Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2008. №2 (160)

Fotis Aneta Bedkowska

Pro la kovrilpaĝa foto Aneta M. Będkowska, 32-jara polino loĝanta en Britio, ricevis laŭdan mencion en nia 10a Fotokonkurso. La foton pri Aŝura festo ŝi faris en Borujerd (Irano). Fotoj de Aneta estis ekspoziciitaj en Hispanio (2006) kaj en Ĉinio (2007, premio). Krome ŝi venkis en konkurso de poŝtkartoj pri Brajtono.


ENHAVO

KOMENTARIO

NIA GASTO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ



Kiam ni komprenos la prezidanton?

En iuj landoj oni lasas novan registaron en paco dum cent tagoj antaŭ ol fari la unuan takson pri ĝi. La teamo de Probal Dasgupta gvidas UEA jam duonan jaron. Por grupo, kies anoj vivas dise tra la mondo, eĉ en la reta epoko, tio en efektivo estas malpli longa tempo ol cent tagoj por tiuj, kiuj sidas ĉe sama tablo ĉiusemajne. Tamen, duonjaro estas jam sesono de la tuta regoperiodo konfidita al la estraranoj de nia monda asocio. Kion eblas konkludi, almenaŭ provizore?

Post la UK ekaperis en la organo de UEA longaj artikoloj de Dasgupta kaj aliaj estraranoj. Laŭ ili oni ne scias juĝi, ĉu la estraranoj ne komprenas, kien konduki la asocion, aŭ ĉu temas pri nekompreno de la leganto, kiu vane serĉas en ili kapteblan fadenon. Ĉu tiel aŭ ĉi tiel, malbone ĉiukaze. La estraranoj unue klarigu al si mem, kaj inter si mem, kion ili volas, kaj poste ili ankaŭ sciu klarigi tion al la membroj. Ne ĉiu bezonas kompreni ĉion, sed en socia movado la herboradikuloj devas almenaŭ ekfidi, ke la gvidantoj scias, kiel kaj kien stiri la ŝipon. Eble la artikolemaj estraranoj, krome, estas tiom katenitaj de siaj personaj verkostiloj, ke provo verki klare povus impresi ridinde. Malgraŭ la risko István Ertl, eksredaktoro de Esperanto, instigis en la komitata listo Dasgupta esprimi sin pli kompreneble, sed Ertl apenaŭ estas nun pli kontenta. La ferma parolado de Dasgupta en Jokohamo tamen permesas esperi, ke li povus retrovi la lingvan klavaron, per kiu li tie sciis fari sin komprenata. Ĉu la posta lingvoproblemo venis pro deziro prezenti ion novan, kio diferencigu lin de lia antaŭulo? Tio estis superflua, ĉar post la UK validas la sama strategia plano de UEA kiel antaŭe.

En unu rilato Dasgupta imitas Corsetti. Eble li ne aperas en la retlisto de ĉiu periferio, sed en la plej konataj listoj li emas komenti ĉion kaj danki kaj gratuli pri banalaj raportetoj sen juĝi pri ilia signifo. La prezidanto devus agi pli ŝtatestre kaj ne kiel provincaj aŭtoroj de legantulaj leteroj. Se li volas gratuli klubestron, kiu fiere anoncis novan kurson, li skribu al la anoncinto persone. Tiu ĉi sentas sin tiam intime alparolita kaj la publiko ricevas unu spamecan bagatelon malpli. Ju pli ofte la prezidanto elpaŝas en publikaj forumoj, des malpli pezas liaj vortoj. De kelkaj jaroj la ĝenerala direktoro estas tiu UEA-bonzo, kiu plej malofte elpaŝis publike. Eĉ en Libera Folio, kiun iuj etikedas “bullerisma”, Corsetti aperis multe pli ofte ol Buller. Ne gravas, ĉu la direktoro porciumas siajn dirojn konscie aŭ pro manko de tempo. La rezulto estas, ke liaj vortoj pezas.

Krom pli ŝpareme reeĥi al diskutaĵoj, la prezidanto farus saĝe, se li farus tion ankaŭ malpli rapide kaj ne kiel Corsetti, kiu rapidis tuj reagi al ĉiu ĝermo de diskuto. En komitata diskuto tio estas malbona, ĉar la diskuto facile estingiĝas. Iuj ne volas kontraŭi la prezidanton kaj por aliaj plua diskuto ne necesas, ĉar la prezidanto jam vortigis la asocian starpunkton.

Prezidanto, ĉu eblas malpli sed pli klare?

Komitatano Z


Peter ZilvarBonvenon al ĉiuj helpemuloj

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2007

En la januara Ondo ni jam informis, ke 57-jara germana amiko de Esperanto Peter Zilvar estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Li afable konsentis respondi niajn demandojn.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Nu, ja esperantisto en la kutima senco mi ne estas, sed konstanta Esperanto-aktivulo, ĉar mi volas helpi plibonigi la Esperanto-movadon por krei ion daŭrepovan kaj videblan je favoro de nia lingvokomunumo.

La internacia elektantaro laŭreatigis vin “pro diversflanka agado por kaj per Esperanto”, aparte menciinte kelkajn flankojn. Unue temas pri “serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj” en la Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro…

Nia Esperanto-Societo Südharz ekzistas ekde 1976. En novembro 2001 ni brile festis nian 25-jaran jubileon en la kavalira salono de la kastelo en Herzberg. Entute estis aktiva asocio por Esperanto kun gastoj el preskaŭ 50 landoj, kun kurs-ofertoj, konstanta agado en la gazetaro (aperis jam pli ol 1000 gazetartikoloj pri diversaj agadoj).

Ekde 1999 ni funkcias kiel klerigejo por Esperanto. Jam pli ol 35 famaj Esperanto-sciencistoj kaj elstaraj fakuloj instruis en Herzberg: prof. John C. Wells, d-rino Katalin Kováts, prof. Erich-Dieter Krause, d-ro Detlev Blanke, d-rino Ilona Koutny, Aleksander Korĵenkov, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, k.a. Studantoj povas akiri studkreditpoentojn kaj post ekzamenoj povas fariĝi Esperanto-instruistoj.

Por la Esperanto-movado ni uzas la nomon Germana Esperanto-Centro, ĉar en la sama domo ni aktivas por diversaj asocioj: por nia regiona Esperanto-Societo Sudharzo, por Germana Esperanto Asocio (GEA) kiel filio por klerigado kaj kulturo, kaj por AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) sub gvido de ĝia verva prezidantino Zsófia Kóródy.

Por la ekstermovada agado ni uzas la nomon Interkultura Centro Herzberg (ICH), ĉar ni aktivas ankaŭ en interkulturaj dialogoj kaj temoj por germanlingva publiko. Ankaŭ per tio ni plibonigas nian reputacion.

Ĉu vi havas kontaktojn kun aliaj Esperanto-centroj kaj klerigejoj?

Ni klopodas kunlabori kun aliaj Esperanto-centroj laŭ niaj laborfortoj. En 2005 kaj 2006 ni organizis en Herzberg fakseminarion pri Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj, per helpo de nia katalogo interŝanĝas materialojn, estas en reta kontakto kun aliaj centroj. Ni interagadas kun Germana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Instituto (IEI en Nederlando), ILEI kaj kun Interlingvistikaj Studoj en Poznano, invitas eksterlandajn prelegantojn, fakulojn, organizas seminariojn por klerigado de Cseh-instruistoj kun IEI kaj estas daŭre malfermitaj al ĉiuj novaj iniciatoj.

Tre grava estas via ekstera agado, kiu kulminis per oficialigo de Herzberg kiel la Esperanto-urbo. Kiel Esperanto nun “vivas” en la urbo?

Jes, fakte tio estas la kulmino post kelkdekjara celkonscia aktivado. Jam ekde la mezo de la sesdekaj jaroj elstara esperantisto Joachim Giessner (IFEF- kaj GEFA-prezidanto), kiu estis estro de la stacidomo en Herzberg, kontaktis lokajn politikistojn, verkis gazetartikolojn, organizis la germanan kaj internacian fervojistan Esperanto-movadon, tradukis kaj eĉ verkis Esperanto-instrulibron por turkoj kaj tradukis pli ol 400 kantojn al Esperanto, ktp.

