Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2008. №4 (162)

Fotis Joaquim Mariano

La kovrilpaĝa foto de Joaquim Mariano (Brazilo) montras koncertan programeron el la 5a Azia Esperanto-Kongreso. 

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario

Foje, dum iu konferenco en Parizo, unu parolonto de la prezidejo, nigrehaŭta giganto el Dominiko aŭ Haitio, montris ambaŭflanken de si, nome al mi — ruso — kaj al mia kamarado el Usono, kaj komentis kun imito de hororo:

— Rigardu, kien oni min sidigis, ĝuste inter du ĝendarmojn de la mondo.

La publiko ekzamenis la du mezampleksajn polusojn de la akso de malbono, kiu nevideble perforis la oratoron, kaj ridis aprecinte la ŝercon.

La ŝerco ne estus ja ŝerco, se ĝi malhavus sian seriozan substraton. Vole-nevole ĉiu sur tiu ĉi planedo devas atenti se ne polusojn (kaŭze de la krizo de la dupoluseco) do fokusojn de la monda energio. La baldaŭa paralela ŝanĝo sur la supraj etaĝoj politikaj en Usono kaj Ruslando provokas al komparo rilate la gradon de tiu paralelismo. Ambaŭlande estas ago sub la flago de la demokratio, ambaŭlande la oligarĥaj plutokratoj ne donas miniman ŝancon al siaj rivaloj. Ambaŭlande fariseaj ŝablonoj donas formon kaj normon al la politika penso, tiel ke rezulte oni havas fakte certan preskaŭ kretenecan minimumon de nocioj por eterna kombinado pure retorika. Tie kaj ĉi tie la demagogio ne konas honton, ĉar tute perdis la kutimon ĉirkaŭrigardi antaŭ fari siajn naturajn aferojn: nenio kaj neniu eĉ videblas al ĝi en ĝia optika rondo.

Ekzistas tamen diferencoj sufiĉe gravaj por ne paroli pri totala diferenco. La rega piramido ne estas tiom kruta en Usono, kaj ĝi malpli fatale pezas la civitanojn. La plutokrataj kaj burokrataj klikoj en Ruslando pure formale — neglekte rite sekvas la demokratiajn procedurojn, kiuj mem tute ne necesas al ili en la sekreta afero de la ricevo kaj reteno de la povo. La dominaj klanoj en Usono sin streĉas por uzi la demokratian proceduron, ekster kiu ili ne povas solvi sian taskon. Alivorte, antaŭ iĝi plenpova la usonano devas plaĉi, dum lia homologo en Ruslando antaŭ plaĉi iĝas plenpova. Tiu nura ŝanĝo de sekvo aludas principan diferencon en la konstruo de la du plutokratioj. Unu ankoraŭ restas respubliko, la alia ne ĉesas esti despotio.

Koncerne la figuron de la aktuala despoto oni konsentas, ke la konstitucia formo ne iĝos baro por lia pluprospero. Tiuaspekte oni multe diskutis, ĉu li volos rompi la ĝenan formon aŭ trovos taŭga la neston de la ĉefministro. En la ligo kun tiu lasta perspektivo oni esprimis dubojn, ĉu la titolo de la ĉefministro estas sufiĉe aŭtoritata spekte por nia rangorespekta tradicio. Ĝis nun ĉiuj konataj al mi komentistoj rezonas pri la ŝancoj de tiu modelo, kiu bizare reprezentas nian ŝtatan simbolon, dukapan aglon kronportan, kun plena ignoro de certa paragrafo de la ruslanda konstitucio, kiu permesas radike simpligi la situon. La paragrafo sonas tiel: okaze de la eksoficiĝo de la prezidento aŭ okaze de lia stabila nekapablo plenumi siajn taskojn liajn funkciojn realigas la ĉefministro. Ĝuste ĝis la reelektoj kaj inaŭguro de la nova prezidento, kiu rajtas jam esti la aktuala ĉefministro.

Mi ne volus nomi prognozo tiun rimarkon koncerne la eblojn de superpaso de la altadministra dukapeco. Kaj mi preferas ne esti profeto koncerne la “stabilan nekapablon” kiu povas ja esti grava malsano aŭ eĉ io pli.

Alen Kris


Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Aleksander Korĵenkov legas ĝin ekde ĉ. la 19a minuto.


KorzhenkovReto kaj gazeto: ĉu malamikoj?

Renkonte al la unua mondkongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj, kiu okazos fine de majo en Vilno, ni proponas unu ĉapitron el la broŝuro Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro de Aleksander Korĵenkov. La teksto estas iom ĝisdatigita.

La progresanta komputil-tekniko efikas dumaniere al nia gazetaro.

Unuflanke, la redaktado kaj prespretigado fariĝis pli facila kaj pli malmultekosta ol en la antaŭkomputila epoko. Pli da gazetoj povas aperi, kaj pli da amatoroj kapablas teknike fari gazeton. Se temas pri la reto, ĝi ebligas rapidan internacian kunlaboradon, tujan ricevadon de informoj kaj fotoj. Oni povas redakti la gazeton en unu lando, kie estas bona redaktoro, kaj presi ĝin en alia lando kun malpli kosta presejo aŭ pli favora poŝta tarifo. Ekzemple, la porjunula revuo de UEA, Kontakto, estas administrata en Nederlando, redaktata en Ukrainio (antaŭe en Usono) kaj presata en Pollando.

Ĉi tion faras ankaŭ la Kooperativo de Literatura Foiro, kies gazetoj estas redaktataj en diversaj landoj, sed presataj en Bulgario. La Ondo de Esperanto, redaktata en Ruslando, uzas malpli kostan presadon kaj ekspedadon en Pollando.

Aliflanke, la reto ebligas disvastigi informojn pli rapide kaj malpli koste ol la tradicia gazetaro. Pro la malapero de Eventoj kaj de El Popola Ĉinio kelkaj ekparolis pri baldaŭa morto (aŭ enretiĝo) de la papera Esperanta gazetaro, ĉar la ret-informiloj sufiĉas. Tamen tio ne okazis. En aprilo 2007 neniu el la ses redaktoroj de la plej gravaj Esperanto-gazetoj, intervjuitaj de La Ondo nomis la konkurencan rolon de la reto inter la problemoj (sed la poŝtaj tarifoj estis nomitaj de kelkaj).

Ankaŭ la nacilingva gazetaro kontentige fartas. Iam oni parolis, ke la radio elpuŝos la gazetojn, ĉar ĝi informas pli rapide, poste pri la televido, kaj nun pri la reto. Sed la reto, simile al la radio kaj televido, ne elpuŝas la tradiciajn gazetojn. Ilin pli damaĝas ne la reto, sed senpagaj reklamgazetoj, kiuj aperigas ne nur reklamojn kaj TV-programojn, sed ankaŭ artikolojn, amuzaĵojn kaj eĉ poemojn.

La radio kaj televido pruviĝis bona rimedo por subteni la gazetaron, ekzemple, per “trarigardo de la gazetaro”. Ankaŭ la reto pli helpas ol malhelpas. En Esperantujo, kie la radio kaj televido estas malpli gravaj ol en la “Granda Mondo”, la helpa rolo de la reto bone rimarkeblas. En dissendolistoj kaj forumoj estas prezentata la enhavo de gazetoj. Multaj gazetoj havas senpagajn retejojn kun novaj kaj malnovaj artikoloj.

Monato kaj La Ondo de Esperanto ofertas aboneblajn pdf-versiojn, sed la nombro da ret-abonantoj ne estas granda malgraŭ malaltaj kotizoj — la esperantistaro klare preferas la tradiciajn gazetojn. Lastatempe aperis nova fenomeno: iuj legantoj revenas al tradicia papera abono post provado de la reta. (Ekzemple, en BET-43 en Šiauliai belga retabonanto alpagis por la papera abono de La Ondo, ĉar li “ja elprintas la tutan revuon post la ricevo de ĝi en la formato pdf”.)

Tute freŝdate, La Ondo lanĉis podkastan servon. Estus naive pensi, ke iuj malabonos la revuon, ĉar ili aŭskultas podkaste kelkajn tekstojn el ĝi, sed jam kelkaj “podaŭskultantoj” ekinteresiĝis pri la papera revuo.

La rapideco de informado estas nur unu el la necesaĵoj en la ĵurnalismo. Sed estas bezonataj ankaŭ aliaj, kiujn la reto mem ne donas. Elektado de informoj, redaktado, provlegado, grupigo de informoj, verkado de (sub)titoloj kaj foto-subskriboj, preparado kaj lokado de ilustraĵoj estas same malfacilaj en la reto, kiel en la papera gazetaro.

Ĝis nun temis pri informoj, pri aktualaĵoj, sed por multaj tekstoj la rapideco estas malpli grava. Artikoloj ĝeneralaj kaj fakaj, prilingvaj studoj, recenzoj, poemoj kaj noveloj povas aperi en paperaj gazetoj iom malpli frue ol en la reto, sed pli bone pretigitaj.

Ĉiuokaze, ne pro la konkurenco de la reto ĉesis Fonto kaj Iltis-Forumo, kiuj malhavis urĝajn informojn.

Paradokse, pro la reto en nia gazetaro suferis ne novaĵ-rubrikoj, kiel iuj misprognozis, sed diskut-paĝoj, kaj en esperantistaj dissendolistoj novaĵoj estas malpli multaj ol polemikaĵoj, dum en la tradiciaj gazetoj estas male.

Gravas, ke la paperaj gazetoj (almenaŭ la plej bonaj el ili), danke al redaktado kaj provlegado, prezentas bonan lingvaĵon kaj, pretercele, havas lingvo-instruan efikon. Sed la reta lingvaĵo (ne nur en Esperanto, sed ankaŭ nacilingve) pro nesufiĉa aŭ tute nenia redaktado ofte estas fuŝa.

La reto ne estu prezentata kiel malamiko de nia gazetaro, kiu restas — apud la kongresoj, kluboj, libroj — grava parto de la esperantista vivo.

Aleksander Korĵenkov


La urbodomo de OlsztynFREŜO: Olsztyn atendas vin

Olŝtinaj esperantistoj invitas al Olŝtino, la ĉefurbo de la regiono Varmio kaj Mazurio, por FREŜO (Frusomera Renkonto de Esperantistoj Ŝatantaj Olŝtinon), kiu okazos 26 jun – 2 jul 2008.

La programo estos plejparte amuza kaj turisma, sed ne mankos ankaŭ prelegoj, inter kiuj ni menciu la rakonton de Halina Gorecka pri la historio kaj nuntempo de Kaliningrado — la ĝemelurbo de Olŝtino. Krom tio okazos ekskurso laŭ Kopernik-itinero, vizito de apudolŝtina arboĝardeno, ripozo ĉe ĉirkaŭaj lagoj, artaj programeroj, brulŝtiparo kun biero kaj kolbasetoj, kaj, antaŭ ĉio, Esperanto-kvizoj kun valoraj monpremioj, kiujn gvidos Marian Zdankowski.

