Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009. №2 (172)

Poludnica (Fotis Jan Vajs)

Sur la kovrilo estas parto de tiuj kuraĝuloj, kiuj en la unua semajnfino de la jaro, malgraŭ krizoj kaj premoj, sukcese grimpis sur la monton Poludnica. (Fotis Ján Vajs)


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisRedakcie

Nia civilizo similas ĉielskrapan domon. Ju pli da etaĝoj, des malpli da kontakto kun firma grundo. Giganta skatolo el ŝtalo kaj betono rajtas, cetere, havi sian propran firmon. Pumika, ĝi sorbas en siajn porojn diversajn tentojn de komforto, ĝi kapsuligas siajn vivajn inkludaĵojn en certaj ĉeloj de ekzisto, dorlotas ilin en tiuj luliloj de bonstato, igas ilin rozaj, molaj, subtilaj, pasivaj kaj konsumemaj. Homo sapiens el sia teretaĝa pasinteco kaj homo consumens sur sia civiliza alto formas specifan “duon en unu” kun variaj riskoj por la unua elemento. Foje okazas, ke en la domo rompiĝas la lifto aŭ averias la elektrokonduko. Tiam la komforto tuj forfluas el la ĉeloj, kaj iliaj loĝantoj rememoras pri la natura grundo.

Ŝajne, la konsola senco de ĉiu ampleksa ekonomia krizo, sen escepti la nunan, konsistas en tiuj rekondukoj al la tero. La krizo malkovras kadukajn lokojn de la konstruo, aludas pri la sekureco de pli horizontala baziĝo, prezentas al rekta observo tiun saman teron, kiun oni vidis antaŭe plejparte elfenestre kaj traekrane. Verŝajne, tia tero timigas. Ne sole per siaj sociaj pasioj aŭ per la “idiotismo de la vilaĝa vivo”. Ja la altkreskaĵoj elsuĉas, ombras, kripligas la grundon. Kaj la sukoplenaj ĉeloj ja kondiĉas elĉerpiĝon del fortoj.

Certe, la loĝanto de la ĉelo ne malscias tiujn riskojn. Li ne deziras perdi solidan apogon. Li imitas la teran vivon en la betonkubo de sia apartamento. Li plantas florojn, prizorgas katon kaj realigas virtualajn promenojn sur sia sporta biciklo sen radoj, kiu trejnas liajn krurojn-femurojn. Por ne tro grasiĝi li promenas ankaŭ surstrate aŭ enparke en speciala loko ne tre ŝoka. Kiel naturamanto li ŝatas programojn pri birdoj kaj bestoj…

En la ekonomia projekcio, la ĉelano ankaŭ ne indiferentas. Li subtenas la ideon pri pli respondeca spekulado kaj pli efika kontraŭmonopola kontrolo. La bildo de la biciklo sen radoj taŭge transdonas la veran signifon de tiuj bonaj aspiroj: ili havas medicinan — memtrankviligan — efekton.

Du-tri bildojn tragikomediajn por komenci. Ion pli mi apenaŭ povus prezenti ĉi-momente. “La komparoj lamas”, bilda asociado ne povas anstataŭi senperan esploron. Tamen.

Tamen tiu bildo de ĉielskrapanto aŭ, se vi volas, la skemo de produkta-konsuma vertikalo helpos ne perdiĝi en detaloj, se mi deziros vere esplori la kaŭzojn de la krizo. Nur, por ke oni aprecu la potencialon de tiu simbolo, mi aldonu al la skema vertikalo jenan bildan nuancon: imagu la kapitalon kiel pezon agantan trans la surfacon de sia apliko; imagu, kia mortiga premo aperas en ĝi, kiam ĝi — koncentrita ekstreme bas-alten — kontaktas iupunkte la grundon.

Ĝuste la superpremo, ne nur al grundo, sed streĉanta la tutan konstruan bazon, estas la serĉata faktoro detrua, tiu eterna inkognito de niaj ekonomiaj orakoloj.

Alen Kris


Ilona Koutny Ilona Koutny: “Stari sur du piedoj”

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2008

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kompreneble, mi ĝojis, ke plurjardeka persista laboro portas rekonon. Kvankam mi jam alkutimiĝis al la 2-3a (same kiel la alia “eterna kandidato”, Renato Corsetti) dum la pasintaj dek jaroj. Mi miris tamen pri la unusenca sukceso (diferenco de ok voĉoj). Eble, ankaŭ la premio Grabowski, ricevita dum la lasta UK pro mia interlingvistika agado, pli turnis la atenton al mi.

Ĝis nun la Esperantisto de la Jaro kutime ricevis je unu aŭ du voĉoj pli multe ol la aliaj kandidatoj. Eĉ Bill Auld venkis nur per du pliaj voĉoj. Nur Povilas Jegorovas en 2005 havis je kvar voĉoj pli ol la dua kandidato. Sed vi senprecedence ricevis je ok voĉoj pli multe ol la dua kandidato (kvankam vi ne rajtis voĉdoni por vi mem)!

Nu, jam aperis PIV kaj PMEG. Kvankam la apero de la anglalingva literatura enciklopedio de Geoffrey Sutton estas grava afero en 2008 (profesoro pri kompara literaturo en UAM estis ravita pro ĝi!) Ĉiuj tiuj estis la fruktoj de plurjara serioza laborado. Ankaŭ la KD-oj de Petro Baláž estas tre utilaj. En mia kazo, eble maturiĝis la situacio per la dekjariĝo de IS.

Vi estas elektita “pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań”. Bonvolu koncize prezenti la Studojn.

La legantoj de La Ondo estas regule informataj pri la Studoj (vd. LOdE, 2008, №11 k.a.), do mi rememorigas nur pri kelkaj gravaj punktoj.

— La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj en 1997 laŭ mia iniciato kaj ekfunkciis en la studjaro 1998/99 laŭ la modelo de la postdiplomaj studoj de la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato) en Budapeŝto, kie mi laboris preskaŭ dek jarojn antaŭ ol ekloĝi en Pollando. (Kun bedaŭro mi rimarkigas, ke jam entute ĉesis la Esperanto-fako en Budapeŝto.)

— La studoj ĉe UAM estas destinitaj al esperantistoj, kiuj volas akiri profundajn konojn pri esperantologio kaj interlingvistiko, simile al filologiaj studoj de aliaj lingvoj. IS provizas ankaŭ per la bazoj de lingvistiko kaj komunikado necesaj por scienca traktado de Esperanto.

— La metodika specialiĝo en la tria jaro havas gravan rolon en la formado de Esperanto-instruistoj.

— Pro la ekstera formo (nur po unu intensa surloka semajno dum ĉiuj ses semestroj) taŭgas por esperantistoj el diversaj landoj. La dumsemestra laboro okazas hejme kun retaj kontaktoj. Ni intencas intensigi elementojn de elektronika instruado.

— La internacia karaktero de la Studoj elstare ebligas komparan kaj interkulturan aliron al la problemoj.

La Studoj estis motivo por via preskaŭ ĉiujara kandidatigo, sed ĉi-jare aldoniĝis la unua komuna kurso de UAM kaj ILEI kaj la simpozio “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”. Pri kio temas?

Enkadre de la kunlaboro kun ILEI ni kune organizas instruistan trejnadon, kiu longe ne estis solvita en la movado. La unujara studado surbaze de la universitata programo inkluzivas du intensajn surlokajn sesiojn kaj fine de la studjaro kompleksan ekzamenon kun prezento de finlaboraĵo, post kiuj ILEI donas instruistan diplomon por la sukcesintoj.

Bedaŭrinde, tiu ĉi ebleco ne estas ankoraŭ sufiĉe konata en Esperantio. Nur per tio mi povas klarigi, ke la duan fojon, ĉi-septembre ni ne povis ĝin startigi pro manko de sufiĉe da interesiĝantoj.

La interlingvistika simpozio en la lasta septembro celis festi la dekjaran funkciadon de IS. Feliĉe, krom la prelegantoj kaj gestudentoj de IS partoprenis ankaŭ aliaj interesiĝantoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, entute 85 homoj el 22 landoj kun 32 bonnivelaj prelegoj (vd. LOdE, 2008, №11).

Ĉu vi kunlaboras kun aliaj Esperanto-edukejoj kaj klerigejoj?

