Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2009. №10 (180)

Fotis Vladimir Merkulov

Sur la kovrilpaĝo estas aŭtuna foto de Vladimir Merkulov, kiu ricevis la duan premion en nia pasintjara Fotokonkurso. Ĝi ja memorigas al ni pri aŭtuno, kiu nun oras en Eŭropo. Ankaŭ pri la 12a Fotokonkurso jam anoncita (vidu la dorspaĝon). Ankaŭ pri Lev Tolstoj, en kies bieno Jasnaja Poljana estis farita la foto — sekvajare ni ofte rememoros pri Tolstoj okaze de la centa datreveno de lia forpaso.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alrn KrisMia bona konatino urĝe, tuj post la operacio, evakuiĝas el kancerkliniko: tiu estas fermata kadre de ĝenerala reordigo de la medicinaj servoj. Trenante siajn pakojn malsupren de kruta ŝtuparo, ŝi lamentas pri sia malbonŝanco: nova operacio estis fiksita post tri tagoj. Nun neniu scias eĉ pri la morgaŭo. Realista, ŝi ne plendas pri la politiko del personoj, sankciintaj la fermon. Por ŝi la motivo estas klara: al ili plaĉis la loko. La loko vere estas plaĉa: impona germankonstrua domo kun skvaro en la centro de la urbo. Mi kaj ŝi, kaj ili. La distanco senteblas, kaj ĝi ĉiam pligrandiĝas. La pliaĝuloj filozofie konsideras ĝin abismo, la junaj naivuloj strebas ĝin transsalti. Vana afero. Ili estas malproksime. Kaj ili ne konstruas pontojn, ekz. en la formo de kancerkliniko. Iam en prahistoria soveta epoko, priskribita de Aleksandr Solĵenicin (Eble, vi legis lian Kanceran domon?), ili renkontiĝis kun la aliaj en tiuj ejoj de sufero, samkiel, foje, en ejoj de jubilo, laboro kaj amuzo. Hodiaŭ ilia kancerkliniko estas eksterlande, kaj stulte estus meti monon en tiun senprofitan aferon.

Sed koncerne la jubilon (aŭ pli larĝe — la areon de emocioj): elastaj psikologoj, ili metas monon en pli gajnan entreprenon. Ili konstruas grandan kaj firman ponton, kaj tiu ponto nomiĝas: Ni.

— Ni, — diras iliaj specialistoj pri amaslaboro. — Ripetu kune: ni! Kaj vole-nevole, role-nerole la ripetema amaso reproduktas ilian sloganon. La sama amaso neniel sin esprimis, kiam ĝia nafto kaj gaso fakte aparteniĝis al 4–10 familioj. Sed jen tiuj feliĉaj posedantoj ekkverelis kun iuj en Ukrainio, kaj leviĝis la unuiga krio. Ni! Kaj oni pretas militi kontraŭ tiu malafabla Ukrainio, tute fizike kaj samtempe plej platonece, ĉar ne por si, sed por siaj ofendistoj.

Gasa magnato pagas per ŝtelita mono ludistojn kaj trejnistojn el la tuta mondo, ruinigante preterpase, sed ĝisfunde ruslandajn regionojn kaj subfosante la bazon del nacia sporto, sed li pagas ankaŭ karesan iluzion, kiun oni nomas venko, kaj ni leviĝas ekstaze en fantoma komuneco kaj krias: ni. “Ni” estas perfekta masko. Ni — ŝtelistoj kaj priŝtelitoj, boaoj kaj kunikloj, puloj kaj pugoj — pitoreska maskobalo: trinku bieron kaj kriu kune “all together now”, kaj vi estos bonaj patriotoj, preskaŭ fratoj al viaj samlandanoj en Londono, Davoso kaj Filadelfio.

Tia estas nia nova rusa patriotismo, iom bizara por nekutima rigardo, iom virtuala en la senco de la senco, sed ja vera ponto super la vera fendaĵo.

Alen Kris


Elzbieta KarczewskaLa 94a UK: Dolĉa estas la sukceso

Elżbieta Karczewska respondas

Malgraŭ la granda okupateco, la vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj la ĉefa motoro de la 94a Universala Kongreso de Esperanto, Elżbieta Karczewska, afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo pri la kongreso, kiun multaj taksis la plej sukcesa UK en ĉi tiu jarcento.

Ĉu vi atendis tiom da laboro, kiam vi engaĝiĝis en la agadon de LKK?

Mi estas entuziasmulino, kaj mi ĉiam laboras same forte. Se mia laboro interesas min, mi ne ŝparas la tempon eĉ posttagmeze kaj nokte; se ĝi enuigas min, mi ŝanĝas la laborpostenon. Trifoje en mia vivo mi ŝanĝis la postenon: ĉiam pro dubo, ĉu mi plu ŝatas mian laboron. Se temas pri LKK, mi ne havis elekton. Iun tagon post la Jokohama UK oni informis min, oficistinon de la urbodomo, ke por mi estas kreita nova posteno — prokuristino de la urbestro pri la 94a UK. Pli frue mi laboris en la departemento de medioprotektado. Do, mi simple ŝanĝis la ĉambron kaj daŭre laboris.

Kiujn ĉefajn problemojn frontis LKK?

La plej gravaj el ili estas homaj emocioj kaj ambicioj. Kiam Bjalistokaj aktivuloj renkontiĝis unuafoje, ili ĉefe diskutis pri la konsisto de LKK. Ĉu pli valoras por la organizado loka krokodilo plena de bona volo kaj povo, aŭ konata pola esperantisto vivanta malproksime? Kiu devas esti la prezidanto? Volontuloj estas homoj, kiuj “povas” sed neniam “devas”. Iujn ŝokis, ke kiel la prezidanto de LKK en Bjalistoko estis elektita neesperantisto. Dum la formiĝo de LKK oni ne diskutis ĝian rolon, ĉar tiam neniu estis certa, kiuj taskoj apartenos ĝuste al LKK. Ni logike devus aranĝi ĉion eblan surloke, ĉar ni estas lokaj “spertuloj”. Nur tri personoj partoprenis antaŭe almenaŭ unu UKon kaj ili devis komenci la diskuton, kion LKK devas ripeti kaj kion ŝanĝi en Bjalistoko.

Kiujn impresojn vi havas pri la preparo kaj okazigo de la kongreso?

Ĉiutage mi lernis ion novan. Mia urbestro subtenis finance aŭ morale diversajn ideojn, sed komence iu devis pripensi ilin. Pro manko de sperto ni agis intuicie. Kompreneble ekzistis kongresa operaciaro, sed ĝi en multaj punktoj evidentiĝis tro teoria aŭ eĉ ne plu valida. Ofte ni sentis sin senfortaj. Ekzemple, artistoj, kiuj proponis siajn spektaklojn, ne kredis, ke ni longe ne povis paroli pri mono, ĉar la kongresa buĝeto iĝis konata nur en aprilo 2009. Danke al la pli frua partopreno en diversaj konkursoj LKK povis trioble pligrandigi la sumon, buĝetitan de UEA por la arta programo. Multaj samideanoj proponis siajn proprajn projektojn. Ne ĉiuj estis akcepteblaj por LKK, sed homoj insistis serĉante subtenon ĉe “altaj instancoj”. Ĝenerale, la esperantistoj ne scias, kiel UEA dividas taskojn. Okazis longa, malagrabla por LKK, diskuto pri prezoj de servoj. Ni decidis ne engaĝi nin publike, kaj kelkaj traktis tion ne kiel prudenton, sed kiel malfortecon. Konata samideano publike nomis nin “kolektantoj de terpomoj, ne organizantoj”. Post la UK evidentiĝis, ke tamen organizantoj…

Kiam io negativa okazas, unue mi havas impreson, ke mia mondo rompiĝas, kaj mi ne estas sufiĉe forta virino. Ege plaĉis al mi la diraĵo de KKS: “Ni ne serĉu kulpanton, ni serĉu solvon”.

Kio, laŭ vi, estas la ĉefa rezulto de la kongreso?

La situo de la naskiĝurbo de Zamenhof ne estas favora por turistoj. Por logi ilin ni serĉas ion unikan, kion ne havas la mondo. Ĝuste la esperantista mondkongreso estis speciala oferto por specialaj gastoj. Ili venis, vidis, venkis siajn dubojn, kaj nun ili iĝis niaj heroldoj. La mondo ekaŭdas, kiel bela estas Bjalistoko kaj ke valoras reveni tien kun familianoj kaj geamikoj. Iu skribis al mi rete, ke la kongreso devas daŭri du semajnojn. Mi estas certa, ke temis ne pri kongresaj prelegoj, sed pri manko de tempo por admiri la urbon, sidi trankvile en loka restoracieto kaj gustumi lokajn specialaĵojn, viziti lokajn vendejojn kaj kompari prezojn. Svisa kolego Andy K. demandis, ĉu la urbestro vere ŝatas Esperanton. Laŭ mia opinio, li estas simple bona estro kaj subtenas ĉiun pozitivan agadon por la disvolviĝo de la urbo. Saĝa urba politiko ne dependas de la amo de la urbestro sed de lia saĝo.

La 2an de aŭgusto por la ordinara kongresano la 94a UK estis jam historia fakto, sed eble ne por LKK?..

Reiris hejmen la aliurbaj membroj de LKK. La 3an de aŭgusto LKK-ano Roberto skribis: “post dusemajna taga kaj nokta kongresa laboro mi ne povas reveni al la prozo de vivo. Mi volonte revenus Bjalistokon!”

Sekvis postkongresaj ekskursoj, postkongreso en Malborko kaj poste familioj rericevis siajn patrojn kaj patrinojn por libertempi komune. Jam iomete libertempis ĉiuj krom mi. Unupersone mi respondecis pri la havaĵo de la tuta Politekniko, kiu restis je la dispono de la kongreso. Kun tremo de l' koro mi kontrolis kun administra komisiito ĉiujn ĉambrojn, koridorojn por noti eventualajn mankojn aŭ detruojn. Danke al Dio, ĉio estis en ordo, nur la verdaĵon oni devas renovigi. Venis pagataj realigantoj de la programo por ricevi monon. Estus afable danki al ĉiuj, kiuj propravole, senpage, diversmaniere helpis aranĝi, subtenis finance. Venis petleteroj de tiuj, kiuj dum la kongreso perdis jakojn, ombrelojn, fotilojn, okulvitrojn…

En Bjalistoko restis por kelkaj tagoj pro diversaj kialoj kelkaj eksterlandaj samideanoj. Feliĉe lokaj esperantistoj havis ankoraŭ tempon por ili.

