Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №10 (192)

foto de Sakari Kauppinen

Aŭtuno venas al Baltio… Tion atestas foto farita de Sakari Kauppinen en la malnova urbo Paide (mezepoke: Weißenstein), kiun la finnlanda grupo vizitis dum la Aŭtunaj Tagoj de EAF, unuafoje okazintaj en Estonio.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum 12 jaroj la nombro de individuaj membroj de TEJO duoniĝis, kaj ke fine de aŭgusto ĉi-jara ĉi tiu nombro estas nur 316.

Falas ankaŭ la abon-nombroj. Tamen, nek HeKo, nek GK, nek la Folio menciis, ke la eldonanto de Spegulo decidis ne plu eldoni ĝin en 2011 “ĉefe pro la malgranda nombro da abonantoj...”, kiu “neniam superis centon”.

Andreas Künzli, la ĉefa aŭtoro de Spegulo, responde al nia demando, skribis:

Por la financoj oni certe estus povinta trovi solvon, despli ke ne temis pri grandaj sumoj. Krom tio indas laŭ mi priservadi ankaŭ malgrandajn abonantarojn, kiuj formas niĉojn en la Esperanto-movado, kiujn necesas subteni, flegadi kaj evoluigi. Per la ĉesigo de tiaj revuoj oni detruas tiujn niĉojn kaj denove aperos vakuo, aŭ truo.
Nu, oni scias, kiel eblas pluvivigi Spegulon — temas pri “afero butika”. Sed kial oni pluvivigu ĝin?

Spegulo staris sur kvar kolonoj. La unua estas kritiko de nia movado, precipe de UEA: strukturo, funkciado, elektoj, UKoj, financo, kaj eĉ la “reganta koterio”. Ĉu aboni gazeton, kiu kritikas Esperantujon sen montri la pozitivan agadon de, ekzemple, UAM en Poznań, ICH en Herzberg, universitata instruado en Ĉinio, E@I kaj Vinilkosmo (por mencii nur kvin)?

La dua estas historio. Spegulo ofte publikigis tekstojn de/pri Zamenhof, multaj el kiuj (re)aperis ankaŭ aliloke. Sed pluraj abonantoj jam legis ilin (ja Spegulo celas inteligentan publikon). Ĉu aboni gazeton por relegi malnovaĵojn?

La tria estas senmaskigado de “kanajlaj” ŝtatoj kaj reĝimoj: Ruslando, Barato, Ĉinio, Brazilo, Vjetnamio, Kubo, Mongolio... Spegulo ne atentis, ke nia lingvokomunumo estas modere idealisma kaj simpatianta kun la ŝtatoj (eks)socialismaj kaj triamondaj. Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio. Ĉu piloriado de Fidel Castro kuraĝigos al abono tiujn esperantistojn, kiuj memoras lin kiel soldaton de Esperanto?

La kvara estas kulturo. Sed, se en la unuaj tri sferoj Spegulo estas preskaŭ senrivala, en la kultura ĝi konkurencas kun Literatura Foiro, La Gazeto, La KancerKliniko kaj, precipe, kun sia samaĝulo Beletra Almanako. Laŭ la eldonanto de BA, jam vendiĝis pli ol 550 ekzempleroj de la unua almanako kaj centoj de ĉiu el la postaj. Ĉu aboni gazeton pro kelkaj kulturpaĝoj kvar fojojn jare, dum en la pli alloga poligrafie BA estas pli ol cent paĝoj kulturaj tri fojojn jare?

Ĝis nun nur 80 personoj diris “jes” responde al la kvar supraj demandoj. Tro malmulte por plu investi tempon, forton kaj monon. La eldonanto rezignis...

AlKo


Marek GolkowskiEsperanto, rekta vojo al amikeco

Ĝenerala Konsulo Gołkowski respondas

La nova Ĝenerala Konsulo de Pollando en Kaliningrado Marek Gołkowski finis studojn pri la pola filologio en la Varsovia universitato en 1982. Instruis la polan lingvon al alilandanoj, kunaŭtoris lernolibron. Laboris kiel konsulo pri kulturo en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Minsko. Estis direktoro de la Pola Instituto en Minsko, fakestro en la konsula departemento de la ministerio de eksterlandaj aferoj, vicdirektoro de la departemento de promocio kaj turismo, direktoro de la Centro de la Pola Turisma Organizaĵo en Romo. Antaŭ la alveno al Kaliningrado li oficis en la Pollanda ambasado en Moskvo kiel konsilisto en la rango de ministro.

Kial vi elektis karieron de diplomato?

Hazarde. Okazis en Pollando la revolucio de 1989, necesis ŝanĝi personaron en diplomatio. Necesis trovi homojn, kiuj povus tuj anstataŭi spertajn diplomatojn. Homoj estis serĉataj, unuavice, en universitatoj. Multaj universitatanoj venis al diplomatio tiumomente. Tiam mi havis 33 jarojn.

Kiel vi taksas vian laboron en Kaliningrado, kompare kun la laboro en Minsko kaj Moskvo?

Ĝi estas tre agrabla. Kaliningrado estas la plej bona loko, inter ĉiuj en kiuj mi laboris. Mi ĝojas, ke mi povas uzi ĉiujn eblecojn, kiujn mi havas, kaj la sperton akiritan dum jaroj. Ĉi tio tre helpas al mia laboro en Kaliningrado.

Ĉu vi vizitis Kaliningradon antaŭe?

Jes, antaŭ dek jaroj, kiam mi laboris en turisma sfero, mi venis ĉi tien al turisma foiro. Mi venigis du junulinojn kaj 1500 kilogramojn da turisma materialo. Dum kvar tagoj ni devus deĵori ĉe nia stando, sed jam en la dua tago ĉe ni restis neniu faldfolio. Tial ni havis ŝancon viziti la urbon. Tiam mi rimarkis grandan intereson al Pollando en Kaliningrado. Mi ankaŭ konstatis ĉeeston de la Kenigsberga komercista spirito en Kaliningrado, kaj plaĉis al mi, ke restis io de la malnova historio, tio gravas.

Ĉu la urbo ŝanĝiĝis de tiam?

Ĉiuj landoj de la orienta kaj centra Eŭropo forte ŝanĝiĝis dum la lasta jardeko. Mia filo, vizitinta Kaliningradon en 2004, veninte en 2009, ne rekonis la urbon.

Antaŭ kelkaj tagoj okazis inaŭguro de la skvaro Chopin. Kiaj kromaj eventoj en la kultura sfero efektiviĝis kun la subteno de la konsulejo?

Unuavice koncertoj, ligitaj al la jaro de Chopin, koncertoj de mondfamaj plenumantoj. Ekzemple, la ĵazisto Adam Makowicz, kiu ludis en la Kaliningrada filharmonio, estas inter la plej bonaj en la mondo. En oktobro en la Katedralo okazos koncerto de nia elstara pianisto Janusz Olejniczak, la plej bona pola plenumanto de la muziko de Chopin.

Ĉu via laboro estas rimarkata en la urbo?

Mia laboro estas tre agrabla, ĝi donas bonajn impresojn, eblas renkonti multajn homojn. Unuavice gravas malfermiteco de kaliningradanoj, ili volas kunlabori kun Pollando. Mi konstatis tion ankaŭ lige al la skvaro Chopin. Tre multaj homoj venis al la malfermo, kaj mi esperas, ke ni ne malbonigis ĉi tiun teritorion. Kontentaj estos unuavice loĝantoj de la distrikto. Nun patrinoj kun infanoj, kaj avinoj kun nepoj venas ĉi tien, kaj ili havas lokon por ripozo en la skvaro…

… kiu plibeligis la ĉirkaŭaĵon…

Mi strebas antaŭrigardi, kiel ĉio nova enkadriĝas en la malnova medio. Mi diros honeste, ke rigardante nun al la skvaro Chopin, mi kredas, ke ĉiam estis tiel. Kaj la pavimo ekzistas de la malnova tempo. Tre bone aspektas.

Vi tre bone parolas ruse. Kiujn aliajn fremdajn lingvojn vi posedas?

Ankoraŭ la belorusan, anglan kaj italan.

La belorusan? Malofra okazo.

Tute ne. Estas multaj homoj, kiuj parolas en la belorusa. Ekzemple, kun Vaclav Stankieviĉ (ĝenerala konsulo de Litovio en Kaliningrado. — LOdE) mi interparolas en la belorusa.

Ĉar temas pri la lingvoj, bonvolu diru vian opinion pri Esperanto.

Esperanto estis kreita en Pollando de Zamenhof. Kvankam ne plenumiĝis ĉiuj liaj atendoj, ekzemple, ke ĝi estu enkondukita anstataŭ la franca, kiu estis la internacia lingvo fine de la 19a jarcento, gravas, ke formiĝis grupo da homoj, kiuj elektis Esperanton kaj uzas ĝin. Ja oni verkas eĉ poezion en Esperanto.

Kiun rolon esperantistoj de Litovio, norda Pollando kaj Kaliningrada regiono povus ludi en la civitana kunlaboro, en evoluigo de la interkompreniĝo inter la ordinaraj homoj?