La kunlaboro en nia malgranda medio estas tre grava por proponi kiel eble plej multflankan, altnivelan kaj interesan studprogramon. Al la programo de IS kontribuas polaj kolegoj (Lidia Ligęza, Maria Majerczak, Tomasz Chmielik) kaj konataj fakuloj el diversaj landoj (Detlev Blanke, Vera Barandovská, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Balázs Wacha, John Wells). Mi dankas ankaŭ al la surlokaj kunlaborantoj: Michael Farris kaj Zbigniew Galor, mia edzo.

Krom ILEI, ni kunlaboras kun Edukado.net. Katalin Kováts respondecas pri la instruista specialiĝo kadre de IS, la bonajn taskojn kaj la diplomverkojn de la gestudentoj ŝi aperigas en Edukado.net. Tiel la fruktoj de la studoj tuj estas alireblaj ankaŭ al pli vasta publiko. Ni estas malfermitaj al AIS. Vera Barandovská-Frank gvidas kurson pri interlingvistiko, kaj seminariaj laboraĵoj aperas en Grkg Humankybernetik.

La bonaj literaturaj eseoj aperos en Spegulo, pri Esperanto-movado en La Ondo de Esperanto. Tiel IS stimulas la fakan verkadon. Cetere ankaŭ la libro Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin naskiĝis el lia kurso por IS. Verŝajne al la finpretigo de via Historio de Esperanto kontribuis ankaŭ la testado kun gestudentoj de IS. La uzebleco dum la studoj spronas ankaŭ Aleksander Melnikov produkti esperantlingvajn variantojn el sia lingvokultura disertaĵo.

Ni volas instali regulajn kontaktojn tra la eŭropa Erasmus-projekto. UAM nun subskribas kontrakton kun la Brusela Universitato (Kristin Tytgat) kaj Kaŭna Universitato (Aida Čižikaitė), sekva plano estas kunlaboro kun la Universitato en Rostov-na-Donu (Aleksander Melnikov) kaj eventuale kun la Universitato en Lucjk (Nina Daniljuk).

Ĉu vi ricevas materian, informan kaj moralan helpon de esperantistaj kaj neesperantistaj asocioj, instancoj kaj individuoj?

La unuaj jaroj estis malfacilaj, ĉar el nenio necesis krei la studojn kaj altiri partoprenantojn. Dankon al la kolegoj, kiuj jam tiam pretis veni kaj gvidi kursojn (John Wells, Vera Barandovská, Balazs Wacha, István Ertl, Humphrey Tonkin) kaj al la persistaj gestudentoj.

Ekde 2002 la stipendioj de ESF ebligas kovri la studkotizojn de kelkaj gestudentoj. Dank' al la subteno de ESF ni povis organizi senpagan jubilean simpozion kaj eldonos la unuajn lernolibrojn de la studoj ĉi-jare.

Ankaŭ kelkaj esperantistoj helpis en la disvolvo de IS: Mila van der Horst-Kolińska subtenis per stipendio polan partoprenanton; Helga Farukuoye donacis multajn librojn, Zbigniew Czupkałło kaj Johann Pachter jarkolektojn de revuoj; libropakon donacis ankaŭ UEA kaj CDELI (La Chaux-de-Fonds). Tiel ekestis nia modesta biblioteko. Dankon al ĉiuj donacintoj!

Koncerne la diskonigon helpas la Pola Radio kaj revuoj kiel Esperanto, Internacia Pedagogia Rrevuo kaj La Ondo de Esperanto.

Dankon pro la mencio de La Ondo, sed kion, laŭ via opinio, La Ondo kaj aliaj gazetoj nesufiĉe atentas?..

Gazetoj kaj entute Esperantio ne sufiĉe atentas, ke necesas subteni pli forte tion, kio jam ekzistas — niakaze la unikan universitatan programon — kaj ne ĉiam batali por novaj celoj.

Esperanto ne enestas en nia normala edukado, tiel la scioj de averaĝaj esperantistoj povas esti unuflankaj: ekzemple, tute povas manki konoj pri la Esperanto-literaturo aŭ movadhistorio. IS provizas la partoprenantojn per konoj kaj kapabloj el diversaj flankoj de la Esperanto-kulturo helpe de elstaraj fakuloj. Ĝi formas kompetentajn instruistojn, kiuj povas prave proponi instruadon de Esperanto en diversaj lernejo-tipoj. Ne forgesu, ke la dezirata grandskala enkonduko de Esperanto en la instruadon bezonus kvalifikitajn instruistojn!

Kelkaj ne komprenas la gravecon de universitata instruado, inter ili Libera Folio, kiu eĉ ne raportis pri la dekjariĝo de IS. Sed eble mi ĝoju, ke okazis neniu skandalo, pri kiu indus raporti.

Ĉu oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis post la centjariĝo de Esperanto?

Mi dirus, ke temas pri dinamika stagnado — la suma nombro de esperantistoj ne kreskas, tamen okazis kaj okazas ŝanĝoj en la esperantistaro. Post la reĝimŝanĝo en orient-eŭropaj landoj multaj malaperis el la movado, ĉar ili devis pli forte zorgi pri la vivtenado, krome aperis novaj eblecoj, eblas pli facile vojaĝi kaj la pozicio de la angla en internaciaj rilatoj pli kaj pli fortiĝas.

Aliflanke, la interreto malfermis novan epokon ankaŭ por Esperanto. Ĝia esenca rolo en la komunikado inter malsamlingvanoj povas nun preskaŭ senlime plenumiĝi. Ekzistas impone multaj retejoj kaj diskutejoj dediĉitaj al iu aŭ alia flanko de Esperanto (pri instruado, literaturo, pri organizaĵoj, ludoj ktp. ktp.). La tradicia klubvivo eble malpli floras, sed ja la retforumoj kaj tie la internacieco estas tute natura.

Hazarda retumanto povas trafi Esperanto-paĝojn kaj eĉ lerni la lingvon, (ekzemple, ĉe Lernu.net). Estas gravaj la artikoloj en Vikipedio, la Esperanto-variantoj de multaj disvastiĝintaj programoj (Linux, Firefox, Skype k.a.). Ankaŭ Windows havas Esperanto-litertiparon. Esperanto jam ne estas neglektebla.

Tamen malgraŭ la pli grandaj eblecoj kaj intensaj informkampanjoj (ago-tagoj kaj -semajnoj, lingvaj festivaloj), verŝajne malpli da homoj aŭdis pri Esperanto ol antaŭe pro la lavango de informoj.

Kutime ni demandas la laŭreatojn, ĉu la esperantista agado malhelpas al la profesia laboro; sed por vi ĝi estas esenca parto de la universitata laboro, ĉu ne?

En mia ĝisnuna kariero mi plurfoje estis plentempa profesia esperantisto: mi laboris kiel redaktisto de la Scienca Eldona Centro post la UK en Budapeŝto, poste kiel instruisto de la Esperanto-fako de ELTE, posteulo de prof. Szerdahelyi. En aliaj periodoj Esperanto estis aldona, sed tamen profesia okupo (vortaroj, parolsintezo, komputile asistataj lingvoinstruaj programoj).

Nun mia ĉefa tasko en UAM estas la instruado de hungaraj lingvo kaj lingvistiko kadre de la Hungara fako, la organizado kaj instruado kadre de la Interlingvistikaj Studoj estas aldona tasko.

Mi konsideras, — kun bedaŭro — ke esperantista fakulo devas “stari sur du piedoj” por esti akceptata en faka medio, t.e. ne nur en esperantologio produkti ion, sed ankaŭ en alia tereno. Ĉe mi temas pri komputa lingvistiko. Sed estas malfacile progresi en du terenoj. Ankaŭ mia habilitiĝo (duagrada doktoriĝo, kiu estas la kondiĉo por profesoriĝo en Pollando) okazas pli malfrue ol la universitato tion atendis de mi. Tamen la jaro 2008 ankaŭ el tiu vidpunkto estis grava jaro por mi: aperis libroforme mia disertaĵo (anglalingva analizo de la hungara lingvo por la celoj de parolsintezo kun rimarkoj pri Esperanto kaj resumo en Esperanto).

