Ne nur beletra

Per intervjuo kun Jorge Camacho niaj legantoj scias pri la plano de Mondial lanĉi Beletran Almanakon. BA-1 ĵus enmondiĝis.

Mondial interkonsentis kun UEA pri aperigo de premiitaj verkoj el la Belartaj Konkursoj, kaj la unua BA (176 paĝoj) aperis postkongrese kun la konkursa jar-rikolto. Tiun 70-paĝan kolekton kompletigas raporto de la prezidanto de BK, Humphrey Tonkin.

Pli ol duonon de la volumo konsistigas verkoj eksterkonkursaj. Ili dividiĝas je similaj sekcioj, kaj oni do havas en la sama kajero po du rubrikojn por la originalaj prozo kaj poezio kaj por eseoj. Originala prozo estas prezentita per noveloj de Luiza Carol kaj Den Drown. Traduka prozo liveras roman-fragmentojn el la islanda (Halldór Laxness / Baldur Ragnarsson) kaj rumana (Mircea Eliade / Ionel Oneţ) literaturo. Al la originala poezio kontribuis István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock, Mao Zifu, Maŭro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Krome, oni trovas poeziaĵojn tradukitajn el la bengala kaj japana lingvoj kaj kvar tankaojn, premiitajn en la Esperanta Oomoto-Utafesto.

Pri evoluo de libera verso (libera linio, laŭ la aŭtoro) meditas Baldur Ragnarsson; Jorgo Camacho eseas pri “Lingvaj manipulistoj”. Nur du recenzoj trovis lokon en la Beletra Almanako, kaj nur unu el ili pritraktas verkon beletran — Jorge Camacho funde analizas la unuan poemaron de Mao Zifu Kantoj de Anteo kaj agnoskas, ke “ni troviĝas antaŭ poezio eminente universala”. Ni esperu, ke en venontaj almanakoj estos pli da literatura kritiko.

La kovrilon kaj ĉiujn sekciojn ornamas bonegaj fotoverkoj de Güilli Pitarch.

Foliumis por vi Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)


Recenzoj | Hejmo