Irante la renkontiĝon ĉe la Politekniko mi hazarde renkontis junan volontulinon, kiu biciklis tra lerneja verdaĵo. Ŝi diris, ke ŝi faras “romantikan vojaĝon en la pasinteco, pensante: UK — revenu!”

Post la kongreso venis ankoraŭ el eksterlando pakoj kun libroj senditaj sen la interkonsento kun la organizantoj al la libroservo kaj malĝuste adresitaj. Aliaj ĝustatempe sendis librojn por vendado sed ili “naive” trotaksis la eblecon de vendado — eĉ dum la kongreso en la libroservo oni ne vendas centojn de la samaj titoloj.

La kongreso estis la ĉefa ĉi-jara evento en Esperantujo. Ĉu la esperantistaj amaskomunikiloj adekvate informadis pri la kongreso?

Ne estas facile varbi al la kongreso. Antaŭ unu jaro, en Roterdamo kelkaj diris: “mi jam estis tie, venos la samaj homoj, kantos la samaj kantistoj…”

Kiu ĵurnalisto povus antaŭvidi, kio okazis en Bjalistoko? Jes, ekzistas iu rutina kongresa skemo, kiun ni sekvis, sed la ŝanĝoj estas eblaj, bonvenaj kaj eĉ necesaj en neatenditaj momentoj.

Dum la kongreso okazas la programo, sed ankaŭ kelkaj incidentoj. Bedaŭrinde, niaj retaj amaskomunikiloj ofte raportis ne pri gravaj, longe atenditaj pozitivaj aferoj, sed pri stultaĵoj faritaj de junularo. Oni tuj difinis ilin “antisemitismo” kaj “atakoj de vandaloj”, ktp. Finfine, policistoj kaptis 16-jaran knabon, kiu ĵetis glason da farbo al la monumento de Zamenhof. Ni planas iri lian lernejon por demandi lin publike: kio vekis lian agreson? Ĉu li vere sentas malamon al Zamenhof? Kontraŭ kio li tiamaniere protestas? Al policistoj li diris, ke li ne scias la kaŭzon de sia faro. Kiam li faris tion, li ne estis plenkreska.

Kelkaj gastoj aŭdis pri tiuj incidentoj nur post sia reveno hejmen. Ili miris, ĉar surloke ili ĝuis nur la kongresan etoson.

Kaj la lokaj kaj pollandaj gazetoj, radioj kaj televidoj?..

Dum en- kaj eksterlandaj aranĝoj, kiam prezentis sin Bjalistoko, oni ĉiam substrekis gravan rolon de Esperanto en la pasinteco kaj por la estonteco.

Mi kelkfoje akre diskutis kun lokaj ĵurnalistoj, kiuj opiniis, ke la urbestraro en Bjalistoko ne sufiĉe vaste reklamas la 94an UKon. Mi opiniis, ke ne estas rolo de la urbestro varbi kongresanojn. Bjalistokanoj devis strebi por bone prezenti sian urbon al gastoj. La organizantoj edukis urbanojn pri Esperanto, rakontis pri la pasintaj UKoj, donis ŝancon partopreni parteton de la kongreso. Tio okazis danke al loka gazetaro kaj aliaj amaskomunikiloj, kiuj informis pri la progreso de preparoj. Nun dependas de homoj: se al ili plaĉis tio, kion ili vidis dum nia UK, bjalistokanoj komencos lerni Esperanton kaj eble venos post unu jaro al Kopenhago. Multaj lokaj volontuloj jam deklaris, ekzemple, ke ili partoprenos venontjare la 77an Italan kongreson.

Laŭ mia frato, ĉiutage oni povis spekti ion en la televido pri la 94a UK. Certe en Bjalistoko oni sufiĉe multe montris, skribis kaj rakontis… Kaj en Pollando ĝenerale? Mia ĉefino ripozis en montaro kaj tie ŝi, spektante tutlandan televidon, vidis raporton pri la kongreso. Poste ĉe Mazuraj Lagoj ŝi legis ĉiutage ion en gazetaro. Miaj familianoj el diversaj urboj post la legado/spektado de informoj pri UK telefonis plurfoje al mi, sed mi neniam povis paroli kun ili, ĉar mia kongresa labortago komenciĝis je la sesa matene kaj finiĝis post la noktomezo.

Kaj la ordinaraj kongresanoj… Kiajn opiniojn ili havas?

Nia novaĵo estis Libro de plendoj kaj deziroj. Ĝi estis en la akceptejo je dispono de ĉiuj. Imagu, ke ĉiuj enskriboj estis nur pozitivaj. Neniu malkontenta skribis al ni letere. Pro sia konstrua kritiko konata estas la germanino Nora C., sed ankaŭ ŝi ĉi-foje kaptis mian koron nur gratulante.

Aliaj germanoj retumis: “Nun mi jam estas kelkajn tagojn hejme, kaj pli kaj pli la kutima vivo denove plenumas miajn tagojn, sed la bela UK, bonege organizita, daŭras en mia kapo. Mi jam al vi diris en Bjalistoko, ke vi admirinde organizis kaj realigis ĉion. Gratulon por via plena sukceso! Klaus kaj mi en la aviadilo lasis preterpasi la tutan kongreson mense, kaj ankaŭ Klaus estis plena de laŭdo por via organizado”.

Bruĉjo C. el Italio skribis “Denove dankon por la plej bela el miaj 22 UKoj”. Kiu partoprenis 22 UK-ojn estas por mi aŭtoritato. Liaj laŭdoj estas ege valoraj.

La konsilanto de la Slovakia ambasado en Bruselo Jan Reinvart organizis kun la Pollanda Ambasadejo kaj belgaj esperantistoj la 8an de septembro kunvenon omaĝe al la 94a UK kaj al la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Similan aranĝon organizas la 18an de septembro Munkena Esperanto-Klubo kun la Pollanda Kulturcentro kaj Pollanda konsulejo en Munkeno. Ili ricevis de ni multe da materialo pri Bjalistoko, Podlahio kaj ĝenerale pri Pollando. Ĉiuj petleteroj de organizantoj de eventoj enhavis informojn, ke ili dezirus diskonigi siajn bonajn impresojn el Bjalistoko.

La 94a UK havis pli grandan subtenon de la urbaj instancoj ol kutime. Ĉu Esperanto estas plu subtenota en la naskiĝurbo de Zamenhof?

Bjalistoko subtenas Esperanton diversmaniere. Kiel oficistino de la urbodomo mi klopodas enkonduki en la venontjaran komunuman buĝeton monon por la Esperanta televido kaj por esperantologia konferenco. Bjalistoka Esperanto-Societo ĉiujare partoprenas urban konkurson, danke al kiu ni ricevas komunuman monon por subteni niajn aranĝojn. Kun plezuro mi observas la novan Zamenhof-Centron. Malrapide sed decideme ili enkondukas novajn formojn de laboro, novajn temojn inter kiuj brilas Esperanto. Przemek Wierzbowski komencis instrui Esperanton al ĉiuj laborantaj en la Centro. En oktobro oni komencos Esperanto-staĝon por junularo. Paŝon post paŝo…

Kiujn interesajn eventojn en la urbo vi povas rekomendi al niaj legantoj?

Venu al ni la 11an de decembro por partopreni niajn 10ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn. Ĉi-jare ili daŭros kvin tagojn. Legu la programon en: http://www.espero.bialystok.pl. La aranĝo estos familia: tio signifas, ke ni ne postulas aliĝkotizon sed volonte helpos trovi loĝlokon por ĉiuj.

La lasta demando, iom fantazia. Se tempomaŝino portus vin al la jaro 2007, ĉu vi denove enjungus vin inter la tirĉevalojn de la kongresa ĉaro?

Tiuj, kiuj jam travivis ion similan, scias, kiel dolĉa estas la sukceso. Jes, mi volonte organizus ankoraŭfoje UKon en Bjalistoko. Mia urbestro invitis ĉiujn post dek jaroj!

Kvar pliaj prikongresaj tekstoj el La Ondo de Esperanto

  • En la naskiĝurbo de doktoro Esperanto (Raporto de Aleksander Korĵenkov)
  • Bjalistoko en literaturo (Eseo de Jolanta Szczygieł-Rogowska)
  • La kultura programo de la Bjalistoka Kongreso (Artikolo de Ela Karczewska)
  • Mirinda kongreso en la naskiĝurbo de Zamenhof (Prikongresa raporto de Jukka Pietiläinen)


  • Legu pri pli fruaj Universalaj Kongresoj (ekde la 1991a jaro) en nia kongresa rubriko.


    La Kimra parlamento diskriminacias la kirman lingvonLa kimra malaperos en la kimra parlamento

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    Ekde la starigo de parlamento en Kimrio, la loka lingvo, la kimra, spertis renovigon. Unu el la atingoj venis lastjare kiam la Eŭropa Unio akceptis la kimran kiel kun-oficialan lingvon. La plej parolata kelta lingvo nun havas la saman statuson en la EU-instancoj kiel la kataluna, eŭska kaj galega. La parolantoj de la kun-oficialaj lingvoj rajtas skribi al la EU-instancoj gepatra-lingve kaj ricevi respondon en sia lingvo. Ministroj, kiuj parolas tiujn lingvojn, rajtas ilin paroli en la konsilio de ministroj.

    Eĉ se la decido estas nur simbola, ĝi estas grava simbolo. Ĝi montras kiel la kimra progresas kiel leĝa kaj administracia lingvo. Multe da tiu progreso baziĝas sur la profesiiĝo de tradukistoj danke al la novaj kimraj institucioj. Tradukistoj ne nur kreis novajn terminojn por juraj konceptoj, ili ankaŭ profesiiĝis en sia laboro. Tamen nun venas nova minaco al la lingvo. Oficiale la kimra parlamento promesis traduki ĉiujn paroladojn en la plenkunsidoj. Spite al ĉi tiu promeso, la oficejo de la parlamento decidis ekde 2010 traduki nur el la kimra anglen. La decidantoj argumentas ke la kimralingvanoj ja parolas la anglan kaj pro tio ne necesas traduki kimren el la angla (nur anglen el la kimra). Tiu decido, laŭ la oficejo de la parlamento, ŝparos ĉirkaŭ 250 mil britajn pundojn.

    Iu ajn decido pri lingvo ĉiam estas ege tikla, certe se temas pri malegala traktado de lingvo parolata de ĉ. 600 mil homoj. Ankaŭ aldoniĝas jarcenta historio de malfavora traktado fare de la politika kaj leĝa ĉirkaŭaĵo. Pro tia historio aŭdiĝas laŭtaj protestoj spite al la fakto, ke la decido estis farita dum la kvieta somerperiodo. Oni rajte kritikas la malegalan traktadon de la kimralingvanoj. Kial ankaŭ ili ne rajtas legi la debatojn de sia parlamento gepatralingve?