Cetere por ekvilibro, mi aperigis ankaŭ la Germanan-Esperantan-Polan etvortaron pri Lingvo kaj Komunikado kunlabore kun miaj gestudentoj (Cyril Brosch, Maciej Jaskot, Horst Vogt). Feliĉe, en miaj lingvistikaj esploroj kunplektiĝas la traktado de Esperanto kun tiu de aliaj lingvoj. Tio estas akceptata en lingvistika medio.

Vi estas la unua virino, kiu iĝis la Esperantisto de la Jaro. Ĉu tio reflektas la dominadon de la viroj en Esperantujo?

Se oni rigardas la klubojn aŭ kongresojn, tiam oni vidas multajn virinojn. Se temas pri gvidaj roloj, sed eĉ pri literaturo, jam videblas la vira plimulto. Eble ili havas pli da tempo? Mi ne sentas diskriminacion pro mia virineco. Pli kaj pli da virinoj distingiĝas (Katalin Kováts, Spomenka Štimec, Anna Löwenstein, Zofia Banet-Fornalowa, Perla Martinelli, por nur mencii kelkajn). Mi bone kunlaboras kaj kun viroj kaj kun virinoj.

Vi ne evitos respondi niajn du tradiciajn demandojn. Unue, kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Verŝajne PIV, ja en ĝi ĉiam eblas ion ekscii kaj kritiki… kaj iujn beletraĵojn, ĉar kutime mi apenaŭ havas tempon por tio, do ion de Claude Piron, Trevor Steele kaj de Spomenka Štimec.

Laste, sed neeviteble: viaj planoj.

Mi ĉiam havas pli da planoj ol tempo kaj ankaŭ la jaro 2009 estos tre densa. Jen la plej gravaj:

— kun miaj eksgestudentoj mi pretigas la germanan-esperantan-polan version de la Etvortaro pri Lernado kaj Laboro por la Germana Kongreso fine de majo. Cetere mi jam laboras pri sekvaj temoj, ja ordigo de la mondo — almenaŭ en vortara nivelo — estas interesa tasko;

— mi redaktas memorlibron al prof. István Szerdahelyi, kiu inicis min en Esperanton, kun kiu ni laboris pri la Hungara-Esperanta vortaro, kiu estus 85-jara en tiu ĉi jaro. Mi volus prezenti ĝin dum UK en Bjalistoko;

— post 10 jaroj da praktiko maturiĝis la situacio por lanĉi la lernolibroserion de la Studoj. La unua volumo, kiun mi redaktas kaj grave kontribuas, temas pri Kulturo kaj komunikado, ĝi devus aperi por UK aŭ plej malfrue por la aŭtuna interlingvistika sesio kaj jubilea Arkones;

— mi intencas daŭrigi esplorojn pri la rolo de Esperanto en interkultura komunikado, se eblos, kune kun alilandaj kolegoj…

Sed nun estas tempo por pretigi la sekvan interlingvistikan sesion, kiu okazos komence de februaro.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2009, №2.

Legu pli pri la projekto La Esperantisto de la Jaro


Povilas Jegorovas2003-2008: Neimageblaj rezultoj

La 44an Kongreson de la Litova Esperanto-Asocio, kiu okazis la 13an de decembro en Kaŭno, partoprenis 194 personoj: 142 el 27 urb(et)oj de Litovio kaj 52 gastoj el Latvio kaj Pollando.

Post voĉlegado de salutmesaĝoj, pri la agado de la asocio dum la periodo de la nuna Estraro (2003–2008) raportis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li elstarigis ĉefajn atingojn de la asocio dum ĉi tiu periodo: UK-90, Konferenco de ILEI, Nitobe-Simpozio, blindula kongreso, infankongreseto, du BET-oj (en Birštonas kaj Šiauliai), Katolika kongreso en Kretinga, scienca konferenco en Kaŭno, ĵurnalista kongreso en Vilno, librofoiroj, 62 eldonitaj libroj, akiritaj ejoj en Vilno, diversa instruado, amasa partopreno en UK-oj kaj en aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj, eldonado de Litova stelo, konstanta funkciado de retejo kaj retlisto, prepariĝo por la Zamenhofa solenaĵo en Parizo, konstanta kunlaboro kun amaskomunikiloj…

Jegorovas emfazis, ke ĉi tiu jarkvino estis la plej signifa, la plej komplika, la plej rezultodona, la plej ĝojiga, la plej maltrankvila jarkvino dum la historio de la asocio. La rezultoj, atingitaj dum tiom mallonga tempo, estas simple neimageblaj. Li skizis kelkajn proponitajn ideojn por la estonteco: Internacia Konferenco okaze de la 150-jariĝo de Zamenhof, Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio, Internacia Konferenco pri lingvopolitiko, kunorganizo de la Universala Kongreso en Minsko, transigo de la Centra Oficejo de UEA al Vilno k.s. Estis listigitaj ankaŭ la ĉefaj mankoj kaj problemoj de la asocio.

Sekvis diskutado kaj, fine, elektoj. Kiel prezidanto de LEA por la kvara kvinjara oficperiodo kun du sindetenoj kaj neniu kontraŭa voĉo estis denove elektita kaŭna advokato Povilas Jegorovas. La unua vicprezidanto iĝis ĵurnalisto Audrys Antanaitis el Vilno, vicprezidantoj iĝis prof Aloyzas Gudavičius (Šiauliai) kaj Arimantas Račkauskas (Vilno). Kiel respondeca sekretario estis reelektita Irena Alijošiutė (Vilno). Dek aliaj aktivuloj estis elektitaj kiel estraranoj.

Post la kongreso okazis tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Vytautas Ŝilas festprelegis pri “Zamenhof kaj Litovio: kelkaj interesaj momentoj”. Sekvis koncerto de flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kaj infana flutista ensemblo Tutti. Poste ĉiujn tre ĝojigis polaj grupoj: junulara dancgrupo Baby Jagi kaj Esperanto-teatro Studio “P” kun spektaklo Kvar elementoj.

Sekvatage sub la gvido de estrarano Zenonas Sabalys oni diskutis aktualaĵojn de la esperantista agado en Litovio. Pri la kongreso kaj pri la Zamenhof-Tagoj vaste informis gazetaro, radioj, televidoj, retgazetoj, novaĵagentejoj k.s.

Povilas Jegorovas


Juna esperantisto promociis Esperanton ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

de Dafydd ab Iago en Bruselo

Du esperantistoj estis reprezentantoj de UEA en forumo pri malplimultoj, organizita 15–16 dec 2008 de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Foto el WikimediaFrancesco Reale, kiel reprezentanto de UEA, parolis antaŭ grupo de internaciaj gravuloj pri Esperanto kaj ĝia ligo al kultura aŭtonomio kaj socia integriĝo. La alia reprezentanto de UEA, Stefano Keller, parolis pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvoinstruado en la mondo.

Francisco Reale bonege eluzis la forumon por klare kaj sendube reklami la internacian lingvon. “La socia integriĝo, kiel la integriĝo de diversaj etnoj, ege dependas de la lingva problemo”, — diris Reale, kiu doktoriĝis en 2005 kiel inĝeniero pri telekomunikado en la universitato de Pizo. En 2006 li translokiĝis al Neuchatel (Svislando) por doktoriĝi ĉe la Federala Politeknika Lernejo de Laŭzano. “La interkompreno estas esenca ilo por alproksimigi popolojn de diversaj etnoj kaj lingvoj. Jen la graveco de komuna lingvo. Sed uzi lingvon de unusola popolo kiel la komunan lingvon donas grandegajn avantaĝojn al la denaskaj parolantoj de tiu lingvo kaj al tiuj ŝtatoj, al kiuj ili apartenas”, — diris Reale kaj daŭrigis:

“Esperanto estas egaleca solvo. Ĝi estas facile lernebla. Oni atingas bonan nivelon post kelkaj monatoj. Oni pruvis, ke, pro ĝia simpla kaj regula gramatiko, ĝia lernado helpas la regadon de aliaj fremdaj lingvoj. Ni pensas, ke ĝi estas aparte taŭga por la bazlernejanoj. Ĝi donas al ili bonan lingvan bazon sen minaci ilian gepatran lingvon”.

“Laŭ diversaj monde konataj spertuloj, Esperanto estas nuntempe unu el la plej bonaj disponeblaj solvoj el la vidpunktoj de la kostoj kaj egaleco, — plu parolis Reale. — Plie, ĝi estas bonega kialo por nin pensigi pri la problemo de la malegaleco de internacia komunikado kaj la protektado de la diverseco”.

