La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №4–5 (246–247)

Tobolsko

La kovropaĝa foto anoncas, ke la dua urbo en nia nova ciklo Urboj de Ruslando estas la malnova siberia ĉefurbo Tobolsko (vd. p. 10-11). Krome, en ĉi tiu duobla Ondo vi trovos pliajn ampleksajn tekstojn pri diversaj temoj. (Foto de la agentejo PressFoto)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Ĉu jes aŭ ne?

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Estona krucenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
  • Haldo Vedin. La Majstro en Svedio

DIVERSAĴOJ

  • Peter Baláž. Du kialoj por veni somere al Slovakio
  • Fotoraportoj (Choe Taesok, Irina Gonĉarova, Hektor Kampos Grez)
  • Kolofono

Aprilo 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Aprilo

1. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Otto Leopold von Bismarck (1815-98), la unua kanceliero de Germana Imperio (1871-90), la unuiginto de Germanio, konata kiel “La Fera Kanceliero”.

Zola

2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Émile Zola (1840-1902), franca verkisto, ĵurnalisto kaj sociaganto.

5. Pasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Palma Dimanĉo laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 200 jaroj (1815) ekerupciis la vulkano Tambora en Indonezio; ĉ. 90 mil personoj pereis.

6. Antaŭ 675 jaroj mortis Bazilo Komnino (?-1340), imperiestro de Trebizondo (1332-40).

Billie Holiday

7. Anunciacio laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Victoria Ocampo (1890-1979), la plej fama argeninta verkistino.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Billie Holiday (aŭtente: Eleanora Fagan, 1915-59), usona ĵaza kantistino.

Antaŭ 25 jaroj (1990) pli ol 150 personoj pereis pro incendio de la sveda pramo MS Scandinavian Star.

9. Antaŭ 75 jaroj (1940) Germanio invadis en Norvegion kaj Danlandon. Antaŭ 1300 jaroj mortis romkatolika papo Konstanteno (664-715).

Antaŭ 150 jaroj (1865) ĉe Appomattox okazis la lasta grava batalo en la usona civila milito, la nordanoj venkis.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Erich Friedrich Wilhelm Ludendorff (1865-1937), germana generalo, stabestro de la germania armeo ĉe la orienta fronto dum la 1a mondmilito.

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Rachele Mussolini (Rachele Guidi, 1890-1979), edzino de Benito Mussolini (1915-45).

12. Pasko laŭ la Julia Kalendaro.

Pasko

14. Antaŭ 150 jaroj (1865) John Wilkes Booth mortvundis la usonan prezidanton Abraham Lincoln.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stanisław Karolczyk (1890-1960), pola Esperanto-verkisto, konata kiel Eska.

Lomonosov

15. Antaŭ 250 jaroj mortis Miĥail Lomonosov (1711-65), rusa sciencisto kaj poeto.

Antaŭ 150 jaroj pro pafvundo mortis Abraham Lincoln (1809-65).

Antaŭ 50 jaroj mortis Delfí Dalmau (1891-1965), kataluna filologo, verkisto kaj esperantisto, prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio, redaktoro de Kataluna Esperantisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Greta Garbo (Greta Lovisa Gustafsson, 1905-90), sveda-usona aktorino.

16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nikolaj Trubeckoj (1890-1938), rusa filologo kaj filozofo.

17. Antaŭ 225 jaroj mortis Benjamin Franklin (1706-90), usona sciencisto kaj diplomato, unu el la “patroj-fondintoj” de Usono.

18. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Ahmeto I (1590-1617), sultano de la Otomana Imperio (1603-17).

19. Antaŭ 625 jaroj mortis Roberto II (1316-1390), skota reĝo (1371-90).

20. Antaŭ 25 jaroj (1990) Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko iĝis Ĉeĥa-Slovaka Federacia Respubliko.

22. Antaŭ 100 jaroj (1915) en la dua batalo ĉe Ipro la germania armeo abunde uzis gason kiel armilon.

Молния 1

23. Monda Tago de la Libro.

Antaŭ 50 jaroj (1965) estis lanĉita la unua sovetunia komunika sputniko Molnija-1 (Fulmo-1)

Antaŭ 25 jaroj mortis la usona aktorino Paulette Goddard (1910-90), la edzino de Charles Chaplin (1936-42) kaj de Erich Maria Remarque (1958-70).

24. Antaŭ 150 jaroj en Nico mortis Nikolao Romanov (1843-65), filo kaj heredonto de la ruslanda imperiestro Aleksandro II.

Antaŭ 100 jaroj (1915) en Turkio komenciĝis amasa masakrado de armenoj.

Al Pacino

25. Antaŭ 25 jaroj (1990) estis lanĉita la kosmoteleskopo Hubble.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Alfredo James “Al” Pacino (1940-), usona filmaktoro kaj reĝisoro.

27. Antaŭ 150 jaroj okazis la plej granda riverkatastrofo en la historio: pro eksplodo de la vaporŝipo Sultana en Misisipo pereis ĉ. 1800 personoj.

Antaŭ 100 jaroj mortis Aleksandr Skrjabin (1871-1915), rusa komponisto kaj pianisto, muzikeksperimentanto.

28. Antaŭ 50 jaroj (1965) usonaj armeaj trupoj invadis en Domingon k okupis ĝin.

 


Bociort

Profesoro Bociort respondas

Antaŭnelonge la rumana esperantisto d-ro Ignat Florian Bociort iĝis 90-jara. En la malfavoraj kondiĉoj de la reĝimo de Ceauşescu li sukcesis establi Kolektivon Esperanto-Interlingvistiko ĉe la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, enkonduki Esperanto-kursojn en ĉiujn filologiajn fakultatojn de Rumanio, krei Esperantan Sekcion en la Societo de Filologoj, aperigi en la Universitato de Timişoara kvin lernolibrojn ktp. Prof. Maria Butan komencis intervjuon kun li per la demando: Kiel povis okazi tia “miraklo” en Rumanio?

Niaj atingaĵoj ne estis sensaciaj; ili estas ankaŭ en aliaj landoj ripeteblaj; ili estis nek paradokso, nek miraklo. Mi nur mencias kelkajn meditindajn faktojn de la movado en Rumanio. 1. Nia teorio estas forta, aktuala, grandsignifa. Ĝiaj ĉefaj komponantoj estas la ekonomia, la politika, la jura, la etika, la sociologia, la psiko-pedagogia, la historia, la filozofia kaj, kompreneble, la lingvistika. 2. La preleganto devas esti modesta kaj konata sciencisto. 3. Post la prelegoj sekvu diskutoj. 4. Por la prelegoj la universitatanoj devas kontakti politikajn gravulojn, ĉar ofte tiuj ĉi estas akceptemaj. Ion Iliescu, estonta prezidento de Rumanio, diris al mi: “La ideo de Esperanto estas ĝusta, mi prenas sur min la respondecon pri ĝi”.

Nian necesan teorion mi gajnis en Berlin ne aŭtodidakte, sed dum longaj diskutoj kun Detlev Blanke kaj per legado de liaj libroj. Mi estis docento en la Instituto pri romanidaj lingvoj de la Universitato Humboldt; Blanke, 17 jarojn pli juna ol mi, laboris en la Kulturligo de GDR. Li enkondukis min en esperantologion, mi enkondukis lin en la sciencan universitatan medion, kie li poste doktoriĝis kaj habilitiĝis. Konklude: esperantistoj, kontaktu la universitatanojn! Profesoroj, docentoj, doktoroj helpu al niaj gejunuloj kvalifikiĝi!

La argumentoj por internacia helplingvo estis tute nekonataj en Rumanio, eĉ por la intelektularo. Post la prezentoj ofte oni aŭdis sinceran deklaron: “Mi konfesas ke nur nun mi komprenas la sencon de Esperanto”. Kompreneble, ne la tuta aŭskultantaro estis konvinkita, sed gravas ke Esperanto fariĝis objekto de viglaj diskutoj.

Kial la sciencistoj estas gravaj por nia movado?

La etiko de la scienco asertas, ke la sciencistoj respondecas pri la destino de la ideoj en socio. Nova ideo iufoje aspektas stranga, ĉar ĝi kontraŭas la tradicion, sed eble ĝi ne estas sufiĉe “stranga” por esti vere granda ideo.

En moderna epoko, la scienco estas ĉie en aktiva rolo. Kiom da scienco kaj sciencistoj estas en nia movado, tiom da prestiĝo ĝi havas. La sciencisto venas antaŭ la publiko ne nur kun informoj, sed ankaŭ kun sia personeco, kun siaj kulturo, horizonto, kun logikaj argumentoj, kun bona nacia lingvo, kun sperto en parolado kaj sen antaŭjuĝoj. “Ne estas la samo se du diras la samon”, – diris Eminescu, la plej granda rumana poeto. La universitatanoj ne povas esti “stultaj”, “naivaj”, “neinformitaj” kpt. Iliaj gestudentoj kaj gestudintoj respektas ilin kaj helpas iliajn strebojn. La universitatanoj ĝuas respekton ankaŭ ĉe la registaroj kaj ĉe diversaj tavoloj de la socio. Tio ne signifas, ke nur sciencistoj parolu pri Esperanto. Sed ĉiu parolu en sia medio, neniam en superaj forumoj. Ĉar mi estis nur profesoro, sed ne akademiano, mi povis kontakti apartajn akademianojn, sed neniam mi volis prelegi en akademia kunveno. Ne “decas”.

Viaj paroladoj havis ĉiam konvinkforton kaj vekis entuziasmon.

La racia entuziasmo estas forta. Nia agado multobligas la idealismon en la socio, precipe en la vicoj de la junularo. Niaj rondoj, kluboj, grupoj ne restu nur hobioj. Ili devas fariĝi instruaj kaj edukaj, per komentoj de la klasikaj tekstoj de niaj teoriuloj, de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Supera organizado estis nia grava principo, samkiel la neceso unuigi la spontanan movadon kun la scienco.

Vi daŭre celis edukon de la esperantistoj, ĉar simpla veno al Esperanto ne sufiĉas.

De niaj amikoj esperantistaj ni postulis modestecon, agrablecon, toleremon, reciprokan respekton. La arogantaj homoj, la kverelantoj, la diverstipaj stranguloj ne havis lokon inter ni, kaj mi kelkfoje devis diri al tiaj personoj: “Sinjoro, parolu pri Esperanto en via ĉirkaŭaĵo, sed bonvolu ne plu partopreni niajn aranĝojn”. Neniu estas pli grava ol la aliaj, ĉiu povas esti grava en sia loko.

Krom la akademianoj – la grandaj matematikistoj Moisil kaj Dordea, la plej granda siatempe poeto Arghezi, la fama biologiisto Ana Aslan – helpis al ni eksterlandaj kolegoj kaj amikoj. Detlev Blanke ofte sendis al ni esperantaĵojn. Humphrey Tonkin vizitis nian landon kaj mi akompanis lin ĉe la vicministro pri klerigo, ĉe la prezidanto de Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj kaj al la Nacia Komisiono por UNESCO. Liaj kontaktoj havis gravajn efikojn. La profesoron Helmar Frank mi akompanis ĉe la ministro pri klerigo, poste li paroladis pri Esperanto en la Radio Bukaresto (mi tradukis), kaj li fondis AIS-sekcion en la Universitato de Sibiu. Gravas, ke Frank kaj mi rajtis skribi ministerian adreson permesantan Esperanto-kursojn en ĉiuj universitatoj de la lando, kie ekzistas kvalifikitaj instruistoj. Fine menciindas ke niaj atingaĵoj estis eblaj nur post la fondo de la Akademia Kolektivo. Apartaj personoj malmulte sukcesas. Oni bezonis en Rumanio la ŝirmadon de prestiĝa kolektivo. Mi substrekas tion, ĉar, pro nekompreneblaj kialoj, iuj esperantistoj ne ŝatas sciencistojn. Nu, eble ne en ĉiuj landoj oni povas krei similan kolektivon. Tamen, AIS jam establiĝis en kelkaj eŭropaj landoj.

Mi konscias, ke ĝuste via dinamismo, via nelacigebla agado konvinki la superajn instancojn alportis al la rumana movado, eĉ dum tia griza periodo, tiom da sukcesoj. Post viaj spertoj, kiujn sugestojn vi ŝatus fari al la internacia movado?

Bociort

Mi respondas vian demandon per du ideoj – praktika kaj teoria. Por la praktika, ni prenu la ekzemplon de UK en Berlino (1999). Ĝi postulis egan laboron, grandajn monsumojn, ktp, sed poste eĉ ununura germana nova esperantisto ne venis al Esperanto! Tio estis ege bedaŭrinda, kvankam la UKoj havas ankaŭ aliajn taskojn. Tamen se ni bolus en propra supo, tio signifas ke mankas al ni prakseologia perspektivo. Por tiaj fenomenoj la latinoj havis ironian eldiraĵon: “La montoj estis en granda nasksufero, kaj finfine naskiĝis ridinda museto”. Kion fari? Jen unu ebleco: Kvazaŭ ĉiu esperantisto venis per hazardo al Esperanto. Kiel ne organizi la hazardon? La Internacia Scienca Dokumentaro de AIS entenas pli ol 600 nomojn de internacilingvaj sciencistoj. Certe, iuj jam forpasis, aliaj estas maljunaj, ne ĉiuj estas profesoroj, docentoj, doktoroj, ktp, tamen oni povas trovi kelkajn sciencistojn kiuj pretas prelegi esperantlingve pri fakaj problemoj en universitatoj kaj altlernejoj de la kongreslando. (Pri la kostoj, pri simultana tradukado ktp., zorgu la landa movado. Ofte la universitatoj prenas sur sin la kostojn). Niaj spertoj montris ke la gvidantoj de altlernejoj sentas honoron gastigi ne nur grandajn personecojn kiel Reinhard Selten (Nobel premiito), Otto Haszpra (ano de la Nacia Scienca Akademio de Hungario), Humphrey Tonkin (elstara profesoro de usona universitato), sed ankaŭ aliajn sciencistojn el diversaj landoj.

