La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №2 (256)

MLF-10

Sur la kovropaĝo estas kvar lingvoprezentantoj en la 10a MLF. Supre Olga Urasimova (udmurta. hungara) kaj Anton Somin (pluraj lingvoj); sube Aleksandr Blinov (iniciatoro de LF en Ruslando: ĉuvaŝa, Esperanto) kaj Jevgenija Renkovskaja (hinda kaj manpentrado “meĥendi”. (Fotoj: Darja Morgunova)


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

NIA TREZORO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Diagonaloj
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Ivo Miesen, Vladimir Opletajev, Informada Komisiono de VEA)
  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Kolofono

Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

februaro

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj).

2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.

3. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia spacŝipo “Luno 9” unuafoje en la historio surluniĝis kaj sendis fotojn de la Luno al la Tero.

Luno

4. Antaŭ 50 jaroj (1966) 133 personoj mortis pro kraŝo de Boeing 727-81 ĉe Tokio; tiutempe ĝi estis la plej multviktima avia katastrofo.

7. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Kristin Otto (1966-), orientgermania naĝistino, sepfoja mondĉampiono, la sola virino kiu gajnis ses orajn medalojn en unu olimpiko (Seulo, 1988).

Stoiĉkov

8. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Hristo Stoiĉkov (1966-), la plej fama bulgara futbalisto, laŭreato de la “Ora Pilko” (1994).

9. Antaŭ 575 jaroj naskiĝis Aliŝer Navoi (1441-1501), centrazia tjurka filozofo, politikisto kaj poeto en la ĉagataja kaj farsia.

Kovalevskaja

10. Antaŭ 125 jaroj mortis Sofja Kovalevskaja (Korvin-Krukovskaja, 1850-91), ruslanda matematikistino, la unua profesorino en Ruslando.

11. Antaŭ 1375 jaroj mortis Heraklio I (575-641), imperiestro de (Orient)Romia Imperio (610-641).

12. Antaŭ 475 jaroj (1541) hispana konkeristo Pedro de Valdivia fondis la urbon Santiago de Ĉilio.

13. Antaŭ 775 jaroj (1241) ĉe Tursko Wielkie la mongola trupo de Bajdar venkis la armeon de vojevodo Włodzimierz.

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Thomas Malthus (1766-1834), angla pastro, demografo kaj ekonomikisto, laŭ kies teorio, la kresko de la loĝantaro malsatigos la homaron.

14. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Masaki Kobayashi (1916-96), japana filmreĝisoro kaj scenaristo, konata pro siaj dramaj filmoj pri milito kaj sociaj problemoj.

Kim Ĝong-il

16. Antaŭ 100 jaroj la ruslanda kaŭkaza armeo de generalo Judeniĉ venkis la 3an otomanan armeon kaj prenis la urbon Erzerum.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Kim Ĝong-il (1941-2011), filo de Kim Il-sung, gvidanto (en pluraj postenoj samtempe) de Korea Popoldemokratia Respubliko ekde 1994 ĝis 2011.

18. Antaŭ 500 jaroj naskiĝis Maria I Tudoro (1516-58), reĝino de Anglio (1553-58), ricevinta la kromnomon “Sanga Maria” pro amasa ekzekutado de protestantoj.

20. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Cynthia “Cindy” Ann Crawford (1966-), usona modelo kaj aktorino.

Tago

21. Internacia Tago de la gepatra lingvo.

Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la dekmonata batalo ĉe Verdun.

Antaŭ 25 jaroj mortis Nutan Samarth Bahl (1936-91), unu el la plej famaj hindaj aktorinoj.

23. Tago de Defendanto de la Patrujo en Ruslando, Belarusio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.

Antaŭ 250 jaroj mortis Stanislao I Leszczyński (1677-1766), dufoja reĝo de Pollando kaj Litovio (1704-09, 1733-34), duko de Loreno (1738-66).

Deŝkin

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Georgij Deŝkin (1891-1976), rusa esperantista poeto.

25. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Pierre-Auguste Renoir (1841-1919), franca impresionisma skulptisto kaj pentristo.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Benedetto Croce (1866-1952), itala filozofo, historiisto kaj politikisto, prezidanto de PEN Internacia (1949-52).

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Achille “Aĥilo” Tellini (1866-1938), itala sciencisto kaj esperantisto, aŭtoro de la plena Esperanto-itala vortaro (1931).

26. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Kristoforo la Bavara (1416-48), reĝo de Danlando (1440-48), Svedio (1441-48) kaj Norvegio (1442-48) kadre de la Kalmara Unio.

Antaŭ 50 jaroj mortis Vinayak Damodar Savarkar (1883-1966), hinda verkisto kaj politikisto, kreinto de la naciisma ideologio Hindutva.

28. Antaŭ 25 jaroj (1991) per venko de la Usona koalicio kontraŭ Irako finiĝis la Golfa Milito.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vjaĉelav Ivanov (1866-1949), rusa simbolisma poeto, tradukisto, dramaturgo kaj filozofo.


Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015

[Smith.jpg Foto: Dennis Bemmann]

Foto: Dennis Bemmann

En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Kompreneble, mi ĝojis kaj estis tre honorita ricevi la titolon. Verdire, post la lanĉo de nia kurso ĉe Duolingo, mi surpriziĝis kiom da vere eminentaj esperantistoj, ekzemple, Dennis Keefe (fondinto de lingvaj festivaloj) kaj Evildea (la plej aktiva jutubisto), kvazaŭ kampanjis, ke mi ricevu ĝin. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de tiom multaj homoj tutmonde ĉefe per mia agado por Vikipedio kaj Duolingo.

Same kiel Esperanto forigas lingvajn barojn, Interreto forigas distancajn barojn. Mi do tre kontentas esti parto de la nova cifereca revolucio ankaŭ por nia lingva komunumo. Rilate al tio, mi ĉiam diras, ke se oni volas kompreni, kion la homaro vere bezonos kaj volos, oni devas mem vivi en la estonteco. Tial mi ĉiam provas frue adapti novajn teknologiojn por kompreni kiel oni interagas kun ili.

La komenco de la oficiala decido tekstas, ke vi iĝis laŭreato “pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto…” Via unua projekto estis la Esperanta Vikipedio. Kiel vi sukcesis aranĝi la aferon de la unua starta artikolo, ĝis la konsiderinda grandeco de 225 mil artikoloj?

En la universitato mi studis vikiojn por mia bakalaŭra tezo, do mi bonege konis la teknologion (vikio) malantaŭ la granda enciklopedio.

La tutmonda projekto komenciĝis en januaro 2001 kvazaŭ ŝerco por vidi, ĉu oni vere povus krei enciklopedion per vikio. Eĉ en aprilo 2001, mi verkis stultan artikolon pri mia hejmŝtato de Pensilvanio (Usono), kiu tekstis [angle], “Pensilvanio estas granda teda rektangula ŝtato”. Pro teknikaj tiutempaj mankoj, tio bedaŭrinde ne plu videblas en la historio de tiu artikolo.

Tamen en septembro 2001 mi retumis kaj subite trovis Vikipedion denove, sed ĉi-foje ĝi estis vera, serioza enciklopedia projekto! Mi tre miris, ke mi povis jam tiam trovi interesajn informojn kaj sekvi ligilojn ĝis la fundo de la nokto, kiel plej multaj el ni jam spertis vikipedie.

Kiel freŝbakita esperantisto (mi eklernis nur februare 2001), mi ekĝojegis kiam mi rimarkis, ke ekzistas versio en Esperanto! Tamen, mi ekmalĝojis kiam mi legis ununuran frazon en ĝi. Do, mi tiam kontaktis Jimmy Wales, la estron de Vikipedio; li respondis, kaj ni tiam povis traduki la interfacon al Esperanto.

Dum Brion Vibber tradukis la interfacon, mi kontaktis Stefano Kalb, kiu dum jaroj verkis sian propran enciklopedion en Esperanto kaj jam havis 139 artikolojn. Mi sciis, ke li revis pri plena ĝenerala enciklopedio kaj demandis al li, ĉu li pretus donaci ĉiujn liajn artikolojn al Vikipedio, kaj post iom da pensado li konsentis! Tiam ni metis tiujn artikolojn al Vikipedio kaj havis grandan avantaĝon al multaj aliaj lingvoj, kiuj tute ne havis tian bazan artikolaron por komenci. Tio multe helpis al ni esti pli respektata kaj havi strukturon jam de la komenco.

Dek tagojn poste kaj dank' al niaj senlacaj kunlaborantoj, ni jam havis 300 artikolojn, do la afero nekredeble rapide kreskis! (Plena historio de Vikipedio)

Ĉu viaopinie la kvantan progreson de la Esperanta Vikipedio akompanas la kvalita?

Tio multe dependas de la artikolo. Ekzemple, multaj artikoloj estis verkitaj de robotoj per datumbazoj… tiujn artikolojn mi ne vere nomas kvalito. Tamen, mi kredas, ke iom post iom, la tuta projekto pliboniĝas kaj en kvalito kaj kvanto jaron post jaro.

Oni vidas, ke, malgraŭ ĉi tiu progreso, Esperanto iom post iom sinkas en la “lingva furorlisto” el la unua deko al la 31a loko.

Dum kelkaj semajnoj en 2002, Esperanto eĉ superis la germanan version kaj estis en la kvara loko! Tiu “sinkado” estas tute normala afero. La Esperanto-komunumo estas tiom interligita, ke eblas rapide informi grandegan amason pri novaĵo tre rapide. Dum unuaj monatoj, la informo aperis en radio, revuoj, retpaĝoj, dissendolistoj ktp. Tiel ni atingis pli malpli ĉiujn aktivajn esperantistojn jam dum la unuaj monatoj.

Fakte, gvidante la projekton, mi ĉiam praktikis la filozofion, ke kutime pli bonas obligi la verkon ol aldoni al ĝi. Tial mi mem elspezis malmulte da energio mem laborante rekte pri artikoloj (krome mi estis komencanto), sed per engaĝo kaj trejnado de novaj kunlaborantoj, kaj pli facilaj strukturoj ene de la reta enciklopedio.

Kompreneble nia komunumo tro malgrandas por teni altan rangon tiom longe kompare al grandaj lingvoj kiel la germana. Tamen, la 31a loko estas ja tre respektinda, tuj sub la turka, kiu havas 63 milionojn da parolantoj!

Kiujn retprojektojn post Vikipedio vi entreprenis, krom Duolingo?

Lernu.net (2002). Mi ne entreprenis la projekton, sed mi tradukis la tutan retejon al la angla, kiu estis pli malpli plentempa laboro dum tuta semajno.

Tejo.org (2006–2014). Mi kreis novan retejon per la plej moderna enhavmastruma sistemo tiutempe, Drupalo, por anstataŭigi la tiaman eksmodan retejon.

Eklaboru (2006–). Mi rimarkis, ke ne ekzistas retejo por serĉi nek laboron nek laboranton. Judith Meyer, Melissa Robertson kaj mi decidis krei bazan retejon kie oni povas alŝuti laborpostenojn kaj vivresumojn por evoluigi la Esperanto-labormerkaton.

Amikumu (2006–2008). Vidinte la sukceson de Facebook en Usono, Judith Meyer, Jesse Alter, Melissa Robertson kaj mi volis krei grandegan socian retejon kie esperantistoj povus kuniĝi kaj poste pli grandigi la servon al aliaj lingvoj. Bedaŭrinde pro aŭtomata ĝisdatigo en nia servilo, la retejo ĉesis funkcii. Kiam nia teamo plu havis liberan tempon okupiĝi pri la retejo, ni vidis, ke Fejsbuko kaj Ipernity nun sufiĉe plenumas la bezonojn de la komunumo. (Plena historio)

Ni revenu al la decido, kies daŭrigo diras la precipan motivon de via proklamo “pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo”. Ŝajnas, ke tiu lanĉo efektive iĝis la plej bona Esperanto-novaĵo? Kiel realiĝis ĉi tiu projekto?

En 2011 mi iel trovis prelegon de Luis von Ahn pri lia nova projekto Duolingo kaj tuj vidis, ke ĝia potencialo similas al tiu de Vikipedio kaj eble eĉ superas ĝin! Do, mi tuj kontaktis Luis pri Esperanto kaj li respondis, ke ili planas aldoni kurson por Esperanto, sed simple tiam ne estis prioritato. Tion mi kompreneble povas kompreni… Esperanto ja estas sufiĉe malgranda lingvo kompare al multaj aliaj.

Tamen mi tre surpriziĝis, kiam li komence de alia prelego diris, ke la plej petata lingvo por aldoni al Duolingo estas Esperanto, kaj li tute ne scias kion fari pri tio. Poste, aperis iuj enketoj, demandantaj kiujn lingvojn oni plej volis, ke Duolingo aldonu. En la unua enketo, la sveda venkis kaj jam en la dua kaj tria enketoj Esperanto venkis, do Duolingo kompreneble ne povis ignori tion!

