BLK: ree havebla, nemalhavebla

Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 p.

BLK

Tridek tri jaroj pasis ekde la lasta eldono, fakte represo, de la fama Baza Literatura Krestomatio (BLK) de Vilmos Benczik. Ĝi estis kaj plu estas libro tre populara kaj la elekto de la redaktoro sendube influis la komprenon pri la literatura kanono en Esperanto. Por multaj BLK estis facile akirebla – pro la eldonkvanto kaj prezo – kaj pluraj konatiĝis kun la Esperanto-literaturo pere de ĝi. Iuj – kaj Aleksander Korĵenkov, kiu (kun)redaktis la novan eldonon, estas bona ekzemplo – post la gustumo pere de BLK decidis legi iujn el la verkoj en la tuto.

La unua eldono de BLK aperis en 1979, antaŭ precize 40 jaroj, ĉe Hungaria Esperanto-Asocio kiu tiutempe dank’ al la kompetenta Vilmos Benczik aktive kaj grandkvante eldonadis valorajn Esperanto-librojn. Ekzistis jam iuj antologietoj kaj krestomatioj, sed neniu estis tiel vasta, samtempe kompleksa kaj konciza, kiel BLK – kiu cetere ne estis planita kiel memstara fenomeno, sed kvazaŭ literatura aldonaĵo de Gvidlibro por supera ekzameno, alia elstara eldonaĵo de HEA.

Ambaŭ, la Gvidlibro kaj BLK, servis por kelkaj generacioj de esperantistoj, kiuj decidis pli profunde studi la lingvon, ĝian historion, movadon kaj literaturon. Ankaŭ la nunaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano sin helpas per tiuj libroj, kaj mi faris same.

La tri unuaj eldonoj de BLK, kies eldonkvanto por Esperantujo estas pli ol impona – pli ol 8800 ekzempleroj – rapide elĉerpiĝis. La libro iĝis aĉetebla nur brokante kaj intertempe ankaŭ la literaturo pliriĉiĝis je pluraj verkoj kiujn oni ne povas neglekti. Tial la nova eldono estas bonvena.

Eble la esprimo “nova eldono” ne plene priskribas la libron. La dua eldono riĉigis BLK je du-tri tekstoj kaj la biografieta parto, la tria estis nura represo, sed ĉi tiu estas vaste ampleksigita de la tripersona skipo konsistanta el István Ertl, Aleksander Korĵenkov kaj Russ Williams. Kaj ĝuste ilia laboro igas la libron interesa eĉ por la jamaj posedantoj de la pli fruaj eldonoj. La Benczik-parto de la libro restis preskaŭ netuŝita (aldoniĝis nur romanfragmentoj de Piĉ kaj Urbanová kiuj antaŭe reprezentiĝis nur per poemoj). Lia elekto de aŭtoroj kaj iliaj unuopaj verkoj jam fiksiĝis kiel – minuskla – baza krestomatio. Verŝajne ne ĉiuj konsentos kun mi, sed mi kontentas ke oni ne provis reelpensi la radon – eĉ se ĝi eble estus pli ronda.

La nova parto, klare apartigita kaj baptita “Postrikolto”, rilatas nur al la periodo post la apero de la Benczik-a BLK kaj okupas ĉirkaŭ trionon de la volumo. Same kiel la antaŭulo, ĝi enhavas miksaĵon de prozo kaj poezio, sed male al ĝi – neniujn tradukojn. Interese, ĉu tio estis konscia decido de la kompilintoj aŭ simpla sekvo de la fakto ke la tradukoj nuntempe influas niajn lingvon kaj literaturon multe malpli ol en ĝiaj komencaj jaroj. La 20-paĝa parto kun biografietoj de la 82 aŭtoroj, reprezentitaj en BLK, estas lerte kaj fidinde ĝisdatigita. Tiuj informoj estas eta enciklopedieto, utila precipe por tiuj, kiuj komencas sian literaturan vojaĝon. Eĉ tiuj, kiuj jam posedas sian – verŝajne iom trivitan – ekzempleron de unu el la antaŭaj eldonoj, devus eksenti tenton al ĉi tiu libro.

Post la sukcesa Nia Diligenta Kolegaro la eldonejo Sezonoj havigis al nia movado plian referencverkon. La libro estas nemalhavebla por seriozaj studantoj de nia literaturo kaj rekomendinda por tiuj, kiuj komencas sian aventuron kun la verda literaturo, sed anstataŭ ricevi pretajn vojŝildojn, ŝatus esplori kelkajn padojn por mem elekti sian pluan vojon.

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12 (302).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-blk1.htm.