    Nova argumento estas la kontribuo de la dulingvaj debatoj al aŭtomataj liberaj tradukservoj. Jam Google Translate komencis uzi tiun formon: http://translate.google.com. La kimra estas unu el 51 lingvoj inter kiuj eblas traduki. 


    Ĉu komisionano por multlingvismo?

    Dafydd ab Iago el Bruselo

    Ekde januaro 2007 la Eŭropa Unio havas apartan komisionanon pri multlingvismo. Tiam aldoniĝis la bulgara, rumana kaj irlanda al la aro da oficialaj lingvoj (nun 23), kaj la Eŭropa Komisiono bezonis altnivelan respondeculon pri lingva politiko. Laŭ la prezidanto de la Komisiono, Jose Manuel Barroso, tiutempe la komisionano pri multlingvismo estis nepra por pli bone prizorgi la lingvan politikon de la Unio.

    Aŭdiĝas onidiroj, laŭ kiuj ne plu estas dezirata komisionano pri multlingvismo post la renovigo de la nuna komisiono. La nuna komisionano, Leonard Orban, ne plu estos proponata de sia lando. Ankaŭ neniu membro-ŝtato volas la postenon — kiu estas vidata kvazaŭ kiel “ofendo”, ĉar “negrava”. La onidiroj jam estas tiom aŭdeblaj, ke venas protestoj el nebruselaj organizaĵoj. Unu el la protestantoj estas la Reto por Promocii Lingvan Diversecon (NPLD laŭ la anglaj sigloj).

    “Ĉiuj lingvoj devus ricevi egalan gravecon. Ili estas la bazŝtonoj de Eŭropo kaj kontribuas al originalaj sociaj interrilatoj. Komisionano pri multlingvismo helpas, certigante tion ĉi”, — diris la direktoro de la neregistara organizaĵo Meirion Prys Jones. La timo estas ke sen altnivela respondeculo, multlingvismo ne estos je la pinto de la politika tagordo.

    Tamen estas aliaj voĉoj en Bruselo, laŭ kiuj Orban ne estis bona defendanto de lingvaj rajtoj kaj multlingvismo. La lasta ekzemplo estas la timo de la Komisiono enmiksiĝi kontraŭ la diskriminacia slovaka lingvo-leĝo (vidu la aŭgustan-septembran Ondon, p. 16).

    Jam pli frue en ĉi tiu jaro Orban kunvenis kun kolegoj por starigi oficiale “neŭtralan” starpunkton. Laŭ fontoj en Bruselo, Orban estas serĉanta novan postenon en Bruselo kaj ne volas kolerigi iun ajn. Ankaŭ la prezidanto de la Komisiono, Barroso, ne volas kolerigi membro-ŝtatojn kiuj ankoraŭ ne konfirmis sian subtenon. 


    Zamenhof, ne nur “naiva revanto”

    Aleksander Korzhenkov. HomaranoKorĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009. — 320 paĝoj. — (Serio Scio; №8).

    Mi recenzas certe la plej bonan biografion de Zamenhof verkitan ĝis nun. Ĝi konsistas el 15 ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro esence analizas tri vastajn problemojn: la striktan biografion, la lingvajn reformojn (pri kiuj mi ne okupiĝos) kaj la ideologion de Zamenhof. La verko kun la apoteka precizeco strebas ĝuste strukturi la faktojn pri la vivo de la Majstro, kiel neniam antaŭe, sed antaŭ ĉio ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof.

    En la tradicia diskurso, ripetata de Ziółkowska, Boulton, Centassi, Masson kaj aliaj (kun kelkaj esceptoj) ni havas pli malpli ĉiam ripetiĝantan apologian skemon konstruitan komence surbaze de la fama letero de Zamenhof el 1895 al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, do unue Bjalistoko kun la multnacia loĝantaro, poste mizera vivo de la Varsovia kuracisto (sic!), poste ni vidas la noblan strategion de Zamenhof lanĉi la homaranismon, kiu potenciale konstruos la mondon sen konfliktoj, dank' al la internacia lingvo Esperanto…

    Feliĉe, Aleksander Korĵenkov ne iras per ĉi tiu tradicia vojo à la Borovko, kiun “plibeligis” post Zamenhof esperantistoj mem, ne por montri la strebojn de Zamenhof, sed por firmigi sian esperantan identecon for de judaismo. Korĵenkov, komencante sian verkon, pafas trafe kaj ĝuste tuj per la letero de Zamenhof el 1905 al Alfred Michaux kaj tiel komencas sian rakonton pri Zamenhof. Ĉio ĉi ŝanĝas ĝisnunan apologian perspektivon pri la Majstro.

    Korĵenkov faras ankaŭ pli malpli historian skizon de la “juda” geografio de la Ruslanda Imperio, kie subite dum la imperiestrado de Katerina la Granda aperis en Ruslando 1.200.000 judoj, antaŭe ne konataj grandskale en la imperio. Kaŭzis tion dispartigo de Pollando kaj Litvo (1772–1795), per kiu pollandaj kaj litvaj judoj estas metitaj en tiel nomata Ĉerta osedlosti, tio estas en la larĝa zono de la Balta al la Nigra Maro, sen ebleco ŝanĝi loĝlokon. Ili grandparte estis iam “polaj” judoj, kiuj post la politikaj intervenoj de Ruslando, Pruslando kaj Aŭstrio kontraŭ la Respubliko de Du Popoloj (konfederacio de Pollando kaj Litvo) fariĝis ekde la fino de la 18a jarcento “civitanoj” de tiuj tri Imperioj, sed grandparte ruslandanoj.

    Grava afero montrita de Korĵenkov estas la aparta grupo de la judoj en la norda parto de Ĉerta osedlosti, kiujn Korĵenkov ĝuste nomas litvakoj (p. 27), el kiuj devenas Lazaro Ludoviko kaj Klara. Ili diferenciĝis de la ĥasidoj (sud-orienta Pollando, okcidenta Ukrainio) kaj de “progresemaj” judoj sub la influo de Haskala. Li mencias diversajn ideologiajn judajn vojoj de cionismo ĝis BUND. Tio aparte gravas, ĉar neniu povus ĝuste kompreni la konfliktojn judan-polan-rusan sen scii pri litvakoj, kiuj komencis okupadi en la Imperio la rolon de rusigistoj de la poloj, ofte en gravaj imperiaj postenoj. Objektive Korĵenkov notas tiujn esencajn kaj negativajn por poloj ŝanĝojn en la “mentaleco” de litvakoj jene: “Post la ribelo [de Poloj kontraŭ Rusoj — WŻ] en 1863–1864 litvakoj ricevis pli da fido ĉe la Ruslanda administracio, ĉar ili plejparte ne subtenis la ribelantojn. Pluraj polaj instruistoj estis maldungitaj [200 mil poloj estis ekzilitaj al Siberio — WŻ], kaj Marko Zamenhof ricevis instruistan postenon en la gimnazio de Bjalistoko, kaj tiel ekapartenis al la klaso de Ruslandaj ŝtatoficistoj” (p. 29). En tiu ĉi nova politika kaj socia pozicio de litvakoj oni devas serĉi la fontojn de la konflikto inter Zamenhof kaj Pola Esperantisto. La kritiko de Talmudo estis nur primitiva preteksto por montri starpunkton de polaj esperantistaj naciistoj vid-al-vide al litvakoj (p. 256–258).

    Ni ne forgesu, ke ĉio ĉi okazas sur la fono de la kreskanta antisemitismo en la tuta Eŭropo (la afero de Dreyfus en Francio) kaj en Ruslando mem, kiam post la murdo de la imperiestro Aleksandro II oni akuzis la judojn pri la atenco, kvankam la atencon faris la “pola beloruso” Ignacy Hryniewicki el la organizo Narodnaja Volja, kaj ekde tiam komenciĝis pogromoj. Mi mencias tiun kontribuon de Korĵenkov kiel tre gravan, kvankam iom diskutindan el la pola vidpunkto. Mi ĉi tie ne kritikas lian starpunkton, sed mi substrekas, ke Korĵenkov kuraĝe metas en la biografion de Zamenhof novajn cirkonstancojn por pli bone fiksi Zamenhofon en la epoko de la eksplodantaj imperioj, kion ofte ne komprenas okcidentaj kaj japanaj zamenhofologoj.

    En la libro aperas biografiaj novaĵoj, kiuj praktike ŝanĝas ne multon en la Zamenhofa vivo, sed atestas pri la precizeco de la aŭtoro serĉi kaj kontroli novajn fontojn pri Zamenhof, ekzemple, ke la familio de Zamenhof (malkovro de Zbigniew Romaniuk) devenas ne de Tykocin, sed de Suwałki (p. 28).

    Multfoje Korĵenkov refutas ofte senbazajn atestojn kaj legendojn pri la vivo de Zamenhof: pri la bruligo de la manuskriptoj fare de lia patro (p. 47), pri la cionismaj poemoj de Zamenhof (p. 45), pri la maldungo de Marko de la posteno de la cenzuristo pro la afero ligita kun aĉetado de alkoholaĵoj fare de Aleksandro III (p. 56) ktp.

    Aleksander Korzhenkov prezentas Homaranon en Bjalistoko (Fotis Vitautas Shilas)Ĉiujn biografiajn dubojn Korĵenkov komentarias en la abundaj, dokumentitaj notoj, dignaj de scienca disertacio sur la paĝoj 278–312, kie li montras aldone sian personan engaĝiĝon trastudi arkivojn en Peterburgo, Moskvo, Grodno kaj Kaŭno, kie teorie oni povus ion ankoraŭ trovi pri la Majstro. Abrupte aperas en la tute nova perspektivo la Grodna periodo de Zamenhof, kie Korĵenkov malkovras malentuziasmiĝon de Zamenhof pri “nia afero”, kiu ŝanĝiĝas abrupte post la subskribo de la kontrakto kun la Pariza eldonejo Hachette (p. 110–121) kiu garantiis al Zamenhof relative dignan vivon. Eĉ se la priskribo de la Grodna periodo povas ŝajni iom troiga, la aŭtoro konsekvence analizas — kaj tio ankaŭ estas io tute nova en ĉiuj ĝisnunaj biografioj de Zamenhof — liajn spiritan kaj materian vivojn kune. Estas vero, ke komence de sia profesia vivo Zamenhof gajnis malmulte, kaj ke sen la helpo de la bopatro eble li devus eĉ ŝanĝi sian profesion, sed ankaŭ estas vero, ke de lia kvardeka vivojaro ŝanĝiĝas liaj financaj problemoj. La apologia tradicia diskurso pri Zamenhof lasas al ni la bildon de Zamenhof kiel povrulo, dum la aŭtoro de Esperanto sukcesas eduki siajn du infanojn en la Laŭzana universitato kaj kelkfoje ripozi en la kuraclokoj en la verda Silezio, kio tiutempe eblis nur inter prosperaj judoj.