Duolingo elektis la unuajn kontribuantojn laŭ kvanto da sperto en la kursaro, do tiel PH Garnier en Grenoble (Francio) kaj mi ekkreis la kurson. Ĉar mi pli spertas pri la lingvo, mi iel neoficiale iĝis la estro de la projekto. Post kiam ni finkreis 20% de la kurso, ni invitis du pliajn kunlaborantojn inkluzive de Ruth Kevess-Cohen, kiu nun estas ĉefrespondeculo pri la kurs-enhavo kaj mem lernis Esperanton nur en 2013! Nun nia teamo havas ok membrojn, kaj ni ĉiuj dediĉas multe da nia libera tempo al la projekto: kelkaj por respondi al raportoj, kelkaj por prilabori la novan version de la kurso ktp.

Ĉu kaj kiel UEA, SAT, Akademio de Esperanto, la Civito kaj grandaj landaj asocioj helpis al la kunlaborantoj de la projekto?

Inter tiuj asocioj, la Akademio plej multe helpis. Nur du tagojn post nia lanĉo, Anna Löwenstein proponis sin por kontroli nian kurson, sed jam komence ni havis problemojn, ĉar ekzemple ni neniam “finkreos” la kurson, ĉar ĝi estas dinamika kaj ni daŭre plibonigos ĝin. Tio signifas, ke ni ne povis sekvi la kutiman procezon, do ŝi aliĝis al nia teamo kaj multe kunlaboras kun ni por plibonigi la kurson!

UEA ĉefe helpis per informado, ekzemple per multaj artikoloj. Verdire, la aliaj asocioj ne vere helpis, sed ni ankaŭ ne petis helpon de ili, do tio estas tute en ordo.

Oni scias, ke al la kurso aliĝis pli ol 250 mil personoj. Ĉu estas konate, kiom el ili efektive eklernis, kaj kiom finis la kurson?

Ne eblas scii, kiom eklernis, sed mi imagas, ke preskaŭ ĉiuj faris almenaŭ la unuan lecionon. Ĉirkaŭ 1000 homoj ĉiutage aliĝas al la kurso. Ĉirkaŭ 5000 aktive lernas la lingvon ĉiutage. Ni taksas, ke 30 homoj ĉiutage finas la kurson.

Ĉu iuj inter ili jam iel partoprenas la esperantistan vivon?

Jes, certe! Tamen, unue oni devas memori, ke eblas lerni per nia kurso nur dum sep monatoj, do la plej bona nivelo de lernanto ja lernis jam dum maksimume duonjaro. Tamen nur tri monatojn post la lanĉo, mi renkontis en IJK kvar freŝbakitajn esperantistojn, kiuj eklernis per Duolingo. Iuj el ili eĉ ne lernis per alia metodo. Kaj fine de la semajno, ili ĉiuj povis bone konversacii. Ja ne temas pri perfektaj parolantoj, sed tion oni ne povas atendi de komencantoj.

Plej impona laŭ mi estas la rakonto pri Spencer van der Meulen, kiu lernis Esperanton dum tri monatoj per Duolingo, ĉeestis renkontiĝon kaj tuj aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo! Mi krome aŭdis de diversaj klubestroj (ĉefe en Usono), kiuj diris, ke iuj lernantoj venis al la klubo kaj jam sufiĉe bone parolis. Kutime ili parolis tie por la unua fojo kaj mem miris kiom bone ili povis interkomunikiĝi.

Jen respondoj de niaj lernantoj:

Fejsbuko: Duolingo Esperanto Learners

opinioj1

 

opinioj

Oficiala Esperanto-forumo de Duolingo

opinioj

 

opinioj

Ĉu multaj nedenaske anglalingvaj interesatoj lernas Esperanton ĉe Duolingo?

40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, tamen kompreneble per tia tutmonda retejo, multaj el niaj lernantoj nedenaske parolas la anglan. Menciinda estas la instruado de Peter Grbec al siaj lernantoj en Slovenio por pliperfektigi ilian anglan. Liaj lernantoj multe ĝuis lerni Esperanton per Duolingo kaj la lernejestroj ŝatis lian modernan metodon. (Internacia Pedagogia Revuo, 2015, №4, https://www.duolingo.com/comment/12816255)

Ĉu aperos ĉina, rusa, hispana, araba kaj aliaj versioj de la kurso?

Jes, eventuale. Ni fakte jam prilaboras E-kurson por hispanparolantoj! Nia nuna plano (kiu povas ŝanĝiĝi pro tutmondaj strategiaj kialoj) estas la jena sinsekvo post la hispana: la rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Tiam ni analizos la merkatan postulon kaj niajn rimedojn por vidi kiun lingvon ni sekve aldonu.

Fakte temas pri tre tikla diplomata afero, ĉar mi ŝategus anonci morgaŭ, ke ni eklaboras pri kvin Espeanto-kursoj, sed nur Duolingo rajtas aldoni novajn kursojn. Eĉ se ili pretus fari tion, la lernantaro de Duolingo ribelus kaj demandegus, kial ilia plej ŝatata lingvokurso ne estas eklaborata antaŭ Esperanto. Do, iusence, ni devas nur iom post iom enkonduki novajn kursojn. Tamen, eĉ lanĉante po “nur” unu novan Esperanto-kurson ĉiujare estas ja paŝegado antaŭen por nia movado.

Vi krome estas kunorganizanto de Polyglot Gathering (Poliglota Renkontiĝo) en Berlino. Ĉu Esperanto ankaŭ tie ludas rolon?

Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, la Poliglota Renkontiĝo celas, ke poliglotoj (homoj, kiuj posedas plurajn lingvojn) povu renkontiĝi inter si por kune pasiumi kaj frenezumi pri lingvoj. Pasintjare, ni havis 350 partoprenantojn el 50 landoj! Averaĝe oni kapablas paroli ses lingvojn tie. Krome, 25% de niaj partoprenantoj scipovas Esperanton, kio estas grandega kvanto por neesperantista evento!

Fakte, la Poliglota Renkontiĝo multe ĉerpas de la grandaj eŭropaj junularaj eventoj. Oni trovas tie ekzemple internacian kulinaran vesperon, gufujon kaj jes, eĉ multeg-lingvan koncerton de jOmO. Cetere, ni informas niajn partoprenantojn, ke tiuj programeroj venas el la kulturo de Esperanto. Kompreneble pli malpli ĉiuj poliglotoj scias, ke Esperanto ekzistas, sed multaj tute ne scias, ke ĝi vivas kaj havas eĉ buntan kulturon. Tiel ni montras tion sentrude.

Aliteme, mi scias, ke vi estras ludfirmaon, kiu nomiĝas Ludisto. Kial vi elektis tian esperantlingvan nomon?

Mi plej volis bonan domajnnomon kaj post multe da pensado, mi turnis min al Esperanto por inspiro. Kompreneble “lud” estas taŭga radiko por ludfirmao. Poste mi pensis, ke Ludisto estas simple amuza, sed facile memorebla kaj prononcebla nomo, eĉ por neesperantista publiko.

Ĉu tio estas nur amuza nomo aŭ ĉu vi ankaŭ iel integrigas nian lingvon en vian ĉiutagan laboron?

Unu principo de nia firmao estas, ke ĉiuj niaj ludoj ankaŭ estu ludeblaj en Esperanto. Ĉar mi mem povas traduki, tio apenaŭ estas kroma kosto por ni. Ni tiel ricevis kromvarbadon ene de nia komunumo, ekzemple de Libera Folio kaj Evildea. Ni ĉe Ludisto plej fieras pri nia plej originala ludo What the Shell. Ĝi ne havas grandan lingvan econ, sed tamen estas tre ŝatata inter tabulludemuloj. Ĝi estas speciala, ĉar oni ludas duope kaj samtempe per du apartaj iPadoj.

Tamen, “kutimaj” esperantistoj ofte plej ŝatas nian unuan ludon Word Race; ni elspezis multege da energio por aldoni Esperanton. Word Race estas grupa ludo por festoj, kiun oni povas ludi ekzemple en Esperanto-kongresoj. Iu devas klarigi vorton al siaj teamanoj sen uzi nepermesitajn vortojn. Ekzemple oni eble devas klarigi la vorton “barbo” sen uzi la vortojn razi, Zamenhof, vizaĝo, haro kaj viro. Kvankam mi ĝojas, ke Word Race estas lingva ludo, mi ŝatus eventuale ankaŭ krei ludojn, kiuj principe celas lernigi lingvon.

Kio inspiras vin daŭrigi vian Esperanto-agadon?

Plej inspirige estas scii, ke nia agado ŝanĝas vivojn. Ekzemple, antaŭ Vikipedio ni tute ne havis ĝeneralan ampleksan enciklopedion. Nun, se oni volas havi bazajn informojn pri multegaj temoj, oni povas legi Vikipedion. Krome, tiuj informoj estas pli neŭtralaj ol informoj en nacilingvaj Vikipedioj.

Se oni volas lerni Esperanton kvazaŭ ludante, oni nun povas fari tion per Duolingo. Mi aŭdas pri lernantoj, kiuj antaŭe ne povis lerni la hispanan, sed nun ĉio klaras pri la gramatiko post kiam ili lernis Esperanton. Mi aŭdas de alia, kiu ne komprenis la kazojn en sia denaska rusa lingvo, sed post Esperanto komprenas ilin. Mi aŭdas de aliaj, kiuj vizitas lokan Esperanto-klubon kaj ĝuas la sperton.

Esperanto helpas konekti homojn tutmonde. Per ĝi, oni gajnas novajn amikojn kaj perspektivojn. Jen movado por tutmonda edukado. Tia edukado riĉigas multajn vivojn. Temas ne nur pri kelkaj homoj, sed nia agado per Vikipedio kaj Duolingo plibonigas la vivojn de centoj da miloj da homoj. Ĝuste ĉio ĉi motivas min daŭrigi mian agadon.

Ĉiu laŭreato respondas nian tradician demandon: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

La vivo de Gandhi de Edmond Privat: el ĉiuj libroj, kiujn mi legis, ĝi plej impresis min, kaj mi tre malĝojas, ke ne eblas scii kiu havas la rajtojn por reeldoni ĝin.
Aventuroj de pioniro de Edmond Privat: brila perspektivo al la frua movado kun brilaj momentoj kiam li ekzemple renkontis la usonan prezidanton Wilson!
Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti: la plej distra libro, kiun mi konas.

Kaj, fine, pri viaj planoj?

Mi esperas ĉi-jare vere sukcesigi mian propran firmaon Ludisto. Pro la sukceso de nia kurso en Duolingo, mi iom tro malatentis Ludiston pasintjare, sed per regula enspezo de la firmao mi povontus multe pli efike kaj sendepende agadi pri lingvoj inkluzive de Esperanto kompreneble!

Rilate al agado por Esperanto, mi ne povas imagi pli efikan vojon ol per Duolingo, do mi planas longe daŭrigi tiun agadon. Mi nun helpas ĉefe per disvastigado de nia kurso kaj kiel mentoro de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj. Mia nuna plano estas aldoni unu plian kurson al Duolingo ĉiujare.. Espereble ni iam sukcesos plirapidigi tion al du Esperanto-kursoj ĉiujare.

Ĉiukaze, eĉ se ni neniam sukcesontus aldoni plian kurson, mi ĝojegas, ke tiom da homoj lernas Esperanton per Duolingo. Kaj nun vidante la kvanton da novaj lernantoj, neniu povas plu dubi, ke la esperantistaro certe kreskas paŝon post paŝo.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


En la naskiĝurbo de Zamenhof

Belostok

Ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Andrzej Kondraciuk)

Kiel ĉiun jaron, Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, solene festis lian naskiĝtagon. La 16aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizitaj de Bjalistoka Eperanto-Societo (BES), daŭris tri tagojn: de la 11a ĝis la 13a de decembro 2015.

Dum la Tagoj diverslandaj prelegantoj parolis, ekzemple, pri fotografio, literaturo kaj vojaĝoj. Paŭzoj inter la prelegoj estis bona tempo por paroli kun aliaj esperantistoj kaj aĉeti Esperantajn librojn. Grandan intereson elvokis demonstrado de kurtonda radiostacio.

Okazis kvizo kun premioj. En la arta parto oni povis partopreni en poezia renkontiĝo de Raymond Schwartz kun muziko. Bona afero estis premiera koncerto de la infana muzikbando Uku-donaco Bjalistoko. La infanoj kantis en Esperanto. La plej juna grupo de la partoprenantoj, kiu havis ĉarman prezentaĵon, estis infanoj el la 52a Infanĝardeno Winnie-la-Pu en Bjalistoko.

Grava punkto de la naskiĝtago estis flormetado ĉe la monumento de Zamenhof kun solenaj paroladoj. Poste la partoprenantoj havis grupan foton. Alia interesa, malofta afero estis katolika meso en Esperanto en bela, antikva, blanka preĝejeto ĉe la Bjalistoka katedralo.

Kutime la ĉefa punkto de la naskiĝtago estas naskiĝtaga kuko. Kaj en la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj la naskiĝkuko estis tre populara, ĉar bongusta. Kun la kuko la homoj povis provi specifan trinkaĵon, hejmfaritan buza.

