La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2013. №3 (221)

Alvydas Katinas

Sur la kovropaĝo estas la urbestro de Utena, Alvydas Katinas. Kiel la Alta Protektanto de BET-49, li invitas esperantistojn studi, ekskursi kaj ripozi en Utena ĉi-julie. La eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo venos al Utena. Venu ankaŭ vi!


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Estona krucvortenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Esperanto-Kalendaro
  • Fotoraportoj (Agbolo Apelété Didier, Ela Karczewska/Dobromila Ćwierz, Peter Baláž)
  • Kolofono

Kalendaro

Marto 2013: Jubileoj kaj memordatoj

1. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana kantisto, aktoro kaj komponisto Thomas Anders (1963-), eksa solkantisto de la pop-duopo Modern Talking.

Miĥaelo Romanov

3. Antaŭ 400 jaroj la 16-jara Miĥaelo Romanov (1596-1645) estis elektita kiel la caro de Ruslando, la unua en la dinastio Romanova.

7. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis la itala violonisto kaj komponisto Tomaso Antonio Vitali (1663-1745).
Antaŭ 1600 jaroj en Kartago estis murdita Herakliano, uzurpinta la titolon Romia Imperiestro.

8. Internacia virina tago.
Antaŭ 50 jaroj (1963) Ĉinio nuligis la Ajgunan interkonsenton kun Ruslando (1858) kaj postulis de USSR la ceditan teritorion.

9. Antaŭ 800 jaroj naskiĝis Hugo IV (1213-1272), duko de Burgundio (1218-1272).
Antaŭ 125 jaroj mortis Vilhelmo I (1797-1888), reĝo de Pruslando (1861-1888) kaj la unua imperiestro (1871-1888).

10. Antaŭ 200 jaroj Frederiko Vilhelmo III fondis la pruslandan (poste germanian) ordenon de la Fera Kruco.
Antaŭ 25 jaroj mortis la angla kantisto Andrew Roy “Andy” Gibb (1958-1988), la plej juna el la kvar fratoj, membroj de la grupo Bee Gees.

12. Antaŭ 100 jaroj (1913) la estonta ĉefurbo de Aŭstralio ricevis la nomon Kanbero.

Kanbero

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la rusa natursciencisto, filozofo kaj sociaganto Vladimir Vernadskij (1863-1945) kaj la itala verkisto, poeto kaj politikisto Gabriele d'Annunzio (1863-1938).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Iĥil Ŝrajbman (1913-2005), la lasta jid-lingva verkisto en Moldovio.

13. Antaŭ 75 jaroj (1938) Aŭstrio estis aneksita al la nazia Germanio (Anschluss).
Antaŭ 25 jaroj (1988) ekfunkciis Seikan – la plej longa trafiktunelo en la mondo (53,85 km), liganta la japanajn insulojn Honŝuo kaj Hokajdo.

Seikan

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la itala verkisto Raffaello Giovagnoli (1838-1915), la aŭtoro de la romano Spartako (1874).
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la sovetia rusa pedagogo kaj verkisto Anton Makarenko (1888-1939).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la rusa verkisto, poeto kaj fablisto Sergej Miĥalkov (1913-2009), la aŭtoro de la vortoj de la sovetunia kaj ruslanda himnoj.

14. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis John Luther “Casey” Jones (1863-1900), usona lokomotivestro, kiu koste de sia propra vivo savis la vivojn de ĉiuj pasaĝeroj kaj iĝis heroo de la usona folkloro kaj de multaj kanzonoj.

Casey Jones

15. Antaŭ 75 jaroj (1938) estis ekzekutitaj Nikolaj Buĥarin, Nikolaj Krestinskij, Aleksej Rykov kaj aliaj sovetuniaj gvidantoj, kondamnitaj en la 3a Moskva Proceso.

17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la baŝkira dancisto Rudold Nurejev (1938-1993).

19. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis David Livingstone (1813-1873), skota misiisto kaj esploranto de Afriko.

20. Internacia tago de franclingvanoj.
Antaŭ 600 jaroj mortis Henriko IV (1367-1413), reĝo de Anglio (1399-1413).

Granovskij

21. Internacia tago de poezio.
Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa historiisto Timofej Granovskij (1813-1855), la prototipo de Stefano Verĥovenskij en la romano Demonoj de Fjodor Dostojevskij.

22. Antaŭ 125 jaroj (1888) en Londono estis fondita la unua profesia landa futbala asocio The Football League.

23. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aljoŝa (aŭtente: Aleksej) Dimitrijeviĉ (1913-1986), cigana artisto kaj muzikisto.

26. La naskiĝfesto de Zaratuŝtro, zaratuŝtrana festo.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la belga esperantisto kaj idisto Charles Lemaire (1863-1926), prezidanto de Belga Ligo Esperantista (1905-1908) kaj redaktoro de Belga Sonorilo.

Teatro27. Internacia tago de teatro.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Frederick Henry Royce (1863-1933), brita inĝeniero kaj entreprenisto, kunfondinto (kun Charles Stewart Rolls) de la kompanio Rolls-Royce.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmdirektoro, scenaristo, filmproduktisto kaj aktoro Quentin Tarantino (1963-).


28. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la franca inventisto, aviadisto, aŭtomobilisto, mecenato kaj esperantisto Ernest Archdeacon (1863-1950), prezidanto de SFPE/UFE (1926-1945).

29. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la kimra poeto, anglikana pastro kaj sociaganto Ronald Stuart Thomas (1913-2000).

31. Romkatolika Pasko.
Antaŭ 100 jaroj mortis la usona financisto kaj industria magnato John Pierpont Morgan (1837-1913), fondinto de, interalie, General Electric.

Pasko


Keefe

Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

 

La kvina artikolo de Dennis Keefe

 

Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli bone kompreni, en kia kadro situas niaj varbaj, informaj kaj reklamaj agadoj. Eble interesos al la esperantistoj scii, ke kiam mi instruas mian KK-kurson en Francio kaj en Ĉinio, mi ofte utiligas la fenomenon Esperanto en miaj lecionaj ekzemploj. La Esperantaj ekzemploj helpas al miaj bakalaŭraj kaj magistraj studentoj pli bone kompreni la neprofitdonan flankon de organizoj.

Estas multe da modeloj, kiujn merkatikistoj utiligas por priskribi, klarigi kaj antaŭdiri, kial kaj kiel konsumantoj akiras, uzas kaj finfine ne plu utiligas varojn, servojn kaj ideojn. Kelkaj modeloj estas tre kompleksaj, kaj kelkaj estas relative simplaj. KKM estas sufiĉe klara por nemerkatikistoj, kaj bone aplikeblas por Esperanta agado. Tamen la fenomeno Esperanto estas lingvo kaj ne varo, do la modelo ĉefe aplikiĝas al la Internacia Lingvo rilate la agadojn varbajn, informajn kaj reklamajn.

La kvin eroj de la KKM

La KKM de Hawkins, Best kaj Coney, konsistas el kvin fundamentaj partoj, kiuj interrilatas kaj influas unu la aliajn, kaj tiel estigas nian konduton. Unue, eksteraj faktoroj, kiuj estas ĉefe sociologiaj kaj kulturaj fenomenoj. Due, internaj faktoroj, kiuj baziĝas sur psikologiaj fenomenoj. Trie, nia memkoncepto kaj la rezulta vivostilo, kiuj estas influataj de la internaj kaj eksteraj influoj. Kvare, la situacio mem, en kiu ni antaŭkonsumas, konsumas kaj postkonsumas varojn, servojn kaj ideojn. Tia situacio ne estas tiel sociologia nek psikologia, kaj tion ni vidos poste. Kaj finfine, kvine, la interna decido-pensmaniero, kiun homoj utiligas kiam ili akiras varojn, servojn aŭ ideojn. En la sekva parto mi priskribos la kvin modelopartojn, kaj donos kelkajn ekzemplojn kiuj rilatas al la Esperanto-movadoj.

I. La eksteraj influoj

Tabelo

Esperantistoj ofte parolas pri celgrupoj, kaj tio estas bona ekpaŝo por pli trafe kaj sukcese informi pri nia lingvo. Sed, antaŭ ol elekti celgrupojn necesas kompreni la eksterajn influojn, sur kiuj tiuj celgrupoj, ofte nomataj segmentoj, baziĝas. Eksteraj influoj estas diversaj kaj fortaj. Ni listigu kelkajn kategoriojn el la KKM: kulturo, subkulturo, socia klaso, referenco-grupoj, kaj ciklo de la familio. Aldone estas demografiaj faktoroj kiaj aĝo, profesio, eduk-nivelo, sekso kaj similaj. Iu ajn el tiuj faktoroj povas influi la decidon rilate la specon kaj markon de dezirataj varoj, la specon de utiligataj komunik-kanaloj, la prezojn kiujn ili akceptas, kaj la vendejojn en kiuj ili aĉetas. Ofte vi aŭdos iun kiu diras, ke Esperantaj kursoj devas esti pagataj, dum aliaj diras kontraŭe. La vero estas, ke kelkaj konsumantoj reagos favore al Esperanto-servoj kiam ili estas pagataj, ekzemple, kursoj, dum aliaj reagos negative.

La studo de kelkaj eroj de KKM, ekzemple, familio-ciklo, povas esti fruktodona por UEA kaj aliaj Esperanto-grupoj. Konante ĝin, studante ĝin, oni povas pli bone altiri novajn membrojn kaj konservi ilin pli longe. La plej simpla skizo de la nocio familio-ciklo estas: fraŭleco, geedzeco, gefileco, kreskanta gefileco, malkreskanta gefileco, geedzeco sen hejmo-filoj, ekemeritiĝeco, vidv(in)eco, fino de la ciklo. Kalkulinte la nombron de membroj en ĉia subkategorio, UEA povas pli ĝuste kompreni kiel la asocio evoluis antaŭe, kaj kiel ĝi disvolviĝos poste.

II. La internaj influoj

Nia modelo, la KKM, diras ankaŭ multe pri la internaj faktoroj, kiuj influas nian konduton rilate la aĉetadon, akiradon kaj utiligadon de varoj, servoj kaj ideoj. Internaj faktoroj estas pluraj kaj inkluzivas perceptadon, memoron, lernadon, motivojn, personecon, emociojn kaj sintenojn (angle, attitudes). Tiuj kampoj estas la studfakoj de psikologoj, ĉar oni esploras ne la rilatojn inter homoj, sed la individuojn mem, kaj kiel la individuoj perceptas, lernas kaj daŭre memoras. Se esperantistoj komprenos kiel tio okazas, ili multe pli bone sukcesos en la informado. Ĉar tio, kion la socio pensas pri Esperanto, estas la sumo de ĉiuj individuaj pensoj. Por havi pensojn pri Esperanto la homoj devas memori ion, kion ili antaŭe lernis; kaj tio, kion ili lernas nur devenas de tio, kion ili perceptis. Se ne estas informado, nek reklamado, nek varbado pri Esperanto, nek publikaj rilatoj kun sufiĉe granda amaso da legitaĵoj, viditaĵoj kvante kaj kvalite, Esperanto suferos. KKM speciale informas nin pri tiu kvalita parto.

Lernado kaj memoro estas gravaj internaj faktoroj, kaj esperantistoj povas profiti je apliko de ties principoj. Lernado ne estas rapida, kiam ni estas en la tereno de publika informado, kaj tie ĝuste ni estas. Memoro estas vaporiĝema en la publika tereno. Se Esperanto volas krei favoran kaj memoreblan impreson en la urbo kaj lando de la Universalaj Kongresoj, ekzemple, nur unu artikolo en loka ĵurnalo, kaj unu raporto en landa televido ne sufiĉas. Por ke la publiko bone lernu pri Esperanto kaj memoru ion favoran pri ĝi, la informado devas iel ripetiĝi por esti lernita, kaj ĝi devas krei favorajn asociojn – tiuj pri idealisma lingvo ne sufiĉas – inter Esperanto kaj aliaj nocioj. Prefere ne pensu pri unu granda anonco aŭ reklamo kiu tuŝos ĉiujn en la tuta mondo supraĵe; pensu pri anonco aŭ reklamo kiu tuŝis unu malgrandan celgrupon plurfoje. Per la sama investo de mono, la ripetata reklamo por limigita grupo havos rezultojn tre superajn al tiuj de la unufoja, ĝenerala anonco.

III. Memkoncepto kaj vivostilo

Do, en KKM estas fortaj internaj influoj kaj gravaj eksteraj faktoroj. Ili ambaŭ influas kaj helpas formi la memkoncepton de la individuo. Kio mi estas? Kia mi estas? Kiel mi ideale agus? Tiaj nocioj estas la bazo de nia vivostilo.

La tasko de esperantistoj ne devas esti ŝanĝi interne la homojn, tio estas, ŝanĝi la memkoncepton kaj vivostilon de aliaj homoj. Tute ne. Nia tasko devas esti serĉi homojn kun komunaj trajtoj (lingvojusteculoj, idealistoj, lingvemuloj, propedeŭtikistoj, vojaĝemuloj, kaj mi eĉ dirus, lingvafestivalemuloj, ktp.), segmenti ilin kaj celgrupigi ilin, komunikante kun ili pri Esperanto, montrante kiel Esperanto servas al iliaj, ne niaj, bezonoj.