Kompreneble ni daŭrigis lian aktivadon por kaj per Esperanto. La longjaraj multfacetaj agadoj kulminis la 11an de julio 2006 en formo de unuanima urbkonsilantara decido doni al nia urbeto Herzberg la oficialan kromnomon (titolon) “Herzberg — la Esperanto-urbo”. Centoj — ĉefe eksterlandaj esperantistoj — skribis kaj dankis al urbestro Gerhard Walter kaj al nia Germana Esperanto-Centro por la elstara daŭrepova sukceso.

Ni povos verki apartan raporton pri niaj multflankaj agadoj en la urbo Herzberg, ja ne nur estas Esperanto-instruado kaj informado, internaciaj projektoj, dulingvaj ŝildoj, esperantlingvaj manĝo-kartoj, ktp.

Laste, sed ne balaste, la formulo de via honorigo, mencias kunlaboron inter Herzberg kaj Góra.

Danke al nia ege aktiva urbestro Gerhard Walter ni sukcesis ekde marto 2005 oficialigi Esperanton kiel pontlingvon por kontaktoj kun nia pola ĝemelurbo Góra en Malsupra Silezio. Nemalmultaj esperantistoj el Silezio ĉeestis la kunsidojn dum nia organiza vizito en la urbodomo de Góra.

Ni klerigis en somero 2005 instruistinojn el Góra je nia kosto. Tuj poste ili ekinstruis, kaj dum somero 2006 kaj denove en 2007 okazis sukcesaj dusemajnaj lingvoferioj en Herzberg kun gelernantoj el la gimnazioj en Herzberg kaj Góra. Konstante ni provas daŭrigi la kontaktojn kun la novaj aktivuloj en Góra.

Vere giganta agado. Vi ja faras ĝin ne sola?

Tio absolute ne eblas. Mankas esperantlingvaj fakuloj sur multaj terenoj por krei vere unikan modelurbon. Unuavice dum la lastaj kvar jaroj aktivas Zsófia Kóródy, kiu ankaŭ estas la vicprezidantino de ILEI kaj prezidantino de AGEI. Ekzemple, ŝi instruas bonkvalite Esperanton en la lernejoj de Herzberg, organizas la bibliotekon kaj arkivon kaj instruas niajn kunlaborantojn de Job-Center rilate al praktikaj laboroj kiel listigoj de la materialoj por la arkivo kaj biblioteko, kaj zorgas pri retaj taskoj.

Kelkaj aliaj Esperanto-geamikoj helpas, ekz. Marika Frense pri varbbroŝuroj kaj junulara agado, Otto Kern pri instruado en bazaj lernejoj, Ulla Zilvar pri librotenado, nemalmultaj kunlaborantoj de Job-Center, volontuloj kiel Veronika Acsádi, Sándor Hideg, Giancarlo Fighiera, Rita Valčiukaite k.a. Tamen laŭ nia reala imago tio ne sufiĉos por vera kaj prezentebla Esperanto-modelurbo. La teamo ankoraŭ devos kreski multflanke.

Ĉu ICH ricevas helpon de la urbo, de GEA, de internaciaj esperantistaj asocioj?

Vere la urbo Herzberg sub urbestro Gerhard Walter kun ĉiuj kvin surlokaj partioj kaj la urboadministracio kune kreas unikan modelon por Esperanto. Ĝuste la urbestro, kiu dum jaroj laboradis, konvinkis kaj lobiis por Esperanto, vere meritus la titolon “Esperantisto de la jaro”. Li estas simpatia, verva kaj havas kune kun ni grandajn esperojn. Nur la urbo kiel preskaŭ ĉiuj urboj en Germanio tute ne havas monon. Sed la urboadministracio helpas, ekzemple, per kontaktoj, ĝemelurbaj pontlingvaj aktivadoj, administrado, informado, ankaŭ laŭjure, ktp. Nun la Esperanto-movado kaj Herzberg kiel Esperanto-urbo estas kvazaŭ geedza paro, do nun ni troviĝas en la sama boato.

Ni devas danki al GEA por moralaj kaj financaj subtenoj, UEA por escepta diplomigo de ICH, porokazaj financaj subtenoj de kelkaj grupoj, unuopuloj. Herzberg — la Esperanto-urbo estas tre grava loko por GEA, ĉar multaj sukcesoj jam estas videblaj, eĉ esperantlingvaj tekstoj sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg. Tamen la plej grandan parton por la kurantaj aferoj kaj objektoj ni iel mem devas financi. Se estus malavaraj subtenantoj, la evoluigproceso povus marŝi multe pli rapide.

Kio pri la estonteco de ICH?

Ĉiutage ni multe laboras, ĉefe estas korespondado, instruado, lernejaj projektoj, biblioteka laborado, urbaj kontaktoj, interagado kun nia ĝemelurbo, ktp. Kompreneble ni daŭrigos niajn ĉeftaskojn: instruadon, klerigadon kaj la konstruadon de nia komuna Esperanto-urbo. Do, ICH bone vivos, se niaj sanstatoj restos stabilaj kaj, kompreneble, se pluaj aŭ multaj kompetentaj esperantistoj konstante kunkonstruos.

Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Se Esperanto estus pli videbla en la normala socio, ni povus atingi daŭrepovajn sukcesojn kaj eniri en la normalajn vivokanalojn, do ne nur en interreta agado kaj dum kongresoj, kunsidoj, ktp. Se la modelo “Herzberg — la Esperanto-urbo” vere estos prezentebla por ĵurnalistoj el la tuta mondo, televidostacioj, tiam la tuta Esperanto-movado povos konstante prezenti videblajn sukcesojn. Proverbo diras, ke unu videbla bildo valoras pli ol mil argumentoj. Jam nun multaj Esperanto-grupoj aŭ urboj volas imiti nian ekzemplon. Sed dum la venontaj jaroj ni nepre ankoraŭ devos stabiligi la modelon, mankas ankoraŭ fakuloj kaj financaj rimedoj por povi dungi fakulojn por ellaborado de turismaj libroj, varbmaterialoj por diversaj celgrupoj, kontaktoj al universitatoj, fondaĵoj, specialaj migradvojoj, kulturo, ktp.

Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

Laŭ nia opinio La Ondo de Esperanto estas vere sendependa (tio gravas pro la neŭtraleco), elstara kaj altnivela magazino, kiu raportas pri multaj temoj en agrabla stilo. Ĉiumonate ni ĝojas pri la regula apero. Ĝi estas bonega varbilo por nia movado.

Ĉu la Esperanto-urbo bezonas pluajn civitanojn, kiuj kapablas amike organizi praktike kaj fake en Esperanto?

Jes nepre. La unuaj baldaŭ translokiĝos. La vivkondiĉoj (infrastrukturo, naturbeleco, prezoj, ktp.) estas vere favoraj, kelkaj interesiĝantoj jam komparis tion kun siaj landoj. Kiu ekzemple povas krei bonkvalitajn Esperanto-menuojn kaj bonkvalitajn esperantlingvajn manĝokartojn, instrui en infanĝardenoj, organizi Esperanto-radiostacion, verki dulingvajn turismajn librojn, envolvigi la enloĝantaron, ktp.? Bonvenon al ĉiuj helpemuloj!

Sekvas du tradiciaj demandoj. Unue: al kiuj personoj vi mem donus viajn voĉojn, se vi estus elektanto?

Al nia urbestro Gerhard Walter, kaj al la vicurbestro Ulrich Schramke, tute klare. Laŭ nia opinio, la movado jam havas multajn romanverkistojn kaj ret-agantojn, sed homoj por praktikaj bezonoj preskaŭ tute mankas.

Kaj fine: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Unue la novan grandan vortaron por germanoj de prof. Erich-Dieter Krause, Liberekonomion de Silvio Gesell, kaj la novan rektmetodan lernolibron (eble en diverslingvaj versioj) de Stano Marček. Neniam oni scias, ĉu al neloĝata insulo venos pluaj insulanoj, ĉu ne? Kompreneble, nepre mi kunportus Esperanto-flagon

Ludoviko Zamenhof revenas

“Ludoviko Zamenhof revenas Bjalistokon”, — anoncis per grandega titolo la tagĵurnalo Gazeta Wyborcza. Kompreneble, temas ne pri Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, sed pri lia nepo Ludoviko Kristoforo — la ambasadoro de Bjalistoko kaj Esperanto en la mondo.