Diferenco en lingvoj kreas problemojn. Iuj homoj parolas la rusan, aliaj — la polan. Vidu la teatron. La ĉefan teatran parton oni ne povas transdoni en alia lingvo. Unuflanke estas tre grandaj limigoj, ĉar rondo da homoj, kiuj okupiĝas pri Esperanto, estas malpli granda ol rondo da homoj, kiuj scias, ni diru, la polan aŭ la rusan. Aliflanke, kaj tio estas la plej grava, laŭ mi, ke vi, esperantistoj, celas al kunlaboro. Tio faciligas la unuan kontakton kaj helpas, ĉar, la homoj, kiuj interesiĝas pri io komuna — ĉu lingvo, ĉu arto — tre rapide trovas la “komunan lingvon”. Lingvon ne en la lingvistika senco, sed en la psikologia. Kaj tio faciligas kunlaboron.

Mi dirus tiel: tiuj, kiuj deziras kunlabori en la centro de Eŭropo — ruslandanoj, poloj, litovoj, germanoj — ili estas tre gravaj, ĉar ĉiu kunlaboro kreas konatiĝon. Kaj konatiĝo estas rekta vojo al amikeco. Se aperas amikeco, tio signifas, ke vi plenumas vian rolon, vastigante per la lingvo Esperanto la kunlaboron kaj amikecon en nia parto de la mondo. Tio estas tre grava. La personaj “horizontalaj” kontaktoj estas multe pli fortaj ol formalaj administraj kontaktoj.

Ĉi tiun Ondon pluraj abonantoj ricevos en Poznano dum la festivalo ARKONES. Kion vi dezirus diri al ili?

Mi salutas ĉiujn esperantistojn, en la tuta mondo, ĉar temas pri tutmonda intereso. Laŭ mi, Esperanto estas interesa eksperimento. Estas malfacile diri, kiel ĝi evoluos, sed mi esperas, ke tiuj, kiuj estas interesataj pri Esperanto, trovos plezuron kaj en interkomunikado, kaj en utiligo de ĉi tiu lingvo.
Marek Golkowski kaj Halina Gorecka en la Kaliningrada ghenerala konsulejo de Pollando


EEU: Forta ĉeesto en Krynica

La 8–10an de septembro okazis en la pollanda banurbo Krynica la 20a Ekonomia Forumo. Ankaŭ ĉi-jare EEU (Eŭropa Esperanto-Unio) denove partoprenis ĝin kun sia propra panel-diskuto kaj pere de la informbudo.

La forumo en Krynica havas gravan signifon por la mez- kaj orient-eŭropa teritorio; ĝi estas altnivela aranĝo kun pli ol 2000 partoprenantoj, dum kiu eblas alparoli diversajn gravulojn de la politika, ekonomia kaj kultura vivo. La Ekonomia Forumo estas unika eblo prezenti Esperanton al tiuj personoj kaj videbligi la temon de internacia komunikado. Ĉi-foje ĉeestis, ekzemple, prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek, nova prezidento de Pollando Bronisław Komorowski, kaj prezidento de Estonio Toomas Hendrik Ilves.

Danke al la financa kunlaboro de EEU, UEA kaj ESF eblis aranĝi vere reprezentan programon kaj informadon pri Esperanto kaj lingvo-politiko. Kun tri deĵorantoj de PEJ kaj EEU-estrarano Peter Baláž nia informbudo bone funkciis. Preterpasantoj povis plenumi kvizon pri Esperanto, kiu skize prezentis al ili la lingvon; disdonitaj estis pli ol 1500 informiloj en la pola, angla kaj rusa — la oficialaj lingvoj de la forumo.

La ĉeftemo de la podia diskuto de EEU estis ĉi-foje “Eŭropo sen konfliktoj — ĉu sufiĉos nur politikaj garantioj?” La gvidanto de la diskuto estis prezidanto de EEU Seán Ó Riain. Aliaj prelegantoj kun kontribuo estis: Zbigniew Galor, Ilona Koutny kaj Barbara Despiney. La salono kun 45 homoj atente aŭskultis diversajn vidpunktojn pri la temo.
La podian diskuton gvidas Sean O Riain (Peter Balaz)
Danke al kontaktoj de PEA-prezidantino Halina Komar, Esperanto estis denove elstare prezentita en la Forumo. Agrable estis konstati, ke ne aŭdiĝis fortaj kontraŭstaroj pri la temo Esperanto. Surprize multaj estis pozitivaj reagoj kaj relative granda estis la intereso kaj scivolemo pri la Esperanto-stando. Unika kaj rara afero pri la forumo estas la eblo alparoli personojn kun altaj postenoj en politiko aŭ ekonomiko, kion ni sukcese faris ankaŭ ĉi-jare.

La estraro de EEU esperas plu aktive ĉeesti en Krynica kaj jam nun elektas temon por la venontjara forumo. Ni esperu pri pluraj similaj fruktodonaj agadoj por informado pri Esperanto.

Peter Baláž
EEU-estrarano


Universaleta Kongreso en Lignano

Ĉio devas ŝanĝiĝi por ke ĉio restu sama. La ĉi-jara itala Esperanto-kongreso estas praktika apliko de ĉi tiu frazo el la itala romano La leopardo. La senco de tiu frazo en ĝia kunteksto estas, ke en difinitaj momentoj ĉio devas renoviĝi, por povi pludaŭri en la novaj sociaj kondiĉoj. La itala nacia kongreso de Esperanto havis siajn ekzistoproblemojn, kiel la kongresoj de aliaj eŭropaj landaj asocioj. En la cent jaroj de la ekzisto de nia Federacio, la plej bona periodo por la naciaj kongresoj estis la 1950–60aj jaroj.

Intertempe ĉio ŝanĝiĝis ĉirkaŭ ni. La vivo-ritmo iĝis pli freneza, pro kio malfacile homoj povas dediĉi tutan semajnon al Esperanto-kongreso. Tion pruvas cetere la evoluo de kongresoj ankaŭ en Germanujo, Francujo, Nederlando, ktp. Ili reduktiĝis al kelkaj tagoj (iom pli longa semajnfino) kaj foje eĉ al nur unu posttagmeza Ĝenerala Asembleo. Ankaŭ la itala kongreso en la lastaj jaroj emis reduktiĝi al kvar tagoj. Kvin tagoj estis jam la escepto, dum multaj kongresanoj ĉeestis nur la sabaton kaj la dimanĉon.

La ekonomia situacio, se ni devas fidi je la statistikoj, pliboniĝis daŭre dum la lastaj 50 jaroj. Malgraŭ tio la persona percepto de la homoj estas, ke nun ĉio estas pli multekosta kaj pli malfacile akirebla. Se nun familio devus veni al Lignano (Prononcu: Linjano) el Romo per la vagonaro kaj resti tie dum unu semajno en hotelo, la elspezoj iĝus neelteneblaj aŭ almenaŭ sufiĉe pezaj por mezklasa familio.

Eble pro tio ankaŭ homoj, kiuj ne plu estas junaj, serĉas solvojn junularajn, kaj la aranĝoj de nia junulara sekcio iĝas ĉiam pli popularaj. La lastatempa ĝenerala krizo estas nur unu plia faktoro. 6 italoj je 10, ree laŭ la statistikoj, ne ferias ĉi-jare. Inter ili certe estos ankaŭ esperantistoj.

La entuziasmo pri la baldaŭa fina venko malpliiĝis samtempe kun la falo de la idearoj pri finaj venkoj en pli ĝeneralaj kampoj. Socialismo mortis kaj kapitalismo ne fartas tro bone. Nun restas la espero eviti la malaperon de la planedo.

Samtempe kun la falo de tiuj “mesiaj” esperoj ankaŭ la fido je la triumfo de la bonuloj (esperantistoj) kontraŭ la malbonuloj (favorantoj de imperiaj lingvoj) malpliiĝis. Finfine nur en filmoj ĉiam gajnas bonuloj. Ĉi tiu estas problemo pli ĝenerala kaj pli grava. La emo resti izolita kaj pensi nur pri propraj aferoj estas pli kaj pli ĝenerala, kaj pli kaj pli ofte oni ekscias pri ekzisto de esperantistoj, kiuj ne volas paroli kun aliaj vivantaj homoj sed nur kun sia komputilo. Tiuj certe ne venas al kongresoj.

Sed, kiel antikvuloj bone sciis, nenio vere mortas en la mondo sen samtempa naskiĝo de io nova. La nova mondo konsentas pli amasan lernadon de Esperanto ol iam ajn antaŭe en la historio. La kvanto da homoj, kiuj lernas nun Esperanton per la reto, estas impresa. Evidente ili ne plu sentas emocian ligon al sia loka instruisto kaj loka grupo, por ne paroli pri sia landa asocio. Ili principe ne emas veni al kongresoj, sed se oni informas ilin kaj insistetas, ili foje venas, kaj ĉi tiu ĉi-jara kongreso pruvis tion.