IV. Situacio

La centra ideo de KKM estas ke, kiam oni decidas pri akiro de varo, servo aŭ ideo, la decido-pensmaniero disvolviĝas en konkreta situacio. Tiu situacio ofte grave influas la finajn decidojn. Estas kvar specoj de situacio: la komunika, la aĉeta, la utiliga kaj la taska (ĉu la aĉeto estas donaco aŭ ĉu estas por la aĉetanto mem). Ĉia situacio povas ŝanĝi la reagon de la konsumanto.

Ekzemple, la komunika situacio. Kiam vi varbas lernantojn, se la komunikado aŭ informado okazas dum komerca foiro, la akceptemo rilate Esperanton sendube estos tre malalta. Sed se vi varbas dum Lingva Festivalo, la akceptemo rilate Esperanton povas estis multoble pli alta.

V. La decido-pensmaniero

La lasta parto de KKM pritraktas la decido-pensmanieron. Kelkfoje decidoj estas ege rapidaj, simplaj kaj unuŝtupaj; ekzemple, kiam oni aĉetas maĉgumon aŭ la kutiman markon de minerala akvo. Alifoje, la decido-pensmaniero estas longa kaj kompleksa, ekzemple, aĉeto de aŭtomobilo aŭ loĝejo. Esperanto apartenas al la kompleksaj, malrapidaj decidoj, do eble valoras ekrigardi la tutan decido-pensmanieron prezentitan en KKM.

Estas kvin fundamentaj ŝtupoj en la kompleta decido-pensmaniero. Unue, la konsumanto devas eksenti bezonon aŭ havi problemon, kiun la akiro de varo, servo aŭ ideo povas kontentigi aŭ solvi. Ekzemple, kiam oni ekkonstatas, ke ne plu estas trinkaĵoj en la fridujo, aŭ kiam pro nova laboro necesas aĉeti veturilon. Estus interese konjekti, kia estas la bezono kiun oni sentas, kiam oni ekscivolemas pri Esperanto.

Due, post kiam la aĉetonto ekkonscias pri iu bezono aŭ problemo, li aŭ ŝi komencas serĉi por informo rilate tion. Se estas trinkaĵo-bezono, la konsumanto simple serĉas interne, provante memori, kie li aĉetis la akvon aŭ sukon lastfoje. Se estas kompleksa aŭ nova akiro, la konsumanto serĉas ankaŭ ekstere, eble demandante geamikojn, eble rigardante retpaĝon, eble parolante en vendejo kun vendisto. Indas, ke esperantistoj studu, kiel homoj serĉas informon pri lingvoj kaj lingvolernado por nekomercaj aŭ lernejaj kialoj. Kaj kion entute serĉas ekadepto de Esperanto? Mi konas neniun studon aŭ esploron tiurilate. Tiaj studoj helpos al ni meti la bonan informon en la bonan lokon je la bonaj kvanto kaj kvalito en la bona momento.

Trie, post kiam la konsumanto serĉas kaj trovas informon, se la varo, servo aŭ ideo estas grava kaj relative altriska (finance, tempe, socie aŭ psikologie), la konsumanto detale analizos diversajn alternativojn. Se la akiraĵo estas aŭto, la aĉetonto pripensos plurajn markojn de aŭtoj, kaj trarigardos ilin utiligante plurajn kriteriojn: prezo, benzino-bezono, kvalito, stilo, ktp. Kiaj estas la kriterioj por elekti planlingvon? Bona demando! Tiuj kriterioj plene dependas de la segmento aŭ celgrupo al kiu tiu konsumanto apartenas. Tiu fakto tre komplikas la informadon de la esperantistoj.

Kvare, estas la akiro de la varo, servo aŭ ideo. La aĉeto-ŝtupo kaj la aliaj kvar ŝtupoj de la decido-pensmaniero okazas en konkretaj situacioj. La aĉeta situacio por Esperanto povas esti tutsimple la decido-momento. Pensu pri la decido eklerni Esperanton. Tiu decido povas okazi en multaj malsamaj lokoj, kaj en multaj malsamaj sociaj situacioj. Kie vi estis, kiam vi decidis aliĝi al kurso? Ĉu vi estis sola? Kun via plej bona amiko? Apud la instruisto? Mi jam menciis la potencon de Lingva Festivalo por la varbado. En la rekorda Lingva Festivalo en Ĉinio, ekzemple, el ĉ. 1450 ĉeestantoj de Esperanto-provlecionoj, pli ol 300 aliĝis al postaj pli longaj provlecionoj, kaj el ili 250 vere ĉeestis, kaj el tiuj homoj, 57 pagis relative multe da mono por longa kurso. Lingva Festivalo probable estas la plej bona situacia-helpa evento kiun la esperantistoj posedas por influi la pozitivan decidon por eklerni Esperanton. Situacioj, do, ege gravas, kaj profunde influas la decido-proceson.

La kvina kaj lasta parto de la decidopensmaniero, kaj la lasta parto de KKM estas la postanalizo de la akiro. La fabrikanto de Mercedez Benz volas kaj bezonas scii, kio okazas post la aĉeto de tiu veturilo. Ĉu la aĉetinto estas kontenta, tre kontenta, mezkontenta aŭ malkontenta? Kio okazas, kiam oni finas la Esperanto-kurson? Kio okazas al la homoj kiuj frue forlasas la kurson? Mi memoras, ke en Madrido en la fruaj 1980aj jaroj estis centoj da novaj lernantoj ĉiujare, kaj kursoj ofte komenciĝis plenplene kun 35 gelernantoj. Ĉe la fino, tamen, estis, en kelkaj okazoj, nur unu lernanto! Jes ja, nur unu! Tio estas katastrofo, ĉar tia forlaso probable indikas, ke la nivelo de la kontenteco pri Esperanto estis tre malalta, kaj anstataŭ krei homojn favorajn al Esperanto, ni kreis homojn kiuj neniam rekomendos la eklernadon de la Internacia Lingvo.

Konklude, estus bone se esperantistoj aldonus al sia skatolo da iloj por informi kaj varbi pri Esperanto la Modelon de Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney. Se ni volas plibonigi nian informadon, varbadon kaj reklamadon, ni studu kaj apliku tion, kion oni jam scias pri informado, varbado kaj reklamado. Bonvolu, iom pli da astronomio, kaj malpli da astrologio; bonvolu, iom pli da kemio, kaj malpli da alkemio. Per trastudo kaj apliko de teorie kaj sperte bazita KKM kaj de similaj modeloj, ni probable povos informi signife pli efike, varbi pli da lernantoj al niaj ĉeestaj kaj virtualaj kursoj, kaj eviti multe da financa kaj energia malŝparo en niaj elspezoj por informado, varbado kaj reklamado.

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

Dennis Keefe. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto

Dennis Keefe. Transiri tiun damnindan verdan abismon!


La sekva Ondo estos duobla

Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando.

Kial?

Ekde 1991 La Ondo de Esperanto estis presata en Jekaterinburgo kaj ekspedata de tie. Post nia establiĝo en Kaliningrado en somero 2001, niaj presejo kaj ekspedejo estis en ĉi tiu malnova urbo. Kiam aŭtune 2006 la Ruslanda poŝto draste altigis la tarifojn, ni danke al la helpo de Marian Zdankowski traktis kun presejo apud Olsztyn, kaj ni dissendis la revuon (krom al Ruslando kaj kelkaj foraj landoj) el Pollando.

Fine de januaro ni enkovertigis la februaran Ondon kaj portis ĝin al la poŝtejo. Kelkajn horojn poste, reveninte en Kaliningradon, ni eksciis, ke la fakturo pro la dissendo preskaŭ triobliĝis, ĉar ĉi tiom kreskis la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando. Ni pagis la trioblan prezon, sed por eviti bankroton ni decidis en la proksimaj monatoj dissendi la revuon ne el Pollando, sed el Litovio.

La marta kajero estas presita en Litovio kaj dissendita el Litovio, sed la venonta kajero (duobla, por iom redukti la pasintmonatan mon-perdon) eble estos presita en Pollando (kie la preskostoj estas malpli altaj ol en Litovio), kaj ni portis ĝin en Litovion por dissendi de tie. Feliĉe, ni havas helpemajn samideanojn en multaj landoj.

Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon pro eventualaj misoj.

LOdE


Paŝoj en la liberan spacon

Moskva nekafejo

En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?

Kurte: ĝi estas ejo, kie la vizitanto pagas ne la servojn kaj konsumitaĵojn, sed nur la tempon pasigitan ĉi tie. La kutimaj prezoj estas: 2 rubloj kontraŭ 1 minuto dum la unua horo, dum ĉiu sekva horo: 1 rublo kontraŭ 1 minuto. Ekzemple, du horoj en la libera spaco kostas 180 rublojn. Komparu: unu taso da kafo en la najbara kafejo kostas de 140 ĝis 230 rublojn! En la libera spaco oni povas senlime trinkadi diversspecajn teojn, ricevi kafojn el kafmaŝino, regali vin per bakaĵoj, bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj el surtabligitaj ujoj, varmigi kunportitajn nutraĵojn en mikroonda fornelo kaj manĝi ilin. Sed plej gravas, ke oni trafas hejmecan, senalkoholan, amikan etoson, kiun elektis por si homoj kun la samaj preferoj. La ĉefaj vizitantoj estas gejunuloj, studentoj, junaj specialistoj, kiuj venas por babili, diskuti siajn projektojn, viziti prelegojn, rakonti ion al la interesatoj, ĝui kune iun manlaboradon – resume, tio similas al bone organizita junulara Esperanta renkontiĝo…

La masianoj (membroj de la Moskva Esperanto-Asocio, MASI) komencis penetri en la liberajn spacojn la pasintjaran printempon, kiam ni prepariĝis al la KER-ekzameno; poste ni okazigis en la antikafejo Papilio nian paroligan renkontiĝon. Septembre Irina Gonĉarova kaj Julia Samsonova faris plurmedian prezentadon omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto en la libera spaco Ĉitalkafe kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 gastoj (vd. LOdE, 2012, №10, p. 27), kaj novembre Nikolao Nikulin unuafoje rakontis pri Esperanto en la Domo sub la arbo.

Januare de la nuna jaro en la plej fama antikafejo Ciferplato ĉe Pokrovka okazis prelego pri Esperanto de Georgij Kokolija, kaj en februaro – prelego de Nikolao Nikulin pri multlingvismo kun pluraj rekomendoj studi Esperanton. Sekvis konversaciaj rondoj pri Esperanto en la antikafejo Wooden Door (kies specialaĵo estas fremdlingva parolado), en Verda Pordo kaj en la Domo sub la Arbo. Pri la lasta indas diri aparte, ĉar Nikolao Nikulin sukcesis aranĝi tie la Liberan Esperanto-Bibliotekon, kaj ĉar ĝuste tie la masianoj okazigos siajn regulajn komunajn kunvenojn.

Esperanto estas jam vaste konata ankaŭ en la liberaj spacoj de la apudmoskvaj urboj. Rezulte de la renkontiĝo en la antikafejo Sengravito (Odincovo) la 12an de februaro tie startis la baza Esperanto-kurso, kaj en marto en la nekafejo Londono (Ĵukovskij) okazos baza semajnfina Esperanto-kurso, nun entuziasme reklamata de la urbaj masianoj – konstantaj vizitantoj de la ejo.

La liberaj spacoj malkovras al ni novajn eblecojn, nome, la komfortajn gemutajn ejojn por kunvenoj kaj publikaj elpaŝoj, la jam kolektitan konvenan aŭskultantaron, la vastan senpagan reklamon en la reto – kaj plenan malfermitecon por niaj proponoj kaj projektoj. Indas danki la inventintojn, aktive kun ili kunlabori kaj krei pliajn aktivadojn en la bonŝance aperintaj cirkonstancoj. Niaj unuaj paŝoj por penetri la liberajn spacojn estas bona komenco.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MASI


Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

UAM

Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉitaj al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de Esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kováts. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.

La 5a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4an sesion la 2–8an de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj (kvar el Brazilo, po du el Svislando kaj Pollando, po unu el Germanio, Hungario kaj Ruslando) aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj.

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda eldonisto kaj esploranto, lekciis pri la historio de Esperanto-movado; li skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de Esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologiaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de Esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la Esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i. a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.

Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, gastprelegis pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al Esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj – laŭ la invito de la institutestro.

La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri Afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

Prof. Ilona Koutny
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj


SES-2013

SES 2013 kun la “Verda rabato”

[Ses2013-logo.jpg]

SES 2013 (Somera Esperanto-Studado), kiun ĉiujare organizas Edukado@Interreto kun helpo de lokaj junuloj, okazos la 12–20an de julio 2013. Post du jaroj en Nitra SES venos al Martin, historia urbo, kie oni povos ĝui kaj admiri belecon de slovakia naturo. Okazos kvin ekskursoj, ekzemple, al kastelo kaj bestoĝardeno en Bojnice, al Altaj Tatroj kaj veturado per historia vaportrajno kun vizito de Orava kastelo.

La ĉefa programa parto – instruado – okazos en pluraj grupoj por ĉiuj lingvoniveloj, sub gvidado de spertaj instruistoj. Ĝis nun estas konfirmitaj dek instruistoj. Post instruado sekvas riĉa propono de diversaj aktivaĵoj – diskutoj, babilrondoj, prelegoj, filmoj aŭ koncertoj.

