La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №12 (254)

Birstonas

Sur la kovropaĝo de la lasta ĉi-jara Ondo estas foto de la Kantia insulo en Kaliningrado, kiun Halina Gorecka faris iun someran matenon el la supro de la domo apuda al nia redakciejo. Ŝi rezervis la foton por anonci la lastan parton de sia 22-parta ciklo pri la historio kaj nuntempo de la Sukcena Lando.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Aleksander Korĵenkov. Litovio: Grava renkontiĝo
  • Chielismo. Ĉinio: Komerci per Esperanto
  • Etsuo Miyoshi. Monda Pupfestivalo 2015
  • José R. Tenorio. Loko kie oni ne vidis la maron
  • Sibayama Zyun’iti. Espero trans la katastrofo
  • Xavi Alcalde. Sukcesa kongreso en Katalunio
  • Ángel Arquillos. Kongreso en la urbo de Ŝereo
  • Alois Eder. Lernmetiejo trejnis kursgvidantojn
  • Heinz Wilhelm Sprick. Vojaĝo al estonteco
  • Nekrologoj
  • Intervjuo en Kaŭna semajnmagazino
  • Elżbieta Frenszkowska. Olsztyn: Esperanto por lernejanoj
  • Andrzej Sochacki. Lingvo sen limoj
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

ARKIVO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Kvizo pri sigloj
  • Ho, tiuj infanoj!
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Fotoraportoj (S.A., Andrzej Sochacki, Chielismo Wang Tianyi)
  • Kolofono

Decembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

Decembro

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 375 jaroj (1640) duko João de Braganza estis proklamita reĝo Johano IV de Portugalio – la Iberia Unio ĉesis.

2. Antaŭ 25 jaroj (1990) la japana ĵurnalisto Akiyama Toyohiro kiel ekipano de la spacŝipo “Sojuz TM-11” iĝis la unua japana kosmonaŭto kaj la unua kosma turisto en la mondo.

Witt

3. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Katarina Witt (1965-), orientgermana artosketistino, dufoja olimpika ĉampiono (1984, 1988), kvarfoja mondĉampiono (1984, 1985, 1987, 1988).

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Friedrich Christian Anton “Fritz” Lang (1890-1976), elstara germana mutfilma reĝisoro.

6. Antaŭ 775 jaroj (1240) la mongola armeo de ĥano Batuo konkeris Kievon.

Sibelius

8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Jean Sibelius (1865-1957), sved-devena finnlanda komponisto.

9. Antaŭ 25 jaroj (1990) Lech Wałęsa estis elektita prezidento de Pollando.

10. Tago de Homaj Rajtoj.

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Carlos Gardel (1890-1935), argentina kantisto, komponisto kaj aktoro, la plej grava figuro en tango.

Sinatra

12. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Francis Albert “Frank” Sinatra (1915-98), usona kantisto kaj aktoro.

14. Antaŭ 25 jaroj mortis Friedrich Reinhold Dürrenmatt (1921-90), germanlingva svisa verkisto kaj dramaturgo.

15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta libro.

Antaŭ 125 jaroj usona polico murdis la siuan tribestron Tatanka Iyotanka (Sidanta Bizono, ĉ. 1831-90).

16. Antaŭ 50 jaroj mortis William Somerset Maugham (1874-1965), brita verkisto kaj dramaturgo, agento de la brita sekretservo SIS/MI6 (i. a. en Ruslando, 1917).

18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis J″zsef Miletz (1865-1915), hungara esperantisto, fondinto (1901) kaj prezidanto de la unua E-grupo en Budapeŝto.

Antaŭ 75 jaroj (1940) estis akceptita la plano Barbarossa, laŭ kiu la nazia Germanio devus venki Sovetunion dum somero-aŭtuno 1941.

Piaf

19. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Édith Piaf (Édith Giovanna Gassion, 1915-63), franca kanzonistino kaj aktorino.

Antaŭ 100 jaroj mortis Alois Alzheimer (1864-1915), germana psikiatro, esplorinto de la senila demenco (“malsano Alzheimer”).

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aziz Nesin (Mehmet Nusret, 1915-95), turka verkisto, humuristo, publicisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Kunĉo Valev (1919-90), bulgara instruisto kaj esperantisto, sekretario de BEA kaj redaktoro de Bulgara Esperantisto.

21. Antaŭ 75 jaroj mortis Francis Scott Key Fitzgerald (1896-1940), usona verkisto, precipe pri la “usona jaza epoko”.

22. Solstico.

Sturmo de Izmailo

Antaŭ 225 jaroj (1790) la ruslanda armeo de Suvorov post kelkhora sturmo venkoprenis la “nesturmeblan” turkan fortreson Izmail.

23. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jean-François Champollion (1790-1832), franca orientalisto, kiu deĉifris la egiptajn hieroglifojn.

Kristnasko

25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

26. Antaŭ 125 jaroj mortis Heinrich Schliemann (1822-90), germana entreprenisto kaj arkeologo, famiĝinta pro esploroj en Trojo kaj Mikeno.

27. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salman Khan (1965-), barata filmaktoro kaj TV-gvidanto.

29. Antaŭ 125 jaroj (1890) usona armeo masakris pli ol 150 siuajn indianojn ĉe Wounded Knee.

30. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), brita verkisto, Nobelpremiito (1907).


1000!

La Balta Ondo

La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo.

La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1587 temaj etikedoj. La legantoj skribis 2023 komentojn.

En aŭgusto 2011 ĉe La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Kompreneble, robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo”.

Ekde aŭgusto 2011 en nia retejo okazis 343 mil 543 paĝovizitoj (hits). Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 223 mil 427 fojojn estis vizititaj konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ WordPress).

En la listo de la plej vizitataj artikoloj daŭre plej supre estas Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto de Dennis Keefe, kiu estas sendube la plej furora el ĉiuj artikoloj en La Balta Ondo.

Sekvas la listo de la 25 plej popularaj tekstoj en nia retejo.

1. Dennis Keefe: Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1) 3411
2. Aleksander Korĵenkov: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 1316
3. Grigorij Arosev: Postprezidaj meditoj 1297
4. Aleksander Korĵenkov: Kie kongresi post tri jaroj? 1255
5. Komitatano Z: Hundoj bojas, karavano vojas 1164
6. [Aleksander Korĵenkov, Flo Martorell]: Katastrofo ĉe Vinilkosmo 1151
7. Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj 1102
8. Trevor Steele: Ĉu malesperi? 1087
9. Halina Gorecka: La hobito reaperis 1044
10. Zlatko Tišljar: Josip Broz Tito (Nia trezoro) 1038
11. Grigorij Arosev: Kio estas la reala trezoro de REU? 1020
12. José Antonio Vergara: Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” 1012
13. Halina Gorecka: Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012 967
14. Andreas Künzli: Baudouin de Courtenay (Nia trezoro) 954
15. Pascal Dubourg Glatigny: Rutino: la plej forta malamiko de esperanto 943
16. Halina Gorecka: BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena 942
17. Dennis Keefe: Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2) 924
18. Russ Williams: Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo 924
19. Komitatano Z: Ĉu io nun estas nova? 923
20. Giorgio Silfer: La Esperanta Civito progresas al nova etapo 906
21. Aleksander Korĵenkov: La Unua Libro 905
22. Aleksander Korĵenkov: Lev Tolstoj (Nia trezoro) 904
23. Mark Fettes: Strategio, en kiu Kapabligo kernas 869
24. Tolkien en Esperanto: Nova e-libro 868
25. Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi” 831

La kalkulilo ebligas vidi la landojn, en kiuj estas registritaj la vizitantoj. Plej multe, nature, la novaĵretejo vizitas ruslandanoj, kaj Usono estas en la dua loko. Entute, almenaŭ en 167 landoj estas almenaŭ unu persono vizitinta nian retejon.

Jen la listo de la 12 plej vizitantaj landoj:

1. Ruslando 76830
2. Usono 41428
3. Francio 19063
4. Germanio 18338
5. Hispanio 15557
6. Ukrainio 12212
7. Pollando 10770
8. Ĉinio 10094
9. Brazilo 9623
10. Nederlando 6356
11. Japanio 6092
12. Litovio 5927

La listo ne estas absolute fidinda, ĉar 27 mil 217 vizitoj estas faritaj el neidentigitaj landoj, kaj 14 mil 918 vizitoj havas Eŭropan Union kiel la landon.

Aleksander Korĵenkov
kiu ĵus verkis la 1001an artikolon por La Balta Ondo


Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento

Kirkilas

La 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio“, okazontan la 28-29an de julio 2016 en la Slovakia urbo Nitra, kie tiutempe okazos ankaŭ la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en la periodo kiam Slovakio prezidos Eŭropan Union.

