurban kanalon, centoble pravis, kiam li agitis por la junularo.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


Historia noto

Wilhelm Liebknecht (1826– 1900) estis unu el la fondintoj de la socialdemokrata partio en Germanio. Karl Liebknecht (1871–1919) estis pli radikala ol la patro kaj fariĝis kunfondinto de la germana komunista partio. Kune kun Rosa Luxemburg (1871– 1919) li estis murdita de dekstraj milicanoj (“liberaj regimentoj”). Karl Liebknecht publikigis en 1907 la verkon Militarismo kaj kontraŭmilitarismo, pro kiu li estis malliberigita.

Hasenheide estas parko en Berlino.

La roka kelo de Plagwitz estas novbaroka konstruaĵo el la jaro 1890 kaj renkontiĝejo de la laborista movado. 


La ĵusa Biblio (1)

Recenza eseo de Sergio Pokrovskij

Du internaciaj organizaĵoj: IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) preparis novan version de esperantlingva Biblio, kiun eldonis la ĉeĥa eldonejo KAVA-PECH. Ĝian enhavon priskribas la titolpaĝo:

Biblio
La Malnova Testamento
tradukita de Ludoviko Lazaro Zamenhof
kun la Duakanonaj Libroj
tradukitaj de Gerrit Berveling
La Nova Testamento
tradukita de la Brita Komitato (…)

Do, ĝi konsistas el la bone konata Londona Biblio (LB), plus kelkaj kromlibroj kiujn la protestantoj kaj la Biblia Societo kutime malinkludas. Mi signos ĉi tiun novan version per KB (“B” de “Biblio”; kaj “K” pro pluraj K-oj ĝin karakterizantaj: en la du editoraj organizaĵoj, “K”atolika kaj “K”ristana; en la eldonejo KAVA-PECH).

Ĉi tiu KAVA-PECH iom malmodeste aperas sur la kovrilo sub kruco malklare lumetanta tra ruĝa nebulo. Kvankam la koncerna Biblio estas ne simple kristana, sed eĉ iom speciale romkatolika, mi preferus ke tie ne estu specifa konfesia emblemo, en la espero ke ankaŭ la judismanoj povu ĝin profiti (probable tio estus konforma al la intenco de Zamenhofo).

Kromajn informojn pri kelkaj ŝanĝoj de KB donas la “Rimarkoj” sur la lasta paĝo (1374ª):

La duakanonajn partojn ni — kun la permeso de la tradukinto — envicigis en la Malnovan Testamenton laŭ la maniero de la Vulgato. Ili estas facile ekkoneblaj pro la kursivaj literoj …

La versiklojn ni ĝenerale nombris [t.e. numeris — S.P.] laŭ la Nova Vulgato de 1979. Kie la ĝisnuna esperanta teksto havas alian nombradon [t.e. numeradon — S.P.], ni signis la koncernajn versiklonumerojn per steleto (*).

La psalmo-nombradon de la Vulgato ĝis la jaro 1979 (Vg) ni menciis per klarigoj.

Klarigoj troveblas je la fino de la koncerna ĉapitro aŭ psalmo. Pri ili atentigas la signo de du steletoj (**).

Por ke oni pli facile ekkonu la strukturon de la teksto kaj pli rapide trovu perikopojn, ni enŝovis intertitolojn, kaj laŭokaze la hebrean alfabeton. (…)

Antaŭ ĉio ni ekzamenu la sorton de nia heredaĵo (t.e. de la tekstoj el LB) en la nova eldono; la kromaĵoj (la tekstoj eksterkanonaj) meritas apartan artikolon.

Tipografio

Ekzameninte la titolan kaj la lastan paĝojn, nun ni foliumu la libron kaj konsideru la tipografian aspekton de KB.

Unue mi menciu plibonigojn kompare kun LB: la paĝonumerado regule progresas tra la tuta libro, de la unua paĝo ĝis la lasta; kaj la libro havas unu komunan enhavtabelon por ĉiuj partoj. Tio certe estas pli oportuna ol la du numeradoj kaj du disaj enhavtabeloj (la dua — kaŝita meze de la libro) en LB. Fakte, LB prezentas du apartajn librojn kune binditajn.