La 8aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis organizitaj laŭ la metodo, pripensita jam en la 1a jarcento en Galilea Kano: la plej interesa evento okazas fine.

La organizantoj — Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondaĵo Zamenhof — komencis la Tagojn per prelegoj ĉe la Universitato. Poste, dum la naskiĝregalo en la kafejo Fama, esperantistoj proponis al la partoprenantoj du grandegajn tortojn (entute 34 kg!) kaj riĉan programon, kiu enhavis elementojn de la pola, juda kaj ortodoksa kulturoj. JoMo komencis sian spektaklon en la koncertejo kaj finis ĝin nokte en la esperanta klubo.

Post la piknika tago la atmosfero iĝis pli kaj pli varma. 17 dec dum la festa kunsido de la Urba Konsilantaro, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof estis honorita per la diplomo de la Honora Civitano de Bjalistoko. Li ricevis la simbolan ŝlosilon de la urba pordego, belan pentraĵon kun la palaco de Branicki (la ĉefa urba vidindaĵo), kaj grandegan rozbukedon.

En sia mallonga parolado Ludoviko Kristoforo dankegis ne nur la urbajn konsilantojn, kiuj decidis honori lin, sed ankaŭ sian avon, sen kies meritoj ne okazus la festo. Li ŝercis: “La urbo Bjalistoko estis ĉiam proksima al mia koro, sed fakte bjalistokano mi estas apenaŭ unu tagon”. Rememorante alian Honoran Civitanon de Bjalistoko, marŝalon Józef Piłsudski, li aludis al sia avo kaj diris: “En Pollando ankaŭ lin oni nomis Avo kaj amis lin”.
Fotis Edyta Wolosik
Post la oficiala parto de la festa kunsido ĉiuj partoprenantoj volis gratuli persone, ĉiuj ĵurnalistoj deziris tuj fari intervjuon, ĉiuj fotistoj samtempe foti… Finfine la ĉarma “kaoso” pasis kaj, kiel la lastaj, proksimiĝis reprezentantoj de la urba futbalteamo Jagiellonia, kiuj donacis al la nova Urba Civitano teaman koloran ŝalon kaj bondeziris al li.

Speciale por nia gasto Andrzej Lechowski, la direktoro de la Podlaĥia Muzeo, ripetis sian prelegon “Bjalistoko en okuloj de Ludoviko”, per kiu oni komencis la 8ajn Zamenhof-Tagojn.

Ela Karczewska


Nombroj sen komentoj

Kiaj estas ukrainianoj?

Ukrainia informagentejo LigaBiznesInform sciigis, ke, laŭ pasintjaraj opinisondoj, nombro de ukrainiaj civitanoj, kiuj konsideras sin eŭropanoj en 2007 estis 11,9% (14,5% en 2006). En la okcidenta Ukrainio estas 22.5% da “eŭropanoj” (23,3% en 2006), en la centra — 11,3% (15,7%), en la suda — 11,1 (14,0%) kaj en la orienta — 6,8% (8,5%).

Se temas pri lingvoj en Ukrainio, 51,4% da respondintoj deklaris, ke ilia hejma lingvo estas la ukraina (52% en 2006), 25,7% (30,7%) nomis la rusan, kaj por 21,5% (15,6%) hejmaj estas ambaŭ lingvoj.

Gasto sen avizo — malbona surprizo

Sekretario de la Moskva migroservo Zalina Filimonova informis, ke en 2007 la migroservo registris en la ruslanda ĉefurbo ĉirkaŭ 1,7 mln da daŭre loĝantaj civitanoj de aliaj landoj. Inter ili nur 648 mil 517 personoj havas laborpermeson. Ne estas certe sciate, kion faras pli ol miliono da tiuj sen laborpermeso.

Dum 2007 en Moskvo estis faritaj pli ol 25 mil kontroloj, rezulte de kiuj ĉirkaŭ 260 mil eksterlandanoj, kiuj ne havas laborpermeson aŭ restadpermeson, ricevis monpunon.

Pasintjare 7 mil 559 tiaj “gastoj”, loĝintaj en Moskvo, estis ekstradiciitaj pro gravaj rompoj de la enmigraj leĝoj de Ruslando. 


Ĝena afero ne por ekstero

Jam 24 dec 2007 mi ricevis la januaran numeron de Ondo. Mi ekĝojis planante dum la festaj tagoj legi Esperanto-novaĵojn.

Nu, mia ĝojo finiĝis, kiam mi aliris la 12an paĝon kun la skandala artikolo de Zbigniew Galor. Similajn paskvilajn fuŝaĵojn oni renkontas en landa gazetaro. Sed tio estas polaj, internaj aferoj tiel ĝenaj, ke absolute nekonvenaj por ekstera publikado. Sufiĉe kalumnias polojn kaj Pollandon judoj, germanoj kaj aliaj — precipe okcidentanoj.

Zbigniew Galor — cetere simpatia samideano — iĝis malsimpatia ideologia antagonisto, kiu krom partia kontraŭbatalo malhonoras la naciajn heroojn kaj misfamigas gravajn, imitindajn idealojn. Polaj legantoj eksentos tiun aĉaĵon, kiel kontraŭnacian rankoron. Eksterlandaj legantoj de tiu kalumnia komentario pritaksos, kiom valoras homo konscie prikraĉanta sian landon kaj sian nacion.

Ĉu vi vere ne havis iun pli interesan, pli internacian materialon por publikigi? Mi pensas, ke via “komplezo” misfamigi Pollandon kuŝiĝos ombre super Ondo. Tio estis tute senbezona redakta stumblo.

Marian Łaba (Pollando) 


Lingvoscio en Ruslando

Preskaŭ duono da ruslandanoj scipovas almenaŭ unu fremdan lingvon. Tamen por multaj la lingvoscio signifas nur tion, ke ili scipovas legi tekstojn en fremda lingvo kun helpo de vortaro. La nombro de tiuj, kiuj scipovas paroli iun fremdan lingvon estas multe malpli granda. Paroli iun fremdan lingvon scipovas nur 16% el ruslandanoj kaj el ili duono (7,9%) havas la rusan kiel fremdan lingvon. Iun alian fremdan lingvon parolas nur 8% el ruslandanoj.

Ruslandanoj parolas fremdajn lingvojn malpli ofte ol ĝenerale en Eŭropo. En Ŝtatoj-Membroj de EU iun fremdan lingvon scipovas paroli meznombre 56% da loĝantoj. La lingvoscio estas plej malalta en Irlando kaj Britio, sed eĉ en ili minimume triono scipovas paroli almenaŭ unu fremdan lingvon.

Jenaj informoj venas el granda sociologia enketo, kiun realigis Instituto de Sociologio de la Ruslanda Akademio de Sciencoj. La enketon mendis grupo da finnlandaj socisciencistoj. Inter la demandoj estis ankaŭ demando pri lingvoscioj. La enketo inkluzivis 2014 respondintojn en 52 diversaj lokoj de Ruslando, de Moskvo ĝis vilaĝoj en februaro-marto 2007. La samplo reprezentas la loĝantaron de Ruslando. La lingvoscio estas demandita per kvarnivela skalo: povas legi helpe de vortaro, povas legi facile, povas paroli kaj povas skribi.

Iun fremdan lingvon scipovis legi helpe de vortaro 30%, legi facile 17%, paroli 16% kaj skribi 11%. Tiuj, kiuj parolas aŭ skribas kutime ankaŭ legas facile. Tute ne scipovas fremdajn lingvojn 53% el respondintoj.

La plej ofte scipovata fremda lingvo estas la angla, kiun scipovas proksimume kvarono el ruslandanoj. La dua estas la germana, kiun scipovas 15%. La rusan (kiel fremdan lingvon) scipovas 8%, la ukrainan 1,6% kaj la francan 1,5%.

Inter parolataj lingvoj la plej oftaj estas, apud la rusa, la angla (4,4%), germana (1,4%), ukraina (1,3%) kaj tatara (0,9%) lingvoj. Du fremdajn lingvojn scipovas 7% el ruslandanoj kaj tri lingvojn nur 1%. Paroli du aŭ tri fremdajn lingvojn scipovas nur 2,3% el ruslandanoj.