La konferencon organizos fakultato de mezeŭropaj studoj de Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitra partnere kun Instituto de hungara lingvistiko kaj finn-ugraj studoj de Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en Budapeŝto, Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando), Universitato de Suda Bohemio en České Budějovice (Ĉeĥio) kunlabore kun Ministerio pri eksterlandaj kaj Eŭropaj aferoj de Slovakio. La konferencon kunorganizos Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

Al la konferenco estas invititaj, interalie, prof. Robert Philipson (Danlando), prof. Davide Astori (Italio), prof. François Grin (Svislando), prof. Ulrich Ammon (Germanio), prof-ino Ina Druviete (Latvio) kaj prof. Edmund Wittbrodt (Pollando). Unu el ĉefparolantoj estos la Litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. Vytenis Andriukaitis eventuale parolos en Esperanto. Ĉi tiu konferenco estas iaspeca daŭrigo de simila konferenco, okazinta en 2006 en Bratislavo.

En la renkontiĝo temis ankaŭ pri diversaj aspektoj de helpo al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos en julio 2016 en Birštonas, interalie, pri eventuala alta protektanto de BET-52. Estis traktita la temo de financa helpo de la Litovia ŝtato al BET-52, konkreta sumo baldaŭ estos decidota.

Gediminas Kirkilas delonge subtenas Esperanton. Ekzemple, en 2008 li, kiel ĉefministro de Litovio, estis la alta protektanto de la 1a Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno. La registaro de Litovio sub lia gvido asignis al Litova Esperanto-Asocio 150000 lidojn (pli ol 43 mil eŭrojn) por la organizado de la kongreso.

Aleksander Korĵenkov


Vide el Bruselo

Foto: EP

Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto

Malagnosko de la kataluna lingvo puŝis katalunajn politikistojn kiel Oriol Junqueras al sendependeca politiko (Foto: Eŭropa Parlamento)

Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante negativan naciismon. Tamen ekzistas vigla esperantista movado en Katalunio, kiu nun okupas ĉeftitolojn en Eŭropaj ĵurnaloj pro la sendependiĝaj streboj de ĉi tiu Hispania provinco.

Kiel reagi al tia movado? Malfacilas. Ja ĉiuj opinias surbaze de individuaj kaj komunumaj kialoj. Kiel kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo dum 20 jaroj, mi komence eksekvis la strebojn de Katalunio protekti sian apartan lingvon de la centriga tendenco en Hispanio.

En 2008 mi raportis en La Ondo de Esperanto, kiel Peter Moser, ĝenerala direktoro de la Germana Komerca Ĉambro en Hispanio, argumentis, ke ne estas profitdone uzi la katalunan, kiun parolas pli ol naŭ milionoj da homoj. Moser tiel reagis post kiam la Barcelona futbalteamo decidis ne flugi per Air Berlin, ĉar ĉi tiu germana flugkompanio rifuzis informi katalune pasaĝerojn, kiuj flugas al aŭ de katalunparolantaj regionoj. “Firmaoj interkomunikiĝas kun siaj klientoj en la lingvoj, kiuj estas komprenataj de la plimulto, kiel la hispana en Hispanio”, – klarigis Moser.

En 2010 mi raportis pri la streboj de Katalunio atingi pli grandan agnoskon por sia lingvo je la Eŭropa nivelo. Tio komenciĝis en 2005, kiam la irlanda aldoniĝis kiel oficiala EU-lingvo. La 2005a adapto de la Eŭropunia regulo №1 de la 1958a jaro ne nur agnoskis la irlandan kiel oficialan lingvon, sed ankaŭ aldonis novan kategorion de “kun-oficialaj lingvoj” por la kataluna, eŭska kaj galega. Tiama membro de la Eŭropa Parlamento, Oriol Junqueras, plendis ke la Hispania registaro ne plenumis eĉ la interkonsentojn kun la Eŭropaj institucioj pri la uzado de la kun-oficialaj lingvoj. Junqueras alvokis al plena oficialigo de la kataluna kaj aliaj kun-oficialaj lingvoj.

Junqueras nun estas ĉefo de sia partio kaj aparte gravas en la streboj de Katalunio sendependiĝi de Hispanio. Nenio certas rilate al Katalunio kaj aparte la reago de la registaro el Madrido. Tamen, kiel esperantistoj, ni certas, ke malrespektado de lingvaj rajtoj kondukas al kreskantaj negativaj tendencoj. La malagnosko de la lingva egaleco en Katalunio kaj en Eŭropo nenie bonas por la estonteco de nia kontinento.

Dafydd ab Iago


Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling

Kipling

En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. Nu, sen konsideri tiujn, por kiuj vojaĝoj estis laboro.

Kipling naskiĝis la 30an de decembro 1865 en la tiama Bombajo (Hindio/Barato). Lia patro, John Lockwood Kipling, laboris kiel instruisto en la loka belarta lernejo, kaj estonte estis postenigita kiel direktoro de la muzeo en Lahore (nun la urbo apartenas al Pakistano). La onklo de Rudyard estis pentristo Edward Burne-Jones, la kuzo de Kipling estis Stanley Baldwin, kiu trifoje okupis la fotelon de la brita ĉefministro. La malkutima nomo Rudyard aperis ĉe la knabo dank' al la samtitola lago, sur kies bordoj liaj gepatroj laŭlegende renkontiĝis kaj ekamis unu la alian. La nomo Joseph praktike neniam estis uzata: tio estis familia tradicio. La Kiplingoj siajn plej aĝajn filojn alterne nomis John kaj Joseph.

En la aĝo de ses jaroj komenciĝis liaj mondveturadoj. Unue oni portis la etan Rudyard en Anglion, kie li dum 11 jaroj loĝis memstare (pli ĝuste, en la familio de konatoj). En 1882 li denove veturis en Hindion. En Lahore li dungiĝis kiel redaktoro de loka ĵurnalo kaj krome ekverkis poeziaĵojn kaj prozaĵojn. Ekde la mezo de la 1890aj jaroj Kipling pendolis tien-reen tra la lando, estante raportisto de la ĵurnalo The Pioneer, eldonata en Allahabad. Sed jam je la jaro 1888 li havis ses eldonitajn librojn – kolektojn de rakontoj. Kaj ĉiuj estis sufiĉe sukcesaj.

En 1889 Kipling forveturis en Londonon, kie tuj estis akceptita en kelkajn renomajn klubojn. Inter liaj amikoj kaj konatoj troviĝis multaj popularaj verkistoj, ekzemple, Henry Rider Haggard kaj Henry James. Kipling rapide famiĝis kiel aŭtoro de realismaj rakontoj kaj historioj, en kiujn li majstre enplektis ritmojn de la strata lingvaĵo kaj slango, ankaŭ tiun de soldatoj. En 1890 enmondiĝis lia unua romano, kiu nomiĝis La lumo, kiu estingiĝis (The Light that Failed). Proksimume samtiam Kipling aperigis la poste famegan Baladon pri la Oriento kaj Okcidento:

Malsamas komplete sen ŝanc' je kuniĝ' por ĉiam Uest' kaj Eost',
ĝis Ter' kaj Ĉielo aperos ĉe Dio en granda prijuĝa post'.
Sed ja ne ekzistas Eost' kaj Uest', nek ras', nek landlima kurten',
se staras du homoj vizaĝ'-al-vizaĝe – eĉ se kun malsama deven'.

(Tradukis G. Arosev)

Ĉi-sube estas menciitaj “renomaj kluboj”. Kiam temas pri ili kaj pri verkisto, eĉ se juna, oni imagas la kutimaj britajn klubojn de ĝentilhomoj. Tamen Kipling ankaŭ estis akceptita en alian klubon – kriketan. Dum pli ol 20 jaroj (1890–1913) en Londono ekzistis konatega amatora kriketa teamo. Ĝin fondis James Barrie (aŭtoro de Peter Pan) kaj, sen troa pripensado, titolis ĝin Allahakbarries. Barrie komence erare opiniis, ke “Allah akbar” signifas en la araba “ĉielo helpas nin”, kaj poste oni jam ne volis ŝanĝi la nomon de la teamo.

En 1892 Kipling geedziĝis kun Caroline – fratino de sia usona amiko Wolcott Balestier, kiu kunaŭtoris la novelon Naulakha. La novgeedzoj forveturis en Usonon, kie ili vivis sekvajn kvar jarojn, kaj kie Kipling ekverkis librojn por infanoj kaj adoleskantoj. Ĝuste tie kaj tiam estis verkitaj la du unuaj Ĝangalaj libroj, famigintaj la aŭtoron tutmonde.

