Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №7 (189)

Pafista festo en la Esperanto-urbo (Malgosia Komarnicka)

Sur la kovropaĝo estas foto el la pafista festo en la Esperanto-urbo Herzberg, pri kiu Małgosia Komarnicka rakontas en la revuo.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vortoj de Komitatano Z

Ĉu io koviĝas sub la surfaco?

La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro.

Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri sciencaj kaj fakaj aferoj akaparis Amri Wandel. La israelano estas jam reciklaĵo kiel estrarano, ĉar li komencos sian trian periodon. Lia dubinda merito estas, ke li neniam sukcesis reelektiĝi senpaŭze, kvankam malmultaj movadpolitikistoj same verve sin ofertadas al videblaj postenoj. Latinamerikanojn reprezentos la kubanino Maritza Gutierrez, kiu transprenos la lokon de la japano Hori Yasuo, elektita en Jokohamo por anstataŭi la ĉinon Yu Tao, kiu estis elektita en Pekino. La estraraneco pri landa agado fariĝis kurioza stafetaĵo de movadestroj el la landoj, kie okazas la elektojara UK. Same kiel Wandel, ankaŭ Gutierrez estas revenanto el pli frua estraro. Estas kvazaŭ UEA adoptus la anemian kutimon de REU rotaciigi en sia estraro samajn nomojn, ĝuste kiam REU ŝajnas ekrezigni pri ĝi.

Nova UEA-estrarano estos nur Stefano Keller. Pro sia nekonateco la svisa hungaro ne vekas apartajn sentojn. Ni lasu lin surprizi pozitive, sed cetere ni povas nur ĝemi de elreviĝo kaj miri, ke inter 6000 membroj de UEA oni ne trovis pli da freŝaj vizaĝoj. La silento, kiu ekregis en la komitata retlisto pri la propono, estas komprenebla, kvankam ekster la supera organo iuj akre kritikis ĝiajn membrojn pri tiu senvorteco. Decis tamen honteme silenti, ĉar la komisiono kuiris sian proponon el la ingrediencoj, kiujn donis al ĝi la komitato. Nur la komitatanoj rajtas proponi estraranojn. Certe ankaŭ la komisiono devus serĉi kandidatojn, sed la komitatanoj malhavas moralan rajton akuzi ĝin pri pasiveco, se ili dividas saman kulpon. Pinton de hipokriteco atingis Edvige Ackermann, kiu skoldis la komisionon pri diktado, ĉar ĝi ne proponis alternativajn kandidatojn, precipe por la prezidanteco. La laŭta damo antaŭe membris en du elektokomisionoj kaj povis atendi la saman respondon al siaj krioj, kiun ŝi mem siatempe donis: malgraŭ persistaj penoj la komisiono ne trovis pli da kandidatoj.

La malkontentuloj ĉesu plendi kaj venontfoje aktiviĝu sufiĉe frue por proponi kandidatojn, kiujn ili ŝatas. Reĝimoj ne iniciatas revolucion. La sukceso de la estraranoj en la elekto de komitatanoj B tamen igas pensi, ke la malkontento ne havas vastan bazon. Mirindas cetere, ke ne multaj atentis la malvenkon de eŭropanoj en la balotado: Barbara Pietrzak sola sukcesis apud kvin alimondanoj. Finfine nur eŭropanoj grumblas pri aferoj en UEA, sed la estonto eble apartenas al aliaj. Alimondanoj povas havi aliajn pensojn kaj pacience atendi, ĝis la asocio falos en iliajn manojn. Nu, de la dua teamo de Dasgupta ni apenaŭ povas esperi pli ol donis la unua, sed ni ekatendu la jaron 2013. La CO almenaŭ zorgos pri la domo, dum io interesa eble koviĝos sub la surfaco.

Komitatano Z


12 opinioj pri la kongresa sezono

Ĉi-foje la temo de nia Ronda Tablo estas la “kongresa sezono”, dum kiu, inter la somera (vide el Eŭropo) solstico kaj la aŭtuna ekvinokso, okazas multaj esperantistaj renkontiĝoj, interalie, la Universala Kongreso. Dek du aktivuloj, ricevintaj nian inviton, respondis al la tri demandoj:

1. Kion vi atendas de ĉi-jara kongresa sezono?

2. Kiu(j)n kongres-sezona(j)n aranĝo(j)n vi planas partopreni? Kial?

3. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de la Universala Kongreso, kiu restas la plej granda esperantista kunveno?


Peter BalazPeter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto (www.espero.sk)

1. Ĉi-jare mi atendas post pluraj jaroj iom da ripozo de la Esperanto-aranĝoj. Tamen min (kaj aliajn ene de E@I kaj SKEJ-teamoj) atendas komence de julio organizado de SES 2010 – Somera Esperanto-Studado, kun la renkontiĝo de la lernu-uzantoj. Kaj pro la granda kvanto de aliĝintoj (jam 190 de 33 landoj) ĝi estos certe interesa kaj riĉa aranĝo, eĉ se iom laciga por organizantoj.

2. Krom SES 2010 ĉi-somere mi verŝajne ripozos ekster Esperanto-aranĝoj kaj laboros pri diversaj novaj projektoj de E@I. Krome ni pretigas por novembro aranĝon KAEST (www.ikso.net/kaest). Post la somero, komence de septembro mi estros la inform-budon de EEU en la Ekonomia Forumo en Krynica. Kaj partopreno en Arkones dependos de plej diversaj aferoj.

3. Laŭ mi UKoj devus pli malfermiĝi – kaj al pli vasta Esperanto-publiko (ĉefe per malplikostigo, por ke aranĝoj vere estu plurmilaj, eĉ se ne nepre en luksaj ejoj), kaj al ekstera publiko (“malferma tago” dum ili). El tiu vidpunkto Bjalistoko estis bonega ekzemplo, indus sekvi tian organizadon. Oni ne bezonas luksegajn hotelojn, multe pli ĝojus “ordinaraj” esperantistoj pri akceptebla prezo, kiu ebligus renkontiĝon de 4–5 mil esperantistoj. Tiel paradokse eblus eĉ gajni finance; se venos pli da homoj, kiuj pagas malpli, rezulto povas esti finance pozitiva.


Probal DasguptaProbal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

1. Mi atendas revenon al la normala labora ritmo post la aparte historiografia emfazo de niaj jubileaj aranĝoj.

2. Mi evidente partoprenos la Universalan Kongreson en Kubo. Mi bezonas respondi la demandon kial ne rilate al la UK, sed rilate la nepartoprenon en aliaj aranĝoj: temas pri la devo ĉi-jare verki plurajn ampleksajn tekstojn en kaj pri Esperanto.

3. La Universalaj Kongresoj aktuale plenumas tradiciajn bezonojn. Iuj partoprenantoj havas pri tiuj kongresoj suplementajn aŭ alternativajn atendojn – laŭ ili pli konformajn al la nun sentataj bezonoj. La atendoj estas sufiĉe diversspecaj, kaj ne povas ĉiuj esti samtempe plenumataj. Sed mi bonvenigas la debaton, kiu furoras.


Hori JasuoHori Jasuo

Japanio

Eksprezidanto de KAEM, eldonisto

Mi respondas nur la du lastajn demandojn.