La lingvoscio estas relative simila kun la censo de Ruslando en jaro 2002, kie inter demandoj estas ankaŭ demando pri lingvoscio. Laŭ censo iun alian lingvon ol la rusan scipovis paroli 33 milionoj da personoj (22,7% el ruslandanoj). La reala nombro estas iomete malpli alta, ĉar tiuj, kiuj scipovas pli ol unu fremdan lingvon ne estas apartigeblaj surbaze de la publikitaj donitaĵoj de la censo. Laŭ la censo la anglan scipovas 4,9% el ruslandanoj, la tataran 3,8% (el kiuj granda parto parolas ĝin kiel gepatran), la germanan 2,0% kaj ukrainan 1,3%. La rezultoj laŭ la censo kaj la enketo kongruas ene de nivelo de statistika eraro de la enketo. La sola diferenco estas en la nombro de parolantoj de aliaj (plejparte minoritataj) lingvoj: la minoritatoj estas malpli reprezentataj en la enketo.

Tabelo 1. Plej ofte scipovataj kaj parolataj lingvoj ( 2007)

Lingvo Scipovas  Parolas
Angla
23,5%
4,4%
Germana
15,2%
1,4%
Rusa
7,9%
7,9%
Ukraina
1,6%
1,3%
Franca
1,5%
0,2%
Tatara
1,0%
0,9%
Alia eksterlanda
1,3%
0,8%
Alia ekssovetia aŭ ruslanda
2,3%
1,7%

Lingvoscio estas en pli alta nivelo se temas pri lingvoj, kiuj estas lernataj ne nur en lernejo, sed ankaŭ en praktiko (rusa, ukraina, tatara kaj aliaj ekssovetiaj kaj ruslandaj lingvoj). Ankaŭ iu alia lingvo verŝajne estas pli ofte lernata por praktiko, do la lingvoscio estas en pli alta nivelo. Inter aliaj lingvoj plej oftaj estis hispana, korea kaj turka. La angla, germana kaj franca lingvoj estis plej ofte nur lernejaj lingvoj, el kies scipovantoj nur malgranda parto povis ankaŭ paroli la lingvon.

Tiuj, kiuj havas pli altan edukon, pli junan aĝon kaj loĝas en milionurbo, scipovas fremdajn lingvojn pli ofte ol aliaj. Inter sub 30-jaruloj 70% scipovas fremdan lingvon, dum el pli ol 60-jaraj nur 24% scipovas fremdan lingvon. Duono el junuloj scipovas la anglan, sed la germanan lingvon scipovas ĉ. 10-15% en ĉiuj aĝ-grupoj. Ankaŭ la nombro de parolantoj estas pli alta en pli junaj aĝ-grupoj, el sub 30-jaruloj 22% scipovas paroli fremdan lingvon, sed el pli ol 60-jaruloj nur 9% parolas fremdan lingvon. La angla klare gajnas pli da parolantoj en Ruslando, sed la progreso de la angla estas malpli rapida ol oni povus supozi. Kvankam la junuloj kutime lernis la anglan en lernejo kaj duono opinias, ke ili scipovas ĝin en elementa grado, tamen nur 14% el sub 30-jaruloj opinias, ke ili scipovas paroli la anglan.

La enketo malkaŝis ankaŭ, ke la kono de la angla lingvo havas ligon al enspezo kaj vivnivelo: tiuj, kiuj scipovas la anglan havas ofte pli altan vivnivelon. Aparte la parolkapablo de la angla rilatas forte al vivnivela grupo. Verŝajne temas pri tio, ke la lingvoscio donas eblecojn por pli altaj enspezoj, kaj ankaŭ pro tio, ke pli altaj enspezoj donas pli da eblecoj lerni lingvojn kaj praktiki ilin, ekzemple dum eksterlandaj vojaĝoj. La angla estas la lingvo, kiu plej ofte havas rilaton kun la vivnivelo: la aliaj lingvoj estas, kompare al la angla, pli ofte parolataj inter homoj kun malpli alta vivnivelo.

Tabelo 2. Scio de fremdaj lingvoj en diversaj vivnivelaj grupoj (aliaj fremdaj lingvoj ol la rusa)
 
Vivnivela grupo
Scipovas fremdan lingvon
Scipovas la anglan
Parolas fremdan lingvon
Parolas la anglan
Ne havas sufiĉe da rimedoj
21%
7%
6%
1%
Aĉeto de vestaĵoj malfacilas
22%
9%
7%
1%
Aĉeto de aliaj varoj krom manĝaĵoj kaj vestaĵoj malfacilas
38%
21%
9%
3%
Ne povas aĉeti vere multekostajn varojn
54%
34%
11%
6%
Ne povas aĉeti dom(et)on
70%
36%
24%
12%
Sen financa problemo
67%
33%
33%
25%

Jukka Pietiläinen


Rusa Antologio

Poemoj de Ippolit Bogdanoviĉ

Ippolít Fjódoroviĉ Bogdanóviĉ (1743–1803) devenis el malgrandrusa (ukraina) etbienula familio. Samkiel Sumarokov kaj Ĥeraskov, jam prezentitaj en ĉi tiu rubriko, li okupis kelkajn gravajn ŝtatajn postenojn (fine kiel la direktoro de la Ŝtata Arkivo); same kiel ili, li partoprenis en kortegaj intrigoj, estis framasono, verkis poemojn, fablojn, kaj dramojn, tradukis kaj redaktis…

Sed, malkiel ilin, oni rememoras lin ne pro multaj verkoj, sed precipe pro nur unu poemo — Animeto (publ. 1783) verkita surbaze de la antikva mito pri Amoro kaj Psiĥo, konata per La ora azeno de Apuleius kaj La amo de Psiĥo kaj Kupido de Lafonteno. Bogdanoviĉ sukcesis ironie bildigi per versoj ne historion de diino, sed aventurojn de koketa ĉarmulino, aldoninte iom da rusa folklora fono, per lingvo senprecedence leĝera en la rusa poezio.

Sed kelkaj el liaj poemoj, jam preskaŭ forgesitaj, havas signifon ne nur historian, sed ankaŭ literaturan.

AlKo

MONO

Ho ve, se mankas mon'; sed kiu fort' al riĉo
La homojn tiras? Velkas ja sen mon' feliĉo,
Kaj eĉ centjara vi enuos sur ĉi fon';
Dum pasas via viv' — ho ve, se mankas mon'.

Ho ve, se mankas mon'; kaj ĉie leĝoj regas,
Ke monon oni flatas kaj karese flegas.
Ho mono! Vin mondum' respektas laŭ impon'
Kaj ĉiu ĝemas ja: ho ve, se mankas mon'.

Ho ve, se mankas mon'; ĉar kurtas vivojaroj,
Feliĉon devas ligi ni al akaparoj;
La mono kreas multajn vantojn sen bezon',
Sed sen la vantoj estas plag', se mankas mon'.

1761

JEN SIGNO DE MALBON'

Se la amik'
Por via bono penas en komplik',
Kaj kaŝas tion vi de l' mondo —
Jen signo de malbon' do.
Sed en feliĉo de amoro
Alia estas la valoro;
Se vi ne kaŝas ĝin de l' mondo —
Jen signo de malbon' do.

1763

MODERECO

Pri l' viv' kontentas mi fiere,
Kaj jenas la konfirm' por mia opini':
Se ion mi ne havas vere,
Mi konsideras ĝin neni'.

1763

PRI MEMLAŬDADO

Raciajn agojn vi priridas kun rikan'
Kaj diras, ke pli saĝas vi ol multaj centoj;
Mi ne oponas: jes, pli saĝas vi, kompan',
Sed ne ol homoj, nur ol kvarpiedaj gentoj.

1763

PRI MALICDIRADO

De vi mi ĉie insultatas,
Kaj vi de mi sen ĉes' laŭdatas,
Sed la komuna plag' obsedas nin sen fin':
En ambaŭ diroj ja neniu kredas nin.

1763

VERSOJ PRI AMIKECO

Sen amikeco hom' aparte vidas sin,
Simila al ermito,
Treniĝas laŭ destin',
De ĝojoj senigito;
Sed per la amikec'
Multiĝas nia vivospec'.
Ho vi, ĉiela dono!
Per vi, ho amikec', feliĉas ni,
Per vi intima harmoni'
Al la sentivaj koroj venis por ekkono.
Por la anim' — kvieta rifuĝej',
Ho amikec'! Ĉi verson finu inde plej,
Aperu vi kun rava brilo,
Konforme al utilo.

