Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2008. №6 (164)

Foto de Jean Marin

Ĉi tiun kajeron unue ricevos partoprenantoj de la ĵurnalista kongreso en Vilno. Bona okazo por aperigi foton pri Litovio de Jean Marin (kovrilpaĝo) kaj foton Reveno al la hejmo de litova esperantisto Gediminas Kazlauskas.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Aleksander Korzhenkov (Fotis Albert Adylov)Redakcie

Intervjui jubileanton estas rutina tasko ĵurnalista, kaj oni kutime prezentas la vivovojon de la eminentulo, ties ĉefajn atingojn, unu-du amuzajn epizodojn por malpezigi la tekston kaj, fine, demandas pri la planoj. Ricevinte la taskon de la eldonanto de La Ondo intervjui ties redaktoron, mi prokrastis ĝin, ŝvitante pri aliaj tekstoj, korespondante kun aŭtoroj, pretigante bildojn, grumblante pri komputilproblemoj ktp. Fine, mi devas intervjui la kvindekjariĝantan redaktoron, do min mem, tute lastaminute. Nu, mi antaŭvidis tion kaj petis niajn legantojn sendi demandojn rete. Feliĉe, neniu scivolis pri formalaĵoj biografiaj, supozeble konataj aŭ neinteresaj, do mi ne sekvos la rutinan skemon kaj respondos libere, sen citi la demandojn.

Jen do la plej neredaktita teksto ĉi-numera.

Mi ne memoras, kion mi (mal)ŝatis en Esperanto, kiam mi eklernis ĝin. Logis min la grandioza ideo uzi elpensitan lingvon por korespondi tutmonde, kaj la instrumento mem malgravis por mi. Tamen la proponitaj uzebloj ne estis altinspiraj. Preskaŭ ĉiuj enlandaj esperantistoj uzis la lingvon por babili kun samlandanoj en tendaroj kaj kluboj kaj por korespondado sen-tema. Mi ektediĝis kaj mi forlasus la tuton, se hazarde mi ne trovus en la kluba biblioteko, inter amaso da fatraso, Literaturan Foiron. Iom post iom mi trovis samideanojn inter la samlingvanoj; por ni Esperanto estis ne tendarlingvo, sed kulturlingvo. La sekvon vi scias.

Kiuj influis min tiutempe? Nikolai Lozgaĉev, Aleksej Birjulin, Viktor Kloĉkov kaj, certe, Halina. Kaj poste? Tre gravis la korespondado kaj renkontiĝoj kun Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij, kun Bill Auld, kun Ryszard Rokicki, kun Alen Kris, kun Osmo Buller, kun Paŭlo Jegorovas…

Ne, mi ne timis forlasi la bone pagatan laboron en Gazprom favore al malcerta metio esperantista. Post la vizito de Roterdamo kaj Antverpeno en 1991 ni komprenis, ke Esperanto povos esti nia profesio, kaj tiel estas jam dum pli ol 16 jaroj. Sed mi ne rakontu pri mia laboro. Vi bonege konas ĝin, simple ĉar vi ja legas niajn librojn kaj La Ondon.

Ŝatoj kaj preferoj… Same kiel multaj redaktoroj, mi preskaŭ ne legas por mia propra plezuro. Mi jam respondis en Vkontakte.ru. Mi kopias de tie la nomojn: Avvakum, Dostojevskij, Ĉeĥov, Sologub, Solĵenicin, Ĥlebnikov, Paviĉ, Jerofejev, Borges, Chesterton, Dürrenmatt, Vian, Waringhien, Auld, Camacho. Stranga listo, ĉu ne? Mi televidas nur biatlonon kaj futbalon. Ne spektas filmojn. Ne vizitas teatrojn. Ŝatataj landoj? Bjelorusio, Slovakio, Litovio kaj Skotlando. Ĉinion mi ŝatus viziti. En mia plej ŝatata urbo mi nun loĝas. Dankon! donacu ĝin al AmikoIlaro. Mi estas rusortodokso. Nur unu deziro? Ke Halina estu sana. La plej ŝatata renkontiĝo? Arkones. Ne membras en la Civito. Neniu posteno en la movado, sed eble poste… Mi ne estas Komitatano Z! Ne havas dombestojn, aŭton, kravaton. Neniam voĉdonas. Kolektas nenion. Neniun Esperanto-kanton konas parkere.

Dankon pro la gratuloj.
Ĝis novaj jubileoj!


Aleksander Korĵenkov

Arvydas Juozaitis (Fotis Olga Shipovalenko)Nia gasto: kulturdiplomato Juozaitis

Arvydas Juozaitis, kulturataŝeo de Litovio en Kaliningrado, naskiĝis en 1956 en Vilno. Finis la Vilnan universitaton en 1980, doktoro de filozofio. Naĝisto, bronza medalisto en la 21a Olimpiko en Montrealo (1976). Aŭtoro de 17 libroj: unu romano, du novelaroj, 12 teatraĵoj, pluraj el ili estas surscenigitaj.

Kial Vi … sportisto, filozofo, verkisto … elektis diplomation?

Preskaŭ hazarde. Post la oficado kiel konsilisto pri kulturo, sporto, turismo kaj religio ĉe la ĉefministro Brazauskas, mi ekinstruis filozofion en la Vilna universitato. Post unu jaro mi eksentis, ke tio estas tro malvasta agado-kampo por mi. Mi ricevis proponon reprezenti la litovan kulturon en Berlino, sed mi rezignis, ĉar la germana kulturo estas fremda por mi. Kiam estis kreita la posteno de ataŝeo pri kulturo en Kaliningrado, mi konsentis. Unue, mi tre ŝatas Kaliningradon, kaj due, temas pri interesa posteno. Ĝi apartenas al la ministerio de kulturo, kaj la ministerio de eksteraj aferoj ne enmiksiĝas en mian agadon. Mi do estas ne diplomato, sed “diplomato”, aŭ, pli ĝuste … kulturdiplomato.

Filozofio por mi ne ĉefas, pli gravas kreado. Ĉia kreado, sed precipe literaturo. En Kaliningrado mi verkis libron, kiu havis jam tri eldonojn.

Kio do estas via laboro?

Mi okazigas en Kaliningrado ekspoziciojn kaj koncertojn, venigas prelegantojn al la universitato. Foje estas inversa agado, ekzemple, komence de majo en la litovia havenurbo Klaipėda okazis tago de lingvoj kaj libroj. Mi venis tien kun la kaliningradaj poetoj.

Antaŭnelonge okazis prezentado de Litovaj noveloj de la orient-prusa verkisto Hermann Sudermann, eldonita ankaŭ danke al vi. Kion signifas tiaj kulturaj iniciatoj?

Temas pri vastigo de horizonto por Kaliningrado. Oni devas pli firme konscii, ke la historio de Kaliningrada regiono komenciĝis ne post la Potsdama konferenco. Tiu ĉi teritorio estas unika laŭ sia kultura pasinteco kaj eblecoj… Povas malaperi la materia kulturo, sed ne la spirita kulturo. Kaliningradaj verkistoj konsentas kun tio. Nun ili malfermis sian “samlandanon” Sudermann. Li verkis pri tiu ĉi spaco, pri la vivo en ĝi. Tio iĝas tre interesa kaj grava.

Kio amuzis vin ĉi tie?

En mia libro Reĝurbo sen reĝoj mi priskribis la diskuton pri la blazono de Kaliningrada regiono en la Socia Ĉambro. Reprezentantoj de diversaj grupoj esprimis sian rilaton. Komence en la projekto estis unu flugilo, kaj precipe la unuflugilecon diskutis la inteligencio. Estis amuze vidi, kiel homoj deziras trovi iujn radikojn, ĉar blazono estas radiko, radiko de konscio, simbolo de simboloj. Estis diversaj elpensaĵoj pri prusoj, Puŝkin, Ŝeremetjev ktp., estis ankaŭ ligo kun la germana pruseco kaj kun paganismo. Aŭskulti tiujn opiniojn estis tre amuze. Kvankam inter la absurdaĵoj estis kelkaj profundaj pensoj, absurdaĵoj estis pli multaj.

Vi menciis vian libron Reĝurbo sen reĝoj. Kiel Vi rilatas al Kaliningrado?

Tre pozitive. Ĝi estas unu el la plej interesegaj urboj de Eŭropo. Nenie aliloke ĉio tiel ŝanĝiĝis postmilite, kaj samtempe ĉio restis samloke. Jen la aŭdaco kaj deziro de la loĝantaro restarigi la vivon, konstrui ion kaj resti ruslanda, sen forĵeti la antaŭmilitan kulturon. Tre interese. Kaj rezultodone. Ja ni vidas, kiel ĉio pliboniĝas, la urbocentro estas tute eŭropa kun forta ruslanda kaj rusortodoksa kontribuo. Mi vidas la vivon kiel verkisto, ne kiel diplomato, kaj min interesas la vivo kaj la ŝanĝoj, mi estas ĝoja pri la neperforta evoluo.

Mi ofte vizitis Kaliningradon. La ĉefa impreso dum la sovetunia periodo estis grizo kaj ia senkoloreco. Ankaŭ sur la homaj vizaĝoj. Mi volis scii, kion oni kreas ĉi tie. Sed nur en la drama teatro ni povis ion trovi. Ni ŝatis ĝin, en ĝi estis vera rusa kulturo, ia rebrilo de Moskvo, io de Stanislavskij. Kaj ĵazo. Kiam oni diris “Kaliningrado”, tio tiutempe estis filharmonio, ĵazo kaj Aleksej Kozlov.

Mi ĝojas, ke pro la grandegaj ŝanĝoj la vivo ekfloris. Eble sen la najbaroj kaj la fakto, ke Kaliningrado situas en la centro de Eŭropo, la ŝanĝoj ne okazus. Ankaŭ Ruslando estas interesita pri la transformiĝo. Eĉ la nomo Kenigsbergo iĝis nedanĝera en la nuna Ruslando.

Timigas min nur, ke ankaŭ ĉi tie povos enradikiĝi islamo. Ĝi estas fremda. Ĉu Ruslando sukcesos ĉi tie defendi eŭropajn, kristanajn radikojn? Kaliningrado estas kiel lakmusa papero. Sed eble tio estas ia eŭro-azieco, mi ne scias…

Arvydas Juozaitis kaj Halina Gorecka (Fotis AlKo)Ĉu la rusa lingvo por Vi estas fremda?

Jes, fremda, sed ĝi estas mia dua lingvo. Mi eĉ verkas en ĝi. Ekzemple, en la Antologio de kaliningradaj noveloj (2007), kun verkoj ekde postmilitaj verkistoj ĝis la nuntempaj, mia rakonto estas la lasta.

Kio pri aliaj lingvoj, ekzemple: Esperanto kaj la angla?