2. En Japanio okazas ĉiun jaron Japana Esperanto-Kongreso kaj kelkaj regionaj kongresoj. Jam en majo kaj junio okazis kvar regionaj kongresoj. Mi estis respondeculo pri Kantoo-Kongreso, kies teritorio estas Tokio kaj la ĉirkaŭaj ses gubernioj. En la venonta semajno mi partoprenos en la 6a Azia Kongreso en Mongolio kaj poste en la UK en Kubo. Fine de aŭgusto mi partoprenos en Nordorienta-Ĉina Kongreso en la urbo Dandong.

Kiam mi komencis lerni Esperanton diligente kaj serioze, mi promesis al mi kvar aferojn, kaj unu el ili estas partopreni laŭeble ofte en Esperanto-aranĝoj. Mi estas maljuna kaj ne povas agadi multe, sed eĉ tia jam velkanta arbo povas gajigi la kongresan arbaron per la partopreno. Por ebligi multajn partoprenojn, mi ŝparas monon kaj tenas min sana. Renkonti amikojn en tiuj kongresoj donas al mi pli da energio.

3. Ĝenerale mi estas kontenta pri la UKoj, sed por adapti nin pli bone al la situacio, ni bezonas pli da diskutoj pri la enhavo de UKoj. En la lastajara kongreso partoprenis ege malpli da homoj ol mi antaŭvidis. Kial tiom malmulte en la jubilea kongreso? Povas esti, ke io okazas en la Esperanto-mondo. Ni devus analizi la situacion pli detale.


Li JianhuaLi Jianhua

Ĉinio

Redaktoro de reta El Popola Ĉinio, komitatano de Pekina Esperanto-Asocio

Mi plej atendas de ĉi-jara UK, ke la raportoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato estos publikigitaj, ĉar ĉiujare multaj ĉinoj sin anoncis por prelegi en tiu universitato, sed neniu sukcesis. Mi volas lerni de la raportoj kaj ĉerpi sperton. En 2004 mi laboris kiel volontulo de la 89a UK en Pekino kiam mi ankoraŭ estis studento de la Ĉina Komunika Universitato, en kiu oni kulturas esperantistojn-studentojn. Mi ŝatas la atmosferon de Esperantujo kiel granda familio. Krome, ĉi-jara UK okazos en Kubo, tio estas tre malfacila laŭ mia opinio.

Mi opinias, ke la nuna Esperanto-movado estas pli kaj pli vigla. Plimultiĝo de junaj esperantistoj kaj disvolvo de UK estas la du bonaj atestoj.


Claude NourmontClaude Nourmont

Luksemburgio

Vicprezidanto de UEA (kulturo, kongresoj, edukado)

1. Persone, mi esperas kombini iom da feriado kun multe da laboro… Ĝenerale, mi esperas ke kongresado en Kubo stimulos la movadon en la lando mem kaj en la najbaraj landoj. Bonege estas, ke multaj kongresoj kaj malpli grandaj aranĝoj okazas en aliaj partoj de la mondo, kiel la Azia en Mongolio, donante eblecon al Esperanto-parolantoj ĝui interesajn programojn kaj vivigi Esperantujon en multaj lokoj.

2. La UKon, evidente kaj neeviteble, estante estrarano de UEA. Kaj ankaŭ la postkongreson en Kubo por pli bone konatiĝi kun la kongresa lando. BET-46: mi ŝatas la regionon, la etoson, kaj mi esperas partopreni la kunvenon de TEĴA. Kaj ankaŭ aranĝojn en Kvinpetalo, i.a. la koncerton de Kajto.

3. Facila demando, malfacila respondo! Universalaj Kongresoj estas sukcesaj aranĝoj en sia nuna formo, kaj mi ŝatas ilin (se mi ne ŝatus, mi ne partoprenus jam 44 UKojn). Sed mi ankaŭ konscias, ke iaj ŝanĝoj necesas. Ĉu ŝanĝi la strukturon, ĉu organizi ĝin alimaniere, ĉu pli malfermi ĝin, ĉu okazigi ĝin malpli ofte (favore al pli da kontinentaj kunsidoj), ĉu eblas trovi novan manieron ĝin financi? Mi klopodas imagi, kiel ni faris en iuj laborgrupoj, kiel povus disvolviĝi estontaj ĉefrenkontiĝoj de la Esperanto-movado, sed pri tio vi devus fari alian intervjuon.


Jakvo SchramJakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

1. Kion oni povas atendi de la kongresa sezono, krom ke la organizantoj de kongresoj bone laboru por prezenti al la partoprenantoj programon laŭ la ideoj de la asocio aŭ klubo por kiuj ili organizas la kongreson.

2. Mi jam partoprenis la SAT-Amikaran kongreson en Hillion, kiu estis mirinde bone organizita. La Beneluksan Kongreson, al kiu mi povis modeste kunlabori, kaj pri kio mi poste aŭdis multajn favorajn kritikojn. Dum la Skotlanda Esperanto-Kongreso, mi estis la gastpreleganto, kaj mi spertis plej amikan etoson en regiono kiu estas mirinde bela. Perfekta ekvilibro inter turismaĵoj kaj debatoj. Restas al mi ĉi-jare nur la SAT-kongreso en Braŝovo, kie krom la jarkunsido de SAT, la partoprenantoj povas gustumi riĉan turisman aranĝon.

3. Ĝis nun mi partoprenis nur unu UKon en Roterdamo. Ne estante membro de UEA, mi preferas ne kritiki la kongreson. Tamen mi esperas ke estonte mi aŭdos pli da Esperanto kaj malpli da krokodilado… Plej verŝajne UK instigas la partoprenantojn al pli profunda lernado de la lingvo universala, precipe parole.


Giorgio SilferGiorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, nuna Konsulo de la Esperanta Civito

1. Ĝi devus doni respondojn pri la efektiva kapablo mobilizi sian merkat(niĉ)on en almenaŭ tri kazoj. Unue, kiom UEA-TEJO-ILEI kapablas venigi al la tri kubaj kongresoj. Due, kiom la francaj kulturcentroj (Greziljono kaj La Kvinpetalo) kapablas ankoraŭ elteni. Trie, ĉu la SAT-kongresoj nerenverseble sinkas.

2. Mi planis iri al Kaiserlautern pro Heroldo de Esperanto, sed ne havis tempon.

3. La sorto de UKoj estas pli kaj pli intime kaj ekskluzive ligita al la sorto de UEA. Tio ne estas bona por UKoj, evidente. Sed ankaŭ ne por UEA, ĉar UKoj efikas al la membraro pli malfidelige ol fidelige.


Svetlana SmetaninaSvetlana Smetanina

Ruslando

Vicprezidanto de REU

1. Iujn gravajn ŝanĝojn mi ne atendas, ĉar nialanda esperantistaro ne partoprenas la UKon en Kubo pro ĝia malproksimo kaj multekosto.

2. Mi kaj miaj geamikoj, samideanoj, samklubanoj kaj simpatiantoj entreprenos Eŭropan vojaĝon kun partopreno de la Itala nacia kongreso unue, por viziti novajn allogajn lokojn, ekzemple, la sudan Francion, Andoron, Hispanion; due, por sperti la organizadon de nacia kongreso en Italio.