La FREŜ-ejo troviĝos en la Internulejo de Postlicea Lernejo preskaŭ en la urbocentro. Ĝi estis konstruita en 1911– 1913 kiel domo por protekto de malsanuloj kaj maljunuloj. Post la dua mondmilito en la konstruaĵo lokiĝis Alta Porpastra Seminario, kiu funkciis ĉi tie ĝis 1962. Poste la domo estis transdonita al medicina mezlernejo. Nuntempe ĝi servas kiel internulejo por gelernantoj de la Postlicea Lernejo kaj ankaŭ por studentoj de la Olŝtina Universitato.

La direktorino de Postlicea Lernejo tre favoras la aranĝon, kaj tio estas ankaŭ videbla en proponitaj prezoj — nur ĉ. 10 eŭroj tage por tranoktado kaj tuttaga manĝado. Aliĝkotizo estas 15 eŭroj ĝis 31 maj 2008, 20 eŭroj poste kaj surloke.

Detalajn informojn petu de Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska poŝte (PL 10-684 Olsztyn, ul. Orłowicza 35 m. 5, Pollando) aŭ rete

Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska


Vide el Bruselo

Persona lingvo

de Dafydd ab Iago el Bruselo

Post monatoj da cerbumado la Eŭropa Komisiono (EK) klarigis la ideojn, kiuj gvidos la politikon pri multlingvismo, kiu estos publikigota en septembro 2008. Nun en EK cirkulas la dokumento “Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo”.

La eŭropa respondeculo pri multlingvismo, komisionano Leonard Orban, konsideras la elekton de lerninda(j) lingvo(j) kiel personan aferon. Laŭ Orban, EK ne povas doni “internacian statuson” al iu lingvo, ĉar en la Eŭropa Unio (EU) nur membroŝtatoj havas la plenan kompetenton organizi siajn edukad-sistemojn. Tamen en 2002 la membroŝtatoj interkonsentis, ke ĉiu EU-civitano eklernu du lingvojn. Nun la Grupo por interkultura dialogo proponis, unue, lingvon de komunikado laŭ la nivelo de “internacieco” kaj, due, lingvon persone adoptitan. La Grupo por interkultura dialogo estis fondita de EK en 2006 por esplori, kiel multlingvismo povas kontribui al la Eŭropa integriĝo. La grupon gvidas Amin Maalouf, libana aŭtoro kaj franca ŝtatano.

La raporto de la Maalouf-a grupo proponas al la Komisiono fari pli por promocii lingvo-lernadon ekster lernejoj kaj universitatoj. Lingvolernado devas fariĝi parto de libertempa agado, kiel, ekzemple, sporto. Tamen post la publikigo de la raporto EU-funkciuloj ne perdis tempon por klarigi, ke edukado estas en la kompetento de la ŝtatoj, kaj la Komisiono povas nur cirkuligi “gvidliniojn” pri “plejbona praktiko”. La raporto de la Maalouf-a grupo ankaŭ petas, ke EK okazigu altnivelan konferencon pri la problemo de tradukado kaj interpretado je EU-nivelo.

Diversaj reagoj venis.

Ekzemple, Klaus-Peter Willsch (CDU), membro de la germana parlamento Bundestag, volas plifortigi la pozicion de la germana. “90 milionoj el 493 milionoj de EU-civitanoj parolas la germanan kiel la gepatran lingvon, — diris Willsch. — Ne devas esti, ke oficialaj retejoj de la Eŭropa Unio estas nur en la angla kaj franca, kaj ne en la germana”. Willsch kritikis la Komisionon: “La Komisiono havas centran decidan kaj kunordigan rolon en la instanckomplekso de la Eŭropa Unio. La civitanoj en Germanio, la plej granda paganto al la EU-buĝeto, devas havi la eblecon esti informataj en sia gepatra lingvo pri la taskoj kaj agadoj de ĉi tiu grava politika instanco”. Laŭ Willsch, ĝis kiam ĉiuj lingvoj estos egale traktataj en la EU, almenaŭ la germana devas havi la samajn privilegiojn kiel la franca kaj angla.

Reagis ankaŭ esperantistoj. Laŭ nederlanda lingvisto Marc van Oostendorp, la koncepto de “persone adoptita lingvo” estas nerealigebla. Van Oostendorp preferus la tiel nomatan “skandinavan” modelon, kie foje oni strebas kompreni la aliajn lingvojn (almenaŭ la norvegan, svedan kaj danan).

Tamen Henri Masson estas skeptika pri la skandinava vojo. “Persone, kvankam ne lingvisto, kaj eble pro tio pli prave, mi estas tre dubema. La skandinaviaj lingvoj aspektas al mi ‘fizionomie' pli proksimaj inter si (escepte de la islanda) ol, ekzemple, la itala, la franca, la hispana, la rumana. Por mi, tio estas nur ludeto por sinpretendanta ‘elito'; tio aspektas al mi kiel farso, precipe se oni celas precizecon kaj fidindecon. Tio ĉiam kondukos al la angla kiel referenca lingvo, kiel savlingvo”, — avertas Masson.

“La termino ‘skandinava modelo' ne estas nekonata en la socilingvistiko. Temas ne pri la fakto, ke skandinavoj komprenas unu la alian, sed ke oni ne alstrebas unuecon de lingvo ene de konversacio. Krome, ne temas pri nura formala ‘fakto pri lingva simileco' — interkompreniĝo ĉiam ankaŭ dependas de la volo de la partneroj kompreni unu la alian, kaj do pri socipolitika realo”, — opinias van Oostendorp.

Laŭ la prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, estas facile kritiki la raporton de Maalouf. “Sed plej celtaŭge por ni estas pripensi, kiel utiligi la raporton por niaj celoj. Ekzemple, ni povus substreki, ke pluraj Esperantistoj — homoj kiuj intense kaj longdaŭre uzadas ĝin — majstras Esperanton kvazaŭ kiel duan gepatran lingvon”, — diris Ó Riain. 


UEA fariĝas 32-jara — gratulon!

“UEA cent”, — oni legas malgrandliteraĵon sur la emblemo de la roterdama kongreso. Ŝajne iuj ne volas multe okupiĝi pri historio, kiam la Asocio atingas centjarecon. Sed eventuale ili pravas — ĝi fariĝas iusence nur 32-jara.

La esperantistoj jam antaŭ 1908 diskutis pri internacia ligo, plej frue eble en 1890. UEA havis sian akuŝfazon ekde 1907, kiam Théophile Rousseau, Hector Hodler kaj iliaj kunbatalantoj kunsidis dum la Universala Kongreso de Kembriĝo, diskutante pri “konsuloj” (kio poste fariĝis la “delegitoj”). En decembro 1907 Hodler publikigis broŝuron pri konsuloj kaj “Esperanto-oficejoj”, kaj en februaro 1908 sekvis cirkulero: Oni bezonas internacian organizaĵon por antaŭenigi Esperanton per praktikaj servoj. Plia cirkulero proponis statuton por tia organizaĵo, kun la limdato por reagoj la 28a de aprilo 1908. Tiun daton oni poste konsideris la fondiĝo-dato de UEA.

Reinventoj 1920 kaj 1934

La Asocio de 1908 estis tre malsama ol tiu de 2008, kaj eblas eĉ diri, ke ĝi estis jam tre malsama de la Asocio de 1920, kiam la Asocio ricevis la kvaran statuton — aŭ la kvinan, se oni konsideras ankaŭ la proponon de 1914 ne realigotan pro la milito. Oni povas nomi la jarojn ĝis 1920 iusence la “eksperimentajn jarojn” de UEA. Per la reformo de 1920 la Asocio pli aspektis kiel “normala” asocio, kun Komitato kaj Estraro (nomata “Komisiono”), anstataŭ sola Komitato.

Dek kvar jarojn poste, en 1934, sekvis la kvina (aŭ sesa) statuto. Ĝi reprezentas eble la plej radikalan rompon en la historio de la UEA-strukturo. La naciaj societoj en 1932 provis fondi konkurencan asocion, en kiu la membroj estos la membroj de la naciaj societoj. UEA, bazita sur la principo de individua membreco, minacis per defendo-milito. Danke al la cedo de UEA estiĝis “Nova UEA”, kiel tegmento kaj de naciaj societoj (nun: Landaj Asocioj) kaj de individuaj membroj.

Civila milito 1936–1947

Pro la intrigoj de antaŭaj UEA-gvidantoj, la Estraro de Louis Bastien devis rezigni pri la “Nova UEA” kaj anstataŭe fondis novan asocion: Internacia Esperanto-Ligo, kun fonda alvoko de la 18a de septembro 1936. UEA iam nomis sin “Utila, Efika, Agema”, sed tio multe pli estis vera por IEL, nun preskaŭ forgesita. La “ĝeneva” UEA pluvegetis. Se en 1947 okazis unuiĝo de IEL kaj UEA, tiam ne pro ia pacemo post la terura dua mondmilito, sed pro la fiasko de UEA.

La nova UEA ĉi-foje nomiĝis “kunfandita” UEA, kaj ankoraŭ en la nuna statuto oni legas, ke ĝi estas kunfandiĝo de UEA el 1908 kaj IEL el 1936. En tiu tempo, do 1947, ĝi estis fakte ne registrita asocio, ĉar tio ne estis la kutimo en Britio. Juran personecon UEA ricevis nur en 1958, tri jarojn post la translokiĝo al Nederlando.

Nederlanda asocio

En tiu epoko (antaŭ la jaro 1976), en Nederlando la asocioj bezonis leĝan agnoskon, se ili ekzistu eterne. Kutime asocio fondiĝis tial por 29 jaroj, ĉar tiam sufiĉis agnosko fare de la ministerio pri internaj aferoj. En la kazo de UEA, oni prenis la kunfandiĝon de 1947 por ekkalkuli la 29 jarojn. Tio signifis ke UEA en 1976 devis “refondiĝi” (ŝanĝi la koncernajn datojn en la statuto), por teni sian juran personecon. (Temas cetere hazarde pri la sama jaro 1976, en kiu Nederlando reformis la regulojn: ekde tiam sufiĉas agnosko de notario por havi “eternan” asocion.) Do en 1976 la statuto estis ŝanĝita, tial ankoraŭ en la nuna statuto oni vidas la jaron 2005, kiel finon de periodo. Tamen la lasta frazo en la koncerna paragrafo diras: “UEA, ekde validiĝo de ĉi tiu Statuto [de 1980, ZvD], estas fondita por nelimigita tempodaŭro.”

Do, kiam UEA estis fondita? Ĉu en 1907, 1920, 1934, 1936, 1947, 1958, 1976? Eble dum la roterdama kongreso troviĝos momenteto por cerbumi.

Ziko van Dijk (Nederlando) 


Nombroj sen komentoj

Moskvo inter la plej malpuraj urboj

Kompanio Mercer Human Resource Consulting kompilis liston de la plej (mal)puraj urboj. Ĝi esploris la staton de la aero kaj trinkakvo, utiligadon de la ruboj, sanservon kaj infektajn malsanojn en 215 grandurboj.

La plej malpura urbo estas Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano kun 27,6 poentoj; sekvas la bangladeŝa Dako (29,6) kaj Antananarivo en Madagaskaro (30,1).

Moskvo okupas la 14an lokon kun 43,4 poentoj. Laŭ ĉi tiu listo ĝi estas la plej malpura grandurbo en Eŭropo. La plej pura en la mondo estas Calgary en Kanado kun 131,7 poentoj.