Dum la preparado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno mi havis renkontiĝojn kun Povilas Jegorovas, kaj mi faris raporton pri tio al la ĉefministro. Tiam Esperanto ekinteresis min.

En la kultura sfero pri nenio eblas diri, ke tio aŭ alio estas finita aŭ finfarita, ĉio povas ripetiĝi. Intereso al Esperanto povos restariĝi, ricevi impulson, precipe, se la angla kulturo, la angla lingvo iĝos pli totalisma. Ĝi estas totalisma lingvo; kiam vi aŭdas ĝin, vi konstatas, kiom ĝeneralaj en ĝi estas konceptoj kaj esenco de vortoj. En mia rusa lingvo estas flueco, sed en la angla tio mankas, okazas simpligo. Interkomunikiĝante, vi simpligas la anglan lingvon, ĉar multaj konas ĝin malbone, kaj vi devas adapti vin al la malpli bona lingvokonanto. Vi mem aŭtomate malriĉigas vin.

Kiel esperantistoj povus kontribui al la dialogo inter niaj landoj?

Esperantistoj devas interkomunikiĝi. Necesas viziti unu la alian. Simple viziti.

Fine, pri viaj planoj…

La plej proksima … Steloj super Nemano, litova muzika-poezia vespero kun partopreno de koruso. Tiaj aferoj realiĝas per natura maniero, ĉar estas homoj, kiuj deziras plenumi tion. Mi investas multan energion por tio, sed mia koro kuŝas aliloke, en kreado, en literaturo… Aŭtune finiĝos mia deĵor-periodo en Kaliningrado. Mi ne planas forveturi malproksimen. La balta-slava areo allogas min; mi proponis la terminon “Baltoslavio”, kaj ni komencis eldoni dulingvan (litovan kaj rusan) revuon. 

Naŭ opinioj pri la jubileanta UEA

Nia kvara Ronda Tablo estas dediĉita al UEA, kiu estis fondita antaŭ cent jaroj. Ni invitis aktivulojn de UEA kaj reprezentantojn de aliaj organizoj/tendencoj.

1. Kiun lokon, rolon kaj respondecon UEA, kiel la plej granda Esperanto-Asocio, havas en kaj ekster la Esperanto-komunumo?

2. Kiujn el siaj pozitivaj ecoj, agadoj kaj strukturoj UEA devos konservi?

3. Kion UEA forigu aŭ ŝanĝu por pli sukcesa agado? Kion novan ĝi enkonduku?

4. Laŭ kelkaj la nuna UEA estas tute alia asocio ol tiu, kiun oni fondis antaŭ cent jaroj. Ĉu vere?

Respondoj

  • Hèctor Alòs i Font
  • Renato Corsetti
  • Gbeglo Koffi
  • Guojiang Wu
  • Vjaĉeslav Ivanov
  • Vinko Ošlak
  • Maria Sandelin
  • Jakvo Schram
  • Giorgio Silfer


  • Hector Alos i FontHèctor Alòs i Font (Katalunio)

    Estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio

    1. UEA estas ja larĝe la plej granda internacia Esperanto-asocio, kaj ĝia relativa pezo pligrandiĝas pro malkresko de la eventualaj konkurantoj, kvankam malpli kaj malpli da homoj emas asociiĝi. Ĝian centran rolon ĝi sukcesos teni eĉ pli firme, se ĝi unuflanke provizas kvalitajn servojn al la Esperanto-komunumo, kaj aliflanke sukcese okupiĝadas pri la prestiĝigo de Esperanto en internaciaj rondoj, same registaraj kiel ne-registaraj kaj akademiaj.

    2. UEA havas bonan servostrukturon, kiun indas konservi, kvankam ĝi devas pli malfermiĝi por akiri novan, junan publikon, ekz. en la Universalaj Kongresoj. La subtenado de la revuo LPLP, de la universitataj esplorlaboroj pri planlingvistiko kaj de la diversaj sciencaj simpozioj pri lingvaj rajtoj estas plene celtrafa veto, necesa por kreskigi la tre malaltan prestiĝon de esperanto en la akademia kaj registar-organiza komunumoj, tamen por tio necesas esti pli strikta en la nivelo de la prelegantoj, kiu foje tro lamas.

    3. UEA, kiel tegmenta asocio de la esperanto-komunumo, devas diversigi sian desuprisman veton, ĉar Esperanto postulas profundan socian ŝanĝon neeblan en demokratiaj landoj sen desuba prem-agado. Tiucele, tre indas investi fortojn en la formiĝanta strukturo de la Sociaj Forumoj: se Esperanto akiras rolon en ĝi, ĝi eble akiros ĝin en oficialaj kadroj. Aparte la kunlaborado kun movadoj por la defendo de minoritataj lingvoj ŝajnas grava kaj pli promesplena ol la flirtado kun organizoj por la defendo de malfortiĝantaj eksimperiaj lingvoj, kiuj ne serĉas lingvoegalecon kaj kontraŭas lingvajn rajtojn en siaj teritorioj. Same estas danĝere kaj malrekomendinde tro signife ligiĝi al ŝtatoj, kiuj propagandcele iom subtenas Esperanton, sed samtempe sufokadas siajn lingvajn malplimultojn. La kunlaborado kun internaciaj organizoj kiel Linguapax kaj la altigo de la prestiĝo de Esperanto en la akademia mondo, per subteno de fakaj eldonaĵoj en naciaj lingvoj, estas ankaŭ nemalhavebla longatempa politiko.

    4. Asocioj devas ŝanĝiĝi, same kiel ŝanĝiĝas la ĉirkaŭa socio: tio okazas kaj al UEA kaj al ĉiu iom vigla cent-jara asocio. Tamen indas repreni kelkajn praktikojn de la pionira Esperanto-movado: ekzemple, oni tiam senhezite akceptis, ke finnoj, hungaroj, ĉeĥoj, poloj, skotoj aŭ katalunoj salutu en la Universalaj Kongresoj, kvankam ne temis pri sendependaj ŝtatoj, dum nuntempe, post la Lapenna periodo, UEA fariĝis strikte ŝtatema kaj malpermesas tian agnoskon eĉ en kongres-ŝildoj, pro kio perdas simpatiojn inter valoraj aktivuloj.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Renato CorsettiRenato Corsetti (Italio)

    Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, eksprezidanto de UEA

    1. Daŭrigi la agadon de Zamenhof pri disvastigado de Esperanto al la tuta mondo, reprezenti la komunumon de la parolantoj de Esperanto en monda kadro kaj antaŭ neesperantistaj internaciaj organizaĵoj.

    2. UEA devas konservi sian universalecon kaj kunlabori kun esperantistoj el ĉiuj landoj, politikaj sistemoj, religioj, ktp. UEA devas konservi sian demokratecon, kun decidoj faritaj per interkonsultiĝoj kaj voĉdonado de ĉiuj esperantistoj. UEA devas konservi sian malfermecon al la mondo kaj adaptiĝon al ĝi.

    3. Laŭ mi ĝi devus transiri al situacio, en kiu 50 elcentoj de la enveninta mono estu rekte dediĉata al aktiva informado pri Esperanto. Ĝi povus ankaŭ malfermiĝi al pli facila reorganizado de la propraj strukturoj, sed tio estas detalo, laŭ mi.

    4. Jes kaj ne. Vere la nuna UEA estas kombino de individuaj membroj kaj de landaj asocioj, sed tio estas io pozitiva, ĉar, laŭ la instruoj de nia historio, tiuj du fortoj daŭre kunekzistis. Fortranĉo de unu el ili estus nur perdo por UEA.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Gbeglo KoffiGbeglo Koffi (Togolando)

    Administranto de Afrika Centro Esperantista

    1. Estas tri lokoj, kie oni klopodu trovi, ĉu UEA agadas tie:

    En UEA-medio la membroj faras nenion, la komitato estas pasiva, kaj la estraro povas nenion decidi, ĉar ĉiam la ĝenerala direktoro de UEA altrudas sian volon, kaj la kompatinda estraro silentas. Nur la estraro 1998–2001, prezidita de Kep Enderby, povis memstare labori. La ĝenerala direktoro ne povis elteni kaj demisiis, antaŭ ol reveni poste. La sekva prezidanto Renato Corsetti ne povis elteni, kaj la ĝenerala direktoro plugvidas UEA-n kiel li volas. Ĉu nun la estraro 2007–2010 aŭ la ĝenerala direktoro gvidas? Preskaŭ neniu ŝanĝo okazas, kaj la rolo de UEA ne estas klara. Estas preskaŭ nur la liverado de la revuo Esperanto kaj UEA-jarlibro al la membroj, la organizado de UK, eldonado de verkoj.

    En la Esperanto-komunumo estas multaj tendencoj. UEA-gvidantoj malvarme rilatas kun aliaj E-asocioj, kiuj ne submetiĝas al ili, kaj eĉ rifuzas ilian kunlaboron. Eldonado de libroj kontribuas al la Esperanto-kulturo.

    Ekster la Esperanto-komunumo UEA-gvidantoj preskaŭ nenion sukcese atingas. Estas klopodoj konvinki neesperantistojn, ke ili adoptu Esperanton aŭ almenaŭ rekonu ĝian valoron. UEA estas preskaŭ nekonata ekster Esperantujo. Oni ne vidas UEA-n en PEN-Klubo internacia, kaj la lasta partopreno de UEA en la konferenco de ALTE pere de ILEI estas nur formala.

    2. La liverado de la revuo kaj jarlibro; eldonado de verkoj por Esperanto-kulturo, organizado de UK, sed kun aliaj E-organizaĵoj.

    3. UEA ne plu havas multajn oficejojn kiel antaŭe. Tial ĝi ne bezonas ĝeneralan direktoron. Estu nur direktoro de la Centra Oficejo, kiu estas funkciulo de UEA ĉiam respondeca al la estraro/komitato/membraro, de kiu li ricevu direktivojn. La komitato estu aktiva, kaj la estraro estu forta en sia agado. Ĝi plenumu siajn funkciojn, kaj estu en kunlabora rilato kun la direktoro de la Centra Oficejo.

    UEA estu en tre bonaj rilatoj kun ĉiuj aliaj E-organizaĵoj. Ĝi havu laborplanon kun ero tre grava koncerne tre sinceran kunlaboron kun aliaj E-organizaĵoj, ke ĉiuj E-organizaĵoj kunlaboru por la progreso de la ununura Esperantujo, kies elementoj UEA kaj aliaj E-organizaĵoj estas. Tiu kunlaborado certe naskos veran interhelpon, kiu profitigos al E-grupetoj kaj eĉ al izolitaj esperantistoj, ke iliaj agadoj, eĉ liliputaj, kontribuu al la disvastigo de Esperanto, nia komuna celo.