Al la itala Kongreso en Lignano, apud Venecio, aliĝis 332 kongresanoj el 37 landoj, tamen kelkaj neeŭropanoj ne atingis la kongresejon ĉar ili ne sukcesis ricevi la vizon. La LKK, landa kongresa komitato, konsistis el Renato Corsetti, Bruĉjo Kasini, Laura Brazzabeni, Nicola Minnaja kaj Boris Mandirola. Vi komprenas el tio, ke la kongreso okazis en urbo sen Esperanto-grupo.

La kultura programo havis koncertojn de Jean-Marc Leclerc, alinome JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Georgo Handzlik, Amir de la grupo EspoDespo, Ĵomart kaj Nataŝa. Tuttagaj ekskursoj estis al Venecio, Treviso kaj Triesta Karsto. Prelegoj estis de Davide Astori pri lingvistiko kaj Esperanto kaj pri homaranismo, de Katalin Kováts pri instruado, de Zlatko Tiŝljar pri eŭropa identeco, kaj de multaj aliaj. Gražina Opulskienė kaj Anna Löwenstein gvidis perfektigan kaj enkondukan kursojn de Esperanto per la rekta metodo laŭ Andreo Cseh.

Partoprenis la kursojn ankaŭ naŭ junuloj, kiuj ricevis stipendion de Itala Esperanto-Federacio por ĉeesti la kongreson. Tio estas grava novaĵo. Temas pri la klopodo kunmeti la lernantojn retajn kun la normalaj esperantistoj. Pro la ĉeesto de multaj gejunuloj de la Itala Esperantista Junularo la afero sukcesis.

Michael Boris Mandirola organizis ĉiuvesperan kaj noktan interesan programon ĉefe por gejunuloj kun muzikado, dancado, ludado, gustumadoj de produktoj de la regiono kaj de la tuta Italujo kiel vinoj, fromaĝoj, dolĉaĵoj. La strandoj kaj plaĝoj apud kongresejo estis abunde uzataj por banado kaj sunbrunigado.

Apartaĵo de la ĉi-jara kongreso estis ankaŭ la KER-ekzamenoj kaj la KER-seminario, kiun mendis por siaj membroj la Itala Esperanto-Instituto. KER estas mallongigo por Komuna Eŭropa Referenc-kadro rilate al lingvoinstruado kaj ekzamenado. Gvidis ĝin Katalin Kováts kaj partoprenis ĝin ankaŭ la direktoro de la franca instituto. Dum la seminario la reprezentantoj komparis siajn landajn sistemojn kaj analizis la novan eŭropan. Oni alvenis al la konkludo, ke en la estonteco la KER-ekzamenoj havu la rolon testi lingvajn kapablojn kaj doni ŝtatnivele kaj ekstermovade utiligeblajn atestilojn, dume la movadaj ekzamenoj (landaj kaj tiu de UEA-ILEI) celu kompletigi la sistemon per movadaj kaj kulturaj partoj. Ili fariĝas kvazaŭ daŭrigoj de la KER-ekzamenoj, kies diplomon estus utile enkalkuli je la koncernaj niveloj kaj je peto de kandidatoj ebligi anstataŭigi per la KER-atestiloj la lingvan parton de la nacilingvaj ekzamenoj.

En Lignano submetiĝis al la ekzamenoj dek membroj, inter ili la tuta estraro de la Itala Instituto, kompletigante la teoriajn studojn per vera praktika mezuriĝo kun celo proprahaŭte akiri ekzamenspertojn.

Aliĝoj estis jam akceptataj por la 78a Itala Kongreso, okazonta 20–26 aŭg 2011 en Torino.

Renato Corsetti


IJK-66 sur la Insulo de Libero

Tuj post UK-95 en Havano, 24–31 jul okazis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte, ĉirkaŭ 45 km oriente de Havano.

Granda kaj bela ripozejo Villa Trópico gastigis 181 partoprenantojn el dudeko da landoj. Indas mencii, ke ĉi-foje temas pri la norda marbordo de la insulo, kiam lastfoje antaŭ 20 jaroj en la jaro 1990, kiam IJK kaj UK estis organizitaj en Kubo, la junularo kongresis ĉe la suda marbordo ĉe Playa Girón.

Dank' al kunlaboro de TEJO kun UEA kaj ILEI, pluraj kubanoj kaj latinamerikanoj ricevis subvencion por partopreni la ĉi-jaran IJK, pro kio ĝi iĝis pli internacieca kaj pli latinamerika.

Konstantaj IJK-partoprenantoj povis rimarki, ke la ĉi-jara IJK rimarkindas inter multaj lastaj IJK-oj pro kelkaj kialoj.

La Komitato de TEJO kunsidasLa bela plaĝo, blua oceano, varmega vetero ne nur bone influis la humoron, sed ankaŭ influis la programon. Anstataŭ la kutima plenŝtopita programo kun samtempe paralelaj programeroj ĉi-foje la programo ŝajne ne havis la ĉefan rolon. Dum la tuta tago kutime okazis ne pli ol tri prezentoj aŭ prelegoj. Tage oni povis trovi la partoprenantojn pli facile ne en la prelegejo, sed ĉe la plaĝo aŭ naĝejo kaj trinkejo aŭ en unuetaĝaj loĝdometoj, kiuj staris sur la vasta teritorio de la ripozejo.

Tamen la vespera programo estis ĉiam abunda, ja nur vespero povis ebligi pli facilan spiradon post la varmega tago. Ĉiuvespere eblis spekti filmojn en Esperanto, preparitajn de Verda Filmejo, pasigi la nokton en dancejo kaj senpaga trinkejo. La Nacia Vespero kun kubaj muziko kaj dancoj, la koncerto pri Paco, kaj la Solena Fermo donis grandan impreson pri la multflanka kaj multkolora kuba kulturo. Ne nur dum UK, sed ankaŭ dum IJK furoris la juna muzikbando Amindaj. Freŝaj Esperanto-lernintoj ravis partoprenantojn per kantoj en Esperanto, plenaj je kuba ritmo kaj energio.

Dum la ekskursa tago la kongresanoj vizitis la malnovan urbon Matanzas, kie antaŭ UK pasis la ILEI-konferenco, kaj kavernojn de Bellamar.

La senton, ke oni trafis paradizon, subtenis la fakto, ke dum IJK oni ne devis pagi — ĉio estis inkluzivita en la sufiĉe modestan aliĝkotizon: la loĝado, trifoja manĝado, ekskursoj, naĝejoj, du trinkejoj, katamaranoj.

Aleksander Osincev


NASK 41

Diversaj aferoj allogis, de 27 jun ĝis 17 jul, al la 41a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) tridekon da partoprenantoj, kiuj venis el sep landoj kaj naŭ usonaj ŝtatoj.

Ĉi-jara kursaro okazis la kvaran fojon ĉe la belega Universitato de Kalifornio en San Diego (UCSD) en la suda Kalifornio. Meznivelaj studentoj studis sub la gvido de Katalin Kováts el Nederlando kaj Lee Miller el Usono. La altnivelaj studentoj, kies ĉefa instruisto estis Grant Goodall, profesoro ĉe UCSD, krome spertis instruadon de tri gast-profesoroj: Orlando Raola origine el Kubo sed nun usonano, Duncan Charters el Usono, kaj Amri Wandel el Israelo.

Meze de la studado, ekskursoj kaj distraĵoj, 13 partoprenantoj sukcese trapasis la novan ekzamenon de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Esperantic Studies Foundation (ESF) aldonis al la diverseco de la kursaro per ties estrarkunsido samloke dum la dua semajnofino. Tri membroj de ESF — Humphrey Tonkin, Wally du Temple kaj Grant Goodall — gvidis pensindan seminarion “Esperanto: pasinteco, nuntempo, estonteco”. Studentoj profitis la okazon amikiĝi kun la gravuloj de la organizo kiu forte subtenas NASK.

Multaj el la aktivecoj de la kursaro estis bone raportitaj en la tagĵurnalo La NASKa Fasko, redaktita de Hoss Firooznia, kiu ankaŭ gvidis la multajn ekskursojn. Oni povas legi la numerojn ĉe: http://esperanto.org/nask.

Ellen M. Eddy
Administranto de NASK 2010


FESTO 2010FESTO: sub la suno kaj la luno

Festo! Festo!! FESTO!!! Tiuj ĉi vortoj estis la plej popularaj dum la neforgesebla semajno de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto en Donneville ĉe Tuluzo (Francio), sur kampo ĉe la studio Vinilkosmo — verŝajne la plej mojosa loko en Francio. La organiza teamo kaj la mastro de la studio, Flo, aranĝis vastan kaj komfortan festejon por ke la ducento da partoprenantoj libere festu dum la aranĝo.

La freneza etoso dum la koncertoj aperis danke al JoMo, Kim Henriksen, Martin kaj la Talpoj, loka bando Dancers in Red. Kaj Tiel Plu dancigis la publikon per mezepokaj dancoj, Gijom alportis belan muzikon pri profundaj sentoj. La franca repisto Whity kaj Platano (Pafklik) montris, kiel oni povas balanci la mondon nur per forto de vortoj kaj ritmo.