KB estas iom pli alta ol LB (205 mm kontraŭ 184 mm) kaj proksimume samlarĝa. Por mi tio estas nek avantaĝo, nek malavantaĝo (supozeble la altigo estas ŝuldata al la postuloj de la serio Oriento-Okcidento: KB estas ties “eksterordinara eldono”).

La linioj de KB estas je proks. 24% pli altaj ol en LB (3,33 mm kontraŭ 2,68 mm); la tipara grado estas egala; tial KB havas pli grandan interlinian spacon, kio gravas por lingvo kun supersignoj; la presaĵo estas pli “aera”, malpli kompakta (en LB interlinia spaco preskaŭ malestas).

La sekvan mi opinias malavantaĝoj de KB.

La tuta KB estas kompostita en senserifa tiparo. Iuj eble ŝatas tion, tamen laŭ mia gusto tio estas tre malbela. Tiom pli malbela, ke nemallongaj pecoj aperas en senserifa kvazaŭkursivo.

La tipografia arto konsiderinde malprogresis kompare kun la epoko de LB. En la biblia teksto sporade aperas verseca tekstaranĝo; tio helpas rekoni ritmon sintaksan aŭ semantikan (en la originalo, eble, ankaŭ ian prozodion?). Nu, la versecaj linioj tre ofte (en almenaŭ duono da okazoj) estas pli longaj ol la kolumnolarĝo. Vidu sur la suba bildo kiel ĉi tiun problemon solvas LB kaj KB:

Ĉu necesas komenti? La ritmo de LB estas klara kaj bela; KB stumblas en ses linioj el naŭ: jen pro la versiklonumero, jen pro la malbele faldita linivosto. Mi certe preferus la naivan kontinuan aranĝon de la koncernaj tekstopecoj, ol tiel mise versecan; tamen male — kompare kun LB, en KB tre rimarkeble plimultiĝis la verseca aranĝo, kaj plejparte, tute stumble.

Kompreneble mi juĝas laŭ miaj subjektivaj preferoj; aliaj homoj havas alian belguston, ekzemple Don Harlow, tute male, notis en sia blogo: “Mi ĝenerale trovas ĉi tiun eldonon pli alloga kaj pli facile legebla ol la pli fruaj eldonoj”.

La Nova Vulgato

Por priskribi alian ŝanĝon rilate al LB necesas diri kelkajn vortojn pri “la Nova Vulgato”, ĉar tiu malfeliĉa projekto estas malmulte konata ekster la romkatolika mondo.

Kiam en la jaro 1546ª la Trenta koncilio deklaris Vulgaton aŭtenta vorto Dia, ties definitiva formo ankoraŭ ne ekzistis. Nur sub Klemento la Oka aperis stabila versio (1592), kaj tiu “Klementa Vulgato” dum preskaŭ kvar jarcentoj tenis la statuson atribuitan al Vulgato fare de la Trenta koncilio.

Pasis 419 jaroj post tiu Trenta decido, kaj antaŭ ol finiĝis la Dua Vatikana koncilio, papo Paŭlo la Sesa, pli radikala ol la koncilio, nomumis komisionon pri “la Nova Vulgato”, kies celo estis fari pri la tuta Klementa Vulgato tion, kion la koncilio proponis fari pri ties Psalmaro: revizii ĝin laŭ la rezultoj de la modernaj esploroj filologiaj por uzo en la reformita liturgio.

Tiu celo ne realiĝis, ĉar antaŭ ol la komisiono finis sian laboron, Paŭlo la Sesa subite faris ankoraŭ unu konsiderinde pli radikalan paŝon ol kian antaŭvidis la koncilio, kaj tute rezignante pri la ĝistiama pilatismo (vd mian studon pri “La slavonaj skriboj” en LOdE, 1999, €2) permesis nacilingvajn diservojn. Kiam post ok jaroj (en 1979) la ĵus elektita Johano Paŭlo la Dua oficialigis la Novan Vulgaton, ĝi jam ne plu estis bezonata.