    Ekster la Esperanto-komunumo UEA konigu sin kunlabore kun aliaj Esperanto-organizaĵoj. La reprezentiĝo de UEA kaj la Esperanto-Civito en la konferenco de ALTE en Kembriĝo en aprilo 2008 estas granda honto por Esperanto. Ĉu iu alia lingvo estis reprezentita de du organizaĵoj? Kial ĝuste Esperanto?

    Ekster Esperantujo ni, esperantistoj, reprezentas Esperanton. Tio necesigas tre bonan prezentadon de la E-asocio(j). Por tio oni bezonas homojn, kiuj ne kontraŭiras regulojn en ĉiuj landoj. Ni devas atenti tabuojn, kiuj ege gravas en iuj medioj. Rememoru la penetradon de Blankuloj en la nigran Afrikon. Homojn kun tia haŭto oni konsideris parioj en afrikaj landoj. Estis malfacile al tiamaj afrikanoj akcepti tiujn homojn. Nun estas aliaj tabuoj por Afriko, kaj necesas, ke oni atentu tion en la propagandado de Esperanto en Afriko.

    4. Iam SAT-ano asertis, ke SAT estas pli aĝa ol la nuna UEA, ĉar SAT fondiĝis en 1921 dum nuna UEA en 1947. Ĉiuj scias, ke la nuna UEA ne estas tiu, kiun fondis Hodler. Se oni parolu pri la apero de la litertrio UEA, oni prave asertos, ke ĝi (UEA) estas malkovrita en 1908. Sed se oni parolu pri la strukturo, ĝia funkciado laŭ nuna bazo komenciĝis ne en 1908.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6.


    Guojiang WuGuojiang Wu (Ĉinio)

    Komisiito de UEA pri ĝemelurboj

    1. UEA devas ludi rolon por mobilizi aktivecon de membroj kaj lokaj Esperanto-organizaĵoj en la Esperanto-komunumo, kaj por reliefigi la nemankeblan funkcion kaj aktive kaj efike allogi al si maksimuman atenton de landaj registaroj kaj internaciaj organizaĵoj ekster la komunumo.

    2. Ĉiu el la nunaj strukturoj de UEA devos esti konservata, precipe la Araba agado daŭre disvolviĝu, eksteraj rilatoj plie fortiĝu.

    3. (1) Enkonduki raport-sistemon de komitatanoj. UEA havas tiom da komitatanoj, ĉiu el ili ĉiujare faras multajn laborojn, sed oni ne povas sufiĉe scii ilin. (2) Laŭkapable krei instigan sistemon por membroj. Ekzemple, ĉiujare UEA aljuĝe elektu kelkajn elstarajn membrojn kaj financu ilin partopreni internaciajn E-aranĝojn (ekzemple, UK). Se tiu sistemo stariĝos, ne plu okazos tiu situacio, ke neniu el Afriko aperis dum la Jokohama UK. (3) Pavimi vojon por esperantistoj, kiuj okupiĝas pri scienco kaj tekniko. Oni nefacile trovas en publikaĵoj aŭ interreto artikolojn aŭ disertaĵojn pri tekniko en Esperanto. UEA devas konsideri eldonon de jarkolekto pri ili. Estus bone se resumo de ĉiu verkaĵo havus version en aliaj lingvoj, tiel neesperantistaj fakuloj aktive serĉus esperantistojn, eĉ turnus sin al UEA, kiam ili arde ŝatus trovi verkon pere de tiu skizo.

    4. Kun paso de tempo la politiko kaj la labormetodoj de UEA ŝanĝiĝas, sed mi opinias, ke ne ŝanĝiĝas la plej baza celo, t.e. disvastigi Esperanton.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Vinko OshlakVinko Ošlak (Slovenio)

    Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro

    1. UEA povus havi tre rimarkindan kaj rimarkeblan rolon en kaj ekster de Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ĝin blokas la dogmo de “neŭtraleco”, kiu ĝin historie rigardate puŝas de unu ekstremo al alia: de kompromisoj kun naziismo, faŝismo kaj komunismo. La neŭtraleco de Esperanto estas limigita en tiu senco, ke Esperanto apartenas aparte al neniu homa grupo; sed Esperanto ekzemple ne povas esti neŭtrala al la problemo de lingva diskriminacio, ja tiukaze ĝi estus absoluta.

    2. Konservi kaj pli emfazi solidarecan karakteron. Iamaniere Esperantujo povus fariĝi azilo por tiuj, kiuj perdis sian nacian patrujon. Tiamaniere ĝi ankaŭ ricevus politikan kaj moralan pezon, kian ĝi momente ne tro havas.

    3. Forigendas polemiko kontraŭ ŝajne aŭ vere konkuraj organizaĵoj (kiel E-Civito … kompreneble mi la samon proponas ankaŭ al ili!) kaj la dogmo de neŭtraleco, respektive, redifino de vere nepra aspekto de neŭtraleco. Aliflanke UEA devus instali duonprofesian lingvan servon, precipe por doni al aŭtoroj kaj ĵurnalistoj eblecon reviziigi sian lingvaĵon kontraŭ tolerebla honorario. Nepras interrete organizita gimnazio en Esperanto, kiun junaj homoj povus fari paralele al siaj naciaj mezlernejoj. Tiel ni akirus propran inteligencion.

    4. Nek la fondtempa nek nuna UEA estas kaj estu dogmo aŭ normo. Ĝi libere sin adaptu, ne morale, sed taktike kaj teknike al la postuloj de la tempo; sed ĝi restu sama super la tempoj rilate moralan bazon kaj lingvan justecon, kiu konsistigas la “internan ideon” de Esperanto.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Maria SandelinMaria Sandelin (Svedio)

    Blogposedanto

    1. Platformo por ideoj kaj ilia aplikado. Kunordigado de agadoj.

    2. La supre menciitajn.

    3. Necesas pli da malfermeco kaj efektiva demokratio, pli da moderneco, ekzemple, forme de aplikado de moderna kono pri komunikado, difino de la koncepto “neŭtraleco”.

    4. Estas tute normale kaj dezirinde ke asocio ne restu la sama dum cent jaroj. Ĝi evoluu en la takto kun la ĉirkaŭa mondo.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Vjacheslav IvanovVjaĉeslav Ivanov (Ruslando)

    Redaktoro de “E-Novosti-Info”

    1. Malgraŭ ke ekzistas alternativaj organizoj, UEA aspektas inter ili kiel Esperanto inter la ceteraj planlingvoj, almenaŭ en miaj okuloj. Malgraŭ foja kritikado, UEA restas stabila kaj daŭra, kio certe impresas pozitive.

    UEA havas rilaton, rektan aŭ ne tre, preskaŭ al ĉio bona, kio okazas en Esperanto-medio. Ekzemple, en aprilo mi kunorganizis en Peterburgo la duan lingvan festivalon; la festivalo oficiale estis aranĝo de REU, la landa asocio de UEA. Kun mi en la organiza teamo de la festivalo estis kelkaj aktivuloj kiuj lernis Esperanton en 2003 en la kurso subvenciita de UEA. Kian rolon do UEA ludas? Ĝi estas ĉie ĉirkaŭ ni!

    2. UEA daŭre faru la taskojn, kiujn ne povas bone plenumi entuziasmuloj en siaj E-rondetoj surloke. Inter tiaj agadoj: subtenado de bona kadro por Esperanto-medio (libroservo, konstanta oficejo, revuoj ktp.), regula traktado kun internaciaj organizoj (kiel UN), dokumentado de la okazaĵoj, strebado ekuzigi Esperanton en “neeniritaj” teritorioj.

    3. Mi ŝatus, ke UEA havu reklame klarigan folion, kiu, kiel siatempe “ŝlosilo” de Esperanto, estu ŝlosilo de UEA. Certe la nunaj asocia paĝaro kaj la jarlibro ne estas sufiĉe superrigardeblaj por plenumi tian taskon. Estu ia tre skiza kaj atentokapta skema enkonduko en la servaron de la asocio: kiujn servojn membro povas havi, kion membro devas fari por uzi la servojn. Mi ŝatus ankaŭ, ke UEA havu konstantajn oficejojn krom la centra ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

    4. Mi certe ne havas opinion pri tio, ĉar mi naskiĝis en 1978 kaj mi ne spertis, kia estis UEA eĉ en la 1990-aj jaroj, ne parolante pri tio, kio estis cent jarojn antaŭe. Certe, eĉ supraĵe esplorante tiun tempon, eblas facile rimarki, ke la ideoj kaj la valoroj tiam estis aliaj; supozeble ankaŭ UEA ŝanĝiĝas kun la tuta mondo.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Jakvo SchramJakvo Schram (Belgio)

    Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

    1. La rolo, kiun UEA havas, estas disvastigi Esperanton, respektante ĉies politikan kaj filozofian opinion. Kiam UEA plenumas tiun rolon, ĝi jam plenumas gigantan laboron. UEA devas preni respondecon pri ĉiuj satelitaj asocioj kaj lokaj grupoj, kiuj laboras sub tegmento de UEA. Ke tiuj grupoj restu politik-neŭtralaj kaj sendependaj de naciaj kaj naciismaj influoj.

    2. Ke UEA bonvolu disvastigi Esperanton.

    3. Pardonu la ioman brutalecon en la respondo. Se mi scius la magian trukon por havi sukceson, mi unue aplikadus ĝin ene de SAT, al kiu mi kore estas ligita. Eble UEA faru pli da propagando por asocioj kies laborlingvo estas Esperanto. Ĝis nun UEA propagandas kaj disvastigas la lingvon, sed forgesas aplaŭdi kiam tuta asocio uzas la lingvon, strange.

    4. Ĉu UEA estas alia asocio, aŭ ĉu UEA nur evoluis dum la tempo kaj historio de la movado… Mi esperas ke UEA evoluis kaj ŝanĝiĝis; alie ĝi ne valoras ĝian ekziston.

    La Ondo de Esperanto, 2008, №6. 


    Giorgio SilferGiorgio Silfer (Eŭropo)

    Membro de Scienca Instituto Dietterle (pri historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj esploroj pri Esperantio)

    Mi respondas al viaj demandoj komencante per la lasta, ĉar ĝi fakte estas premiso al la ceteraj tri.

    4. UEA naskiĝis kiel praraŭmisma esence perlingva organizo, kun nur individuaj membroj. Tia ĝi restis ĝis la Interkonsento de Kolonjo (1933). La nuna UEA evoluis el la Interkonsento de Kolonjo, pli precize el la reĵetokrizo post tiu granda grefto, kio kondukis al la fondo de Internacia Esperanto-Ligo (1936). Do la nuna UEA estas IEL sub alies nomo, esence porlingva organizo sen propra filozofio.