    Mi volas nun turni mian atenton je pli grava temaro, kiun tuŝas abunde la verko de Korĵenkov, nome je la deĉifrado de la hilelismo/homaranismo. Denove Korĵenkov aperas kiel perfekta serĉanto, kiu studas kaj komparas ĉiujn vortojn kaj ideojn lasitajn de Zamenhof. Ni havas ordigitan kronologion de lia ideologio: ni rimarkas kiel Zamenhof ĉiufoje ŝanĝas la publikon (unue li turnas sin al judoj, poste al esperantistoj, fine al homoj “de bona volo”), ĉiufoje ŝanĝante akcentojn de sia filozofiumado (komence solvi la judan problemon, poste unuigi l' homaron, fine krei “la novan popolon”) ktp.

    La deĉifrado de la penso de Zamenhof ne estas facila, kaj mi pensas, ke Korĵenkov (sed verdire, ĝis nun neniu alia) ne scipovis ekzegezi la penson de Zamenhof.

    Dekoj da esperantistoj dronas en la supozoj, kion volis esprimi Zamenhof en la homaranismo. Oni serĉas senfine la fontojn de lia scio, sed vane. Zamenhof, ĉampiono de la kamuflado, permesas al ni nenion diveni. Korĵenkov montras supozojn de Igorj Simonov, ke Zamenhof ĉerpis ideojn pri la religia unueco de la rusa filozofo Vladimir Solovjov kaj de la judgermano Hermann Cohen (p. 274–276). Poste aperas kelkaj aliaj aŭtoroj kiuj supozas, ke fontojn de la scio de Zamenhof ni povas eventuale trovi ĉi tie aŭ alie. Korĵenkov mem ne donas la respondon, ĉar li ĝin ne konas; li modeste kaj honeste lasas nin kun ĉiam ne solvita demandaro homaranisma.

    La nova biografio de Zamenhof verkita de Aleksander Korĵenkov, kiel neniu antaŭa, estas majstra verko verkita kun la benediktana pacienco, precizeco kaj fontaj pruvoj. Ĝi estas eldonita perfekte, kaj kvankam verkita sub la premo de tempo, ĝi plenumas ĉiujn eldonajn postulojn, kaj mi ne plendas pro la manko de la indekso. Aldone ĝi enhavas du tre gravajn kaj novajn trajtojn ĝis nun ne konatajn en Esperantujo.

    Unue, ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof, do ne plu Varsovia okulisto, sed la judo de geto; ne plu amiko de la tuta homaro, sed foje cionisto, foje “kosmopolito”; ne nur “naiva revanto”, sed realisto; ne malriĉa kompatindulo, sed homo scipovanta perfekte regi siajn en- kaj elspezojn; kaj kiu fine de sia vivo, post la glora entrepreno “plibonigi” la homaron, aperas kiel malsana homo, laca de la vivo.

    Due, ĝi montras — nekredeble malfacilan por deĉifri ĝin — la filozofian strebadon de Zamenhof konstrui la novan “filozofion”, kaj Korĵenkov perfekte scipovas distanciĝi de absurdaj konkludoj kun la konscio esprimita en la lastaj frazoj, pri la granda laboro, kiu restas farenda de zamenhofologoj.

    La verko de Aleksander Korĵenkov pri Ludoviko Zamenhof fermas la epokon de la erarvoja apologia kaj finvenkisma diskurso pri Zamenhof, kiu servis montri Zamenhofon disde la juda problemaro de la epoko, kiel nur la kreinton de la internacia lingvo Esperanto, kaj malfermas la vojon al la nesolvitaj ĝis nun teorie kaj praktike problemoj de gentaj studoj, kion dum sia tuta vivo celis Zamenhof, kaj kie la nocio gento apartenas al unu el la plej esencaj. Mi rekomendas la libron Homarano al ĉiuj, kiuj esprimiĝas pri Zamenhof, foje sen scii pri kio ili esprimiĝas.

    Walter Żelazny (Francio/Pollando) 


    Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (14)

    de Halina Gorecka

    Legu la antaŭajn ĉapitrojn

    De reĝlando al imperio

    La Viena kongreso (1815), nomata “dancanta” pro la emo de la kongresanoj al baloj, signis limon de ŝtorma epoko. La granda korsikano, pacigita per la unuigitaj fortoj, estis ekzilita al la insulo Sankta Helena.

    Anstataŭ Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio, dissolvita en 1806, en 1815 aperis la Germana Unio kun 39 sendependaj ŝtat(et)oj. La gvidan rolon en ĝi havis Aŭstrio, kio malkontentigis Pruslandon.

    BismarkoEn 1862 Otto von Bismarck (1815– 1898) iĝis ĉefministro de Pruslando. La rivaleco inter Aŭstrio kaj Pruslando kondukis en 1866 al malkaŝa milito, en kiu la Pruslanda armeo frakasis la Aŭstrian. Anstataŭ la Germana Unio en 1867, laŭ la iniciato de Bismarck, estis kreita la Nordgermana Unio, al kiu aliĝis krom Pruslando, ankaŭ etaj ŝtatoj de Norda Germanio.

    La 19an de julio 1870, danke al lerta misinformado de Bismarck, Francio deklaris militon al la Unio, kaj la Pruslanda armeo rapide venkis la armeon de Napoleono III. La 18an de januaro 1871 en Versajlo fondiĝis la Germana Imperio kun Vilhelmo I (1797–1888) kiel la Imperiestro kaj Bismarck kiel la Regna Kanceliero. Al ĝi baldaŭ aliĝis preskaŭ ĉiuj germanaj ŝtatoj krom Aŭstrio.

    Bismarck efektivigis pragmatan politikon, kies celo estis unuigo de la malfirma imperio. Novaj leĝoj unuecigis la justicon, ekonomion, administradon kaj monsistemon.

    Ordinara provinco

    En 1878 la Okcidenta kaj Orienta Pruslando denove iĝis apartaj provincoj. La Orienta Pruslando havis agrikulturan karakteron. Meze de la 19a jarcento ĝia urba loĝantaro konsistigis nur 11%, kompare kun 26% en Vestfalio, 28% en Saksio kaj 37% en Brandenburgio.

    En 1875 en la Orienta Pruslando loĝis germanparolantoj 73,48%, polparolantoj 18,39% kaj litovparolantoj 8,11%. En 1900 el 1.996.626 loĝantoj estis 1.698.465 luteranoj, 269.196 romkatolikoj kaj 13.877 hebreoj. La malaltgermana dialekto dominis en la Orienta Pruslando, la altgermanan oni parolis en Varmio. Pollingvanoj loĝis ĉefe en la sudo (Mazurio kaj Varmio), kaj litovoj en la nord-oriento (Litovio Minora). La prusa etno estis delonge germanigita (parte litovigita) kaj la antikva prusa lingvo mortis en la 18a jarcento.

    La konstruado de la fervojo Berlino-Kenigsbergo en 1853 kontribuis al vastigo de la merkato kaj stimulis evoluigon de la orienpruslanda brutbredado.

    En la provinco oni bredis ŝafojn kaj bovojn. Distingiĝis du centroj de ĉevalbredado: nord-oriente (Ebenrode, Tilsit, Ragnit) oni bredis kurĉevalojn, okcidente (Rössel, Marienburg, Elbing) oni specialiĝis pri laborĉevaloj. Famon ricevis la kurĉevaloj el Trakehn.

    Estis efektivigata grundplibonigo, drenado, konstruado de kanaloj, ĉio ĉi ebligis uzadon de tero por grenplantado. La Orienta Pruslando plene kontentigis siajn bezonojn pri tritiko kaj eĉ havis superrestaĵon. De tre longa tempo ĉi tie ĝuis renomon bierproduktado. En 1824 en Kenigsbergo funkciis 85 bierfarejoj, ilia nombro plu kreskis. Unu el popularaj specoj de biero nomiĝis Ostmark. La ĉefa bierproduktado estis en la bieno Ponart, ĉi tie estis konstruita bierfabriko kun famaj keloj, kiuj tenis malvarmon pro proksime situantaj deponejoj de la natura glacio. Komence de la 20a jc. ĝi iĝis la ĉefa produktejo en la tuta nord-oriento de Germanio, 90% da produktado konsistigis la speciala marta biero.

    En 1830 en Kenigsbergo aperis la unua akvokondukaro, tri jarojn poste sur la rivero Pregel eknavigis la unua vaporŝipo. Post dudeko da jaroj la urbajn stratojn lumigis gasaj lanternoj. En 1895 elektraj tramoj anstataŭis ĉevaltramojn. En 1878–1901 la provinca ĉefurbo estis komplete provizita per kanalaro, komenciĝis ĉiutaga akvopurigo de la stratoj. La vivo de urbanoj iĝis pli moviĝema, kreiĝis novaj ekonomiaj kondiĉoj por kresko de produktado.

    La teritorion de la provinco plektis fervojaj linioj. Danke al fervojo kaj telegrafo inter Ruslando kaj la Orienta Pruslando ekestis rapida kaj stabila komunikado. Ekde tiam Orienta Pruslando, kaj unuavice Kenigsbergo, ekludis gravan rolon en la tranzito de Ruslandaj varoj. Preskaŭ tri kvaronojn de la spezoj de Kenigsberga haveno konsistigis Ruslandaj varoj aŭ krudmaterialoj. Kreskadon de la tunaro de varoj venantaj tra Kenigsberga haveno favoris malplialtigo de tarifoj por veturigo de Ruslandaj varoj al la havenoj de Kenigsbergo, Memel, Pillau. En 1906 la kanalo Kenigsbergo-Pillau estis profundigita, kio ebligis eniron de grandaj maraj komercaj ŝipoj.

    La provinco ne havis proprajn ercon, karbon. Ilia enportado ebligis evoluigi en la 19a jc maŝinkonstruadon. Ĉe ĝia ĝermo estis brito Charles Hughes, forlasinta sian patrujon por nova perspektiva entreprenado en la Orienta Pruslando. Li edzinigis filinon de ŝipposedanto, estro de granda komerca firmo kaj kune kun li kaj aliaj partneroj fondis en 1828 Union por gisproduktado, kiu ludis grandan rolon en la industria progreso de la provinco. En 1848 oni komencis produkti vaporŝipojn kaj lokomotivojn. La entrepreno vastigis sortimenton: dragiloj, vaporkaldronegoj, maraj konteneroj, leviĝantaj pontoj. Interalie, ĉiuj leviĝantaj kaj turneblaj pontoj de Kenigsbergo estis projektitaj kaj kreitaj en tiu ĉi entrepreno.