Praktike la revizio laŭ la modernaj rezultoj filologiaj signifis proksimiĝon al la tradukoj protestantaj, kiuj jam delonge faris tiajn ŝanĝojn. Sed eble por eviti tian komparon, la Nova Vulgato iom pli radikale proksimiĝis al Tanaĥo (la Hebrea Biblio) — pli radikale ol estas prudente; kaj unu el tiaj malprudentaĵoj misinfluis nian KB.

La Nova Vulgato kaj KB

Oni rajtas demandi, kial tiu malprospera projekto de unu el pluraj kristanaj konfesioj traduki la Skribojn en malvivan lingvon ne plu uzatan eĉ liturgie, influu la esperantan Biblion?

LB jam estis “novvulgata” longe antaŭ ol la Nova Vulgato aperis eĉ kiel projekto: tradukita el la fontaj lingvoj kaj atentanta la protestantan tradicion, LB jam dekomence estis libera de la eraroj de la Klementa Vulgato (kiel la ĉiam citata “exultabo in Deo Iesu meo” anstataŭ la ĝusta “Mi estos gaja pri la Dio de mia savo” el Ĥab 3:18) kaj numeris la psalmojn laŭ Tanaĥo. Feliĉe, KB ne tuŝis la tradiciajn tekstojn de LB (almenaŭ, mi ne rimarkis tiajn ŝanĝojn); la misinfluo de la Nova Vulgato koncernas la versiklonumerojn.

La originala Tanaĥo ne havis disdividon en ĉapitrojn (por la diservaj celoj tamen estis apartigitaj certaj legaĵoj). La versikloj estis disigitaj per speciala interpunkcia signo, sed ili ne estis numeritaj.

La disdividon en ĉapitrojn inventis la okcidentaj kristanoj (en la 13ª jc), kaj ĝin imitis rabeno Isaako Natano en la 15ª jc. De tiam ĝi ekzistas ankaŭ en la hebrea tradicio, kvankam iuj judismanoj opinias ĝin sakrilegia fremda misinfluo. En kelkaj lokoj la ĉapitrolimoj Tanaĥaj estas iom ŝovitaj kompare kun la kristanaj — jen pro stilaj konsideroj de la teksto originala, jen ĉar la kristanan disdividon oni opiniis ideologie motivita, jen ial sen evidenta motivo.

Ĉiel ajn, de post la jaro 1555ª, kiam Roberto Stefano (Robert Estienne) eldonis en Parizo sian Vulgaton kun disdivido en ĉapitrojn kaj kun numeritaj versikloj, la kristana sistemo de versiklonumerado disvastiĝis tra la tuta Kristanujo. Ankaŭ LB ĝin uzas. Tamen la Nova Vulgato — kaj KB — reformis tion.

Tipan diferencon oni povas vidi ĉe la limo inter la ĉapitroj 31ª kaj 32ª de Genezo. La epizodo priskribas fuĝon de Jakobo el la domo de Labano; la postkuron de Labano; repaciĝon inter Jakobo kaj Labano, ilian vespermanĝon kaj endormiĝon; vekiĝon kaj foriron de Labano; pluan vojiron de Jakobo.

Laŭ la kristana tradicio LB metas limon inter la foriro de Labano (kiu ne plu aperos en la rakonto) kaj pluiro de Jakobo (en kies vivo komenciĝas nova paĝo). Tute logika kaj konvena dispartigo, laŭ la alta tuteposa vidpunkto: fino de la 20-jara servado en ĉap. 31ª — la lukto kun la Anĝelo post kiu Jakobo iĝas Izraelo en ĉap. 32ª. Tanaĥo kaj KB metas limon pli banale-kronologie: ili endormiĝis, ĉap. 31ª finiĝas; ili vekiĝis, komenciĝas ĉap. 32ª. Ankaŭ ĉi tiel eblas dislimi — kvankam mi vidas nenian avantaĝon en tio.