    1. Se respondi slogane: la nuna UEA reprezentas esperanton, sed ne Esperantion. Ĝi analogias al British Council por la angla aŭ Alliance Francaise por la franca, kvankam sen la lingvoscienca kompetento kiu karakterizas tiujn porlingvajn organizojn. Ekzemple, ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo esperanton reprezentas KCE, ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj); kaj ĉe eksteruloj la esperanto-literaturon reprezentas la Esperanta PEN-Centro, kaj ne UEA (aŭ unu el la fakaj asocioj).

    2. Por respondi al la demando, necesas reformuli ĝin tiel: se vi volus mortigi UEAn, kiun servon necesus unuavice mortigi? kaj duavice? kaj triavice? La plej grava problemo estas la demando pri la neŭtraleco, kiu estas respondebla alimaniere ol nun, kaj ne nepre per forigo de la neŭtraleco. Ekzemple ĉe la Esperanta Civito la demando estas solvita alimaniere, kaj efike, kvankam ne lezante la neŭtralecon de la paktintaj establoj, se ili estas politike neŭtralaj.

    3. Por respondi al la demando, necesas reformuli ĝin tiel: se vi volus prosperigi UEAn, al kiu organiza modelo necesus inspiriĝi, unuavice? kaj duavice? kaj triavice?


    Pli da lingvoj por la Eŭropa Unio

    de Dafydd ab Iago el Bruselo

    La Eŭropa Unio estas antaŭ akcepto de du novaj lingvoj — la kimra kaj la skotgaela. La brita eksterlandministrejo jam preparis tiusencan peton al la slovena EU-prezidanteco. La letero, kiun sendos la brita konstanta reprezentanto ĉe EU, Kim Darroch, petos ke la du keltaj lingvoj aldoniĝu al la EU-lingvaro*. Estos petita de la brita registaro, ke la skotgaela kaj kimra havu la saman statuson en la EU-instancoj kiel la kataluna, eŭska kaj galega. La tri lastaj lingvoj aldoniĝis al la EU-lingvaro en 2005 post peto de la hispana registaro. Laŭ la decido de la EU-konsilio la parolantoj de la kataluna, eŭska kaj galega rajtas skribi al la EU-instancoj gepatralingve kaj ricevi respondon en tiu sama lingvo. Ministroj, kiuj parolas tiujn tri lingvojn, rajtas ilin paroli en la konsilio de ministroj.

    Laŭ la sama logiko la 58.552 parolantoj de la skotgaela kaj 582.420 kiuj majstras la kimran, rajtos skribi gepatralingve. Iam ĉi-jare la EU-konsilio faros decidon kaj aldonos la du keltajn lingvojn laŭ la regulo adoptita 15 jun 2005. Tiam la EU-gvidantoj ŝanĝis la unuan regulon (leĝon) de la Konsilio, el la jaro 1958, kiu fiksis la lingvan regularon. La decido en 2005 ankaŭ aldonis la irlandan kiel plene oficialan lingvon de EU, sed ĝi ankaŭ enkondukis novan statuson de “kun-oficialaj” lingvoj sub bazo de “administracia aranĝo”.

    Laŭ la iberia ekzemplo, Britio devos atingi administracian aranĝon kun la respektivaj EU-instancoj: la Eŭropa Parlamento, Komisiono, Komitato de Regionoj ktp. Laŭ la regulo de junio 2005, ĉiuj kostoj de la uzado de la kun-oficialaj lingvoj, devas esti pagitaj de la petanta membro-ŝtato. En la hispana kazo, la centra registaro en Madrido pagas la traduk- kaj interpretkostojn. Se civitano el Barcelono, Gasteiz, aŭ Santiago de Compostela skribas gepatralingve al slovaka aŭ pola funkciulo de la Eŭropa Komisiono, la Madrida registaro unue pagas por tradukado hispanen. Poste la Komisiono devos traduki la hispanan version de la letero anglen (se la funkciulo ne komprenas la hispanan) kaj la respondo de la Komisiono, ofte en la angla, ankaŭ estos tradukita hispanen. Ĉi tiu traduko okazas je kosto de la eŭropa impostpaganto. Poste, je kosto de la hispana impostpaganto, okazas traduko el la hispana en la gepatran lingvon de la civitano — la eŭska, galega aŭ kataluna.

    Kiam en 2007 la kulturministro el Eŭskio Miren Azkarate parolis eŭske, la interpretkostoj estis pagitaj de ĉiuj hispanaj civitanoj. Ŝi estis la unua ministrino, kiu parolis dum kunsido de la Eŭropa Konsilio en kun-oficiala lingvo. Kvankam la centra registaro en Hispanio pagas por ĉiuj hispanaj lingvoj — ĉu plene oficiala kiel la hispana aŭ nur kun-oficiala kiel la eŭska, galega kaj kataluna — Britio estas por alia sistemo. La centra registaro en Londono ne pagos por la skotgaela aŭ kimra. “Ĉi tio estas logika, ĉar estas peto de Kimrio kaj Skotlando”, — klarigis al La Ondo de Esperanto brita funkciulo en Bruselo. “Ne estas multe da korespondado inter skotaj civitanoj kaj la Komisiono. Do, mi ne atendas multajn leterojn en la skotgaela”, — klarigis alia funkciulo.

    La Regulo de 2005 oficiale celis “… kadre de la penoj faritaj por alproksimigi la Union al ĉiuj ĝiaj civitanoj, la riĉeco de ĝia lingva diverseco devas esti pli konsiderata”. La Konsilio antaŭvidis traduki EU-leĝojn al kun-oficialaj lingvoj kaj aldoni ĉi tiujn tradukojn al siaj arkivoj. La Konsilio ankaŭ disponigus — je peto de civitanoj — kopiojn de ĉi tiuj tradukoj. Tamen ĉi tiuj tradukoj ne havas la statuson de leĝo, kaj ili, same kiel paroladoj kaj aliaj komunikoj, estu farataj je kosto de la petantaj ŝtatoj — nuntempe nur Hispanio.

    Ne ĉiuj estas kontentaj pri la dua-ranga statuso de “kun-oficiala” lingvo. Temas ne nur pri la kosto, sed ankaŭ pri la oficialeco. Ministroj el Katalunio, Galegio kaj Eŭskio devas informi la Konsilion, ke ili parolos gepatralingve, monatojn antaŭ la koncerna kunveno. Civitanoj, kiuj skribas gepatralingve, devas atendi respondojn plurajn semajnojn post aliaj, kiuj uzas unuarangajn EU-lingvojn. Jam oni pensas, kiel oni atingu plenan oficialecon por la nuntempaj “kun-oficialaj” lingvoj. “Vojo antaŭen povas esti plena oficialigo de la kataluna, eŭska kaj galega en Hispanio”, — klarigis funkciulo de la kataluna registaro en Bruselo. Tio signifus, ke la kataluna, eŭska kaj galega fariĝus oficialaj lingvoj en Hispanio en la sama maniero, kiel la nederlanda, germana kaj franca estas oficialaj lingvoj en Belgio. “Tiam niaj lingvoj fariĝus plene oficialaj lingvoj en la EU”, — diris la kataluna funkciulo.

    Sub la Regulo numero 1 el 1958, la Konsilio de la Eŭropa Unio donas oficialan statuson al lingvo kiu estas oficiala sur la teritorio, ankaŭ parte, de membro-ŝtato kaj kies statuso estas agnoskita de la konstitucio de la membro-ŝtato. La membro-ŝtato mem devas peti la oficialigon de la lingvo. Tion ne faris Irlando ĝis 2005. Kipro kaj Luksemburgio ankoraŭ ne petis la oficialigon de iliaj respektivaj aliaj lingvoj, nome la turkan kaj luksemburgan. Evidente, la batalo por la EU-oficialigo de la kataluna, eŭska kaj galega okazos je enlanda nivelo, kaj nur poste plene oficialiĝos aliaj lingvoj kiel la skot-gaela kaj la kimra. 


    Nombroj sen komentoj

    Kiuj manĝas plej multe?

    Usona prezidento Bush malkovris, ke pri la prezokreskado por manĝaĵoj kulpas la mezklasaj baratanoj, kiuj riĉiĝas kaj manĝas pli multe, altigante la prezojn en la tuta mondo. Barataj politikistoj kaj gazetoj protestis, ja laŭ ili la plej manĝemaj en la mondo estas usonanoj. La averaĝa usonano manĝas tiom da kokaĵo, kiom manĝas 23 baratanoj; krome, nutraĵoj en Usono estas ĉiam pli uzataj kiel biologia fuelo. Vidu la tabelon el Times of India pri averaĝa unujara popersona manĝado:
     
    Kokaĵo Lakto  Oleo 
    Usono 45,4 kg 78 kg 41 kg
    Eŭropa Unio  16,2 kg 69 kg 26 kg
    Barato 1,9 kg 36 kg 11 kg
    Ĉinio 8,3 kg 11 kg 18 kg

    Ĉu kaj kial (ne)vojaĝi?

    Laŭ opinisondo de la fondaĵo Socia Opinio, dum la lastaj tri jaroj nur 6% da ruslandanoj vizitis iun el la 14 aliaj landoj de eksUSSR kaj nur 4% estis en la “fora eksterlando”. Plej multe vojaĝas moskvanoj — 17% estis en la landoj de eksUSSR kaj 12% en aliaj landoj.

    58% el la respondintoj ne vojaĝas eksterlanden pro monmanko, 6% pro neeblo forlasi la laboron, 3% pro personaj problemoj, po 1% pro sanproblemoj kaj pro maljunaĝo. 27% respondis, ke ili ne vojaĝus al eksterlando eĉ se ili havus monon por vojaĝo. 63% veturus, se ili havus monon, kaj 10% ne respondis. Inter la vizitendaj landoj oni plej multe nomis Francion (12%), Italion (10%) kaj Germanion (8%). 


    La unua esperantista ĵurnalisto

    Du malnovaj artikoloj de Ludoviko Zamenhof

    En la unua plenkunsido de la mondkongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj, kiu okazos fine de majo en Vilno, la redaktoro de La Ondo de Esperanto prelegos pri Ludoviko Zamenhof kaj gazetaro.

    Efektive, Ludoviko estis ne nur lingvoaŭtoro, vortaristo, verkisto, tradukanto, movadorganizanto kaj ideologo, li estis ankaŭ ĵurnalisto.

    Li verkis artikolojn en Razsvet pri judaj temoj antaŭ la apero de la Unua Libro. Sian Lingvon Internacian li ekdisvastigis per anoncoj en gazetaro, kaj preskaŭ tuj post la lanĉo de la lingvo li klopodis eldoni Esperanto-gazeton.

    Ne sukcesinte en 1888 en Ruslando pri La Internaciisto, li en 1889 iniciatis (La) Esperantiston, kaj estis ĝia redaktoro ĝis la lasta numero (1895).

