111 jaroj – malronda jubileo, sed fekunda rikolto

Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj. Jubilea libro 1903-2014. Enrigardo. Rerigardo. Antaŭenrigardo / Red. Fritz Wollenberg. – Novjorko; Berlino: Mondial, 2017. – 309 p., il.

Berlino

Berlino ludis gravan rolon en la 20a jarcento en la kultura Eŭropa pejzaĝo, kion tre konvinke montris la Nacia vespero en la 84a Universala Kongreso (1999), kaj ĝi daŭre konservas tiun rolon. Ankaŭ por Esperanto kaj ĝia kulturo Berlino alprenis iusence centran pozicion.

Okaze de la centa datreveno de la fondo de la unua Esperanto-grupo en Berlino (1903) estis eldonita Jubilea libro, kiun mi recenzis en La Ondo (2008, №3). “Ĉu do indas nur dekunu jarojn poste verki novan libron?” – demandas antaŭparole Felix Zesch, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.

Fritz Wollenberg iniciatis novan eldonon, ĉar intertempe al la germana ĉefurbo estas allogitaj aktivaj esperantistoj el aliaj urboj kaj landoj, kaj oni konsideris inda prezenti ilian kontribuon. Krome, brandenburgiaj esperantistoj flegis proksimajn kontaktojn kun la partneroj en la najbara Pollando. Menciindas ankaŭ kunfandiĝo de la Esperanto Ligo Berlino kaj Brandenburgia Esperanto-Asocio.

En la nova volumo trovas lokon ne nur priskribo de la novaj aktivaĵoj en la lastaj dek unu jaroj, sed ankaŭ rezultoj de esploroj, kiuj ebligas kompletigi la pli ol centjaran historion de la Esperanto-movado en la regiono.

Memore pri la Unua Mondmilito detala artikolo prezentas la memskribitan berlinan Esperanto-gazeton La Rondiranto el la jaroj 1916-17. Aperas raportoj ankaŭ pri aliaj arkivaj trovaĵoj kaj aktualaj eldonaĵoj, kiel prezento de la germanlingva libro de Torsten Bendias Esperanto-junularo en GDR. Pri la praktiko kaj vivmondo de sociaj movadoj en la ŝtata socialismo.

Fine de la libro troviĝas valora indekso de personoj, komuna por ambaŭ volumoj de la jubilea libro, ĉar multo de la materialo el la unua volumo (1903-2003) ne estas republikigita en la nova eldono.

Refoje mi aprezu kolosan kaj valoran laboron de la kompilinto Fritz Wollenberg, kies frukto prezentas al la legantoj vastegan gamon de la Esperanto-agado en Berlino kaj Brandenburgio kaj konservas historie gravan materialon ankaŭ por la estontaj generacioj. Menciendas abunda ilustra materialo, dulingveco de la kontribuoj (nepraj esperantaj resumoj por la germanlingvaj materialoj), interesa kaj varia enhavo, kie ĉiu leganto trovos ion laŭ sia gusto.

Imitinda ekzemplo por aliaj gravaj Esperanto-centroj. Ĉu ĝin sekvos Parizo, Varsovio, Budapeŝto, Moskvo?..

Halina Gorecka

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1 (279).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-berlin2.htm.