Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2009. №12 (182)

Centro Zamehof (Fotis Mateusz Holownia

Sur la kovrilpaĝo estas foto, farita de Mateusz Hołownia ĉi-somere en la malfermo de la Centro Zamenhof en Bjalistoko.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ZAMENHOF-150

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Respondoj al amikoj

La EsperantistoJe la Zamenhofa Jubileo estas utile aperigi ĉi-loke ne vortojn de iu el niaj kolumnistoj, sed tiujn de la unua esperantista ĵurnalisto, Ludoviko Zamenhof, kiu ekde la dua numero de La Esperantisto en la rubriko Respondoj al amikoj rekte korespondis kun la legantoj de la unua esperantista gazeto. Kelkaj Zamenhofaj respondoj daŭre validas, ekzemple, la du plej unuaj respondoj el la dua numero:
Al Sinjoro I.v. en T. Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en Via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata en Via urbo!! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam nia afero estus perdita.
Al Sinjoro M-n en G. Via letero estas subskribita: “Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto”! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ Vi skribis al mi kion Vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate “kio estas farita”, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem: “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?”
kaj du pliaj respondoj el la du sekvaj kajeroj:
Al s-ro R. en Moskovo. Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon paroladi “ni laboris”, “ni faris” k.c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran “promeson” li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demando[n] “kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero”, tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.
(La Esperantisto, 1889, №3, p. 24).
Al s-ro M. en S. Petersburg. Via energia laborado estas tre laŭdinda; sed Via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se Vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ la personoj, kiujn Vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se Vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.
(La Esperantisto, 1890, №4, p. 27).

Centro Ludoviko Zamenhof: peno realigi la revojn

La ideon establi en Bjalistoko kulturcentron ligitan kun esperantismo lanĉis en la 1920-aj jaroj la fervora Esperanta gvidanto kaj ĵurnalisto, Jakobo Ŝapiro. Li proponis krei en la tiam ekzistanta naskiĝdomo de Ludoviko muzeon omaĝe al li. Nek tiuepoke, nek dum la tempo postmilita la koncepto sukcesis. En 1987 dum la Universala Kongreso prezentita estis grandioza ideo krei en la urbo Mondan Centron de Esperanto. Pro troaj planoj la tiam kreita Fondaĵo Zamenhof ne povis kolekti sufiĉe da mono, malgraŭ ia apogo kaj de la esperantistaro kaj de la urbaj instancoj.

Vera verda revolucio okazis en la jaro 2007, kiam en Jokohamo oni akceptis Bjalistokon la kongresurbo en 2009. Tiutempe kreskon de interesiĝo pri Esperanto certigis ne nur la nombro da kursanoj kaj plia scio pri la lingvo kaj ĝia kreinto, sed ankaŭ realaj decidoj de la urbestraro. Promesita estis krei en Bjalistoko Centron Ludoviko Zamenhof, kiu estus digna omaĝo al la fama samurbano. La elektita loko estis kaduka domo de iama hospitalo en la urbocentro, ĉe la strato Warszawska 19. Ĝia stato devigis la konstruistojn grandparte malkonstrui kaj refari la murojn. Samtempe preparata estis de Bjalistokaj historiistoj kaj varsoviaj ekspoziciistoj multmedia ekspozicio kiu okupas la ĉefan parton de la teretaĝo. En ĝi la vizitantoj promenas kun la juna Ludoviko tra Bjalistoko el lia epoko, aŭdante tiamajn parolbruojn kaj spektante ĉion, pro kio en la kapo de la juna knabo naskiĝis postaj ideoj pri la lingvo. La unua etaĝo estas destinita por portempaj ekspozicioj, en la flanka alo estas granda prelegosalono kaj ankoraŭ unu ekspoziciejo.

Ĉion ĉi povis vidi dumil esperantistoj, kiuj vizitadis la domon tuj post ĝia solena malfermo kaj dum la plej grava Esperanta evento — la 94-a UK. Kun helpo de esperantlingvaj volontuloj, krom la ĉefa ekspozicio oni povis admiri Esperantajn ekslibrisojn kaj brodaĵojn.

La kongreso pasis, kaj multaj pensis, ke Esperanto estos forbalaita el la konstruaĵo. Oni timis, ke la estraro de la Centro ne volos plu okupiĝi pri la artefarita lingvo kaj ke ĝi estos simple unu el partoj de Bjalistoka Kulturcentro. Tio ne okazis. Kompreneble, la institucio ne okupiĝas nur pri Esperanto kaj Zamenhof kaj dekomence ne tia estis ĝia destino. Granda parto de okupiĝo de la oficistoj tie estas ekzakte tio, danke al kio Esperanto povis naskiĝi: multkultureco de Bjalistoko kaj ĝia regiono, Podlaĥio.

Tial somere en ĝi gastis Tibetaj monaĥoj, septembre prezentita estis la antaŭmilita rusa oficiro kaj mecenato Kavelin, oktobre oni povis ekkoni ciganan muzikon kaj arton, novembre — admirataj estis malnovteknikaj fotoj de judaj spuroj kaj la regiono… kaj planataj estas multegaj pliaj iniciatoj kiuj celas integriĝon de la Bjalistoka “babelturo” — la minoritatoj, iliaj kulturoj, lingvoj kaj tradicioj.

Revenante al la temo de Esperanto mem — multaj kongresanoj vidis en la urboplaco fotistojn, kiuj fotis homojn kun tabuletoj. Sur ili estis esperantlingvaj vortoj. Tiel registritaj estis kaj bjalistokanoj, kaj esperantistoj, kiuj povis elekti ŝatatan vorton kaj esti registrita en la evento “Doktoro Esperanto”. La fotojn povis trarigardi vizitantoj en la Centro kaj nun ili troviĝas ĉe la retadreso www.doktoroesperanto.pl.