Post la prelegoj okazu nacilingvaj diskutoj pri Esperanto. La Strategia Forumo sendu al tiuj prelegontoj 10-12 paĝan tekston entenantan la respondojn al ĉiu demando de la komplekso: “Kial la internacia lingvo?” La esperantistoj preparu ĉefajn demandojn por ke la diskutoj ne limiĝu al neniaĵoj. Ĉe la fino de la diskutoj la preleganto informu pri granda kultura evento okazonta en la koncerna lando, nome, la Universala Kongreso, kiu estas senprecedenca fenomeno, kie homoj el dekoj da landoj interparolos sen tradukistoj, ĝojos renkonti amikojn, vizitos kulturajn kaj sciencajn aranĝojn, ktp. Li informu ankaŭ pri Esperanto-lerniloj en la koncerna lingvo, eble ankaŭ pri kursoj de Esperanto.

Tio ne estas abstrakta sugesto. En Rumanio okazis dekfoje tiaj kursoj antaŭ la naciaj renkontiĝoj en Timişoara. Prelegantoj estis prof. Ariton Vraciu, prof. Constantin Dominte, prof. Helmar Frank, prof. Tyburcjusz Tyblewski kaj mi. Pro manko de spertoj, la rezultoj ne ĉiam estis kontentigaj, tamen venis en niajn vicojn dekoj da gestudentoj kaj kelkaj universitatanoj, inter ili prof. d-ro Toma Dordea el Timişoara, unu el la famaj sciencistoj de la lando, ano de la Scienca Akademio de Rumanio, prezidanto de la Akademia Bazo en Timişoara. Li vizitis mian Esperanto-kurson en la universitato kaj multe helpis nin per akademia financo. Kun lia helpo estiĝis en Timişoara la Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo kun pluraj taskoj. Bedaŭrinde, pro la forpaso de la eminenta lingvisto Constantin Dominte, la ĉefrolulo de la laboro, la projekto restis nefinita.

Nu, ni povas imagi ke io interesa okazos, se ĉiujare en la kongresaj landoj pluraj sciencistoj partoprenus tian iniciaton.

Lastatempe oni ofte parolas pri la egaleco de la popoloj kaj de la landoj; tio preparas favoran atmosferon por nia agado.

Vere, sed tiu parolaĉo alportis nur rondajn tablojn en la kunvenoj kaj la elpensitan vorton eŭro por la monsistemo de la Eŭropa Unio, anstataŭ la naciaj marko, franko, lirodolaro, do oni restis ĉe supraĵaj, sensignifaj aspektoj. La plej grava malegaleco inter la homoj, inter la popoloj, inter la landoj, nome la malegaleco pro la denaskaj lingvoj, restis netuŝita, ĉar la nuna lingva Babelo estas ege favora – ekonomie, kulture, politike, eĉ strategie – por la riĉaj kaj fortaj landoj.

Estus interese ekscii viajn konsiderojn pri almenaŭ du malfacilaj komponantoj de nia teorio – la ekonomia kaj la lingva.

Ni rigardu la lernadon de fremdaj lingvoj. Mi spertis terurajn seniluziiĝojn en miaj streboj lerni fremdajn lingvojn. Mia patro, kiu dum tri jaroj estis soldato en aŭstria-hungara armeo, lernis “laŭ orelo” la hungaran, kaj dum servado kiel “purigisto” en la domo de aŭstria oficiro li “lernis” la germanan, kompreneble sen gramatiko kaj vortaro. Kiel infano mi lernis de li nombri germane, sed tute false: anc, faj, drai, fir, finf … Tamen, por mi tio estis “fremda lingvo” kaj mi volis regi kelkajn lingvojn. Sed hodiaŭ mi sentas min trompita ĉar ege grandaj fortostreĉoj apenaŭ alportis utiligeblan rezulton.

Forpasis la tempo, kiam Esperanto baziĝis nur sur la internacia interkompreniĝo – “sed homo kun homo”. En nia epoko ĝi ricevis pli grandan funkcion, ĝi metas sub demandsignon la raciecon de la nuntempa komunikado en la mondo. La nuna Babelo alportas grandegajn profitojn al tri-kvar landoj riĉaj kaj fortaj, dum la cetera mondo silente, sen opozicio akceptas tiun fenomenon; mankas atenta analizo de la kostoj kaj de estontaj sekvoj.

Kio okazus se anstataŭ la nuna situacio Esperanto estus enirinta en larĝan praktikon?

La homoj ne povas indiki ĉiujn sekvojn de novaj ideoj. Ĉi-momente mi mencias du faktojn de la ŝanĝoj: unue, ĉesus la kultura koloniismo; due, ĉesus la torturo de plurlingva lernado. Lingvon lernu tiu kiu bezonas ĝin, ne la tuta junularo de la mondo dum dek aŭ pli da jaroj.

Docento pri fiziko en nederlanda teknika universitato rakontis pri “sia angla”. Kiam li eksciis ke ekde oktobro li devos instrui optikon en la angla lingvo, li aĉetis modernajn ilojn por lerni la anglan, prenis el la biblioteko traktaton pri optiko kaj komencis legi, traduki kaj memori. Li rimarkis li bezonas ne pli ol 5000 vortojn, do ne 60.000, kaj ĉirkaŭ 100 esprimojn, do ne 700/ 800. En oktobro li povis kvazaŭ senriproĉe instrui optikon. Poste li plu bezonis kelkajn esprimojn kaj vortojn por komuniki kun la kolegoj kaj kun la gestudentoj dum ekzameno. Tio estis racia, rapida solvo de problemo, sen jaroj da lernado. La praktiko faros multe pli ol miaj nunaj rapidaj konsideroj.

Ni iru al la dua komponanto, al la lingva. Kial Esperanto, jam pli ol 125-jara, tiom malrapide antaŭeniras?

La kialoj estas pluraj:

1. Jam en la internaciaj organizaĵoj oni rimarkis, ke niaj mensoj ne estas programitaj por solvi tutmondajn problemojn. Nia intuicio helpas nian orientiĝon en la ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por mondaj dimensioj. Laŭ la pasintaj modeloj, ni ne plu povas solvi niajn hodiaŭajn taskojn. En Afriko kaj Azio la eŭropaj lingvoj disvastiĝis per la bajoneto de koloniista soldato. En Sudameriko – per armiloj kaj per la ferocaj hundoj de la konkistadoroj. Nuntempe tiuj modeloj ne plu eblas.

2. Ĉiuj estaĵoj timas nekonatajn fenomenojn, ĉar tiuj povas enteni malagrablajn surprizojn. Ankaŭ la homoj estas konservativaj, rutinaj. Eĉ kulturitaj homoj ofte malakceptis novajn ideojn, kiujn ili konsideris “stultaĵoj”. Multaj ne volis lerni skribi kaj legi. Esperanto estis konfrontata kun tiu konservativismo. La sociaj progresoj malfacile antaŭeniras, ĉar ekzistas fortoj kiuj kontraŭstaras al la progreso. Antaŭ 2500 jaroj Konfuceo parolis pri la egaleco de ĉiuj homoj. Pri paco parolis la malnovaj grekoj, en 1795 Kantio aperigis sian traktaton “Pri la eterna paco”, multaj aliaj pacifistoj kondamnis la militojn. Videble, ĉio tio restis apenaŭ efika.

3. Esperanto renkontis ne nur indiferentecon, sed ankaŭ malamikecon. Hitler kondamnis Esperanton kiel lingvon de judoj kaj de komunistoj. Laŭ Stalin, la rusa lingvo estos la internacia lingvo en mondo kie la komunismo venkos. En ambaŭ landoj kaj en ties satelitoj, Esperanto estis malpermesita, la esperantistoj estis punitaj. Kompreneble, Esperanto estas nur ideo, sen nenia alia forto, kaj ĝi ne povis kontraŭstari al diktatoroj, tial ĝi iam preskaŭ malaperis en pluraj landoj.

4. Ĉar temas pri lingvo, Esperanto vekis atenton de lingvistoj. Kelkaj gravaj sciencistoj, kiel Hugo Schuchardt, Otto Jespersen kaj aliaj, apogis la ideon de racia, demokratia konstruata lingvo, dum aliaj lingvistoj malakceptis la ideon de “artefaritaj lingvoj”. En Rumanio post la kalumnioj de la faŝistoj kaj stalinistoj koncerne Esperanton, venis falsaj opinioj pri Esperanto de akademianoj Graur kaj Jordan, de profesoro Tudoran, kaj de iliaj skoloj, kaj en la tuta lando la gestudintoj de la menciitaj profesoroj disdonis la falsajn asertojn pri Esperanto.

5. Esperanto estis neniam instruata en oficialaj lernejoj. Ĉiuj esperantistoj lernis aŭtodidakte la lingvon. Kian disvastiĝon havus la angla aŭ la germana, se ili ne estus instruataj oficiale dum multaj jaroj?

6. La Esperanto-movado havas tro malmultajn apostolojn, propagandistojn altprestiĝajn, bonege teorie preparitajn. Tro ofte parolas pri Esperanto amatoroj, diletantoj, kaj en niaj kluboj regas la hobiismo. Por Zamenhof, Lapenna kaj por kelkaj aliaj elstaruloj, Esperanto estis granda batalo. Se ni sukcesus havi en multaj landoj sindonemajn batalantojn por Esperanto, la mondo ekscius la veron kaj la gravecon de nia celo. Sed estas malfacile havi grandajn batalantojn, ĉar ili devus senpage, paralele kun siaj ŝarĝoj profesiaj, familiaj, sociaj ktp fari grandegan laboron, kaj tio signifas malfacilaĵojn en iliaj familioj.

7. Krom la menciitaj gesinjoroj en internaciaj organizaĵoj, ankaŭ iuj instruistoj pri fremdaj lingvoj timas perdi siajn profesiojn. Miaopinie tiaj timoj estas, pro du kialoj: a) Nova lingva ordo ne povas establiĝi en kelkaj tagoj; tiu procezo daŭros eble pli ol 20 jarojn; b) La socio povus pensi pri dulingvismo. Ekzemple, en Grekio dum longa epoko funkciis du kulturlingvoj: la malnova helena lingvo kaj la novgreka. En Ĉinio funkcias paralele du kulturlingvoj: la popola kaj la altstila. Do estus imageble ke ankaŭ en nia kazo povus funkcii du kulturlingvoj: nacia lingvo, ekzemple, la angla, en diplomatiaj sferoj, en internaciaj forumoj, en komputila tekniko, kaj Esperanto en ĉiuj profesiaj sferoj, en produktado, en komerco, en turismo, en sporto ktp, ktp.

Ĉu Esperanto ne marĝenigus la naciajn lingvojn kaj ne endanĝerigus ties estontecon?

Ne, tute ne, ĉar ne lingvo marĝenigas alian lingvon, sed riĉa, forta, prestiĝa ŝtato kiu havas la superregantan lingvon kaj eniras en aliajn landojn per siaj pluraj kanaloj. Kiam la latino estis instrumento de la antikva Romia Imperio, tiu imperio sennaciigis la iberojn, la gaŭlojn, la dakojn, sed dum la mezepoko, kiam la latino estis nura komunikilo inter la sciencistoj en okcidentaj landoj, ĝi neniun sennaciigis. Esperanto, samkiel la Ruĝa Kruco, ne eniras la internan vivon de la popoloj.

Ĉiu homo, eĉ la senkulturita, havas opiniojn pri la lingvo, kaj ofte estas en la kapoj falsaj demandoj; ekzemple: ĉu artefarita lingvo kapablus esprimi ĉiujn realajn fenomenojn kaj ĉiujn nuancojn de la homa penso? Do la demandanto kredas, ke lia gepatra lingvo povas ĉion, sed li forgesas ke la lingvo esprimas nur kelkajn konceptojn pri la realo, sed ne la “kompletan” realon. Ĉu oni povas esprimi per lingvo la kantadon de najtingalo?

Ni ne listigu erarajn demandojn. La rutino, la tradiciismo, la limigiteco havas multajn facetojn. Rumana poeto Marcel Breslaşu mallaŭdis per epigramo tiun povran spiriton:” Tia estas la sorto / del' bovo / plenkreska bovido / pli longe resti / al pordo / de l' novo / pro mank' de konfido.

Rilate nian lingvon, ni menciu ke Zamenhof laboris intuicie surbaze de latinidaj, germanidaj kaj slavidaj lingvoj. Povas esti ke iam la teknikistoj kapablos per siaj modernaj iloj konsideri ĉiujn lingvojn de la mondo kaj trovi kelkajn novajn esprimformojn por pliriĉigi la nunan Esperanton.

Konklude ni memorigu al ĉiu esperantisto la vortojn de antikva poetino: “Mi scias, ke mi povas tuŝi la ĉielon per la mano”.

Intervjuis Maria Butan


Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

Sankt-Peterburgo

LF en Peterburgo: Prezento de Esperanto vekis grandan intereson (Foto: Sergej Andrejsons)

Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.

La lingva festivalo estas koncepto de porekstera agado, kiun elpensis kaj ekuzis la usona esperantisto kaj profesia merkatisto Dennis Keefe. Esence ĝi estas aro de enkondukaj lecionoj pri dekoj da lingvoj, ili okazas en kelkaj blokoj po kelkaj prezentoj-lecionoj samtempe. Partoprenantoj elektas lingvon inter kelkaj kaj konatiĝas kun ĝi de sperta gvidanto (denaska parolanto, fakulo aŭ studanto de la lingvo).

La festivalo, okazigata en Sankt-Peterburgo fare de lokaj aktivuloj de Rusia Esperantista Unio, celas disvastigon de konscio pri la lingva diverseco en la mondo kaj Ruslando speciale, zorgigon de la publiko pri perspektivoj de malpli grandaj lingvoj, komprenon pri ebleco studi kelkajn lingvojn samtempe.

En moderna Ruslando, samkiel plurloke en la mondo, la angla iĝis sinonimo de “fremda lingvo” en mezlernejoj kaj laborlokoj. Ofte homoj ne decidiĝas eklerni alian lingvon, ĝis kiam ili “finlernos” la anglan. Nur 5% da ruslandanoj menciis en la tutlanda censo de 2010, ke ili “scias” la anglan.