    Ĝis la 1860aj jaroj elminado de sukceno estis tre magra. La riĉaj resursoj praktike ne estis ekspluatataj. La situacion ŝanĝis Moritz Bekker, kiu luis minejon, instalis vaporan dragmaŝinon ĉe la Kurŝa golfo kaj ĉe la baltmara bordo, post la aĉeto de la bieno Palmniken, kie li fondis la solan en la mondo sukcenan entreprenon.

    Evoluis la industrio de ripozo. En 1816 en urbeto Cranz estis malfermita la unua ĉemara kuracloko. Al ĝia populariĝo kontribuis la fervoja linio el Kenigsbergo, inaŭgurita la 31an de decembro 1885. Dum la unua jaro ĉi tiun fervojon uzis ducent mil pasaĝeroj.

    Daŭrigota


    Rusa antologio

     Poemoj de Nikolaj Jazykov

    Nikoláj Miĥájloviĉ Jazýkov naskiĝis la 4an (16an) de marto 1803 en riĉa nobela familio en la urbo Simbirsk (nun Uljanovsk) ĉe Volgo. Studante minindustrion kaj fervojon en Peterburgo kaj filozofion en Derpt (nun Tartu) li ne fervoris pri la scienco, sed preferis diboĉeman vivon kaj poezion, famiĝinte kiel “poet' de ĝojo kaj ebrio”. En la plejparte germanlingva studenta ĉirkaŭaĵo en Derpt li fondis rusan rondeton kaj verkis patriotajn elegiojn kaj kantojn.

    En 1829 Jazykov ekloĝis en Moskvo, kie li verkis Naviganton kaj aliajn popularajn poemojn, el kiuj kelkaj iĝis kantoj aŭ romancoj. En 1833 li grave malsaniĝis (misfunkcio de la spina medolo). En 1837 li forveturis kuracocele en Germanion kaj Italion. En 1843 li revenis al Moskvo kaj proksimiĝis al la “slavofilaj” rondoj. Pro la poemo Al ne-niaj (verkita en 1844, sed publikigita nur en 1871) li estis draŝita de la “okcidentema alo” kiel reakciulo. Kelkaj liaj lastaperiodaj poemoj (Tertremado, Ŝtormo, Naĝado en maro k.a.) estas inter la plej belaj lirikaĵoj iam ajn verkitaj en la rusa lingvo.

    Nikolaj Jazykov mortis la 26an de decembro 1846 (la 7an de januaro 1847).

    MUZO

    Diin' de kordoj vivas pli,
    Ol dioj de tondrad' kaj ŝtalo,
    Ne donis al katenoj belajn manojn ŝi
    En la epok' de malmoralo.
    Plu ĉie regas morto kaj milit',
    Senbrida fort' en moŝta krono;
    Kaj ĝi detruis sen hezit'
    Altaron de belec' kaj bono;
    Sed el ruinoj kaj dezert',
    El silentado de malvivo,
    Leviĝis kun majesta cert'
    Anĝel' senmorta de kreivo.

    ROMANCO

    “Sinjoro, ĉu vidas vi arbojn en for'?
    Sub ili ĉifitas la herbo, sinjor'!”
    — Sed kiu tretumis sur juna herbar'?
    Ho, kiu kanajlo, aroga sen bar'?
    “Hieraŭ alvenis post la tago-fin'
    al ĝi ĉevalisto kaj juna fraŭlin'.
    Tutnokte kuŝadis, en plena malhel';
    Fraŭlin', onidire — filin' de nobel'.
    Sur ŝi gaza robo blankadis en klar',
    Du rozoj skarlataj en nigra buklar';
    Juvel' diamanta, zon' — blua kolor',
    Kaj ĉeno el oro, kaj kruco el or'.
    Mi vidis: eniris ŝi domon sen tim',
    . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ”
    Sinjoro paliĝis pro kora sufer':
    Rekonis li tuj fianĉinon, en ver'.

    Rusa AntologioELEGIO

    Silentas tondro de popolo,
    Kaj katenitas rusa saĝ',
    Kaj subpremita libervolo
    Impeton kaŝas de kuraĝ'.
    Ho! Longe ĉenoj de sufero
    Ne falos de patruja sin',
    Jarcentoj pasos en rutin' —
    Kaj ne vekiĝos Rusa tero!

    PREĜO

    Mi petas sanktan providencon:
    Kun premaj tagoj lasu min,
    Sed donu feran paciencon,
    Ŝtonigu l' koron en la sin'.
    Senŝanĝa venu mi al pordo
    De mia nova viv-real',
    Samkiel venas al la bordo
    La Volga ondo sen disfal'!

    * * *

    Ve! Konvinkiĝis mi decide kaj tutcerte,
    Ke ne por mi vi ĉarmas kaj belegas tre:
    Por mia korpo ja tro grandas vi, laŭsperte,
    Sed por animo mia etas vi, ho ve.

    Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


    Nia trezoro

    Literatura Mondo

    Malmultaj revu-nomoj havas tiel altan kaj samtempe pluroblan signifon por la Esperanta literaturo kiel Literatura Mondo. Revuo kaj eldonejo, ĝi estas preskaŭ sinonimo ankaŭ de la “Budapeŝta skolo”.

    Prestiĝaj nomoj kiel la du ĉefredaktoroj Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy, la redaktoroj Károly Bodó, Ferenc Szilágyi kaj Lajos Tárkony — sed ankaŭ Gaston Waringhien, Henri Vatré, Hendrik Adamson kaj dekoj da aliaj — ligiĝas al Literatura Mondo. Kaj ankaŭ homoj kiuj elstaris ne ĉiam beletre, sed sen kiuj Literatura Mondo ne ekzistus en la 1920aj, respektive 1930aj jaroj: la fondinto Teodoro Schwartz (1894–1968) kaj la posta administranto Vilmos Bleier (1903–40). Pri la unua, la patro de la multmiliardulo George Soros, oni klaĉas ke li fondis la familian riĉecon per lu-domoj aĉetitaj el la profito de Literatura Mondo; la dua estis organiza kaj financa genio, kies Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) kolektis preskaŭ mil abonojn tuj en sia unua jaro. (Schwartz forpasis 74-jara en memelektita Novjorka ekzilo; Bleier ĝisvivis nur duonon de tiu vivtempo kaj mortis en Pariza hospitalo, la tagon de la germana enmarŝo.)

    Literatura MondoLiteratura Mondo, ĉefredaktata de Kalocsay kaj, ĝis 1933, ankaŭ de Baghy, ludis la centran rolon por la evoluo de la Esperantaj lingvo, beletro kaj tradukarto: ĝi estas nia tuŝebla fundamento. William Auld nomis ĝin “la heroa revuo”. Auld nombris, ke la revuo aperigis 423 originalajn poemojn, kaj eĉ pli da tradukaj: 620 verkojn el 31 lingvoj. Per tio unuflanke pleniĝus tuta antologio da Esperanta poezio (kaj Auld efektive multe ĉerpis el Literatura Mondo por la Esperanta Antologio), kaj, aliflanke, eblas kontempli vastan panoramon de la monda literaturo.

    Literatura Mondo fenikse travivis tri periodojn: 1922–1927, 1931–1938, kaj 1947–1949, kio egalas al 16 jarkolektoj kun entute 3148 paĝoj. Jardekojn poste, en Japanio eĉ fondiĝis Kooperativo por Represo de Literatura Mondo, kiu atingis en 1974–1976 sian celon reprodukti LM, en ses volumoj utile indeksitaj, per nuraj 300 ekzempleroj. (Se licas entrudi privatan memoraĵon: por mi tiuj ses volumoj, konsulteblaj ĉe la Esperanto-fako en Budapeŝto, malfermis konfidencan enirpordon al la postdomoj de nia verda tradicio. Ĝis nun kortuŝas min revidi tiujn bordozkolorajn dorsojn.)

    Reprodukti nuntempe eblas ne nur papere. Ankaŭ en la reto legeblas kelkaj LM-numeroj kaj -tekstoj, ekz. ĉe la paĝoj tekstoj.nl/lm kaj esperanto.net/literaturo/lm, kaj kompleta enhavlisto konsulteblas ĉe http://www.freeweb.hu/egalite/vinye/literaturamondoenhavo.pdf.

    Per selekta enhavo kaj digna aspekto, Literatura Mondo povis funkcii kiel eleganta vitrino por nia beletro. Sed pli ol tiu funkcio reprezenti eksteren gravis ĝia rolo kiel “normaligilo” de beletro, kaj de la beletra vivo. Ĝia ĉiumonata aperado certigis senhaltan pulsadon, signifis instigojn kaj impulsojn al verkantaro geografie izolita, kulture disa. Ĝia alta nivelo enhava, lingva kaj stila fiksis normon al kies atingo oni strebu.

    Cetere, tio havis sian prezon: ni neniam scios kun plena certeco, kiuj verkoj de kiuj aŭtoroj estis redakcie modifitaj, kaj kiom, de Kalocsay, kiu ne hezitis draste ŝanĝi ricevitaĵojn. Ĉi ties kvalito certe gajnis el lia interveno, sed je la prezo de ia unuecigo.

    Literatura Mondo absolute ne forfermis sin en ian verdan geton kulturan, kaj tio devus servi kiel konstanta rememorigilo por niaj periodaĵoj. Regule aperis rubrikoj observaj kaj kritikaj pri neesperantaj literaturaĵoj diverslingvaj, kaj eĉ pri fruktoj de aliaj artoj, en akompano de reproduktaĵoj pentraj aŭ statuaj. Kvazaŭ mini-antologioj, aperis “naciaj numeroj”, kiel la ĉeĥa, estona, jugoslava, latva, pola aŭ sveda. Suplementis ekde 1933 Bibliografia Gazeto, kaj de 1934 ĝis 1938 la kvaronjaraj kajeroj de Lingvo-Libro, donanta spacon por aparte kaj amplekse flegi la recenzarton.

    En lerta simbiozo kun la revuo, la samnoma eldonejo publikigis, bone reklamate sur la paĝoj de la revuo, LM-aŭtorojn debutantajn aŭ jam sukcesajn.

