Sonĝoj en labirintoj

Borges, Jorge Luis. La sekreta miraklo: Prozo kaj poezio / Kompilis István Ertl. Tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey; Antaŭparolo de Jorge Camacho; Notoj de István Ertl, Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 200 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 16).

La sekreta miraklo / BorgesDe tempo al tempo mi pensis ke, se mi rikordus sonĝojn ĉiutagajn kaj ĉiunoktajn, — jes ja, tagnokte mi sonĝas plurfoje sonĝojn dorme aŭ kun la okuloj ovraj, kuŝe aŭ side aŭ irante, endome aŭ ekstere… — kia libro estus. Ĉi-momente, leginte la libron La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges (1899–1986), mi sciis kia libro estos, kvankam la rikordo en mia imago neniam ekverkiĝis. Ĝuste ĝi similos tiun de Borges. Sed ankoraŭ ne klaras, jam ne, la lia similus al la mia, aŭ la mia similus al la lia. Se al mi ne venus la libro en Esperanto por recenzo, eble mi neniam konus la sekreton de Borges, kaj mia sonĝo-libro aperus sen suspekto imiti la lian. Kompreneble, oni certe dubos, ke mia stilo estas borgeseska, imita, ĉar Borges aperas en Ĉinio ekde la jaro 1979. Por sincere diri, antaŭe Borges spite restis neniu al mi, tute ekster mia scio kaj sonĝo. Ĉiel nun mi forlasas la planon verki sonĝo-libron propran, ĉar defii la mastron Borges intence aŭ senkonscie estos por mi fiasko.

Erudicia kiel enciklopedio estas Borges en lingvoj, literaturo, historio. Ni vidas ke en La sekreta miraklo kun 31 prozoj kaj 14 poemoj troviĝas multe da personaj nomoj rilate al kulturo, literaturo kaj historio, kaj multe da pecoj aŭ frazoj cititaj el libroj aŭ gazetoj. Ne nur okcidentaj sed ankaŭ orientaj, aparte ĉinaj. Por ordinara homo kiel mi, malfacile ja estas kompreni liajn artikolojn, eĉ nur scii, al kiaj ĝenroj apartenas la verkoj legataj. Ĉe li novelo estas eseeca, eseo recenzeca, recenzo noveleca, ktp, ktp. Por perfekte kapti la enhavon kaj signifon, necesas plie ke, post ĉiu prozo aŭ ĉiu poemo aldoniĝu priaj fonoj kaj eksplikoj. Bedaŭrinde tamen, se tion oni farus, probable la miraklo de Borges perdiĝus.

Relative neriĉaj aspektas bildoj kiuj hantas la prozaĵojn kaj poemojn. Re kaj ree aperas spegulo, labirinto, libro kaj abstraktaj tempo kaj sonĝo. Cikleco estas unu el la plej elstaraj karakteroj de la verkaro de Borges. Ciklaj estas ne nur bildoj, sed ankaŭ temoj tuŝitaj kaj strukturoj priskribitaj. Nu, recenzistoj prenas tipaj la du — La biblioteko de Babelo kaj La ĝardeno de la disduiĝaj padoj. En ili samtempe al legantoj montriĝas ke ciklaj formoj de konstruoj, pozicioj de objektoj, agoj de personoj… ĉio sentiĝas en labirintoj infinitaj, imbrikitaj kaj interkrucitaj.