Esperanto estis prezentita en ĉi-jara festivalo dufoje, la prezenton faris Vjaĉeslav Ivanov. Krom tio okazis ankaŭ aparta evento “Esperanto-klubo”, en kiu dezirantoj povis interparoli en Esperanto – la kluban programeron preparis Miĥail Kolodin. Esperanto estis multe menciita ankaŭ en la prezento de German Dudĉenko, kiu prelegis pri la esperantido Omo, iom populara en la soveta Uralo komence de la 20a jarcento.

La festivalo, kiun la 15an de marto gastigis la Nacia Esplora Universitato de Informaj Teknologioj, Mekaniko kaj Optiko (ĝuste en ĉi marto ĝi festis sian 110-jariĝon), estas malfermita al publiko; la eniro kostis neniom, plejmultis junaj partoprenantoj, sed rimarkeblis homoj de ĉiuj aĝoj. Laŭ enketado, homoj venas ĉefe pro scivolemo sen antaŭa lingvistika fono. La plej ofta kritiko estas manko de tagmanĝa paŭzo, kion la organizantoj taksas laŭdo.

Vjaĉeslav Ivanov


MASI ekfestis la 20-jariĝon

Foto: Julia Samsonova

La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.

La jubilea programo plene okupis la sabatan tagon. Kompreneble, ni komencis de la rakonto pri MASI, ĝia misio, ĝiaj tradiciaj aranĝoj, pasintaj atingoj kaj stabila evoluo. Sekvis gratulvortoj de la gastoj. Necesas mencii, ke unu el la specialaĵoj de APERoj estas la fiksita kvanto de la partoprenantoj (ne pli ol 40), ĉar ĉe plia anaro malfacilas konservi la ĉefan trezoron de la aranĝo — la striktan lingvan disciplinon. Aldona ĝojo de ĉi-jara renkontiĝo estis pli amasa veno de aliurbanoj (11 homoj el naŭ urboj, inter kiuj du eksterlandanoj — el Latvio kaj Italio).

Gaste por la festa tago venis kun siaj gratuloj konataj rusiaj aktivuloj Garik Kokolija, Mikaelo Ĉertilov, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Gravan parton de la jubileaj solenaĵoj konsistigis mesaĝoj, fotoj kaj filmetoj de kelkaj samideanoj. Elkore ni dankas al Germain Pirlot el Oostende (Belgio), Nelly Darbois el Shamberio (Francio) kaj Tereza el Val-de-Marne (Francio) kaj al la nialandaj samideanoj Raja Kudrjavceva el Jekaterinburg, Nikolao Gudskov el Moskvo, Mikaelo Bronŝtejn el Tiĥvin.

Por la donaco masianoj anticipe mendis de la partoprenontoj prezentadon de ideoj por la Esperanto-projektoj, kiujn ni povus realigi kune kun aliurbanoj. Al tiu temo estis dediĉita granda atento — trejnadoj, prezentoj, diskutoj, konkreta planado. Vespere kaj dum preskaŭ la tuta nokto ni festenis ĉe la riĉa dolĉa te-tablo, kaj por la multnombraj gratultostoj estis eĉ diversaj alkoholaĵoj, malkutimaj por MASI-aranĝoj. Amikoj, ni aŭdis tiom da admiroj kaj dankoj — ĝis la konfesoj, ke aliĝo al MASI ŝanĝis homajn vivojn al plia feliĉo — ke eblas elspiri kontente: ni ekzistis ne vane, kaj enspiri plenpulme — ni devas plu iri antaŭen!

Foto: Julia Samsonova

La novajn inspirojn donacas alveno de la gejunuloj-novuloj — nunaj Esperanto-lernantoj. Tio atestas, ke MEA MASI kiel Esperanta organizaĵo iras ĝustan vojon kaj havas belajn perspektivojn! Du trionoj el la ĉeestintoj aĝis de 17 ĝis 35 jaroj, 20 homoj el 34 partoprenis APEROn la unuan fojon, por ok homoj ĝi estis la unua Esperanta aranĝo. La lingvan disciplinon helpis teni la ideala distribuo de la partoprenintoj laŭ la lingvaj niveloj: 10 komencantoj, 9 progresantoj, 15 fluparolantoj.

Por kompletigi la bildon ni listigu aliajn programerojn, kvankam kutimajn, sed ĉiam freŝajn danke al inventemo de la gvidantoj, novaj kontribuantoj kaj la aktiva engaĝiĝo de la danka kaj sprita publiko: lingvistikaj prelegoj, politikaj diskutoj, konkurso de interpretistoj, peĉakuĉo, voĉlegado, poezi-kanta vespero, skeĉoj, kvizoj, “Homlupoj”, tabloludoj, promenado al la noblula bieno, manlaboroj (perlumado, desegnado, kreado de marionetoj, plektado de sonĝkaptiloj), komuna kantado, flugigo de lanternoj ktp. Ĉio pasis en gaja, hejmeca, vere familia etoso, kun ĉiamaj kantadoj, ŝercoj, ridoj kaj reciproka admirado de ĉies talentoj. Nur tiuj, kiuj havis similan sperton, povas vere trasenti tion, pri kio mi penas rakonti vorte… Simple: ni ĉiuj estis tre feliĉaj dum tiuj tri tagoj!

APERO-10 pasos post unu jaro en la samaj datoj en la sama loko. Venu!

Irina Gonĉarova,
kunordiganto de MEA MASI


Vortoj de komitatano Z

La vana instruo de Franz Jonas

En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la letero promesis “ĉian eblan helpon” en kunmetado de agadplano por atingi tiun celon. Ili aŭguris, ke el ĝia realigo sekvus kresko de la prestiĝo de Ruslando en la mondo kaj ĝia liberiĝo el la dependeco de Okcidento, al kiu la angla lingvo katenas ĝin kaj la aliajn landojn de BRICS.

Komitatano Z

UEA distanciĝis de la letero kaj anoncis, ke ĝi tute ne havas laborgrupon pri Esperanto en BRICS-landoj, kaj ke tial ankaŭ ne povas ekzisti ĝia sekcio en Ruslando. Aparte rimarkinde estas, ke la unua subskribinto de la letero estis Miĥail Ĉertilov, unu el la kotizperantoj de UEA en Ruslando. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu UEA konsideras disciplinajn agojn kontraŭ li pro nerajtigita uzo de ĝia nomo por ŝajnigi, ke la letero apogas sin al aŭtoritato, kiu eĉ havas konsultajn rilatojn kun UN kaj Unesko, kion ili emfazis tuj en la unua alineo. Se UEA eĉ ne riproĉas Ĉertilov, kiu en la asocio plenumas nur teknikan taskon sen rajto paroli en ĝia nomo, ankaŭ aliaj esperantistoj povos senti sin liberaj glui la nomon de UEA sur siaj fantaziaj proponoj al naciaj kaj mondaj gravuloj kaj organizaĵoj. Por gardi sian aŭtoritaton en la movado UEA devus zorgi, ke en ĝia nomo elpaŝu nur tiuj, kiuj havas la rajton je tio. Aliaj estu ĝustatempe haltigitaj, kaj se tio ne eblas, oni apliku kontraŭ ili taŭgajn agojn ekde riproĉo ĝis eksigo.

La letero atestas pri granda politika naiveco kaj verŝajne eĉ ne atingos tion, kion atingis Probal Dasgupta. Antaŭ kelkaj jaroj li pioniris pri simila korespondado, skribante al ĉiuj ŝtatestroj de la landogrupo, kiun Ĉertilov k. a. revis konkeri nur tra Putin kaj Medvedev. La tiama prezidanto de UEA ricevis ĝentilan respondon el Brazilo fare de iu kancelaria oficisto, kiu nome de prezidento Lula esprimis ties laŭdiran konsenton, ke Esperanto estas bela afero. Dasgupta almenaŭ havis la rajton sendi leterojn nome de UEA, eĉ se nur por perdi tempon.

Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn.

Antaŭ la enoficiĝo de Obama oni kolektis subskribojn, por ke li enkonduku Esperanton en usonajn lernejojn. La iniciatinto estis por momento aklamata kiel heroo de la movado, kvankam li ne sciis, ke en Usono la prezidento ne okupiĝas pri tiaj aferoj.

Eĉ kiam ŝtatestro mem estas esperantisto, li ne sukcesas semi realismon ĉe siaj samideanoj. Prezidento Franz Jonas admonis en la Viena UK en 1970, ke esperantistoj fidu sian propran forton kaj ne atendu ion de politikistoj, ĉar “se la Esperanto-movado estas forta, la oficialaj institucioj de si mem agnoskos ĝiajn gravecon kaj signifon.” Intertempe la lingvo kaj ĝia movado perdis multon de sia forto, ĉar esperantistoj nombras nun malpli ol antaŭ 45 jaroj. La vortoj de Jonas tre aktualas, sed ju malpli multaj ni iĝas, des pli niaj zelotoj leteras al prezidentoj.

Komitatano Z


Vide el Bruselo

Bildo de EKEŭropa Energia Unio

Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia sekureco, interna energimerkato, energia efikeco, redukto de karbonemisioj, esplorado kaj novigo.

La EU-gvidantoj ŝajne apogis la planojn, sed Tara Connolly, energipolitika konsilantino ĉe Greenpeace en Bruselo, diris: “EU ne povos atingi siajn longtempajn promesojn pri reduktado de forcejaj gasoj sen transiro al energisistemo funkciigata per renovigebla energio”.

Laŭ Connolly, EU nepre devos ĝis 2030 starigi leĝon pri energio, kiu garantios minimuman celon de la 27-procenta kvoto de renovigebla energio en 2030. Renovigeblaj energio-industrioj pasintjare pruvis, ke Eŭropo povos atingi 45-procentan kvoton en 2030. “La maldekstra mano ne scias kion faras la dekstra. EK diras ke EU devas malproksimiĝi de fosiliaj brulaĵoj, sed ĝi ankaŭ volas novajn provizojn de gaso. Eŭropo bezonas koheran planon”, – ŝi diris.

Aliaj punktoj en la plano por la Energia Unio respegulas la timojn en multaj landoj dependi de importado de fosiliaj brulaĵoj, specife de la ruslanda kompanio Gazprom. La plano celas ankaŭ malaltigi la grandegan sumon de 400 miliardoj da eŭroj, kiujn Eŭropo pagas por importado de la fosilia energio.

Dum ĉi tiu kaj venonta jaro, EK pretigos leĝaron por starigi la Eŭropan Energian Union. Pluraj landoj, inter ili Britio, alvokas al pli granda emfazo sur la evoluo de la energia merkato. Aliaj landoj, kiel Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio – kiuj multe dependas je ruslanda energio – volas urĝan solvon de ĉi tiu problemo.

Oni ankaŭ agnoskas la neceson fronti klimatŝanĝadon, sed malsamaj landoj havas malsamajn opiniojn pri la maniero fari tion. Britio, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ŝatus vidi pli da eblecoj mem elekti siajn specifajn politikojn. Aliaj, kiel Germanio kaj Danio, volas pli klaran vojon kaj pli da emfazo pri renovigebla energio kaj energia efikeco.

Dafydd ab Iago


Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio

Tobolsko

Se oni povus krei kolieron el Ruslandaj urboj, inter la plej belaj bidoj certe estus Tobolsko. Ja se vi ne venis Siberion, vi ne vidis Ruslandon kaj se vi ne vizitis Tobolskon, do Siberion vi ne vidis.

Sen ĝeni indiĝenojn

Ĉi tiu urbo estis fondita en printempo 1587, kiam la cara komisiito Danil Ĉulkov kun sia taĉmento venis en la iaman Siberian ĥanlandon, jam konkeritan de la kozaka atamano Jermak. La novan urbon li establis en bela loko, sur kruta bordo de la larĝa rivero Irtiŝo. Jam en 1590 Tobolsko (ruse: Тобольск) iĝis la ĉefurbo de Siberio, kie koncentriĝis la tuta armea, juĝa kaj plenuma povo de la regiono, kiu etendiĝis de la Urala montaro ĝis Alasko. La ĉefaj valoraĵoj tiutempe estis ne nafto kaj gaso, sed feloj. Zibeloj, martesoj, musteloj, ermenoj – peltoj el feloj de tiuj ĉi bestoj estis konsiderataj signo de riĉeco kaj majesto.

La Ruslanda politiko rilate indiĝenojn ĉiam estis tre tolerema. Loka administracio interesiĝis nek pri ilia religio, nek pri la tradicia memadministrado kaj juraj kutimoj. Do la siberiaj tataroj, buĥaranoj, ĥantoj, mansoj kaj nenecoj plu loĝis en siaj lokoj, kaj la sola ŝanĝo estis, ke nun ili pagis tributon ne al la ĥano, sed al la caro. Okaze de konfliktoj kun rusaj alvenintoj, la administracio preskaŭ ĉiam subtenis la lokanojn, kaj eĉ tutaj rusaj vilaĝoj estis translokataj kun klarigo: “por ne ĝeni indiĝenojn”.

Urbo de talentuloj

La signifo de Tobolsko kreskis komence de la 18a jarcento, kiam ĝi iĝis la ĉefurbo de la Siberia gubernio. Tiam estis konstruita la plej majesta belaĵo de la urbo – la Tobolska Kremlo. Ĝi staras sur alta kabo, rande de kruta deklivo kaj ĝiaj blankaj muroj kun kreneloj estas la unua bildo, kiun vidas alvenanto de sur la Tobolska Landvojo.

Jerŝov

Pjotr Jerŝov estas eternigita
en sia naskiĝurbo.

Pluraj malnovaj konstruaĵoj aperis danke al lertaj manoj de svedaj militkaptitoj, kiuj estis senditaj al Tobolsko dum la Granda Norda Milito (1700-21). Ili estis bonkore akceptitaj en la siberia ĉefurbo, kiu bezonis bonajn metiistojn. Post la packontrakto nur ĉ. 600 el ĉ. 1000 svedaj militkaptitoj ekdeziris reveni de Tobolsko al sia hejmlando.