Je la sekva jaro post la reveno el Usono aperis lia romano Aŭdacaj kapitanoj, kaj en 1898 la verkisto startis en Afrikon. Tie li amikiĝis kun la brita kaj sudafrika politikisto Cecil Rhodes kaj ankaŭ eklaboris pri la sekva infana libro, kiu poste aperis sub la titolo Tiel do rakontoj (Just So Stories, 1902). Post pliaj du jaroj Kipling verkis la versaĵon La ŝarĝo de blankulo (The White Man's Burden). Ĉi tiu frazo iĝis tre vaste konata karakteriza priskribo de la imperiisma misio en la kolonioj. Kipling proponis al la usona prezidento Theodore Roosevelt, kiun li persone konis, uzi la versaĵon por persvadi dubintajn usonanojn pri la neceso konkeri Filipinojn, kontraŭ kiu la Unuiĝintaj Ŝtatoj tiam militis. La versaĵo estas unu el plej gravaj atestoj de la imperiisma pensmaniero:

Blankulan ŝarĝon prenu, militon pelu for,
malsaton kaj malsanon ĉesigu kun fervor'.
Kaj se proksimas celo, volata de l' amas',
paganaj stult' kaj pigro kondukos al frakas'.

(Tradukis G. Arosev)

Kipling

En la unua jaro de la dudeka jarcento aperis lia romano Kim – pri adoleskanto el Lahore, kies kreskadon sekvas la legantoj. Kim estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj libroj de Kipling kaj ankaŭ unu el la plej bonaj literaturaj memoraĵoj pri la Hindio de la koloniisma epoko. Ĉi tiun opinion dividas ne nur anglaj, sed ankaŭ hindiaj kaj pakistanaj aŭtoroj kaj kritikistoj.

KIpling

Malfacilas imagi la popularecon de Kipling. Oni skribis pri li preskaŭ ĉiutage. Liaj novaj libroj estis disvendataj ene de kelkaj tagoj. Logika sekvo de tio estis la decido aljuĝi al Kipling la literaturan Nobelpremion. Tio okazis en 1907. Konsiderante, ke la unua literatura Nobelpremio estis aljuĝita en 1901, ne estas mirinde, ke Kipling iĝis la plej juna laŭreato (je la anonco li ne estis eĉ 42-jara). Sed jes estas mirinde, ke dum la sekvaj 108 jaroj neniu (grava nuanco: neniu el la literaturaj laŭreatoj) superis tiun rezulton: Albert Camus en 1957 estis 44-jara. La Nobel-komitato donis la premion al Kipling pro la “observa forto, fantazia originaleco, idea matureco kaj elstara talento de rakontanto, kiuj karakterizas kreadon de la tutmonde konata aŭtoro”. Aldone Kipling iĝis la unua laŭreato inter anglalingvaj verkistoj (antaŭ li oni premiis du francojn, germanon, norvegon, italon, hispanon kaj polon).

En 1910 aperis la poemkolekto Premioj kaj feoj (Rewards and Fairies), kiun kunkonsistigis lia verŝajne plej fama verko, kreita ne por infanoj: la versaĵo Se (If–). Ĝi estis tradukita, ŝajne, en ĉiujn eblajn lingvojn. La homoj ĝis nun ĉerpas en la sagacaj versoj subtenon kaj apogon:

Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot',
kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot';
Se via kor' kaj nervoj, malgraŭ trivo,
plu servas eĉ en stato de ruin',
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: “Tenu vin!”

(Tradukis V. Melnikov)

Post la Unua Mondmilito la populareco de Kipling ekŝrumpis. Aldoniĝis ŝoko post familia tragedio: Jack, la plej aĝa filo de la verkisto, estante soldato, pereis en la aĝo de 18 jaroj. La junulo ne devis militservi pro la miopeco, sed la tuta familio decidis, ke Jack ne rajtas resti hejme – kvankam Kipling povus peti por la filo. Oni rakontas, ke post ricevo de la malĝoja sciigo Kipling ne volis interkomunikiĝi kun la ekstera mondo, ermitiĝis kaj pro tio unu el la gazetoj eĉ aperigis nekrologon pri li. Sur la memorŝtono de Jack estas ĉizitaj vortoj de Kipling, kiu sentis sin plenkulpa: “Se aperos demandoj, kial ni mortis, diru: ĉar niaj patroj mensogis”. Ĉi tiu frazo estas klarigebla jene: komence de la milito Kipling estis unu el ĝiaj plej malfermaj subtenantoj. Poste lian optimismon ŝanĝis pli kaj pli morna humoro, kio ankaŭ respeguliĝis en liaj sekvaj libroj. Kipling laboris ĝis la komenco de la 1930aj jaroj, kvankam ĉiam kun malpli kaj malpli da sukceso.

Jorge Luis Borges skribis en tre malafablaj vortoj pri kaŭzoj de tio: “Kipling estas konsiderata la plej grava poeto de la Brita Imperio. Tio ne estas honta, tamen sufiĉa, por forgesi lian nomon – plej unue en Anglio. Samlandanoj de Kipling neniam pardonis liajn senĉesajn referencojn al la imperia tempo”. George Orwell, ne konsentanta kun Kipling, pensis alie: “Ene de kvin literaturaj generacioj ĉiu klera homo malrespektis Kiplingon, sed fine naŭ dekonoj de la kleraj homoj estas forgesitaj, sed Kipling estas daŭre kun ni”.

Rudyard Kipling mortis en 1936 pro apopleksio. Postmorte liaj verkoj – escepte de kelkaj versaĵoj kaj infanaj libroj – por iom da tempo estis forgesitaj. Nun la politikaj starpunktoj de Kipling estas daŭre kritikataj, sed liaj libroj – kaj prozo, kaj poezio – estas konsiderataj anglalingvaj klasikaĵoj.

Grigorij Arosev


Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il.

HEL

Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.

La du aŭtoroj dividis inter si la verkadon. La diversaj ĉapitroj ne estas aparte subskribitaj, sed evidente Silfer ĉefe respondecas pri epokaj superrigardoj kaj ĉapitroj pri teatro, dum Minnaja ĉefaŭtoris la reston, do la plimulton. Oni sufiĉe facile distingas la du stilojn.

Mi tre ŝatas la manieron laŭ kiu Minnaja rakontas kaj analizas la historion. Lia stilo estas simpla kaj klara, la lingvaĵo plejparte bona kaj la rakonto konkreta, flua kaj atentokapta. Li ofte uzas historian prezencon, kio helpas al mi senti proksimecon kaj ĉeeston en la evoluo kaj eventoj. La stilo de Silfer estas pli vortriĉa, kelkfoje vante esotera, kaj liaj manioj kaj ŝiboletoj iom lacigas min.

KOMPARO

La sola pli frua verko de sama amplekso estas la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (CEOLE) de Geoffrey Sutton aperinta en 2008. La du verkoj tamen ege diferencas inter si, ne nur per la lingvo. Dum Historio de la Esperanta literaturo (HEL) pli amplekse traktas la fruajn epokojn ol la malfruajn, en CEOLE estas male. Dum HEL kronikas, revuas kaj analizas, CEOLE ĉefe kolektas amason da faktoj. Sutton ne eldiras proprajn prijuĝojn pri la verkoj, sed citas erojn el diversaj recenzoj, tiel ke mi ofte sentas min invitata en diskuton. Male, Minnaja preskaŭ ĉiam prezentas sian propran prijuĝon kaj nur de temp' al tempo citas el recenzoj, ofte por subteni aŭ precizigi la eldiritan opinion, relative malofte por pridiskuti ĝin. Persone mi trovas esence, ke la aŭtoro mem pesu kaj prijuĝu la traktatajn verkojn, sed mi plej ŝatus havi kombinon de ambaŭ aliroj, kio kompreneble rabus pli da spaco.

Sutton en CEOLE strebas katalogi ĉiujn verkojn originalajn kaj tradukitajn de ĉiu traktata verkisto. En HEL ni ricevas elekton, kies kriterioj kaj motivoj ne klaras. Tute ne aperas listoj de kompletaj verkaroj, kion mi trovas manko. La leganto ne povas scii, kio estas ekskludita.

CEOLE

La traktado de tradukita literaturo en HEL estas kaprica. Komence oni ja mencias multajn tradukaĵojn fare de Zamenhof, Grabowski, Kabe kaj aliaj. Poste estas menciataj verkoj el Dante, Boccaccio, Madách, Martinson, Grass kaj kelkaj aliaj. Sed mankas amaso da gravaj tradukaĵoj, kiel tiuj el Gogol, Dostojevskij, Kalevala, Kivi, Lagerlöf, Bulgakov, García Márquez, Hemingway, Miyazawa, Tolkien, Kertész kaj multaj aliaj.

Se daŭrigi la komparon, mi trovas HEL-on pli bela, pli zorge kaj konscie redaktita kaj pli flue legebla ol CEOLE. HEL amase citas el poemoj, malofte ankaŭ el prozaj verkoj, dum ĝi iufoje resumas la intrigon de romano, kio ne okazas en CEOLE. Ankaŭ la ampleksa referencaro estas atuto en HEL.

En CEOLE aperas mallonga parto kun “specimenoj”, por montri al la anglalingva leganto kiel aspektas Esperanto, kaj aldone vortareto por helpi deĉifri la tekstojn. En HEL aperas antologio, kies poezia parto ampleksas 56 paĝojn kaj la proza 22. La kriterioj de elekto estas neesprimitaj kaj nekompreneblaj al mi. Relative multaj poetoj ja estas reprezentitaj. Sed la malgrandega proza elekto estas nur bizara.