Belostok

La festa kuko (Foto: Przemysław Wierzbowski)

Por personoj, kiuj amas vojaĵojn, estis vizito al la urbetoj Tykocin kaj Knyszyn. Malgranda, Esperanta akcento de la vojaĵo estis serĉado de domo en kiu loĝis la patro de Ludoviko, antaŭ la transloĝiĝo al Bjalistoko. Neĝo, pluvo kaj malvarma vento ne estis grava problemo por la partoprenantoj, ĉar la etoso estis varmega kaj gaja. La programo de la vizito estis plenumita. Oni vidis interesajn objektojn: preĝejojn, sinagogon, judan tombejon kaj reĝan kastelon, kie estis granda festeno. En la kastelo oni aŭskultis koncerton de la loka ensemblo Hetmananinoj. La koncerto ĝuis multan intereson. Esperantistoj volonte dancis kaj kantis kun la ensemblo.

La Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis plenaj de interesaj aferoj. Tio estis bona tempo por renkonti aliajn esperantistojn kaj por lerni novajn faktojn pri la mondo kaj Esperanto.

Kadre de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la unua, organiza renkontiĝo de la dujara projekto Trejnu la Trejniston kadre de la programo Erasmus+, kiun partoprenas Esperanto-organizaĵoj el Bjalistoko, Verĉelo (Vercelli), Bolonjo, Munkeno, Rejkjaviko kaj Edinburgo.

Iwona Zalewska


Zamenhof-Tagoj en Kaŭno – la tradicio daŭras

Kaŭno

Povilas Jegorovas kaj Audrys Antanaitis (Foto: Antanas Grincevičius)

Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio kaj gastoj el Latvio.

La 51a kongreso de LEA komenciĝis per enkondukaj vortoj de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Sekvis minuto da silento omaĝe al la forpasinta eminenta esperantisto, Honora Membro de UEA Antanas Mekys. La prezidanto de LEA en sia jarraporto ĉirkaŭrigardis la jaran agadon de litoviaj esperantistoj. Li substrekis, ke la jaro estis stabile sukcesa kaj estis atingitaj moderaj rezultoj en ĉiuj ĉefaj agaddirektoj (informado kaj popularigo de Esperanto, internaciaj kontaktoj, eldona agado, instruado de Esperanto, esperantistaj aranĝoj, aliaj tradiciaj agadoj).

La ĉefa daŭra laboro estis la tre zorga prepariĝo al la sekvontjaraj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas.

En litovia gazetaro, radioj, televidoj estis multaj artikoloj, elsendoj, diversaj okazaj kontribuoj. Tre vaste publike estis menciita la vivo kaj agado de unu el la plej famaj litovaj esperantistoj Antanas Poška lige kun la atribuo al li de la honordoktora titolo de la universitato de Kalkato (Hindio). Pri li estis aparta elsendo de la litovia ŝtata televido, estis speciala ekspozicio pri li kaj speciala aranĝo en biblioteko de la Litovia scienca akademio, per aparta aranĝo tiu fakto estis menciita en la Litovia edukologia universitato , multaj publikaĵoj en la gazetaro k. s. Publika prelego “Ideala lingvo. Ideala mondo. Esperanto en Litovio” estis organizita de Litovia nacia biblioteko kadre de la tutrespublikaj aranĝoj en la semajno de juda kultura heredaĵo en Litovio.

En la internaciaj kontaktoj estas menciinda multnombra partopreno de litoviaj esperantistoj (40 personoj) en la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, kontaktoj kun la membro de Eŭropa komisiono Vytenis Povilas Andriukaitis, eksterlandaj koncertoj de la litovia ensemblo Asorti (Visaginas), partopreno en BET-51 en Tallinn kaj en multaj aliaj internaciaj kaj landaj Esperanto-aranĝoj (SES en Slovakio, Itala kongreso de Esperanto, ARKONES en Pollando, Malferma Tago en Roterdamo k. a.). Tre bona kaj fruktodona estas la kunlaboro kun La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). Audrys Antanaitis estis elektita vicprezidanto de TEĴA.

En la eldonado menciindas apero de nova Esperanto-litova vortaro de Gediminas Degėsys, nova eldono de la instrua libreto de Danutė Vidrinskienė Lernu diligente, apero de konversacia libreto litova-itala-Esperanta de Aldona Judickytė. En Panevėžys estis reeldonita lernolibro de Adolfas Klimas Esperanto kalbos vadovėlis. LEA kunlabore kun la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado) reeldonis la Kongresajn Paroladojn de Zamenhof.

En la instruado oni devas mencii la instruadon de Esperanto en la Vilna universitato (Gediminas Degėsys), en la gimnazio de Mažeikiai (Gražina Opulskienė), en la universitato de Šiauliai (Zenonas Sabalys , en unu el la gimnazioj de Kaŭno (Aida Čižikaitė) k. a. Okazis tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj: printempe Rideto en Šiauliai, Boatado de Juneco, ĵurnalista tendareto en Aukštadvaris, katolika esperantista renkontiĝo en Žagarė.

La Esperanto-klubo de Jurbarkas Horizonto eldonas samtitolan retan gazeton, la Esperanto-klubo de Panevėžys eldonas la retan gazeton Revulo. Antanas Grincevičius verkas artikolojn por la Esperanta Vikipedio. Li ankaŭ eldonas la retgazeton Barelo, Snaiguolė Malych en la Poznana universitato (Pollando) faris sociologian esploron pri konsisto de litoviaj esperantistoj k. a. Konstante funkcias la retejo de LEA www.esperanto.lt (pri ĝi zorgas Taesok Choe) kaj Yahoo-grupo.

Daŭre estas flegataj bonaj kontaktoj de LEA kun oficialaj instancoj de Litovio. En novembro okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kun la vicprezidanto de Litovia parlamento Gediminas Kirkilas.

Fine de sia parolado prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas enmanigis dankfoliojn al 20 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2015 festis diversajn jubileojn.

En la diskuto partoprenis Audrys Antanaitis (Vilno), Algimantas Piliponis (Vilno), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Marijus Dilba (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas ), Ramūnas Narbutas (Kaŭno), Biruta Rozenfelde (Rigo).

La sabatan posttagmezon okazis la Zamenhof-Tagoj-2015, dediĉitaj al la 156a datreveno de Ludoviko Zamenhof. La ĉefa programero estis la prelego de Vytautas Šilas pri la unua litova esperantisto, la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj, la unua prezidanto de LEA, la unua redaktoro de Litova stelo, prelato, literaturisto, matematikisto, sciencisto Aleksandras Dambrauskas (Adomas Jakštas) okaze de lia 155a naskiĝdatreveno. Gražina Opulskienė rakontis pri la 10a Somera Esperanto-Studado en Slovakio kaj pri la 82a Itala kongreso de Esperanto. La vespero finiĝis per impona koncerto de studentoj-laŭreatoj de la internaciaj konkursoj de la Muzika akademio de la universitato Vytautas La Granda (Kaŭno), gvidataj de profesorino Sabina Martinaitytė.

Dimanĉe okazis diskuto pri kluba agado, kiun gvidis la prezidanto de la Vilna junulara Esperanto-klubo Juneco Marijus Dilba.

Dum ambaŭ aranĝoj funkciis riĉa libroservo, oni abonis Esperanto-gazetojn kaj revuojn, aliĝis al la venontjaraj UK kaj BET: al BET-52 (Birštonas) aliĝis 30 personoj, al la 101a UK en Nitro aliĝis 15 personoj.

Povilas Jegorovas


JES: Unuafoje en Hungario

JES

Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen)

La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro.

Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol en iuj jaroj (pintaj JESoj havis ĉ 250). Mankis al mi pluraj diversaj amikoj, kiujn mi kutimas vidi dum JES. Tio povus ŝajni problema, sed estas ankaŭ avantaĝoj en malgrandeco, ĉar la etoso estis pli intima kaj neformala, kaj pli facilis trovi specifajn homojn por kune pasigi tempon. Krome la gufujo kaj trinkejo tial kutime havis sufiĉe da lokoj por homoj, sen longaj vicoj.

JES okazis en hotelo Botax, kiu estis iom malnova kaj malluksa sed kun tre taŭga konvena fizika aranĝo, kun pluraj ĉambroj por la programo kaj sufiĉe multaj dormoĉambroj, tiel ke ĉiuj, kiuj mendis propran ĉambron povis havi propran, sen bezoni kunloĝi kun hazardaj aliuloj. Krome estis pluraj komfortaj seĝoj, sofoj, tabloj, ktp en komunaj koridoroj, tre konvenaj por sociumado kaj ludado. Ĉio okazis tre konvene en tiu unu hotelo (des pli bone en frosta vintra vetero!), krom kelkaj vesperaj eventoj en aparta teatra halo nur 10 minutojn for. Kaj la stacidomo estis simile proksime.

La hotela manĝoservo pli similis al aŭstera primitiva lerneja manĝoservo, kun afablaj servistoj sed ne tre ekscitaj nek diversaj manĝaĵoj, sed estis almenaŭ apartaj elektoj por viandemuloj, vegetaranoj kaj veganoj. Surprize, tute mankis kafo, kaj estis varma teo nur matenmanĝe. Alifoje la sola trinkaĵo estis akvo.

Kiel pli kaj pli ofte okazas en Esperanto-eventoj, la veganaj manĝaĵoj pli imponis ol la viandaj, eĉ al la viandemuloj, kiuj plendis ke ili tro ofte ricevis NUR viandon kaj nenian freŝan legomon. Ni fakte ekmiris, ke tia simpla lernejeca manĝoservo preparis tiajn diversajn sufiĉe bonajn kaj ekzotajn (eĉ baratajn dufoje!) veganajn pladojn, konsiderante la iom monotonan simplan viandan servon.

Poste ni eksciis, ke la hotelo antaŭe certigis la JES-organizantojn ke ili kapablas prepari ĉian manĝaĵon, inkluzive veganan, sed poste evidentiĝis, ke ili ne vere komprenis, ke vegana manĝaĵo signifas sen laktaĵoj kaj ovoj, do ili rezignis! Sed la organizantoj jam ricevis aliĝojn de veganoj, do anstataŭ nuligi la veganan manĝoservon, ili admirinde kontraktis kun ekstera vegana restoracio, kiu liveris la (tial!) pli bonajn luksajn veganajn manĝaĵojn! Do kiel vegano, mi dankas la LKK pro tio.

JES

Prepariĝo por la jarŝanĝa horo 0:00 (Foto: Ivo Miesen)

La interkona vespero estis multe pli bone aranĝita ol en multaj eventoj, kun pluraj gvidantoj en kelkaj ĉambroj. Ĉiu gvidanto estris specifan interkonan ludon sialoke dum kelka tempo kaj poste plusendis la grupon al alia ĉambro por ĝui alian ludon. Tio bone funkciis kaj ŝajnas imitinda iniciato!

Sentiĝis al mi manko de Esperanto-lingvaj koncertoj dum la semajno. Tamen okazis bonega senvorta ĵazmuziko du fojojn fare de esperantistoj: Melono bele pianis malfrunokte en la gufujo, kaj la du junaj fratoj Slezák – kiuj furoris dum la ĵusa UK – impone pianis kaj drumis ree, ĉi-foje kun amiko kontrabase. (Onidire ili koncertos ree dum la UK ĉi-jare; mi esperas, ke jes!)

Nur post la Silvestro feliĉe okazis ĝuinda esperanta muziko en du plaĉe diversaj stiloj de kelkaj tradiciaj JES-anoj: Cyrille/Platano pafklike repis dancige kaj kunkantige, kaj ĴeLe (t. e. filino Ĵenja kaj patrino Lena) prezentis siajn pli trankvilajn kantojn (kaj originalajn Esperantajn kaj tradukitajn ukrainajn).

JES

Koncerto de Platano (Foto: Ivo Miesen)

Ankaŭ muziko de neesperantistoj okazis: loka popolmuzika trupo prezentis kaj poste instruis tradician hungaran dancadon. Kaj dum la silvestra balo tre imponis koncerto de hungara bando Bordó Sárkány (Borduna Drako). Ili ludas tre viglan dancigan mezepokan kaj keltecan muzikon kun evidenta moderna roka influo, inkluzive eĉ du sakŝalmojn en multaj kantoj! Kiel sakŝalmo-ŝatanto mi estis ĝoje ravita!

En la taga programo okazis multaj tradiciaj aferoj, ekzemple AMO-seminario “Junigi la komunumon”, lingvaj kursoj (Esperanto por komencantoj, la hungara, la pola, la glagolica skribsistemo), sciencaj prelegetoj, danc-kursoj, prezentoj pri specifaj grupoj kaj projektoj (Pasporta Servo, BEMI (biciklistoj), Egalecen pri egalaj rajtoj, ktp), filmo kun esperantaj subtekstoj, diskejo, karaokeo, tabul-ludado, aligatorejo, k. s. Krome estis improvizaj aktoraj ludoj, instruado pri ŝogio (japana ŝako), ktp.

JES

Prezentado de Ukrainio kadre de la JESa Kultura kaj Lingva Festivalo (Foto: Ivo Miesen)

La tradicia fina internacia vespero havis surprize malmultajn prezentojn, tamen mi aparte ĝojis pri sakŝalma muziko de JES-ano Baptiste, eĉ se ĝi laŭtegis en la malgranda ĉambro!