… kaj inter la plej riĉulaj

6 mar la revuo Forbes publikigis la ĉiujaran liston de la plej riĉaj personoj en la mondo, kiuj havas almenaŭ unu miliardon da usonaj dolaroj. Unuafoje, en la laŭurba listo la unuan lokon okupas Moskvo kun 74 miliarduloj. La duan lokon okupis Nov-Jorko (71 miliardulo); sekvas Londono (36), Istanbulo (34) kaj Hongkongo (30).

En Ruslando nun estas 87 dolaraj miliarduloj, inter kiuj plej riĉas Oleg Deripaska, kies posedaĵo — 28 miliardoj da dolaroj — estas la naŭa plej granda en la mondo.

En la listo de la riĉuloj Ruslando unuafoje superis Germanion kaj okupis la duan lokon. La unua estas Usono.

Usono — prizono

Usono plej supras ankaŭ en la listo de enprizonigitoj. Laŭ neregistara esplorkompanio Pew Center, Usono estas la plej prizonoza lando en la mondo. Komence de 2008 en la usonaj prizonoj estis pli ol 2,3 milionoj da homoj.

En Ĉinio, kies loĝantaro kelkoble pli grandas ol tiu de Usono, estas 1,5 milionoj da malliberigitoj, kaj en la 145-miliona Ruslando post la krado “sidas” 890 mil personoj. 


Parencaj lingvoj

Eseo de Bujdosó Iván

Komparado de lingvoj

Komputiloj, programoj kaj datumoj fariĝis parto de nia ĉiutaga vivo. La ŝanĝiĝo estas tiel rapida, ke iuj aplikoj naskiĝas ne pere de oficialaj projektoj, sed spontanee. Ankaŭ la ideo de la nuna temo naskiĝis tiel.

En AIS-sesio (30 aŭg 2004, Komarno) mi aŭskultis la prelegon de Helmar Frank pri lingvo-kibernetiko, kie temis pri la “temperaturo” de iu teksto. Li direktis min al la studoj de Zipf kaj Mandelbrot.

La Zipfa leĝo studas tiujn fenomenojn kies distribuo ne estas laŭ la normala statistika distribuo, sed estas kelkaj tre oftaj kaj multe da tre maloftaj eventoj. Ekzemple, la distribuo de la havaĵoj estas laŭ tiu, kiun montris la itala sciencisto Pareto: 20 procentoj de la loĝantoj posedas 80 procentojn de ĉiuj havaĵoj. La merito de Zipf estis, ke li ordigis la distribuon laŭ ofteca rango kaj ĉefe tio, ke li desegnis tion kun logaritmaj aksoj. Tiam la distribua kurbo fariĝas linia. Oni povas determini la klinon rilate al la akso de tiu ĉi linio.

Esperanto kaj la leĝo Zipf

Iam mi scivolis, ĉu esperantistoj scias pri tio kaj mi enskribis la vortojn “Esperanto” kaj “Zipf”. Je mia surprizo mi ekvidis tie seminarian taskon de iu usona universitato. La studentoj, kiuj studas tie komputadon, ricevis la taskon esplori, ĉu Esperanto ekstervicas laŭ la vortstatistikaj karakterizaĵoj. Estas nekutima afero, ke neesperantistoj interesiĝas pli pri kelkaj aspektoj de Esperanto ol esperantistoj. Sed ili eksentas la ŝancon por io science interesa. La lekciisto, kiu donis la taskon, “enamiĝis” al la temo. El la seminaria tasko fariĝis serioza esploro eĉ kun la apliko de la plej evoluinta teorio: artefarita neŭra reto. Ili ekzamenis ses lingvojn: la anglan, Esperanton, la francan, la germanan, la hispanan kaj la italan. Ĉe ĉiuj lingvoj estis grandega korpuso, ĉe la angla 97 libroj, ĉe Esperanto 34 libroj, entute 283 libroj.

La rezulton de la esploro oni konigis en la internacia scienca konferenco de IASTED “Artefarita Inteligento kaj ĝia Apliko” (Manaris et al. 2006). Ĉefa konstato: Esperanto estas “artefarita”, sed laŭ la statistikaj datumoj oni ne povas diferencigi naturan kaj artefaritan lingvojn.

La esploro baziĝis sur la Zipf-leĝo. Oni determinis ĉe ĉiuj lingvoj la kvanton da vortoj, vortduoj, vorttrioj, vortdistancoj [kiom da aliaj vortoj estas inter du aperoj de la sama vorto] kaj la vortlongecoj. La statistikaj proprecoj de Esperanto estis similaj al la proprecoj de la aliaj kvin lingvoj. Per la apliko de neŭraj retoj oni instruis la analizan sistemon je tio, ke ĝi aŭtomate rekonu la lingvon de iu teksto. La divenado sukcesis plej bone, se oni aplikis la korelacian koeficienton kaj la klinon de la Zipf-linio de la vortdistanco.

Elektado de la esplorota teksto

La supra esploro ekzamenis nur ses lingvojn. Mi rimarkis, ke la vico laŭ la Zipfa klino estas: Esperanto, hispana, germana, itala, franca kaj angla. Esperanto do ne estas meze de la ekzamenitaj ĉefaj eŭropaj lingvoj, ĉu ĝi tamen ekstervicas?

Mi decidis ekzameni la aferon sur pli ampleksa tereno. Mi trovis tre interesan 21-lingvan materialon sur interreto, la tekstojn de la konstitucipropono de la Eŭropa Unio. Kvankam tiu ĉi materialo ampleksas nur po 35 paĝojn, tamen ĝi havas kelkajn favorajn proprecojn. La tradukadon — certe — oni faris tre zorgeme, ĉar ĝi estas la oficiala dokumento de Eŭropa Unio. Same la esperantlingvan tradukadon faris zorgeme plurlingva internacia grupo. Kaj oni devas sincere danki al la geedzoj Ludoviko Molnár kaj Julianna Farkas, kiuj multon faris por la tradukado kaj al István Mészáros, kiu laboris multe, por ke la materialo estu libere alirebla en interreto.

Sed ĝia plej grava avantaĝo estas, ke la dokumentoj ja tutcerte havas la saman enhavon. Tial la kaŭzo de la diferencoj de la statistikaj indikoj povas esti nur la malsameco de la lingvoj. Ĝia alia avantaĝo estas la multlingveco, ja ĝi aperis en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Prilaboro de la tekstoj

Mi forigis el la teksto la signojn de dispartigo kaj interpunkciado (indikoj pri alineoj, punkto, komo, ktp.). Mi prilaboris la purajn vortojn per la tabelmanipula programo Excel, tiel determinante la regresan linion.

La kalkulitaj Zipf-koeficientoj montras a) bonan kongruon (R2=0,73) kun la rezultoj de Manaris eĉ kun la datumoj de la hispana kaj b) bonegan kongruon (R2=0,98) sen la datumoj de la hispana:
 
Bujdosó Manaris
Esperanto 0,9632 0,9204
Germana 1,0105 0,9745
Itala 1,0168 0,9947
Hispana 1,0415 0,9255
Franca 1,0423 1,0448
Angla 1,1108 1,1858

Vicordo de lingvoj laŭ la Zipf-leĝo

Mi metis en vicordon la lingvojn laŭ la klino de la Zipf-linio. Tie vi povas vidi la jam menciitan valoron 0,96

Vidu la figuron de la vicordo de la lingvoj laŭ la klino de Zipf-linio.

Sur tiu ĉi figuro estas ĉio perfekta. La baltaj, la slavaj, la ĝermanaj kaj la novlatinaj lingvoj estas unu apud la alia. Estas interesa la loko — proksima al la centro — de la malta (arabdevena) kaj la greka. Mi scivolus pri la analizo de la eŭska, la ivrita kaj la turka, se tiuj iam estus oficialaj lingvoj de EU. Esperanto estas la 11a inter la 21 lingvoj, t.e. ĝi estas en la mezmezo de la vico. Tio estis antaŭvidebla, konante la konstaton de profesoro Pennacchietti: “La interna kohereco de Esperanto klariĝas do per tio, ke ĝi kapablas harmoniigi la postulojn de struktura simpleco, necesajn por vasta internacia uzo, kun la konservado de preciza tipologia stampo, nome tiu de la ĝermanaj kaj slavaj lingvoj de centra Eŭropo”. Mi ne povis reteni min de certa fiereco, eksciinte tion, ke per la Zipfa leĝo mi povis pruvi tiun lingvistikan konstaton.

Sed la vera surprizo estas la loko de la hungara lingvo. Kiel eblas, ke la Zipf-klino de la tri finnugraj lingvoj estas tiom proksimaj unu al alia? Ni ja scias, ke la hungara jam antaŭ plurmil jaroj disiĝis de la du aliaj parencaj lingvoj.

Mi volis trovi la lokon de Esperanto kaj fine mi trovis indikojn pri la parenceco de la finnugraj lingvoj. Mi pensas, ke la Zipf-leĝo estas tre potenca esplora rimedo.

Mi konigis tiun ĉi rezulton en la Kongreso de Asocio de Hungaraj Apliklingvistoj en 2006. Estis obĵeto de Pusztay János, katedrestra profesoro de uralistiko, ke eble la simileco ŝuldiĝas al la influo de la germana al la finnugraj lingvoj. Se oni esplorus paralelajn tekstojn de la ruslandaj kaj neruslandaj finnugraj lingvoj, oni povus decidi pri tiu ĉi afero.

Literaturo

Manaris et al. 2006: Investigating esperanto's statistical proportions relative to other languages using neural networks and Zipf's law. Proceedings of the 2006 IASTED International Conference on Artificial Intelligence and Applications (AIA 2006), February 13-16, Innsbruck, Austria.

Pennacchietti, F. 1981: Ne-hindeŭropaj trajtoj de la internacia lingvo, in: Sprachkybernetik, 1981, Paderborn, p. 95.

Pri la aŭtoro

Bujdosó Iván fariĝis elektra inĝeniero en Budapeŝta Teknika Universitato en 1968. Ekde 1973 ĝis 1994 laboris kiel komputisto ĉe: Elektra Aŭtomatiga Instituto, Hungara Esperanto-Asocio, Tutlanda Elektra Dispona Centro. Akiris instruistan diplomon ĉe ELTE pri lingvo kaj literaturo de Esperanto en 1993. Instruisto de komputaj sciencoj por postabiturientuloj (1994–1999). Ekde 1996 ekstera lekciisto en ELTE por esperantologiaj kaj apliklingvistikaj studentoj, ekde 1999 scienca helpkunlaboranto en ELTE ĝis emeritiĝo en 2006. Partopenis en deko da vortarfaraj projektoj, verkis konferencajn artikolojn, akiris PhD-gradon de doktoreco en 2004 per la disertaĵo: Instruado de la planita lingvo Esperanto.