Ambaŭ verkoj dividas la Esperantan literaturhistorion en epokojn, sufiĉe simile. La interperiodaj limjaroj laŭ Sutton estas 1920, 1930, 1952, 1975. Laŭ Minnaja kaj Silfer temas pri 1921, 1937, 1952, 1970, 1993. Mi persone ne komprenas la obsedon de esperantistoj pri divido en epokojn, kiu en HEL havas la maloportunan sekvon, ke verkistoj longe aktivaj estas dishakitaj en pecojn.

Fine de la komparo mi menciu, ke ambaŭ verkoj tute ne – aŭ tre malmulte – traktas la ĝeneralan historion de la monda literaturo, nek la rilaton inter la Esperanta kaj monda literaturoj, eble ĉar malfacilas trovi tian rilaton. Ĉu do nia verda kulturo estas izolita insulo?

ANALIZOJ

Al mi persone malfacilas analizi aŭ eĉ nur priskribi poezion. Tial mi admiras la klarajn kaj kompreneblajn prezentojn de Minnaja pri verkaroj, poemaroj aŭ unuopaj poemoj de multaj Esperantaj poetoj. Evidente la multaj kaj ampleksaj citaĵoj helpas krei imagon pri la verkoj. Konkludoj foje estas ege trafaj. Pri Kalocsay li skribas: “entuziasmo estis ne pri tio, kion li diris per la versoj, sed pri la versoj, per kiuj li tion diris” (p. 121).

Kiam temas pri la prozo, li ŝajne ne havas egalan talenton. Nu, pluraj verkoj ja estas trafe prezentataj, ekz. la verkoj de Meye, Newell, Szilágyi, Francis kaj Nemere. Sed aliaj ne, laŭ mia opinio. Ofte li donas resumon de la intrigo sed malmulte pli. Prozaj citaĵoj aperas malofte. Alifoje la prezento maltrafas punktojn aŭ flankojn, kiuj ŝajnas al mi esencaj. Ĉe kelkaj verkoj ŝajnas, kvazaŭ li ne vere legis ilin, ekz. Kanako el Kananam de Linton, Morto de artisto de Löwenstein kaj la novelaroj de Karpunina.

Traktante Metropoliteno de Varankin, li mencias nek la metrokonstruon nek la meta-literaturan trajton, do ke ĝi estas romano pri la verkado de tiu sama romano. Pri Sen titolo de Ŝirjaev li asertas, ke ĝi “estis finita jam en 1898”. Simpla komparo kun la tekstoj, kiujn la junulo vere kreis tiuepoke, tuj pruvus tion absurda. Ĉe Homoj sur la tero de Engholm Minnaja ŝajne maltrafis la ĉeftemon esprimitan jam en ĝia titolo.

Pli grava manko estas la plena silentado pri iuj verkoj kaj verkistoj. Plej ŝoke mankas ajna mencio de Karuseloj... de Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva). Tiu estas romano el 1987, kiu unikas el pluraj vidpunktoj, plej grave pro la vertiĝa stilo adaptita al la rakonto. Ne eblas, ke Minnaja ne konscias pri ĝia ekzisto, do la ekskludo estas grava misdecido.

Mankas ankaŭ mencio de verkistoj kiel Peter Brown, Jana Cichová, Gerard Cool, Deng Huijin, Vladimir Glazunov, Adalberto Huleŝ, David K. Jordan, Anja Karkiainen, Benita Kärt, Yohanes Manhitu, Donald W. Munns, Eduardo Novembro, Darik Otira, Penka Petkova Papazova, Benoît Philippe, Eija Salovaara, Viktor Sapoĵnikov, Margit Thoraeus-Ekström, Valda Vinář kaj Ye Junjian (Cicio Mar). Laŭ mi ili ja meritus mencion almenaŭ samrange kun pluraj minoraj aŭtoroj aperantaj en la verko. Ĝenerala problemo en HEL estas malekvilibro inter la spaco dediĉata al diversaj verkistoj, verkoj kaj aferoj. Mi volonte legus pli amplekse pri la verkoj de Ŝirjaev, Tóth, de Jong, Ungar, Löwenstein. Ial oni tute ne citas el verkistoj kun rimarkinda proza stilo, kiel Ŝirjaev, Szilágyi, Lorjak, Tóth, Urbanová kaj Bronŝtejn.

SILFER

Ĉiuj personoj kaj fenomenoj en la rondo ĉirkaŭ Giorgio Silfer (la Patrolo, Literatura Foiro ktp) estas detale kaj multpaĝe prezentataj. La aŭtoroj de HEL trotaksas ĉion ligitan al la Silferaj rondoj, sed plej grave la ideon, ke esperantistoj estas “popolo aŭtonoma” (p. 59). Tiun ideon oni imputas al multaj aŭtoroj mortintaj, kaj oni insiste penas retrospuri ĝin tra Baghy kaj Privat ĝis Zamenhof. Oni eĉ asertas, ke la mala opinio “restas tamen limigita al kelkaj tute marĝenaj unuopuloj” (p. 488). Per tia manko de realismo oni laŭ mi riskas ridindigi ankaŭ la seriozan enhavon de la verko. Estus domaĝe, se ĝi ekhavus reputacion de “Civita” memglorado, ĉar malgraŭ siaj mankoj ĝi ja estas riĉa, valora kaj alloga prezento de la Esperanta beletro.

La teatraj ĉapitroj de Silfer konstituas detalan kronikon pri teatroprezentadoj inter 1898 kaj 1993, en kongresoj, radiodisaŭdigoj kaj klubvesperoj. Temas plejparte pri verkoj tradukitaj, kaj la originala dramverkado iel perdiĝas en amaso da detaloj pri aktoroj kaj alio. Eble estus pli oportune eldoni ĉi tiujn ĉapitrojn en aparta volumo pri teatro. Tiu povus esti valora dokumento, kvankam la teksto estas senfokusa kaj bezonus sarkadon kaj redaktadon. En la nuna kunteksto ĝi iom malkonvenas, ankaŭ pro la stilo. Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo.

La Esperanta literaturo estas relative vira afero. Ofte ĝi ŝajnas eĉ pli vira pro la emo de viraj kritikistoj atenti precipe aliajn virojn, kaj pro la konata fenomeno de klikoj aŭ “skoloj” el viroj, kiuj admiras kaj helpas sin reciproke. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke ankaŭ HEL iomete kontribuas al tiu tendenco. Pluraj aŭtorinoj estas traktataj pli avare kaj malestime ol kompareblaj viraj verkistoj, aŭ eĉ mankas tute. Nu, oni trovas ankaŭ esceptojn bone prezentatajn.

Aperas en la verko kelkaj neglositaj terminoj, kiujn mi ne renkontis pli frue, komprenataj nur per la kunteksto: kanvaso (= intrigo, fabulo), marketro (= muntaĵo de intrigeroj) kaj nigra literaturo (= distraj verkoj pri krimoj). Krome Silfer uzas kelkajn teatrajn terminojn, kiujn li tamen piednote glosas.

RESUME

Resume mi dirus, ke la verko donas tre valoran kaj interesan imagon pri la originala Esperanta poezio de 1887 ĝis 2014. Ĝi faras tion per plejparte trafaj analizoj kaj abundaj poemcitaĵoj, jen en la kronikaj ĉapitroj, jen aldone en la antologia parto. Oni tamen ne traktas la plej popularan poezion – tiun kantatan.

La prozon ĝi traktas iom malegale, jen bone kaj interese, jen en iom mankhava kaj magra prezento, jen tute neglekte. La analizoj kaj interpretoj de prozaj verkoj kelkfoje estas trafaj. Alifoje ili ŝajnas al mi ne tre lertaj, aŭ eĉ tute mankas. Malofte aperas prozaj citaĵoj, kaj la tielnomata antologio proza estas nur malbona ŝerco. Fojfoje Minnaja donas resumojn de romanintrigoj, kio tamen ne egalas analizon. (En unu tia resumo sur p. 302 li eĉ ne hezitas malkaŝi la finon, kion legantoj de krimromanoj ne aprezas.) Ankaŭ la spaco dediĉita al diversaj prozverkistoj ŝajnas al mi iom malekvilibra, kaj la plena silento pri iuj verkoj kaj aŭtoroj konsternas min. La informoj pri originalaj teatraj verkoj riskas droni en kaprica vortlavango pri ĉio kaj nenio.

Tamen, malgraŭ evidentaj mankoj, HEL estas valora historia kroniko, precipe pri la poezio kaj la fruaj epokoj de la Esperanta literaturo. Se temas pri la prozo kaj la malfruaj epokoj, la verko de Sutton donas gravan kompletigon, kiun utilus esperantigi.

