Abunda torento

Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p.

Blanke

La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al la fortika, diligenta, kuraĝa antaŭenirado de niaj plej seriozaj kleruloj. Ili konas kaj sekvas la lingvon. Ili konas kaj sekvas la progreson sur la priaj fakterenoj en la ĝenerala scienca mondo. Ili kuraĝas aperigadi la Esperantan fenomenon, detale kaj respondece, sur la ekranoj serioze traktataj de la fakuloj. Ili estas, kaj ĉiam estis, malabundaj, kaj prezentis siajn laborojn ĉefe en etnaj lingvoj kaj nur foje en Esperanto, pro la bezonoj de la celpubliko. Tial estas ŝlosile, ke oni daŭre kunligu iliajn laborojn almenaŭ rigore registrante ĉion aperantan lige kun Esperanto sur la diverslingvaj fakaj ekranoj.

La bibliografian registradon de tiaj rikordoj Detlev Blanke ikone faradis kaj faradas sur kolosa skalo, kio en si mem sufiĉus por marki lin kiel korifeon. La fakton, ke li estas ankaŭ pinta interlingvisto, ni devus ne bezoni eksplicite mencii. Sed la generacio nun kreskanta ĉerpas siajn konojn el la retaj reliefaĵoj. Tial mi aŭdacas rediri ion bonege konatan al la generacioj paperaj, ekmalaperaj.

Tiu ĉi verko prezentas dulingve la abundan torenton da libroj, artikoloj, notoj, publicaĵoj, per kiu Blanke prezentis sian laboron, prezentis la laborojn de tiuj al ĉi tiuj kaj inverse, formulis kaj apogis starpunktojn… pli ĝenerale dirite, vivis la vivon de aktivulo okupanta severe defian geopolitikan niĉon. Li transformis la defion en avantaĝon – kiel atestas la ĉi tie recenzata silenta orkestra spektaklo en formato bibliografia.

Ni elektu kiel specimenon la paĝon 115. Ero 550, germanlingva, pri “sciencaj aspektoj de tradukado kaj interpretado en planlingvoj, resp. el Eo”, kiu aperis, 1990, en la aktoj de la unua internacia konferenco pri la tradukologio kaj la trejnado de interpretistoj, 1988. Ero 551, germanlingva “konkluda raporto pri la interlingvistika agado kadre de la 14-a Internacia Kongreso de Lingvistoj, 1987 en Berlin/GDR” (Blanke kunaŭtoris kun Sergej N. Kuznecov kaj Ronald Lötzsch), en la aktoj de tiu kongreso, 1990. Ero 552, Esperante, raporto pri “Kandidatiga disertacio pri interlingvistika temo en ĈSSR”, enfokusiganta la verkinton Stanislav Košecký, aperinta en 1990 en der esperantist. Ero 553, germane, “interlingvistiko en GDR, bilanco kun bibliografio”, aperinta en 1990 en der esperantist.

Legantojn ne konantajn la tradukologion mi devas informi, ke la germana komunumo de tradukologoj okupas pintan pozicion sur la internacia scenejo de tiu fako. Kaj hazarde ĝuste la orientgermanaj tradukologoj aspektis modelaj al anglalingva korifeo de la fako, Peter Newmark. Tio, ke Blanke sukcesis en tiu geopolitike notinda lando prezenti la laborojn el nia “verda geto” al internacia konferenco en la formiĝaj jaroj de la nuntempa teoriaro de la tradukologio, estas atingo pli grava, ol la plimulto de la kutimaj komentantoj en nia movado havas la okazon konstati.

Simile en la lingvoscienco – la malfruaj 1980aj estis tempo de tre grandaj dialogebloj inter diversaj konceptoj de tiu por ni ŝlosila fako, kaj Berlino estis atentinda okazo por renkontiĝoj ne organizeblaj aliloke. Eroj 552 kaj 553 litote indikas, kiom da surloka laboro Blanke senĉese faradis por fosi la sulkon de la interlingvistiko neniel nur lige kun la propra verkado.

Tamen ne nur por konatiĝi kun la atingoj de Blanke mem ni uzu ĉi tiun referencan verkon. Sur p. 130, ero 678 donas aliron al la germana artikolo “Rudolf Carnap über Plansprachen” (la Esperanta klarigo tekstas “la filozofo Carnap estis esperantisto kaj membro de UEA, liaj spertoj kaj opinio pri Eo”) aperinta en Interlinguistische Informationen en 1994. En Kolkato ĉi-momente iuj matematikistoj kaj filozofoj okupiĝas pri debato inter Carnap kaj lia samtempulo Kurt Gödel rilate al la matematiko kaj la homaj lingvoj. Lige kun tiu diskuto, mi kaptis la okazon ligi tiun fadenon al la nia, bengallingve atentigante niajn fakulojn pri la faka graveco de Esperanto en la teoria renkontiĝejo de la matematiko kun la prilingva pensado. Homoj provantaj fari tian ĉi intervenon – ĉu lige kun Carnap, ĉu kun alia figuro – multon gajnos el la bibliografio de la enciklopedieca erudiciaĵaro de Blanke.

Komenti kelkajn aŭtomate forigeblajn tajperaretojn (p. 18, linio 13, ekde de 1957ekde 1957; p. 21, linio 12, origintajnoriginintajn; p. 26, linio 10, ĉujĉiuj; bliografiobibliografio; p. 145, linio 3 de sube, P riPri) estas nur priparoli “folion rustan en kronverdo laŭra”, se reeĥi komenton de Kalocsay pri Waringhien. Ankaŭ tiel gigantaj plenumantoj kiel Waringhien kaj Blanke estas homoj. Estas home, ke eĉ ili eraretas foje.

Mi plenvoĉe kantas odon al montogrimpanto, kian ni ne baldaŭ vidos aliloke, kaj invitas al kunlaboro tiujn retajn kolektivojn, kiuj pripensas, kiamaniere do grupoj da kunagantaj entuziasmuloj povos kune ripeti kaj daŭrigi tiajn atingojn, eĉ se ili ne havas la spirhaltigan unuopulan energion kaj pridetalan atentkapablon de Detlev Blanke. Evidente la unua paŝo en tiu pripensado devos esti konatiĝi kun la metodoj kaj laboriloj de la nesufiĉe prikantita brigado, kiu liveradas al Modern Languages Association por aperigo en ties ĉiujara referencilo modelan kolekton de eroj pri Esperanto kaj la interlingvistiko. (Blanke, kiu kontribuis al MLA 1992–2011, kaj Tonkin, 1980–2011, estis elstarigitaj de MLA mem kiel “eminentaj bibliografoj”; sed menciindas ankaŭ la kontribuoj de Willem A. Verloren van Themaat, 1979–1989, Jane Edwards, 1984–1998, kaj la fakto, ke ekde 2012 la laboron ŝoforas Wim Jansen.)

Sendube universitataj katedroj, sub la zorgo de Koutny aŭ de Gobbo aŭ de diversaj aliaj laborestroj, okupiĝas ĝuste pri tiu labortereno, dum vi legas ĉi tiujn vortojn.

Probal Dasgupta (Barato)

La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5 (246–247).