Ekde oktobro en la Centro mi gvidas lingvokurson por 28 partoprenantoj. Post duonjaro oni lanĉos novan grupon kaj verŝajne instruadon por mezniveluloj. Ĉar la oficistoj de la Centro ne parolis antaŭe Esperanton, ankaŭ al ili mi instruas. Ĉiuj lernas tre volonte, kaj mi ĝojas, ke kaj la estro, kaj ĉiuj ceteraj kune amuziĝas esperantlingve tute egalece, nerigarde al siaj postenoj.

Ene de la Centro Zamenhof (Foto de Krzysztow Bezubik)La ekspoziciojn vizitadas ankaŭ urbaj lernejanoj. Por diversigi al ili allogaĵojn kaj ne devigi ilin nur sekvi la ekspoziciojn, kreita estis aro da ludoj, kiu en amuza maniero lernigas dum kelkdek minutoj la bazon de Esperanto.

De du jaroj al Bjalistoko oni sendas esperantlingvajn librojn. Laŭ interkonsento kun la urbaj instancoj printempe oni malfermos Esperantan bibliotekon en la Centro. Grandega libraro jam estas katalogata de Eŭropa Volontulo, esperantisto Christophe Chazarein. Savitaj estis pluraj librokolektoj de podlaĥiaj esperantistoj, foje tre valoraj brokantaĵoj, kiuj eble perdiĝus sen tia iniciato. Amason da libroj alsendis Pollandaj kaj alilandaj esperantistoj. La biblioteko estos loko de viva kulturo esperantista. La Podlaĥia Biblioteko jam promesis, ke la kolekto estos enkomputiligita.

La Centro helpos ankaŭ al Bjalistoka Esperanto-Societo organizi ĉiujarajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.

Mi kunlaboras preskaŭ de la “naskiĝo” de la Centro kun ĝiaj oficistoj. La timo pri iliaj skeptikeco kaj malkonfido rapide forpasis. La etoso de egaleco kaj interesiĝo pri la taskoj estas daŭra en la institucio, kiu kun Bjalistokaj esperantistoj kunlaboras, kaj tio donas esperon je estontaj, interesaj projektoj kiuj baldaŭ estos malkaŝitaj. Danke al tio malfacilas trovi en Bjalistoko homojn, kiuj pri Esperanto ne scias, kaj post ĉiu monato pli facilas trovi bjalistokanojn, kun kiuj eblas paroli en Esperanto.

Antaŭ nelonge aperis la retpaĝo de la Centro. Ĝiaj tri lingvoversioj troveblas ĉe www.centrumzamenhofa.pl.

Przemysław Wierzbowski


Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859
3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zielona 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj).
1869
Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
1870
Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
1873
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
1874
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2a vira gimnazio.
Zamenhof1878
5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
1879
Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
Septembro: Ekstudas en la universitato.
1880
Pretigas gramatikon de la jida lingvo.
1881
1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas.
Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.
Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo universala.
Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.
1882
Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.
Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.
26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.
Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.
1883
18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.
18 (30) nov: Letero al la anoj de la junulara socialisma juda grupo Bilu.
1884
Jarfino: Fino de la universitataj studoj.
1885
Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.
Majo-novembro: Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.
Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.
1886
Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.
Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.
La Unua Libro1887
18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik.
21 maj (2 jun): Cenzura permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.
14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.
9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.
Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.
1888
Januaro: Dua Libro de l' lingvo internacia.
30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof.
12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri pres-aferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.
3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.
1889
Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.
1 sep: La unua numero de La Esperantisto.
Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.
1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.
1890
25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.
Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).
Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.
Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.
1891
Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.
1892
19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.
1893
Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario, kun la celo voĉdoni pri Esperanto-aferoj.
Aŭgusto: Universala Vortaro.
Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.
1894
Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto projekton pri reformoj en Esperanto.
15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto. Ekzercaro kaj Hamleto.
1895
15 aŭg: La lasta (1895, №5-6) numero de Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.
1896
Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.
1897
Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).
1900
3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.
1901
Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.
6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.
1902
Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.
1903
Novembro: Fundamenta Krestomatio.
1904
16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.
1905
9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.
Julio: Fundamento de Esperanto.
29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.
5–12 aŭg: La 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.
1906
Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.
Marto: Homaranismo.
27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo.
Septembro: La unua numero de La Revuo, fondita de Carlo Bourlet por ke Zamenhof aperigu siajn tradukojn.
15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.
Zamenhof1907
12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo.
15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.
30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.
La Revizoro (Gogol).
1908
18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.
16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno.
Ifigenio en Taŭrido (Goethe), La rabistoj (Schiller), Georgo Dandin (Molière).
1909
5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.
1910
20–25 apr: La 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.
14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono.
Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.
1911
26–29 jul: Koresponda partopreno en Kongreso de rasoj en Londono.
20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.
1912
11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.
Zamenhof en sia laborejo1913
Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).
24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.
1914
1 aŭg: La geedzoj Zamenhof pro la komenco de la mondmilito estas haltigitaj en Kolonjo.
15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.
18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.
Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.
1915
3 mar: Fintraduko de la Biblio (La Malnova Testamento).
Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.
Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.
Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.
1917
15 feb: La lasta versio de la homaranismo.
Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.
14 apr: Morto.
16 apr: Entombigo.
Ĉi tiu kronologia tabelo unue aperis en la libro Homarano (p. 313–315). Por ĉi tiu eldono ĝi estas iomete kompletigita. La kompilinto dankas al Roy McCoy pro la skanado de la supra foto, kiu montras d-ron Zamenhof en ties laborejo.