Fakte, nia vivo mem ĉiam iras kiel en labirintoj kaj sonĝoj. La Sudo, La vualitaj speguloj, Borges kaj mi… pritemas sonĝojn, sonĝojn cis kaj trans speguloj. Sendube, logikoj ofte mankas al sonĝoj. Sonĝoj konsistas el salato de ideo, idealo, realo, revo, vero, veo, ero, reo ktp. Efektive oni ne devas distingi sonĝojn de halucinoj. Kaj per logiko kaj senlogiko, ankaŭ ne tiele juĝeblaj estas kondutoj de homoj. Borges estas mi; mi estas Borges. La tuta mondo estas libro sen aŭtoro, sen kopirajto de aŭtoro kaj eldonejo. La komenco ligiĝas kun la fino; ĝin verkas spuroj sur la tero kaj en la cerbo, kiel la universon kaj tempon sen dimensio kaj mezuro. Ni kuras sur rondo eta sed ne povas trovi komencon kaj finon; aŭtoro kreas rolulojn kaj la roluloj faras la aŭtoron. La centra punkto estas destino kiu devigas nin agi ĉirkaŭ ĝi subkonscie. Ni vivas kaj ni devas vivi kaj ni ne povas ne tiel vivi — nur ĉar la sonĝo regas.

Simile kun la supre menciitaj ecoj estas poemoj de Borges. Ĉene cikla vidiĝas Arto poezia, kaj en la formo kaj en la enhavo. Kaj en Pluvo troviĝas nekapteco de tempo kaj spaco: …Falas aŭ falis…. / … / …sarmento korta / en korto jam ne plua.

Ne miskomprenu, mi petas. Borges ne estas homo kiu somnambas diurne, kvankam li suferis je blindeco ekde la jaro 1950 post vidmalsano 30-jara. Liaj verkoj tute ne pruviĝas sensalaj kaj senfilozofiaj. Pri la klasikaĵoj, La du reĝoj kaj la du labirintoj, Argumentum ornithologicum, Ŝako… povas prenati kiel ekzemploj salhavaj aŭ filozofiozaj. Kiagrade la vida malsano influis liajn penetremon kaj imagivon, ni ne scias. Verŝajne li rigardis aferojn pli akre ol ni kun la klaraj okuloj. Jes, li spektis scenojn per la koro kaj cerbo, sensante intecon, antecon kaj ontecon, eĉ ion ne atribuatan al inteco, anteco kaj onteco.

En Pri la klasikaĵoj legeblas la peco: “Klasika (mi ripetas) ne estas libro, kiu nepre posedas iajn aŭ aliajn meritojn; tia estas libro, kiun la homaj generacioj, urĝitaj de diversaj kialoj, legadas kun anticipa fervoro kaj kun mistera lojaleco.” Ĉu klasika aŭ ne estas la borgesa, legantoj mem konceptu.

Admirinda estas la kunlaboro de la tradukintoj. Traktante intertempe la anglan, la francan, la germanan, la latinan, ili elhispanigis flue la miraklon de Borges. Danke al ilia penado aldoni la klarigojn sufiĉajn en la piednotoj, legantoj ĝuas la verkaron sen timo sidanta sur la lingva babelo. Kaj en la malantaŭa parto de la libro troviĝas notoj pri nomoj kaj frazoj laŭ apervico en artikoloj respektivaj. Riĉaj, eĉ kontentigaj al studemaj ekspertoj. La impona alteco de esperanta nivelo de la tradukintoj estas jam aksioma kaj tion oni konsentas for de kaĵola kulto. Parenteze, menciinde estas, ke plejparto de ili ŝatas neologismojn. “Nelge” kaj similaj eble ne plu estas konsiderataj ĉe legemuloj neologismoj; “lo”, “ĉendi”, “eksklami” kaj aliaj dekkelkaj ĉefe el Neologisma Glosaro listiĝis en la glosoj fine de la libro.

Krome, pri pluraj ĉinaj nomoj, aparte en La ĝardeno de la disduiĝaj padoj, “Ju Cun”, “Tsingtao”, “Ts'ui Pen”, “Hung Lu Meng”… verŝajne en “The Wade System”, la tradukinto ne uzis nuntempe la oficialan sistemon Pinyin (Hanlingva Fonetiko). Sekve de tio, legantoj en la ĉefkontinento ekster Tajvano, Aomen kaj Hongkongo sentas iom da strango. “The Wade System” restas ekster mia scio.

Mao Zifu (Ĉinio)

La Ondo de Esperanto. 2008. №11 (169)


Recenzoj | Hejmo