Sten Johansson


Nia trezoro

Ivo Lapenna

Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA

Ivo Lapenna naskiĝis la 5an de novembro 1909 en Split, la ĉefa urbo de Dalmatio, kiu tiam estis en Aŭstrio-Hungario, poste en Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918-29), Jugoslavio (1929-91), kaj ekde 1991 en Kroatio. Liaj gepatroj estis la kroatlingva konstruinĝeniero kaj universitata profesoro Petar Lapenna (1867-1940) kaj la itallingva pianistino Amelia Lapenna (1883-1957). Ivo Lapenna studis en la Zagreba Universitato, kie li diplomiĝis pri juro (1932) kaj doktoriĝis (1933). Krome li diplomiĝis kiel muzikinstruisto (1933). Post armea servo (1933-34), el kiu li eksiĝis kiel rezerva leŭtenanto, li laboris en kortumoj kaj advokatejoj de Zagrebo.

En aprilo 1941 la Hitlera armeo okupis Zagrebon, kaj la kroataj ustaŝoj fondis “Sendependan Kroation”. Lapenna, kiu pro sia maldekstremo estis en la arestolisto, fuĝis al Split, kiu estis ekster la marioneta ustaŝa ŝtato, en la teritorio okupita de Italio. Li aliĝis al kontraŭfaŝista rezistado kaj plenumis diversajn taskojn, precipe ĵurnalistajn kaj redaktajn en liberigitaj regionoj de Jugoslavio kaj Italio. En 1945 majoro Lapenna eksarmeaniĝis kaj laboris kiel departementestro pri informado de Kroatia Respubliko, poste kiel redaktoro de la oficiala gazeto de Kroatio. Li instruis juron kaj diplomation en la Zagreba Universitato ekde 1946 kiel docento, ekde 1948 kiel profesoro. Diplomation Lapenna ne nur instruis, sed ankaŭ praktikis kiel membro de la Jugoslavia delegacio en la packonferenco en Parizo (1946) kaj kiel advokato-konsilisto de Albanio en la proceso kontraŭ Britio antaŭ la Internacia Kortumo en Hago (1947-48).

La impeta kariero ĉesis en la fino de 1949, kiam la 40-jara Lapenna, ricevinte francan stipendion, forveturis al Francio kaj decidis ne reveni hejmen. En 1951 li migris al Londono kaj laboris kiel lekciisto, docento kaj fine profesoro pri juro en la fama Londona Lernejo de Ekonomiaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Londono ĝis sia emeritiĝo (1977) kaj daŭrigis labori tie kiel emerita profesoro ĝis oktobro 1987. Li verkis multegajn fakajn studojn en ses lingvoj, estis membro de pluraj sciencaj institucioj kaj gastprofesoro en diverslandaj universitatoj. Al du liaj libroj aperintaj en Kroatio (Unuiĝintaj Nacioj, 1946; Historio de Diplomatio, 1949), aldoniĝis tri pliaj: Sovetuniaj konceptoj de internacia publika juro (france, 1954), Ŝtato kaj juro: Sovetunia kaj Jugoslavia teorioj (angle, 1964), Sovetunia punjura politiko (angle, 1968) kaj pluraj broŝuroj.

Lapenna sciis plurajn lingvojn, bone ludis violonĉelon, multe sportis kaj havis rekordojn de Jugoslavio por kurado je 400 kaj 800 metroj. Li trifoje edziĝis: en 1934 kun Emilija Heiligstein, en 1944 kun Ljuba Knjaĵinskaja, kaj post longa kunvivado en 1986 kun Birthe Zacho, de kiu li havis filon Ivo Pierre Zacho (1965), naskitan longe antaŭ ilia oficiala geedziĝo. Liaj edzinoj estis aktivaj esperantistinoj.

En 1928 la 18-jara studento Ivo Lapenna lernis Esperanton aŭtodidakte, kaj en la sekva jaro li fondis Studentan Esperanto-Klubon (pli konata laŭ la posta titolo Akademia Esperanto-Klubo) ĉe la Zagreba Universitato kaj prezidis ĝin ĝis 1941. Samtempe li ekagis en la internacia studenta movado kaj en la 21a UK (Budapeŝto, 1929) kunfondis la Studentan Tutmondan Esperanto-Ligon kaj gvidis ĝin ĝis la Dua Mondmilito. Ekde 1929 ĝis sia elmigro Lapenna gvidis entute 77 kursojn de Esperanto en Jugoslavio kaj verkis lernolibron, kiu havis tri eldonojn (1938, 1939, 1946).

Jam antaŭ la Dua Mondmilito Lapenna estis malsimila al la tipaj gvidantoj de la t. n. “neŭtrala” movado, kiuj emfazis sian neŭtralecon rilate al naciismo kaj faŝismo, kaj UEA eĉ okazigis UKojn en la nazia Germanio (1933) kaj en la faŝista Italio (1935). Sed la juna zagrebano en La Suda Stelo sukcese polemikis kun la gvidantoj de la Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL), kaj kiel la prezidanto de JEL (1937-50) li insistis, ke la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. Ĉi tiun pseŭdan neŭtralecon, kiun li nomis kancera vundo de la movado, li kondamnis en la 30a UK en Londono (1938), uzante la eblon mallonge saluti la kongreson ĉe la inaŭguro (Lapenna estas taksata la plej brila Esperanto-oratoro. Oni povas aŭskulti liajn paroladojn en K-diskoj. Inter liaj verkoj estas ankaŭ Retoriko, 1950).

Kvankam en Londono Lapenna estis aplaŭdita kaj elektita kiel estrarano de IEL (la pli granda el la du rompaĵoj de UEA, skisme disduiĝinta en 1936), oni ne sekvis la insiston de Lapenna internaciskale – por la malpolitikema neŭtrala esperantistaro liaj ideoj ŝajnis tro draste engaĝitaj socie. Sed li pluagis en Jugoslavio, kie la aŭtoritatoj malfavore ektraktis esperantistajn societojn, kaj la rezolucio de la 12a Jugoslavia Esperanto-Kongreso (1939) postulis, ke oni klare difinu la pozicion de la Esperanto-movado kaj ke oni kontraŭbatalu tiujn, kiuj persekutas ĝin.

Post la Dua Mondmilito Lapenna ekaplikis siajn ideojn internacie. Estis lia merito, ke al la Statuto de UEA estis aldonita alineo pri la homaj rajtoj – pli ol unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. En la unua postmilita UK (Berno, 1947), okazinta post la reunuiĝo de IEL kaj UEA, Lapenna nome de ok landaj asocioj proponis kontraŭfaŝisman rezolucion, kiu alvokis energie kontraŭbatali faŝismon kaj senmaskigadi la preparantojn kaj provokantojn de novaj militoj. La rezolucio ne estis akceptita, sed Lapenna ne seniluziiĝis. Sian movadan celon li formulis jene: “Kontraŭbatali kian ajn misuzon de UEA por partipolitikaj celoj kaj samtempe defendi la principon de aktiva neŭtraleco de UEA”. Per apliko de ĉi tiu aktiva neŭtraleco, li atingis, ke en majo 1952 la Estraro de UEA kaj la Plenumkomitato de SAT sendis nefermitan leteron al Stalin kun kritiko de la Sovetuniaj lingva imperiismo kaj kontraŭesperanta politiko. La letero aperis en esperantista kaj nacia gazetaro, interalie en Le Monde (Parizo).

Ivo Lapenna

La ĉefa tiutempa atingo de Lapenna estis progresigo de la eksteraj rilatoj de UEA, kaj li sukcesis repreni la linion de Hodler kaj Privat, poste perditan de UEA/IEL, kiu fariĝis preskaŭ fermita klubo, sen strebo proponi ion utilan al la mondo. Li celis atentigi internaciajn organizojn pri la lingva problemo kaj pri Esperanto kiel la solvo de la problemo. La objektoj de lia kampanjo estis UN kaj ties organizo por edukado, scienco kaj kulturo – Unesko. En 1950-54 Lapenna, malgraŭ la komplikitaj vivocirkonstancoj, estis la ĉefa motoro de la kampanjo ĉe Unesko. Kvankam la situacio estis senespera, ĉar neniu landa delegacio konsentis proponi rezolucion por Esperanto, Lapenna vojaĝis al la Ĝenerala konferenco en Montevideo (1954).

En Montevideo li persvadis la meksikan delegacion, sed la rezoluciprojekto estis malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3 kun 19 sindetenoj. La ideo ŝajnis perdita, sed Lapenna helpe de la Urugvaja Esperanto-Societo verkis protestleteron, kiu ricevis grandan eĥon en la gazetaro. Tion Lapenna eluzis kaj atingis, ke la konferenco revenu je sia lasta plenkunsido al la rifuzita rezolucio, kaj ĝi estis akceptita preskaŭ per 30 voĉoj por, 5 kontraŭ, 17 sindetenoj. Krome, UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko.