Malsukcesa sed provinda iniciato estis libroklubo. Delonge mi parolis kun diversaj legemuloj, kiuj ŝatas la ideon antaŭ-aranĝi ke ni ĉiuj legu iun specifan libron por povi kune diskuti surloke dum renkontiĝo. Do mi antaŭanoncis libroklubon por JES, kaj organizantoj eĉ afable aranĝis interretan voĉdonadon por elekti libron (La stranga butiko de Raymond Schwartz) por legi antaŭ JES. Tamen neniu alia legis la elektitan libron (unu homo venis al la libroklubo volinta legi ĝin sed ne sukcesinta, do ŝi nun planas legi ĝin kadre de Esperanto-Sumoo por eventuale diskuti dum la venonta IJK). Mi do provos plu en venontaj eventoj.

Okazis du ĉefaj ekskursoj: unu al turka banejo, kaj alia al vinkelo por sufiĉe plaĉa kaj ebriiga vingustumada ceremonio, kaj partoprenintoj ŝajnis ĝui ambaŭ.

Do kiel ĉiam mi ĝuis JES, kaj mi dankas la organizantojn. Ĉiufoje JES estas iom alia, sed ĉiam vizitinda por homoj junaj korpe aŭ kore.

Russ Williams

Fotoj: Ivo Miesen


NR: Denove en Saarbrücken

Foto: Liba Gabalda

La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven bonvenigis nin. Poste ni ĝuis manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn, kiujn la partoprenantoj alportis el diversaj landoj por gustumigi. Agrable estis renkonti kaj babili kun malnovaj geamikoj kaj konatiĝi kun novuloj.

Partoprenis pli ol 210 esperantistoj el dudeko da landoj. La partoprenantaro konsistis el beboj, infanoj, gejunuloj, adoleskuloj kaj pli aĝaj personoj, inter kiuj la plej aĝa estis 92-jarulo, kiu eklernis Esperanton surloke.

Por infanoj oni pretigis tre varian lud-programon kaj manlaborajn atelierojn, spektaklojn, ludojn kaj aliajn aktivaĵojn, inter kiuj ne mankis ĵonglado kaj improviza teatro. Ekstere oni kradrostis sur fajro bananojn kun ĉokolado. La infanajn programerojn prizorgis Nicky Janssen, Christoph Frank kun sia edzino Ines kaj multaj unuopaj gepatroj. Ili prezentis spektaklojn kaj aliajn distraĵojn por ĉies ĝojo. La plej malgrandaj dumtage entuziasme spektis Mazi-kurson kaj vesperaj piĵamaj rakontoj de Nicky Janssen ravis ĉiujn etulojn.

Samtempe okazis diversaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj serio de lingvaj temoj kun diversaj detaloj pri gramatiko kun amuzaj ekzercoj kaj enigmoj. Oni lernis ankaŭ dum la promenado en la naturo. Dum diversaj debatoj oni pridiskutis kiaj Esperanto-kursoj kaj Esperanto-instruistoj estas bezonataj, kiel allogi kaj varbi gejunulojn kaj interesatojn al Esperanto-asocioj?

La programo, kiun kunmetis Betti Maul kaj ŝia filino Milena, estis vere riĉa kaj ĉiu povis trovi ion allogan por si mem. Okazis interesaj prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj, atelieroj, muzikprogrameroj, ĉendancado, lernado de argentina tango, manlaboroj, ekskursoj. Ĉiuvespere estis prezentitaj subtitolitaj filmoj. Oni raportis pri la 100a UK. Per kelkaj bildprezentoj ni povis vojaĝi de Nepalo al Kilimanĝaro, pilgrimadi al Kompostelo, admiri kamenojn de feinoj kaj ĉirkaŭi la tutan mondon bicikle.

Ni ricevis informojn pri Duolingo, pri mirakloj de la pluvarbaro, pri ciferigado kaj ekonomio, pri amaskomunikilaj rilatoj kaj lingvolernejaj retejoj, pri menskalkulado, pri budhisma meditado kaj ĝia filozofio, pri socia kaj politika situacio de la indiĝenaj lingvoj en Afriko, pri Israelo, pri Varsovia Vento kaj pri Arkones. Eblis spertiĝi en tradukado sub gvido de Brian Moon kaj István Ertl. Pri la situacio en Sirio ni rekte eksciis de du rifuĝintoj loĝantaj nuntempe en Germanio. Ili parolis pri siaj spertoj, aktualaĵoj, emocioj kaj aventuroj.

Tre interesa estis serio da diskutoj, kiujn reĝisoris Jesper Jacobsen. Temis pri: “Eŭropo – unio de solidareco ĝis kiu punkto?”, “Kiel protekti tutmondan heredaĵon”, “Energi-politiko kaj klimata ŝanĝiĝo”, “Enmigrado en Eŭropan Union: ĉu krizo aŭ renaskiĝo?”, “La reveno de naciismo en Eŭropo”. Interesis diskutoj kaj spertoj pri familia edukado de infanoj laŭ psikologia vidpunkto.

Eblis gimnastiki, triki, feltumi, kanti, danci kaj alimaniere amuziĝi. Bone funkciis la libroservo de FEL. Post la vesperaj programeroj ni babilis en trinkejo ĉe vino, biero kaj aliaj alkoholaj aŭ senalkoholaj trinkaĵoj ĝis malfruaj noktohoroj. Ne okazis tuttaga ekskurso, sed la partoprenantoj ĝuis plurajn promenojn enurbajn kaj en la naturo. Iuj ĝuis naĝadon en la urba naĝbaseno.

Post la finiĝinta Internacia Festivalo, la Internacia Vintra Universitato (IVU) transiris al NR, kie okazis la 9a sesio. Temoj de la prelegoj estis: “Vivo sur foraj planedoj”, “Amo”, “Revolucio de Einstein”, “Nanoplanedoj”. Ĉe la fino la ĉeestantoj povis trapasi ekzamenon, kaj la sukcesintoj akiris AIS-ateston.

Dum la vesperoj ni havis okazon spekti pupteatraĵon kun magiaĵoj de Christoph Frank, ĝui koncerton de baladoj pri amo kaj morto de Birke kaj Bertilo, aŭskulti romantikajn kanzonojn de Ĵomart kaj Nataŝa, kvarvoĉan ĥoron sub gvido de Jesper Jacobsen. Estis organizitaj la kvizo Risko kaj diversaj eksperimentoj pri fiziko, kie oni devis diveni – kio okazos?

La Silvestra vespero komenciĝis per bufeda manĝo, poste estis disdonataj atestiloj al partoprenantoj de la IVU-ekzamenoj. Noktomeze ekstere eksplodadis piroteknikaĵoj, kiel bonvenigo de la Nova Jaro 2016, kaj interne ni tostis bondezirante ĉion plej bonan kaj dancis ĝis la mateniĝo.

La partoprenantoj de la 14a NR ĝuis buntan program-oferton kaj amikecan etoson. Dum la lasta adiaŭa vespero pluraj kontribuis al varia programo ne nur per muziko kaj kantado. Oni sukcesis venigi ĵurnalistojn kaj poste aperis artikoloj pri la aranĝo en la germana kaj franca gazetoj kaj televidelsendo en TV8 Moselle-Est.

Liba Gabalda


Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

Foto: Andrej Grigorjev

Novojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio. La ideo pri ĝi aperis pasint-somere, kiam la tradicia Renkontiĝo de Amikoj (RA) okazis en Krasnojarska regiono. Multaj krasnojarskanoj delonge ne vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj, do RA venis al ili. Kaj ili aktiviĝis! Krasnojarskanoj invitis la esperantistojn de Novosibirsko festi kune la Novan Jaron kaj eĉ elpensis la vorton Novojarsko: Novosibirsko + Krasnojarsko = Nova + Jaro.

Mi neniam festis Novan jaron tiel gaje! Ni manĝis, dancis, konkursis, amuziĝis, teumis, festumis, ktp. Al ni venis Avo Frosto! Ĉiuj ricevis donacojn. Nokte ni promenis al granda abio en proksima korto kaj dancis ĉirkaŭ ĝi. La 1an de januaro ni promenis tra la lumigita urbo al la ĉefa abio en la urbocentro.

Kvartagan paroligan kurson laŭ rekta metodo gaje kaj brile gvidis Rafael Mateos González. Por dezirantoj li gvidis ankaŭ kurseton de la hispana lingvo.

Ni vizitis la faman natur-rezervejon “Fostoj”, zoon, operteatron. Vespere ni kantis, ludis kaj amuziĝis ekstere. En unu vespero okazis koncerto de Aleksej Ĵuravljov, kaj alia estis Kristnaska vespero kun multaj aŭguroj. Interesaj kvizoj, preparitaj de Evelina Sokolova, tre amuzis gastojn.

Longe en Ruslando mankis vintraj Esperanto-aranĝoj, Novojarsko-2016 iĝis la unua post multaj jaroj. Mi dankas ĉiujn, kiuj venis, kaj diras: “Ĝis revido, karaj amikoj!” Nun mi scias, kiel mi volas festi festojn! Kune!

Katerina Arbekova


Sukcesa lingvotrejnado en Uralo

Jeburg

La Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.

Ĉi-jare en la tritaga lingvotrejnado por komencantaj kaj komencintaj esperantistoj partoprenis 31 personoj el 13 urboj de Ruslando kaj esperantisto el Korea Respubliko Kim Youngung (Heroo), vojaĝinta tra la vintra Ruslando per la Transsiberia fervojo. La januaran lernosesion organizis interurba teamo, gvidata de Raja Kudrjavceva el Jekaterinburgo.

La trejnado celis aktivigi lingvokonojn de Esperanto-parolantoj kaj evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn. En la leciontabelo estis gramatikaj, leksikaj, paroligaj lecionoj, rolludoj, kvizoj kaj konkursoj, klerigaj kaj distraj vesperaj aranĝoj. Entute okazis po 15 diverstemaj lecionoj en la grupoj A- kaj B-nivelaj (konforme al la KER-sistemo), kiujn gvidis esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj.

La organizantoj dediĉis multan atenton ne nur al la aktivigo kaj perfektigo de lingvokonoj, sed ankaŭ al la evoluigo de diversaj lingvokapabloj: aŭda kompreno, parolkapabloj (interagoj kaj kontinua formo), skribaj kaj kreaj kapabloj, legokompreno. Ĉion ĉi respegulas la varia temaro de lecionoj.

Pluraj kursanoj estas jam sufiĉe malnovaj esperantistoj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne tre aktive uzas Esperanton, sed ili deziris ĝui la vere paroligan kaj lernigan atmosferon de lingvaj okupoj, trovantaj kontinuon en vesperaj programoj, kiel ekzemple la “Amika vespero” aŭ “Novjarfesto” – gajaj, festaj, amuzaj kaj distraj. Tial la aliĝintaj gekursanoj diversaĝis: de grizharaj okdekjaruloj ĝis la 13-jaraĝaj lernejanoj.

El la prezentitaj raportoj kaj videoj menciindas la 45-minuta filmo de Kirill Noviĉenko el Sankt-Peterburgo pri la 100a UK en Lillo, lia kleriga prelego “Esperanto estas ne nur lingvo”, kvizo pri la revuo Kontakto kaj interesega rakonto de la gasto el Koreio Esperanto kiel ilo de mondvojaĝo.

Ĉiuj partoprenintoj de la vintra lernejo alte aprezis la efektivigitan programon

Vladimir Opletajev


La 10a Moskva Lingva Festivalo en la 20-jara MASI-historio

Foto: Anna Silantjeva

Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam la partoprenantoj konsciiĝas, ke tiun atmosferon de komuna solidareco nun kaj ĉi tie kreas esperantistoj — la vivaj posedantoj de la vivanta lingvo — la dua post la gepatra kaj komuna por ĉiuj.

Ĝuste tiun feliĉon jam la dekan fojon organizas por si kaj por ĉiuj alvenantoj la Moskva Esperanto-Asocio MASI, organizante la lingvajn festivalojn.

La jubilea Moskva Lingva Festivalo (MLF-10) okazis la 20an de decembro 2015 en la Ruslanda Ŝtata Sociscienca Universitato (RGGU). Kaj… Nenio speciale raportinda! La sama kvanto da programeroj, kiel dum la kelkaj lastaj MLF — ĝuste 100: 70 lingvoj, 20 prilingvistikaj prelegoj, 10 praktikaĵoj, kelkaj nekalkulindaj distraĵoj. La sama kvanto da kontribuantoj — 130: 100 prelegantoj, 20 organizantoj, 10 artistoj kaj nekalkulebla kvanto da volontuloj. Ĉirkaŭ 1000 vizitintoj. 10 laborhoroj tra la tuta dimanĉo, inkluzivantaj la malfermon kun la parado de la instruantoj, 7 lernoblokojn po 15 lecionoj, la fermon kun la koncerto kaj enmanigo de la diplomoj al ĉiuj kontribuantoj. Trifoja prezentado de Esperanto fare de diversaj instruistoj, unu prelego pri Esperantujo, ĉiamfunkcianta stando kun Esperanto-filmetoj kaj interaktiva fotoekspozicio Mia Vorto, flugfolioj kun reklamo de Esperanto-eventoj, grandaj sloganoj pri Esperanto en la koncerta salono kaj multfoja menciado de esperantistoj dum la malfermo kaj fermo.