3. UKoj estas bonaj, sed tute oni ne atentas novajn esperantistojn, kiuj, bedaŭrinde, post UK-partopreno malaperas.


Josef ShemerJosef Ŝemer

Israelo

Sekretario de Esperanto-Ligo en Israelo

1. Krom la kutimaj atendoj – multaj partoprenantoj kaj enhavo riĉa kaj kontribua por nia lingvo kaj movado – mi aldonus ion plian: ke la UKon kaj la aliajn kunvenojn partoprenu tiuj novaj esperantistoj, kiuj lernis pere de la Interreto sed ĝis nun ne havis kontakton kun la movado. Tiuj memlernintoj grandparte “perdiĝas”. Se la organizantoj de niaj internaciaj kunvenoj sukcesos altiri multajn el ili (kiumaniere? bona demando!), tio estos granda atingaĵo.

2. Ĉar mi vivas for de Eŭropo, la “koro” de Esperantujo, mi “kontentiĝos” per la du eventoj okazontaj en Kubo: la UK kaj ILEI-konferenco. Mi ege ŝatus partopreni ankaŭ la prestiĝan kulturan kunvenon ARKONES en Pollando, sed bedaŭrinde tio ne okazos…

3. Mi persone tre multe ĝuas la UKojn kaj ĉiam revenas hejmen kun “reŝargitaj baterioj”. Sed mi samtempe konfesas, ke mi ne vidas grandan progreson atendatan de la plej granda Esperanto-evento: ne okazis en la UKoj de la 21a jarcento iu granda revolucio. Krom kelkaj bonaj ŝanĝetoj en la enhavo, la skeleto restis sama kaj la ĉielon UEA intertempe ne sukcesis faligi, eĉ ne ete, malgraŭ ke la mondo multe ŝanĝiĝis.


Humphrey TonkinHumphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Mi partoprenos la UKon ĉi-jare – unu el la malmultaj usonaj esperantistoj, kiujn oni permesas iri tien, pro la ĝenerala malpermeso al usonaj civitanoj viziti Kubon (absurda politiko en la nuntempa monda situacio). Temos pri malgranda kongreso, kun relative nereprezenta partopreno.

La malfacilaĵoj, kiujn multaj homoj spertas, pri ĉeesto de kongresoj (precipe pro kostoj kaj distancoj) diktas, ke ni ŝanĝu nian metodon administri UEA kaj enkonduku pli aktivan utiligon de la reto. Iuj homoj rezistas tion, preferante la privilegian kaj esence eŭropocentran sistemon, kiun ni nun uzas. Tiuj samaj homoj foje plendas, ke la vojaĝkostoj de ekstereŭropaj estraranoj estas tro grandaj por nia asocio – tiel plifortigante la eŭropocentran influon. Mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos. Por ke asocio estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia!

Mi ankaŭ serĉas vojon por ĉeesti la italan kongreson, pro lanĉo de la itala traduko de mia redakto de Modernaj Robinzonoj, la unua esperantlingva libro de Tivadar Soros.


Jose Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado

1. Ateston ke Esperanto daŭre kunigas homojn, dum la onidiroj pri ĝia forpaso estis troigaj; utilon por plivigligi la movadon; renovigajn iniciatojn.

2. La UKon, i.a. pro mia respondeco kiel estrarano en la periodo 2007–2010, kaj tial ke mi prelegos IKU-e.

3. La UK restas nemalhavebla pinta evento de Esperantujo. Mi tamen diru ke estus bone zorge pripensi kaj decide enkonduki gravajn reformojn, por ke ĝi skue liberigu sin de la rutinaj ŝablonaĵoj kaj fariĝu vere aktiva laborforumo de la Esperanto-movado. Ĝi estas vere impresa renkontiĝo de “homoj kun homoj”, sed aparte de homoj… kiuj povas pagi la kotizon, flugadon, loĝadon, ktp. Belus ke la fizika renkontiĝo invitus homojn el plej diversaj lokoj al neĉeesta partopreno, per utiligo de Skajpo, ktp. Estus bone establi Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron de nia migranta UK, al kiu la kongresanoj mem kontribuus. Tiel ĝi allogus la lokajn lingvemulojn, kaj konkrete pruvus ke ni sincere celebras la lingvan diversecon.


Lu Wunsch-RolshovenLu Wunsch-Rolshoven

Germanio

Gvidanto de EsperantoLand

Miaj respondoj estas iom personaj, ĉar mi mem organizas du somerajn renkontiĝojn – la 8an SOMERE kaj la 1an Internacian Kongreson de EsperantoLand en Strasburgo. Do mi ĉefe esperas, ke ili ambaŭ sukcesos bone kaj plaĉos al la partoprenantoj. Poste mi ĝuos feriojn, sed en septembro mi eble partoprenos en Arkones; ĉiam interesa renkontiĝo kun poloj kaj aliaj orienteŭropanoj.

Mi ne povas bone juĝi pri la aktualaj UKoj, ĉar mi ne plu partoprenis ekde 2001. Mi sentis mankon de zorga kaj vasta traktado de Esperanto-temoj. Krome, UKoj estas jam tre grandaj. Do laŭ mi venis la tempo establi plian internacian kongreson, kiu vere estos kongreso pri Esperanto, ĝia komunumo kaj disvastigo – kun kultura kaj turisma programo, kompreneble.


LybackaPor egalrajtigo de Esperanto

La 17an de majo parlamentanino, prof. Krystyna Łybacka proponis interpelacion pri Esperanto. Ĝi estas konsekvenco de la renkontiĝo de la Iniciata Grupo “Esperanto por EU” kun la vicprezidanto de la Pollanda Sejmo (parlamento) Jerzy Szmajdziński (4 mar 2010) kaj de la renkontiĝo kun prof. Łybacka (29 mar 2010), kaj posta korespondado.

Sube estas la teksto, ricevita en Varsovio la 20an de majo.

Eduardo Kozyra

Al Estimata Sinjoro
Bronisław Komorowski
Prezidanto de la Pollanda Sejmo

Estimata Sinjoro Prezidanto.

Laŭ la artikolo 193 de la Regularo de la Pollanda Parlamento mi transdonas al la manoj de la Prezidanto de la Pollanda Parlamento la skriban interpelacion pri instruado de Esperanto, direktitan al la ministro de Nacia Edukado.

Estimata Sinjorino Ministro,

la lingvo Esperanto, kreita de Ludoviko Zamenhof, estas granda lingvistika atingaĵo, pro kiu ni poloj devus esti tre fieraj. Trista fakto estas, ke ĉi tiu lingvo malgraŭ sia populareco en la tuta mondo, ne estas aprezata en la lando, en kiu ĝi ekestis.

La ĉefaj kvalitoj de Esperanto estas ĝiaj simpleco kaj facileco de la lernado. Kiel montras la esploraj rezultoj en aliaj landoj, kunigo de la lernado de Esperanto kun lernado de aliaj lingvoj, ebligas pli bonan lernadon.

Polaj esperantistoj de multaj jaroj klopodas oficialigi Esperanton en la publikaj lernejoj. Tamen sur ĉi tiu vojo estas leĝaj problemoj, ligitaj kun la falsa klasifiko de la lingvo kiel artefarita. Tio malebligas alligi Esperanton al la fremdaj lingvoj, kiujn lernantoj povus elekti kiel devigan studobjekton.

La Ministerio de Nacia Edukado havas eblecon iniciati programon, kies celo estus oficialigo de Esperanto en la Pollandaj lernejoj. Tia solvo kuraĝigus junajn polojn ekkoni la universalan lingvon, kies valorojn konas iliaj samaĝuloj en aliaj landoj.