Eĉ ekskursoj dum FESTO estis viglaj. Ekzemple, Tuluzon montris JoMo mem! La ekskurso ne estis limigita nur per vizito de famaj preĝejoj kaj domoj kaj per promenado laŭ la antikvaj stratoj miksitaj kun historioj kaj legendoj de la urbo. Dum vizito de la Okcitana domo en Tuluzo slamisto Lou Dàvi anstataŭis tutan bandon, kaj liaj kantoj en la okcitana helpis ĝui la etoson de Tuluzo.

La ekskursoj vere abundis dum FESTO: oni povis viziti Albi kaj Cordes-sur-Ciel, Spacurbon de Tuluzo, diversajn muzeojn (ekzemple, sonorilmuzeon kaj muzeon de Toulouse Lautrec), bicikli kaj eĉ viziti Andoron. Por tiuj, kiuj prifajfis ekskursojn estis atentindaj diversaj prelegoj kaj kursoj (interalie, dum la aranĝo oni povis lerni iom la okcitanan). De vesperaj koncertoj publiko flue translokiĝis al parolema trinkejo, pensema gufujo aŭ dancema diskejo. Ĉiu povis amuziĝi laŭ sia gusto!

FESTO estis malferma ankaŭ por ekstera publiko, koncerto en Tuluzo de Kajto kaj alveno de interesiĝantoj en Donneville montris atmosferon de festo en internacia kompanio kaj certe logis multajn personojn al Esperanto.
Martin Wiese kaj Lasse Falck en la koncerto de Martin & la Talpoj (Fotis Ivo Miesen)
Por daŭrigi la plej frenezan kaj mojosan aranĝon de la somero oni povis partopreni MoZoFoKon en Liona okupejo, kiu donis fortan senton de vera libereco. Babilado, promenoj en la urbo, naĝado, familiecaj vespermanĝoj kaj noktaj eliroj por trovi ion aŭ ĝui la kompanion.

Post tiaj aranĝoj oni vere povas diri ke Esperantujo vivas. FESTO! FESTO!! FESTO!!!

Aleksej Korĵenkov


Hispanio plu perdas tempon

Dafydd ab Iago el Bruselo

Eŭskio kaj Libereco) anoncis, ke ĝi ne plu “atakos”. Laŭ ETA tio estas anonco de batalhalto. Fakte, ETA ne plu “atakis” ekde la somero de 2009, kvankam intertempe franca politikisto mortis per “defendaj” pafiloj de ETA-anoj.

Ne daŭris longe, antaŭ ol hispaniaj politikistoj kritikis la anoncon kiel nesufiĉan. “ETA haltas pro tio, ke ĝi ne plu povas daŭrigi”, — diris Alfredo Pérez Rubalcaba, la hispania ministro respondeca pri internaj aferoj. Laŭ li, la anonco de ETA estas tute sensignifa kaj ne meritas multan atenton. “Ili faras tion post la detruo de logistika bazo en Portugalio kaj post provo fari ion novan en Girona”, — daŭrigis Rubalcaba.

Pluraj membroj de la Eŭropa Parlamento ne konsentas kun Rubalcaba. Laŭ ili, Hispanio perdas ŝancon starigi pacon en Eŭskio. “En Norda Irlando, la Eŭropa Unio faris kontribuon signifan por estigi kaj fortigi la pacan proceson, kiu estis starigita en 1998, — diris François Alfonsi, membro de la Eŭropa Parlamento el Korsiko. — Ankaŭ en Eŭskio necesas ke EU plenumu siajn respondecojn”.

Alfonsi ricevis apogon de alia membro de la Eŭropa Parlamento, Oriol Junqueras el Katalunio. Laŭ Junqueras, la anonco de ETA estas baza paŝo al paco. “Nun estas tempo por la registaro kaj partioj en Hispanio adopti malavaran sintenon por faciligi al ETA unuflankan, senkondiĉan kaj finofaran anoncon pri halto de perforto”, — aldonis Junqueras. Laŭ ĉi tiu kataluna politikisto nepras, ke la hispania registaro kunlaboru kun ĉiuj sektoroj de la socio en Eŭskio.

Eĉ laŭ la konservativa ĵurnalo Financial Times (Londono), valoras la penon diskuti pri paco kun ETA. Ĉi tiu financa tagĵurnalo, en redaktora artikolo, sugestas ke Hispanio denove faru “laŭleĝa” la partion Batasuna, konsiderata de la registaro en Madrido kiel la politika brako de ETA. Nepras ankaŭ revenigi al Eŭskio la malliberigitajn ETA-anojn el prizonoj en aliaj partoj de Hispanio. Tiel iliaj familianoj povus ilin viziti en Eŭskio sen esti devigita vojaĝi foje milon da kilometroj.

Laŭ la hispania ministro Rubalcaba, estas neniu simileco inter la paco en Norda Irlando kaj la nuna situacio en Eŭskio. Malbonŝance, la sinteno de Rubalcaba kaj de la hispania registaro montras, ke ili pravas. En la kazo de Norda Irlando, iom post iom akceptiĝis en Londono ke la popolo tie mem havas la rajton decidi pri sia futuro. En Madrido oni plu koleriĝas pri la ebleco — kaj ne rajto — de popoloj en regionoj kiel Katalunio kaj Eŭskio decidi, ĉu ili volas aŭ ne resti en Hispanio.

Post la lasta batalhalto (2006), ETA mortigis du personojn ĉe la flughaveno de Madrido.
(Foto el Wikimedia Commons)


Konsula deklaro pri la nomadaj popoloj

(HeKo) La nomadaj popoloj, ciganaj (sinthoj, kaleoj, roŭmoj) kaj ne ciganaj (ekzemple jeniŝoj), vivantaj sur la eŭropa kontinento jam de jarcentoj, estas eŭropaj popoloj. Tial, kiu malamas la ciganojn, tiu ne estas aŭtenta eŭropano.

Se ĉiu civitano de Eŭropa Unio rajtas libere moviĝi sur la teritorioj de la membroŝtatoj, al neniu nomado kiu estas EU-civitano eblas apliki alian restriktan normon ol tiun rezervitan al ajna vagabondo, senhejmulo, trampo fare de la leĝoj de la koncerna ŝtato. Tio inkluzivas ankaŭ la normojn koncerne la nelegitiman okupadon de tereno.

La fakto, ke diasporo ne esprimas subjekton de internacia juro, kaŭzas ke ĝi estas pli facile marĝenigebla. La socia marĝenigo estas des pli rapida, se la diaspora popolo estas malriĉa aŭ/kaj se ili estas nomadoj. La fiasko de Ciganio, lanĉita en 2000, plej negative influas al la nuna bedaŭrinda konjunkturo, unuavice en Francio.

Ni opinias ke Eŭropa Unio devas urĝe interveni, por garantii sekurecon al la diasporaj popoloj, atingeblan nur per pozitivaj mekanismoj de socia integrigo. En tio ludas esencan rolon la respekto por la kulturaj kaj lingvaj rajtoj de la koncernaj minoritatoj, konforme al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996).

La esperantlingva popolo, diaspora kaj minoritata en Eŭropo same kiel aliloke, estas inter la spirite plej preparitaj por kompreni ĉi tiun problemaron, ankaŭ pro la strebo mem esprimi subjekton de internacia juro, pere de la Esperanta Civito.

Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito


La elpelata nacio

“La esperanta nacio” — jen titolo bone trovita por logi legemon! Tamen la paralelo inter romaoj/ciganoj kaj esperantistoj ne aparte trafas, malgraŭ ke Esperantaj aŭtoroj foje komparas diversajn diasporojn almenaŭ ekde fama artikolo de Dario Besseghini en Kontakto (1981). Sed, dum preskaŭ neniu elektas esti romao, preskaŭ ĉiu esperantiano iam elektis sian apartenon.

Mi dubas ankaŭ ĉu romaoj vere “enkorpigas la Eŭropan filozofion”. Ĉu vojaĝemo kaj lingvokapabloj konsistigas filozofion?

Estas simplige diri ke “dudek jarojn post la fino de la komunismaj registaroj… romaoj daŭre ne integriĝas kun la lokaj popoloj”. Unue, ankaŭ romaoj estas “loka popolo”, vivantaj en la koncerna lando ofte same aŭ pli longe ol aliaj loĝantoj; due, sian integriĝon malfaras ne ili mem, sed la senkompataj ŝanĝoj ekonomiaj, pro kiuj ekde 1990 ili perdis ĉian ŝancon en la labormerkato. Hungario, kies kazon mi iom konas, senfare atestadas kiel ĝiaj romaaj civitanoj sinkadas plu en mizeron. “Hungaraj ciganoj bezonas amikojn”, — diris al mi en 1996 Kees Bakker, nederlanda aktivulo helpanta romaojn de konkreta hungara regiono, kiu trafis nenian kunlaboremon de landaj aŭ lokaj aŭtoritatoj.

Nun, kiel EU-civitanoj, romaoj rajtas libere serĉi pli bonajn vivkondiĉojn en ajna EU-lando. Se ili restas pli ol tri monatojn, ili devas havi laborkontrakton aŭ pruvon pri kapablo vivteni sin. Kiam Francio kaj Italio elpelas romaojn, ili agas hipokrite, ĉar samtempe iliaj leĝoj praktike malebligas la ekeston de tiaj laborkontraktoj.