Keller uzis malpli rektan taktikon parolante pri “edukado”. La temo certe ne estas fremda por Keller. Dum 1982– 1986 li estis plentempa Esperanto-instruisto ĉe la Kultura Centro Esperantista. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto, Keller iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. “La rajto de infanoj lerni siajn gepatrajn lingvojn kaj daŭrigi sian edukadon en siaj lingvoj, estas grava ne nur por ilia kulturo. Ĝi ankaŭ nepras por ilia psikologia evoluado”, — diris Keller al la UN-forumo.

“La uzado de komuna lingvo evitigas la situaciojn, kie homo, kiu uzas la gepatran lingvon, havas grandegan avantaĝon antaŭ tiuj, kiuj ne povas ĝin (la superregantan lingvon) uzi, — diris Keller. — La granda espero de esperantistoj estas, ke la mondo fariĝos pli paca. Ni pensas, ke efika komunikado ludas ege gravan rolon en la atingado de tiu celo”.

En la fino de la kunveno UEA prezentis proponojn pri amendoj al “Rekomendoj pri malplimultoj kaj pri la rajto je edukado”, ankoraŭfoje insistante pri la neceso protekti la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj kaj specife pri la rajto de infanoj lerni pere de sia gepatra lingvo. 


Esperanton en lernejojn!

En decembro ruslanda studento en Svedujo, Oleg Izjumenko, verkis ĉe usona retpaĝaro “change.org” proponon, kiu celis enkondukon de Esperanto ĉe usonaj lernejoj. La paĝaron faris aktiv-uloj kiuj volis organizi voĉdonadon por eltrovi mallongan liston da ideoj por proponi al la nova prezidento Barack Obama — kaj, samtempe, allogi registriĝojn al sia propra retpaĝaro. La voĉdonado okazis en du etapoj: en la unua, la dek plej altaj el ĉiu kategorio gajnis. En la dua etapo nur dek gajnis. La propono pri Esperanto kun 2172 voĉoj sukcesis en la unua etapo okupi la duan lokon en la sekcio Edukado, sed ĝi ne estis inter la dek gajnintoj ĉe la fino.

La propono ricevis 3597 voĉdonojn. Ĝi estas la 25a inter la proponoj kaj ricevis specialan mencion ĉe la retpaĝaro.

La tri gajnintoj estas:

1. Leĝigi la kuracajn kaj distrajn uzojn de kanabo (19.530 voĉoj)

2. Starigi postenon de Ŝtata Sekretario pri Paco kaj Departementon pri Paco kaj Neperforto (14.994 voĉoj)

3. Konstrui verdan (ekologian) elektroreton dum 10 jaroj (12.913 voĉoj)

La esperantistoj faris fervoran, intensan laboron por altigi la nombron da voĉdonoj. Per anoncoj kaj petoj ĉe retpaĝaroj kaj epoŝtaj listoj, ili dissemis la ideon kaj sendis klarigajn mesaĝojn diverslingve pri kiel registri kaj voĉdoni por tiuj, kiuj ne parolas la anglan. Oni metis anoncojn kaj ligilojn ĉe multaj retpaĝaroj kaj interretaj grupoj. UEA organizis eĉ la delegitan reton por anonci kaj diskonigi la konkurson.

En 1954 okazis simila intensa laboro dum tuta jaro por akiri preskaŭ 900 mil subskribojn por subteni peticion al Unuiĝintaj Nacioj. Tiu strebo ne sukcesis akiri rekonon de la UN mem, sed finfine kondukis al la sukcesa rezolucio ĉe Unesko en Montevideo favore al Esperanto, unu el la plej grandaj sukcesoj de ekstermovada rekono de Esperanto.

Post la anonco de la rezulto, Izjumenko klarigis: “Al mi tio ŝajnas kiel esprimo de subteno de alianco de neregistaraj organizoj kunlaborantaj kadre de Change. Ĉu eble niaj amikoj en Esperanto-USA baldaŭ havos novaĵojn por ni? Post tio oni povas esti tutcerta ke — jes, ni ja povas!”

Izjumenko kaj liaj kolegoj nun celas aktivigi la subtenintojn kaj invitas kunlabori ĉe la esperanto-por-obama grupo ĉe groups.google.com.

Steven D. Brewer


E@I prezentas

Filmo Esperanto estas…

La projekto pri la filmo Esperanto estas… havas longan historion. Ĝi komenciĝis jam en la jaro 2005, kiam eklaboris rete tri ĉefaj “kulpuloj” pri la ideo por la filmo: Hokan Lundberg el Svedio, Roĝener Pavinski el Brazilo kaj Peter Baláž el Slovakio. Ĝis la jaro 2008 estis konstante kolektata materialo, filmataj scenoj, kreataj novaj partoj de la filmo. La filmo (krom ebleco spekti ĝin rete en malalta kvalito) finfine aperis novembre ankaŭ en DVD-formo.


Temas pri informfilmo pri Esperanto, kiu dum 43 minutoj en ses partoj celas montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj.

Unuopaj ses partoj estas spekteblaj/montreblaj ankaŭ tute aparte, ĉiu el ili traktas Esperanton kaj la Esperanto-movadon per iom alia maniero, prezentas aliajn flankojn de ĝi.

La filmo origine ekestis en Esperanto, sekve aldoniĝis aliaj lingvoj — kaj pro la troa multlingveco de ĝi devis esti presitaj DVDj en 2 versioj — dividitaj laŭ la lingvoj, en kiuj ĝi aperas (entute kun 10 voĉoj/dublado kaj aldonaj 29 subtekstoj). Ĝis nun esperantistoj mendis pli ol 3000 diskojn. La prezo de la disko estas simbola, celanta ĝian plejeble vastan disvastigadon: 3 EUR/peco ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj, 2 EUR/peco ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj.

La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto por internacia komunikado, kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingvon. Efektive jam pluraj landaj televidoj transprenis partojn de la filmo por raportoj pri Esperanto. La frapfrazo de la filmo estas: “Esperanto estas… lingvo lerninda!”

Finance subtenis la realigon de la filmo ESF kaj Ido-fondaĵo. La presadon de la diskoj helpis Slezák grupo el Hungario kaj Steve Cobb el Usono.

Pli da detaloj pri la filmo (ankaŭ kun ebleco mendi ĝin) troveblas ĉe: www.esperantodvd.net. Unuopaj ĉapitroj de la filmo spekteblas ankaŭ rete: www.esperantoestas.net kaj/aŭ http://esperantoestas.blogspot.com/

Interesa pri la realigo de la projekto mem estas ankaŭ la fakto, ke la kerna teamo (do la tri ĉefaj personoj) neniam renkontiĝis vive — la tuta kunlaboro funkciis pere de interreto (same validis por multlingvigo de la filmo, interŝanĝo de konsiloj kun aliaj helpantoj…). Ankaŭ tio klare demonstras, kiel forta kaj potenca estas ebleco de novaj teknologioj por nia movado.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto, kunkreinto de la filmo


Nia trezoro

Pro la jubileo de La Ondo ni rompas la kronologion en ĉi tiu rubriko, sed ankaŭ ŝparas “nepran” jubilean artikolon. En marto aperos laŭplana prezento de Lingvo Internacia.

La Ondo jubileas

Nur en 1904, dek ses jarojn post la malsukcesa provo de Zamenhof fondi Esperanto-periodaĵon en Ruslando, estis ricevita permeso eldoni esperantistan gazeton. La gazeton Esperanto fondis en Peterburgo Ilja Ostrovskij (Jalta), kiu redaktis ĝin kun la asisto de la prezidanto de la peterburga societo Espero Aleksandr Asnes.