Vidu pli: geocities.com/bujdosxo


Aliaj landoj, aliaj brandoj*

de Reinhard Haupenthal

Kiel regula gasto de Raymond Schwartz mi havis la raran privilegion rite ĝui postmenue lian unikan mirabel-brandon. Kiam, iu-tage, Joseph Nels petis de li “ankoraŭ glaseton de via likvoro”, Schwartz faris al li predikon pri moroj. Konfuzi brandon kun likvoro, jen morto-merita peko. Cetere, Schwartz ankoraŭ havis la distil-rajton hereditan de sia patrino. Ne diste de sia lorena tombejo, li posedis mirabel-boskon, kie propramane li plukis la falintajn fruktojn plene maturajn kaj aromajn. Neniam plu, en la postaj jaroj, mi retrovis simil-gustan brandon kies koloro egalis, laŭ Schwartz, la urinon de sana viro…

Nu, en sia t.n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (bela bombasto, ĉu ne?) ia kungrupiĝo sin nomanta Akademio de Esperanto “oficialigis” la vortojn aperitivo kaj vodko. La hobiaj leksikologoj faris unu-flankajn selektojn (kiel iam Waringhien, kiu notis en sia PIV bugri, sed ne midzi). Kial, oni sin demandas, la vort-akumulaj akrobatoj donis preferon al aperitivo, sed ignoras la postmanĝan digestivo kaj kial vodko postlamas aliajn brandojn, sed tamen ne kuntrenas la orfajn fratojn. Ni rigardu la aferon iom pli sisteme.

Jam en la 2a OA (1919) la drinkemaj akademianoj kanonizis ĝino, kirŝo kaj viskio, sed ial la vodko preterglitis. Aŭ ĉu mankis rusaj kundecidantoj? La nova PIV memoris pri la ekzisto de slivovico (prun-brando), kiun la svisoj nomas Pflümli, sed pflimlio malfacile prononceblas, malgraŭ la strangaĵo muslio kiu enŝteliĝis sam-vortare. La konjako estas ekzemplo por tio, kiel toponimoj donas nomon al produktoj: edamo, grujero, kamemberto kaj rokforto, sed ankaŭ madejro, malago kaj tokajo. Tamen en la serio de la brandoj plu mankas armanjako (kvankam ne ĉe Krause) kaj kalvadoso (pom-brando el Normandujo).

La nomenklatura konfuzo grandas. Kio entute brandigeblas? Jen:

1. kern-fruktoj (cidonioj, piroj, pomoj…)
2. drupoj (abrikotoj, ĉerizoj, mirabeloj, persikoj, prunoj, pruneloj…)
3. beroj (arbutoj, fragoj, framboj, sambukoj, juniperoj…)
4. radikoj (genciano…)
5. alkoholaĵoj kaj rekrementoj (biero, vino; elpremitaj vinberoj…)
El ĉi deven-substancoj pokaj brandoj akiris propran nomon:
agava → tekilo
ĉeriza → kirŝo
grena → vodko
hordea → viskio
junipera → ĝino
poma → kalvadoso (sed ne por ĉia pom-brando)
pruna → slivovico (sed certe ne ĉia)
vina → armanjako, konjako…
La brando el premitaj vin-beroj nomiĝas jen grappa (itale), jen Trester (germane), jen marc (france), kun aldono loka (ekz. marc de Provence) aŭ vita (ekz. marc de Gewürztraminer, Alsaco). Nia lingvo iom plumpas ĉi-rilate per la kilometreca vinber-brando.

Se la brandoj prezentas bonan digestivon (kelkaj prefere en glaso fridigita per glaci-pecoj), ili estas eĉ taŭga ingrediento gastronomia: en Francujo oni parolas pri “truoj”: trou nourmand (pom-ŝorbeto arosita per pom-brando), trou alsacien (citrona ŝorbeto kun marc de gewürztraminer). Ĉi truojn oni servas inter la pladoj, ne menu-fine.

Sed brandoj servas ankaŭ por flamumi: deserton, kotleton, krespon, rostaĵon, stekon. Kaj bavara bier-supo pliboniĝas, se oni baptas ĝin per bier-brando. Ili same prezentas bazon por grogoj kaj punĉoj. Domaĝe, ke nun-tempe pro rigoraj trafik-kontroloj (anstataŭ kalvadosiĝi, nia mondo kalviniĝas) ĉiuj timas la delicojn de bona brando. Eĉ la privata distilado kutime ne (de)licas. Tial jam en olimaj tempoj oni distilis dum la nokto-meza meso, kiam eĉ la sbiroj kirk-iris…

En Svislando, oni asertas, eĉ la posedo de distil-aparato, la alambiko, puneblas. Tio okazis al kamparano, kiun la ĝendarmoj pagigis, malgraŭ ties certigo, ke li tute ne distilis. Vi havas la instalaĵon, ili insistis, tio sufiĉas. Anstataŭ la postulita cent-franka puno, li ŝovis al ili 200 frankojn kaj klarigis al la miraj reprezentantoj de la leĝo, ke li anoncas sinakuzon pro seks-delikto. Sed neniam oni vin kaptis ĉe freŝa faro, ili replikis. “Ne gravas, mi havas la instalaĵon…”

Je via sano, sam-ideano!

Artikolo anoncita en La Ondo 2007, №10, pĝ. 15.

Strange, ke laŭ PIV kaj laŭ Krause arbuto estas arbo, dum efektive ĝi estas bero de arbut-arbo, arbutujo aŭ simple arbutiero. La portugaloj konas arbut-brandon. 


Pri la infero

Eseo de Sergio Pokrovskij

Ĉi tiu teksto aperas akompane al la recenzo pri la nova versio de Biblio, preparita de IKUE kaj KELI kaj eldonita de KAVA-PECH. La antaŭaj partoj aperis en LOdE, 2008, №1,2,3.

Postmorto en Tanaĥo

Tanaĥo promesas nenion bonan post la morto. Ĉiuj promesoj de la Eternulo al Abrahamo koncernas biologian pluvivon en la abunda posteularo, neniam temas pri individua senmorteco. Marĝene aperas mencioj pri Ŝeolo, kien malsupreniras la animoj de ĉiuj mortintoj, justuloj kaj pekuloj, la animisma infero samspeca kiel Hadeso ĉe Homero aŭ Hel ĉe la ĝermanoj; tie la fantomoj restas malliberaj, sen ĝuo — sed ankaŭ sen sufero, ili ja nenion sentas, kiel konvenas al la mortintoj. Estas nenia rekompenco aŭ puno. Komparu la respondon de Aĥilo al Odiseo, ke li preferus esti la plej mizera kampolaboristo sur la tero ol reĝo de Hadeso [Odiseado 11:489–491] kun la biblia konstato ke “eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta” [Pred 9:4]. Ŝeolon egale trafas la justuloj [Gn 37:35] kiel la pekuloj [Ps 9:17].

Cetere, Biblio nenion rakontas pri tio, ke Dio kreus ian ajn inferon.

La buŝa Torao

La tradicio asertas, ke post la reveno el la Babela ekzilo, la tri lastaj Tanaĥaj aŭtoroj: Ezra, Neĥemja kaj Malaĥi, kolektis kaj fermis la Sanktan Kodekson (t.e. Tanaĥon). De tiam la profetado ĉesis en Izraelo. En la epoko de la Dua Templo novajn ideojn oni povis akceptigi nur prezentante ilin kiel antikvajn.

“La kaŝitaj libroj” (apokrifoj), pri kiuj mi parolis en antaŭa artikolo, malmulte prosperis. Pli sukcesa montriĝis simila ideo pri “la buŝa Torao”, pri tio, ke krom la skribitan Toraon Dio komunikis al Moseo iujn informojn buŝe. Laŭ la rabenoj, tion implicas El 34:27,

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
Do, la kromajn vortojn konservas la buŝa tradicio popola. La anoj de la religia skolo, farinta la buŝan Toraon sia standardo kaj metodo, nomiĝis fariseoj. El la buŝa Torao ili poste faris siajn Sanktajn Kodeksojn, interalie Talmudon.

La fariseoj konsiderinde mildigis la plej barbarajn preskribojn de Torao (sed tio ne estas nia nuna temo), kaj kontrabandis religiajn ideojn de la najbaraj popoloj. Interalie, la nociojn pri la postmorta rekompenco en la paradizo kaj Geheno.

Etimologie “Geheno” devenas de Jerusalema loknomo plurfoje aperanta en Tanaĥo kiel “la valo de la filo de Hinom” (ekz-e Jos 15:8), ĉiam kiel indiko topografia (nun tie estas publika parko). Laŭ PIV Geheno estas “la infero de la postekzila hebrea kredo”; pli ĝuste estus kompari ĝin kun la katolikisma purgatorio, ĉar laŭ la moderna judismo averaĝa pekulo ne pasigas tie pli 12 monatojn; kaj ĝi pereos ĉe la mondofino. Do, tre malmulte ĝi similas la Gehenon evangelian.

Sadukeoj, fariseoj, kristanoj

La reganta klaso, kaj speciale la Templa pastraro, plejparte estis sadukeoj. Ili rigore sekvis la Luteran principon Sola Scriptura, kaj rezolute forĵetis ĉiajn fantaziojn de la “buŝa Torao”. La normojn de la skribita Leĝo ili interpretis laŭvorte kaj senindulge. Ili opiniis malnobla “ami Dion” en espero de rekompenco (aŭ antaŭtimante punon) — tio estas vendi sian amon kaj sin prostitui. La vera amo estas senkondiĉa, ne atendas rekompencon kaj ne timas suferon.
Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ [Ag 23:8].
La sadukea skolo pereis kun la Templo, dum du opoziciaj skoloj fariseaj, rabenismo kaj kristanismo, transvivis.

La orienta kristanismo

La senelira malliberejo de la mortintoj, Ŝeolo, restis tia ĝis la malsupreniro de la mortinta Kristo, kiu malfermis la vojon de savo ankaŭ por la multaj generacioj da homoj pli frue mortintaj, justuloj kaj pekuloj, alportinte ankaŭ al ili sian Evangelion [1 Pet 3:18–20, 4:6].

La ortodoksa liturgio instruas, ke kiel ĉe la homoj, dummorte lia animo forlasis lian korpon:

La nobla Jozefo, de sur la kruco Vian plej puran korpon preninte, en puran tolaĵon kun mirho kaj aloo ĝin envolvis, kaj en sian novan tombon metis.
En la tombo korpe, en la infero anime, Die vi estis en la paradizo kun la rabisto, sur la trono kun la Patro kaj la Spirito, ho Kristo ĉion pleniganta kaj de nenio enfermata.
Rusortodoksa ikono Masupreniro de Kristo en la inferonKristo rompis la barojn de la infero kaj malfermis al ties kaptitoj vojon sur la ĉielon en la paradizon. De tiam la mortintoj ne iras ĉiuj en Ŝeolon, sed unue okazas la individua juĝo, laŭ kies verdikto la animo povas aŭ tuj eniri la paradizon — aŭ tamen malsupreniri en la inferon por provi la ŝancon ricevi “la bapton per fajro”. La pekulojn povas helpi preĝo; tial la Eklezio preĝas ankaŭ pri “la en la infero tenataj”.