Kompilis Aleksander Korĵenkov


Francio-Britio: semantika konflikto

Dafydd ab Iago el Bruselo

Bruselo estas alkutimiĝinta al problemoj dum tradukado. Kaj esperantistoj kompreneble ŝatas ĉerpi el la riĉa historio de tiaj problemoj.

Ŝajne, la franca ministro respondeca pri Eŭropo Pierre Lellouche volas aldoni plian ekzemplon de lingva miskompreno. Lellouche estas konsiderata kiel brit- kaj usonemulo fiera pri sia kono de la angla. Tamen tio ne evitigis diplomatan krizeton, kiam la ministro estis intervjuita de la brita gazeto The Guardian. Li parolis pri la skeptika sinteno de Britio kaj de la opozicia partio rilate al Eŭropo kaj eŭropa integriĝo.

La franca ministro Lellouche per lingvaj strangajhoj kauzis shtorman polemikon en gazetaro.Laŭ Lellouche, la Tories aŭ konservativuloj, la brita opozicia partio, estas aŭtismaj kaj estas kastrantaj la influon de Britio en Eŭropo. Li jene diris pri la konservativa partio: “Ili havas nur unu strofon kaj nur ripetas la samon. Estas bizara sento de aŭtismo”. Lellouche ankaŭ kritikis la planojn regajni potencojn kaj kompetentojn transdonitajn al la Eŭropa Unio. La planoj estis anoncitaj antaŭ nelonge de la ĉefo de la opozicia partio David Cameron. Lellouche konsideras tiajn planojn patetikaj — li diris angle: pathetic.

Kvankam la grek-devena vorto patetika similas en la franca kaj la angla, kaj en multaj aliaj lingvoj, la efiko ŝajne ne estas la sama en la franca kaj la angla. Lellouche kaŭzis lavangon de protestoj en Britio per siaj vortoj. Kelkajn horojn post sia intervjuo, la ministro jam devis fari klarigon al la brita televido BBC: «Patetika signifas trista en la franca. Tio signifas, ke mi en Francio estis tristigita, vidante, ke la debato [en Britio. – DaI] fariĝas pli kaj pli eŭrop-skeptika kaj kontraŭeŭropa». Franc-lingvanoj, laŭ la ministro, ankaŭ pli ofte aŭdas la vortojn aŭtismo kaj patetika.

Ne ĉiuj francoj samopinias pri la signifo de la malbonŝancaj vortoj. “Mi pensas, ke la franca ministro mistifikaĉas britojn, — opiniis franca legantino de la retejo de BBC. — Unuafoje mi aŭdis, ke aŭtisma estas ofte uzata vorto en la ĉiutaga franca. En mia opinio, ĝi rilatas al iu kiu suferas de aŭtismo kaj estas ja kuracista. Mi neniam aŭdis francojn diri ĉi tiun vorton en ĉiutagaj konversacioj kun mi”. Tamen la legantino konfirmis la opinion de la ministro ke la vorto patetika havas alian senton: pli tragika kaj malkvietiga.

La klarigoj de la ministro ne malhelpis plian ŝtormon da protestoj ĉe la opozicia partio. Ĉu nur lingva problemeto? Jen demando por lingvistoj. Aŭ eble Lellouche vidante la efikon de siaj vortoj uzis bonan trukon? Ĉu li kulpigis lingvajn diferencojn — la famajn “falsajn amikojn” dum fremdlingva parolado — anstataŭ kulpigi sin mem pro nediplomateco?

Sed certa estas tio, ke eĉ francaj politikistoj en Eŭropo nun devas paroli angle. Dum longa periodo ankaŭ la francoj — kiel la angloj — ĝuis lingvajn privilegiojn. Tiu periodo definitive pasis, kaj la francaj ministroj devas montri siajn konojn de la angla, eĉ je risko de grandaj diplomatiaj stultaĵoj. Feliĉe, ne okazis plia milito inter la malnovaj rivaloj Britio kaj Francio.

La vorto patetika mankas en NPIV.


Per Esperanto por justa tutmondiĝo

La 1an de novembro 2009 fondiĝis en Wiesbaden (Germanio) la tutmonda esperantista partio UNU MONDO. Ĝi celas partopreni en balotoj ĉie ajn en la mondo por realigi siajn celojn: tutmonda demokratio, homaj rajtoj, paco, justa monda ekonomio, mediprotektado kaj daŭripova evoluo. Esperanto helpu plibonigi internacian kompreniĝon kaj kunlaboron; ĝi servu al lingva egalrajteco kaj faciligu al homoj senti sin mondcivitanoj.

Wiesbaden: Nan Matthias-Wang, Moliere Ngangu, Ulrich MatthiasLa ideo de UNU MONDO naskiĝis ĉe germanaj aktivuloj de Eŭropo–Demokratio–Esperanto (EDE) kaj trovis entuziasman akcepton precipe inter afrikaj kaj brazilaj esperantistoj. Kiel prezidanto de UNU MONDO elektiĝis Molière Ngangu, angola esperantisto vivanta en Pollando, kiu opinias Esperanton kaj ĝian internan ideon grava rimedo por forigi etnajn konfliktojn. Vicprezidantoj estas Hokan Lundberg (Svedio) kaj Emile Malanda (Suda Afriko), sekretario estas Ulrich Matthias (Germanio); pliaj estraranoj estas Jean Bosco Malanda (DR Kongo, estrarano pri Afriko) kaj Nan Matthias-Wang (Ĉinio/Germanio, estraranino pri Azio). La retejo de la partio estas http://www.unu-mondo.org.