    Ankaŭ poste Zamenhof kunlaboris en gazetoj, interalie, en Ruslanda Esperantisto. Dum 1906–1914 liaj verkoj ofte aperis en La Revuo. Atentindaj estas lia intervjuo en Jewish Chronicle (1907), liaj intervenoj pri naciaj problemoj en Di Varhajt (1912) kaj en Pola Esperantisto (1914), kiuj estis represitaj en Mi estas homo (2006).

    La du apudaj artikoloj de Zamenhof el la Esperantisto, ebligas senti la etoson de la pionira epoko de Esperanto kaj la stilon de la unua esperantista ĵurnalisto.

    AlKo


    Ĉu ni progresas?

    Ĉiun fojon, kiam la bruo en nia afero iom trankviliĝas, kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas de kelkaj amikoj la demandon: «ĉu nia afero progresas aŭ ĉu ĝi haltis?» Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas nur tiam, kiam ĝi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas: kiam ili trovas en nia gazeto multajn konsolajn novaĵojn, ili ekkrias: «vivu Esperanto! ni iras, ni venos, ni atingos baldaŭ la celon!» kiam pasas kelka tempo sen novaj aperoj, tiuj ĉi amikoj venas al la konvinko, ke ni staras sur unu loko aŭ ke ni eĉ mortas — kaj ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale senkaŭzaj estas la tro granda ĝojo en la unua okazo, kiel ankaŭ la malĝojo en la dua.

    Ni iras antaŭen regule. La celo lumas al ni ĉiam tiu sama, kaj, ĉu hodiaŭ la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaŭ — malpli kaj postmorgaŭ denove pli — la veraj amikoj de nia ideo laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bruo kaj de ekstera ŝajno neniel dependas la sorto de nia afero.

    Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas, krei ĉiam novajn faktojn por la okulo, ĉar … la blinda amaso tion ĉi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero (la fakto, ke ni bedaŭrinde ne havas ankoraŭ la eblon, por sufiĉe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la altirado de la amasoj); sed por ni mem tiu ĉi bruo aŭ silento ne povas esti mezurilo de nia progresado aŭ starado. Plej granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, putran, mortantan aŭ jam mortintan, dum kontraŭe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolviĝantan. Ni lasu al la amasoj taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo; se la amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio ĝin detenos post kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu ĉi perdos sian malveran lumegon; se la amaso hodiaŭ silente rigardas aferon, malrapide sed konstante disvolviĝantan, tio ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri el ĝi utilon. Ni lasu al la amasoj juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno; kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.

    Se venos iam la tempo, kiam la tuta mondo scios kaj uzos la lingvon Esperanto, tiam — neniu dubos — ni povos kuraĝe diri, ke nia afero absolute atingis la celon. Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj ekspozicioj de la mondo k.t.p., sed la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide kreskados, — ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni…

    Se Vi deziras scii la staton de nia afero, ne serĉu en nia gazeto en la rubriko «Nia afero», kiu prezentas eksteraĵon; serĉu en la rubriko «Novaj Esperantistoj», kiu estas la plej grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu ĉi rubriko estas ankoraŭ malgranda, sed ĝi estas konstanta, ĉiu numero de nia gazeto alportas regule novan serion da novaj esperantistoj, kaj tio ĉi donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tio ĉi montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se ĉiu amiko penos alportadi ĉiam novajn ŝtonetojn al la konstruo de tiu ĉi rubriko, ĝi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia malgranda gazeto kaj fariĝos iom post iom potenca memstara organo kun centoj kaj miloj da novaj nomoj en ĉiu numero. Ju pli riĉa estos la dirita rubriko, des pli grandaj fariĝos niaj fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaŭ ĉiuj aliaj flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu ĉi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos tutan grandan popolon, tiam ni povos ĝoje gratuli al ni, ke ni sen bruo venkis la mondon. Kaj tiu tempo venos!

    Esperantisto, 1892, №9. 


    Pseŭdo-esperantistoj

    De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn pli malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu kuŝas nun antaŭ niaj okuloj: «Jam longe mi ne skribis al vi, kaj vi kredeble jam pensas, ke mi, kiu estis iam varma amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi. Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas ankoraŭ matura por tia granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto; kiom da amikoj la afero nun havas? kiaj novaj verkoj eliris? Se la «Esperantisto» ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi. Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi…» k.t.p. k.t.p.

    Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado? Kiam dank' al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj kaj post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj!! Dume «la mondo ne estas ankoraŭ matura», kaj tial s-ro X. en tia grado ne povas esti «aktiva esperantisto», ke li ne povas eĉ … por sia propra persono aboni la «Esperantiston», kiu «havas por li ĉiam grandan indon», kaj sian aldonitecon al nia afero li esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato de nia afero!!

    Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj! Estas vero, ke ĉia nova utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank' al nia konstanteco la mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos esti «fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku, ne esplorinte ĝin», kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj. Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj, kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronataj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas laborantojn; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: «esti aŭ ne esti».

    Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience, pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni, nek la malkuraĝigaj, malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ni ĝin ne ĵetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu bela mateno per unu fojo kun grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ 99/100 de la murego staris netuŝita; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi la venkon kaj vi diros: «ni laboris». Sed la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.

    Esperantisto, 1893, №6. 


    Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

    11a paĝo

    Reĝo-soldato

    Frederiko-Vilhelmo I estis neordinare ŝparema; elspezoj por luksaĵoj estis eliminitaj el la buĝeto, kaj ĝi reduktiĝis sesoble. Li celis krei fortan armeon, kaj la reĝo sukcesis pri tio. Dum lia regado la armeo kreskis de 38 mil ĝis 80 mil soldatoj. Por tio necesis alfluo de monrimedoj, kies fonto devus esti la Pruslanda provinco. Ĝuste por plibonigi la ekonomian staton de la provinco estis realigita “retablisemend” — procedo de rekonstruado de la ekonomio en la orienta provinco de la reĝlando. Tion celis la koloniado priskribita en la antaŭa parto.

    Sed la reĝo ne deziris akcepti iun ajn; de la novaj regatoj li postulis laboron kaj obeon. Li iniciatis devizon de la pruslanda monarkio: “Nicht raisonniren” — Ne rezoni! Laŭ li, la menonitoj tro multe rezonis, kaj li ne bezonis tiujn idealserĉantojn. Li ordonis, ke la menonitoj pro rifuzo servi en armeo forlasu la reĝlandon, kaj nur protesto el Kenigsbergo, ke tio reduktos kolektatajn impostojn, decidigis lin rezigni pri sia postulo. Ja li nomis sin ministro de financoj kaj armea ministro de la pruslanda reĝo. Ĉi-foje venkis la financministro.

    Estas konata la pasio de Frederiko-Vilhelmo al soldatoj-granduloj, kiujn li nomis “miaj karaj longkruraj bravuloj”. Neniu potenco povis defendi altstaturajn kompatindulojn kontraŭ liaj arogaj varbantoj. Foje liaj agentoj kaptis en Italio eĉ predikanton apud la preĝeja katedro.

    La reĝo postulis, ke la kolonianoj ekloĝinte en lia reĝlando, ne pensu pri reveno al sia patrujo. Foriro por li aspektis kiel dizerto. Kiam kelkaj ĉelimaj litovaj kamparanoj, persvaditaj de poloj, foriris al Pollando kunpreninte tutan sian brutaron kaj domhavaĵon (inkluzive fenestrojn kaj pordojn), la reĝo koleriĝis kontraŭ la tuta Pollando kaj ordonis, ke oni malakceptu polojn kiel kolonianojn.

    Li malfermis multajn lernejojn, opiniante: “ĉu mi havos multan utilon, se mi loĝigos en la lando terkulturistojn, sed ne faros ilin bonaj kristanoj?”

    Reĝurbo

    Grava evento okazis dum la regado de Frederiko-Vilhelmo I. Dum kelkaj jarcentoj sendepende unu de la aliaj ĉe la rivero Pregel ekzistis kastelo Kenigsbergo kaj la tri mezepokaj urboj: Altstadt, Kneiphof kaj Löbenicht.

    Ilian sendependecon substrekis eĉ muro, dividanta la urbojn Altstadt kaj Löbenicht. La urboj havis siajn proprajn reg-organojn kaj ofte konfliktis inter si. En la 20aj jaroj de la 17a jc sub la minaco de la sveda invado oni decidis konstrui komunan defendomuron. Iom post iom tiu konglomeraĵo akiris unuecan nomon — Kenigsbergo, unue en la ĉiutaga vivo, poste ankaŭ en la oficialaj dokumentoj.

    La unuigo permesus ŝpari la administrajn kostojn. Sed gravis ankaŭ ŝtataj konsideroj. La lando plu estis enklavo, kaj ĝi devis grave roli kiel reprezentejo de la reĝlando. Ĝi devis posedi sian centron, kiu ebligus dece reprezenti la reĝan potencon kaj efektivigi diplomatian, ekonomian kaj aliajn agadojn. Estis bezonata grandurbo, ĉirkaŭ kiu formiĝus politika, ekonomia kaj kultura vivo.

    Finfine, en 1724 la tri urboj unuiĝis kiel Kenigsbergo. Ekde tiam ĝis la fino de la Germana Imperio (1918) Kenigsbergo titoliĝis reĝa pruslanda ĉefurbo-rezidejo.

    La Regha KasteloLa Reĝa kastelo

    La kastelo aperis sur la loko de la prusa setlejo unue kiel ligna fortikaĵo. Poste oni transformis ĝin al la ŝtona. La fortikaĵo komencis akiri trajtojn de kastelo. Ĝis 1327 ĝi servis por la estro de la teŭton-ŝtata distrikto, poste por la marŝalo, por konvento, kies masiva konstruaĵo situis centre de la fortikaĵo. Ekde 1457 la kastelo Kenigsbergo iĝis rezidejo de la teŭtonaj grandmajstroj.

    Ekde la regado de la grandmajstro Albreĥto la Brandenburga (1511) kaj, precipe, post la sekularigo de la teŭtona ŝtato en 1525, okazis gravaj ŝanĝoj en la arkitekturaj formoj de la kastelo. Jam lia patro Frederiko la Saksa iniciatis rearanĝadon konforme al la renesancaj tendencoj. Malserena mezepoko cedas al eleganteco kaj modera lukso.

    Albreĥto daŭrigis la renovigadon. En la iama grenejo aperis surplanka mozaiko, gobelinoj ornamis la murojn, volbo estis ornamita kaj ĝi ekservis kiel salono por solenaĵoj. La novkonstruita orienta alo ricevis la nomon “Domo de Albreĥto”, en kiu ekloĝis lia familio, korteganoj kaj servistoj. La fasado similis fortikaĵon kun arkohava turo, trafi sub kiun eblis nur per levebla ponto super la akvoplena fosaĵo. La suda alo estis nura murego. Estis konstruita plafono kaj aranĝitaj loĝejoj por servistoj, sur la supra etaĝo estis aranĝita Standarda Salono, ornamita per kavaliraj ŝildoj kaj standardoj kun la blazonoj de germanaj nobeloj, kiuj en la pasinta kaj tiama tempo partoprenis en la eventoj ligitaj kun Prusujo. La kastela turo situanta aparte kiel grandioza ŝtona gardanto estis ligita per galerioj kun la suda alo kaj la kastela komplekso akiris la aspekton, kiu konserviĝis ĝis la malfeliĉa aŭgusto 1944.