La versiklonumeroj ne estas parto de la teksto; ilia celo estas oportuno de referencado, ĉu en verkoj teologiaj aŭ historiaj aŭ filologiaj. Por tiu funkcio plej gravas stabilo kaj unueco. La koncerna ŝanĝo neniel ajn ŝanĝas la sencon de la teksto, ĝi nur iomete banaligas la stilon. Tamen sekve de ĉi tiu sennecesa novvulgata ŝanĝo ŝoviĝis la numeroj de 32 versikloj. La Nova Vulgato iĝis konforma al la neoficiala numerado Tanaĥa — sed malkonforma rilate al la tradicia numerado de la resto de la Kristanujo (kaj al la antaŭa 4-jarcenta tradicio de la Roma Eklezio mem, ankaŭ en la papaj enciklikoj; ankaŭ al la centjara tradicio esperanta).

Eble la renumerado laŭ la Nova Vulgato oportunas por la katolikoj uzantaj tiun novan Vulgaton paralele kun KB (sed kiu nun uzas latinan Biblion?); sed ĝuste pro la sama renumerado ĝi estas maloportuna por la uzantoj de la versio tradicia — ekzemple por la ruslingvanoj kiel mi mem. Inter la Biblioj rusaj kaj anglalingvaj eldonitaj dum la lastaj 20 jaroj mi ĝis nun renkontis neniun kun la novvulgata numerado.

La titoloj libraj

La tuta kolekto KB nomiĝas simple Biblio anstataŭ la pleonasma La Sankta Biblio (LB); ĉi tion mi aprobas.

Ne ĉiuj titoloj de la kanonaj bibliaj libroj estas la samaj kiel en LB. La diferencoj:

Mi ne komprenas, kial necesis enkonduki tian heziton en la jam stabilan tradicion esperantan. Supozeble temas pri oportuno de fakuloj ne kapablaj lerni Esperanton kaj konfuzantaj sentencojn kun proverboj.

La titolvariantoj ĉi-supre estas cititaj laŭ la Enhavtabelo; en la titola pozicio mem aperas jen sole la tradicia formo esperanta, ekzemple “La sentencoj de Salomono”; jen ambaŭ formoj: “La Predikanto (Kohelet)”. Paĝotitole aperas jen la tradicia formo (ekzemple “Sentencoj”), jen la fremda (ekzemple “Kohelet”).

La Enhavtabelo rekomendas mallongigojn por referenci la bibliajn tekstojn. Ne ĉiuj el ili estas malbonaj; sed “Koh”, “Lam” estas nerekoneblaj fremdaĵoj, kaj “Kan” estas almenaŭ perpleksiga (ĉu “La Alta Kanto”? ĉu “Plorkanto”?). Ankaŭ “Ago” estas ĝena pro sia ŝajne ununombra formo.

La intertitoloj

En la teksto de kelkaj ĉapitroj nun aperas “intertitoloj” de perikopoj aŭ apartaj epizodoj. Mi ne scias, kiom multas bibliaj legaĵoj en la romkatolika diservo; se nur la markitajn en KB oni voĉlegas, ili estas malmultegaj kompare kun la ortodoksaj.

El pluraj samenhavaj epizodoj novtestamentaj nur po unu estas markita (supozeble la versio legata en diservo); ekzemple la Montoprediko havas intertitolon en Mateo 5 — sed ne en Luko 6. Aliflanke, la Dek Ordonoj estas markitaj (per la ĵargona vorto “Dekalogo”) ambaŭloke, kaj en Eliro, kaj en Readmono. La Sinjora Preĝo havas nenian intertitolon, nek en Mateo 6:9, nek en Luko 11:2.

Du kontraŭaj intencoj manifestiĝas pri Predikanto, ĉap. 5ª. Post la versiklo 4:16 aperas intertitolo: “Konsiloj pri religiaj aferoj: Koh 4,17–5,5 (5,1–7)”. Alivorte, en LB la senca unuo tre konvene okupas la komencon de ĉap. 5ª (nova temo — nova ĉapitro); sed post la novvulgata ŝovo de la ĉapitraj limoj ĝi disrompiĝis inter ĉap. 4ª kaj 5ª (kaj la versiklonumerado ŝoviĝis). La nove enkondukita intertitolo atestas pri fuŝeco de la nove enkondukita ĉapitra disdivido.