Mi tre petas sinjorinon ministron respondi, ĉu la Ministerio de Nacia Edukado planas entrepreni agadon al la celo de popularigo kaj diskonigo de Esperanto inter polaj gelernantoj, kaj, se jes, en kiu formo ĝi estos realigota.

Kun estimo,
Krystyna Łybacka


Vide el Bruselo

Belga ekzemplo de disfalo

Dafydd ab Iago el Bruselo

Membroj de la Eŭropa Parlamento, diplomatoj kaj ĵurnalistoj en Bruselo kutimas je glata sinsekvo de prezidantecoj en la Eŭropa Unio (EU). Ne ĉi-foje. Belgio, kunfondinto de EU, nun frontas la plej gravan krizon de sia ekzisto. Post la junia voĉdonado politikistoj de la du ĉefaj komunumoj, franclingva kaj nederlandlingva, malfacile kunlaboras. Malfeliĉe por Eŭropo, Belgio ĝis la jarfino prezidos la Konsilion de EU.

Konstrui Europon Shajnas pli facile ol pluteni Belgion. (Foto de la Europa Komisiono)Belgaj oficistoj ne kaŝas ke, sen elektita registaro, ili malfacile povos konvinki aliajn ŝtatojn-membrojn akcepti eŭropajn kompromisojn. Kutime, la prezidanteco de EU sekurigas ke la ŝtatoj-membroj akceptas kompromisojn negocitajn kun la Eŭropa Parlamento surbaze de proponoj de la Eŭropa Komisiono. Al belgaj ministroj, kiuj la 13an de junio malgajnis la balotadon kaj serĉas aliajn laborpostenojn, mankas entuziasmo por siaj malnovaj laboroj. Aliflanke, la ceteraj ŝtatoj-membroj malpli akceptas proponojn verkitajn de la “fiaskintaj” aŭ “nelegitimitaj” ministroj de la portempa registaro.

Belgio ne baldaŭ havos novan registaron. Optimisme, la gajnintoj esperas starigi novan registaron en septembro 2010. Tio signifus, en la plej bona kazo, ke almenaŭ triono de la sesmonata belga prezido de la Konsilio de Eŭropo estos senregistara. Multaj observantoj kredas, ke Belgio bezonos pli da tempo por starigi novan registaron. Post la voĉdonado en 2007, la politikaj partioj bezonis 294 tagojn por starigi registaron.

Belgio disfalas malrapide sed certe. La ĉefo de la Nova Flandra Alianco (NFA), Bart De Wever, malferme diras, ke li volas, ke Belgio malaperu. Tamen li estas sufiĉe inteligenta por ĉiam substreki, ke la sendependa Flandrio venos nur post jaroj de negocado kun la franclingva Belgio.

NFA venkis en junio kun ĉ. 30% da flandraj voĉoj. Unuafoje, malferme sendependista partio gajnis la plej grandan nombron da voĉoj en Flandrio. NFA volas, ke Belgio unue evoluu al konfederacio. La centra ŝtato respondecu nur pri la defendo kaj eksterlandaj aferoj. Kaj la konfederacio post iom da tempo povos malaperi. Tiel Flandrio iĝus sendependa ŝtato.

Aliflanke de la lingva muro, en Valonio, gajnis la franclingvaj socialistoj. Kvankam Belgio frontas gravegan buĝetan deficiton, la socialistoj volas altigi la sociajn elspezojn. Belgio nun ŝuldas ĉirkaŭ 340 miliardojn da eŭroj, do — sian malnetan enlandan produkton por unu jaro. Sen registaro ĝi ne povas redukti la buĝetan deficiton kaj tiel riskas la samajn financajn atakojn, kiujn suferas Grekio. Spite al tiaj problemoj, la Socialista Partio gajnis ĉ. 37% da voĉoj en Valonio per politika programo promesanta pli da elspezoj.

La politikaj elitoj en Belgio ŝajne komencas akcepti, ke ili devas reformi la ŝtaton. “La rezulto de la voĉdonado en Belgio povas esti vidata de la internacia komunumo kiel granda problemo. Tamen la realeco estas tute alia, — diris Elio di Rupo, ĉefo de la valonaj socialistoj. — Mi estas konvinkita, ke ni atingos akcepteblan kompromison kaj ekvilibran institucian akordon. Ni faros ĉion por stabiligi nian landon”.

Aliflanke, Bart De Wever komprenas ke, oferante la postenon de la ĉefministro al la plej granda franclingva partio, li gajnos iom da fido en la suda parto de la lando. Tamen De Wever estas ankaŭ memorata kiel homo kiu diris: “Estas multe da simpatiaj valonoj, sed ŝajne mi neniam ilin renkontas”. Tiaj citaĵoj longe restas en la kapoj de franclingvaj belgoj.


Blinda pafo

Hans Eichhorn, psikiatro, blinde pafis kaj maltrafis (La Ondo, 2010, №6, p. 11): liaj spekulativoj atestas strangan nescion aŭ totalan ignoron.

1. Kiel oni povas (mis)uzi terminojn “en kalumnia, respektive, ofenda maniero”?

2. Artur E. Iltis estas mia nomo artista uzata de 1968 kaj registrita en mia legitimilo, kiel legeblas en baldaŭ aperonta libro pri la historio de Iltis-eldonejo. Ĝi havas nul rilaton kun “putoro”.

3. Mi parolis pri “uretra tipo” apogante min sur konstato de Tazio Carlevaro. Eichhorn sekve devus fakumi kun sia tiĉina kolego ĉi-teme. Desegnaĵo de Friedrich Dürrenmatt La senhonorigita Minotaŭro (1958) klarigas la situacion: ankaŭ oratoro de sia piedestalo pisas sur sian publikon...

4. Io lasta: antaŭ ol la psik-analizo terminigis vortojn kiel narciso, edipa komplekso k. a., ili sidis en la mitologio kaj en la literaturo, sekve estis pli universale konataj ol tra la fakulaj terminaroj. Jen kial Freud, ĉe la lego de Sonĝeskoj de Schnitzler tiris la ĉapelon ekkonante, ke la poeto venas al samaj konkludoj, nur ali-maniere.

Si tacuisses...

Reinhard Haupenthal


Notoj de maljuna grumblulo pri REK-26

La teatro komenciĝas de la vestejo. Same la kongreso komenciĝas de la Kongresa libro. Mi naive opiniis, ke celo de la Kongresa libro estas helpi al kongresanoj dum la kongreso. Sed ŝajnas, ke ĝi estis kompilita speciale por kaŝi la tutan utilan informaron pri la kongreso. Ni analizu ĝin laŭrubrike.

En la unua, historia rubriko oni povas trovi eĉ adresojn de preskaŭ ĉiuj lokoj, kie estis kunsidoj de REK antaŭ cent jaroj, sed la adreso de la nuna kongresejo tute mankas (krom la aludo sur la lasta kovrilpaĝo — verda steleto apud la metrostacio).

Post nemultaj salutvortoj sekvas la plej granda rubriko — priskribo de la salonoj de la kongresejo. La titoloj de artikoletoj parolas pri tio: Saĥarov-salono, Borovko-salono k.t.p. Sed en ĉi tiu rubriko pri salonoj ne estas eĉ unu vorto; kie ili lokiĝas, sur kiu etaĝo, ŝajne estas ŝtata sekreto. En la sekva rubriko estas kelkaj “tre gravaj” informoj pri la salonoj — kvanto da sidlokoj kaj tabloj (strange, ke ne kvanto de fenestroj kaj kvalito de planko). Sed la lokiĝo kaj etaĝo ankaŭ tie mankas.