    En 1701 princo-elektanto Frederiko III estis kronita en la kastela barokstila kirko kiel la unua reĝo en Prusujo. Post tiam la kirko eknomiĝis la kronkirko. Ankaŭ Frederiko kontribuis al rekonstruado de la kastelo, same kiel la pli postaj regantoj. La kastela turo suferis kelkajn rekonstruojn kaj eĉ kompletan detruon. La finan piramidan novgotikan aspekton ĝi akiris en la lasta kvarono de la 19a jc. Dufoje dum la tago el la turo sonis himno: je la 11a kaj 21a horoj. Kun la unuaj sonoj el la aĵura pordego sur la turplaceton venis armitaj batalistoj, kun la lastaj sonoj ili foriris. La turo servis ankaŭ kiel gardoturo kontraŭ incendioj. Por averto pri fajro servis specialaj melodioj.

    La kastelo travivis diversajn periodojn de la lando: teŭtonan, princan, reĝan, imperian. Ĝi estis multfoje rekonstruata, unuigante diversajn stilojn (gotiko, renesanco, baroko, rokoko). Ĝi povus resti kiel simbolo de la urbo ankaŭ por la venkintoj kaj ties posteuloj. Tio ne okazis. Dum la brita bombardado en aŭgusto 1944 la kastelo estis grave damaĝita, en 1969-1974 la ruinoj estis definitive forigitaj.

    Daŭrigota 


    James JoyceJames Joyce

    Evelino


    Ŝi sidis ĉe la fenestro kaj spektis la vesperon invadanta la avenuon. Ŝia kapo estis apogita kontraŭ la fenestraj kurtenoj, kaj en ŝiaj naztruoj estis la odoro de polva kretono. Ŝi estis laca.

    Malmultaj homoj preterpasis. La viro de la lasta domo preterpasis survoje hejmen; ŝi aŭdis liajn paŝojn klakantaj laŭ la betona trotuaro kaj poste knarantaj sur la gruza vojo antaŭ la novaj ruĝaj domoj. Iam estis kampo tie en kiu ili ludis ĉiuvespere kun infanoj de aliaj homoj. Poste viro de Belfasto aĉetis la kampon kaj konstruis domojn en ĝi — ne kiel iliajn etajn brunajn domojn, sed helajn brikajn domojn kun brilaj tegmentoj. La infanoj de la avenuo antaŭe ludis kune en tiu kampo — la Devinoj, la Akvoj, la Brunoj, eta Keo la lamulo, ŝi kaj ŝiaj gefratoj. Tamen Ernesto neniam ludis: li estis tro matura. Ŝia patro ofte rastis ilin hejmen el la kampo per sia prunarba bastono; sed kutime eta Keo gvatis kaj vokis, kiam li vidis ŝian patron venanta. Tamen ili ŝajnis esti iom feliĉaj tiam. Ŝia patro ne estis tiom malbona tiam, kaj krome ŝia patrino ankoraŭ vivis. Tio estis antaŭ longa tempo; ŝi kaj ĉiuj ŝiaj gefratoj plenkreskis; ŝia patrino mortis. Ankaŭ Tinjo Bruno estis morta, kaj la Akvoj revenis al Anglio. Ĉio ŝanĝiĝas. Nun ŝi celis foriri kiel la aliaj, forlasi sian hejmon.

    Hejmo! Ŝi rigardis ĉirkaŭ la ĉambro, revidante ĉiujn familiarajn aĵojn, kiujn ŝi senpolvigis ĉiusemajne dum tiom multaj jaroj, scivolante de kie venis ĉiu tiu polvo. Eble ŝi neniam revidos denove tiujn familiarajn aĵojn, de kiuj ŝi neniam imagis esti apartigita. Kaj tamen dum ĉiuj tiuj jaroj ŝi neniam eltrovis la nomon de la sacerdoto kies aĝflava foto pendis sur la muro super la rompita harmoniumo ĉe la kolorigita presaĵo de la promesoj al Benita Margareto Mario Alakoko. Li estis lerneja amiko de ŝia patro. Kiam li montris la foton al vizitanto, ŝia patro kutimis doni ĝin, neformale dirante:

    — Li estas en Melburno nun.

    Ŝi konsentis foriri, forlasi sian hejmon. Ĉu tio estis saĝa? Ŝi provis pesi ambaŭ flankojn de la demando. En sia hejmo ĉiuokaze ŝi havas ŝirmon kaj manĝon; ŝi havis tiujn, kiujn ŝi konis dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi devis labori pene, kaj en hejmo kaj en laborejo. Kion ili dirus pri ŝi en la butiko, kiam ili ekscios ke ŝi forkuris kun ulo? Diros, ke ŝi estas stultulino, eble; kaj ŝia ofico estos plenigita per reklamo. Sinjorino Gavino estos feliĉa. Ŝi ĉiam kondutis akre, precipe kiam homoj aŭskultis.

    — Sinjorino Monteto, ĉu vi ne rimarkas ke tiuj sinjorinoj atendas?

    — Pli vigle, sinjorino Monteto, mi petas.

    Evelino ne ploros multajn larmojn pro forlaso de la butiko.

    Sed en ŝia nova hejmo, en fora nekonata lando, ne estos tiel. Tiam ŝi estos edzino — ŝi, Evelino. Tiam oni traktos ŝin kun respekto. Ŝi ne estos traktota kiel ŝia patrino. Eĉ nun, kvankam ŝi havis pli ol dek naŭ jarojn, ŝi fojfoje sentis sin en danĝero de la perforto de sia patro. Ŝi sciis ke tio donis al ŝi palpitacion. Kiam ili estis kreskantaj, li neniam atakis ŝin kiel li atakis Henriĉjon kaj Erneston, ĉar ŝi estis knabino, sed lastatempe li komencis minaci ŝin kaj diri, kion li farus al ŝi, se li ne respektus ŝian mortan patrinon. Kaj nun ŝi havis neniun por protekti ŝin. Ernesto estis morta kaj Henriĉjo, kiu okupis sin pri preĝeja ornamado, estis preskaŭ ĉiam ie for en la kamparo. Krome la ĉiama kverelo pri mono sabatvespere eklacigis ŝin terure. Ŝi ĉiam donis sian tutan salajron — sep ŝilingojn — kaj Henriĉjo ĉiam sendis tiom, kiom li povis, sed la problemo estis akiri iom ajn da mono de ŝia patro. Li diris, ke ŝi malŝparis la monon, ke ŝi havis neniun kapon, ke li ne donos al ŝi sian pene lukritan monon por disĵeti en la stratoj, kaj multe plu, ĉar li kutime estis sufiĉe malbona dum la sabataj vesperoj. Finfine li emis doni al ŝi la monon kaj demandi, ĉu ŝi havis iun intencon aĉeti la dimanĉan manĝon. Tiam ŝi devis elkuri kiel eble plej rapide kaj butikumi, tenante sian nigran ledan monsaketon firme en sia mano dum ŝi kubutumis sian vojon tra la homamasoj kaj revenis hejmen malfrue sub sia ŝarĝo de provizoj. Ŝi pene laboris por bonteni la domon kaj fari, ke la du junaj infanoj, kiujn ŝi prizorgis, iru al lernejo regule kaj ricevu manĝojn regule. Estis malfacila laboro — malfacila vivo — sed nun kiam ŝi baldaŭ forlasontus ĝin, ŝi ne konsideris ĝin kiel tute nedezirindan vivon.

    Ŝi baldaŭ esploros alian vivon kun Franĉjo. Franĉjo estis tre bonkora, vira, malferma. Ŝi veturos kun li per la nokta ŝipo por esti lia edzino kaj loĝi kun li en Bonaero, kie li havis domon atendantan ŝin. Kiel bone ŝi memoris la unuan fojon kiam ŝi vidis lin; li estis loĝanta en domo sur la ĉefa strato, kiun ŝi kutimis viziti. Tio ŝajnis kiel antaŭ kelkaj semajnoj. Li staris ĉe la ĝardena pordo, lia pinta ĉapo estis puŝita malantaŭen sur lia kapo kaj lia hararo taŭzita antaŭen super la vizaĝo bronza. Tiam ili ekkonis unu la alian. Li kutimis renkontiĝi kun ŝi ekster la butikoj ĉiuvespere kaj akompani ŝin hejmen. Li akompanis ŝin vidi La Bohemianinon kaj ŝi estis ravita dum ŝi sidis en nekonata parto de la teatro kun li. Li ŝategis muzikon kaj kantis iomete. Homoj sciis, ke ili amindumis unu la alian, kaj, kiam li kantis pri la ino kiu amas mariston, ŝi ĉiam sentis sin agrable konfuzata. Li kutimis nomi ŝin Popenjo por amuzo. Unue estis ekscito por ŝi havi ulon kaj tiam ŝi ekŝatis lin. Li rakontis pri foraj landoj. Li komencis kiel ferdeka knabo, lukranta pundon monate sur ŝipo de la linio Alano iranta al Kanado. Li diris al ŝi la nomojn de la ŝipoj, sur kiuj li estis, kaj la nomojn de la diversaj kompanioj. Li navigis tra la Magelana markolo kaj li rakontis al ŝi pri la teruraj patagonoj. Li surteriĝis en Bonaero, li diris, kaj venis al la malnova lando nur por ferio. Kompreneble, ŝia patro eksciis pri la amrilato kaj malpermesis ŝin iel ajn paroli al li.

    — Mi konas tiujn maristajn ulojn, — li diris.

    Iun tagon li kverelis kun Franĉjo, kaj poste ŝi devis renkontiĝi kun sia amanto sekrete.

    La vespero pliprofundiĝis en la avenuo. La blanko de du leteroj en ŝia sino malklariĝis. Unu estis al Henriĉjo; la alia estis al ŝia patro. Ernesto estis ŝia favorata, sed ŝi ŝatis ankaŭ Henriĉjon. Ŝia patro maljuniĝis lastatempe, ŝi rimarkis; li sentos la mankon de ŝi. Fojfoje li povis esti tre afabla. Antaŭ nelonge, kiam ŝi malsane devis ripozi, li voĉlegis al ŝi fantoman rakonton kaj rostis panon por ŝi ĉe la fajro. Alian tagon, kiam ilia patrino vivis, ili ĉiuj ekskursis piknike al la monteto Hoŭtho. Ŝi rememoris sian patron, kiu surmetis la kufon de ŝia patrino por ridigi la infanojn.