Definitive la sorto de la ŝeolanoj estos decidita ĉe la Mondofino, dum la Lasta juĝo. Kun la mondo tiam pereos la nuna provizora infero:

kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon*. Tio estas la dua morto — la fajra lago. [Apok 20:13–14].
La vorton “Geheno” oni kutime aplikas al ĉi tiu stato post la Lasta juĝo, kiam la infero kaj la morto estos ĵetitaj en la fajran lagon*. Kp Mt 10:28:
ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

La fajro

Fajro estas la plej konstante, eĉ obsede, menciata trajto de la novtestamentaj mencioj pri la turmenta infero, ekde la “forno de fajro” en Mt 13:50 ĝis “la fajra lago” en Apok 20:14. Sufiĉe frue oni rimarkis, ke la fajro estas ankaŭ konstanta simbolo de la Eternulo, ekde la “fajro konsumanta” [Rd 4:21, Heb 12:29] ĝis la pentekosta fajro [Ag 2:3]. Preĝo antaŭkomunia (laŭ Simeono la Nova Teologo, 11ª jc) parolas pri fajro de la eŭkaristiaj sanktaĵoj:
Fidante viajn malavarajn por ni bonfarojn, kun ĝojo kaj timo al fajro mi komuniiĝas, mi la herbero, sen brulvundo malsoifigata, simila al la arbetaĵo neforbrulanta
(la bildon de herbo sen bruldifekto malsoifigata de fajro klarigas alia versio de la preĝo, mencianta ke la Eternulo faris la fajron roso por la tri junuloj en la ardanta forno [Dan 3]). Do, Dio estas kiel fajro, la savo por la indaj la pereo por la malindaj:
La komunio de Viaj sanktaj misteroj estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo*.
Postmorte la animoj venas antaŭ Dion. Iuj banas en ĝuo pro la malfinia amo, gloro, lumo, potenco kaj vero de la Ĉiopova Dio. La aliaj suferas timegon kaj turmentojn pro ekzakte tiu sama kialo. Post interparoloj kun la Eternulo “la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias” [El 34:35]; sed Semelo forbrulis kiam Zeŭso aperis antaŭ ŝi en sia vera gloro.

La doktrino pri la dieco de la gehena fajro estas eleganta kaj populara teodiceo — tamen mi neniam povis kompreni, kial la ĉiea Dia fajro ne egale suferigas la nekonvertitojn dum ilia vivo ĉi-monda?

Turmento kaj puno

Mi jam citis la PIV-an difinon de la 1ª senco de la vorto “infero”; jen estas la 2ª:
*infer/o (…) 2.  † Loko, kie la kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon (…)
Io skrapetis mian okulon ĉe legado de ĉi tiu difino: “suferas eternan punon …”. Mi dirus “turmenton”. Kaj same diras la kvar rusaj vortaroj sencodifinaj kiujn mi tuj konsultis (du komunlingvaj kaj du religiaj)! La lingva instinkto senkonscie notas la diferencon inter la jurismo de la okcidenta kristanismo kaj la metafiziko de la kristanismo orienta.

En la orienta koncepto Dio ne estas punanta torturisto; la turmenton kaŭzas la antagonismo inter la Dia fajro kaj la peka naturo de la suferanto. Se oni ŝovas fingron en bolakvon, la brogvundon kaŭzas ne puna intenco de la bolakvo, sed la natura ordo kaj onia propra malsaĝo. Dio ne bezonis ĵeti Satanon en la plejprofundon de Ŝeolo — tutsimple tiu plejprofundo estas la loko kiel eble plej malproksima de la Ĉielo; ankaŭ tie estas la brulanta Dio, sed malplej proksime.

En la Okcidento la romia jurismo trovis por si firman bazon en la jurismo de Torao: Dio estas justa, lia justeco ne povas lasi ian ajn pekon sen bonforma pekmalŝarĝo — aŭ puno. Tre harmonie, sed Kristo la Ŝafido estas tie superflua. Kial Dio, veninta por lasi sin krucumi pro niaj pekoj, tiel senkondiĉe nin amanta, konstruu por ni eternan torturejon kaj zorgu ke niaj suferoj estu teruraj kaj eternaj?

Krome, ĉar la Dia justo superas ĉion ajn, tial observi ĝin estas granda konsolo. La spektado de la justaj inferaj turmentoj estas unu el la ĝuoj de la paradizanoj. Tertuliano antaŭĝue bildigis la grandiozan spektaklon de la torturoj ĉe la Lasta juĝo [De spectaculis, 30]; similan konsolon povis trovi Lazaro sur la sino de Abrahamo [Lk 16:25]. Menciindas, ke el ĉiuj rolantoj la riĉulo sola antaŭkompatas siajn 5 fratojn, dum Abrahamo kaj Lazaro restas indiferentaj. Tion kompetente komentis la sankta papo Gregorio la Granda:

La puno per fajro ne estus perfekta, se la torturato ne antaŭtimus, ke liaj familianoj suferos la samon (perfecta poena in igne non esset, si non hoc quod ipse patitur etiam in suis timeret) … La justuloj ĉiam vidos la pekulojn en turmento, kaj tio pliigos ilian ĝojon, ĉar ili vidos la malbonon kiun ili evitis … La vido de la turmentoj ne malserenigos la feliĉon de la justaj animoj, ĉar kie malestas kompato al la mizeruloj la ĝojo de la feliĉuloj ne povas malkreski (ubi jam compassio miserae non erit, minuere procul dubio beatorum laetitiam non valebit) [Homilio 40ª pri Evangelio].
Tamen jam Danto ne ĉiam estis sufiĉe firma katoliko por ĝui la vidon de inferaj suferoj [Infero, traduko de Kalocsay, 5:116–117]:
Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
ĝislarme sentas mi melankolion …
La “provotempo” por la homoj estas limigita per ilia vivo ĉi-monda. La granda komputilo de la Ĉiela kancelario ne kapablas teni konton de ĉiuj karmoj. Laŭ “La katolika enciklopedio”,
Ĉar la malico de la homoj ne povas igi Dion plu kaj plu plilongigi la provperiodon kaj fojon post fojo, senfine, donadi al ili la povon decidi sian eternan sorton. Devigo tiaspeca malkonvenus al la digno de Dio, ĉar ĝi dependigus Lin je la kaprico de la homa malico kaj senigus Liajn minacojn je granda parto de ilia efikeco … Dio do fiksis la finon de la ĉi-monda vivo, la momenton de la morto, kiel finon de la provado de homo. Ĉar tiam en nia vivo okazas esenca kaj unumomenta ŝanĝo: la animo kaj la korpo disiĝas. Neniu alia klare difinita momento de nia vivo estas egale grava … Sekve, ĉiuj popoloj kredas, ke la demando pri la eterna rekompenco estas traktata tuj post la morto. Ĉi tiu tuthomara konvinko estas kroma pruvo de nia tezo.
Kaj fine, la ordo morala kaj socia ne estus sufiĉe sekura, se la homoj scius, ke la provperiodo pluos postmorte*.
Post la morto okazas tuja individua juĝo, kiu jam definitive decidas ĉion: ĉu la animo iru en la inferon (la okcidenta infero lasas nenian esperon) — aŭ estu savita (eventuale post kelka tempo en la purgatorio). La lasta juĝo por la mortintoj iĝas sensenca formalaĵo, ne tiom juĝo kiom ekzekuto.

Problemo de la jurisma koncepto estas, ke ĝi estas maljusta. Finia homo en finia mondo, posedanta finiajn rimedojn povas fari nur finian, limigitan krimon aŭ pekon. Tamen la puno estos malfinia en la tempo kaj senmezura en sia intenso. Por akordigi jurismon kun justo necesas alia solvo (ekz-e metempsiĥozo).

Laŭ konata parolkliŝo, la morto liberigas la animon je la pekema korpo por pure spirita vivo.

Ne tiel en la Okcidento: ĝuste dum la korpa vivo la homoj estas “kiel dioj”*, moralaj subjektoj respondumaj pri siaj agoj, kies ĉiu paŝo estas grava por ilia pereo aŭ savo. Ne estas sciate, ĉu post la morto la okcidentaj animoj kapablas evolui, ĉu ili povas konvertiĝi — tamen tutcerte ilia postmorta evoluo kaj ilia postmorta konduto, eĉ se ili ekzistas, estas absolute malgravaj por ilia sorto kaj neniom interesas la eklezion. Eĉ la romkatolika eklezio “neniam preĝas pri la damnitoj”*, ankoraŭ malpli la luteranoj aŭ kalvinanoj. La animoj ne plu estas aktivaj moralaj subjektoj, ili estas nur pasivaj objektoj de rekompenco — per ĝuo aŭ per sufero. Ili ne plu estas “kiel dioj”, morale ili estas kiel legomoj.

Sekve, laŭ Aŭgusteno kaj la tuta okcidenta kristanismo la Jesua prediko en la infero [1 Pet 4:6] estis vanaĵo, kiu ne povis savi la antaŭkristajn nejustulojn. Al ĉi tiuj li alportis ne savan evangelion, sed eternan malbenon. (Tamen la ikonoj pri la liberigo el la infero — ne nur orientaj, sed ankaŭ la okcidentaj — tradicie prezentas Kriston kun Adamo kaj Eva; malfacilas nomi justuloj la pragepatrojn, kies prapeko tiom draste difektis la naturon de la tuta homaro.)

Gravurajho de DuererKatolikismaj puninstitucioj

La ortodoksisma infero evoluas en la tempo: post la vizito de Kristo ĝi malfermiĝis al la Ĉielo; ĉe la mondofino ĝi pereos en la fajrolago kaj iĝos Geheno. La Roma eklezio preferis tiun tempan evoluon prezenti statike, apartigante en la Infero apartajn sekciojn. Tion, kion ortodoksismo vicigas en la tempo, la katolikismo apudmetas en la spaco.

La tanaĥa koncepto pri Ŝeolo estis parenca al ĥaoso: plena malordo (Ijob 10:22); la katolikisma infero estas strukturita regno kie regas siaspeca ordo, la kontraŭordo. En la infero estas 4 sekcioj*:

  1. La infero de la damnitoj, kiun solan la okcidentanoj kutime nomas per la vorto “infero”.
  2. La limbo de la infanoj, la malliberejo por tiuj kiuj mortas sen alia peko krom la prapeko de Adamo kaj Eva, kaj kiuj suferas tie “ian specon de puno”* — aŭ eble restadas tie en la stato de la “natura ĝojo” (laŭ Tomaso la Akvinano).
  3. La limbo de la prapatroj, aŭ “la sino de Abrahamo”, estas loko kie la justuloj mortintaj antaŭ Kristo atendis, ke la Ĉielo akceptu ilin.
  4. La purgatorio — purigejo kie la mortintaj en graco, sed ne finpagintaj la punŝuldojn pro la pardoneblaj pekoj, elaĉetas tiujn ŝuldojn per kelkatempa sufero antaŭ ol la Ĉielo akceptos ilin.
Lastatempe Vatikano esprimis dubojn pri la Limbo de la infanoj; cetere, male ol la infero de la damnitoj kaj la purgatorio, tiu Limbo neniam estis dogmo. Krome, dum la pasinta jarcento oni preferis prezenti la inferon kaj la purgatorion ne plu kiel lokojn, sed kiel statojn.

La apartigo de la purgatorio estas relative malfrua afero. La termino purgatorium aperas en la 12ª jc. Por pruvi antikvecon de la koncepto la katolikaj aŭtoroj abunde citas atestojn pri la preĝoj por la mortintoj; tio tamen estas alia afero: en ortodoksismo tiaj preĝoj ĉiam ekzistis, sed neniam estis tia dispartigo de la infero.