    Dum la nuraj kvar jaroj de sia ekzistado, ĝi eldonis sub la sceptro de Bleier 43 verkojn. Sub la marko de Literatura Mondo aperis i.a. ĉiuj tiamaj verkoj de Kalocsay kaj Baghy, la debuta esearo De paĝo al paĝo de Tárkony (tiam Totsche), verkoj de Adamson, Emba, Engholm, Fethke/ Forge, Ķurzēns, Lejzerowicz, Newell, Sturmer, Szilágyi, Weinhengst, antologio ĉeĥoslovaka, kaj referencverkoj kiel la Enciklopedio aŭ la Plena Gramatiko.

    Jam Giorgio Silfer kaj aliaj altiradis la atenton al la interesa fenomeno ke Literatura Mondo multrilate imitis la hungaran literaturan revuon Nyugat (“Okcidento”, 1908–1941), kies redaktoron Mihály Babits Kalocsay “paŭsis” eĉ en tio ke ambaŭ tradukis la ĉefverkon Infero de Dante. La kultura misio de Nyugat, proksimigi la “origine orientan” kulturon hungaran al la kulturaj tradicioj kaj progresaj valoroj de Okcidenta Eŭropo, estis inspira ankaŭ por Literatura Mondo, kun la evidenta diferenco ke por la Esperanta kulturo temis pri kreado komence “ex nihilo” kaj, ĉiam, fare de aŭtoroj el plej diversaj mondopartoj. Cetere, en 2009 aperis sensacia hungarlingva studo de Árpád Rátkai pri la engaĝiĝo de Nyugat-aj verkistoj pri Esperanto aŭ/kaj Ido: nun ni havas verajn, solidajn pruvojn ne nur pri la influo de Nyugat al Literatura Mondo, sed ankaŭ pri tio ke la demando pri internacia lingvo pli ofte kaj pli profunde okupis la pensadon de multaj tiutempaj hungaraj verkistoj ol ĝis nun konsciate.

    Kiam la fera kurteno definitive distranĉis Eŭropon, en 1950 Literatura Mondo devis informi siajn abonantojn ke “pro financaj malhelpoj la aperigo de la revuo ne plu estas ebla.” La malhelpoj estis, kiel konate, precipe politikaj. Budapeŝto, unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperanto, eksilentis por longe. La verd-flaman torĉon nur kvin jarojn poste transprenis La Nica Literatura Revuo kaj Norda Prismo.

    István Ertl


    Rekoni konataĵon…

    Nevelsteen, Yves. Komputeko: Prikomputila terminokolekto. — Partizánske: Espero, 2008. — 96 p.

    Por mi estas iom tikla afero recenzi komputadan terminaron, ĉar mi mem estas aŭtoro de verko samtema. Mi tamen konsentis recenzi, ĉar mia ĝenerala impreso pri la koncerna verko, Komputeko, estas sufiĉe favora.

    La vorto Komputeko estas konstruita (en maniero eksteresperanta) rememore pri la PeKoTeKo de R. Eichholz; verdire, tiu lasta ambiciis kolekti ĉiajn ajn terminojn, ne nur komputadajn; kaj ĝiaj principoj kelkarilate estis rekte kontraŭaj ol tiuj de Komputeko. Tamen, iom simile al PeKoTeKo, ankaŭ Komputeko ekzistas en formo de komputila datumbazo — ĉi-okaze, datumbazo rete disponebla ĉe www.komputeko.net — kaj la broŝuro prezentas ĝian momentan staton.

    KomputekoEstiĝo, principoj kaj aranĝo

    Komputeko estiĝis kiel kompilaĵo el reala uzado en Monato, kelkaj traduk listoj de programlingvaj terminoj, Komputada leksikono (KompLeks) kaj poresperantaj adaptaĵoj de programaro:
    Certe en la dissendolisto de la tradukteamo de OpenOffice.org la konkludoj estas tre interesaj. Estus domaĝe ne disponigi tiujn konkludojn al pli granda rondo.
    Kunlaborante al Vikipedio, tradukante interalie la permesilojn de “Creative Commons” kaj provlegante Drupalon, mi kolektis terminojn. Ĉie kie mi trovis listojn kun prikomputilaj vortoj, mi ilin aldonis al la kolekto [p. 5].
    La resumo de la diskutoj ampleksas 3 paĝojn (7, 10–11). La resto de la broŝuro konsistas el senkomentaj tradukoj angla-esperantaj.

    Supozeble por ne perpleksigi la leganton, la aŭtoro donas po ne pli ol du variantojn de traduko. Plejparte la tradukoj estas atribuitaj, tamen ankaŭ da atribuoj kutime estas ne pli ol du.

    En la tradukoj ne ĉiam klaras, ĉu la du alternativoj prezentas samsencajn variantojn aŭ malsamajn signifojn; ekz-e

    autowrap = aŭtomata linifaldo | aŭtomata teksta ĉirkaŭfluo
    feedback = prijuĝaj rimarkoj | retrokuplado
    hack (v) = kodumi | kodrompi
    (malsamaj signifoj)
    CD-recorder = KD-registrilo | k- diska registrilo
    accuracy = ekzakto | ekzakteco
    (sinonimoj)

    Tiamaniere la aŭtoro

    … kolektis tiel ĉi jam pli ol 7500 tradukojn al Esperanto. Temas verŝajne pri la plej granda kaj (pli grave) plej ĝisdata kolekto de tiaj terminoj en Esperanto [p. 5].

    Atribuoj

    La fontindikoj havas gravan rolon en leksikografia laboro: ili helpas kompreni, kiom tradicia kaj rekomendinda estas koncerna vortuzo, kiom ĝenerale ĝi estas akceptita kaj de kiuj aŭtoroj. Manke de difinoj (kiel en Komputeko) fontindiko povas provizi ian kuntekston, surbaze de kiu oni povas diveni, pri kiu el pluraj eventualaj signifoj temas.

    Unu komprenebla principo estas indiki kiel eble plej kompletan referencaron; tiel oni plej klare vidas, kiom ĝenerala estas la konateco kaj akcepto de la termino. Sed tro longaj fontindikaj listoj estas ankaŭ iom embarasaj kaj malhelpas rapidan konsultadon.

    Por malgrandigi tiun embarason oni povas elekti mallongajn referencilojn eksterliniajn; tiel en KompLeks mi uzis la suprajn indicojn en “ŝarg°ikJp” por indiki ke la radiko estas Fundamenta (°), ke tiasence ĝin uzis la terminaroj de Kalkhoff k.a. (k), de P. Jelenc (J), de D. Pfeiffer (p). Por komparo, Komputeko la koncernan terminon atribuas jene:

    load (register, program) (v) = ŝargi (ReVo, OOo)
    Malfacilas diveni, kiun elektoprincipon aplikis la kompilinto de Komputeko.

    Unuflanke, malsimile ol la tradiciaj vortaroj, kiuj kutime indikas la plej fruan aperon, Komputeko tre ofte preferas la plej freŝajn el la plej aŭtoritataj (por la kompilinto). Tio havas sian avantaĝon — se oni ial devas limigi la fontindikojn, ja vere gravas, ĉu la vorto plu restas uzata (precipe se oni same taksas la aŭtoritatojn); sed tio ankaŭ limigas la valoron de tiaj fontindikoj (la elekto ja dependas je la juĝo de la kompilinto). Tamen aliflanke, la malnovega Bertin (1985) tre ofte eklipsas tute freŝajn fontojn.

    Arbitreco de la atribuoj iam kreas misprezentojn. Ekz-e

    ajust (v) = ĝustigi (Bertin) | akomodi (KompLeks)
    Nu, en KompLeks “akomodi” estas menciita por kompleteco, kaj estas difinita per plusendo al “agordi” kaj “ĝustigo”. Sed la leganto de Komputeko en pluraj tiaj okazoj konkludos (erare!), ke KompLeks rekomendas terminformon kiun ĝi fakte malpreferas.

    En la reta versio oni povus vidigi la atribuojn laŭmende (ekz-e kiam la muskursoro ŝvebas super la termino); sed fakte la reta versio ne profitas tian eblon. En la reta versio la sigloj estas kolektitaj sur aparta retpaĝo, donanta TTT-adresojn de la koncernaj dokumentoj (iuj adresoj jam estas malvivaj). Plenvaloraj bibliografiaj referencoj mankas. Tio estas ankoraŭ pli sentebla en la papera versio, kiu eĉ tiajn URL-ojn ne disponigas.

    Sencoj kaj vortoj

    Komputeko havas la formon de tradukvortaro angla-esperanta. La avantaĝo de tia formo ŝajnas evidenta: oni ne bezonas kompreni. Ne hazarde multaj terminoj, unue enkondukitaj en la sencodifina KompLeks, kaj poste transprenitaj de la traduktipa Teknika vortaro angla-pola-Esperanto aperas en Komputeko kun la atribuo TekVort.

    Tamen konstrui terminaron surbaze de traduktipa vortaro estas iom danĝera: tradukante vortojn oni ofte perdas sencojn. Facilas traduki secretary per sekretario; sed oni riskas ne rimarki, ke mia sekretario havas nenion komunan kun la Ĝenerala Sekretario. La tradukvortaro trudas nelogikajn paŭsaĵojn, kiel malvarmsanga por la senco trankvila, kiajn logike konstruita lingvo devus eviti.

    Komence Esperanto havis nur tradukvortarojn, kaj tiaj paŭsaĵoj ne maloftas en la lingvo. Ili eĉ oportunas kiam oni tradukas en lingvon sammaniere mallogikan sen kompreni la tradukatan materialon (en mia junaĝo mi iom praktikis samtempan buŝtradukadon, kaj povis aprezi tiajn komunaĵojn). Aliflanke, kiom tiaĵoj helpas la tradukiston, samtiom ili malfaciligas la komprenon por la adresatoj, kiuj ja bezonas kompreni.

    Tamen ankaŭ dekomence Esperanto posedis sanan skemisman tendencon. Oni ja klare distingis inter malnova kaj maljuna, malgraŭ la difekto de pliopo de la lingvoj eŭropaj. Verdire, la inerciuloj provas trudi al Esperanto la difekton de sia lingvo per olda ktp; tio simpligus tradukon en lingvojn konfuzajn — sed samgrade malfaciligus tradukon en lingvojn kiuj tiun difekton ne havas (ekz-e en la uzbekan).

    Precipe danĝera ĉi-rilate estas la angla lingvo. Oni ofte admiras ĝian koncizon; kaj eksterdube ĝi posedas la plej kompletan terminaron por komputado. Tamen tio ne malhelpas, ke la anglaj terminaroj estas pli ol averaĝe konfuzaj kaj malsistemaj; sian faman koncizon la angla ŝuldas, interalie, al abunda uzado de metonimioj, kio faras multajn terminojn nekompreneblaj ekster specifa situacio.