SES-2012

SES strebas al protektado de medio, kaj ĝi havas plurajn ekologiajn trajtojn. Interalie, anstataŭ plastajn glasojn partoprenantoj uzas proprajn ceramikajn tasojn. Akrajn diskutojn en la reto kaŭzis la decido favorigi prezojn de senvianda manĝo per t. n. “Verda rabato”. Kiu elektas dum SES manĝi vegetare aŭ vegane, pagas malpli je 1 eŭro tage, do je 8 eŭroj por la tuta SES. Oni planas kelkajn programerojn pri diversaj vivmanieroj kaj manĝkutimoj, ekzemple: ekspozicion pri la veganismo, vegetaranismo kaj krueleco de la nuna sistemo de bestobredado kaj de la industrio de la viando-produktado. Sed spacon ricevos ankaŭ diskutoj sociopolitikaj, ekonomiaj, lingvistikaj kaj pri aliaj temoj, kiuj interesas homojn en nuna tempo kaj mondo.

SES-2012

Samkiel dum la scianca konferenco KAEST 2012, kiun organizis E@I, en SES estos projekciataj videaĵoj – TEDX-prelegetoj kun Esperantaj subtitoloj. Oni povas antaŭĝoji pri interesaj – iom nekutimaj, por iuj eble ŝokaj videaĵoj.

SES jam enskribiĝis en Esperantio kiel kutima “unua” aranĝo, taŭga por ĉiuj kiuj celas pliboniĝi en la lingvo kaj ekhavi eksterlandajn amikojn. Kaj se vi volas aldone ĝui neforgeseblan etoson de vera Esperantio – SES estas por vi klara elekto.

Retejo: http://ses.ikso.net
Retpoŝto: ses@ikso.net
Poŝta adreso: Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio
Telefono: +421 902 203 369

Katarína Nosková SES-kunorganizanto

La du fotoj, uzitaj en la artikolo, estis faritaj en la pasintjara SES.


Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Foto: Lolita Kaminskienė

La 6–14an de julio Utena gastigos la 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). BET estas kvazaŭ kongreseto kun longa tradicio, imitanta la programon de UK (kursoj, prelegoj, diskutoj, artvesperoj kaj ekskursoj).

Utena, urbo kun 32 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Litovio, 92 km norden de la Litovia ĉefurbo Vilno, aŭ 67 km norden de la geografia centro de Eŭropo.

La nomo Utena (Utten) estis registrita en la jaro 1261a, kaj ĝi do estas unu el la plej malnovaj litovaj loĝlokoj. Komence ĝi estis ligna kastelo ĉe la rivereto Utenėlė (Uteneto). Fine de la 13a jarcento ĉi tie oni konstruis la potencan kastelon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbeto.

Legendo rakontas, ke la fondinto de Utena estis mita duko Utenis. Li kunŝutis kastelmonton Narkćnai, konstruis sur ĝi la kastelon kaj fondis la apudan urbon. La legendo precizigas, ke ĉe finŝutado de la kastelmonto iu junulo falis de ĝi kaj rompis sian nukon. La pagana pastro klarigis la eventon pozitive: jen bona loko por konstrui ĉi tie kastelon, ĉar ĉiu, kiu penos ĝin detrui, finos la vivon same. Kaj vere, multfoje atakata, la kastelo eltenis. Tamen en komenco de la 15a jarcento, dum milito kontraŭ Livona kavalira ordeno, ĝi estis detruita kaj poste translokiĝis al la nuna, ekonomie pli oportuna urboloko.

Siajn legendojn havas ankaŭ aliaj kastelmontoj. Jen pri kastelmonto Taŭrapilis (Taŭrokastelo) la legendo rakontas, ke ĉi tie ripozis litovaj militirantoj kaj al ili kanklon (popola korda instrumento) ludis akompananta ilin kanklisto. Homoj rakontas, ke eĉ nun, dum trankvilaj noktoj de la monto sonas bela kordmuziko – ludas la maljuna kanklisto.

Ekzistas legendoj ne nur pri kastelmontoj. Nur ĉ. 10 km sud-orienten de Utena kuŝas Žieždrių akmuo (ŝtono de Ĵezdriai) 2,53 m longa, 1,95 m larĝa, 1,65 m alta. Sur ĝia dorso estas premsigno, nomata diabla piedo. Unuj rakontas, ke dum ŝtormego faladis grandegaj kverkoj. La fuĝanta diablo kavigis sur la ŝtonegon sian spuron. Aliaj rakontas, ke la kavo aperis, kiam la diablo de ĉi tie ekpelis la svedan armeon el Litovio. Post pluvo la kavon plenigas akvo. Virinoj venas al la ŝtono kaj ŝmiras per ĉi tiu akvo dolorajn lokojn kaj tiel saniĝas.

Apud Utena estas multaj vizitindaĵoj. Norde de ĝi, en la vilaĝo Vyžuonos staras 15-jarcenta preĝejo de S-ta Jorgeno. Sur la dekstra muro estas enmasonigita ŝtona kapo de kolubro (sankta animalo de paganaj litovoj), sur la maldekstra – ŝtona kuglego de sveda kanono. Oni asertas, ke en la preĝejo estas enterigita granda litova patrioto, militgvidanto Mikalojus Radvila. Mi menciis nur kelkajn regionajn interesaĵojn. Estas multaj aliaj.

La Utena poŝtejo

Sur la blazono de Utena estas orkolora hufumo, talismano de feliĉo kaj sukceso. Kvankam la urbeton kelfoje ruinigis malamikaj armeoj, ĝi ĉiam fenikse reviviĝadis. Grandan instigon al la evoluo de Utena donis la ŝoseo Peterburgo-Varsovio, konstruita tiuloke dum 1830–1836. Tiam en Utena estis aranĝita altklasa poŝteja komplekso kun tranoktejo kaj ĉevalejo. En 1854 ĉi tie estis establita semafora telegrafejo (unu funkcianta semaforo estas rekonstruita) kaj en 1918 – telefona centralo. La klasikstilan poŝtejon vizitis, interalie, la Ruslanda caro Nikolao I kun sia filo Aleksandro. Ŝanĝis siajn ĉevalojn ĉi tie la rusa pentristo Ilja Repin kaj la franca verkisto Honoré de Balzak. Ĉi tie haltripozis ankaŭ granda litova poeto episkopo Antanas Baranauskas (lian verspoemon La arbaro de Anykščiai esperantigis la elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas). La malnova poŝtejo estas restarigita, nun ĉi tie funkcias artlernejo. En ĝia korto estas eksponataj diliĝenco kaj poŝta kaleŝo, rekonstruitaj en la Litovia filmproduktejo. Oni povas konatiĝi kun la veturilo, la sama, per kiaj oni en la 19a jarcento veturigadis pasaĝerojn kaj poŝton. Per simila diliĝenco en Litovio vojaĝis ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Utena

En kaj apud la urbo estas 186 lagoj kaj lagetoj. Inter ili estas Tauragno, ŝatata de kajakantoj, la plej profunda Litovia lago – 60,5 m. Unu el plej longaj estas Aiseto – 16 km longa. Nur 14 km nordoriente de Utena, situas la belega lago Alaušo, populara inter somerumantoj. En ĝia okcidenta duoninsulo staras la restarigita mezepoka klasikstila bieno Bikuškio, kie nun oni organizas landajn kaj internaciajn subĉielajn pentradajn kaj skulptadajn simpoziojn.

Foto: Lolita Kaminskienė

En la urbo mem estas interesaj vizitindaĵoj. En la urba parko elstaras Utenos-ŝtono. La BETanojn logos la romantikisma-bizanca stilo de la romkatolika preĝejo de la Ĉieliro de Jesuo, negranda rusortodoksa kirko, kirko de malnovritanoj, nova preĝejo de la Dia Providenco kaj sinagogo. Ankaŭ monumento por Jonas Basanavičius, heroldo de litova nacia reviviĝo, persono bone konata al bulgaroj. Altiras la urbogastojn la muzika lumfontano, inaŭgurita dum la celebrado de la 750-jariĝo de la urbo.

Utena biero

La nordorienta Litovio estas ne nur laga, sed ankaŭ bierfaranta lando. Ĉi tie konserviĝis unika bierfara tradicio, transiranta de unu homgeneracio al alia. Ĉi tiun tradicion uzas ankaŭ Utenos alus, la plej granda bierproduktejo en baltaj landoj, establita en 1977. La historion de la bierproduktejo en Utena, teknologiojn de bierfarado kaj gustumadon de kvar specoj de la produktata biero prezentas al ekskursantaj grupoj la muzeo de Utenos alus. La BETanoj havos bonan ŝancon gustumi la “vivan” litovan bieron en lokaj bierejoj. Nemultekostan, kompare kun bieroj en aliaj Eŭropaj landoj.

BET-49

Esperantistoj en Utena forestas. Sed la okazigo de la internacia BET ĝenerale povos interesigi la loĝantaron pri Esperanto kaj kaŭzi fondiĝon de loka E-grupo. Konsideru tion! Al internaciaj Esperanto-aranĝoj iras esperantistoj ne nur por komunikiĝi kun samideanoj, ne nur por interbabilado kaj praktikado de la internacia lingvo, sed ankaŭ por konatiĝi kun tradicioj kaj vizitindaĵoj de la lando organizanta. Uzu la ŝancon! Al ĉiuj siaj partoprenantoj BET ebligos agrablan kaj utilan tempopasigon, bonan ŝancon ekskurse malkovri la nord-orientan parton de Litovio.

Vytautas Šilas

Artikoleto pri BET-49 en nia novaĵretejo.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt.


Vide el Bruselo

Klimata ŝanĝiĝo post 2030

Vide el Bruselo

Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon de forcejaj gasoj. Sed kio okazos post 2030?

Nuntempe nur malrapide kaj mallaŭte politikistoj priparolas la temon. Tamen ni eble nun vidas la finon de la merkata sistemo, elpensita por redukti la ellasadon de forcejaj gasoj – la karbonmerkato. Ĝi almenaŭ donis prezon al tiuj, kiuj volas ellasi forcejajn gasojn. Se poluantaj firmaoj volis ellasi pli, ili devis pagi pli. Sed nun la prezo de la permesoj ellasi karbonon estas tiom malalta, ke firmaoj pli profite bruligas karbonon ol investas en malpli poluantajn fuelojn.

Tamen la klimata ŝanĝiĝo iĝas pli rapida. Pro ŝtormoj kaj nekredeble ekstrema vetero ni ĉiam pli multe ekscias, ke la antaŭviditaj konsekvencoj estas ĉiufoje pli proksimaj. Pasintsomere sciencistoj ekhavis novajn pruvojn, kiuj ligas la ekstreman veteron – kiel uragano Sandy – al homa aktivado. Ankaŭ la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA en la anglalingvaj sigloj) anoncis, ke la arkta glacio atingis rekorde malaltan nivelon. Gronlando perdas glacikovraĵon je proksimume 300 km kube jare.

Sciencistoj en 2007 kalkulis, ke por haltigi la kreskadon de la tutmonda temperaturo sub 2 C° la evoluintaj landoj devus redukti la ellason de siaj forcejaj gasoj je 25–40 procentoj antaŭ 2020. Bedaŭrinde, la Eŭropa Unio celas redukti la ellason de forcejaj gasoj nur je 20% antaŭ 2020, kaj nur je 40% antaŭ 2030. Tio estas, kompreneble, tro malmulte kaj tro malfrue.

Bedaŭrinde, en la nuna tempo en la Eŭropa Komisiono neniu volas, nek kapablas proponi la necesajn leĝajn solvojn. Ĉiuj altranguloj pripensas siajn venontajn postenojn, post kiam en 2014 estos nova komisiono kaj post elektoj de la nova Eŭropa Parlamento.

Dafydd ab Iago


Kreu subtekstojn por videoj el YouTube

Kiu ne konas la mondfaman servon YouTube.com? Amaso da muzikvideoj, amuzaĵoj, reklamoj, lernomaterialoj kaj prelegoj. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj, kaj ĉe unuopaj videoj ekzistas ebleco aldoni diverslingvajn subtitolojn. Mi eksplikos, kiamaniere krei subtekstojn en via lingvo.

Modela situacio: Vi volas projekcii videon de YouTube (hejme, dum aranĝo), sed unue vi devas krei subtekstojn en via lingvo. Vi planas projekcii sen ret-aliro, do la video kaj subtekstoj devas troviĝi en via komputilo.

Ni prenu, ekzemple, jenan muzikvideon: http://www.youtube.com/watch?v=oiIF3597Iyw. En la suba linio troviĝas la simbolo “cc”, post ĝia alklako aperas listo de la lingvoj, en kiuj disponeblas subtekstoj. Vi ekscias, ke via dezirata lingvo mankas. Unue elŝutu la videon, ekzemple per http://keepvid.com/. La servo funkcias ankaŭ por Vimeo.com.

subtekstoj

Nun vi bezonas dosieron kun subtitoloj. Temas pri normala teksta dokumento, sed ĝia nomo estas ne ekzemple subtekstoj.txt, sed subtekstoj.srt. Ĝi aspektas simile al la suba:

subtekstoj

En la unua linio estas vicnumero, en la dua estas tempoindiko – ekde kioma ĝis kioma sekundo devas la ero aperi en la video; la indiko estas tre preciza. En la tria linio estas origina teksto/traduko mem. Sekvas malplena linio kaj sekva ero.

La plej facila vojo estas uzi jam ekzistantajn subtekstojn kaj traduki ĝiajn erojn al via lingvo.

1. Iru al la adreso http://www.amara.org.

2. En la kampo “Add a Video” enmetu ligilon al YouTube-video (aŭ Vimeo), en nia kazo http://www.youtube.com/watch?v=oiIF3597Iyw. Klaku “Subtitle”.