Koncerne Francion, multaj opinias ke, instigante forpelo-kampanjon, prezidento Sarkozy celis precipe forpeli la atenton pri diversaj skandaloj preskaŭ atingantaj lin persone, plus pri la necesa, kaj manifestaci-provoka, reformado de la franca pensia sistemo.

Tion ke “Sarkozy instigis al la detruado de ĉ. 500 neleĝaj romaaj tendaroj”, Francio oficiale dementis; sed, dum mi verkas ĉi tiujn frazojn, la gazeto Le Monde malvualas oficialan cirkuleron, per kiu la ministerio pri interno instrukciis malmunti 300 neleĝajn kampadejojn “prioritate de romaoj” kaj bedaŭris ke tiajn malmuntojn ne sekvis sufiĉaj ellandigoj.

Por deliktuloj devas validi la leĝoj de la respubliko — sed individue. Persekuti grupojn pro ilia etna aparteno elvokas la plej nigrajn ombrojn de la eŭropa historio.

István Ertl


Komputile

Sociaj retejoj kaj retaj komunumoj

Interreto ebligas nuligi la geografiajn distancojn kaj tial estas tre efika ilo por internacia komunikado kaj tenado de kontaktoj. En la komenco oni interkomunikiĝis kun unuopuloj, sed lastatempe pli kaj pli populariĝas komunumaj retejoj. Tie oni starigas sian profilon, eltrovas inter la aliaj uzantoj siajn jamajn aŭ novajn amikojn, kaj poste kundividas novaĵojn, pensojn, fotojn, videojn aŭ interesajn ligilojn kun ili. Kaj ĉar Esperanto helpas nuligi la lingvajn barojn, ne estas mirinde ke esperantistoj aparte profitas tiujn servojn.

Facebook (VizaĝlibroVizaĝaro) facebook.com estas la plej populara socia retejo en la mondo. Fondita de la usona studento Mark Zuckerberg en 2004, ĝi nun havas 500 milionojn da aktivaj uzantoj. En kelkaj landoj ĝi jam fariĝis pli populara ol la serĉilo Google. La uzantogrupo “Esperanto” tie havas pli ol 8.000 membrojn kaj pluraj Esperanto-organizoj (inkluzive de E@I) informas pri sia agado tie. La interfaco estas plejparte tradukita en Esperanton, kvankam foje ankoraŭ restas eraroj.

ipernity (interreta eterneco) ipernity.com aparte populariĝis inter esperantistoj pro la pli internacie ekvilibra membraro (anglalingvanoj ne superregas) kaj pro la dekomenca preteco de la kreintoj kunlabori pri Esperanto-interfaco. La retejo speciale taŭgas por kundividado de bildoj, filmoj kaj sonregistraĵoj, sed aldonas ankaŭ funkcion de blogoj. Partoprenas pli ol 1.000 Esperantistoj, la ĉina traduko de la retejo efektiviĝis pere de Esperanto.

orkut (orkuto) orkut.com kreita de Orkut Büyükkökten, programisto de Google, estas hodiaŭ superregata de brazilanoj, sed pro tio ankaŭ Esperantistoj multas: la grupo “Esperanto Brasil” tie havas pli ol 5.000 membrojn. Ĝi estis la unua socia retejo kiu disponis je Esperanta interfaco.

Amikumu amikumu.com estis la unua interkona retejo speciale por esperantistoj, lanĉita de teamo ĉirkaŭ Chuck Smith en 2007. La kreintoj celis atenti la fakton, ke uzantoj kutime parolas pli ol unu lingvon, kaj ankaŭ doni al ili eblecon serĉi aliulojn laŭ geografia proksimeco aŭ Esperanto-aranĝo kiun ili partoprenis. Estis pli ol 1.800 uzantoj, antaŭ la retejo en julio de 2008 senkomente malaperis.

Esperanto.com esperanto.com iusence anstataŭigas la antaŭan. La retejo celas nur esperantistojn kaj, kvankam ĝi estas ankoraŭ nefinfarita, ĝi jam havas pli ol 1.300 uzantojn.

LiveJournal (Vivĵurnalo) livejournal.com unuavice servas verkadon kaj legadon de taglibroj kaj estis populara inter esperantistoj ĉirkaŭ la jaro 2006, kiam kadre de la Internacia Seminario en Germanio apartan kunvenon faris 14 ĉeestantoj aktivaj en ĝi. Nuntempe la retejo orientiĝas precipe al ruslingvanoj.

studiVZ (elparolu: ŝtudi-faŭ-cet) studivz.net estas sukcesa retejo origine por germanlingvaj studentoj, interesa pro la fakto, ke ĝia kunkreinto estas juna esperantisto Dennis Bemmann. En 2007 la kreintoj vendis la retejon kontraŭ nemalkaŝita sumo, oni spekulacias pri milionoj da eŭroj.

Kelkaj retaj komunumoj aparte famas en certa lando. Ekzemple, en Ruslando Vkontakte, kie la grupo Эсперанто havas pli ol 10.000 membrojn. Aliaj specialiĝas pri certa temo, ekzemple, pri instruado de lingvoj: ĉe lernu! de E@I lernas Esperanton pli ol 90.000 uzantoj; kursoj de Esperanto laste aperis ankaŭ en la lingvolerna komunumo Livemocha livemocha.com. Serĉi amon per Esperanto eblas ĉe Edzperanto.

La plej malnova reta Esperanto-komunumo estas la novaĵgrupo soc.culture.esperanto. Funkcianta ĝis nun jam ekde 1989, ĝia arĥivo ampleksas jam pli ol 75.000 mesaĝojn.

Marek Blahuš


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (16)

de Halina Gorecka

Legu la antaŭajn 15 paĝojn

Aŭgusto 1914

La milita doktrino de Germanio konsideris sinsekvan militon kontraŭ Francio kaj Ruslando. Oni antaŭvidis fulmrapidan neniigon de unu malamiko kun posta ĵeto de ĉiuj fortoj kontraŭ la dua. Al la Orienta Prusio oni rezervis nur defendan rolon.

Komence de la 20a jc. kreiĝis defendosistemo el du linioj. La unuan defendan linion formis regiono de la Mazuriaj lagoj kun la fortikaĵo Boyen. En 1901 trapasejoj inter la lagoj estis fermitaj per provizoraj fortikaĵoj. La dua defendolinio pasis laŭ la maldekstra bordo de Vistulo. Kenigsbergo rolis kiel la ĉefa fortikaĵo por atakaj kaj por defendaj agoj de la germana armeo.

Generalo SamsonovDecidinte unue ataki Francion, la germana komandantaro planis, ke la trupoj en la Orienta Prusio katenu la eventualan aktivadon de la ruslanda armeo. Germanoj supozis, ke la mobilizado en Ruslando longe daŭros kaj lasis oriente malmultajn soldatojn (21%), por poste, konkerinte Francion per sia ĉefa forto (79%), militi nur kontraŭ Ruslando.

Komence de la milito la 8a armeo de generalo Maximilian von Prittwitz havis en la Orienta Prusio 173 mil soldatojn kaj ĉ. mil kanonojn. Ilin oponis du armeoj de Ruslando: la 1a armeo de generalo Paul von Rennenkampf (en Litovio) kaj la 2a armeo de generalo Aleksandr Samsonov (en la norda Pollando) kun sume ĉ. 250 mil soldatoj kaj ĉ. 1200 kanonoj. La du ruslandajn armeojn kunordigis generalo Jakov Ĵilinskij kiel la komandanto de la Nord-okcidenta fronto.

Kiam germanoj invadis en Francion kaj ekminacis Parizon franca ambasadoro petis Ruslandon tuj ekagi. Nikolao II konsentis. La ofensivo komenciĝis sukcese, la 7an (20an Gregorie ) de aŭgusto la 1a armeo venkis en la batalo ĉe Gumbinnen (nun Gusev en Kaliningrada regiono) kaj pluiris okcidenten. La 2a armeo iris tra Mazurio nord-okcidenten por malebligi la retreton de la 8a armeo al Berlino.

La kampanjo ŝajnis gajnita de Ruslando, sed Germanio urĝe sendis pli ol 100 mil soldatojn el Francio al la orienta fronto. Von Prittwitz estis eksigita, kaj generaloj Paul von Hindenburg kaj Erich von Ludendorff iĝis respektive komandanto kaj stabestro de la 8a armeo.

La dua batalo ĉe Tannenberg

Dum la 1a armeo de Rennenkampf stagnis apud Kenigsbergo, Hindenburg kaj Ludendorff decidis ataki la armeon de Samsonov. La 13–17an (26–30an) de aŭgusto la 2a armeo de Samsonov, sen la eblo de rapida komunikado kun Ĵilinskij kaj Rennenkampf, estis frakasita. 56 mil soldatoj estis mortigitaj, vunditaj aŭ kaptitaj. La 17an (30an) de aŭgusto generalo Samsonov mortpafis sin. Ĉi tiu batalo estas konata en Germanio kiel la Batalo ĉe Tannenberg, memorige pri la Kruckavalira fiasko antaŭ duona jarmilo (en 1410) en la sama teritorio.