Post tri kajeroj la gazeto ĉesis, ĉar Asnes akceptis la redaktoran oficon en Ruslanda Esperantisto, la organo de Espero, kiu eldonis ĝin dum tri jaroj. En 1908 post eldono de unu numero de Ruslanda Esperantisto, ĝi ekpaŭzis, ĉar Asnes konvinkis la eldonanton de la populara revuo Vestnik Znanija (Heroldo de Scio) Vilhelm Bitner aperigi suplemente al ĝi ĉiumonatan revuon Espero kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj en Esperanto. Bitner post unujara eldonado rezignis, ĉar esperantistoj apenaŭ helpis la revuon. Tamen la propaganda efiko de Espero estis granda, ĉar ĝin ricevadis (sen investo de esperantista kapitalo) preskaŭ cent mil abonantoj de Vestnik Znanija. Inter la dekmiloj da legantoj estis centoj da interesitoj pri Esperanto, kaj ili bezonis legi plu en la eklernita lingvo.

Tiun merkaton lerte utiligis Aleksandr Saĥarov, kiu post 15-jara laboro kiel financa oficisto en provinca urbeto, forlasis la ŝtatan servon kaj plentempe dediĉis sin al Esperanto. Utiligante sian partoprenon en la UKoj en 1906 kaj 1907, li vojaĝis tra kelkaj okcidenteŭropaj landoj kaj vizitis eldonejojn kaj librejojn en Berlino kaj Parizo. Li do decidis fondi en Ruslando Esperanto-librejon kaj -gazeton.

Aŭtune 1907 Saĥarov definitive establis sin en Moskvo. Estis formita redakta komitato de la estonta gazeto, preparita materialo por la unua numero. Ĉar en Moskvo ne ekzistis presejo kun la literoj Esperantaj, li decidis presigi la gazeton en Kazanjo, sed ties guberniestro ne donis permeson. Saĥarov do decidis dume fondi Esperanto-librejon. Post unu jaro Saĥarov konsentigis posedanton de negranda presejo mendi la literojn, kaj, ricevinte la oficialan permeson, li ekagis.

La unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909 en la formo de tagĵurnalo, en la eldonkvanto 10 mil ekzempleroj. Saĥarov anoncis pri La Ondo en ruslanda gazetaro, sendis ĝin al miloj da konataj adresoj kaj disdonis ĝin al moskvaj gazetvendistoj (nur 20 ekzempleroj estis venditaj).

Zamenhof salutis la novan gazeton:

Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “La Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de Via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj. [Orig2: p. 2262]
Ne nur la bonega analizo de la konjunkturo sukcesigis la gazeton. Ĉar ĝi estis lia privata establo, li — malkiel movada instanco — toleris la malprofiton de l' gazeto, kiun kovris la profito de la librejo (t.e. libroservo + eldonejo):
Dum la unuaj monatoj… la gazeto estis donanta al ni sufiĉe grandan malprofiton, sed tio nin tute ne maltrankviligis, ĉar ni vidis, ke dank' al ĝi nia klientaro de la librejo rimarkeble kreskis. [Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. M.: Impeto, 1993, p. 67]
Krome, La Ondo aperis akurate, ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj, nek tuŝis temojn religiajn aŭ politikajn.

La rubrikaro de La Ondo estis tradicia: “Esperanto en Ruslando”, “Esperanto eksterlande” (en la rusa lingvo), “Bibliografio”, “Diversaĵoj”, “Amuza fako”. Aperis beletraĵoj, felietonoj, artikoloj pri temoj sociaj kaj kulturaj, jaraj revuoj de la Esperanto-movado. La abonantoj jarfine ricevis senpage libron (Princo Serebrjanij de Aleksej Tolstoj, Orienta Almanako, 3a volumo de la Plena Verkaro de Devjatnin k.a.) En LOdE aperis unika serio de portretoj de pli ol cent famaj esperantistoj, ruslingvaj ĉefartikoloj kaj … sentiĝis opoziciemo al la peterburgaj gvidantoj de Ruslanda Esperantista Ligo — Saĥarov ne povis levi sin super la tradicie malvarmaj rilatoj inter la “du rusaj ĉefurboj”.

Ekde 1910 LOdE estis eldonata ĉiumonate en la kutima revua formato en la eldonkvanto 2 mil ekz. Ĝis sia malapero ĝi restis la plej legata Esperanto-revuo en la lando, kvankam pluraj aliaj gazetoj aperis.

La 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso (Kievo, aŭgusto 1913) decidis, ke La Ondo estu oficiala ruslanda organo esperantista kun Pola Esperantisto por Pollando kaj Finna Esperantisto por Finnlando.

Dum la Unua Mondmilito ĝi estis unu el nemultaj internaciaj ligiloj inter la esperantistoj. La ŝovinisma haladzo eĉ en la unuaj militaj monatoj preskaŭ ne sentiĝis en LOdE, kaj poste pri la milito memorigis ĉefe mortanoncoj pri pereintaj esperantistoj.

En la lasta kajero de La Ondo (№100–101, aprilo-majo 1917) Boris Kotzin profetis:

La ĵus okazinta revolucio garantios al Esperanto liberan propagandon… La devizo “Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu” necesigas alprenon de lingvo internacia, studebla de ĉiu laboristo.
Sed la etburĝan revolucion sekvis la bolŝevista. La privataj sendependaj revuoj ne povis ekzisti en la kondiĉoj de la “proleta diktaturo”. Ĉesis ankaŭ la “etburĝa” Ondo.

Ĝi fenikse renaskiĝis en 1991, kaj laŭ la kvanto de la aperintaj kajeroj (ĉi tiu estas 172a) la nova Ondo delonge superis sian antaŭulon, kaj iĝis pli internacia. Sed tio estas alia historio…

Halina Gorecka


Nia libroproduktado en la jaro 2008

Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado La Ondo reprenis en 1991 de Hungara Vivo, uzante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

La tabelojn akompanas nur mallongaj komentoj, ĉar ili estas ĉiujare preskaŭ samaj (ankaŭ la supra enkonduko).

En la jaro 2008 en Esperantujo surmerkatiĝis 201 libroj, iom pli ol en la antaŭa jaro (184). Sed ili estis malpli ampleksaj, sume 25 mil 381 paĝoj (antaŭ unu jaro la sumo estis 31 mil 183 paĝoj). Danke al Hungara Vivo ni povas kompari kun la stato antaŭ 30 jaroj, en 1978, kiam aperis (= “laste aperis”) 131 libroj sur 14 mil 529 paĝoj.
 
 
1991–2000
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
184
201
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
31.183
25.381
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
93
104
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
169
126
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
12.0
10.2
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
36
29
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
23
23
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
36
28
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
21
32
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
28
26
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
13
28
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
8
8
Religio
105
6
10
17
6
6
13
9
13
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12
10
14

Ĉar en 2008 en Laste aperis denove mankis pliaj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, eldonejo de Tomasz Chmielik Libro-Mondo (kaj Arĥivaro Edmond Privat) ne estas en la jar-listo, kaj en ĝi la plej supran lokon la duan fojon sinsekve okupas la slovaka esperantisto Stano Marček, kiu daŭrigis eldoni divers-lingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.
 
 
2008. Libroj 2008. Paĝoj
S.Marček (Slovakio) 11  Mondial 1786
Ed. Iltis (Germanio) 9 ĈEE (Ĉinio) 1371
UEA (Nederlando) 9 S.Marček 1256
Mondial (Usono) 8 FEL 1250
Leins (Germanio) 7 UEA 1007
W.Nüesch (Svislando) 7 Impeto 910
FEL (Belgio) 6 W.Nüesch 887
NAS (Francio) 6 Harasybo (Japanio) 752
Impeto (Ruslando) 5 Fonto (Brazilo) 622
La Blanchetière (Francio) 5 Ed. Iltis 603

Pro la menciita malaktiviĝo de Libro-Mondo, ĝi perdis la supran lokon en la resuma listo por 18 jaroj, kiun nun reokupis UEA. El la unua deko malaperis la usona eldonejo Arizona Stelo kaj enlistiĝis Edition Iltis, plejparte pro eldonaĵoj pri Volapuko kaj ties aŭtoro en la germana lingvo kaj en Esperanto. Sed Libro-Mondo retenas la unuan lokon en la paĝosuma listo. Nur kvin eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (t.e. 72 librojn dum 18 jaroj).
 