3. Aperas la video kaj sub ĝi oferto de lingvoj, ĉi tie aperas “Esperanto”. Klaku sur la sageton apude.

4. Aperas menuo. Klaku maldekstre Esperanton (aŭ alian lingvon, kiun vi bone regas), kaj poste en dekstra kolumno sur “Download subtitles”.

5. Konservu la dosieron.

6. Malfermu la elŝutitan dosieron en via komputilo kaj la Esperanto-tekston anstataŭigu per teksto en dezirata lingvo.

7. Konservu la dosieron. Preta!

Foje okazas, ke en cellingvo estas frazo multe pli longa ol en la origina lingvo. Kiam vi poste ŝaltas la videon kun subtitoloj, oni ne havas sufiĉe da tempo por legi la tutan frazon. Tiam vi devas iom ludi kun tempo-indikoj en la dosiero. Ekzemple vi bezonas je unu sekundo pli longe rigardi jenan eron:

31
00:03:44,233 – 00:03:51,139
Do uzu la tagon kaj vivon por ĝi

La dua linio diras, ke la teksto aperas proksimume ekde 3 min 44 sek ĝis 3 min 51 sek. Do simple ŝanĝu “00:03:51,139” al “00:03:52,139”. Ĉe “densa” parolado en video (ofte en prelegoj) eĉ duonsekundo povas fari grandan diferencon. Kaj ne forgesu, ke vi devas ŝovi laŭbezone ankaŭ sekvajn erojn! Tiu ĉi metodo taŭgas, kiam ne necesas multaj ŝanĝoj. Se vi devas korekti multon, uzu prefere programon por tio.

Kiam pretas viaj subtekstoj, malfermu la elŝutitan videon kaj ŝaltu la subtekstojn. Agrablan spektadon!

Katarína Nosková


Katalunio volas disponi pri si mem

Katalunio

La 11an de septembro 2012 en Barcelono ĉ. 1,5 milionoj da homoj manifestaciis
por la sendependeco de Katalunio (Foto: Merche Pérez)

La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj klopodoj transformi la hispanan ŝtaton por ke Katalunio pli bone sin adaptu al ĝi jam kondukis la katalunan nacion en senelirejon, el kiu ĝin eltiros nur “la rajto je decido” kaj memdispono: “Disponon je propra ŝtato hodiaŭ rigardas kiel nemalhaveblan necesaĵon kreskanta parto de la katalunaj civitanoj”. Per la rezolucio, la Parlamento admonis la Ĝeneralitaton okazigi “popolkonsulton” (referendumon) dum la venonta leĝofara periodo por ke la kataluna popolo mem libere decidu sian estontecon.

La rezolucion iniciatis la partio ERC (sociale maldekstrema kaj delongege suverenisma), sed la eksterordinara novaĵo estas, ke ĝin subskribis ankaŭ CIU, la konservativa partio de Mas, kiu regis Katalunion de 1980 ĝis 2003 kaj denove ekde 2010, ĉiam per kristan-demokrata kaj modere aŭtonomisma programo, neniam ĝis nun montrante inklinon al secesiaj aventuroj. Krom CIU kaj ERC, voĉdonis por la rezolucio la partioj SI (radikale suverenisma) kaj ICV (ekskomunisma-verda-feminisma). Dume, PSC (socialisma, aŭtonomisma, en federaciaj rilatoj kun la hispanaj socialistoj) sin detenis, kaj voĉdonis malfavore la partioj PPC (dekstrema, branĉo de la Popola Partio reganta Hispanion per absoluta plimulto de 2011) kaj C's (hispanisma kaj dependisma). Entute, 84 favoraj voĉoj, 21 malfavoraj, kaj 25 sindetenoj. Neniam antaŭe la suverenismon montris plimulto en la Parlamento. Dum la tuta balotkampanjo Mas petis voĉdonojn por atingi eksterordinaran plimulton kiu klare montru la apogon de la amasoj al suverenismo kaj faciligu al CIU la plenumon de la rezolucio.

Kaŭzoj

Kio spronis ĉi tiun epokfaran revolucion? La rekta kaŭzo estis giganta manifestacio kiu okupis la stratojn de Barcelono la 11an de septembro. Tiu estas la nacia tago de Katalunio, kiam katalunoj solenas sian malvenkon en 1714 kontraŭ la armeo de la hispana regno kaj sian 300-jaran rezistadon al la klopodoj neniigi ilian identecon. La manifestacion partoprenis unu miliono kaj kvincent miloj da homoj laŭ takso de la urba polico, farante ĝin eble la plej granda en la historio de nur 7-miliona Princlando. Ĝin organizis neregistara organizo sub la devizo “Katalunio, nova ŝtato de Eŭropo”. Krome, ĉiu partoprenanto sendis klaran mesaĝon: ĉie la aŭdata kanto estis “indepèndencia” (sendependiĝo) kaj ĉie vidiĝis ne la tradicia, oficiala kataluna flago (kvar ruĝaj strioj sur flavo) sed ties suverenisma versio, la estelada (kun blanka stelo sur blua triangulo, inspirite de la kuba kaj portorika naciaj flagoj), apud ne malmultaj eŭrop-uniaj flagoj.

Rezultoj

De la komenco mem, Mas deklaris ke fruigo de balotoj estis necesa por ke “la voĉoj de la stratoj fariĝu la voĉoj de la urnoj, por sciiĝi ĉu, kiuj ne manifestaciis, tiuj kontraŭis kion oni diris tie”. Laŭ li la balotoj estis “plebiscitaj” en la senco ke ili devis pravigi la transiron de CIU al suverenismo. Plie, necesis alta partopreno por rajtigi la tutan proceson: en aŭtonomaj balotoj kutime ĝi estas pli malalta ol tiu en ŝtataj. Je tiu flanko, la rezulto estis kuraĝiga: ĝi kreskis de 58,8% al 69,5%, la plej alta ekde 1984. Tamen la esperoj de CIU brue frakasiĝis: kvankam plu estas la plej voĉdonita partio, anstataŭ gajni la 6 deputitojn, mankantajn por la absoluta plimulto, ĝi perdis 12 kaj malpliiĝis al 50 (la Parlamento havas 135 seĝojn).

La gazetaro de Madrido kaj la hispana registaro moke ĝojis kaj taksis finita la aventuron de Mas, dirante ke la balotoj senkreditigis lin, dispecigis la Parlamenton, kaj malebligis la enoficigon de forta registaro gvidonta sendependiĝan proceson. Tamen, indas konsideri ke antaŭe la du solaj malkaŝe suverenismaj partioj (ERC + SI) sumis 14 deputitojn, dum nun la partioj apogantaj memdisponon (CIU, ERC, ICV kaj CUP) sumas 87. Se oni elkalkulas la socialistojn, kiuj subtenas “laŭleĝan referendumon” sed preferas federaciismon, la dependisma tendaro konsistas el nur 28 deputitoj. La urnoj, do, rajtigis memdisponon preskaŭ je la sama proporcio, laŭ kiu ĝi estis aprobita en rezolucio.

Juraj vortludoj kontraŭ civitanaj iniciatoj

En la venonta paŝo, vortumaj nuancoj estos tre gravaj. Katalunaj politikistoj zorge evitas la vorton “referendumo”, ĉar laŭ la Konstitucio okazigon de kia ajn referendumo, eĉ en plej malgranda vilaĝeto, devas rajtigi la hispana registaro per reĝa dekreto: rekta demokratio ja estas suspektinda por hispanoj. Socialista prezidinto de la Ĝeneralitato de 2006 ĝis 2010 Jose Montilla eĉ publike deklaris dum la balotkampanjo ke “referendumoj estas la preferata ilo de diktatoroj”. La 9an de oktobro ERC provis en la Kongreso “la skotan vojon”, nome, peti transdonon de la povo okazigi referendumojn sen aliula permeso al la Ĝeneralitato, kiun transdonon teorie la Konstitucio permesas, sed PSC, la Popola Partio kaj la hispanaj socialistoj voĉdonis kontraŭe.

Krome, la hispana Konstitucia Kortumo malpermesis al la princlanda Parlamento fari propran leĝon por reguli urbajn kaj aŭtonomajn referendumojn. Tial en februaro 2011 la Kortumo akceptis pledon de la hispana registaro kontraŭ la princlanda leĝo pri referendumoj aprobita en marto 2010, kvankam tiu leĝo neprigis peton de ŝtata rajtigo antaŭ la alvoko. Nun la leĝoj permesas al la aŭtonoma registaro alvoki siajn civitanojn al referendumo nur por reformi sian Statuton, sed intertempe la civitana iniciatemo montris aliajn atentindajn vojojn.

En majo 2009 interreta civitana organizo prezentis al la princlanda Parlamento proponon de popola leĝ-iniciato por alvoki referendumon la 12an de septembro 2010 kun rekta demando: “Ĉu vi konsentas, ke Katalunio fariĝu plenrajta ŝtato sendependa, demokratia kaj sociala, ene de Eŭropa Unio?”. Kvankam la 16an de junio la Parlamento malakceptis la proponon kaj eĉ subskrib-kolektado ne povis komenciĝi, 12 tagojn antaŭe la magistrato de urbeto Arenys de Munt (8.500 loĝantoj) decidis kunlabori kun loka suverenista asocio por “sondi opinion” pri la demando proponita de la leĝiniciato. La aferon tuj famigis la eksterordinaraj malhelpoj de la hispanaj juĝistoj, inter ili nuligo de la magistrataj protokoloj kaj rajtigo de falangista manifestacio, sed evidentiĝis ke ne eblis malpermesi agon de privata asocio, kaj do la 13an de septembro ĉiuj urbanoj povis voĉdoni en plena provludo de referendumo.

Multaj aliaj urboj imitis la eksperimenton tiel ke, antaŭ la malfacila tasko pledi kontraŭ cento da magistratoj, la ŝtataj institucioj ĉesis malpermesi ilian kunlaboron kun la civita kampanjo. Okazis novaj ondoj de urbaj referendumoj ĝis la 10a de aprilo 2011, kiam voĉdonis Barcelono mem. Interesa noveco de la iniciato estis ke, ĉar oni ne rajtis uzi la ŝtatan registron de elektantoj, sufiĉis registriteco ĉe la urbo por voĉdoni; tial, ankaŭ 16/17-jaruloj kaj enloĝantaj eksterlandanoj povis partopreni sendepende de ilia (ne)rajto voĉdoni en hispanaj balotoj. Entute, 4.668.673 homoj en 553 el 947 urboj estis alvokitaj al la urnoj, el kiuj 19% voĉdonis. Malgraŭ la granda sindeteno, la jesoj estis 91,74% el ĉiuj voĉdonoj, kaj la kampanjo videbligis kaj organizis la suverenisman movadon kiel neniam antaŭe. La 3an de marto 2010 kaj la 10an de marto 2011 la Parlamento aprobis rezoluciojn por “agnoski” kaj “apogi” la konsultojn kaj memorigi, ke katalunoj neniam rezignis sian rajton je memdispono, promesante laboradi por plenumi ilian rajton decidi.

Aliflanke, la vere grava rezulto de la referendum-kampanjo estas la ideo kiun el ĝi tiris katalunaj politikistoj: popolkonsultoj ne uzantaj la ŝtatan censon de elektantoj ne estas veraj “referendumoj” kaj do teorie ne bezonas ŝtatan rajtigon. Tiu interpreto havas bazon en verdikto de la Konstitucia Kortumo, kiu tiel difinis referendumon en 2008 por nuligi referendum-alvokon de la Eŭska Parlamento. Post tiu konstato kaj la pledo kontraŭ la kataluna leĝo pri referendumoj la Parlamento komencis ellabori novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kiuj, uzante nur urbajn registrojn kaj la datumojn de la Kataluna Statistika Instituto, ebligu tut-princlandan popolkonsulton. Tamen la leĝoprojekto ne estis finita antaŭ la lastaj balotoj, kaj la unua tasko de la nova Parlamento estos zorge kaj perfekte fini ĝin por kiel eble imunigi la estontan popolkonsulton disde atakoj de hispanaj juĝistoj.

La malfacila estonteco

Katalunio

La 19an de decembro CIU kaj ERC fine atingis interkonsenton por formi novan registaron kaj okazigi referendumon en 2014, provante du malsamajn vojojn paralele. Unue, la Parlamento uzos la leĝon pri “referendumaj popolkonsultoj” de 2010 por peti permeson de la ŝtato; tio eblas ĉar, kvankam pri ĝi la Konstitucia Kortumo ankoraŭ devas verdikti, en junio 2011 la Kortumo levis ĝian preventan suspendon. Per tiu permespeto, katalunoj donos al Hispanio la lastan ŝancon rekonsideri sian sintenon kaj, se ĝi sukcesos, ankaŭ garantios socialistan apogon por la referendumo.

Due, la Ĝeneralitato ellaboros kaj aprobos sian novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kaj per ĝi alvokos la referendumon se permeso ne venos. Kvankam formale tia popolkonsulto ne plu estos decidopova sed nur konsulta, oni konsideru ke la referendumo de la Statuto ja estis konstitucie decidopova, kio ne sufiĉis por ke la Konstitucia Kortumo malakceptu pledon kontraŭ ĝi, tiel forviŝante la leĝan distingon inter ambaŭ kategorioj. Ankaŭ la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo plue neis ian diferencon en januaro 2012, kiam ĝi deklaris ke la verdikto pri la Statuto ne vundis civitan rajton je rekta politika partopreno.