La purgatorio iom similas la ortodoksisman inferon; tamen ankaŭ la diferencoj estas grandaj. La animoj en la purgatorio jam estas destinitaj por la paradizo; en la infero ortodoksa nenio estas definitiva. En la ortodoksisma infero la suferoj povas konduki al savo per eduko turnanta la pekan animon al Dio; en la romkatolika purgatorio temas ne pri eduko sed pri reguligo de kontoj.

En la surskribo de la inferpordego (laŭ Danto/Kalocsay):

Tra mi vi venas urbon de turmento,
tra mi vi venas en dolor' ĉiama,
tra mi vi venas al damnita gento.
Aŭtoron mian gvidis justo flama,
la Dia Povo kreis min en kaŝo
kaj Ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama.
Ne estis antaŭ mi kreita aĵo
krom la eternaj; mi eterne staras.
Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo.
ni vidas la tipe okcidentajn juston flaman, kreon fare de Dio (Povo, Saĝo kaj Praforto supozeble aludas la Triunuon), eternecon de la nuna infero (malgraŭ Apokalipso) kaj la senesperon.

La infero protestanta

La doktrinoj protestantaj estas tiom senlime diversaj, ke maleblas prezenti ilin kiel unu tuton. En ĉi tiu artikolo mi uzas la vorton “protestanta” celante la branĉojn ne tro malproksimajn disde luterismo kaj kalvinismo.

Proklamita celo de la Reformacio estis reveno al la “nedifektita” antikva eklezio de la apostoloj. Kurioze, forlavante la “deviojn” de la katolikisma tradicio la protestantoj restis en la sama sistemo de nocioj, en la samaj okcidentaj konceptoj, kiel ilia kontraŭulo la Roma Eklezio. Interalie, la protestantoj abolis la klare katolikisman purgatorion kaj la skandalan komercon per indulgencoj; sed ili restis ĉe la egale katolikisma koncepto pri la senelira infero, kiun ili lasis reduktita al la infero de damnitoj; ili restis ĉe la definitiva individua juĝo (kaj la kalvinanoj eĉ pli malesperigis la homan sorton per antaŭdestinismo). Fuĝante la “deviojn” de la katolikismo, ili fakte venis ĝis ilia okcidenta ekstremo.

Paradokse, la pli granda rolo de la Skribo en protestantismo kondukis al ia inflacio de ĝia teksto. Ĝi ne plu estas bazo de fiksita liturgio (malkiel en ortodoksismo); ĉiam plu ĝi iĝadis objekto de studo plie histori-filologia ol teologia. Ofte distingado de vortoj anstataŭas studon de konceptoj (kiel pri Ŝeolo/ Hadeso en LB).

Infero, Ŝeolo, Hadeso, Geheno

La bibliaj informoj pri la infero estas magraj kaj malkoheraj. Diversaj konfesioj diversmaniere provas ilin koherigi. La rezultoj estas tre malsimilaj.

Temas pri evoluanta koncepto pri fenomeno evoluanta. Ĉar en kristanismo la infero ja evoluas kaj havas sian historion: la malsupreniro de Kristo draste ŝanĝis ĝian funkcion kaj staton; ĉe la onta Lasta juĝo la nuna provizora infero pereos. Do, la infero ne estas objekto senŝanĝa.

La tradiciaj tradukoj de Biblio — ekz-e Vulgato — klare atestas, ke la antikva Eklezio perceptis la inferon kiel tian unu koncepton, multefacetan kaj evoluantan. Simile Jerusalemo estas unu sama koncepto, malgraŭ ke la urbo de Salomono, de la Dua Templo, la romia Ælia Capitolina, la araba Al-Kuds ktp estas malsamaj — kaj tamen ili estas unu samo.

Fine de la mezepoko la okcidentanoj dispartigis la inferon en plurajn lokojn, kaj specialigis la vorton “infero” por unu el tiaj partoj; la protestantoj forĵetis ĉiujn ceterajn partojn; post kio evidentiĝis, ke la sankta historio malakordas kun ilia nociaro. Ke la nociaro estas malkonvena estis nepensebla; restis du ebloj: deklari Vulgaton erara kaj prezenti la interrespondajn vortojn hebrean kaj grekan kiel malsamajn nociojn; aŭ korekti la sanktan historion, ekz-e pri la malsupreniro de Kristo en la inferon. Ambaŭ eblojn oni provis.

La merkato kaj la bibliscienco

Ses jarojn antaŭ Esperanto, en la jaro 1881ª, okazis la unua radikala revizio de KJV, la norma anglalingva Biblio Jakoba. Baldaŭ poste (1901) ĝin sekvis la Usona American Standard Version. Poste ekpluvis Weymouth, Williams, Moffat, Beck, Goodspeed, Twentieth Century, the Revised Standard Version, The New English, Amplified, Berkley, Phillips, Wuest, Living, New American, Good News, Jerusalem, New International, New King James … pli ol 70 tradukoj dum la 20ª jc. Evidente, ĉiu pretendis prezenti la plej ĵuse trovitajn plej antikvajn fontojn kaj la plej novajn rezultojn de la bibliscienco.

En tiu biblia negoco la komercaj interesoj de la eldonejoj kaj la karieraj interesoj de la biblisciencistoj koincidas: kompromiti la Tradicion por vendi sian Biblion. La merkata politiko malstabiligas la biblian tekston; estas amuza vidi, kiel en vica biblia varo la biblia scienco donas novan tradukon de unu sama peco, malsaman ol tiu de aliaj varoj egale “sciencaj”.

Tiu lavango evidente influis la britajn editorojn, kiuj publike prezentis la Londonan Biblion en la jaro 1926ª. Sur la esperanta merkato ne estis konkurado, tamen en la Brituja publika opinio jam regis la bibliscienco. Tute ĵuse indulgeme diris al mi protestanta pastoro:

Kompreneble, Zamenhof ne estis teologo, nek povis koni la tiam ĵus estiĝantan modernan bibliosciencon.
Naiva opinio. Ne temas pri moderneco aŭ scienceco, temas pri principoj tradukaj kaj teologiaj.

Laŭvortisma traduko simila al “Honoro havas alkuŝigi” kompare kun “Mi havas la honoron raporti al vi” ne estas “pli scienca”, ĝi laŭas alian tradukprincipon. S-ta Hieronimo certe komprenis la konceptajn diferencojn — sed ankaŭ la similaĵojn! — inter la hebrea Ŝeolo kaj la greka Hadeso; kaj li unuece tradukis ilin ambaŭ per la latina infernus. Evidente, se la Esperantan Biblion eldonus societo alilanda kaj alikonfesia, la ŝanĝoj en la Zamenhofa traduko povus esti malpli grandaj kaj eble eĉ alidirektaj. Mi faris Komparan tabelon da tradukoj de 4 elektitaj lokoj, laŭ la “modernaj” Biblioj anglalingvaj; kaj mi aldonis la tradukojn de la norma Biblio slavona.
 
Kompara tabelo da tradukoj
  Jaro Acts 2:27 Ps 16:10 Lk 16:23  Mt 5:29 
YLT  1898  hades  Sheol  hades  gehenna 
LB, KB 1926 Hades  Ŝeol  Hades  Gehena 
NKJV® 1982 Hades  Sheol  Hades  hell 
NIV  1984
grave
hell 
KJ21® 1994
hell 
NASB  1995  Hades  Sheol  Hades  hell 
TNIV® 2005 realm of the dead  Hades  hell 
Slavone 9ª jc
во âдѣ (en la infero)
въ геéнну 

YLT: Young's Literal Translation
KJ21®: 21st Century King James Version
TNIV®: Today's New International Version)
NASB: New American Standard Bible
La traduko slavona de antaŭ mil jaroj ŝajnas al mi supera ol la fruktoj de “la moderna bibliscienco”. Ĝi apartigas konceptojn — la (nuna provizora) infero kaj la onta Geheno; kaj ĝia uzo estas konforma al la komuna uzo de la vorto “infero” kaj en la liturgio, kaj en la ĝenerala kulturo.

Kiel traduki la titolon “Inferno” en la “Dia komedio” de Danto? Normale oni tradukas per “Infero”. Sed la pliparto de la anglaj tradukoj en la Kompara tabelo rezervas la respondan vorton hell por Geheno — kio (almenaŭ laŭ la tradicio ortodoksa) estas onta stadio. Laŭ LB oni probable devus traduki la titolon de la poemo de Danto per “Hades”. Sed se kontroli la realajn tradukojn anglalingvajn, ni trovos, ke ili lasas la titolon netradukita. France estas “L'Enfer”, ruse estas “Ад” — sed angle kaj germane “Inferno”. Ŝajnas ke ĉi tiuj du lingvoj malhavas taŭgan vorton por traduki. Tutcerte tia netradukiteco estas malakceptebla en Esperanto. (Verdire, ankaŭ la aliaj partotitoloj estas sentradukaj en la angla, eĉ la senproblema “Paradiso”; supozeble por stila unueco necesis trakti la paradizon laŭ la maniero infera. Je alia nivelo tia problemo ne ekzistas, kaj oni ja tradukas: The Divine Comedy.)

Notoj

1. La liturgio de s-ta Johano la Orbuŝa.

2. Помазанский М. Православное догматическое богословие. Новосибирск: Благовест, 1993. С. 221.

3. The Catholic Encyclopedia, art. “Hell”. Vol. VII. New York, 1910. Rete legebla ĉe http://www.newadvent.org/.

4. Malfacila tradukproblemo: Ĉu traduki en Gen 3:5 laŭvorte kaj tradicie: “kiel dioj”, aŭ monoteisme laŭ LB “kiel Dio”? 


Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian trian podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 11a minuto.


Nia trezoro

Ĉi-rubrike ni prezentas dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

Fundamento de EsperantoFundamento de Esperanto

La Fundamento de Esperanto estas baza libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905 kaj oficialigita per la 4a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la Bulonja Deklaracio), kiu estis aprobita 9 aŭg 1905 en la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. En tiu Deklaracio la Fundamento estis proklamita netuŝebla bazo de la lingvo Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon.

La Fundamento konsistas el kvar integraj ĉefpartoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la Antaŭparolo la aŭtoro de la Fundamento skribis, ke la tri elementoj — Gramatiko, Ekzercaro kaj Vortaro — jam de longe fariĝis laŭ silenta interkonsento la fundamento de Esperanto. Tio estis la senpera kaŭzo de la eldono de tiuj dokumentoj sub komuna titolo. Por la lingvo Esperanto laFundamento estas speco de leĝo, konstitucio aŭ sistembazo, kiu difinas, kio validas en Esperanto kaj, sekve, kio ne validas.

La Antaŭparolo estas la enkonduko al la Fundamento. Ĝi reguligas la institucian vojon kaj la procedon de la lingvoevoluo.

La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel “netuŝebla gvida dokumento”, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi, kio estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. La alvokon ne tuŝi la Fundamenton Zamenhof ripetas plurfoje: “Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto”. Fakte nur kiam Esperanto estos oficiale akceptita de “aŭtoritata komitato interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj”.

Zamenhof komprenis, ke “severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kondiĉo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta”. Do, skribis Zamenhof, “ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; kaj ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem”. La akraj disputoj pri lingvaj reformoj el la jaro 1894 ne estis forgesitaj, kaj Zamenhof konsciis kaj timis, ke en ajna momento lingvaj disputoj povos ree eksplodi. Do, la Fundamento “devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj”, — admonis Zamenhof, sed la erareco koncernis precipe la naciajn tradukojn.