1773

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Nia libroproduktado en 2007

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado La Ondo de Esperanto reprenis en 1991 de Hungara Vivo, plu ĉerpante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

Ordinare ni donas komentojn por la tabelo, sed ofte ili estas ripetataj (same kiel la supra frazo), kaj ĉi-jare la komentoj estas pli mallongaj ol kutime.

En la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj, kaj la paĝosumo (31 mil 183 paĝoj) estas la plej granda post 2001. Antaŭ 30 jaroj, en 1977, aperis (= “laste aperis”) 147 libroj sur 16 mil 897 paĝoj.
 
 
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
184
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
31.183
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
93
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
169
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
12.0
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
36
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
23
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
36
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
21
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
28
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
13
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
8
Religio
105
6
10
17
6
6
13
9
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12
10

Ĉar en 2007 en Laste aperis mankis pliaj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, eldonejo de Tomasz Chmielik Libro-Mondo (kaj Arĥivaro Edmond Privat) ne plu estas en la jar-listo, sed oni scias, ke Chmielik daŭrigas sian represo-projekton, kaj eble la roterdama libroservo mendos tiajn represojn en 2008. Ni vidos…

En la eldoneja listo plej supras slovaka esperantisto Stano Marček, kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.
 
2007. Libroj    2007. Paĝoj 
Stano Marček (Slovakio) 11 Impeto 2057
FEL (Belgio) 10 KAVA-PECH 1811
Impeto (Ruslando) 10 Helmut Buske (Germanio) 1677
Mondial (Usono)
9
FEL 1579
UEA (Nederlando)
8
Mondial 1464
André Cherpillod (Francio)
6
JEI (Japanio) 1454
Edition Iltis (Germanio)
5
Sezonoj 1296
Sezonoj (Ruslando)
5
Stano Marček  1250
Bero (Nederlando)
4
UEA 1190
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
4
Edistudio (Italio) 1154

En la resuma listo por 17 jaroj restis la samaj eldonejoj, kaj ene de ĝi Impeto kaj Bero iom plialtiĝis. Ĉar Ĉina Esperanto-Eldonejo de kelkaj jaroj eldonas nenion, eventuale Edition Iltis venontjare okupos ĝian lokon en la unua landodeko. Tamen nur kvin eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (t.e. 68 librojn dum 17 jaroj).
 
1991–2007. Libroj   1991–2007. Paĝoj 
Libro-Mondo (Pollando) 127 Libro-Mondo 16587
UEA 125 UEA 14455
FEL
92
FEL 14306
Fonto (Brazilo)
76
Arĥivaro Edmond Privat (Svislando) 12553
Sezonoj
70
Ludovikito (Japanio) 12085
Impeto
62
Fonto 11942
KAVA-PECH
58
Sezonoj 11514
Bero
55
KAVA-PECH 11052
Arizona Stelo (Usono
52
ĈEE 10161
ĈEE (Ĉinio)
51
Impeto
9707

Entute, Esperanto-librojn oni laste eldonis en 30 landoj.
 
2007. Libroj   2007. Paĝoj
Francio 23 Ruslando 3790
Ruslando 19 Germanio 2825
Nederlando 18 Japanio 2560
Slovakio 14 Nederlando 2371
Germanio 13 Ĉeĥio 1974
Japanio 12 Belgio 1826
Belgio 11 Italio 1789
Brazilo
9
Brazilo 1727
Usono
9
Francio 1688
Italio
7
Svislando 1664

Sume, Germanio kaj Francio plu restas supre en la landolisto. Danke al Impeto, Sezonoj kaj ACT, Ruslando (kiel prognozite antaŭ unu jaro) devancis Brazilon, kaj Belgio anstataŭis Hungarion en la deka loko.
 
1991–2007. Libroj 1991–2007. Paĝoj
Germanio 322 Germanio 40425
Francio 302 Francio 35967
Pollando 279 Japanio 32899
Nederlando 242 Pollando 32047
Ruslando 202 Ruslando 29934
Brazilo 193 Brazilo 27327
Japanio 174 Nederlando 25911
Usono 156 Svislando 21482
Italio 137 Italio 19461
Belgio 126 Hungario 18504

La supra revuo respondas al la demando pri kvanto. Volonte ni aperigus resumon pri beletraĵoj de la jaro, sed la libroservo de UEA, ne nia redakcio, ricevas la librojn. 


Serĉante alian transmondon

Tolkien, John Ronald Reuel. La Kunularo de l' Ringo / Tradukis el la angla William Auld; Enkond. Aleksander Korĵenkov. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 464 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №3).

Tolkien, John Ronald Reuel. La du turegoj / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 368 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №4).

Tolkien, John Ronald Reuel. La reveno de la Reĝo / Tradukis el la angla William Auld. — 2a eld., kor. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 328 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №5).

Tolkien. La Kunularo de l' RingoFrodo Baginzo heredis ringon, kiu montriĝas esti la “Unu Ringo”, forĝita de la malbona Saŭrono por regi la mondon. Naŭpersona kunularo devas porti la ringon al la lando Mordoro por detrui ĝin en vulkano kaj tiel savi la mondon. La tri volumoj de La Mastro de l' Ringoj de multaj junaj homoj en kelkaj landoj estas konsiderataj kiel ĉefverko de la monda literaturo. La lingvaĵo estas bela. Amuzaj dialogoj kaj priskriboj sekvas post poezio kaj priskriboj pri naturaj belaĵoj kaj kvazaŭhistoriaj tekstoj.

Recenzanto ordinare havas la taskon prijuĝi la kvaliton de verko. Recenzante La Mastron de l' Ringoj tio ŝajnas al mi tute nenecesa. La verko havas sian lokon en la monda literaturo, sendepende de la opinioj de la recenzanto. Ne prijuĝante ĝian kvaliton, mi komentos la tradukon kaj kelkajn interpretojn de la enhavo.

Recenzo pri la traduko

En 1995–1997 aperis la unua Esperanta eldono. En 2007 tiu ĉi trivoluma traduko de William Auld aperis en sia dua eldono. Tolkien eldonis plurajn versiojn de la verko, kun ialoke gravaj ŝanĝoj en la teksto. Por la unua eldono Auld uzis sufiĉe malnovan version. La dua eldono estas korektita laŭ la plej ĝisdata angla teksto. Kelkaj komposteraroj kaj malmultaj tradukeraroj estis korektitaj. Pri la korektado helpis multaj esperantistoj menciitaj en la enkonduko.

Al la dua eldono estis aldonitaj enkonduko al la Esperanta eldono, antaŭparolo al la dua angla eldono, Noto pri la Provincaj Analoj kaj por esperantistoj interesega artikolo de Tolkien pri Esperanto el 1932. En la dua eldono ankoraŭ mankas ses aldonoj en la tria volumo.

La poemo Tri ringoj por la elfoj…, per kiu la verko komenciĝas, ne estas tradukita de Auld, kvankam li estis poeto je Nobelpremia nivelo. Responde al mia demando skribas Bertilo Wennergren: “Kiam mi eksciis, ke li okupiĝas pri tio, mi kontaktis lin, kaj prezentis kaj mian tradukon de la poemo, kaj mian provon traduki la unuan ĉapitron de la libro. Mi tute ne pretendis, ke miaj provoj estas uzindaj aŭ eĉ uzeblaj. Mi faris ilin nur kiel lingvoekzercon (kaj pri Esperanto, kaj pri la Angla). Sed Auld ekŝatis mian tradukon de la poemo kaj petis mian permeson uzi ĝin”.

Auld akceptis ankaŭ kelkajn el la proponoj de Wennergren pri propraj nomoj, sed mem tradukis aliajn. Eble tio kaŭzis ke malsamaj sistemoj por esperantigo de propraj nomoj ekzistas unu apud la alia, ekzemple: Frodo (jam la angla formo estas bona Esperanto), Sam (sen aldono de -o), Aragorno (kun aldono de -o), Gaja (Vira nomo uzita en adjektiva formo, same kiel oni ofte esperantigas virinajn nomojn), Paŝegulo (traduko), Grinĉjo (ĉjo-formo).