La sekva rubriko, la programo, estas prezentita per la plej maloportuna maniero — laŭ la salonoj. Por elekti la plej interesan programeron el kelkaj samtempaj, oni devas ĉiufoje tralegi la tutan programon anstataŭ unu aŭ kelkajn apudajn liniojn.

La sekva rubriko, la organiza komitato, estis farita tre bone, eĉ kun belaj fotaĵoj, kiuj helpis al mi trovi la prezidantinon de OK. Mi demandis ŝin pri lokiĝo de vica programero, sed ricevis respondon ke ŝi tion ne scias, ĉar ŝi respondecas pri la kongreso entute. Bedaŭrinde inter la respondeculoj de OK mi ne trovis respondeculon pri informado.

Uzi la lastan rubrikon, la liston de la partoprenantoj, estas tre maloportune, ĉar ĝi estas organizita per nekonata principo (nek laŭlande, nek laŭalfabete), aŭ simple senprincipe.

Miaj riproĉoj al la Kongresa libro estus superfluaj, se la informado dum la kongreso estus plena kaj ĝustatempa. Tamen ĝi estis kaosa kaj neoportuna. Ĉiuj ŝanĝoj en la tagordoj estis reflektitaj sur papereto pendigita en nebone lumigita loko en la unua etaĝo. La organizantoj pro nekonata kaŭzo ne povis kopii ĝin kaj pendigi apud ĉiuj salonoj, ŝparante la tempon al ĉiuj ĉeestantoj kaj evitante la malfruiĝon al komenco de vica programero.

La originaleco de la kongreso konsistis ankaŭ en tio, ke dum la solenaj inaŭguro kaj fermo ne sonis la Esperanto-himno! Mi mem ne tre ŝatas, kiam amaso de ne tre muzikkapablaj homoj per malagrablaj voĉoj kantas longan himnon, sed unu aŭ du strofoj estas neeviteblaj en ĉiu Esperanto-kongreso.

La organizantoj devintus preni kiel modelon la sperton de multaj UKoj kaj landaj kongresoj, sed ne inventi originalan stultaĵon.

Vladimir Korĉagin


Pardonpeto

Invitite de la REK-organizantoj kiel preleganto, mi, post iom longa serĉado (neniu informis min pri la situo), venis al la kongresejo, kie je mia dispono ne estis la promesita projekciilo, pro kies manko mi devis improvizi prelegon aliforman. Ĉar la OK ne senkulpiĝis antaŭ la kunvenintoj por mia prelego, mi mem petas ilian pardonon pro la fuŝoj, pri kiuj ne mi kulpis. Dum la lasta jardeko mi partoprenis neniun esperantistan kunvenon en Ruslando ekster Kaliningrado. Post la Peterburga fiasko mi decidis ne plu akcepti invitojn de REU kaj REK.

Aleksander Korĵenkov
kiu ne ricevis la Kongresan libron


Schleyer-Biblioteko savita

Unu el la handikapoj por verki detalan sciencan biografion de Zamenhof konsistas el tio, ke mankas la dokumento-baza materialo: gravaj korespondoj, ne nur la antaŭesperanta, sed ĉiuj ricevitaj leteroj, same kiel lia biblioteko privata kiu permesus konkludojn precipe pri liaj legaĵoj pri la juda demando.

Pro tio estas eta miraklo, ke, preskaŭ cent jarojn post lia morto, la privata biblioteko de Johann Martin Schleyer (1831–1912) saviĝis. Komence de la 1920aj jaroj ĉi biblioteko estis transprenita de la svisa volapükisto Jakob Sprenger (1872–1951) kaj ekspluatita ĉefe de Johann Schmidt (1895-1977). La biblioteko de ĉi lasta estis vendita divers-direkten: al CDELI, al IEMW, al la subskribinto kaj al la industriisto Hanns Martin Schleyer (1915–1977), pranevo de la prelato kaj viktimo de germanaj teroristoj. Post la morto de Sprenger li reaĉetis komence de la 1950aj jaroj de ties filino la tutan bibliotekon de sia praonklo kaj dum jar-dekoj ĝin gardis en sia domo en Stuttgart. Kiam mortis lia vidvino Waltrude en 2008 la filoj devis dissolvi la gepatran domon kaj kontaktis la subskribinton, kies agado en la Prelato-Schleyer-Komitato estis konata al ili. En februaro 2010 la biblioteko estis transprenita en Stuttgart kaj transportita al Malaucène kie ĝi nun estas registrata por estonta katalogo.

Okazas intertraktoj kun unu el la plej gravaj bibliotekoj germanaj por ke la Schleyer-biblioteko tie deponiĝu kiel corpus separatum kaj servu por estontaj esploroj. La biblioteko enhavas, krom verkoj pri lingvistiko, teologio kaj aliaj sciencaj fakoj, ankaŭ la 23 tag-librojn de Schleyer de 1863 ĝis 1912 kies faksimila eldono estus vere defia tasko por la interlingvistiko.

Reinhard Haupenthal


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (15)

Al la antaŭaj paĝoj

Albertina: de la scienca provinco al avangarda scienco

Dum pli ol du jarcentoj la Kenigsberga universitato estis ordinara germana superlernejo. Ĝin stampis la provinceco kaŭzita de la foreco dis de la pli evoluintaj regionoj de la centra Germanio. Ĝis la fino de la 18a jc. la ĉefaj universitataj studobjektoj estis teologio, juro, filologio kaj medicino, kiujn oni instruis en la “altaj” fakultatoj. Filozofio kaj natursciencoj subiĝis al teologio; matematikon kaj natursciencojn oni konsideris duarangaj. Tiutempaj universitatoj celis liveri al la ŝtato oficistojn kaj praktikajn fakulojn, kaj al la eklezio — pastrojn.

Nesufiĉa financado, mizera provizo de la katedroj, manko de scienca literaturo, malaltaj salajroj de la profesoroj markas la universitatan ekzistadon ĝis la unuaj jardekoj de la 19a jc. En 1806 en Albertina studis nur 332 studentoj, el ili 101 teologoj, 220 juristoj, 8 medicinistoj; en la filozofia fakultato, en kiu oni studis matematikon kaj la natursciencojn, estis nur tri studentoj.

La renovigo de la Kenigsberga universitato komenciĝis dank' al tri favoraj cirkonstancoj. La plej grava estis la historia, kiun difinis la Napoleonaj militoj. Unu el la postsekvoj de la patriotisma inspiro estis unuiĝo de la spiritaj fortoj de la lando, ĝenerala vigliĝo de la intelekta vivo. Influis ankaŭ la ideoj de la Franca revolucio alportitaj de la okupanta armeo. En la lando komenciĝis la ŝtata reformado. Pro la malvenkoj Frederiko Vilhelmo III pasigis preskaŭ du jarojn en Kenigsbergo kaj tio atentigis lin pri la bezonoj de la urbo kaj pri la plorinda stato de la universitato. La reĝo, ne sen la influo de Vilhelm Humboldt, decidis vigligi la sciencan kaj instruan agadon de Albertina.