Unu el la centraj demandoj en la politika programo de UNU MONDO estas tiu pri justa ekonomia sistemo. En Germanio oni nuntempe diskutas ĉefe du konceptojn por forigi tutmonde malriĉecon kaj mizeron: Precipe konservativuloj kaj kristanoj proponas “ekologi-socialan merkatan ekonomion”, dum maldekstruloj proponas “solidaran ekonomion”. Laŭ la unua propono, merkataj principoj tre gravas por certigi ekonomian kaj teknologian progreson, tamen necesas protekti malfortulojn kaj certigi daŭripovan evoluon. Tutmonda imposta sistemo helpu realigi egalecon de ŝancoj kaj mediprotektadon. Kontraŭe, la “solidara ekonomio” emfazas, ke la celo de entreprenoj ne estu financaj profitoj, sed solvo de socialaj kaj ekologiaj problemoj. UNU MONDO inklinas al kompromiso inter tiuj ĉi du proponoj kaj deziras lasi al siaj landaj sekcioj iom da libero por trovi pozicion, kiu povas allogi balotantojn.

UNU MONDO deziras plibonigi la vivkondiĉojn ĉie en la mondo. Por substreki la seriozecon de la klopodoj, fondiĝos post nelonge “Fondaĵo UNU MONDO” kiel subfondaĵo de la germana “Fondaĵo Mondo”. Ĝi subtenos esperantistajn projektojn de evolua kunlaboro. Eblaj kandidatoj por akiri tian subtenon povus esti la infanvilaĝo “Bona Espero” en Brazilo, la projekto “Mazingira” (de Mramba Simba) por konstruo de lernejoj kaj putoj, por mikrokreditoj kaj por orfoj en Tanzanio aŭ la projekto “Nabouba” (kunordigata de Vladka Chvátalová) por orfoj en Benino.

UNU MONDO deziras kunlabori ankaŭ kun EDE, de kiu ĝi disbranĉiĝis. La origina ideo pluevoluigi EDE al tutmonda partio trovis subtenon nur de kelkaj EDE-anoj (ekzemple de Bert Schumann), tiel ke fine necesis fondi apartan partion. UNU MONDO konscias pri tio, ke EDE povas esti utila organizo por atentigi pri la lingva problemo en Eŭropa Unio; tamen la ĝenerala celaro de la EDE-Federacio (kies statuto mencias nur la celon “provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration”) eble estas akceptebla nur de minoritato de la esperantistoj.

Mi persone opinias la eŭropan parlamentan demokration granda atingaĵo; mi estas decide por la Traktato de Lisbono kaj por sociala merkata ekonomio. Pri referendumoj mi ne havas altan opinion, ĉar ili eble estus malhelpintaj bonajn aferojn kiel la enkondukon de la eŭro aŭ la plilarĝigon de EU al oriento. Kun tiaj konvinkoj, tute normalaj por germana civitano, mi neniel povis trovi hejmon en EDE. “Eŭropo tute ne estas demokratia, vidu, pri traktato decidas registaroj, ne homoj”, — emocie emfazas francaj EDE-anoj. La fakto, ke EDE mem ne estas demokratia, malpli interesas ilin. Ekzemple mi mem, membro kaj estrarano de EDE-Germanio de julio 2008, ricevis ĝis nun nenian formalan rajton rekte aŭ nerekte ion kundecidi ĉe la EDE-Federacio.

En Germanio EDE dividiĝis dum sia balotkampanjo en du branĉojn: iuj timis, ke esperantistoj volas misuzi EDE kiel varbagentejon por Esperanto, dum aliaj timis, ke EDE volas misuzi la esperantistaron por politikaj celoj. La balotoj mem signifis por multaj el tiuj, kiuj investis sian energion kaj monon en EDE, gravan seniluziiĝon, precipe en Germanio (kie EDE ricevis nur 0,04% de la voĉoj), sed ankaŭ en Francio (kie ĝi ricevis 0,17%). “Supozeble la elektintoj estis nur esperantistoj, ties familianoj kaj geamikoj”, — opiniis Stefan Maul en Monato, 2009, №8-9. Per novaj ideoj eblas trovi novan entuziasmon.

Antaŭvideble en Francio la tradicia EDE restos pli forta ol UNU MONDO povus fariĝi tie, dum en Germanio (kie EDE partoprenis la eŭropajn balotojn kun nur 28 membroj kaj financaj rimedoj de nur 8.000 eŭroj) UNU MONDO havas ŝancon fariĝi pli forta ol EDE kaj do eble partoprenos anstataŭ EDE en la Eŭropaj Balotoj 2014. Ĝia nomo “Partio UNU MONDO” (“Eine-Welt-Partei”) povus allogi multajn balotantojn en Germanio, ĉar la belsona germana esprimo “Eine Welt” jam fariĝis sinonimo de “justa tutmondiĝo”. Ekzistas miloj da “unumondaj” iniciativoj, al kiuj ĝis nun mankis politika partio.

Ĝuste sur la monda nivelo ankoraŭ tre necesas agadi por demokratio, homaj rajtoj, paco, egalrajta kunlaboro kaj mediprotektado. Ni esperantistoj havas bonajn kondiĉojn por kunlabori tutmonde favore al tiuj ĉi celoj — danke al lingvo, kiu faciligas tiun kunlaboron, kaj interna ideo, laŭ kiu ĉiu “vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”. Ni eluzu tiun ĉi ŝancon. UNU MONDO povus partopreni eĉ en regionaj aŭ lokaj balotoj, laŭ la devizo “pensu tutmonde — agu loke” de la Agendo 21.

Ulrich Matthias
um@unu-mondo.org


Nia trezoro

Monato

En 1978 la Aŭgsburga ĵurnalisto Stefan Maul ellaboris koncepton de ĉiusemajna magazino en Esperanto pri politiko, ekonomio, kulturo, tekniko kaj scienco simila al la gravaj naciaj semajnĵurnaloj Time, Newsweek, Der Spiegel. Laŭ Maul, por eldoni tian gazeton necesus ĉirkaŭ dek mil abonantoj.