Eble Auld havis kialojn traduki la nomojn per malsamaj sistemoj. Tamen montriĝis ke multaj legantoj de la Esperanta versio reagas kontraŭ la bunteco da tradukmanieroj. Eble kiu legis la verkon en alia lingvo, pli forte reagas, ol tiu kiu unue legas la Esperantan version.

Auld estis kandidato por la Nobelpremio, kaj la traduko havas ĝenerale tre bonan kvaliton.

Komentoj pri la verko

Kial do estis verkita La Mastro de l' Ringoj? Laŭdire ĉar la eldonisto petis al Tolkien verki daŭrigon de La Hobito, kiu bone vendiĝis. La daŭrigo tamen fariĝis tute malsamstila ol La Hobito. Ne infana fabelo, sed mitsimila fantastaĵo por dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj. Inspiron Tolkien ĉerpis el multaj fontoj. Ekzistas multaj provoj analizi de kie. La skandinavaj mitologioj en la Eddo kontribuis per multaj personaj nomoj. Okazaĵoj kaj estaĵoj estas rekoneblaj el popolaj fabeloj. La Dua mondmilito — dum kiu verkiĝis la verko — ne povis ne influi la verkinton. La forhakado de arboj kaj la kirasa produktado en Isengardo similas al la industriiĝo de Anglio.

Ni tamen ne povas forgesi ke Tolkien estis pia katoliko. La similaĵoj inter la verko kaj kristanismo estas multaj. Ĉio, eĉ Saŭrono, estis bona en la komenco. Malgranda popolo havas la taskon savi la mondon. Gandalfo mortas, sed releviĝas, post tio li estas blanka. Oni tamen ne sisteme serĉu la similaĵojn, ĉar la Kristosimila Gandalfo ne apartenas al la malgranda popolo k.t.p. Interesan artikolon pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Fido Kristana de Pastro Edmund Little oni povas legi interrete ĉe http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm.

Ne estas strange ke ĝuste katolika gazeto novzelanda origine publikigis tiun ĉi artikolon, ĉar la verko ja estis filmigita en Nov-Zelando.

Ni ankaŭ iom pensu pri la rolo de la verko en la monda literaturo. Verŝajne literaturhistoriistoj tute malsame opinias pri la kvalito de la verko. Tamen ĉiuj devas konfesi ke ĝi ricevis gravan lokon precipe en fantasto, sed ankaŭ en la monda kulturo ĝenerale. Precipe multaj gejunuloj estimegas la libron. Pri tio atestas ekzemple la granda nombro da retpaĝoj kun komentoj pri La Mastro k.t.p. Tio povas esti sekvo de la malplifortigo de religioj, precipe en la riĉaj landoj.

Gejunuloj kiuj perdis la kontakton kun la transmondo de religioj, serĉas alian transmondon kaj trovas ĝin en La Mastro.

La kovriloj de Vladimiras Beresniovas plaĉe allogas la legonton, almenaŭ mezaĝulon kiel min. Ili tamen estas tute malsimilaj al fantastaj ilustraĵoj, kiuj aperas sur eldonoj en multaj lingvoj. Interesa ideo estus fari ekspozicion pri ilustraĵoj de La Mastro. Danan eldonon de la libro ilustris pseŭdonima artistino, kiu montriĝis esti la reĝino Margrethe la 2a de Danio.

Tute inde la Dana reĝino ilustris la reĝon inter fantastaj libroj.

Leif Nordenstorm


Per voĉo klara kaj klera

Almqvist, Carl Jonas Love. Ormuzdo kaj Arimano: Politika satiro / Tradukis el la sveda Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2007. — 58 pĝ.

“La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj / Rerakontis Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2006. — 84 pĝ.

Ĉi tiuj libroj estas eldonitaj per la lulu-metodo. La aŭtoro (aŭ aŭtoreska morala produktanto) konservas la kopirajton kaj delegas la produktaĵadon al la sistemo www.lulu.com, kiu laŭ mendoj ekzempleras la librojn (mi evidente konsentis fari la recenzon por povi lanĉi la verbon ekzempleri).

Ĉu pro tiu maltradicia produktometodo mi kune recenzas la du verkojn? Krom ke ilin tradukis, respektive, rerakontis la sama Gunnar Gällmo, kion alian ili havas komune? Fakte baldaŭ evidentiĝas al iu leganta la du librojn, ke ili kune havigas al ni la vizion de Gällmo, kiu interligas ilin.

Fabelojn rerakontas multaj. Sed Gällmo ne verkas porinfane; lia vizio temas pri la vojoj de la malinfaniĝo, la kresko, la kompreno de tiu ĉi procezo inter la procezoj.

Jam sur pĝ. 5 de La regrifuzanto ni legas “Dek ses mil edzinojn li havis, sed neniu el ili naskis al li infanon; kaj se reĝo ne havas infanon tio ja estas, en fabeloj, tre grava problemo, ĉar en fabeloj ŝtatreganto prefere estu ŝtatregantido.”

Lia tradukito Almqvist en Ormuzdo kaj Arimano same ironie substrekas la arbitrecon kaj kapricecon de la surtroniĝo de ŝtatestroj en la reĝa epoko. Ormuzdo, la tiuteksta nomo de ironie prezentata Dio, dekretas pri la reĝoj, “Ke tuj, kiam viro (aŭ virino) en iu regno akiras la superregon, senkonsidere ĉu tio okazas per perforto aŭ per ruzo, aŭ kiel ajn povas al vi supraĵe ŝajni, tio estas la indiko, ke li (aŭ ŝi) ricevis de Ni potencon kaj aŭtoritaton esti via reganto en Niaj loko kaj funkcio, kaj ke Ni lin (aŭ ŝin) dotis kun la saĝeco kaj bona volo necesaj por la regado” (pĝ. 51).

En ambaŭ libroj aperas do reliefigo de la teknikaj rimedoj, per kiuj aŭtoroj de beletra teksto normale estigas ĉe la leganto efektiveco-iluzion. Per tiu reliefigo, la tekstoj instigas ekzameni la procezon de rakontado kaj la formiĝon de tiu iluzio, per kiu rakontoj logas kaj altenas la leganton.

La kritiko de iluzioj kaj la ekzamenado de misbildo-kreaj procezoj ja apartenas al la momento de la klerismo, al kiu apartenas Almqvist. Gällmo, se juĝi laŭ lia estetiko, sufiĉe hejmas en la idearo de tiu klerismo por loki pli-malpli en tiu spaco sian vizion. Mi konkludas ĉi tion el la fakto, ke sidas nature en lia stila repertuaro la specifa tipo de ludo aparte klare videbla en jena tekstero:

“Pardonu min,” diris la alia koturno, la koturno tretinta. “Tio ne estis mia intenco. Ne koleriĝu, mi petas!” — “'Ne koleriĝu,' vi pepas!” diris la unua koturno, la koturno tretita. “Ne via intenco, ĉu?” (La regrifuzanto, pĝ. 58).

La uzo ĉi tie de “pepas” por emfazi mokan eĥadon de pardonpeto signas tiun proksimecon inter la kritikemo kaj la ridemo/mokemo, kiu karakterizas la klerismon. La kritika metodo de la klerismo instigas vin lerni de la ridpunktoj — via propra aŭ tiu de la redaktoro de Monato aŭ de alia ŝatata periodaĵo — por forridi viajn maltaŭgajn sintenojn kaj aliajn enradikiĝintajn erarojn.

En Gällmo, kiu estas budhano kaj atentas tiujn procezojn, per kiuj formiĝas niaj pensoj pri ĝusto kaj pravo, la klerisma kritikemo direktiĝas eĉ kontraŭ la formiĝo de niaj maleraroj, niaj pravoj, la bazo mem de niaj plej rektaj fidoj kaj kredoj. Per tiu direktiĝo, la kritikemo vidigas tiun bazon kiel senbazan, kiel nur-proceze-formiĝintan.

Tiu vidigo donas al via okulo la novan povon rigardi la rigardadon mem kaj tiele liberigi vin el la kateneco de tiuj bazaj deziroj, kiuj faras el la procezoj “vin”.