Tobolsko famas ankaŭ kiel loko, kie naskiĝis, studis kaj laboris elstaraj artistoj kaj sciencistoj.

[Pjotr Jerŝov estas eternigita en sia naskiĝurbo.]

Dum pluraj jaroj ĉi tie studis kaj poste laboris Pjotr Jerŝov (1784-1834), kies versfabelo Ĉevaleto-Ĝibuleto (Конёк-горбунок) iĝis klasikaĵo de la rusa literaturo kaj estis alte taksita de Aleksandr Puŝkin (iuj eĉ supozis, ke Puŝkin verkis ĝin).

En Tobolsko naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon la kemiisto Dmitrij Mendelejev (1834-1907), kreinto de la perioda tabelo de kemiaj elementoj. Lia patro estis direktoro de la Tobolska gimnazio, do ĉiuj eminentaj urbanoj ofte gastis ĉe la familio.

La komponisto Aleksandr Aljabjev (1787-1851) naskiĝis en Tobolsko en guberniestra familio. Sed en la urbon li revenis en 1827 jam en malpli komfortaj kondiĉoj – kiel ekzilito, kondamnita pro batado de bienulo, poste mortinta. En prizona ĉelo li verkis sian plej faman romancon Najtingalo, kiun Pjotr Ĉajkovskij ĉiam aŭskultis kun larmoj en la okuloj.

La velkinta ĉefurbo

En la 19a jarcento Tobolsko iom post iom perdis sian influon kaj transformiĝis al ordinara provinca urbeto. La Ruslanda Imperio vastigis siajn limojn orienten kaj suden. Kalmukaj triboj ne plu minacis la sudajn teritoriojn, kaj la komercaj vojoj ŝoviĝis suden. La Siberia Landvojo jam iris tra Tjumeno orienten, do preter Tobolsko. En 1911 la fervojo pasis el Jekaterinburgo tra Tjumeno kaj poste al Omsko. En 1918 la iama ĉefurbo fine perdis sian statuson kaj iĝis nura distrikta urbeto.

Apenaŭ beligis ĝian bildon la mistikulo Grigorij Rasputin (1869-1916), kiu naskiĝis en la apuda vilaĝo Pokrovskoje kaj poste akiris grandan influon al Nikolao II. Foje li revenis al Tobolsko, sed estis tre malafable akceptita de loka publiko. Do lia murdo en 1916 fare de peterburgaj aristokratoj ne kaŭzis grandajn kondolencojn surloke.

Inter famaj vizitintoj estis la familio de Nikolao Romanov, la lasta imperiestro de Ruslando. Post la abdiko en aŭgusto 1917 li kun ĉiuj familianoj, servistaro kaj persona kuracisto estis sendita al Tobolsko. Ĉi tie la iama monarko loĝis en la guberniestra domo kaj ĝuis certan liberecon, gardata ĉefe ne kontraŭ eventuala fuĝo, sed por ke popolanoj ne batu homon, kiun ili konsideris ĉefa kulpulo de la malgajnata Unua Mondmilito, ekonomia kaj politika kolapso de la ŝtato. En aprilo 1918 la cara familio estis translokita al la apuda Jekaterinburgo kaj baldaŭ mortpafita en kelo.

La espero revenas

Novan vivoŝancon la kadukiĝinta kaj endormiĝinta urbo ricevis post la malkovro de grandegaj minejoj de gaso kaj nafto en nordaj partoj de Tjumena regiono. Tio estis novaj riĉaĵoj, multe pli valoraj ol la iamaj feloj.

En 1967 tra la urbo pasis fervojo, kiu ligis ĝin kun la provinca ĉefurbo Tjumeno. En la 1970aj jaroj startis konstruado de la naftokemia kombinato, kiu transformis Tobolskon en industrian centron. Grandaj pluretaĝaj loĝareoj aperis en la nova urboparto, kun larĝaj stratoj, placoj kaj parkoj. Sed ĉiu bono havas dorsflankon. La malnovaj kvartaloj estis forgesitaj, lignaj domoj senhomiĝis kaj ofte iĝis viktimoj de incendioj. Eĉ iam imponaj brikaj konstruaĵoj ekruiniĝis pro alteco de subteraj akvotavoloj kaj homa neglekto. La urbo similis al oldulo, kiu ĉiujare perdis eron de memoro pri sia glora pasinteco…

La renaskiĝo de la iama ĉefurbo komenciĝis post vizito de prezidento Vladimir Putin en 2003. La ŝtatestro subskribis tie gravajn dokumentojn, kiuj spronis grandskalajn restaŭrajn kaj konstruajn laborojn. De tiam dekoj da historiaj monumentoj reakiris sian belecon, estis malfermitaj pluraj muzeoj kaj amuzejoj. En Tobolskon revenis la espero.

Tobolsko

Promenado unutaga

Kiel atingi Tobolskon kaj kion fari tie? La plej bona solvo estas unue atingi Tjumenon per trajno aŭ aviadilo. De Tjumeno vi povas veturi al Tobolsko fervoje, sed mi konsilas vojaĝi per aŭto. Tia veturado okupos ne pli ol tri horojn, sed vi vidos la pejzaĝojn, kiuj ne tro ŝanĝiĝis de la tempo kiam laŭ la Siberia Landvojo marŝis katenitaj bagnuloj kaj baraktis en profunda koto vilaĝanaj ĉaroj. Ĉe la vilaĝo Dubrovnoje vin renkontos eta kapelo, ligna ventomuelejo kaj bruna urso en kaĝo.

Meze de la vojo vi povos halti en Pokrovskoje, kie funkcias privata muzeo de Rasputin (antaŭe interkonsentu pri vizito). Krom vidi interesajn eksponaĵojn, viroj povus sidiĝi sur seĝon de la mistikulo, laŭdire tiom favorita de damoj. Oni diras, ke tio alte fortigas kaj levas … la imunan sistemon.

Post transiri Irtiŝon, turnu vin dekstren kaj post dek minutoj vi atingos la belegan Abalakan monaĥejon. Apude estas ligna urbeto, plena je amuzejoj en tradicia rusa stilo. Infanoj povos renkonti tie maljunan sorĉistinon Baba-Jaga en ŝia dometo sur kokinaj kruroj, dum iliaj gepatroj tagmanĝos en restoracio, kiu kaŝas sin ene de grandega ligna baleno el Ĉevaleto-Ĝibuleto.

Tobolsko

En Tobolsko unue vizitu la urban Kremlon, kiu staras sur la Ruĝa placo. Krom civilaj konstruaĵoj tie troviĝas ankaŭ la Sofia katedralo, en kiu regule okazas diservoj. Kontraŭ ĝi situas la Prizona kastelo, kie “gastis” Fjodor Dostojevskij, Vladimir Korolenko kaj aliaj rusaj verkistoj. Cetere, ili eniris ĝin en katenoj, sed ankaŭ vi laŭplaĉe povas ĝui solecon de prizona ĉelo – tio estas unu el muzeaj servoj. Post viziti muzeon en la apuda Domo de Reganto, kiu prezentas ĉefajn etapojn de la loka historio, promenu tra la Ruĝa placo al la skvaro de Jerŝov, kie monumenton de la verkisto ĉirkaŭas amuzaj herooj de lia fabelo.

Marŝu iom plu kaj laŭ la dekstra flanko aperos la Zavalnoje (Transrempara) tombejo, kie trovis eternan pacon pluraj famuloj. Krom iliaj tomboj viziteblas ankaŭ ortodoksa kapelo. Denove turnu vin dekstren kaj ekiru reen al Kremlo. Laŭvoje vi renkontos la monumenton de Dostojevskij kaj malnovan preĝejon. Oriente de Kremlo, sur aparta monteto vi alvenos monumenton de Jermak kaj liaj batalantoj, starigitan en 1839. De tiu ĉi loko malfermiĝas belega panoramo al la submonta urboparto. Ĉu vi volas viziti ankaŭ ĝin? Do pretiĝu grimpi malsupren laŭ la krutega Nikolaa vojo.

Tobolsko

Yobolsko: La guberniestra domo

La peno valoras tion. Sube atendos vin la bela katolika preĝejo, konstruita de ekzilitaj poloj. Iom fore staras ortodoksaj preĝejoj kaj videblas turo de la moskeo, konstruita en 1890 de la tatara komunumo. Vizitu la Guberniestran domon, kie funkcias muzeo “Kabineto de Nikolao II”. Poste revenu al Kremlo marŝante laŭ 198 ŝtupoj de la ligna Sofia ŝtuparo.

Lastafoje ĉirkaŭrigardu la impresan panoramon de Irtiŝo, impetanta norden, la malsuprajn kvartalojn, plejparte duetaĝajn, kaj diru adiaŭ al Tobolsko, la malnova ĉefurbo de Siberio, kiu same kiel Ruslando mem jen fortas, jen malfortiĝas por denove renaskiĝi kvazaŭ Fenikso.

Stanislav Belov


Proverbaro

Nia Proverbaro (3)

Respondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams:

Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa signifo (deviga akcepto de malagrablaĵo) kaj ne alia negativa senco (ekzemple manĝado de io nur bongusta sed ne ege nutra; manĝado de io tro malgranda por satigi; manĝado de eble tro-luksa/fanfarona frandaĵo anstataŭ ordinara popola manĝaĵo kiel terpomo; ktp).
Kiel denaska anglalingvano, mi ne tuj rekonas similan anglan esprimon (krom evidenta laŭvorta signifo, ke oni simple manĝas fungojn…). Nek trovas similan rete:
Tamen iafoje manĝi fungon aludas manĝi halucinigajn fungojn. Kaj serĉante rete, mi trovis la jenan liston de zamenhofaj proverboj verŝajne kun rusaj klarigoj: (http://www.miresperanto.com/frazeologio/frazeologismoj-1.htm): “Он как белены объелся. Li fungon englutis. Li freneziĝis”.
Do eble “fungon englutis” aludas, ke iu freneziĝis/haluciniĝas?

Sekvas pliaj Zamenhofaj proverboj:

3. Mano manon lavas. Figursence, diras PIV: Interhelpo. Nu bone; sed kial “lavas”? Oni atendus: subtenas, tiras, apogas, premas, varmigas, helpas… Verŝajne iu lingvo, aŭ iuj lingvoj, havas la esprimon. Kiu(j)?

4. Razisto raziston razas. Tio tre similas al “Mano manon lavas”. Laŭvorte tre komprenebla diro, sed kion ĝi signifas? PIV pridiras: (f); tio estas figursence. Ja certe; sed kiun figuran sencon ĝi havas?

La respondoj atingu la redakcion antaŭ la 15a de junio.

Jean-Luc Tortel


Nia trezoro

Sebert

Generalo Sebert – sindona kaj nelacigebla

En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en la Esperanto-movado kiel emerito kun multaj atingoj profesiaj kaj sciencaj.

Oficiro kiu studis florojn

Hippolyte Sebert [prononcu: sebér], naskiĝis la 30an de januaro 1839 en Verberie apud Compiègne (departemento Oise en Pikardio). Post la studoj en Douai (departemento Nord en la regiono Nordo-Kaleza Markolo) en 1858 li aliĝis al la fama Politeknika (Supera) Lernejo en Parizo kaj brile finis ĝin kiel mararmea oficiro artileria. En 1860 la 21-jara Sebert ekdeĵoris en Tulono, kie li direktis centran laboratorion de la mararmea artilerio. Li okupiĝis ĉefe pri perfektigado de kanonoj kaj pri studo de artileria balistiko.

En 1866 Sebert estis sendita al Nouméa, la ĉefa urbo de Nov-Kaledonio, kiel estro de la mararmea artilerio. Tie li ankaŭ science studis la loĝantojn kaj naturon de ĉi tiu franca kolonio. Precipe li atentis la flaŭron. Lian nomon ricevis kelkaj melaneziaj floroj: ilex Sebertii pancheria, Seberti xanthostemon, Sebertii crossostylis, Seberti beccariella, Sebertii Sebertia acuminata. Sian antropologian kolekton (armiloj, maskoj k. a.) post la reveno al Francio li donacis al la muzeo de Compiègne.

Sebert revenis al Eŭropo en 1870 kaj partoprenis en la Francia-Prusia milito, interalie, en la batalo ĉe Champigny kaj en la defendo de Parizo. Post la milito li daŭre studis balistikon kaj kanonojn, fondis la eksperimentan kampon de Sevran-Livry por provado de eksplodaĵoj, partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo kaj en la perfektigo de torpedoj, promociis la uzadon de elektro en industrio ktp. Pri siaj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. En 1888 li iĝis komandoro de la Honora Legio, kaj en 1890 emeritiĝis en la rango de brigada generalo.

Industrio kaj scienco

La eksarmeaniĝo ebligis al la 51-jara Sebert dediĉi sin al scienco kaj industrio. Li iĝis, interalie, direktoro de la artileria fako kaj poste prezidanto de la grava kompanio “Forges et Chantiers de la Méditerranée” kaj konsilanto de aliaj industriaj societoj. En 1897 Sebert iĝis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, ekde 1900 estis prezidanto de la Franca Asocio por Progresigo de Sciencoj, kaj ekde 1901 de la Franca Fotografia Societo, kiun li prezidis dum 28 jaroj (plej longe en la historio de ĉi tiu asocio). Li estis ankaŭ prezidanto de la Franca Kinematografia Societo kaj plenumis plurajn pliajn taskojn, interalie, en la komisiono pri senkulpigo kaj rehonorigo de Alfred Dreyfus.

Tamen la ĉefa scienca kontribuo de Sebert estis farita en la sfero de bibliografio kaj dokumentado. Adepto kaj populariganto de la Universala Bibliografia Repertorio, li en 1895 kunfondis la Internacian Bibliografian Instituton en Bruselo kaj tri jarojn poste fondis kaj ekgvidis ĝian buroon en Parizo.