 
1991-2008. Libroj 1991-2008. Paĝoj
UEA 134  Libro-Mondo 16874
Libro-Mondo (Pollando 129 FEL 15556
FEL 98 UEA 15462
Fonto 79 Fonto 12564
Sezonoj (Ruslando) 73 Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
Impeto 67 Ludovikito (Japanio) 12085
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 62 Sezonoj 11938
Bero 57 ĈEE 11532
Ed. Iltis 56 KAVA-PECH 11284
ĈEE 53 Impeto 10617

En la suba landlisto la altaj lokoj de Japanio (parte ankaŭ de Nederlando) estas ŝuldataj al la “kongresa fenomeno”, pro kiu post unu jaro Pollando situos pli alte ol nun. Menciiĝis neniu libro el Bulgario, Hispanio, Serbio kvankam tie oni ja eldonas librojn, sed ili eble ne atingas Roterdamon.
 
2008. Libroj 2008. Paĝoj
Francio 25  Japanio 3326
Japanio 21 Nederlando 2624
Nederlando 21 Ĉinio 2167
Germanio 20 Ruslando 1847
Ruslando 14 Usono 1786
Slovakio 11 Francio 1681
Italio 9 Slovakio 1327
Pollando 8 Brazilo 1318
Usono 8 Italio 1258
Brazilo kaj Svislando 7 Belgio 1250

La resuma landolisto ne ŝanĝiĝis dum la jaro, kaj Germanio kaj Francio plu restas supre.
 
1991-2008. Libroj 1991-2008. Paĝoj
Germanio 342  Germanio 41614
Francio 327 Francio 37648
Pollando 287 Japanio 36225
Nederlando 263 Pollando 32990
Ruslando 216 Ruslando 31781
Brazilo 200 Brazilo 28645
Japanio 195 Nederlando 28535
Usono 164 Svislando 22369
Italio 146 Italio 20719
Belgio 132 Belgio 19623

En 67 libroj estis indikoj pri tradukiteco. Plej multaj tradukoj estis faritaj el Esperanto (12). Esperanten oni plej multe tradukis el la germana (11), franca kaj nederlanda (po 6). Pri la kvalito Laste aperis diras nenion, do legu recenzojn.

Aleksander Korĵenkov


La plej bona raportisto

Chmielik, Tomasz. Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007). — Bydgoszcz: Skonpres; Świdnik: Libro-Mondo, 2008. — 56 p.

La plej bona raportisto de la mondo

… estis polo. Lia nomo: Ryszard Kapuściński. Li naskiĝis en 1932 en Pinsk, nun en Belorusio, sed tiam en Pollando.

Jam kiel knabo li spertis la efikojn de “granda politiko”, homoj malaperis dum la stalinista teroro sen evidenta kialo, ĉar la sekreta polico devis trovi anticipe difinitan debeton de malamikoj de la popolo. La rusan lingvon li devis lerni el pamfleto de Stalin. Tio estis la unua renkonto de Kapuściński kun la Ruslanda Imperio.

Post la milito Kapuściński studis historion en Varsovio. Tiam li ekenamiĝis en la antikvajn vojaĝpriskribojn de Herodoto, amo kiun li gardis dum la tuta vivo. La reĝimo tiam prokrastis la eldonon de la traduko. Kompreneble tio incitis la intereson de la scivolemaj studentoj. Jen, leginte inter la linioj ili trovis sufiĉe da paraleloj inter la tiranoj de antikveco kaj la tiutempaj diktaturoj.

Kapuściński komencis verki raportojn kaj skribis pri misaĵoj en Pollando. Tiutempe li rajtis vojaĝi nur enlande. Tial li petis translokiĝon al eksterlando kaj pensis, ke la redakcio eble sendus lin al Ĉeĥoslovakio aŭ simila lando, sed je lia granda surprizo li fariĝis korespondanto en Hindujo. Transiri la limon ne nur de unu lando al alia, sed de unu sistemo al alia fariĝis por li preskaŭ metafizika sperto. Li vojaĝis al Hindujo tra Italio. Tre atente li notis la malsamaĵojn inter la itala kaj la pola viv-maniero. Lia plej grava problemo tamen estis, ke li ne parolis fremdajn lingvojn. Li klopodis instrui al si mem la anglan pere de iu romano de Hemingway. Poste la redakcio sendis lin al Ĉinio, kaj tie la minimuma kono de la angla ne helpis — li tute dependis de pli-malpli bonvolaj tradukantoj. La vojaĝo hejmen al Varsovio per la transsiberia fervojo ĝis Moskvo estis lia dua renkonto kun la Imperio.

Fine de la 1950-aj jaroj Kapuściński estis por la unua fojo en Afriko por raporti pri la interna milito en Kongo. Li metis sian tutan animon en tiujn raportojn, venkis eĉ malarion kaj ne volis riski, ke la redakcio hejme en Pollando revoku lin. Kiel civitano de neriĉa lando, li ne povis, kiel la aliaj raportistoj, loĝi en luksaj hoteloj. Anstataŭe li estis proksime al la popolo. Pro tiuj kontaktoj li ofte ricevis informojn pli frue ol la kolegoj. Tiun metodon por kapti informojn li ĉiam priskribas tre vigle, inter alie en siaj raportoj pri la “futbala milito” (jen termino el Vikipedio) inter Honduro kaj Salvadoro en 1969. Kiam io okazis ie, Kapuściński estis surloke. Li verkis pri la falo de potenculoj (Haile Selassie, Mohamed Reza Pahlavi kaj Idi Amin) kaj la degenero de reĝimoj, sed antaŭ ĉio pri homoj, kiuj per lia literatura metodo reliefiĝas kiel realaj personoj, ĉar ankaŭ li estis …

reala homo en homa realo

Kolego Tomasz Chmielik estas en nia movado sen ajna dubo la plej kompetenta por verki biografion pri Kapuściński. Li faras tion kun granda kono de la verkaro de Kapuściński. Plej detale skribas Chmielik pri la lastaj vivojaroj de Kapuściński. Sur p. 28 ni jam atingis la jaron 1990. Tio signifas, ke la dua duono temas pri la lastaj vivojaroj de Kapuściński sed ankaŭ pri ties ampleksaj libroeldonoj en la 1990aj jaroj. Chmielik klarigas la metodon de Kapuściński per ampleksaj citaĵoj. Ni spertas, kiamaniere Kapuściński akaparis konojn pri la teritorioj, tra kiuj li vojaĝis. Ĉiam lia ĉefa zorgo estis (en liaj propraj vortoj): “ĝis kia grado eblas penetri kaj ekkoni alian kulturon, se formas ĝin internaj, kaŝitaj kodoj, kiujn ni, venintoj el la alia mondo, ne sukcesos deĉifri kaj kompreni”. Danke al antaŭa peno de Tomasz Chmielik ankaŭ la legantoj de Esperantujo povas konatiĝi kun la metodo de Kapuściński, ĉar Chmielik tradukis lian libron pri Afriko.

La libreto de Chmielik estas granda eseo. Tamen foje li forgesas, ke ne ĉiuj legantoj nepre havas la saman anticipan konon (ekzemple ne ĉiu leganto en la okcidento necese scias “la ideojn de la pola Oktobro 1956”). Kelkaj intertitoloj estintus bonaj por marki, kie en la biografio kaj verkaro de Kapuściński la leganto ĝuste sin trovas.

Tomasz Chmielik raportas pri renkonto, kiun li havis kun Kapuściński kaj notas, ke tiu ŝajne havis simpation por la ideoj de Zamenhof. Danke al Chmielik ankaŭ la Esperanto-legantoj povas konatiĝi kun tiu homo, kiu ĉiam baraktis kun “vastegeco, diverseco kaj malsimpleco de ĉi tiu mondo” kaj kiu tamen sukcese klarigis tiun mondon, kaj kiu pro tio estis (laŭ la germana ĵurnalo Der Spiegel) “la plej bona raportisto de la mondo”.

Wolfgang Kirschstein


Ne perdiĝu nia generacio

La Perdita Generacio. Eksplodigos vian domon. — Donneville: Vinilkosmo, 2008.

La sveddevena kaj nun internacia muzikgrupo La Perdita Generacio ĵus publikigis sian (ŝajne, la duan) diskon ĉe Vinilkosmo kun iom timiga titolo Eksplodigos vian domon. La intrigo igas min atente aŭskulti ankaŭ la tekston kaj mi tuj komprenas ke la kanzonkolekto celas for de amuzo kaj nur agrabla tempopasigo.