    La angla terminaro estas iom simila al la Interreto: same ĥaosa kaj same kompleta. Ekzistas bibliotekoj el verkoj bonkvalitaj, fidindaj kaj zorge elektitaj; sed bedaŭrinde, ili ne estas tiom kompletaj kiel la Interreta rubujo.

    Jen ekzempla artikolo el Komputeko:

    core (s) = kerno (Bertin, Drupalo)
    Dum pluraj jardekoj core estis metonimie uzata por ĉefmemoro, kiun en la frua periodo oni fabrikis el magnetaj ringetoj feritaj (magnetic core, ferrite core). La ferita memoro ne plu ekzistas, sed en ŝelprogramoj de Unikso kaj eĉ en paneaj mesaĝoj de Vindozo oni ankoraŭ parolas pri core_sizedumping the core.

    Krom ĉi tiu signifo metonimia, core ĉiam havis sencon metaforan (kerno de programsistemo); kaj lastatempe ĝi akiris novan sencon aparataran: nun ĝi metonimie aludas ne memoron, sed ties kontraŭon, procesoron (dual core computation — komputado per dukerna procesoro).

    Unu el la bazaj konceptoj de programado estas uzado de variabloj kaj havigo de valoro al variablo; en KompLeks mi nomis tion valorizo; la koncernaj anglaj terminoj estas to assign, assignment. Nu, Komputeko entenas:

    assign (v) = atribui (OOo) | asigni (PIV2002)
    assigned configuration (s) = atribuita agordo | asignita agordo
    assigned task (s) = atribuita tasko | asignita tasko
    assignment (s) = atribuo (KompBaz) | asigno (Bertin)
    assignment statement (s) = atribua instrukcio
    La radiko assign… havas en tiuj terminoj malsamajn signifojn. Mi tuj notu, ke PIV2002 donas al asigni tute alian sencon — tiun de disponigo (allocation) — por kiu, cetere, Komputeko indikas
    allocation (s) = atribuo (Bertin)
    Ekster kunteksto maleblas diri, kion celas assigned task — ĉu temas pri taskoj (procezoj) operaciumaj? Aŭ pri homa tasko en IBM-stila administrado de programprojekto? En la lasta okazo pli konvenus “tasko komisiita”. Assignment statement estas nemiskomprenebla en la angla lingvo (temas pri valorizo) — sed esperantisto kiu lernis ke “atribuo” estas allocation probable vidos en “atribua instrukcio” memorgenerilon.

    La signifo de plurvorta angla termino ofte ne estas reduktebla al sumo de ĝiaj partoj. La simpleco de tradukvortaro estas trompa kaj erariga. Por ĝuste traduki assignedcore necesas konsideri iom da kunteksto.

    Kohero

    Alia problemo kiun kaŝas la tradukforma aranĝo estas la kohero de la esperanta terminaro. En la aranĝo laŭ la anglaj kapvortoj oni ne vidas, ke kerno respondas ne nur al core, sed ankaŭ al kernel kaj nucleus. Simile,
    current aktuala (dosierujo, rikordo ktp)
    Tio malkoheras kun aktualigi, indikita por tute alispeca update. Fakte, en Esperanto la vorto kuranta ja havas la metaforajn sencojn de la angla current (kuranta monato, kuranta afero ktp); se oni volas raciigi ĉi tiun sencon, oni povus pli logike diri la nuna dosierujo, valoro ktp; tio estas pli trafa ol aktuala, ĉar nemalofte la nuna objekto jam estas neaktuala (ne plu interesa), kaj tial oni transiras al objekto “pli aktuala” (ekz-e ŝanĝas la labordosierujon).

    Inverse, malsamaj anglaj vortoj povas priskribi unu saman nocion. Directory kaj folder egale estas dosierujo. Prave. Tamen Komputeko ne rimarkas, ke structure en C estas esence la sama datumtipo, kiel la Paskala record.

    Alia amuza ekzemplo koncernas la vorton wrap:

    autowrap (s) = aŭtomata linifaldado (Maŭro) | aŭtomata teksta ĉirkaŭfluo
    text wrap (s) = teksta ĉirkaŭfluo (OOo)
    word wrap (s) = linifaldo (KompLeks, ReVo) | aŭtomata liniosalto (Pekoteko)
    wrap off (s) = sen ĉirkaŭfluo (OOo)
    Temas pri du parencaj, tamen ja malsamaj aferoj. “Linifaldo” estas multe pli ofta; “teksta ĉirkaŭfluo” (de bildo ktp) estas pli speciala, kaj ĝia esperanta traduko paŭsas pli klaran, pli internacian kaj pli bonan terminon “text run-around” (samkiel la rusa “Xxxxxxx”), kiun Komputeko ne konas; la tradukoj por la du nocioj aperas jen dise, jen kune, kvazaŭ variantoj de unu sama termino.

    Ni jam vidis malkoheron en la terminoj por valorizo. La ĉefa obĵeto kontraŭ la nemiskomprenebla formo valorizo estas la uzo de la neoficiala sufikso -iz. En pluraj okazoj Komputeko senprobleme akceptas tiajn sufiksojn: distingivo (resolution), traigivo (throughput); eĉ nulizi (to zero), speciale interesa, ĉar temas pri havigo de la valoro nul — do, pri speciala okazo de valorizo. Eĉ pli amuze, la havigon de la komenca valoro Komputeko tradukas …

    initialize (v) = pravalorizi (KompLeks, OOo)

    Eraroj

    Sur la malantaŭa kovrilo mi legis, ke Komputeko “estas konsilata referencverko de interalie la Terminologia EsperantoCentro, la administra redakcio de Monato, la Akademio de Esperanto kaj la estraro de E@L”. Mi ne povas kontroli ĉiujn ĉi tiujn asertojn, tamen almenaŭ la Akademio faris nenian rekomendon pri Komputeko; ĝi neniam ekzamenis la verkon, kaj mi dubas ke pri ĉi tiu entute iam temis en la akademia laboro.
    e-book retlibro
    Ne temas pri reta libro, temas pri libro enkomputila, kian oni povas legi ankaŭ (kaj eĉ precipe) sen retkonekto. En KompLeks mi provis uzi la radikon bit (perbita, bitigita) por esprimi la funkcion de la angla e- (electronic, digital): bitlibro ktp; eble ne tre sukcese; tamen retlibro ja nepre malkonvenas por la celata senco.
    integrated circuit (s) = integrita cirkvito (KompLeks, ReVo)
    Fakte kaj en KompLeks, kaj en ReVo aperas integra cirkvito. Tio konformas al la adjektiva senco de la radiko integr- (kia ĝi estas en PIV1); la ĝusta participa formo do estus integrigita. Tamen ŝajnas al mi, ke ne temas pri integrigo de disaj pecoj en unu cirkviton — la cirkviton oni fabrikas kune kun la komponantoj. Integrigita estas pli proksima al la angla originalo — tamen la originalo mem ŝajnas al mi malnecese fuŝa: oni ja ne diras, ke bebo naskiĝas kun integrigita stomako — la organismo estas integra, ne integrigita. Do, malpli longa termino estas ankaŭ pli trafa, kaj evitas la demandon pri la leksika kategorio de la radiko integr-.

    PIV2002 krokodile faris la radikon integr- transitive verba, kaj sekve ebligis la formon integrita. Ĉe tio, tute malkohere, PIV2002 lasis al la adjektivo integra ĝian antaŭan sencon laŭ PIV1. Nu, ĉi tie ne temas pri la fuŝoj de PIV2002; kvankam menciindas, ke eĉ en PIV2002 la termino estas integra cirkvito (sub cirkvito).

    Konkludo

    Tradukvortara maniero priskribi terminaron (aŭ ĝenerale la leksikon) konvenas en du situacioj:

    1. La priskribata lingvo estas tiom subevoluinta aŭ tiom malmulte sciata, ke ĝiaj propraj rimedoj ne sufiĉas por mempriskribo; aŭ

    2. La priskribata leksiko estas sufiĉe firme establita, kaj povas elteni la neeviteble malprecizan difinon per fremdlingvaj tradukoj.

    Ekzemplon pri la unua situacio prezentas la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto); Komputeko estas ekzemplo pri la situacio dua.

    Uzi Komputekon oni povas nur se oni jam bone scias la koncernajn nociojn: ĝi nek instruas nek helpas kompreni, ĝi helpas rekoni konataĵon.

    La taskon “fidinde rekoni” povus helpi elekto de precizaj kaj nemiskompreneblaj terminoj anglalingvaj — ja ankaŭ tiaj ekzistas, eĉ se ili ne estas la plej ofte uzataj; kaj la artikoloj por la pli oftaj misterminoj konsistus el plusendoj al la pli klaraj terminoj anglaj. Ekz-e:

    text runaround (s) = teksta ĉirkaŭfluo
    word wrap (s) = linifaldo (KompLeks, ReVo) | aŭtomata liniosalto (Pekoteko)
    wrap (s) — vd “text runaround”; “word wrap”
    Tio estus kromlaboro: kompilante vortaron de esperanta leksiko, oni devus konstrui tezaŭron de terminaro angla; tio estus la prezo de manko de difinoj esperantlingvaj. Kaj por ke tio estu vere valora, oni ja iam bezonus indiki po pli ol du precizigojn.

    Unu difekto de la tradukbaza prezento de la terminaro estas principa: ĝi ĉiam restos paŭsaĵo de la angla pensmaniero, liberan pensmanieron esperantecan ĝi paralizas. Tradukvortaro angla-esperanta ne havos artikolon pri la nocio skribilo — ĉar tian ĝeneralan vorton la nacilingvo simple malhavas.

    Sergio Pokrovskij
     

    1. Eichholz R. Per-komputora terminokolekto (Pekoteko). Plena Pekoteko 85–90. Vol. 1–3. Bailieboro: Esperanto Press, 1992. 


    FestoLa festa FESTO

    En la antaŭa Ondo vi povis legi pri la kulturriĉega Esperanto-somero en Eŭropo: KEF, IJK, UK, FREŜO… Nun ni reiru al la festivalo FESTO okazinta en la germana regiono Hesse, en la bela vilaĝo, Zwingenberg 8–15 aŭg 2009.