Tamen kelkaj trupoj de la 2a armeo, malgraŭ la kapitulacio, ordonita de generalo Klujev, sukcesis retreti suden kaj orienten. La germanoj ne persekutis tiujn disajn taĉmentojn; ili lasis nur 20 mil soldatojn en ĉi tiu direkto kaj movis sian jam 230-mil-personan armeon kun 1080 kanonoj kontraŭ la 1an armeon de Rennenkampf kun nur 110 mil soldatoj kaj 900 kanonoj.

La eminentaj komandantoj Hindenburg kaj Ludendorff haltigis la ruslandan ofensivon en la Orienta PrusioLa fino de la unua kampanjo

Hindenburg kaj Ludendorff, danke al la trupoj urĝe senditaj el Francio, intencis ĉirkaŭi la 1an armeon kaj neniigi ĝin. Tio sukcesus, se Rennenkampf restus ĉe Kenigsbergo, kiel estis planite. Sed li reorganizis sian armeon kaj, malgraŭ kruelaj atakoj, la armeo en batala ordo retiriĝis orienten. Intertempe la 2a ruslanda armeo estis refortigita, kaj la 27an de aŭgusto (la 9an de septembro) ĝi subite atakis de sude la germanojn, kiuj premis la 1an armeon. La premo iĝis malpli akra, kaj la 1an (14an) de septembro, perdinte ĉ. 15 mil soldatojn, la 1a ruslanda armeo revenis al la ŝtatlimo.

La germana deveno de Rennenkampf kaj la fakto, ke li ne helpis al la ĉirkaŭita 2a armeo, donis pretekston akuzi lin pri perfido, sed li gvidis la 1an armeon dum plia jaro (li estis pafekzekutita en 1918 pro rezigno aliĝi al la Ruĝa Armeo).

La 3an (16an) de septembro la kampanjo finiĝis. La 1a ruslanda armeo okupis defendan pozicion ĉe Nemano, kaj la 2a ĉe la rivero Narew. Sud-oriente de la Mazuriaj lagoj inter la 1a kaj 2a armeoj estis formita la 10a armeo. Ĵilinskij estis eksigita, kaj lian lokon okupis generalo Nikolaj Ruzskij. La perdoj dum la kampanjo (mortigitoj, vunditoj, kaptitoj) sumis je 80 mil personoj en Ruslando kaj je 60 mil personoj en Germanio.

La relativa sukceso de Germanio en la orienta fronto estis atingita koste de malfortiĝo de la okcidentaj trupoj, kaj en septembro ĉe Marno britoj kaj francoj sukcesis haltigi la germanan ofensivon. Fiaskis la plano fulme venki Francion kaj poste ekmiliti kontraŭ Ruslando. Do, Germanio devis militi sur du frontoj.

Tiun militon ĝi ne povis gajni.

Vintra operaco en Mazurio

Por kelkaj monatoj la milito malvigliĝis. Dum la paŭzo Hindenburg, kiu iĝis komandanto de la Orienta fronto, ricevis el la Okcidenta fronto kaj el Germanio aldonajn trupojn kaj armilojn. Komence de 1915 li havis jam du armeojn — la 8an kaj la 10an.

Hindenburg intencis per ilia forto venki la 10an ruslandan armeon de generalo Sievers (ankaŭ germano) ĉe Avgustov (nun Augustów en Pollando) kaj trarompi la fronton. Dum la ardaj bataloj en februaro 1915 la 250-milpersona germana soldataro ne sukcesis “enkaldron- igi” la 155-milpersonan 10an ruslandan armeon. Tamen la fronto estis movita orienten, kaj la nord-okcidentaj ruslandaj trupoj ne plu atakis Orientan Prusion.

En la Orienta Prusio oni komencis likvidi la militajn damaĝojn. Por la damaĝitaj urboj estis difinitaj urboj-patronoj en la centro de Germanio, kiuj helpis per laborforto, konstrumaterialo kaj nutraĵo. Jam en 1916 la detruoj estis plejparte likviditaj. Post la fino de la bataloj pli ol 500 mil rifuĝintoj revenis.

Daŭrigota



Poemoj de Fjodor Tjutĉev

Fjodor TjutchevFjódor Ivánoviĉ Tjútĉev (Фёдор Иванович Тютчев) naskiĝis en 1803 en riĉa nobela familio proksime de Brjansk. Farinte en la hejmo la gimnazian kurson sub la gvido de Semjon Raiĉ (Amfiteatrov), li dum du jaroj kompletigis la studojn en la Moskva Universitato, kaj jam en la 18-jara aĝo ekoficis kiel diplomato en Munkeno, kie li pasigis pli ol dudek jarojn.

Reveninte en Ruslandon li ekoficis kiel cenzuristo en la ministerio pri eksteraj aferoj. En 1858 li iĝis prezidanto de la Komitato pri cenzuro de eksterlandaj eldonaĵoj, en kiu posteno li restis ĝis la morto (1873) en la alta ŝtatoficista rango “sekreta konsilisto”.

Tjutĉev tre frue ekverkis poezie. Oni konas poemon, kiun li verkis kiel sepjara infano. Kiam li estis 14-jara li estis akceptita kiel membro de la Societo de ŝatantoj de la rusa literaturo, sed post la fino de la universitato li malofte verkis, kvankam liaj tiutempaj Printempa fulmotondro (1828), Printempaj akvoj (1830) kaj Silentium! (1830) estas nun en la “trezorujo” de la rusa poezio. En Bavario li tradukis verkojn de Ŝilero, Goeto kaj Heine.

Lia debuta poemaro aperis nur en 1854, kaj en ĝi jam estis liaj poemoj inspiritaj de la amrilato kun la juna Jelena Denisjeva (La ciklo de Denisjeva), kies morto en 1864 kaŭzis fortan krizon ankaŭ en liaj poezio kaj publicistiko. Liaj poemoj, verkitaj en la posta vivoperiodo estis precipe meditigaj: pri la vivo, pri la aĝo, pri la naturo, kaj pri Ruslando, inkluzive de la oftege citata “Ruslando ne kompreneblas racie...” (1866).

AlKo


Al N. N.

Vi amas! Vi afektas tre volonte:
Se en tumulto, ekster hom-atent',
Per gambo mi vin tuŝas por moment',
Respondas vi — kaj ne ruĝiĝas honte!

Aspekto samas — distra kaj sensenta,
Ridet', okuloj, movoj — sama bel'...
Sed via edzo, fia sentinel',
Admiras vian ĉarmon, memkontenta!..

Vi dank'al homoj kaj laŭ la destin'
Valoron de kaŝitaj ĝojoj multaj
Ekkonis... Estas, laŭ mondum', adultaj
La ĝojoj... Sed adulto flatas vin.

Kaj la hontema ruĝo senrevena
De viaj freŝaj vangoj flugis for —
Jen fuĝas la radio de Aŭror'
De junaj rozoj kun anim' serena.

Do estu tiel. Dum somera ard'
Aspekto de vinbero: sang-karmino
En densa ombr', en verdfolia sino
Por sentoj plaĉas, logas por rigard'.

<1829>

PROBLÉME

De mont' ruliĝe, venis ŝton' al valo
Neniu scias kaŭzon de la falo —
Ĉu mem la ŝtono falis de sur pint',
Aŭ estis fremda vol' de faligint'?
Jarcento flugis post jarcent' pretere:
Neniu solvis la demandon vere.

<1833>

* * *

Sur la ĉielo helas fuma stri'! —
Kaj sube ombro glitas en mallumo!..
“Jen nia vivo, — diris vi al mi, —
Ne hela fum' en bril' de lun-radi',
Sed ombro, kiu fuĝas for de l' fumo...”

<1848 aŭ 1849>

* * *

Senpovas ni je antaŭsci'
Pri la rezult' de nia vorto, —
Al ni kunsenton donas sorto,
Samkiel benon havas ni...

<1869>


Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Koncize kaj konvinke

Handzlik, Georgo. Verdeskaj pensoj: Originalaj esperantaj aforismoj. Kun multaŭtora antologio. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2009. — 136 p.

Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik estas la unua aro de kurtforme esprimitaj opinioj kaj rimarkoj pri Esperanto, esperantistoj kaj Esperanto-movado.

En la unua, 83-paĝa parto de la publikaĵo oni fiksis, kiel informas la subtitolo, “originalajn esperantajn aforismojn” de la aŭtoro mem, verkitajn kaj prezentatajn publike dum multaj jaroj. Sur 50 paĝoj de la dua parto ni trovas la “multaŭtoran antologion” — trarigardon de pensoj kaj eldiroj de konataj, diversnaciaj esperantistoj.

Teoriuloj pri literaturo diferencigas ĉiujn eblajn formojn de la kurta eldiraĵo. Jen kelkaj el ili, aplikataj abunde de filozofoj kaj verkistoj dum jarcentoj:

Maksimo. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo esprimita koncize. Ofte ĝin aplikis, ekzemple, La Rochefoucauld [Laroŝfuko].