La Perdita GeneracioLa kantotekstoj (ĉefe far Tomas Q. Nilson kiu ankaŭ plejparte aŭtoras la muzikon) altiras per vortelekto kaj poezieco, foje tre freŝa, kiel ekzemple en la dua titolo Iamio bruliĝas, kvankam ĝenerale min ne tiom ravas la rimoj kaj ritmoj (kiuj kadre de la muziko ne ĉiam facile distingeblas kaj ne bezonas tion, ĉu — en tia muziko…), kiom la enhavo mem.

La muziko estas apenaŭ klasigebla per io — soneble estas popo, iam tradiciaj elementoj el ies-popolaj kulturoj. La elekto de la muzikiloj estas leĝera kaj trafa, ĉu plukilaj aŭ blovaj. Iam sonas al mi ideoj el Blackmore Nights kaj Suzanne Vega, krom la etoso de la famega J. R. R. Tolkien (kiel el la instrumentaĵo el titolo 7 Fajro kamena). Nu, ĉiel, sentatas la Eŭropa nordio. Iam mi eĉ ne povas distingi, kio ĝuste sonas (kaj ne konas iujn nomojn el la muzikillisto). Sed ne temas pri blinda imitado — la muziko estas percepteble aŭtentika aŭtore, kun bonguste kaj ĝuste faritaj aranĝoj kaj selekto de muzikaj esprimivoj, varie de plenorkestraj ĝis kvazaŭ minimumecaj. Muzikŝatantoj trovos lerte pesitan selekton kaj integran unuecon de instrumentoj, voĉoj, ritmoj, ideoj, humoroj kaj io pli, ne ĉiam tuj kaptebla aŭ identigebla.

La tuta albumo havas “protestkantan” humoron, sed nur je unua vido de la verdula (naturkonservula) vidpunkto. La plenumantoj subtile sentas kaj liveras al ni laŭ ili neeviteblajn ŝanĝojn sociajn kaj surterajn, kiuj unuflanke dependos de la homoj mem kaj aliflanke povas dependi de io nerefuteble alproksimiĝanta — ŝtormo. Ĉu ni laĉiĝis de tiuj (revolucioj, krizoj…) aŭ ĉu ni dece kaj digne faru ventmuelilojn anstataŭ veterŝirmilojn? Ĉu ni restu “stultaj sklavoj” aŭ io mala, alia — sed kia, kial, kien? — Nepre ne “Malantaŭen”.

Iom da provokado — iam por iuj ŝajna troa — verŝajne estas tio kion la aŭtoroj neprigas por la aŭskultantoj.

Kvazaŭ polemikante kun sia propra grupnomo, la teamanoj klopodas eliri el la magia cirklo de “perditeco” — ni legas sloganon sur paĝo de la akompananta libreto “Ni estas generacio tiel perdita kiel ni agas!” — kaj sensi, trovi vojojn por havi kaj esti — sin mem, sian sorton, sian — nian mondon. Ja “perdita” generacio nomatas tiel ne per ĝi mem sed far tiuj “kontrolistoj”, kiuj perdigas ĝin por siaj propraj ficeloj. Perifrazante tre saĝan eldiron “malbono ekzistas nur por tiuj kiuj estas ties viktimoj”, mi diru “nia generacio perdiĝos nur se ni permesos tion”. Evidente la rana bildo simbolas tiun malekzemplon por niaj pensadoj.

La tuta albumo impresas kiel koncepta albumo, komencante de la unua kanzono Malantaŭen proteste kontraŭ la nunaj kaj videble delongaj kontrolantoj/kontroliloj de la homa vivo, inkluzive la Biblio, timo, senjusta distribuo de valoroj, atakoj kontraŭ libero seksa, moŝtuloj, seksa diskriminacio de virinoj. Senkaŝa sarkasmo kontraŭ tiuj kiuj plej videble tiras nin regrese — kaj plu tra titoloj hokaj kaj atentigaj, ĝis la kvazaŭ rekta neevitebla demando — “Ĉu timigas la ombro?” kaj sensata ŝanĝo — kio burĝonas kaj iam “eksplodigos vian domon”. Ĉu tro timige? Ĉu tro naive?.. La aŭskultanto serĉu siajn pensojn mem.

Bela neologismo “iamio” el unu titolo miksas la ideon de “tempo-spaco” kun “spaco-tempo”. Ĉu temas pri estonto kiu “bruliĝos” kun ni, kaj “ĉio degelos”? Persona sorto interplektiĝas kun tiuj de aliaj, proksimaj kaj foraj. Kaj ni intertempe pensu pri niaj “normalaj/kutimaj” roloj, dum “Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas”, sed kio “savos nin de la raven'”? La kanzonoj pri “amo” temas pri kiel lerni ami, kompreni sian homecon. Kaj mi precipe ŝatas la simple brilan Lulkanto por piratoj, kun la teksto ne nur porbeba.

Konsiderante rektegan referon al Ĝorĝ'-Orŭela averto (Mil naŭcent okdek kvar) — kio reale tute eblas kun ĉiuj ni, se ni konsentos elekti “la plej sekuran lokon — malliberejon”, ni iras al pluraj demandoj en formoj kanzonaj — la aŭtoroj honeste kaj sincere dividas ilin al ni.

Mi ne malemos ripeti, kaj sen reklamcelo, ke Vinilkosmo, kiel ĉiam, eldonis diskon senriproĉan sonkvalite, artkoncepte kaj grafike. La ordinarajn sontrakojn akompanas mp3-aj karaokeoj de ĉiuj titoloj kaj eĉ, laŭ reklamo reteja, iu(j) AVI-video(j) en albumoj por “Eŭropa Unio”. Kaj, kion ŝatos tiuj kiuj emos kune ludi iujn muzikinstrumentojn, ĉiu kanzonteksto provizas respektivajn akordojn — taŭga helpilo por igi ĉi kolekton kantata en konvena amika rondo. Kontraste al iamaj (Sovetiaj/Rusiaj) Esperanto-tendaraj ofte tro “amasaj” kaj ne ĉiam bonkvalitaj — se akceptote, ili kaj ĝuigos kaj sencplenigos niajn Esperanto-komunumanojn. Nur oni ne timu nekutimajn harmoniojn kaj eble por iuj tro komplikajn melodiojn.

Nur en unu verso mi trovis iun nekonvenaĵon pri akuzativa uzo. Mi ne sukcesis trovi la signifon de la uzita kaj sendube grava vorto “asroni” — la aŭskultanto havu ivon diveni ĝin mem.

Andrej Peĉonkin


Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2008

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2008 (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 36 konkursaĵojn de 26 aŭtoroj el 15 landoj — Brazilo, Britio, Burundio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Kazaĥstano, Pollando, Rumanio, Ruslando, Ukrainio, Usono. (Pasintjare partoprenis 24 konkursaĵoj de 20 aŭtoroj el 7 landoj.)

La rezulto de Liro-2008

Originala prozo

Laŭreato

Miĥail Korotkov (Ruslando) pro Io devas okazi

Laŭdaj mencioj

Paul Gubbins (Britio) pro Reunuiĝo
Lenke Szász (Rumanio) pro Tatjana

Originala poezio

Laŭreato

Ljudmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Vintro

Laŭdaj mencioj

Alona Akimenko (Ruslando) pro “Mi deziras atingi l' ĉielon…”
Benoît Philippe (Germanio) pro Triptiko por patro kaj Triptiko por patrin'

Traduka poezio el la rusa lingvo

La konkurso ne okazis, ĉar venis nur unu konkursaĵo.

Traduka prozo el la rusa lingvo (Бемоль de Валерий Брюсов)

Laŭda mencio

Anna Pentus kaj Mati Pentus (Ruslando)

La premio ne estas aljuĝita, ĉar partoprenis nur du konkursaĵoj.

Traduka prozo el la angla lingvo (Aloha Oe de Jack London)

Laŭreato

Scott Page (Usono)

Laŭda mencio

Russ Williams (Pollando)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2011 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2008

Ljudmila Orajevskaja

Vintro

Dormas neĝamasoj ondaj
kaj arbustoj en la kort'.
Kiel blankbarbuloj oldaj
Stakoj staras sur la bord'.

Apudkuras voj' rumora,
malaperis pala sun'.
Kiel se gardist' rigora
la felĉapa venis lun'.

Erupciis svarme steloj
sub la vasta noktkupol'.
Sur viburn' kun ruĝaj beroj
revas pri maten' pirol'. 