La tria vojo estas nemapita teritorio: kion fari post la tre antaŭvidebla malhelpo de la hispana registaro al ambaŭ specoj de popolkonsulto? La hispana vicprezidantino Sáenz de Santamaria nur du tagojn post la anonco de balotoj promesis tuj pledi en la Konstitucia Kortumo kontraŭ la leĝo pri nereferendumaj popolkonsultoj la saman tagon, kiam ĝin aprobos la Parlamento. Pledo tuj suspendus la leĝon, kaj la Kortumo, prokrastante verdikton dum jaroj, povus paralizi kaj mortigi la proceson sendepende de la fina decido pri laŭkonstitucieco. Kaze de suspendo, katalunoj devos decidi kiel longe ili eltenos tiun pluan limigon, elĉerpante la mallarĝajn politikajn kaj leĝajn elirojn kiu restos al ili, antaŭ ol finfine elpaŝi ekster la sufokaj limoj trudataj de Hispanio.

ERC favoras la alternativon, ke la Parlamento mem publike deklaru sendependecon por gajni eksterlandan helpon kaj poste okazigu la referendumon per tiu helpo, se ne povos fari tion antaŭe. Ĝia modelo estas la deklaro de sendependeco de Kosovo, kiun la 22an de julio 2010 la Internacia Kortumo de Hago verdiktis konforma al internacia juro. Tamen, ne estas klare, kiom vastan interkonsenton bezonus tiu deklaro en la Parlamento. Eĉ pri hipoteza referendumo PSC, PP kaj C's asertas ke ĝi bezonus aprobon de du trionoj el la deputitoj, do 90 el ili, kiun la bloko CIU+ERC+ CUP+ICV ne havas, ĉar tiun plimulton postulas la statuta artikolo pri statuta reformo. Eblas kontraŭargumenti ke ne temas pri reformo sed pri tute nova Konstitucio por Katalunio. Fine, la verdikto pri Kosovo nur evidentigis ke sendependiĝoj havas ne juran sed politikan bazon, kaj ke ili estas laŭleĝaj ĝuste ĉar estas eksterleĝaj: anstataŭ obei antaŭekzistantan juron, ili kreas novan kaj senprecedencan el nulo.

Rubén Fernández Asensio


La unuaj Romanovoj

Eseo de Sergio Pokrovskij

Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio Romanovoj, kiu estas alternativa limo por fermi la epokon de la Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian periodon).

Deveno de la familio

La Godunovoj venis de Oriento, ilia praulo estis tataro; la praulo de la Romanovoj, Andreo Kobila (Андрей Кобыла, laŭvorte lia alnomo signifas “ĉevalino”), venis Moskvon komence de la 14a jc (dokumente notita en 1347). Laŭ la fantazia familia legendo, li venis de Okcidento, el Prusio, fuĝante de la germanaj konkerantoj; la alnomo estus kripligo de la prusa princa nomo Kambila (cetere, la frato de tiu “Kambilo” Teodoro (Ѳеодор) estas notita kun similsenca, sed tute alisona rusa alnomo Шевляга [ŝevl'aga], t. e. “ĉevalaĉo”). Post li restis kvin filoj; la branĉo de lia posteularo, el kiu devenas la dinastio, baldaŭ ŝanĝis sian alnomon al alia besto, Koŝkinoj (Кошкины), laŭ la alnomo de Teodoro Andreido Koŝka (Кошка>, t. e. “katino”, alnomo de la kvina filo); lia plej aĝa filo Johano havis kvar filojn, el kiuj la malplej aĝa, Zaĥario (Захарий)) donis al sia posteularo malpli amuzan familinomon Zaĥarjinoj (Захарьины). En la sekva generacio ni trovas tri filojn, el kiuj la meza, Georgo (Юрий), havis (inter aliaj) la filon Romano (Роман) – de kies antaŭnomo poste formiĝos la familinomo de la dinastio.

Inter la gefiloj de Romano menciendas la filo Nikito kaj la filino Anastasia.

Anastazia

Carino Anastasia

En la jaro 1547a la familio faras sian unuan paŝon sur la tronon: Anastasia Romanidino (Анастасия Романовна), edziniĝis al Johano la Timinda.

Formale Johano (1530–1584) iĝis regnestro aĝante nur tri jarojn (1533); sed reale li komencis regi ĝuste en la jaro 1547a, kiam li sin kronis estkiel caro (antaŭ li la Moskvaj regnestroj sin titolis ĉefprinco, великий князь) kaj edziĝis.

La malegala geedziĝo iom ŝokis la aristokrataron, kiu devis akcepti super si carinon de relative malalta deveno; tamen Johano ne lasis sin forpersvadi, kaj 14 jarojn la geedzoj vivis en bona akordo, ĝis la subita morto de Anastasia en la jaro 1560a (ŝi aĝis 30 jarojn).

Ĉion gloran kaj utilan, kion faris Johano, li faris en tiuj 14 jaroj[2].

Kun sia amika rondo, kiu fakte estis neformala registaro, kiun ties ano princo Kurbskij poste nomos elektita konsilio (“избранная рада”, kun orelfrapa polaĵo “rada”, evidente ŝuldata al lia restado en Pollanda rifuĝejo), Johano realigis gravajn reformojn jurajn, administrajn, ekleziajn, militajn; li konkeris du restaĵojn de la Ora Hordo, la ĥanujojn Kazanan kaj Astraĥanan; se li estus mortinta kun Anastasia, tiuj gravaj rezultoj sufiĉus por taksi lian regadon ne malpli pozitive ol la regadon de lia plena samnomulo kaj avo, Johano la 3a Bazilido.

La rilatoj inter la carino kaj la amika rondo de ŝia edzo ne estis sennubaj[3], tamen dum ŝia vivo nenio malbona trafis la konsilianojn, kaj iliaj reformoj sukcese realiĝadis.

La samtempanoj – kaj rusoj, kaj alilandanoj – unuvoĉe asertas, ke Anastasia sukcese mildigadis la kolerajn impulsojn de sia edzo la caro; li evidente ŝin amis, kaj ŝia suspektinda morto[4] profunde skuis lian animon. Finiĝis la hela parto de lia regado, la sekvaj 24 jaroj estis plenaj je teroro kaj diversaj fiaĵoj. “La elektita konsilio” disiĝis, de tiam Johano regis sole.

Anastasia naskis tri filojn kaj tri filinojn. La filinoj mortis infanaĝe; unu filo dronis, la duan mortigis lia patro, kaj la tria, la stulteta Teodoro, heredos la tronon, kiel mi jam priskribis en la antaŭa skizo. Johano ankoraŭ sesfoje edziĝos, sed en neniu el la postaj edzinoj li trovos ion similan al Anastasia.

(La epizodo pri la dua filo, Johano Johanido (1554–1581), estas menciinda. Li estis tute normala viro. Foje la caro ial vizitis lian edzinon, kaj krude ŝin riproĉis pro manko de konvenaj respektosignoj. La carido provis defendi la edzinon, indikante ke ŝi ja estas graveda. La caro furioziĝis, kaj frapis la filon per sia cara bastonego pli forte ol li intencis, sekve de kio la carido mortis. La epizodon kaj la postan malesperon de la caro bildigas la fama pentraĵo de Repin.)

Bildo de Repin

Nikito Romanido kaj liaj filoj

La morto de Anastasia ne interrompis la karieron de ŝia frato Nikito (Никита Романович), la tria filo de Romano, kiu iĝis bojaro en la jaro 1562a, partoprenis la Livonian militon kaj multajn diplomatiajn intertraktadojn. Post la morto de Johano la Timinda ĝuste li prezidis la regentan komitaton – ĝis la fino de la jaro 1584a. Tiam Nikito Romanido grave malsaniĝis, kaj post unu jaro mortis, lasinte sian postenon al Boriso Godunov.

El la ses fratoj Nikitidoj (Никитичи) la plej rimarkinda estis la plej aĝa, Teodoro. Ĝuste li estis la unua en la familio kiu alprenis la familinomon Romanov (omaĝe al sia avo menciita ĉi-supre). Li estis afabla kaj scivola bojaro, eminenta dando fama pri sia maniero porti la rusan kostumon, viro bela kaj lerta. Alilandano raportas, ke kiam Moskva tajloro volis laŭdi novan vestaĵon, surprovatan de kliento, li komplimentis tiun: “Nun vi estas tute kiel Teodoro Nikitido!”.

Dum la vivo de caro Teodoro lia kuzo Teodoro Nikitido rapide avancis sur la ŝtuparo de la kortegaj gradoj, kvankam persone li ne estis ambicia kaj evidente preferis la plezurojn de la privata kaj familia vivo. La situacio ŝanĝiĝis post kiam Boriso Godunov iĝis caro.

En siaj caraj jaroj Boriso grave malsanadis, kaj suspektis ke la malsanon kaŭzis sorĉo de liaj malamikoj. La Romanovoj pacience eltenis la maljustan mistraktadon de ilia familio fare de la nova caro, kies ĉefa tasko estis promocii sian klanon kaj plifirmigi sian novan dinastion; tamen ĝuste tiu senprotesta rezignacio ŝajnis al Boriso suspektinda: ili ne protestas malkaŝe ĉar ili sorĉas sekrete. En la jaro 1600a sekve de servista denunco ĉiuj Nikitidoj iris en ekzilon, la plej aĝa el ili, Teodoro, iĝis monaĥigita sub la nomo Filareto.

Ĉefpastro Filareto

Filareto

Granda Malordo ŝanĝis la pozicion de Filareto. El simpla monaĥo li iĝis metropolito Rostova kaj Jaroslavla (laŭhonore, la tria ĉefpastro en la rusortodoksa eklezio). La historiistoj unuanime supozas, ke tion faris la Unua Falsdemetrio kiel favoron “al sia boparenco” suferinta sub Boriso; tamen reala pruvo pri tio mankas. Unue en la rango metropolita ni trovas lin sub caro Bazilo, estkiel estron de la komisiono alportinta en Moskvon la relikvon de carido Demetrio (junio de la jaro 1606a).

Ĝis la aŭtuno de la jaro 1608a Filareto en sia Rostovo lojale kaj energie rezistis la ribelojn kontraŭ caro Bazilo; tamen en oktobro taĉmento de la Dua Falsdemetrio venkoprenis Rostovon kaj kaptis Filareton.

Ĉe la Tuŝina kortego Filareto ne malakceptis estri la eklezion en la regionoj regataj de la Latrono, kaj iĝis “nomumita patriarko” (kiel li mem sin titolas en sia sola konservita mesaĝo tiuperioda). La epiteto “nomumita” (нареченный), pli Litva ol Moskva, sugestas ke Filareto ne estis konsekrita en tiu rango, sed nur nomumita de Falsdemetrio.

Mirinda afero, la du patriarkoj, la laŭregula Moskva patriarko Hermogeno kaj la “nomumita” Tuŝina “patriarko” Filareto, ne kverelis sed konservis reciprokan respekton. Ankaŭ post sia liberiĝo el la kaptiteco, reveninte Moskvon kaj reiĝinte metropolito Rostova kaj Jaroslavla, Filareto plu ĝuis plenan konfidon de Hermogeno.

Fine de la jaro 1609a Sigismundo rompis la 20-jaran packontrakton (faritan kun caro Boriso en 1600), sieĝis Smolenskon kaj aldonis al la Dua Demetriado plenan pola-rusan militon. Smolensko tamen rezistis (la sieĝo daŭros du jarojn), kaj Sigismundo serĉis en la Moskva Regno eventualajn aliancanojn. Evidente li sendis siajn reprezentantojn en Tuŝinon, kaj tie la Latronon la reprezentantoj simple ignoris, kaj la de ĉiuj agnoskita ĉefreprezentanto de la rusa partio estis Filareto.

El la interparoloj rezultis “Respondo de s-ta Moskva patriarko Filareto, kaj de la bojaroj ktp”, kiu alte aprezis la pian intencon de Sigismundo repacigi la Moskvan Regnon ktp, sed ĉion senvalorigis per la rezervaĵo, ke la definitivan decidon pri la ŝtataranĝo devas fari Tutlanda Asembleo.

Post la fuĝo de la Latrono el Tuŝino, iom post iom, en Tuŝino populariĝis la ideo inviti sur la rusan tronon la reĝidon Vladislavon. Je 1610-01-31 en la polan kampadejon ĉe Smolensko venis ambasado “de patriarko Filareto kaj de la tuta lando”, kun detala listo da kondiĉoj por invito de Vladislavo sur la Moskvan tronon.

En sia respondo (1610-02-14) Sigismundo konsentis pri ĉiuj kondiĉoj, krom pri §1 (ke Vladislavon kronos la patriarko en Moskvo laŭ la ortodoksa rito), prokrastante la decidon pri tio ĝis la tempo de ĝenerala repaciĝo. Tion la senditoj akcepti ne povis, kaj Sigismundo iom pli klare deklaris en aparta respondo, ke jes, sian filon Vladislavon li volas fari caro kaj ĉefprinco.

Intertempe la Tuŝina kampadejo dezertiĝis. En marto Filareto iĝis “liberigita” (отполонён) el la kaptiteco kaj revenis en Moskvon. Pasintjare mi jam rakontis pri la detronigo de caro Bazilo kaj elekto de reĝido Vladislavo sur la kondiĉoj formulitaj de la tuŝinanoj kaj akceptitaj de Sigismundo.