Populariganto iĝas movadgvidanto

Sebert

Ĉi tiu meritplena viro, okupegata pri siaj multaj taskoj, en 1898 (Esperantisto №5763 en la Zamenhofa Adresaro) ekinteresiĝis pri Esperanto kiel internacia lingvo por bibliografiado, sed li dum du jaroj restis nur “aprobanto” kaj aktiviĝis por Esperanto en 1900 pro la influo de la fama franca matematikisto kaj freŝbakita esperantisto Charles Méray. La 61-jara generalo baldaŭ iĝis unu el la plej varmaj adeptoj kaj popularigantoj de la nova lingvo.

La 9an de aprilo 1901 Sebert prezentis Esperanton en la Akademio de Sciencoj. Li poste plu propagandis la lingvon en diversaj medioj, verkis broŝurojn pri Esperanto, kaj en 1905 li trovis sin en la centro de la movadaj polemikoj, ligitaj kun la ideo de Zamenhof lanĉi internacian esperantistan ligon en la 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.

Same kiel Bourlet, de Beaufront kaj Cart li malaprobis la ideon de Zamenhof pri fondo de esperantista ligo. La Zamenhofa propono ne estis akceptita, kaj en Bulonjo oni fondis nur la Lingvan Komitaton (prezidanto Boirac) kaj la Organizan Komitaton (prezidanto Sebert) por okazigi la duan kongreson kaj intertempe studi proponojn kiuj ne estis deciditaj en Bulonjo.

 

Strato Clichy, №51

Por sukcesa laboro de la du komitatoj, fonditaj en Bulonjo, estis necesa sekretariejo, kaj tiucele Sebert luis du ĉambrojn en la domo (strato Clichy, №51), kie estis la Franca Fotografia Societo, prezidata de li, kaj starigis tie Esperantistan Centran Oficejon (CO).

ECO

Hippolyte Sebert kaj Émile Javal kunpagis la kostojn de la oficejo kaj salajron al ĝia oficisto Gabriel Chavet. Malgraŭ la deklarita rolo de nura sekretariejo, CO baldaŭ fariĝis vera centro de la movado, en kiu mankis reprezenta monda asocio.

En ĉi tiu oficejo la Konstanta Komitato de Kongresoj (la nomon KKK en 1906 ricevis la Organiza Komitato), kies prezidanto Sebert estis, okupiĝis pri la organizado de la UKoj, pri ties financado, kaj pri eldonado de la kongresa materialo. CO organizis ankaŭ la laboron de la Lingva Komitato kaj ties Akademio (fondita en 1908).

La biblioteko de CO estis fondita por kolekti, bibliografii kaj disponigi librojn, broŝurojn, gazetojn kaj alian materialon pri/en Esperanto. En 1929 Sebert donacis la zorge katalogitan kolekton (3 mil volumoj k 40 mil gazeteltranĉaĵoj) al la biblioteko de la Pariza Komerca Ĉambro. En 1910 Sebert publikigis bibliografian klasifikon por Esperantaj bibliotekoj laŭ la decimala klasifiko akceptita internacie kun lia helpo.

CO ekde 1908 publikigis la Oficialan Gazeton, kiu enhavis la dokumentojn de ambaŭ Komitatoj kaj aliajn dokumentojn, interalie, adresarojn de grupoj, listojn de novaj libroj kaj gazetoj, dokumentojn de fakaj societoj k. a. Krome Sebert kaj Chavet redaktis kaj eldonis jarlibrojn kaj bibliografiojn. CO ankaŭ helpis per mono kaj konsiloj al multaj esperantistaj grupoj kaj entreprenoj, pledis por Esperanto ĉe ŝtataj kaj privataj instancoj.

En 1911 Sebert kaj Zamenhof starigis la reprezentan sistemon de la Rajtigitaj Delegitoj, kiun oficialigis la 7a UK en Antverpeno. Rezulte en la UKoj rajtis voĉdoni nur la delegitoj de la grupoj, kiuj kotizis al CO. Tamen tiuj kotizoj estis tro malmultaj, kaj post la morto de Javal (1907) la funkciadon de CO pagis Sebert, kiu elspezis entute pli ol 200 mil frankojn (temas pri la antaŭmilitaj “oraj” frankoj). En la 9a UK en Berno ĉe CO estis fondita Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (IUES), sed ĝi apenaŭ sukcesis ekfunkcii pro la komenco de la Unua Mondmilito.

Ni nur aldonu, ke, kiel renoma sciencisto kaj akademiano, Sebert prezidis la kunvenon de sciencistoj en la 2a UK en Ĝenevo, kaj post la fondo de ISAE (1907) li iĝis ĝia unua prezidanto.

Helpe al la Majstro

Sebert estis ĉiam je dispono por Zamenhof. Sebert, interalie, malkonsilis al Zamenhof prezenti la homaranismon en la 2a UK, tradukis lian studon Gentoj kaj Lingvo Internacia por la Kongreso de Rasoj (Londono, 1911), kaj konsilis lin dum la Ido-krizo, kiam CO – se uzi la armean ĵargonon – iĝis la ĉefa citadelo en la batalo kontraŭ la reformistoj. Laŭ Edmond Privat “Generalo Sebert ... donacis tiam sian tutan vivon kaj tempon al nia afero kaj restis por nia Majstro sindona kaj nelacigebla konsilanto en ĉiuj praktikaj aferoj” (Esperanto, 1930, №2, p. 40).

En 1985 Itô Kanzi kadre de sia PVZ-projekto kolektis k eldonis en Postrikolto de Ludovikaĵoj kelkajn dekojn da leteroj de Sebert al Zamenhof en la Esperanta traduko (Sebert skribis france), kaj en 1990 sekvis du volumoj de Leteroj de Sebert al Ludoviko, kun la suma amplekso pli ol 500-paĝa. Efektive, kun neniu esperantisto Zamenhof korespondis tiel intense kiel kun Sebert.

Post la Unua Mondmilito

Dum la Unua Mondmilito CO kaj IUES malvigliĝis, sed post la militofino la jam 80-jara Sebert provis reaktivigi ilin. Li iniciatis restarigan kunvenon en Parizo, kiu ne povis akcepti gravajn decidojn, ĉar pro la malpermeso transiri limojn en septembro 1919 nur britoj kaj francoj povis kunveni en CO. Unu jaron poste, en septembro 1920, laŭ propono de Sebert la Ĝenerala Kongreso de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj diskutis en Bruselo la mondlingvan demandon. Studinte raportojn pri la franca, Esperanto, Ido kaj Esperantido (kompromisa projekto de René de Saussure) la kongreso rezoluciis por Esperanto. En 1921 sekvis rezolucio por la uzado de Esperanto en scienco, subskribita de 21 membroj de la Akademio de Sciencoj, inter kiuj estis ankaŭ akademiano Sebert. Similan rezolucion li subskribis ankaŭ en 1924 (entute, 40 subskriboj).

Ĉar post la morto de Bourlet (1913) la Pariza eldonejo Hachette nuligis sian Esperanto-fakon, laŭ iniciato de Sebert la 10an de junio 1919 en Parizo estis fondita Esperantista Centra Librejo, kiu aĉetis la grandajn librostokojn de Hachette kaj Libraire de l'Espéranto kaj komencis sian propran eldonadon.

La Kontrakto de Helsinki

Post la milito komenciĝis traktado de CO kaj UEA pri la reorganizo de la movado. La prezidanto de UEA Hodler eĉ proponis al Sebert la prezidantecon de UEA (Privat E. Historio de Esperanto, p. 99), sed tio ne realiĝis. La solvo estis trovita en la 14a UK (Helsinki, 1922), kiu decidis konservi la du centrojn (landaj asocioj en Parizo kaj individuaj esperantistoj en Ĝenevo ĉe UEA) kaj starigi tegmentan instancon – Centra Esperanto-Komitato (poste Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, ICK).

La Zamenhofa revo pri unu ligo por ĉiuj esperantistoj ŝajnis realiĝi. Anstataŭ la Rajtigitaj Delegitoj kaj IUES la landaj asocioj starigis Konstantan Reprezentantaron (KR). Sebert fariĝis la unua prezidanto de KR; en 1923 lin anstataŭis la brita komercisto John Merchant, kaj Sebert restis honora prezidanto. KKK en 1924 estis likvidita, ĝiajn funkciojn reprenis ICK. La Pariza CO malfondiĝis. La sekva jardeko ĝis 1932–33 estis tre sukcesa por la Esperanto-movado. Finfine, la 85-jara generalo povis ekripozi. Li mortis en Parizo la 23an de januaro 1930 en sia 92a vivojaro.

Alia franca generalo, Louis Bastien, kiu prezidis la Internacian Esperanto-Ligon ekde la krizo de 1936 ĝis la reunuiĝo kun UEA en 1947, sendube havis motivon por diri: “Apud Zamenhof, Sébert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado”.

Aleksander Korĵenkov

Gaston Waringhien pri Sebert

<...> unu el la mondaj aŭtoritatoj pri balistiko, membro de la franca Scienca Akademio, teknika direktoro de potenca ŝtalindustria firmao, pioniro de la elektrotekniko, li prezentis prestiĝan figuron de teoriisto kaj de realiganto. Ĉiam vigla malgraŭ la jaroj, ĉiam juna en siaj entuziasmoj, ĉiam fekunda en planado kaj projektado, li donkiĥote bataladis en la sciencaj medioj, por du tiam malŝatataj aferoj, kiujn li unuigis en sia arda deziro pri raciigo de la homa scio kaj perfektigo de la homa spirito: la Bibliografia Decimala Klasifiko kaj Esperanto, du necesegaj rimedoj disponigi al ĉiu esploranto la rezultojn de la scienca laborado. <...> Malema al diktado, ĉiutage, jam de la sesa matene, li sidis ĉe sia labortablo kaj propramane skribadis sian abundan korespondon, kie respeguliĝas lia ŝato de ekzakteco en la detaloj kaj lia pasia deziro provizi la esperantistaron per efika organizo. Oni ofte, eĉ akre riproĉis al li celi trudordonan centralizadon: sed ĉu centralizado ne estis ĝuste la nepra kondiĉo de larĝa disvastiĝo de la movado, kiel montris la jaroj 1922-36? Kaj estis sufiĉe da simpatiaj trajtoj en lia karaktero, por preteratenti kelkajn troaĵojn.

Waringhien G. Prologo (En: Leteroj de Zamenhof. Vol 1. Paris: SAT, 1948. P. 6-7.

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la artikolo pri generalo Sebert el la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK).

Pli frue aperis:

1. Aleksander Korĵenkov: Zamenhof kaj la movado (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
2. Aleksander Korĵenkov: Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto (La Ondo de Esperanto, 2015, №2)
3. Aleksander Korĵenkov: La “nova energio” de Carlo Bourlet (La Ondo de Esperanto, 2015, №3)


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (20)

Kenigsbergo

Legu la antaŭan, 19an paĝon.
La pli fruaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo.

La somera ofensivo

Komencinte la someran ofensivon de 1944 la trupoj de la 3a Belarusa fronto (grupo da armeoj en USSR) gvidata de generalo Ivan Ĉernjaĥovskij la 13an de julio liberigis Vilnon de la naziaj okupintoj. Post kelktaga regrupiĝo la ofensivo rekomenciĝis, kaj la 1an de aŭgusto la germaniaj trupoj estis forpelitaj el Kaŭno. Post konkero de kelkaj apudlimaj loĝlokoj la ofensivo estis haltigita en la okcidento de Litovio. En tiu periodo la komandantaro de la 3a Belarusa fronto pretigis decidan operacon, dum la germana armeo perfektigis sian defendon.

Pli sude, en la norda Belarusio la 26an de julio estis liberigita Grodno kaj sekvatage ankaŭ Belostoko. La Ruĝa Armeo transiris Nemanon kaj daŭrigis okcidenten ĝis la antaŭmilita ŝtatlimo, forlasita en junio 1941.

Sur la teritorio de la Orienta Prusio estis rapide modernigataj malnovaj fortikaĵoj kaj kreata kampa defendosistemo. Pri defendado estis taskigita la armea grupo Centro komandata de generalo Georg-Hans Reinhardt, poste transformita je la grupo Nordo (generalo Lothar Rendulic).

Orient-Prusia operaco

Ĉernjaĥovskij

Generalo Ĉernjaĥovskij

La Orient-Prusia operaco estis unu el la plej gravaj operacoj en 1945, ĝia celo estis malhelpi flankajn atakojn de la germanaj fortoj el la Orienta Prusio al la ĉefa soldataro de la Ruĝa Armeo impetanta al Berlino. La operaco startis la 13an de januaro 1945 laŭ du direktoj. Armeoj de la 2a Belarusa fronto (komandanto: marŝalo Konstantin Rokossovskij) dissekcis la germanan frontlinion kaj venis de Mława tra la norda Pollando kaj la sudo de la Orienta Prusio ĝis la Balta Maro apud Elbing – fine de januaro la norda parto de la germania militistaro estis tute fortranĉita de Germanio, dum ĝin atakis la 3a Belarusa fronto.

[Generalo Ĉernjaĥovskij]

La antaŭeniro de la 3a Belarusa fronto en la Kenigsberga direkto estis malrapida, la batalojn karakterizis persisto kaj krueleco. La germana defendosistemo inkludis 7 defendoliniojn kaj 6 defendodistriktojn. Aldone densa nebulo kutima en la vintra sezono malhelpis la aktivadon de aviado kaj artilerio. La 18an de februaro en batalo ĉe Mehlsack (nun Pieniężno en Pollando) pereis la 38-jara marŝalo Ĉernjaĥovskij; la komandado de la 3a Belarusa fronto estis komisiita al marŝalo Aleksandr Vasilevskij. Precipe forte kontraŭstaris la plej granda armea grupiĝo ĉe Heiligenbeil (nun Mamonovo en Kaliningrada regiono), tiea vintra-printempa operaco ricevis la nomon Heiligenbeil-a kaldrono. Post la frakaso de la germana armearo ĉe Heiligenbeil, la Ruĝa armeo ĉirkaŭis Kenigsbergon. La Balta mararmeo (komandanto: admiralo Vladimir Tribuc) malebligis venon de helpo el la maro kaj evakuadon de la hitleranoj al Germanio.