Mi studis universitate la palian, kaj du el miaj profesoroj estis budhanoj. Ĉe ili, la budhana identeco lasis relative senŝanĝa ilian apartenon al la sama etburĝa bengalaro kiel mi, kaj tial mi ne lernis rigardi la budhaniĝon kiel kulturan elmigron. Amikiĝinte kun brita budhano jarojn poste, mi konstatis, ke ankaŭ okcidentanoj, kiuj elektas fari el si budhanojn, ne nepre elektas forlasi sian kulturan etoson.

La fakto, ke Gällmo ne nur uzas budhisman materialon kiel verkan ercon sed estas mem budhano, interese fleksas al ni la legajn muskolojn en La regrifuzanto. En la teksto Ormuzdo kaj Arimano, la traduka interveno de Gällmo — ĉiu traduko estas relego — preskaŭ faras el la momento de la frua okcidenta klerismo mem praformon de imagebla estonta budhaniĝo de la tuta socia etoso en la okcidentaj landoj. La klarvideco pri la procezoj anstataŭas, en tiu ĉi vizio, la idealon de la memstaro — ĉar la budhano ne agnoskas la memon krom kiel produktaĵon de procezoj, kiuj fariĝas kaj kiuj do nepre malfariĝos.

Al la kerna klerisma celo de la malmistifiko servas diversaj gestoj de sindistancigo. En La regrifuzanto, tiuj gestoj havas la guston de spicaĵoj: “Ĉi tio okazis en kulturo, kie familio tre gravis” (pĝ. 24); “En la kabano loĝis anakoreto. Anakoreto estas, laŭ la vortaroj, pia ermito kiu vivas sola por tiel fari bonon al si mem kaj al aliaj. Sed ĉi tiu anakoreto ne posedis vortaron, kaj li fajfis pri tiaj difinoj” (pĝ. 39-40); “[pri elefanto] Ĝi alkuris kiel peza lokomotivo (se oni ne tro zorgas pri la fakto ke lokomotivoj tiutempe ne ankoraŭ ekzistis)” (pĝ. 11). Gällmo bonvene ridindumas ankaŭ por nin ride distancigi de nia verda kulturo: “Vi ne kapablas esti monaĥo. Vi ja estas stulta, ja eterna komencanto” (pĝ. 28). En Ormuzdo kaj Arimano, teksto tute ne alinfana eĉ sur la maska nivelo, la distancigaj gestoj veftas la tutan teksaĵon.

Ni nun trovas nin en momento, kiam ĉiuj niaj socioj, inkluzive de la esperantistaj, bezonas ĉiam pli da hela kaj bonhumora malmistifikado, kio igas absolute ĝustatempa la klaran, kleran voĉon de Gunnar Gällmo. Li tradukis la religian klasikaĵon Darmo-pado, sed ne volis sin limigi al la pasinteco, kaj do nun elektis formojn, kiuj renesancas la budhisman — aŭ la por budhismo anekseblan — paseon por nia hodiaŭa humoraro.

Mi, kiel hinduo, kiu jam de jardekoj legas la hinduismon de la bengaloj (kiuj estis budhanoj ĝis iuj fortoj el aliaj regionoj de Barato trudis al Bengallando la refasonitan hinduisman ortodokson) kiel rekonturiĝintan budhismon, ĉiam multon gajnas el la legado de budhanaj tekstoj, precipe de la bonhumoraj. Mi forte kaj alte rekomendas al vi la legon de ĉi tiuj libroj.

Vidante, ke mi alvenis al la fino de la substanca recenzo, iuj legantoj interjekcios: sed kiuj estas tiuj Ormuzdo kaj Arimano? Tiuj figuroj aperis en la prapersa kulturo, kiun en Persio forlavangis la alveno de islamo, kaj kiun daŭrigas en Barato la parsioj, sekvantaj ĝis hodiaŭ la antikvan religion de Zoroastro/Zarathuŝtro. (Ĉu vi ne konas tiun figuron ĉe Niĉeo?) Laŭ la zoroastrana tradicio la absolute bona Ormuzdo kaj la absolute malbona Arimano estas en eterna konflikto. El Arimano Almqvist kreas pozitivan figuron. Tamen, ĉu Almqvist partoprenas la orientisman projekton de la deknaŭa jarcento, kies draŝa kritiko fare de Edward Said lasis la okcidentanajn tradiciojn de orientologio strebantaj rekompreni siajn starpunktojn? Tiun pli intertekstan juĝon mi lasas al la leganto.

De recenzantoj oni atendas iom da provlegado. Jen mia listo (kiu ne inkluzivas frazojn de la formo “tio estas tute bone”, kiujn Gällmo sisteme kaj evidente intence uzas): tiu “maskita plebaro” (OA pĝ. 8) devus teksti plebo; prezentas sin kiel liberanimaj (OA pĝ. 8) devus teksti liberanimajn; historion kaj lingvistikon kiel pli trankvilaj (OA pĝ. 10) devus teksti trankvilajn; intence planitan kiel ilon (OA pĝ. 30) devus teksti ilo; kies du regnoj ili prezentos, och kies popoloj ili nutros (OA pĝ. 49) devus teksti regnojn ili prezentos kaj kies popolojn; ne plu restas multe da tiuj meritoj (R pĝ. 6) devus teksti el tiuj meritoj; kaj li diris tion al la veturigistom (R pĝ. 19) devus teksti veturigisto; ricevis donacon de kelkaj konatuloj (R pĝ. 62) devus teksti konatoj.

Mi cerbumis, ĉu mencii kiel eraron la elekton, ekde R pĝ. 73, de Fingroringo kiel traduko por Angulimala. Sed la pli laŭvorta “Fingroĉeno” ne estus nepre pli bona, kaj tian ŝlosilan vortelekton en tradukaĵo destinita por klasikiĝo neniu recenzanto povus per kritiko aliigi eĉ se la redono ja estintus maltaŭga. Mi deziras al ĉi tiuj tekstoj de Gällmo vastan legatecon, kaj rimarkigas, ke al la lulu-eldonejo mankas eldonista memo, kio aparte kongruas kun la budhana projekto dissolvi la memojn!

Probal Dasgupta


Trezorkesteto

Duoble unu. Sen lim' ĝis: KD. — Crest: Duoble unu, 2007.

Jen nova kanzon-KD de Duoble unu, distribuata de Vinilkosmo.

Mi jam aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo, ne sciante, sed antaŭdivenante, ke ĝi povus esti eksterordinaraĵo, ĉar tuj plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo trans ĉiujn limojn. Tiel, kiel faris tion jam, ekzemple, Woody Guthry kaj Bob Dylan. La moderna muziko estus malpli riĉa, se ne ekzistus la kantoj, kiuj akompanas tutajn popolojn en sia ofte sopirplena vivo. Kiom da kantoj ekestis survoje! Tiu motivo trairas la tutan muzikhistorion, egale ĉu la muzikistoj marŝis piede, veturis per trajnoj aŭ perŝipe aŭ hastis de turneo al turneo sur grandegaj kamionoj.

Mi mem kolektas kun granda ĝojo popolmuzikajn kantojn el la tuta mondo, kelkajn gravajn el ili mi tradukis kun plezuro. Do en tiu senco mi estas jam fakulo pri kanzoneca muziko. Kaj efektive, eĉ en tiu ĉi kazo de Duoble unu mia bona kolektistoflarnazo ne trompis min. La disko de la kompanio Duoble unu estas ne malpli ol majstroverko, trezorkesteto kaj pri poezio kaj pri tre varia kanzoneca kaj parte tipe franca muziko.

La disko plenas de spritaj ridetigaj ilustraĵoj al la tekstoj, kiuj mem estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Tial oni ne povas diri, ke la disko estas farita por infanoj aŭ por plenkreskuloj, sed ĝi estas tre humurplena kaj pri la temoj kaj pri la muziko.

La kantoj estas prezentataj eĉ en tre bone komprenebla Esperanto, kiu lasas nur malofte malferma iun deziron pri ebla plibonigo. Krome ĝi estas disko, kiu estas farita de tre spertaj profesiaj artistoj, kiuj per tre belaj voĉoj akompanataj de perfekte aranĝataj muzikaĵoj, entiras nin en la miraklomondon de mirinde vasta vivanta muzika kosmo.