Por testi la ŝancojn necesis eldoni provnumeron. Semajno №0 aperis en septembro 1978, formato A4, granda foto sur la kovropaĝo, anoncanta la ĉefmaterialon Terorismo mondvasta. Aliaj artikoloj temis pri kiel Moskvo preparas Olimpiajn Ludojn, proprastila demokratio de Hispanio kaj gerontologio. La rubrikoj estis pluraj: “Opinio de l' Semajno” esprimiĝis pri Afriko. Sur deko da paĝoj sekvis “Raportoj de l' Semajno” pri azilproblemo, sendependiĝaj tendencoj en Skotlando, energio, transporto, sindikatoj k.a. Du mallongaj libroprezentoj kompletige al la novelo La piedirantaj anĝeloj de J.H.Sullivan formis la beletran parton. En la distraj paĝoj oni povis legi pri farado de nevelkaj bukedoj, trovi recepton de brazila specialaĵo, konatiĝi kun la kuraceblecoj de la Morta Maro. Infanoj ankaŭ havis sian rubrikon. La nula numero impresis multajn, sekvis tujaj abonoj, sed baldaŭ montriĝis, ke la merkato ne estis sufiĉe granda por semajna gazeto. En printempo 1979 Maul anoncis, ke la eksperimento fiaskis. Multaj bedaŭris ĉesigon de Semajno, aliaj triumfe mokis.

Semajno restus epizodo, se ne aperus sursceneje la belga eldonisto Torben Kehlet, kiu proponis al Maul eldoni samtipan revuon monatan. Maul konsentis kaj reverkis la koncepton kun multaj kompromisoj.

En januaro 1980 aperis la unua numero de Monato. Estis pli multaj distraj elementoj kun la strebo aperigi magazinon por la tuta familio, kun rubrikoj por infanoj kaj junuloj, pri hobioj, kaj artikol-serio. Por varbi abonantojn la eldonisto vojaĝis tra Usono kaj la redaktoro prelegvojaĝis en Japanio. La redakcia enketo fine de la unua jaro montris, ke la legantoj havis altgradan kontentecon: 28% legis ĉion, kaj preskaŭ 60% plej grandan parton. Tio signifas, ke 88% estis intensaj legantoj, pri kio nur revas la ordinara revuo. Malgraŭ tio la magazino ne furoris, la nombro da abonoj ne superis 2000 kaj ĝi restas tre stabila inter 1600 kaj 1800.

Krizo trafis Monaton en printempo 1984, kiam la eldonisto senaverte ĉesigis la eldonadon. Al savado oni sukcesis persvadi pintulojn de UEA, kies Grafika Centro Antverpeno (GCA) transprenis la administradon kaj faktan eldonadon kun garantio de sendependeco de la magazino. Kvar jarojn poste UEA decidis forlasi la ekspansian politikon, fermante siajn oficejojn, ankaŭ tiun en Antverpeno. Flandra Esperanto-Ligo, aĉetinta ĉiujn havaĵojn de GCA, transprenis la eldonadon de Monato.

En 1991 pro troŝarĝiteco Maul petis, ke oni serĉu alian ĉefredaktoron. Neniu aŭdacis transpreni la postenon kaj la solvo estis trovita tiel, ke ekde 1992 eklaboris skipo de redaktoroj sub gvido de redakcia sekretario Paul Peeraerts, kaj Maul, kiel ĉiunumera kolumnisto, garantiis certan kontinuecon. Inter la redaktoroj estis William Auld (novelo, poezio), Gerrit Berveling (spirita vivo), Tim Carr (medio), Mark Fettes (monda vilaĝo), Evgeni Georgiev (hobio), Paul Gubbins (politiko, moderna vivo), Stefan Maul (vidpunkto), Alexander Mikiŝev (turismo), Seán Osborne (muziko, humuro), Paul Peeraerts (komputado, libroj, noticoj), Roland Rotsaert (ekonomio), Izabel Santiago (kuirado), Krys Ungar (arto, scienco), Guido van Damme (leteroj), Jean-Pierre Van den Daele (enigmoj), Yamasaki Seikô (lingvo). Danke al rapide evoluanta reto Monato aplikis reviziadon de la tekstoj per kontrollego far diversnaciaj esperantistoj.

En 1998 aperis kelkaj artikoloj, kiuj ĉagrenis plurajn homojn. Inter ili estis ankaŭ Auld, kiu forlasis proteste sian postenon de la redaktoro de Monato. Tiuj eventoj premisis revenon de Maul al la ĉefredaktoreco de la magazino en 1999, kvankam kun reduktita taskaro.

Laŭ la redakcia noto, Monato ĉiam celas objektivecon kaj bonvenigas artikolojn, kiuj spegulas ĉiujn flankojn de konflikto aŭ de disputo. Alia principo estas, ke nur tiu, kiu loĝas en la lando aŭ kiu intime kun ĝi rilatas, verku pri tieaj cirkonstancoj. Sed, se la redakcio de Monato ne ricevas artikolojn el la koncerna lando, ĝi devas de tempo al tempo, okaze de gravaj okazintaĵoj, turni sin al raporto el najbaraj ŝtatoj.

Tia intenco, bedaŭrinde, ne ĉiam estas facile plenumebla. Regule legante Monaton, oni konstatas, ke, se juĝi laŭ la ofteco de artikol(et)oj, kio ŝuldiĝas al aktiveco de unusola ĵurnalistema esperantisto, en la antaŭaj jaroj rimarkeble elstaris Litovio, ĉi-jare Albanio, Burundo kaj Japanio. Sed, ekzemple, Ruslando estas malofta gasto sur la paĝoj de la magazino, nur ĉar mankas regula verkemulo.