Salutenda eldono

Марчек, Стано. Эсперанто прямым методом / Пер. с эсп. Бронислава Чупина; Ил. Линды Марчековой. — Мартин: С. Марчек, 2007. — 114 с., ил.

Laŭ la opinio de kelkaj movadanoj, la lernolibro de Stano Marček estas “furora”… Mi ne legis la libron antaŭe, do estas bona ebleco konatiĝi kun ĝi kaj vidi, kion furoran ĝi enhavas…

La leganton salutas unupaĝa antaŭparolo de la aŭtoro, kiu prezentas la libron kiel porinfanan kaj donas rekomendojn pri ĝia uzado. La rusa lingvo aperas en la libro ne ofte — krom la antaŭparolo nur en kurtaj gramatikaj klarigoj kaj en la (ambaŭdirekta) vortareto.

Tio estas avantaĝo de la libro kaj tute komprenebla afero, ĉar ja temas pri rekta metodo. La signifo de leksemoj kaj gramatikeroj klariĝas per bildoj kaj per vortoj jam konataj el antaŭaj lecionoj.

Amaso da bildoj aparte bonas por infanoj — la aŭtoro bone konas pedagogian psikologion, kiu diras al ni, ke 30% da infanoj havas nur la bildan pensmanieron, 45% uzas la bildan kaj abstraktan-logikan, kaj nur 25% uzas plejparte la logikan pensadon kun aldono de la bilda.

Enestas kelkaj ludoj kaj ludsimilaj taskoj — ekzemple, oni devas kolorigi desegnaĵon konforme al teksto, en kiu priskribatas la koloro de la vestaĵoj de la figuroj en la bildo. En la manoj de sperta instruisto la libro fariĝos vere brila ilo, kiu enuigos nek lernantojn, nek la instruiston mem. Ankaŭ neprofesiaj instruistoj (kiuj ofte gvidas Esperanto-kursojn) profitos de ĝi — interesa libro kun riĉa bildaro kaj ekzercaro allogos lernantojn per si mem kaj plifaciligos la laboron. La libro bone taŭgas ankaŭ kiel helpilo dum memlernado.

Ĝenerale notindas la grafika organizo de la lernolibro. Inter multaj ilustraĵoj estas bone organizita la teksto kun uzo de la atentigaj kursivo kaj graseto. La aŭtoro ankaŭ uzas simbolajn signojn por divers-specaj lernaktivecoj. Ĉi tio faras orientiĝon en la materialo de la libro facila kaj agrabla. Malgranda malavantaĝo estas la modesta nigra-blanka kolora decido, kiu verŝajne havas kialon ne konceptan, sed financan.

Fine de la libro proponatas la paĝo kun adresoj de retaj priesperantaj fontoj, kiuj instigas lernantojn eniri la Esperanto-mondon kaj ne resti izolitaj. Troveblas ankaŭ ilustritaj afiŝoj-tabeloj: komence de la libro — alfabeto, fine — prepozicioj. Ambaŭ estas kopiindaj objektoj — ĉu kiel hejma murbildo, ĉu kiel bildo en la klaso.

Do, la lernilo estas sendube bona. Tre salutendas la ruslingva eldono: jam ekzistantaj ruslingvaj lernolibroj de malmultaj aŭtoroj havas limigitan kvanton, kutime ili orientiĝas al plenkreskuloj kaj al infano ili ŝajnas sekaj, enuigaj kaj malentuziasmigaj. Nun oni havas pli da elekto!

Oksana Burkina


La Ondo de Esperanto en la jaro 2008

La centjariĝon de La Ondo de Esperanto de Aleksandr Saĥarov nia Ondo renkontas kun rekorda nombro da abonantoj.

Danke al la fideleco de niaj legantoj, danke al la bona laborado de niaj perantoj (kaj eble danke al la tarifo, kiu pasintjare ne altiĝis), en la jaro 2008 La Ondo ricevis 573 abonkotizojn, je 34 abonoj pli multe ol en 2007, kaj je 28 abonoj pli multe ol en la jaro 2006 kiam 545 personoj — plej multe ĝis nun — abonis nian magazinon.
  
 
1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
93
91
95
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
452
448
478
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
545
539
573
En plej multaj landoj la abonstatistiko kresk(et)is aŭ ne ŝanĝiĝis. La plej granda kresko estas en Hispanio (+7). Bona kresko estas en Serbio, kie la abonantaro duobliĝis de 6 al 12 (+6), kaj en Brazilo (+5). Maltrankviligas nin la malkresko en Germanio (-7) kaj en Svedio (-3). Entute, La Ondo de Esperanto pasint-jare estis legata en 53 landoj, ankaŭ tio estas nia rekordo.

Jen la landoj kun pli ol dek abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2007):
 
Ruslando 
95 (91) 
Britio
24 (23)
Pollando
62 (59) 
Hispanio
22 (15)
Francio
41 (38) 
Svedio
18 (21)
Germanio 
32 (39) 
Belgio
17 (19)
Finnlando
28 (28) 
Serbio
12 (6)
Brazilo
25 (20) 
Danlando
11 (8)
Italio
25 (22) 
Japanio
11 (13)
Usono
25 (23) 
Litovio
11 (7)

La ĝojon pri la rekordo amarigas la antaŭscio, ke en 2009 nia abonantaro malkreskos. En la kondiĉoj de la monda krizo falas ne nur aĉetoj de aŭtoj, loĝejoj kaj luksaĵoj, sed ankaŭ de kulturaj varoj. Ĉi tion ni konstatas en la venantaj abonlistoj. Ĉu ni sukcesos denove havi pli ol 500 abonantojn? Eble jes, se laŭeble multaj nereabonintoj, traleginte ĉi tiun tekston, tamen decidos spiti la cirkonstancojn kaj reaboni. Se pri La Ondo oni pli aktive informos en kluboj kaj en renkontiĝoj. Se nia Abonhelpa Fonduso ricevos rimedojn por abonigi tiujn, kiuj mem ne povas pagi.

AlKo


Ricevitaj libroj

Adresaro de SAT 2008. — Paris: SAT, 2008. — 48 p. — [Donaco de SAT].

Chmielik, Tomasz. Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007). — Bydgoszcz: Skonpres; Świdnik: Libro-Mondo, 2008. — 56 p. — [Recenzoekzemplero].

Giŝpling, Mikaelo. Vespere: Nova poemaro / Enkond. Vladimir Samodaj. — M.: Impeto, 2008. — 128 p.; 400 ekz. — [Donaco de Svetlana Smetanina].

Jarlibro de Rusia Esperantista Unio 2007. — M.: REU, 2007. — 32 p. — [Aĉeto].

Koutny, Ilona; Brosch, Cyril; Jaskot, Maciej; Vogt, Horst. Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. — Poznań: Prodruk, 2008. — 143 p. — [Donaco de Ilona Koutny].

Lukjanec, Dina. Tremanta stelo: Kantoj, versoj, tradukoj / Komp., antaŭpar. Mikaelo Bronŝtejn. — M.: Impeto, 2008. — 96 p.; 300 ekz. — [Donaco de Svetlana Smetanina]. 


La 11a Internacia Fotokorkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2008 la 11an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 117 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Hispanio, Hungario, Germanio, Koreio, Nederlando, Pollando, Ruslando, Serbio, Svedio.

La 13an de januaro 2009 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro La reto.

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Vladimir Merkulov (Ruslando) pro du pejzaĝoj.

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto):

Bang Jee-Young (Koreio) pro Horo de vojaĝanto.

Laŭdaj mencioj:

Helena Dorota Burchardt (Pollando) pro Ripozo;
Mathias Bethmann (Germanio) pro Fiŝisto kun boato kaj Sunsubiro dum nokto de palacoj en Potsdam;
Federico Faccio Peláez (Nederlando);
José María Salguero Rodríguez (Hispanio) pro Kontraŭsune.

Speciala premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto) pri la temo Vizaĝoj:

Nebojša Stanković (Serbio) pro Studenac 2.

Laŭdaj mencioj:

Barbara Chodera (Pollando) pro Istanbulo — feliĉa homo;
Aleksej Kozlov (Ruslando) pro Kolaziono;
Andrea Ottrok (Hungario).

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO

2009. №2 (172)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2009:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.