Tamen estis kelkaj specialaĵoj. Ekzemple, dum la malfermo la salutvideoj de Dennis Keefe el Florido, de la LF-organizantoj el Sidnejo kaj de LF-aspiranto Syauqi Stya-Lacksana (Uki) el Indonezio, ankaŭ la vivaj gratuloj de la direktoro de la Instituto pri lingvistiko ĉe RGGU d-rino Nina Sumbatova kaj de la lanĉinto de LF en Ruslando Aleksandr Blinov. La agrablaj momentoj, kiuj solenigas kaj riĉigas la ĝeneralan etoson kaj fortigas la Esperantan akcenton…

Iuj povus trovi en mia priskribo signojn de stagnado kaj laciĝo: dum tiom da jaroj nenio nova?! Kial ni, la organizantoj, mem ne tediĝas pro tiu rutino? Ĉu ne venis la ĝusta momento anonci la Festivalon finita? Mi mem ne sukcesas finformuli la demandon, ĉar mi ja scias la respondon. Mi spertas ĝin. Ĉiujare kaj ĉiufoje novaj prelegantoj proponas siajn prelegojn pri lingvoj kaj lingvistiko, novaj entuziasmaj aktivuloj aliĝas al la organiza teamo, novaj ardaj volontuloj venas por helplaboroj, novaj centoj kaj centoj aliĝas kiel gastoj… Denove kaj denove ni aŭdas admirajn dankojn — kaj sinproponojn por kontribuoj… Sur tiu ĉi fono ĉesi ne endas! Ĉiu festivalo nur aldonas al la organiza teamo la novan entuziasmon! Sur tiu ĉi fono eblas nur pensi pri plialtigo de la kvalito, pri iomaj modifoj de organizaj formoj, pri ŝanĝoj de la strukturo… Kaj pri novaj tiaspecaj aranĝoj. Ĉar en mia multdekjara sperto de la Esperanto-aktivado ekzistis nenio tiel alloga, tiel amasa kaj tiel sukcesa por popularigo de Esperanto inter la ĝusta, multnombra kaj danka publiko, kiel la Moskvaj Lingvaj Festivaloj. Do — daŭron kaj longan gloran vivon al MLF!

La 11a Moskva Lingva Festivalo okazos la 30an de oktobro 2016 en la Ruslanda akademio de ekonomio kaj ŝtata servo ĉe la Prezidento de la Ruslanda Federacio ((Российская академия народного хозяйства и государственной службы при Президенте Российской Федерации)

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
direktoro de MLF
http://www.lingvafestivalo.info/


Vide el Bruselo

Ankoraŭfoje Katalunio

Juncker

Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK)

La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. Daŭre estas aliaj grandaj temoj: rifuĝantoj, enmigrantoj, membreco de Britio, Nederlanda referendumo, rilatoj kun Ruslando kaj, kompreneble, la “normalaj” temoj kiel klimatŝanĝoj.

Tamen la streboj de la Hispania regiono Katalunio sendependiĝi okupas kaj okupos la ĉefpaĝojn en Eŭropaj ĵurnaloj. Tio ankaŭ neprigos solvon de la Eŭropa Unio (EU). Nun estas – finfine – nova registaro en Katalunio kun la prezidanto Carles Puigdemont. La nova ĉefo agnoskas ke la sendependistoj ne havas sufiĉan apogon por proklami la sendependecon de Katalunio, eĉ se ili havas plimulton en la parlamento. Li diras ke ankoraŭ Katalunio ne faros unuflankan deklaron de sendependeco.

Puigdemont donas iom da tempo al EU pripensi. Ja la regiona registaro ne ŝanĝis kaj ne ŝanĝos sian planon, kaj daŭre preparas proklamon de la sendependeco ene de 18 monatoj. Bedaŭrinde, kiel ni jam vidis en aliaj aferoj, Eŭropo kutime atendas krizon, ĝis ne plu eblas eviti ĝin.

La rolo de EK estas ege grava. Ĝi jam ŝajnas diri, ke post la sendependiĝo Katalunio devos dekomence negoci aliĝon al EU. Sed ĉu tio signifas ke katalunoj ne plu estas eŭropanoj aŭ ke Katalunio eliros la Union post la sendependiĝo? Por eksigo el EU de parto de membro-ŝtato plej verŝajne necesas konsento de ĉiuj membro-ŝtatoj. Sed ni jam vidas ke la 28 membro-ŝtatoj neniam tute samopinias. Estas la baltaj ŝtatoj, kiuj memoras sian sendependiĝon de Soveta Unio. Ankaŭ Belgio – pro flandraj sendependistoj – eble apogos Katalunion. Kaj estas ankaŭ pragmatistoj en grandaj landoj kiel Germanio, Francio kaj Britio, kiuj ne volas ke Katalunio forestu dum jardekoj. Ili ne volas novan zonon en la koro de Eŭropo, kiu evoluos en malsukcesintan ŝtaton.

Bedaŭrinde, ĝis nun la prezidanto de EK Jean-Claude Juncker ne respondas al la demando: kion faros EK post sendependiĝo de Katalunio.

Dafydd ab Iago


BET-52: La ekskursa programo

En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, estos proponitaj tri ekskursoj: du duontagaj kaj unu tuttaga.

Ŝipekskurso de Birštonas ĝis Kaŭno (duontaga)

La ŝipekskurso komenciĝos en Birštonas, kaj post kvar horoj vi atingos la urbon Kaŭno (Litove: Kaunas). Dum la ŝipado vi ĝuos pitoreskajn pejzaĝojn de Nemano (Litove: Nemunas) kaj la “artefaritan maron” de Kaŭno. Al Birštonas vi revenos per buso.

BET-52

Gustumado de litova mieltrinkaĵo (duontaga)

Vi veturos al la malgranda urbeto Stakliškės, kie oni produktas la tradician litovan medon “Midus”. Dum la ekskurso vi vizitos muzeon de medo, ekscios la historion de la deveno de “Midus” kaj la historion de la produktado. Post la vizito de la muzeo vin atendos gustumado de “Midus”.

BET-52

Bienpalacoj de la etnografia regiono Sūduva (tuttaga)

Dum la tuttaga ekskurso vi vizitos la plej belajn bienpalacojn de la etnografia regiono Sūduva. Komence de la ekskurso vi haltos ĉe la preĝejo de Zapyškis apud Nemano. La preĝejo estis konstruita en la 16a jarcento laŭ malfrua gotika stilo.

BET-52

Poste vi vojaĝos apud Nemano kaj grimpos sur la kastelmonton de Altoniškis, de kiu malfermiĝas pitoreska pejzaĝo al la valo de Nemano.

La bienpalaco de Gelgaudiškis estis konstruita laŭ la klasika stilo komence de la 19a jarcento. Nuntempe la palaco estas riparita. La palacon ĉirkaŭas malnova parko, kiu estas unu el plej grandaj en Litovio. Dum la vizitado de la palaco vin atendos teatra ekskurso kun nobeloj, ĉasistoj kaj servutuloj de tiu epoko.

BET-52

En Sudargas ĉe Nemano troviĝas la plej impresa loko de la regiono – kvin kastelmontoj, kiuj memorigas batalojn inter litovoj kaj kruckavaliroj. Ĉi tie estis starigita kastelo de duko Sudargas. La kastelon kruckavaliroj forbruligis en 1317.

BET-52

La bienpalacon de Zypliai fondis en la 19 jarcento Jonas Bortkovskis, nobelo el la gubernio de Polock. Nun la palaco estas la plej vizitata kultura objekto en la distrikto de Šakiai. La centra palaco estas riparita. En 2012 ĉi tie estis fondita artgalerio kaj muzeo de la etnografia regiono de Zanavykai.

BET-52

La bienpalaco de Paežeriai, situanta ĉe lago, estas unu el plej bonaj konserviĝintaj en Litovio. Hodiaŭ en la palaco troviĝas kultura centro de la regiono Sūduva kaj la muzeo de la distrikto de Vilkaviškis. En la centro de la bienpalaca ensemblo troviĝas eleganta duetaĝa palaco, kiu estis konstruita en la fino de la 18a jarcento laŭ projekto de Martynas Knakfusas.

BET-52

La tagmanĝo okazos en la urbo Marijampolė. Post la tagmanĝo okazos mallonga ekskurso tra la urbo. Vi vizitos malgrandan bazilikon de sankta ĉefanĝelo Mikaelo, monaĥejon, fervojan stacidomon, kaj la tombon de gvardia kapitano Andrej Armand. En 1944 li estis vundita dum batalo proksime de Vilkaviškis kaj mortis en hospitalo de Marijampolė. Kelkaj rakontas, ke li estas filo de Inessa Armand kaj Vladimir Lenin (kvankam Lenin kaj Armand konatiĝis en 1909, sed Andrej Armand naskiĝis en 1903).

BET-52

Antanas Visockas


Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas

[Kiselman233.jpg]

La 14an de decembro, vespere, kelkajn horojn antaŭ la komenco de la Zamenhofa Tago en Eŭropo, la prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, kun la temlinio “Adiaŭ” cirkulere anoncis sian forlason de la prezidanteco de Akademio de Esperanto.

Kun afabla permeso de Christer Kiselman ni publikigas lian adiaŭan leteron.

Akademio de Esperanto
La Prezidanto, Christer Kiselman

Al ĉiuj membroj kaj korespondantoj
de Akademio de Esperanto kaj
al ĉiuj aliaj legontoj

Adiaŭ

Karaj membroj kaj korespondantoj; karaj aliaj legontoj

1. Enkonduko

La nuna letero estas la lasta kiun mi skribas al vi estante prezidanto de Akademio de Esperanto.

2. Decido

Mi baldaŭ forlasos la prezidantecon kaj samtempe la membrecon de Akademio de Esperanto.

La tempopunkto de tiu transiro estos

2015-12-15 23:59:59 UT.

3. Kaj kio nun?

Nia unua vicprezidanto Probal Dasgupta fariĝos aganta prezidanto. Li aranĝos elekton de nova prezidanto, escepte se li mem kandidatiĝos; se tiel, la elekton aranĝos nia dua vicprezidanto Brian Moon. Ĉio kompreneble kun la helpo de nia fidela ĝenerala sekretario Renato Corsetti.

4. Klarigo

Mi konstatas:

  1. Se Akademio de Esperanto entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi.
  2. Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster la akademio.

Tiuj du konstatoj estas ĉiome neŭtralaj kaj rezultoj de simplaj observoj. Ili nenion diras pri ies kulpo.

Tamen mi mem kulpas pri du aferoj, kiuj ne estis agoj, sed estis ne-agoj, kaj kiujn mi jam menciis en mia letero Komentoj al mesaĝoj ricevitaj de 2015-12-13:

A. Dum malpli ol ses monatoj en 2014 estis dissenditaj sepcent leterojn (eble pli) pri la du radikoj kaz' kaj okaz'.

Montriĝis ke nur malmultaj membroj (el 42) verkis la sepcent leterojn. Pluraj membroj ne plu volas legi retmesaĝojn de la akademio kaj tuj forviŝas ĉiujn mesaĝojn, aŭ simple malabonas la liston. La situacio do estas ke plimulto de la membroj de Akademio de Esperanto ne plu partoprenas en retaj opiniinterŝanĝoj, kvankam ili havas la teknikajn rimedojn por tion fari.

Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kom¬preneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo.

B. Kiam la retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE. Mi ne estas ege sperta pri komputiko, sed tamen kapablas fari simplan retpaĝaron. Tiel la akademio estus posedanta oficialan retejon.

Pri aliaj cirkonstancoj mi parolis en la menciita letero.

5. Kion mi ne forlasas

  • Mi ne forlasas la redaktadon de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies, el kiu mi publikigis sep kajerojn kun sume 723 paĝoj, kaj kies okan (kaj laŭplane lastan) kajeron mi nun preparas.
  • Mi ne forlasas la komitaton kiu formulas rekomendojn pri subvencipetoj al ESF (se oni volas ke mi restu). [Tiu komisio ne havas limdaton; ni devus interkonsenti pri fino.]
  • Mi ne forlasos la estraron de CED, en kiu mi havas mandaton por trijara periodo, finiĝonta en 2016 (se oni volas ke mi restu ĝis tiam). Mia tasko en tiu estraro estas certigi (dum mia mandato) ke efektive okazos Esperantologia konferenco en ĉiu UK. En Lillo 2015 brile organizis la Esperantologian konferencon Orlando. Por la venonta konferenco en Nitro 2016 Orlando kaj Sara akceptis la organizadon en kunlaboro.
  • Mi ne forlasas la studon pri jido en Universitato de Lund, kiu permesas al mi pli bone kompreni la riĉan kulturon en kiu naskiĝis sinsekve Lingwe uniwersala, Lingvo universala kaj Lingvo internacia.
  • Mi daŭrigos la studon de la ruslingva jido-gramatiko de Zamenhof komparante ĝin kun lia Lingvo universala. Mi intencas prezenti ĝin en la Esperantologia konferenco en Nitro kaj jam ricevis kuraĝigon de Sara.
  • Car mi promesis redakti la jarraporton menciitan en Cirkulero 270, sekcio 21, mi povus helpi al la nova estraro pri tiu redaktado, se ĝi trovus tion dezirinda.
  • Same, ĉar mi promesis redakti la libron Aliroj al esperanto menciitan en Cirkulero 270, sekcio 22, mi povus helpi al la nova estraro pri tiu redaktado, se ĝi trovus tion dezirinda. Alvenis tri ĉapitroj.
  • Miaj tri telefonoj kaj du retpoŝtaj adresoj restos malfermitaj por mesaĝoj privataj.
  • Mi ne forlasas la konsiladon de Adama Arouna Koné, kiu nun alproksimiĝas al doktora diplomo en Bamako.
  • Same mi ne forlasas la esploradon pri kompleksa geometrio, digita geometrio, matematika morfologio, diskreta optimumado, diskretaj kunfaldaj operatoroj, nek la studon de la historio de la matematiko, kiuj ĉiuj estas esplorkampoj en kiuj miaj ideoj estas bonvenaj, kampoj en kiuj mi daŭre povas kontribui, kaj en kiuj mi preparas plurajn verkojn.