    Ŝia tempo elĉerpiĝis, sed ŝi daŭre sidis ĉe la fenestro, apogante sian kapon kontraŭ la fenestraj kurtenoj, enspirante la odoron de polva kretono. Malsupre for en la avenuo ŝi povis aŭdi stratgurdon. Ŝi konis la arion. Strange ke ĝi venis tiun specifan nokton por memorigi ŝin pri la promeso al ŝia patrino, ŝia promeso prizorgi la hejmon kiel eble plej longe. Ŝi memoris la lastan nokton de la malsano de sia patrino; ŝi estis denove en tiu malgranda malluma ĉambro trans la koridoro kaj ekstere ŝi aŭdis melankolian arion de Italio. Al la gurdisto oni donis ses pencojn kaj ordonis foriri. Ŝi rememoris sian patron, pavanta reen en la malsanĉambron kaj diranta:

    — Damnaj italoj! Venis ĉi tien!

    Dum ŝi kontemplis, la kompatinda vizio de la vivo de ŝia patrino sorĉis la kernon de ŝia esteco — tiu vivo de ordinaraj oferoj ĉesanta en fina frenezo. Ŝi tremis, dum ŝi aŭdis denove la voĉon de sia patrino diranta daŭre kun stulta insisto:

    Derevaun Seraun! Derevaun Seraun!

    Ŝi ekstaris en subita impulso de teruro. Eskapi! Ŝi devas eskapi! Franĉjo savos ŝin. Li donos al ŝi vivon, eble ankaŭ amon. Sed ŝi volis vivi. Kial ŝi devas esti malfeliĉa? Ŝi rajtis esti feliĉa. Franĉjo tenos ŝin en siaj brakoj, volvos ŝin en siaj brakoj. Li savos ŝin.

    Ŝi staris en la onda homamaso en la stacio ĉe la Norda Muro. Li tenis ŝian manon, kaj ŝi sciis ke li parolas al ŝi ion pri la vojaĝo denove kaj denove. La stacio estis plena de soldatoj kun brunaj bagaĝoj. Tra la larĝaj pordoj de la ŝirmejoj ŝi videtis la nigran mason de la ŝipo, kuŝanta ĉe la kaja muro, kun lumaj lukoj. Ŝi respondis nenion. Ŝi sentis sian vangon pala kaj malvarma kaj, el labirinto de aflikto, ŝi preĝpetis Dion gvidi ŝin, montri al ŝi ŝian devon. La ŝipo blovadis longan mornan fajfon en la nebulon. Se ŝi iros, morgaŭ ŝi estos en la maro kun Franĉjo, ŝipirante al Bonaero. Ilia vojaĝo estis pagita. Ĉu ŝi ankoraŭ povus retiri sin post ĉio, kion li faris por ŝi? Ŝia aflikto vekis naŭzon en ŝia korpo, kaj ŝi movadis siajn lipojn en silenta fervora preĝado.

    Sonorilo bruis sur ŝian koron. Ŝi sentis lin tiri ŝian manon:

    — Venu!

    Ĉiuj maroj de la mondo spiralis ĉirkaŭ ŝia koro. Li tiris ŝin en ilin: li dronigos ŝin. Ŝi tenis per ambaŭ manoj la feran balustradon.

    — Venu!

    Ne! Ne! Ne! Ne eblis. Ŝiaj manoj tenis la feron en frenezo. Inter la maroj ŝi sendis krion de angoro.

    — Evelino! Evenjo!

    Li kuris trans la barilon kaj vokis ŝin, ke ŝi sekvu. Li estis krie ordonata iri antaŭen, sed li ankoraŭ vokis ŝin. Ŝi turnis al li sian blankan vizaĝon, pasiva, kiel sendefenda besto. Ŝiaj okuloj donis al li neniun signon de amo nek adiaŭo nek rekono.

    Tradukis Russ Williams


    Notoj

    Margareto Mario Alakoko (Marguerite Marie Alacoque, 1647–1690). Franca romkatolika monaĥino, viziulino, fondinto de la kulto Sankta Koro de Jesuo, akceptita de la romkatolika eklezio en 1765.

    La Bohemianino. La plej konata opero (1843) de la irlanda komponisto kaj operkantisto Michael William Balfe (1808–1870). Ĝi estas konata ankaŭ kiel Ciganino.

    … li kantis pri la ino kiu amas mariston … Probable temas pri Amikino de maristo de Charles Dibdin (1745–1814), angla komponisto kaj aktoro, aŭtoro de centoj da maristaj kanzonoj.

    linio Alano (Allan Line). Ŝiplinio liganta Anglion kun Kanado kaj Usono.

    monteto Hoŭtho (Hill of Howth). Nealta monto ĉe la Dublina Golfo.

    Derevaun Seraun!. Ĉi tiuj irlandecaj vortoj estas malsame klarigataj de diversaj komentariistoj, ekzemple, "ĉiu plezuro finiĝas per doloro".

    Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2007 en la branĉo Traduka prozo.


    Nia Trezoro

    Dokta kaj delekta, sed ne plu suspekta

    Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien (2–3a eld. Roger Bernard). Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa Gvidlibro. Budapest: Literatura Mondo, 1932. 175 pĝ.

    Parnasa gvidlibro. 2a eld., rev. kaj kompl. Warszawa: Pola Esperanto-Asocio en kunlaboro kun “Heroldo de Esperanto”, 1968. 157 pĝ.

    Parnasa gvidlibro. 3a eld., rev. kaj kompl. de G. Waringhien. Pisa: Edistudio, 1984. 207 pĝ.

    Parnasa GvidlibroLa 1930aj jaroj estis aparte fekundaj por Esperanto, i.a. pro la agado de la budapeŝta eldonejo Literatura Mondo kun ties sam-noma revuo (1931–1938) kaj libro-produktado. Ĉi-lasta ampleksis originalan kaj tradukitan beletron, sed ankaŭ lingvo-stabiligajn kaj normo-donajn verkojn kiel: Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930), Lingvo Stilo Formo (1931), Enciklopedio de Esperanto (1934), Plena Gramatiko de Esperanto (PG, 1935). Tiuj verkoj estas intime ligitaj al du nomoj: tiu de la hungara medicinisto Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj tiu de la franca filologo Gaston Waringhien (1901–1991).

    Al ĉi bazaj kaj klasikaj verkoj pri la lingvistiko de Esperanto aldoniĝas alia kunlabora frukto de la sama duopo, la Parnasa Gvidlibro de 1932 (en la dua kaj tria eldonoj de 1968 kaj 1984 kunlaboris alia franco, direktoro de enteriga entrepreno, Roger Bernard, 1907–1997).

    Pri kio temas? Kiel PV provis meti ordon en la leksikon kaj PG en la gramatikon de Esperanto, tiel la Parnasa celis sisteme prezenti la prozodion de la lingvo. En sia enkonduka balado Kalocsay ironiis: “Ni donas ĉion, krom genio.” La “ĉio” rilatis al la jenaj subfakoj: metriko (GW), arto poetika (KK), rim-vortaro (GW), poezia fak-vortaro, t.e. kolekto de neologismoj (KK, GW). Eĉ se vi ne estas poeto, sed nur dimanĉa ĝuanto de poezio, certe vi volas scii, kio estas aleksandro, aliteracio, amfibrako, asonanco, balado, cezuro, glito, heksametro, jambo, pentametro, rondelo, soneto, strofo, stumblo, ŝvebo, tercino, transpaŝo, trokeo k.a. La Parnasa kontentigos vian sci-volon, ĉar en sia prozodia traktato Waringhien sisteme pritraktas ĉion kaj konkretigas per ekzemploj el la Esperanta poezio…

    Kiel la aliaj verkoj simil-kategoriaj, ankaŭ la Parnasa provokis indignon kaj oponon de la konservativaj esperantistoj kies idealo estis la “tri-groŝa Esperanto”. La ŝtonon de fal-puŝiĝo Waringhien ekrulis per jena diro: “Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio”. Eble ĉi lingvaj bataloj kaj militoj estas por la nun-tempuloj same ne plu kompreneblaj kiel ŝtiparumo de sorĉistinoj, sed ili ja reale okazis.

    La konata brita esperantisto Montagu Christie Butler (1884–1970) jene histeriis en 1933: “Pri tiu fakvortaro de la bordelo ni decide maldankas”. La “danĝero por nia lingvo” pasis kaj lasis eĉ ne unu vunditon aŭ mortinton. Ĉi “danĝeron” flaris en recenzo aperinta en Literatura Mondo ankaŭ la germano Paul Bennemann (1885–1954) al kiu Kalocsay mem larĝe respondis kun jena konkludo: “Mia ĉefa celo nuna estis vin konvinki, ke la riĉeco de la poezia lingvo tute ne endanĝerigas Esperanton”. Ankaŭ Gyula Baghy (1891–1967) polemike tamburis tian melodion parolante pri “IDO-igo” kaj pri “Desperanto”. Li bezonis longe, ĝis en 1966 lia Ĉielarko tute nature adoptis la iamajn danĝeraĵojn…

    Kalocsay, sub la pseŭdonimo C.E.R. Bumy (t.e. “cerbumi”) disvolvas en versa formo la poetikan arton. Nevole, ankaŭ li revenas al la neologismoj: “Ekzistas krome kelkaj vortoj malaj, kiujn poeto sentas grize palaj <…>. Eĉ estas mia sento malgraŭvola, ke malmola molas pli ol mola.”

    La rim-vortaro de Waringhien aranĝas la vortojn laŭ ties finiĝo kun la licencoj de allaseblaj rimoj. Precipe en la pli vastaj eldonoj de 1968 kaj 1984 tiuj listoj estas ege utilaj, kvankam tute ne elĉerpaj. La poezia fak-vortaro estas nenio alia ol praulo de la Neologisma Glosaro de Henri Vatré. La tiama ŝtormo certe estintus malpli violenta, se la aŭtoroj metintus la fontojn: per tio ili pruvus, ke apenaŭ ili inventis, sed ĉefe ĉerpis, kiel estas la tasko de vortaristo. Domaĝe, ke kelkaj vortoj perdiĝis el la postaj eldonoj kaj el aliaj vortaroj, kvankam ili meritus reaktivigon, ekz. brasi = bier-fari, el kio deriveblas brasejo anstataŭ la plumpa bier-farejo, bras-majstro, braso-domo k.a. Aŭ: fikti = elpensi artan kreaĵon; friŝtiko = frumanĝo; kaputa = rompita, neuzebliĝinta; morilo = kamenstableto, ferŝtipo; pakboto = kurier-ŝipo; pranzi = manĝeti inter la du normalaj manĝoj…

    En la tria eldono (1984) oni renkontas la jenajn vortojn kiujn la lingvo intertempe senprobleme absorbis: akĉento, albergo, bavi, brikabrako, ĉipa, desaponti, dista, dupo, elano, espreso, flako, friska, hida, jelpi, kiĉo, knelo, koŝmaro, krabli, lasciva, lirli, makabra, minca, noci, ostaĝo, pelmelo, polui, rimorso, rojo, ruro, simultana, sombra, stinki, superba, ŝriki, vigili, vrako k.m.a. La granda stomako de la lingvo voris ilin sen suferi borborigmojn, diareon, dispepsion aŭ flatulencon. La lingvo same komencis absorbi la jam-ne-plu-novismojn de Karolo Piĉ (1920–1995), ĉar ili estas nenio alia ol poetapa daŭrigo de la neologisma sistemo antaŭvidita de Zamenhof…

    En kio konsistas la valoro kaj signifo de la Parnasa Gvidlibro?