En diversaj libroj la principoj de intertitola disdivido estas tute malsamaj. La ĵus menciita tekstopeco ampleksis sep versiklojn; la tuta Genezo entenas nur tri intertitolojn, ĉiu por multeĉapitra fragmento:

Fakte, “La komencoj” estus nemalbona titolo por la tuta libro, anstataŭ la greka “Genezo” (kp ankaŭ ĝian nomon Tanaĥan); sed ĉi-okaze ĝi ampleksas multe da famaj mitoj (sen apartaj intertitoloj), ekde la Mondokreo, la Kreo de la virino, la Prapeko, Kaino kaj Habelo, … la Diluvo, la Babelturo. La titolo “La patriarkoj” estas duoble fuŝa: unue, ĉar la koncerna termino en la Zamenhofa traduko estas sole kaj nur “prapatro”, vorto pli klara, simpla kaj nekonfuzebla kun titolo de eklezia altrangulo; kaj due, ĉar ankaŭ ekster la koncerna parto de Genezo temas pri la prapatroj Adamo kaj Noa, pri la prapatrino Eva, pri la prapatroj de la 12 triboj Izraelaj.

(Verdire, la vorton “patriarko” misuzis jam la londonaj tradukistoj; ekzemple “la patriarko David” en Agoj 2:29, kie ĝi estas speciale malkonvena, ĉar tie Davido aperas ne kiel banala generinto de multenombra idaro, sed kiel prapatro, praulo de la Mesio, de “la Filo de David” — Mateo 1:1, 9:27, 12:23, 15:22, 21:9. La vorto prapatro taŭgas por esprimi rilaton de praulo al posteulo, la vorto patriarko por tio malkonvenas.)

Bedaŭrinde la intertitoloj ne estas sufiĉe klare apartigitaj disde la tradicia teksto (ili estas samtiparaj kiel la ĉefteksto, kvankam tutmajusklaj); tial la leganto povas miskompreni, ke la stile ŝokaj intertitoloj, kiel “Oldaj sentencoj kritike esploritaj: Koh 6,11–9,6” aŭ “Diskursoj (Ijo 2,11–31,40)” aŭ “La patriarkoj” apartenas al Zamenhofo.

Tute enigma estas la intertitolo “La suprenleviĝo de Jesuo: Joh 18,1 – 20,29”. Unuarigarde ĝi ŝajnas reformita “Ĉieliro”; tamen Johano ja ne rakontis pri la Ĉieliro! Fakte la indikita peco rilatas al pli frua kaj konsiderinde longa ĉeno da epizodoj ekde la perfido de Judaso ĝis la krediĝo de Tomaso (en la aliaj evangelioj tia rakonto portas la titolon “Pasiono kaj releviĝo de Jesuo”). Mi suspektas ke tie okazis redakta eraro, kiel ĉe “Laŭdkanto de la Maria” (Luko 1:46).

Daŭrigota 


Cent slovakiaj gravuloj

Vajs, Ján. 100 gravaj personoj de slovakia Esperanta movado. — Partizánske: Espero, 2007. — 48 pĝ., il.

Ján Vajs kaj 16 liaj helpantoj verkis enciklopedieton biografian de cent eminentaj Esperantaj agantoj de Slovakio. Temas pri 80 slovakaj kaj 20 eksterlandaj esperantistoj kiuj kontribuis al la slovaka Esperanto-movado. En la verko estas prezentitaj 41 fotoj de la personoj.

Atenta leganto trovas en ĉi tiu konsultlibro sekvajn mankojn. Kvankam la kompilinto uzis la Enciklopedion de Esperanto, kiu rekomendas inter krampoj indiki la nom-prononcon, en la verko la rekomendo ne ĉiam estas konsiderita. Ekzemple, sur la 27a paĝo estas Pretschnerová Katka sed kiel prononci la familian nomon mi ne scias: ĉu Preĉnerová, ĉu Pretŝnerová, ĉu alimaniere? En la sama paĝo estas Procházka Jaroslav, sed kiel legi la familinomon: ĉu Proĥázka, ĉu Proĉázka? La ekzemploj abundas tra la tuta verko.