Sincere deziras al vi sukceson en via estonta laboro

Christer Kiselman

Ĉi tiu teksto estas legebla ankaŭ en la retejo de Christer Kiselman.

Krome, en ĉi tiu retejo estas ankaŭ lia detala (pli o l20-paĝa) cirkulero “Komentoj al kelkaj mesaĝoj ricevitaj”, verkita unua tagon pli frue, kiu klarigas la situacion en la Akademio.


Kial veni al Nitro?

Nitra

“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn:

La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

– Historie unua UK en Slovakio.

– Ekologia kongreso (multaj partoprenantoj de Eŭropo povas atingi ĝin trajne, buse, aŭte, sen bezono de flugoj, ene de la urbo oni eĉ ne bezonos urban trafikon aŭ aŭtojn).

– Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, ankaŭ la manĝokostoj estas modestaj, ekzemple, tagmanĝo en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).

– Pieddistanca kongreso (kongresejo, hoteloj, studenthejmoj, urbocentro, restoracioj, aĉetcentroj, ĉio ene de pieda distanco de 1 km).

– Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj al la loĝantoj de la urbo).

– Gastamo kaj gastronomio (indas veni sperti la slovakan gastamon kaj diversajn erojn de la slovaka gastronomio: bongustegaj kaj kvalitaj vino kaj biero, multaj bonaj kaj favorprezaj manĝoj ktp.).

– Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio, vidindaĵoj, naturbelaĵoj).

– Eblo ekkoni slavan kulturon (Nitro estis lulilo de la unua slava skribo: glagolico. Dum UK eĉ eblos lerni skribi per ĝi! Same okazos pluraj prelegoj pri slavaj temoj.).

– Nova jarcento de kongresoj (impulso por modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-festivalo).

– Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni, la programeroj estos tre variaj kaj allogaj!).

– Riĉa kultura programo (koncertoj, teatraĵoj, filmoj, ekspozicioj, diskotekoj...).

– Riĉa faka programo (akompanaj aranĝoj, scienca kafejo, kleriga lundo, kreivaj metiejoj ktp.).

Uk-101

Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo kaj serĉi aliancanojn por kunlaboro kaj nia plua pli efika agado. La 101a UK volas por tiu ĉi celo utiligi la fakton, ke la kongreso okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

  1. Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.
  2. Internacia entreprenista kaj komerca forumo “Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio”.
  3. “Inter-religia renkontiĝo” de reprezentantoj de diversaj religioj.
  4. La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

Certe indas mencii ankaŭ pli vastajn kaj ĝeneralajn kialojn veni al UK 2016:

– Renkonti siajn (malnovajn) amikojn

– Ekkoni novajn amikojn de la tuta mondo

– Subteni la plej grandan Esperanto-aranĝon kaj Esperanto-organizon

– Sperti unikan atmosferon de UK, la spiriton de amikeco, lingva egaleco kaj homa interkompreniĝo kaj frateco

Se vi ne trovis en la listo “la vian” kialon, volonte informu nin pri tio: lkk@esperanto.sk

Kaj se vi jam venos al UK pro iu ajn kialo, dankon anticipe kaj: ĝis revido somere en Nitro!

Pliaj detaloj pri la 101a UK troviĝas ĉi tie:

http://www.nitra2016.sk/
https://www.facebook.com/uk2016
http://www.uea.org/kongresoj

Respondis Peter Baláž
LKK-prezidanto


La “alia” Siberio, aŭ kiel eblos varme kongresi

Herrera del Duque

En La Ondo de Esperanto ne maloftas artikoloj pri urboj kaj regionoj de Ruslando, kaj en la januara numero legantoj povis ĝui artikolon pri Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio. Do neniel strangos por legantoj trovi ĉi-numere artikolon pri alia urbo de Siberio. Sed temas ne pri la kutima Siberio de ĉiuj konata. Temas pri alia Siberio, multe pli malgranda, sendube malpli fama, kaj situanta en la al ĝi plej malproksima areo de Eŭropo: La Siberio. Ĉar en tiu ĉi kazo la artikolo nepras: ne Siberio, sed “La Siberio”, kiu troviĝas... en Ekstremadura regiono de Hispanio. Kaj legantoj ekscios kiel eblas kongresi kaj esperantumi en pli varmaj kondiĉoj ol tiuj, kiujn la nomo sugestus.

La nomo La Siberio ne estas centprocente oficiala. Oni uzas ĝin por distrikto ĉirkaŭ la urbeto Herrera del Duque, en la nordorienta angulo de la provinco Badaĥozo (Badajoz), regiono Ekstremaduro.

Ekstremaduro estas unu el la malplej konataj partoj de Hispanio. Ĝi situas en la centra-okcidenta flanko de la lando, lime kun Portugalio kaj kun la pli famaj Andaluzio kaj Kastilio. Fakte, tiu trajto pri loko de limoj kaj kontaktoj gravos en nia kunteksto, kiel ni poste eksplikos.

Herrera del Duque

Sed Ekstremaduro tre gravas el historia vidpunkto. Ĝia oficiala ĉefurbo estas Merido (Mérida), kiu jam estis unu el la plej gravaj ĉefurboj en la Iberia duoninsulo dum la Romia epoko. El la regiono vojaĝis la plej konataj konkerintoj post la amerika malkovro (aŭ renkonto, se oni preferas tiel). Tiu historio lasis valoran arĥitekturan kaj urban heredaĵon, kun monumentaj urboj kiel Cáceres, Trujillo aŭ Plasencia. La nomo Gvadalupo (Guadalupe), tiu de la plej adorata virgulino en Ameriko, devenas de monaĥejo samnoma situanta ĝuste en Ekstremaduro.

Apud tiuj turismaj urboj troviĝas en Ekstremaduro distriktoj malpli konataj. Unu el tiuj distriktoj, pli frue konata kiel “La Montoj”, akiris apartan famon pri izoliteco, kaj komencis esti nomata “La Siberio” frue en la 20a jarcento. La nomo, komence iom moka, estis alproprigata de la loĝantoj mem, kaj nun ĝi aperas en oficialaj publikigaĵoj, en turismaj broŝuroj kaj en la ĉiutaga lingvaĵo. La distrikto enhavas 17 municipojn, el kiuj la plej grava estas Herrera del Duque. La loĝantaro restas plu malgranda, pro la tre malalta loĝdenseco.

Ambaŭ aspektoj, iama izoliteco kaj malalta denseco, favoris la naturan riĉecon, kiu fariĝis la ĉefa logaĵo por turismaj vizitoj. La faŭno de la distrikto elstaras, ĉar vivas en la teritorio preskaŭ ĉiuj el la 500 specioj de sovaĝaj vertebruloj priskribitaj en Ekstremaduro. Ĉe birdoj, pli ol la duono de la provinca populacio de ansergrifo troviĝas ĉe la krutaj ravinoj de la ĉirkaŭaĵoj, kaj eblas gvati ekzemplerojn de nizaglo, reĝa aglo, kadavrogrifo, migra falko, gufo, monaĥvulturo, iberimperia aglo, nigra cikonio, ktp. La abundo de akvo, plejparte retenita de la baraĵoj de la distrikto, helpis la setligon de variaj grupoj de akvobirdoj. Elstaras la artefarita lago de Orellana, deklarita Speciala Areo por Protektado de Birdoj. Krome, menciindas abundo de grandaj mamuloj ekspluatitaj por ĉasado aŭ naturobservado, kiel aproj, cervoj, damaoj kaj kapreoloj. Ankaŭ abundas fiŝkaptado ĉe kaj pro la artefaritaj lagoj, tre abundaj en la ĉirkaŭaĵoj.

La nomo, uzata kiel logaĵo turisma por interna turismo en Hispanio, apenaŭ estas ekspluatata ekster ties landlimoj, eĉ ne en la vera Siberio, kaj preskaŭ neniu konas la ekziston de tiu “alia” Siberio.

Tion la esperantistoj de Hispanio provos ŝanĝi. Ĉar inter la 30a de junio kaj la 4a de julio 2016 Hispana Esperanto-Federacio organizos ĝuste en Herrera del Duque sian 75an nacian Kongreson, kaj ni deziras profiti ĝin por konigi la regionon ekster la duoninsulo kaj por ligi rilatojn kun la kulturo de la alia flanko de la kontinento.

Herrera del Duque

La kongreso havos kiel kernon la konsideron de Ekstremaduro kiel lando de limoj kaj kontaktoj, kiel ni aludis ĉe la komenco de la artikolo. Alia gvidlinio estos la kulturo de la areo ĉirkaŭ la vera Siberio (en tre vasta senco kaj amplekso), per la organizado de iaspeca “slava festivalo”. Nome, ni kalkulas je la ĉeesto kaj muzikado de artistoj de tiu kultura areo kaj la “slavumema” JoMo, kiuj espereble ĝuigos ne nur niajn kongresanojn, sed ankaŭ la lokanojn, por krei ponton kulturan inter ambaŭ ekstremoj de la kontinento. Samtempe, kongresanoj povos ĝui specimenojn de la loka kulturo, inter kiuj la plej fama folkmuzika grupo de la regiono, la altkvalita Acetre, kantanta hispane kaj portugale.

Alia parto de la programo rilatos al la festado de la Ibera Skolo, kiu iel naskiĝis en alia pasinta hispana kongreso en tiu regiono, en Merido, antaŭ preskaŭ 25 jaroj. Literaturo kaj teatro bone kompletigos tiun kulturan programon.

La turisma parto de la programo direktiĝos al vere impona loko, jam menciita, kiu lasos neniun indiferenta: la urbon Guadalupe, kies monaĥejo konservas la spurojn de la devoteco kaj samtempe la enorma riĉeco kiun ĝuis tradicie la romkatolika Eklezio en tiu mondoparto. Krome, la organizantoj pretigas ekskursojn postkongresajn por la vizitantoj al aliaj Ekstremaduraj urboj.

La aŭtoritatoj de la municipo kaj la regiono montriĝis tre akceptemaj al la ideo de HEF organizi kongreson, kaj ĝin ligi al eksterhispania kulturo. Ni esperas ke ĝi taŭgos por ligi la kontaktojn inter ambaŭ Siberioj, kaj, pli ĝenerale, inter la iberia kaj la slava kulturoj. Permesu do ke ni faru alvokon pere de La Ondo al la veno de esperantistoj por koni regionon plenan je naturaj riĉaĵoj kaj interesa historio. Kontrolu ĉiujn detalojn ĉe la retejo http://esperanto.es/kongreso/.

Pri la iberia ĝojemo kaj pri la varmo (vetera kaj persona) jam zorgos ni.

José Antonio del Barrio


Nia Trezoro

Internacia Esperanto-Domo en Arnhem

Arnhem

“Al Arnhemo iru ĉiuj,
tie staras nia Dom'!”
(el kanto)

Veninte al Hago la 2an de novembro 1929, Andreo Cseh komencis varbprelegi en Nederlandaj urboj kaj baldaŭ ekinstruis. Julia Isbrücker decidis fondi instituton por organizado de Cseh-kursoj kaj edukado de Cseh-instruistoj. La Nederlanda registaro la 24an de majo 1930 registris la Internacian Cseh-Instituton (ICI) kiel kulturan fondaĵon.

En printempo kaj somero 1930 Ĉe-kursoj okazis ankaŭ en Arnhem, administra centro de la orienta provinco Gelderland, situanta ĉe Rejno, fama pro pitoreska ĉirkaŭaĵo. La kursojn vizitis la urbestro de Arnhem S. J. R. de Monchy kaj skabeno pri instruado B. Bakker, kiuj decidis helpi al la pedagogia laborado de la Cseh-Instituto. Ili atingis, ke la urba konsilantaro de Arnhem la 17an de novembro 1930 disponigis al ICI grandan konstruaĵon kun la ĉirkaŭa parko kun la celo disvastigi Esperanton per Cseh-metodaj kursoj kaj por edukado de instruistoj.

La bieno Presikhaaf situis ĉe la nord-orienta rando de Arnhem. Fine de la 19a jc la vilao estis rekonstruita. Ekde 1894 en ĝi funkciis sanatorio por neŭraj pacientoj. En 1930 la komunumo Arnhem aĉetis la biendomon kaj transdonis ĝin al ICI kontraŭ simbola prezo de unu guldeno.

