Malpli interesa ol UEA mem

van Dijk, Ziko. La Asocio: Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2008. — 301 p., il.

En sia pasint-jara libro pri UEA (Utila Estas Aliĝo) Ulrich Lins skribis enkonduke:

Plena analizo de la historio de UEA restas tasko farota,

kaj aldonis, ke per sia libro li volas “stimuli al pliaj esploroj” (p. 7).

Pied-note li referencis “kompletige” al Lingvo kaj popolo (2006) de Tonkin, sed ne al la sam-jara disertacio de Marcus Sikosek (la knaba nomo de la nuna Ziko van Dijk). Certe nek ĉi epizodeska disertacio nek la recenzata La Asocio estas la “plena analizo” kiun celis Lins.

La libro rezultas el fosadoj de la aŭtoro plenumitaj inter 2003 kaj 2005 en la roterdama sidejo de UEA.

La verko konsistas el du partoj: en la komenca troviĝas iom larĝa prezento de la historio de Biblioteko Hodler (kvankam sen esencaj novaĵoj), analizo de la divers-epokaj statutoj de UEA (ĉapitro aparte teda) kaj (historiografia?) prezento de la ĉefaj Esperanto-historioj (ĉapitro sen rekta rilato al UEA). Ĉi lastan ĉapitron karakterizas granda supraĵeco. Por ekzemplo Dijk riproĉas al Korĵenkov (p. 135):

…Korĵenkov misuzas la piednotojn por aldonaj informetoj kaj komentoj, kiujn li ial ne volis meti en la kutiman [kurantan? — R.H.] tekston
kaj riproĉas la ruson pro ties ne-uzo de la sikoseka kongres-fabelaro Sed homoj kun homoj…

La duan parton de la mikspoto konsistigas deko da epizodoj el la historio de UEA. Pluraj restas sen baza informa valoro. Io mirigas ĉe historiisto (aŭ ĉu Sikosek-van Dijk tamen estas nura movadulo?): lia vitriola sinteno al Ivo Lapenna kiu havas nenion komunan kun la sobro de Lins. Ĝi sentiĝas aparte akre en la fina ĉapitro subtitolita “Kial Lapenna ne fariĝis heroo de Novjorko”. Temas pri la subskribo-kampanjo de la jaroj 1966 k.s. kiu mobilizis la tiaman membraron de UEA kaj donis okazon por vasta informado pri Esperanto. La demandon pri la intenco de Lapenna van Dijk respondas per diro de Victor Sadler (kvazaŭ el ĝi li ricevus revelacion): “Private Lapenna diris al Sadler ke li lanĉis la kampanjon por havi temon por kontakti la publikon, kaj por doni al la esperantistoj ion, pri kio ili povas okupiĝi.” (p. 287) Ĉu io nova por Dijk naskita en 1973 kaj 14-jara kiam Lapenna mortis? Al siaj spekulativoj li tiel mem fortiras ĉian bazon.

Por distri kiun li rakontas la historion pri laŭdire geja kongres-sekretario Nicolaison kaj ties eksigo el la ofico? Tiaĵoj impresas jam neniun.

Historion de UEA aŭ almenaŭ gravajn brikojn por ties konstruo mi imagas alia. Ĝis nun ni apenaŭ ion scias pri gvidaj figuroj en la prezidanta ofico, por ekzemplo: Bolingbroke Mudie, Canuto, Liniger (kiu konas la nomon?), Malmgren, Stettler, Yagi k. a. Ĉu ili direktis la agadon, donis impulsojn aŭ estis nuraj figuroj galionaj? Kian redaktan politikon por la UEA-revuo havis Auld, Ertl, Fettes, Goldsmith, Hodler, Jakob, Marček, Milojević, Privat, Sadler, Zacho? Kio pri la Belartaj Konkursoj kaj ties efektiva rolo en la literatur-historio de Esperanto? Kio pri la Internaciaj Someraj (poste Kongresaj) Universitatoj kaj ties kontribuo al la utiligo de Esperanto por scienca laboro? Kio pri la labor-planoj de UEA, ilia efektivigo, fiasko aŭ sukceso? Kio pri la eldonaĵoj de UEA dum tuta jar-cento (kial mankas bibliografio?)? Pri ĉio ĉi silentas same Sikosek kiel van Dijk. Li ja allasas, ke la epizodoj en la dua parto de la libro estas “iom pli ĵurnalisme verkitaj” (p. 289). Nu, sed kia ĵurnalismo?

Bilanco: eĉ la Esperanta Civito devos agnoski, ke UEA kaj ties historio estas pli interesaj ol ĉi tirkest-vakiga artikolaro apenaŭ atento-kapta.

Reinhard Haupenthal (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2009. №4 (174)


Recenzoj | Hejmo