Sentenco. Mallonga frazo enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo. Popularaj estis iam sentencoj de Seneka, ĝis nun oni ofte citas sentencojn de Salamono.

Proverbo. Popola maksimo enhavanta konsilojn aŭ konstaton pri la ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.

Aforismo. Konciza, sensoriĉa eldiro esprimanta principon aŭ penson rilatantan al scienco, arto, moro aŭ kredo.

Tiuj difinoj taŭgas al la interesato, kiu volus pretigi teorian bazon por la legado. Tamen estus troigo kalkuli, kiom da frazoj el la volumeto apartenas al tiu aŭ alia ĝenro de la kurtaj formoj. Gravas, ke la libreto enhavas ĉiujn el ili kaj plimulto povas nin pensigi kaj ĝojigi.

La menciitaj kurtaj formoj de la elparolo, allogaj kaj efektaj postulas fortan disciplinon. Sen koncizeco kaj samtempe klareco, en certaj formoj ankaŭ sen sprito ne naskiĝos atentinda penso, kiun valoras memori kaj apliki. Verdeskaj pensoj feliĉe sukcesis eviti kaptilojn, en kiujn povas enfali tro loze pensantaj ŝatantoj kaj prononcantoj al tiu ĝenro.

La aŭtoro dividis la propran parton de la aro je kurtaj ĉapitroj, kies titoloj prezentas la klasikan devenon. La plej efika rekomendo estos citi kaj ĉi titolojn kaj erojn de la enhavo.

El Dek ideoj por ne studi Esperanton precipe konvinkas min la kvara: “Tiuj, kiuj nur bojas, bezonas ne helplingvon, sed psikiatron”.

La pensoj el la ĉapitreto Tra densa mallumo... ne tro modeste sed sprite aludas al vivo de la Majstro: “Mi ege similas Ludovikon, ankaŭ mia patro diris, ke mi ne okupiĝu pri stultaj ideoj”. Aliaj prezentas scion de spertulo vivanta sufiĉe longe en la difinita socio: “Oni batalas kontraŭ malnovaj antaŭjuĝoj por starigi la novajn”, aŭ “Eĉ diojn homoj kreas laŭ la propraj ideoj”.

Amare admonas nin la ĉapitro Plej bela lando Promesujo: “Kelkaj eternaj ideoj mortis jam pro malsato”; “Sobra rigardo al la mondo tuj devigas min trinki glason da vodko”.

Devas plaĉi la parto titolita Diligenta kolegaro. Ĉiu, kiu sufiĉe longe okupiĝas pri niaj strangaj ideoj kaj vivas eĉ de tempo al tempo en nia internacia komunumo alte taksos tiajn observojn: “Havante tutan PIV en la kapo, li ne havas jam liberan spacon por pensi”; “Amikojn vi povas havi multajn, ĝis kiam vi ne intencos loĝi ĉe ili”; “Esperanto rejunigas homojn, kelkaj iĝis jam infanecaj”.

Tiklajn aferojn kunligitajn kun la populara strebo de esperantistoj priskribas la ĉapitreto Dumvoje al la Fina Venko, kio povas okazi pli ĉagrena ol konsola: “Vivu la verda stel' — ĝis kiam?”; “Li ne konas Esperanton, sed kapablas ĝin surkraĉi”; “Pioniroj: mortintaj problemfarantoj”.

La ĉapitro Ekvilibro precipe perverse montras diversajn homajn malbonsentojn: “Ne piedfrapu erinacon... nudpiede”; “Tio estis prospera jaro, diris... tombeja enterigisto”; “Por la kato ne gravas la musa vidpunkto”.

Virinoj estas heroinoj de la ĉapitretoj Ina Venko kaj In-formoj. Ilia enhavo abundas je malicetaĵoj, sed ankaŭ je vortoj de admiro al duono de la homaro, ĉar ja: “Viro kaj virino: la samo, sed kontraŭa”; “Virino mem decidas, kiu ŝin venkos”; “Ŝi facile forgesas pri siaj sinforgesoj”; “Ĉiuj virinoj estas belaj, tamen kelkaj pli”.

Interlingvistiko praktikata alportas al ni gravajn kaj malpli gravajn konsiderojn pri lingvoj, ties praktikado kaj eblecoj interkompreniĝi. “Malgrandaj homoj ofte krias grandajn vortojn senenhavajn”; “Ju pli da interhomaj kontaktoj, des pli da miskomprenoj”; “Esperanto ŝanĝis lian vivon, kiam la edzino komencis... legi liajn E-leterojn”; “Ankaŭ por kvereloj necesas komuna lingvo”.

La ĉapitreto Nia unika kulturo verŝajne entute nekomprenebla, se ni strebus traduki ĝin al iu ajn lingvo, povas doni al esperantistoj multe da kontento. “Ĉiu havas sian Beaufront”; “Esperantisto: ĉiu persono, kiu uzas la internacian lingvon por kiu ajn celo, eĉ por idigi ĝin”; “Eĉ la Ŝlosilo de Esperanto ne efikas, se la seruro rustas”; “Fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas la propran tombon”.

La partoj Malproksimaj konatoj, Rapida kurso pri vivo, Mi parolas kun rapido, Vidpunktoj, Sinonimoj kaj Verdire abundas je konstatoj rilatantaj al la vivo ĝenerale: “Ne instruu al birdoj flugi”; “Mi estas tolerema, se aliaj obeas min”; “Ju pli granda vizitkarto, des pli eta posedanto”; “Kial oni ne punas ŝtelistojn de la tempo?”; “Se vi ŝatas rozojn, alkutimiĝu al dornoj”.

Al la Esperantaj aferoj revenas la aŭtoro en ĉapitreto Niaj UK-oj. La partoprenantoj de ĉi tiuj ĉiujaraj kongresoj scipovas apreci agacajn observojn kaj spritajn, ne tro malicajn pikojn: “Dum UK oni parolas nur esperante — ĉu manko de toleremo?”; “Oni povas koni esperantistojn kaj malgraŭ tio ŝati Esperanton”; “La kongresanoj danke aplaŭdis lin pro la parolado, kiun li ne faris”; “Li paŝis la vojon celitan, sed en misa direkto”; “El teatra programo: Li naskiĝis en 1961; Ŝi naskiĝis en Zagrebo”.

La lasta aŭtora ĉapitro estas ŝerca kompletigo de la Plena Ilustrita Vortaro. La terminojn kompreneble li ordigis laŭalfabete. Jen kelkaj el ili: “Bumerango: Ĵetilo, kiu alkutimiĝis al la ĵetanto”; “Dankemo: Plej efemera el la sentoj”; “Idioto: Homo, kiu opinias malsame ol mi”; “Kongresa libroservo: Loko, kie kuŝas libroj kaj oni vendas bildkartojn kaj globkrajonojn”; “Samideano: Homo, kies ideoj tute ne gravas”.

Bona koncepto estis kompletigi la pensaron per verkoj de antaŭuloj de la aŭtoro. Kun vera interesiĝo kaj ne rare kun raviĝo ni ekkonas aŭ relegas orajn kaj verdeskajn pensojn de la Majstro mem kaj de aliaj elstaraj literaturistoj — Julio Baghy, Raymond Schwartz, Claude Piron, William Auld, Marjorie Boulton, Vinko Ošlak, Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec. Kaj ankaŭ de multaj aliaj, kiuj por instrui vivon aŭ ridigi ne bezonas verki romanojn.

Ĝue ni memoros, ke “Trinki brandon el respektinda kafotaso povas trompi viajn najbarojn, ne vian hepaton” (Schwartz); “Nin oldigas ne jaroj, nur pensoj malgajaj” (Bronŝtejn); kaj “Kiso, pri kiu oni rezignas, daŭras eterne...” (Ošlak).

Tutcerte la fama alvoko de Izrael Lejzeroviĉ “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin” ne taŭgas por Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik. Kun sinceraj gratulaj vortoj pro la pripenso kaj realigo de ĉi tiu libro mi emas certigi la aŭtoron, ke lia verko estos aĉetata kaj legata... eĉ kelkfoje.

Lidia Ligęza


Tre utila libro el Katalunio

Història de l'Esperanto als Països Catalans: Recull d'articles = Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro: Artikolkolekto / Kompilis Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font, Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2010. — 471 p.

Impona artikolaro aperis ĉi-jare omaĝe al la centjara jubileo de la Kataluna Esperantista Federacio kaj al la tridekjara datreveno de ĝia posteulo: Kataluna Esperanto-Asocio. La nuna asocio aktive partoprenas en la socia vivo kaj la radikojn de tio oni facile spuras en la pasinteco. Ankaŭ ĉi tiu eldonaĵo de KEA estas dulingva: kataluna kaj Esperanta, kaj tio ebligas konatiĝon kaj al la internacia esperantista legantaro, kaj al la katalunlingva publiko, interesiĝanta pri la internacia lingvo kaj/aŭ historio de sociaj movadoj. La libro trovos sian lokon ne nur en Esperanto-bibliotekoj, sed ankaŭ en publikaj kolektejoj.