Malgraŭ la netuŝebleco de la Fundamento Zamenhof antaŭvidis, ke Esperanto “havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed ankaŭ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi”. Kaj li klarigas pli detale, kion li komprenas sub riĉiĝadi kaj perfektiĝadi. Sed: “La Fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiuj esperantistoj kiel konstanta 'kontrolilo', kiu gardos lin de la deflankiĝado de la vojo de unueco”. Per tri resumaj frazoj li reemfazis la plej gravajn principojn de la Fundamento kaj aldonis, ke la ideoj, kiujn li esprimis pri la Fundamento, prezentis dume nur lian privatan opinion. Sed leĝan sankcion ili ja ricevis en la Bulonja kongreso, al kiu la Fundamento kun sia antaŭparolo estis prezentita. Surbaze de §4 frazo 3 de la Bulonja Deklaracio la Antaŭparolo fariĝis parto de la Fundamento, sen ke la vortoj kaj gramatikaj reguloj uzataj en ĝi apartenas al la Esperanto-normo — tio okazis nur per pli malfrua oficiala aldono. Ke Zamenhof ege serioze konsideris sian Antaŭparolon al la Fundamento, li konfirmis en artikolo verkita en la jaro 1907 (OV II-124), kie li skribis, ke la klarigoj en la Antaŭparolo estis longatempe pripensitaj.

La Fundamenta Gramatiko estas la baza gramatiko de Esperanto en formo de 16 reguloj. Aliaj reguloj estas menciitaj eksplicite en la Ekzercaro aŭ donitaj implicite tra la lingvouzado en la unuopaj partoj de la Fundamento. La Fundamenta Gramatiko estas parto de la Unua Libro (1887). La plej ekzakta ellaboro estas la angla versio.

La Gramatiko konsistas el la partoj A (la alfabeto kun kelkaj prononcaj klarigoj), B (partoj de la parolo, reguloj 1-8) kaj C (Ĝeneralaj reguloj, reguloj 9-16).

La 16 reguloj priskribas la sekvajn partojn de la lingvo:

1. artikolo, 2. substantivo, 3. adjektivo, 4. numeraloj, 5. personaj pronomoj, 6. verboj, 7. adverboj, 8. prepozicioj, 9. prononco, 10. akcento, 11. kunmetitaj vortoj, 12. negacio, 13. indikado de movoj, 14. prepozicio “je”, 15. fremdvortoj, 16. apostrofoj.

La Ekzercaro estas la ekzerca kolekto de la Fundamento. Ĝi aperis meze de 1894 kaj konsistas el 42 paragrafoj aŭ ĉapitroj, kiuj enhavas kune plurajn centojn da ekzercofrazoj kun klariga vortareto. Ĉi tiuj frazoj ilustru la 16 regulojn. Paragrafoj 11, 13, 15, 17, 19, 21 kaj 23 dividas inter si la fabelon La Feino.

La Universala Vortaro aperis fine de aŭgusto 1893 kaj enhavis krom la ĉirkaŭ 920 vortradikoj de la Unua Libro aldonajn proksimume 1710 novajn vortradikojn en la tradukoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Ekzemplo: instru' instruire, enseigner | instruct, teach | lehren | учить | uczyć. Ŝanĝoj ne estas permesataj, kun escepto de oficialaj aldonoj, kiuj estas deciditaj de la Akademio de Esperanto.

La Fundamento estis poste reeldonita, evidente ne ĉiam oficiale. La 11a eldono aperis ĉe Edistudio (2007). Krome estis eldonitaj pluraj nacilingvaj versioj. La oftaj reeldonoj pruvas, ke la Fundamento de Esperanto estas baza dokumento, kiun devus koni ĉiu lernanto de Esperanto kaj kompreneble ankaŭ ĉiu esperantisto.

La Fundamento de Esperanto povas esti konsultita en la retejo de la Akademio de Esperanto:

Andreas Künzli


Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

La kvina parto

Parto 1 | Parto 2 | Parto 3 | Parto 4

Ĉi tiu teksto aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №2) kaj la nomon de la aŭtoro (Flo Martorell)


Mi revenas por daŭrigi la prezentadon de artistoj, kiuj jen malkovras, ke Esperanto ekzistas kaj donas ĉi tiun nomon al si mem aŭ al siaj verkoj, aŭ eĉ kuraĝas kanti en Esperanto.

El Ligno Trio klasikumas

La triopo estis kreita en 2002 en la muzikmedio de Goiânia per tri gitaristoj: João Batista Albernaz, Rafael Milhomem kaj João Fernandes kaj perkutisto Wallace Patriarca en tri muzikoj de la unua KD. Laŭ ili, la ideo de la nomo venis de Esperanto, kun la signifo, ke ĝi venis de ligno aŭ estas farita el ligno, oni povas fari analogion kun la araba vorto al ud aŭ liuto (gitaro-pionira muzikilo) kaj ankaŭ signifas ligno. En septembro 2006 estis lanĉita la unua KD.

Rafael Milhomem naskiĝis 1 jul 1981 en Gojanja-Gojas' (Brazilo). Komencis muziklernadon kun privataj lecionoj de klavaro kaj trumpeto; la gitaro alvenis poste kun instruisto Clévio José Vieira en Centro Libera de Arto (CLA) kaj poste en Kultura Centro Gustav Ritter. Li diplomiĝis pri gitaro ĉe Universitato Federacia de Gojas' en 2003, ricevinte lecionojn de la gitaristoj Rodrigo Carvalho, Pedro Martelli kaj Eduardo Meirinhos. Rafael partoprenis en multaj muzikkursoj, interalie, de John Holmquist (Usono), Luz Maria Bobadilha (Paragvajo), Andrés Tápia (Kosta-Riko). Nun li agas kiel komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikisto, kiel gitaristo en la grupoj Sunroad, Euphony kaj akustikgitaristo en El Ligno Trio kaj Alma Brasileira. En la akompano de la gitaristo Rafael Muniz (Kadriya), Milhomem prezentis la projekton baRok' — “vigla-peza metalo” plena de elementoj barokaj kaj klasikaj, kantita en Esperanto, kun partopreno de pluraj kantistoj de la gojanja muzika medio.

http://www.myspace.com/rafaelmilhomemoficial
http://www.myspace.com/ellignotrio

La blusa Doktoro Kverkradiko

“Malglatajn kantojn per kapricaj hejmkonstruitaj gitaroj”, laŭ lia propra esprimo, plenumas Doctor Oakroot (= Doktoro Kverkradiko). Naskiĝinta en taksio senbremsa, li diras, “mi ruliĝis de tiam. Mi ruliĝis rekte al la infero, levis la diablon per la vosto, kaj reportis iom da mallumegaj kantoj”.

Nekontenta pri ordinaraĵoj, D-ro Kverkradiko verkis muzikon per gitaroj memkonstruitaj el cigarskatoloj. Kiam oni ludas per skatolo, bastono kaj kordo, oni ne povas kaŝiĝi kaj la muziko estas neordinara. Okaze, li kantas blusojn ankaŭ en Esperanto.

http://www.myspace.com/doctoroakroot

Inter diro kaj faro

La Madrida povpopa bando Tupelepone ekkantas en Esperanto. La kantisto Pepe estas esperantisto, kaj li faris la provan kanton Inter diro kaj faro. Estas eta alproksimiĝo al la internacia lingvo Esperanto, uzante faman refrenon konatan en Hispanio… Certe venos io plia.

http://www.myspace.com/tupelopone

La aŭtuno de mia interno…

La ruslanda violistino kaj pianistino Noita-Akka (Julia) el Peterburgo lanĉis sin en la elektronikan projekton SynthSenses. Noita-Akka komencis okupiĝi pri muziko, kiam ŝi estis kvin-jara. Ŝi plenumis studojn en muzika lernejo (klaso de violono kaj piano). Sed nun komponado estas ŝia ŝatokupo… Ŝiaj unuaj komponaĵoj en Esperanto aperis en Myspace…

http://www.myspace.com/synthsensesoff

Esperanto Kuba

El Londono, ili nomas sin Esperanto, ĉar ili enkarnigas ĉefe miksaĵon de mondmuzikaj ĝenroj, kiu ŝajnas al ili taŭga por la epoko. La unua albumo estas Esperanto Kuba. La venonta albumo estos Esperanto Afrika.

Helicopter Girl verkas la muzikon kaj la tekstojn, kaj kantas. Ike Nossel (sur la foto) ludas preskaŭ ĉion, produktas kaj realigas.

La kantoj estas laŭ karibiaj influoj kun kanto-miksaĵo en la angla kaj hispana. Ili ĵus finpretigis sian unuan albumon kaj esperas fari turneon en Britio kaj Eŭropo.

http://www.myspace.com/esperantocuba

eSPeRaNTo: poprokbando el Romo

La projekto eSPeRaNTo naskiĝis en la jaro 2006a. Kaj sekvajare la bando registris la Kodiskon “Attraverso un oceano di sale” (Trans oceano de salo) kun 12 kantoj fluktuantaj inter popo kaj roko.

La bando konsitas el Silvia Puddu (voĉo), Alberto Marino (akustika gitaro, voĉo, tekstoj kaj muziko), Gianni Ferretti (klavaroj kaj programado), Daniele Giovannoni (drumo), Alex Massari (elektra gitaro), Gianni Sebastianelli (basgitaro).

http://www.myspace.com/discoesperanto

… kaj el Japanio

En 2003 Mashiro ekaktivis muzike. Li estas basgitaristo kaj kantisto. Mashiro partoprenis diversajn bandojn, sed fine kun aliaj muzikistoj li starigis la bandon Esperanto, kiu en 2006 kontribuis titolon al la kompilo Japan Indies Omunibus Vol. 1 kaj sekve aperigis sian unuan demodiskon. Samjare Akira (drumo kaj koruskanto el la eksa bando Mechallica) venis en Esperanton, kaj ili tuj eldonis unuan minialbumon.

Poste aliĝis gitaristo Takanori, kaj lia alveno fiksis la definitivan aktualan konsiston de la poproka triopo Esperanto. Ili faris la duan demon, publikigis muzikon en nova kompilo titolita Muzic Communication 01 kaj laste aperigis la duan minialbumon kaj samtempe ankaŭ aperis en alia rok-kompilo.

Esperanto koncertas ofte en japanaj rokkluboj kaj festivaloj, kantante en la japana.

http://www.myspace.com/esperanto3

Du neesperantaj Esperantoj

Elektronika/tekna bando el Kaŭno en Litovio… Du superuloj angle kantas elektronike laŭ avangardaj kaj eksperimentaj tekno-sonoj.

http://www.myspace.com/esperantas

Akustika muzikfandiĝ-progresiva bando el Bonaero (Argentino) konsistas el Germán Taylor (voĉo, klavaroj, gitaro), Nicolás Rodriguez Konig (gitaroj), Nicolás Grillo (basgitaro), Alejandro Hagopian (drumo). Ili kantas hispane.

http://www.myspace.com/esperantogrupo

Ĉi tiujn kaj aliajn malkovrindajn artistojn kaj bandojn vi trovos en la miaspaca paĝo ĉe la ĉefamikaro en

http://www.myspace.com/vinilkosmo

Kiberspacumadis por vi
Flo!