Ĵulkefski (Stanisław Żółkiewski) sufiĉe malkaŝe skribas, ke li zorgis ke Filareto estru la ambasadon sendotan al Sigismundo por ke li estu “garantiulo” pri sia juna filo Miĥaelo, la sola el la gefiloj de Filareto kiu transvivis la ekzilon kaj restis laiko – do, povus pretendi je la trono (s-ro hetmano – Ĵulkefski skribas pri si triapersone – konfuzas la patronomon Mikitycz = Nikitido kun la antaŭnomo Miĥaelo)[5]:

«Mikitiĉ [legu “Miĥaelo”] Romanov estis juna knabo, do ne eblis lin en la ambasadon enŝovi; tamen zorgis s-ro hetmano [t. e. Ĵulkefski] ke lia patro estu nomumita kiel deputito de la klerika ordumo (por havi lin iel kiel garantiulon); ĉar, argumentis s-ro hetmano, por tia afero necesas homo “honora”, nialingve “eminenta”, ne nur laŭ rango, sed ankaŭ laŭ la deveno, kaj tiel li kvazaŭ fingromontris Filareton la metropoliton Rostovan, la patron de Mikitiĉ

[Mikitycz Romanow młody był chłopiec..., nie było go jako w poselstwo wrazić; ale przecie ojca jego (żeby go mieć niejako za zakład) postarał się pan hetman, że go od duchownego stanu posłem mianowano, allegował tem pan hetman, że nie tylko z dostojeństwa ale i z urodzenia potrzeba do takiej sprawy czesnego, po naszemu zacnego człowieka, a tem ukazywał się jakby palcem ten to Filaret metropolit rostowski, Mikityczów ojciec.]

La granda kaj plenpotenca ambasado venis ĉe la sieĝantan Smolenskon je 1610-10-07; kun la sekvantaro ĝi nombris 900 homojn, la unua en la listo aperis la nomo Filareto.

La intertraktado estis longa kaj senrezulta: Sigismundo jam anticipe decidis ne lasi konvertiĝon de Vladislavo en ortodoksismon kaj venkopreni Smolenskon. Lia celo estis, ke la ambasado helpu lin igi smolenskanojn kapitulaci. En novembro la poloj malkaŝe postulis tion de la ambasado.

La ambasadoroj tute rezone indikis, ke iliaj instrukcioj preskribas ĝuste la malon: la reĝo devas fortiri siajn trupojn el la Moskva regno. Komenciĝis molestado de la ambasadoroj, fakte ili iĝis arestitoj; en aprilo de la jaro 1611a la ambasadorojn (Filareton kaj princon Golicin) solajn, sen servistoj kaj pakaĵoj, la reĝo sendis en Pollandon kie Filareto restadis ok jarojn, fakte kiel ostaĝo.

Caro Miĥaelo

Komence de la jaro 1613a venis Moskvon elektitoj de la tuta lando por la unua vere ĉiuorduma Asembleo, kiun partoprenis eĉ reprezentantoj de la kamparanoj. Antaŭ ol komenci sian laboron la reprezentantoj tenis tritagan faston por purigi sin je la pekoj de la Granda Malordo.

El la Granda Malordo la Moskva Regno eliris ruinigita ne nur materie, sed ankaŭ morale. Mankis intelektuloj kompareblaj al la “elektita konsilio” de caro Johano aŭ lertaj politikistoj similaj al Boriso Godunov. Malestis popularaj figuroj kompareblaj al la Unua Falsdemetrio aŭ al la princo Skopin-Ŝujskij[6]. La gvidantoj de la popolarmeo estis homoj honestaj kaj virtaj, sed ili ne estis eminentaj politikistoj.

Tial tute neatendite Miĥaelo Romanov aperis kiel la plej konvena kandidato.

La plej proksima parenco de Teodoro, la lasta caro el la dinastio de Johano la Monsako, li havis proksimume samajn rajtojn je la trono, kiel caro Boriso – aŭ kiel Sigismundo, elektita precipe kiel nevo de Anno Jagelona (Anna Jagiellonka, Ona Jogailaitė).

Por la kozakoj, la motoro de la demetriadoj, li oportunis kiel filo de Filareto, ricevinta la rangon metropolitan de la Unua Falsdemetrio, kaj la patriarkan, de la Dua.

Por la bojaroj “Miĉjo Romanov” aperis kiel persono senkaraktera, juna, milda – do, simila al la karmemora caro Teodoro.

Tiel la 16-jara knabo, sen iaj ajn rimarkeblaj meritoj, iĝis caro; ne estkiel homo plej kapabla, sed kiel persono la plej oportuna.

Kostroma

Kostroma. Senditoj de la Tutlanda Asembleo informas la 16-jaran Miĥaelon Romanov,
ke la 21an de februaro (Gregorie: la 3an de marto) 1613 li estis elektita kiel caro.

Elektinte la caron, la Asembleo sendis en Varsovion [7] proponojn pri interŝanĝo de la kaptitoj, esperante liberigi la patron de la caro. Por eviti disputojn pri tio, kiu estas la Moskva caro, la akreditletero estis verkita de la nomo de la Asembleo, kaj Miĥaelo subskribis ĝin inter la bojaroj, je la 14a loko.

Miĥaelo sincere amis sian patron, kaj pretis fari grandajn koncedojn por lin liberigi. Tamen ĉiuj intertraktadoj restis senrezultaj.

La Moskva militiro de Vladislavo

Tiel pasis kvar jaroj.

Perdinte la oportunan tempon, Sigismundo en la jaro 1617a denove ŝanĝis sian decidon kaj permesis al la reĝido Vladislavo (kiu jam aĝis 22 jarojn) militakiri la tronon, sur kiun li estis elektita antaŭ sep jaroj (la sejmo aprobis la militiron somere de la jaro 1616a). En aprilo de la jaro 1617a Vladislavo eliris kun 11 mil homoj.

Revenante al la politiko de Ĵulkefski, Vladislavo nun promesis al la moskvianoj teritorian integron kaj protekton al la ortodoksa kredo. Tio sufiĉus antaŭ sep jaroj, sed nun post la perfido ne restis konfido.

La Granda Malordo dezertigis la okcidentan Moskvion. En iuj urboj apenaŭ restis cento da enloĝataj domoj; la fortikaĵoj estis ruinigitaj. Vladislavo rapide okupis kelkajn urbojn, sed baldaŭ renkontis reziston kaj konstatis, ke liaj fortoj ne sufiĉas.

Sekvajare li ricevis helpon de 20 mil Dnepraj kozakoj, kaj fine de septembro de la jaro 1618a ambaŭ trupoj, la pola kaj la kozaka, kunvenis ĉe Moskvo, tie, kie antaŭe kampis la Latrono (malflata komparo). Dek tagoj pli frue la Tutlanda Asembleo, kunvokita de la caro, konfirmis sian apogon al Miĥaelo.

Vladislavo ne sukcesis venkopreni Moskvon, kaj li malvolis vintri tie. Tial li iniciatis pripacan intertrakton, kiu komenciĝis je la 31a de oktobro (de la pola flanko ĝin kondukis komisiitoj de la reĝo).

Je 1618-12-11 en la vilaĝo Deulino la du partioj interkonsentis pri militpaŭzo (la Deulina militpaŭzo; ruse: Деулинское перемирие; pole: Rozejm w Dywilinie) por 14 jaroj kaj 6 monatoj (ĝis 1633-07-25). Rusio konsentis pri grandaj teritoriaj koncedoj; kaj je 1619-02-25 devis okazi interŝanĝo de la kaptitoj.

Nun malfacilas diri, kiagrade la teritoriajn koncedojn kaŭzis la milita malforteco de Rusio (ja preskaŭ ĉiujn teritoriojn, perditajn al Litvo-Pollando, escepte Smolenskon, la Moskva regno estis reakirinta en la kampanjo de la jaroj 1613a–1614a), kaj kiom influis la fila sentimento de Miĥaelo; evidente ĝi grave rolis en la marĉandado: prezentante kromajn teritoriajn pretendojn la poloj prokrastis la revenon de Filareto je tri monatoj. (Filareto mem protestis kontraŭ la koncedoj, deklarante ke li preferas resti en mallibero ol fari eĉ malplejan koncedon.)

La moskvianoj eĉ konsentis, ke en la oficialaj dokumentoj de la Pollanda-Litva regno Vladislavo plu sin titolu rusa caro. (La poloj mem trafis en similan situacion 44 jarojn pli frue, kiam ilia reĝo Henriko la 1a dizertis la tronon por iĝi la franca reĝo Henriko la 3a; ĝis sia morto li tamen sin titolis reĝo pola.)

La Deulina militpaŭzo definitive fermas la Grandan Malordon. Per si mem la elekto de Miĥaelo povus esti same efemera, kiel la elekto de Bazilo la 4a; tamen post Deulino la nova reĝimo sin montris sufiĉe firme establita.

La du regnestroj

Finfine, en junio Filareto liberiĝis kaj venis Moskvon. Je kvin km de la ĉefurbo lin atendis “ĉiuj bojaroj” kaj la caro mem. Miĥaelo ĝistere sin klinis antaŭ sia patro; Filareto ĝistere sin klinis antaŭ la caro sia filo; “abundajn larmojn de ĝojo tiam havis sur la okuloj la caro kaj la tuta popolo”, raportas la kronikisto. Ĉu ankaŭ Filareto larmis, tion la kronikisto ne diras.

Miĥaelo Romanov

La patriarka posteno vakis jam sep jarojn, de kiam patriarko Hermogeno malsatmortis malliberigite de la poloj en Kremlo. Miĥaelo ĝin tenis rezervita al sia patro; dek tagojn post sia veno en Moskvon Filareto estis konsekrita estkiel patriarko. La ceremonion estris Jerusalema patriarko Teofano, kiu tre oportune restadis en Moskvo “preterpase en vojaĝo de Jerusalemo al Konstantinopolo”, laŭ la amuza diro de la kronikisto.

De tiam kaj ĝis la morto de Filareto establiĝis kunregado de du grandaj regnestroj (великие государи). Laŭ la paroletiketo tia titolo postulis patronomon; dum ĉe la monaĥiĝo homo teorie perdis ĉiujn rilatojn kun la mondo, sian antaŭan nomon kaj kompreneble la patronomon.

Sekve de tiu kolizio Filareto havis tute ĥimeran titolon granda regnestro patriarko Filareto Nikitido, kun la monaĥa Filareto kaj la laika Nikitido (la patronomo de la caro plu laŭis la laikan nomon de lia patro: Miĥaelo Teodorido).

Miĥaelo estis homo inteligenta, tamen senvola; Filareto havis karakteron tre firman. Neniam Miĥaelo malakceptis sugestojn de la patro; sed plurfoje okazis, ke Filareto abolis dekretojn de la filo. Tiun kunregadon Valiŝefski (K.Waliszewski) komparas kun la samtempa fakta regado de kardinalo Riŝelio (Richelieu) apud la senvola Ludoviko la 13a de Francio.

La patroj kaj la filoj

Per la Deulina militpaŭzo la Pollanda-Litva regno atingis sian zeniton: neniam ĝia teritorio estis pli vasta.

Sigismundo mortis je 1632-04-30. Filareto juĝis, ke la senreĝa periodo estas oportuna tempo por reakiri la perdojn. En oktobro la armeo transiris la Litvan limon, okupis kelkajn urbojn kaj sieĝis Smolenskon. Li miskalkulis: indignigite per la rompo de la militpaŭzo (ĝis ties fino restis ankoraŭ naŭ monatoj), la poloj rapide kuniĝis ĉirkaŭ la reĝido kaj rapide lin elektis (1632-11-08). La nove elektita reĝo venis ĉe Smolenskon kun helpa trupo en aŭgusto de la sekva jaro, kaj je 1633-10-04 malblokis la urbon.

Dume en Moskvo Filareto sekvis Sigismundon (li mortis je 1633-10-11), kaj sen li velkis la milita fervoro. Neniu venis helpi la trupon ĉe Smolensko, kaj ĝi kapitulacis al la reĝo en februaro. La poloj provis disvolvi la sukceson, tamen renkontinte reziston proponis pacon.

Post longa intertraktado en loko ĉe la la rivero Polanovka (Поляновка) en la somero de la sekva jaro (1634) estis subskribita packontrakto, per kiu la kontraktantoj revenis al la Deulinaj limoj. Kontraŭ 20 mil rubloj Vladislavo rezignis pri la titolo cara[8], agnoskis Miĥaelon “caro kaj frato”, kaj konsentis redoni la carajn insignojn kaj la diplomon pri la elekto (tiun lastan oni tamen ne trovis). Kurioze, la poloj malprudente postulis ke Moskvo pagu al la kozakoj ĉiujaran salajron.

Miĥaelo mortis je la jaro 1645a, tri jarojn poste mortis Vladislavo.

Kun tiu reĝo finiĝis la orepoko de la Pollanda-Litva regno: Aleksio Miĥaelido reakiros Smolenskon kaj Sjeverion (Andrusova militpaŭzo, 1667); eĉ pli ol tio, li akceptos aliĝon de la kozaka Ukrajnio. La teritoriojn perditajn al Svedio reakiros nur la nepo de Miĥaelo, Petro la Granda.