La komunumo Arnhem prizorgis la ĉirkaŭan parkon, kiu estis populara ripozloko de la urbanoj. La instituto ne pagis lukostojn kaj devis prizorgi la internan aranĝon. La kvaretaĝa domo havis grandan salonon por kelkaj centoj da homoj, restoracion, terason, klasĉambrojn kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. La reklamo en La Praktiko informis, ke la hotelo estis instalita kun la moderna komforto (fluanta akvo, centra hejto, varma akvo, leg- kaj skrib-salono, biblioteko, societaj ludiloj, piano, bonega kuirejo, ktp). Andreo Cseh havis sian propran ĉambron kaj restis tie ĉiun someron, krom la milito.

Arnhem

La solena malfermo de la Internacia Esperanto-Domo (IED) okazis la 11an de aŭgusto 1931. La urbo Arnhem ornamis ĉiujn tramojn per Esperantaj flagetoj, verdaj standardoj en multaj lokoj altiris la atenton de urbanoj. En la malfermo parolis reprezentantoj de la Nederlandaj ministerioj por instruado kaj por komerco, industrio kaj laboro. La urbestro de Arnhem faris sian paroladeton en Esperanto. Sekvis responda parolado de Andreo Cseh. Alparolis ankaŭ alilandaj gastoj.

Por ekipado de la Domo estis organizita granda loterio aprobita de la Nederlanda justicministerio. Estis preparitaj mil valoraj premioj: manĝoĉambra meblaro, tajpiloj Royal kaj Corona, gramofono Sprenger, fotilo Zeiss-Ikon, persa tapiŝo, biciklo, polvosuĉilo k. m. a. La ĉefpremio estis kvinpersona aŭtomobilo Nash. Unu loteribileto kostis 1 guldenon kun rabatoj por opaj aĉetoj. (Jarabono de La Praktiko kostis 2,5 guldenojn.) La tirado de la loterio okazis la 30an de decembro 1932 en la Domo kun ĉeesto de granda publiko kaj notario Ch. J. Engelberts, kiu laŭtlegis la eltiratajn numerojn.

En IED okazis internaciaj daŭrigaj kaj superaj kursoj, konferencoj, semajnfinaj kunvenoj, en kiuj prezentiĝis eksterlandaj gastoj. Kelkaj ekzemploj sekvas.

Kvintaga Paska Universitato okazis en Arnhem en 1932. Edmond Privat prezentis lingvajn kaj historiajn prelegojn kaj rakontis pri sia vojaĝo kun Gandhi al Hindujo. La universitaton antaŭis kvintaga Internacia lingva konferenco.

Samjare okazis internacia kurso por komencantoj, kiun sekvis unusemajna seminario por Cseh-instruistoj kaj internacia perfektiga kurso. Dum la Kristnaska libertempo en IED okazis Esperanta Olimpiado – konkursoj pri la scio kaj lerteco en Esperanto.

Similan oferton IED proponis en 1934. Krome eblis pasigi Pentekostan libertempon en la samideana etoso. Du jarojn sinsekve okazis kursoj de Esperanto por oficistoj de poŝto, telegrafo kaj telefono, kiujn kompletigis fakaj ekskursoj kaj amuzaj aranĝoj. En 1935 kunlabore kun la direkcio de la Nederlanda fervojo, estis aranĝita Esperanto-kurso por oficistoj de fervojoj, tramoj kaj aliaj trafikoj.

Arnhem

Partoprenantoj de unu el la multaj kursoj en la Esperanto-domo en Arnhemo antaŭ busa ekskurso (Somero 1936)

Esperanto-aleo (nederlande: Esperantolaan) estis inaŭgurita la 25an de aŭgusto 1934, ĝi ligis la Esperanto-Domon kun Velperveg, la ĉefstrato en Arnhem. Tiam aperis la oficiala adreso: Esperantolaan 3.

La antaŭmilitan someron 1939 okazis la lasta renkontiĝo de IED kun du centoj da partoprenantoj el deko da landoj. “Venu al Arnhem!” – alvokis Julia Isbrücker en la aprila kajero de La Praktiko kaj invitis esperantistojn malgraŭ la milito partopreni en kursoj aŭ pasigi libertempon ekde la 13a julio ĝis la 3a de aŭgusto 1940.

Pro la invado de la Germania armeo en Nederlandon en majo 1940 oni decidis ne plu funkciigi Esperanto-Domon. En aŭgusto la vilao estis transdonita al la nova registaro. Ed Borsboom rakontas, ke antaŭ tio, en julio, Andreo Cseh venis por inspekti la staton de la domo. Sur la fermita pordego li trovis paperon kun la skribaĵo: “Forlasita estas la domo. Kuraĝon, baldaŭ alia tempo venos. Vivu Esperanto! 1940-07-16 germana esperantisto”. Post unu jaro ĉi tie estis lokita sanatorio Koningsheide.

En septembro 1944 Arnhem iĝis loko de sangaj bataloj. Veninte al Arnhem post la liberigo de la lando, la institutestroj konstatis malaperon de la tuta altvalora domekipaĵo. Damaĝoj en la instituto en Hago kaj en la domo en Arnhem konsistigis ĉ. 83 mil guldenojn. En IED estis loĝigitaj laboristoj venintaj por rekonstrui la urbon. La institutestroj taksis refunkciigon de IED provizore neebla, kaj ĉi tiu provizora decido iĝis definitiva.

En 1947 la domo estis transdonita al teknika lernejo. En 1960 ĝi forbrulis pro incendio. Pri la iama glora florado de Esperanto en Arnhem memorigas nur Esperantolaan – la Esperanto-aleo.

Halina Gorecka

La plej supran bildon sendis Els van Dijk (IEI, Hago), la dua aliaj estas prenitaj el La Praktiko.

Legu ankaŭ:
Aleksander Korĵenkov. Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol'


libroj

25 jaroj da eldonado

Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov

Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo.

Statistiko de unu vendejo

La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko registras ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas ideala.

Unue, en Laste Aperis estas ankaŭ libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj, sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA. Tio povas doni misan bildon por la jaro. Nu, la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, kaj pli grave: UEA vendas ne ĉiujn Esperanto-librojn, kaj en Laste aperis kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj malmultekzempleraj libr(et)oj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonas en siaj kluboj aŭ lokaj renkontiĝoj. Sed unu tia ekzemplo en 2015 estas aparte rimarkebla: ja la plej valora libro, aperinta pasintjare, Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, malgraŭ la bonega vendado en la Lilla kongresa libroservo, ne estis mendita de la libroservo de UEA, kies kutimaj klientoj devas nun aĉeti ĝin rekte ĉe la eldonejo LF-koop.

Ekster la statistiko estas la elektronikaj libroj (bitlibroj), ja nun pluraj aŭtoroj enretigas siajn verkojn kaj senpage ofertas ilin al la mondo sen zorgi pri papera eldono. Tio malmultigas la jarrikolton de libroj paperaj.

Sed ne estas pli granda statistika bazo ol Laste Aperis, ja la Viena muzeo lastatempe ricevas malpli da libroj ol la libroservo de UEA, kaj mi do daŭrigas mian statistikadon de la Roterdama librovendejo.

Pli grasa jaro ol la antaŭa

1991-2010
2014
2015

1991–2015.
Sume aŭ averaĝe

Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
107
172
4802
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
14.024
25.629
635.808
Nombro de la eldonintoj
1038
61
97
1162
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,3
131
149
132
Averaĝa prezo de unu libro (eŭroj)
9,70
12,01
12,18
10,00
Lernolibroj, vortaroj k. s. pri Esperanto
603
14
24
699
Originala beletro
472
13
17
562
Traduka beletro
819
26
44
997
Planlingvistiko, esperantologio, lingvistiko
440
15
25
555
Esperanto: historio, kulturo, movado k. s.
540
11
17
639
Politiko, historio, filozofio, socio
394
12
30
513
Scienco kaj tekniko
275
2
2
294
Religio
198
7
7
235
Aliaj temoj
279
7
6
308

Tre magra estis la 2014a jaro: ja ekde 1991 neniam surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107. Post la malfluso la 2015a jaro estis kutima – dum ĝi “lastaperis” 172 libroj kun sume 25 mil 629 paĝoj. Inter ili 30 broŝuroj malpli ol 49-paĝaj kaj 142 “veraj” libroj.

Ankaŭ la temaro kutimas: plej multas traduka beletro, kaj plej malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj. La granda tabelo montras, ke dum la kvin lastaj jaroj la nombro da prilingvaj libroj (115) tiel superis la nombron da originalaj beletraĵoj (90), ke la resumaj nombroj por la 25 jaroj preskaŭ egaliĝis.

Pli ol 1100 eldonintoj. Ĉu (tro) multe?

La 172 librojn pretigis 97 eldonintoj, 26 el ili faris tion unuafoje. Post la pasintjara dua loko, al la supro de la jartabelo revenis MAS de Vilhelmo Lutermano el la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kiu dum kvin sinsekvaj jaroj 2009-2013 eldonis plej multe. La pasintjara “ĉampiono” Edition Iltis de Irmi kaj Reinhard Haupenthal dividis la duan lokon kun la Novjorka Mondial, en kies libraro enestas ankaŭ Beletra Almanako, ebliginta atingi la supran lokon en la paĝonombra listo.

2015. Libroj xxx 2015. Paĝoj
MAS (FR) 13 Mondial 2037
Iltis (DE) 9 MAS 1948
Mondial (US) 9 Ĉina Fremdl. Eld. (CN) 1563
JELK (JP) 7 Horizonto 1003
La Blanchetiére (FR) 6 Eŭska EA (ES) 832
Horizonto (JP) 5 Erroteta (ES) 811
IEF (IT) 5 Iltis 799
Dokumenta E-Centro (HR) 4 Opera (FR) 742
SAT (FR) 4 BEL (BR) 716
UEA (NL) 4 JELK 696

En la resumaj tabeloj por 25 jaroj restas la samaj eldonejoj, kvankam okazis evoluo ene de la dekoj – Iltis, MAS kaj Mondial grimpis je du-tri ŝtupoj supren. UEA kaj FEL plu retenas siajn lokojn respektive en la libra kaj paĝa listoj, kvankam ne estas malprobable, ke Mondial post kelkaj jaroj plejsupros en la kategorio “paĝoj”.

1991-2015. Libroj xxx 1991-2015. Paĝoj
UEA 158 FEL 22461
Libro-Mondo (PL) 134 UEA 19041
FEL 124 Mondial 18864
Iltis 113 Libro-Mondo 17583
MAS 112 Fonto 17408
Impeto (RU) 109 Impeto 17222
Fonto 105 MAS 16317
Mondial 90 KAVA-PECH 15183
KAVA-PECH (CZ) 88 Sezonoj 13898
Sezonoj (RU) 86 Arhivaro E.Privat (CH) 12553

Sume, dum 1991–2015 “lastaperis” 4802 libroj, produktitaj de 1162 eldonintoj. Tamen pli ol 800 el ili dum ĉi tiu periodo eldonis nur unu Esperanto-libron, kaj la statistiko montras, ke nur 33 eldonejoj eldonis ne malpli ol 25 librojn dum 25 jaroj, do averaĝe almenaŭ unu libron jare; kaj nur sep eldonejoj kontribuis pli ol 100 librojn, do almenaŭ unu libron ĉiusezone.

Plej alte rangas UEA kun 158 libroj. Sed tio estas nur ses libroj jare – la plej aktiva nuna Esperanto-eldonejo estas multe malpli aktiva ol Hachette, kiu eldonis ĉ. 350 librojn dum 1901–1914 – averaĝe 25 librojn jare. (Mi miregas, ke nia eta eldonejo Sezonoj ankoraŭ restas en la plejdeko, dum ni donas prioritatan atenton al La Ondo kaj ekde 2006 eldonas tre malmulte, eĉ ne ĉiujare.)

Francio super ĉio!

La naŭan sinsekvan jaron Francio restas plej supre en la landolisto. En 2015 (re)aktiviĝis eldonistoj japanaj, kaj pro tio Germanio estas ne en sia kutima dua loko, sed en la tria.

2015. Libroj xxx 2015. Paĝoj
Francio 31 Francio 4379
Japanio 17 Usono 2419
Germanio 14 Japanio 1963
Brazilo 11 Brazilo 1883
Usono 11 Ĉinio 1808
Kroatio 9 Kroatio 1373
Italio 8 Germanio 1346
Hispanio 7 Hispanio 1321
Nederlando 7 Italio 961
Pollando, Slovakio 7 Hungario 920

La resumaj tabeloj apenaŭ ŝanĝiĝas. Plu plej altas Francio kaj Germanio, kiuj, estas ankaŭ la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.

1991-2015. Libroj xxx 1991-2015. Paĝoj
Francio 580 Francio 63686
Germanio 451 Germanio 52717
Pollando 341 Japanio 45022
Nederlando 318 Ruslando 42535
Ruslando 286 Pollando 38984
Japanio 258 Brazilo 38436
Brazilo 255 Nederlando 35903
Usono 234 Usono 30420
Italio 185 Italio 26956
Belgio 161 Belgio 26874

Pli ol unu libro ĉiusezone (almenaŭ 100 dum 25 jaroj) aperis ankaŭ en Hungario (138), Ĉeĥio (133), Svislando (130), Ĉinio (104), Svedio (104), Auŝtrio (103), Slovakio (101) kaj Litovio (100). Entute dum la lasta kvaronjarcento Esperanto-libroj aperis en 75 landoj.