    Tuj post la interkona vespero malfermis la festivalon Stefo el Berlino. Sola, akompanante sin per elektroakustika gitaro, li prezentis sian popfolkan kaj folkrokan repertuaron en du partoj. Lia elstara voĉo perfekte eldiras la bone verkitajn tekstojn. Ĉi tiu voĉo meritus pli multinstrumentan akompanon, eĉ de tuta bando… Ĉu Stefo iĝos la Esperanta bobdilano? Kiu scias… Li certe havas potencialon:

    http://www.ipernity.com/home/stefo,
    http://www.ipernity.com/blog/39007/178260,
    http://www.myspace.com/ stefichjo

    La dua tago estis la tago de Gijom, kiu gvidis poeziajn ludojn matene kaj vespere prezentis sin sursceneje por pianokanta recitalo. La kantoj de ĉi tiu Pariza artisto estas plejparte eltiritaj el franca repertuaro adaptita al Esperanto.

    http://www.ipernity.com/home/lilioakvo

    Post la koncerto de Gijom alvenis la karaokea vespero. Tiu programero iĝas grava elemento de FESTO kaj Eli el Munkeno gvidis ĝin.

    La tria tago estis streĉa pro la rokkoncerto… La koncertejo en la kelo de la junulargastejo estis sufiĉe malgranda, kaj jam ekde la sonprovado posttagmeze la tuta domo reeĥis la viglan laŭtegan drumsonon de la du bandoj ekzercantaj…

    La unua koncertis la germana bando Alles Franziska el Darmstadt, kiu konsentis ludi antaŭ la brazila bando Supernova. Ili kantis germane, kaj laŭ tiuj kiuj komprenis la germanan, ilia tekstoj estis interesaj kaj humuraj. Vi povas rete malkovri ilian muzikon ĉe www.myspace.com/allesfranziska.

    Ekde la unuaj notoj de Supernova la etoso kaj sonpremo superlaŭtiĝis. La stilo de Supernova sursceneje metaliĝas kaj eligas potencegan sonon kiun batege diktas la drumisto Romulo. Rogener basgitare apogas la drumbatojn, kaj Leandro gitare melodiumas laŭ elektra metala gitarsono. La voĉo de Rogener foje raŭka, foje pli fajna kun subteno de la korusaj voĉoj de Roĝer Borĝes kaj de Leandro kantas la jam famajn kantojn de ilia disko. Sed estis ankaŭ kelkaj surprizoj.

    Maloftege okazas tiaspecaj pezrokaj koncertoj en Esperantio, kaj la publiko ensorbiĝis en la laŭtega sono por varme kaj mojose skuiĝi balancigante antaŭen la kapojn laŭ tia metalroka dancstilo, en Esperantio mi spertis tion nur kun Krio de Morto! Tiuj, kiuj eltenis, daŭrigis dancante en la diskoteka nokto kun Roĝer Borĝes.

    La mardan posttagmezon estis la danckurso kun la bando Kapriol', kiu instruis balfolkajn dancojn. Vespere, pro neveno de Zuzanna Kornicka, la organizantoj proponis kantojn el la repertuaro de Kajto en plenumo de Marita kaj Marian de Kajto kaj de Kapriol'. Ili kunkantigis kaj dancigis la publikon.

    Sekvavespere, post tuttaga ekskurso en Frankfurto, Kapriol' prezentis sian balfolkan repertuaron etosige dancigante la partoprenantojn. Verŝajne Kapriol' vekos intereson ĉe esperantistoj pri tiu kreskanta dancmovado.

    Ĵaŭdo estis la Hiphopa tago. Posttagmeze prelegis Platano pri hiphopo, kaj Tone faris kurson pri kapuera kaj hiphopa danco… Vespere startis hiphopaj spektakloj kun komuna DĴ Leo por la diversaj repistoj: unue Platano de La Pafklik, kiu kantis kun Tone kaj Emmanuel de Azaŭak.La Pafklik ne povis plene koncerti ĉar Katakana foriris al Islando. Emmanuel mirige bone elturniĝis, kvankam la stilo en Azaŭak estas tute alia. Poste surscenejiĝis Tone por propra koncerto, kaj denove li sukcesis krei aparte bonegan varman etoson, kundancigante ĉiujn…

    La lasta vespero ekis per videokoncerto de Inicialoj DC el Frankfurto, bonkvalita kiel kutime… eĉ kun novaj kantoj: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/135504

    VerdVarmChiliPiprojKaj tuj post ilia koncerto ekis la speciala koncerto… Surpriza koncerto. Reveno de la VVĈPoj! La ne maltrafeblaj, la skandalemaj, la ofendemaj, la diboĉemaj VerdVarmĈiliPiproj!!!

    Jarojn post sia skandala apero en IS ili revenis multe pli maljunaj kaj malsanaj (kanabo, alkoholo kaj aliaĵoj helpis ilin pli rapide fekmaljunuĝi kaj detruiĝi), sed sufiĉe viglaj por plenumi la koncerton kaj fini ĝin preskaŭ tute nudaj, nur kun ŝtrumpetoj!.. La germaneca sekureca servo de la koncertejo devis interveni kaj forĵeti ilin de la scenejo pro la “ofenda enhavo”. La reveno do estis tiom kaosa kiom la debuto.

    Necesis purigi la scenejon post la Piproj, antaŭ la daŭrigo de la Internacia Vespero, en kiu partoprenis Gianmarko Cantore kun la magnetonda instrumento Moog, akordionistoj Fabien kaj Quentin, Birimbao (Tone kaj Maxime), diĝiriduo (Hannes), pianokantado (Johanes) k.a. Post la Internacia Vespero estis la oficiala fermo de FESTO kaj la nokto finiĝis per diskoteko plenumita de DĴ Leo…

    Vera festeca etoso dum la tuta semajno! Jen sukcesa aranĝo, kaj ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj kaj certe emos reveni venontan jaron … do memoru: FESTO! FESTO!! FESTO!!!

    Legu, vidu kaj aŭdu pli:

    http://www.ipernity.com/group/festo,
    http://www.ipernity.com/doc/25645/album/122408,
    http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/album/75226

    Muziksomerumis
    Flo!


    Beletra Almanako, 2009, n-ro 5Beletra Almanako, 2009, №5

    La plej grandan parton de la kvina Beletra Almanako okupas eseoj. Abel Montagut artikolas pri Jules Verne kaj Esperanto. La elirpunkto estas la lasta nefinita romano de Verne Esplorvojaĝo, eldonita unuafoje nur en 1993.

    Du eseoj de Zofia Banet-Fornalowa estas interligitaj: De la morto al la senmorteco priskribas la cirkonstancojn, en kiuj okazis prezentado de Poŝtoficejo de Tagor en la Varsovia geto. Kaj la dua skize traktas la rilaton de Korczak al la hinda religi-filozofia heredaĵo. La teatraĵo mem de Tagor (re)aperas, la Esperantan tradukon de Provat Ghose el la jaro 1937 Probal Daŝgupto modere fideligis al la originalo.

    Proza fako entenas novelojn Barata Kafejo, Novjorko de Ulrich Becker kaj Pionira gvidanto de German Sadulajev (tradukis el la rusa Kalle Kniivilä). István Ertl tradukis el la hungara du tekstojn de István Kemény: Savi la tempon kaj Nekonata Budapeŝta Majstro: Nekonataj budapeŝtaj majstroj.

    Originala poezio ĉeestas per du eroj de Baldur Ragnarsson. La tradukita poezio montras specimenojn el Theodorus Beza (Gerrit Berveling el la latina), Mihai Eminescu (el la rumana Ionel Oneţ, István Kemény (el la hungara István Ertl). Abel Montagut, Antonio Valén kaj Jorge Camacho prezentas sortimenton da poemoj de la prestiĝa kataluna poeto Joan Margarit, verkanta en la kataluna kaj en la hispana. Kompletige aperas lia artikolo pri lia verkado dulingva.

    Impona recenza rubriko prezentas dek sep librojn. Krom du esceptoj, temas pri la novaj eldonaĵoj de la jaroj 2007–2009.

    La almanakon ornamas fotoj de Ana Parrilla Nadal.

    Halina Gorecka


    Ricevitaj libroj

    Dobrzyński, Roman. Bona Espero: idealo kaj realo. Verkita laŭ interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. — Martin: Stano Marček, 2008. — 256 p., il. — [Recenzoekzemplero].

    Dua bulteno: 94-a Universala Kongreso de Esperanto. Bjalistoko, 25 julio – 1 aŭgusto 2009. — [Rotterdam]: [UEA], [2009]. — 32 p., il. — [Donaco de Aleksej Korĵenkov].

    Eco, Umberto. La serĉado de la perfekta lingvo en la Eŭropa kulturo / Tradukis el la itala Daniele Mistretta; Antaŭparolo de Humphrey Tonkin. — Pisa: Edistudio, 1996. — 319 p., il. — [Donaco de Luis Lazaro].

    Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009. — 320 p.; 400 ekz. — (Serio Scio; №8). — [Donaco de Sezonoj].

    Laurinčiukas, Albertas. Tigro — ĝia vivo kaj morto: Vojaĝaj rakontoj / Tradukis el la litova Telesforas Lukoševičius. Panevėžys: Panevėžio spaustuvė, 2008. — 78 p.; il. — [Donaco de Telesforas Lukoševičius].

    Maistre, Xavier de. Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro / Tradukis el la franca Gonçalo Neves. — Chapecó: Fonto, 2008. — 72 p. — [Recenzoekzemplero].

    Nevelsteen, Yves. Komputeko: Prikomputila terminkolekto. — Partizánske: Espero, 2008. — 96 p., 500 ekz. — [Recenzoekzemplero].

    Ивасенко, Анатолий. Занимательная лексикология международного языка Эсперанто. Словари: синонимов, омонимов, паронимов. Мнемонический словарь. — Краснодар: Тамзи, [2009]. — 72 с.; 100 экз;. — [Donaco de Anatolij Ivasenko].


    Ricevitaj gazetoj

    Beletra Almanako, 2009/5;
    Esperanta Finnlando, 2009/4;
    Esperanto en Azio, 2009/64;
    Esperanto, 2009/9;
    Espero Katolika, 2009/1-3;
    Kontakto, 2009/2,3;
    La KancerKliniko, 2009/131;
    La Movado, 2009/702;
    La Ondo de Esperanto, 2009/8-9;
    La Revuo Orienta, 2009/7;
    Literatura Foiro, 2009/240;
    Lumo, 2009/1;
    Mikrofone, 2009/26;
    REGo, 2009/4;
    Scottish Esperanto Bulletin, 2009/2;
    Svisa Esperanto-Societo Informas, 2009/3;
    Usona Esperantisto, 2009/4.

    La Ondo de Esperanto

    SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO. 2009, №10 (180)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
    Telefono: (4012) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2009:
    — Internacia tarifo: 38 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 450 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    — Elektronika abono: 12 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2009.