GLOSARO

ĉef⋅pastr⋅o. En ortodoksismo, supernocio por ĉiuj pastraj rangoj de la supera grado, ekde episkopo ĝis patriarko (episkopo, ĉefepiskopo, metropolito, ekzarko, patriarko). Ruse: архиерей; greke: ἀρχιερεύς.

Filaret⋅o. Grekdevena virnomo. Greke: Φιλάρετος (laŭvorte, “virtama”); ruse: Филарет.

sejm⋅o. Historie, en kelkaj konfederaĵoj, reprezenta asembleo kunvokata laŭokaze aŭ je fiksitaj tagoj; la nomo de parlamento en kelkaj modernaj landoj. La PIV-oj preferas misnomi tion per homonimo de la oficiala vorto dieto (laŭ la misekzemplo angla-franca). Pole: sejm; ruse: сейм.

NOTOJ

1. Pokrovskij S. La Granda Malordo // La Ondo de Esperanto, 2012, №11, p.12–17.

2. Verdire, post 1560 okazis la anekso de la Okcidenta Siberio, kiu tamen estis privata iniciato kozaka, pri kiu Johano havis nenian meriton.

3. Fakte “la nuboj” en la rilatoj kun la reformemuloj koncernis la caron ne malpli ol la carinon. En la jaro 1553a la caro grave malsaniĝis, kaj sin preparante al morto postulis ke lia kuzo princo Vladimiro de Starico kaj la bojaroj ĵuru fidelecon al lia beba filo. Vladimiro rifuzis ĵuri, prezentante sian rajton je la trono; pluraj bojaroj lin subtenis deklarante ke ili malvolas obei la Romanovojn dum la infanaĝo de la carido, kaj kelkaj amikoj konsilianoj (ekzemple, la ĉefpresbitero Silvestro) opiniis Vladimiron kapabla daŭrigi iliajn reformojn.

4. Johano suspektis mortigon per veneno. En la jaro 2000a kriminala esploro de ŝiaj korpaj restaĵoj donis kelkajn indikojn favorajn al tiu versio, kvankam ne ĉiuj fakuloj konsentas pri tio.

5. Żółkiewski S. (Początek i progres wojny Moskiewskiej).

6. Miĥaelo Skopin-Ŝujskij, parenco de caro Bazilo la 4a, estis la lasta rurikido amata en la popolo. Juna, bela, sukcesa militestro, li estis tiom evidenta kandidato por la trono, ke lia pereo (supozeble per veneno, 1610-05-03) ĉe la kortego de Bazilo estis preskaŭ neevitebla. Kun li pereis la lasta ŝanco de la rurikida dinastio.

7. Sigismundo movis la ĉefurbon el Krakovo en Varsovion.

8. Li tamen ĝismorte sin titolis reĝo sveda.

Legu ankaŭ:

Sergio Pokrovskij. La granda malordo

Sergio Pokrovskij. Ruriko kaj liaj fratoj

Sergio Pokrovskij. Antaŭ 250 jaroj

Ĉi tiuj kaj pli fruaj artikoloj de Sergio Pokrovskij pri historiaj temoj estas legeblaj ankaŭ en la arkiva retejo de La Ondo / Sezonoj.


Novaj kampoj por esplorado

Ludwik Zamehnof wobec "kwestii żydowskiej". Wybór źródeł / Opracowała Agnieszka Jagodzińska. – Kraków; Budapeszt: Austeria, 2012. – 292 s., il.

Jagodzinska

Ĉiujare aperas novaj studoj pri Ludoviko Zamenhof. Iliaj aŭtoroj, eĉ elstaraj esploristoj kun profesoraj kaj doktoraj titoloj, estas plejparte esperantistoj, kaj ĝuste tio estas ĉefa kaŭzo de iliaj esploroj pri la kreinto de la lingvo. Des pli meritas atenton la pollingva libro Ludwik Zamehnof wobec "kwestii żydowskiej". Wybór źródeł (Ludoviko Zamenhof rilate al la juda demando. Elektitaj tekstoj), eldonita en la fino de 2012.

Ĝia aŭtorino, d-rino Agnieszka Jagodzińska, estas juna specialistino pri judaj studoj kaj instruistino pri la jida lingvo ĉe la Vroclava Universitato. Ĉefaj temoj de ŝia scienca esploro estas historio de kulturo kaj religio de Pollandaj judoj en la 19a jarcento, historio de judaj komunumoj en Azio kaj Afriko, nuntempaj Israelaj literaturo kaj kino. En ŝia doktora tezo – honorita de la Pollanda Nacia Centro de Kulturo kiel unu inter la plej elstaraj doktoraj tezoj de 2007 jaro – ŝi esploris akulturaciajn procezojn inter Varsoviaj judoj en la 19a jarcento. Ŝia monografio Pomiędzy. Akulturacja żydów Warszawy w drugiej połowie XIX wieku (Inter. Akulturacio de la Varsoviaj judoj en la dua duono de la 19a jarcento), eldonita en 2008, gajnis specialan premion en la 13aj Poznanaj Tagoj de la Akademiaj Libroj en 2009. Unu ĉapitro de la libro estas dediĉita al la problemo de multlingveco de Varsoviaj judoj. Analizante la diversajn kulturajn sintenojn kaj mondkonceptojn de Varsoviaj judoj, Jagodzińska malkovris ankaŭ la ideojn de Ludoviko Zamenhof. Esplorinte verkojn de Zamenhof pri la juda problemo, ŝi trovis liajn konceptojn – ĝis nun neglektitaj en la judaj studoj – tre originalaj kaj indaj je pli detala esploro, kies rezulto estas ŝia nova libro Ludwik Zamenhof wobec "kwestii żydowskiej".

En la skiza kaj devige neplena prezentado de la libro mi fokusiĝos je tiuj ĝiaj elementoj, kiuj ŝajnas al mi la plej malkovraj kaj pro tio ankaŭ kompletigaj al ankoraŭ ekzistantaj studoj pri Zamenhof verkitaj el la esperantologia perspektivo.

La libro estas dividita je tri partoj. Ĉiu en ili estas konstruita laŭ la sama skemo. Komence troviĝas enkonduka artikolo kaj poste la pollingvaj tradukoj de elektitaj tekstoj de Zamenhof. La libro prezentas pollingvajn tradukojn de kune 6 tekstoj de Zamenhof, elektitaj de Jagodzińska kiel la plej gravaj, mejloŝtonaj por la temo.

La unua parto traktas pri Ludoviko Zamenhof kiel gramatikisto de la jida lingvo. Por mi ĝuste tiu ĉi parto estas la plej malkovra kaj interesa. Kiel notas aŭtorino de la enkonduka artikolo al la parto – specialistino pri la jida lingvo prof. Ewa Geller el la Varsovia Universitato – la Zamenhofa propono de reformo de la jida lingvo ĝis nun estis tute forgesita en la lingvistikaj studoj, kvankam eĉ de la hodiaŭa perspektivo la normigaj postuloj, formulitaj de Zamenhof, ŝajnas ne nur tre interesaj, sed ankaŭ pioniraj. Paradokse, la Zamenhofa propono de reformo de la jida lingvo ĝis nun vekis pli grandan intereson inter esperantistoj ol inter la esploristoj de la jida lingvo mem. Laŭ Geller, la manko de mencioj pri la Zamenhofa reformprojekto povas esti rezulto de antipatio, observata en la tiutempa jida gazetaro, al Doktoro Esperanto, akuzata tie je malsolidareco kun sia nacia grupo. Rigardante la projekton el la nuntempa vidpunkto, Geller notas, ke plejmulto de la postuloj de Zamenhof formulitaj en 1880 iĝis fakto dum reformoj de la jida okazigitaj en la sekvintaj jaroj, kio montras la lingvistikan intuicion de la kreinto de Esperanto. Geller starigas demandon: en kiu grado la proponoj de Zamenhof havis veran influon al la sekvintaj reformoj de la jida lingvo? Laŭ ŝi ĉi tiu grava demando meritas iĝi temo de aparta studo. Geller provas ankaŭ situigi la lingvistikajn verkojn de Zamenhof en la pli vasta lingvistika kunteksto de lia epoko.

La dua parto de la libro prezentas ligojn inter la Zamenhofa ideo de la universala lingvo kaj la "juda problemo". En la enkonduka artikolo troviĝas tre interesaj prezentadoj pri reagoj de Pollanda judaro al la Zamenhofa projekto de la internacia lingvo kaj pri diferencoj inter la judaj kaj alilingvaj tradukoj de la Unua Libro, sed ankaŭ inter ĝiaj tradukoj en la hebrea kaj la jida. La aŭtorino starigas demandon, ĉu la Zamenhofa propono de universala lingvo vekis pli grandan intereson inter la judoj kompare kun la resto de la Pollanda socio? Provante respondi, ŝi uzas diversajn metodojn por pritaksi la procentaĵon de jud-devenaj Varsoviaj esperantistoj en la unuaj jaroj post la publikigo de Esperanto.

La tria parto, De hilelismo al homaranismo, pritraktas la religiajn ideojn de Zamenhof, prezentante la vojon kiun li faris de la juda reformisto al homarano. La komenco de la enkonduka artikolo prezenas aktivaĵojn de Zamenhof en la juda movado. En tiu ĉi kunteksto Jagodzińska komentas – malkritike kopiatajn de diversaj aŭtoroj – vortojn de Zamenhof de la intervjuo por Jewish Chronicle laŭ kiuj lia cionisma agado estis pli frua ol la agado de Herzl, havante pioniran karakteron. Responde la aŭtorino provas situigi la cionisman aktivadon de Zamenhof inter aliaj similaj iniciativoj de la sama tempo.

Laŭ mi, la plej granda avantaĝo de la libro de Jagodzińska estas la fakto, ke ĝi malfermas novajn kampojn por esplorado por la akademiaj judaj studoj kaj ankaŭ por la esperantologiaj studoj pri Zamenhof. Por esplorantoj de la juda kulturo ĝi malkovras la personon kaj konceptojn de Zamenhof – ĝis nun praktike nekonatajn kaj, kiel skribas la aŭtorino, samtempe tipajn kaj maltipajn por lia epoko. Por esperantistoj ĝi helpas pli bone kompreni la vivon kaj ideojn de Zamenhof, metante ilin en pli vastan perspektivon de juda intelekta vivo de lia tempo.

Katarzyna Tempczyk

Noto

Akulturacio, aŭ alkulturiĝo (Angle kaj france: Acculturation; Germane: Akkulturation; Pole: akulturacja, Ruse: Akkelturacoja. Procezo, en kiu popolo parte aŭ plene akceptas la normojn, valorojn kaj tradiciojn de la kulturo de alia popolo, sen perdo de sia identeco. Akulturacio povas konduki al la asimiliĝo.

Legu ankaŭ recenzon pri la libro de Walter Żelazny Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów.


GrassEl “Mia Jarcento”

de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass – cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la dudeka jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam dek ĉapitroj el Mia jarcento de la nobel-premiito Grass aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la dek-duan eron, pri la jaro 1963a.

1963

Loĝebla revo. Restanta kaj solide ankrumita fenomeno. Aĥ, kiom mi kapablis entuziasmi! Ŝipo, aŭdace planita velanto kaj samtempe muzika vaporŝipo, kuŝas salmokolora proksime al la ĉion disiganta malbela muro, alstrandiĝita en dezerta ĉirkaŭaĵo kaj alfrontas la barbaremon per superstarita pruo kaj estas – kiel videblis poste, kompare al kelkiuj konstruaĵoj, eĉ se iliaj konceptoj estis tiom modernaj – disigita en la surrealon.

Oni nomis mian jubiladon knabinaĝe ja adoleske freneza, sed tamen mi ne hontis pro mia entuziasmo. Pacience, eble eĉ pro orgojla trankvileco mi suferis la mokojn de la pli aĝaj vestgardistinoj, ĉar mi sciis, ke mi, la filino de kamparano el la fora regiono Wilstermarsch kaj nun danke al stipendio diligenta studentino pri muziko, kiu nur malofte kaj pro la teda mono deĵoris kiel vestgardistino, ne rajtis al laŭta aroga ĉioscio. Krome la mokoj de miaj maturaj koleginoj malantaŭ la vestejo estis bonkoraj: “Nia fluta knabino jam refoje ekzercas la plej altajn tonojn”, – ili diris kaj aludis al mia instrumento, la traversa fluto.

Certe, estis mia adorata majstro Aurèle Nicolet*, kiu kuraĝigis min, kaj certe multajn aliajn knabinojn kun inklino al revemo, elokvente esprimi entuziasmon, ĉu por ideo servanta la homaron, ĉu por alstrandigita ŝipo kun la nomo Filharmonio. Ja ankaŭ li estis arda revanto, kies krispa hararo flamis kaj – kiel mi iam opiniis – tente alloga aspektis. Ĉiukaze li tuj tradukis mian komparon kun la alstrandigita ŝipo en la francan: “bateau échoué”.

La berlinanoj uzis sian spriton, ĉar ili miksis la tendsimilajn elementojn de la konstruaĵo kun la centra pozicio de la dirigento kaj reduktis senhezite la grandan konstruaĵon al la triviala nomo: “Karajana* Cirko”. Aliaj laŭdis kaj riproĉis samtempe. Kolega envio de aliaj arkitektoj estis esprimita. Nur profesoro Posener*, kiun mi ankaŭ adoris, diris ion pravan kun tiu rimarko: “Estis rezervita por Scharoun* konstrui piranjeskan spacon kaj transformi ĝian malliberejan karakteron en ion festoplenan”. Tamen mi ne ŝanĝis opinion. Por mi ĝi estas ŝipo, mallibereja ŝipo, en kies interna vivo loĝas, animas kaj regas la muziko, aŭ, se vi volas, en la spaco malliberigita kaj samtempe liberigita muziko.