La kompilinton helpis 16 personoj, sed inter ili mankas rusa kaj Estonia helpantoj kiuj povus kompletigi informojn pri rusa kaj estona esperantistoj. Temas pri Evstifejev Nikolaj kaj Seppik Henriko. Pri ambaŭ la kompilinto povus ricevi kontentigajn informojn ĉe Ruslanda E-Unio kaj Esperanto-Asocio de Estonio.

Malgraŭ la supre menciitaj mankoj la verko de Ján Vajs meritas esti kiel kerno de la iam kompletigota Granda Enciklopedio de Esperanto.

Anatolo Sidorov


Bonvenon al ambaŭ!

Bociort, Ignat Florian. Bedaŭrinda verko: Repliko al Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?” — Eschwege: Copy & Co, 2007. — 20 pĝ.

Aperas, ekstrakte kiel aparta broŝuro, artikolo publikigita en Scienca Revuo 2007/3 kaj ĵus aperinta, en apenaŭ iom alia redakto, ankaŭ en la lasta monumenta verko de la aŭtoro. La subtitolo anoncas «Repliko al Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?”». Nu, la broŝureto de Carlevaro, aperinta jam unuaeldone en 1999 certe agacis la fidelan esperantistaron; en ĝi la tiĉina psikiatro, bone konata en la esperantista medio, esploras la kaŭzojn pro kiuj la ideo de planita mondlingvo ne akiris vastan publikon. Ekde 1997 je la sukceso de la lingvo, almenaŭ en okcidenta Eŭropo, li ne plu kredas, surbaze de antaŭvidoj pri la evoluo de politika, socia, ekonomia historio. La sukceson de la angla li rilatigas al demokrata elekto de la ordinaraj homoj, kiu sekvas la rapidan materian utiligeblon de la iloj, por kies akiro ili investis tempon kaj monon. Ĉu tio estas “morala”, ne havas sencon diskuti: moralon kreas homoj kaj kio aspektas morala hodiaŭ povas aspekti malmorala morgaŭ aŭ postmorgaŭ.

Kompreneble, prognozoj bazitaj sur la pasinteco povas jen trafi, jen mal-. La neakordigeblo de la du kontraŭaj tezoj naskiĝas jam el la historio de la protagonistoj. Carlevaro (nask. 1945) vivis ĉiam en okcidenta libera socio kaj en lando kie lingva diverseco estis kutima; lia interesiĝo pri planlingvoj neniam suferis persekutojn aŭ gravajn malhelpojn. Li alvenis al Esperanto post lernado de Ido, kaj li studis kaj publikigis ankaŭ en Interlingua: lia kompetenteco estas atuto por ĉiu el la tri movadoj celantaj disvastigon de la ideo de internacia komunikado per iu specifa planlingvo. La longa listo de la kontribuaĵoj de Carlevaro al la Esperanta kulturo dum pli ol kvardek jaroj, inkluzive la partoprenon en la literatura rondo La Patrolo ankaŭ kiel patrolestro (strange ne menciitan en la enciklopedio de Künzli) metas lin ekster ĉian suspekton pri apostateco, kabeiĝo aŭ similaj anatemoj. Li rigardas la nunon kaj el tio prognozas la estontecon.

Prof. Bociort (nask. 1924) estas dudek jarojn pli maljuna kaj vivis plejparte en socio, kie Esperanto estis longtempe malpermesita. El sia elstara universitata posteno li laboris kaj batalis por rajti konigi la problemon de la interhoma interkompreniĝo kaj de ĝia solvo pere de Esperanto. Tial la lingvo por li fariĝis ilo de interhoma frateco, ĝuste kiel planis ĝin Zamenhof dekomence (“ni ĵuris labori, ni ĵuris batali”) kaj kiel intencis ĝin la UEA-fondintoj. Li venkis en sia batalo longa jardekojn, do li konscias kiom da tempo kaj laboro estas bezonata por antaŭenigi ideon en ideologie direktita socio: la nuno estas la estonteco de la paseo, tial li prave ne haltas je la nuno, sed rigardas transen. Se la nuna momento favoras la ekspansion de la angla, ni ja alkutimiĝis al alterno de klimaksoj kaj ŝrumpoj de lingvoj, de ideologioj, de armilaj fortoj. Al la argumentado, ke tamen la angligo invadas la tutan mondon, respondo estas: ankaŭ la franca lingvo, aŭ la germana armila potenco, aŭ la rusa ŝtata ideologio ŝajnis, en la momento de sia klimakso, povi konkeri la tutan mondon, sed estis ĉiam parto de la mondo kiu poste leviĝis kaj turnis la evoluon alidirekten. Eble okcidentanoj opinias, ke ili vidas senvuale la tutan mondon; orienteŭropanoj alkutimiĝis, ke ofte la “tuta mondo” kiun oni vidas, estas simple nur tiu mondoparto, kiun la reganta socio/ideologio (nomu ĝin komunismo, kapitalismo, globalismo, tutmondiĝo, parlamenta demokratio) permesas vidi. La komparo de du malsamaj, sed same tute bonfidaj, “veroj” deklarataj de “vidintaj atestantoj” ĉe juĝejo devus instrui, ke eĉ diversaj vidpunktoj estas plenrajte defendeblaj.