La sturmo de Kenigsbergo

Kenigsbergon gardis tri defendoringoj, kiuj estis zorge preparitaj. La unua, ekstera ringo (ĉ. 8 km de la urbocentro) konsistis el 15 fuortoj (ĉiu kun 12-15 kanonoj), tranĉeoj, kontraŭtankaj kaptiloj, pikdratoj kaj minkampoj (la bruna ringo en la suba mapo)). La dua ringo laŭis la urbolimojn (la verda ringo). La internan ringon formis naŭ bastionoj, pluraj turoj kaj fortikaĵoj (la blua ringo), kaj la citadelo.

Strumo de Kenigsbergp

En la germana garnizono estis ĉ. 130 mil armeanoj (inkluzive de 30 mil milicianoj el “Volkssturm”), ĉ. 4 mil kanonoj, 108 tankoj kaj 170 aviadiloj. La 3a Belarusa fronto (kiu enhavis ankaŭ trupojn de la 1a Balta fronto, malfondita post la liberigo de la tri baltaj ŝtatoj) atakis per 137 mil soldatoj (inter kiuj estis mia avo, ukraina soldato Aleksandr Goreckij), ĉ. 5200 kanonoj, 538 tankoj kaj ĉ. 2 mil aviadiloj.

Post kvartaga artileria kanonado kaj aerbombado la 6an de aprilo 1945 komenciĝis la sturmo. Post trarompo de la defendaj ringoj, bataloj daŭris sur la urbostratoj kaj finiĝis la 9an de aprilo per kapitulaco, subskribita de generalo Otto von Lasch, kiu per radio alvokis ĉesigi la rezistadon – pro tio Hitler mortkondamnis lin kaj liajn familianojn. 42 mil germanaj defendantoj pereis dum la sturmo, 90 mil iĝis militkaptitoj.

Kenigsbergo

Militkaptitoj en Kenigsbergo

Okaze de la konkero de Kenigsbergo estis fondita speciala medalo – la sola sovetunia medalo por militpreno de urbo, kiu ne estas ĉefurbo de ŝtato.

Dividi Germanion

La ŝtatestroj de Sovetunio, Usono kaj Britio traktis la postmilitan disdividon de Germanio en la konferencoj, okazintaj en Teherano (decembro 1943) kaj en Jalto (februaro 1945). La definitivajn decidojn akceptis la Potsdama konferenco (ekde la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945). Ĝi decidis, interalie, likvidi la agreseman Orientan Prusion. Ĝi estis dividita inter Soveta Unio kaj Pollando.

1945

Sovetunio ricevis unu trionon de la teritorio kun la urbo Kenigsbergo, kiu administre eniris en Ruslandan Sovetan Federacian Socialisman Respublikon (RSFSR) kun la urboj Tilsit (Sovetsk), Gumbinnen (Gusev), Insterburg (Ĉernjaĥovsk) k. a. Pollando ricevis du trionojn kun la urboj Allenstein (Olsztyn), Elbing (Elbląg), Marienburg (Malbork), Heilsberg (Lidzbark Warmiński) k. a. Krome al Pollando estis donita la libera urbo Dancigo, kiun en 1939 Germanio okupis, kaj regiono ĉirkaŭ ĝi. Litovia Soveta Socialisma Respubliko (re)ricevis la regionon Memelland, kiun Germanio aligis al la Orienta Prusio, kun la urboj Memel (Klaipėda), Heydekrug (Šilutė) k. a.

Halina Gorecka

(Finota)


Iom da geheno

Originala novelo de Miĥail Korotkov

Korotkov

Miĥail Korotkov en sia naskiĝregiono Altajo (2012)

Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehasteme kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.

Kelkaj saĝuloj asertas, ke tiam estis alia tempo. Ne alia epoko, sed la tempo je fizika, Ejnŝtejna senco. Tiam ĝi fluis pli lante. Kaj nun ĝi akceliĝis, kiel dum la rapida ŝakludo. Ne estas tempo por pripensi movojn, oni devas fari ilin. Ni vivas en ia akcelilo simila al sinkrofazotrono. Tiu akcelas korpusklojn, kaj ĉi tiu – la tempon. Mi estas certa, ke tiu problemo – kion faras tiu diabla tempo? – ekscitas sciencistojn kaj filozofojn. Kaj mi estas same certa, ke ili estas malproksimaj de solvo de tiu problemo, sed kiom malproksimaj – mi ne scias. La nuntempa homo havas du alternativojn: aŭ ekdrinki – kaj al vi ĉio estos indiferenta, aŭ vivi normale – kaj vi vivos konstante en tempaj problemoj.

Jen nunmomente mi treege bezonas transiri straton, mi ne havas superfluan minuton por atendi. La transirejo estas malproksime, mi transkuru la straton ĉi tie. Antaŭen!

Aĉ! Diablo ilin prenu, de kie aperis tiu aŭto? Mi ne sukcesas flankensalti, tranĉa jelpo de bremso, mi falas sur la kapoton, trapikanta dolorego – kaj tio estas la lasta sento, kiun mi memoras…

* * *

Mi rekonsciiĝis en tute nekonata loko eksterurbe, tion mi tuj komprenis. Ankoraŭ ne malferminte la okulojn, mi sentis, ke mi kuŝas sur rigida herbo, kaj la nazon frapas akra fetoro de fumo, de tiu fumo, kiam brulas papero, plastaj saketoj, plastaj boteloj kaj ceteraj forĵetaĵoj de la nuntempa homaro. Mi malfermis la okulojn, kaj la ĉirkaŭanta bildo ankaŭ ne ĝojigis min: fumantaj montoj de la jam nomita rubo sub la malalta nuboza ĉielo.

Mi leviĝis. Kien mi iru por savi min el tiu fuma infero? Sed rubaj montoj fumis de ĉiuj flankoj, do, ĉiuj direktoj estis samegalaj. Mi iris iudirekten sufiĉe longe, ĝis kiam la fumo antaŭe komencis maldensiĝi.

Mi venis al rivero kun malpurega bordo, la surfaco de la rivero estis kovrita de la sama rubo. Sur ŝtono ĉe la rivero dorse al mi sidis fiŝkaptisto. Li mem kaj lia fiŝhoko ne faris eĉ moveton. Lia flosileto kvazaŭmortis en eta spaco inter insuletoj de mucida rubo. La fiŝisto impresis malgaje: kota ĉapelo kun pendanta ĉirkaŭrando, tiel same malpura vesto.

– Karulo, – mi vokis lin. – Ĉu vi diros al mi, kie mi troviĝas? Min batfaligis aŭto… Mi timas, ke la kapo estas ne tute en ordo.

La homo rigardis min transŝultre, kaj mi ŝtoniĝis. Estis kialo. Antaŭ mi sidis mia bona konato, preskaŭ amiko, Leo, kiu antaŭ kelkaj jaroj pereis senspure.

– Ha, Johano, – li diris indiferente, kvazaŭ ni nur hieraŭ disiĝis. – Mi sciis, ke frue aŭ malfrue ni ĉi tie renkontiĝos…

– Kion signifas – ĉi tie? – mi ne komprenis. – Kio estas tiu hontinda loko, kaj kial ni devis renkontiĝi en tiu ĉi abomenejo?

– Via kapo vere estas ne tute en ordo. Do, vi ankoraŭ ne komprenis? Ĝi estas infero, amiko. Nu, alivorte – geheno. Ĉu konataj estas la vortoj?

– Ha, ĉu infero? – mi akceptis lian ŝercon. – Sed kie estas kaldronoj kun peĉo kaj la kornohava bando?

Leo riproĉe grimacis.

– Vi ĉi tie eĉ sen kaldronoj lupe hurlos, – diris li. – Elpensis oni idiotecajn kaldronojn… El ĉi tie neniu ja revenis surteren, tial oni fantazias ĉiajn fabelojn. Neniam estis ĉi tie kaldronoj.

– Nu bone, – mi konsentis, daŭrigante la ludon, proponitan de li. – Sed kial mi trafis en la inferon? Ŝajnas, ke mi ne memoras iujn pekojn, ne perfidis mi la dekalogon.

– Ĉu ne perfidis? Sed, ekzemple, la sepan ordonon? Mi nun ne hipokritos, ĉi tie ne estas senco. Do jene, se diri malkaŝe, via Alina estis, nu… ne sufiĉe belforma. Tial, ĉu vi ne rigardis admire virinojn kun pli rondaj pugoj?

– Ahem…

– Nu, vi komprenis. Kaj kio pri ĉiaj ceteraj malgrandaj pekoj? Do, en kian paradizon vi celis?

– Bone, ni supozu, – mi diris. – Ni supozu, ke tio estas vere la geheno. Al mi ĉi tie ne plaĉis tuj dekomence, rubaj montoj, kiuj brulas kaj fiodoras. Kaj per kio ankoraŭ oni punas ĉi tie pekulojn?

– Ho-o-o. Nun mi ĉion rakontos al vi.

Ŝajnis, ke nun li devis, kiel ĉiam estis antaŭe, kontente kaj grimace rideti, eldirante al mi regulan porcion de siaj ekstremaj fantazioj. Sed ne, lia fizionomio restis same senkolora kiel antaŭe. Kaj li rigardis ekskluzive la teron.

– Ĉi tie la tuta sistemo estas tiel pripensita, ke kaldronoj kun peĉo estas superfluaĵo. Jen mi komencos de la unua aĵo, kiun vi vidas. Jen mi kaptas fiŝojn kaj ĵetas ilin sur la bordon. Vi vidas, ke la tuta bordo estas kovrita de la fiŝoj, mi ne bezonas ilin, sed tutegale mi daŭrigas ilin kapti.

Ĉio ĉi jam ne ŝajnis plena absurdo, ia senco en tio estas.

– Sed por kio vi ilin kaptas? Kial elĵetas? – mi demandis, apenaŭ esperante ricevi komprenigan respondon. Leo ĉiam pensis logike.

– Ĉar oni ne povas ilin manĝi, ili estas venenaj.

– Kion signifas – venenaj? Ĉu oni povas sin veneni kaj morti? Ni ambaŭ sen tio estas mortaj. – Tiu lia ludo plu interesis min.

– Jes, mortaj, – malĝoje konfirmis Leo. – Kien ni povas plu morti? Kaj tiun ĉi fiaĵon ni ne manĝas, por ne suferi pro la ventrodoloro.

– Sed por kio do vi kaptas?

– Mi rigardos vin, kiam vi vivos ĉi tie unu aŭ du jarojn. Nu, “vivos” – tion mi diras konvencie, tio ne estas vivo, ni estas jam mortaj. Ĉiu tie ĉi pro enuo ion por si elpensas. Jen mi kaptas fiŝojn. Aliaj diversajn konkursojn elpensas, ekzemple, kiu kraĉos plej malproksimen, kiu estas la plej pigra, kiu plej multe da falsbrando eltrinkos. La triaj batas la fizionomiojn unu al la alia, kaj simila sortimento.

“Kaj simila sortimento”. Aha, normala esprimo de Leo. Tamen estas bone, ke antaŭ mi staras Leo, ne ia lia netaŭga sozio. Nu, Leo. Li ludu, li ĉiam ludis, tia estas lia hobio. Sed la tuta ĉirkaŭaĵo tre ege kategorie ne plaĉas al mi, ju plu des pli.

– Nu, kompreneble, – mi diris, – do, enuego. Kaj la loko ĉi tie estas abomena. Vi tranombris al mi, kion oni ĉi tie faras pro enuo. Sed vivi en konstanta enuo aŭ male – tio dependas ja de la homo mem. Kelkaj, kiel vi kaj mi, legas saĝajn librojn, ĉiutage ili ricevas admirojn kaj eltrovojn, kaj de tago al tago ilia vivo estas pli interesa, por ili ĉiam mankas tempo, sed aliaj ne scias, kiel “mortigi” la liberan tempon.

– Vi, Joĉjo, ĉiam ankoraŭ konsideras vin tera loĝanto. Memorfiksu por la komenco: ĉi tie forestas saĝaj libroj, kaj libroj entute. Kaj ĵurnaloj forestas, krom unu. Kaj eĉ tiun vi ne legos – tro naŭza ĝi estas.

– Kiel vi vivas sen libroj?

– Ho. Forgesu la vorton “vivi”, ni vivis tie, sed ĉi tie…

– Kio estas ĉi tie?

– Ĉi tie estas infero. Ĉu vi iam pensis, kial oni sendas kelkajn en la paradizon kaj aliajn en la inferon? Kial ĉio estas tiel establita?

– Ahem… Ne, mi ne havis superfluan tempon.

– Nu, do pensu ĉi tie. Ĉi tie vi havos pli ol sufiĉe da superflua tempo, ĝis la Lasta Juĝo. Kaj kiam ĝi estos – neniu scias. Eble – neniam. Jen sidu ĉi tie kaj pensu. Vi havas senfinon da tempo.

– Leo, – mi diris kun ekspiro. – Vi ĉiam estis diableto. Vi ĉiam instruis min: kredu neniun, homoj pli alkutimiĝis vivi per mensogo, ol per vero. Vero estas ne interesa pro sia senartifikeco, sed mensogo estas multbranĉa kaj alloga. Vi edukis min: kredu neniun, ne kredu eĉ min, lernu mensogi, aliel vi pereos en ĉi mondo. Do jene, mi nun dubas: eble vi ĉion ĉi mensogas al mi. Kiel vi povas pruvi, ke tio ne estas viaj ĉiamaj mistifikoj?

– Ha, por kiu diablo mi cerbumos pri iaj pruvoj? Neniel mi nun pruvos. Sed kiam vi iom da tempo ĉi tie “vivos” – vi mem konvinkiĝos.

Jes, mi kiel ĉiam havas nenion por kontraŭstarigi al lia logiko.

– Pasos iom da tempo, kaj vi konvinkiĝos, – daŭrigis Leo. – Sed por ke vi havu pli malmulte da seniluziiĝoj, mi al vi tuj diros, ke ĉi tie forestas ĉio kutima por ni. Ĉi tie forestas libroj, bibliotekoj, teatroj, bildgalerioj, ĉia muziko, krom ebriaj kantaĉoj; forestas bela naturo, belaj virinoj, bona vino…

– Bona vino forestas. Ĉu estas do malbona? – interesiĝas mi kun rikano.