Frances Poblet i Feijoo kaj Hèctor Alòs i Font, kolektis 21 artikolojn de 14 aŭtoroj. Estas interese, ke 16 artikoloj estis verkitaj katalune, iujn la aŭtoroj mem tradukis al Esperanto. Ĉar la celpubliko de tiuj artikoloj estis ĉefe neesperantista, foje oni renkontas klarigojn superfluajn por la esperantistoj. Aliflanke, tio montras la manieron prezenti iusence internan, esperantistan aferon al la ekstera publiko.

La libro konsistas el tri blokoj kaj apendicoj.

La unua sekcio Temaj studoj enhavas ok artikolojn. Kvar el ili aŭtoris Francesc Poblet, lia artikolo Serĉante universalan lingvon: La esperantista movado en Katalunio enkonduke malfermas la kolekton. Lia Esperanto kaj anarkiismo en Katalunio skizas rilatojn inter Esperanto kaj anarkiismo, kaj pli vaste laborista movado. Mallonga artikolo prezentas la malfacilan sorton de la Kataluna Esperantisto. Al tre grava epizodo en la historio de la kataluna Esperanto-movado koncentriĝas La kongreso en Vinaròs: La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera, kiam politikajn persekutojn spertis kaj la organizaĵo kun sia organo, kaj la aktivuloj. Krome, Poblet kunaŭtore kun Hèctor Alòs rakontas pri la literatura aktiveco de katalunaj esperantistoj, kiu kulminis per eldono de Kataluna Antologio en 1925.

Xavier Margais parolas pri malhelpoj kiuj baris al alilandanoj partoprenon en la kongreso de SAT en 1934 en Valencio. Abel Montaugut montras la lokon de Esperanto kaj subtenon al ĝi en diversaj sociaj organizaĵoj kaj rondoj, de aŭtoritatoj kaj komercaj unuiĝoj dum la jarcenta ŝanĝo (de 1898 ĝis 1909). La lasta kontribuo de la bloko estas La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito, en kiu Toño del Barrio kaj Ulrich Lins skizas la panoramon de la hispania Esperanto-movado meze de la 1930aj jaroj, aktivaĵojn de esperantistoj komence de la milito, partoprenon en la Internaciaj Brigadoj, uzon de Esperanto por propagando, persekutojn kaj enkarcerigon post la fino de la milito.

Lokaj studoj estas la dua bloko kun ok kontribuoj pri ekesto kaj disvolvo de Esperanto-aktivado en Ceret, Rusiljono, Maó, El Vendrell, Vilanova i la Geltrú, Majorko, ankaŭ pri la laborista Esperanto-movado en Valencio kaj pri Esperanto en la Popola Enciklopedia Ateneo de Barcelono.

La lasta bloko, plej mallonga, Biografiaj studoj, prezentas personecojn de kvin elstaraj katalunaj esperantistoj: Frederic Pujulà i Vallès, Joan Amades, Delfi Dalmau, pastro Joan Font i Giralt kaj Joan Mascaró.

Apendice aperas Baza bibliografio, Glosaro, Demografio kaj la tre utila Kronologio, kiu donas paralele la plej gravajn eventojn en la Kataluna Landaro kaj en Esperantujo. Mi rekomendas al la nekatalunaj legantoj esperantistaj unue tralegi la Kronologion por pli bone hejmiĝi en la priskribata historio. Kaj tute fine estas prezento de la dek kvar artikol-aŭtoroj.

Ĉi volumo estas la tria dulingva libro pri la historio de la Esperanto-movado en la Katalunaj landoj, eldonita de KEA. Ĝi sendube altiros atenton de lokaj historiistoj kaj instancoj por instigi al pliaj esploroj, kiujn povas ebligi stipendioj. Ekzemplo estas la ĉi-jara stipendio (3000 eŭroj) al Gisela Alcón por esploro pri esperantistino Maria Julivert el El Vendrell, rezulte devos aperi libro minimume 100-paĝa.

Halina Gorecka


Beletra Almanako, junio 2010

En la junia kajero de BA originala prozo estas prezentita per Paŭzo en la stacidomo Union de Philip Brewer, 1968 de Mikaelo Bronŝtejn kaj La karakteroj de Jean-Baptiste de Grigorij Arosev, aperinta unue ruslingve en la kolekto Novaj verkistoj 2009.

En la traduka prozo situas Dialogeto de Krzysztof Usakiewicz kaj parolado de Frigyes Karinthy en la 10a kongreso de Internacia PEN-klubo (hungara). En la traduka poezio oni trovas du poemojn de Ĝorĝ Pisani (trad. el la malta Carmell Mallia).

La eseo de Ricardo Felipe Albert Reyna Kajero kaj eroj de universala kongreso temas pri la Bjalistoka UK, kaj ĝia beletra kvalito lasas ĝin ĝuebla post paso de pliaj UKoj. Sur pli ol trideko da paĝoj Árpád Rátkai konsideras la rilatojn inter la beletra rondo de grava hungara revuo Nyugat kaj internaciaj lingvoj. En Liberlando kaj liteRETuro Radek Nowakowski fokusiĝas al reta literaturo. Humphrey Tonkin revenas al la eventoj ĉirkaŭ la jaro 1974 en “Generale parolante” — Lapenna kiel gvidanto kaj oponanto. Gonçalo Neves omaĝas al José Saramago. Memore al Higinio García reaperas lia originala Fina ekzameno kaj fragmento de traduko el Borges.

Negranda parto kun la originala poezio en BA-8 omaĝas al Aira Kankkunen kaj Nikolajs Ĉulitis. Timothy Brian Carr aperas per kvin versaĵoj kiel aldono al lia libro Yvonne. Po kelkajn poemojn proponas Carmel Mallia kaj Jorge Camacho.

En Debato aperas kelkaj mallongaj tekstoj. La recenza fako, kiel kutime, grandas kaj gravas — sur 40 paĝoj estas recenzataj dek libroj. Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito de Darik Otira havas eĉ du recenzojn: masklan de Valentin Melnikov kaj inan de Cindy McKee. Aldone, Pascal Dubourg Glatigny intervjuas la pseŭdoniman aŭtoron de ĉi tiu romano.

Tra la tuta 165-paĝa almanako paradas fotoj de Sherrilene Bownes kun la originalaj Ĉiel-arkaj bobeloj kovropaĝe.

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la liston de la ricevitaj libroj

Bronzetti, Giorgio. Kiel profesie informadi pri Esperanto? — Chieti: Disvastigo, 2008. — 18 p. — [Aĉeto].

Gvidlibro 2010 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2010. — 96 p., il. — [Donaco de UEA].

Handzlik, Georgo. Verdeskaj pensoj: Originalaj esperantaj aforismoj. Kun multaŭtora antologio. — Bielsko-Biała: KLEKS, 2009. — 136 p. — [Recenzoekzemplero].

Història de l'Esperanto als Països Catalans: Recull d'articles = Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro: Artikolkolekto. / Red. Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font. — Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2010. — 471 p. — [Recenzoekzemplero].

Jarlibro 2010 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2010. — 286 p., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Opdag Esperanto. Et medrivende sprog: [Dana versio] / Trad. el Esp. Partizánske: E@I, 2009. — 11 p., il. — [Donaco de Peter Baláž].

Pausewang, Gudrun. Pacrakontoj / Trad. el la germ. Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2009. — 64 p., il. — [Donaco de Nora Caragea].

Rosegger, Peter. La trovo de Ameriko: Kvinlingva legendo / Trad. Walter Klag, Lenke Szász, Renata Chassard, Piet Schuil, Ken Miner. — 2a eld. — Vieno: Klag, 2010. — 20 p., il. — [Donaco de Walter Klag].

Upptäck Esperanto. Ett fascinerande språk: [Sveda versio] / Trad. el Esp. Haldo Vedin, Gunnar Gällmo, Kerstin Rohdin, Karl Gustaf Gustafsson, Inga Johansson. Partizánske: E@I, 2009. — 23 p., il. — [Donaco de Peter Baláž].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako. 2010/8;
Esperanto ektuell. 2010/4;
Esperanto en Danio. 2010/4;
Esperanto. 2010/9;
Frateco. 2010/89;
Heroldo de Esperanto. 2010/8,9,10;
Informilo por Interlingvistoj. 2010/74;
Kataluna Esperantisto. 2010/353-354;
Kontakto. 2010/3;
La Gazeto. 2010/149;
La Movado. 2010/714;
La Ondo de Esperanto. 2010/8-9;
La Revuo Orienta. 2010/7;
Literatura Foiro. 2010/245;
Monato. 2010/8-9;
Scottish Esperanto Buletin. 2010/2;
Svisa Esperanto-Societo Informas. 2010/3.


Anekdotoj el Pollando

Viro diras al sia kolego:

— Ni iru gratuli Petron. Bebo naskiĝis al li.

— Kaj kion li havas?

— Ĉampanon! 


— Karulo, forĵetu balaaĵojn!

— Mildiable, mi ĵus sidiĝis.

— Kaj kion vi faris ĝis nun?

— Mi kuŝis.

Tradukis membroj de la Esperanto-Klubo en Olsztyn


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №10 (192)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.