La KovriloLA SOCIO ESTAS ĈIE EL FERBETONO KAJ RUSTIMUNA ŜTALO

Harrison, Harry. Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato / Tradukis el la angla Reinhard Fössmeier, Endmund Grimley Evans, Rob Hekm k.a. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. — 224 paĝoj, superkovrilo.

Harry Harrison estas mondkonata kaj esperantisto. Liaj romanoj aperis en multaj lingvoj kaj nun ankaŭ en la internacia.

Ekde de la 1950aj jaroj aperis la rakontoj pri la rustimuna ŝtalrato Jim diGriz, sed ne pli frue ol 1985 la scivolemaj legantoj lernis pri la prahistorio de tiu intergalaksia aventuristo.

Infanaĝe Jim loĝis sur la planedo Paradizeto, kiu spite al sia pompa nomo estis tro teda por la aspiroj de Jim. Por havi pli interesan vivon, li decidis uzi siajn talentojn por krimaj agoj. Li jam ne povas spertiĝi en la loka karcero, nur la legenda Kuriero eble povus instrui lin. Per lerta artifikaĵo li trovas la Majstron, kiu akceptas akoliton.

Sed unue Jim devas ŝanĝi sian vidpunkton. La koncepto krimo apartenas al la socio, kiun li malamas, ekstersociano havu alternativan moralon:

Ĉar la socio estas ĉie el ferbetono kaj rustimuna ŝtalo, malpli da truoj restas inter la paneloj. Jes ja, nur tie inteligenta rato kapablas trovi tiujn truojn. Nur rustimuna ŝtalrato povas hejmumi en tia mondo.
(paĝo 100)
Sur la planedo Spukavatem la rato povas poluri sian teknikon. Tie regas feŭda socio kun ĉifaloj. Jim helpas renversi la tiean reĝimon, sed subfosante unu ordon, li restarigas la galaksian ordon.

La Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas en la tradicio de fripona romano. La heroo manovras sin en senesperajn situaciojn, sed ĉiam elturniĝas per ruzo, aŭdaco kaj impertinento. Sekve la strukturo estas epizoda. La ĉefrolanto Jim evoluas nur malgraŭvole.

Harrison estas konata kiel verkisto de sciencfikciaĵoj, sed harditaj legantoj de tiu ĝenro certe sentos la mankon de teknikaj elpensaĵoj. La romano okazas en nedifinita estonteco, sed se vi imagas Paradizeton kiel parodion de nuntempa Usono, Harrison verŝajne ne tute kontraŭus. (Ekz-e, la rapidmanĝejoj kaj la “Makkuniklaĵoj”.)

La traduko estas iom speciala. Okopo el malsamaj landoj estis ligitaj pere de Interreto. Ili diskutis kaj reviziadis uzante la eblecojn de moderna komunikado. Fine Kalle Kniivilä reviziis ĉion, cetere elstare, ĉar vi ne rimarkas stilajn rompojn. Estas tente tamen trovi trajtojn de unuopaj tradukantoj. Jen eblaj spuretoj: sur p. 11 la juĝo havas maleon, dum tiu sur p. 76 uzas martelon. Krome mi trovis kelkajn formojn, kiuj povas esti idiosinkrazioj de la koncerna tradukinto.

La traduko de la nomoj meritus specialan atenton. La tradukintoj decidis, ke la planedo Spiovente havu volapukan nomon Spukavatem — kio certe bone kongruas al la tiea socio. Mi ne povis kompari la nomojn kun la originalo, sed multaj formoj ŝajnas esti bonaj kaj trafaj. Mi menciu nur la porjunularan organizaĵon de Paradizeto, la JunNuloj.

La fluan legadon tamen ĝenas foje nekutimaj vortdividoj kiel “se-rĉas”, “al-tgrada” kaj “pun-cruĝa”.

En la Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato vi trovas kelkhoran plezuran distradon. Finvenkistoj nepre legu ĝin, ĉar en la mondo de la rato la saĝiĝinta universo akceptis Esperanton kiel facilan intergalaksian lingvon. La 1 sur la kovrilo espereble indikas, ke venos dua libro el la serio kiam la 300 ekzempleroj de la unua volumo estos forvenditaj.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 1999. № 6 (44)


Recenzoj