En la pli fruaj jaroj en Monato ofte aperis provokaj artikoloj aŭ komentarioj, kiuj estigis viglajn diskutojn. Sendube tiaj provokaj eventoj estis la golfa milito en 1999 aŭ la NATO-milito kontraŭ Serbio. Novan lavangon da legantaj leteroj elvokis kontribuaĵo de la usonano Alexander Gofen pri la prezidento Obama.

Tra la jaroj Monato iĝis pli bunta, pli distra el la enhava vidpunkto, kaj el la aspekta. Okulfrapa korlilpaĝo kun tutpaĝa foto en ruĝa kadro havigis indan lokon por la magazino en iu ajn propaganda ekspozicio, helpanta pruvi al la neesperantistoj, ke nia lingvo estas vivanta, aktuala kaj utila, ja valora. Nun la kovrilo kaj kelkaj internaj paĝoj estas plenkoloraj. La titolo iĝis malpli granda, sed sur la rekonebla ruĝa kvarangulo.

Monato havas kelkajn specifajn trajtojn. Ĝi estas ne priesperanta revuo, sed revuo en Esperanto, en kiu la lingvo mem kaj ĝia komunumo praktike ne estas traktataj. Monato uzas la lingvon por la tuta gamo de la homa vivo, politiko, ekonomio, kulturo, ĉiutagaĵoj, sociaj kaj socialaj temoj. Tial ne estas supertaksebla ĝia rolo en la evoluigo de la lingvo. Kiam en la socio aperas novaj fenomenoj aŭ objektoj, estas ĝuste Monato, kiu ekuzas bezonatajn por ili vortojn. Tiel enkondukiĝis, ekzemple, la vorto “poŝtelefono”. Multaj novaj vortoj en NPIV havas la fontindikon Monato, kaj jam en 1994 realiĝis unu el la bonaj ideoj de MonatoDeklingva manlibro pri politiko.

Halina Gorecka


Tuj apude

Tonkin, Humphrey. Tuj apude: Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. — Rotterdam: UEA, 2008. — 56 p., il.

Kiam fine de majo 1991 ni, triopo da novbakitaj eldonistoj el Jekaterinburg, venis al Roterdamo, mankis al ni iu ajn turisma gvidilo. Kaj nia celo estis ne turismado, sed konatiĝo kun la funkciado de la Centra Oficejo de UEA, Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj Flandra Esperanto-Ligo (en la apuda Antverpeno). Afablaj oficistoj de la CO donis klarigojn, kie oni promenu kaj kion vizitu. Tiuj promenoj ja okazis, kaj mirigis nin moderna urbo, manko da antikvaĵoj, blokdomoj kaj bunta loĝantaro, al kiu kontribuis la iamaj kolonioj de Nederlando.

Post dek jaroj mi havis la duan viziton al Roterdamo; tiam mi trapromenis stratetojn ĉirkaŭ la domo de UEA, la muzean kvartalon. Legante la gvidilon Tuj apude, mi faras enpensan promenon.

Unue Tonkin rakontas pri la kialo de translokiĝo de la CO de UEA al la nuna domo en la strato Nieuwe Binnenweg (kio signifas “Nova Interna Vojo”) kaj pri la maniero atingi ĝin. La sekva ĉapitro rakontas pri la domo mem, ekkonstruita en la jaro 1887, kiu efektive konsistigas unu kvaronon de la kvarobla domkonstruo, laŭ klasika stilo. En la apudaj stratoj oni renkontas plurajn similajn konstruaĵojn, evidente destinitajn por prosperaj familioj. Sekvas kvar promenadoj. La Centra Oficejo estas elir- kaj reven-punkto de tiuj promenadoj.

La unua promenado kondukas al la Muzea kvartalo, kun priskribo de la laŭvojaj konstruaĵoj kaj historiaj ekskursoj, kompletige aperas biografiaj skizetoj pri la famuloj menciitaj (pentristo Breitner, Erasmus, teologo Arminius k.a.). Troviĝanta ĉi tie Nederlanda Arkitektura Instituto konfirmas la famon de Roterdamo kiel modelo de moderna arkitekturo. Interesa estas Villa Sonneveld, modernisma loĝdomo el 1933. En alia modernisma vilao troviĝas la muzeo de Chabot, dediĉita al la ĉefa nederlanda intermilita ekspresionista artisto Henk Chabot. Muzeo Boijmans Van Beuningen estas la ĉefa artmuzeo de Roterdamo kun reprezentaj verkoj de mezepokaj kaj renesancaj majstroj kaj impona moderna kolekto. Kunsthal estas ekspoziciejo, kaj apude troviĝas Naturhistoria Muzeo.

La dua promenado gvidas al la nordoriento kaj Heemraadssingel, atentigante pri interesaĵoj arkitekturaj laŭvoje.

La tria promenado kondukas en la antikvan urbeton Delfshaven, kiu estis la iama haveno de la urbo Delft. Dum multaj jaroj Delfshaven kaj Roterdamo estis rivalaj urboj. La haveneto ankoraŭ konservas plurajn domojn el la epoko de la Pilgrimpatroj, angloj, kiuj dum dek unu jaroj loĝis en Nederlando por eviti persekuton en Anglio. En 1620 ili ekvojaĝis ŝipe trans la Atlantiko kaj fondis kolonion en Masaĉuseco.

La lasta promenado proponas traboati la havenon. Komfortaj rondvojaĝaj boatoj ekiras ĉiujn 45 minutojn; ankaŭ eblas lui Maas-taksion por, ekzemple, ĉirkaŭiri la Nordan insulon aŭ vidi grandan parton de la rivera flanko de la urbo. Elegantaj modernaj pontoj Erasmo kaj Willemponto apartenas al la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo.