La tria kialo estis la konateco, kiun akiris la universitato, danke al la gloro de la Kenigsberga saĝulo Immanuil Kant (Kantio). Kvankam la filozofo ne plu vivis, lia patrujo iĝis vaste konata en Germanio kaj ekster ĝiaj limoj.

BesselMalgraŭ la militaj perturboj la Kenigsberga universitato iom post iom akiris solidan sciencan pezon, precipe en la fizikaj-matematikaj sciencoj kaj en medicino. En la juna generacio de instruistoj venintaj al Kenigsbergo la plej grava figuro estis Frederiko Vilhelmo Bessel (1784–1846), astronomo, geodeziisto kaj matematikisto. Veninte al Kenigsbergo en 1810, en 1813 li finkonstruis astronomian observejon, kies direktoro li restis ĝis sia morto. Li reformis la teorion kaj praktikon de la astronomiaj observoj kaj ilian prilaboron. El la observejo de Bessel la scienco ricevis precizegajn stelkatalogojn, novajn pliĝustigitajn valorojn de la ĉefaj parametroj, karakterizantaj la strukturon de la Sunsistemo, solvon de la ĉiama problemo pri distanco ĝis la steloj ktp. En geodezio la ĉefa laboro de Bessel estis kalkulado de la precizegaj parametroj de la figuro de la Tero, kiujn oni aplikadis dum pli ol cent jaroj. Li havas meritojn ankaŭ en matematiko. Lian nomon havas speciala klaso de transcendaj funkcioj kaj linea diferenciala ekvacio, kiu produktas cilindrajn funkciojn.

Bessel estis nek kabineta profesoro, nek pedanto en la ĉiutaga vivo. Al la sciencaj atingoj grandparte kontribuis la etoso de reciproka bonvolemo, kiun formis la personeco de Bessel inter la homoj ĉirkaŭantaj lin. Li havis proksimajn amikojn, multajn kolegojn kaj korespondantojn, ĝuis profundan respekton de siaj disĉiploj. Bessel ĉiam havis aktivan vivmanieron: li plezure naĝis en la maro, laboris en la ĝardeno, ŝatis promenadojn, estis pasia ĉasanto. Oni povis renkonti lin kun fosilo enmane en la ĝardeno, ĉirkaŭanta la observejon, plantita de la direktoro mem.

La matematika skolo formiĝis en Kenigsbergo danke al la aktiva agado de la junaj kolegoj kaj amikoj de Bessel, matematikisto Carl Jacobi (1804–1851) kaj fizikisto Franz Neumann (1798– 1895). Laŭ reĝa ordono ili venis el Berlino al Kenigsbergo en 1826. Ĉi tie ili kreis siajn elstarajn verkojn, okupis gvidajn poziciojn en la scienco, fondis familiojn. En Kenigsbergo Jacobi pretigis sian teorion de la elipsaj funkcioj, faris esplorojn en la analiza mekaniko k.a. Neumann daŭrigis siajn esplorojn pri kristalografio, poste lin altiris fiziko de kristaloj; uzante matematikajn metodojn, li okupiĝis pri elektrodinamiko.

La amikeco de la du sciencistoj rezultigis la faman fizikan-matematikan seminarion Neumann-Jacobi, malfermitan en la loĝejo de Neumann en 1834. En la seminario unuafoje en la Eŭropaj universitatoj estis enkondukita la triunueca sistemo de la studoj, funkcianta ĝis la nuna tempo: lekcio (rakontado de la teorio), seminario (ĉiuflanka diskutado de la teorio kaj solvado de taskoj), laboratorio (fizika eksperimento).

Fruktodone evoluis en la 19a jc ankaŭ la medicina fakultato. Dum 17 jaroj laboris ĉi tie Karl Ernst Baer (1792–1876), la patro de embriologio, invitita el Derpt (Ruse: Jurjev; estone: Tartu). Li estis profesoro pri zoologio kaj botaniko, poste ankaŭ pri anatomio. En 1831 li estis elektita kiel prezidanto de la Fizika-ekonomia societo. Por vigligi ĝian agadon Baer proponis enkonduki publikajn prelegojn. Jam ĉe la tria prelego la vasta salono ne povis enteni ĉiujn dezirantojn. En sia Aŭtobiografio la observema kaj prudenta Baer priskribas ne nur la universitatan vivon, sed ankaŭ la sociajn morojn kaj kutimojn en Kenigsbergo. Li estis atestanto de la tumultoj dum la epidemio de ĥolero en 1831.

Al la medicina fakultato apartenis ankaŭ la botanika ĝardeno, kiun fondis la bopatro de Bessel, profesoro Karl Gottfried Hagen (1749–1829). Li estis ŝerce nomata “la tuta fakultato”, ĉar li instruis kvin objektojn: zoologion, botanikon, mineralologion, fizikon, kemion. El siaj propraj monrimedoj li malfermis la unuan en Germanio universitatan farmakologian laboratorion. Li fondis ankaŭ la universitatan mineralologian muzeon. La botanika ĝardeno de la universitato estis fondita proksime al la monteto Butterberg surbaze de malnova parko. (Nun la ĝardeno apartenas al lernejana ekologia centro.)

Halina Gorecka

Daŭrigota 


Nia trezoro

La granda kaldrono

John Islay Francis naskiĝis en 1924, lernis Esperanton dum la dua mondmilito kaj debutis en 1952 kiel unu el la kvar anoj de “la skota skolo” per la poemo La kosmo en Kvaropo. Sekvis noveloj kaj romanoj kun longaj intertempoj. Lia ĉefverko nedubeble estas La granda kaldrono el 1978 — preskaŭ 600-paĝa kroniko pri kelkaj anoj de skota familio. Ĝi estas rakonto pri la milito, aŭ pli ĝuste pri la homoj en milito, pri iliaj diversaj sintenoj al ĝi kaj pri ĝiaj efikoj — korpaj kaj spiritaj — al la homoj.

Rolas en la romano kvin ĉefaj personoj kun malsamaj sintenoj al la milito. La rakonto okazas tuj antaŭ kaj dum la du mondmilitoj. Do, temas pri du paralelaj fadenoj, kiuj aperas per alternaj epizodoj ene de ĉiu ĉefa ĉapitro. En la fina triono de la libro Francis kunplektas tiujn fadenojn.

Inter la flankaj personoj ni trovas verajn militemulojn, sed la ĉefaj roluloj, kaj multaj el la malĉefaj, ne entuziasmas pri la militoj. Tamen iliaj reagoj tre malsamas. Ni trovas veran paciston, kiu rifuzas soldatiĝi, kaj aliajn, kiuj libervole rekrutiĝas. Ĉu vere libervole? Nu, Francis klare montras, kiel limigita estas la libereco de tia elekto. La aŭtoro tre bone prezentas ankaŭ sintenojn kaj reagojn de virinoj al la militoj, kaj iliajn sociajn rolojn, kiuj grave ŝanĝiĝas dum la milita tempo.

En la unua mondmilito la militagoj mem okupas gravan parton de la rakonto. Francis prezentas ilin tre lerte, timige kaj senmaske. Li kunvenigas nin en la tranĉeojn de Flandrio kaj ne hezitas scenigi ties inferon kun persista konsekvenceco. Tiuj eroj de la romano estas grava kaj preciza dokumento pri la teruraj krimoj de la militgvidantoj. Ni travivas ĝin tute el la perspektivo de la simplaj soldatoj, la homa materialo kies karno kaj mensoj estas muelataj de la militmaŝino.