El tiu esenca diferenco de historio kaj de alrigardo al (sia) parto de la mondo maturiĝas diferenco de konkludoj, pri kies efektiviĝo nur venontaj jar(cent)oj verdiktos. Carlevaro konsilas ke homo, rimarkinte ke ĉe kazina ludotablo li ne havas bonŝancon, foriru de ĝi por ne bankroti entute: li mem multon investis en la sukceso de Esperanto, kaj li ne pretas investi kromon. Bociort ĉerpas el sia morala forto kaj plu ludas, certa ke lia ludostrategio alportos sukceson, eĉ se ne tujan; ankaŭ li multon investis, kaj en situacio ege pli malfacila ol Carlevaro, sed la morala kompenso kiun li ricevis interŝanĝe ŝajnas al li pli ol adekvata. Cetere tiun aktivan bilancon konfirmas ĉiuj kiuj (r)estas esperantistoj. La tiĉina psikiatro taksas la “ĝisostulojn” kiel personojn kiuj ne komprenis, ke Esperanto fiaskis; la rumana profesoro pri beletra estetiko kaj monda literaturo respondas, ke multaj morale bonaj ideoj devis longe barakti kaj plurfoje aspektis fiaskintaj, sed tamen nepras teni ilin vivantaj.

Bociort difinas “eraraj premisoj” kaj “nevalidaj argumentoj” iujn eldirojn de Carlevaro, apogante sin al aliaj pensuloj, kaj pluraj liaj citoj respondas ankaŭ al mia konvinko. Diras Borges: Ekzistas birdoj kiuj flugas inverse. Nu, ĉiu opinias sian flugon ĝustadirekta.

Kiel konkludi? Bonvenon al la broŝuro de Tazio Carlevaro, prilumanta lian percepton de socia evoluo kaj la rolon, laŭ li jam finitan, de Esperanto en ĝi; eĉ pli koran bonvenon al la broŝuro de Ignat Bociort, prilumanta lian koncepton de morala dezirindeco kaj donanta forton al la penoj de la ordinara esperantisto. La unua prezentas la socion en kiu ni vivas kaj ĝian traktadon de la kompreniĝo inter diverslingvanoj; la dua prezentas socion al kiu ni strebu, kaj tiu strebado donas plenecon al nia vivo.

Carlo Minnaja

Notoj

1. Bociort I.F. Esperanto (Movado — Strategio — Estetiko — Rakontoj). — Timişoara: Mirton, 2007.

2. Carlevaro T. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? — Bellinzona: Dubois, 1999 (2a eld. 2000).

3. Künzli A. Universalaj lingvoj en Svislando. — La Chaŭ-de-Fonds: SES, CDELI, 2006. 


Kiom merda estas Gerda, aŭ
Ĉu vi ridos brazile?!

Gerda malaperis: DVD. — Arcos: Imagu, 2006.

Ne necesas atendi de la lernofilmo perfektiga lingvouzon de progresantoj, la rafinitan guston de l' Oscar-ĉasuloj; tamen la kreaĵo de Joe Bazilio surbaze de krestomatia novelo de Claude Piron (kun elementoj de sadisma sekspluatado), danke al la multenombraj fuŝaĵoj (foje eĉ mikrofono enkadras), aspektas eĉ pli avangarde, ol la legenda Incubus (Ed Wood Jr. kaj Jess Franco neŭroze fumas flanke).