Halina Gorecka


La reveno de Bonhumora Zamenhofano

Ŝapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano / Postparoloj de Tomasz Chmielik, Felicja Raszkin-Nowak. 3a eld. — Czeladź: Hejme; [Świdnik]: Libro-mondo, 2009. — 40 p.

La Esperanto-movado havas plurajn mokindajn trajtojn kaj eventojn. Satiraĵojn tiutemajn verkis pluraj aŭtoroj (legu la bonan kolekton Samideanoj, Sezonoj, 2006). Jakobo Ŝapiro mokas la lokan Esperanto-klubon en urbo L. Ni povas diveni, ke temas pri Lodzo, sed evidente ankaŭ aliloke okazis kaj eĉ plu okazas similaĵoj. Oni dormeme enuas dum klubkunvenoj, krokodile klaĉas, intrigas por okupi “gvidan” (fakte, sensignifan) postenon… En la klubo kuŝas kelkaj malnovegaj, neniam legataj revuoj; sur muro fiere pendas oficiala permeso okazigi Esperanto-kursojn — sed kursoj mem neniam okazas… Jen la aŭtoro petole fantazias, kio okazus, se li fariĝus idisto; jen li prezentas programartikolon por nova Esperanto-gazeto, neniam lanĉita reale… Plurfoje aperas versaj pecoj, parodiantaj La Vojon de Zamenhof. La ironio estas sufiĉe milda, kompare kun postaj verkoj de aliaj aŭtoroj; ofte senteblas tipe juda mikso de humuro kun malgajo…

Supozeble ĉio fidele priskribas la realon, nur kun ioma troigo. La tuto estis verkita ĵus antaŭ la Unua Mondmilito; dum preskaŭ jarcento poste la mondo grave ŝanĝiĝis, tamen — vi nepre rekonos en nunaj esperantistoj kaj “amikoj de Esperanto” similecon al ties prauloj.

La unua eldono de Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano aperis en 1922, la dua en 1924, la libro estis tre varme akceptita. L. Totsche skribis en Literatura Mondo: “la libro apartenas al la plej bonstilaj verkoj de l' Esperanta literaturo kaj tial ĝi estas tre rekomendinda ankaŭ por komencantoj volantaj sin ekzerci en la lingvo” (mi aldonu: tiuj komencantoj bone pripensu la aferojn, por ne ripeti fuŝojn de la protagonistoj).

Nun la eldonejo Hejme redonis al ni tiun kortuŝan raraĵon. Kvin felietonoj kun la aŭtora antaŭparolo okupas nur iom pli ol duonon de la libreto; sekvas eseo de Tomasz Chmielik kaj fragmentoj el rememoroj de Felicja Raszkin-Nowak (nevino de la aŭtoro, la sola el la familio, kiu elvivis dum la Dua Mondmilito) pri Jakobo Ŝapiro. Ni ekscias, kion li faris por Esperanto kaj kia li estis en ordinara vivo, kia tragika sorto lin atendis. Indas dankeme rememori lin apud lia samsortano Izrael Lejzerowicz, kies Verda Biblio estis reeldonita samloke unu jaron pli frue.

Por ni, kiuj vizitas Bjalistokon, aŭ legas ion el multaj raportoj pri ĉi-jara UK, certe memorfiksiĝos ne nur majstro Zamenhof, sed proksime al li ankaŭ Jakobo Ŝapiro — sidanta surfenestre en danda pozo, kun ĉapelo sur piedpinto, sed kun profunda tristo en la okuloj…

Valentin Melnikov


Esperanto en muziko ne nur en Esperantujo (6)

Parto 1 | Parto 2 | Parto 3 | Parto 4 | Parto 5

Oni povintus pensi ke ĉi tiu temo elĉerpiĝis, ĉar ĉi-jare la serio paŭzis. Sed la homoj — ankaŭ artistoj en diversaj landoj — malkovras Esperanton, kaj ili iamaniere estas influitaj de ĝi, jen pro la lingvo mem, jen pro ĝia idea kaj simbola filozofio, jen nur pro la bela nomo de la lingvo. Ni daŭrigas.

La verda disko Verda disco

Grava evento okazis ĉi-somere, pri kiu ni ankoraŭ ne parolis en ĉi tiu rubriko, kvankam multaj legantoj de La Ondo jam konas ĝin. Ĉi tiu disko havas ĉeflokon ĉi tie, ĉar ĝi aperis okaze de la 94a UK en Bjalistoko. En ĝi polaj artistoj el Bjalistoko kantas en Esperanto! Tio malfermas la pordon al multaj aliaj kiuj tiel aŭdis pri Esperanto…

En ĉi tiu kompilaĵo troviĝas muzikaĵoj de jenaj Podlaĥiaj artistoj: 5set5, Bolo Young, Bright Ophidia, Cira & Nikon gaste Hukos, Devil Blues, Emptv, Miłka & Chociej, My a, Orejro, Red Emprez, Rima, Sami Muzycy gaste Diana Giurow, Schody, Zerova, Zero-85, Złodzieje Rowerów. La tekstojn tradukis en Esperanton Przemysław Wierzbowski. La Bjalistoka iniciato estis granda defio, kaj ĝi meritas laŭdon pro la plenumiĝo sukcesa kaj ĝustatempa… — granda entrepreno kiun vi povas plene ĝui ankoraŭ nun en la reto eĉ se vi ne sukcesis ekhavi la diskon:

http://www.myspace.com/verdadisco

Esperanto el Ruslando

Ĝi estas projekto de Ruslanda DĴ el Moskvo, kiu muzikas laŭ minimalista elektronika stilo kun influoj de teknoo kaj haŭso. Momente en lia paĝo nur unu muziko sen voĉoj ludiĝas, sed rusoj ja povus instigi lin aldoni pliajn…

http://www.myspace.com/esperantoproject

Esperanto de Another Fine Days

La brita bando Another Fine Days eldonis en 1994 la elektronikan vinilan diskegon Life Before Land, kiu enhavas la muzikaĵon Esperanto — etoso-elektronika instrumenta verko, en kies komenco aŭdiĝas anonco de Esperanto-radioprogramo en radio… La albumo estis reeldonita sub KD en 2004. La bando plu ekzistas, koncertas kaj regule eldonas novajn albumojn. Ilia aktuala muziko iĝis pli etna kun ĵazecaj funk-afrikaj influoj.