Kiom el la angla? Neniom

Pasintjare inter la Esperanto-libroj estis 63 tradukoj el 23 lingvoj. La lingvolisto prezentas sensacion – dum la jaro aperis tute neniu traduko el la angla! Nu, tia estas Esperantujo.

2015 xxx 1991-2015
Germana 9 Germana 208
Franca 8 Franca 189
Japana 6 Angla 154
Itala 5 Rusa 96
Portugala 4 Pola 64
Ĉeĥa 3 Portugala 64
Eŭska 3 Japana 60
Hispana 3 Ĉina 57
Ĉina 2 Itala 57

En 2015 aperis naŭ tradukoj el Esperanto, kaj dum la lastaj 25 jaroj da tiaj tradukoj estis 145. Tamen nur tre malofte temas pri la kremo de nia beletro, plejparte temas pri nacilingvaj adaptaĵoj de lernolibroj; ekzemple, la rektmetoda lernolibro de Stano Marček jam aperis en pli ol tridek naciaj tradukoj…

Fine de l' raporto

La plej ampleksa libro en 2015 estas la 1553-paĝa Granda vortaro Esperanto-ĉina de Wang Chongtang; sekvas ambaŭdirektaj vortaroj hispana (956 p.) kaj eŭska (719 p.), kiun ja devancus la enciklopedio de Minnaja-Silfer, se UEA decidus ĝin mendi kaj vendi.

Inter la aŭtoroj ĉampionas André Cherpillod, eldoninta ses siajn proprajn libr(et)ojn; sekvas la sineldonemaj Hori Yasuo kaj Reinhard Haupenthal. Inter la tradukantoj “venkis” Vilhelmo Lutermano kun sep tradukoj eldonitaj de li mem.

La supra revuo koncernas la librokvanton. Pri la kvalito parolu fakuloj. Ĉu UEA aŭ ESF povas dungi personon, kiu verkus eseon “La Esperanta literaturo en la pasinta jaro”?


Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…

Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p.

UEA

Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli ol universitata nivelo. La aŭtoroj pagas teruran prezon de sia laboro, ĉar post la legado de la libro mi konstatas, ke nur dekkelkaj esperantistoj scios pri kio temas en la libro kiel la tuto. Kiucele verki por dekkelkaj personoj? Kaj ĉi tie aperas unua problemo: dekkelkaj personoj, sed kiaj? Ĉu kreopovaj intelektuloj aŭ “tipaj esperantistoj”. Sed tia estis kaj estas de ĉiam la scienco. Ties “sekretojn” komprenas nur elito kaj ne valoras plu pricerbumadi tion.

La libro celas priskribi sociologie grupon de esperantistoj, kiuj partoprenis la 94an UK en Bjalistoko (2009), kaj la aŭtoroj de la libro opinias, ke tia grupo (n = 386) permesas krei koheran portreton de la tuta esperantistaro. Ĝenerale mi konsentas pri tio. Riĉaj metodoj de la esplorado (en ĉi tio rotacia metodo de varieco de Kaiser-normaligo kaj SWOT-analizo) estas korekte uzataj. Strukturo de la verko klara kaj sinsekva analizo plenumiĝanta. Bibliografio fundamenta kaj sufiĉa. Lingvo de la disciplino kaj de la laboro korekta, foje pliriĉiganta Esperanton per nuancoj de la esperanta leksiko: la vorto “leĝo” (p. 27 kaj 28) en la populara senco signifas ion alian ol en sociologio, kie ĝi aperas kiel iu dialektika regulo. Prilaboron de la datumoj ni danku al Małgorzata Tyszko kaj Maciej Kokosiński.

La verkado de la libro devis daŭri kelkajn jarojn kaj estas farita senpage, dum eĉ nur en la polaj kondiĉoj la aŭtoroj povis postuli subvencion por verki la libron en la sumo de 100 mil zlotoj (mi scias tion, ĉar kelkfoje mi estis recenzisto de la pola Nacia Centro de Sciencoj), respektive ekz. en Nederlando almenaŭ 60 mil eŭrojn. Aldone: ili povis postuli, ne signifas, ke ili ricevintus tiun sumon, ĉar – kiel sciate – pri la sciencaj subvencioj decidas plej ofte politikistoj kaj sciencistoj, kiuj pridiskutas subvenciojn en la angla lingvo, neglektante lingvajn problemojn. Ni notu ke la eldonon de la libro subtenis Esperantic Studies Foundation.

Post la glorinda omaĝo, kiun mi esprimas al la kunaŭtoroj de la libro, mi esprimu miajn personajn impresojn pri la rezulto de la esploroj. Tio, kion mi ekscias el la libro pri “tipaj esperantistoj” teruras min kaj nur konfirmas mian konvinkon, ke kun esperantistoj oni nenion povas konstrui.

Unue, tie kie la lingvo estas distinga eco de la komunumo okazas, ke 13% da esperantistoj legis neniun libron. Al tiuj, kiuj respondis ke ili legis dum la jaro unu libron (p. 36 kaj 37), mi ne kredas, ĉar pollandaj esploroj pri la legado atestas, ke duono de respondantoj mensogas (eble esperantistoj ne mensogas, sed nur poloj?). Simile estas pri gazetaro, sed kia gazetaro: Le Point, Polityka, TimesArgumenty i Fakty? Unu “kajero” de la semajnrevuo Der Spiegel havas pli malpli tiom da paĝoj, kiom la jarkolekto de La Ondo de Esperanto. Ne estas riproĉo, nur trista konkludo! Do amaso da esperantistoj scipovas subskribi iun dokumenton kaj legi simplan instrukcion kuiri ovon. Sed tia estas ankaŭ granda “neesperanta socio”, kion atestas la interneto.

Se ni esperantistoj estus en la nombro de unu miliono, oni povus revi, ke eblas ion fari. Sed ni estas diaspora malplimulto ne pli granda ol (kiom?) esperantistoj. La financa elito de la Bjalistoka UK gajnas averaĝe 1682 eŭroj monate (p. 31), konsumas servojn de UKoj, do amikajn renkontojn, distron, turismon kaj snobismon. Kaj kie estas, proverbe dirante, sango, ŝvito kaj larmoj, kiel en la pionira periodo?

Miajn negativajn konvinkojn pri la movado konfirmas ankoraŭ unu konkludo de la libro. SWOT analizo montras, ke laŭ esperantistoj la plej danĝera “objekto” de la movado estas aliaj esperantistoj (p. 84 kaj 85). Tiu rimarko koncernas ĉefe maljunulojn, kiuj klaĉas kaj kverelas kaj “forpuŝas homojn de la asocio”. Mi soifas scii tutan opiniaron ĉi teme. Do tiuj, kiuj interesiĝas pri esperanto por havi esperantlingvajn amikojn, do 68,1% samtempe grandparte malamas kunestulojn (p. 43)! Ĉefaj motivoj daŭre interesiĝi pri esperanto atestas, ke la esperantistaro havas nur distrajn kaj nebulajn interesojn. Neniu el la enketitaj partoprenantoj de UK en Bjalistoko interesiĝas pri la esperanta kulturo kaj literaturo! (p. 43). Eĉ ne valoras analizi ĉion ĉi.

UEA

El ĉi tiu vidpunkto plua analizo de la movado estas vana, ekzemple, ĉu UEA troviĝas en “diabla cirklo” aŭ estas memcelo (p. 94-98).

La atentema leganto trovos multajn ŝokajn kolektivajn saĝecojn de la grandparto de esperantistaro, kiuj metas la movadon proksime de iu eklezio, kie ĉiuj deziras feliĉon, vinon kaj savon (p. 47).

Sur kiu fundamento Galor konstruas la konvinkon, ke “Apero de Esperanta Civito favoris popularigadon de raŭma-finvenkisma dikotomio (nun ĝi sonas arkaike, forgluita de reala e-vivo)” (p. 18). Kio tamen estas reala Esperanto-vivo? Evidente, UEA, ekster kiu eblas nenia savo! Sed la historio instruas, ke ne ĉiam la plimulto pravas. La libro vole nevole montras, ke “La legantoj de Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto subtenas malpli ofte la hobian motivon” (p. 50). Ja ne per hobia motivo Edmond Privat batalis en Ligo de Nacioj en 1922 kaj Ivo Lapenna en Montevideo en 1954.

Sur la paĝoj 105-110 troviĝas persona polemiko de Zbigniew Galor kontraŭ mi, foje ofende, okaze de mia recenzo (La Ondo de Esperanto, 2005, №11) pri la libro Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko” de Detlev Blanke.

Ĉar la leganto rajtas ne scii ĉiujn detalojn por deĉifri la aludojn, mi diros rekte: Zbigniew Galor celas diri, ke Walter Żelazny estas idioto. Mirigas min, ke tiucele Galor bezonis kvin paĝojn. Aldone: “Laŭ Żelazny tio estas historio de popoloj kontraŭ sia volo kontrolataj pere de sistemo de Moskvo. Vereco de tiu ĉi konstato montriĝas iluzia. En socialismaj landoj… ktp…” (p. 108). Mi ne povas polemiki kun iu, kiu scias la veron, kiu montriĝis iluzia. S-ro Galor jam temp' estas vekiĝi kaj rezigni pri la primitiva diskurso de la historia dialektiko. Punkto. Fino.

Je la starigitaj esplordemandoj, la libro respondas profunde, sed tamen la aksiologio de la libro ne konvinkas min. Se fari tiel profundajn esplorojn, estus bone ekscii, kial esperantistoj kabeas (estas tamen kial foriras kaj revenas al UEA, p. 75-78). En la bibliografio (mi povus aldoni centon de aliaj valoraj nomoj) troviĝas jenaj nomoj de iamaj elstaraj esperantistoj-intelektuloj: Tazio Carlevaro, Tadeusz Ejsmont, Jerzy Leyk, Jouko Lindstedt, Sándor Révész. Ĉiu el ili vivas kaj estas facile atingebla. Kial ili forlasis la movadon? Kvankam la libro UEA en konscio de esperantistoj klare montras la objekton de la studo (386 partoprenantojn de UK en Bjalistoko), ĉu ne valorus tamen profundigi la esplorojn historie kaj aperigi ie en anekso de la libro respondon de la nomitaj homoj: kiel aspekt/-is/-as en ilia konscio UEA? Certe laŭ la metodo de intervjuoj kun ekspertoj. Carlevaro estas citita en la libro per artikolo el 1977 (antaŭ preskaŭ kvar jardekoj) dum pri lia esenca eseo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? (1999) la libro komplete silentas. Tazio Carlevaro montris kaŭzojn, pro kiuj Esperanto ne ĝisvivos la jaron 2045: “Esperanto disvastiĝis en esperantistaj diskut-kluboj. Kaj ĝi restas en tiuj kluboj. Tiu estas vera senelirejo” (Carlevaro, p. 36).

Laŭ mi la menciitaj intelektuloj forlasis la aktivadon, kiam ili malkovris la vanecon de la movado, la vanecon kiun science pruvas Galor kaj Pietiläinen, sed ili eltiras aliajn konkludojn ol mi. Ĝis nun la movado ne dediĉis sciencan studon al tio, pro kio esperantistoj kabeas kaj kiom da ili? Rigardu ĉirkaŭ vi kaj konstatu, kiom da el ili kabeis? Ili forlasis la movadon pro preskaŭ sama kaŭzo kiel Kazimierz Bein (1872-1959). Li diris dudek jarojn post kiam li kabeis:

“Mi ja estas ne plu Esperantisto, eĉ kontraŭulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!” (Literatura Mondo, 1931, №7, p. 144-145).

Kiam ni trovus respondon kvantan kaj kvalitan je la demando, pro kio la plej valoraj esperantistoj kabeas, tiam ni havus kaj la diakronan kaj la sinkronan portreton de la movado, pli taŭgan ol esplori tiujn, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj?

Post la finlego de la libro UEA en konscio de esperantistoj, mi opinias, ke la libro estas senkritika apologio de UEA kaj ke esperantistoj “restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…” (samloke). Mi havas hodiaŭ, en 2015, la samajn impresojn kiel Kabe en 1931.

Ĉiukaze ni havas tre valoran, sciencan libron pri esperantistaro, kiun komprenos nur dekkelkaj esperantistoj. Neniu kulpas pri tio, eble nur tiuj kiuj nova monsistemo por solvi ĉiujn mondajn problemojn en dudek kvar horoj.

Walter Żelazny


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno. 2015/6;
Esperanta Finnlando. 2015/5;
Esperanto. 2016/1;
Esperanto aktuell. 2015/5;
Frateco. 2015/111;
Juna Amiko. 2015/4;
La KancerKliniko. 2015/156;
La Lanterno Azia. 2015/12, 2016/1;
La Ondo de Esperanto. 2016/1;
La Revuo Orienta. 2015/11;
Monato. 2015/11, 12;
Norvega Esperantisto. 2015/6;
REGo. 2015/6;
Sennacieca Revuo. 2015/143;
Sennaciulo. 2015/9-10, 11-12;
Svisa Espero. 2015/2;
Tempo. 2015/125-126.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №2 (256)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.