– Ho, vi jam komencas kompreni. Fiaĉa vino, aĉa biero, falsbrando estas ĉi tie – superdrinku, banu vin en ili. Sed ni tion ne trinkas. Se vi trinkas vespere – poste vi dum semajno vomas, malbenas ĉion.

Ŝtono sur mia animo iĝis pli kaj pli peza. Leo estas fantaziulo, sed tiel kohere elpensi improvize eĉ li apenaŭ povus. Krome, tiuj rubaj montoj, fetora rivero… Kaj Leo similas al viva kadavro, vestita per ĉifonoj. Ĉio tre memorigas la gehenon. Ŝajnas, ke Leo ne mensogas.

Nu bone, kion li respondos al tio:

– Kiel kompreni? – mi diris. – Vi kaj mi bezonas, certe, bibliotekojn, teatrojn, sen ili nia vivo estus infero. Sed kiu dum la tuta vivo trinkis ĉian aĉaĵon, kriaĉis ebriajn kantojn kaj batis fizionomiojn – por li kia infero estas ĉi tie? Por li tio estas paradizo.

– Por tiuj ili preparis alian lokon. La infero havas diversajn rondojn. Estas infera rondo, en kiun tiuj diboĉuloj trafas. Ili tie falsbrandon ne vidas. Oni devigas ilin legi librojn. Kaj ne firomanojn, sed verkojn de Spinozo, Kantio, Hegelo. Vi kaj mi tion plezure legus, sed oni trudas al ni alion. Jen vi, mi opinias, en la surtera vivo ne spektis “dramseriojn”, ĉu?

– Nature.

– Sed tie ĉi vi spektos.

– Pro kiu miskompreno?

– Pro tiu, ke oni donos al vi telekeston, kaj en ĝi estos nur tiuj dramserioj. Kaj krome – ne-ni-o. Vespere sortimento de amuzoj estas neabunda. Aŭ kesto kun dramserio, aŭ naŭza falsbrando. Vi kion elektos? Oni povas ankoraŭ en ia pugnobatalo partopreni. Nu, ankoraŭ estas ludkartoj, domeno por oldaj kaproj.

– Brr, – mi diris. – Jes, vole nevole oni gapos la keston. Estu eĉ dramserio.

– Sed la plej koŝmara aĵo ĉi tie estas degeneruloj.

– Ĉu tiuj, kiuj pro tia “vivo” tute freneziĝis?

– Eble. Neniu scias, kio ili estas kaj de kie aperis. Eble, ili estas estintaj homoj, sed ili malmulte similas homojn. Ili estas proksimume viaj skorioj, nur la nomo estas alia. Ili ne povas, certe, mortigi iun, nin mortigi jam ne eblas. Sed bategi tiel, ke poste viaj ripoj dum monato kunkreskiĝos – tio estas ilia ĉefa amuzo. Nu, ili palpserĉos poŝojn, se oni havas ĵetonojn por falsbrando – ili la ĵetonojn forprenos.

– Por kio? Vi diris ja ke post la falsbrando estas tre malfacile resaniĝi.

– Sed ili estas degeneruloj. Je ili falsbrando influas alie. Por ni la falsbrando estas ja unu el punoj, sed ili mem estas puno. Normalaj loĝantoj laboras, ili pro tio ricevadas ĵetonojn. Por manĝaĵo, ĉifonoj kaj falsbrando. Sed degeneruloj ne laboras, per kio ili ekzistas, mi ne scias. Verŝajne jen el tiu rubo elfosas diversan aĉaĵon.

– Ĉu estas ia savo de ili?

– Strangulo vi estas. Kiu savos vin en la infero? Savu vin mem, nur se vi povos, kaj tiel, kiel vi povos.

– Vi diris ion pri laboro. Ĉu oni ĉi tie laboras?

– Nu… Tio havas alian sencon. Laboro kiel senco kaj enhavo de la vivo – ne. Laboro ĉi tie estas ankaŭ unu el punoj. Ekzemple, vi dum duontago rulas ŝtonon sur monton, kaj ĉe la supro la ŝtono ruliĝas malsupren. Aŭ antaŭtagmeze vi fosas kanaleton, kaj posttagmeze enfosas ĝin. Kaj ceteraj stultaĵoj.

Mi komprenis finfine, kial Leo memorigas al mi vivan kadavron. Dum la tuta konversacio li eĉ unufoje ne ridetis, ne montris iajn sentojn, ne levis la okulojn de la tero. Estas nenia radio de espero por pli bona estonteco. Ĉu post kelkaj jaroj ĉiu perdas ĉion homan?

En tiu tempo post rubaj montoj aŭdiĝis laŭtaj, plej verŝajne ebriaj voĉoj.

Leo stariĝis de la ŝtono, sur kiu li sidis, kaj la fiŝhoko falis el liaj manoj. Lia vizaĝo blankiĝis kiel kreto, en la okuloj estis panika teruro – la unua emocio dum la tuta tempo.

– Nun, Joĉjo, vi pasos, ni diru, batalan baptadon, – li diris, apenaŭ movante la lipojn. – Degeneruloj venas.

De post la monteto eliris kriplaj estaĵoj, memorigantaj homojn. Ili estis kvin aŭ ses. Purpur-bluaj muzeloj, vilaj haroj kaj barboj, malpuraj ĉifonoj. Ŝajnis, ke ili devas naŭze fetori, sed mi sentis nenion similan, verŝajne tial, ke stinko sen tio ĉion ĉirkaŭe superplenigis.

La unua el venintaj paŝis al mi, eligis ian grunton kaj kunforte elĵetis pugnon en mian nazradikon. Mi tuj senkonsciiĝis… …

* * *

Mi apertis la okulojn kaj vidis, ke mi kuŝas sur lito en nekonata ĉambro. Dum mi penis kompreni, kion ĉio ĉi signifas, malfermiĝis la pordo kaj eniris junulino en blanka kitelo. Mi kuŝis kaj nekomprene palpebrumis.

– Ho! – diris la junulino. – Finfine vi rekonsciiĝis!

– Kie mi estas?

– Kompreneble kie, en traŭma malsanulejo.

– Ahem, ili ĉi tie ankoraŭ traŭman malsanulejon havas.

– Kiu – ili?

– Nu, tiuj, la geheno.

La junulino gaje ekridis.

– Ĉu la geheno? – daŭrigis ŝi ridante. – Nu, tion ni ne permesos. Ha, ha, ni eĉ ne atendis, ke vi evidentiĝos tia ŝerculo.

En mia kapo ekmovis sin malforta espero. Ĉu tio vere estis nur koŝmara sonĝo? Leo ja diris, ke tie forestas belaj virinoj, sed la flegistino plene tion dementas.

– Kara nia malsanulo, – ŝi karese daŭrigis. – Por ni ne estas pli granda ĝojo ol tio, kiam trafintaj al ni revenas el tiu via “geheno”.

Ŝi kliniĝis super mi, por desinfekti vundon sur la frunto, kaj en la dekoltaĵo de ŝia kitelo mi vidis belajn junajn mamojn.

Kaj mi komencas iom post iom malblindiĝi. Nu certe! En la geheno tia beleco ne povas ekzisti tutcerte. Sendube, mi estas en nia normala mondo! Mi volis eksalti kaj ĝoje ĉirkaŭpreni la karan flegistinon, sed nur ekĝemis pro doloro.

Jes, tamen min batfaligis aŭto, kia tamen aĉa rampulo estas tiu ŝoforo. Sed kia bagatelo estas tiuj cirkonstancoj en komparo kun tio, ke mi estas finfine ĉi tie!


Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Ĉajkovskij

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский).

Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li estas multe pli ol tio. Same kiel ajna lando estas multe pli, ol nur ties ĉefurbo (nu, krom Vatikano).

Ĉajkovskij havis naturan genion. Tio senrezerve veras, kvankam la samon ĉiam asertas lernolibroj kaj instruist(in)oj, kiuj kutime diras iujn stultaĵojn. En la granda, kvankam ne giganta heredaĵo de la komponisto preskaŭ mankas malfortaj pecoj. La listo de liaj ĉefaj majstroverkoj estas multe pli longa, ol deko da famaĵoj. Eĉ pli: se fakuloj bezonus kompili rangliston de la plej ŝatataj verkoj de Ĉajkovskij, la famaj komponaĵoj estus tie ne en la unuaj pozicioj.

Kio konsistigis lian genion? La fakto, ke li venigis al la plej alta limo, eĉ preskaŭ absurdigis la romantikan tendencon, kiu fakte estis strebo fari la muzikon plejeble preciza ilo por transdoni la homajn emociojn. Aliaj komponistoj laboris, serĉis, perfektigis la muzikan lingvon, foje havante signifajn sukcesojn. Kaj jen aperis Ĉajkovskij, kiu decidis dediĉi la vivon al la muziko jam estante plenaĝa. Li jam havis profesion de juristo. Li estis la homo kun (ŝajne) tute averaĝaj muzikaj kapabloj (la bondezirantoj-“profesiuloj” persvadis lin ne studentiĝi en la konservatorio – por ne aspekti ridinda). Tamen Ĉajkovskij aperis kaj la nesolvebla problemo estis solvita por ĉiam. Kvazaŭ li havus subtable maŝinon, kiu reskribus emociojn je muziknotoj! Kiom da multjarcentaj klopodoj sen troa rezulto – kaj jen iu ambicia ne-plu-junulo tuj faras ĉion, kion oni longe strebis. La vortoj, diritaj de Salieri (plume de Puŝkin), ke “la genio sankta… misvenas la kapon de folul', de l' vanta dand'” (traduko de Aleksander Korĵenkov), aplikeblas al Ĉajkovskij eĉ pli, ol al Mozart. Kvankam, certe, tio estas nur fikciaĵo. Neniu el ili estis reala “vanta dando”.

Probable Ĉajkovskij ne estas la plej granda komponisto en la historio, sed certe li estas la plej granda romantisma komponisto. Lia merito estas tiom enorma, ke oni eĉ povas sin demandi: kiucele oni aŭskultu alian romantisman muzikon? Verki tiustile post Ĉajkovskij signifas esti lia epigono. Kaj ĉar neniu volis epigoni, estiĝis novaj taskoj en la muziko. Tiel Ĉajkovskij mortigis romantismon en la muziko…

Ĉajkovskij

Mirinda melodieco kaj “altrudemo” de la muziko de Ĉajkovskij – almenaŭ de la plej famaj liaj pecoj – faris por li fian komplezon. Pro tio nun nur malmultaj povas kompreni, ke Ĉajkovskij estas komplika komponisto. Neelteneble, koŝmare komplika. Kiel oni entute povas kompreni tion, kion li verkis?! La klaraj, memorfikseblaj motivoj estas ne pli ol bombona kovraĵo. Malantaŭ ĝi kaŝiĝas io grandioza. Sed ja tre malmultaj rigardas trans la kovraĵon. Allogita de la bela melodio, aŭskultanto opinias, ke li jam aŭdis ĉion. Sed ne estas ĉio, eĉ ne estas la plej grava. La plej grava malkovriĝas, kiam oni, postvivinte la unuan impreson, ekcerbumas pri tio, kion oni ja fakte aŭskultis. Cetere, eĉ homo kiu ne estas mem pianisto, klare komprenas, ke Ĉajkovskij estas tre malfacila por plenumo. Sed samtempe li estas aŭtoro de la “Infana albumo” – fascine rava kolekto de kristale puraj pecoj, kiun ludas ĉiu pianlernanto.

Oni kutimas pensi, ke alloga kaj facile memorfiksebla melodio estas la plej grava trajto de populara muziko, kiu atingiĝas kun neevitebla damaĝo de komplikeco kaj multfaceteco. Komplikeco kaj profundeco ja estas ĉefaj trajtoj de la “klasika” muziko, kiuj atingiĝas nur danke al malfaciliĝo de kompreno de la muziko. Ĉajkovskij sukcesis ne nur kunigi du trajtojn: en lia okazo unu pli fortigas la alian. Ĉi tia ambigueco de la muziko de Ĉajkovskij estas iusenca “gustorekonilo”. Se iu diras, ke ŝatas iun tradicie seriozan kaj komplikan komponiston (ekzemple, Gustav Mahler), tio nenion signifas. La diranto povas jen ŝati Mahler, jen ŝati modon, jen ŝati pretendi saĝecon, jen ŝati nur kolekti muzikdiskojn. Sed se iu diras, ke li aŭ ŝi ŝatas Ĉajkovskij, plej verŝajne tio signifas, ke la homo efektive ŝatas Ĉajkovskij. Kaj aldone – Mahler, kaj ĝenerale la bonan muzikon.

Fojfoje oni mergiĝas en la muzikon de Ĉajkovskij tiom profunde, ke aperas deziro ion legi (taglibron, korespondaĵojn, rememorojn). Tiuokaze leganton atendas multo interesa.

Ĉajkovskij estis tre inteligenta kaj klera homo. Li studis en la Jura altlernejo, poste en la konservatorio. Li regis ĉefajn eŭropajn lingvojn. Li scipovis klare kaj elegante paroli. Junaĝe li kromlaboris kiel muzika kritikisto. Liaj eldiroj pri la muziko, pri samtempuloj-komponistoj estis tre trafaj, precizaj, fajnaj kaj bildoplenaj. Ĉajkovskij estis inter la unuaj, kiuj komprenis skalon de talento de Ĉeĥov kaj vizitis lin, esprimante sian admiron. La tiam juna verkisto estis flatita, ĉar li tre aprezis la kreadon de la je ekzakte dudek jaroj pli aĝa komponisto. Poste “spuroj” de Ĉajkovskij fojfoje aperas en la verkoj de Anton Ĉeĥov. Ekzemple, Jelena Andrejevna (“Onklo Vanja”) pianludas la arion de Lenskij el “Eŭgeno Onegin”. La subkolonelo Verŝinin (“Tri fratinoj”) kantetas la arion de Gremin el la sama opero. Ĉeĥov estas tutmonde fama pro tio, ke en liaj dramoj nenio estas hazarda, ĉio havas sencon. Se Ĉeĥov decidis, ke Jelena pianludu ion el Ĉajkovskij, tio ne povis esti simpla omaĝo al la komponisto. Cetere, ankaŭ omaĝoj estis, sed rektaj: Ĉeĥov dediĉis al Ĉajkovskij unu el siaj rakontokolektoj.