Kaj la akustiko? Ĉiuj, preskaŭ ĉiuj, laŭdis ĝin. Mi ĉeestis, havis la privilegion ĉeesti, kiam oni testis ĝin. Nelonge antaŭ la solena malfermo – kompreneble Karajan pretendis al la naŭa simfonio – mi enŝteliĝis sen peti permeson en la mallumigitan koncerthalon. La balkonoj estis apenaŭ videblaj. Nur la plej malsupra podio estis lumigita per verŝlumo. Tiam alvokis min grumblema bonkora voĉo: “Ne nur stari tie, knabino! Ni bezonas helpon. Rapide al la podio!” Kaj mi, kiu neniam hezitis kontraŭdiri, obstina filino de kampulo el fora regiono, tuj obeis kaj rapidis laŭ ŝtuparo malsupren, post kelkaj ĉirkaŭvojoj en la lumo, kaj ricevis de iu homo, kiun mi poste konis kiel akustikulon, revolveron kaj mallongan klarigon. Tiam denove sonis el la mallumo de la koncertejo, tute en ĉeloj staplita, la grumblema voĉo: “Ciuj kvin pafoj unu post la alia. Ne timu, knabino, estas senkuglaj kartoĉoj. Ek, mi diras, ek!”

Tiam mi levis obeeme la revolveron, faris tion sentime kaj aspektis, kiel ili raportis al mi poste, “bela kiel anĝelo”. Staris do kaj premis kvin fojojn por ebligi la akustikan mezuradon. Kaj jen, ĉio sukcesis. La grumblovoĉo en la mallumo apartenis al Hans Scharoun, kiun mi ekde tiam tiom adoris kiom antaŭe mian instruiston de fluto. Tial – eble ankaŭ sekvante mian internan voĉon – mi forlasis la muzikon kaj studas nun entuziasme arkitekturon. Sed de tempo al tempo – ĉar nun mi estas sen stipendio – mi daŭre asistas kiel vestogardistino. Kaj mi spertas de koncerto al koncerto, kiel muziko kaj arkitekturo komplementas unu la alian, aparte tiam, kiam ŝipkonstruisto samtempe malliberigas kaj liberigas la muzikon.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

Notoj

Nicolet, Aurèle (1926–). Svisa flutisto, solflutisto en la Berlina filharmonia orkestro (1950–1959), profesoro en la Berlina muzika akademio (1952–1965).

Karajan, Herbert von (1908–1989). Aŭstria dirigento, gvidanto de la Berlina filharmonia orkestro dum 35 jaroj (1954–1989).

Posener, Julius (1904–1996). Germania judo, arkitekto, fakulo pri historio de arkitekturo. Forlasinte Germanion en 1933, li revenis en 1961 kaj laboris kiel profesoro en la Berlina arta universitato ĝis 1971.

Scharoun, Hans (1893–1972). Germana arkitekto, projektinto de la Berlina filharmonio, finkonstruita en 1963.

La Berlina filharmonio


Nia trezoro

Baudouin de Courtenay

Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis nomata Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene. Pro politikaj motivoj, nur en 1918 li povis esti dungita de la Varsovia universitato.

Baudouin de Courtenay estis unuavice talenta kaj sindona fakulo pri malnova pola lingvo, pri hindeŭropaj lingvoj kaj slavaj dialektoj, precipe slovenaj. Efektivigante siajn lingvajn studojn, Baudouin persone vizitis fremdajn landojn por esplori lokajn idiomojn en rekta kontakto kun la indiĝenoj. En sia laboro li aplikis ne nur lingvistikajn metodojn, sed ankaŭ matematikajn formulojn, natursciencajn eksperimentojn, psikologiajn spertojn kaj sociologiajn rimedojn. Pro siaj avangardaj ideoj li konfliktis kun la “jungramatikistoj” (Brugmann, Leskien). Per siaj modernaj teorioj li malfermis al la lingvistiko kvazaŭ revoluciajn opciojn kaj perspektivojn, precipe en la semantiko, semiotiko, semasiologio, morfologio, fonetiko, fonematiko kaj psikofonetiko, same kiel en la antropofoniko, sonfiziologio, dialektologio, psiko- kaj socilingvistiko kaj lingvopatologio, kaj pretigis la vojon al la strukturismo en la lingvistiko.

En sia politika agado Baudouin postulis la egalrajtan traktadon de la etnoj, la separadon inter ŝtato kaj eklezio, la agnoskon de sennacieco kaj senreligieco kaj pledis kontraŭ naciismo, ŝovinismo kaj antisemitismo. Sian nekutiman civitanan kuraĝon Baudouin pagis per malamikaj reagoj flanke de ŝtataj kaj akademiaj instancoj kaj per la portempa perdo de siaj libereco kaj laborposteno.

Unuan kontakton kun la universala lingvo Baudouin de Courtenay probable havis ĉirkaŭ 1884. Tiam li laboris en la universitato de Dorpat (Tartu, Estonio). En la “Delegacio por la adopto de internacia helplingvo”, fondita de Louis Couturat kaj Louis Leau en 1901, Baudouin fariĝis kun Otto Jespersen vicprezidanto de ties Komitato, kies tasko estis ekzameni la taŭgan planlingvan solvon. Kiel konate, la Komitato elektis en principo Esperanton kiel proponotan universalan helplingvon, tamen ne sen postuli kelkajn reformojn en tiu lingvo. Kiam la Lingva Komitato, la plej alta lingva instanco de la Esperanto-movado, rifuzis efektivigi la postulatajn reformojn, estis publikigita en 1907 la reformlingvo Ido. Tio kondukis ne nur al movada skismo, sed ankaŭ al la eksiĝo de Baudouin el la Komitato, ĉar li opiniis, ke Ido signifas “malprogreson” kompare kun Esperanto. Kvankam laŭ liaj propraj klarigoj Baudouin de Courtenay iom scipovis kompreni kaj legi Esperanton, li avertis la publikon, ke li ne konsideras sin esperantisto, nek estas adepto de ia ajn alia internacia helplingvo.

Baudouin de Courtenay verkis kelkajn signifajn artikolojn pri la planlingva demando, kiuj aperis en esperantistaj kaj nacilingvaj periodaĵoj. Lia unua ĉi-tema artikolo probable estis tiu, kiu aperis en la efemera Peterburga gazeteto Esperanto de I. Ostrovskij en 1905. Liaj tri ĉefaj artikolaj kontribuaĵoj pri planlingvoj, kiuj estas prezentindaj, estis publikigitaj en la jenaj gravaj revuoj:

Vestnik znanija

En Analoj de la naturfilozofio (Lepsiko, 1907), Baudouin de Courtenay ne nur rifuzis la asertojn de la lepsikaj jungramatikistoj Karl Brugmann kaj August Leskien (ĉe kiu Baudouin doktoriĝis), kiuj opiniis, ke la konscia perhoma kreado de artefaritaj lingvoj ne eblas kaj ne decas, sed li donis ankaŭ la unuan kompetentan sciencan pritakson de Esperanto. Aparte li laŭdis en ĝi la okulfrapan regulecon de la gramatika, fonetika, grafika, morfologia kaj sintaksa strukturoj kaj substrekis la evidentajn lingvajn avantaĝojn de Esperanto kompare kun la naturaj lingvoj. Esperanton li pritaksis kiel nek tro latinecan nek tro artefaritan lingvon. Lia ĉefa kritiko pri Esperanto koncernis la regularon, laŭ kiu en ĉi tiu lingvo la ina formo estas derivita de la vira formo (ekzemple: patro/patrino, knabo/knabino ktp.) kaj laŭ kiu la inverso estas formita per la sufikso mal-. El ideologia vidpunkto Baudouin estis konvinkita, ke Esperanto povus servi kiel rimedo de la paco kaj unuecigo de la popoloj.

Pola Esperantisto

En sia ampleksa ruslingva artikolo aperinta en 1908 en la aldonaĵo Espero de la Peterburga kleriga ĵurnalo Vestnik Znanija Baudouin de Courtenay ankoraŭfoje resumis la ideojn kaj avantaĝojn de la planita internacia helplingvo per konvinkaj argumentoj, emfazante aparte la propedeŭtikan kaj pedagogian valorojn de Esperanto. Samtempe li admonis la esperantistojn, ke ili ne ripetu la erarojn de la volapukistoj kaj ne konsideru sian lingvon supereca kaj netuŝebla. Esperanton mem li konsideris ankoraŭ ne tute matura internacia helplingvo kaj opiniis, ke ĝia perfektigo devus esti la tasko de la lingvoscienco.

En artikolo aperinta en Pola Esperantisto en aprilo 1909 Baudouin de Courtenay okupiĝis pri kelkaj “riproĉoj farataj al la lingvoj internaciaj ĝenerale kaj al Esperanto aparte”. En ĉi tiu brila teksto li plene rifuzis plendojn, kiuj koncernis la asertojn, ke Esperanto estas “ne unuforma lingva miksaĵo” kaj “elpensita fikcio” kaj ke en ĝi estas “malfacile reprodukti frazeologion”. Kaj li konkludis, ke “vanaj estas la timoj de diversaj skeptikuloj, esprimitaj rilate al Esperanto”, pri kiu li cetere kredis, ke ĝi ne disfalos en unuopajn idiomojn kiel siatempe la popola lingvo latina.

Kiam en 1916 en Petrogrado estis fondita la societo Kosmoglot, en kiu aktivis grupo de kuriozaj planlingvistoj, Baudouin de Courtenay estis nomita ĝia honora prezidanto. Okaze de speciala kunveno omaĝe al Zamenhof en aprilo 1918 en Petrogrado, Baudouin ankoraŭfoje plenimprese emfazis la signifon de la nobla morala-etika verko de la mortinta aŭtoro de Esperanto, kiun li konis persone. Kiam Baudouin de Courtenay forpasis en novembro 1929, Leo Belmont honoris en patosa nekrologo de Pola Esperantisto la malaperintan scienciston kiel “gloran kunlaboranton de komunaj eŭropaj lingvoscienco kaj kulturo” kaj kiel “grandan patrioton kaj veran homaranon”.

Andreas Künzli


La Ondo de Esperanto en la 2012a jaro

Abonantaro de La Ondo de Esperanto

La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.

Jaro Ruslando Aliaj landoj Entute
1998 147 136 283
1999 133 170 303
2000 122 238 360
2001 115 257 372
2002 101 305 406
2003 98 407 505
2004 104 421 525
2005 92 450 542
2006 93 452 545
2007 91 448 539
2008 95 478 573
2009 85 458 543
2010 78 431 509
2011 86 470 556
2012 77 441 518

La malkresko okazis ĉefe pro la manko de abonkampanjo fare de la redakcio, ja ni dum du jaroj povis partopreni neniun esperantistan renkontiĝon. La plej granda malkresko (–9 abonoj) estas en Ruslando, kies kvoto en la suma abonantaro unuafoje falis sub 15%. La plej granda kresko estas en Usono (+5 abonoj).

Jen landoj kun pli ol dek abonantoj (interkrampe estas la nombroj por 2011):

Ruslando 77 (86)
Pollando 57 (59)
Germanio 41 (41)
Francio 40 (41)
Brazilo 31 (38)
Usono 28 (23)
Hispanio 20 (21)
Britio 19 (18)
Italio 17 (16)
Belgio 16 (19)
Finnlando 16 (20)
Svedio 16 (15)
Serbio 15 (15)
Japanio 13 (14)
Ĉeĥio 11 (11)

La februar-meza statistiko montras, ke ĉi-jare la abonado estas malpli intensa ol pasint-jare. Tio ne estas mirinda: la ekonomia krizo aŭ stangnado daŭras en plejparto de la mondo, kaj la malkresko de la membraro kaj abonantaro karakterizas preskaŭ ĉiujn esperantistajn asociojn kaj gazetoj. Ĉu en la 2013a jaro La Ondo de Esperanto havos pli ol kvincent abonantojn? Ĉiu leganto povas helpi per reabono, per informado pri La Ondo en renkontiĝoj kaj kluboj, kaj per donaco al la Abonhelpa Fonduso.

AlKo


Ricevitaj libroj

Ludwik Zamehnof wobec “kwestii żydowskiej”. Wybór źródeł / Opracowała Agnieszka Jagodzińska. – Kraków; Budapeszt: Austeria, 2012. – 292 s., ill. – [Recenzoekzemplero].

SES 2012. Somera Esperanto-Studado: Program-libro. – [Partizánske]: [E@I], 2012. 20 p., il. – [Donaco de Peter Baláž].

Титаев, Александр Борисович. Основы интерлингвистики и эсперантологии: Уч. пособие. – Владивосток: Изд-во ДВГТУ, 2005. – 99 с., 100 экз. – [Donaco de Gennadij Ŝlepĉenko].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto, 2013/1;
Internaciisto, 2013/1;
La Ondo de Esperanto, 2013/2;
La Revuo Orienta, 2013/1;
La Sago, 2012/86;
Literatura Foiro, 2012/260;
Monato, 2013/1;
Norvega Esperantisto, 2012/6;
Scienco kaj Kulturo, 2012/6.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2013, №3 (221)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajev, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2013:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto
nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2013.