Post la “Montevidea Triumfo” la esperantistaro akceptis la triumfinton. Por 20 jaroj li iĝis la ĉefa figuro en UEA, komence kiel ĝenerala sekretario (1955-64) kaj prezidanto (1964-74). En 1952 li fondis Centron de Esploro kaj Dokumentado (CED) kaj estis ĝia honorofica direktoro ĝis 1975; Lapenna eldonis ĉe CED dekojn da broŝuroj, artikoloj kaj informfoliojn, kiujn li mem verkis aŭ kompilis en diversaj lingvoj. Lia artikolo Sepdek jaroj de la Internacia Lingvo (1957), dissendita de CED, aperis en almenaŭ 94 gazetoj en 12 lingvoj. Li kunordigis la agadojn de la Zamenhof-Jaro 1959 kaj kompilis memorlibron pri ĝi (1960). Inter liaj iniciatoj estis ankaŭ Internacia Somera (nun, Kongresa) Universitato, libroserio Oriento-Okcidento, La Monda Lingvo-Problemo, oratora kaj belarta konkursoj k. a. Li estis la ĉefa aŭtoro de la nova statuto de UEA kaj de la principoj de informado pri Esperanto (Principaro de Frostavallen, 1956).

Danke al Lapenna la prestiĝo de UEA kreskis en la esperantista kaj en la ekstera mondo; ĝi senkonteste fariĝis la ĉefa esperantista organizo, kaj ĝia membraro kreskis ekde 16 mil 826 en la jaro de Montevideo (1954) ĝis 32 mil 588 en la jaro de la 44a UK en Varsovio (1959).

Ĉiu aktivado trovas reziston. Dum kelka tempo la esperantistaro lojalis al Lapenna, eĉ se ĝi ne plene konsentis kun lia aktiva neŭtraleco. La unuan seriozan atakon Lapenna spertis en 1955-56 flanke de la ekstremdekstraj usonaj esperantistoj kaj iliaj eŭropaj samideanoj, kiuj provis efektivigi en Esperantujo la kontraŭkomunistan kampanjon de Joseph MacCarthy. Lapenna sukcese defendis sin, kaj la iniciatoro de la kampanjo George Alan Connor estis eksigita el UEA. Aliflanke, la senkompromisa pozicio de Lapenna en UK-51 (Budapeŝto, 1966), kie li reagis kontraŭ longa politika alparolo de la delegito de GDR, havigis al li malamikojn inter la esperantistaj gvidantoj el la socialismaj landoj. Kelkaj taksis malsukcesa la kampanjon por la peticio al UN, kiun Lapenna transdonis en 1966 al la sekretariato de UN, kiu rezignis trakti ĝin.

Dum Lapenna zorgis pri la eksteraj rilatoj de UEA, dum li streĉe laboris por la enciklopedio Esperanto en perspektivo (1974), dum li defendis siajn ideojn, iom-post-iom multiĝis la nombro da influhavaj personoj, kiuj deziris anstataŭigi lin en UEA per nova prezidanto. Formiĝis neformaligita opozicia alianco en kiu estis orienteŭropaj movadestroj, okcidentaj malkontentuloj pri Lapenna, kaj radikalemaj gvidantoj de TEJO. Tamen apenaŭ ĝi havis la formon de konspiro de la “politikaj komisaroj de KGB”, kiel poste kredigis Lapenna kaj ties adeptoj.

En la 59a UK (Hamburgo, 1974) la opozicio ekdominis la Komitaton de UEA; pro tio Lapenna ne rekandidatiĝis por la prezidanteco kaj forlasis siajn funkciojn en UEA inkluzive de la honora membreco. En Hamburgo en retrospektivo (1975) kaj poste Lapenna prezentis sian demision kiel sekvon de “komunista puĉo” en UEA. Sed la “reĝimŝanĝo” okazis nature. Lapenna ne konsideris serioze la socian konsiston de la esperantista komunumo, pli orientita maldekstren ol la ĝenerala socio. Kiam la malvarma milito de la 1950-60aj jaroj transformiĝis al “paca kunekzistado” kaj “malstreĉiĝo”, tiu orientiĝo reflektiĝis ankaŭ en UEA, kies plej fortaj landaj asocioj – proporcie plej multnombre reprezentitaj en la Komitato de UEA – estis en la Orienta Eŭropo. Ne plu eblis, ke la asocion plu personigu tiu, kies ideologio – eĉ se objektive prava – ne representas la ideologiajn preferojn de la asocia membraro: Lapenna devis ŝanĝi siajn konvinkojn, aŭ foriri. Se li restus ĉe sia starpunkto, oni elektus novan prezidanton. Li preferis foriri mem.

UEA denove havis skismon. La individua membraro post Hamburgo falis de 7 mil 302 en 1973 al 6 mil 025 en 1975.

Libroj de Lapenna

Sed UEA, mallaŭ kritiko de Lapenna, ne fariĝis komunisma organizo, nur ĉiam pli da atento la novaj gvidantoj de UEA kaj TEJO donis al organizoj orientitaj al Moskvo, ekzemple, al la Monda Packonsilio, Monda Federacio de Demokrata Junularo, Internacia Unio de Studentoj k. s. La porsovetunia MEM ricevis pli da ebloj en UKoj. La rilatoj kun Unesko malintensiĝis, CED malaktiviĝis. En la 1980aj jaroj UEA reatingis sian antaŭan membrokvanton, kaj ĝia financo iĝis prospera, sed la fakta forlaso de la aktiva neŭtraleco firmigis la stereotipan imagon pri Esperanto kiel “ruĝa lingvo”.

Nur pli ol sep jarojn post la forpaso de Lapenna, prezidanto de UEA John Wells en sia festparolado en la 80a UK (Tampereo, 1995) en la nomo de UEA esprimis bedaŭron pro la atakoj kaj kalumnioj kontraŭ Lapenna faritajn lige kun la eventoj de 1974.

Ivo Lapenna daŭrigis sian agadon en la alternativa Neŭtrala Esperanto-Movado kaj ties gazeto Horizonto (fondita en 1976); li kunfondis la Internacian Centron de NEM kaj estis ties sola prezidanto (1980-87). En NEM al lia koncepto aktiva neŭtraleco aldoniĝis humaneca internaciismo: tuthomara internaciismo senigita de klasa, religia aŭ alispeca grupa karaktero, kaj ligita kun la valoroj de la Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948) kaj Esperanto, kiel lingvo ligita al neniu nacio, religio aŭ klaso. Lia lasta realigita projekto estis la Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz (julio 1987) kun la temo “100 Jaroj de Esperanto-Kulturo”, en kiu okazis altnivela prelegaro k inaŭguro de la monumento “La Espero”. Tamen ĉar UEA, SAT, MEM kaj aliaj asocioj internaciaj kaj landaj evitis informi pri NEM, la tre valora agado de Lapenna dum lia lasta vivoperiodo estas malmulte konata en Esperantujo.

Ivo Lapenna forpasis la 15an de decembro, je la Zamenhofa Tago 1987 en Kopenhago. Bedaŭrinde, inter liaj posteuloj mankis “giganto”, kaj do nia ĉi-jara ciklo estas fermita.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Ivo Lapenna en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK),

La fotoj kaj bildo estas prenitaj el la retejo de la Fondaĵo Ivo Lapenna.


La malneŭtrala “neŭtraleco”

<La malneŭtrala “neŭtraleco”> estas la kancera vundo de la esperantista movado. Kompreneble ne ĉiuj niaj organizoj suferas pro ĝi, sed nepre sufiĉe granda parto. Ĝi mordas kaj ruinigas la societajn organismojn bremsante ĉiun pli pozitivan laboron. Ĝi rompas la unuecan harmonion, ĝi kreas malkonkordon kaj konfliktojn, ĝi – fine – ebligas al maldemokratiaj elementoj aliformigi niajn kulturajn societojn je iaj statikaj rondetoj, kie ili elprovetas sian aŭtokratemon. – Ekzistas nome, neŭtraleco kaj “neŭtraleco”. Kaj bedaŭrinde tro ofte okazas, ke la vera neŭtraleco, sur kiu devus baziĝi la vivo de ĉiuj niaj organizoj estas malĝuste komprenata kaj, ĉu pro nescio, ĉu pro malbona intenco, ankaŭ misuzata.

Pretekstante, ekzemple, tian “neŭtralecon” kaj sub ĝia ŝirmo oni malpermesadis liberajn diskutojn, malebligadis sincerajn kritikojn, laŭplaĉe eksigadis la membrojn – se necese eĉ per voĉoj de neesperantistoj k.t.p. k.t.p. (Anstataŭ -is oni povas uzi ankaŭ -as).

Por malebligi tiujn ĉi danĝerojn kaj eviti similajn misuzojn estontece estas, do nepre necese klare kaj sincere lumigi tiun ĉi problemon.