Jen disko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli. Estas eĉ tiel: ju pli ofte oni aŭskultas ĝin despli bona ĝi fariĝas. Jen grava signo por ĉiu bona disko.

Tiu, kiu ŝatas poezion kaj idee riĉan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi produkto de Duoble unu. La disko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Fransŭaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: “Sen lim' ĝis…”

Aldona lukso de la dikso estas du gajaj fotaroj kun muziko de la KD, kiuj sur komputilo rigardeblas kaj aŭdeblas.

Hans-Georg Kaiser


Konu nin, ŝatu nin!

Solly, Martin. La Ksenofobia Gvidlibro al la italoj / Tradukis el la angla Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2006. — 72 pĝ.

La prezentata libro estas la unua, (kaj ne lasta!) esperantlingva traduko el la origine anglalingva projekto The Xenophobe's Guides — ksenofobiaj gvidlibroj, kies celo estas duonŝerce-duonserioze konatigi alilandanojn kun karakteraj trajtoj kaj apartaĵoj de diversaj popoloj. Tio estas ĝia principa distingo de kutimaj gvidlibroj, kiuj ĉefe priatentas vidindaĵojn, ripozejojn kaj tipajn pladojn-drinkaĵojn.

La libro similas al pli frua ruslingva eldono. Koincidas ĉio — poŝformato, kovrilbildo, eĉ la bindaĵo estas same aĉa — kiam vi malfermos la lastan paĝon ĉiuj aliaj jam delonge estos for! Ambaŭ verŝajne prunteprenis dezajnon de sia anglalingva praulo. La titolo de ĉi recenzo estas la devizo de tiu serio.

La teksto mem estas konciza, senenua kaj informplena. Ĉiuj flankoj de socia kaj privata vivo de modernaj italoj — familia vivo kaj rilatoj kun eksterlandanoj, kutimoj kaj obstinoj, religio kaj krimo: ĉi ĉion kaj ne nur entenas tiu apenaŭ 70-paĝa libreto. En ĝi troviĝas ankaŭ multaj interesaj faktoj: kiu estas vera kazo de aĉeto de la teamo A.C. Milan fare de Silvio Berlusconi, kial italoj ne partoprenas en la Eŭrovida Kanto-Konkurso, kiom pli longaj estas italaj kondomoj ol tiuj en la cetera Eŭropo…

Interalie, jen estas vera defio por la monda esperantistaro: anstataŭ traduki el tiom kritikata kaj blasfemata angla lingvo, lanĉi propran similan serion. Ĉu ne inda tasko plenumebla por landaj kaj eĉ regionaj asocioj kaj demonstrado de deklarata internaciismo?

Resume, estas tri kialoj por tralegi la libron: se vi jam estis en Italio, tio eble helpos al vi penetri la kaŝitan sencon de certaj momentoj; se vi nur planas vojaĝon, vi certe eksentos vin pli libere en nova lando kaj evitos tiklajn situaciojn; se vi neniam vizitis la Apeninan Duoninsulon kaj neniam faros tion, vi povos dum kafoklaĉo senĝene rimarki: aĥ, tiuj italoj! Nu certe mi konas ilin!

Do, konu ilin, ŝatu ilin!

Nikolaj Penĉukov


Nia trezoro

La Unua LibroLa Unua Libro

Ĉi-rubrike ni prezentos dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

14 jul 1887 (26 jul laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, 27-jara ruslanda judo Ludoviko Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.

La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (pĝ. 3–30). Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredas ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazas, ke

grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, pĝ. 100)
Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltas ĉe tiu ideo kaj traktas, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatas, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.

1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.

2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.

Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia; El la Biblio; Letero; Mia penso kaj Ho, mia kor' (du poemoj de Zamenhof); En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigas la trian taskon:

La Unua Libro: Promeso3) Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.

Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe!), kaj avertis:

Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.
Krom la antaŭparolo en la libro estis ankaŭ: Sur la dua paĝo estis presita ruslingva deklaro:
Интернацiональный языкъ, подобно всякому нацiональному, составляетъ достоянiе общественное, и отъ всякихъ личныхъ правъ на него авторъ на всегда отказывается.
(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)
Zamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.

Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, sed li ne ricevis dek milionojn da promesoj.

Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.

Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 eldonis ĉe Kelter Duan Libron de l' lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.

Aleksander Korĵenkov


Ricevitaj libroj

Almqvist, Carl Jonas Love. Ormuzdo kaj Arimano: Politika satiro / Tradukis el la sveda Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2007. — 58 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

de Seabra, Manuel. Ĉu nur unu civilizacio? — Thaumiers: LKK, 2007. — 23 pĝ., il. — (La KromKancerKliniko, №22). — [Donaco de LKK].

Eroŝenko, Vasil. Fabeloj kaj legendoj / Kompilis Vladislav Taranjuk. — Kievo: Vadim Karpenko, 2007. — 112 pĝ., il,; 1000 ekz. — [Donaco de Julia Patlanj].

[Gällmo, Gunnar]. “La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj / Rerakontis Gunnar Gällmo. — [s.l.]: Gunnar Gällmo, 2006. — 84 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Kuuopio poŝformate: Gvidlibro. — Kuopio: Urbo Kuopio, [2007]. — 24 pĝ., il. — [Donaco de EAF].

Solly, Martin. La Ksenofobia Gvidlibro al la italoj / Tradukis el la angla Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2006. — 72 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Єрошенко, Васил Якович. Казки та легенди.  / Переклад з есперанто Н. Андрiанової-Гордиєнко, Є. Ковтонюка, В. Таранюка. — Київ: Вадим Карпенко, 2004. — [Donaco de Julia Patlanj].


Ricevitaj gazetoj

Antaŭen, 2007/12
Aŭstria Fervojisto, 2007/3
EAB Update, 2008/40
Esperanta Finnlando, 2007/6
Esperanto aktuell, 2007/6
Esperanto sub la Suda Kruco, 2008/1
Esperanto, 2008/1
Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio, 2007/11
Freŝo, 2007/20
Ĝenerala Informilo, 2007/146
Heroldo de Esperanto, 2007/15
Informa Bulteno, 2007/4
Informilo por Interlingvistoj, 2007/4, 2008/1
Informilo, 2007/10,11,12
KAE-Informilo, 2008/61
Kontakto, 2007/5
La Gazeto, 2007/133
La Movado, 2007/682
La Ondo de Esperanto, 2008/1
La Sago, 2007/39
Literatura Foiro, 2007/230
Litova Stelo, 2007/5,6
Mikrofone, 2007/19
Monato, 2008/1
Norvega Esperantisto, 2007/6
Pola Esperantisto, 2007/6
REGo, 2007/6
Scienco kaj Kulturo, 2007/5,6
Sennaciulo, 2007/11
Service de Presse, 2007/39
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2007/4
Tempo, 2007/97
Verda Saksofono, 2007/19. 

10a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2007 la dekan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 61 fotoverkoj de 18 fotoaŭtoroj el Aŭstrio, Brazilo, Britio, Germanio, Italio, Japanio, Litovio, Pollando, Ruslando kaj Serbio.

La 11an de januaro 2008 la juĝkomisiono (Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:

Shoko Sakaeda - Danco de ardeoj1a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Barbara Chodera (Pollando).

2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Katia Miyashiro (Brazilo)

3a premio (abono de La Ondo de Esperanto)

Gediminas Kazlauskas (Litovio) pro “Reveno al la hejmo”
Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro “Libro: vojo”
Gianfranco Vignando (Italio) pro “Portiko kaj domo en malnova itala vilaĝeto”

Laŭdaj mencioj

Nebojŝa Stankoviĉ (Serbio) pro “Konsterno-3”
Gediminas Kazlauskas (Litovio) pro “Espero vivi”
Lilija Burgar (Ruslando) pro “So-so-somero”
Mathias Bethmann (Germanio) pro “Vizito de vespo”

Speciala premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Festo

Shoko Sakaeda (Japanio) pro “Danco de ardeoj”

Laŭdaj mencioj

Katia Miyashiro (Brazilo)
Aneta Małgorzata Będkowska (Britio) pro “Aŝura-festo”

Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31a de decembro 2009 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso
Legu pli pri la Internaciaj Fotokonkursoj.

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA MAGAZINO

2008. №2 (160)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.
Subtitolo