Por ke niaj posteuloj havu ĝojon lerni Esperanton…

Esperanto kaj mi: Eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj / Komp., antaŭpar. Hori Jasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2007. — 207 pĝ., il.

Foje nian hejmon vizitis esperantisto el fororienta ruslanda regiono. Dum la interparolo li insistis, ke ni proponu trafajn argumentojn por la okupiĝo pri Esperanto. Tiujn li bezonis por defendi sin kontraŭ mokado de siaj samfamilianoj kaj konatoj. Efektive, ĉu esperantisto bezonas iajn sinpravigojn aŭ pli gravas, ke li/ŝi sentas Esperanton nedisigebla parto de sia vivo.

Hori Jasuo, konata japana aktivulo (interalie, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado dum ses jaroj), spertis progreson de la azia movado, kiu havas siajn proprajn organon kaj kongresojn. La esperantistoj en Azio ne plu estas izolitaj. Sed por kreskigo de solidara sento Hori Jasuo iniciatis kolekti eseojn pri la temo “Esperanto kaj mi”.

Li sukcesis kolekti 180 eseojn el 17 aziaj landoj kaj 2 el eksteraziaj. Ilin verkis konataj aktivuloj kaj ĵusaj komencintoj, de 16-jarulo ĝis 97-jarulo. Kelkaj kontribuintoj donis titolon al sia eseo, sed la plimulton titolis la redaktoro. Li ne multe korektis la tekstojn, ĉar li “ne volis malhelpi la entuziasmon elŝpruci el la eseoj”. La plej multaj eseoj venas el Japanio (54), sekvas Pakistano kun 33 eseoj, sed tiuj estas ĉefe kelkliniaj kaj similas al kursotasko. Mirigas, ke estas nur unusola ruslanda kontribuo (de vladivostokano, laboranta en Japanio), kvankam plejparto de Ruslando, de Uralo ĝis Pacifiko, situas en Azio.

Ĉiu kontribuo havas similan strukturon, kiu fontas el la submetitaj demandoj: Kial vi eklernis Esperanton? Kial vi lernas ĝin ĝis nun? Kion vi esperas de Esperanto? Sed ĉiu respondas en sia maniero. El tiuj respondoj oni povas ĉerpi inspiron por daŭra laboro por Esperanto. Ofte intereso pri lingvoj kaj vojaĝoj venigas homojn al Esperanto; estas alte aprezata eblo de senpera komunikado, eblo kompreni vivojn kaj kulturojn de diversaj popoloj. Idealoj de Zamenhof resonas en multaj animoj.

Jen mallonga ĉerpo el la rezonoj, kiuj renkonteblas ĉiupaĝe.

“Per Esperanto mi havis multajn mirindajn spertojn. Esperanto vere donis al mi multe sed mi ankoraŭ ne povas redoni al ĝi multe. Nun Esperanto estas parto de mia vivo kaj estas en mia sango, do mi laboros fortege por la evoluo de la movado.” (Santos Karko, 21-jara, Nepalo)
“Dank' al Esperanto mi povis havi multajn bonajn spertojn kaj amikojn. Pro tio mi volas daŭre farti bone en Esperantujo. Esperanto donas brilan lumon al mia maljuneco.” (Ooŝima Ĵunko, 65-jara, Japanio)
Kaj fine, la vortoj de Hori Jasuo:
“… mi laboros por Esperanto por ke niaj posteuloj havu ĝojon lerni Esperanton, renkontiĝi kun eksterlandaj amikoj kaj ĝui la pacan mondon. Mi kredas, ke Esperanto estas la plej granda inventaĵo de kaj por la homaro, tial estas granda feliĉo por mi dediĉi mian vivon por la idealo”.
Halina Gorecka

Invito al malfacila historio

Эсперанто-движение: Фрагменты истории / О.Красников. История Союза Эсперантистов Советских Республик (СЭСР); Д.Бланке. История рабочего эсперанто-движения; Сост. и пер. с эсперанто А.Сидорова. -- М.: Импэто, 2008. -- 216 с., ил.; 400 экз.

Dank' al diversaj prihistoriaj studoj (Lins, Korĵenkov, Vuljfoviĉ, Stepanov k.a.) iom konata iĝis la agado de esperantistoj en frua Sovetunio kaj ilia tragika sorto dum la stalinisma epoko, kiam Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), estis fermita kaj centraj protagonistoj (Drezen k.a.) arestitaj kaj mortpafitaj.

La ruslingva historio de SEU, verkita de Oleg Krasnikov (naskiĝinta en la jaro 1937!), estas la rezulto de liaj multjaraj esploroj en la regiona muzeo de la urbo Kirov, en kiu troviĝas protokoloj de kunsidoj de la Centra Komitato de SEU, informleteroj, korespondaĵoj, ankaŭ gazetoj kaj revuoj de SEU kaj libroj (duagradaj fontoj).

Fruktodona laboro malgraŭ ideologiaj disputoj

Post enkonduko al la historio de la Esperanto-movado en Ruslando antaŭ 1917, Krasnikov analizas la evoluon de SEU laŭ jarperiodaj ĉapitroj (1921–26, 1926–28, 1928–31, 1931–35, 1936–37). Lia priskribo estas verkita kadre de la historia kaj politika kunteksto, en kiu SEU agis en Sovetunio. Signifa parto de la historia skizo estas dediĉita al la kunlaboro kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kun kiu SEU, pretendante esti la ĉefa organizo de la komunistoj, finfine rompis pro ideologiaj kvereloj, kiuj tiam furoris en la internacia movado de la Maldekstro.

Tiuj kvereloj finfine skismigis la komunistan-laboristan movadon laŭ la okcidenta kaj la sovetia vojoj kaj malproksimigis la du ĉeforganizaĵojn de la veraj taskoj, kiujn ili devintus plenumi, nome disvastigi Esperanton inter proletoj, komunistoj, laboristoj, kamparanoj ktp.

Sed malgraŭ tiuj akraj ideologiaj disputoj ili tion ja sendube faris, kiel montras kelkaj nombroj: en 1935 SEU kulmine nombris entute 14 237 membrojn, de kiuj 5 111 estis esperantistoj, poste la nombroj ŝrumpis.

Pri la cirkonstancoj de la aresto kaj mortigo de Drezen kaj aliaj aktivuloj la leganto ne fariĝas informita. Anstataŭ inkluzivi detalajn biografiojn kaj dokumentojn pri la verdiktoj kontraŭ Drezen kaj aliaj mortkondamnitaj esperantistoj, Krasnikov aldonis leteron de Grigorij Demidjuk, kiu rilate la stalinismajn fifarojn ne raportas pli multe ol ke li mem estis deportita al Siberio kaj plene rehonorigita en 1955.

Laborista movado kaj germania-sovetia kunlaboro

La duan parton de la libro konsistigas tri artikoloj de la (orient-)germana esperantisto/-logo Detlev Blanke, kiuj jam aperis en Esperanto: Historio de la laborista Esperanto-movado (en Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado, Budapeŝto 1978), Historio de la Eldona kooperativo de la revolucia Esperanto-literaturo EKRELO (en Impeto ‘91, Moskvo 1991) kaj Esperanto kaj socialismo (Aparta eldono: Novjorko 2004).

Esperanto kaj socialismo

En la enkonduketoj por la ruslingva eldono, Blanke raportas, kial li ekinteresiĝis pri la laborista kaj sovetia Esperanto-movadoj, kie li renkontis multajn kuraĝajn personecojn, kiuj sindone agadis sub riskoplenaj kondiĉoj, kaj kiuj tial estas alte estimindaj. Blanke ankaŭ atentigas, ke liaj artikoloj ne estas plene objektivaj, kvankam li strebas al objektiveco.

La plusoj kaj minusoj pri la Esperanto-movado, kiuj estas listigitaj de Blanke kaj kiuj validas pli malpli por ĉiuj ekssocialismaj landoj, estas konsidereblaj kaj diskutindaj.

Ekzemple, Walter Żelazny (La Ondo de Esperanto, 2005, №11) kritikis, ke la kriterioj de Blanke respegulus sole la vidpunkton de pli altranga ŝtatfunkciulo, kiu estis respondeca pri Esperanto. Do necesus priskribi aliajn problemojn, kiujn la soclandaj Esperanto-asocioj alfrontis.

Ankaŭ pri MEM oni donas tro belan bildon, forgesante, ke la percepto de la “okcidento” fare de tiu poststalinisma pseŭdopac-organizaĵo, kiu plumpaĉe ŝatis ludi “malvarman militon”, estis treege unuflankeca kaj neobjektiva.

Kvankam Blanke montras sin sciencisto aperta al objektiva kaj celdirektita prilaborado de la historio de la orienteŭropa Esperanto-movado dum la realsocialismo, li ne povas kaj ne volas akcepti provojn nigrepentri aŭ eĉ falsi ĝin fare de personoj, kiuj ne partoprenis tiun movadon, nek vivis en tiuj landoj. Kiel ekzemplon li indikas en piednoto artikolon de Markus Sikosek pri la Esperanto-movado en GDR (La Ondo de Esperanto, 1999, №2) kaj kiu, laŭ Blanke, estis maltaŭga kontribuaĵo de nekompetentulo.

Do, eĉ se Blanke alergie reagas al tiaj publikigoj, la historie kaj sociologie unika fenomeno de la fermitaj komunistaj socioj en orienta Eŭropo, en kiuj ankaŭ la Esperanto-movado ludis ian rolon, koncernas sendube kaj orientanojn kaj okcidentanojn, ankaŭ nin esperantistojn.

Reskribado de la historio ne necesas — ĉu vere?

Nun baldaŭ 20 jarojn post la politika turniĝo en orienta Eŭropo necesus repripensi siajn vidpunktojn, admonas Blanke, kiu povas spiri pli libere ol en GDR. Sed malgraŭ novaj ekkonoj, laŭ li, ne ekzistas la bezono reskribi alimaniere la historion de la laborista Esperanto-movado (LEM); sekve li decidis ne fari tion, ĉar la teksto aperis en tempo, kiu respegulas konkretajn vidpunktojn, de kiuj Blanke eĉ ne deziras distanciĝi, egale ĉu ili estis eraraj aŭ ne.

Samtempe Blanke konfesas, ke li prezentis la historion de SAT iom unuflankece, precipe sub la influo de la komunisma teoriorientiĝo, kaj tial li taksas ilin ne sufiĉe objektivaj. “Hodiaŭ ni scias, ke ankaŭ en la komunismaj cirkloj estis faritaj grandegaj eraroj”, — skribas Blanke.

La modesta eldonkvanto (nur 400 ekzempleroj) de la libro bizare memorigas la drastan papermankon, kiu regis en Sovetunio dum la tempo de SEU, pri kio ĝiaj estroj lamentadis. Kaj malgraŭ tiu ege malalta eldonkvanto kaj malgraŭ la evidente modesta intereso de esperantistoj pri sia propra historio, mi esperas, ke la leginda libro, kiu direktiĝas unuavice al ruslingva celpubliko, kiu interesiĝas pri sociologio kaj historio (sic), atingos sian legantaron inter la 142 milionoj da ruslandanoj!

Andreas Künzli


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA MAGAZINO

2008. №4 (162)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2008:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2008.
Subtitolo