La duan militon ni apenaŭ spertas en formo de konkretaj bataloj. Jano, junulo iom nematura, pendolanta inter ciniko kaj revemo, iĝas flugisto. Lia vivo en la aerarmeo estas amplekse rakontata, tamen ni preskaŭ ne spertas verajn batalscenojn. Rolas pli multe lia angoro kaj liaj klopodoj trakti tiun angoron, per kolero, alkoholo, malestimo al virinoj kaj ĝenerala naŭziĝo pri la vivo. Kaj same kiel ĉe la unua milito, Francis elektis apenaŭ mencii la grandajn perspektivojn de la milito — la militon de la politikistoj, generaloj kaj postaj historiistoj. Li restas ĉe la milito de la ordinaraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, patrinoj kaj fianĉinoj.

Francis konstruis sian verkon tre lerte kaj sukcese. Ankaŭ la detala tajlado ofte estas tre bona. La epizodoj varias laŭ longo kaj rakonta stilo. Preskaŭ ĉiu epizodo estas memstara, ne rekte ligita al alia epizodo, kvankam li ofte klopodis krei lertan transsalton de epoko al epoko, de persono al persono, sendube por emfazi la partan paralelecon de la du fadenoj. Nur du-trifoje li provis pli malfacilan metodon: miksi la du epokojn en unu sama epizodo, kun pli “glitaj” transiroj. Ĉefe tio okazas en la fina ĉapitro, kiu iomete similas konkludan epilogon, iom pli filozofian ol la ĉefa parto de la romano.

La rakonta maniero estas efika kaj bona. Kutime la perspektivo tre proksimas al la ĉefrolulo en ĉiu epizodo. Dialogoj formas grandan parton de la verko, kaj plej ofte Francis montras mirindan talenton krei vivajn, konvinkajn, realecajn interparolojn kiuj esprimas multon sen tro elokventi. Li sukcesas bone variigi la stilon de parolantoj, depende de persono kaj situacio. Eble tamen oni ne sentas klaran tempodiferencon inter la esprimmanieroj de la du epokoj. Ofte la dialogoj estas tre longaj, sed ili neniam iĝas tedaj. Male, la ampleksaj dialogoj igas la tutan romanon facile legebla, malgraŭ ĝia dikeco.

En la rakonto aperas ne nur la eksteraj agoj kaj diroj de la personoj, sed ankaŭ la pensoj kaj sentoj, ĉefe de la kvin ĉefaj roluloj. Tamen plejparte mankas la ekstera medio, en kiu situas la homoj. Post preskaŭ 600 paĝoj mi kvazaŭ konas tiujn personojn kaj iliajn interrilatojn, tamen kun malmultaj esceptoj mi ne vidas antaŭ mi la lokojn, kie ili vivis. Tre malofte Francis prezentas al ni la pejzaĝojn, la stratojn, la domojn, la ĉambrojn, la lumon, la sezonojn. La homoj pensas kaj sentas, sed ili malmulte sensas, perceptas. Nu, troviĝas kelkaj esceptoj. En la militfrontaj epizodoj de la unua mondmilito rolas la ruina kaj kratera pejzaĝo sulkita de tranĉeoj, kie oni konkeras kaj malkonkeras arbarojn kaj vilaĝojn jam videblajn nur sur la mapo.

La skeptika sinteno de pluraj ĉefroluloj al la milito estas baza temo de la verko. Eble ĝia plej kerna punkto estas pridemandado en tribunalo de 1940, kie la militrifuzanto Donald devas defendi sin antaŭ juĝantoj. Francis metis tiun vorto-duelon pri pacismo precize en la mezon de sia verko, kaj ŝajnas al mi, keli ankaŭ intencis ĝin kiel pezocentron.

Alia trafa epizodo okazas sur Flandra batalkampo de la unua mondmilito. Tie ni spertas kiel Dunkan, kiu atendante en la tranĉeo legas romanon de Jane Austen, perdas la libron dum atako, poste devas retreti kun siaj kamaradoj, kaj finfine, post nova turniĝo de la batalo revenas en la originan tranĉeon, dum centoj kaj miloj da homaj kadavroj kuŝas pelmele sur la ĉirkaŭa tero, kaj tie li retrovas sian libron.

La romano de Francis enhavas tiom da eroj bone traktitaj, ke ne eblas ĉion mencii. La rilaton inter Jano kaj lia fratino Laŭra li montras ĉefe per tre trafa dialogo inter ili. Bone prezentita estas la evoluo de la juna, ambicia Ina en edzinon kaj patrinon zorgeman kaj plendeman pri la senrespondeco de viroj. Menciindas ankaŭ la politikaj temoj, ekzemple la militsubteno de la socialdemokrataj partioj, kaj la militkritiko de la skota revoluciulo Maclean.

La stilo kaj lingvaĵo de Francis en ĉi tiu verko ĝenerale estas tre plaĉa kaj flua. Mi jam menciis la trafajn dialogojn, kiuj ankaŭ lingve plej ofte estas bonaj. La rakonta stilo estas bona, kutime trankvila, senurĝa. La vortelekto kaj frazaranĝo kutime estas bonaj, laŭ normala internacia stilo.

La romano de multaj jaroj estas elĉerpita en la libroservoj. Malfacilas kompreni, kial oni ne reeldonas ĝin. Pli ol aliaj verkoj ĝi meritus tion.

Sten Johansson


La triobla fiasko de Zamenhof

Homarane: Kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 1, numero 1 / Redaktis Bertil Nilsson. — La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2010. — 213 p.

Recenzante la libron Granda galerio zamenhofa (1973) de Adolf Holzhaus, Fernando de Diego jene esprimis sian embarason: sur p. 469 “troviĝas foto de la aŭtoro staranta apud blanka urso <...>. La foto estas ne malmulte amuza kaj per si mem valoras preskaŭ la duonon de la prezo de la libro, sed mi tute ne povas kapti, kion komunan ĝi havas kun Zamenhof... eĉ se la urso parolus esperanton!” (Boletín. 1975, №72, p. 22).

Similan impreson mi ricevis ĉe la lego de Homarane, nova frukto el la varieteo de la Civito, kies artikoloj apenaŭ rilatas al la Zamenhofa kimero. La projekto hilelismo/homaranismo estas nenio alia ol obsedo de Zamenhof kiu, definitive kaj senrevene, apartenas al la historio. La juda historiisto Josef Meisl (1883–1958), bofilo de Saul Pinchas Rabbinowitz (1845–1910), konato de Zamenhof el ties cionisma periodo, diras, ke li “estis ĉiam solulo, revulo kaj fantaziulo”, “apartulo!” kaj liajn ideojn nomas “klerula kimero, fantazia revo de feliĉigisto de la mondo.” (Josef Meisl. Der “Hillelist // Der Jude. Berlin: 1917/18, №4, p. 274–276.)