Imagu brazilan melodramon kun amatoraj geaktoroj (iu eĉ aknas), kies unusola talento estas klare prononci ĉiujn sonojn, kie ĉiu epizodo filmitas je la unua provo, kie scenaro idiotas, operatoro mantremas, lumas plenforte ĉiuj eblaj lampoj je la kosto de plejparto de l' mizera buĝeto… La dialogoj samtempe amuzas kaj sensencas; vundita Bob ial anstataŭ brandon postulas vinon; rusojn ĝojigos la ĵipo Niva…

Iu nomus ĉi-frenezaĵon “la kiĉaĉo”. Mi opinias ĝin l' altarto!!

Glebo Malcev


Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2007

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2007 (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 24 konkursaĵojn de 20 aŭtoroj el 7 landoj — Britio, Burundio, Francio, Irlando, Pollando, Ruslando, Ukrainio.

La rezulto de Liro-2007

Originala prozo

Laŭreato

Paul Gubbins (Britio) pro La sanktejo

Laŭda mencio

Miĥail Korotkov (Ruslando) pro Reveno de rezidento

Originala poezio

Laŭreato

Hasano Ntahonsigaye (Burundio) pro La homo, kiu vin similas

Laŭda mencio

Paŭlo Moĵajev (Ukrainio) pro Simpla rimaĵo

Traduka poezio el la rusa lingvo (Poemoj de Saŝa Ĉjornyj)

Laŭreato

Sergej Tiĥonov (Ruslando) pro Plastiko

Laŭda mencio

Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) pro La dieto, Horora historio kaj Oranĝo

Traduka prozo el la rusa lingvo (Aptekarŝa de Anton Ĉeĥov)

Laŭreato

Anna Pentus kaj Mati Pentus (Ruslando)

Laŭda mencio

Miĥail Povorin (Ruslando)

Traduka prozo el la angla lingvo (Eveline de James Joyce)

Laŭreato

Russ Williams (Pollando)

Laŭda mencio

Jack Warren (Britio)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2010 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2007

Ricevitaj libroj

[Legu la tutan liston.]

Biblio: La Malnova Testamento / Tradukis Ludoviko Lazaro Zamenhof; Duakanonaj Libroj / Tradukis Gerrit Berveling; La Nova Testamento / Tradukis John C. Rust, B. John Beveridge, C.G. Wilkinson. — Dobřichovice: KAVA-PECH, [2006]. — 1375 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Bociort, Ignat Florian. Bedaŭrinda verko: Repliko al Tazio Carlevaro “Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?”. — Eschwege: Copy & Co, 2007. — 20 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Tolkien, John Ronald Reuel. La Kunularo de l' Ringo: La unua parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld; Enkond. Aleksander Korĵenkov. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 464 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; €3). — [Donaco de Sezonoj].

Tolkien, John Ronald Reuel. La du turegoj: La dua parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 368 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; €4). — [Donaco de Sezonoj].

Tolkien, John Ronald Reuel. La reveno de la Reĝo: La tria parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 328 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; €5). — [Donaco de Sezonoj].

Vajs, Ján. 100 gravaj personoj de slovakia Esperanta movado = 100 významných osobností slovenského esperantského hnutia. — Partizánske: Espero, 2007. — 48 pĝ.; il. — [Recenzoekzemplero]. 


Ricevitaj gazetoj

Esperanta Finnlando. 2007/5;
Esperanto en Danio. 2007/4;
Esperanto. 2007/12;
Heroldo de Esperanto. 2007/14;
Komencanto. 2007/4;
La Gazeto. 2007/132;
La KancerKliniko. 2007/124;
La Movado. 2007/680,681;
La Ondo de Esperanto. 2007/12;
Le Monde de l'Espéranto. 2007/564;
Monato. 2007/12;
Okazas. 2007/564;
Sennaciulo. 2007/10;
Tempo. 2007/96. 

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA MAGAZINO

2008. №1 (159)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.
Subtitolo