Lingvo kaj kulturo en Berlino

Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903–2003. Enrigardo, Rerigardo, Antaŭenrigardo / Redaktis Fritz Wollenberg. — Novjorko: Mondial; Berlino: Esperanto-Ligo Berlin, 2006. — 368 pĝ., il.

Ekonomia, financa kaj milita forto de Berlino dum la regado de Vilhelmo II estas garantio de potenco de la Germana ŝtato. Berlino kreskas kapturne, en 1900 ĝia loĝantaro nombras 1,5 mln. Post la unua mondmilito, abdiko de la imperiestro kaj proklamo de la Unua Respubliko aperas nova Berlino, kiu absorbas la apudajn komunumojn. Naskiĝas Berlino de la 1920aj jaroj kaj de la Vajmara respubliko. Estas tempo de nekredebla renovigo. Liberspirito stimulas kreadon, intelekta kaj arta vivoj bolas. Neniu urbo kapablas konkurenci kun Berlino; ĝi iĝas monda ĉefurbo de amuzado, teatro, bohemo kaj avangardo. En 1921–1923 Berlino estas iaspeca centro de rusa intelegencio. Ĉi tien venas el Moskvo kaj Petrogrado verkistoj kaj poetoj, pentristoj kaj ĵurnalistoj; la urbo estas unu el la celoj de elmigrado.

Ni, esperantistoj, vivecan bildon de Berlino ricevas el la romano de Vladimir Varankin Metropoliteno, priskribanta la eventojn fine de la dudekaj jaroj:

Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn da tondetitaj ĝardenoj!
Ne estas hazardo, ke en novembro 1903 socie, kulture kaj science agantaj personoj malfermaj al novaj ideoj fondis Esperanto-societon em Berlino. La fondon iniciatis svisa ĵurnalisto Jean Borel. Inter la fondintoj estis aŭstra publicisto Alfred Hermann Fried, poste nobelpacpremiito, internacie rekonata germana geofizikisto Adolf Schmidt, estro de observatorio sur la monto Telegrafenberg en Potsdam, franca vortareldonisto Marcel Pagnier, pedagogia reformisto kaj gimnazidirektoro Wilhelm Wetekamp kaj aliaj, cetere membroj de la Germana Pacsocieto.

Internacia rondo de la komenco daŭre restis tia ĝis la nuna tempo. Ni menciu almenaŭ kelkajn nomojn, ĉiuj estas internacie konataj: pola filmisto Jan Fethke, franca verkisto Louis Beaucaire, rumana lingvisto Ignat Bociort, usonano Gary Mickle kaj multaj aliaj, kiuj kreis kaj kreas la Esperanto-kulturon en Berlino.

Centjara datreveno de loka aŭ internacia evento estas bona preteksto por organizi celebradon, atentigi amaskomunikilojn kaj, fine, aperigi prian verkon.

Tamen la recenzata libro ne estas plena historio de la berlina Esperanto-movado; multaj temoj, personoj, eventoj restas nepriskribitaj. Dum 100 jaroj estas kreitaj multaj nevideblaj amikecaj ligiloj inter Berlino kaj aliaj lokoj de la mondo. Videbligi kelkajn el tiuj ligiloj celis la eldonintoj. Diversaj kaj diversspecaj kontribuoj kiel mozaikeroj kreas bildon kun personeca vizaĝo de la Esperanto-vivo en Berlino.

En la libro oni trovas personajn rememorojn kaj spertojn apud science ellaboritaj eseoj. Renkontiĝoj kaj vojaĝoj, libroj kaj revuoj, kulturaj aktivaĵoj, instruado, lokaj grupoj, naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, Esperanto-projektoj, estas temoj de tiuj kontribuoj, kiuj havas, interalie, germanlingvajn resumojn. Multegaj fotoj vivigas la libropaĝojn.

Mi intence mencias neniun nomon el la kontribuintoj, ĉar tia listo tro ŝveligus mian tekston, sed ofendi iun per ellaso mi ne deziras. Mi nur nepre menciu gigantan laboron, kiun faris la redaktoro de la libro Fritz Wollenberg, kies faka kompetento esperigas min iam havi ankaŭ libron pri la historio de Esperanto en la germana ĉefurbo.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161)


Recenzoj | Hejmo