Aldone, se baziĝi sur la rememoroj, Ĉajkovskij estis tre bonkora kaj helpema. Neniu poste rakontis ion malbonan pri li. Li nur helpis – per vortoj kaj faroj.

Lastatempe oni multe spekulas pri la seksa orientiĝo de la komponisto. Tio estas des pli naŭza, ĉar oni ankaŭ provas malkovri kaj konstati, ke li ne estis gejo. Verŝajne, en la korektita portreto Ĉajkovskij aspektus por iuj pli deca aŭ pli akceptebla. Sed la muzikon verkis ne “korektita” homo. Ĉajkovskij jes estis gejo, sed ĉu tio almenaŭ duonprocente gravas?

Gravas tio, ke lia inklino havis tre fortan kaj, verŝajne, unikan influon je lia verkado. Lia muziko danke al tio fariĝis pli impresoplena, pli emocia kaj pli esprimoriĉa. Li verkis pri blindeco kaj senanimeco de la homa naturo, pri la soleco, pri timo de la morto, pri malreciproka amo, pri deprimo. Tio estas aferoj, kiuj tuŝas ĉiujn homojn, sendepende de iliaj personaj ŝatoj aŭ deziroj. Ĉiu homo povas multon kompreni pri la vivo kaj la amo danke al Ĉajkovskij. Kie li ĉerpis inspiron, estas nur lia privata afero.

Ĉajkovskij estis granda “noviganto”. Nun tio aspektas iom surpriza, ja li nun ŝajnas esti tiom tradicia, konservativa, eĉ parte banala. Sed tio nur pli bone pruvas la revolucion, kiun li okazigis. Liaj samtempuloj opiniis lian muzikon kia ajn, sed ne banala. Ĉajkovskij signife kontribuis al la ŝanĝo de la opero kaj baleto, sed lia rolo en evoluigo de simfonio, orkestra suito, multinstrumenta konĉerto, piana miniaturo, kanta romanco estas ankoraŭ ne definitive komprenita.

Grigorij Arosev


Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan'. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Maragan

La amatora muzika grupo Maragan' ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de la grupo aliri la Esperantan publikon per registraĵoj. La albumon konsistigas 11 kantoj, el kiuj kvin estas plene originalaj, kvankam tradici-sonaj; kelkaj kantoj uzas la muzikon de tradiciaj kantoj aŭ dancoj okcitanaj, napolaj kaj sudfrancaj. Enestas ankaŭ la Esperanta versio de La paliso (L'Estaca) de Lluís Llach, unuafoje prezentita en Esperanto en 1979 fare de Marĉela Fasani.

La muziko estas ĝenerale agrabla kaj eĉ iom ĉarma: sonas kontrabaso, gitaro, violono, tirharmoniko, akordiono kaj kelkaj simplaj perkutiloj, do la tradicieco de la sono estas senriproĉa. La kvalito de la prezento estas tre bona, la kantistino posedas plaĉan voĉon kaj klaran prononcon. Atentinda specifaĵo estas la fakto, ke en kelkaj kantoj oni uzis nur la bazon de la tradiciaj muzikaĵoj, dum la melodioj kaj tekstoj estis novkreitaj fare de la grupanoj. La tekstoj de la pli multaj kantoj prezentas siaspecan poezion de situacioj, “poezion de observado”: tute rutinaj kaj kutimaj viv-okazaĵoj iĝas por la aŭtoroj fonto de inspiro por kruci la tradiciajn muzikojn kaj modernajn mond-perceptojn. Bedaŭrinde, la tekstoj plejparte ne riĉas je poezieco; eĉ tiel necesaj poeziaj atributoj kiel rimoj kaj ritmo ofte mankas. Gramatike la tekstoj estas tute akcepteblaj, kvankam la ĉiama plago de la Esperantaj aŭtoroj – perditaj akuzativoj – jen kaj jen fuŝetis la bildon ankaŭ ĉi tie.

La maniero parencigi la tradiciajn muzikojn kun freŝaj tekstoj kaj novaj melodioj estas iagrade interesa kaj nekutima, sed la rezulto, se provi prijuĝi la albumon entute, estas iom pala – memorindaj kaj frapaj melodioj mankas. La disko bone sonas “fone”, sed neniu kanto intime tuŝis min persone nek postlasis iun evidentan spuron en la memoro. Mankas al la albumo iu specifa vervo, iu individua allogeco (kiun eble posedas la vivaj koncertoj de la grupo). Ĝi certe plaĉos al la ŝatantoj de la tradiciaj motivoj, sed la plimulto de la Esperantaj muzikemuloj laŭ mia supozo trovos la albumon iom tro simpla kaj sena je la povo vere kapti la atenton de la aŭskultanto (tiom pli kompare al aliaj Esperantaj muzikaj grupoj, praktikantaj similan sonon kaj uzantaj la tradiciajn popolajn motivojn).

Paŭlo Moĵajevo


Abunda torento

Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p.

Blanke

La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al la fortika, diligenta, kuraĝa antaŭenirado de niaj plej seriozaj kleruloj. Ili konas kaj sekvas la lingvon. Ili konas kaj sekvas la progreson sur la priaj fakterenoj en la ĝenerala scienca mondo. Ili kuraĝas aperigadi la Esperantan fenomenon, detale kaj respondece, sur la ekranoj serioze traktataj de la fakuloj. Ili estas, kaj ĉiam estis, malabundaj, kaj prezentis siajn laborojn ĉefe en etnaj lingvoj kaj nur foje en Esperanto, pro la bezonoj de la celpubliko. Tial estas ŝlosile, ke oni daŭre kunligu iliajn laborojn almenaŭ rigore registrante ĉion aperantan lige kun Esperanto sur la diverslingvaj fakaj ekranoj.

La bibliografian registradon de tiaj rikordoj Detlev Blanke ikone faradis kaj faradas sur kolosa skalo, kio en si mem sufiĉus por marki lin kiel korifeon. La fakton, ke li estas ankaŭ pinta interlingvisto, ni devus ne bezoni eksplicite mencii. Sed la generacio nun kreskanta ĉerpas siajn konojn el la retaj reliefaĵoj. Tial mi aŭdacas rediri ion bonege konatan al la generacioj paperaj, ekmalaperaj.

Tiu ĉi verko prezentas dulingve la abundan torenton da libroj, artikoloj, notoj, publicaĵoj, per kiu Blanke prezentis sian laboron, prezentis la laborojn de tiuj al ĉi tiuj kaj inverse, formulis kaj apogis starpunktojn… pli ĝenerale dirite, vivis la vivon de aktivulo okupanta severe defian geopolitikan niĉon. Li transformis la defion en avantaĝon – kiel atestas la ĉi tie recenzata silenta orkestra spektaklo en formato bibliografia.

Ni elektu kiel specimenon la paĝon 115. Ero 550, germanlingva, pri “sciencaj aspektoj de tradukado kaj interpretado en planlingvoj, resp. el Eo”, kiu aperis, 1990, en la aktoj de la unua internacia konferenco pri la tradukologio kaj la trejnado de interpretistoj, 1988. Ero 551, germanlingva “konkluda raporto pri la interlingvistika agado kadre de la 14-a Internacia Kongreso de Lingvistoj, 1987 en Berlin/GDR” (Blanke kunaŭtoris kun Sergej N. Kuznecov kaj Ronald Lötzsch), en la aktoj de tiu kongreso, 1990. Ero 552, Esperante, raporto pri “Kandidatiga disertacio pri interlingvistika temo en ĈSSR”, enfokusiganta la verkinton Stanislav Košecký, aperinta en 1990 en der esperantist. Ero 553, germane, “interlingvistiko en GDR, bilanco kun bibliografio”, aperinta en 1990 en der esperantist.

Legantojn ne konantajn la tradukologion mi devas informi, ke la germana komunumo de tradukologoj okupas pintan pozicion sur la internacia scenejo de tiu fako. Kaj hazarde ĝuste la orientgermanaj tradukologoj aspektis modelaj al anglalingva korifeo de la fako, Peter Newmark. Tio, ke Blanke sukcesis en tiu geopolitike notinda lando prezenti la laborojn el nia “verda geto” al internacia konferenco en la formiĝaj jaroj de la nuntempa teoriaro de la tradukologio, estas atingo pli grava, ol la plimulto de la kutimaj komentantoj en nia movado havas la okazon konstati.

Simile en la lingvoscienco – la malfruaj 1980aj estis tempo de tre grandaj dialogebloj inter diversaj konceptoj de tiu por ni ŝlosila fako, kaj Berlino estis atentinda okazo por renkontiĝoj ne organizeblaj aliloke. Eroj 552 kaj 553 litote indikas, kiom da surloka laboro Blanke senĉese faradis por fosi la sulkon de la interlingvistiko neniel nur lige kun la propra verkado.

Tamen ne nur por konatiĝi kun la atingoj de Blanke mem ni uzu ĉi tiun referencan verkon. Sur p. 130, ero 678 donas aliron al la germana artikolo “Rudolf Carnap über Plansprachen” (la Esperanta klarigo tekstas “la filozofo Carnap estis esperantisto kaj membro de UEA, liaj spertoj kaj opinio pri Eo”) aperinta en Interlinguistische Informationen en 1994. En Kolkato ĉi-momente iuj matematikistoj kaj filozofoj okupiĝas pri debato inter Carnap kaj lia samtempulo Kurt Gödel rilate al la matematiko kaj la homaj lingvoj. Lige kun tiu diskuto, mi kaptis la okazon ligi tiun fadenon al la nia, bengallingve atentigante niajn fakulojn pri la faka graveco de Esperanto en la teoria renkontiĝejo de la matematiko kun la prilingva pensado. Homoj provantaj fari tian ĉi intervenon – ĉu lige kun Carnap, ĉu kun alia figuro – multon gajnos el la bibliografio de la enciklopedieca erudiciaĵaro de Blanke.

Komenti kelkajn aŭtomate forigeblajn tajperaretojn (p. 18, linio 13, ekde de 1957ekde 1957; p. 21, linio 12, origintajnoriginintajn; p. 26, linio 10, ĉujĉiuj; bliografiobibliografio; p. 145, linio 3 de sube, P riPri) estas nur priparoli “folion rustan en kronverdo laŭra”, se reeĥi komenton de Kalocsay pri Waringhien. Ankaŭ tiel gigantaj plenumantoj kiel Waringhien kaj Blanke estas homoj. Estas home, ke eĉ ili eraretas foje.

Mi plenvoĉe kantas odon al montogrimpanto, kian ni ne baldaŭ vidos aliloke, kaj invitas al kunlaboro tiujn retajn kolektivojn, kiuj pripensas, kiamaniere do grupoj da kunagantaj entuziasmuloj povos kune ripeti kaj daŭrigi tiajn atingojn, eĉ se ili ne havas la spirhaltigan unuopulan energion kaj pridetalan atentkapablon de Detlev Blanke. Evidente la unua paŝo en tiu pripensado devos esti konatiĝi kun la metodoj kaj laboriloj de la nesufiĉe prikantita brigado, kiu liveradas al Modern Languages Association por aperigo en ties ĉiujara referencilo modelan kolekton de eroj pri Esperanto kaj la interlingvistiko. (Blanke, kiu kontribuis al MLA 1992–2011, kaj Tonkin, 1980–2011, estis elstarigitaj de MLA mem kiel “eminentaj bibliografoj”; sed menciindas ankaŭ la kontribuoj de Willem A. Verloren van Themaat, 1979–1989, Jane Edwards, 1984–1998, kaj la fakto, ke ekde 2012 la laboron ŝoforas Wim Jansen.)

Sendube universitataj katedroj, sub la zorgo de Koutny aŭ de Gobbo aŭ de diversaj aliaj laborestroj, okupiĝas ĝuste pri tiu labortereno, dum vi legas ĉi tiujn vortojn.

Probal Dasgupta


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. – [Recenzoekzemplero].

Littera scripta manet: Serta in honorem Helmar Frank / Editor Věra Barandovská-Frank. – Paderborn: Institut für Kybernetik; Dobřichovice: KAVA-PECH, 2013. – 728 p., il. – [Donaco de Věra Barandovská-Frank].

SES 2014 RU: Programlibreto. Somera Esperanto-Studado, Koltiŝevo, 2014. – [M.]: [MASI], 2014. – 20 p., il. – [Donaco de MASI].

Ŝevĉenko, Dmitrij; Striganova, Anna. Subtera suno: Fabelaj noveloj. – M.: Impeto, 2014. – 144 p.; 500 ekz. – [Aĉeto].

Власов, Дмитрий Валерьевич. История применения эсперанто в России: печать, радиовещание, переписка, самиздат: Монография. М.: Импэто, 2014. – 408 с., ил.; 300 экз. – [Aĉeto].


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno, 2015/1;
Esperanta Finnlando, 2015/1;
Esperanto Aktuala, 2015/2;
Esperanto aktuell, 2015/1;
Esperanto, 2015/1;
Informilo por Interlingvistoj, 2014/4;
Juna Amiko, 2015/1;
Kontakto, 2014/6;
La Gazeto, 2015/176;
La KancerKliniko, 2015/153;
La Lanterno Azia, 2015/2;
La Ondo de Esperanto, 2015/3;
La Sago, 2015/105;
Monato, 2015/2,3;
Norvega Esperantisto, 2015/1;
Pola Esperantisto, 2015/5;
REGo, 2015/1;
Scottish Esperanto Bulletin, 2015/1;
Sennaciulo, 2015/1-2;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2015/1;
Svisa Espero, 2015/[0].


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №4-5 (246-247)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.