Antaŭ ĉio ni devas akcenti, ke neniam ekzistis, nek povis ekzisti homoj plene neŭtralaj. Precipe tio ĉi validas por la hodiaŭo, kiam la sociaj diferencoj kaj la el ili rezultantaj kontraŭecoj inter la diversaj sociaj kungrupiĝoj estas tiom akrigitaj, ke ofte necesas preni la armilojn en la manojn.

Ĉiu opulo apartenanta al tiu ĉi aŭ al tiu grupo havas tial difinitan, pli malpli fortikan, mondrigardon, kiu rilatas ne nur la pure materian vivon, sed precipe ankaŭ la spiritan sferon, ampleksante eĉ la plej etajn malgravaĵojn el la ĉiutaga vivo.

Riĉeco kaj mizero, imperialismo, milito kaj paco, senlaboreco, arto kaj scienco, edukado, religio kaj multaj aliaj gravaj problemoj, kiuj finfine en la lasta linio rezultas ĉiam el la sama ĉeffonto, estas hodiaŭ ne nur kritike rigardataj fare de la larĝaj popolamasoj, sed ankaŭ science aŭ pseŭdoscience plej detale pritraktataj.

Eĉ kiam oni surstrate renkontas bone nutritan degeneritan hundon, aŭ lukse vestitan virinon, aŭ ĉifonitan almozpetanton, aŭ kion ajn alian, oni koncerne al ĉiuj ĉi faktoj ĉiam havas ian difinitan opinion. Iuj aprobas, la aliaj malaprobas. Unuj opinias, ke estas tute juste zorgege varti superfluan hundeton, kuirante al ĝi plej delikatajn manĝaĵojn, la aliaj pruvos, ke eble tamen estus pli homece, per la monsumo elspezita por tiu hundeto, satigi eĉ tutan familion.

En la kulturaj kaj ankaŭ en la pure sciencaj rondoj la afero samas. Mi, ekzemple, havis la okazon aŭskulti prelegon pri la franca revolucio, kiu, laŭ la preleginto, ekestis nur tial, ĉar Louis la XVIa estis sekse malpotenca! Ĉeestis homoj, kiuj pri si nepre kredas esti instruitaj, sed mi ne rimarkis, ke ili ridas. Kontraŭe al ili, ŝajne, tre plaĉis la “sprita” kaj fantazitikla “eltrovo” de la preleginto. (Cetere ĝi entute ne estis eltrovo, sed kopio! – Egalas!)

Ni kompreneble ne deziras nun detale ekzameni, kial la homoj rigardas la okazintaĵojn el kontraŭaj vidpunktoj, sed ni konstatas la fakton. La hodiaŭa individuo ne estas, nek povas esti neŭtrala. Tio ĉi estas tute homa kaj normala. Neŭtralaj – eble – povus esti nur tiuj homoj, kiuj ne vivus en la homara socio, sed kiuj rigardus ĝin elekstere. – Kiuj do ne ekzistas. Sed eĉ supozante, ke ili ekzistus, estas tre dubinde, ĉu ili restus neŭtralaj. Ja ankaŭ la dioj sur la antikva Olimpo estis – partiecaj!

Estas do klare, ke ankaŭ la esperantistoj ne povas forgesi sian socian pozicion, aŭ eliĝi el ĝi kaj fariĝi neŭtralaj rilate al okazantaĵoj en la mondo nur pro la fakto, ke ili ellernis la Internacian Lingvon.

Ĝuste tial necesis proklami la principon de neŭtraleco. Estus, vere, plene superflue akcenti kaj eĉ fiksi ĝin en la societaj regularoj, se oni kredus, ke la Internacia Lingvo neŭtraligas la homojn. Sed ŝajnas, ke la proklamintoj de tiu ĉi principo estis multe pli bonintencaj kaj sinceraj, ol kelkaj, kiuj aplikis ĝin.

Estus nome malsaĝe pretendi kaj oni tial ne pretendis, ke la esperantistoj fariĝu neŭtralaj, sed oni prave pretendis, ke niaj societoj estu tiaj.

Ne do societoj de neŭtralaj esperantistoj, sed neŭtralaj societoj de esperantistoj.

Kvankam la grava diferenco inter tiuj du formoj estas klara kaj okultrafa, tamen ni ĝin plej forte akcentas. Dum la unua, kiel vi vidis, estas neebla, la duan oni povas atingi, se la membraro kaj precipe la komitatoj konsistas nur el kulturaj kaj bonintencaj homoj, bone komprenantaj la juran strukturon, kolektivan karakteron, kaj socian rolon de niaj organizoj. La interligo de tiuj tri ĉefelementoj precize difinas ne nur la manieron, laŭ kiu kreiĝas la societa volo decidanta pri la ekstera agado kaj la interna vivo de niaj organizoj, sed ili ankaŭ montras la pozicion de ĉiu membro en la kadro de la koncerna unuiĝo.

Evidentas: la membroj devas havi plenan rajton al libera pensoesprimado, diskutado kaj kritikado, ĉar nur tiamaniere estas eble detale priparoli kaj pripensi la aferon decidotan; nur tiamaniere oni povas krei efektive komunan societan volon, konservante kaj respektante tamen plenan neŭtralecon rilate al diversaj opinioj de ĉiu el la membroj.

Nu, ĉiu ĉi povus funkcii bone, kaj ĉio estus en ordo, se ĉe ni kelkfoje ankaŭ maleblaĵoj ne estus eblaj.

Ankaŭ inter la esperantistoj troviĝis bedaŭrinde homoj, kiuj pro kaŭzoj malkulturaj kaj por celoj pure privataj lerte misuzis la principon de neŭtraleco, pretendante de unu parto da membroj (temas kompreneble pri tiuj membroj, kiuj ne konsentas kun ili) esti neŭtralaj en senco malebla, t. e.: nenion pensi kaj nenion opinii, aŭ silenti kaj per silentado ĉion aprobadi! Kiu ne estas tiel “neŭtrala”, povas libere foriri, aŭ, se li ne volas foriri, oni lin eksigas uzante por tiu celo ĉiujn eblajn rimedojn kaj eĉ ekstermovadajn fortojn.

El vera kaj nepre necesa neŭtraleco oni, do, faris ian danĝeran kaj malneŭtralan “neŭtralecon” kaj oni kontraŭstarigis tiun ĉi lastan al principoj de pensolibereco kaj demokrateco.

Detruante tiamaniere la bazon sur kiu devus esti fondita ĉiu kultura societo, oni plene paralizis la funkcian rolon de kelkaj el niaj organizoj, kiuj pro tio ne plenumis nek povas plenumi siajn taskojn.

Tial estas la lasta momento, ke ni la tutan movadon kaj ĉiujn ĝiajn konsistigajn partojn senescepte bazigu sur la principojn de plena demokrateco. Ĉar demokrateco signifas kulturon kaj toleremon, ĝi ebligas ekĝermon kaj pliklariĝon de ideoj, ĝi alportas lumon, klerecon, progreson kaj sukceson. La demokrateco, fine, ebligante al ĉiu pritrakti la aferojn el sia vidpunkto, signifas samtempe ankaŭ la solan kaj plej efikan garantion por starigo aŭ konservo de vera kaj honesta neŭtraleco en niaj organizoj.

D-ro Ivo Lapenna

La Suda Stelo, 1937, №2 (47)


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (Fino)

Mapo

La ruĝaj linioj montras la vojojn, kiuj kaliningradanoj devas iri por atingi Moskvon (tra Litovio kaj Belarusio), Peterburgon (Litovio kaj Latvio/Estonio), Kaŭkazon kaj Krimeon (Pollando, Ukrainio aŭ Litovio, Belarusio, Ukrainio).

Legu la antaŭan, 21an paĝon.

Post la dissolvo de Sovetunio, Kaliningrada regiono iĝis eksklavo de Ruslando, la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de la “patrina” ŝtato aliaj ŝtatoj. Tio kaŭzis doganajn, vizajn kaj aliajn barojn por homoj kaj varoj. Sed samtempe la regiono malfermiĝis, reaperis alilandaj reprezentejoj kaj investoj, fondiĝis centoj da miksitaj entreprenoj.

Komence de 1990aj jaroj la regiono ricevis la statuson de speciala ekonomia zono; tio donis kelkajn privilegiojn; ekzemple, la lokanoj ne pagis imposton por aŭtoj aĉetitaj eksterlande ktp. Kvankam la revata Balta Honkongo ne realiĝis, sukcesis pluraj projektoj, ekzemple, la uzino Avtotor – la dua plej granda aŭtoproduktejo en Ruslando kun pli ol 250 mil faritaj aŭtomobiloj (BMW, Cadillac, Opel, Chevrolet, Hyundai k. a.), aŭ la uzino Telebalt, kie ekde 1999 estis produktitaj pli ol 14 milionoj da televidiloj kaj milionoj da aliaj elektronikaĵoj – plej multe en Ruslando. Daŭre funkcias la vagonkonstrua kaj ŝipkonstrua uzinoj. Pli rapide ol averaĝe en Ruslando kreskas trafiko, turismo, eksportado-importado. Bone kreskas ankaŭ konstruado kaj telekomunikado.