Efektive, nek dum lia vivo nek poste liaj pseŭdoreligiaj ideoj trovis apogon. Eĉ pli ol la lingva reform-projekto de 1894 ili apartenas al la ruboj postlasitaj de la aŭtoro de Esperanto kaj atestas nur tion, ke dum sia tuta vivo li balanciĝis kiel kano en vento. Ĉio dirinda pri ĉi temo jam diriĝis post la studoj de Caubel, Janton kaj Maimon. La historion de la Zamenhofa projekto detale kaj elĉerpe pritraktas Christer Kiselman en la recenzata volumo. Post ĝi oni povus meti dikan punkton fino-faran. La studoj de Kiselman kaj Janton kaj la kolekto de la koncernaj tekstoj (inkluzive de tiuj el 1914 ĝis nun preteratentitaj) povus formi volumon por definitive fermi la ĉapitron.

Sed la bombastologio de la Civito, en sia karakteriza patoso, parolas pri “homaranistiko”, kaj “aplikata homaranismo”, kvazaŭ temus pri io reala kaj palpebla.

Tio validas aparte por la slango de Silfer: praraŭmismaj trajtoj, raŭmisma fenomeno, raŭma vojo... Per ĉi deliro Silfer intencas “enkasigi” historiajn figurojn de la Esperanto-movado kiujn li difinas “praraŭmistoj” (Zamenhof, Adam, Privat) kaj kiujn li prenas sub la Civitan mantelon laŭ la moto: “Nathan, Ihr seid ein Christ!” (Natan, vi estas kristano!).

Eĉ se oni provos tordi ŝnurojn el sablo, la asertataj paraleloj kaj modeloj ne ekzistas, nek kun Masaryk (C. Minnaja), nek kun Gandhi (H. Masson), nek kun Mazzini kaj Garibaldi (P. Penacchio) kaj des malpli kun Comenius kaj Obama (!!!) (J. Karhan).

Banet-Fornalowa, kiel ĉiam supraĵe babilema, simple rakontas stultaĵojn (p. 126–127) neniel kongruajn kun la faktoj prezentitaj de Kiselman (p. 50). Ŝi maĉas sen diri unu solan novaĵon.

Pro la neniiĝo de la privata biblioteko kaj arkivo de Zamenhof kaj de signifa parto de lia korespondo (precipe el la antaŭesperanta tempo, sed ankaŭ de la ricevitaj leteroj) multaj detaloj de lia vivo kaj pensado restos por ĉiam en mallumo. La esencan problemon formulis A. Künzli:

“Ĉar Zamenhof neniam referencis al io ajn, kion li legis, aŭ al iu ajn grava aŭtoro <...>, ni ne scias, ĉu Zamenhof konis aŭ legis la programajn verkaĵojn de la menciitaj aktivuloj” [Pinsker, Sokolov, Herzl, Dubnov, Geiger]. (Spegulo, 2009. №4)

Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas.

Reinhard Haupenthal


Kvar novaj libroj de Sezonoj

 

En junio Sezonoj (Ruslando) kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio presigis en Kaŭno kvar novajn librojn.

Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj. Tradukis el la angla William Auld. 2a eldono. 168 paĝoj. Serio Mondliteraturo; №6. Prezo: 15 eŭroj.

La ĉashundo de la Baskerviloj estas la plej fama krimromano en la mondo, konata en multaj lingvoj kaj en pluraj filmaj versioj. Danke al la traduko de William Auld Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono ekparolis Esperante en 1998. Ĉar antaŭ kelkaj jaroj la unua eldono elĉerpiĝis, Sezonoj faris la duan eldonon.

Aleksander Korĵenkov. Zamenhof. 64 paĝoj. Serio Scio; №9. Prezo: 6 eŭroj.

Ĉi tiu biografia skizo baziĝas sur la materialo de la jam elĉerpita Homarano (2009) kun aldono de kelkaj novaj faktoj. Intertempe aperis ĝia angla versio.

Dek libroj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio Nia trezoro; №1. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: La Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, Plena Vortaro de Esperanto, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Plena Gramatiko de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en Perspektivo, Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La tekstojn verkis Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Carlo Minnaja.

Dek gazetoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio Nia trezoro; №2. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj: La Esperantisto, Lingvo Internacia, Esperanto, La Revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato. Verkis István Ertl, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Stella Meester.

Mendu ĉe via kutima libroservo. En Ruslando, Litovio kaj Pollando oni povas rabatite aĉeti ĉi tiujn kaj aliajn librojn de Sezonoj — mendu ĉe nia redakcia adreso.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Buzzati, Dino. Sette piani. Klag, Walter. Hospitalo Sepetaĝa. — Vieno: Klag, 2009. — 52 p., il. — [Donaco de Walter Klag].

Haupenthal, Reinhard. Die Wien-Aufenthalte von Lazar Markoviĉ Zamenhof (1859–1917) und seine ophthalmologischen Studien bei Ernst Fuchs (1851–1930). — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 48 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 15). — [Donaco de Reinhard Haupenthal].

Malkovru Esperanton. Fascina Lingvo. Partizánske: E@I, 2009. — 23 p., il. — [Donaco de Peter Baláž].

Odkryj Esperanto. Fascynujący Język: [Pola versio] / Trad. el Esp. Czesław Żadziłko. Partizánske: E@I, 2009. — 23 p., il. — [Donaco de Peter Baláž].


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno. 2010/2;
Esperanto en Azio. 2010/67;
Esperanto sub la Suda Jruco. 2010/101;
Esperanto. 2010/5;
Femina. 2010/22;
Frateco. 2010/88;
Ĝenerala Informilo. 2010/161;
Heroldo de Esperanto. 2010/4,6;
Internaciisto. 2010/2;
Juna Amiko. 2010/1;
Kontakto. 2010/2;
La Gazeto. 2010/148;
La Merkato. 2010/99;
La Movado. 2010/710,711;
La Ondo de Esperanto. 2010/6;
La Revuo Orienta. 2010/4,5;
Le Monde de l'Espéranto. 2010/574;
Literatura Foiro. 2010/244;
Mikrofone. 2009/28, 2010/29;
Norvega Esperantisto. 2010/2;
Okazas. 2010/574;
Spriritisma Esperanto-Informilo. 2010/139;
Usona Esperantisto. 2010/2,3.


Juda humuro

Memoro

Rabinoviĉ renkontis sian amikon Goldberg en la strato.

— Ni ne vidis unu la alian jam delonge. Kiel vi fartas?

— Bone. En ĉi tiu momento mi skribas miajn vivmemoraĵojn.

— Estas grandioze! Ĉu vi jam atingis la momenton, kiam mi pruntedonis al vi 500 rublojn?

Granda nazo — malbonkazo

Leon, junulo el tre riĉa familio, deziris edziĝi. La svatisto rekomendis al li junulinon el najbara urbeto. Tiam Leon deklaris, ke li ne intencas “aĉeti katinon en sako” kaj volas unue vidi la kandidatinon sen vestoj.

La gepatroj de la junulino estas konsternitaj, sed ne volante preterlasi la bonan okazon ili fine konsentas, ke ilia filino senvestiĝu antaŭ la estonta bofilo.

Post detala priesplorado Leon deklaris:

— Mi ne volas edzinigi ĉi tiun fraŭlinon. Ŝia nazo estas tro granda!

Minimumo

Du judoj renkontiĝis.

Moris: “Kiel vi fartas?”

Boris: “Bone. Kaj vi?”

Moris: “Mi konstruigas domon.”

Boris: “Bonege. Kiom da ĉambroj?”

Moris: “Unu.”

Boris: “Vi pravas. Malpli da ĉambroj ne havas sencon.”

El la kolekto de Josi Ŝemer


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №7 (189)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.