Vinjeto de M.BajenovaTolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ

Tolstoj, Lev. Resurekto: Romano / Tradukis el la rusa Viktor Sapoĵnikov; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 368 paĝoj. — (Serio Rusa literaturo; Volumo 6).

Okcidentaj vizitantoj de la Petro-Paŭla katedralo en Sankt-Peterburgo miras, kiam ili vidas katedron en ĝi, ĉar tio malkutimas en ortodoksaj preĝejoj. Eĉ pli ili eble miras, kiam ili legas, ke ĝi laŭdire estis uzita nur unu fojon, por elpeli Lev Tolstoj el la rusortodoksa eklezio, pro lia akra kritiko de tiu institucio en la romano Resurekto.

Resurekto kaj pasko estas la plej gravaj okazintaĵoj en la ortodoksa kredo, sed ĉe Tolstoj ne temas pri tiu resurekto aŭ iu transmonda miraklo. Tolstoj rifuzas kredi la centrajn dogmojn de la eklezio:

“La esenco de la meso estis jena: oni supozis, ke la panpecetoj tranĉitaj de la pastro kaj metitaj en vinon, ĉe certa manipulado kaj preĝo transformiĝas je la karno kaj sango de Dio. La manipulado estis jena: la pastro malgraŭ la malhelpo de la surmetita brokita sako, egalrapide levis ambaŭ brakojn supren kaj tenis ilin dum kelka tempo, poste li surgenuiĝis kaj kisis la tablon kaj ĉion kio estis sur ĝi” (p. 109).
Resurekto estas por Tolstoj cismonda ekzistencialista sperto, kiu inkluzivas, ke homoj ne plu sekvas idolojn, sed obeas la internan voĉon de dia justeco. Tiun resurekton spertas la du ĉefprotagonistoj de la romano.

La intrigon eblas rapide rakonti: Neĥludov estas nobelido. Antaŭ kelkaj jaroj li delogis sian servistinon Katjuŝa. Nun li estas ĵuriano kaj rekonas ŝin. Ŝi fariĝis prostituitino kaj ŝajne venenigis iun klienton. Ŝi estas senkulpa, tamen ŝi estas kondamnita al bagnado en Siberio pro formala eraro. Neĥludov komprenas, ke li origine kulpas pri la sorto de Katjuŝa. Li akompanas ŝin al Siberio, sed ŝi rifuzas lian edziĝproponon. Ŝi iĝas edzino de politika malliberulo.

Neĥludov estas precipe bona homo. Kiel junulo li klopodis trovi la solvon de sociaj problemoj en la teorioj de Herbert Spencer (nomata Spenser en la traduko) kaj Henry George. Kiel junulo li estis kaptita de sia socia tavolo, sekve li ne kapablis plibonigi la socion de interne.

“Nun li klare komprenis, ke la tuta terura malbono, kiun li vidis en la prizonoj kaj etapejoj kaj la trankvila aplombo de tiuj, kiuj faris tiun malbonon okazis nur pro tio, ke oni deziris fari neeblan aferon, nome: korekti malbonon, dum ili mem estis malbonaj. Perversaj homoj deziras korekti perversajn homojn, dezirante atingi tion mekanike” (p. 358).
Anstataŭe necesus serĉi la regnon de Dio kaj ĝian veron “kaj la cetero estus donita”.

En Resurekto Tolstoj uzas dokumentan materialon, tamen la libro ne estas memorando aŭ propaganda pamfleto. La lingvo de Tolstoj havas bildigan povon. Kun ekzaktaj psikologiaj observoj formiĝas iom post iom kompleta analizo de la tiutempa rusa socio. Tiutempaj legantoj kirliĝis en la analizon de Tolstoj, aŭ konfirmante ĝin aŭ trovante argumentojn kontraŭ la analizo. Tio validas cetere ankaŭ por la moderna leganto, ĉar evidente ni ankoraŭ ne havas la perfektan socion. La libro ne perdis sian aktualecon, male: Tolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ. Sed nuntempe ni eble trovas lian solvon iom naiva.

Aldona stimulo estas la traduko de Viktor Sapoĵnikov. Li eluzas lerte kaj kreive la eblecojn de normala Esperanto. Kvar-kvin fojojn mi tamen stumblis, ĉar mi perdiĝis en iu sintaksa densejo.

Bedaŭrinde la eldonejo ne dediĉis tioman zorgon al la libro kaj pekis kontraŭ la baza tipografio. La leganto rajtas scii tion, ĉar tio malhelpas fluan legadon. Krome la printado ne atingas la kvalitnivelon, al kiu ni jam alkutimiĝis el Jekaterinburg.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar tiu malzorgo pri la ekstera aspekto ja povas forpeli eblajn legantojn de tiu libro. Tiuj legantoj do maltrafus valoran libron de la mondliteraturo.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto, 2000, №11 (73)


Recenzoj | Hejmo