Libro vere bonkvalita

Al-Amily, Husejn. La trezoro: Kolekto de 3.000 proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo / Antaŭpar. Renato Corsetti. — [Roterdamo]: Araba Komisiono de UEA, 2008. — 137 pĝ., il.

En la konscio de okcidentanoj la adjektivoj “araba” kaj “islama” iĝis preskaŭ sinonimoj, nuntempe trouzataj de mondamaskomunikiloj kun la substantivoj “minaco” kaj “terorismo”. La akuzoj ne estas tute senbazaj — inter diversspecaj ekstremistaj organizaĵoj la islamaj okupas sian “indan” lokon. Tamen ju pli malbone oni konas ion, des pli da superstiĉoj oni havas pri tio — esperantistoj ja ofte sentis kaj sentas proprahaŭte la pravecon de tiu diraĵo! La Trezoro de Husejn Al-Amily plenumas la noblan celon konatigi neislaman legantaron kun la antikva kultura tradicio de la araba popolo.

La sorto de la popoloj estas tiu kiel de la homoj: unuaj ĉiam ĝuas ĝian favoron, aliajn ĝi eĉ ne rimarkas kaj ili restas en la ombro de la unuaj; kaj la triaj, kvazaŭ laŭ kaprico de fortuno, jen atingas la pinton de sia gloro kaj potenco jen mergiĝas en abismon de mizero kaj malforto.

La sorton de tiuj lastaj plene trasentis araboj. Kiel sablovento de sia dezerta hejmlando ili enflugegis en la mondon, portante sur la pintoj de siaj lancoj lumon de ĵusnaskita religio, rompante landlimojn, absorbante popolojn kaj gentojn; dum du generacioj ili kreis gigantan imperion de Atlantiko ĝis Pamiro kun brila kulturo kaj scienco prosperintaj en dekoj da homplenaj urboj.

Post kelkaj jarcentoj la imperio disfalis sub la batoj de novaj mondkonkerantoj kaj pro internaj perturboj. Finfine ili perdis eĉ la efemeran privilegion gvidi la islaman mondon — post morto de la lasta arabdevena kalifo tiun titolon proprigis al si la Osmana sultano.

Nur en la 20a jarcento sur la ondo de naci-liberiga movado araboj reakiris sendependecon, tamen dividitaj je dekkelkaj ŝtatoj fronte al multaj eksteraj kaj internaj problemoj kiel malriĉeco, politika malstabileco kaj religia obskurantismo.

Dum la jarcentoj de la ekzisto de la araba popolo formiĝis ties kulturo en konstanta reciproka interŝanĝo kaj pliriĉiĝo kun kulturoj de la najbaroj. Vivosperto de generacioj, moralaj principoj, ideoj pri la homo kaj universo sublimiĝis en abundaj proverboj de araboj. En la libro ili estas alfabet-orde vicigitaj laŭ temoj: de “abundo”, “aĉulo”, “advokato” ĝis “vole-nevole”, “vortoj”, “vualo”. Kune kun arabaj proverboj estas ankaŭ kurdaj, persaj, mezorientaj k.a.; apude troviĝas citaĵoj el Hadisoj — konsiloj de la Profeto.

Entute pli ol 2000 proverboj en 416 temoj akompanataj per mallongaj rakontoj (anekdotoj) kaj garnitaj per belegaj ilustraĵoj kaj arabstilaj miniaturoj.

Iuj el prezentitaj proverboj estas komunaj por multaj popoloj kaj ne enhavas ion specife araban, aliaj estas tute nekompreneblaj sen komentoj. Ekzemple, “li portis daktilojn al Basra” klariĝas per komento, ke Basra abundas je daktil-palmoj. Iuj aspektas tute moderne: “Rigardu antaŭ ol vi trinkas kaj legu antaŭ ol vi subskribas”.

Interesa estas la citaĵo el la Korano pri judoj: “Vi estas distingitaj inter nacioj, ĉar vi malhelpas malbonon kaj sekvis la ordonon por bono”.

Iom ŝancelas la opinion pri la araba militemo jenaj diraĵoj: “Instigo al malpaco estas pli grava ol murdado” kaj “Kredanto fanatika pri sia kredo estas ulo sen kredo”.

Kelkaj estas veraj perloj de saĝo kaj ironio: “Estu bona al via edzino, por tenti la najbarinon”, “Rapida geedziĝo estas malrapida pento”, kaj “Se ĉiuj homoj diras, ke vi estas azeno, danku al Dio kaj bleku”.

La ampleksa temaro, multaj komentoj donas sufiĉe tutecan bildon pri la materia kaj kultura vivo de la araboj kaj de la islama oriento. Per tiaj libroj reale efektiviĝas la rolo de Esperanto kiel internacia ligilo kaj komprenigilo.

Tute superflua, miaopinie, estas nur la transliteruma tabelo de la araba alfabeto: unue, ĝi prezentas nur komencan formon de literoj el kvar eblaj depende de loko de litero en la vorto; due, sen konciza gramatiko kaj vortaro ĝi estas sentaŭga por la leganto.

Fine mi povas sincere diri, ke la libro estas vere bonkvalita forme kaj enhave. Ĝi nepre trovos siajn legantojn.

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №12 (170)


Recenzoj | Hejmo