    1) Ĝi donis al Esperanto, en 1932, utilan laborilon por poetoj kaj tradukantoj.

    2) En sia “Arto Poetika” ĝi plu demonstras la spriton kaj humuron de Kalocsay.

    3) La rim-vortaro devus refariĝi surbaze de PIV kaj la registrita vortostoko ekster ĝi.

    4) La neologismoj de 1932 kaj eĉ de 1984 fariĝis integra parto de la lingvo kaj ĉesis esti dorno en la okuloj de la lingvanoj. La historia evoluo delonge konfirmis, ke valoris la penon rompi lancon por ellaborita leksiko. Ĉi vojon konsekvence pluiris modernaj aŭtoroj kiel Camacho, Fernández, Montagut, Gutierrez, Neves kaj Piĉ, same tradukantoj kiel Diego, Haupenthal kaj Sarasua.

    Reinhard Haupenthal


    Dankon, mi nepre kunvojaĝos

    Jacques Yvart. Invito por vojaĝo. — Donneville: Vinilkosmo, 2008.

    La francdevena kaj internacie renoma “franca trobadoro” Jacques Yvart, aŭ “Ĵakvo” kiel li sin nomis, estas konata en Esperantujo dum pli ol dek jaroj, post kiam aperis lie kantata kolekto de Georges Brassens. En sia 26a (kaj dua en Esperanto) albumo Ĵakvo evoluigas sian ŝatatan temon — vojaĝadon. La titolo de la albumo kaj unu el la kanzonoj kun ties teksto prenitas el la poemo de Bodlero (ruslandanoj konas kanzonon je la sama teksto en la albumo de Tuĥmanov Sur la ondo de mia memoro).

    Invitite, ni kun intereso sekvas lian senhastan kaj atentigan baladan vojon tra humoroj kaj animaj travivaĵoj, envolvate de lia raŭketa forta voĉo, mema gitarludo kaj iomo da aldonaj instrumentoj ludataj de liaj amikoj.

    Plejparton de la kanzonoj aŭtoras, muzike kaj tekste, li mem, krom tiuj far, ekz. Johnny Cash. Dekomence, la muzikaj aranĝoj melodie kaj harmonie, senriproĉe ĝustaj, ŝajnas tro “simplaj”, atendataj, sed iam surprize freŝaj. En stilo balada kaj iam “popa” ludatas gitaroj, piano, violonoj, buzuko, drumo kaj baso. Ofte ni aŭdas aldone lian aŭ inan voĉon. Laŭgrade, precipe kun la impreso de la kanzontekstoj, kvazaŭ pli recitataj ol kantataj, vi trovas ĉion kohera kaj prave ĝusta. Vi komprenas, kiom gravas ĉi muziko por Ĵakvo mem, kaj vi aliĝas al liaj sentoj kaj ideoj, demandoj kaj revoj — pri eterna amo, libero, la vanta mondo kun ties belegaĵoj, paco — ĉu ebla?.. Kaj Ĵakvo mem estas senfine fascina kaj korĉarma, trankvila sed ribelema kaj amikema.

    La albumo estas eldonita en bela kombinaĵo flavnigra, fajne kaj senerare printita, kun ŝajne jam neeviteblaj karaokeoj kaj agrabla aldono videa.

    Andrej Peĉonkin


    Mornaj tagoj en Concarneau

    Simenon, Georges. La flava hundo: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 120 pĝ. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 14).

    En novembro la vivo en la franca havena urbo Concarneau okazas endome: Estas alta fluso, kaj ŝtormo el la sud-oriento kunbatas la barkojn en la haveno. La vento enŝoviĝas en la stratojn, kie iam vidiĝas paperpecoj rapidege flugantaj ternivele. Jen! Iu forlasas la kafejon. Deĵoranta doganisto observas, ke li estas gaja, necerta sur siaj gamboj kaj ke li kantetas. La viro volas fumi kaj komenciĝas komika lukto inter la ebriulo, lia mantelo kiun la vento volas forŝiri de li, kaj lia ĉapelo, kiu fuĝas laŭlonge de la trotuaro. Subite la fumanto ŝanceliĝas, kroĉas sin al la porda anso. Komika epizodo dum la nokto. Pasas unu minuto, du minutoj. Nova ekrigardo al la ebriulo, kiu ne moviĝas. Male, hundo, veninta de ie ajn, estas tie kaj ekflaras lin. Okazis atenco!

    Kiu volas ataki homon, kiu estas, laŭ la atesto de siaj amikoj, la plej bona tipo sur la tero, krom tio, ke li terure timegas sian edzinon? Dum Maigret enketas kaj pridemandas la eminentulojn de la urbo, jam okazas alia strangaĵo. Doktoro Michoŭ, kiu apenaŭ malpremis la dentojn, kliniĝis por rigardi sian glason kontraŭ lumo. <…> Li proksimigis la glason al siaj naztruoj, trempis en ĝin unu fingron, kiun li tuŝetis per sia langofino. Kontrolinte la botelon, Maigret ekvidis du aŭ tri etajn blankajn grajnojn flosantajn sur la likvaĵo — striknino.

    Ankoraŭ ne sufiĉas. Unu tagon poste malaperas loka ĵurnalisto. Lia aŭto estas retrovita sangoplena, ne malproksime de lia hejmo. Jam antaŭ tiu malkovro gazeto ricevis raporton pri la eventoj, tute taŭgan por semi panikon en Concarneau. Kaj paniko efike ekestas en la eta komunumo. Kaj kial la flava hundo ĉiam estas proksime al la sceno de ĉiu krimo?

    Tiom da demandoj. Kaj kion faras Maigret? Li transdonas la esploron al juna nesperta inspektoro kaj pasigas la tempon en la kafejo kun la gastoj tie. La urbestro serioze malpaciencas kaj postulas, ke Maigret ĉasu la kulpanton pli aktive. Li povus almenaŭ aresti iun. Ŝajne Maigret nur observas… Sed li havis la certecon, ke la dramo nur komenciĝis. Por koni ties ŝnurojn, necesis ebligi al ĝi disvolvi sin laŭeble evitante damaĝojn.

    Kompreneble, Maigret jam solvis la misteron, sed li bezonas tempon por pruvi ĝin. Kaj li faras tion per sia propra metodo. Precipe pri tiu afero, en kiu metodo estas havi neniun metodon. <…> Demando pri atmosfero … Demando pri kapoj. Kiam mi venis ĉi tien, mi tuj trovis kapon, kiu plaĉis al mi kaj mi ne plu lasis ĝin.

    Tiu libro aperis en la jaro 1931. La titolo ludas kun la trivialaj samtempaj titoloj, kies legadon ni nun ne plu povas kaj volas elteni. Simenon konas homajn rilatojn, kaj pro tio La flava hundo pli ol 75 jarojn post ĝia unua apero ankoraŭ meritas nian atenton.

    La traduko de Daniel Luez ŝajne (mi ne kontrolis) sekvas fidele la francan sintakson. Foje mi deziris iom pli liberan aliron al la teksto por altigi la fluecon de la legado. Kompreneble tio ne estas kritiko de la traduko, kiu ja bele respegulas la originalon. (la teksto en kursivo ĉi tie citas la tradukon.)

    Notoj kaj klarigoj kompletigas tiun novan pliriĉigon de nia literaturo el Kaliningrado.

    Mi devintus skribi tion ĉi antaŭ kelkaj monatoj, sed la cirkonstancoj malhelpis. Mi legis tiun libron por la unua fojo, kiam streĉo, por ne diri ĥaoso, regis mian laborsituacion. Kun la flava hundo mi povis senstreĉiĝi, kvazaŭ feriante en Concarneau, urbo, kiu ankaŭ havas sian belan flankon.

    Cetere, oni ne povintus diri kial, la malstreĉo estis ĝenerala. Eble kaŭzis tion la vetero, kiu subite fariĝis bona. La ĉielo ŝajnis freŝe lavita. Ĝi estis blua, pale blua, sed vibra, en kiu trembrilis leĝeraj nubetoj. <…> Nu, sufiĉas unu sunradio por transformi Concarneau, ĉar tiam la muroj de la malnova urbo, malgaja sub la pluvo, alprenas ĝojan, brilegan blankan koloron…

    Ankaŭ vi feriu tie.

    Wolfgang Kirschstein


    Ricevitaj libroj

    Japana esearo, №3 / Red. Syôzi Keiko. — Tokio: Libroteko Tokio, 2003. — 110 pĝ. — [Donaco de Hori Jasuo].

    Marček, Stano. 107 krucenigmoj en Esperanto / Il. Stano Markovič, Linda Marčeková. — Martin: Stano Marček, 2008. — 88 pĝ., il. — [Donaco de Stano Marček].

    Hori Jasuo. Raportoj el Japanio, №8. Januaro-Decembro 2004. — Tokio: Libroteko Tokio, 2005. — 190 pĝ., il. — [Donaco de Hori Jasuo].

    Булгаков, Михаил Афанасьевич. Роковые яйца. Записки юного врача. Записки на манжетах. Рассказы. — М.: АСТ; ВЗОИ, 2004. — 352 с..; 10000 экз. — [Aĉeto].
    С. 256–262. Самогонное озеро. [Esperantisto rolas].

    Ниеми, Микаэль. Популярная музыка из Виттулы: Роман / Пер. с швед. Р.Косынкина. — М.: Текст, 2003.— 269 с.; 3500 экз. — [Aĉeto].
    [La du protagonistoj konas Esperanton, kun pluraj ekzemploj].

    Эсперанто — наилучшая пропедевтика (по материалам Международной конференции в Москве 13 апреля 2007 г. = Esperanto — la plej bona propedeŭtiko (laŭ la materialoj de Internacia Konferenco en Moskvo la 13-an de aprilo 2007). — М.: Европейский университет Justo, 2007. — 152 с.; 1000 экз. — [Aĉeto].


    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

    2008. №6 (164)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2008:
    — Internacia tarifo: 32 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2008.