http://www.myspace.com/anotherfinedday

Doktoro Esperanto

La Novjorka Doktoro Esperanto estas fatrasa bando, kiu laŭdire ludas alternativan kaj eksperimentan ciganan kabaredan muzikon “… laŭ influoj de Ludwig Lazarus Zamenhof”. Ne eblas diri pli multe, ĉar ankoraŭ neniu aŭskultebla muziko aperas en ilia Miaspaca paĝo. Ĉu nur blago?..

http://www.myspace.com/doktoresperanto

La bando Esperanto el Londono

Jen plia bando Esperanto el Londono. Ĝi starigis sian propran eldonejon Esperanto musik, proponante pure elektronikan muzikon laŭ etoso-stilo. Plejparte en la aŭskultebla kompilo estas anglaj titoloj, krom unu (Le Monde) en la franca.

La Esperantoj uzas siajn voĉojn kiel aldonan instrumenton en la senvortaj muzikaĵoj.

http://www.myspace.com/esperantomusikworx

La sama nomo ankaŭ en Pollando

La hiphopa triopo Esperanto kantas efikan repon en la pola. La bando eldonis sendepende en 2008 la 15-titolan albumon Miejska Kaligrafia, en kiu aperas du versioj de la kanto Esperanto, aŭskulteblaj ĉe Miaspaco. Kurioze, la kanto Esperanto de la grupo Esperanto ja estas pollingva!

http://www.myspace.com/espeeranto

La turka albumo Esperanto

La turka hiphopa bando Cubido eldonis sian albumon Esperanto surdiske kaj interrete. Jen la raraĵo! Vere originala orienta repo kantata en la turka. Pluraj titoloj aŭskulteblas ĉe:

http://www.myspace.com/cubido

Esperanto Słowem el Pollando

Jen plia kontribuo el Pollando — hiphopa duopo, eldonita en la brita muzikeldonejo Ŝhii-Boy Records. La duopo repas pole… laŭ specifa repa novĵazeca stilo.

http://www.myspace.com/esperantoslowem

Uliczne Esperanto

La pola hiphopa kvaropo Mor W.a. fondiĝis en Varsovio en 1995 kaj ekde tiam faris pli ol cent koncertojn en Eŭropo kaj Ameriko kaj eldonis kvar diskojn.

La plej freŝa el ili, Uliczne esperanto (La strata Esperanto) aperis somere 2007 kaj rapide populariĝis en Pollando. La samtitola kanto el la albumo estas aŭskultebla kaj spektebla plurloke en la reto, ankaŭ en Miaspaco:

http://www.myspace.com/morwa4

Plej muzikume
Flo!


Ricevitaj libroj

Gvidlibro 2009 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2009. — 96 p. — [Donaco de UEA].

Marček, Stano. Esperanto tiesioginiu metodu: [Lernolibro por litovoj] / Tradukis el Esperanto Indrė Pileckytė. — Martin: S. Marček, 2008. — 114 p., il. — [Donaco de LitEA].

Pereira, Yvonne A. Memoraĵoj de sinmortiginto / Tradukis el la portugala Alfonso Borges Gallego Soares. — Rio de Janeiro: Spirita eldona societo V.F. Lorenz, 1998. — 554 p. — [Donaco de la eldonejo].

Podlaĥia Provinco. La plej gravaj turismaj allogaĵoj / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. — Białystok: ELKAM, 2009. — 24 p., il. — [Donaco de Aleksej Korĵenkov].

De outdekking van Amerika = La trovo de Ameriko = Tre discovery of America: Kvarlingva rakonto / Tradukis el la stiria Walter Klag patro. — 3a eld. — Vieno: Klag, 2009. — 12 p., il. — [Donaco de la eldonejo].

Ŝapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. / Postparoloj de Tomasz Chmielik, Felicja Raszkin-Nowak. — 3a eld. — Czeladź: Hejme; [Świdnik]: Libro-mondo, 2009. — 40 p. — [Recenzoekzemplero].

Tonkin, Humphrey. Tuj apude: Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. — Rotterdam: UEA, 2008. — 56 p., il. — [Recenzoekzemplero].

[Заменгоф Л.М.] Дръ Эсперанто. Полный словарь Эсперантскаго (международнаго) языка. Часть русско-эсперантская. Plena vortaro rusa-internacia: Репринтное изд. / Предислoвие Елены Шевченко. — М.: Импэто, 2007. — 280 с.; 500 экз. — [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Esperanta Finnlando, 2009/5;
Esperanto, 2009/11;
Heroldo de Esperanto, 2009/12;
Informa Bulteno, 2009/3;
Juna Amiko, 2009/2;
La Movado, 2009/703,704;
La Sago, 2009/58;
Le Monde de l'Espéranto, 2009/570-571;
Literatura Foiro, 2009/ 241;
La Ondo de Esperanto, 2009/11;
Monato, 2009/11;
Okazas, 2009/570-571;
REGo, 2009/5;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2009/4;
Tempo, 2009/103;
Usona Esperantisto, 2009/5.

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2009, №12 (182)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2009.