La eksklava fenomeno

Kaliningrada regiono estas unika, ĉar ĝi situas en duobla ĉirkaŭaĵo: krom la translimaj Pollando kaj Litovio, estas kvar pliaj ŝtatoj, kiuj troviĝas sur la tranzitaj vojoj al Ruslando. Oni eĉ enkondukis la terminon “disiganta ŝtato” por Belarusio, Ukrainio, Latvio kaj Estonio.

Ĝis 2003 la loka loĝantaro ĝuis senvizajn vojaĝojn al la du najbaraj landoj. La situacio ŝanĝiĝis la 1an de majo 2004, kiam Pollando kaj Litovio aliĝis al EU. Kaliningrada regiono iĝis enklavo en EU. Dum tri jaroj por viziti la najbarojn, sufiĉis la nemultekostaj kaj facile riceveblaj naciaj vizoj de Litovio kaj Pollando; same la loĝantoj de Pollando kaj Litovio povis senpene ricevi Ruslandajn vizojn por veni al Kaliningrado. Danke al tio en Kaliningrado ĉiudecembre povis kunveni pluraj dekoj da esperantistoj lokaj, Litoviaj kaj Pollandaj por gaje kunfesti la Zamehofajn Tagojn.

Sed en 2007 EU devigis la kaliningradanojn ricevadi la pli kostajn Ŝengenajn vizojn por viziti Pollandon kaj Litovion. Reage Ruslando forigis la antaŭajn avantaĝajn vizojn por Pollando kaj Litovio. La turismo kaj komerco draste falis.

Fine de 2011 Ruslando, Pollando kaj EU interkonsentis pri apudlima senviza vojaĝado, kiu permesis al kaliningradanoj sen vizo kaj stampo en pasporto viziti la apudajn nordajn teritoriojn de Pollando, kaj ĉ. 300 mil regionanoj jam ricevis la novajn enirkartojn por tiaj vojaĝoj. La translima cirkulado rekreskis: en 2014 la limo inter Kaliningrado kaj Pollando estis transirata 300-500 mil fojojn ĉiumonate. Ĉiutage miloj da kaliningradanoj iris al Pollando por aĉeti tie malmultekostajn manĝaĵojn, meblojn, elektronikaĵojn kaj aliajn varojn. Fine de 2014 pro la senvaloriĝo de rublo la nombro da butikemuloj iom malkreskis, sed ne malaperis.

Aliflanke, kun Litovio estis atingita interkonsento pri trajna kaj aŭtomobila tranzito por senvize veni el Kaliningrado al Ruslando, tamen ne pri turismo. Ĉi tiu paliativa reĝimo validas nun.

Kunigi la samlandanojn

Fine de la Sovetunia periodo la demografia situacio en la regiono malboniĝis. Pli da homoj mortis ol naskiĝis. La loĝantaro ne malkreskis nur pro enmigrado de multaj aliregionaj ruslandanoj, sed ankaŭ de rusoj kaj ruslingvanoj el Kazaĥstano, Latvio kaj Litovio. En 1995 venintoj el Rigo fondis en Kaliningrado Baltan instituton de ekonomiko kaj financoj. Alvenintoj evoluigas konstruan industrion, hotelan kaj restoracian mastrumadon, medicinajn servojn, laboras en federaciaj kaj municipaj estraroj.

En 2006 Kaliningrada regiono eniris la dekduon da Ruslandaj regionoj, kie ekfunkciis la ŝtata programo pri helpo al libervola transloĝiĝo de rusaj kaj ruslingvaj ekssovetianoj al Ruslando. Sed ekde 2007 la regiono akceptis nur ĉ. 20 milojn da tiaj novloĝantoj, ĉar bezonataj ĉi tie estas ĉefe kvalifikitaj fakuloj kun bona klero, entreprenemo kaj kono de fremdaj lingvoj, triono da petoj estis rifuzita.

Nuntempe en la regiono estas ĉ. 970 mil konstantaj loĝantoj, el kiuj preskaŭ duono loĝas en Kaliningrado (453 mil); krome, pluraj alilokaj regionanoj venas ĉiulabortage al Kaliningrado por labori. Aliaj grandaj urboj estas Sovetsk (41,2 mil), Ĉernjaĥovsk (37,5 mil), Baltijsk (33 mil) kaj Gusev (28,5 mil). La regionon dum la jaro vizitas ĉirkaŭ duonmiliono da turistoj kaj apenaŭ kalkulebla nombro da parencoj kaj amikoj de lokaj loĝantoj.

Nova malnova urbo

Kaliningrado multe ŝanĝiĝis. Aperis novaj kvartaloj kun domoj tre malsimilaj al la Sovetuniaj blokdomoj, ekfunkciis vendejegoj, hoteloj kaj amuzejoj. Sed plu renkonteblas partoj de la iama Kenigsbergo, ekzemple, monumentoj al Ŝilero kaj Kantio. En la rekonstruita kirko de la S-ta Familio (1904) funkcias koncertejo kun orgeno. En la eksa Kenigsberga borso estas kulturcentro pli konata kiel kulturdomo de maristoj. En kelkaj fuortoj kaj urbopordegoj lokiĝis muzeoj.

Kaliningrado

Parto de la fiŝkapista “vilaĝo” en Kaliningrado

Kelkaj protestantaj kaj romkatolikaj preĝejoj estis rekonstruitaj kaj iĝis rusortodoksaj, sed estas konstruitaj multaj novaj preĝejoj (ĝis 1988 estis neniu preĝejo), kaj en la centra placo de Kaliningrado staras bela novkonstruita katedralo, dum en la rekonstruita mezepoka katedralo sur la Kantia Insulo (iam Kneiphof), regule okazas orgenaj koncertoj, festivaloj, prelegoj. La insulo mem kun potencaj arboj iĝis ŝatata loko por promenoj, kie okazas diversaj festoj. Sur la bordo de Pregola konstruiĝis Fiŝkaptista Vilaĝo – aro da malnovstilaj konstruaĵoj kun hoteloj, restoracioj kaj kafejoj, memoraĵ-butikoj kaj bela promenvojo al kiu oni venas per la Jubilea Ponto destinita nur por piedirantoj (ankaŭ biciklantoj uzas ĝin), konstruita en 2005 okaze de la 750-jariĝo de Kenigsbergo-Kaliningrado.

Fino

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Klaro kaj elasto: Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego / Editoris Irmi Haupenthal, Reinhard Haupenthal. – Schliengen: Edition Iltis, 2003. – 422 p. – [Donaco de la fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”].

La dek bildoj de bovpaŝtado: Libro de Zen-Budhismo / Tradukis el la ĉina Zenkei Ŝibajama; Antaŭparolo de Key Ŝibajama. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2015. – 54 p., il. – [Donaco de Mine Yositaka].

Menade bal püki bal: Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal = Festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal / Antaŭparolo de Henri Vatré. – Saarbrücken: Edition Iltis, 1998. 487 p. – [Donaco de la fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”].

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaŭ-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2015. – 764 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Studoj pri interlingvistiko: Festlibro por Detlev Blanke = Studien zur Interlinguistik: Festschrift für Detlev Blanke. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2001. – 736 p. – [Donaco de la fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala, 2015/5;
Balkana Verda Stelo, 2015/1,3;
Dia Regno, 2015/4;
Esperanto, 2015/9,10;
Juna Amiko, 2015/3;
Kontakto, 2015/3;
La Brita Esperantisto, 2015/979;
La KancerKliniko, 2015/155;
La Lanterno Azia, 2015/10;
La Ondo de Esperanto, 2015/10,11;
La Revuo Orienta, 2015/10;
Le Monde de l'Espéranto, 2015/592-593;
Monato, 2015/10;
Norvega Esperantisto, 2015/4,5;
REGo, 2015/5;
Update, 2015/71.


Ho, tiuj infanoj!

– Bone, fileto, ke vi ĉesis plori!

– Mi ne ĉesis, mi ripozas.

* * *

En lernejo instruistino riproĉas etulon:

– Estas malbona vorto. Kie vi aŭdis ĝin?

– Mia patro tion diras.

– Ne aŭdacu ripeti. Ci eĉ ne scias ĝian signifon.

– Mi scias. Ĝi signifas, ke la aŭtomotoron denove ne eblas funkciigi.

* * *

Eta filo de kuracisto veturis aŭte kun la patro, poste li rakontas al siaj amikoj:

– Komence mia paĉjo devancis ĉiujn aŭtojn, poste nin atingis iu viro sur motorciklo. Li haltigis nin kaj skribis por la patro recepton.

Plukis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №12 (254)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (5000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (3000 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1750 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1000 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 25 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.